Malfermi la ĉefan menuon

La trafiko en la itala urbo Venecio estas iusence unika pro jenaj cirkonstancoj:

  • La urbo konsistas el multaj insuloj en la Laguno de Venecio, dividitaj per kanaloj, tre malsamaj laŭ larĝo, profundo kaj – pro la multaj pontoj – alto disponebla por boatoj.
  • Multaj el tiuj insuloj tiom interproksimas, ke kelkmetra ponto facile ligas ilin. Tamen multaj el la pontoj ne eltenus aŭton; krome ili kutime havas ŝtupojn por lasi pli altan spacon al pasantaj boatoj, do ili ne taŭgas por veturiloj.
  • Plurfoje jare alta akvo atakas la urbon kaj dumaniere malfaciligas la trafikon:
    • Ĝi subakvigas multajn vojojn kaj
    • ĝi altigas la akvonivelon en la kanaloj kaj tiel reduktas la liberan spacon sub la pontoj.

La longtempa altiĝo de la akvonivelo ĉirkaŭ Venecio pliseverigas ĉi-lastan fenomenon.

PiediradoRedakti

La piedira trafiko plej gravas en Venecio. Eblas piede atingi multajn lokojn en akceptebla tempo, ĉar la plej granda distanco sur la ĉefaj insularoj estas nur ĉ. kvar kilometroj. Tamen piede ne eblas atingi la aliajn insulojn de la laguno.

Pontoj estas esenca bazo de la piedira trafiko; la plej multaj pontoj estas malaltaj kaj sur mallarĝaj kanaloj. La grandan kanalon Canal Grande transiras nur kvar pontoj (de sud-oriento al nord-okcidento):

  • Ponte dell'Accademia, konstruita de Eugenio Miozzi, malfermita en 1933;
  • Ponte di Rialto, certe la plej fama el la veneciaj pontoj, ĉe la norda el la du grandaj kurbiĝoj de Canal Grande;
  • Ponte Scalzi, oriente de la stacidomo, same de Eugenio Miozzi, malfermita en 1934 por anstataŭi feran ponton (la nuna estas ŝtona); ĝi nomiĝas ankaŭ "ponto de la stacidomo";
  • La "Kvara Ponto", kiu jam estas provizore preta, sed ankoraŭ ne havas nomon; ĝi nord-okcidente en la urbo ligas la placon Piazzale Roma al vojo Fondamenta Santa Lucia, antaŭ la stacidomo. Ĝi estas la sola publika konstruaĵo kun klare modernisma arkitekturo.

Aŭta trafikoRedakti

Aŭtoj povas atingi la urbon Venecio per ponto (Ponto de Libero), sed tuj poste devas halti en la parkejoj de placo Piazzale Roma. Kiu ne trovas lokon tie, povas parki sian aŭton sur insulo Tronchetto. Estus senutile pluiri per aŭto; la vojoj ne estas faritaj por veturiloj. Preskaŭ ĉiuj pontoj havas ŝtupojn kaj multaj ne eltenus la pezon de aŭto.

Eĉ polico kaj fajrobrigado en Venecio ne havas aŭtojn, sed boatojn. Avantaĝo de la fajrobrigado estas, ke ĉie disponeblas (mara) akvo por estingi fajron. Ĝi eĉ ne estas tre sala.

Escepto pri aŭta trafiko estas insulo Lido, sur kiu eblas aŭta trafiko.

FervojoRedakti

Fervojo povas atingi venecion per ponto same kiel aŭtoj, sed same devas halti ĉe la okcidenta fino (stacio Venecio Santa Lucia).

BoatojRedakti

Boatoj estas la plej konvena transportilo en Venecio, ĉar preskaŭ ĉie preterpasas kanalo. Ĉiuj transportoj de iom pezaj varoj estas farataj per boatoj.

GondolojRedakti

Venecio famas interalie pro siaj gondoloj, barketoj longaj kaj sveltaj, kiujn la barkisto pelas per unusola remilo. Ili estas konataj kiel transportilo por revantaj geamantoj, sed servas ankaŭ kiel tute ordinaraj taksioj. La gondolisto kutime staras, sed lerte kliniĝas antaŭ pasotaj pontoj.

 
Linia boato
 
Flosanta boata haltejo

Liniaj boatoj kaj pramojRedakti

Samkiel aliaj urboj havas publikajn aŭtobusojn, Venecio havas publikajn boatojn, kiuj servas fiksitajn liniojn. Ili nomiĝas vaporetto (vaporŝipeto), sed nun funkcias per dizelaj motoroj. Ĉar ili havas mallongajn distancojn inter la haltejoj, ili havas apartan proceduron de alteriĝo: Kiam la boato proksimiĝas al la haltejo, la du konduktoroj ĵetas ŝnuromaŝon al surteraj teniloj kaj tiel haltigas la boaton, kies motoro restas kuranta. La pasaĝeroj povas el- kaj aliri sen granda niveldiferenco, ĉar la haltejoj kutime troviĝas sur flosantaj platformoj. Poste la konduktoroj lasas la ŝnurkaptitajn tenilojn, kaj la boato povas tuj pluiri.

Kelkaj barkoj plenumas praman servon inter du kontraŭaj lokoj de larĝaj akvovojoj, precipe ĉe ok lokoj de la Canal Grande, kiun transas nur la menciitaj pontoj.

ĈarojRedakti

Kie necesas transporti varojn sur teraj vojoj, servas varĉareto. Ili havas grandajn radojn kaj aldonajn radetojn por grimpi la pontajn ŝtupojn. La ĉaristoj ne rajtas parki siajn ĉarojn sur publikaj vojoj.

MetrooRedakti

Interesa solvo de la veneciaj trafikproblemoj estus metroo. Planoj pri ĝi estis faritaj, sed la nuna urbestro Massimo Cacciari ne favoras la projekton, kvankam ĝi povus helpi reteni junajn loĝantojn en la urbo, kiuj ne sentas sin komfortaj kun la trafikaj cirkonstancoj.

Alta akvoRedakti

Depende de la tajdo kaj de la vetero plurfoje jare alta akvo atakas Venecion kaj subakvigas multajn vojojn. Por tiaj okazoj, kiuj estas antaŭkalkuleblaj kaj publikigataj, ekzistas specialaj rimedoj:

  • Laŭ la ĉefaj vojoj oni starigas ferajn pontetojn, kiujn la akvo ne atingas. Tio certigas piediran trafikon inter la plej gravaj lokoj.
  • Venecianoj, kiuj devas uzi aliajn vojojn, surmetas kaŭĉukajn botojn. Al turistoj, kiuj loĝas en hoteloj, oni proponas plastajn sakojn, kiujn oni ligas ĉirkaŭ la piedoj kaj kruroj. Eblas tiel marŝi certan distancon, sed ofte la sakoj truiĝas post kelkcent metroj.
  • Eĉ la boatoj ne nepre profitas de la abundo de akvo, ĉar pro la altiĝinta nivelo ili ne povas pasi sub multaj pontoj. Pro tio la publikaj boatoj ŝanĝas sian horaron dum la alta akvo kaj uzas ne la malgrandajn kanalojn, sed la pli grandajn, precipe Canal Grande.

Oni planas sistemon de moveblaj bariloj, kiuj malhelpu la eniron de la alta akvo en la lagunon.