Julio Baghy

hungara Esperanto-verkisto kaj aktoro
(Alidirektita el Julio BAGHY)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Julio BAGHY (hungare Baghy Gyula IFA:[ˈbɒɡi ˈɟulɒ], pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo; naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj ankaŭ aktoro en sia junaĝo.

Julio Baghy

Portreta foto kun aŭtografo, ĉ. 1925
Persona informo
Aliaj nomoj Jobo, Paĉjo
Naskiĝo 13-an de januaro 1891
en Szeged, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de marto 1967
en Budapeŝto, Hungario
Mortokialo malsano
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Julio Baghy
Okupo
Okupo aktoro • romanisto • poeto • eldonisto • esperantistoverkisto
Esperanto
Verkis en Esperanto liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj Cseh-metoda instruisto
Akademiano vicprezidanto de AE
Esperantistiĝis en 1911
vdr

Naskita en Aŭstrio-Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.

Lia vivo redakti

Juneco redakti

Baghy naskiĝis en 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, al familio de hungaroj. Lia patro estis drama aktoro; lia patrino estis teatra sufloro. En 1894, lia fratino naskiĝis, sed mortis post kelkaj monatoj.

Post siaj lernejaj studoj, en 1908 ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton, kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin.

En 1913, Baghy edziĝis kun virino, kiu baldaŭ naskis filinon.

Unua mondmiliito redakti

La Unua mondmilito (1914–1918) rompis lian aktoran karieron. En 1915, Baghy estis konskripciita al la armeo de Aŭstrio-Hungario, kiu fine estis venkita. Tuj post konskripcio, en la septembro de 1915, li estis kaptita de la armeo de Rusio, kontraŭ kiu militis Aŭstrio-Hungario.

Dum ses jaroj (1915–1920), li devis pasigi for de sia patrujo en militkaptiteco en Siberio, kaptita Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj; tiu sperto estas priskribita, novele, en lia novelo Kiel Mihok instruis angle.

Gvidado de Esperanta movado dum la intermilita epoko redakti

 
Karikaturo de Julio Baghy fare de Serge Sire (aperis en La Ondo de Esperanto en 2006 n-ro 3, ilustraĵo por La Grupfeino, novelo de Julio Baghy)
 
La memortabulo omaĝe la Julio Baghy en Pécs, en la Esperanto-parko (2010)

Post la Unua mondmilito, la venkita Aŭstrio-Hungario malfondiĝis, kaj Hungario iĝis sendependa. Reveninte al Hungario post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado. Li instruis multajn diversgradajn kursojn, gvidis Esperanto-Rondon Amikan, kaj aranĝis literaturajn vesperojn.

Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado li ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la Esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.

Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933).

En 1939, Baghy mem iĝis ano de Akademio de Esperanto.

La Dua Mondmilito kaj poste redakti

 
La tombo de Julio Baghy en Budapeŝto

En la septembro de 1939, la Dua Mondmilito ekis. Baghy ree suferis pro la milito; li perdis lian filinon. Hungario, aliancita kun Nazia Germanio, eventuale estis venkita.

Postmilite, Hungario, kune kun aliaj landoj en centra-orienta Eŭropo, iĝis komunisma lando, kaj fondiĝis la Hungara Popola Respubliko. Dum la jaroj de Malvarma Milito, estis malfacile komuniki kun eksterlandanoj, kaj Baghy ne plu povis travojaĝi Eŭropon kaj gvidi la Esperanto-movadon. Dum tiu epoko, pro manko de mono, Baghy provizore laboris kiel policano.

En 1956, la Esperanto-movado reviviĝis en Hungario. Baghy ĉeestis ĉe la Universala Kongreso en Kopenhago en 1956.

En 1958, Baghy feliĉe retrovis sian perditan filinon en Ĉeĥoslovakio. Li malsaniĝis en 1961, sed li daŭre ĉeestis ĉe Universalaj Kongresoj (1959, 1961, 1963, 1966).

Baghy fine mortis en la 18-a de la marto de 1967 en Budapeŝto, je la aĝo de 76 jaroj. Li estis enterigita en la tombejo Kerepesi (hungare Kerepesi úti temető) en Budapeŝto.

Resumo el la biografia resumo redakti

  • 1891, naskiĝo en familio de geaktoroj
  • 1894, naskiĝo de fratino, kiu post monatoj mortiĝas, kio afliktegas Julion
  • 1896, eklegado kaj malkonstanta lernado
  • 1903, influo de du libroj, Don Kiĥoto (Cervantes) kaj Koro (Edmondo de Amicis)
  • 1908, eklernado aktore kaj ekverkado
  • 1909, ekkono pri Esperanto
  • 1910, eklaboro profesie teatre
  • 1911, eklerno de Esperanto
  • 1913, edziĝo kaj naskiĝo de filino
  • 1915, soldato; septembre kaptita al Rusio: en kaptitejoj instruis Esperanton kaj agadis kaj teatre kaj verkade
  • 1920, reveno hejmen malsana porĉiame, familio disiĝis
  • 1921, ekaktivado esperantisme
  • 1922, fondo kun Kalocsay kaj Teodoro Schwartz de Literatura Mondo, ekveturis por disvastigi Esperanton
  • 1923 UK en Nurenbergo
  • 1924, edziĝo al Elizabeta Zsiros (1891-1977) kiu ege kunlaboros kun li
  • 1925, UK en Ĝenevo
  • 1929, UK en Budapeŝto
  • 1930, UK en Oksfordo
  • 1930-38, traveturado de tuta Eŭropo por gvidi kursojn
  • 1932, UK en Parizo
  • 1933, Zamenhofaĵoj en Varsovio
  • 1935, malfacilaĵoj pro Horthy-reĝimo en Hungario, UK en Romo
  • 1936, UK en Varsovio
  • 1939, akademiano, pro Dua Mondmilito malfacilaĵoj kaj perdo de la filino
  • 1950, periodo de Granda Silento, malfacilas rilatoj kun eksterlandanoj, provizore laboris kiel policano
  • 1956, revivigo de la Esperanta Movado en Hungario, UK en Kopenhago
  • 1958, reaperis la perdita filino en Ĉeĥoslovakio
  • 1959, UK en Varsovio
  • 1961, UK en Harogato, diversaj malsanaj periodoj
  • 1963, UK en Sofio
  • 1966, UK en Budapeŝto
  • 1967 morto en marto[1]:119–126

Verkoj redakti

Baghy verkis multe, ĉefe en Esperanto (krom junaĝaj hungarlingvaj literaturaĵoj). Lia verkaro inkluzivas poemojn, novelojn, romanojn, kaj teatraĵojn; li ankaŭ tradukis hungarlingvajn verkojn en Esperanton. Du el liaj verkoj ricevis akademiajn premiojn. Multaj liaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj lingvoj.

 
 Baghy, karese nomata Paĉjo, esprimis sentojn, kiuj dekomence estis karaj al la esperantistoj… Li evitis ligi sin al konataj politikaj-ideologiaj pozicioj kaj tiamaniere helpis al la meza nepolitikema esperantisto identigi sin kun lia idealo de homa frateco. 
— Ulrich Lins

Baghy kiel poeto redakti

Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.

Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la Vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimado de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La Vagabondo Kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.

Baghy kiel prozisto redakti

Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj! (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne-eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.

En Migranta Plumo, ni trovas liajn dramprovojn. En sia verkado komence de 1930-aj (La Vagabondo Kantas, simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933)), Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al satiro, kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko La Teatra Korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.

Laŭ alfabeta ordo redakti

Listo de verkoj
Jaro Titolo Priskribo Eldonejo Paĝoj
1922 Bukedo E.R.A. 15
1923 Preter la Vivo Poemaro Budapeŝto: Literatura Mondo 124
1925 Viktimoj romano el la vivo de siberiaj miltkaptitoj Budapeŝto: Hungara Esperanto Instituto 162
1926 Pilgrimo poemaro Budapeŝto: aŭtoro 124
1927 Dancu Marionetoj! novelaro Budapeŝto: aŭtoro 173
1929 Migranta Plumo teatraĵoj, noveletoj, poemoj Budapeŝto Hungarlanda Esperanta Societo 158
1930 Hura!: Ne romano, nur grimaco satira romano Budapeŝto: Literatura Mondo 411
1931 Printempo en la Aŭtuno rakonto pri dolĉe melankolia rakonto Kolonjo: Heroldo de Esperanto 113
1933 Sur Sanga Tero mozaikromano. Daŭrigo de la romano Viktimoj Budapeŝto: Szalai 264
1933 La Vagabondo Kantas simplaj versoj Budapeŝto: Szalay 59
1933 Verdaj Donkiĥotoj satira romano Budapeŝto: Szalay 221
1934 La Teatra Korbo senpretenda babilado Leiden 110
1937 La Verda Koro facila romaneto el la vivo de Esperantistoj en Siberio por komencantoj, por daŭrigaj kursoj Budapeŝto 97
1939 Heredaĵo Ŝanhajo: La Verda Librejo
1958 Sonĝe sub Pomarbo triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj La Laguna: Régulo 111
1966 Ĉielarko versa reverko de fabeloj de 12 popoloj
1967 Eterna Printempo 22 folioj
1970 Aŭtuna Foliaro poemaro Osako: Pirato 153
1977 En Maskobalo kvin unuaktaĵoj Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio 141
1977 Metodiko - demandaro kolekto de demandoj kaj respondoj por gvidantoj de esperanto-kursoj Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio 44

Pri li redakti

  • Arĝenta Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Literatura Mondo, 1937, 327 p.
  • William Auld, Facetoj de Esperanto, Londono, Brita Esperanto-Asocio, 1976, 51 p.
  • Marjorie Boulton, Poeto Fajrakora, la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.
  • Ivo Lapenna, Ulrich Lins, Tazio Carlevaro, Esperanto en Perspektivo, faktoj kaj analizoj pri la internacia lingvo, Londono, Rotterdamo, UEA, 1974, XXXI, 844 p.
  • Ora Duopo, jubilea libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapest, Hungara Esperanto-Asocio, 1966, 183 p.[1]:143–144

Bildaro redakti

Rete legeblaj verkoj redakti

Kantoj kaj poemoj redakti

  • Estas mi Esperantisto
  • Ran-kvarteto

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Marjorie Boulton, Poeto fajrakora: la verkaro de Julio Baghy, Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1983.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Julio Baghy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»