Kecskemét
Kecskemét [keĉkemEt] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, kies departementejo estas kun departementrajto, en Distrikto Kecskemét, kies centro estas. En la loknomo Kecske signifas: kapro, sed la kialo estas duba, krome la finaĵo "mét" estas nesolvebla.
Kecskemét | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() Urbocentro de Kecskemét ;;; Palaco Cifra
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Suda Ebenaĵo | ||
Departemento | Bács-Kiskun | ||
Distrikto | Kecskemét | ||
Adreso | Kossuth tér 1
6000 Kecskemét | ||
Poŝtkodo | 6000 | ||
Telefonkodo | (+36) 76 | ||
Kodo laŭ KSH | 26684 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestrino (ekde 2014) | Klaudia Szemereyné Pataki (Fidesz-KDNP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 111 836 (1-a de januaro 2015)[1] | ||
Loĝdenso | 354,11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 54′ N, 19° 42′ O (mapo)46.90694444444419.693333333333Koordinatoj: 46° 54′ N, 19° 42′ O (mapo) | ||
Alto | 122 m | ||
Areo | 322,57 km² (32 257 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Situo redakti
Kecskemét situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome tie kruciĝas ĉefvojoj Cegléd-Baja kaj Kunszentmárton-Dunaföldvár, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Urboj Nagykőrös kaj Lajosmizse estas proksime. Dum la historio la urbo estis ĉiam grava vojkruciĝo, renkontejo de komercistoj.
Historio redakti
La plej malnovajn restaĵojn oni trovis el la bronzepoko, poste lasis ŝpurojn skitoj, sarmatoj, hunoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1368, kiel urbo. Ankaŭ por la turkoj la urbo estis grava kaj kun Cegléd kaj Nagykőrös estis triopo, kie la vivkondiĉoj estis pli favoraj, ol en aliaj komunumoj. Tial la loĝantoj de la ĉirkaŭaj vilaĝoj venis en Kecskemét. En 1707 serba taĉmento faris detruojn al la urbeto (en la 18-a jarcento la statuso estis kampurbo). En 1832 la loĝantoj elaĉetis la feŭdajn postulojn, ili iĝis liberaj. La kampurbo evoluis pro la agrikulturo. En 1870 la statuso estis altrangigita. En 1911 tertremo okazis. Kecskemét estis nomumita departementejo en 1950.
La urbo havas militan flughavenon, teatron, 5 ĉeflernejojn kaj elstaran basketbolan teamon.
Vidindaĵoj redakti
Sakralaj vidindaĵoj redakti
- Kunkatedralo de Ĉieliro (Kecskemét)
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Kecskemét) (franciskana)
- Preĝejo Elizabeto de Hungario (Kecskemét)
- Piarista preĝejo Sankta Triunuo (Kecskemét)
- Preĝejo Koro de Jesuo (Kecskemét)
- Grek-katolika preĝejo Sankta Triunuo (Kecskemét) (ortodoksa)
- Luterana preĝejo (Kecskemét)
- Kalvinana preĝejo (Kecskemét)
- Kalvinana preĝejo (Kecskemét-Katonatelep)
- Sinagogo de Kecskemét (interne nun Domo de Scienco kaj Tekniko (Kecskemét))
- Baptisma preĝejo (Kecskemét)
Profanaj vidindaĵoj redakti
Eduko redakti
- Altlernejo de Kecskemét (jam altrangigita al universitato)
- Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) (ĉesis en 1949)
Famuloj redakti
- en Kecskemét naskiĝis kaj mortis:
- en Kecskemét naskiĝis:
- aktoroj Kálmán Latabár, Mária Mezey kaj Ildikó Piros
- dirigento Zoltán Vásárhelyi
- filozofoj István Dékány kaj Cirill József Horváth
- historiistoj György Balanyi kaj Aladár Ballagi
- inĝeniero László Somlyódy
- juristoj László Fayer, Albert Kiss kaj Pál Szlemenics
- komisaro Ferenc Bajáki
- Gyula Dávid (komponisto)
- matematikisto László Leindler
- ministroj Ferenc Baja, Albert Takács kaj Árpád Pullai
- pentristoj Jenő Benedek kaj Adolf Fényes
- teatrestro (la unua en Hungario) László Kelemen (aktoro)
- verkistoj András Dékány kaj József Révay
- en Kecskemét mortis:
- aktoroj Magda Kohut kaj Mária Mojzes
- biologo Gyula Mészöly
- geografo Bálint Csatári
- inĝeniero Andor Kallivoda
- juristoj Gyula Joó kaj József Perbíró
- kalvinana episkopo Mihály Polgár
- muzikologo Mihály Ittzés
- operetkantisto Viktória Gyólay
- pastro István Hanusz
- György Tóth (piaristo)
- poeto Károly Bulcsú
- politikisto József Faddi
- vinisto János Mathiász
Famaj nomportantoj redakti
- Antal Kecskeméti, forĝisto
- Ármin Kecskeméti, rabeno
- Gábor Kecskeméti, literaturhistoriisto
- Károly Kecskeméti (historiisto)
- Károly Kecskeméti (ĵurnalisto)
- Lipót Kecskeméti, rabeno
- Irma Kecskeméti, aktoro
- János Kecskeméti, jezuito
- Pál Kecskeméti, ĵurnalisto
- Aurél Kecskeméthy, ĵurnalisto
- István Ketskeméty, fizikisto
Ĝemelurboj redakti
- Arcueil, Francio (1976)
- Berehove, Ukrainio (2001)
- Coventry, Anglio (1963)
- Dornbirn, Aŭstrio (1993)
- Galanta, Slovakio (2002)
- Hyvinkää, Finnlando (1985)
- Marosvásárhely, Rumanio (1999)
- Naharija, Israelo (1990)
- Tekirdağ, Turkio (2001)
- Rüsselsheim, Germanio (1991)
- Simferopolo, Ukrainio (1963)
- Viborg, Danio (1997)
- Wadowice, Pollando (2007)
- Aomori, Japanio (1994)
Esperanto redakti
Estas delegito de UEA tie.
Referencoj redakti
- ↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)