Tempolinio de la okazaĵoj antaŭ la Dua Mondmilito
Jen listo de la okazaĵoj antaŭ la Dua Mondmilito:
- 30-a de januaro: Hitlero estis nomumita kanceliero en la enpovigo de la Machtergreifung de la Tria Regno.
- 27-a de februaro: Incendio de la "Reichstag".
- 22-a de marto: Ekfunkciiĝis la Koncentrejo Dachau, modelo kaj prototipo por la venontaj koncentrejoj.
- 23-a de marto: Oni aprobis en la Nazia Germanio la leĝon kiu permesas al la registaro aprobi leĝojn sen neceso de aprobo fare de la germana parlamento kaj sen la aprobo de la Ŝtatestro.
- 27-a de marto: Japanio iris for el la Ligo de Nacioj.
- 1-a de aprilo: Hitlero instigis al bojkoto de nazioj kontraŭ la negocoj de judoj. Tiu estis konsiderata la unua agado planita landskale kontraŭ la judoj.
- 7-a de aprilo - La unua kontraŭ-juda leĝo en Germanio estas publikigita - limigante la proporcion de judaj studentoj en altlernejoj (Numerus Clausus) kaj forpelante judojn de ŝtatservo.
- 21-a de aprilo - Nova leĝo malpermesas koŝeran buĉadon.
- 20-a de julio: Konkordato inter Germanio kaj Vatikano.
- 25-a de aŭgusto - Subskribo de la Haavara (hebree, "transigo") interkonsento inter la germanaj ekonomiaj aŭtoritatoj kaj la Cionisma Movado en Germanio kaj la Banko de Anglo-Palestino.
- 14-a de oktobro: Germanio forlasas la Ligon de Nacioj kaj specife eliĝis la Konferenco de Senarmigado, ĉar ĝi jam estis komencinta sian rearmigadon.
- 26-a de januaro: Germanio kaj Pollando subskribis la Pakton por ne-agreso inter Germanio kaj Pollando, kun validigo de dek jaroj.
- 24-a de marto: La registaro de la Tria Regno retiris la germanan civitanecon al la judoj.
- 14-a de junio: En Venecio okazis la intervjuo inter Hitler kaj Mussolini.
- 30-a de junio: Nokto de la longaj tranĉiloj, nome centoj da politikaj murdoj ene de la propra partio.
- 25-a de julio: En Aŭstrio estis murdita la kanceliero Engelbert Dollfuss. Malsukceso de la nacisocialisma puĉo.
- 2-a de aŭgusto: En Germanio mortis Hindenburg.
- 18-a de septembro: Sovetunio eniris en la Ligo de Nacioj.
- 13-a de januaro: Referendumo en Sarlando: la aligo al Germanio akiris 90% de la voĉoj.
- 9-a de marto: Oni anoncis la konstituon de la Germana Aerforto, kontraŭ la ĝistiamaj pactraktatoj.
- 16-a de marto: Restarigo de la deviga militservo en Germanio.
- 17-a de aprilo: La Konsilantaro de la Ligo de Nacioj kondamnis la germanan rearmigon.
- 15-a de septembro: Promulgo de la Nurenbergaj leĝoj, nome serio de leĝoj de rasa kontraŭjuda apartigo en la Germanio.
- 3-a de oktobro: La Itala Reĝlando invadis Abisinion.
- 11-a de oktobro: la Ligo de Nacioj kondamnis Italion.
- 9-a de majo: La Itala Reĝlando aneksis Abisinion.
- 12-a de julio: Ekfunkciiĝis la nazia koncentrejo Sachsenhausen.
- 15-a de julio: La Ligo de Nacioj nuligis la kondamnojn kontraŭ la Itala Reĝlando.
- 17-a de julio: En Hispana Maroko, militista ribelo komencas la Hispanan Enlandan Militon.
- 27-a de julio: Mussolini kaj Hitler eksendis militan ekipaĵaron al la ribeluloj en Hispanio.
- 25-a de oktobro: Formala kreo de la Akso Romo-Berlino. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Italio, nome Galeazzo Ciano, vizitis Germanion, kaj subskribis la interkonsenton kiu plifirmigis la sintenojn kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio.
- 1-a de novembro: En Romo, Benito Mussolini proklamis la interkonsenton de la Pakto Romo-Berlino.
- 18-a de novembro: La Itala Reĝlando kaj Germanio agnoskis la registaron de Francisco Franco en Hispanio.
- 25-a de novembro: Japanio kaj Germanio subskribis la Antikominternan pakton.
- 21-a de marto - Publikigo de la encikliko Mit brenneder sorge en kiu Pio la 11-a kondamnas rasismon kaj faŝismon.
- 26-a de aprilo: Bombardado de Gerniko
- 28-a de majo: Neville Chamberlain estis nomumita ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
- 7-a de julio: Okazis la Incidento sur ponto de Marko Polo, en sudoriento de Pekino. Batalo inter la ĉinaj kaj japanaj trupoj, kio okazigis la rekomencon de la japan-ĉina milito.
- 16-a de julio - Establo de la koncentrejo Buchenwald
- 25-a de septembro: Vizito de Mussolini al Berlino.
- 6-a de novembro: La Itala Reĝlando aliĝis al la Antikominterna pakto.
- 11-a de novembro: La Itala Reĝlando foriris el la Ligo de Nacioj.
- 14-a de decembro: La japana armeo konkeris Nankinon. Post tio okazis la Masakro de Nankino.
- 4-a de februaro: Hitler ekhavis la regadon super la germana armeo.
- 12-a de februaro: Hitler kunvokis la aŭstrian kancelieron, Kurt Schuschnigg al Berchtesgaden.
- 18-a de februaro: Komenciĝis la Bombardado de Ĉongĉingo.
- 11-a de marto: Schuschnigg demiziis. Formado de registaro prezidita de la nazia Arthur Seyss-Inquart.
- 12-a de marto: La germanoj eniris en Vienon.
- 13-a de marto: Germanio kaj Aŭstrio estis unuigitaj en unusola ŝtato pere de la Anschluss.
- 23-a de marto: Forigo de oficiala rekono de la germanaj aŭtoritatoj de judaj organizoj en la teritorioj de la Tria Regno.
- 24-a de aprilo: Ordo registri la posedaĵon de la judoj en la Reich.
- 24-a de aprilo: En Karlovy Vary, la germanoj de Sudetio (Ĉeĥoslovakio), esprimis siajn postulojn en kongreso.
- 26-a de aprilo: Publikigo de ordoj konfiski judan posedaĵon en Aŭstrio
- 3-a de majo: Vizito de Hitler al Romo.
- 9-a de junio: La estroj de la Respubliko Ĉinio okazigis la inundon de la Flava rivero, kio dronigis centojn de miloj da ĉinoj, sed tiel ili haltigis portempe la antaŭeniron de la japanoj.
- 25-a de junio: Malpermeso de judaj kuracistoj traktantaj "arjajn" pacientojn.
- 6-a de julio: La Konferenco de Évian por diskuti la situacio de rifuĝintoj el la Tria Regno kun la partopreno de reprezentantoj el 32 landoj. Ĝiaj faktaj rezultoj estis nefektivaj kaj donis instigon al la agadoj de Hitlero.
- 17-a de julio: Ordo koncerne la aldonon de la nomo "Israelo" al ĉiuj judaj viroj kaj la nomo "Sarah" al ĉiuj virinoj. Malpermeso de judoj praktiki kiel advokatoj.
- 2-a de aŭgusto: Markante la pasportojn de judoj en Germanio kun la litero J.
- 23-a de septembro: Ĝenerala mobilizo en Ĉeĥoslovakio.
- 24-a de septembro: Parta mobilizo en Francio.
- 26-a de septembro: Germana ultimato al Ĉeĥoslovakio.
- 29-a de septembro: Konferenco de Munkeno inter Hitler (Germanio), Chamberlain (Unuiĝinta Reĝlando), Daladier (Francio) kaj Mussolini (Italio).
- 30-a de septembro: Subskribo de la Munkena interkonsento, pere de kiuj Ĉeĥoslovakio lasas al Germanio la regionon de la Sudetio, de germana forta loĝantaro.
- 1-a de oktobro: Germanoj okupaciis la regionon de Sudetio.
- 2-a de oktobro: Poloj okupaciis la teritorion de Cieszyn.
- 5-a de oktobro: Demizio de la prezidanto de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš.
- 21-a de oktobro: Sekreta ordono de Hitler por okupacii la ceteron de Ĉeĥoslovakio.
- 2-a de novembro: Unua Viena Arbitracio, per kiu Hungario aneksigis la sudon de Slovakio.
- 9-a de novembro - Pogromo de Kristalnokto en la tuta teritorioj de la Tria Regno.
- 10-a de novembro: Kontraŭ-judaj rasaj leĝoj estas pasigitaj en Italio.
- 19-a de novembro: Francio agnoskis la italan aneksigon de Abisinio.
- 30-a de novembro: Emil Hácha estis nomumita prezidanto de Ĉeĥoslovakio.
- 26-a de januaro: La partio de Francisco Franco eniris en Barcelono, kio preskaŭ markis la finon de la Hispana Enlanda Milito.
- 24-a de februaro: Aliĝo de Hungario kaj Manĉukuo al la Antikominterna pakto.
- 27-a de februaro: Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando rekonas la registaron de Franco.
- 14-a de marto: Slovakio deklariĝis sendependa.
- 15-a de marto: La germanoj okupis Ĉeĥoslovakion. Hitlero eniris en Pragon. Hungario aneksigis Rutenion.
- 16-a de marto: Kreo de la Protektorato Bohemio kaj Moravio. Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando preparis militon.
- 21-a de marto: Postuloj de Germanio al Pollando, reklamantaj la aneksigon de Danzig kaj la germanan vojon tra la pola koridoro pere de translandlimaj ŝoseo kaj fervojo.
- 22-a de marto: Litovio donas al Germanio la enklavon Memel post ultimato de Hitler.
- 27-a de marto: La partio de Francisco Franco aliĝis al la Antikominterna pakto.
- 28-a de marto: La partio de Francisco Franco eniris en Madrido, kio definitive markis la finon de la Hispana Enlanda Milito.
- 1-a de aprilo: Fino de la Hispana Enlanda Milito, post kio ambaŭ partioj aliĝis respektive al ambaŭ flankoj de la Dua Mondmilito.
- 3-a de aprilo: Hitler prezentis al la germana armeo la Weissplan (Blanka Okazo), nome plano por invadi Pollandon.
- 8-a de aprilo: La Itala Reĝlando invadis Albanion. La okupacio daŭris ĝis septembro 1943.
- 11-a de aprilo: Hungario eliris el la Ligo de Nacioj.
- 12-a de aprilo: Viktoro Emanuelo la 3-a de Italio estis proklamita Reĝo de Albanio.
- 5-a de majo: La dua kontraŭ-juda leĝo en Hungario difinas kiu estas judo. Ĉi tiu leĝo tre reduktas la agadon de la judoj en la ekonomio.
- 11-a de majo ĝis 20-a de aŭgusto: Batalo de Halhin Gol inter fortoj de Sovetunio kaj Japanio.
- 13-an de majo: La ŝipo de Sankta Luiso, kun pli ol 500 rifuĝintoj, foriras de Hamburgo al Kubo .
- 23-a de aŭgusto: Oni subskribis la Pakton Ribbentrop-Molotov kun sekreta protokolo kiu establis komunan landlimon kiu implikis la aneksigon de Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio.
- 26-a de aŭgusto: La germana registaro garantias la respekton de la neŭtralecon de Belgio okaze de eŭropa milito.
- 28-a de aŭgusto: Peradklopodo fare de la gereĝoj Vilhelmina de Nederlando kaj de Leopoldo la 3-a de Belgio.