Por samtitola artikolo vidu la paĝon Marienburg (apartigilo).

Marienburg en la nuna urbo esperante: Malborko estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua mezepoko. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko, unu el dekkelkaj en Pollando[1][2][3].

panoramo de fortikaĵo Marienburg, 2004
panoramo de fortikaĵo Marienburg, 2004
Kastelo Marienburg
Monda heredaĵo

Lando  Pollando
Tipo Kultura
Kriterioj (ii) (iii) (iv)
Fonto 847
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Geografia situo 54° 2′ 23″ N, 19° 1′ 40″ O (mapo)54.03972222222219.027777777778Koordinatoj: 54° 2′ 23″ N, 19° 1′ 40″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 1997  (21-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Pollando

Marienburg (Pollando)
Marienburg (Pollando)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
La figuro de Dipatrino Maria en la blinda fenestro de la Maria-preĝejo de la Alta Kastelo, post la rekonstruo (2016)

Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas ordena fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de Dancigo / Gdansko ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo, ĉe la urbo Marienburg, (pole: Malbork), kiu ekde 1945 denove apartenas al Pollando. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la ordeno de germanaj kavaliroj en la ordena ŝtato[4].

La 15-an de julio 1410, post la malvenko de la ordena armeo en la Batalo de Grunwald, la pola-litova armeo kun pola reĝo Ladislao la 2-a (Jogaila) / Władysław la 2-a sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en 1454) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Krono de la Regno de Pollando (Pola Reĝlando). En majo 1457 la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg al Kenigsbergo, la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo Kazimiro la 4-a. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomo Reĝa Prusio estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro[5].

Post la unua dispartigo de Pollando-Litovio en 1772, la regiono Reĝa Prusio kun la fortikaĵo iĝis parto de Prusio. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel kazerno kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht [ŝtajnbreht].

La vasta fortikaĵo estas la plej granda brika konstruaĵo en Eŭropo kaj en la tuta mondo[6].

Konstruaĵo redakti

La mezepoka fortikaĵo estas dividebla en tri grandajn domensembloj: antaŭkastelon aŭ antaŭfortikaĵon, mezkastelon kaj altkastelon. La konstruaĵoj de ĉi tiuj tri kampoj havis diversajn funkciojn, kiujn la arĥitektoj konsideris je la plano kaj realigo de la ensemblo.

Altkastelo redakti

 
La Somera Refektorio en la Alta Kastelo
 
La refektorio en la Alta Kastelo
 
La korto de la Alta Kastelo, kun puto
 
La enir-pordego de la okcidento kun la turoj flanke de la rivero Nogat
 
La enirejo al la Meza Kastelo kun la herso de la kastel-pordego
 
La Granda Refektorio en la Meza Kastelo
 
de maldekstre: Hermann von Salza, Siegfried von Feuchtwangen, Winrich von Kniprode, Albreĥto (Prusio), statuoj de la kvar ordenestroj, sur la korto de Meza Kastelo
 
statuo de Albreĥto (Prusio) sur la korto de Meza Kastelo
 
Kastelo Marienburg / Antaŭkastelo (Malalta Kastelo), kun barbakano, vido de la oriento (2015)
 
la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo)

. La kvar-ala konstruaĵo funkciis kiel bazo kaj loĝejo de la ordenaj kavaliroj. La norda alo de la altkastelo finkonstruata proksimume 1280 komence hejmigis krom la kapelo kaj la kapitulejo ankaŭ la dormejon de la ordenkavaliraj fratoj.

La ĉefordenestro Dietrich von Altenburg pligrandigis ĝis 1344 la kapelon al preĝejo Sankta Maria, alkonstruigante plurlateran ĥorejon elstaranta super la konstrukorpo de la altkastelo. Ĉe la ekstera muro de la ĥorfinaĵo ĝis 1945 troviĝis en niĉo plenplastika statuo de la Dipatrino tegita per kolora vitromozaiko. Sur la Suda teraso de la Altkastelo kreskas greftaĵo el la plej malnova vito de la mondo Malnova vito - donaco de la Urbestro kaj esperantistoj de la urbo Mariboro kun la Esperanto-informtabulo pri tiu evento - t.e. ZEO (Zamenhof-Esperanto-objekto).

Mezkastelo redakti

La mezkastelo estis konstruata ekde 1309 kaj loĝigis gravajn instituciojn necesajn por la administrado de la ordeno kaj de la lando. En la mezkastelo ankaŭ troviĝis la sidejo de la ĉefordenestro kun la reprezentoĉambroj. Siegfried von Feuchtwangen, kiu en 1309 transigis la ĉefordenestran sidejon de Venecio al Marienburg, kaj Luther von Braunschweig elkonstruigis la mezkastelon.

La plej grava parto de la mezkastelo estas ja la ĉefordenestra palaco. La profankonstruaĵo, starigata kaj finkonstruata en 1400 verŝajne laŭ planoj de Nikolaus Fellenstein (li devenis el Koblenz / Koblenco), montras arĥitekturan apartaĵon: Laŭ sia formo la ĉefordenestra palaco konvenas kun la tipo de loĝoturo kaj montras krom malaltGermanaj-gotikaj elementoj ankaŭ influojn de itala kaj flandra-burgonja konstrutradicio. Per tio la konstruaĵo ankaŭ montras sur la rilatoj de la Germana Ordeno vaste sin etendiĝantaj ĉe la turniĝo al la 15-a jarcento.

La somera kaj la vintra manĝoĉambroj, du ĉambregoj troviĝantaj en la ĉefordenestra palaco, estis konstruataj por reprezentaj celoj de la ĉefordenestro kaj apartenas pro sia arĥitekturo al la plej imponaj enaj spacoj de la malfrua mezepoko. La stelovolbojn de la du lumotrafluataj, kvadrataj ĉambregoj portas pokaze ununura maldika granitkolono.

Ŝtonbulo en la muro super la kameno en la somera manĝoĉambro laŭ legenda onidiro estus pafita dum la sieĝo de la fortikaĵo Marienburg en 1410 fare de la pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo sur ĉi tiun pilastron portantan la volbon, por mortigi la ĉefordenestron Heinrich von Plauen kaj liajn konsilantojn per la kunfaleganta volbo.

Inter 1822 kaj 1828 oni fasonis la someran manĝoĉambron laŭ konceptoj de Karl Friedrich Schinkel. Vitraloj verkitaj laŭ pentraĵoj de la berlina historiema pentristo Carl Wilhelm Kolbe montras scenojn el la ordena historio. En la iomete malpli granda vintra manĝoĉambro troveblas restaĵoj el la mezepokaj murpentraĵoj de Majstro Petro el la komenco de la 15-a jarcento.

La manĝoĉambrego situanta en la mezkastelo apud la ĉefordenestra palaco longas 30 metrojn, havas malpezajn stelovolbojn, kiujn portas tri maldikaj ruĝaj granitpilastroj.

Antaŭkastelo redakti

La antaŭkastelo ekzistis en 1309 elementece. En la kapelo de Sankta Laŭrenco, modesta konstruaĵo kun plata tegmento, sinapoga ĉe la ekstera muro de la antaŭkastelo, okazis la diservoj por la duonfratoj de la germankavalira ordeno kaj por la servantaj fratinoj. La kapelo entenis unu el la plej grandiozaj majstroverkoj pentrartaj de la 14-a jarcento en la ordenaj landoj, la altaro el la ordenkastelo Graudenz / Grudziądz. Ĉefordenestro Dietrich von Altenburg konstruigis la komandorejon kaj palisoponton trans la riveron.

Sub Heinrich von Plauen okazis meze de la 15-a jarcento plifortikigo de la defendoinstalaĵoj (Plauen-Remparo). Ekzistas ekde ĉi tiu tempo komplika sistemo el muroj, fosaĵoj kaj interremparaj spacoj kun parte kvarobla muroringo. La remparojn en la norda kaj orienta antaŭa kampo konstruis la svedoj en la jaroj 1656 ĝis 1659, kiuj antaŭe en 1655 estis invadintaj sangoverŝe kaj pereige en Pollandon-Litovion.

Historio redakti

Ordena epoko redakti

Kadre de sia ekspansio orienten la germana ordeno sekurigis la konkeritajn regionojn per la konstruo de fortikaĵoj. Unu el ĉi tiuj estis ankaŭ fortikaĵo Marienburg, starigata inter 1270 kaj 1300 ĉe la riverbordo de Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la Vistulo. Komence ĝi servis kiel sidejo de la landmajstroj. Sian nomon la kastelo ricevis laŭ la patronino de la „Ordeno de la Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo“, kiel tekstas la kompleta nomo de la Germana Ordeno.

Dum kiam la ordeno atingis grandajn militajn sukcesojn ĉe la Balta Maro, li devis toleri gravajn malsukcesojn en la Sankta Lando. En 1271 ĝi perdis sian ĉefan fortikaĵon Montfort. Per la fortikaĵo Akkon en 1291 falis la lasta bastiono de la krucmilitistoj en Palestino. Post tio la Germana Ordeno transigis sian ĉefan sidejon al Venecio. Jardekon pli malfrue maturiĝis la kompreno, ke sukcesa rekonkero de Palestino estas iluzia. Kiel alternativa kampo de agado sin prezentis Prusio.

Kiam en 1307 la Templana Ordeno estis malfondata, kaj en 1308 resp. 1309 la Germana Ordeno transprenis Dancigon / Gdanskon, ĉefordenestro Siegfried von Feuchtwangen translokis septembron de 1309 sian sidejon de Venecio en la fortikaĵon Marienburg. Oni elkonstruis la fortikaĵon iom post iom al kastelo, ĉar ĝi baldaŭ montriĝis kiel tro malvasta por la reprezentaj celoj de tiel potenca ordeno. Ĉi tie ekzemple okazis la grandaj kapitulaj kunvenoj de la tuta ordeno, kiun ankaŭ partoprenis la ĉefaj komisiitoj por la Sankta Romia Imperio kaj la Livona Ordeno kaj dum kiu oni elektis la ĉefordenestron. Dumpase de la 14-a jarcento regule restadis ankaŭ reprezentantoj de la eŭropa altnobelaro survoje al krucmilito en la baltaj landoj en la Marienburg.

Post la malvenko de la ordeno dum la Batalo ĉe Tannenberg kontraŭ Pollando-Litovio unuafoje en 1410 okazis vasta sieĝo kontraŭ la fortikaĵo Marienburg. Je tio Heinrich von Plauen sukcesis defendi la fortikaĵon.

Dum la Dektrijara Milito de 1454 ĝis 1466 en 1454 ĉefordenestro Ludwig von Erlichshausen komence sukcesis defendi la fortikaĵon kontraŭ reĝo Kazimiro la 4-a de Pollando-Litovio. La reĝo subtenis la Prusan Ligon, en kiu estis unuiĝintaj multaj urboj kaj malaltaj nobeloj kontraŭ la ordeno. Sed ĉar la ĉefordenestro ŝuldis la soldopagojn, li devis tamen garantie doni la kastelon en 1455 al siaj ribelaj dungomilitistoj. Tiuj ĉi vendis la kastelon senhezite al la reĝo de Pollando-Litovio.

Pola kaj prusa regecoj redakti

La ĉefordenestro translokis sian sidejon al Kenigsbergo, kaj la 7-an de junio 1457 la pola reĝo okupigis la kastelon Marienburg. Per packontrakto la ordeno cedis la urbon kaj la fortikaĵon definitive al pola Reĝa Prusio. La restanta ordena ŝtato en 1525 estis transformata en la profanan (sekularigitan) Duklandon Prusio, kiu staris ankoraŭ ĝis 1635 sub pola feŭdosuvereneco.

Dum la Tridekjara Milito, en la jaroj 1626 kaj 1629, la Svedoj okupis la fortikaĵon, pluan fojon ekde 1656 ĝis 1660 dum la Dua Pola-Sveda Milito. Post la unua dispartigo de Pollando-Litovio Marienburg iris en 1772 al Reĝlando Prusio kaj apartenis ekde 1773 al la novformita provinco Okcidenta Prusio.

La sekva uzo, ekzemple kiel kazerno, detruis multajn elementojn de la mezepoka arĥitekturo, kaj ekzistis eĉ planoj malkonstrui la altkastelon favore al nova stokejo. Kontraŭ tio sin turnis interalie Friedrich Gilly kaj Friedrich Frick, kiuj ekde 1794 publikigis bildojn de Marienburg. En 1803 poeto Max von Schenkendorf vokis por la savo de Marienburg, kaj en 1804 reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a malpermesis pluajn malkonstrulaborojn. Ekde 1817 komenciĝis riparlaboroj, kiujn ankaŭ partoprenis Karl Friedrich Schinkel. Li vojaĝis en 1819 laŭ komisio de ŝtata kanceliero Karl August von Hardenberg, kiu donacis la Hardenberg-Vitralon en la manĝoĉambrego, al Marienburg. Ĉefprezidanto Heinrich Theodor von Schön vaste riparigis ĝin kaj ricevis por tio de reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a la honortitolon „Burggrafo de Marienburg“.

Imperiestra Regno redakti

Dum la Germana Imperiestra Regno sub regeco de imperiestro Vilhelmo la 2-a la kastelo ludis gravan rolon en la nacia identeco. La ordena kastelo estis unu el la oficialaj reĝaj palacoj de la imperiestro. En la jaroj 1896 ĝis 1918 Conrad Steinbrecht riparis kastelon Marienburg daŭrema. Paralele oni konstruis ekde 1907 kiel anstataŭaĵo por la Mararmeaj Akademio kaj Lernejo en Kiel la Mararmea Lernejo Mürwik en Flensburg-Mürwik, kiu validas kiel ĉefverko de la Vilhelmisma Epoko[7] kaj je kio oni orientiĝis je la konstruaĵo de la ordena fortikaĵo Marienburg. Dum la Unua Mondmilito kastelo Marienburg estis krom tio por kelkaj semajnoj sidejo de la ĉefa komandorejo de la 8-a armeo sub Hindenburg kaj Ludendorff.

Naziismo redakti

Pli malfrue la naziismo ideologiis la Germanan Ordenon kaj per tio ankaŭ kastelon Marienburg, simile kiel ankaŭ la Tannenberg-Monumenton. La funkciuloj de la partio NSDAP kaj ties organizaĵo SS ofte uzis ĝin por kunvenoj, solenaĵoj kaj paradoj. Ekde 1934 komenciĝis la konstruo de granda amfiteatro ĉe la orienta flanko de la kastelo. Ekzistis ankaŭ planoj por novkonstruo de „NS-Ordenkastelo“ nordoriente de la mezepoka domensemblo, kiuj tamen ne plu realiĝis.

Detruo kaj rekonstruo redakti

Dum la Dua Mondmilito la kastelo estis 60-elcente detruita. Poste ĝi iris al la socialisma Pola Popola Respubliko, kaj la pola ŝtato rekonstruis ĝin.

Ekde kelkaj jaroj ankaŭ la Maria-preĝejo estas denove alirebla por la publiko. Ĝi ne estis riparita, sed nur sekurigita kontraŭ kunfalego; tiel la amplekso de la detruo insiste montriĝas. Tamen en la jaroj 2015-2016 finfine plene rekonstruita ankaŭ kun la grandega mezepoka statuo de Dipatrino Maria kiu situas en la blinda fenestro de la preĝejo de Maria en la Alta Kastelo (vidu la supran foton en la komenco de la artikolo).

Marienburg estas nun unu el la plej gravaj allogejoj por turistoj en la regiono; ĝi estas plejparte uzata kiel muzeo. Ekde la 7-a de decembro 1997 Marienburg estas monda heredaĵo de Unesko.

La posedantoj de la kastelo redakti

Malsupre estas la listo de ĉiuj homoj, kiuj iam posedis ĉi-konstruaĵon[8]. Ekde 1198 tiu listo esence kongruas kun la Altaj majstroj de Ordeno de germanaj kavaliroj.

Nomo Periodo Nomo Periodo
1 Sibrand 1190 36 Ludwig von Erlichshausen 1450-1467
2 Gerard 1192 37 Heinrich Reuß von Plauen 1469-1470
3 Heinrich 1193-1194 38 Heinrich Reffle von Richtenberg 1470-1477
4 Ulrich 1195 39 Martin Truchseß von Wetzhausen 1477-1489
5 Heinrich 1196 40 Johann von Tiefen 1489-1497
6 Heinrich Walpot von Bassenheim 1198-1200 41 Friedrich von Sachsen 1497-1510
7 Otto von Kerpen 1200-1208 42 Albrecht von Brandenburg-Ansbach 1511-1525
8 Heinrich von Tunna 1208-1209 43 Walter von Cronberg 1527-1543
9 Hermann von Salza 1209-1239 44 Wolfgang Schutzbar 1543-1566
10 Konrad von Thüringen 1239-1240 45 Georg Hundt von Weckheim 1566-1572
11 Gerhard von Malberg 1240-1244 46 Heinrich von Bobenhausen 1572-1590/95
12 Heinrich von Hohenlohe 1244-1249 47 Maksimiliano la 3-a 1590/95-1618
13 Günther von Wüllersleben 1249-1252 48 Karl von Österreich 1619-1624
14 Poppo von Osterna 1252-1256 49 Johann Eustach von Westernach 1625-1627
15 Anno von Sangershausen 1256-1273 50 Johann Kaspar von Stadion 1627-1641
16 Hartmann von Heldrungen 1273-1282 51 Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio 1641-1662
17 Burchard von Schwanden 1282-1290 52 Karlo Jozefo de Habsburgo 1662-1664
18 Konrad von Feuchtwangen 1291-1296 53 Johann Caspar von Ampringen 1664-1684
19 Gottfried von Hohenlohe 1297-1303 54 Ludoviko Antono de Palatinato-Neuburg 1684-1694
20 Siegfried von Feuchtwangen 1303-1311 55 Francisko Ludoviko de Palatinato-Neuburg 1694-1732
21 Karl von Trier 1311-1324 56 Clemens August von Bayern 1732-1761
22 Werner von Orseln 1324-1330 57 Karl Alexander von Lothringen 1761-1780
23 Luther von Braunschweig 1331-1335 58 Maksimiliano Francisko de Aŭstrio 1780-1801
24 Dietrich von Altenburg 1335-1341 59 Karlo de Aŭstrio-Teŝino 1801-1804
25 Ludolf König 1342-1345 60 Antono Viktoro de Habsburgo-Loreno 1804-1835
26 Heinrich Dusemer 1345-1351 61 Maximilian Joseph von Österreich-Este 1835-1863
27 Winrich von Kniprode 1352-1382 62 Vilhelmo Francisko de Habsburgo-Teschen 1863-1894
28 Konrad Zöllner von Rothenstein 1382-1390 63 Eugenio Ferdinando Pio de Habsburgo-Teschen 1894-1923
29 Konrad von Wallenrode 1391-1393 64 Norbert Klein 1923-1933
30 Konrad von Jungingen 1393-1407 65 Paul Heider 1933-1936
31 Ulrich von Jungingen 1407-1410 66 Robert Schälzky 1936-1948
32 Heinrich von Plauen 1410-1413 67 Marian Tumler 1948-1970
33 Michael Küchmeister von Sternberg 1414-1422 68 Ildefons Pauler 1970-1988
34 Paul von Rusdorf 1422-1441 69 Arnold Othmar Wieland 1988-2000
35 Konrad von Erlichshausen 1441-1449 70 Bruno Platter 2000-oggi

Bildgalerio redakti

Literaturo redakti

  • Conrad Steinbrecht: Untersuchungs- und Wiederherstellungs-Arbeiten am Hochschloss der Marienburg. Ernst & Korn, Berlino 1885.
  • August Witt: Marienburg, das Haupthaus des deutschen Ritter-Ordens in dem ehemaligen und in dem gegenwärtigen Zustande. Mit zwei Ansichten. Königsberg 1854 (plena teksto).
  • Bernhard Pawelcik: Marienburg. Verlags-Gesellschaft für Städtebau, Berlino 1930
  • Johannes Voigt: Geschichte Marienburgs, der Stadt und des Haupthauses des deutschen Ritter-Ordens in Preußen. Königsberg 1824, 588 paĝoj (plena teksto).
  • Ludwig Lucas: Geschichtliche Nachrichten von Stadt und Schloß Marienburg in Preußen. En: Beiträge zur Kunde Ostpreußens, volumo 2, Königsberg 1819
    • Erster Abschnitt: Von der Gründung der Stadt Marienburg bis zur Erhebung derselben zum Sitze des Hohmeisters (1309), p. 238-254, rete
    • Zweiter Abschnitt: Von der Erhebung Marienburgs zum Sitze des Hochmeisters bis zum Ende der Regierung Winrichs von Kniprode (1309-1382), S. 306-334, online.
  • Bernhard Schmid: Die Marienburg : Ihre Baugeschichte Aus dem Nachlass herausgegeben, ergänzt und mit Abbildungen versehen von Karl Hauke, Würzburg : Holzner 1955.
  • Franz Albert Heinen: NS-Ordensburgen - Vogelsang, Sonthofen, Krössinsee. Ch. Links Verlag, Berlin 2011, 1-a eldono, ISBN 978-3-86153-618-5
  • Wolfgang Korall, Gunnar Strunz: Die Burgen des Deutschen Ritterordens. Verlagshaus Würzburg GmbH & Co.KG, Lepsiko, 2010, ISBN 978-3-8003-1963-3
  • Castles around the Baltic sea. — 2013. — 221 с. — ISBN 978-952-93-1271-9.

Referencoj redakti

  1. Castle of the Teutonic Order in Malbork - UNESCO World Heritage Centre. Whc.unesco.org (1997-12-07). Alirita 2012-07-25.
  2. "Castle of the Teutonic Order in Malbork", WHC-08/32.COM/8D, UNESCO, Paris, 22 May 2008.
  3. Castle of the Teutonic Order in Malbork, World Heritage Site. ID 847, jaro 1997 UNESKO, Eŭropo kaj Nordameriko
  4. Stephen Batchelor. (21-a de julio 2010) Medieval History For Dummies. John Wiley & Sons, p. 363. ISBN 978-0-470-74783-4.
  5. http://www.poniec.net/index.php?option=com_content&task=view&id=26&Itemid=45, As per Antoni Eckstein, History of Poniec, published in "Roczniki Historyczne", v.II, p.92 of IH PAN (Institute of History, Polish Academy of Science), 1926
  6. C. Steinbrecht, Schloss Marienburg in Preussen, Berlin, 1894
  7. Flensburger Straßennamen. Gesellschaft für Flensburger Stadtgeschichte, Flensburg 2005 , ISBN 3-925856-50-1, artikolo: Kelmhof, Kelmstraße
  8. Posedantoj de la Kastelo Marienburg (angle) (21-a de aŭgusto 2008).

Eksteraj ligiloj redakti