Rokaĵo

natura solidaĵo konsistanta el mineraloj
(Alidirektita el Roko (geologio))

En geologio rokaĵo (NPIVe petro[1]) estas pli aŭ malpli homogena unuo de la terkrusto, kiu konsistas foje el unusola mineralo, sed plej ofte el kelkaj mineraloj kiel ĉefkonsistaĵoj kaj krome enhavas iom da specoj de kromaj mineraloj. Foje du malsimilaj rokaĵoj povas enhavi saman aŭ similan pecon el mineraloj aŭ kemian konsiston; tiam la strukturo aŭ teksturo diversas. La strukturo temas pri la formo, dimensio kaj similaĵoj de la mineraleroj; la teksturo rilatas la ordigon aŭ malordigon de la grajnoj. Ambaŭ ecojn (strukturon kaj teksturon) oni pristudu per simpla rigardo kaj krome per diversaj iloj, kiel lupeo, mikroskopo, elektrona mikroskopo, ktp.

Ekvilibra roko staras en la parko Ĝardeno de Dioj ĉe Colorado Springs

Rokoj povas esti kunmetitaj de kristaloj de nur unu mineralo - monominerala roko, kiel ekzemple kalkŝtono kunmetita ekskluzive de kalcito, aŭ miksaĵo de kristaloj de pluraj mineraloj - polimera roko, kiel granito konsistanta el kvarco, feldspato kaj glimo.

La scienca difino de roko estas: "natura kaj valida kombinaĵo de mineraloj". La termino "valida" en ĉi tiu difino havas du signifojn:

  • Kombinaĵo de malsamaj mineraloj determinita surbaze de la naturaj leĝoj, kiujn geologoj provas deĉifri.
  • Interkonsento inter geologoj pri la speco de mineraloj kaj ilia ĉeesto en la roko, ekzemple: intrusiva roko, kiu konsistas el plagioklazo, pirokseno, magnetito kaj olivino, formita per la malrapida malvarmigo de magmo profunda en la tero. Kontraste, vulkana roko de la sama kunmetaĵo formita per la malvarmetigado de lafo super la krusto estas bazalto.

En agrikultura inĝenierado roko estas "iu ajn kunliga parto de la tera krusto." Laŭ ĉi tiu difino, grundo ne estas speco de roko, dum laŭ la geologia difino grundo estas speco de roko, kvankam ne kristaligita, ĉar ĝi konsistas el mineralaj kristaloj.

La studfako de geologio, esplorado pri rokoj nomiĝas petrologio (greke: petra – roko, logia – studfako) kiu esploras la strukturon de la rokoj, ilian konsiston, teksturon, distribuon, ordigon kaj la procezojn, kiuj kondukis al ilia formado.

Difinoj redakti

Laŭ NPIV, roko[2] estas tre malmola tavolo de la terkrusto, dum rokaĵo estas artefarita aranĝo el naturaj aŭ cementaj rokpecoj (en parko, ĝardeno ks).

 
Roko en kaverno.

Se oni konsideras la konsiston, la strukturon kaj la teksturon de iu roko oni povas elteni konkludojn pri deveno de la rokaĵo, kaj laŭ tiu kriterio oni enklasigas plej ofte la rokojn jene:

Roko estas malmola tavolo de la terkrusto, kuŝanta sub la humo, aŭ parto el tia tavolo, elstaranta masive super la tero, respektive akvo. Laŭ sia genezo kaj situo la rokoj povas havi siajn specifajn nomojn: rokkudrilo, rokturo, rokmuro, rokremparo, rokpiramido, rokfumtubo, rokelstaraĵo kaj simile. Pli ampleksaj teritorioj kun rokoj estas nomataj rokurboj. La rokoj estas ekstremaj lokoj, ilia ekstrema karaktero dependas ne nur de minerala substrato kaj ties ecoj, sed ankaŭ de ekstera formo, orientado kaj ekspozicio de rokmuroj.

 
Falkenstein en Saksa Svislando (septembro de 2004).

Vegetaloj kreskantaj sur rokoj nomiĝas petrofitoj. Rokoj estas ne nur hejmo de vegetaloj, sed ili estas ankaŭ elserĉata hejmo de birdoj. Rokoj kun vertikalaj muroj pro sia nealirebleco fariĝis objekto de interesoj de homoj, kiuj klopodas venki nature kreitajn altaĵojn. Superante ilin ĉiu montogrimpanto elektas sian stilon, per kiu ĝi superas la rokon (libera grimpado kaj teknika grimpado).

Kelkaj lingvoj malhavas klarajn terminojn por distingi inter rokoj kaj rokaĵoj; ekz-e angle por ambaŭ povas servi «rock», kaj france, «roche»; aliflanke la germana, rusa, ĉeĥa zorge distingas la terminojn por tiuj malsamaj aferoj (germane Fels kaj Gestein, ruse скала kaj порода). En la esperanta tradicio la pli ĝeneralan nocion esprimas rokaĵo[3].

PIV francmaniere uzas la saman konfuzan terminon por la du nocioj (sub «roko»); NPIV por la signifo, kutime esprimanta per «rokaĵo», uzas vorton «petro».

Rokotipoj redakti

Magmorokaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Magmorokaĵo.
 
Diorito.

Sub magmo-rokaĵoj aŭ magmaĵoj (magmo-devenaj rokaĵoj) oni kunigas nocie en la geologio ĉiujn ŝtonaĵojn, kiuj ekestas per malvarmiĝo kaj solidiĝo de magmolafo kaj do havas sian originon per procezoj en la terinterno. La magmaĵoj estas unu el la tri ĉefgrupoj de la petrografio. La du aliaj ŝtonaĵ-grupoj, kiuj havas tre malsaman ekestohistorion kaj strukturon, estas la sediment-devenaj kaj la metamorfoz-devenaj rokaĵoj (metamorfaĵoj). Je la mineralenhavo la tri grupoj tamen povas esti similaj.

Magmaj rokaĵoj ĝenerale estas la naturaj kristaliĝoproduktoj de varmega silikata fandaĵo, la tielnomata magmo. Kiam tiu arda-fluida maso el la terinterno venas al la surfaco, oni nomas ĝin lafo. Ĉu la malvarmiĝo kaj solidiĝo de la petrofandaĵo okazas super- aŭ subtere, havas fortan influon al la kristaliĝo kaj la teksturo de la ekestantaj rokaĵoj. Pro tio oni distingas du ĝis tri petrogrupojn, nome profundo- kaj elflu-rokaĵoj.

Magmo povas deveni el partaj miksaĵoj de antaŭ-ekzistantaj rokaĵoj ĉu en la mantelo aŭ en la krusto de la planedo. Tipe, la faldado de rokaĵoj estas okazigita per unu aŭ pliaj el tri procezoj: pliiĝo en temperaturo, malpliiĝo en premo, aŭ ŝanĝiĝo en kemia kompono. [4]

 
Magmoroka gabro.

Magmorokaĵoj normale dividiĝas en du ĉefaj kategorioj, nome la jenaj:

  • Plutonaj aŭ entrudiĝaj rokaĵoj rezultas kiam magmo malvarmiĝas kaj kristaliĝas malrapide ene de la Terkrusto. Ordinara ekzemplo de tiu tipo estas granito.
  • Vulkanaj aŭ eltrudiĝaj rokaĵoj rezultas el magmo kiam ĝi atingas la surfacon ĉu kiel lafo aŭ kiel fragmentaj elĵetaĵoj, formante mineraloj kiel pumikobazalto.[5]

Magmoj tendencas iĝis pli riĉaj en siliko dum ili plialtiĝas en direkto al la surfaco de la Tero, en procezo nome "magma diferencigo". Tio okazas kaj ĉar mineraloj malaltaj en silikenhavo kristaliĝas el la magmo dum ĝi ekmalvarmiĝas (serio de reakcioj Bowen) kaj ĉar la magmo asimiliĝas al iom da la krustaj rokaĵoj tra kiu ĝi ascendas ("country rock" en la angla), kaj la krusta rokaĵaro tendencas esti pli silikenhava. Silikenhavo estas la plej grava kemia kriterio por klasigi magmo-rokaĵoj.[6] La enhavo de oksidoj de alkalaj metaloj sekvas laŭ gravo.[7]

