Esperanto-movado en Svedio

(Alidirektita el Esperanta Turista Asocio)

La Esperanto-movado en Svedio konsistas de lokaj kluboj, la Sveda Esperanto-Federacio kaj ĝia gazeto La Espero, Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors, la eldonejo Eldona Societo Esperanto, la Sveda Esperanto-Instituto, la Sveda Laborista Esperanto-Asocio, kaj kelkaj aliaj organizoj kaj bultenoj.

La Esperanto-movado havas longan historion en Svedio. La unua sveda klubo, kiu fondiĝis en 1891 en Upsalo, estis la dua esperanta klubo en la mondo – la unua estis la Nurenberga klubo. La gazeto Lingvo Internacia (1895–1914), ekeldonita en 1895 kaj dum la fruaj jaroj eldonita de la Klubo Esperantista en Upsalo, estis tiam grava internacia gazeto por la Esperanto-movado.

En Svedio, ankaŭ klubo estis fondita en la frua 20-a jarcento, kiu iĝis la fondo/origino de UEA. En Svedio estis aranĝita la Universalaj Kongresoj en Stokholmo 1934, Malmö 1948, Stokholmo 1980 kaj Gotenburgo 2003,[kom 1] kaj la Internaciaj Junularaj Kongresoj en Ystad 1962, Tyresö 1969, Karlskoga 1991, kaj Lesjöfors 2003.[kom 2]

Lokaj kluboj troveblas hodiaŭ (2017) en Stokholmo, Gotenburgo, Upsalo, Malmö, Helsingborg, Sundsvall kaj Skövde,[1] kaj dum la 2000 kaj 2010-jardekoj en Hernusando. En Gotenburgo, oni trovas la Esperanto-placon, kaj en Upsalo, la placon aŭ parkon de Valdemar Langlet. Proksime al la Esperanto-placo, oni trafe trovas Språkcaféet, la Lingvokafejon, en kiu oni vespere povas trejni sin en fremdaj lingvoj konversante kun aliaj personoj – sed tamen ne Esperanto.[2]

La Esperanto-movado en Svedio historie havas ligojn al la laborista movado. En Svedio reprezentantoj de UEA en 1956 akceptis la Principaron de Frostavallen, ”Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo”.

Bertilo Wennergren, aŭtoro de PMEG, venas de Svedio kaj loĝas en Germanio, kaj Ĵomart kaj Nataŝa loĝas en Svedio ekde la fruaj 1990-aj jaroj.

Historio redakti

Komencoj redakti

En 1889 aperis en Varsovio sveda traduko de la unua lernolibro de L. L. Zamenhof, verkita de la studento Gustaf Henrik Lundquist en Ystad, kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama.

Jam antaŭe la germana lernolibro varbis kelkajn svedojn, inter ili Axel Fredrik Runstedt en marto 1889, teologian studenton en Upsalo, kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, Alfred Lundström, varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: Klubo Esperantista en Upsalo, kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna Esperanto-movado. Ĝi estis la due fondita klubo en la mondo, post la Nurenberga klubo.

La prezidanto de la Upsala Klubo, studento Valdemar Langlet, pioniro kiel turisto en Esperantujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusio kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vladimir Gernet en Odeso, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la La Esperantisto kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI). Tiu gazeto komencis aperi en decembro 1895 en Upsalo, kaj estis multe grava internacia monata gazeto el la frua epoko de Esperanto. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsalo la redaktadon kaj administradon interalie Langlet kaj Paul Nylén. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu Otto Zeidlitz, Otto Svabom, Sven Erik Krikortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, Gustav Henrik Backman en la sudo de la lando.

En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la «Kapitalon de d-ro Zamenhof» por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la Societo Espero en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsalo prizorgi la presadon de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp. En Upsalo estis presata ankaŭ la Jarlibro Esperantista 1897, eldono de Societo Espero en Peterburgo.

Unuaj kluboj kaj societoj redakti

 
Valdemar Langlet, fondinto de la gazeto Lingvo Internacia, kaj unua prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio.

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis policisto Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909.

En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondita en Stokholmo de reprezentantoj de lokaj kluboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Prezidanto estis redaktoro Valdemar Langlet kaj sekretario Per Ahlberg. Ĝia komenca gazeta organo estis Esperantisten (La Esperantisto), kaj ĝia nuna gazeta organo La Espero estis fondita en Gävle en 1913.

En la vintra sezono 1905–1906 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj, IOGT, parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurson de Paul Nylén kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo.

Speciale en Gävle tio donis impulson al la kursoj de Johan Helsing, kiu fondis la klubon Esperantistan de Gävle la 8-an de marto 1907, prezidanto J. Norrman.[kom 3] Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis.

Ido-skismo redakti

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj du Universalaj Kongresoj en 1905 kaj 1906, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la movadon. Ahlberg iĝis idisto, kaj laŭ EdE «fariĝis fanatika malamiko de Esperanto». SEF elektis novan estraron en 1909.[kom 4] 1918–1921 kaj denove ekde 1923 redaktoro Paul Nylén estis prezidanto (pli frue vicprezidanto, ekde 1921 honora prezidanto).

La 1934-a Enciklopedio de Esperanto skribas ke:

La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion publikigi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estis katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de L. L. Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

SEF ĉiujare kunvenis kutime dum pentekosto. En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, kaj tiam havis 62 grupojn kun 1700 anoj.

Intermilita periodo redakti

 
Paul Nylén, sveda redaktoro, prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj.

De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis en Gotenburgo la unua Skandinava Kongreso de Esperanto, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie SEF decidis fondon de Eldona Societo Esperanto.

En aŭgusto 1934, oni aranĝigis la 26-an Universalan Kongreson de Esperanto en Stokholmo. Dum la kongreso, kiu havis 2042 partoprenantojn, la prezidanto Eduard Stettler proteste rezignis, pro la neelektiĝo de kelkaj personoj.

En 1929 Ernfrid Malmgren fondis Esperantan Turistan Komisionon, kiu aranĝis turist-vojaĝojn per Esperanto al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn, kaj simile. Ĝi ankaŭ faris sukcesan propagandokampanjon por la Stokholma Ekspozicio, ĉefe en Estonio.

La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo estis iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Gotenburgo. Ĝi provizis svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolumnojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj.

Ekde 1938 Jan Strönne kunaranĝis danajn-svedajn Esperanto-tagojn, kiuj plu okazadis ankaŭ dummilite, alterne en la du landoj.

Instruado redakti

En 1922 fondiĝis provizore, kaj en 1929 permanente, Sveda Esperanto-Instituto, kies tasko longtempe ĉefe estis aranĝi ekzamenojn en Esperanto, kaj estis kaj estas instigi la studadon de kaj la scion pri Esperanto.[3] Ĝis fino de 1932 aperis en Svedujo 27 lernolibroj da ĉirkaŭ 170 000 eroj, krom tio la Ŝlosilo en 140 000 eroj kaj vortaroj da 55 000 eroj.[kom 5]

En 1920-aj jaroj SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj. Post ia tempo, la kurso enhavis ŝlosilon kaj du aliajn libretojn kaj kostis 1 sveda krono – antaŭ tio, ĝi estis senpaga. Ĝis 1933 pli ol 27 000 personoj mendis tiun kurson. Laŭ EdE, ĝi estis unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Alia perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj estas verkita 1926 de rektoro Sam Jansson. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro Andreo Cseh, vokita de SEF, komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en la ĉefurbo kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl (la pli aĝa), frato de la reĝo, kaj stokholma urbestro Carl Lindhagen. EdE asertas ke “multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge daŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto.“ Aliaj fremdaj instruistoj, kun kaj sen la sama metodoj, same agadis: Tiberio Morariu, Henrik Seppik, Neeme Ruus, doktoro Ferenc Szilágyi, Lidja Zamenhof kaj aliaj, entute pli ol 15 eksterlandanoj.

 
Sinha Lakshmiswar en Svedio 1931

En 1929-1930 la hindo Sinha Laksmiswar faris dum prelegvojaĝo aranĝita de Ernfrid Malmgren tra Svedujo pli ol 10 000 km kaj 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30 000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.

De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava ABF (Laborista Kleriga Asocio), kie 1930–1932 pli ol 9500 personoj studis Esperanton en 778 studrondoj – en la sezono 1931, ĝi estis la duarange plej populara temo ĉe la studrondoj de ABF.[kom 6] En la bontemplana asocio IOGT samtempe okazis 61 studrondoj.

La bonkonata koresponda lernejo Hermods Korrespondens-Institut en Malmö konstante instruis Esperanton per 14-kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Publikaj lernejoj redakti

 
Princo Carl (la pli juna) studis Esperanton lerneje kiel infano.

Dum 5 lernojaroj, 1922–1927, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la Beskowa lernejo, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio. Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl (filo de samnoma princo Carl), hereda princo de Svedio. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu Esperanto-instruado.

Post propono farita de Ernfrid Malmgren Stokholmo laŭ rekomendo de instrukomitato permesis Esperanto-instruadon en la lernejo Mälarhöjdens skola,[kom 7] dum du lernojaroj 1928–1931.[kom 8] En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj Esperanto-kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15-jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t. n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de Esperanto-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ĉ. 2 000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de Folkskolärarnas Tidning (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de Lärarinneförbundet (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj sinjoro John Forsefl kaj fraŭlino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de Svensk Läraretidning (Sveda instruista gazeto).

Radio kaj ekspozicio redakti

Komencinte de la aŭtuno 1930 la ABF disponigis al Sveda Esperanto-Instituto (SEI) en la radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉo-mateno de ĉiu monato.

La 30-an de marto 1933 radio-servo de Svedujo aranĝis radio-diskuton pri la «mondlingva problemo». EdE skribas ke tiu ”rimarkinda afero” estis ”iniciatita malgraŭ rifuzo de la Esperantistoj”. Ne sole Esperanto, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentataj samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio laŭ EdE ”donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio.” Eugen Zachrisson, profesoro de angla lingvo ĉe la Universitato de Upsalo, aŭtoro de Anglic (ortografia sistemo de la angla lingvo), ankaŭ kritikis Esperanton, kiu, ”laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero.” Por Esperanto parolis la lingvisto Björn Collinder, profesoro de finno-ugraj lingvoj ĉe la sama universitato, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.

Post tiu radio-diskuto, la Stokholma grupo ”per sia energia vicprezidanto” Teodor Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila. Interalie la tiama kronprinco de Svedio, Gustavo Adolfo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.[4]

Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj redakti

La granda plifortiĝo de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-1933 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Danke al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro.

En la periodo 1889–1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910–1925 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris.

Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj Idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo (planlingvo) uzata en la praktiko. Tamen granda publiko ankoraŭ tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon.

Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte publikigis novaĵojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stokholmo kaj de aliaj urboj pli ofte aperigis artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj eĉ aperigis konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto Signalen sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la Tutlanda Pacifista Ligo konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto Freden[5]. Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto ankaŭ komencis Esperanto-kurson.

Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdlandaj instruistoj, specialaj instruist-kursoj, grandaj per-Esperantaj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj Per balono al la poluso (la Andrée-libro) kaj Tra Sovaĝa Kamĉatko, la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la preleg-vojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Joseph R. Scherer kaj de la aŭstro Hugo Steiner, oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al Svedlando ktp.

Postmilita periodo redakti

 
Anna Alamo-Sandgren faris pli ol 2500 prelegojn

Dum ĉi tiu periodo, la Universala Kongreso estis aranĝita en Svedio tri fojojn plu: 1948 en Malmö, 1980 en Stokholmo, kaj plej ĵuse 2003 en Gotenburgo. La kongresoj havis ĉirkaŭ 1700–1800 partoprenantojn ĉiufoje.

Ekde 1947, Anna Alamo-Sandgren, ”vojaĝanta sekretariino” de la Kristana Esperantista Ligo Internacia, faris pli ol 2500 prelegojn en kaj pri Esperanto en Svedio kaj aliaj landoj. Ŝia edzo, Karl-Olof Sandgren, verkis la katalogon Religia literaturo en Esperanto.

En 1948, Jan Strönne iĝis longdaŭra prezidanto de SEF, havanta la postenon dum 30 jaroj, ĝis 1978. La Principaro de Frostavallen, ”Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo”, estis akceptita de UEA en Svedio 1956.

La Internacia Junulara Kongreso okazis en Ystad 1962, Tyresö 1969, Karlskoga 1991 kaj Lesjöfors 2003, ĉiuj en Svedio. La nombro de partoprenantoj kreskis daŭre de 70 en la unua ĝis 330 en la lasta. Ĉe la IJK 1969, oni ankaŭ akceptis la Deklaracion de Tyresö.

Sveda Esperanto-Federacio kongresis en 2004 en la Esperanto-domo en Lesjöfors, draste malaltigis la mezaĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estararanoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estraranoj estas Sjoerd Bosga, antaŭa prezidanto de TEJO, Katja Ignatieva, daŭre en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson, pli frue estrarano de SEJU, organizaĵo de la junaj svedaj esperantistoj. La jarkunveno reelektis kiel prezidanton Frankon Luin por ankoraŭ unu jaro.

La parlamentanoj Torgny Larsson de la socialdemokratoj, Claes Roxbergh (kun aliaj) kaj Gustav Fridolin, ambaŭ de la ekologia partio, kaj Robert Hannah de la liberaluloj verkis proponojn en la parlamento subtenantajn esperanto-instruadon. En la komunumo de Lerum, Esperanto fakte estis elektebla gimnaziokurso dum 12 jaroj.[6]

Fridolin en 2005, Roxbergh kun sampartianoj en 1991, kaj Hannah en 2017 kaj 2018 proponis ke oni povu studi Esperanton en la lernejoj kaj gimnazioj.[kom 9] Larsson en 1990 volis la saman, sed aldone profesoran katedron de Esperanto (”ekzemple en Gotenburgo”) – Hannah simile volis universitatan esperanto-esploradon. Oni ankaŭ ĝenerale volis edukadon por esperantoinstruistoj.[7][8][9][10]

En 2019, la sveda kultura ministro Amanda Lind (ekologia partio) en video-alparolo sin turnis al la UK en finnlanda Lahti, en Esperanto.[11][12]

Periodaĵoj redakti

Gazeta organo de la sveda movado estis unue Lingvo Internacia 1896–1905, Esperantisten 1906–1908, Dana Esperantisto 1909, Sveda Esperantisto 1910, Esperanto-Folket 1911–1912, kaj de 1913 La Espero.

Svenska arbetar-esperantistenSveda laborista esperantisto estis aŭ estas organo por la Sveda Laborista Esperanto-Asocio, eldonita ekde 1922, unue en Gävle, poste en Gotenburgo kaj fine en Stokholmo.[13][14] En la fruaj 1930-aj jaroj, la eldonkvanto estis 2500.

Malgranda Revuo estis revuo publikigita de la verkisto Stellan Engholm inter 1943 kaj 1952.

Laborista movado redakti

 
John Johansson fondis klubon, redaktis gazeton kaj laboris por favora parlamenta decido

La komenco de la sveda esperanta laborista movado datiĝas de 1905, kiam fondiĝis Anarkiista Esperanto-klubo. Laŭ EdE, tiu certe estis la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo. En 1907 estis loĝio de la socialisttendenca abstinenca ordeno Verdandi, kies pritrakto okazis en Esperanto.

En 1912 fondiĝis, iniciate de la ĵurnalisto John Johansson, laborista klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la Unua Mondmilito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis.

Sveda Laborista Esperanto-Asocio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sveda Laborista Esperanto-Asocio.

Laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson, Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA; svede Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet) estis fondita en 1921. Prezidanto estis unue Adamson, kaj post 1933 ĝi estis la socialdemokrata parlamentano Ernst Eriksson. En 1933, la asocio havis 1400 membrojn, kaj ankaŭ sindikatojn, kiel subtenantaj anoj. Kune kun ABF, oni aranĝis kursojn en Esperanto (vidu Instruado).

La gazeto de la asocio estas Svenska Arbetar-Esperantisten, ’La sveda laborist-esperantisto’. La asocio ankaŭ havis propran eldonejon. Kune kun SEF kaj la Sveda Instruista Esperanto-Asocio, oni fondis la Svedan Esperanto-Instituton.

En 1928 la sveda socialdemokratia partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolumnoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT.

Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolekta­don de vestaĵoj ktp, por nederlandaj kamaradoj.

Fakaj asocioj redakti

Sveda Esperanto-Instituto redakti

Por instruado kaj ekzamenoj SEF la 16-an de aprilo 1922 provizore fondis ekzamenan komisionon Sveda Esperanto-Instituto (Svenska Esperanto-Institutet, SEI), permanente fondita de SEF, SIEF kaj SLEA en 1929. La tasko de SEI origine estis instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp. Nuntempe la ĉefa celo estas instigi kaj stimuli la teorian kaj praktikan studon de la lingvo.[3]

Ĝin reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj de Sveda Laborista Esperanto-Asocio; ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson, membroj Gösta Ahlstrand, Ernfrid Malmgren, Paul Nylén kaj Carl Emil Ohlsson. Anstataŭ Ahlstrand la estraro elektis en januaro 1932 John Johansson, anstataŭ Ohlsson en 1934 Karl Söderberg.

Eldona Societo Esperanto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Eldona Societo Esperanto.

Eldona Societo Esperanto svede Förlagsföreningen Esperanto, estas eldonejo de en- kaj priesperanta literaturo. Ĝi komencis eldoni librojn pri kaj en Esperanto en 1918,[15] kaj eklaboris aktive sub la gvido de Henning Halldor en 1925, laŭ EdE.

Inter fruaj eldonaĵoj troveblas Per Balono al la Poluso 1930, Gösta Berling 1934 kaj Sveda Antologio samjare.

Sveda Instruista Esperanto-Federacio redakti

Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF), fondita la 9-an de aŭgusto 1918 en Gotenburgo de Gustav Henrik Backman kaj Nils Nordlund, atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis interalie Sam Jansson, Ernfrid Malmgren kaj Fritiof Ahnfeldt.[kom 10] Thorsten Torbjär estis prezidanto en 1933.[kom 11]

Ĝi aranĝis laŭ iniciato de Malmgren ĉiujare 1929 ĝis minimume 1933 kursojn por instruistoj (sub gvido de Ahlstrand 1930–1931). La kursoj estis ŝtate subvenciitaj po 2 900 svedaj kronoj jare de parlamenta decido ĝis 1931 – en 1932 kaj 1933 ili estis faritaj sen tia ŝtata monsubteno.

Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo redakti

La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis) estis iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Gotenburgo. Ĝi celis provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolumnojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. Kunlaborantoj estis interalie Thorsten Torbjär en la oficejo, kaj aliaj en pluraj lokoj tra la lando.[kom 12]

Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estis en la frua 1930-a jardeko SEF, Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj la kunlaboranto Torbjär. En 1934, ĝia adreso estis Karl Johansgatan 61 en Gotenburgo.

Esperanta Turista Komisiono kaj Esperanta Turista Asocio redakti

Esperanta Turista Komisiono (ETK), aranĝis turist-vojaĝojn per Esperanto al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn, ktp. Ĝi estis fondita de Ernfrid Malmgren en 1929. Ekde 1932 ETK funkciis kiel estraro de Esperanta Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. En la estraro estis Malmgren kaj, interalie, en Talino Karl Brauer.[kom 13]

ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter la svedia kaj estonia ĉefurboj Stokholmo kaj Talino. La vojaĝoj okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj.

En 1930 la direkcio de la Stokholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonio kaj Latvio. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonio. Preskaŭ 1 000 estonoj – kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK – vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj.[4]

Literaturo redakti

Elektaĵo de literaturo:

  • Jubileums-Matrikel – Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj
  • Nylén, Paul: “Esperanto en Svedlando”, en La Espero 1933:7–8, p. 109-111
  • Enciklopedio de Esperanto
  • Kredo, Floroj, Dinamito, libreto verkita de Ernst Olsson kaj tradukita Esperanten de Gösta Henriksson, 1961, Eldona Societo Esperanto, Malmö
  • Sandgren, Karl Olof: “Kristanaj Esperanto-pioniroj en Svedio”, en Dia Regno 1985:1 (Jan.), p. 2617-2618, daŭrigo 1985:2, p. 2624-2625, 1985:3, p. 263?–263?

Komentoj redakti

  1. La 26-a, kun 2042; 33-a kun 1761; 65-a kun 1807; 88-a kun 1791 partoprenantoj, respektive
  2. La 18-a kun 70; 25-a kun 120; 47-a kun 189; 59-a kun 330 partoprenantoj, respektive
  3. Aliaj pioniroj estis August Kristian Örn, Werner Wahlund, Frans Olsson, Rudolf Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark kaj aliaj
  4. Prezidanto iĝis gimnazia instruisto Albin Zachrison en Karlstad, sekretario komercisto Fredrik Skog
  5. 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170 000 eroj, krom tio la Ŝlosilo en 140 000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55 000 eroj.
  6. En 1930–1931 partoprenis 3 632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931–1932 6 000 personoj en 432 studrondoj
  7. Pli detale, permisita de la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio
  8. La lernjaroj 1928–1929 kaj 1930–1931
  9. Ankaŭ signolingvojn, en la propono de la ekologia partio de 1991
  10. EdE ankaŭ mencias Algot Blid, Linus Andren, Gösta Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, Oskar Svantesson kaj instruistinon Elsa Ozarowsky
  11. La estraro en 1933 konsistis el prezidanto Thorsten Torbjär, sekretario O. Rimberth kaj kasisto Oskar Svantesson.
  12. Aliaj oficejaj kunlaborantoj estis fraŭlino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson
  13. Hjalmar Lindstedt kaj Gunnar Gustavsson estis la du aliaj estraranoj

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti