Zamoro (Hispanio)

urbo en Hispanio
(Alidirektita el Zamora (Hispanio))

Zamora estas hispana urbo en la regiono Kastilio kaj Leono, proksime al Portugalio. Ĝin trairas la rivero Doŭro. Estas tre abunda je preĝejoj romanikaj, inter kiuj la Katedralo. La celebrado de la Pasko altiras multajn vizitantojn.

Zamoro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49001–49028 • 49001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 59 259  (2023) [+]
Loĝdenso 397 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 5° 45′ U (mapo)41.503333333333-5.7555555555556Koordinatoj: 41° 30′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 149,28 km² (14 928 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zamoro (Provinco Zamoro)
Zamoro (Provinco Zamoro)
DEC
Zamoro
Zamoro
Situo de Zamoro
Zamoro (Hispanio)
Zamoro (Hispanio)
DEC
Zamoro
Zamoro
Situo de Zamoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zamora [+]
vdr

Zamoro estas municipo kaj urbo hispana inter la centro kaj la nord-okcidento de la ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco samnoma, kaj de la komarko Tierra del Pan, proksime al la landlimo kun Portugalujo kaj je 652 metroj sur la mar-nivelo.

La antikva centro de la urbo estas deklarita histori-arta komplekso en 1973. La plej grava nukleo – tre longe disigita kaj grandparte cirkaŭita per muregoj – staras sur granda roka ebenaĵo (La peña tajada pri kiu parolas la "Romancero Viejo") de 26 ĝis 32 metrojn altaj, situanta rande de la rivero Doŭro, kiu ĝin cirkaŭas je la sudo. Pro ĉi tiuj karakterizaĵoj oni nomumis ĝin "la bone ĉirkaŭbarita".

La distancoj al aliaj urboj estas 66 km al Salamanko, 122 km al Leono (Hispanio), 93 al Valjadolido; al la ĉefurbo de Hispanio, Madrido 253 kaj al du proksimaj urboj de la najbara lando (Portugalujo) 83 km al Bragança kaj 55 km al Miranda do Douro.

Elstaras ĝia kolekto de romanikaj konstruaĵoj, formitaj de 32 kirkoj de la municipa termino kaj 14 kirkoj en la historia kvartalo, ciferoj kiuj situas al Zamoro kiel la urbo kun pli da altkvalitaj romanikaj preĝeĵoj de Eŭropo. kaj pro tio oni petis la deklaron kiel Eŭropa Patrimonio. Ĉi tiu romanika patrimonio konsistas, krom la Katedralo (kiu prezentas kupol-bazon dekorita ekstere per skvamoj ) de aliaj dudekkvar preĝejoj, kastelo, muregoj, ponto, du palacoj kaj naŭ domoj, tio estas la kialo ke Zamoro estu konziderata "La urbo de la Romaniko". Dekkvin kirkoj estas deklaritaj "Havaĵo de Kultura Intereso" inkluzive de kelkaj de postaj stiloj. Krome estas signifoplena ĝia kompleto de konstruaĵoj secesi-stilo (dek naŭ entute), la nura en la land-interno de Hispanio kune kun Teruelo. Inter ĝiaj eventoj pli gravaj, elstaras la Sankta Semajno, ankaŭ deklarita kiel Internacia Turisma Evento kaj Havaĵo de Kultura Intereso".

La urbo gastigas regionajn kaj internaciajn instituciojn, kiel la Etnografía Muzeo de Kastilio kaj Leono la Konsulta Konsilantaro de Kastilio kaj Leono kaj la organizado de kunlaborado hispano-lusa Reĝo Alfonso Enriko

Zamoro estis la unua urbo en la mondo kun ĝenerala sendrata ret-alirebleco, kaj la projekto "Zamora Hot City" ricevis la "Nobel-premion de la informadiko", la "Computerworld Honors" spite ke ĝi ne tre bone funkciis, finfine malaperis, kaj lasis sen konekto pli ol 1 500 uzantojn.

Toponimio redakti

Ankoraŭ hodiaŭ mem ne estas unuanimeco inter la filologoj pri la origino de la toponimio kiu nomigas la urbon Zamoro. Por kelkaj, ĝia unua nomo estus romia, jam citita en la Itinero de Antonino kun la nomo de Ocellum Duri (La Okuloj de la Doŭro) el kiu pro akronimo (ce-m-urit) rezultis la nuna nomo. Ĝia origino, sekve, estas ligita kun la luksaj domoj klasikaj kiuj flankis la romiajn vojojn de sia epoko, ĉi-kaze kun la Via de la Plata (Ebena Vojo). En 569, dum la visigota epoko , aperis citita la ejo kun la nomo de Semure, kiu transformiĝis dum la regado araba kiel Azemur (oliv-arbaro sovaĝa - سمورة .) Post la rekonkero, en la jaro 754, la reĝo Alfonso la 1-a de Asturio, kaj post la rekonstruo kaj reloĝigo fare de la reĝo Fernando la 1-a (1010–1065) en la 11-a jarcento, la nomo ŝanĝiĝis al Zamoro.

Historio redakti

Antikva Epoko redakti

 
Rokoj de Santa Marta, roka formacio rande de la Doŭro sur kiuj setlis la unuaj praloĝantoj de la urbo.

La urbo estis fondita je la komenco de la Bronza Tempo, kaj esti plu okupita dum la fer-epoko de popolo kelta, vakceoj, kiu nomis ĝin Ocalam. La unua seltliĝo okazis en eta loko limsignita de la Kastelo kaj la deklivejo Sankta Ildefonso, strategia pozicio ĉar temas pri roka ebenajo defendita de la rivero Doŭro.

La loĝantaro resti dum la romia imperio. Ofte oni ĝin identigas kun la grava luksa domo kaj urbo de "Ocelo Durii" (Okulo de la Doŭro). Laŭ diras kelkaj, tiu vilaĝo apartenus, fakte, kun la nuna Villalazán, dekdu kilometrojn dekstren, ankaŭ rande de la Doŭro, kaj tra kiu pasis la Via de la Plata (Ebena Vojo)

Laŭ aliaj studemuloj aliflanke, oni setlis en la urbo Zamora mem. Spite ke ĝis nun ne aperis en la urbo gravaj arkeologiaj restaĵoj rilate tiun periodon, (kio ne eliminas eblajn estontajn surprizojn se oni plu subfosu , kiel jam okazis laste kun la elstara kuŝejo de muzulmana ceramikoj trovitaj en loko kie oni konstruis la Konsultan Konsilantaron de Kastilio kaj Leono) la toponimio estus argumento favora al la zamora urbo, ĉar "Okero Durii" origini signifis superelstara roko (la rokoj de Sankta Maria) kaj alimaniere  en la rando kontraŭa de la rivero situas la kvartalo Sankto Frontis, nomo kun romia origino "sub frontis pontis", sub la ponto.

Precize al tiu alteco de la fluejo  staris ĝis la jaro 1310 la Puente Viejo (Malnova Ponto) aŭ de Olivares, el kiu ankoraŭ estas videblaj restaĵo. Krome ekzistas romia mapo de la lasta periodo, en kiu aperas la esprimo "Okelo Duri" kiu rilatas kun Zamoro. Dum tiu epoko vivis Viriato,  la "terror romanorum" kiu celebris la venkojn kontraŭ la romianoj (ok en tute) deŝirante ŝirpecon de ties ruĝaj standardoj kaj ĝin fiksante en sia lanco, kio estas nun la origino de la flago de la urbo (kaj provinco) , la Seña Bermeja".(Signo Ruĝeta). Oni konsideras ke Viriato naskiĝis en Torrefrades, vilaĝo de la regiono de Sayago, sed aliaj situigas lian originon en Portugalujo (Monte Herminius, en la Montaro la Stelo) aŭ eĉ en la provinco Huelva.

 
Statuo de Viriato, en la placo samnoma, verko de la skulptisto de Moraleja del Vino Eduardo Barrón.

La unua dokumenta referenco kiun oni havas pri la urbo aperas en la Parrochiale Suevum de la jaro 569, en kiu oni nomas ĝin "Senimure" inkludita en la diocezo de Asturio, apartenanta al la Sueva Regno. Tutsame aperas ankaŭ en la stampitaj moneroj de Sisebuto en la posta jarcento. La arabaj nomoj de la urbo estis "Azemur" (Oliv-arbaro sovaĝa) kaj "Semurah" (urbo de turkisoj). La nuna nomo ŝajna deveni de unu el tiuj du lastaj etapoj, kaj estas citita tiel en la Salmanticense kiel "unu el la rekonkeritaj urboj de Alfonso la 1-a al la maŭroj".

Mezepoko redakti

Alta Mezepoko redakti

 
Kruĉo el hispan-islama ceramiko apartenanta al grava komplekso trovita en konstrutereno de la Konsulta Konsilantaro de Kastilio kaj Leono. Ceramiko polurita, 8a–9a jarcento, Muzeo de Zamora.

Kruĉo el ceramiko hispan-muzulmana apartenanta al grava kompleto trovita en konstrutereno de la Konsulta Konsilantaro de Kastilio kaj Leono.Ceramiko polurita, 8-a – 9-a jarcento Muzeo de zamoro. La periodo komprenita inter la 10-a kaj 13-a jarcento estas la plej elstara en Zamoro ene de la hispana kunteksto. La batalo de Simancas (Simankas) 939 donis al la kristanoj la regadon de la valoj Doŭro kaj Tormes, kaj Zamoro konvertiĝis (pro siaj situo kaj bonega pozicio, en alta roka ebenajo rande de la rivero) en unu el la ĉefaj fortaj urboj kiu plifirmigis la landlimon). Ĝia graveco plu dekadencis, tamen, de la Batalo de Las Navas de Tolosa 1212, kiu malfermis la sudan duoninsulon al la kristanaj regnoj, kaj sekve Zamoro perdis sian strategian gavecon.

Dum la Mezepoko, Zamoro estis rekonkerita kaj detruita de la muzulmanoj gvidataj de la emiro Mohamed kaj poste rekonkeritaj de la kristanoj dum la regnado de la reĝo Alfonso la 2-a la ĉasta de Asturio, kaj poste denove fortikigita. La reĝo Alfonso la 3-a de Asturio, la Granda, ĝin repopoligis kun mozaraboj el Toledo en 893, ĉirkaŭbarante ĝin kun muregoj kaj konstruante palacojn kaj banejojn, kaj iĝis pro ĝia sitiu, la urbo fortrezo pli grava de la kristanaj regnoj. Zamoro estis priskribita por la arabaj kronikistoj, kiel "la ĉefurbo de la regno de Galegio, ĉikaŭbarita de sep areoj remparitaj kaj grandaj ĉirkaŭfosoj. Estis unu el la loko pli grava de la regno de Leono al kiu apartenis. Krome ĝi iniciatis etapon de apogeo politika, eoonomia kaj arkitektura. La laŭgrada delokigo de la landlimo al la sudo, de la Doŭro al Tormes, favoris tiun progreson, nur haltita pro la surpriz-atakoj de Almanzor Muhammad ibn 'Abd-Allah ibn Abū 'Āmir (arabe أبو عامر محمد بن عبد), nomita Al-Mansūr (المنصور) hispane Almanzor la Venkanto, kiu lanĉis en 981 la unuan atakon kontraŭ la urbo, kiu estis detruita. En 986 li iris kontraŭ la reĝo Bermudo la 2-a, atakante Coimbra la sekvan jaron (ĝi restis tiel ke dum sep jaroj estis sen loĝantoj) kaj sin direktis al Leono en 988 detruante ĉion kion li trovis en sia vojo. Bermudo sin rifuĝis en Zamoro, sed nenio povis halti la malamikan avancon. Leono, post kvar tagoj de sieĝo, estis asaltita, prirabita, bruligita kaj ĝiaj muregoj detruitaj, Zamoro kapitulaĉis kaj Bermudo fuĝis al Galegio. En 997 Zamoro suferis denove la akatojn de la muzulmano, kiu en sia vojo al Santiago de Compostela denove detruegis la urbon kaj krome Leonon kaj Astorgon

“Zamoro la bone ĉirkaŭbarita”, tiel ĝin nomumis Ferdando la 1-a Leono kaj Kastilio, la Granda. Ĉi tiu reĝo rekonstruis ĝin en 1055, repopoligis ĝin kun homoj el la nordo (Kantabrio) kaj ĉirkaŭmuregis ĝin denove, por donaci ĝin al sia filino Doña Urraca. Ĝia elstara situo estis afero de disputo inter la kristanaj dividitaj regnoj. Dum unu el la sieĝoj okazis notinda afero kiu eterniĝis en la hispana romancaro: la surpriza mortigo, fare de la zamora nobelo Vellido Dolfos, de la reĝo Sanĉo la 2-a kiam ĉi tiu klopodis preni la urbon regita de sia fratino. La ebleco ke la instiganto estintus la ĉefa gajninto (la reĝo Alfonso la 6-a, kiu jam estus estinta enkarcerigita de Sanĉo la 2-a, lia frato) estas tio ke, laŭ la ĝesta poemo, estus incitinta al unu el la kastiliaj kavaliroj ĉeestantaj en la sieĝo, Rodrigo Díaz de Vivar El Cid, devigis la reĝon juri ne estis partopreninta en la morto de lia frato (la juro de Sankta Gadea, Burgoso) Tiel la kuraĝo de Vellido kiel la iniciato de Rodrigo pasis al la historo kiel literaturaj kliŝoj kaj eĉ kolokvaj, same kiel la kuraĝo de la urbo dum la sieĝo, rememorata en la proverbo "Zamora no se ganó en una hora" ( Zamoro ne estis gajnita (venkita) en unu horo). En la loko kie, laŭ la tradicio, estis murdita la reĝo Sanĉo la 2-a fare de Bellido Dolfos troviĝas rustika monumento nomita Cruz del Rey Don Sancho (Kruco de la Reĝo Don Sanĉo).

Alia mejlo-ŝtono en la historio de la urbo estis la paca koferenco inter la reĝo Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastiio kaj Afonso Heriques, reĝo de Portugalujo. Kiel rezulto, la 5an de oktobro 1143 oni rekonis la sendependecon de la nova regno, kiu restis redaktita en la Traktado de Zamoro kiu difinas, oficiale, la naskiĝon de Portugalujo kiel sendependa lando. Alfonso la 7a rekonis kiel reĝon al Afonso Henriques pro lia deziro esti imperiestro kaj bezonis, sekve, reĝojn kiuj estus liaj vasaloj, spite ke post la rekono, la portugala daŭrigis sian linion de plena aŭtonomeco

En 1208 la reĝo Alfonso la 9-a de Leono donis al la urbo Zamora foruon kiu inkludis tion kion oni konsideris la unua teritoria limigo. La teritorio inkludis areon tre similan al la nuna, kun la nura escepto de sia okcidenta flanko, en kiu oni konsideris serion da vilaĝetoj kaj lokoj kiuj poste senhomiĝis kaj transformiĝis al la nunaj paŝtejoj.

Malalta Mezepoko redakti

La graveco de Zamoro inter la urboj de la Krono de Kastilio en la malalta Mezepoko estis montrita pro ĝia balot-rajto en la Kortego de Kastilio, kondiĉo kiun nur ĝuis deksep (poste oni aldonis Granadon) . La areo de la reprezentado de la zamora prokuristoj estis eksterordinara, ĉar inkludis la galegan teritorion, en kies areo neniu urbos havis voĉdonon.

Je la komenco de 1367, kaj dum la Unua kastilia Milito, la urbo Zamoro restis en la flanko de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio, kaj konvertiĝis en unu el la plej forta bastiono dum la milito, kiel indikis la historiistino Maria Concepcion Castrillo Llamas. Kaj post la batalo de Montiel,okazinta en 1369 Enrique de Trastámara murdis sian duonfraton Pedro la 1-a kaj ekreĝis en Kastilio kun la nomo de Enrique la 2-a. Sed post la murdo de la reĝo, liaj partianoj rezistis en Zamora kaj la trupoj de Enrique la 2-a sieĝis la urbon inter junio de 1369 kaj februaro de 1371, gvidante la ribelon Fernando Alfonso de Valencia, kiu estis unu el la pli altranga nobelo de Zamoro kaj pranepo de la reĝoj Alfonso la 10-a kaj Sanĉo la 4-a de Kastilio kaj la urbestro de la kastelo de Zamoro, Alfonso López de Tejeda.

 
Imaga portreto de la reĝo Enrique la 2-a de Kastilio. José María Rodríguez de Losada. (Urbodomo de Leono).

En unu el la eliroj kiuj faris la sieĝitaj, Fernando Alfonso de Valencia estis venkita kaj kaptita fare de Pedro Fernandez de Velasco, kiu estis la ĉefa valeto de la reĝo Henriko la 2-a kaj la ĉefsieĝisto kune kun la reĝino Juana Manuel de Villena, edzino de la reĝo. Sed spite la heroan kontraŭstaron de zamoranoj, la urbo capitulacis kaj permesis la penetron de la trupoj de Henriko la 2-a, kiuj ĝin okupis la 26-an de februaro de 1371, laŭ diras la letero en kiu la reĝino Juana Manuel informis al sia edzo de la kapitulaco de la urbo.

Tamen, la ĉefprovoso de la kastelo de Zamoro, Alfonso López de Tejada, ne akceptis la interkonsenton de kapitulacio, kaj intencis resisti ene de la fortreso, kune kun sia edzino Inés Alvarez de Sotomayor, ilia plej aĝa filo, la ĉefaj zamoranaj nobeloj kaj multnombraj soldatoj. Kaj la reĝino Juana Manuel, laŭ la portugala kronikisto Fernào Lopes, en la ĉapitro 61 de la Chronica de el-rei D. Fernando, minacis al Alfonso Lopez de Tejeda, mortigi al tri en liaj filoj, kiuj sin trovis en ŝia povo se li ne trasdonus la fortreson, tamen li ne submetiĝi, kaj liaj filoj, el kiuj du estis knaboj kaj la alia knabino, estis murditaj. Sed pro la malsato kaj la pesto, kaj konante ke ili ne ricevos apogon de Portugalujo, unu nokton Alfonso Lopez de Tejada abandonis la kastelon kun la ŝlosilaroj de la fortreso. Kaj li vojaĝis kun sia edzino, la plej aĝa filo kaj kelkaj siaj soldatos, rifuĝis en Portugalujon por, ekde tie, plu daŭrigi la atakon al la trupoj de Enrique 2-a (Kastilio) .

Moderna Epoko redakti

Post la apogeo de la 12-a jarcento kaj laŭ la translokado al la sudo de la landlimo de la rekonkero de la duoninsulo fare de la kristanaj reĝoj, Zamoro plu perdis strategian kaj ekonomian gravecon . Post la malkovro de Ameriko, multaj zamoranoj estis devigitaj, pro la ekonomia malriĉeco de la provinco, elmigri al la nova kontinento, precipe al Sudameriko, kie oni fondis multajn urbojn samnomajn

Nuntempa Epoko redakti

 
Obelisko honore al la herooj de la Batalo de Villagodio kontraŭ la trupoj de Napoleono.
 
Gravuraĵo de Francisco Javier Parcerisa de la Ŝton-Ponto (Zamora) ponto sur la Doŭro, meze de la 19-a jarcento.

Laŭ longe la 18-a jarcento, la urbo vivis grandan dilvolviĝon, favorigita de la protekto de la Krono (Reĝoj), afero kiu estis abrupte interrompita pro la invado de la napoleona armeo. Dum la Sendependiga Milito , Zamoro leviĝis en armoj je la komenciĝo de 1809, fronte al la francaj trupoj de Lapisse, Maupetit, kaj Soulignac. Zamoranoj eliris renkonti ilin en la ponto de Villagodio, sur la rivero Valderaduey, tri kilometrojn for de la urbo kie ekbatalis kun la francoj sangan kaj malsaman lukton kiu daŭris tiom kiom la taga lumo , kiam vidis la neceson retiriĝi antaŭ la noktiĝo antaŭ sia evidenta malsupereco, post la perdo de 130 zamoranoj mortigitaj kaj duobla nombro da vunditoj, post esti okaziginta multajn mortigitojn en la malamikaj linioj. La troriskema heroaĵo estas rememorita en memoriga Obelisko, en kiu oni gravuris la jenan legendon “ La zamoranoj en 1908 dediĉan ĉi tiun gravuraĵon al la herooj de la 6-a de januaro de 1809." Ĉi tiun monumenton oni starigis en 1819. La okupado daŭris 3 jarojn, ĝis 1812 kaj okazigis, plie, gravajn perdojn al la artisma patrimonio de la urbo.

La jaroj kiuj sekvis al la liberado estis periodo de dekadenco kaj izoliĝo. La manufakturoj estis limigitaj al metiistaj aktivaĵoj, kaj la industio estis tre malabunda. La komerco estis deficita, vendante eksteren nur cerealojn kaj vinon. La translokigo de la Stabejo de Regiona Ĉefgeneralo al Valjadolido pligravigis la situacion, rezulte de tio en 1850 la popolantaro estis nur 9.000 loĝantojn. Krome la senamortigo ne helpis en la kampo de la ekonomio, la urboplanado kaj la artista patrimonio. Aldone al tio, parto de la nobelaroj abandonis la urbon.

En la dua duono de la 19-a jarcento, Zamoro ekvivas ekonomian restarigon, kiu pligraviĝas je la fino de la jarcento kaj komenco de la 20 -a, pelita de certa industriiĝo, la alveno de la fervojo en 1864 la elektrigado, la dilvolvo de la agrikulturo, kie ludis gravan rolon la Agrikolaj Asocioj, la ekspansio de la komerco kaj la konstruado de novaj ŝoseoj same kiel akvorezervujoj en la provinco. Ĉefe Salto del Esla (Salto de la rivero Esla)

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj Brutobredado redakti

La municipa areo sidas en transira spaco, laŭ la geologia vidpunkto, kun la sedimentiĝa baseno de la rivero Doŭro, oriente kaj rokaj peneplanoj okcidente. Ĉi tiu situo konformigis la tradicie uzojn de la tereno, elstarante la agrikulturo en la orienta flanko kaj male en la okcidenta la brutobredado. Tamen ankaŭ influis historiaj faktoroj, kiuj eksplikas la apero de monto kaj paŝtejoj okcidente, ĝuste en la areo en kiuj la naturaj kondiĉoj estas pli malfavoraj, pro la acideco de la grundoj, malriĉaj en nutraĵoj kaj ŝtonplenaj La sedimentiĝa ebenaĵo estis dediĉita, tradicie, al la neakvumita etenda agrikulturo, kaj ĉefe al la kultivado de cerealoj , kvankam en la valo de la rivero Valderaduey, tiu de la Doŭro kaj en la kamparo sude de la Doŭro, oni starigis, de antaŭ kelkaj jardekoj, etandajn akvumitajn terenojn, uzante akvumitajn kanalojn, akvodeirigojn, ankaŭ putojn, profitante la bonan kvaliton de la tereno kaj ties ebenaĵo . Aliflanke, la okcidenta areo, kun malbonaj naturaj kondiĉoj, estis uzitaj por la paŝtejo kaj monto, kun la brutobredado kiel ĉefa afero. La malalta rentumo de la grundo devigis la solvon de la novalo, kaj ofte kun la alterna kultivado, kion oni konas kiel cultivo al tercio. La montaroj kun kverkoj ludis gravan rolon kiel komplementon en la bredado de brutoj danke al ties glanoj, Kvankam, ĝenerale, la montaroj de la areo malhavas, nun, de la graveco kiuj antaŭe havis, forlasitaj kaj invaditaj de hervoj kaj veprejoj, kaj trouzitaj dum jarcentoj aŭ ĉirkaŭbarita kaj uzitaj por brutobredadaj etendaj ekspluatadoj.

Nun la terenoj dediĉitaj al la agrikulturo estas ĉirkaŭ 10.000 hektaroj , en kiuj, inter ili, oni kultivas luzernon, maizon, furaĝon kaj ekologiajn agrikolajn produktojn. Rilate la bruto-kvanton, ĝi havas ŝafojn, bovinojn, porkojn.

Industrio kaj Konstruado redakti

La provinco de Zamoro, inkludita ĝia ĉefurbo, estas unu el la malplej industriigita en Hispanio. Sekve la industrio de la urbo ne estas signifa.

Komerco redakti

En la urbo Zamoro, la komerca aktivado estas granda, tiel en la pograndista kiel en la detaliga komerco, ankaŭ ĝi havas grandan kvanton de bank-oficejoj, La ĉefa komerca akso estas la pie-dira strato Sankta Klara, Ankaŭ elstaras la strato Balborraz, unu el la plej pitoreska de Zamoro, en kiuj koncentriĝas granda kvanto da vendejoj kaj metiistaj atelieroj, sed pro ĝia granda deklivo, ne estas taŭga por aŭtomobiloj, kaj perdis ĝian gravecon.

Arkitektonika Patrimonio redakti

La periodo inkludita inter la 10a kaj 13a jarcento estas tiu de la plej granda politika kaj ekonomia apogeo de Zamoro, kio sin reflektis en la arkitektonikaj aspekto. Ĝuste la 11a jarcento estas konsiderata kiel la “ora jarcento” de la urbo, kaj la finaj jardekoj de tiu jarcentoj kaj la unuaj de la posta, konsistigis la plej gravan periodon, kvalite kaj kvante de la zamora arto. La rezulto de tiuj historiaj faktoroj estas eksterordinara kompleto de romanika arto, la plej granda de Hispanio, kaj unu el la plej granda de la tuta Eŭropo

Katedralo redakti

 
Ĉefa fasado de la katedralo.
 
Kupolbazo kun ekstera dekoracio de skvamoj.
 
Interno de la kupolo.

La plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la Katedralo de Zamoro, kiu datiĝas de la 12a jarcento. Estas simpla konstruaĵo en ĝiaj formoj, . Ĝi havas planon de latina kruco, tri navojn de kvar spanoj kaj tri absidojn kiuj estis anstataŭigitaj per gotika stilo en la 16a jarcento. La kupolbazo estas, kun sia ekstera skvamaj dekoracio, la plej elstara elemento de la kirko kaj vera simbolo de la urbo. Ĝenia verko, nekomparebla kun la mezepoka arkitektuto, estis laŭ kvalifiko de la historiisto José Ängel Rivera de las Heras, kiu aldonis ke ĝi konvertiĝis en modelo por aliaj similaj verkoj kiel en la Malnova Katedralo de Salamanko; la Kapitula Kirko de Toro, aŭ la kapitula ĉambro de la Seo de Plasencio.

Ĝi, en tute, havis kvar majorajn retablojn. La originalon romanikan,oni anstataŭigis per alia kun gotika hispan-flandra stilo, realigita de la pentristo Fernando Gallego kaj lia ateliero inter 1490 kaj 1494. Tiun, sia vice, oni vendis en 1715 al la paroĥejo de la proksima vilaĝo de Arcenillas. Oni malkonas kiom da tabuloj ĝi entenis, kvankam oni scias ke estis almenaŭ 35. Dum la epoko de Mendizabal 19 falis en la manoj de la oficisto kiu vendis ilin, Manuel Ruiz Zorilla, kaj du el liaj posteuloj donacis en 1925 al la episkopeco tiujn du kiujn oni elmontras en la Katedrala Muzeo “Pentecostes” kaj “Noli me tangere”.

La anstataŭiganto de la gotika retablo estis baroka altaro de la skulptisto Joaquin Benito Churriguera , kiu ne multe daŭris, ĉar ĝi suferis damaĝojn pro la tertremo kiu la 1an de novembro de 1755 detruis Lisbonon kaj sekve ĝi estis malmuntita en 1758, kaj oni malbone vendis la postan jaron, perdante tion kio, laŭ datumoj kiujn oni konas, estis vera ĉefverko de ĝia aŭtoro. Ĝin anstataŭigis la nuna, el marmoroj kaj bronzo orumita, dezajnita en neoklasika stilo fare de Ventura Rodriguez.

Jam antaŭe de la tabuloj de la ĉefaltaro, la katedralo estis mendinta al la verkisto Gallego alian retablon por la kapelo de San Ildefonso je la fino de 1470 (ĉi tiu konservita in situ (latine surloke) kaj kiu estas konsiderata kiel la verko plej frua de kiom oni konservas de la pentristo. Elstaras ankaŭ la korusejo, kiu estis konstruita inter 1512 kaj 1516 fare de Juan de Bruselas. En unu el la flankoj de la katedralo troviĝas la Katedrala Muzeo en kiu elstaras eksterordinara kolekto de tapiŝoj franc-flandraj de la 15-a – 17-a jarcento, kaj la plej gravaj estas tiuj de la serio dediĉitaj al la Troja milito

Romanikaj preĝejoj redakti

La urbo havas, krom la katedralon, 22 romanikajn preĝejojn, de la 11-a ĝis la 13-a jarcento, inter kiuj elstaras la jenaj:

Preĝejoj situantaj en la Malnova kvartalo

  • Preĝejo Sankta Petro kaj Sankta Indefonso. Ĉi tiu preĝejo ĉefpastra estas la plej granda kaj grava kirko de la urbo post la Katedralo. Esas Nacia Monumento de la jaro 1974. En ĝia interno oni gardas la restaĵojn de Sankta Atilano, sankto patrono de la urbo kaj de Sankta Ildefonso de Toledo, Ĝia okcidenta portalo estas verko de la arkitekto Joaquin B. Churriguera.
 
Kapitelo de la Preĝejo de Sankta Claudio de Olivares.
  • Preĝejo de Sankta Klaudio de Olivares. Kapitelo de la preĝejo Sankta Klaudio de Olivares En la jaro 1157 aperas donaco de Alfonso la 7-a , indikante ke temas pri la plej antikva preĝejo de la zamora romaniko. Nacia Monumento de 1931, estas vere elstaraj ĝiaj kapiteloj.
  • Preĝejo Sankta Jakobo de la Kavaliroj. En ci-preĝejo Rodrigo Diaz de Vivar, la "Cid Campeador" estis armita kavaliro fare de la reĝo Fernando la 1-a , kaj kiel arm-baptopatrino agis Doña Urraca.
  • Preĝejo Sankta Isidoro. De romanika stilo, estis konstruita en la 12a jarcento ene de la unua muregita areo. Konstruaĵo de granda intereso pro ĝia konservado de la interno tia kia ĝi estis konstruita. Plie, ĝi estas eksterordinare bone konservita, spite ke ĝi situas en unu el la plej alta areo de la urbo kaj, tiel, elmetita al la erozio de la vento.
 
Romanika pordo de la preĝejo de La Magdalena.
  • Preĝejo la Magdalena .Romanika Pordo de la Preĝejo La Magdalena. Nacia Monumento de 1910. Romanika, konstruita en la 12a kaj 13a jarcento. Krom ĝia belega portalo elstaras, interne, tombo de la fino de la romanika periodo, de orientaliga stilo kaj en kiu aperas reprezentita kuŝanta damo kun du anĝeloj kiuj kunportas ŝian animon, kune kun elstaraĵoj de animaloj kaj mitologiaj estoj.
  • Preĝejo Sankta Cipriano, Ofte uzita kiel koncertsalono, ĉefe en la Internacia Festivalo de Muziko Portalo de Zamoro. La konstruado de ĉi tiu romanika preĝejo estas de la 11a kaj 12a jarcento. Ĝi suferis multajn modifojn kaj de ĝia unua konstruado konserviĝas nur la frontispico kaj la norda muro.
  • Preĝejo Sankta Lucia. Ĝi situas en la kvartalo kiu en la mezepoko nomiĝis "La Puebla del Valle" estas uzita de 1989 kiel stokejo vizitebla de la Provinca Muzeo de Zamoro.
  • Preĝejo Sankta Andres. Origine romanika, kvankam ĝi estis rekonstruita inter 1550 kaj 1570 je la mono de Antonio de Sotelo Cisneros, unu el la kapitanoj de Hernán Cortés en la konkero de Meksiko. De la originala verko konserviĝas parto de la norda fasado kaj la turo (senpentigita)
 
Absido de Sankta María la Nova.
  • Preĝejo de Sankta Esteban. Datumas de la 12a jarcento, kvankam ĝia interna parto estis reformita en la 18a jarcento. Sensakraligita, ĝi estis dum jaroj la provizora sidejo de la Muzeo Baltasar Lobo ĝis ĝia translokigo en 2009 al la Kastelo de la urbo kaj al la Domo de la Gigantoj
  • Preĝejo Sankta Maria la Nova,Absido de Sankta Maria la Nova. La tradicio asertas ke ĝi anstataŭis la originalan , ke ĝi estis bruligita dum la Motin de la Truĉa (1158), kvankam la ĝisfunda elfosoj faritaj lastatempe malmuntas tiun legendon

Preĝejoj situantaj en la mezepokaj vilaĝoj aŭ burgoj

 
Absido de la preĝejo de La Horta.
  • Preĝejo de Sankta Maria de la Horta'. De la fino de la 12a jarcento, estis ĉefoficejo de la Kavaliroj Hospitalaj, kaj pli poste de la monaĥinoj de la sama ordeno. De la anekso de la monaĥinejo restas nur la fasado, de la 16a jarcento. En la turo de la preĝejo oni konservis gravegan arkivon de la Lingvo (branĉo) de Kastilio de la Ordeno, stokaro kiuj estis disdonitaj je la komenco de la 20a jarcento inter la Nacia Biblioteko kaj la Ĝenerala Arkivo de Simanko.
  • Preĝejo Sankta Tome. Situanta, kiel la antaŭa, en la Malaltaj Kvartaloj, estas unu el la plej antikvaj de la urbo. Ĝi estas de romanika stilo kaj datumas de la 11a jarcento, sed de la tiama epoko oni konservas, nur, ĝian absidon kaj la nordan muron.
 
Turo de la preĝejo de San Vicente.
  • Preĝejo de Sankta Vicente Martiro. Ĝi havas, laŭ la poeto Antonio Gamoneda, "la plej noblan romanikan turon de Zamoro". (Nacia Monumento de 1961 kune kun la okcidenta portalo).
  • Preĝejo Sankta Juan Bautista. Pli konata kiel Sankta Juan de Puerta Nueva, situanta en la plej orienta parto de la unua areo murigita. Post la kreskiĝo de la urbo, ĝi restis en la centro mem, kaj fakte situas en la okcidenta flanko de la Granda Placo. Plano por fari la placon rekta-linie projekciis ĝian detruon je la fino de la 19a jarcento. Kvankam la detruo ne okazis, oni detruis la aneksan klostron, en 1907. Ĝia turo estis kronita de 1642 ĝis 1898 de ventomontrilo el fero forĝita, "El Peromato", kiu estas, same kiel "La Gobierna" tiel simbola por la zamoranoj kiel povas esti la Giraldillo por la Sevilanoj. De 1987 repliko elmontras sin en sia loko, vidante la originalon en la Muzeo de Zamoro.
 
Rozo de la preĝejo San Juan de Puertanueva.
  • Pregejo de Santiago del Burgo. La kialo de ĝia nomo estas ke ĝi apartenis al la Diocezo de Santiago de Compostela, ĝis 1888. Estas Nacia Monumento de 1915. Datiĝas de la 12a kaj 13a jarcento kaj estas, krom la Katedralo, la nura romanika preĝejo de Zamoro kiu ankoraŭ konservas ĝian originan distribuon en tri navoj, ĉi-kaze aranĝitaj en du altecoj.
  • Preĝejo de Sankta Antolin. Pro la enmigrado de grandnombro da homoj devenantaj de Palencio, en la 11a jarcento, en la kvartalo en kiu ĉefe tiuj personoj sin dediĉis al la tektila sektoro, oni nomumis ĝin "Kvartalo de la Lano" ili konstruis preĝejon honore al la sankto patrono de siaj urbo Sankta Antolin. Ene de ĝi ili instalis, krome, imangon de la Virgulino kiun ili estis transportinta, kaj kiu estis nomumita Virgulino de Sankto Antolin, al kiu la propraj zamoranoj havas grandan piecon, kaj estante en la jaro 1100 nomumita ĝin Sankta Patronino de la urbo. En la 18a jarcento, pro sia pilgrimanta karaktero (Ĉiujn lundon de Pentekosto estas transportita en pligrimado al la knajbara vilaĝo de La Hiniesta, unu el la lokaj religiaj festoj pli gravaj) oni aldonis konkon, kaj konvertiĝis de tiam kiel Virgulino de la Konko.
 
preĝejo Santiago del Burgo.
  • La preĝejo de Espiritu Santo, situanta en la kvartalo de la ĉirkaŭaĵo konata en la tempo kiel "pobla Sancti Spiritu", kaj kiu havis specialan foruon. la preĝejo de Santo Sepulcro, Santo Frontis -tiuj du lastaj en la maldekstra flanko - kaj Sankto Leonardo, estas aliaj kirkoj kiuj kompletigas la abundan kvanton da monumentaj konstruaĵoj romanikaj de Zamoro

Postaj Preĝejoj redakti

Aliaj elstaraj kirkoj, de postaj stiloj estas :

  • Monaĥejo Corpus Christi, de la 16a jarcento, pli konata kiel monaĥejo de la Transito (Forpaso) por gastigi la niĉon de Nia Sinjorino de la Forpaso, kuŝanta imago kultita de la zamoranoj de la 17a jarcento, kun granda legendo, al kiuj oni atribuas multnombrajn miraklojn kaj sanigaĵojn. Ĝia festotago finiĝas kun la Kulto de ĝia sandalo, unu el la religiaj manifestado pli gravaj de la jaro en la urbo. La konstruaĵo estas simpla kaj sobra, kiel postulis la Frankciskana regulo, La laboroj komenciĝis en 1508, laŭ projekto de Hernando de Nates, laŭ klasikaj modeloj de Juan de Herrera. Ĝia unua abatino, fratino Ana de la Cruz, estis nepino de Sankto Francisko de Borja. En la 19a jarcento oni pligrandigis la preĝejon, anstataŭigante la planan fasadon per novgotika absido. La renesanca klostro, palaca stilo, estis deklarita Aĵo de Kultura Intereso en 1996.
  • Preĝejo de Sankto Torcuato. De renesanca stilo, interne oni povas vidi retablon de baroka stilo.
  • Antikva monaĥejo Sankta Francisco. Ĉi-konstruaĵo, en kiu kuniĝis Comuneroj (komunumoj) de Kastilio, estis uzita dum laNapoleona invado kiel kazerno por la francaj trupoj, kiuj okazigis damaĝojn neripareblajn en ĝia strukturo. Fine, en la jardekoj de 1830 la monaĥejon oni sekularigis, restante dum jaroj en ruino, ĝis kiam inter 1995 kaj 1999 oni restaŭris ĝin fare de la arkitekto Manuel de las Casas. De la origina konstruaĵo restas nur la klostro kaj de la kelo, kiu datiĝas je la komenco de la 17a jarcento kaj parto de la absido de la preĝejo; absido de la 16a jarcento, kapeloj flankaj de Ocampo kaj Escalante de fino de la 15a kaj komenco de la 16a, kaj funebra kapelo (Kapelo de la Dekano ) verko kiun komencis Juan Gil de Hontañon kaj finigita de lia filo, la fama arkitekto Rodrigo Gil de Hontañon, kun eta interna kapelo de la komenco de la 16a jarcento. Nun ĝi estas la sidejo de la organizaĵo de hispan-portugla kunagado Fondaĵo Rei Afonso Henriques

Ermitejoj redakti

 
La ermitejo de Nia Sinjorino de la Roko de Francio.

La ermitejo de Nia Sinjorino de la Peña de Francia (Roko de Francio). La provinco de Zamora havas 223 sanktejojn kaj ermitejojn, el kiuj 108 apartenas al la diocezo de Zamoro kaj la restantaj al tiu de Astorgo. La urbo Zamora, ĉefurbo de la diocezo al kiu donas sian nomon, havas en sia municipa areo sep ermitejojn, Carmen del Camino, aŭ Carmen Extramuros, Cristo de Valderrey, Cristo de la Salud, Nuestra Señora de la Peña de Francia, Ermita del Puerto, Nuestra Sra. de la Consolacion, kaj Nuestra Sra. de los Remedios, kaj plie restaĵoj de aliaj ermitejoj kiel San Roque, tiu de la Cruz kaj de Valcabadino. Malaperinta estas la ermitejo de San Atilano, kiu estis gastejo kie okazis la "miraklo de la ringo", (Je la komenco de la 21 jarcento la areo troviĝas parte okupita de la Tombejo San Atilano)

Civila Arkitekturo redakti

 
Muregoj de Zamoro, el eksterordinara tajlitaj ŝtonaro.
 
Domo de Arias Gonzalo aŭ de el Cido unu el la malmultaj civilaj, romanikaj verkoj kiu restas ĝis nun

Spite ke ĉi tiu sekcio estas malpli konata ol la antaŭa, ĝi ankaŭ havas elstarajn ekzemplojn

  • Kastelo de fundamentoj antaŭromanikaj kaj generala ekstrukturo romanika (10a – 17a jarcento)
  • Murego de la 11a ĝis la 13s jarcento, de la epoko de Alfonso la 3a de Asturio kaj Fernando la 1-a (Leono)
  • Palaco de Dña. Urraca de Zamoro (Urraka) filino de la reĝo Fernando la 1a de Leono kaj Kastilio.
  • Domo de Arias Gonzalo. Aritokrata zamorano, kaj testamenta administranto de la reĝo Fernando la 1a, ankaŭ konata kiel la domo de El Cido, ĉar ĉi tiu lasta kreski tie, kun la filoj de la unua. Ekzistas domumentoj kiuj indikas ke Urraka loĝis tie. ĝi situas fronte al la katedralo apud la Pordo de Olivares. La plej antikva parto estas tiu kiu rigardas la Doŭron, de las 11a jarcento. Spite la grandaj modifoj pro postaj restaŭroj, estas unu el la malmultaj restaĵoj de la civila romanika arktekturo en Kastilio kaj Leono.
  • Nova Ponto aŭ Ŝtona. Konstruita inter la 12a kaj 13a jarcento, kvankam kion oni vidas nun estas posta konstruaĵo, ĉar riverkreskado en 1556 devigis la tutan rekonstruadon. Ĝi estas longa 250 metrojn, kaj havas 16 pintajn arkojn.

Rivero Doŭro redakti

 
La Doŭro pasas laŭ longe la urbo.

La rivero Doŭro en ĝia fluejo laŭ longe la urbo.

La rivero Doŭro dezajnas, en ĝia paso tra la urbo, verdan koridoron, 5 kilometrojn longajn, tiel en la flaŭro, kun riber-borda vegetaĵaro, ĉefe de poploj kaj nigra poploj, kiel en faŭnoj, kun birdoj kaj akvaj specioj ligitaj kun ĝi. En la baseno troviĝas serio da insuloj. Du el ili estas viziteblaj dum la somero.

Rilate elementojn kreitajn de la homo, ekzistas kelkaj historiaj baraĵoj, taŭgaj por reteni la akvon kaj por sendi ĝin al kelkaj grupoj da akvo-muelejoj situantaj ambaŭfranke. En tute estas 7, sed nuntempe ili en havas uzon. Estontece oni intencas instali, en unu el ili, internacian interpretadan centron (Hispana-Portugala) de la Doŭra Riber-bordo. En alia oni intenca loĝigi Interpretadan Centron de la Tradiciaj Industrioj de la Akvo.

Aliflanke, sur la rivero estas 6 pontoj. Ŝton-Ponto; Fer-Ponto; Fervoj-Ponto; Ponto de la tri Arboj; Ponto sur la Aŭtoŝoseo Ebena Vojo (Ruta de la Plata) ; kaj Ponto de Poetoj.

Urboplanismo redakti

La moderna urboplanismo de Zamoro komenciĝis en 1920, kiam, pro Reĝa dekreto, oni okazigis la saneadon de la Antikva Kvartalo ĉar ĝis tiam la urbo malhavis la minimumajn infrastrukturojn de publika higiena sekureco. Zamoro komencis sian ekonomian disvolviĝon dum tiuj jaroj kun la setliĝo de novaj entreprenoj de la faruna sektoro kaj kun la konstruado de la fervojaj linioj Astorgo-Salamanko kaj Zamoro Medina del Campo. Ĉi tiuj faroj okazigis novan disvolviĝon de la urbo kun konstruaĵoj de secesi-stilo ekde Renova ĝis San Torcuato kaj Santa Clara.

En 1940 oni ellaboris la Projekton de Plilarĝigo de Zamoro, kies celo estis krei urban kompleton kaj kies centro estos akso komenciĝanta en la Katedralo. Ĉi tiu plano intencis gastigi la pligrandiĝon de la popolantaro kiuj povus havi la urbon en la venontaj 50 jaroj. La stratoj dezajnitaj estis konforme al la jam ekzistantaj stratoj, kune kun la dezajno de ĉirkaŭiroj kaj vojoj radiaj. Oni kreis areon kun kvar etaĝaj domoj en la gravaj stratoj kaj pli malaltaj konstruaĵoj en la flankaj stratoj. kie oni starigis skotekojn kaj atelierojn. Publikaj konstruaĵoj eksituis en la placoj kaj en la malfermitaj areoj de la urbo.

En 1940 oni redaktis la Ĝeneralan Planon de Urboplanismo, kiu poste estos modifita kelkajn fojojn. La ĉefa laboro estis la urboplanado de la konstru-terenoj kie oni poste konstruos la Universidad Laboral, Ĉi tiu plano estis valida ĝis 1973 kaj dum ĉi tiu periodo oni konstruis multajn socialajn loĝejojn.

En 1973, oni aprovis alian novan planon, kiu la loĝantaro deziris. Sed la nova disvolviĝo kontraŭis la planitan desegnon, ĉar la novaj konstruaĵoj koncentriĝis en la pli multekostaj areoj de la urbo, kiel la plej moderna areo de Casco kaj tiu de la Plilarĝiĝo de la komenco de la jarcento. La plano antaŭvidis novan ponton super Doŭro kaj ne konsideris prioritata la starigon de industriaj areoj.

En 1986 oni aprobis novan planon por ĝin adapti al la Leĝo de Konstru-Tereno 1975, kaj korekti la neajn konsekvencojn kiuj estis generinta, kiel la forlaso de pli marĝenitaj areoj, inter ili la Malnova Kvartalo, kies popolantaro maljuniĝis.

En 2001 oni aprobis reformon de la Plano de 1986, por ĝin adapti al la ŝtata Aŭtonoma Leĝaro kaj por proponi kaj dezajni novajn areojn de urba disvolviĝo de loĝejoj kaj servoj. En marto 2009 la tuta Urbodomo aprobis la ideon adapti la planon al la regularo de la Urboplanado de la aŭtonoma komunomo Kastilio kaj Leono. Ĝi antaŭvidas la konstruadon de nova ponto, aŭditorio, kaj kelkaj sportiva instalaĵoj.

Socia bonstato redakti

Instruado redakti

La instruado en Zamoro, kiel en la tuta regiono, dependas de la Konsilantaro de Edukado de la registaro de Kastilio kaj Leono, tiel por la universitataj studoj kiel por la ne universitataj. Oni kalkulas ke en la kurso 2006-2007 la nombro de studentoj en universitatoj estis 12.471 dissemitaj en 41 centroj, kaj la instruistoj atingis la nombron de 1.267.

Muzikaj instruadoj redakti

  • Muzikaj instruadoj: Municipa Lernejo de Muziko, dependanta de la Instrua Sistemo de la Urbodomo de Zamoro, kies celo estas malfermi novajn perpektivojn en la muzika instruado, proponante al la gelernantoj la eblecojn disvolvi ties kreivajn kapablojn kaj artistajn sentivecojn.
  • Profesia Konservatorio de Muziko. La ejon oni konstruis en 1982 de la Deputitejo por kovri la kulturan demandon pri muziko en la zamora urbo. De la kurso 2007/2008 la Konsilantaro de Kastilio kaj Leono zorgas pri ties administrado.

Instruado de lingvoj redakti

Zamora havas Lernejojn pri lingvoj, oficiala centro dependanta de la Konsilantaro de Kastilio kaj Leono, kreita en la kurso 1987-88 kaj kiu formas parton de reto de centroj disigitaj tra la tuta lando, Oni instruas la anglan. francan, germanan, italan, portugalan, kaj hispanan.

Antikva Labora Universitato redakti

 
Fasado de la preĝejo de la antikva Labora Universitato, hodiaŭ I.E.S. "Labora Universitato", verko de la arkitekto Luis Moya Blanco.

La Labora Universitato de Zamoro estis unu el la 21 kiujn oni konstruis en kelkaj urboj de Hispanio dediĉitaj al la instruado de la filoj de la laboristaro, La Laboristaj Universitatoj aperis en 1946 post la vojaĝo farita al Mieres (Asturio) de la Ministro de Laboro, José A. Girón kaj la subsekretario de la Ministerio, la zamora Carlos Pinilla, por ĉeesti la entombigon de falintoj en mina akcidento okazinta pro la malalta instrua nivelo de la laboristaro. Ĝuste la unua kreita estus Zamoro kaj la sekva tiu de Asturio, La Labora Universitaro de Ĥiĥono

La konstrulaboroj komenciĝis en 1948 kaj finiĝis en 1952, escepte de la teatro, kiu ne estis preta ĝis 1957. Oni aĉetis terenojn de la onta lernejo de agra trejnado (Granja Florencia) por produkti manĝaĵojn kaj plie oni konstruis la knajvaran monaĥejon de Las Claras.

La kurso komenciĝis la 11an de februaro de 1953, kaj la responsuloj estis la Salezanoj, kun kiuj oni subskribis interkonsenton en 1952. La plej parto de la lernantoj, ĉiuj viroj, originis el la vilaĝoj de la provinco Zamoro, kaj eta kvanto, kiuj loĝis en la sama lernejo, venis de aliaj provincoj. Ilia sociaj taboloj estis mezklasa kaj malaltklasa, kaj ties gepatroj havis multajn filojn kaj ne havis studojn.

En 1959 oni promulgis la Leĝon de Laboraj Universitatoj, kio signifis ke tiuj lernejoj fariĝis dependanta de la Ministerio de Laboro, kaj perdis ties aŭtonomecon. En 1972 la laboraj universitatoj integriĝis en la instrua reĝimo de Ĝenerala Leĝo de Instruado kaj en 1980 la Salezanoj lasis siajn instruan aktivadon. En 1996 ĝi konvertiĝis en Mezlerneja Gimnazio , el kiu denove en 2002 apartiĝis kaj kreiĝis la lernejo Rey Fernando, kiu konvertiĝis en centro de laborista trejnado.

Kulturo redakti

La urbo Zamora havas la jenajn muzeojn

Muzeoj redakti

  • Muzeo de Zamoro. Konsistas el sekcio dediĉita al la arkeologio, alia al la belartoj kaj la tria dediĉita al la historio de la urbo. En la unua elstaras la meblaro sonoril-forma de Villanueva de Duero, la du Trezoroj antaŭromiaj de Arrabalde, trovitaj en Castro de las Labradas, mozaikoj kaj freskoj de la romia vilao de Requejo (Sta Cristina de la Polvorosa) kaj la votaj krucoj visigotaj el oro de Tesorillo de Villafafila. En la dua oni povas vidi, inter ili, skuptaĵojn de la 15a al la 18a jarcento. Katedrala Muzeo de Zamoro. Situante en la katedralo, en ĝi elstaras la kolekto de tapiŝoj de la 15-a kaj 16-a jarcento (serio “Milito de Trojo” kaj militaj kampanjoj de Hanibal”) konsiderataj unu el la plej bonaj de la mondo.
  • Muzeo Etnografia de Kastilio kaj Leono Ĉi tiu muzeo dependas de la Konsilantaro de Kastilio kaj Leono, kaj estas parto de la Reto de Regionaj Muzeoj. Estas dediĉitaj al la elmontro de etnografia riĉeco de ĉi tiu aŭtonoma komunumo.
  • Muzeo de Sankta Semajno en Zamoro. Kreita en 1957 de la Konsilantaro favore al la Sankta Semajno kun la celo elmontri kaj protekti skulptaĵajn grupojn de la procesioj, malfermante ĝiajn pordojn al la publiko unuafoje en 1964. Ĝi eksponas 37 skulptaĵojn, inter ili elstaras tiuj de Ramon Alvarez kaj Mariano Benlliure.
  • Muzeo Baltasar Lobo. Ĝi elmontras kelkajn dekojn da verkoj de la skulptisto de Cerecinos de Campos, Baltasar Lobo, dissemita inter la Kastelo kaj la apuda Domo de la Gigantoj.
  • Dioceza Muzeo de Zamoro. Inaŭgurita en 2012 ĝi havas sian sidejon en la preĝejo Sankta Tome.

Festoj kaj Eventoj redakti

Sankta Semajno redakti

La Sankta Semajno en Zamoro estas deklarita de Internacia Turisma Intereso de la jaro 1986. Ĝi elstaras pro sia sobreco kaj disciplino, kaj krome pro sia artisma valoro kaj la antikveco de kelkaj el siaj skulptaĵoj, kiel la Kristo de la Sankta Spirito , kiu datiĝas de la 15a jarcento. La Pasio zamora havas, ankaŭ. grupojn (sulptaĵojn) de Mariano Benlliure, Enrique Perez Comendador, Quintin de la Torre aŭ Hipolito Perez Calvo, kaj la plej estaraj el ĉiuj de Ramon Alvarez.

Ĝia daŭro estas iom pli ol unu semajno, ĝi komeniĝas la vendredon antaŭ la Sankta Semajno kaj finiĝas la Paska Dimanĉo. Ĝi havas kunfratarojn tre antikvajn, kelkaj el ili de antaŭ tri jarcentoj,. La Sankta Vera Kruco estas la plej antikva de la provinco. La plej antikva dokumento kiun oni konservas de ĝi datiĝas de 1508 kvankam oni scias de ĝia ekzisto jam de antaŭaj jarcentoj. Aliaj kunfrataroj kreiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Kelkaj momentoj de la Sankta Semajo de Zamoro estas ĉefe memorindaj, kiel la kanto de “Oh Jerusalem” en la placo Sankta Lucia, ĉiujn Sanktajn Lundojn, aŭ la procesio de la “Silento” antaŭ la Sankta Kristo de la Ofendoj, la Sanktan Merkredon. Ankaŭ gravas dum la Sankta Merkredo, “Las Capas Pardas” (La Brunaj Manteloj) (Kunfrataro de Pentofaro) trairas, kun la tradicia Mantelo de Aliste, la stratojn de la antikva kvartalo, portante kandelojn kaj kun la funda sono de knariloj kaj saks-kornoj.; kaj “La sep vortoj” portante standardojn kun inskriboj de la vortoj de Jesuo en la kruco. El Miserere (Indulgo-psalmo) kantita de la koruso de la Kunfrataro de Jesuo Kuŝanta estas la ĉefa momento de la procesio dum la tagiĝo de la ĵaŭdo al la Sankta Vendredo. La plej atendata momento de la zamoranoj okazas je la 5a matene de la Sankta Vedredo, kiam la Kunfrataro de Jesuo de Nazoreo, konata kiel “5 de pokaloj”, eliras por precesii, post la Merlu. Ankaŭ elstaras la Funebra Marŝo de Thalberg kiu komenciĝas kiam oni komencas la ludadon en la procesio de Jesuo Nazorea ĵus prenante la skultaĵon El cinco de copas (La 5 de pokaloj) (populara nomo) Ĉi tiu procesia marŝo estas vera himno de la urbo kaj de la Sankta Semajno de Zamoro. Ankaŭ famas en la urbo la funebra marŝo Mater Mea, ludata en preskaŭ ĉiuj procesioj kaj rekonataj kiel unu el la karakteriza de la urbo. Poste vespere la Reĝa Kunfrataro de la Sankta Entombigo trairas ĝiajn stratojn kun ĝiajn pli ol dek skulptaĵajn grupojn inter ili la ĉevalo Longinos (aŭ la lanco-piko), la fama urno, aŭ la Virgulinoj de la najloj.

Aliaj redakti

  • Foiroj kaj festoj de Sankta Petro. Ĝi daŭras unu semajnon, havas sian centran punkton la 29an de junio, la festotago Sankta Petro. Dum tiu tempo okazas la foiroj de la ceramikaĵoj , en la Placo de Viriato kaj en la apuda Placo Claudio Moyano, la plej antikva okazanta en Hispanio (de 1972) La foiro de la Ajlo en la avenuo Tres Cruces (Tri Krucoj), ankaŭ oni povas vidi eksponadon de regionaj dancoj, pilgrim-feston, muzikkoncertojn, taŭrobatalon, kaj spektaklon de art-fajraĵoj apud la rivero.
  • Pilgrim-festo de la Hiniesta. De la jaro 1100 Zamoro havas kiel Sankta-Patronon al la Virgulino de la Konko, kies festotago estas la 8an de septembro. La lundon de Pentekosto, ĉiujn jarojn la Virgulino de la Konko eliras en pilgrimado al la apuda vilaĝo (7 km) de La Hiniesta por viziti sian kuzinon La Virgulino de la Hiniesta, kiel diras la tradicio de antaŭ 700 jarojn.
  • Pilgrimado de la Kristo de Valderrey. Ĝia ĉefa akto estas la procesio prezidata de la gotika kristo kiu estas eligita el sia ermitejo por ke ĝi benu la kamparon, kaj voku la pluvon por ke la terkulturistoj havu bonan rikolton. Ĉi tiu festo-tago estas zamora tradicio kiun, de 1720, oni celebras la dimanĉon post tiu de la Paska Dimanĉo.
  • Virgulino de la Ĉieliro. La virgulino de la Ĉieliro estas kuŝanta imago kultita de la 17a jarcento, tre amata pro la multnombraj mirakloj kiujn oni atribuas al ŝi. Laŭ diras la legendo, du misteraj personoj, unu tagon sin prezentis en la monaĥejo kaj sin proponis skulpti imagon de la Virgulino, kondiĉe ke neniu vidu ilin dum la laboro. La scivolo venkis al unu el la monaĥino, ŝi malfermis, singardeme, la pordon de la ateliero kie estis laborantaj la supozaj skulptistoj, sed ili ekkonsciis la agon, kaj vidante sin surprizitaj, tuj lasis la laboron kaj elflugis tra la fenestro, ĉar fakte temis pri anĝeloj. La skulptaĵon oni konservas en la Monaĥejo de Corpus Christi, de la 16-a jarcento, konata kun la nomo de Convento del Transito (Monaĥejo de la Ĉieliro). Ĝia festotago finiĝas per la Kulto al la sandalo, unu el la plej gravaj religiaj manifestadoj de la urbo.
  • Internacia Festivalo de Muziko “Portico de Zamora”. Nemalhavebla rendevuo en la hispana muzika vivo, laŭ la revuo Variaciones Boldberg Ĝi estas dediĉita al la dissendo de la Antikva Muziko. Ĝia sidejo estas la preĝejo San Cipriano.
             supren:

Provinco redakti

Zamora estas la ĉefurbo de samnoma provinco en Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti