Orienta ciperoronda cipero (Cyperus rotundus) ene de la familio de la Ciperacoj (Cyperaceae) estas tre disvastigita kaj en multaj regionoj de la mondo. La planto estas manĝebla kaj en prahistorio kaj fruhistorio la planto estis ofte manĝita.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cyperus rotundus
Cyperus rotundus
Cyperus rotundus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Ciperacoj, Cyperaceae
Subfamilio: Cyperoideae
Genro: Cipero, Cyperus
Specio: Cyperus rotundus
Cyperus rotundus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
stolono kun 2 cm granda tubero
 
Kversekco tra trieĝa tigo
 
folioj
 
kunmetita floraro kun involukroj
 
partaj floraroj kun trinombraj floroj

Ekstera aspekto kaj folio redakti

La orienta cipero kreskas kiel multjara herba planto[1] kaj atingas alton de 15 ĝis 90 cm.[2] Ekzistas fibroradikoj.[3] La planto formas 2, pli ofte 5 ĝis 12 cm dikajn kaj 1 ĝis 2 mm maldikajn stolonojn.

Floraroj, floroj kaj frukto redakti

La flortempo estas en Ĉinujo inter majo kaj novembro.[2] La nuksofruktoj estas trieĝaj, en matura stato la fruktoj havas brunan kaj nigran brunan koloron.

Kromosomonombro kaj metabolo redakti

La kromosomo-nombro estas 2n = 80, 84, 96, 100, 104, 108, 110, 112, 116, 124, 132, 138, 160, ĝis 200.[2][4] Cyperus rotundus uzas C4-metabolon.

Ekologio redakti

La diasporoj estas la nuksufruktoj.

Disvastigo redakti

La natura disvastigejo de Cyperus rotundus estas de meza kaj suda Eŭropo tra Afriko ĝis Orientazio: la planto ankaŭ hejmiĝas en la Kapverdaj insuloj, Azoroj, Madejro, Kanariaj insuloj, Sankta Heleno, Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo, Ĉado, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Sudano, Sokotro, Kenjo, Tanzanio, Ugando, Burundo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ruando, Kongo, Benino, Burkino, Eburbordo, Ganao, Gvineo, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalo, Sieraleono, Togolando, Angolo, Malavio, Mozambiko, Zambio, Zimbabvo, Bocvano, Namibio, Svazilando, Sudafriko, Madagaskaro, Komoroj, Maŭricio, Reunio, Sejŝeloj, Saud-Arabujo, Jemeno, Afganio, Kipro, Sinajo, Irano, Irako, Israelo, Libano, Sirio, Turkujo, Armenujo, Azerbajĝano, Ciskaŭkazio, Kazaĥio, Kirgizio, Turkmenio, Uzbekio, Tajvano, la ĉinaj provincoj Anhuio, Gansuo, Guangdongo, Guanĝio, Guiĵuo, Hebejo, Henano, Jianguo, Jianĝio, Ŝaanŝio, Ŝandongo, Ŝanŝio, Siĉuano, Junano, Ĵejjingo kaj Ŝinjiango, la japapanaj insuloj Honŝuo, Kiuŝuo kaj Ŝikokuo, Koreio, Srilanko, Barato, Pakistano, Butano, Nepalo, Andamanoj kaj Nikobaroj, Birmo, Tajlando, Vjetnamo, Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Aŭstrio, Svisio, Albanujo, Bulgarujo, Kroatujo, Grekujo (inklude de Kreto), Italujo (inklude de Sardio, Sicilio), Rumanujo, Serbujo, Slovenujo, Francujo (inklude de Korsiko), Portugalujo, Hispanujo (kun Balearoj), Marŝalinsuloj, Mikronezio, nordaj Marianoj kaj Wake insulo.[5][2]

Cyperus rotundus estas neofito en jenaj regionoj kaj estas rigardata de la plej multaj registaroj kiel invada planto: en la aŭstraliaj ŝtatoj Nova Suda Kimrujo, Norda teritorio, Kvinslando, Suda Aŭstralio kaj Okcidenta Aŭstralio; en la Usonaj ŝtatoj Misurio, Alabamo, Arkansaso, Florido, Georgio, Luiziano, Misisipio, Norda Karolino, Suda Karolino, Tenesio, Virginio, Nov-Meksiko, Teksaso, Arizono, Kalifornio kaj Havajo; en la meksikaj ŝtatoj Baja Sur, Chihuahua, Nuevo Leon, San Luis Potosi, Sinaloa, Sonora, Tamaulipas, Zacatecas, Chiapas, Guerrero, Jalisco, Michoacan, Oaxaca, Tabasco, Veracruz kaj Yucatan; en Mezameriko Belizo, Kosta Riko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduraso, Nikaragvo kaj Panamo; sur la karibiaj insuloj Bahamoj, Kajman-insuloj, Barbado, Kubo, Hispaniolo, Jamaiko, Puerto Riko, Angvilo, Arubo, Dominiko, Gvadelupo, Martiniko, Nederlandaj Antiloj, St. Lucia, Virginaj insuloj, Trinidado kaj Tobago; en Sudameriko Franca Gvajano, Gvajano, Surinamo, Venezuelo, Brazilo, Bolivio, Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Argentino; suir la pacifika Kuk-insulo, Societa Insularo, Tuamotu-arĥipelago, Fiĝio, Niuo kaj Tongo.[5]

 
kiel invada planto sur Maui

Historio de la uzo en etnobotaniko kaj kultivado redakti

La planto estas riĉa je karbonhidrato. Laŭ esploroj de fosilaj dentoj en meza Sudano la planto jam estis uzata en la meza ŝtonepoko kiel nutraĵo [6]

Cyperus rotundus estas uzata ankaŭ en la tradicia ĉina medicino.[2] La medicina efiko de la enhavosubstancoj estis esplorita.[3][7] Gravaj enhavosubstancoj estas eteraj oleoj, alkaloidoj, glikozidoj, flavonoidoj, polifenoloj, sukero, amelo kaj rezino.[8] La ronda cipero estas uzata kiel diuretiko, diaforetiko kaj karminativo.[8] La cipero malhelpas karion.[9][10][11]

Taksonomio redakti

La unua publikigado de Cyperus rotundus okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 1, paĝo 45.[5][2][12][13] La specia epiteto rotundus signifas ronda. homonimo de Cyperus rotundus L. estas Cyperus rotundus BENTH. Publikigata en Plantas Hartwegianas imprimis Mexicanas, 1840, paĝo 28. Sinonimo de Cyperus rotundus L. estas: Chlorocyperus rotundus (L.) PALLA, Cyperus agrestis WILLD. EX SPRENG. & LINK, Cyperus hexastachyos ROTTB., Cyperus hydra MICHX., Cyperus rotundus var. quimoyensis L.K.DAI, Cyperus tetrastachyos DESF., Cyperus tuberosus ROTTB., Cyperus rubicundus VAHL, Cyperus bicolor VAHL.[13]

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Gordon C. Tucker, Brian G. Marcks, J. Richard Carter: Cyperus.: Cyperus rotundus, S. 169 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Flora of North America Editorial Committee (Hrsg.): Flora of North America North of Mexico. Volume 23: Magnoliophyta: Commelinidae (in part): Cyperaceae, Oxford University Press, New York und Oxford, 2002. ISBN 0-19-515207-7
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Lun-Kai Dai, Gordon C. Tucker, David A. Simpson: Cyperus.: Cyperus rotundus, S. 232 – textgleich online wie gedrucktes Werk, Wu Zheng-yi, Peter H. Raven, Deyuan Hong (Hrsg.): Flora of China. Volume 23: Acoraceae through Cyperaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 20. August 2010. ISBN 978-1-930723-99-3
  3. 3,0 3,1 USDA Plant Guide: Purple Nutsedge - Cyperus rotundus L. [1] Alirita la 9an de Julio 2018.
  4. Cyperus rotundus bei Tropicos.org. In: IPCN Chromosome Reports. Missouri Botanical Garden, St. Louis [2] Alirita la 9an de Julio 2018.
  5. 5,0 5,1 5,2 Cyperus rotundus en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  6. Stephen Buckley, Donatella Usai, Tina Jakob, Anita Radini, Karen Hardy: Dental Calculus Reveals Unique Insights into Food Items, Cooking and Plant Processing in Prehistoric Central Sudan. PLoS ONE, Volume 9, Issue 7 2014: e100808 DOI: 10.1371/journal.pone.0100808
  7. Plants for a Future: Cyperus rotundus.
  8. 8,0 8,1 Heinz A. Hoppe. (1975) Angiospermen, 8‑a eldono, Drogenkunde 1, Walter de Gruyter, p. 384. ISBN 9783110836912.
  9. dpa-Meldung, übernommen u. a. von Spiegel Online, 17. Juli 2014: Essgewohnheiten der Vorfahren: Jeden Tag Nussgras
  10. H.-H. Yu, D.-H. Lee, S.-J. Seo, Y.-O. You: Anticariogenic properties of the extract of Cyperus rotundus. In: American Journal of Chinese Medicine, Volume 35, Issue 3, 2007, S. 497–505. PDF[rompita ligilo] COI:10.1142/S0192415X07005016
  11. Was uralter Zahnbelag über unsere Vorfahren verrät. Meldung der dpa. In: Die Welt, 17. Juli 2014. Abgerufen am 10. April 2016.
  12. Linné 1753 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  13. 13,0 13,1 Cyperus rotundus ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis

Eksteraj ligiloj redakti