Ĉirkaŭ 65% de la Terkrusto laŭ volumo konsistas el magmo-rokaĵoj. El tio, 66% estas bazalto kaj gabro, 16% estas granito, kaj 17% granodiorito kaj diorito. Nur 0.6% estas sienito kaj 0.3% estas ultramafiko. La oceana krusto estas 99% el bazalto, kiu estas magmo-rokaĵo de mafika kompono. Granito kaj similaj rokaĵoj, konata kiel granitoidoj, dominas en la kontinenta krusto.[8][9]

Sedimenta rokaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sedimenta rokaĵo.
 
Sedimentaj rokoj formitaj per diagenezo ĉe Karnataka, Barato.

Sedimentaj rokoj, aŭ sedimentaj petroj laŭ NPIV [10] (t.e. tavolrokaĵoj), estas rokaĵoj, kiuj plej ofte ekestas per sedimentado aŭ formiĝo de materialo je la tersurfaco. Oni distingas lozajn sedimentojn kaj solidajn sedimentrokojn, nomitajn ankaŭ sedimentitoj. La procezo de la solidiĝo de lozpetro al solidpetro nomiĝas dia- aŭ litogenezo. Sedimentoj ekestas per erozio, transporto kaj sedimentado de petroj kaj ties efloreskaj produktoj aŭ per precipitado aŭ eliminado de solvitaj substancoj.

La sedimentojn oni disdividas en tri grupojn, nome klastaj, kemiaj kaj biogenaj. Klastaj sedimentoj estas formitaj de kunmetaĵo de rub-eroj aŭ sableroj. La klasadon de tiuj sedimentoj oni organizas laŭ la diametro de la grajnoj aŭ sedimenteroj. Tiun klasadon uzas inĝenieroj ekzemple por kalkuli la rezistecon de sedimentaj grundoj sub estontaj konstruaĵoj.

En kemiaj sedimentoj okazas kemiaj reakcioj. El kalkoŝtono oni produktas kalkon kaj magneziton uzas la metalurgia industrio. Gipso estas uzata kaj en konstruado kaj en kemia industrio.

La biogenaj sedimentoj estas klaso interesege pristudebla ĉar alportas al la geologio partikularajn specifaĵojn. Jene:

  • La ekzisto de tiuj biogenaj aŭ vivdevenaj sedimentoj aldonas intereson al geologiaj studoj ĉar pruvas la influon de la vivularo super la geologiaj procezoj.
  • Tiaj sedimentoj konsistigas la plej riĉigajn energifontojn por la homaro, ĉar ili konservas la sunenergion per naturaj metodoj.
  • Temas pri sedimentoj ne nur solidaj, sed ankaŭ likvaj kaj eĉ gasaj; iamaniere oni povas paroli pri gasaj rokaĵoj.
  • Oni malfermas pordojn al studo de la evoluo de la planedo (terkrusto) kaj de ties vivularo kaj de tiu ĉi super tiu.

Metamorfa rokaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metamorfa rokaĵo.
 
Kristala kalko (marmoro), klare rekoneblaj estas la brilantaj kristaloj.

Metamorfaĵojmetamorfoz-devenaj rokaĵoj[11], aŭ metamorfaj petroj (laŭ NPIV [12]) ekestas el pli malnovaj rokaĵoj de iu ajn tipo per metamorfozo, tio estas transformiĝo sub alta premo, alta temperaturo kaj eventuale per ĥemia substancinterŝanĝo en solidan staton. Je la transformiĝo la mineralkonsisto de la rokaĵo ŝanĝiĝas, ĉar formiĝas novaj mineraloj kaj mineralagregaĵoj, kiuj estas stabilaj sub la novaj prem- kaj temperaturkondiĉoj; krome ankaŭ la rokaĵo-tavolaro transformiĝas. Tipe el metamorfaj petroj estas la skisto.

El kvarcenhava sabloŝtono ekestas per rekristaliĝo kaj la subtila kunkresko de la unuopaj kristalgrejnoj la metamorfa petro kvarcito, je kiu la formo de la unuopaj sablograjnoj ne plu estas rekoneblaj. El (pura) kalkŝtono ekestas per rekristaliĝo, je plukonzisto de la sama kemia substanco, malfajngrajna marmoro. La sub diversaj kondiĉoj ekestintajn metamorfajn petrojn oni denove alordigas al metamorfaj facioj. Petro ekestinta per parta fandiĝo ("anatekso") nomiĝas migmatito kaj reprezentas la transiron al magma petro.

Grandregiona metamorfozo de rokaĵoj plej ofte okazas en granda profundo, sed lokaj transformiĝoj ankaŭ povas aperi proksime al la tersurfaco, ekzemple je lokoj, kie altaj tensioj konstruiĝis.

Utileco por homoj de rokoj redakti

 
Kalkoŝtona minejo en Soignies, Henegovio, Belgio. Ekde la Ŝtonepoko la homoj elfosis rokojn por diversaj celoj el ŝtonminejoj.

La rokoj povas esti utilaj pro siaj fizik-kemiaj proprecoj (dureco, akv-imuneco ktp.), pro sia energia potencialo aŭ pro la kemiaj elementoj kiujn ili enhavas.[13] Laŭ tiu kriterio, la rokoj povas esti klasitaj en:

  • Industriaj rokoj. Estas rokoj profiteblaj pro siaj fizik-kemiaj proprecoj, sendepende de la substancoj kaj de la energio kiujn oni povus elpreni el ili. Tiuj estas uzataj majoritate en la konstruado de loĝejoj kaj en vorkoj, kaj tio ekde prahistoriaj tempoj (muregoj kaj loĝejoj el ŝtono el prahistorio. Menciindas la gruzoj kaj sabloj, uzataj kiel volumenaĵo, la kalkoŝtono, la gipso, la bazalto, la ardezo kaj la granito. La kvarco estas la bazo de la fabrikado de la vitro, kaj la argilo de la produktoj de ceramiko (brikoj, tegoloj kaj porcelano).
  • Energiaj rokoj. Estas utilaj pro la energio kiun ili enhavas, kiu povas esti elprenita facile per brulado. Temas pri karbo kaj nafto.
  • Industriaj mineraloj. La mineraloj kiujn enhavas la rokoj estas tre ofte pli utilaj ol la propraj rokoj mem, ĉar ili povas enhavi kemiajn elementojn tre bazajn kaj necesajn por la homaro, kiel jenaj: fero, kupro, plumbo, stano, aluminio ktp.

Minado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minado.
 
Arta altbedo en ĝardeno farita el naturaj ŝtonoj.

Minado estas la elfosado de valoraj mineraloj aŭ aliaj geologiaj materialoj el la tero, fakte el erco aŭ geologia vejno.[14] Tiu terminego inkludas ankaŭ la forigon de grundo. Materialoj atingitaj pere de minado estas bazmetaloj, valormetaloj, fero, uranio, karbo, diamantoj, kalkoŝtono, naftoardezo, rok-salo kaj potaso. Minado necesas por akiri materialojn kiuj ne povas esti akirita pere de agrikulturaj procezoj, aŭ kreitaj artefarite en laboratoriofabriko. Minado en pli ampleksa senco enhavas elfosadon de ajna rimedo (ekz. nafto, natura gaso, salo aŭ eĉ akvo) el la tero.[15]

Minado de rokoj kaj metaloj estis farita ekde prahistoriaj epokoj. Modernaj minprocezoj estas komponitaj de traserĉado de ercoj, analizo de la profita potencialo de proponita mino, elfosado de la dezirataj materialoj kaj finfine rekuperado de la tero por prepari ĝin por aliaj uzoj post la minado haltas.[16]

La naturo de minprocezoj kreas eblan negativan efikon sur la medio kaj dum la minoperacioj kaj dum jaroj post la mino estis forlasita. Tiu efiko kondukis al plej el la landoj de la mondo adopti regularon por administri la negativajn efikojn de la minoperacioj.[17]

Ŝtonaj iloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ŝtona ilo.
 
Pugnokojno, tre utila ŝtonepoka ilo.

Ŝtona ilo (ŝtonilo aŭ arkeolito[18]) estas intence prilaborita ŝtono por uzado kiel instrumento. La analizo de ŝtonaj iloj estas tasko de arkeologoj kiuj studas prahistorion (paleontologio).

Ŝtonaj iloj estas indiko de specio Homo kaj konataj el la plej frua ŝtonepoko, kie ili kompreneble pli facile konserviĝis ol instrumentoj el pli pereeblaj materialoj kiel ligno, ostokornaro. Dum la daŭro de la homa evoluo la iloj kaj la teknikoj por produkti ilin fariĝis pli kaj pli kompleksaj. Granda salto en la teknologio de ŝtonprilaborado estas la transiro de iloj prilaborataj per debatado (tekniko de paleolitiko kaj mezolitiko, ekzemple sagopintoj) al iloj ŝlifitaj (tekniko de neolitiko).

Eksterteraj rokaĵoj redakti

 
Olivina bazalto kolektita el la rando de Hadley Rille fare de la ŝipanaro de Apollo 15.

Kvankam plimulto de la kompreno pri rokaĵoj devenas el tiuj de la Tero, rokaĵoj formas ankaŭ multajn el la ĉielaj korpoj de la universo. En la Sunsistemo, Marso, Venuso, kaj Merkuro estas komponitaj el rokaĵoj, same kiel multaj naturaj satelitoj, asteroidoj, kaj meteoroidoj. Meteoritoj kiuj falas sur la Teron havigas pruvaron de ekzistado de eksterteraj rokaĵoj kaj de ilia kompono. Ili estas tipe pli pezaj ol la rokaĵoj kiuj estas en la Tero. Oni povas ankaŭ porti asteroidajn rokaĵojn al la Tero pere de spacaj misioj, kiel ekzemple pere de la misio Hajabusa.[19] Oni studis ankaŭ lunajn kaj marsajn rokaĵojn.[20]

Meteoritoj redakti

 
Karbokondritoj.

Meteorito estas rokaĵo kiu devenas el la spaco, tio estas, kiu ne formiĝis en la Tero. Kelkaj meteoritoj estas restaĵoj de la formado de la Sunsistemo okazinta antaŭ ĉirkaŭ 4 600 milionoj da jaroj. La meteoritoj estas komponitaj ĝenerale el silikatoj je ĉirkaŭ 95% kaj el variaj tipoj de alojoj el fero kaj nikelo aŭ diversaj kombinaĵoj de tiuj du elementoj rilate al la cetera 5%.[21]

La plej oftaj meteoritoj venas ĉefe el kolizioj inter malgrandaj astroj, kiaj asteroidoj, kiuj faras, ke ili disiĝas disde la patra astro kaj kondukas ilin al planedo sur kiu ili finfine falas. La meteoritoj estas ege studendaj, ĉar temas pri objektoj de malgranda maso kiuj formiĝis pere de diversaj geologiaj procezoj diferencaj disde tiuj kiuj intervenas en pli grandaj korpoj. Tial, la meteoritoj estas pli primitivaj kaj povas havigi gravegan informaron pri la formadprocezo kaj la unuaj fazoj de la historio de la Sunsistemo.[22] Aliaj fontoj de meteoritoj estas la kernoj de la kometoj, kiuj malkomponiĝas en neregulaj buloj el gruzo kaj pulvo kiam ili tro alproksimiĝas al la Suno. Oni trovis anakŭ ĉirkaŭ dudekon da meteoritoj devenintaj de la planedo Marso kaj similan nombron de meteoritoj el la Luno.[22]

La nura konata kazo de meteoritoj kiuj restis enterigitaj (tio estas, fosiliaj meteoritoj) estas el kalkoŝtona tavola kuŝejo proksime de Gotenburgo (Svedio), kie estas dekdu tavoloj de kondritoj kaj de kalkoŝtono kiuj formiĝis laŭlonge de periodo de proksimume 1,75 milionoj da jaroj dum la periodo Ordovicio, antaŭ ĉirkaŭ 480 milionoj da jaroj.[23]

Tipoj de meteoritoj redakti

 
Fragmento de ferenhava meteorito kun la tipa interna modelo de kruciĝintaj ringoj el fero kaj nikelo.

Los meteoritos se pueden clasificar según el material del que se componen: piedra, una aleación de hierro y níquel, o combinaciones de estas posibilidades. Estos grupos se describen más abajo. Los meteoritos también se pueden categorizar en la escala S1-S6 según su metamorfismo de choque, que no es otra cosa que la deformación y el calentamiento que sufrieron durante su impacto contra la Tierra. Los meteoritos que no se deformaron mucho se suelen clasificar como S1. También hay dos sistemas para categorizar los meteoritos según el grado de alteración que sufrieron al impactar contra la Tierra: una escala de la A a la E[24] y otra de W0 a W6,[25] en las que los meteoritos bien conservados se clasifican como A o W0.

Kondritoj

Las kondritoj se componen de rocas maficas con un núcleo pequeño que es indicativo de una exposición rápida. Aproximadamente un 80% de todos los meteoritos son condritas ordinarias.[26] Se formaron durante la fase inicial de la historia del sistema solar y forman parte del material más antiguo que se ha conservado. La mayoría de las condritas contienen cóndrulos, granos esféricos milimétricos, y se cree que se trata de material de hasta 4.600 millones de años de antigüedad que proviene del cinturón de asteroides. No se sabe cómo se formaron.

Las condritas carbonáceas son meteoritos rocosos que contienen pequeños fragmentos de material orgánico, incluyendo aminoácidos, y representan aproximadamente un 3% de todas las condritas.[27] Se cree que consisten en material no modificado de la nebulosa solar , la nube de polvo a partir del cual se formó el sistema solar, y tienen una composición isotópica similar a la del Sol.[27]

Las acondritas son otro tipo de meteorito rocoso que se parecen a las rocas maficas y magmáticas de la Tierra y a veces están brechadas. Se cree que las acondritas son material proveniente de asteroides grandes, incluyendo el asteroide masivo Vesta, pero también el planeta Marte.[28]

Feraj meteoritoj

Los meteoritos férricos se componen de aleaciones de hierro y níquel, como camacita, y representan aproximadamente un 3,8% de todos los meteoritos.[29] Se cree que se componen de material proveniente del núcleo de asteroides que explotaron.[30] Los meteoritos metálicos se pueden subdividir en tres subgrupos según su ratio de níquel / hierro y estructura cristalina: las hexahedrites contienen un 4-6% de níquel, las octahedritas contienen un 6-12% y las ataxitescontienen más de un 12%. Las estructuras cristalinas de las hexahedritas presentan un patrón rectangular, las octahedritas tienen uno hexagonal y las ataxitas no tienen estructura cristalina bien definida. Otro nombre para los meteoritos férricos es «siderita».[30]

Feraj ŝtonoj

Las piedras férricas consisten en una mezcla aproximadamente a partes iguales de aleaciones de hierro y níquel con silicatos.[31] Representan un 0,5% de todos los meteoritos.[32] Se cree que se componen de material proveniente del límite entre el núcleo y el manto de un astro.[31]

Tektitoj

Las tektitoj son objetos vítreos que, según la mayoría de investigadores, se formaron en la Tierra como consecuencia de un impacto meteórico. Así pues, las tectitas no son meteoritos en el sentido estricto de la palabra.[33]

Referencoj redakti

  1. Petro en reta vortaro
  2.    Roko en ReVo
  3. Ekz-e tiel en la libro de E. Dudich «Ĉu vi konas la teron?».
  4. Philpotts, Anthony R.; Ague, Jay J. (2009). Principles of igneous and metamorphic petrology (2a eldono.). Cambridge, UK: Cambridge University Press. ISBN 9780521880060. pp. 591–599.
  5. Blatt, Harvey; Tracy, Robert J. (1996). Petrology (2a eld.). W.H. Freeman. ISBN 978-0-7167-2438-4.
  6. Wilson, James Robert (1995), A collector's guide to rock, mineral & fossil localities of Utah, Utah Geological Survey, pp. 1–22, ISBN 978-1-55791-336-4, arkivita el originalo la 19an de Novembro 2016.
  7. Le Maitre, R. W.; Streckeisen, A.; Zanettin, B.; Le Bas, M. J.; Bonin, B.; Bateman, P.; Bellieni, G.; Dudek, A.; Efremova, S.; Keller, J.; Lamere, J.; Sabine, P. A.; Schmid, R.; Sorensen, H.; Woolley, A. R., eld (2002). Igneous Rocks: A Classification and Glossary of Terms, Recommendations of the International Union of Geological Sciences, Subcommission of the Systematics of Igneous Rocks (dua eldono). Cambridge University Press. ISBN 0-521-66215-X.
  8. Condie, Kent C. (2015). Plate Tectonics & Crustal Evolution (dua eldono). New York: Pergamon. p. 68. ISBN 9781483100142. Alirita la 13an de Aprilo 2020.
  9. Bucher, Kurt; Grapes, Rodney (2011), Petrogenesis of Metamorphic Rocks, Heidelberg: Springer, pp. 23–24, ISBN 978-3-540-74168-8, arkivita el la originalo la 19an de Novembro 2016.
  10. Sedimenta petro en reta vortaro
  11. E. Dudich: Ĉu vi konas la teron? P. 50.
  12. Metamorfa petro en reta vortaro
  13. Costa, M., Ferrer, M., Bonafeu, M. D., Estrada, M. & Roger, E. 2009. Ciències de la Terra i del Medi Ambient, 2. Castellnou, Barcelona. ISBN 978-84-9804-640-3
  14. "Underground Mining Equipment Market 2017 Global Key Players, Share, Challenges, Industry Size, Growth Opportunities & Forecast To 2021", 28a de julio 2018. Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-28. Alirita 2020-04-04.
  15. (2009) Sustainable Management of Mining Operations. Denver, CO: Society for Mining, Metallurgy, and Exploration. ISBN 978-0-87335-267-3.
  16. Wilson, Arthur. (1996) The Living Rock: The Story of Metals Since Earliest Times and Their Impact on Developing Civilization. Cambridge, England: Woodhead Publishing. ISBN 978-1-85573-301-5.
  17. Environmental Risks of Mining. Massachusetts Institute of Technology. Arkivita el la originalo je 20a de septembro 2014. Alirita 10-a de septembro 2014.
  18. Laŭ Francisko Azorín arkeolito estas Ŝtonilo maldelikate prilaborita de prahomoj. Ĉi tiuj ŝtoniloj k. prilaboritaj ostoj karakterizas la periodon arkeolitan aŭ paleolitan laŭ pli ofta alnomo, kies erodivido estas: preĉelensa, ĉelensa, aĉlensa, mustera, aŭrigna, solutra, magdalena k. azila. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20. Li mem markas la etimologion el la antikva greka arkaios + lithos (antikva ŝtono) kaj aldonas ke temas pri vorto elpensita de Verworn.
  19. Kwok, Sun. (2013) “Rocks and Dust in the Planetary Neighborhood”, Stardust: The Cosmic Seeds of Life, Astronomers' Universe. Springer, p. 11–23. doi:10.1007/978-3-642-32802-2_2. ISBN 9783642328022.
  20. (2011) “Curating NASA's extraterrestrial samples—Past, present, and future”, Geochemistry (en) 71 (1), p. 1–20. doi:10.1016/j.chemer.2010.12.003. 
  21. Encyclopedia of Geology, volumo 5, paĝo 233
  22. 22,0 22,1 Perron
  23. Encyclopedia Of Geology, volumo 5; paĝo 235.
  24. P. A. Bland, M. E. Zolensky, G. K. Benedix, M. A. Sephton. "Weathering of Chondritic Meteorites"
  25. Wlotzka, F.; Donahue, D. J. «Terrestrial Ages and Petrologic Description of Roosevelt County Meteorites» (en angla). Abstracts of the Lunar and Planetary Science Conference, 22, 1991, paĝo 667
  26. Britt, D. T. & Pieters, C. M. «The Bidirectional Reflectance Spectra of Five Gas-rich Ordinary Chondrites» (en anglès). Abstracts of the Lunar and Planetary Science Conference, 22, 1991, pàg. 139–140.
  27. 27,0 27,1 Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, "Carbonaceous Chondrite"
  28. Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, "Achondrite"
  29. Encyclopedia of Geology, volumen 5, pag. 233.
  30. 30,0 30,1 Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, "Iron Meteorite"
  31. 31,0 31,1 Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, "Stony-iron Meteorite"
  32. Encyclopedia of Geology, volumen 5, pag. 233
  33. Encyclopedia Of Geology, volumen 5; pag. 235

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

  • Endre Dudich: Ĉu vi konas la teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj. Scienca Eldona Centro de UEA, Budapeŝto, 1983.

En aliaj lingvoj redakti

  • Andréasson, Per-Gunnar. Studentlitteratur. Geobiosfären, en introduktion (en sveda), 2006. ISBN 91-44-03670-1.
  • Matthias Bärmann (redaktoro): Das Buch vom Stein – Texte aus 5 Jahrtausenden. Jung & Jung, Salzburg/Wien 2005, (en germana) ISBN 3-902497-02-5.
  • Jean-François Beaux, Bernard Platevoet kaj Jean-François Fogelgesang, Atlas de pétrologie, Éditions Dunod, 2012, (en franca) 144 p.
  • Buchner, K & R. Grapes. «Metamorphic rocks». En: Petrogenesis of Metamorphic Rocks (en angla). Springer, 2011, p. 21–56. DOI 10.1007/978-3-540-74169-5_2. ISBN 9783540741688.
  • H. Campins, T.D. Swindle, Expected characteristics of cometary meteorites, Meteorit. Planet. Sci., 33 (1998), pp. 1201-1211
  • J.R. Cronin, S. Pizzarello, D.P. Cruikshank, Organic matter in carbonaceous chondrites, planetary satellites, asteroids and comets. J.F. Kerridge, M.S. Matthews (redaktoroj), Meteorites and the Early Solar System, University of Arizona Press, Tucson (1988), pp. 819-857
  • Hermann Harder (redaktoro): Lexikon für Mineralien- und Gesteinsfreunde. Luzern/Frankfurt am Main, 1977.
  • «Iron Meteorite, Stony-iron Meteorite, Achondrite, Carbonaceous Chondrite, Stony Meteorite». Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics 2000. ISBN 0-333-75088-8
  • W. Maresch, H.P. Schertl, O. Medenbach: Gesteine – Systematik, Bestimmung, Entstehung. 3., korrigierte Auflage. Schweizerbart, Stuttgart 2016, ISBN 978-3-510-65341-6.
  • «Metamorfos». En Nationalencyklopedin.
  • Friedrich Müller: Gesteinskunde. 7. Auflage. Ebner, Ulm 2005, ISBN 3-87188-122-8.
  • Hans Murawski, Wilhelm Meyer: Geologisches Wörterbuch. 11. Auflage. Spektrum-Akademischer Verlag, München 2004, ISBN 3-8274-1445-8.
  • Pierre Pech kaj Hervé Régnauld, Géographie physique, Paris, PUF, 1992 (ISBN 978-2-13-044735-1).
  • Claude Perron, Brigitte Zanda, Meteorites: samples of NEOs in the laboratory, Comptes Rendus Physique, Volume 6, Issue 3, 2005, paĝoj 345-360, ISSN 1631-0705,
  • Perron, Claude. «Meteorites». Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, 2002. ISBN 0-333-75088-8.
  • Peter Rothe: Gesteine. Entstehung – Zerstörung – Umbildung. 2., durchgesehene Auflage. Primus, Darmstadt 2005, ISBN 3-89678-536-2.
  • Sears, Derek. «Chondrites» . Encyclopedia of Astronomy and Astrophysics, 2001.ISBN 0-333-75088-8
  • Tarbuck, Edward J.; Lutgens, Frederick K. Earth: an introduction to physical geology (en angla). Pearson Prentice Hall, 2008. ISBN 978-0-13-241066-3.
  • Roland Vinx: Gesteinsbestimmung im Gelände. Spektrum Akademischer Verlag, München 2005, ISBN 3-8274-1513-6.

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rock (geology) en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roca en la hispana Vikipedio.