Gabriel García Márquez

kolombia verkisto, ĵurnalisto kaj Nobel-premiito pri literaturo
(Alidirektita el García Márquez)

Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ (naskiĝis la  6-an de marto 1927(nun 1927-03-06) en Arakatako, mortis la 17-an de aprilo 2014 en Meksik-urbo) estis kolombia romanisto, verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. En 1982 li ricevis la Nobelpremion pri Literaturo.

Gabriel García Márquez
Nobel-premiito
Persona informo
Gabriel García Márquez
Naskonomo Gabriel José de la Concordia García Márquez
Naskiĝo la  6-an de marto 1927(nun 1927-03-06)
en Aracataca, Kolombio
Morto la 17-an de aprilo 2014 (87‑jara)
en Meksik-urbo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per limfomopneŭmonito vd
Religio sen valoro vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universidad Nacional de Colombia
Subskribo Gabriel García Márquez
Familio
Edz(in)o Mercedes Barcha Pardo
Infanoj Rodrigo García Barcha, Gonzalo García Barcha
Profesio
Alia nomo Gabo
Okupo Romanisto
Laborkampo romano • kreiva kaj profesia verkado • prozonovelo • opinia ĵurnalismo • ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1947–2009 vd
Verkado
Ĝenroj Magia realismo
Verkoj Cent jaroj da soleco
Literatura portalo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĝi estas klare rilata kun la magia realismo kaj lia plej konata verko, nome la romano Cien años de soledad, estas konsiderata unu de la plej reprezentaj de tiu literatura ĝenro.[1][2] En 2007, la Real Academia Española kaj la Asociación de Academias de la Lengua Española preparis popularan eldonon por rememori tiun romanon, ĉar oni konsideras ĝin parto de la grandaj hispanlingvaj klasikaĵoj ĉiutempaj.[3]

Li famiĝis kaj pro sia verkista genieco kaj pro sia politika sinteno.[4] Lia amikeco kun la estro de Kubo nome Fidel Castro okazigis foje grandan polemikon en la literatura kaj politika mondoj.[5]

Junaĝo kaj ekkariero redakti

La filo de Gabriel Eligio García kaj de Luisa Santiaga Márquez Iguarán, Gabriel García Márquez naskiĝis en Aracataca, en la departemento Magdalena (Kolombio), la 6-a de marto de 1927, kiel rakontas la propra verkisto en siaj memoroj.[6] En Aracataka estis ora epoko inter 1908 kaj 1918 pro la bananindustrio, kio rezultis en strikoj, subpremado kaj masakroj. Je la fino de la Unua Mondmilito venis krizo de banano kaj ekonomia dekadenco.

La amhistorio de liaj gepatroj estis romantisma kun la gepatroj de la estonta patrino malakceptante la rilaton ĉar Gabriel Eligio García, nome telegrafisto, ekstergeedza filo, konservativulo kaj virinema, ne taŭgis al ili kiel bofilo.[6] La estonta patro de GGM insistis per leteroj kaj muzikema ampretendo kaj finfine sukcesis atingi rilatpermeson kaj geedziĝon la 11an de junio de 1926 en Santa Marta. La historio de tiu amafero inspiros poste al la filo la romanon El amor en los tiempos del cólera.[6]

En 1929 la gepatroj translokiĝis al Barranquilla, kaj Gabriel restis en Aracataca ĉe siaj patrinaj geavoj. Ĉar li vivis kun ili dum la unuaj vivojaroj, li ricevis fortan influon de la kolonelo Márquez, kiu juna estis mortinta viron en duelo kaj havis, krom tri oficialaj filoj, aliajn naŭ ekstergeedzajn kun diversaj patrinoj. La kolonelo estis liberala veterano de la Milito de la Mil Tagoj, konata ĉar li ne volis forgesi pri la masakro de la bananplantejoj, okazintaĵo kie mortiĝis centoj da personoj fare de la kolombiaj militistoj dum striko de la laboristoj de la bananplantejoj, kio García Márquez aperigos en sia verko.[6] La kolonelo alkutimiĝis la nepon al rakontoj kaj rakontado, al ofta konsultado de la vortaro, al ĉiujara vizitado de cirko kaj eĉ al ekkono de la «miraklo» de la glacio, nome ĉe la oficejo de la United Fruit Company.[6] Ankaŭ la pezo de la murdo farita de la avo pasos al la verko de García Márquez.[6][7][8]

La avino, Tranquilina Iguarán Cotes, emis pri historioj de fantomoj, superstiĉoj kaj similaĵoj, kio influis sur García Márquez same kiel ŝia edzo, ĉar inspiris al li pri la originala formo per kiu ŝi traktis ĉion eksterordinaran kiel io perfekte natura kiam ŝi rakontis historiojn sen atenti ĉu ili estas fantastaj aŭ neverŝajnaj, sed kiel nedisputebla vero. Krom la stilo, la avino Mina inspiris ankaŭ la rolulon de Úrsula Iguarán kiun, post tridek jaroj, ŝia nepo uzos en Cien años de soledad, lia plej populara romano.[6][9]

Lia avo mortiĝis en 1936, kiam Gabriel estis okjaraĝa. Pro la blindeco de sia avino, li iris loĝi kun siaj gepatroj en Sucre, en la departemento Sucre (Kolombio), kie lia patro laboris kiel apotekisto. Lia infanaĝo estas rakontita en siaj memoroj Vivir para contarla.[6] Post 24 jaroj de foresto, en 2007 revenis al Aracataca por omaĝo fare de la kolombia registaro kiam li estis 80jaraĝa kaj jam pasis 40 jaroj ekde la unua publikigo de Cien años de soledad.

Edukado redakti

 
Gabriel García Márquez en 2009.

Li ekstudis en Barranquilla [baranKIja] ĉe la Rivero Magdalena ĉe lernejo de jezuitoj, kaj poste en mezlernejo de la ĉefurbo de Kolombio, Bogoto, fakte en la apuda urbo Zipaquirá. Tiam García Márquez elstaris en diversaj sportoj, nome en futbalo, basbalo kaj atletiko. Junaĝaj legadoj influis la postan verkiston, kiel Mil kaj unu noktoj kaj Gargantua kaj Pantagruel; de la unua heredis la epizodan fekundecon, kaj de la dua la troigemon.

Gabriel García Márquez studis juron en la Nacia Universitato de Kolombio kaj komencis siajn unuajn ĵurnalajn kunlaborojn kun la ĵurnalo El Espectador (La Spektanto). Li neniam finis sian studadon, tamen kelkaj universitatoj kiel la Universitato Kolumbio de Nov-jorko donis al li honoran doktorecon.[8]

Post gradiĝo en 1947, García Márquez restis en Bogoto por studi en la Universitato, sed kiam dediĉis sin ĉefe al legado. La metamorfozo de Franz Kafka «en la falsa traduko de Jorge Luis Borges»[10] estis verko kiu ĉefe inspiris al li. Li entuziasmiĝis per la ideo verkadi, ne tradician literaturon, sed laŭ stilo simila al la historioj de sia avino, en kiuj kombiniĝas eksterordinaraj eventoj kun nenormalaĵoj kvazaŭ ĝi estu simpla aspekto de la ĉiutaga vivo. Lia deziro verki kreskis. Tuj poste li publikigis sian unuan rakonton, nome La tercera resignación, kiu aperis la 13an de septembro de 1947 en la ĵurnalo El Espectador.

Kvankam lia pasio estis verkado, li pluis la studadon de juro en 1948 por ŝatigi sian patron. Post la insurekcio nomita «Bogotazo» en 1948, nome sangoverŝaj tumultoj de la 9-a de aprilo pro la atenco kontraŭ la popola estro Jorge Eliécer Gaitán, la universitato fermiĝis kaj lia loĝejo estis incendiita. García Márquez translokiĝis al la Universitato de Kartaĥeno kaj eklaboris kiel ĵurnalisto por El Universal. En 1950, abandonis la studojn por iĝi advokato por centriĝi al ĵurnalismo kaj translokiĝis denove al Barranquilla por labori en la ĵurnalo El Heraldo. En 1954 li veturis al Italio kaj studis kinon en Romo.

Familio redakti

Dum sia etapo de studento, kaj kiam vizitis siajn gepatrojn en Sukre, li konatiĝis kun Mercedes Barcha, ankaŭ filino de apotekisto, en balo de studentoj kaj tuj decidis edzinigi ŝin.[8] Fakte García Márquez edziĝis en marto 1958 en la preĝejo de Nuestra Señora del Perpetuo Socorro de Barranquilla al Mercedes «al kiu li petis geedziĝon ekde la dektriaj jaroj».[6][11] En Cien años de soledad aperas apotekistino nomita Mercedes, kiu estas fianĉino de iu Gabriel.

En 1959 ili havis ilian unuan filon, Rodrigo, kiu iĝis kinisto, kaj en 1961 ili instaliĝis en Novjorko, kie li iĝis korespondanto de Prensa Latina. Post ricevo de minacoj kaj kritikoj de la CIA kaj de la kubaj opoziciantoj, kiuj ne konsentis kun la enhavo de liaj ĵurnalistaj verkoj, decidis translokiĝi al Meksiko kaj ili setlis en la ĉefurbo. Post tri jaroj, naskiĝis ilia dua filo, Gonzalo, aktuale grafikisto en Meksikurbo.[8]

Kvankam García Márquez posedis loĝejojn en Parizo, Bogoto kaj Cartagena de Indias, loĝis plejparte en sia hejmo de Meksiko, kie li fiksis loĝejon komence de la 1960-aj jaroj kaj kie verkis Cien años de soledad en la numero 19 de la strato La Palma de la kolonio San Ángel en Meksikurbo.[7][12][13]

Unuaj paŝoj redakti

Kiam li estis 27-jara, li publikigis sian unuan romanon, La Hojarasca (La foliaro, 1955), en kiu li jam montris siajn distingajn trajtojn en sia fikcia verkmaniero, plena de elverŝiĝanta fantazio. De tiu unua verko, lia rakontarto enradikiĝis en la literatura tradicio hispanamerika, samtempe kiel li trovis en kelkaj usonaj verkistoj, novajn esprimajn formulojn. En 1961 li publikigis El coronel no tiene quien le escriba ("Neniu por skribi al la kolonelo"). Li loĝis du jarojn en Venezuelo, kiel li verkis Los funerales de la Mamá Grande ("La funebradoj de Granda Panjo", 1962). Poste en Meksiko li verkis kinscenarojn kaj La mala hora ("La mishoro", 1962). La kvar verkoj estis alproksimiĝoj al Cent jaroj da soleco.

Engaĝiĝinta kun la maldekstra movado, Gabriel García Márquez sekvis de proksime la ribelon de la kuba gerilo ĝis ties venko en 1959. Amiko de Fidel Castro, li partoprenis tiutempe en la fondado de Prensa Latina, la novaĵagentejo de Kubo. Post la publikigo de du novaj libroj pri fikcio, en 1965 li estis laŭdata en sia lando per la Nacia Premio.

Cent jaroj da soleco kaj la famo redakti

 
Memortabulo ĉe la Hôtel des 3 Collèges en Parizo (Francio), kie García Márquez loĝis en 1956.

Nur du jarojn poste, en junio de 1967, kaj fine de ne malmultaj sortoŝanĝoj kun diversaj eldonistoj, García Márquez sukcesis ke argentina eldonejo publikigu kiun estus lia majstroverko kaj unu el la plej gravaj romanoj de la universala literaturo de la 20-a jarcento, Cent jaroj da soleco.

