Societo Petőfi

Hungara literatura societo funkcianta inter 1876-1944

La Societo Petőfi origine hungare Petőfi Társaság estis grava literatura societo funkcianta inter 1876-1944. La societo disvastigis kulton de Petőfi kaj la hungaran literaturon.

Societo Petőfi
literatura societo
Komenco 1876 vd
Fino 1944 vd
Lando(j) Hungario vd
vdr
Periodaĵo de Societo Petőfi: Koszoru

Historio redakti

Ĉe preparo de la societo plej multe laboris Sándor Balázs (verkisto), Károly Éjszaki, József Komócsy, Gusztáv Lauka, Tamás Szana kaj Ede Szigligeti. La unua kunsido okazis jarkomence de 1876 en la ĉambrego de Hungara Scienca Akademio. Poste monate po unu okazis publika kunsido, kie okazis prelegoj, foje konkursalvokoj. La membroj kolektis manuskriptojn kaj aliajn objektojn pri Petőfi.

La membroj resume povas esti 60-ope, krome estis ankaŭ eksteraj kaj honoraj membroj. La eksteraj membroj estis precipe eksterlandanoj, kiuj tradukis poemojn de Petőfi. La plej fama honora membro estis Lajos Kossuth. La plej gravaj agoj de la societo estis fondo de Literatura Muzeo Petőfi kaj eldono de libroserio Petőfi-biblioteko.

Gvidantoj de la societo redakti

Konataj membroj de Societo Petőfi redakti

Fontoj redakti