Eŭro

valuto uzata en iuj eŭropaj landoj
(Alidirektita el Eŭroj)

Eŭro (EUR, €) estas la ĉefa monunuo de la Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio), tio estas 20 el la 27 membraj ŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiun ĉi lando-grupon oni nomas Eŭrozono, Eŭrogrupo, aŭ eĉ Eŭrolando. Temas pri entute pli ol 346 milionoj da civitanoj en 2023, tio estas 5% el la monda loĝantaro[1][2][3].

emblemo
emblemo
valuto • dekuma valuto • eksvaluto
Ŝtato: Eŭropa unio inkluzive de Kanarioj, Madejro, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, francaj transmaraj departementoj, Sankta-Piero kaj Mikelono kaj la hispanaj teritorioj de Ceŭto, Mello, Ĉafarinoj kaj aliaj malgrandaj afrikaj teritorioj de Hispanio
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: EUR
Mallongigo:
vdr
La eŭrosimbolo
La eŭrosimbolo
Eŭrozono (2023) * Blue: landoj uzantaj eŭrojn ekde 1999
* Helblue: landoj uzantaj eŭrojn post 1999
* Brune: EU-landoj ne uzantaj eŭrojn

Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio.

El la dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004, ĝis nun aliĝis:

Luprezoj en Rumanio estas fiksitaj en eŭroj, same kiel la prezo de iuj luksaj varoj. Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj landoj kaj landeroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano (krome kvar mikroŝtatoj kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio),[2] krom en Montenegro, Kosovo (en Serbio) -pro unuflanka decido- kaj Akrotiri kaj Dekelia (en la Unuiĝinta Reĝlando).

La eŭro, kiu estas dividita en 100 cendoj, centimoj aŭ centonoj, estas la dua plej granda kaj dua plej komercita valuto en la interlanda kurzo post la Usona dolaro.[5] Aparte la valuto estas uzata ankaŭ oficiale fare de la institucioj de la Eŭropa Unio. Ekster Eŭropo, ankaŭ kelkaj specialaj teritorioj de membroj de EU uzas la eŭron kiel sia valuto. Aldone, ĉirkaŭ 200 milionoj da personoj tutmonde uzas valutojn ligitajn al la eŭro.

La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komercita valuto en la mondo post la Usona dolaro.[6][7][8] Tial la valuto en financa komerco ankaŭ estas objekto de spekulado kaj arbitraĝo. En aŭgusto 2018, kun pli ol 1.2 mil bilionoj da eŭroj en cirkulado, la eŭro havas unu el la plej altaj kombinitaj valoroj de monbiletoj kaj moneroj en cirkulado en la mondo, surpasinta la usonan dolaron.[9] En aprilo 2013 la monvaloroj de eŭroj estis la jenaj:

  • Totala valoraro en eŭroj (moneroj kaj monbiletoj) en cirkulado 771.5 (monbiletoj) + 21.032 (moneroj) =792.53 mil milionoj da EUR * 1.48 (kiel kurzo) = 1,080 mil milionoj da USD
  • Totala valoraro en USD (moneroj kaj monbiletoj) en cirkulado 859 mil milionoj da USD.

[10] [11] [12] [13] La nomo eŭro estis oficiale adoptita la 16an de decembro 1995 en Madrido.[14] La eŭro estis enkondukita en la mondaj financaj merkatoj kiel kalkulvaluto la 1an de januaro 1999, anstataŭante la iaman projekton "European Currency Unit" (ECU) je proporcio de 1:1 (1.1743 usonaj dolaroj). Fizikaj moneroj kaj monbiletoj de eŭroj eniris en cirkulado la 1an de januaro 2002, kio faris ĝin la ĉiutagan funkciantan valuton de ties originaj membroj, kaj ĉirkaŭ marto 2002 ĝi estis komplete anstataŭante la ĝistiamajn valutojn.[15] Kvankam la eŭro falis poste ĝis 0.83 da usonaj dolaroj en du jaroj (26a de oktobro 2000), ĝi estis komercita super la usona dolaro ekde la fino de 2002, pinte en 1.60 da usonaj dolaroj en la 18a de julio 2008.[16] Fine de 2009, la eŭro eniris en la Eŭropa financa krizo de 2010, kio kondukis al la kreado de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso same kiel al aliaj reformoj kiuj celis stabiligi kaj plifortigi la valuton.

Ne tro malnovaj komputilaj klavaroj ebligas tajpi la simbolon de eŭro (€), en Windows ofte pere de la kombino [AltGr]+[e][AltGr]+[4], en Mac-komputiloj per [Alt]+[Maj]+[2] aŭ per [Alt]+[2]. En Interreto, la kodo estas aŭ, Unikode .

Administrado redakti

 
La Eŭropa Centra Banko havas sian sidejon en Frankfurto, Germanio, kaj zorgas pri la monvaluta politiko de la Eŭrogrupo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eŭropa Centra Banko, Traktato de Mastriĥto kaj Eŭrogrupo.

La eŭro estas administrata de la Eŭropa Centra Banko (ECB) kun sidejo en Frankfurto kaj de la Eŭrosistemo (komponita de la centraj bankoj de la landoj de la eŭrozono). Kiel sendependa centra banko, la ECB havas unikan aŭtoritaton por decidi pri la monpolitiko. La Eŭrosistemo partoprenas en la presado, stampado kaj distribuado de bankbiletoj kaj de moneroj en ĉiuj membraj ŝtatoj, kaj en la funkciado de la pagosistemoj de la eŭrozono.

La Traktato de Mastriĥto de 1992 devigas plej el la ŝtatoj membroj de la EU adopti la eŭron per interkonsento de monvalutaj kaj buĝetaj konverĝokriterioj, kvankam ne ĉiuj ŝtatoj faris tion. Unuiĝina Reĝlando kaj Danio negocis esceptojn,[17] dum Svedio (kiu aliĝis al la EU en 1995, post la Traktato de Mastriĥto estis subskribita) malakceptis la eŭron per referendumo en 2003, kaj evitis la devigon adopti la eŭron ne akceptante la monvalutajn kaj buĝetajn postulojn. Ĉiuj landoj kiuj aliĝis al la EU ekde 1993 petis adopti la eŭron ekde tiam.

Eldonado de monbiletoj redakti

Ekde la 1a de januaro 2002, la naciaj centraj bankoj (NCB-oj) kaj la ECB eldonis monbiletojn laŭ komuna interkonsento.[18] La NCB-oj de la Eŭrosistemo estas devigitaj akcepti eŭrajn monbiletojn metitajn en cirkulado fare de aliaj membroj de la Eŭrosistemo kaj tiuj monbiletoj ne estas reenlandigitaj. La ECB eldonas 8 % el la totala valoro de monbiletoj eldonitaj de la Eŭrosistemo.[18] En praktiko, la monbiletoj de la ECB estas metitaj en cirkulado fare de la NCB-oj, tiele atingante kongruojn kun la ECB. Tiuj kongruoj portas intereson por la ĉefa refinanca proporcio de la ECB. La cetera 92 % el la eŭraj monbiletoj estas eldonitaj de la NCB-oj proporcie al iliaj respektivaj komunaj partoj de la ŝlosila kapitalo de la ECB,[18] kalkulitaj uzante la landan populacion de la Eŭropa Unio (EU) kaj la landan parton de la MEP de la EU, same kunkalkulita.[19]

Eŭro-moneroj kaj bankbiletoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Eŭro-moneroj kaj Eŭro-bankbiletoj.
 
Eŭro-moneroj kaj bankbiletoj de variaj valoroj.

La eŭro estas dividita en 100 cendoj (referencataj ankaŭ kiel eŭrocendoj, eŭrocentimojeŭrocentonoj, speciale por distingi ilin el aliaj valutonoj, kaj referencataj en la komuna flanko de ĉiuj cendaj moneroj kiel "euro cent"). En la oficialaj dokumentoj de la komunumo la pluralaj indikiloj de euro kaj cent ne aperas, tamen en la komuna normala parolmaniero la diversaj lingvoj reagas diference kaj ĝenerale uzas diversajn formojn.[20][21] Dum la angla estas la plej uzata lingvo en la komunumaj kunsidoj ankaŭ tie pluralo estas uzata,[22] same kiel la diversaj lingvaj variaĵoj, kiel centime en Francio.

Ĉiuj cirkulantaj moneroj havas komunan flankon kiu montras la valoron kaj mapon en la fono. Pro la Lingva pluraleco de la Eŭropa Unio, oni uzis la version en la latina alfabeto de euro (anstataŭ la malplej uzataj greka alfabetocirila alfabeto (en la Eŭropa Unio)) kaj per arabaj ciferoj (alia teksto estas uzata en la naciaj flankoj sed en naciaj lingvoj, sed alia teksto en la komuna flanko estas evitata). Ĉe ĉiuj moneroj escepte tiuj de 1-, 2- kaj 5-"cent", la mapo montris nur la 15 ŝtatojn kiuj estis membroj de la EU kiam la eŭro estis enkondukita. Dekomence en 2007 aŭ 2008 (depende de la lando) la malnova mapo estas anstataŭata per mapo de Eŭropo montranta ankaŭ landoj ekster la Unio kiel Norvegio, Ukrainio, Belorusio, RusioTurkio. La moneroj de 1-, 2- kaj 5-"cent", tamen, retenis sian malnovan desegnon, montrantan geografian mapon de Eŭropo kun la 15 membro-ŝtatoj de 2002 starigitaj iome super la cetero de la mapo. Ĉiuj komunaj flankoj estis desegnitaj de Luc Luycx. La moneroj havas ankaŭ nacian flankon montrantan bildon specife elektitan de la lando kiu eldonas la moneron. Eŭromoneroj el ajna membro-ŝtato povas esti libere uzata en ajna lando kiu adoptis la eŭron.

 
1,00 € Portugala, eŭra monero.

La moneroj estas eldonitaj en valoroj de 2 kaj 1 €, de 50, 20, 10, 5, 2 kaj 1 cendoj respektive. Por eviti la uzadon de la du plej malgrandaj moneroj, kelkaj monoperacioj estas rondigitaj al la plej proksimaj kvin cendoj en Nederlando kaj Irlando[23][24] (pro volonta akcepto) kaj en Finlando (pro leĝo).[25] Tiu praktiko estas diskuraĝigita de la Komisio, same kiel la praktiko de kelkaj vendejoj malakcepti alt-valorajn eŭrajn monbiletojn.[26]

Porokazaj moneroj kun valoro de 2 € estis eldonitaj kun ŝanĝoj rilate al la kutima desegno de la landa flanko de la monero. Tiuj estas kaj komune eldonitaj moneroj, kiel la monero de 2 € por la 50a jariĝo de la subskribo de la Traktato de Romo, kaj landaj moneroj keil la monero por rememorigi la okazon de la Somera Olimpiko 2004 eldonita de Grekio. Tiuj moneroj estas de laŭleĝa uzado tra la tuta eŭrozono. Ankaŭ kolektomoneroj kun variaj aliaj valoroj estis eldonitaj, sed tiuj ne estas intencitaj por ĝenerala cirkulado, kaj ili estas de laŭleĝa uzado nur en la membro-ŝtato kiu eldonis ilin.[27]

La desegno por la Eŭro-bankbiletoj havas komunajn desegnojn ambaŭflanke. La desegno estis kreita de la Aŭstria desegnisto Robert Kalina.[28] Monbiletoj estas eldonitaj en valoroj de 500, 200, 100, 50, 20, 10 kaj 5 €. Ĉiu monbileto havas sian propran koloron kaj estas dediĉita al arta periodo de la Eŭropa arkitekturo. La fronto de la monbiletoj montras fenestrojnpordojn dum la reverso havas pontojn, kiel simbolo de la ligiloj inter landoj kaj kun la estonteco. Kvankam la desegnoj estis intencitaj eviti identigeblajn karakterojn, la dekomencaj desegnoj fare de Robert Kalina estis de specifaj pontoj, kiel tiuj de Rialto en Venecio kaj la Ponto de Neuilly en Parizo, kaj estis poste faritaj pli ĝeneraligitaj; la finaj desegnoj ankoraŭ montris tre proksimajn similecojn kun siaj specifaj prototipoj; tiele ili ne estas vere tiom ĝeneralaj. La monumentoj aspektis sufiĉe similaj al diversaj naciaj monumentoj por plaĉi al ĉiuj.[29]

Pagoklarigado, transigo de elektronikaj financoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unuopa eŭro-pagareo.

Kapitalo ene de la EU povas esti transigita en ajna kvanto el unu lando al alia. Ĉiuj transsendoj en eŭroj en la EU estas traktitaj kiel enlandaj transigoj kaj kunportas la korespondajn enlandajn transsendajn kostojn.[30] Tio inkludas ĉiujn ŝtatojn kiuj estas membroj de EU, eĉ tiujn kiuj estas ekster la eŭrozono sed faras montranssendojn en eŭro.[31] Kartoperacioj kaj retirado ATM ene de la eŭrozono estas traktitaj kiel enlandaj transigoj; tamen paper-bazitaj pag-ordoj, kiel ĉekoj, ne estis normigitaj kaj tiel tiuj estas ankoraŭ konsideritaj kiel enlandaj. La ECB organizis ankaŭ kliringan sistemon nome TARGET, por grandaj transoperacioj de eŭroj.[32]

Monunua simbolo redakti

 
La eŭrosigno; logotipa kaj manskribita.

Speciala monsimbolo de eŭro (€) estis desegnita post publika esploro mallarĝigis la originajn dek proponojn al nur du. La Eŭropa Komisiono tiam elektis la desegnon kreitan de la belga Alain Billiet. Pri la simbolo, la EK asertis[20]

 
 Inspiro por la simbolo de la € venis el la greka litero epsilono (Є)[33] – kiel referenco al la lulilo de la kulturo de Eŭropo – kaj krome la unua litero de la vorto Eŭropo, krucigita de du paralelaj linioj kiuj 'certigas' la stabilecon de la eŭro. 
— Eŭropa Komisiono

Ankaŭ la Eŭropa Komisiono specifigis logoon por la eŭro kun precizaj proporcioj kaj fonaj kaj frontaj kolornuancoj.[34] La loko de la valutosigno relativa al la nombrokvanto varias de lando al lando kaj de lingvo al lingvo, sed en la oficialaj tekstoj en angla lingvo la simbolo (aŭ la ISO-normiga "EUR") antaŭas la kvanton, same kiel okazas kun la usona dolaro, la brita pundo ktp.[35]

Historio redakti

Ŝtatoj Adopto
  Aŭstrio 1-a de januaro 1999
  Belgio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Irlando
  Italio
  Luksemburgo
  Nederlando
  Portugalio
  Hispanio
  Grekio 1-a de januaro 2001
  Slovenio 1-a de januaro 2007
  Kipro 1-a de januaro 2008
  Malto
  Slovakio 1-a de januaro 2009
  Estonio 1-a de januaro 2011
  Latvio 1-a de januaro 2014
  Litovio 1-a de januaro 2015
  Kroatio 1-a de januaro 2023

Unu el la unuaj homoj, kiuj fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa valuto, estis la germana esperantisto Josef Zauner[36]. Sed dum la dua mondmilito liaj verkoj forgesiĝis.

«Elpensinto» de la vorto «eŭro» estis foje nomata la belga esperantisto Germain Pirlot[37],[38]

Fakte li sugestis la nomon al la iama prezidanto de la Eŭropa Komisiono, d-ro Jacques Santer, en letero de la 4-a de aŭgusto 1995: «Mi tute aprobas vin, kiam vi aldiras, ke la civitano rajtas identiĝi kun sia mono, sed kial paroli tiam pri “franc” aŭ “franken”, kio estas neta referenco al Francio? Ĉu vi forgesus, ke aliaj civitanoj havas aliajn monojn? Kiel ili povus identiĝi kun tiu francama “franko”? Mi ne kuraĝas opinii, ke jam nun vi konsideras ilin kiel duarangajn civitanojn, kiel specojn de subuloj. Kial ne montri imagopovon kaj eliri el la rutina vojo? Oni povus ja nomi tiun novan monon “eŭro”!»

Jen la respondo de la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono, en letero de la 18-a de septembro 1995 (ref.: SG(95)D/86446): «Sinjoro Pirlot, La prezidanto Santer petis, ke mi danku vin pro via letero de la 4-a de aŭgusto 1995 per kiu vi afable sugestis al li nomi “EŬRO” la ontan ununuran eŭropan monon. Kiel vi scias, la debato pri tiu temo estas tre malsimpla, ĉar la nomo de tia mono devas ja arigi kvalitojn, kiuj ebligas garantii la sukceson ĉe ĉiuj eŭropanoj. Sekve ĉiuj sugestoj bonvenas kaj pro tio, nome de S-ro SANTER, mi deziras vigle danki vin pro via kontribuo al tiu debato kaj, pli ĝenerale, pro via subteno al la procezo de eŭropa integrado.»

La 28-an de januaro 1996, s-ro Jean-Jacques Schul, prezidanto de PROMEURO (Asocio de eŭropaj civitanoj por la promocio de la eŭropa mono) skribis: «Ni estas tre dankemaj al s-ro Pirlot pro la informo pri la ebleco, ke li povus esti la 1-a kiu sugestis la nomon “eŭro”. Ĝis nun ni havas neniun sciigon pri tia sugesto antaŭ 04.08.1995».

Tamen en 2017 aperis filmeto ĉe Youtube, kie la tiama germana minstro pri financoj, Theo Waigel, rakontas, kiel li inventis kaj venkigis la nomon "eŭro" en 1995.[39]

La decido pri la nomo de la nova eŭropa monvaluto okazis dum la pintokunveno de la Eŭropa Konsilio en Madrido la 15an de decembro 1995 per unuanima decido de la ŝtatestroj de la EU-landoj. Proksimume unu jaron poste, la 14an de decembro 1996 la eŭro-biletoj estis montritaj al la publiko, samtempe en Frankfurto kaj en Dublino[40].

Eŭro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la tiamaj dek unu «eŭro-landoj» (poste 12, ĉar Grekio aldoniĝis en 2000): de tiam ĝis 2002, oni povis pagi per eŭro nur per bankkarto au bankĉeko. La eŭro fariĝis mantuŝebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam la biletoj kaj moneroj aperis.

Inter la 1-a de januaro 1999 kaj maksimume kelkaj monatoj post la 1-a de januaro 2002 (laŭ la landoj), la lokaj monunuoj kunekzistis kun eŭro kiel subdividoj de eŭro. Post tiu periodo, la landaj monunuoj ne plu valoras, ilin oni ne plu povas uzi en monaj rilatoj: eŭro fariĝis la vere ununura uzata monunuo ene de Eŭrolando.

Eŭro kalkulas:

  • 8 monerojn: 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj;
  • 7 biletojn: 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 eŭroj.

La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, ĉiuj estas fikciaj, sed laŭ 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Ĉiu monero havas 20 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por ĉiu lando. Ĉiu lando de EMU rajtis elekti desegnojn por la dorsaj flankoj de eŭro-moneroj. Interalie, Nederlando elektis sian tiaman reĝinon, Vatikano la papon kaj Francio diversajn simbolojn reprezentantajn la landon.

Kurzo redakti

 
Centra oficejo de Eŭropa Centra Banko en Frankfurto ĉe Majno

La valoro de eŭro ene de Eŭropa Unio estas :

Tiuj ĉi-supraj valoroj estas porĉiamaj.

La valoro de eŭro en januaro 2002 estis:

Eŭro kaj Dolaro redakti

Jaro Dato Kurzo [41] Dato Kurzo [41]
1999 3.12. 1,0015 5.1. 1,1790
2000 26.10. 0,8252 6.1. 1,0388
2001 6.7. 0,8384 5.1. 0,9545
2002 28.1. 0,8578 31.12. 1,0487
2003 8.1. 1,0377 31.12. 1,2630
2004 14.5. 1,1802 28.12. 1,3633
2005 15.11. 1,1667 3.1. 1,3507
2006 2.1. 1,1826 5.12. 1,3331
2007 12.1. 1,2893 27.11. 1,4874
2008 17.10. 1,3404 15.7. 1,5990
2009 4.3. 1,2555 2.1. 1,3866
2010 8.6. 1,1942 13.1. 1,4563
2011 10.1. 1,2903 22.3. 1,4211
2014 10.3. 1,3381 06.05. 1,3945
2015 13.04. 1,0552 02.01. 1,2043

Diversaĵoj redakti

La 1-an de januaro 2002 ekfunkciis EuroBillTracker, retkomunumo kiu klopodas pristudi kaj mapi la moviĝon de eŭro-monbiletoj en la mondo. Ekde 2003, la retejo haveblas ankaŭ Esperante.

La papero el kiu oni fabrikas la monbiletojn de eŭro estas centprocente el kotono.

Eŭro kaj lingvopolitiko redakti

Oni lanĉis proponon en 2004 por unuecigi la skribmanieron de eŭro (komprenebla propono estis euro fare de Gerrit Zalm nederlanda financa ministro, prezidanto de Ecofin). Oni proponis doni escepton nur por Grekio.

Hungario uzas la formon de euró en ĉiutaga uzo. Latvio batalas por uzo de formo eiro, ĉar la latva lingvo ne konas la diftongon eu. Bulgario sukcesis (Traktato de Lisbono) nomi la komunan eŭropan valuton евро, laŭ la cirila alfabeto [42].

En Esperanto en la jaro 1996 estis fortaj diskutoj, i.a. sur la paĝoj de Monato, pri la esperantlingva formo de la monunuo. La demando estis, ĉu la radiko estas "eŭr-" kaj sekve la substantivo estas "eŭro", la adjektivo "eŭra", ks, aŭ ĉu la radiko estas "eŭro-" kaj sekve la substantivo estas "eŭroo", la adjektivo "eŭroa".[43]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "The euro". Retejo de la Eŭropa Komisiono. Alirita la 10an de novembro 2019.
  2. 2,0 2,1 "What is the euro area?". Retejo de la Eŭropa Komisiono. Alirita la 10an de novembro 2019.
  3. "La zone euro en comparaison internationale". Retejo de la Eŭropa Centra Banko. Alirita la 23-an de aprilo 2023.
  4. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2013/06, paĝo 13: Starto al eŭro verkita de last.
  5. "Foreign exchange turnover in April 2013: preliminary global results" (PDF). Bank for International Settlements. Alirita la 7an de februaro 2015.
  6. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009.
  7. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30a de marto 2010). Alirita 27a de decembro 2010.
  8. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
  9. Banknotes and coins circulation. European Central Bank. Alirita 28a de aŭgusto 2018.
  10. Table 2: Euro banknotes, values (EUR billions, unless otherwise indicated, not seasonally adjusted). European Central Bank. Arkivita el la originalo je 22a de februaro 2010. Alirita 13a de decembro 2009. “2009, October: Total banknotes: 771.5 (billion EUR)”. Arkivigite je 2009-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-16. Alirita 2019-11-10.
  11. Table 4: Euro coins, values (EUR millions, unless otherwise indicated, not seasonally adjusted). European Central Bank. Arkivita el la originalo je 22a de februaro 2010. Alirita 13a de decembro 2009. “2009, October: Total coins: 21,032 (million EUR)”. Arkivigite je 2009-10-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-16. Alirita 2019-11-10.
  12. Money Stock Measures. Federal Reserve Statistical Release. Board of Governors of the Federal Reserve System. Alirita 13a de decembro 2009. “Table 5: Not Seasonally Adjusted Components of M1 (Billions of dollars), not seasonally adjusted, October 2009: Currency: 859.3 (billion USD)”.
  13. Euro foreign exchange reference rates. European Central Bank. Alirita 13a de decembro 2009. “Exchange rate 2009-10-30: 1 EUR = 1.48 USD”.
  14. Madrid European Council (12/95): Conclusions. European Parliament. Alirita 14a de februaro 2009.
  15. Initial changeover (2002). European Central Bank. Alirita 5a de marto 2011.
  16. Exchange Rate Average (US Dollar, Euro) – X-Rates. X-rates.com. Alirita 2013-03-12.
  17. The Euro. European Commission. Alirita 29a de januaro 2009.
  18. 18,0 18,1 18,2 Scheller, Hanspeter K.. (2006) The European Central Bank: History, Role and Functions, 2‑a eldono, p. 103. ISBN 978-92-899-0027-0. “Since 1 January 2002, the NCBs and the ECB have issued euro banknotes on a joint basis.”.
  19. Capital Subscription. European Central Bank. Alirita 18a de decembro 2011. “The NCBs' shares in this capital are calculated using a key which reflects the respective country's share in the total population and gross domestic product of the EU – in equal weightings. The ECB adjusts the shares every five years and whenever a new country joins the EU. The adjustment is done on the basis of data provided by the European Commission.”.
  20. 20,0 20,1 How to use the euro name and symbol. European Commission. Alirita 7a de aprilo 2010.
  21. European Commission. Spelling of the words "euro" and "cent" in official Community languages as used in Community Legislative acts. Alirita 26a de novembro 2008.
  22. European Commission Directorate-General for Translation English Style Guide: A handbook for authors and translators in the European Commission. Arkivita el la originalo je 5a de decembro 2010. Alirita 16a de novembro 2008.
    European Union. Interinstitutional style guide, 7.3.3. Rules for expressing monetary units. Alirita 16a de novembro 2008.
  23. Ireland to round to nearest 5 cents starting October 28 (27a de oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 6a de marto 2016. Alirita 17a de decembro 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-06. Alirita 2019-11-11.
  24. Rounding.
  25. European Commission (Januaro 2007). Euro cash: five and familiar. retejo Europa. Alirita 26a de januaro 2009.
  26. Pop, Valentina (22a de marto 2010) "Commission frowns on shop signs that say: '€500 notes not accepted'", EU Observer
  27. European Commission (15a de februaro 2003). Commission communication: The introduction of euro banknotes and coins one year after COM(2002) 747. Europa (web portal). Alirita 26a de januaro 2009.
  28. Robert Kalina, designer of the euro banknotes, at work at the Oesterreichische Nationalbank in Vienna. European Central Bank. Alirita 30a de majo 2010.
  29. Schmid, John, "Etching the Notes of a New European Identity", International Herald Tribune, 3a de aŭgusto 2001. Kontrolita 29a de majo 2009.
  30. Regulation (EC) No 2560/2001 of the European Parliament and of the Council of 19 December 2001 on cross-border payments in euro. EUR-lex – European Communities, Publications office, Official Journal L 344, 28 December 2001 P. 0013 – 0016. Alirita 26a de decembro 2008.
  31. Cross border payments in the EU, Euro Information, The Official Treasury Euro Resource. United Kingdom Treasury. Arkivita el la originalo je 1a de decembro 2008. Alirita 26a de decembro 2008. Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2019-11-12.
  32. European Central Bank. TARGET. Arkivita el la originalo je 21a de januaro 2008. Alirita 25a de oktobro 2007.
  33. En la citaĵo, la epsilono estas fakte reprezentita per la cirila majusklo de la ukraina litero je (Є, U+0404) anstataŭ la teknike pli ĝusta greklingva lunigita epsilona simbolo (ϵ, U+03F5).
  34. The €uro: Our Currency. European Commission. Arkivita el la originalo je 11a de oktobro 2007. Alirita 25a de oktobro 2007.
  35. Position of the ISO code or euro sign in amounts. Interinstitutional style guide. Europa Publications Office (5a de februaro 2009). Alirita 10a de januaro 2010.
  36. Pri tio atestas ekzemple la artikolo pri UŜE en Enciklopedio de Esperanto de 1934
  37. 37,0 37,1 (eo) La patro de la "euro" estas esperantisto, p. 8, revuo Esperanto, n-ro 1232 (1), januaro 2010, alirite la 26-an de januaro 2019.
  38. (nl) Dis is Europa Hendrik Vos, Eldonejo standaard boekhandel ISBN 2021 978-9-4639-3600-2
  39. (germana) Euro - Wer hat den Namen erfunden? (Eŭro - kiu inventis la nomon?) filmeto ĉe Youtube
  40. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1997/01, paĝo 27: Eŭro-biletoj prezentitaj verkita de Roland Rotsaert.
  41. 41,0 41,1 baze de http://www.ecb.int/stats/exchange/eurofxref/html/index.en.html [1].
  42. angle (PDF) EU Lisbon Summit - Press release 22 ottobre 2007
  43. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/05, paĝo 6: Leteroj verkita de Georgo Kamaĉo, Brian Moon kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti