Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kuracisto (revuo))

A redakti

Akordoj Esperantaj redakti

M. L. Kaplan. Akordoj esperantaj. Eld. Jakobo Ŝapiro, Bialystok, 1923?

 
 Aro kun 14 poezioj, kiujn ni povas rekomendi al la amantoj de bonaj versaĵoj 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Albumo de konataj Esperantistoj redakti

Fritz Schuck. Albumo de konataj Esperantistoj. 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de Esperanto.

Alvoko de la hungara scienca akademio al ĉiuj akademioj de la civilizata mondo redakti

Alvoko de la hungara scienca akademio al ĉiuj akademioj de la civilizata mondo. Eld. Paul Balkanyi, Budapeŝto, 1921 (?). 8 paĝoj 27,5 X 19.

Anekdotaro redakti

J. Süsser. Anekdotaro. Eld. 1921: J. Kern. Saaz (germana nomo de urbo ĉeĥe ekde 1945 nur nomata Žatec); 64 pagoj.

 
 Tradukaĵoj el germana kaj ĉeĥa lingvoj. Bonega legaĵo por komencantoj kaj progresintoj. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

B redakti

BEL Informas redakti

BEL Informas estis monata informa bulteno de Brazila Esperanto-Ligo de januaro 1983. Ĝia "unua epoko" estis de 1983 ĝis 1985 papere. Nuntempe ĝi estas en ĝia "dua epoko" ekde julio 2007 rete.

La Bohemaj Mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj redakti

Ambros Schiffner. La Bohemaj Mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj. Trad. Josef Wünsch kaj Bruno Zeinon. Eld. Landligo por Interkomuniko de Fremduloj, Karlsbad, 1922?

C redakti

Catalogus redakti

Catalogus van de Boekerij van den Algemeenen Diamant bewerkersbond van Belgie. Antverpeno, 1922-1923.

 
 Tiu aldono enhavas denove 12-paĝan Esperanto-parton kun la titoloj de la lastatempe akiritaj eldonaĵoj en nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Cours rationnel et complet d'Esperanto redakti

Cours rationnel et complet d'Esperanto kun antaŭpa­rolo de Henri Barbusse. Eld. Revoluciana Federacio Esper­antista, Paris, 1921? 208 paĝoj.

 
 Tiu gramatiko estas plej zorge kaj ĝisfunde ellaborita. Tiu, kiu volas detale elstudi tiun libron perfekte konos Esperanton. La vera verkisto ne estas citita, li sin kaŝas sub la pseŭdonimo «laboristoj». Pro la giganta laboro li akceptu ĉi tie sinceran gratulon. Pro la kvalito de la eldonantoj oni komprenos, ke ia ekzercoj kaj la temoj de tiu lernolibro, enhavas subjektojn kun pii speciala rilato al ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj ekzistantaj kaj celataj 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Ĉ redakti

U. E. Bersetzerre. La Ĉaso al diablo. Trad. A. L. Reni. N. 4-5 de «Malgranda Kolekto de l’Espéranto». Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1916

D redakti

Dansk Esperanto-Blad redakti

Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. Martin Palsberg.

Dek Gvidprincipoj de la Oomoto-movado redakti

Jasuo Sakurai. Dek Gvidprincipoj de la Oomoto-movado. Eld. Oomoto Centra Oficejo, Kameoka, 1961(?).

 
 Pri tiu religio oni povas diri minimume ke ĝi estas moderna kaj simpatia.

Sen ia dubo, la vivado laŭ tiu religio povas fari nur multege da bono al la homaro. Per tio ni ne volas diri ke en ĉio ĝi estas la vera religio. Sed ni estu tiel grandanimaj akcepti kaj rekoni la bonon de kie ajn ĝi venu. ĉu ankaŭ ili ne estas heroaj kaj sinceraj scrĉanloj al la Vcro, al la solvo de la mistero de la fenomeno vivo ? Mi citos unu principon kiu havas modernan sonon: 5) ĉiuj religioj originas el unu Dio; surbaze de tiu vero ili kunlaboru sur tiu tereno de

sia misio, kiu estas konnma al ili ĉiuj. 
— Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)

La dektri mortis redakti

L. Vetter. La 13 mortis. Tradukis Hans Borschert. Eld. Borschert kaj Riemasch, Bamberg, 1950.

 
 Mi jus finas la legadon de la supre menciita libro. Mi min sentas maltrankvila. Mi jam ne dormis la lastan nokton kaj mi divenas ke la venontan mi ankaŭ pasigos sen dormo plie. Mi dronus en suspekto ĉiuspeca.

Se mi ion manĝas aŭ trinkas, nu min demandas ĉu krima mano ne metis venenon en ĝin. Konsekvence, mi suspektas miajn konatulojn, proksimulon!, kaj eĉ mian parencaron ke ili volas mortigi min. Do, se vi intencas pasigi sendormajn noktojn, se vi volas havi la impreson ke ĉio, kion vi trinkas aŭ manĝas havas guston de amara veneno, se vi emas perdi la konfidon al ĉiuj, kiuj vivas kun vi, mi donas al vi taŭgan konsilon: vi leku (tiel) « La 13 mortis >. La verkon oni legas facile kaj la tekstoestas konvena.

Bedaŭrinde kelkaj strangaj formoj, kelkaj novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj maloftaj preseraroj malagrabligetas la rakonton. 
— L. GENIN. Belga esperantisto n306 (okt 1951)

La Dia Vojo redakti

H. Hubertsson. La Dia Vojo . Eld. Esperanto-Missionen, Nora Stad, 1953(?)

 
 Temas pri nova kajero por dissemi la kristanan kredon pere de Esperanto. Ĝi

enhavas aron da religiaj normoj, celantaj konduki la homojn al la Dia Vojo, al daŭra

paco kaj al superabunda ĝojo pro saviĝo. 
— Boletín n060 (dec 1953)

Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt redakti

H. Ploeles; Hanns Sappl. Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt (3-a eldono). Eld. Paulus-Verlag, Graz, 1922.

 
 Tre interesa dokumento por propagandistoj kaj paroladistoj, kiuj komprenas la germanan lingvon. La libro enhavas allogan historion kaj gramatikon de Esperanto kaj ĉiuspecajn informojn pri la disvastiĝo de nia movado tra la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

La difino de la dattago en la kristana epoko redakti

E. Fischer. La difino de la dattago en la kristana epoko , nova similia metodo por elkalkuli senskribe (ankaŭ sen tabeloj) la semajntagojn por ĉiuj datoj de la jaro 4 ĝis 5000 post Kristo laŭ kalendaroj julia kaj gregora. Eld. Ader & Borel, Dresden, 1914, - 20 paĝoj, (15,5x11,5) cm .

 
 Belege eldonita libreto, kies subtitolo plene montras la enhavon, kiu estas tre agrabla verkita. Ĝi estas tre interesa por grupaj kunvenoj 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

E redakti

Ekrigardo al Budhismo redakti

 

R. L. Soni. Ekrigardo al Budhismo. Eld. Budhana Ligo Esperantista, Prestatyn, 1956.

 
 La broŝuro prezentas tre koncizan enkondukon al la budaisma doktrino, proponata al la multokupita leganto, neinformata pri enhavo kaj potencoj de budaismo. Gi celas servi la budaisman movadon kaj pli bonan komprenon inter budaistoj kaj la cetera mondo por ke per la renaskiĝo de budaismo la mondo povu saviĝi.

Estas montrata kelkaj fundamentaj doktrinoj de budaidmo. La mondo estas malsana pro la suferado kiun kaüzas la avido, t.e. la egoisma deziro asociigi kun ĉio kion ni amas kaj disiĝi de ĉio kion ni malamas. Tiuj egoismaj deziroj kutime kondukas al seniluziiĝo, al suferado. Por forigi la suferadon la homo superregu tiujn avidojn sekvante la vojon de mem-venko, vojon kiu kondukas al Nirvano, la stato de perfekta ripozo, foresto de deziro, iluzio kaj malĝojo. Menciinte la plej gravajn kontribuaĵojn kiujn budaismo faris en la pasinteco por la bono de la mondo, la broŝuro proklamas ke la okcidenta civilizacio urĝe bezonas la forton de la racia, sublima religio, konsolo kaj espero de triono de la homaro, por eskapi la terurajojn de nova mondmilito kaj atingi feliĉon, prosperon kaj pacon.

F. C. 
— Belga Esperantisto - Numero 346, Decembro, 1956

Elektitaj Humoraj Rakontoj redakti

Elektitaj Humoraj Rakontoj represitaj el The British Esperantist kaj Esperanto Monthly (Kolekto de B.E.A . N. 4).Eld. Brita Esperantista Asocio, London, 1922.

 
 Naŭ belstilaj malgrandaj literaturaĵoj. Inte ili ni trovaas tradukon el la verko « Ernest Staas» de Tony Bergmann, la bone konadan « Heredomalsanon » , tradukita de G. Greefs. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

El Esperanto redakti

El Esperanto. Eld. Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, s/l, 1927(?) 8 pĝ.

 
 Bonega kaj bele prezentita propagandilo por nia lingvo. 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Eparĥia redakti

'Eparĥia: muziko por vulgara kantado. No 3 redaktita de Royle Shore. Antikva kanto ebena por la Sankta Komunio: Kyrie Eleison, Gloria, Credo, Dominus Vosbiscum, Sanctus, Benedictus, Agnus Dei, Pater Noster, Gloria in Exelsis. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield.

Esperanta Frazlibro de l’ turisto redakti

Esperanta Frazlibro de l’ turisto. Eld. Lingvo Internacia (gazeto), Parizo.

 
 La « Esperanta Frazlibro de l’ turisto » kiu ricevis tre bonan akcepton kiam ĝi aperis, baldaŭ estis tute vendita. Ĝia dua eldono kiun disvastigas la « Kolekto de Lingvo Internacia » havos, ni tion esperas, saman sukceson. Oni scias ke tiu interesa frazlibro estas eltirita el la jarlibro de la Franca Turing-Klubo

kiu multe helpas niajn Francajn amikojn. La sukceso de tiu frazlibro kun tradukoj en la Franca, Angla, Germana, Hispana kaj Itala lingvoj, decidis la Belgan Turing-Klubo publiki similan libreton. La Belga Societo kopiis la Francan libreton, aldonante la Flandran tradukon kio estas tre inteligenta kaj tre necesa. Sed ĝi forlasas la Esperantan tekston ĉar la direktantoj malŝatas eble tielan maltimegon ! Tamen, por la legantoj ĝiaj, se tiu teksto ne estus tiel utila, ĝi estas certe la plej interesa !

Post kelkaj jaroj la Turing-Kluboj de ĉiuj landoj devos uzi la Esperantan lingvon, kaj la Belga Turing-Klubo devos fari kiel la aliaj. 
— La belga sonorilo - Numero 022, Junio (1904)

Esperanta vespero tra la radio JFAK redakti

Esperanta vespero tra la radio JFAK. Eld. Taikoku Esperanto-Asocio, Tokio, 1931(?).

 
 Enhavas la tekston de la «Esperanta Vespero», kiun la tieaj Esperantistoj dissendis okaze de naskiĝtago de Zamenhof, tra ia radio-stacio J.F.A.K. La teksto estas en Japanaj literoj skribita, sed kun klarigoj en Esperanto 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Esperanto Commercial redakti

Esperanto Commercial Complement de l'Esperanto en dix leçons. Eld. Centra Librejo Esperantista, Paris, 1926?

 
 Speciala terminaro kaj ekzercaro komercaj. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)

Esperanto-Deklaracio redakti

C. C. Walker. Esperanto-Deklaracio fidela pri la Vero elmontrata laŭ la Sankta Biblio (la neerareblaj Skriboj), kaj ne sama kiel la kredo populara, kiu multe konsistas el la fabloj, kiujn venontajn la apostolo Paŭlo antaŭ diris. Eld. la aŭtoro, Birmghan, 1926?

Esperanto-Sleutel redakti

Esperanto-Sleutel estas Eldono flandra de la Ĉefeĉ-ŝlosilo

 
 Tiu libreto estas unu el la plej trafaj propagandiloj por nia lingvo. Ĝi enhavas la tutan gramatikon de la lingvo, sufiĉe ampleksan vortaron Esperanto-flandran , per kiu oni povas lerni la kutiman vortaron por ĉiutaga uzo, kaj apartan liston de komercaj vortoj ekzamenitan de la sekcio por teknikaj vortaroj komisiita de la Esperantista Akadem io, La devo de ĉiu grupo kaj de ĉiu Esperantisto estas posedi kelkajn ekzemplerojn de tiu ŝlosilo, kiujn li daŭre prete tenas por propagando facila kaj nemultekosta 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

L'Espéranto et les associations internationales au congrès mondial de Bruxelles redakti

L’ESPERANTO ET LES ASSOCIATIONS INTERNATIONALES AU CONGRES MONDIAL DE BRUXELLES. Publikaĵo No 8 de la «Societé des Amis de l’Espéranto». Office Central Espérantiste. Paris, 1920.

 
 Stenografa raporto pri la diskutoj pri Es­peranto dum la memorindaj kunsidoj de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj, diskutoj, kiuj kondukis al brila venko de Esperanto. 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Esperanto for all redakti

Esperanto for all. How to Read, Write and Speak it. Eld. British Esperanto Association, London.

 
 Tre praktika propaganda broŝuro kun malgranda gramatiko de nia lingvo. La propagranda parto estas tre efike aranĝita, kaj prezentas la tutan problemon de Esperanto per malgrandaj artikoletoj, laŭ fake: Kio estas Esperanto? La eduka valoro de Esperanto; Esperanto en komerco, komercaj ĉambroj; Kongresoj, scienco; literaturo. Organizaĵoj; Esperanto en Granda Britujo; La aŭtoro de Esperanto; Ligo de Nacioj; Vortoj de Universitataj Profesoroj. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Esperanto-Bladet redakti

Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.

Esperanto-Gazeto redakti

Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser [1], kvarmonata. ISSN 1861-3330

Esperanto Lehrbuch redakti

  • Esperanto Lehrbuch nach grammatikalischer Lehrmethode. (Esperanto-Lernolibro laŭ gramatika instrumetodo). Eld. Arbeiter-Esperanto-Bund fur die Deutschen Sprachgebiete, Berlino, 1933(?).
 
 Verkita en si pla lingvo kun multaj gramatikaj klarigoj, la libreto ŝajnas al ni taŭga por instruado en laboristaj rondoj. La aŭtoro(j) tamen montras la emon nenecese kompliki la lingvon. Ni rimarkas la prepozicion kontraŭ kun akuzativo superflua en sekvantaj ekzemploj: p. 54 rimedo kontraŭ malsanon, kiu estas kontraŭ min. Same "tra" kun superflua akuzativo: p 67 rigardi tra la fenestron.

Oni ne emu korekti la Fundamenton , kiu donas tute similajn ekzem plojn kun simpla nominativo: kondukis tra la stratoj § 22.14; iras tra la fenestro § 25.29 ; Trairi tra nia mallarga pordo § 33.2: vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. Pri kontraŭ; havis malamon kontraŭ la pli juna § 13.1 ; batalis kontraŭ niaj malamikoj § 39.14 Ni same rimarkas eraran uzon de po, en la frazo p, 76: laboristoj laboras nur 6 horojn po tage. Tie oni devus bavi laboras po ses horoj tage, (por tago aŭ ĉiu tage), la prepozicio po estas uzota antaŭ la variebla kvanto- po 6, po 8, po 10, kaj ne antaŭ la fiksa unueca ideo : por (ĉiu) tago, por (ĉiu) jaro, por (ĉiu) infano. Vidu Fundam. : po 3 pomoj al ĉiu el la infanoj § 15.14; po 10

paĝoj en ĉiu tago § 15 16 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Esperanto, Lingua Internazionale redakti

Esperanto, Lingua Internazionale. Cooperativa Esperantista Italiana. Ĝenovo, 1912(?).

 
 Bona propaganda broŝuro por Italoj. Krom la regulojn de nia lingvo ordigitajn en 10 lecionoj, tiu libreto enhavas noteton pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo kaj pri la Kongresoj, tradukajn ekzercojn, tabelon de la pronomoj, la himnon Espero kaj fine vortareton praktikan esperanto-italan. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Esperanton Kielioppi redakti

  • Esperanton Kielioppi, gramatiko de Esperanto por finnoj verkita laŭ la Fundamento de D-ro Zamenhof. Eldonis K. J. Gummerus, Osakeyhtitö, Jyvaskyla. 120 paĝoj 18 X 12 1/2.

Esperdona Islando redakti

Jak. de Vreese. Esperdona Islando. Esperantigita de Fratulo Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1931(?).

 
 Tre zorge prezentita libreto, kies kliŝoj sur glata papero presitaj bele aspektas, dum la enbavo ĵetas specialan lumon sur la vivo en tiu malproksima lando, aparte je rilato al la Katolika religio. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Estas, do, en Kristianismo io valora redakti

Walter Searle.Estas, do, en Kristianismo io valora. Eld. «One by One» Working Band, London, 1921?

Estonta milito redakti

Johano de Bloch. Estonta milito. Eld. Libraro Pacifisma, Parizo, 1908(?)

La Eterna Evangelio redakti

H. J. Patiala, pastro. La Eterna Evangelio. Eld. la aŭtoro, Turku, 1931(?).

 
 La aŭtoro intencas daŭrigi la serion de siaj libretoj pri sanktaj kaj bibliaj temoj
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Evangelio de sinkopletigo redakti

Okamoto Rikici. Evangelio de sinklopletigo. Eld. Belisma Koopera Kulturejo, Japanio, 1932(?) 44 paĝoj 13x19 cm.

 
 Nia spirita korpo havas eternan vivon kaj ĝia naturo estas la belo. Belismo estas antropologio rezonanta la hom an naturon. Jen la tem o de tiu ĉi propaganda broŝuro, sesa en vico de jam 9 aperintaj broŝuroj. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Eŭropo Unuigita redakti

Europo Unuigita. N° 1. (Skizo de praktika programo pacifista). Teksto Esperanta-Franca. Verkita kaj eldonita de V. Zielinski, Konstantinopolo. 32 paĝoj 14 X 22 cm.

 
 Plej priatentinda studo pri la nune tiom diskutata problemo de la universala pacigo de la homaro. La aŭtoro ne forgesas la potencon de la lingva pacigilo, kaj dediĉas al Esperanto gravan rolon en la praktikado de la de li proponitaj principoj. La libreto ankaŭ enhavas projekton de mallonga sed klara regularo de la celata Proksimorienta Paca Asocio 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

F redakti

Faktoj pri Germanujo redakti

Helmut Arntz. Faktoj pri Germanujo. Kolonio, 1958.

 
 
 Ĝi estas la libro kiun la Germana Federacia Registaro disdonis senpage al la partoprenantoj de la universala kongreso en Mainz : kaj kiu ĝi nun disponigas al la Fremdlandaj esperantistoj por la prezo de nur unu respondkupono ! Vera donaco ! Ĝi estas tre interesa kaj tre bela. Tute kompreneble ĝi prenas starpunkton kontraŭ la reĝimo en Orienta Germanujo kaj konsideras fakte kiel Orientan Germanujon la parton kiu troviĝas nun en la Pola ŝtato. Lingvo bona kaj klara. Sed ni ne povas allasi la vorton dojeno : dekano estas la ĝusta vorto. Kara legant(in)o, rapidu havigi al vi tiun riĉan fonton de dokumentado. 
— Belga esperantisto n367 (mar-apr 1960)

Faktoj pri Norvegujo redakti

Faktoj pri Norvegujo tradukis Hans Amund Rosbach. Eld. Chr. Schibsteds Forlag, Oslo, 1953(?)

 
 Jen tre interesa libreto, ĝemela frato de tiu titolita «Faktoj pri Danlando». Ĝi estas Esperanta eldono de oficiala informbroŝuro, pri la norvega lando, aperinta jam en pluraj lingvoj. Eldonita de Chr. Schibsteds Forlag kaj la plej granda norvega taggazeto "Aftenposten", en kunlaboro kun Norvega Esperantista Ligo, ĝi ricevis subvencion de la norvega departemento por la ekstero. Koncize, sed abunde, la libreto donas konkretajn kaj objektivajn informojn pri la bela lando de la fjordoj, kiu certe interesos al ĉiuj esperantistoj. La nomo de la tradukinto, S-ro H. A. Rosbach, konata aŭtoro de «Bagatelaro», estas bona garantio pri lingvoperfakteco. Miaopinie, estus tre interese eldoni similajn libretojn pri aliaj landoj, kiuj konstigus belan kolekton
— J. JUAN FORNÉ Boletín n060 (dec 1953)

Fatala Ŝuldo redakti

Dalsace. Fatala Ŝuldo. Teozofia romano. El la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

La Fianĉino de Olivetan redakti

Denise Hourtisq. La Fianĉino de Olivetan. Trad. André Bachelier. Eld. Kristana Esperantista Ligo Internacia, Parizo, 1955(?).

 
 La enhavo rekondukas nin al la unua periodo de la reformaco (tiel), kiam la protestantoj suferis pro gravaj kaj teruraj persekutoj ofte finigantaj sur la brulŝtipo. Ĝenerale la lingvo estas bona, kvankam kelkaj gramatikaj eraroj ne mankas. Ekz. pago 2: li edzigis sencerbulinon tian, KIA vi. (kiel), paĝo 3: Neniam mi vidis lin kolerantan (koleranta) konduki ĝis bona fino (al); paĝo 6: ĝis ĵeti nin (prepozicio antaŭ infinitivo). 
— Belga Esperantisto - Numero 332, Aprilo, 1955

La fina batalilo redakti

Theodora Wilson Wilson. la fina batalilo (Hellito aŭ...) Vizio. Trad. anonima. Eld. C. W. Daniel Ltd., London, 172 paĝoj.

Foiro de Frankfurt redakti

Foiro de Frankfurt. 23-29 sep. Frankfurt, 1923, 23pĝ. Ilustrita.

G redakti

George Williams redakti

George Williams. Skizo de la vivo de la fondinto de la Kristana Asocio de Junaj Viroj okaze de la centjarfesto de lia naskigo. Eld. Tutmonda Komitato de la K. A. de J. V., Ĝenevo, 1921.

 
 Traduko laŭ la franca resumo de Th. Geisendorf de la angla verko «The Life of Sir George Williams». — La esperanta stilo kaj lingvo de tiu libro estas bonegaj. Entute tiu eldonaĵo estas tre interesa dokumento 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Ĝ redakti

H redakti

Handbook of the church esperantist leage redakti

Harca Esperanto-Kuriero redakti

Informilo de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) / Germana Esperanto-Centro (GEC). Fondita en 1976, trimonata.

 
 Tre efike redaktita broŝuro en angla lingvo. Ĝi enhavas klarigon de la tuta programo de la ligo Eklezia, kiu konsistas el: Enkonduki Esperanton en la servo de la religio, Pliigi la Influon de l’Eklezio per Esperanto, Favorigi la literaturon de la internacia lingvo. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Himnaro redakti

Humoraĵoj de malnova Japanio redakti

  • Diversaj. Humoraĵoj de malnova Japanio. Eld. SER, Tokio, 2a. eld., 1982.

Hungaraj brodaĵoj redakti

 
 Enhavas plejparte ilustraĵojn (25), kiuj prezentas la belegajn hungarajn brodaĵojn en variaj modeloj. La broŝuro ĉefe interesos virinojn. Prezo ne estas indikita ; verŝajne oni liveras la broŝuron senpage, propagande por la hungaraj domindustriaj manlaboraĵoj 
— Belga esperantisto n249 (nov 1937)

Ĥ redakti

I redakti

La Individualisma Socialismo redakti

Felix Lagalaure. La Individualisma Socialismo de D-ro Axel Fobertson Proschowsky. Eld. Rasa Virina Klubo, Paris, 1928?

Informilo pri la spirita scienco de Martinus redakti

Informilo pri la spirita scienco de Martinus. Eld. Spirit-Scienca Instituto de Martinus, Kopenhago, 1954?

 
 Per ĉi tiu kajero la Esperanto-Sekcio suprecitata komencas esperantlingvan publikigon de kosmaj analizoj de la mondbildo. Ĝi enhavas kelkajn specialajn fragmentojn, simbolojn kaj bildojn. Ĝuste bildo titolitan « Civilizacio » , pro ĝia profunda filozofia senco, mi ne povas flanken lasi: Sur la supra parto aperas belegan supersona aviadilo representanta la Teknikon, kontraste kun tera multpeza testudo kies rolo estas la Moralo. La klara ironio de tia frapega alegorio bezonas nian komentarion. Ĝi per si mem, plene evidentigas sia reala dualismon en kiu, kiel terura kontraŭdiro, ĉiam baraktas la tutan homanro. Vere estas tiel malfacile kupli [tiel] tiujn du partojn de la homa progresemaŝino! Ĉar tio estas precize la delikata kerno de la socia afero. 
— Jaime Aragay. Boletín n063 (mar 1954)

Internacia teatraĵetaro redakti

Internacia teatraĵetaro originale verkitaj teatraĵetoj de diverslandaj aŭtoroj. Eld. Belga Esperanto-Instituto, Antverpeno, 1931(?), 48 pĝ.

 
 Tiu ĉi eldonaĵo de « Internacia Eldonejo » apartenas al la kolekto de « llustritaj Rakontetoj » kaj « Internacia Dialogaro ». Tiu ĉi libro kunmetita tre zorge de Prof. A. Kenngott, enhavas mallongajn sed tre trafajn teatraĵetojn de diverslandaj aŭtoroj, inter kiuj ni citu Raoul Laporte (Germanujo), Helena Hempel (Polujo), Li Krysta (Ĉeĥoslovakujo), Louise Briggs (Anglujo) kaj Lucette Faes (Belgujo). En nia belga organo ni rajtas speciale citi tiun ĉi lastan aŭtorinon, kiu verkis spritan kaj samtempe propagandan teatraĵeton « Esperanto kaj Amoro », kiu certe valoras ne nur agrablan legadon, sed reprezentadon dum intima Esperanta festo. Sed ankaŭ la aliaj meritas komplimenton. La tuta kolekto bone harmonias. Ankaŭ tiu ĉi verketo eliras la presejon de « Belga Esperanto-Instituto », kiu tiel montras, ke ĝia laborejo laboras ĉiuspecajn presformojn. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Ilustritaj esperantistaj Poŝtkartoj redakti

 
 La firmo Oskar Ziegler, Bopserstrasse, 8III Stuttgart eldonis serion da 6 poŝtkartoj, reprezentantaj virinajn mienojn kaj aĉeteblaj po Sm. 0.250 la serio da 6 poŝtkartoj, laŭ desegnajoj de Breuer. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Internacia Legolibro redakti

Estas du libroj kun tiu titolo:

  • Internacia Legolibro. Redaktis Alfred Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Internacia Stenografiisto redakti

Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".

Ekstera ligilo: Jarkolektoj[rompita ligilo] de Internacia Stenografiisto (tie skribita "Stenografisto") en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

La Internacia Organizo de la Esperanto Movado redakti

Dro Smulder. La Internacia Organizo de la Esperanto Movado. Eld. So Sleijtïers, Den Haag, 1912?

J redakti

De Jongste suksessen van hete Esperanto redakti

De Jongste suksessen van hete Esperanto. Eld de Nederlandse Federatie van Arbeiders Esperantisten , Amsterdam , 1821? — 16 paĝoj 16.5X11.5 cm.

 
 Propaganda broŝuro en simpligita nederlanda lingvo
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Juguslavio kaj ĝiaj popoloj redakti

Juguslavio kaj ĝiaj popoloj. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1953.

 
 Jen antaŭ ni eminenta libro, libro kun pluraj prestiĝoj. Ĉar ĝi prestiĝas esperanton, Jugoslavion, jugusiavan samideanaron, Slovenian Esperauto-Ligon... Kaj krome ĝi imponas pro sia aspekto: belo kaj fortiko de la bindo, riĉo kaj trafo de la ilustroj, neto kaj puro de la komposto...

Temas ja pri grava, serioza evento en nia movado. La verko nin informas - aferece, rigore -, ke la ŝtaton (Jugoslavion) konsistigas kvin nacioj (serba, kroata, slovena, makedona kaj montonigra), federitaj je ses popolaj respublikoj (Slovenio, Kroatio, Serbio, Bosnio-Hercegovinio, Montonigrio [tiel] kaj Makedonio), al kiuj aldonigas unu aŭtonoma provinco (Vojvodino) kaj unu aŭtonoma teritorio (Kosovo-Metoĥio), ĉe kiuj krome vivas multaj naciaj minoritatoj, rezulto de miljara migrado de pluraj popoloj sur tiu parto de Sudeŭropo, nome: siptaroj (albanoj), hungaroj, vlahoj, turkoj, slovakoj, italoj, ciganoj, ruinanoj, bulgaroj, germanoj, ĉeĥoj, ukrajnoj, rusoj, judoj... Jen ja la balkana mozaiko, preskaŭ ne komprenebla por okcidentuloj. Sed, malgraŭe, ni povas sekvi, sen konfuziĝo, tra la paĝoj de tiu elstara libro, la eksponon de la geografia skizo de tiu ŝtato; la elvolvigon de la historio de la sudslavaj popoloj; la priskribon de la jugoslava liberiga batalo; la konsiston kaj evoluon de la ŝtata kaj socia strukturo de la federacia respubliko; la klarigon fare de fakuloj de la kultura vivo de la jugoslavaj popoloj, de la instruado, de la korpa kulturo kaj sporto, de la religio, de la naciaj minoritatoj... Mi neniam antaŭe vidis manlibron pri slava ŝtato tiom kompletan kaj lerte aranĝitan. Pri la enhavo, ĉiu povas havi sian propran, personan opinion; sed mi estas certa, ke ĉiu serioza leganto trovos en tiu libro multon konindan kaj tre utilajn informojn. Pri la plej ampleksa parto de la verko, nome la t. n. liberiga batalo kaj la ŝtata kaj socia strukturo de la federacia respubliko, multaj legantoj ne havos simpation, dum aliaj varniŝate kaj kompreneme legos ĝin. Sed estaa plene pravigebla pli ampleksa traktado de la malpli konataj kaj gravaj eventoj, eĉ se historie plipostaj en ia tempo. Cetere ja, ŝatindeco aŭ neŝatindeco ne povas esti kriterio koncerne priskribon de historia kaj socia fakto. Ĝuste esperantistoj estas aŭ devas esti homoj por kiuj ĉefe gravas faktoj kaj ne aprioraj antaŭjuĝoj. Esperantujo ja estas ĉies lando; esperanto, ĉies posedaĵo. Pri mi mem, mi povas diri, ke la bildo, kiun tiu libro vidigas, faris al mi la landon kaj la popolojn de la sudslavoj tre simpatiaj kaj ĉiel ŝatindaj. Por aliaj okuloj povus okazi la malo, kio cetere ankaŭ estas bone pravigebla. La lingvaĵo de la verko, eĉ se sub la redakto de unu persono, vidigas malegalaĵojn; sed ĝenerale ĝi estas klara, afereca, flua. Makuletoj, kiaj troa uzado de la artikolo, iom laŭ angla kutimo, ekzemple por ĉiuj ĉapitraj kaj subĉapitraj titoloj kaj ĉe multaj bildotekstoj; kiaj nekonsekvenca uzo de majuskloj-minuskloj kaj aliaj ortografiaĵoj (Bulgara armeo/bulgaraj tropoj, Hitlera aviadilaro/hitlera milito, Melodio/Metoĥio, ktp); konfuziga uzo de verbotempoj (ekz. sur p. 169 kaj sekv.); trouzo de kadro, kadra, kadreca (ŝajne senskonscia nacilingva politikĵargona trudo); ktp, estas preterkonsidereblaj malĝenaĵoj, periferiaĵoj, kiuj nenion deprenas al la kerna fluo. Kvankam iom plata, el stila vidpunkto - kiel decas en faktoekspona verko -, la lingvaĵo ne malhavas neologismojn (agresi, aperta, furniro, konsilio, okupatoro, k. a., ĉiuj klarigitaj librofine), nek trafajn kunmetojn (disorganizi> malorganizi, disolvi [ĉambron de diputitoj], kilogramcento, kvintalo, kun escepto de en [vere nekutima prepoziciaĵo, tamen klara, p. 39], superboli [lakton], trilimo, k. m. a.)

Resume: bonega libro, fierigilo de nia movado. Ĝin ĉiu konscia esperantisto devas havigi al si: pro la indo kaj plezuro de la havo kaj la ĝuo do la lego, kaj por montri al la sloveniaj samideanoj, ke Esperantujo scias danki kaj subteni ilian gravan entreprenon. Juan Régulo Pérez. Boletín n072 (dec 1954) 

Ĵ redakti

K redakti

Karpetoj transaltis la Drakpordon redakti

Karpetoj transaltis la Drakpordon. Eld. Ĉina Esperanto-Ligo, Pekino, 1962(?)

 
 Infanlibreto alvenis tute nepripensite, kaj multe ĝojigis min. Mi rajtas esti infano kaj amuziĝi per la ĉarmaj bildoj, kaj per la mildega feliĉa rakonto pri kvin karpetoj kiuj multe naĝis, senbrue, foje kontraŭ la fluo, unue en trankvila rivereto, poste en rapida torento, finfine en granda riveroj serĉis, demandis, evitis la barojn de la vojo, restis timigitaj de lokomotivo kaj trajno,

ĝis finfine ili trovis la grandegan drakpordon, kaj preskaŭ nekredeble ili transsaltis ĝin kaj trovis... Oh, paradiza artfarita lago, tio estas preskaŭ la ĉielo! La hirundo helpis ilin kaj transdonis salutojn al la avino.

Neniu malamo, neniu venĝo, neniu malbonulo; estas bonaj kvalitoj por infana rakonto, senkompare multe pli bona ol tiuj de la t. n. filmoj por infanoj. Aĉetu ĝin, kaj certe vi ne eraros! 
— E. G. Boletín n133 (maj 1962)

Katalogo de lingvoj redakti

Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj (provizora listo). Eld. UEA, ĝenevo, 1927.

 
 Tiu studo enhavas jenajn ĉapitrojn: La Lingvoj de la homaro: Antikvaj lingvoj de la civilizacio; Modernaj kulturlingvoj de tutmonda graveco, kun proksimuma nombro de parolantoj por ĉiu el ili; La Lingvo internacia kun Mondlingva Statistiko, kiu enhavas la nomon, jaron kaj lokon de apero, nomon de la aŭtoro de 350 projektoj de internacia lingvo. 
— Belga esperantisto n155 (jan 1928)

Katolika Esperantisto redakti

Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

Katolika Preĝaro redakti

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

Katolika Sento redakti

Periodaĵo de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (“Unione Esperantista Cattolica Italiana„ – UECI) [2], fondita en 1921. Dumonata, dulingva, kolora.

Kleine Esperanto Sprach lehre redakti

Herman Bobs. Kleine Esperanto Sprach lehre. Ader & Borel, Dresden.

La Kolorigisto-aerveturanto redakti

V. Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto, traduko de la grupo Esperantista de Monako, 1905.

Komerca Foiro de Paris redakti

Komerca foiro de Paris 10 — 25 Majo 1921. 4 paĝoj 16 X 24 cm.

 
 Belaspekta sur luksa papero presita prospekto kun 4 fotografaĵoj. La Komitato de la Foiro sciigas ke ĝi korespondas per ĉiuj lingvoj, speciale per Franca lingvo kaj Esperanto. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Komercaj leteroj (Berthelot kaj Lambert) redakti

Paul Berthelot kaj Charles Lambert. Komercaj Leteroj . Eld. Hachette, Parizo, 1903.

 
 Samtempe la « Fundamenta Krestomatio » de Dro Zamenhof, ni ankaŭ ricevis «Komercaj leteroj » de niaj amikoj P. Berthelot kaj Ch. Lambert; prezo 0,50 franko, ĉe Hachette kaj Kio (tiel) kaj ĝiaj tenejoj. Tiu broŝuro enhavas multajn modelojn da leteroj, avizoj, kambioj, reklamoj, anoncoj, k. t. p. kiuj gvidos la komercistojn kaj permesos al ili facile kaj ĝuste redakti iliajn esperantajn skribaĵojn. Dezirante fari persone specialan propagandon ĉe la komercaj Societoj, ni petas amikojn sendi al ni ĉiujn komercajn presaĵojn, kiujn ili ricevus aŭ almenaŭ sciigi nin pri tio. De nun ni dankas ilin. 
— La belga sonorilo - Numero 016, Decembro (1903)

Koncerta Kantaro redakti

P. C. Brederode kaj K. Veldkamp (organizantoj). Koncerta Kantaro . Eklonejo P. Noordhoff, Groningen. 1923? 80 paĝoj 20,5 x 28 cm.

 
 Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno redakti

Klara Mejer-Vihman. Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno. Esperantigis Nikune. Eld. Komitato por Agado kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno, Amsterdamo, 1933(?), 8 pĝ.

 
 La titola [tiel] jam anoncas, ke la broŝuro celas enkonduki en la prijuĝon pri krimo kaj puno ideojn de fratosento, oferemo, homano ĉe la juĝanta socio. Oni teorie devas simpatii kun tia idealo, sed mi demandos min, ĉu la agado por enkonduki tiujn samajn principojn de fratosento, oferemo, ktp. ĉe la setlistoj, rabistoj, falsistoj kaj ĉiuspecoj krim uloj ne havus pli tujan kaj faktan efikon por plibonigo de la homaro, tie ĉi, ree. Oni povus parafrazi la faman citaĵon dirante : "Post vi. Sinjoro; mortigistoj. Bonvolu doni al ni la ekzemplon pri bonkoreco." 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Konsiloj al Esperanto-Instruistoj redakti

Konsiloj al Esperanto-Instruistoj. Eld. Esperanto-Instituto de Estonio, Tallinn. 1928.

 
 KONSILOJ REKOMENDOJ KAJ KLARIGOJ por la kandidatoj al la Esperantoekzamenoj, aranĝataj ĉe la suprecitita Instituto. Sespaĝa folio. 
— Belga esperantisto n168-169 (feb-mar 1929)

Kondiĉoj de la Armistico redakti

Kondiĉoj de la Armistico. Novembro 1918, en angla kaj Esparanta lingvoj. Tiun ĉi dokumenton eldonis la BEA, literatura k a j Debata Societo por elmontri la taŭgecon de Esperanto por gravaj internaciaj aferoj. La oficiala angla teksto (kiel ĝi aperis en la ĵurnaloj) estas prezentita, kune kun Esperanta traduko. Brita Esperanto-Asocio.

Kontrakto de la Ligo de Nacioj redakti

Kontrakto de la Ligo de Nacioj — Covenant of the League of Nations. — Pacte de la Société des Nations.

Trilingva eldono de la kontrakto. La Esperanta traduko estas prizorgita de Daniel Eyquem, E. Grosjean-Maupin kaj W. M. Page.

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj redakti

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj. Verkita en kunlaborado de diverslandaj esperantistoj sub redaktado de Romano Frenkel. Kajero Unua. — Bukuresti. Eld. Editura Esperanto, 1912?

 
 Bonega kaj aplaŭdinda ideo kunigi en krestomation la infanan literaturon

de la tuta mondo : naciaj fabeloj, infanaj rakontoj, enigmoj, fabloj, spritaĵoj, proverboj, k. t. p. Tiamaniere per Esperanto oni povas plivastigi la horizonton de infanoj, kiuj estas la homoj de restonto.

Rimarkinda la sciigo aldonita de la aŭtoro al la unua kajero : « Oni petas pri alsendo de artikoloj por la sekvantaj kajeroj de tiu ĉi krestomatio, rekte al Romano Frenkel, Enisejsk, (Rusujo-Siberujo). 40 % de la pura profito estos dividita inter la kunlaborantoj proporcie de ilia enpresita teksto. » 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Kristana kulturlaboro en nia tempo redakti

Erik Hj. Linder. Kristana kulturlaboro en nia tempo: Prelego ĉe tutŝtata kunveno de la svedaj liberaj Eklezioj. Eld. Esperanto-Missionen, Nora Stad. Svedujo, 1957. Broŝ 28 p.. 12X19.

 
 La aŭtoro konstatas ke nuntempe “ mirige malmultaj kristanoj sin okupas pri arto. ” Li reĵetas la ideon ke tio sekvas el la fakto ke ” la plej grava kultura kontribuo de la kristana eklezio tutsimple estas prediki evangelion al homoj por konvertiĝo kaj saviĝo. ” Li emas kredi ke la ebla kaŭzo de la manko pli ĝuste estas ke " la nun ekzistantaj kristanaj grupoj ial fariĝis malpli konvenaj kiel kulturmedioj. ” Artistoj ja kaj ĝenerale ĉiuj homoj kiuj kreas lon novan sur la kampo de kulturo kaj scienco, malŝatas la malnovan kaj la laŭkutiman ; ili " provas eviti ĉiuin pretajn opiniojn, ĉiujn liniile rektajn direktivojn. ” Siaflanke " la katolika eklezio (kaj la angla alteklezio) sukcesis krei favoran kulturan medion. ” Do, se ankaŭ ” la sveda kristanaro volas formi kulturan medion, tiam ĝi estu vigle diferencigita medio, ne uniformita tia ", kiu " entenu ĉiajn celadojn kaj interesojn ” , konkludas la aŭtoro. 
— F.C. Belga esperantisto n358 (sep-okt 1958)
 
 La verkisto, profunde kristana kredanto en ĉi tiu broŝuro tre bone pristudas la problemon laŭ plej larĝa kompreno: artoscienco-politikoj pri la rilato inter Kristanismo kaj Kulturo. Estas rimarkinde, ke la pensoj de Erik Hj. Linder koincidas en multaj aspektoj kun unu el la lastaj Mesaĝoj de la Papo [[[Pio la 12-a|Pio XIIa]], en kiu oni asertas, ke ĉiu kulturo fundamentas en la religio. Malgraŭ la fakto, ke la aŭtoro estas protestanto, sur paĝo 18 vi trovos bonajn

vortojn pri la Katolika Eklezio, kiu vere imponas pro sia firma doktrino.

Legante tiun ĉi broŝuron, oni povas konstati, ke la aŭtoro ne lasas sin konsterni pro la plej modernaj eltrovoj, sed restas firme staranta sur la kristana fundamento, kiel la nura bazo por feliĉo kaj ĝojo. 
— J. JUAN FORNÉ. Boletín n113 (jan 1959)

Kvara Internacia Foiro de Retchenberg redakti

  • IVa Kvara Internacia Foiro de Retchenberg. 11-19 Aŭg. 1923. Prospekto. 8 pĝ. 22,5 x 28,5 cm.
  • E . Spiethof. «La senco de la Foiroj» , 1 pĝ, 22,5 x 28,5 cm .

Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto redakti

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)

Kuracisto (revuo) redakti

Kuracisto. Internacia Medecino monata Revuo. Redakcio kaj Administracio Dr. Józef Chybczyński. Varsovio.

La Kvinjaro de Sovetlandoj redakti

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

L redakti

La landlima problemo inter Ĉinio kaj Hindio redakti

La landlima problemo inter Ĉinio kaj Hindio. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1963. - 133 p., [13] faldfolioj: multaj mapoj.

 
 La libro temas, kiel la titolo indikas, pri la disputo inter Ĉinio kaj Hindio pro la landlima problemo kaj enhavas diversajn deklarojn, de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko, kaj leterojn de la ĉefministro Goŭ Enlaj al la ĉefministro Nehru kaj al la gvidantoj de aziaj kaj afrikaj landoj. Neriproĉebla lingvaĵo
— N. L. ESCARTIN. Boletín n138 (okt 1963)

La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof redakti

La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotman kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.

Leteroj al Brigito redakti

Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

Legolibro redakti

  • P. William. Legolibro. Unua volumo: Internacia Anekdotaro.

N. 7 de Nova Esperanto-Biblioteko; eld. Fr-Eilersiek, Berlin, 1921, 64 paĝoj 15 X 11 cm.

 
 Kolekto de pli ol 75 anekdotoj ĉerpitaj el diversaj lingvoj.Bona Esperanta stilo. Kiel ĉiuj eldonaĵoj el tiu «biblioteko», ĉi tiu libro ankaŭ havas belan aspekton. 
— Fr. DELGARBO., Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Lehbuch der Weltsprache Esperanto redakti

Karl J. Loy. Lehbuch der Weltsprache Esperanto. Eld. J. C. Huber, Dresden, 1921

Libero (revuo) redakti

Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)

Liberigo de timo kaj mizero redakti

Liberigo de timo kaj mizero. Eld. Internacia Asocio Bellamy, Beverwijk, 1952

 
 Bellamy-Asocio celas formi socian strukturon laŭ ekonomiaj kaj sociaj ordoj klarigataj en la recenzata broŝuro. La Asocio, por divastigi sian celon tra la mondo, uzas Esperanton kiel internacian lingvon. Por ni, tiu fakto estas la detalo plej rimarkinda kaj tio estus tre plaĉa, ke kia ajn Asocio kun universlaj celoj ankaŭ uzus Esperanton anstataŭ ignori ĝin. 
— Boletín n046 (okt 1952)

La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno redakti

La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno (2an de Aprilo ĝis 5a de Oktobro 1928). Eld.: Konstanta Komitato por la LHS, Basel, ĉ 1930.

 
 Multilustrita broŝuro kun artikoloj en germana, franca kaj angla lingvoj kaj resumo en Esperanto. Tiu libreto donas klaran bildon pri la organizo kaj pri la rezultoj de help-servo organizita dank’al libervolaj laborantoj en la forte frapitaj regionoj. 
— Belga esperantisto n180 (feb 1930)

La Libro de Komuna Preĝo redakti

  • La Libro de Komuna Preĝo, kajero unua, enhavanta: La ordo de matena preĝo; La ordo de vespera preĝo; ĉe matena preĝo; La Litanio. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 28 paĝoj 19 X 13 cm.

Libro de l' Humoraĵo redakti

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

Litova Almanako redakti

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

M redakti

Memorlibro pri la Zamenhof-jaro redakti

Memorlibro pri la Zamenhof-jaro. Eld. UEA/Centro de Esploro kaj Dokumentado, Londono, 1950.

 
 Vere mirinda juvelo poi: ornami bibliotekon. La esperantistaro devas akiri tiun verkon, kiu enhavas plenan historion pri la elpenso kaj disvastigado de la plej granda akiraĵo de la homaro : la helpa internancia lingvo «Esperanto».

Por celebri la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Lia Doktora Moŝto [[Lazaro Ludoviko Zamenhof]] oni presigis tiun senegalan libron, kunigante en ĝi kelkajn el la multaj artikoloj skribitaj de mondkonataj esperantistoj, kiuj dediĉis siajn plej belajn pensojn por memorigi tiun neforgeseblan daton. Jen la nomoj de tiuj, kiuj, kunlaboris por formi tiun-ĉi historion pri la genia kaj homama elpensinto kaj lia, neniam plibonigita, verko : Prof. G. Waringhien (Francio ). Prof. Dro. Edmond Privat (Svislando). Prof. Dro. W. E. Collison M. A. (Anglujo ). Prof. Dro. E. A. Bokarev (Sovetunio), Prof. Dro. Ivo Lapenna (Britujo). Dro. A. Albault, Ofi. (Francujo). Sro. Adam Zamenhof (Pollando). Prof. Dro. Paavo Ravila (Finnlando). Sro. Vilho Setála (Finnlando). Sro. Preston Davis (Usono). S-ino Marjorie Boulton, B. Litt. (Anglujo). Sro. John Francis (Skotlando). Sro. William Auld (Skotlado). D-rino. Clelia Conterno Guglielminetti (Italujo). Prof. Dro. J. Régulo Pérez (Hispanujo). Prof. Dro. Giorgio Canuto (Italujo). Prof. Dro. Seiho Nishi (Japanujo). Prof. Dro. Hugo Sirk (Aŭstrajn). Sro. C. Stop-Bowitz (Norvegujo). Dro. G. F. Makkink (Nederlando). Sro.Davil Kennedy (Britujo). Rev. F. Moravec (Germanujo). Sino. Julia Isbrucker (Nederlando). Sro. G. C. Fighiera (Italujo).

Tiuj-ĉi nomoj estas garantio de plena sukceso. La plej multaj uzis tiun belegan fundamentan Esperanton kiun, tiel bone legas kaj komprenas ĉiuj esperantistoj, eĉ la eklernantoj. Nur, en tre malmultaj, mi trovis kelkajn nebezonatajn «neologismojn», kiu laŭ mia modesta opinio), estas tute nenecesaj, tute ne taŭgaj (ĉiam laŭ mia opinio), en multaj okazoj, miskopreneblaj kaj terure malbeligaj. Kial «inventi» novajn radikojn, kiam la esperantistoj ne lernis ilin nek en gram atikoj nek en vortaroj ? Ankaŭ mi volas komentarii pri la opinio de du artikolistinoj (mi ne volas citi la nomonj), kiuj severe kritikas la verkojn (originalajn kaj tradukitajn) de la glora Sro. Zamenhof. Estas oportune memorigi la vortojn de la Majstro : «Kritiki estas facile, fari malfacile». Ĉu tiuj, kiuj kritikas, kapablas plibonigi la kvanton kaj la kvaliton de la laboro farita en, per, por kaj pri Esperanto de tiu bonega, modesta, lerta, laborema ; ĉiam komprenema, pacema kaj homama geniulo ? Ĉu ni, mizeraj teraj vermoj, povas juĝi la laboron de tiu reĝa aglo, fluginta super la plej altaj montaroj ? Ĉiuj bonaj esperantistoj restas m irigataj antaŭ la amplekso de lia eksterordinara laboro. Neniu povas esti komparata kun li. Mi estas certa ke, ĝis nun, li estis, estas kaj, dum multe da tempo, estos, nekomparebla al iu ajn esperanta verkisto. Se mi kuraĝis kritiki la artikolon de unu el tiuj kritikistinoj, certe, de la komenco ĝis la fino, mi trovus multajn kritikindajn motivojn. — Ekzemple en la unuaj linioj mi trovis tiun strangan frazon : "bredi metaforojn...", kaj, laŭ ĉiuj vortaroj, «Bredi», estas «kulturi kaj eduki bestojn»...


Specialan recenzon meritas la «Pensoj de Zamenhof», kiuj aperas en preskaŭ ĉiuj paĝoj de la libro ; la kolekto da bonegaj fotoj, kiuj estas la plej taŭga grafiakra porto pri la gravaj okazintaĵoj en Esperanto ; ĉiuj poezioj ; k. t. p-, k. t. p. nu, fine, ĉio estas leginda. Ĉu ion neperfektan mi trovis? Jes. Ion, kion ne estis bone prizorgita. Mi skribas pri la pli ol dek-kvin preseraroj, kiujn mi trovis. La gelegantoj scios bone kompreni ĉar, ĉiuj estas tute videblaj, sed, kial oni permesis en tiu, ĉiusence mirinda libro, ke tiuj eraretoj aperu ! Ĉu oni ne korektis la presprovojn ?

Por fini, mi denove rekomendas la akiron de ĉi-tiu nekom parebla libro, kiu (kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu recenzo) estas la plej bela juvelo por ornami kaj honori esperantan bibliotekon. 
— Rafael Vizcaíno Oleína.Boletín n124 (nov 1960)

Mi ĉiam tia rememoru vin redakti

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

Migrukunmi redakti

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

La Militrezistanto redakti

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)

Misisipi redakti

L. Malaĥ. Misisipi. Trad. de I. Jurvsta. Eld. Juda Esperantista Grupo en Parizo, Parizo, 1939(?).

 
 Triakta teatraĵo el la negra vivo, kiu pritraktas la tragedion de Scotsboro, 64 paĝoj plus ilustrita kovrilo, kun biografia skizo kaj bildo de la aŭtoro 
— Belga esperantisto n267-268 (maj-jun 1939)

Mizero kaj suferego de la Nurnbergaj infanoj redakti

Statistika Oficejo. MIZERO KAJ SUFEREGO DE LA NURNBERGAJ INFANOJ. Eld. Urbkonsilantaro, 1920.

Mondpaco kaj Ŝantuna demando redakti

Mondpaco kaj Ŝantuna demando. Eld. Internacia Rilato-Komitato. Nankino, 1929?

 
 32-paĝa albumo kun multaj ekstertekstaj ilustrajoj, pri la lastatempaj okazintaĵoj en Ĥinujo. 
— Belga esperantisto n168-169 (feb-mar 1929)

Kial Mondregistaro? redakti

Kial Mondregistaro? Manifesto de la Mondfederalista Grupo de Britaj Parlamentanoj. Eld. Universala Ligo, Den Haag, 1953(?)

 
 Jen mi prezentas hodiaŭ al ia konsidero de ĉiu leganto la suprecitilan dokumenton, kies alloga enhavo ne povas ne interesi.

Oportune, do, estas mencii ĉefojn punktojn el la temaro: «La esenco de la paco — La mondo bezonas registaron- La ekonomiaj sekvoj — La UNO ne estas sufiĉa — Reformo de la UNO —Sukcesa aplikado de la leĝo — La politika problemo — Mondskala reciproka helpo —Ĉu Mondregistaro estas ebla? — La mondo ŝanĝiĝis».

Ĉiuepoke, la homoj klopodis por mondpaco. Sed, preskaŭ ĉiam, ili forgesis gravan faktoron, kiu devas ludi la ĉefan rolon; nome: Plena sincereco kaj bonvolo. Sen tiuj ingrediencoj, ĉiuj projektoj aŭ diskutoj nepre fiaskos. .Nu, du fine la homaro havas nun favoran ŝancon por vera solvo? 
— Boletín n060 (dec 1953)

Mojca Etulino redakti

Mojca Etulino: Karintia popola rakonto; ilustrita de Mara Kraljcva. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, 1960.

 
 Literaturo por infanoj. Belaj desegnajoj kaj belaj koloritaj paĝoj.

Ĝi rakontas kiel la leporo havas la du antaŭpiedojn mallongaj, ĝi estas numero 1 en la serio « Abeleto » kaj la eldonantoj asertas ke tiu serio havas tre grandan sukceson en Jugo-Slavujo. Ni nepre kredas tion. Du aliaj numeroj stas (tiel) por tiu-ĉi jaro ankoraŭ anoncitaj. Ĝi certe plezurigos la infanojn. Gepatroj kiuj volas kc iliaj infanoj lemu nian lingvon aĉetu tiun malmultekostan libreton. A1 pedagogoj ni lasas la diskuton en kiu grado povas

influi (malbone) infanan animon la rakonto pri fia ago pro kiu alia estas punata. 
— F R. Belga esperantisto n370 (sep-dec 1960)

La muelilo kiu ne plu turniĝas redakti

René Bazin. La muelilo kiu ne plu turniĝas, trad. René Badert. Eld. Esperantista Oficejo, Tours, 1907(?)

N redakti

Nacia Ekspozicio memoriga de la 1-a centjaro de la sendependeco de Brazilio redakti

NACIA EKSPOZICIO MEMORIGA DE LA l-a CENTJARO DE LA SENDEPENDECO DE BRAZILIO, RIO DE JANEIRO, 7 sept. - 15 nov. 1922. Eld. Ministerio de Justeco kaj Enlandaj Aferoj, 16 paĝoj 29 X 22,5 cm.

Naskiĝo de universala kredo redakti

Richard E. Lambert. Naskiĝo de universala kredo. Eld. Esperanto Book Service of America, New York, 1952(?)

 
 Ĉi tiu 8 -paĝa broŝuro, privata eldono de la verkisto, por sciigi pri la universalista kredo, estas por ni —esperantistoj — pruvo, ke per la helplingvo estas legeblaj multaj kaj multaj aferoj, eksteraj al nia kutima scio. La preso estas klara kaj la lingvo facila, ĉar la broŝuro, kiel esprimas ties titolo, estas historia rakonto pri Thomas Potter kaj John Murray, fondintoj de la universala kredo
— Ernesto Hurtado. Boletín n038 (feb 1952)

Nederlandsch-Esperanto Handelstermen redakti

J. B. Eiselein. Nederlandsch-Esperanto Handelstermen benevens ± 1500 spreekwoorden en uitdrukkingen. Eld. Maimberg, Hertogenbosch, 1926(?)

 
 La unua duono de la libro enhavas nederlandlingvan komercan terminaron kun traduko en Esperanto. Tiu dokumento sendube faros grandan servon ankaŭ al niaj flandraj amikoj, kiuj ĝis nun ne disponas grandan vortaran materiaion en sia lingvo, despli ke la vortoj prezentitaj en la libro de Eiselein ne aperas en la jam ekzistantaj vortaroj nederlanda-Esperanto.

La dua duono de la eldonaĵo konsistas el kolekto de -500 (tiel) proverboj

kiujn la kompilanto grandparte ĉerpis el la «Proverbaro» de Zamenhof kaj akompanigas de la samsignifa proverbo en nederlanda lingvo. Tiu laboro, multe helpos la Esperantajn verkistojn en la flandra parto de nia lando. 
— Belga esperantisto n140-141 (okt-nov 1926)

Nia Vivo redakti

Nia Vivo. Eld. Esperanta Societo Frateco, Zaragoza, 1959(?)

 
 Kun la celo rememorigi la 50-an jaron de ekzisto de la Klubo, niaj bonaj amikoj de la Societo Frateco en Zaragozo eldonis belan broŝuron kun la nomo »Nia Vivo», tio estas la titolo de tiu revueto esperantista, jam malaperinta, kiun antaŭlonge publikigis la menciita Societo. La broŝuro enhavas interesajn artikolojn, pri tiel grava evento, de samideanoj Marqueta, prezidanto de tiu Societo; Beckers, prezidanto de IKUE; Bartel, kunlaborinto de sinjoro Gastón pri la afero de la gastigado de aŭstraj infanoj, post la unua mondmilito; Lehner, unu el la tiamaj infanoj aŭstraj, gastoj en Zaragozo; Artigas, la sindona samideano, bedaŭrinde jam mortinta; Pastro Casanovas, amiko jam sufiĉe konata de la tuta hispana samideanaro, precipe de tiuj ĉeestintaj niajn naciajn kongresojn, pro liaj interesaj predikoj; Oróp, honora prezidanto de «Frateco»;

De la Puente, prezidanto de la Katolika Esperantista Hispana Asocio; Máñez, la pioniro de Esperanto en Cheste, kaj F-ino Emilia Gastón, filino de la forpasinta samideano Emilio Gastón, kunfondinto de «Frateco», samideano karmemora, kiu tiom ege laboradis por nia afero en Zaragozo. Aperas ankaŭ en la broŝuro belqj poemetoj de S-ano Sancho Izquierdo, profesoro de la Zaragoza Universitato; Hilda Dresen, unu originala, kaj aliaj, tradukoj, e lla fama estona poetino Marie Under; Kraus kaj Grabowski. Estas ankaŭmenciinda interesa priskriba raporto pri la festo arangita por celebri la Oran Jubileon, festo okazinta en grava restoracio de la urbo. Oni mencias en tiu raporto la ricevitajn salutojn: de profesoro D-ro Ivo Lapenna, sekretario de UEA; de D-ro Rafael Herrero, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio; kaj oni reproduktas ceterajn paroladojn faritajn en tiu jubilea festo. Sur la kovrilo aperas fotografaĵo de S-anoj Agustin Montagud, Rafael Benitez kaj Emilio Gastón, kunfondintoj de la Societo, antaŭ 50 jaroj.

La kompiladon, tipografian arangon kaj kovrilon tre lerte faris ia redaktoro de nia Boletín , S-ano Luis Hernandez. Tial, li, same kiel la fervoraj organizantoj de la festo kaj eldonintoj de «Nia Vivo», meritas la dankon de la samideanaro. 
— Juan Bosch. Boletín n114 (mar 1959)

Ni ne povas silenti redakti

Ni ne povas silenti. Eld. «Esperanto Kenkjuŝa», Aitiken, 1952.

 
 i tiu broŝuro estas Esperanta traduko de raporto, prezentota por ne okazinta Internacia Kuracista Kongreso en Montecazini (Italio) dum oktobro 1952, kun fakaj artikoloj de la tri japanaj reprezentantoj al tiu kongreso. La verko prezentas sciigojn pri konsekvencoj de la atombombo de la homa korpo kaj atentigas pri la egaj domaĝoj de la nomita bombo, okaze de rea-uzado. 
— ERNESTO HURTADO. Boletín n058 (okt 1953)

Ni oferas redakti

Ludwig Thalmaier. Ni oferas. Komunaj preĝoj kaj kantoj dum la Sankta Meso. Eld. Katholische Esperanto-Zentrale in Deutschland, Munkeno.

La verko havis almenaŭ 3 eldonojn.

 
 Katolikoj devas danki al tradukisto pro tiu ĉi vere interesa libreto, kiu atingas jam sian trian eldonon. De antaŭ longe, kiel oni asertas en la Antaŭ parolo, mankas al la esperanta katolikaro bona traduko de preĝoj kaj kantoj por la Sankta Meso; kaj ĉi tie troviĝas bona provizo da ili, fidele prenitaj el la pieĝlibreto «Al altaro de Dio». Tial do, mi laŭdas ĝin kaj rekomendas al niaj legantoj. 
— José Pérez. Boletín n110 (jul 1958)

Nova Afriko redakti

Th. Monnens Nova Afriko, esperantigis Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1927(?)

 
 Interesega estas la kompatinda historio de tiu mondparto, kiu estis la sklavomerikato de l' mondo dum kvar jarcentoj, ĝis kiam la eklezio alportis al ĝi la ĝojan anoncon. La verketo de Monnens ekvidigas la reviviĝon de tiu nigr-haŭta popolo, kiu laboradas por sia savo 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

La nova mondo kaj Esperanto redakti

La nova mondo kaj Esperanto. Eld. Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko, Rio de Janeiro 1952 (?)

Nova propono koncerne proporcinombran elekton ĉe elekto al deputatĉambro redakti

Thorvald Kornerup. Nova propono koncerne proporcinom bran elekton ĉe elekto al deputatĉambro. Eld. la aŭtoro, Holbaek, 1914, 8 pĝ.

Nuna Stato de Esperanto en la mondo redakti

Nuna Stato de Esperanto en la mondo. Eld. Liona Esperantista grupo, Lyon, 1904(?)

 
 La raporto de la esplora komisio de la Liona Esperantista grupo, kiun jam presigis « Lingvo Internacia » estas de nun eldonita sub la titolo : Nuna Stato de Esperanto en la mondo. Oni scias ke tiu broŝuro estos disdonita ĉe la Ekpozicio de S1 Louis (Unuigitaj Amerikaj Ŝtatoj); ĝi enhavas multajn sciigojn pri la movo en ĉiuj landoj kaj estas libro tute necesa por tiuj el niaj amikoj kiuj disvastigadas Esperanton ĉirkaŭ ilin. La broŝuro estas presita ĉu France, ĉu Esperante. 
— La belga sonorilo - Numero 022, Junio (1904)

Nurberguer Esperanto-Trichter redakti

Nurberguer Esperanto-Trichter . Leitfaden fur Schnellund Massenkurse von Ŝattat. Eldonita de Ellersiek & Borel, Berlin, 4 paĝoj, 24 x 31,5 cm.

 
 Tre praktika okleciona gramatiko por germaniingvaj personoj. 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

O redakti

La ora ŝtuparo redakti

 
 Ĉe la unua rigardo al tiu verko, oni rekonas la kutiman zorgemecon de la Esp-o-Publishing Co. : oportuna formato, bonega papero, bela litertipo kaj bongusta eksteraĵo.

La ĉefa ideo troviĝanta en la libro, estas nia ĉies idealo : atingi daŭran mondpacon. La aŭtoro solvis la problemon laŭ stranga, interesplena maniero, kiu ofte igas la leganton pripensi kaj mediti; precipe ĉar la temo estas tiom aktuala kaj ĉar Oppenheim tute ne indulgas la t. n. packonferencojn. La heroo de la rakonto, Warren Rand, estas maljuna, potenca, riĉega jurnalposedanto kiu metas ĉion en la servon de sia porpaca penado: sian cerbon, sian potencon, sed, antaŭ ĉio, ankaŭ sian monon , dank'al kiu li fine sukcesas realigi sian vivorevon. Rilate al la lingvo, ni devas fari denove kelkajn rimarkojn. « Lerni » anstataŭ « aŭdi, ekscii » estas anglismo, same kiel « nokto » anstataŭ « vespero » kaj « aĉeti » trinkaĵon por iu. « Ajn » estas ofte erare uzita, same kiel « pli » antaŭ adjektivo, kiam tute ne temas pri komparo ekzemple : pli malgranda, anstataŭ : ne tre granda, negranda. Tradukantoj klopodu pli kaj pli eviti naciismojn. Kion signifas « blokhaŭso » ? Post « spite » kaj « koncerne » devas troviĝi prepozicio aŭ devas esti uzata akuzativo ! « Pli poste » estas pleonasmo.

La eldonejo meritas ĉiujn laŭdojn pro tiu unua volumo en la nova serio. 
— Belga esperantisto n224 (okt 1935)


La Ordo de vespera preĝo redakti

La Ordo de vespera preĝo. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 8 paĝoj, 19 X 13.

Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe redakti

Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe. Zürich, Art. Institut Orell Füssli, 1912?

 
 Tiu esperanta eldono de figuraĵoj por la instruado de lingvoj (Esperanto, germana, angla, franca, itala) kompleta en tri broŝuroj kies prezo estas nur 40 pfenigoj por ĉiu libreto, estas tre uzebla en la esperantaj kursoj. La unua parto enhavas vortresumon : la dua parto fazojn ; la tria parto "temojn" . 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

El Orienta Florbedo redakti

Kenji Osaka. El Orienta Florbedo. Eld. Amo-Akademio, Aiĉi-ken, 1957(?).

 
 Post la enhavotabelo, la aŭtoro prezentas sin mem per poemo, per biografia noto, mencio de ĉefaj verkoj, kaj per foto kun alia poemeto. Sekvas sufiĉe detala klarigo pri Japana poezio. Tiam la ekzemploj. Multaj piednotoj donas plian informon. Tiel ni ekscias ke ekz. imperiestro Meiji (1852-1912) verkis 80.000 (jes, okdek mil!) poemojn. Sed oni devas ankaŭ scii ke la envortigo de eĉ nur unu ideo aŭ sento aŭ impreso en kvar linioj povas jam esti poemo, laŭ la Orienta koncepto. Tamen ili ofte estas vere tre belaj kiel tiuj sur pago 11. Kontraŭe la dua ekzemplo, sur pago 9 estas plej eble banala, vulgara kaj nenionsignifanta. Io eksterordinara: sur unu sama paĝo oni havas maldekstre la Japanan tekston en Eŭropaj literoj, kaj dekstre la Esperantlingvan tekston. De paĝo 27 ĝis 62 oni havas maldekstre la originalon en Orientaj skribsignoj, sed de paĝo 31 komenciĝas la Ĥinlingvaj poemoj. La aŭtoro aldonas ankaŭ kelkajn originalojn en Esperanto. La libreto finiĝas per kelkaj muziknotoj. Ni bonvenigas tiun-ĉi eldonon pro ĉi tiuj kialoj: la eldono estas plaĉa; ĝi konigas al ni la nekonatan Orienton; gi havas sufiĉe grandan propagandan valoron. 
— M. M. Belga Esperantisto - Numero 349, Marto, 1957

Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) redakti

  • Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) verkita de E. Adam, kun antaŭparolo de Fanny Clar. Mendebla ĉe la aŭtoro: 24 Boulevard Beaumarchais, Paris, ( ll e ) . — 32 paga broŝuro 19 X 12,5 cm.

P redakti

La Paĝio redakti

La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.

Pangea - la sole ebla eliro el la mondkrizo redakti

Rudolf Herceg. Pangea - la sole ebla eliro el la mondkrizo. Eld. Heroldo de Esperanto, Kolonjo, 1932.

 
 La aŭtoro proponas al si pruvi, ke 1e la krizo estas generala, 2e ke ĝiaj kaŭzoj estas a) la (subjektiva kaj objektiva) malharmonio inter la produktado kaj

konsumadoo ; b) la malĝustaj rilatoj inter la apartaj kategorioj de la produktado ;

c) hipertrofio de la individualismo persona kaj nacia; d) manko de kontakto kun la naturo. La solvo konsistas en reorganizado de la administrado, de la juro, ekonomio, etiko, estetiko, sociologio, ktp. por atingi tute novan sistemon ĉirkaŭprenantan la tutan homaron. 
— Belga esperantisto n200 (mar-apr 1933)

Papo Pio X beata redakti

Adolf Habdl. Papo Pio X beata. Eld. A. Paolet, San Vito al Tagliamento, 1952(?)

 
 Belaspekta, alloga libreto kaj per sia prezento kaj per sia enhavo. Oni ne diras, ĉu estas verko rekte skribita en Esperanto, ĉu traduko de iu esperantisto, ĉu traduko de la aŭtoro mem. Tio estus bone.

Mi ne povis ne legi ĝin seninterrompe. Ne nur por katolika samideano, sed ankaŭ por la tutmonda legantaro estas ĉi tiu libreto io [tiel] rava. Per simplaj mallongaj trajtoj, oni prezentas al la leganto la gigantan —humile gigantan — figuron de unu el plej elstaraj homoj de nia epoko. La traduko (mi opinias, ke oni tradukis ĝin el la germana lingvo) estas zorge kaj ame farita laboro, malgraŭ iaj preseraroj, korekteblaj laŭ noto sur lasta pago. Mi ne konas la vortojn: hasto, kaplano, fenigo, duomo, paŝtataro, noveno. Estus bone, se oni estus doninta difintabelon de ĉiuj ekster-SAT-vortaraj radikoj. Aliamaniere, la atento de la leganto estas neutile disigata, kio ne bone efikas. Eble, tro laŭvorta traduko el germana lingvo enŝovis strangajn tnte ne klasikajn konstruojn. Ekzemple: (p. 17) «...kiu estis bona predikisto kaj kredis (pensis?) sia tasko, ankaŭ Sarto fari tian», (p. 96) «...kiuj zorgas pri via kaj de la tuta eklezio saviĝoj». Min faletis aliaj esprimoj: (p. 9) «situanta»; (p. 25) al tiaj, kiuj...» (p. 37) «manĝigis la malsatajn»; (p. 56) «terana»; (p. 73) «povi absolvi novenon»;(p. 86) «tiaj, kiuj devus.» «Mi ne vidis liajn infanojn serĉi panon...» La dirmaniero ne jam anstataŭ ankoraŭ ne (paĝoj 73 kaj 100) ŝajnas evitinda pro tio, ke kvankam ĝi estas tute logika, tamen ne klasika. Sed ĉiuj ĉi tiuj, laŭ mia opinio, lingvaj eraretoj neniel malpligrandigas la kortuŝan legadon, la aŭtentikan, gravan celon: klinigi la leganton al la opinio, ke la Papo Pio Xa estis ja vere neordinara servanto de Dio. Strangaĵo ŝajnas al mi la manko de presesprimita eklezia permeso. Monflanke: 8 respondkuponoj (32 ptoj.) estas certe, laŭ mia opinio, tro alta prezo.

Eble, oni celas ŝirmi la eldonaĵon kontraŭ valutaj disfaloj; sed anstataŭigi naciajn monunuojn per nacia oficiala tarifo ŝajnas al mi nuntempe: «eliri el la koto por eniri. en la peĉon». 
— Eŭma. Boletín n040 (apr 1952)

De Parizo al Lazura Marbordo redakti

M. Retót De Parizo al Lazura Marbordo. 1960(?)

 
 M. Rétot verkis tiun broŝuron, en la serio «Turismo por Esperanto en Franclando». Ĝi estas trafa gvidilo, plena je indikoj, bildoj, desegnaĵoj, k. t. p., kiuj bone povas faciligi la veturadon tra la belaj vojoj kiuj kondukas de Parizo al la bela Provenca regiono kaj Lazura Marbordo. 
— Boletín n120 (mar 1960)

Per Tolboato redakti

Per tolboato, Skizo de Jotoka. Ilustrita. Eld. O. Ziegler, Marktredwitz, 1922. 24 paĝoj.

 
 Tre agrabla ripoziga legaĵo originale verkita. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Pollando 1944-1964 redakti

Pollando 1944-1964. Eld. Polonia, Varsovio, 1964.

 
 Kiuj volas informiĝi pri la evoluo de Pollando trovos en ĉi tiu 260 paga libro (riĉigita per abundaj fotoj, desegnoj, statistikaj cifertabeloj, mapoj ktp.) la plej riĉan kaj taŭgan informilon ĝis nun publikigitan en nia lingvo. Ĝi ampleksas la jenajn rubrikojn: geografio, historio, eksterlanda politiko, industrio, agrikulturo, eksterlanda komerco, sociaj problemoj, klerigado, scienco, literaturo, muziko, teatro, filmo, plastiko, arkitekturo kaj turismo.

Tre bonaj lingvo teksto kaj fotoj.

Prezo tre malalta rilate la kvaliton de la libro same laŭ aspekto kiel laŭ enhavo. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n147 (jan 1965)

La Polvo de morto redakti

La Polvo de morto. Ilustrita. Eld. Plenumkomitato por Kontraŭ Atombomba Rezolucio, Osaka, 1956(?)

 
 Post la terura tragedio de Hirosima kaj Nagasaki, kun pli ol 250 mil senkulpaj viktimoj, la japana popolo spertas nun la domaĝojn de la nukleaj eksperimentoj, fare de fremdaj potencoj. La radioaktiva polvo, disĵetita pro la eksplodo de hidrogenbombo sur Bikini, la 1.an Marto 1954, malpurigis la marakvon kaj falis sur multajn fiŝkaptistajn boatojn, precipe sur la japanan ŝipeton «Fukurju-maru n-ro 5«, okazigante la brulvundigon de ĝiaj 23 ŝipanoj kaj la postan morton de unu el la plej grave vunditaj. La damaĝoj de tiu bedaŭrinda okazaĵo estas nekalkuleblaj. Kaŭze de la difektiĝo de miloj da tunoj da fiŝoj, oni malpermesis la disvendadon de tiu ĉefa manĝaĵo por japanoj, ordonante ĝian enterigon. La paniko estis nepriskribebla, tial ke multenombraj personoj jam estis manĝintaj atomfiŝojn. Pro timego al la radioaktivaĵo fermiĝis grandnombraj fiŝbutikoj, kaj la fiŝista komerco paraliziĝis en Japanujo.

La mondo estis terurita pro la eksperimentoj de tiaj amasmortiga] armiloj; sed, post domaĝo ne venis saĝo, ĉar ne pro tio ĉesis la provado de nukleaj armiloj. La grandaj potencoj daure fabrikas bombojn A, H kaj tiel plu. Ni memoru, klo okazis en Hirosima kaj Nagasaki, kiam sur tiujn du kompatindajn urbojn defalis la unuaj du atombomboj, kiuj, en komparo kun la modernaj bombegoj, estis infanaj ludiloj. Laŭ opinio de kompetentuloj, kvar bomboj H povus forblovi la tutan Japanujon; sed, por dezertigi landojn kiel Anglujo, Germanujo, Francujo, ktp., sufiĉus du el tiuj superbomboj. La homaro ankoraŭ ne tute bone komprenis la grandegan danĝeron, kiu minacas ĝin. Ne gravas jam veti cent kontraŭ unu, ke iu granda potenco superas alian per nukleaj bomboj, ĉar ĉiu el ili posedas pli ol sufiĉan stokon por la kompleta detruado de ĉiuj urboj de la mondo, por la koncerna ekstermado de la homa vivo sur nia planedo. Ni fidu, ke oni ne riskos provoki tian hekatombon, eĉ se nur estas pro tio, ke neniu profitus el tiu tutmonda dispolviĝo; sed, ni ne forgesu, ke en kiu ajn momento, tio estas ebla... Por rememorigi al iii ĉi tiun senprecedencan

danĝeron, kiu pendas super la homaro, oportune aperis ĉi tiu libreto, «La Polvo de la Morto», originale verkita en tre korekta lingvo. La Kongreso de Japanaj Esperantistoj tiel apelas la konsciencon de la tutmonda samideanaro, partopreni en la kampanjo por la ĉesigo de la nukleaj eksperimentoj, por la abolicio de tiaj armiloj, kun la celo savi la homaron de la minaco de neniigo, kaj povi ekmarŝi ĉiuj homoj, ŝultron ĉe ŝultro, sur la vojon al glora estonteco, tial ke la atomenergio, same povas pereigi la homan genton, kiel konstrui por ĝi paradizon sur la tero. Dependas nur de la bona aŭ malbona uzo, kiun la aŭtoritatuloj faros el ĉi tiu mirindaĵo de la scienco, la dua fajro eri la historio de la Homaro. 
— Ricardo Quiles. Boletín n097 (jan 1957)

Por la rajto de German-Aŭstrujo redakti

Portugala Revuo redakti

Portugala Revuo. Ĉiumonata organo de la Esperantistaj Portugaloj. Porto. 1913.

Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle redakti

Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle. Actes de la Conférence Interrnationale de Chambres de commerce, foires d'échantillons, Groupments économiques et offices du tourisme, réunie à Venise du 2 au 4 avril 1923. Eld. Conférence commerciale de Venise, Venecio, 1923 56 pĝ, 13,5 x 21 cm

 
 Niaj grupoj kaj propagandistoj uzu tiun ĉi broŝuron elmontranta la praktika flankon de niaj lingvo kaj movado. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Preparantoj de milito redakti

Preparantoj de milito , akuza konkludo en la proceso de industria partio. Eld CK SEU. Moskvo, 1931? 72 Paĝoj 15 x 22 cm.

 
 Tiu proceso interesis multajn. La klarigojn pri ĝi do ankaŭ povas ilin interesi, eĉ se la raporto povas ŝajni partia. Ĝi enhavas efektive multajn sciigojn, kiuj havas veran gravecon por tiuj, kiuj sin okupas pri la speciala temo de la mondrevolucio, de preparo al militoj k. c. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

La Principo de la movado por ĉasta vivo redakti

La Principo de la movado por ĉasta vivo plikarigita el ideala kaj praktika vidpunkto. Eldonis D. Roskes, Hago, 1922? 32 paĝoj 13 X 20 cm.

 
 Ĉi tiu broŝuro enhavas ampleksan klarigon, de la principoj de la nomita movado kaj pri la praktiko de ĝi. Al ĉiuj samideanoj kiuj funde deziras pristudi la demandon, ni konsilas havigi al si la libreton, kiu certe donos al ili informon per la plej bona lingvo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

La Problemo de Irlando redakti

La problemo de Irlando . — Okopaĝa broŝuro 23 X 15 cm. kun histona skizo kaj programo de la Irlanda movado. Verkisto, eldonejo kaj prezo nemontritaj.

Praha. Ilustrita gvidlibro por turistoj redakti

Praha. Ilustrita gvidlibro por turistoj. Eld. Ĉasopis Ĉeskvch Esperantisto, Praha, 1912?

 
 Belege eldonita gvidlibro broŝuro, enhavanta inter la bele presila teksto 41 ilustraĵojn pri la Bohema ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj. Riĉe kolorigita koverto reprezentas du belajn vidaĵojn el Praha. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Panonio redakti

Panonio estis esperanta periodaĵo en Hungario, komencante en 1912.

La Parizaneto redakti

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

Pejzaĝoj en Aŭstrio redakti

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

 
 Belega reklamlibreto, lukse eldonita, kun admirindoj gravuraĵoj enhavanta bone verkitajn detalojn pri la Austria lando. La samideanoj kiuj ne jam posedas tiun eldonaĵon, mendu ĝin sen prokrasti, lli tute ne bedaŭras la malgrandan elspezon. 
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)

Pentroarto en la malnova Hungarujo redakti

La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe ilustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)

La Pirato redakti

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“

Poŝtkartoj Esperanto-Paris redakti

Poŝtkartoj Esperanto-Paris. Unua serio, vidaĵoj de Paris kun klariga teksto en Esperanto. Eld. Presa Esperantista Societo, Paris, 1912?

Eksteraj ligiloj

Pri Piedpilkludanto redakti

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

Q redakti

R redakti

Rakontoj el la Biblio redakti

Rakontoj el la Biblio laŭ la traduko de D-ro L. L. Zamenhof; Eld. Brita Esp. Asocio, London, 1921 80 paĝoj.

 
 La tre zorge eldonita libro enhavas 14 rakontojn el la Biblio. Ĝi estas antaŭiranto de la aperonta traduko de la Malnova Testamento, super kiu la Biblia Komitato Esperantista laboradas. La libreto ne nur instigos deziron por la tuta volumo; ĝi ankaŭ antaŭdiras al ni, ke la promesita verko certe estos modelo por ĉiuj esperantistoj laŭ lingva vidpunkto. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro redakti

Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro', kies unua kunsido okazis en « Café Anselmo », Anvers, dimanĉon 20-an de Aŭgusto, je la 10a matene. — Ambaŭ raportoj estas senpage haveblaj ĉe la Oficejo por studado de spiritaj fenomenoj, Klappeistraat, 8, Antwerpen.

 
 En tiuj du interesaj raportoj ni trovas diversfoje uzita la nomon Anverso. Tio estas entute eraro. Ni komprenas ke eĉ flandranoj povas esti tiel blindigitaj ke ili prefere uzas alian lingvon ol la sian sed la propraj nomoj, kiam oni ilin esperantigas, devas esti esperantigitaj laŭ la originala nacia lingvo. Tiel en la unua okazo oni devas legi Antverpeno anstataŭ Anverso
— O.V.S. Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Reeĥoj redakti

Reeĥoj: Jugoslavia poemaro. Eld. Stafeto, Tenerife, 1961.

 
 Post prologo de Marinko Ĝivoje kaj enkonduko de Marjorie Boulton, sekvas altranga versaro de modernaj jugoslavaj poetoj. La ŝaŭmanta vigleco de la jugoslavia samideanaro ne povis ekzisti sen prezento de tiu bunta bukedo de unuarangaj poeziaĵoj. Apud Vanĉik kaj Velebit —vibrantaj poetoj- rangas aliaj, junaj kaj sukaj, kiuj regalas la leganton per kolekto de belaj versaroj. Malmutaj neologismoj atestas pri la saĝeco de la sudorientaj poetoj, kiuj pruvas ke en la vico de «normaluloj» oni povas poeziigi ĉiujn nuancojn de la plej inspirataj pensoj kaj sentoj. Ni reportas la belan versaron de Franjo Homar, kiu atestas pri tiu perfekteco en la simpleco.

De l' lingvaj aroj estis hom’ kreinto
kaj uzis ilin, li, jam fruepoke;
nun, ŝanĝ okazis - lingvolabirinto
la novan homon premas tede, moke!
Por ĉiu hom’ en ajna teroparto,
ĉu solvivanto, ĉu en socirondo,
parola pnovo estas sama arto :
homar’ ja unu sur la tuta mondo!
Por sama aĵo nur diversa vorto,
pro sania ĝojo, ĉie sama sento.
Al multlingveco venas jam la morto ;
racion serĉas nun la homa gento!
Kaj, karaj fratoj de la verda stelo,
en marŝ’ triumfa kaj kun venka kanto :
Babelon foren! Nun estiĝu helo ;
al hom’ sufiĉas, sole, Esperanto!

 
— Recenzis : ROHO. Boletín n129 (sep 1961)

Rerigardo redakti

Jarlibro de la Nurenburga Mondlingva Klubo, la Esperanto-klubo de Nurenbergo. Dulingva.

Rezultoj de la unua kvinjara plano redakti

Rezultoj de la unua kvinjara plano. Raporto ĉe la Unuigita Plenkunsido de Centra Komitato kaj Centra Kontrol-Komisiono de TKP (b) la 7-an de januaro 1933. Trad. K. K . V. Vozdviĵenskij, P. Gavrilov, E . Svedova, V. Polakov . Eld. Ekrelo, Leipzig, 1933.

 
 La leganto trovos en la broŝuro, pledon pro domo kiu celas pravigi la

kvinjaran planon, pruvi ke ĝi ne nur estis efektivigebla, sed parte estas efektivigita; ĝi celas klarigi kial nur parte kaj ne tute oni realigis ĝin. Ne estas necese diri ke oni aŭdas nur unu sonon, nome la optimisman. La fundo de la rezonado revenas ĉiam al la saina punkto: kie antaŭ estis nenio, estas nun io. do la kvinjara plano sukcesis. La lingvo uzita estas sufiĉe neologisma kiel decas al renovigantoj de la ideoj. Tiu emo tamen kelkfoje malice ridindigas la tradukintojn. Tiel ni trovas ke : "Rilate produktadon de elektro-energio, ni estis sur la plej lasta loko. Nun ni okupas unu el la primaraj lokoj." La vorto "primara" laŭ la internacia uzado, tute ne signifa s: « unuaranga, unuaklasa ».

Ĝi signifas: « unuaŝtupa, komenca a kaj figure : "neperfektiĝinta, neevoluinta, neinstruita, needukita" ktp. ĉiuj nuancoj de unuaŝtupa stato. Tiel oni povus diri ke "la sono de strangaj nekomprenitaj vortoj, ĉiam allogas la primarajn homojn". La konstato ke la produktado de elektro-energio okupas primaran aŭ unuaŝtupan lokon ne estas do komplimento. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Revuo de Esperanta Psikistaro redakti

Revuo de Esperanta Psikistaro. Trimonata psikisma gazeto. Redacio kaj Administracio A. Stas Waltwilder par Bilsen (Belgujo).

S redakti

SALUS redakti

SALUS. Saneca Abstinenca Longviva Universala Societo. Romo, 1921? 4 pĝ.

Samideano redakti

SAMIDEANO. Internacia Biblioteko. N. 1. Majo 1921. Eld. Os­kar Ziegler & Ko, Marktredwitz . 20 paĝoj 23 X 15 1/2 cm

 
 Enhave : Ascendo al Vesuvjo antaŭ kvardek jaroj, de P. Christaller; Surprizo, de M. Walter, tradukis Cani. Fŭrth; La lasta Kanto, de A, Stamatiadis; Dum liberaj horoj, de Heinrich 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Sintrompoj redakti

J. B . Hirscher. Sintrompoj trad. W. Flamer. Eld. IKUE, 196?

 
 La eldono de ĉi tiu verketo aperis antaŭ cent jaroj sed ĝia enhavo restas

ankoraŭ aktuala. La kajero, vera juvelo de la katolika literaturo, celas precipe instrui la homojn por sin koni kaj per tio forigi tiun ĝeneralan malsanon enradikiĝinta en nia interno: la ko nstantan sintrompon. La kajero, vere grava kaj profunda laŭ enhavo, estas daŭra instigo al analizo kaj kompreno de onia konduto kaj agoj rilate la religiajn kaj moralajn admonojn. Tra la tuta broŝuro la aŭtoro montras profundan konon psikologian pri la homa interno.

Libro leginda kaj meditinda, instrua, amuza kaj profunda! 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n147 (jan 1965)

Solecaj animoj redakti

Solecaj animoj unuakta gajaĵo tradukita de Oscar Susmann. Eld. Paŭlo Balkanji, Budapeŝto, 1921?

 
 Amuza teatraĵeto ludota de 2 aktoroj kaj 2 aktorinoj. Taŭgas por esperantistaj festoj kaj kunvenoj. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)

Sondilo skrapanta redakti

M. Léger. Sondilo skrapanta. Eld. M. le Dr Richard, Monako, 1904(?).

La Sonoril-koncertoj redakti

La Sonoril-koncertoj de Jef Denyn, eldonita de la societo « Mechelen-A antrekkelijkheden; Malines-A ttractions» okaze de la festoj organizitaj nunjare je la honoro de la Majstro-Sonorilaristo de Meĥleno.

 
 La broŝuro enhavas la programon de la diversaj koncertoj kiuj okazos dum la somero sur la turo de la Meĥleno preĝejo.La klarigaj tekstoj pri la koncertoj, pri la sonorilaro, kaj pri la urbo ankaŭ enhavan Esperantan tradukon. Bedaŭrinde tiu teksto enhavas pli ol sufiĉe da eraroj. Ni kore esperas, ke estonte la teksto estu pli zorge korektita. La broŝuro estas bele ilustrita. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Starptautiska valoda lingvo internacia redakti

Starptautiska valoda lingvo internacia. Riga, 1923.

Studo pri la organizo de Esperanto redakti

Studo pri la organizo de Esperanto. Parizo, Centra Esperantista Librejo, 1912?, 64 paga.

 
 franc-esperanta broŝuro, grandformata, enhavanta interesajn detalojn kai projektojn pri organizo de la movado. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Sur la Feliĉvojo redakti

René E. Bossière. Sur la Feliĉvojo. Esperantigita de Ch. Meunier, kun la kunlaborado de H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot. Eld. Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1930.

 
 La libreto estas tre moderna pritrakto de la situacio de Francujo, kaj de Eŭropo en la postmilita tempo, ne de tiu periodo kiu jam estas for, sed de tiu kiu ankoraŭ devas veni kaj kiu daŭras ĝis proksimume 1980. Estas do sonĝo de la aŭtoro, sed sonĝo bazita sur realeco, sur ciferoj, sur kontraktoj. Ne estas eble detale pritrakti la libron. La rekompencoj de la francaj institucioj montras jam sufiĉe ke la temo estis funde pripensita kaj prilaborita. S-ro Ch. Meunier zorgis por flua esperanta traduko kaj lin helpis en tiu laboro H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot, kiuj ĉiuj kune meritas laŭdojn por tiu laboro. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Systematisk kurs i Esperanto redakti

Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. Systematisk kurs i Esperanto. [[Eldona Societo Esperanto]], Stockholm , 1932.

 
 La unua eldono de tiu ĉi lernolibro, 5.000 ekz., aperis en julio 1932 kaj elĉerpiĝis en 6 monatoj. Tio montras, ke la libro estas tre ŝatata. La dua eldono

estas prilaborita de s-ro Malmgren.

Unualoke la libro estas verkita por rektmetodaj kursoj, sed ĝi enhavas gramatikajn klarigojn en sveda lingvo sufiĉaj por memstudado. Krom la malalta prezo la simpla kaj amuza teksto de la libro estas kaŭzoj de la sukceso. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Ŝ redakti

Josefo Giacosa. Ŝakludado. Esperantigis verse P. & R. Padulli. Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1921

T redakti

TEA-Bulteno redakti

Informilo de la Triesta Esperanto-Asocio [3] Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, fondita en 1997. Dumonata.

Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon redakti

Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon. Eld. Pamatnik Odboje, Praha, 1921.

 
 Belega albumo kun 230 fotugravuraĵoj pri la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kiujn faris la ĉeĥoslovakaj legioj batalintaj en Ruslandon. Klariga teksto de d-ro F. Steidler, estis bonege tradukita de inĝ. L. Berger. La bildoj estas arte presitaj sur luksa papero. Mi ne kapablas fari pli granda laŭdon pri tiu albumo, ol dirante ke ĝia eldono estas entute granda sukceso! Ĉiu vera libramanto deziros posedi la libron, kaj mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝia loko estus en ĉiuj lernejoj. 
— F. D. Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Tria Internacia Specimenfoiro en Padova redakti

Tria Internacia Specimenfoiro en Padova. 1 — 10 Junio 1921. 6 paĝoj 22 X 29 cm.

 
 Tre ampleksa prospekto kun regularo kaj aliĝilo pri tiu foiro, kiu okazas en provizora konstruaĵo kun tute kovritaj trairejoj.

Tiu organizaĵo ankaŭ anoncas ke ĝ ia j oficejoj korespondas: france, angle, germane, hispane- kaj Esperante.

La pratikado de nia lingvo faros ĝian triumfon! 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

La Tribune Esperantiste redakti

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

Triesto... al kiu? redakti

Triesto... al kiu?. Eld. Slovenia Esperanto-Ligo, Ljubljana, 1954(?)

 
 Ĉi tiu alloga, bone presita libreto, pritraktas la tiom diskutatan demandon pri Triesto. La temo estas prezentita sufiĉe objektive, kaj sekve la broŝuro estas leginda de ĉiu esperantisto deziranta bone koni la staton de la adriatika konflikto inter Jugoslavio kaj Italio. Sur 41 interesaj paĝoj la kompilintoj eksponas multajn novajn kaj malnovajn faktojn rilate la nunan situacion de ĉi tiu libera teritorio. La aŭtoroj de Triesto... al kiu? bone plenumis la taskon, kiun ili havigis al si, kontribui al pli objektiva prijuĝo de la prezentita problemo antaŭ la demokrata mondo
— Ricardo Quiles. Boletín n071 (nov 1954)

Tutmonda Intersteno redakti

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 redakti

Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 (korektita ĝis la 1-a de julio 1912). Paris, Centra Esperantista Oficejo, 1912.

 
 225-paĝa, grandformata volumo. Enhavas dokumentojn pri la Lingva Komitato, la Akademio, la konstanta komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo, la Oficiala Gazeto, la Internacia Societo de Amikoj de Esperanto, la liston de la Internaciaj Fakaj Asocioj kaj institucioj, la liston de la regionaj propagandaj asocioj, la liston de la esperantaj gazetoj kaj fine liston de personoj kiuj deziras korespondadi. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

U redakti

Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto redakti

D. Fajnŝtein.Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto, Eld. Zawalna, Vilno, 1932(?)

 
 Metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Akademio[...] Prospekto pri memorfortigo: kurso instruata per korespondaj lecionoj en Esperanto. 
— Belga esperantisto n196 (jun-aug 1932)

Universala Unuiĝo redakti

Universala Unuiĝo Organo por homa unuiĝo en ĉiuj formoj de la pensoj kaj agoj. Eld. Agentejo Esperanto, Moskvo, ekde 1914.

Ŭ redakti

V redakti

La Vangfrapo redakti

  • Abraham Dreyfus. LA VANGFRAPO, unuakta komedio. Trad. el franca lingvo Ŝ. Sar. Eld. Librairie de Esperanto. Paris. 52 paĝoj

Varsovio rekonstruita redakti

A. Ciborowski kaj S. Jankowski.Varsovio rekonstruita. Eldonejo «Polonia», Varsovio, 1964(?)

 
 Pri la drastaj sekvoj de milito oni jam multe skribis kaj spertis laŭlonge

de la historio, kaj la lasta mondmilito (1939-1945) ĝisoste skurĝis la homaron. Disŝiritaj korpoj, velkintaj animoj kaj sennombraj detruoj estis la diabla rikolto kiun tiu kunflagrado donacis al Eŭropo. Tiu ĉi albumo estas plua atestilo pri la emo «ree stumbli en sama ŝtono» kiun la homo prisuferas; sed... ĉu ne la homo estas nevole haŭlita al tiaj militoj? Jen pensiga demando. Mi inklinas pensi, ke nia mondo estas tretejo kie la okazintaĵoj tretas la homojn «prilaboras» ilin..., sed ni ne fantaziu, kaj revenu en la libron. Varsovio rekonstruita estas esence fotoalbumo kiu paralele montras bildojn el la ĉefaj stratoj, monumentoj, ktp., de la urbo tiel kiel restis en la 1945a jaro, kaj tiel kiel aspektis en la 1962a. Interesa teksto — en bonega lingvo — klarigas la signifon kaj gravecon kiun havis Varsovio por la tuta Polujo, vera «koro, cerbo kaj trezorejo» de la nacio. Per ciferoj, statistiko vekas hororon en nia koro: Kiom da voj —kaj fervoj— pontoj, industriaj kaj memoraĵaj konstruaĵoj, loĝdomoj, lernejoj, ktp. detruitaj!, kaj kio estas multe pli valora: la homoj ! ! La teksto estas grandparte akuza dokumento bazita sur historiaj faktoj, kies komento trolongigus ĉi tiun recenzon.

La libro — 140 paga— estas bone bindita per blanka tolo kun malhelaj verdoflavaj literoj, kaj emajlita, papera kovrilo. Gratulojn al la Pola Esperanto Asocio, aŭtoroj kaj tradukinto, pro la eldono de tiu grava dokumento. 
— N. L. ESCARTIN. Boletín n145 (sep 1964)

Venko redakti

  • S. Frantz. Venko. Verŝaĵo originale verkita. Eld. Esperantista Centra Librejo, Paris. Poŝtkarto : 9 x 14 cm.

Vœu en faveur de l'adoption de la langue auxiliaire Esperanto redakti

Vœu en faveur de l'adoption de la langue auxiliaire Esperanto signé par les membres de l'Académie des Sciences. Académie des Sciences, 1923?

La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR redakti

M. Ŝervud. La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. Eld. Uniono de militantaj ateistoj kaj CK SEU, Moskvo, 1930.

 
 Broŝuro celanta nei aŭ klarigi ]a informojn rondirantajn en eŭropa kaj amerika gazetaro pri kontraŭreligiaj persekutoj en Sovetio. El lingva vidpunkto, oni ne rajtas nomi la libreton valora akiro por nia literaturo, kvankam ĝi estas facile komprenebla, malgraŭ sufiĉe multnombraj nekorektaĵoj. Prijuĝante la enhavon oni devas konstati, ke la argumentado estas tre manka, kaj pro troa klopodado pruvi neekziston de kontraŭreligiaj persekutoj, nur sukcesas veki, eĉ ĉe senreligia Eŭropano, la senton ke ne estas eble en Sovetio esti liber-pensanto, se tiu koncepto ankaŭ ampleksas liberan ekzercon de iu kulto sen revenĝo iuspeca de la aŭtoritato. Kiu tro volas pruvi, ofte konvinkas pri la malo. 
— Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)

Vivu la stel' redakti

Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 1956(?)

 
 Plaĉa kantaro dividita en kvar partoj. La unua konsistas el 9 Esperantaj kantoj, komencante per nia himno «La Espero» — Vivu la Stel', kiu titoligas la broŝuron, okupas la duan lokon, sendube pro la deviga respekto al nia Majstro—. La dua parto, la plej longa, ampleksas 83 poeziaĵojn, kie diversaj Svedoj kaj alinordlandanoj varme sopiras al suno, al maro, al somero, al arbaro, al malproksimaj ravaj landoj... Kelkaj el tiaj verkoj estas ja konataj, (Ekz: Maristo Jonsson, Nigra Rudolfo ); sed tio pruvas la akcepton de la Esperanta publiko. Tria parto, pli mallonga, entenas 4 religiajn psalmojn, tradukitaj de Magda Carlsson, kaj la kvara prezentas al ni la naciajn himnojn de la kvin Skandinavaj ŝtatoj por brile fermi la broŝuron.

La enkonduko deklaras ke la kompilintoj volas: «Gajigi kaj agrabligi la kunvenojn». Mi certigas ke, krom tio, ili sukcesos lernigi bonan lingvon kaj konatigi kun la simpatiaj nordaj samideanoj. Malgraŭ ke la tradukintoj estas multaj — 18 entute — ĝenerale ili bone konas la metion kaj la libreto prezentas sufiĉan unuecon. Mi nur dezirus kelkajn klarigojn pri la neesperantaj vortoj. Sub la paĝo BO estas du; sed... Svede! Mi min demandas kiel reagos la legantoj de «Fritiof kaj Carmencita» antaŭ verso kaj duono en hispana lingvo (ĝi estas Argentina sceno).

Papero kaj presado estas ne riproĉeblaj, kaj mi esperas ke la grupoj kaj unuopaj esperantistoj rapidos ĝin aĉeti. Certe ili ne pentos. 
— Amalia Núñez Dubús. Boletín n092-093 (sep 1956)

W redakti

X redakti

Y redakti

Z redakti

Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj redakti

Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj. Eld. R. A. Ĉech, Vieno, 1922?

 
 Plena kurso de Esperanto , kun la tu ta ekzercaro fundamenta de D-ro Zamenhof, en Esperanto kaj en ĉeĥa lingvo. La merito de ĉi tiu eldono estas, ke per la graveco de ĝia eldonnombro (20.000 ekz.) kaj per ĝia presigo sur tute ordinara ĵurnala papero, ĝi atingis tre malmultekostan prezon. Tre certe tiu eldono multe helpos la propagandon en la Ĉeĥoslovaka respubliko 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj redakti