Kodparolantoj

Kodparolantoj (angle: Code talkers) estis homoj dum la 20-a jarcento kiuj faris, kutime koditan uzadon de lingvoj kies uzado ne estis komuna, kiel rimedo al transmisio de sekretaj mesaĝoj dum milito.

La ĵurigo en enoficiga ceremonio de la unuaj 29 Navaĥaj kodparolantoj.
Monumento al kodparolantoj en Okla, Florido. La surskribo sur la monumento estas: "Indiĝenaj usonaj kodparolantoj de la Navaĥa Tribo, Usona Marinfanteria Korpuso, kiuj uzis sian gepatran lingvon por direkti la artileripafadon de la Usona Marinfanteria Korpuso en la pacifika fronto dum la Dua Mondmilito. La japanoj ne povis deĉifri la kodon. Farante tion, ĉi tiuj indianoj funkciis kiel ekzemplo de la militista homa spirito de Usono."
Grupo de kodparolantoj de la komanĉa.
La letero de Clayton B. Vogel rekomendas la uzadon de la Navaĥa Kodo, marto 1942.
Daŭrigo de la letero.
Parolantoj de la Navaĥa Kodo, Saipano, junio 1944. Centro: Chester Naz.
La ora medalo de la Kongreso aljuĝita al la parolantoj de la Navaĥa Kodo.
Group of Choctaw soldiers holding American flag
Ĉoktaaj soldatoj en trejnado en Unua Mondmilito por koditaj radio kaj telefon-dissendoj.

Hodiaŭ la termino estas kutime asociita kun soldatoj de la Armitaj Fortoj de Usono, kiuj dum la mondmilitoj uzis sian scion pri la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Usono kiel bazon por transdoni sekretajn mesaĝojn. Ĝi estas ĉefe grupo de proksimume 400 ĝis 500 indianoj en la Usona Marinfanteria Korpuso kies ĉefa funkcio estis elsendi sekretajn taktikajn mesaĝojn. Tiuj kodparolantoj elsendis la mesaĝojn per telefonosendrataj radioj, uzante oficialajn aŭ neoficialajn kodojn bazitajn sur siaj gepatraj lingvoj. Ilia agado plibonigis la rapidecon de ĉifrado de la dissendoj ambaŭflanke de la komunikiloj en militaj operacoj ĉe la frontoj dum la Dua Mondmilito.

La esprimo "kodparolantoj" rilatas specife al dulingvaj Navaĥaj parolantoj rekrutitaj dum Dua Mondmilito fare de la Martrupo por servi en siaj komunikadsekcioj en la Azi-Pacifika kampanjo. Tamen, la unuaj parolantoj de la kodo estis la Ĉerokoj kaj Ĉoktaoj, Indianoj kiuj deĵoris en Unua Mondmilito.

Aliaj kodparolantoj naskitaj en Usono estis dungitaj fare de la usona armeo dum la Dua Mondmilito, inkluzive de soldatoj de la triboj de la Lakotoj, [1] la Meskŭakoj kaj Komanĉoj. Krome, soldatoj de eŭska deveno estis rekrutitaj al la Martrupo por funkcii kiel kodparolantoj en la Dua Mondmilito en lokoj kie eŭskaj parolantoj ne estis atenditaj.

Unua MondmilitoRedakti

Kodparolantoj de la ĈerokaRedakti

La unua konata uzo de indianoj por elsendado de armeaj mesaĝoj ĉe batalfronto estis la agadoj de grupo de ĉerokaj tribanoj rekrutitaj fare de la usonanoj en la 30-a Infanteria Divizio kiu servis kune kun la britoj en la Dua Batalo de la Somme. Laŭ la kontaktoficiro de la dividado, tiu agado okazis en septembro 1918 kaj en tiu tempo ili estis sub brita komando. [2]

Kodparolantoj de la ĈoktaŭaRedakti

La uzo de kodparolantoj de Armitaj Fortoj de Usono komencis kiam montriĝis, ke la spionaro de la Germanimperia Armeo ne nur majstris la anglan perfekte, sed ankaŭ sukcesis interkapti kaj deĉifri la usonajn militan kodojn.

Oficiro en la Usono-Armeo, kolonelo A. W. Bloor, komandanto de la 142-a Infanteriregimento, rimarkis plurajn indianajn soldatojn deĵorantajn sub sia komando en Francio. Kiam li hazarde aŭdis du el ili paroli inter si, venis al li en la kapon, ke li ne povas kompreni eĉ unu vorton el iliaj vortoj. El tio li ankaŭ konkludis, ke se li ne povus kompreni iliajn vortojn, ankaŭ la germanoj ne povus kompreni ilin, sendepende de ilia nivelo de la angla, ĉar multaj el la lingvoj de la indianoj neniam estis transskribitaj. Helpe de la kunlaboro de la Ĉoktaaj soldatoj, li ekzamenis kaj efektivigis kodon kiun la Ĉoktaŭ-lingvanon utiligis kiel anstataŭaĵon por la regula armea kodo.

La unua provo uzi tiun kodon en batalagado okazis la 26-an de oktobro 1918. La provo estis sukcesa. "La malamiko estis tute surprizita kaj tiel pruvis, ke li estis nekapabla deĉifri la mesaĝojn," Bloor rimarkis. Kaptita germana oficiro konfirmis, ke ili estis "tute konfuzitaj per la dissendo de la mesaĝoj en la Ĉoktaŭa lingvo kaj neniel povis deĉifri ajnajn informojn" de siaj subaŭskultiloj.

Indianoj jam funkciis kiel mesaĝistoj kaj kuristoj inter la militunuoj. Metante Ĉoktaajn soldatojn en ĉiun militunuon, mesaĝoj povus esti peritaj sen timo de subaŭskultado sur telefonlinioj aŭ sendrataj retoj.

En siaj postmilitaj memuaroj, kolonelo Bloor esprimis sian kontenton. "Ni havis fidon pri la eblecoj uzi la telefonliniojn sen riski kaŝaŭskultadon de la linioj." Tamen, la lingvo de la Ĉoktaoj mem ne povis plene kontentigi la armean terminologion tiam uzatan. Ekzemple, ekzistis neniuj vortoj aŭ frazoj en la Ĉoktaŭa lingvo kiuj povus esti uzitaj por priskribi la esprimon maŝinpafilo. Rezulte de tio, la Ĉoktaoj uzis improvizitajn esprimojn. La esprimo kanono estis nomita "granda fusilo" kaj la maŝinpafilo estis nomita "malgranda fusilo kiu pafas rapide". "La rezultoj estis tre kontentigaj." Bloor resumis. [3]

19 membroj de la Ĉoktaoj funkciis kiel kodparolantoj en la Unua mondmilito. Ili ĉiuj estis membroj de la tribo aŭ miksrasuloj. Ili ĉiuj estis naskitaj en la indiĝena teritorio de la "Ĉoktaa Nacio" en kio hodiaŭ estas la sudorienta parto de Oklahomo, kiu tiutempe estis aŭtonomia respubliko.

Dua MondmilitoRedakti

Kodparolantoj de la KomanĉaRedakti

Adolf Hitler havis informojn pri la sukcesa uzado de kodparolantoj en Unua Mondmilito. Eĉ antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, li sendis teamon de ĉirkaŭ 30 antropologoj al Usono por studi la lingvojn de indianoj. [4] Ĉi tiu tasko montriĝis tro malfacila por ili, ĉar ili devis lerni multajn lingvojn kaj dialektojn. Tamen pro la klopodoj de germanaj antropologoj lerni ĉi tiujn lingvojn, la usona militistaro efektivigis la kodparolan programon en la eŭropa fronto pli malgrandskale ol espereble.

Dek kvar komanĉaj kodparolantoj partoprenis en la invado de Normandio kaj daŭre deĵoris en la Kvara Infanteria Divizio en aliaj operacoj en la eŭropa fronto. [5] La komanĉoj de la kvara porkomunika militunuo kreis vortprovizon kiu inkludis pli ol cent kodvortojn uzante vortojn aŭ frazojn en sia lingvo. Farante alternativan uzadon similan al tiu de la Navaĥo, la komanĉoj kreis kodvorton por tanko en la esprimo " testudo", Bombaviadilo estis "graveda birdo", maŝinpafilo estis "kudromaŝino", kaj ili nomis Adolf Hitler "la freneza blankulo." [6] En ĉiu regimento estis metitaj du kodparolantoj de la komanĉoj kaj la resto estis postenigita en la divizia ĉefsidejo. Baldaŭ post alteriĝo sur la marbordon de Strando Utaho la 6-an de junio 1944, la komanĉoj komencis elsendi mesaĝojn. Pluraj estis vunditaj sed neniuj estis mortigitaj.

En 1989, la franca registaro aljuĝis al la komanĉaj kodparolantoj la Ordenon de la Merito (Ordre national du Mérite). La 30-an de novembro 1999, la Usona Departemento de Defendo aljuĝis la Knowlton Premion al Charles Chibitty de la Komanĉaj Kodparolantoj. [7]

Kodparolantoj de la MeskŭakiaRedakti

La Meskŭakoj (angle Meskwaki) uzis sian lingvon en la batalado kontraŭ la germanoj, en kiu ili partoprenis en la Nord-Afrika kampanjo. 27 membroj de la Meskŭakoj, tiam 16% de la triba populacio de Iovao, membriĝis en la Usono-Armeo kune en januaro 1941.

Kodparolantoj de la EŭskaRedakti

En majo 1942, post renkontiĝo kun proksimume 60 marsoldatoj de eŭska deveno kun bazo en San-Francisko, kapitano Frank D. Cranza, kiu estis filo de eŭskaj enmigrintoj, estis konvinkita en la apliko de la ideo uzi la eŭskan lingvon por krei sistemon de kodoj. [8] [9] La ĉefoj de kapitano Cranza estis interesitaj, ĉar setlejoj de homoj de eŭska deveno estis konataj en la Pacifiko. En Hiroŝimo estis komunumo de jezuitoj eŭskdevenaj gvidataj de Pedro Arrupe. En Ĉinio kaj Filipinoj estis kolonioj de ludantoj de "Jai Alai" kaj en Azio ekzistis eŭskoj kiuj apogis la Falangan partion, nome la partio de la hispana diktatoro, Francisco Franco. Eŭsk-usonaj kodparolantoj estis forigitaj de tiuj frontoj. Ili estis plejparte uzitaj por transdoni loĝistikajn aferojn de Havajo ĝis Aŭstralio. La 1-an de aŭgusto 1942, mesaĝo estis sendita helpe de la kodparolantoj de la Eŭska Kodo al admiralo Chester Nimitz, koncerne la operacon planitan ekstermi la japanojn de la Salomonoj. Ili ankaŭ pasis la planitan daton por la komenco de la Batalo de Guadalcanal, la 7-an de aŭgusto. Kun la vastiĝo de la Milito en la Pacifiko, ekzistis manko de eŭskaj parolantoj kaj la usonaj armeaj aŭtoritatoj preferis reklami paralelan programon bazitan sur Navaĥaj parolantoj.

Kodparolantoj de la NavaĥaRedakti

Komence de Dua Mondmilito, Philip Johnston, inĝeniero laboranta por la Grandurbo Los-Anĝeleso, sugestis al la Usona Marinfanteria Korpuso la uzadon de la Navaĥa lingvo. Johnston, kiu batalis en la Unua Mondmilito, kreskis en la Navaĥa Nacio kiel filo de misiisto. Li estis unu el la malmultaj ne-membroj de la Navaĥa tribo kiu havis kompletan regadon de la lingvo de la tribo. [10]

Pro tio, ke la gramatiko de la Navaĥa lingvo estas kompleksa kaj ne ekzistas paralelo inter ĝi kaj rilataj lingvoj, signifajn informojn oni ne povas ĉerpi el ĝi kreante konektojn el aliaj lingvoj. Tiutempe ĝi daŭre estis neskribita lingvo kaj Johnston kredis, ke la Navaĥa povus taŭgi la postulojn por kreado de neĉifrebla kodo. La Navaĥa lingvo estis uzata nur en teritorioj loĝataj de la tribo situanta en la sudokcidenta Usono. La sintakso kaj tonaj trajtoj de la lingvo, sen mencii pri ĝiaj dialektoj, igis ĝin tute nekomprenebla por tiuj, kiuj ne estis amplekse eksponitaj al ĝi kaj praktikis ĝian uzon. Laŭ unu takso, ĉe la ekapero de la milito, la nombro da Navaĥaj parolantoj inter homoj kiuj ne estis indiĝenaj de la tribo staris je iom malpli ol 30 homoj. [11]

En 1942 Johnston renkontiĝis kun generalmajoro Clayton b. Vogel, komandanto de la amfibiaj fortoj en la Pacifika mararmeo kaj kun lia stabo. Johnston faris batalreĝimajn eksperimentojn en kiuj li pruvis kiel Navaĥaj homoj povis ĉifri, transdoni kaj deĉifri trilinian mesaĝon en la angla en 20 sekundoj, kompare kun la 30 minutoj kiujn oni bezonis tiutempe por transdoni similan mesaĝon en la mekanizitaj kodigrimedoj. La ideo estis bonvenigita kaj Vogel rekomendis ke la Martrupo rekrutu 200 Navaĥan personaron. La unuaj 29 rekrutoj estis aligitaj en majo 1942. Tiu grupo kreis la Navaĥa Kodon en Pendleton Base en Oceanside, Kalifornio. [12]

La Navaĥa Kodo estis formale evoluigita kaj formulita surbaze de la Literuma alfabeto komuna al la usona Ter- kaj Mar-armeo kiuj uzis konvenciajn vortojn por reprezenti leterojn. La Navaĥaj kodparolantoj plejparte apartenis al la Martrupo. Pro la fakto ke krei vortojn uzante literumadon kun kodvortoj, estas tempopostula procezo, listo de terminoj estis kreita en akronimoj, terminoj, militaj taktikoj kaj specoj de ekipaĵo kaj iliaj oficialaj nomoj estis donitaj en la Navaĥa lingvo. Ekzemple: la vorto "ŝarko" estis la esprimo por destrojero. "Arĝenta kverko" estis la moknomo por subkolonelo. [13] Kelkaj el tiuj idiotismoj, kiel ekzemple "gofasters" ("iru pli rapide") rilate al kurŝuoj, aŭ "inkbastonetoj" rilate al plumoj, eniris la vortprovizon de la Martrupo kaj ĝis hodiaŭ ili estas en ĉiutaga uzo de la korpuso. [14] [15]

Samtempe libro de kodoj estis verkita por instrui la multajn novajn terminojn al novaj rekrutoj. La libro estis nur por instrua uzado kaj neniam estis prenita al la batalkampo. Parolantoj de la kodo parkerigis ĉiujn tiujn esprimojn kaj praktikis sian rapidan uzadon sub premo. Homoj kiuj parolis la Navaĥan lingvon sed ne spertis la Navaĥan kodtrejnadon havis neniun ideon kion la mesaĝoj de la kodparolantoj signifis. Ĉio, kion ili aŭdis, estis detranĉitaj ŝnuroj de substantivoj kaj verboj kiuj ne rilatis unu al la alia.

Navaĥaj kodparolantoj estis laŭditaj pro sia sperta, rapida kaj preciza efikeco dum la milito. Dum la unuaj du tagoj de la Batalo de Iwo Jima, majoro Howard Connor, kontaktoficiro de la Kvina Marsoldata-Divizio, havis je sia dispono ses Navaĥajn kodparolantojn kiuj laboris senĉese. Ĉi tiu teamo sendis kaj ricevis pli ol 800 mesaĝojn, ĉiuj sen unu eraro. "Sen la Navaĥo, la marsoldatoj neniam estus preninta Iwo Jima." [12]

Ĉar la milito progresis, kodvortoj estis aldonitaj al la listo de kodoj. En kelkaj kazoj, mallongigoj al kodvortoj estis kreitaj por uzo en certaj bataloj kiuj ne estis uzitaj en aliaj bataloj. Por certigi konsekvencan uzadon de kodvortoj tra la Pacifika fronto, reprezentantoj de la kodparolantaj teamoj de ĉiuj Maraj korpus-divizioj kunvenis en Havajo por diskuti la mankojn de la kodo, enkonduki novajn terminojn al la metodo kaj ĝisdatigi la kodlibrojn. Tiuj reprezentantoj poste trejnis la kodparolantojn kiuj ne povis ĉeesti ĉe la renkontiĝoj. Ekzemple: la vorto en la Navaĥa lingvo por Buteo (jeeshóóʼ) estis uzita por bombisto, dum la kodvorto por submarŝipo (béésh łóóʼ) en Navaĥa lingvo signifas fiŝon. [16]

La procezo de evoluigado de la Navaĥa Kodo daŭris bone dum kaj post la Korea milito ĝis ĝi estis ĉesigita komence de la Vjetnama milito. La Navaĥa Kodo estas la nura armea kodo neniam deĉifrita. [13] La 4-an de junio 2014, Chester Nez, la lasta de la origina grupo de 29 kodparolantoj kiuj evoluigis la Navaĥan Kodon, forpasis.

La principoj de la metodoRedakti

La letero en la angla La

angla kodvorto (esperante)

La

Navaĥa kodvorto

Moderna ortografio de la Navaĥa vorto
A Ant

(formiko)

Wol-la-chee Wóláchííʼ
B Bear
(urso)
Shush Shash
C Cat
(kato)
Moasi Mosi
D Deer
(cervo)
Be Bįįh
E Elk
(alko)
Dzeh Dzeeh
F Fox

(vulpo)

Ma-e Mąʼii
G Goat
(kapro)
Klizzie Tłʼízí
H Horse
(ĉevalo)
Lin Łį́į́ʼ
I Ice
(glacio)
Tkin Tin
J Jackass
(azeno)
Tkele-cho-gi Téliichoʼí
K Kid
(knabo)
Klizzie-yazzi Tłʼízí yázhí
L Lamb
(ŝafo)
Dibeh-yazzi Dibé yázhí
M Mouse
(muso)
Na-as-tso-si Naʼastsʼǫǫsí
N Nut

(juglando)

Neŝ-ĉjo Neeshchʼííʼ
O Owl
(strigo)
Ne-ash-jah Néʼéshjaaʼ
P Pig
(porko)
Bi-sodih Bisóodi
Q Quiver
(sagujo)
Ca-yeilth kʼaaʼ yeiłtįįh
R Rabbit


(kuniklo)
Gah Gah
S Sheep
(ŝafo)
Dibeh Dibé
T Turkey
(meleagro)
Ol-vidu Tązhii
U Ute
(juto)
Ne-da-ih Nóódaʼí
V Victor
(venkisto)
a-keh-di-glini Akʼehdidlíní
W Weasel

(mustelo)

Gloe-ih Dlǫ́ʼii
X Cross
(kruco)
Al-an-as-dzoh Ałnáʼázdzoh
Y Yucca
(jukao)
Tsah-as-zih Tsáʼásziʼ
Z Zinc
(zinko)
Besh-do-gliz Béésh dootłʼizh

La Navaĥa kodo baziĝas sur fonetika alfabeto konvertante la vortojn kiujn reprezentis la leteroj al la ekvivalentaj vortoj en la Navaĥa lingvo. Ĉiu letero en la angla lingvo ricevis vorton komencantan per ĝi kaj reprezentante ĝin. Ĉi tiu vorto estis tradukita en la Navaĥa lingvon kaj por transmisii la vorton kiu devis esti kodita, la kodparolanto legus la sekvencon de vortoj en la Navaĥa lingvo kiu kiel deklarite reprezentis la leterojn kiuj formis la vorton kiun li volis ĉifri.

Ekzemple: kiam estis necese kodi la vorton Marines, la kodparolanto unue kreis la sinsekvon de vortoj kiuj reprezentis la literojn en la vorto. T.e.: Mouse (Muso), Ant (Formiko), Rabbit (Kuniklo), Ice (Glacio), Nut (Nukso), Elk (Alko), Sheep (Ŝafo). En la dua etapo, la sinsekvo de vortoj estis tradukita en la sinsekvon de respondaj vortoj en la Navaĥa lingvo, kio estis la kodita mesaĝo transdonita kiel signalo en la komunikila reto. Ĉe la alia flanko, restas nur al la kodparolanto, kiu ricevis la mesaĝon, traduki reen la vortsekvencon donita en sia lingvo reen en la anglan kaj kolekti la literojn komenciĝantajn per ili, do li ricevis la kodigitan vorton. En ĉi tiu ekzemplo la sinsekvo de vortoj kiuj efektive estis transdonita estas: muso, formiko, kuniklo, glacio, nukso, sterko, ŝafo. Por parolanto de la Navaĥa lingvo, kiu ne estis trejnita kiel kodparolanto, ĉi tiun sinsekvon de vortoj estus tute sensenca. Li komprenis ĉiujn el la vortoj, sed li ne povis kompreni la signifon de la frazo.

Ĉi tiu kodo estis anstataŭigita de tempo al tempo kaj estis samtempe pluraj kodoj, kiuj estis uzataj en malsamaj okazoj. Oftaj esprimoj, kiel ekzemple armiloj, rangoj, kaj batalekzercoj, ricevis specialajn kodvortojn en la Navaĥa lingvo tiel ke ekzistis neniu bezono kodi ilin.

Analizo de la metodoRedakti

Homoj, kiuj ne parolas apartan lingvon, havos grandan malfacilecon precize distingi nekonatajn sonojn, morfemojn, kiuj estas uzataj en tiu lingvo. Krome, la maniero en kiu sonas la parolanto de la lingvo, kiu akiris la paroladon de ĝi infanaĝe, estas tute malsama ol homo, kiu lernis la paroladon en la sama lingvo sed kiel plenkreskulo. Ĉi tio reduktas la eblecon sendi mesaĝojn de trompantoj. Finfine, la kroma tavolo de uzado de alfabeta kodo, estis aldonita por malhelpi la interkapton de mesaĝoj fare de lingvoparolantoj kiuj ne estis trejnitaj kiel kodparolantoj, en kazo ke ili estus kaptitaj fare de la malamiko.

La Navaĥa lingvo estis sukcesa elekto por bazi la kodon, pro la fakto ke malmultaj homoj kiuj ne estis inter la Navaĥa popolo lernis paroli ĝin. Apenaŭ iu libro estis eldonita en ĉi tiu lingvo. Preter la lingva aspekto, la Navaĥa kodo ne estis precipe kompleksa laŭ kriptografaj normoj. La kodo verŝajne povus esti deĉifrita nur se homo, kiu parolis la lingvon de infanaĝo, laboris kunlabore kun kriptografo. La japanoj havis ŝancon fari tion kiam ili rekaptis Joe Kiyomia en Filipinio en 1942 dum la mortmarŝo en Batano. Kiyomia, kiu estis serĝento en la usona armeo kaj membro de la Navaĥa popolo, sed ne kodparolanto, estis ordonita de la japanoj traduki la sendratajn elsendojn. Sed ĉar li ne partoprenis la trejnan programon de kodparolantoj, la mesaĝoj donitaj al li por tradukado faris nenian sencon al li. Kiam li asertis ke li estis nekapabla kompreni la mesaĝojn, liaj kaptantoj torturis lin. [17] Kaj la Japana Imperia Armeo kaj la Japana Imperia Mararmeo neniam sukcesis deĉifri la kodparolitajn mesaĝojn.

Taksado de ilia militservoRedakti

Navaĥaj kodparolantoj ne estis rekonitaj pro siaj klopodoj ĝis la forigo de sekreteco pri ili en 1968. [18] Ĝis tiam, iliaj agoj estis konservitaj kiel sekreto. En 1982, ili estis premiitaj per atestiloj por rekono fare de usona prezidanto Ronald Reagan, kiu nomumis la 14-an de aŭgusto de tiu jaro kiel "Tago de la Navaĥaj Kodparolantoj". [19]

La 21-an de decembro 2000, prezidanto Bill Clinton subskribis leĝon aprobitan fare de la Usona Kongreso laŭ kiu la originaj 29 parolantoj de la Navaĥa Kodo ricevu la Kongresan Ormedalon. Ankaŭ la arĝenta Kongresa Medalo estis aljuĝita al iu ajn kiu estis trejnita kiel kodparolanto per la Navaĥa Kodo (ĉirkaŭ 300 homoj). En julio 2001, prezidanto George W. Bush propre prezentis la medalojn al kvar el la kvin pluvivaj originaj kodparolantoj (la kvina kodparolanto estis nekapabla partopreni la ceremonion), ĉe ceremonio okazigita ĉe la Kapitola Konstruaĵo en Vaŝingtono. Oraj medaloj estis aljuĝitaj ankaŭ al la familioj de la 24 kodparolantoj kiuj jam estis forpasintaj. [20]

La 17-an de septembro 2007, 18 kodparolantoj de la Ĉokta-Kodo estis premiitaj, post siaj mortoj, per la TeksasaMedalo de Heroismo pro sia militservo en Dua Mondmilito.

La 15-an de novembro 2008, prezidanto George W. Bush subskribis "The Code Talkers Recognition Act (La Rekona Leĝo de la Kodparolantoj)" aprobita fare de la Kongreso. La leĝo rekonas ajnan indianon kiu funkciis kiel kodparolanto en militservo dum Unua Mondmilito kaj Dua Mondmilito (krom Navaĥaj kodparolantoj kiuj antaŭe estis jam rekonitaj). Laŭ la leĝo, la ora medalo de la Kongreso estis aljuĝita al ĉiu el la triboj en speciala dezajno por ĉiu tribo kaj kopioj de arĝento de la medaloj estis aljuĝitaj al ĉiuj pluvivaj kodparolantoj kaj la familioj de tiuj kiuj jam estis forpasintaj. [21] En 2013, 33 triboj estis identigitaj kies filoj estis kodparolantoj kaj estis honoritaj ĉe ceremonio okazigita ĉe la Kapitolo. La ceremonion ĉeestis unu el la pluvivaj kodparolantoj, Edmond Harjo. [22]

Kod- kaj fremdparolantoj en aliaj armeoj kaj mediojRedakti

La Ĉina Popola Respubliko uzis la Venĝouanojn (Venĝou) kiel kodparolantojn dum la Ĉina-Vjetnama Milito en 1979.[23] [24]

Dum la Milito de Jom Kippur, la egipta armeo deplojis soldatojn de Nubia deveno kiuj funkciis kiel kodparolantoj en sia lingvo.[25][26]

Uzo de malmulte parolata lingvo de indiĝenoj, minoritatojenmigrantoj, por kaŝe transdoni mesaĝojn ne estas malofta, ankaŭ en la ĉiutaga vivo. Fakte en familioj de enmigrantoj, kiam iuj el la familianoj, kutime la pli maljunaj — la gepatroj, scipovas la heredan lingvon kaj aliaj familianoj, kutime la pli junaj nome la gefiloj, ne scipovas ĝin, sufiĉe ofte okazas ke la gepatroj interparolas uzante sian heredan lingvon intence, por ke la infanoj ne komprenu. Sed tiu intenca uzo de fremdlingvo povas ĝeni tiujn, kiuj ne komprenas, ĉar ili povas senti, ke oni kaŝas sekretojn de ili aŭ malbone parolas pri ili. Vidu artikolon pri sekreta lingvo.

Por plia legadoRedakti

  • Aaseng, Nathan. Navaho Code Talkers: La Sekreta Armilo de Ameriko en 2-a Mondmilito . New York: Walker & Company, 1992. ISBN 0802776272 OCLC 672012184  
  • Connole, Joseph. "Nation Whose Language You Will Not Understand: La Komanĉaj Kodparolantoj de 2a MM". Whispering Wind Magazine, marto 2012, Vol. 40, n-ro 5, Temo #279. pp 21–26
  • Durrett, Deanne. Nekantitaj Herooj de 2-a Mondmilito: La Rakonto de la Navaho-Kodparolantoj. Biblioteko de Indiana Historio, Facts on File, Inc., 1998. ISBN 0816036039 OCLC 38067688  
  • Gawne, Jonatano. Gvidado de D-tago. Parizo: Histoire et Collections, 1999. ISBN 2908182793 OCLC 45700217  
  • Holm, Tom. Kodparolantoj kaj Militistoj - indianoj kaj 2-a Mondmilito. New York: Infobase Publishing, 2007. ISBN 0791093409
  • Kahn, Davido. The Codebreakers: La Rakonto de Sekreta Skribo. 1967. ISBN 0684831309
  • McClain, Salley. Navaha Weapon: The Navaho Code Talkers. Tucson, Arizono: Rio Nuevo Publishers, 2001. ISBN 1887896325 OCLC 48584920  
  • Meadows, William C. The Comanche Code Talkers of 2-a Mondmilito. Aŭstino: Universitato de Texas Press, 2002. ISBN 0292798504 OCLC 55896749  
  • Singh, Simon. La Kodlibro: La Scienco de Sekreteco de Antikva Egiptio ĝis Kvantuma Kriptografio. 2000. ISBN 978-0385495325

Eksteraj ligilojRedakti

PiednotojRedakti

  1. "Lasta Lakota kodparolanto Clarence Wolf Guts mortas ĉe 86", Rapid City Journal (Rapid City, Sd), 18a de junio 2010.
  2. TRAVIS NOLAND, Historiu and Legacy of Cherokee Code Talkers Sought, Native Times, 11a de novembro 2010
  3. Greenspan, Jesse (2014-05-29). "1-a Mondmilitaj indianaj Code Talkers". Historio en la Fraptitoloj, La Historio-Kanalo. Elŝutite 2014-06-18
  4. Gary Robinson, The Language of Victory: American Indian Code Talkers of 1-a Mondmilito kaj 2-a Mondmilito, iUniverse, 2011, paĝo 27.
  5. Comanche Code Talkers, Komanĉa Nacia Muzeo kaj Kultura Centro. Arkivita el la originalo je 2021-03-10. Alirita 2021-11-28.
  6. Jesus Diaz, Kiel indianoj estis decidaj por venki la naziojn kaj Japanion en 2a MM, sploida, 15a de aprilo 2014
  7. "Comanche Code Talker Charles Chibitty Dies". Washingtonpost.com. Elŝutite 2014-03-12 .
  8. "Restu agordita por la tago", Xabier G. Argüello, El País, 1a de aŭgusto, 2004. (eŭska)
  9. " Gaiak - La eŭskoj kaj 2-a Mondmilito". euskonews.com. (Hispane)
  10. Wepman, Dennis. "Johnston, Filipo". Usona Nacia Biografio Enreta. Prenite la 18-an de februaro, 2020.
  11. Vogel, Clayton; Johnston, Filipo. "Letero al Komandanto, USMC". Manifestacio en Kalifornio, 1942. Northern Arizona University, Cline Library. Prenite la 20-an de julio 2011.
  12. 12,0 12,1 " MARA HISTORIKA CENTRO, Navajo Code Talkers: 2-a Mondmilito Faktfolio". Historio.mararmeo.mil. 1992-09-17. Elŝutite 2014-03-12 .. Arkivita el la originalo je 2016-02-07. Alirita 2021-11-28.
  13. 13,0 13,1 Fox, Margalit (5a de junio, 2014). "Chester Nez, 93, Dies; Navajo Words Washed From Mouth Helped Win War". New York Times. Prenite 4a de aŭgusto, 2014 .
  14. Johnson, George D. (2011). Profiloj en Hue. Xlibris Corporation. p. 175.
  15. Durrett, Deanne (2009). Universitato de Nebraska Press. p. 78. ISBN 978-0803224568. La kodo estis dezajnita tiel ke eĉ persono kiu parolis en navaha kiel sia gepatra lingvo ne komprenus la kodigitajn mesaĝojn. Nur tiuj, kiuj ricevis trejnadon pri Code Talker, povus deĉifri la mesaĝojn.
  16. McLellan, Dennis (la 24-an de julio 2011). "Sro. Joe Morris mortas ĉe 85; navaha kodparolanto dum 2-a Mondmilito". Los Angeles Times. Prenite 29a de julio 2011 .
  17. "The People's Paths Web: How Effective Was Navajo Code? One Former Captive Knows". Yvwiiusdinvnohii.net. Elŝutite 2014-03-12 .. Arkivita el la originalo je 2013-11-09. Alirita 2021-11-28.
  18. Fonseca, Felicia (11a de Februaro, 2008). "Navajo Code Talker dead at age 82". The Denver Post. Associated Press. Arkivita el la originalo la 30an de Marto, 2008. Alirita la 19an de Marto, 2008.
  19. "Navajo Code Talkers and the Unbreakable Code — Central Intelligence Agency". Cia.gov. 2008-11-06. Alirita en 2014-03-12.
  20. "Navaĥaj kodparolantoj honoritaj post 56 jaroj". CNN. 2001-07-27. Elŝutite 2014-08-03 .
  21. " P.L. 110-420 " (PDF). gpo.gov. Elŝutite 2012-09-09 .
  22. " Fisko kaj Monstampado Aliĝas al la Kongreso por Honori Indiĝenajn Kodparolantojn". treasury.gov. Elŝutite 2015-09-12 .
  23. Nanlai Cao (4a de novembro 2010). Konstruante la Jerusalemon de Ĉinio: kristanoj, potenco, kaj loko en Nuontempa Venĝou. Stanford University Press. pp 195
  24. David Aikman (27a de marto 2012). Jesuo en Pekino: Kiel Kristanismo Transformas Ĉinion Kaj Ŝanĝas la Tutmondan Ekvilibron de Potenco. Regnery Publishing, Incorporated, An Eagle Publishing Company. pp 183
  25. " Ŝanĝanta Egiptujon Ofertas Esperon al Long-Marginalized Nubians". News.nationalgeographic.com. 2013-12-17. Elŝutite 2015-12-16 .
  26. "Memorante Nubion: la Tero de Oro - Politiko - Egiptujo - Ahram Online". English.ahram.org.eg. 2012-04-18. Elŝutite 2015-12-16.