La verko, pri kiu li laboris dum pli ol dudek jaroj, li rekreas per la historio de la familio Buendía la historian aventuron de Makondo, imagita vilaĝo kiu estas la kuniga kompilo de lia propra naskiĝvilaĝo kaj samtempe, de la lando kaj la kontinento. De perfekta cirkla strukturo, la rakonto levas propran mondon, mitan rekreadon de la reala mondo de Latinameriko, rekreado kiu komencis nomiĝi «magia realismo», pro la konstanta kunveno de realismaj elementoj kun aperoj de fantaziaj cirkonstancoj. Tiu ĉi rakonta formulo enradikiĝas en la literatura tradicio de Latinameriko, komenciĝinta en la kronikoj de la konkerintoj, plenaj ankaŭ de legendoj kaj supernaturaj elementoj originitaj de la profunda ŝoko inter la konita mondo kaj la kulturo de la hispanoj kiuj elmigradis kaj la stranga ĉeesto de la latinamerika kontinento.

Dum unu semajno oni vendis 8000 ekzemplerojn. De tiam la sukceso estis certa ke la romano vendis novan eldonon ĉiusemajne, vendis duonon da miliono da kopioj dum tri jaroj. Ĝi estis tradukita al pli ol 24 lingvoj (inter kiuj Esperanto) kaj ricevis kvar premiojn internaciajn. La verkisto estis 40jaraĝa kiam famiĝis. En 1969, la romano ricevis la premion Chianciano Aprecia en Italio kaj estis nomumita la «Plej bonkvalita eksterlanda libro» en Francio. En 1970, li estis publikigita en angla kaj elektita kiel unu el dekdu plej bonkvalitaj libroj de la jaro en Usono. Post du jaroj ĝi ricevis la honorojn de la Premio Rómulo Gallegos kaj de la Neustadt kaj en 1971, Mario Vargas Llosa publikigis libron pri liaj vivo kaj verkaro. García Márquez tamen revenis simple al la verkado. Por verki pri diktatoro, translokiĝis kun sia familio al Barcelono (Hispanio) kie oni vivis lastajn jarojn sub la diktatoreco de Francisco Franco.[8]

Sekvo redakti

Post la periodo en Parizo, en 1969 li instaliĝis en Barcelono, kie li stablis amikecon kun hispanaj intelektuloj kiel Carlos Barral, kaj sudamerikaj, kiel Vargas Llosa. Lia restado tie estis decidiga por la konkretigo de tio kion oni konis kiel la ekkresko de la hispanamerika literaturo el kiu li estis unu el la plej grandaj reprezentantoj. En 1972, Gabriel García Márquez estis haviginta al si la Internacian Premion pri Romano Rómulo Gallegos, kaj malmulte da jaroj pli poste li reiris al Latinameriko, por loĝi alterne en Kartaheno kaj Meksikurbo, precipe pro la politika nestabileco de sia lando.

La populareco kondukis lin al amikeco kun povaj kaj konataj politikestroj, kiaj la nuna eksprezidento kuba Fidel Castro, amikeco kiu estis analizita de la verko Gabo y Fidel: retrato de una amistad.[5] GGM diris ofte, ke temas pri klera kaj literatura amikeco. Kontraŭkastristaj verkistoj kritikis tiun rilaton, kiel la kuba verkisto Reinaldo Arenas, en 1992 en siaj memoroj Antes que anochezca (antaŭnoktiĝo).[5]

 
Gabriel García Márquez subskribante kopion de Cien años de soledad en Havano (Kubo).

Pro sia famo kaj vidpunktoj pri la imperiismo fare de Usono, li estis konsiderata "revoluciulo" kaj dum multaj jaroj li ne povis ricevi usonan vizon el la usonaj migraŭtoritatoj.[9] Tamen post Bill Clinton iĝis prezidento de Usono, tiu finfine rompis la malpermeson veturi tien kaj eĉ asertis ke Cent jaroj da soleco «estas sia favorita romano».[14]

En 1981, kiam li ricevis la Legion de Honoro de Francio, li revenis al Kolombio de vizito kun Castro, kaj trafis lin denove problemoj. La registaro de la liberalisma Julio César Turbay Ayala akuzis lin je financado al gerila grupo M-19. Li devis fuĝi el Kolombio kaj petis politikan azilon en Meksiko, kie li pluloĝis.[5]

Li verkis sian unuan teatraĵon, Diatriba de amor contra un hombre sentado. En 1988 oni premieris la filmon Un señor muy viejo con unas alas enormes, reĝisorita de Fernando Birri, adaptaĵo de la samnoma rakonto.[15]

Lia literatura prestiĝo, kiu en 1982 permesis al li ricevi la Nobelpremion pri Literaturo, donis al li aŭtoritaton por aŭdigi sian voĉon en la politika kaj socia vivoj kolombiaj. Lia agado kiel ĵurnalisto restas reflektata en Textos costeños (Tekstoj marbordaj), de 1981, Entre cachacos (Inter enlanduloj) de 1983, kompendioj de artikoloj publikigitaj en la skribitaj novaĵmedioj, aŭ Noticias de un secuestro (Novaĵoj pri homrabo), ampleksa raporto romanigita eldonita en 1996 kiu temas pri la drama aventuro de naŭ rabitaj ĵurnalistoj laŭ ordonoj de la narkotikisto Pablo Escobar.[16] Relato de un náufrago (Rakonto pri frakasiĝinto), raporto pri reala kazo publikigita romanforme en 1968, estas brila ekzemplo de «nova realismo» kaj reflektas la kapablon ŝanĝi la skribmanieron.

En kinarto li intervenis en la redaktado de multaj filmoskizoj de siaj propraj verkoj, kaj de 1985 kunhavas, kun la argentina filmisto Fernando Birri, la direktadon de la Internacia Filmolernejo de Havano.

Malsano kaj morto redakti

 
Gabriel García Márquez (2002)

En 1999 li ricevis diagnozon de kancero. Li absolute koncentriĝis al verkado por ne perdi tempon.[17]

En 2002, lia biografo Gerald Martin vizitis lin en Meksikurbo kaj tiu aspektis nemalsana; li finigis Vivir para contarla samjare.[8]

En 2013, lia amiko Ignacio Ramonet vizitis lin en Kubo, kaj tiam li aspektis surprize vigla (vidu en 'Le Monde diplomatique en Esperanto' Ignacio Ramonet: "Gabriel García Márquez – Lasta renkontiĝo" [3]

En aprilo de 2014 li estis akceptita en la hospitalo de Instituto Nacional de Ciencias Médicas y Nutrición, en Meksikurbo, ĉar la kancero diagnozigita en 1999 estis tuŝinta pulmon, gangliojn kaj hepaton. García Márquez mortiĝis en la 17-a de aprilo de 2014.[18][19]

Stilo redakti

Kvankam estas kelkaj aspektoj kiujn preskaŭ ĉiam la legantoj trafos en la verkaro de García Márquez, kiaj la humoro, ne estas ĉe li tre precize difinita stilo, kaj tion mem konfesis la propra romanisto, nome ke la stilo estas determinita nur de la temo, de la animo de la momento.[20] García Márquez estas konata ankaŭ ĉar lasas for detalojn kaj aferojn laŭŝajne gravaj tiele ke la leganto vidiĝas devigata plenumi rolon pli partoprenan en la historio. Ekzemple, en El coronel no tiene quien le escriba el ĉefaj roluloj oni ne donas nomojn. Tiu praktiko influiĝas el la tragedioj grekaj, kiaj Antigona kaj Reĝo Edipo, kie okazas gravaj aferoj for de la ludata historio kiuj restas je la imagopovo de la publiko.[9]

Gravaj temoj redakti

La soleco redakti

La temo de la soleco trapasas grandan parton de la verkoj de García Márquez. Pelayo observas, ke «El amor en los tiempos del cólera, kiel ĉiuj verkoj de Gabriel García Márquez, esploras la solecon kaj de persono kaj de la homa specio... portreto tra la soleco de amor kaj de esti en amo».[21]

Plinio Apuleyo Mendoza demandis al GGM pri la soleco kiel temo de ĉiuj liaj libroj kaj la romanisto respondis ke ĉiu persono havas sian propran formon kaj rimedojn esprimi ĝin. Eĉ kelkaj aŭtoroj povas esprimi ĝis senkonscie.[7]

En sia diskurso de akceptado de la Premio Nobel, La soledad de América Latina, li aludis al tiu temo de la soleco rilate kun Latinameriko kaj la interpretado de la realo tra eksteraj modeloj kio faras la amerikanojn pli nekonataj, malpli liberaj kaj solecaj.[22]

Makondo redakti

 
Murpentraĵo pri García Márquez en Aracataca (Kolombio).

Alia grava temo en la verkaro de García Márquez estas la inventaĵo de la vilaĝo kiun li nomis Macondo. Li uzis sian naskolokon Aracataca (Kolombio), kiel geografia referenco por krei tiun imagan urbon, sed la reprezento de la vilaĝo ne limiĝas al tiu specifa areo. García Márquez konfesis ke Macondo estas pli ol loko animstato.[7]

Tiu fikcia vilaĝo iĝis elstare konata en la literatura mondo kaj ĝi estas konstante menciita de profesoroj, politikistoj, kulturaj agentoj ktp. kvazaŭ temas pri realaĵo.[23] En La hojarasca, García Márquez priskribis la realon de la hegemonio de la banano en Makondo, kio inkludas ŝajnan periodon de granda riĉo dum la funkciado de entreprenoj de Usono, kaj periodon de depresio pro la foriro de la usonaj entreprenoj rilataj kun la banano. Krome, Cien años de soledad okazas en Makondo kie oni rakontas la historion komplete de tiu fikcia urbo ekde ties fondo (kvazaŭ el prahistorio aŭ ekbiblio) ĝis ties malapero kun la lasta familiano Buendia kaj la fina katastrofo uragana (biblifino apokalipsa).

En membiografio, García Márquez eksplikas la devenon de la vorto kaj la koncepto Macondo el nomo en trajnstacio revenante al Aracataca. Nur maturiĝe li komprenis, ke temas nur pri poezia resonado. Krome li eksciis per enciklopedio, ke temas pri arbo el tropikoj simila al la cejbo.[6] El tiu koncepto ligita al tuja medio,[24] oni transsaltas al iu mikrokosmo, kiu estas samtempe la eta naskoloko, la tuta Kolombio (aŭ ties kariba parto), la tuta Sudameriko (ĉefe ekspluatata de usonanoj kaj mistraktata de militistoj), kaj la tuta mondo mite (kie okazas ĉio kio okazas en la Biblio kaj en la libro mem kiun interpretas la lasta familiano ĝis la katastrofo). Tiu biblia (do dia, religia) kondiĉo de Makondo neprigas la timon al incesto, kio finfine okazas, kiel en la grekaj tragedioj, kaj kio okazigas la finan katastrofon.

