San-Francisko

Urbo en Kalifornio, Usono
(Alidirektita el Kantono San Francisko)

San-Francisko, SanfranciskoSan Francisko (angle kaj hispane San Francisco [san fransisko]) estas urbo en la usona ŝtato Kalifornio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la Areo de la Golfeto de San-Francisko.

Panorama vido
Panorama vido
San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco
Fotomontaĵo
unuiĝinta civito-kantono • urbo de Usono • sanctuary city • urbo • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Flago
Devizo: Oro en paz. Fierro en guerra.
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 873 965  (2020) [+]
Loĝdenso 1 455 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 47′ N, 122° 25′ U (mapo)37.7775-122.41638888889Koordinatoj: 37° 47′ N, 122° 25′ U (mapo) [+]
Alto 52 m [+]
Areo 600,592202 km² (6 005 9.2 202 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
San-Francisko hispane kaj angle San Francisco (Kalifornio)
San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco (Kalifornio)
DEC
San-Francisko hispane kaj angle San Francisco
San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco
San-Francisko hispane kaj angle San Francisco (Usono)
San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco (Usono)
DEC
San-Francisko hispane kaj angle San Francisco
San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco
Situo de San-Francisko
hispane kaj angle San Francisco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Francisco [+]
vdr

Ĝi estis fondita tie, kie nun lokiĝas la kvartalo Mission, fare de franciskanoj kaj nomita en 1847 laŭ sankta Francisko el Asizo.

Dum la ora febro de 1849, ĝi kreskis ĉar ĝi estis la enirejo al la ora minlando.

Ekzistas metroo, tramoj kaj publikaj busoj; urbo-specifa transportilo estas la ŝnureg-tramo (cable car), kies tri linioj grimpas la krutajn stratojn de la urbocentro helpe de ŝnurego, kiu sub la strato kuras kun konstanta rapideco de ĉirkaŭ 30 km/h. Por la trafiko inter la urbo kaj ĝiaj antaŭurboj, precipe aliflanke de la Golfo de San-Francisko, servas la fervoja sistemo BART. Ligon al la regiono sude de la urbo provizas la fervoja kompanio Caltrain.

San-Francisko iĝis unu el la ĉefaj urboj por gejoj (kvartalo Castro) kaj por usonaj ĉinoj (tipe en kvartalo Chinatown, "Ĉinio-urbo").

En la finaj 1990-aj jaroj, ĝi logis ankaŭ riĉajn komputilfirmaanojn laborantajn en proksima Silicon Valley.

Montetriĉa tereno de San Francisko (Filbert Street)

Geografio redakti

Historio redakti

La Konferenco pri Internacia Organizado de Unuiĝintaj Nacioj (UNCIO laŭ anglalingva nomo, KIOUN en Esperanto), ofte konata kiel Konferenco de San-Francisko, estis kunveno de delegitoj el la 50 ŝtatoj de Aliancanoj, kiu okazis el la 25a de aprilo al la 26a de junio 1945 en San-Francisko. La kunveno rezultis en la kreo de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La 24-an de oktobro 1945 fondiĝis Unuiĝintaj Nacioj en San-Francisko.

La flago de la urbo San-Francisko en Kalifornio bildigas fenikson leviĝantan el fajro. Ofte esprimiĝis la supozo ke temus pri simbolo de la urbo restariĝanta post la tertremo de 1906 kaj sekvaj bruloj. Tamen, la flago mem datiĝas plurajn jarojn pli frue, ĉirkaŭ la jaro 1900.

Vizitindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Servoj redakti

 
San Francisko el Marin Headlands, kun Golden Gate Bridge en antaŭo
 
Vicdometoj kun panorama vido al la urbo en fono
 
Financa centro de San Francisko

San-Francisko en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la civilizajn atingojn de San-Francisko:

 
 
Nun ambaŭ ŝvebas super la Huver-Dama digego,
artlagon kuntenanta ĉe Kolorada Kanjono,
kaj vojaĝante venas al San-Francisko mirluma,
kuŝanta sur holmaro kaj trairata de pontoj:
-Jen l'Urbodomo kaj la Federacia Sidejo,
la Hejmo de l'Opero, la Katedralo gracia,
jen Ponto Oreporda, kiun gigantoj abisme
super rodakvoj tenas per la brakegoj elastaj.
Ĉu tiaj homaj faroj ne estas rave mirindaj
kaj ne demonstras plene pri la racio de homoj,
ĉar trafe al medio ili sukcesis adapti?[1] 

Esperanto en San-Francisko redakti

Inter la 22-a kaj 29-a de aŭgusto 1915 en la urbo okazis la 11-a Universala Kongreso de Esperanto, kiun pro la tiutempe ardanta Unua Mondmilito sukcesis partopreni nur 163 aliĝintoj el 16 landoj, el Eŭropo nur malmultaj. Ĉeftemo de la kongreso estis "Kiel reorganizi la fortojn post la milito?"[2]

La urbo gastigis la Landan Kongreson de ELNA en 1970, 1976, 1979, 1983, 1986, kaj 1997, krom pluraj lokaj kaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj. La golfa urbaro estas en lastaj jardekoj la plej forta regiono por la Esperanto-movado en Usono.

La loka e-klubo estas la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


Panorama vido