Movado de Nealiancitaj Landoj

grupo de ŝtatoj
(Alidirektita el Movado de senblokaj ŝtatoj)

La Movado de Senaliancaj Ŝtatoj, Senalianca MovadoMovado de Senblokaj Ŝtatoj (angle Non-Aligned Movement, NAM) estas internacia organizaĵo (grupo de ŝtatoj) kiuj ne apartenas al milita alianco (NATO, la "Okcidenta Bloko" aŭ Varsovia pakto, la "Orienta Bloko") kaj kiuj tenis sin neŭtralaj en la Malvarma Milito. En 2019, la movado havis 120 membrojn kaj 25 observantajn landojn[1]. La landoj de la movado de nealiancitaj landoj reprezentas preskaŭ du trionojn de la membroj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj 55% de la monda loĝantaro.

Movado de Nealiancitaj Landoj
internacia organizaĵo
Dum 1-a de septembro 1955 - nuntempe
Sidejo Centra Ĝakarto
Retejo Oficiala retejo
vdr

Celo Redakti

La Havana Deklaracio de 1979 diris, ke la celo de la organizaĵo estas helpi landojn konservi sian "nacian sendependecon, suverenecon, teritorian integrecon kaj la sekurecon de la nealiancitaj landoj" en sia "lukto kontraŭ imperiismo, koloniismo, novkoloniismo, rasismo kaj ĉiuj formoj de fremda agreso, okupado, regado, enmiksiĝo aŭ hegemonio, samkiel kontraŭ granda potenco kaj blokpolitiko."  Ĉi tio signifas, ke ili volis regi siajn landojn sen ke nek la ĉefaj kapitalismaj ŝtatoj nek la ĉefaj socialismaj ŝtatoj diktas al ili kiel.

Historio Redakti

Ĝi estis fondita laŭ iniciato de la jugoslavia prezidento Tito, la egipta ŝtatestro Nasser, la barata ĉefministro Nehru kaj la indonezia prezidento Sukarno. La organizaĵo ekaktivis en sia unua kunsido 1961 en Beogrado. La organizaĵo kreskis multe dum la 1960-aj jaroj, kaj al ĝi aliĝis multaj afrikaj kaj aziaj ŝtatoj. Pintaj konferencaj okazis i.a. en Kairo kaj Lusako. Dum la 1970-aj jaroj la sveda ĉefministro Olof Palme interesiĝis pri la Senalianca Movado kaj vidis en ĝi ŝlosilan rolon por malarmado kaj paco en la mondo. Olof Palme, Indira Gandhi, Tito kaj Julius Nyerere estis tiam gravaj gvidantoj en la Senalianca Movado.

La organizaĵo kondamnis la disdividon en du aliancoj ("blokoj") dum la Malvarma Milito pro la risko de Tria Mondmilito, kaj subtenis pacan kunekzistadon kaj malarmadon. Ĝia celo estas la samrajteco inter la ŝtatoj kaj pozitiva ekonomia evoluo de ĝiaj membroŝtatoj. Hodiaŭ "Nordo-Sudo-demandoj" kaj nova ekonomia mondordo estas inter la demandoj diskutataj en la Senalianca Movado.

Hodiaŭ la Senalianca Movado havas ne malpli ol 120 membroŝtatoj. Kune ili reprezentas 55% de la monda loĝantaro kaj havas preskaŭ du trionojn de la voĉoj en la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj. La kreskanta nombro de membroŝtatoj tamen malfaciligas interkonsentojn por komuna politiko. Kun la fino de la Varsovia pakto ĝi perdis signifon. Tamen en la 2003-a kunveno en Malajzio, la 2006-a en Havano, la 2009-a en Ŝarm el Ŝeiĥ kaj la 2012-a en Teherano estis klopodoj ragajnigi al ĝi signifon. De 2009 ĝis 2012 la prezida lando estis Egiptio, de 2012 ĝis 2015 estis Irano.

Nomo Redakti

En esperantaj tekstoj oni povas trovi plurajn malsamajn nomformojn por la organizaĵo, ekzemple Organizaĵo de Neligitaj Landoj, Movado de Nealiancintaj Landoj, ktp.

Ĝeneralaj sekretarioj Redakti

Ĝeneralaj sekretarioj de la Senalianca Movado
Nomo Lando De Ĝis
Josip Broz Tito   Jugoslavio 1961 1964
Gamal Abdel Nasser Egiptio 1964 1970
Kenneth Kaunda   Zambio 1970 1973
Houari Boumédienne   Alĝerio 1973 1976
William Gopallawa   Srilanko 1976 1978
Junius Richard Jayawardene 1978 1979
Fidel Castro   Kubo 1979 1983
N. Sanjiva Reddy   Barato 1983
Zail Singh 1983 1986
Robert Mugabe   Zimbabvo 1986 1989
Janez Drnovšek   Jugoslavio 1989 1990
Borisav Jović 1990 1991
Stjepan (Stipe) Mesić 1991
Branko Kostić 1991 1992
Dobrica Ćosić 1992
Suharto   Indonezio 1992 1995
Ernesto Samper Pizano   Kolombio 1995 1998
Andrés Pastrana Arango 1998
Nelson Mandela   Sud-Afriko 1998 1999
Thabo Mbeki 1999 2003
Mahathir bin Mohamad   Malajzio 2003
Abdullah Ahmad Badawi 2003 2006
Fidel Castro   Kubo 2006 2008
Raúl Castro 2008 2009
Hosni Mubarak   Egiptio 2009 2011
Mohamed Hussein Tantawi 2011 2012
Mohamed Mursi 2012
Mahmud Ahmadineĵad   Irano 2012 2013
Hasan Ruhani 2013 2016
Nicolás Maduro   Venezuelo 2016 2019
Ilham Aliyev   Azerbajĝano 2019 (2022)


Ekstera ligilo Redakti

Oficiala retejo Arkivigite je 2020-04-22 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj Redakti

  1. (en) "Arkivigita kopio" Arkivita el la originalo la 27-an de julio 2011.