Ĝermolisto de aŭstraj esperantistoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Erwin Gerhard Bernfeld)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A redakti

Jeanne Assenmacker redakti

Jeanne Assenmacker (mortis la 4-an de majo 1934) kunfondintino kaj kasistino de la Esperantista Grupo de Verviers, estis belga esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento.

Josef Aumayr redakti

Josef Aumayr (nask. en 1853?, mortis la 7-a de julio 1928) estis la unua Esperanto-pioniro en Linz kaj citita de Zamenhof en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XVI, sekve li eklernis la lingvon inter 1893 kaj 1895. Li verkis Esperanto-lernolibreton.

B redakti

Lorenz Bartek redakti

Lorenz Bartek estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Norbert Bartosch redakti

Norbert Bartosch estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento. Li estis prezidanto de Esperanto-grupo de Graz ekde 1947.

Josef Bauer redakti

Josef Bauer (naskita en 1870, morta en la 25-a de julio 1953) estis aŭstra esperantisto dum unua duono de la 20-a jarcento en Innsbruck.

Franz Baumgartinger redakti

Franz Baumgartinger estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento en Salzburg.

Alfred Berdan redakti

Alfred Berdan estis esperantisto aktiva en Aŭstrio meze de 20-a jarcento. Li estis la lasta prezidanto de Aŭstria Laborista Ligo Esperantista. Dum nazisma regado de Aŭstrio, li movadis klandestine. Li estis kunlaboranto de kelkaj esperanto-gazetoj antaŭ kaj post la dua mondmilito, redaktanto de Aŭstria Esperanto-Revuo.

Heinrich Bederlunger redakti

Heinrich Johann Ernst Bederlunger (naskiĝis en Innsbruck la 1-a de Julio 1866, mortis la 29-a de Januaro 1932 ankaŭ en Innsbruck), ankaŭ konata kiel Heinz Bederlunger[1], bankisto estis aŭstria esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento. Li estis delegito de UEA.

Referencoj redakti

Amalia Berger redakti

Amalia Berger estis aŭstra esperantistino el Vieno, aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi estis kunlaborantino de la Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj kaj prezentis ĝin en la Enciklopedio de Esperanto el 1934. Paralele ŝi ankaŭ aktivis en la movada por senalkohola kulturo kaj ties esperantlingva branĉo.

Anna Berthold redakti

Anna Berthold (nask. la 23-an de marto 1861, mort. la 5-an de januaro 1900) estis pioniro en Korneuburg.

Elisabeth Berthold redakti

Elisabeth Berthold (nask. la 4-an de okt. 1828, mort. la 13-an de junio 1912) estis pioniro en Korneuburg.

Erwin Gerhard Bernfeld redakti

Erwin Gerhard BERNFELD, novzelandano, translokiĝita al Aŭstrio, depost 1938 elmigrinta al Aŭstralio, ŝtata oficisto en Wien. Nask. la 10-an de nov. 1891 en Vieno, mortis 1966 en Wellington, Nov-Zelando. Esperantisto de 1924, sekretario en grupo "Ofichavantoj" en Vieno, prezidanto ĉe "Aŭstria Pacifista Societo Esperantista" en Vieno. Depost 1926 ĝis 1934 li estis ĉefdelegito de UEA por Aŭstrio.

Rudolf Bouché redakti

Rudolf Bouché estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Helmut Brath redakti

Helmut Brath estas aŭstra esperantisto, kiu en la jaroj 1980-1990 aktivis en TEJO.

Franz Braun redakti

Franz BRAUN, estis aŭstra esperantisto kaj (en 1934 emerita) financa ĉefadministranto, vivinta en Rodaun ĉe Wien. Dum multaj jaroj li estis funkciulo en UEU-Wien kaj kunlaboranto de la gazeto Aŭstra Esperantisto.

Hugo Braun redakti

Hugo Braun, tramisto, estis aŭstra esperantisto dum mezo de la 20-a jarcento.

Johann Bürger redakti

Johann BÜRGER (naskiĝis en 1898, mortis la 4-an de aŭgusto 1992 en Linz) estis longtempa estrarano de la Aŭstria kaj honora membro de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Ottilie Bürger redakti

Ottilie BÜRGER (mortis la 10-an de novembro 2001 en sia 92-a vivjaro), edzino de Johann Bürger, estis multjara membrino de la Esperanto-grupo en Linz, Aŭstrio.

C redakti

Anton Casari redakti

Anton CASARI (kasari) (naskiĝis en 1890 en Villach, mortis la 1967 en Mödling, Aŭstrio) estis aŭstra esperantisto kaj doktoriĝinta instruisto mezlerneja en Wien. Li inter 1927 kaj 1929 kunverkis la unuajn ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn por aŭstriaj lernejoj.

Franciska Cech redakti

Franciska Cech (naskiĝis en 1873, mortis en la 25-a de februaro 1952, Aŭstrio) membro de Esperanto-Societo Danubio, patrino de vicprez. de AEF Raimund Cech.

Ĉ redakti

D redakti

Karl Dürrsdimid redakti

Karl Dürrsdimid estis aŭstria esperantisto meze de la 20-a jarcento en Klagenfurt.

E redakti

Friedrich Ebner redakti

Friedrich Ebner estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Wilhelmine Ehrl redakti

Wilhelmine Ehrl (naskiĝis 1852? - mortis aŭguston 1930 en Mühling, parto de la komunumo Wieselburg-Land en Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra pionirino en Wieselburg. Ŝi mortis en Mühling, kie ŝi pasigis libertempon, sekve de akcidento en sia 78-a vivjaro. Ŝi estis miopa kaj enabismiĝis de roko dum promenado. Sia lasta volo estis, ke la Esperanto-insigno estu sur ŝia tombo.

F redakti

Karl Farkas redakti

Karl Farkas [?-1949] estis aŭstra esperantisto meze de 20a jarcento en Oberpullendorf [1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Nekrologo. Numero 5-6, paĝo 53, majo-junio 1949

Helga Farukuoye redakti

Helga Farukuoye estis aŭstra instruistino pri lingvoj kaj afergvidantino de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE).

Max Finkenzeller redakti

Max Finkenzeller estis aŭstra esperantisto dum mezo de la 20-a jarcento.

Emil Fischer redakti

  Por samtitola artikolo vidu la paĝon Emil Fischer.

Emil Fischer [?-okt. 1948] estis estrarano kaj vigla kunlaboranto de la Fervojista fakgrupo esperantista en Vieno.

Franz Josef Fischer redakti

Franz Josef Fischer [n. en 1866?, m. la 14-an de nov. 1925] estis aŭstria esperantisto en la komenco de la 20-a jarcento, kiu verkis Esperanto-angulon en la monata gazeto „Jugendfreund“.

Rudolf Fischer redakti

  Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rudolf Fischer (apartigilo).

Rudolf FISCHER estis aŭstria esperantisto, iama prezidanto de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE). En 1964 li verkis la enkondukan germanlingvan artikolon de la denove aperinta organo de ASLE "La Socialisto". Heinz Fischer, de la 8-a de julio 2004 ĝis la 8-a de julio 2016 la ŝtata prezidanto de Aŭstrio, kiu mem estas esperantisto kaj membro de ASLE, estas lia filo.

Franz Fötinger redakti

Franz Fötinger estis esperantisto en Salzburg meze de la 20-a jarcento.

Elisabeth Frey redakti

Elisabeth Frey [1913-1953] estis esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Karl Robert Frühmann redakti

Karl Robert Frühmann estis aŭstra esperantisto dum mezo de 20-a jarcento.

Franz Fuchs redakti

Pastro Franz Fuchs (mortis en 1931), paroĥestro kaj dekano en Königsbrunn estis esperantisto en Aŭstrio en la unua duono de 20-a jarcento.

Maximilian Führing redakti

Maximilian Führing estis vicprezidanto de AEF kaj direktoro de la ŝtata ekzamenkomisiono por Esperanto ĵus post la fino de la dua mondmilito en 1946 [1]. Li estis unu el la iniciatoroj de Aŭstria Katolika Ligo Esperantisto en 1947.

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Ŝtata Ekzamena Komisiono. N. 4-5, p. 78. Nov-dez 1946

G redakti

Anton Goldmann redakti

Anton GOLDMANN, aŭstro, urba sekretario en Stab, ČSR. Naskiĝis en la 3-a de februaro 1889 en Probsdorf? ĉe Vieno. Esperantisto de 1922. Aranĝis kursojn en popolaltlernejo de St. Pölten, 1923-26; Kunfondis EG samloke. Verkis germanan flugfolion en 10.000 ekzempleroj.

Peter K. Geier redakti

Peter K. GEIER (gajer), aŭstro. Vivis en Graz kaj mortis kiel soldato en 1914. En 1908 kunfondis en Graz internacian klubon "Junaj Esperantistoj".

Josef Görlich redakti

Dr. Josef Görlich estis aŭstra esperantisto aktiva dum mezo de la 20-a jarcento.

Paul Glüxmann redakti

Paul Glüxmann estis prezidanto de AEF ekde 1946, tuj post la dua mondmilito[1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Ŝtata Ekzamena Komisiono. N. 4-5, p. 78. Nov-dez 1946

H redakti

Franz Haagen redakti

Franz Haagen estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Adolf Hainschegg redakti

Adolf HAINSCHEGG (hajnŝeg), aŭstro, prof. mezlerneja en Graz. Nask. en 1883. Esperantisto de 1922. Lerta tradukanto, dufoje premiita dum Floraj Ludoj.

Adolf Halbedl redakti

Adolf Halbedl estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento en Knittelfeld. Ekde 1949 li estis vicprezidanto de AEF.

Franz Händler redakti

Franz Händler estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Oswald Haselbauer redakti

Oswald HASELBAUER (naskiĝis en 1909, mortis la 13-an de junio 2001 en Linz, Aŭstrio) estis iama delegito kaj fakdelegito pri turismo, longtempa klubestro. Ekde la 30-aj jaroj li aktivis en la regiono de Braunau, prizorgante multajn kursojn.

Curt Hellmann redakti

D-ro Curt Hellmann, naskita 9. 4. 1895 en Vöklabruck, Supra Aŭstrio, mezlerneja profesoro en Vieno, laŭ informo de atestintaj personoj la 20. 11. 1944 estis arestita kaj transportita en la famaĉan koncentrejon Mauthausen, kie li mortis pro perforto. Al la malnovaj esp-istoj vienaj la mortinto estas konata, estinte la lasta estro de iama „Viena Akademia Societo Esperantista“ antaŭ la unua mondmilito. Hellmann ankaŭ prezentis sin kiel verkanta pedagogo kaj filozofo, estinte unu el la Esperanto-pioniroj en la akademianara rondo.[1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Niaj Mortintoj. Numeroj 2-3, paĝo 48. Sept. 1946

Max Hollinger redakti

Max HOLLINGER (1923-2004) mortis la 30-an de decembro en Linz, Aŭstrio. Li aktivis ĉefe en SAT-rondoj, kie li interalie animis la liberpensulan frakcion, kaj organizis tri SAT-kongresojn.

Rudolf Horneck redakti

Rudolf HORNECK [hornek] estis aŭstra esperantisto, direktoro kaj posedanto de komerca lernejo (en Grazo), kie ankaŭ Esperanto estis instruata. Li multe varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn.

Oskar Hovorka redakti

Oskar Hovorka (naskiĝis 1866?, mortis la 24n de januaro 1930), patro de Nikolao Hovorka, estis aŭstria esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento.

Johann Hubalek redakti

Johann HUBALEK (naskiĝis en 1904, mortis la 25-an de oktobro 1992 en Edlach an der Rax, parto de Reichenau an der Rax, Malsupra Aŭstrio) estis UEA-delegito[1] pri turismo, mastro de Esperanto-gastejo.

Referencoj redakti

  1. ekzemple dokumentita en la Jarlibro de UEA 1982, p. 92, aŭ 1984, p. 97

J redakti

Leone Jakob redakti

Leone Jakob mortis la 18-an de aŭgusto 1951, estis esperantisto en Innsbruck.

Hans Junschaffer redakti

Hans JUNGCHAFFER (jungŝafer) estis aŭstra fakinstruisto kaj esperantisto en Ried im Innkreis. Bona prelegisto pri informado je Esperanto, gvidanto de Esperanto-grupo. Verkis propran libreton pri Esperanto.

Rudolf Jax redakti

Rudolf Jax (naskiĝis en 1959, mortis la 18-an de decembro 2009) estis aŭstra esperantisto aktiva en Salcburgo. Li estis aktivulo de SAT (matr. 32828).[1]

Referencoj redakti

Adele Jonas redakti

Adele JONAS (naskiĝis en 1899, mortis 92-jara, la 24-an de julio 1974) estis aŭstra esperantisto kaj longtempa membro de Aŭstria Esperanto-Federacio. Ŝi estis la fratino de la esperantista ŝtatprezidanto Franz Jonas.

K redakti

Trude Kalugin-Gothmann redakti

Trude Kalugin-Gothmann mortis je la 16-a de aŭgusto 1951 en Linz. Ŝi estis pionirino en tiu urbo.

Klaus Karner redakti

D-ro Klaus KARNER (naskiĝis en 1943; mortis la 27-an de majo 2005) estis aŭstra esperantisto kaj peranto de SAT en Aŭstrio, kiel sia patro antaŭe, kaj dum lastaj jaroj instruis Esperanton en la Universitato de Innsbruck.

Ludwig Kaspar redakti

D-ro Ludwig Kaspar ( mortis oktobro 1952) estis esperantisto en Graz.

Gabriel Katzianka redakti

Gabriel Katzianka estis aŭstra esperantisto dum mezo de la 20-a jarcento.

Josef Kirchmayer redakti

Josef Kirchmayer (naskiĝdato nekonata, m. la 27-an de septembro 1949), fervojisto, estis aŭstra esperantisto dum mezo de la 20-a jarcento en Ofterding.

Robert Klausberger redakti

Robert Klausberger (poŝtisto) estis aŭstra esperantisto dum mezo de la 20-a jarcento.

Johann Klobucar redakti

Johann Klobucar (mortis 26-an de marto 1929) estis pioniro en Graz, loka grupestro antaŭ la Unua Mondmilito.

Rupert König redakti

Rupert König estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Adele Koller redakti

Adele Koller mortis en majo 1953 en Bad Hall, kie ŝi estis ano de la loka Esperanto-grupo.

Herbert Koppel redakti

Herbert Koppel okupis en AEF ĝis 1938 la funkcion de gazetarservanto, kaj disdonis ĉiumonate al 50 aŭstriaj gazetoj diversajn en- kaj eksterlandajn raportojn pri Esperanto. Kiam la nacifaŝistoj perforte okupis Aŭstrion, ili metis Koppelon 11 monatojn en la koncentrejojn Dachau kaj Buchenwald. Post sia liberigo li elmigris al Anglio kaj estis de tie en 1940 enŝipigata al Kanado, kie li loĝis en Galt, Ontario.[1]

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Letero el Kanado al Austria Esperanto-Revuo. Numeroj 1-2; paĝo 6-7. Jan.-feb. 1947

Alois Koudelka redakti

Alois Koudelka [naskiĝis en 1871, mortis en decembro 1952], ŝuisto, estis la lasta estro de "Esperanto-Societo Emilo Peltier" en Graz, kiu devis esti likvidata pro la nazia reĝimo en 1938. Simpla homo, Koudelka tamen atingis preskaŭ perfektan posedon de Esperanto, kiun pruvis liaj multaj, neriproĉeblaj artikoloj en "Espero Katolika". Li verkis ankaŭ specialan stenografion por Esperanto, bedaŭrinde mankis la financaj rimedoj por publikigo de lia inventaĵo.

Oskar Kovacic redakti

Oskar Kovacic estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Gabriele Kramer redakti

Gabriele Kramer (naskiĝis eble en 1860, mortis la 19-an de novembro 1925), kasistino de Esperanto-societo Fideleco, estis aŭstria pioniro en la komenco de 20-a jarcento.

Elli Kraus redakti

Elli Kraus, SATanino, movadis antaŭ dua mondmilito. Loĝinta en Lehenrotte 67, poŝtejo Freiland, ĉe St. Pölten, ŝi malaperis dum la milito.

Friedrich Kraus redakti

Friedrich Kraus (naskiĝis eble en 1893, mortis la 22-an de novembro 1925), urba policisto en Horn, esperantisto ekde 1915, estis fervora propagandisto.

Roland KÜHBACHER redakti

Roland KÜHBACHER (kübaĥer), aŭstro, estis prezidinto de la Esperanto-Klubo Innsbruck. Li laŭ historiaj dokumentoj estis bona propagandisto kaj kursgvidanto.

L redakti

Michael Laschitz redakti

Michael Laschitz mortis en januaro 1953 en Salzburg. Li estis fervora ano de la poŝtista Esperantista fakgrupo.

Rosi Lisal redakti

Rosi Lisal (naskiĝis eble en 1917, mortis la 20-an de februaro 1934, se la datoj ĝustas, en aĝo de nur 16 ĝis 17 jaroj) estis esperantistino en Aŭstrio en la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi estis membro de loka Esperanto-klubo.

Gustav Loibel redakti

Gustav Loibel estis oficiisto de AEF ekde 1947.

Maria Loibel redakti

Maria LOIBEL (mortis la 28-an de februaro 1975 en Vieno, Aŭstrio) estis foje sekretariino kaj foje kasistino de Aŭstria Esperanto-Federacio. Ŝi estis kasisto ankaŭ en la Loka Kongresa Komitato de la 55-a UK 1970 en Vieno.

Rudolf Lang redakti

Rudold Lang (1906-1946) estis esperantisto en Burgenland [1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Niaj Mortintoj. Numeroj 2-3, paĝo 48, sept. 1946

M redakti

Karl Magenbauer redakti

Karl Magenbauer estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Franz Mayr redakti

Franz Mayr la 15-an de junio 1947 en Sankt Valentin (Malsupra Aŭstrio) fondis novan Esperanto-grupon kiu elektis por si la nomon „Nia Majstro“.

Karola Mayrleb redakti

Karola Mayrleb (n. eble en 1870, m. en 1947) estis Esperanto-pioniro en Aŭstrio. Jam de 1909 aktiva esperantistino kaj prezidantino de la Virina Sekcio en la Unua Esperanto-Unuiĝo ŝi kunlaboris ĝis 1938. En la Universala Kongreso en Krakovo 1912 ŝi oficiale parolis kun d-ro Zamenhof kaj dum la Universala Kongreso en Vieno 1924 ŝi estis kun virina delagacio ĉe ties vidvino, transdonante al ŝi diplomon [1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Nekrologo. Numero 3-4, paĝo 60, apr. 1947

Ernst Majtaniĉ redakti

Ernst MAJTANIĈ (naskiĝis en 190812-a de julio 1993 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj UEA-delegito, fakdelegito, kaj dum jardekoj ĉefdelegito de Aŭstrio.

Josef Manninger redakti

Prof. Josef MANNINGER (naskiĝis en 1920, mortis en 2003 en Graz) estis aŭstra esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Gustav Maralik redakti

Gustav Maralik, dentisto, estis aŭstria esperantisto en Trieben meze de la 20-a jarcento.

Herbert März redakti

Herbert MÄRZ naskiĝis en 1929 kaj mortis la 30-an de oktobro 1995 en Vieno. Esperantisto ekde 1947, li oficis en Internacia Esperanto-muzeo de Vieno de 1966 ĝis 1987. Li verkis Biblioteka Manlibro (1979) kaj la libreton Esperanto in der Praxis. En 1967 li kunfondis la Aŭstrian Esperanto-Movadon.

Franz Menacher redakti

Franz Menacher estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Moritz Meisleder redakti

Moritz MEISLEDER (majsleder), estis aŭstra policinspektoro kaj esperantisto. Li antaŭ la milito estis prezidanto de la Esperanto-grupo de Linco kaj post dua mondmilito en la kvartalo Keferfeld en la pleja okcidento de Linco. Fervore li gvidis lingvokursojn ĉe la polico kaj fervojo.

M. J. Metzker redakti

D-ro Pastro M. J. Metzker, ankaŭ konata kiel Frato Paŭlo, estis aŭstra esperantisto, kiu mortis aprile de 1944 en arestejo de Brandenburg. La martira pastro estis aktiva esperantisto kaj iam eldonis en Graz la katolika E-gazeton „Katolika Mondo“.

Arnold Mimbeck redakti

Arnold MIMBECK (MIMbek) estis aŭstra komercministeria konsilanto kaj esperantisto, doktoriĝnita kaj pri juro kaj pri filozofio. Li naskiĝis la 15-an de julio 1878 en Linz, Supra Aŭstrio, kaj mortis la 17-an de julio 1930 en Vieno post operacio. Prez. de la l6-a UK en Vieno, 1924.

N redakti

Josef Nerber redakti

Josef Nerber, kelnero, estis pioniro en Vieno en la fino de 19-a jarcento. Kiel kelnero li persone servis L.L. Zamenhofon dum liaj restadoj en Vieno, pri kio li skribis:

 
 Tre estimata sinjoro prezidanto, kortega konsilanto Steiner!

Ĉar hieraŭ antaŭtagmeze mi havis la honoron, paroli kun via moŝto en la Esperanto-Muzeo, kaj vi deziris ricevi de mi kelkajn liniojn pri d-ro Zamenhof, mi permesas al mi, plej rapide plenumi ĉi tiun deziron.

La subskribinta Josef Nerber en la jaroj 1885-1912 havis la postenon de pagprenanta ĉefkelnero en Café de l’Opéra, ĉe la stratkruciĝo Opernring - Operngasse. Tie ankaŭ d-ro Zamenhof, kiam li ĉiun 2-an aŭ 3-an jaron venis en la urbon Wien, kiel gasto sidadis ĉe unu el la tabloj je la flanko ĉe Ringstrato.

Mi konis mian gaston jam pli frue ol mia ĉefo, s-ro Engelmeier, ĉar mi estis en tiu kafejo jam du jarojn ĉe la antaŭa posedanto. La iom pli ol mezalta staturo, malhelaj haroj kaj barbo kaj longa redingoto tuj igis ekkonebla nian gaston kiel polo aŭ ruso. Serioza kaj pripensante li aliris sian kutiman tablon.

Nun komenciĝis mia malagrablaĵo! Laŭ bona moro oni estis deprenonta de la gasto mantelon kaj ĉapelon; sed mi retenis miajn subulojn konante la kutimojn de la gasto. Kiam lia kafo estis mendita kaj li meditante staris ĉe la tablo, li antaŭ ĉio traserĉadis siajn poŝojn kaj metis manplenon da paperetoj sur la tablon; sur ili estis notaĵoj. Poste li rigardis dekstren kaj ridetis, ekvidinte tie malnovan konatulon kun liaj preferataj ĵurnaloj „Dziennik Polski“ ("Pola Ĉiutaga"), „Новое время“ (novoje vremja, "Nova Tempo") - la pola kaj la rusa - sub la brako; maldekstre jam staris la kafo. Pli multajn ĵurnalojn sur la tablo li ne ŝatis. Ofte li sin levis rapide, por mem serĉi alilandan ĵurnalon. En tiuj jaroj mi kelkfoje povis kaŝrigardi unu el tiuj „paperetaĉoj“, sur kiuj mi estis supozinta adresojn; sed estis vortareroj. Iom mi komprenis, ĉar tiam oni inter la gastoj multe parolis pri Volapük kaj Esperanto; en kafejo ĉe Museum-Ring hejmis jam Esperantoklubo. Okaze de ŝanĝiĝo de la personaro mi eksciis, ke tiu sinjoro ankaŭ kelkfoje venis en Café de l’Europe ĉe Stephansplatz kaj estas d-ro Zamenhof. Kiam aperis la unuaj kajeroj de „Radio-Wien“ kaj tie estis videbla lia portreto, mi estis tute konvinkita pri la identeco.

Se tiuj ĉi linioj estus iel uzeblaj, mi estus fiera pro tio kaj ĝojigata.

Plenestime via sindona 
— Josef Nerber, Aŭstria Esperantisto numero 71 (dec 1930)

Karl Niggl redakti

Karl Niggl estis estro de Esperanto-grupo de Linz tuj post la dua mondmilito.

Alois Norbert redakti

Alois Norbert estis esperantisto en Vieno dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • „La mondo ridas.“ Bonhumoraj poemoj, deklamaĵoj por Esperanto-grupoj. Originale verkitaj. En propra eldonejo. 16 X 10 cm, 64 paĝoj.
 
 La belaspekta libreto, enhavanta kvardek naŭ bonhumorajn poemojn, plenigas mankon en la Esperanto-literaturo, kiu estas ja sufiĉe riĉa je lirikaj poeziaĵoj, sed ne samgrade disponas pri populara poemaro. Kvankam oni renkontas inter la temoj de la libreto ofte malnovajn konatulojn, ili tamen efikas per la sprita kaj gaja formo. Specialan laŭdon meritas la simpla kaj flua stilo, kiu evitante ĉiujn neologismojn kaj atentante la logikan sinsekvon de la frazpartoj, ebligas facilan komprenon ankaŭ al komencantoj. La versoj estas tiel fluaj, ke post du-aŭ (sic) trifoja legado ili preskaŭ jam restas en la memoro. La preseraroj (8) estas facile ekkoneblaj kaj ne tro malpliigas la valoron de la bela libreto. Ĉe eventuala noveldono oni ne forgesu aldoni indekson. La verketo, kies malalta prezo ebligas grandan disvastigon, estas taŭga helpilo, por fari la grupokunvenojn pli amuzaj. Ni deziras al la produktema laboristo-verkisto, ke plena sukceso de tiu ĉi unua libreto ebligu al li eldonon de plua libro el lia abunda verkaro. 
— G .........i. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.142 (maj 1937)

O redakti

Christine Ott redakti

Christine Ott (naskiĝis 1852?, mortis la 2-an de marto 1934 en Graz). Ŝi estis esperantistino en Stirio kie helpis la reordigon de biblioteko de Esperanto-asocio ALLE. Ŝi havis socialistan politikan agado.

P redakti

Ludwig Perneg redakti

Ludwig Perneg (naskiĝis la 15-a de decembro de 1859, la sama tago kiel L. L. Zamenhof, mortis post 1930) estis pioniro en Eggenberg bei Graz. En 1929 dum la naskiĝdato de Zamenhof je Esperanto-Societo por Stirio en Graz, li solemne inaŭguris bronzan buston de Zamenhof kaj metis antaŭ ĝi florkronon[1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperantisto n.61 (jan 1930)

Klaus Perko redakti

Doktoro Klaus PERKO estas aŭstra esperantisto aktiva en Graz. Li estis instruisto kaj ĝis la jaro 2005[1] aktivis en la administra lerneja konsilantaro de la federacia lando Stirio. Kadre de sia laboro lia aparte engaĝiĝis pri la inkludigo de specifaj infanoj en la regulajn lernejojn.[2] En Esperantujo li en aŭtuno 1961 kunfondis la studentan Esperanto-grupon ĉe la universitato de Graz,[3] el kiu en 1965 samurbe fontis la Aŭstria Esperanto-Junularo (AEJ). Poste li interalie kunorganizis la internacian kongreson en Graz okaze de la centjariĝo de Esperanto en 1987.

Referencoj redakti

Viktor Piringer redakti

Viktor Piringer [?-18.4.1949] estis aŭstra esperantisto meze de 20-a jarcento, aktiva kunlaboranto en la Tramista E-fakgrupo en Vieno.

Alfred Pizl redakti

Alfred Pizl (1911-1946) estis delegito de UEA en Alt-Dietmanns, parto de la komunumo Dietmanns en Malsupra Aŭstrio. Bedaŭrindas ke li nur iĝis 35-jara.

Miklas Plank redakti

Miklas Plank (mortis 1931), patro de Georg Plank, estis esperantisto en Aŭstrio en la unua duono de 20-a jarcento.

Franz Polzer redakti

Franz Polzer estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

R redakti

Rupert Rathberger redakti

Rupert Rathberger biciklisto, estis aŭstra esperantisto ĉirkaŭ Steyr. Li mortakcidentis per biciklo en majo 1947.

Irma Rogier redakti

Irma Rogler (mortis en la 11-a de novembro 1934 en Köflach) estis aŭstra esperantistino, kasistino de Esperanto-Societo por Stirio en Graz, edzino de Willibald Rogler.

Lya Russmayr redakti

Lya Russmayr movadis en Salzburg meze de 20-a jarcento.

S redakti

Ludoviko Sager redakti

Ludoviko Sager, socialisto, estis Aŭstria esperantisto aktiva dum la mezo de 20-a jarcento.

Alois Sassmann redakti

Alois Sassmann, fervojisto, mortis en aprilo 1950, estis Aŭstria esperantisto aktiva dum la mezo de 20-a jarcento.

Hermann Schalk redakti

Hermann SCHALK (naskiĝis en 1929; mortis la 17-an de novembro 2004 en Kaltenleutgeben) estis aŭstra esperantisto kaj dum multaj jaroj la ĉefa aktivulo de Aŭstria Esperanto-Movado.

Alois Schneider redakti

Alois Schneider estis aŭtra esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

Schneider, Alois; Carlsson, Magda: Barbro kaj Eriko : korespondado inter du junaj geesperantistoj - aŭstro kaj svedino. Eld. Societo Esperanto, Stockholm, 1933.

Franz Schober redakti

Franz Schober estis kasisto de AEF ekde 1947.

Viktorine Schröder redakti

Viktorine Schröder (naskiĝis 1896?; mortis 16-an de novembro 1925) estis aŭstria esperantistino en komenco de la 20a jarcento. filino de L. K. Joh. Schröder.

Leopold Steinbach redakti

Leopold Steinbach estis kasisto de AEF ekde 1947.

Alois Stoll redakti

Alois Stoll (?-1946) estis aŭstria esperantisto en unua mezo de la 20-a jarcento [1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo. Niaj Mortntoj. N. 2-3, p. 48. Set. 1946

Carla Staudner redakti

Carla Staudner estis germana esperantistino en la unua duono de la 20-a jarcento, ano de Unua kanta Societo Zamenhof en Vieno inter la duaj mondmilitoj.

Verko:

  • Rilato de Goethe al Anglujo, lia amikeco kun Carlyle. Eld. la aŭtoro, Wien, VIII. Strozzigasse 40/16. Aŭtografopresita broŝuro. 22 paĝoj 24 X 16,5 cm.
 
 La aŭtorino pruvis pentri kiel la skota filozofo Carlyle devigis siajn samlandanojn legi la germanajn aŭtorojn, kompreni germanan pensadon, kaj kiom Goethe ŝatis tiun celadon kaj dankis la penon al la skota amiko. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Hans Struska redakti

Hans STRUSKA estis aŭstra esperantisto kaj lernejdirektoro iama en Vieno. Li origine estis Volapukisto kaj estis en interrilato kun Johann Martin Schleyer. S-ro Struska laboris por Esperanto en Organizo de Ofichavantoj en Vieno kaj en la landa organizo en diversaj funkcioj.

Eduard Sykora redakti

Eduard Sykora ,poŝtinspektoro, estis aŭstra esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento.

Verko:

  • Skriba Esperanto-kurso, Vieno, 1936?

V redakti

Franz Vogl redakti

Franz Vogl estis SATano. Loĝinta en Bemarolin 57, Wels malaperis dum dua mondmilito.

Emil Vokal redakti

Emil Vokal estis aŭstra esperantisto meze de 20-a jarcento.

W redakti

Hanns Wannek redakti

Hanns Wannek (naskiĝis 1893?, mortis la 29-an de aŭgusto 1930), aviadisto, frato de Karl Wannek, estis aŭstra esperantisto. Li mortis sekve de akcidento kun sia aerveturilo dum flugekzercadoj en Augsburg. En 1930 dum la 9-a Aŭstria Esperanto-Kongreso en Linz, li superflugis la urbon kun sia aviadilo, kiu montris sur siaj portiloj la vorton „Esperanto“. La unuan fojon propagando de Esperanto pere aviadilo.

Karl Wannek redakti

Karl WANNEK (vanek), frato de Hanns Wannek, de aŭstro, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la Esperanto-movado en Aŭstrio.

Rosa Wiendl redakti

Rosa Wiendl estis sekretariino de E-grupo de Innsbruck meze de 20-a jarcento.

Georg Wichtl redakti

Georg Wichtl mortis 27 de aprilo 1950. Li estis esperantisto meze de 20-a jarcento en Steinfeld dum ĉirkaŭ 30 jaroj.

Johanna Wihart redakti

Johanna Wihart mortis junie 1951. Ŝi estis esp. meze de la 20-a jarcento en Vieno.

Moritz Wortmann redakti

Moritz Wortmann (mortis la 8-an de februaro 1935) estis pioniro en Vieno de komenco de 20-a jarcento. Antaŭ la Unua mondmilito li estis membro de „Unuiĝo Wien“.

Z redakti

Maria Zajicek redakti

Maria Zajicek estis oficiisto de AEF ekde 1947.

Jozef Zink redakti

Jozef Zink, fervojisto, estis aŭstra esperantisto aktiva dum mezo de la 20-a jarcento.

Luise Ziwutschka redakti

Luise Ziwutschka, mortinta la 4-an de julio 1951, estis aŭstra esperantisto aktiva dum mezo de la 20-a jarcento.

Hermine Zöchling redakti

Hermine Zöchling estis aŭstra esperantisto meze de la 20-a jarcento.

Anna Zottl redakti

Anna Zottl mortis la 27. 5. 1949, bibliotekistino de la grupo „Harmonio“, Wien.

Jakob Zmrzly redakti

Jakob Zmrzly estis esperantisto aktiva en Hohenberg en la mezo de 20-a jarcento[1].

Referencoj redakti

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Raportoj el la Federaciaj Landoj. N. 4-5, p. 83. Nov-dez 1946

Valerie Zwach redakti

Valerie Zwach (mortis la 31-a de oktobro 1932), edzino de Franz Zwach estis esperantistino en la unua duono de 20-a jarcento. Ŝi verkis por Aŭstria Esperantisto.