Listo de verkoj redakti

  • La hojarasca, ("Foli-tapiŝo", 1955).
  • Relato de un náufrago ("Rakonto de vrakulo", 1955).
  • Un señor muy viejo con unas alas enormes, (Tre maljuna sinjoro kun enormaj flugiloj, 1955).
  • El coronel no tiene quien le escriba ("Neniu por skribi al la kolonelo", 1961).
  • Los funerales de la Mamá Grande ("La funebradoj de Granda Panjo", 1962).
  • La mala hora ("La mishoro", 1962).
  • Cien años de soledad (1967):
    • En esperanto "Cent jaroj da soleco" / Gabriel García Márquez. Trad. Fernando de Diego. Chapecó, 1992. Magi-realisma romano de la Nobel-premiita aŭtoro. Serio Orient-Okcidento, n-ro 27.
  • Monólogo de Isabel viendo llover en Macondo ("Monologo de Isabel vidanta kiel pluvas en Macondo", 1968).
  • Relato de un naúfrago ("Rakonto de vrakulo", 1970).
  • La increíble y triste historia de la cándida Eréndira y de su abuela desalmada ("La nekredebla kaj trista historio de la pur-anima Eréndira kaj de ŝia senkompata avino", 1972).
  • Cuando era feliz e indocumentado ("Kiam mi estis feliĉa kaj nedokumentita", 1973).
  • Ojos de perro azul ("Okuloj de blua hundo", 1974).
  • El otoño del patriarca ("La aŭtuno de l' patriarko", 1975).
  • Todos los cuentos (1947-1972) ("Ĉiuj rakontoj", 1976).
  • Crónica de una muerte anunciada ("Kroniko pri anoncita morto", 1981).
  • Textos costeños ("Marbordaj tekstoj", 1981).
  • Viva Sandino ("Vivu Sandino", 1982).
  • El olor de la guayaba ("La odoro de gujavo", 1982).
  • El secuestro ("La kidnapo", 1982).
  • El amor en los tiempos del cólera ("La amo en la tempoj de l' ĥolero", 1985).
  • El general en su laberinto ("La generalo en sia labirinto", 1989) pri la figuro de Simón Bolívar.
  • Doce cuentos peregrinos ("Dek du drivaj rakontoj", 1992).
  • Del amor y otros demonios ("Pri la amo kaj aliaj demonoj", 1994).
  • Noticia de un secuestro ("Novaĵo pri kidnapo", 1996).
  • Obra periodística 1: Textos costeños (1948-1952) ("Ĵurnalisma verkaro 1: Marbordaj tekstoj (1948-1952)")
  • Obra periodística 2: Entre cachacos (1954-1955) ("Ĵurnalisma verkaro 2: Inter cachacos (1954-1955)")
  • Obra periodística 3: De Europa y América (1955-1960)("Ĵurnalisma verkaro 3: Pri Eŭropo kaj Ameriko (1955-1960)")
  • Obra periodística 4: Por la libre (1974-1995) ("Ĵurnalisma verkaro 4: Libere (1974-1995)")
  • Obra periodística 5: Notas de prensa (1980-1984) ("Ĵurnalisma verkaro 5: Gazetaraj notoj (1980-1984)")
  • Erendira.
  • Chile, el golpe y los gringos ("Ĉilio, la puĉo kaj la gringoj").
  • Vivir para contarla ("Vivi por rakonti ĝin", 2002).
  • Memoria de mis putas tristes ("Memoro pri miaj tristaj putinoj", 2004).

Notoj redakti

  1. Inga AXMANN: «El realismo mágico en la literatura latinoamericana: con el ejemplo de “Cien años de soledad” de Gabriel García Márquez», en Akademische Schriftenreihe. GRIN Verlag, 2009. ISBN 3-640-39315-5, 9783640393152
  2. Menton, Seymour. Historia Verdadera Del Realismo Mágico. Colección Tierra firme. Editor Fondo de Cultura Economica, 1998. ISBN 9681654110, 9789681654115
  3. Portalo de la Real Academia Española, obras académicas, ediciones conmemorativas RAE konsultita la 12an de junio de 2010
  4. Armando ESTRADA VILLA: El poder político en la novelística de García Márquez. Medellín: Universidad Pontificia Bolivariana, 2006. ISBN 978-958-696-473-6
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Ángel ESTEBAN y Stephani PANICHELLI: Gabo y Fidel: el paisaje de una amistad. Madrid: Espasa-Calpe, 2003; ISBN 84-670-1263-3, 9788467012637.
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ: Vivir para contarla. Bogotá: Norma (primera edición), 2002; ISBN 978-958-04-7016-2.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Plinio Apuleyo MENDOZA GARCÍA kaj Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ: El olor de la guayaba. Conversaciones con Gabriel García Márquez [1983]. Norma: 2005. ISBN 978-958-04-8889-4, 978978-9580488897.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 Gerald MARTIN: Gabriel García Márquez: una vida. Nueva York: Knopf Doubleday Publishing Group, 2009; ISBN 0-307-47228-0, 9780307472281.
  9. 9,0 9,1 9,2 Gene H. BELLE-VILLADA: García Márquez: the man and his work. Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1990.
  10. Cfr: Pestaña Castro, Cristina. "¿Quién tradujo por primera vez la metamorfosis de Kafka al castellano?". http://www.ucm.es/info/especulo/numero11/verwandl.html
  11. ¡Macondo está de fiesta!, "Cien años de soledad" y cincuenta de casado: Gabriel García Márquez festeja sus bodas de oro. Perfil.com, sección Cultura, publikita la 22an de marto de 2008 Arkivigite je 2014-10-21 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 14an de septembro de 2011.
  12. Gabo y su país de adopción http://cultura.elpais.com/cultura/2014/04/16/actualidad/1397609231_011626.html 17a de aprilo de 2014, El País.
  13. Fuentes , Carlos. Para darle nombre a América. Homenaje a Gabriel García Márquez. Inauguración del Congreso de Cartagena. Portal de los Congresos Internacionales de la Lengua Española. [1] Arkivigite je 2018-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
  14. Gene H. BELL-VILLADA (ed.): Conversations with Gabriel García Márquez. Jackson: University Press of Mississippi, 2006; ISBN 1-57806-784-7.
  15. Juan G. COBO BORDA: Para llegar a García Márquez. Santa Fe de Bogotá: Planeta Colombiana, 1997; ISBN 978-958-614-568-9.
  16. Rubén PELAYO: Gabriel García Márquez: a critical companion. Westport: Greenwood Press, 2001.
  17. «Lo de Rangel es una falta de respeto», intervjuo kun Gabriel García Márquez en El Tiempo, 2000-12-10; konsultita la 2010-04-10.
  18. Fallece Gabriel García Márquez http://www.eluniversal.com.mx/cultura/2014/fallece-gabriel-garcia-marquez-1004166.html Arkivigite je 2014-04-20 per la retarkivo Wayback Machine El Universal, 17a de aprilo de 2014, alirita la 17an de aprilo de 2014.
  19. http://www.sinembargo.mx/17-04-2014/96576[rompita ligilo] Gabriel García Márquez, Premio Nobel y orgullo de las letras del mundo, ha muerto este jueves en México, DF, alirita la 17an de aprilo 2014, Redacción, 14an de aprilo 2014 sinembargo.mx.
  20. Marlise SIMONS: «Gabriel Márquez on love, plagues and politics», en The New York Times, 21a de februaro de 1988, konsultita la 2008-07-30.
  21. Michael BELL: Gabriel García Márquez. Solitude and solidarity. Hampshire: Macmillan, 1993. ISBN 0-333-53765-3.
  22. La soledad de América Latina [2], konsultita la 20an de marto de 2011.
  23. Ilan STAVANS: «Gabo in Decline», en Transition, Indiana University Press: 62 (62): 58–78, 1993; doi:10.2307/2935203; konsultita la 2008-03-25.
  24. Louis OLLIVIER: «“One hundred years of solitude”: existence is the word», en Latin American Literary Review, vol. 4, n.º 7, págs. 9-14, otoño-invierno de 1975.

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti