Tajpeo

plej granda urbo en Tajvano; la sidejo de la registaro de Respubliko Ĉinio, kiu regas la insulon Tajvanon
(Alidirektita el Taipei)

Tajpeo (en la tradicia ĉina: 臺北市; en la simpligita ĉina: 台北市 ; Pinjine Táiběi Shì; prononco: [ˌtaɪˈpeɪ]; signifo: "norda Tajvano"), oficiale nomita Tajpea Urbo, estas la ĉefurbo, la plej granda urbo kaj speciala municipo de Tajvano. Ĝi estas proksimume 25 kilometrojn de Kilungo. Ĝin ĉirkaŭas du riveroj, la Kilungo kaj la Ŝindjano, kreante la Tajpean valon. Tajpeo iĝis ĉefurbo de Respubliko Ĉinio post kiam la komunistoj prenis la kontinentan parton de la lando; ekde 1949, ĝi estas la ĉefurbo de la nuna Tajvano, ankaŭ konsiderata Respubliko Ĉinio (, vidu ankaŭ la artikolon Historio de Respubliko Ĉinio post 1949).

Tajpeo
臺北市
Fotomontaĵo
urboĉefurbo • speciala municipo de Respubliko Ĉinio • urbego • Ĉefurbo de Respubliko Ĉinio (Tajvano) • enklavo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Distrikto eksterdistrikta urbo
Poŝtkodo 100-106
Telefonkodo 02
Retpaĝaro www.taipei.gov.tw
Politiko
Urbestro Ko Wen-je (senpartia)
Demografio
Loĝantaro 2 684 567  (novembro 2013)
Loĝdenso 9 577 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 2′ N, 121° 32′ O (mapo)25.033333333333121.53333333333Koordinatoj: 25° 2′ N, 121° 32′ O (mapo)
Alto 10 m
Areo 271,8 km² (27 180 ha)
Horzono UTC+08:00 [+]
Tajpeo (Tajvano)
Tajpeo (Tajvano)
DEC
Tajpeo
Tajpeo
Situo de Tajpeo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taipei [+]
vdr
Voĉlegita versio de la artikolo

La urbo havis 2 684 567 loĝantojn en marto de 2013. Ekde 2010 ĝi estas ĉirkaŭata de la nova milionurbo Novtajpeo. Tajpeo kaj Kilungo formas la Tajpeo-Kilungo metropolan areon, kies la loĝantaro estis 7 045 700 en marto 2017.

Tajpeo estas la politika, ekonomia, kultura centaro de Tajvano kaj unu el la plej grandaj naboj de la ĉina-parolanta mondo. Tajpeo ankaŭ estas grava alt-teknikaj industria urbo.

Tajpeo havas du flughavenon, Tajpeo Songŝan kaj Tajvano Taojuan. Tajpeo ankaŭ estas hejmo al mondfama arkitekturo, inkluzive de Tajpeo 101, Ĉiang Kai-ŝeka Memordomo, kaj plurajn noktajn merkatojn.

Kiel la ĉefurbo, "Tajpeo" kelkfoje uzas sinonime kun Tajvana registaro, La Juan. Pro la fakto ke Tajvano pro forta premo de la socialisma Popola Respubliko Ĉinio ekde la jaro 1972 ne plu estas konsiderata nacio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj multaj aliaj ŝtatoj, sur la internacia scenejo, ĝi estas nomata "Ĉina Tajpeo." La plej fama uzo de tiu nomo estas dum la Olimpiaj ludoj.

La areo de la urbo estas 271,7997 km².

La geografiaj koordinatoj estas 25° 2′ N, 121° 38′ O (mapo)25.033333333333121.63333333333 .

La horzono estas UTC+8.

Geografio redakti

Tajpeo troviĝas en granda kaldrono en norda parto de la insulo. La urbo havas du riverojn rande, aliflanke estas ankaŭ montoj.

Historio redakti

Lokaj gentoj vivis en tiu loko ĝis la 18-a jarcento, ekde 1709 ankaŭ ĉinaj gentoj. Tajpeo estis negrava departementa sidloko, sed ekde 1894 ĉefurbo de la tuta insulo. Post 1 jaro Japanio akiris la insulon kaj lasis la ĉefurbon tie, sed la japana nomo estis Taihoku. Baldaŭe proksimaj urboj aliĝis al Taihoku. Post la 2-a mondmilito Ĉinio rericevis la insulon. Tajpeo iĝis provizora ĉefurbo.

Ekonomio redakti

La plej gravaj industrioj estas elektraj kaj elektronikaj varoj, teksaĵoj, ŝipokonstruo kaj motoroj. La urbo apartenas al la plej gravaj financaj centroj.

Trafiko redakti

Tajpeo havas internacian kaj enlandan flughavenojn. La stacidomo estas grava nodo. En la urbo la plej gravaj estas la metroo kaj tramoj, kiuj parte trafikas sub la krusto. Ankaŭ aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Tajvana Nacia Universitato (ĉine 國立臺灣大學, Kok-li̍p Tâi-oân Tāi-ha̍k, angle National Taiwan University, akronime NTU) estas nacia publika esplora universitato en Tajpeo. Ĝi estis konsiderata kiel la plej prestiĝa universitato en Tajvano.

La Centra Akademio de Respubliko Ĉinio aŭ ofte nomta Academia Sinica (ĉine 中央研究院, Pe̍h-ōe-jī Tiong-iang gián-kiù-īnn, pinjino : Zhōngyāng Yánjiùyuàn, signifante "centra esplorinstituto") nun estas la Nacia Akademio de Sciencoj de Tajvano. Ĝi estas ĉefe situanta en la Nangang Distrikto de Tajpeo.

Klimato redakti

Tajpeo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Ŝtormoj oftas inter junio-oktobro. Somere la temperaturo estas 30', vintre iomete sub 20', sed tiu sezono estas mallonga. Jare pluvas po 2400 mm.

Ĝemelurboj redakti

Bildaro redakti

  Tiu ĉi artikolo ekzistas kiel
voĉlegita versio,
registrita je 27.07.2021
kiun vi povas aŭskulti aŭ elŝuti.

Eksteraj ligiloj redakti