Flava Rivero

(Alidirektita el Flava rivero)

La Flava Rivero (ĉine 黄河, pinjine: Huáng Hé), nomata ankaŭ Huangho, estas rivero en norda Ĉinio. Post Jangzio (Blua Rivero) estas la dua plej longa rivero de Ĉinio kaj la sesa el plej longaj en la mondo. Ĝia longo estas 5.464 km kun akvokolekta areo de 752.443 km².[1]

Flava Rivero

ĉine 黄河

Fluo de la rivero
Fluo de la rivero
Bazaj informoj
Situo Ĉinio
Rivera reto Flava Rivero
Longeco 4 845 km
Akvokolekta areo 752 000 km²
Fluo
Fonto Gyaring-lago kaj Ngoring-lago en altebenaĵo de Tibeto
- Alteco super marnivelo 4 500 m
- Koordinatoj 35° 18′ 50″ N, 96° 13′ 57″ O (mapo)35.31391666666796.232444444444
Enfluejo Bohaj-maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 37° 44′ 41″ N, 119° 8′ 24″ O (mapo)37.744657111111119.13986205556Koordinatoj: 37° 44′ 41″ N, 119° 8′ 24″ O (mapo)
Geografio
Trairataj urboj Lanzhou, Wuhai, Baotou, Kaifeng, Jinan
Information icon.svg
vdr
Huanghemap.png

Originanta en la Baĝan Har Montaro de la provinco Ĉinghajo de Okcidenta Ĉinio, ĝi fluas tra naŭ provincoj, kaj elfluas en la Bohaj-maro proksime de la urbo Dongjing en la provinco Ŝandongo. La baseno de la Flava Rivero havas orient–okcidentan etendon de ĉirkaŭ 1900 km kaj nord–sudan etendon de ĉirkaŭ 1100 km. Ties totala akvokolekta areo estas ĉirkaŭ 795,000 km².

Ties baseno estis la naskoloko de la civilizacio de antikva Ĉinio, kaj ĝi estis la plej prospera regiono en la komenco de la Historio de Ĉinio. Estis oftaj detruegaj inundoj kaj fluej-ŝanĝoj produktitaj pro la konstanta plialtiĝo de la fluejo, foje super la nivelo de la ĉirkaŭaj kampoj.

HistorioRedakti

DinamikoRedakti

 
La Flava Rivero eliras el sia fluejo de Ma Ĝuan 1160–1225), Song dinastio.

La Flava Rivero estas unu el kelkaj riveroj kiuj estas esencaj por la ekzisto de Ĉinio. Samtempe, tamen, ĝi estis responsa pro kelkaj mortigaj inundoj, kiel la nuraj naturaj katastrofoj en la registrita historio kiuj mortigis pli ol unu miliono da personoj. Inter la plej mortigaj estis tiuj de 1332–33 dum la Dinastio Yuan, tiuj de 1887 dum la Dinastio Qing kiuj mortigis el 900 000 al 2 milionoj da personoj, kaj tiuj de 1931 (fakte nur parto de amasa nombro de inundoj de tiu jaro) kiuj mortigis 1–4 milionojn da personoj.[2]

La kaŭzo de tiuj inundoj estas la granda kvanto de fajn-grajna leŭso portita de la rivero el la Leŭsa Altebenaĵo, kiu estas konstante lasita laŭlonge de la fundo de ties fluejo. Tiu sedimentado kreas naturajn baraĵojn kiuj malrapide akumuliĝas. Tiuj subakvaj baraĵoj estis neantaŭvideblaj kaj ĝenerale nedetekteblaj. Finfine, la enorma kvanto de avoj devis trovi novan vojon al la maro, serĉante aliron malpli rezistantan. Kiam tio okazas, ĝi forsaltas tra la Nord-Ĉinia Altebenaĵo, foje farante novan kanalon kaj inundante ĉiujn agrokulturejojn, urbojn kaj grandurbojn survoje. La tradicia ĉina reago konstrui pli kaj pli altajn digojn laŭlonge de la bordojn foje kontribuis al la drasto de la inundoj: Kiam la inunda akvo trarompas la digojn, ĝi ne plu povas redreniĝi al la riverfluejo kiel okazis post normala inundo ĉar la riverfluejo estis foje pli alta ol la ĉirkaŭa kamparo. Tiuj ŝanĝoj povis okazigi la fakton ke la riverfluejo ŝanĝis tiom multe kiom ĝis 480 km, foje atingante la oceanon norde de la Duoninsulo Ŝandongo kaj foje sude.[3]

Alia historia fonto de detruegaj inundoj estis kolapso de suprariveraj baraĵoj el glacio en Interna Mongolio kun akompana subita liberigo de enormaj kvantoj de neeltenebla akvo. Estis 11 tiaj gravaj inundoj en la pasinta jarcento, el kiuj ĉiu okazigis grandajn perdojn de vivoj kaj havaĵoj. Nuntempe, eksplodaĵoj faligitaj el aviadiloj estas uzataj por rompi la glacibaraĵojn antaŭ ili iĝas danĝeraj.[4]

Antaŭ la tekniko por modernaj akvobaraĵoj venis al Ĉinio, la Flava Rivero estis tre tendenca al inundado. En la 2,540 jaroj el 595 a.K. ĝis 1946 p.K., oni registris, ke la Flava Rivero inundis 1,593 fojojn, kaj ŝanĝis sian fluejon 26 fojojn notinde kaj naŭ fojojn entute.[5] Tiuj inundoj estis kelkaj el la plej mortigaj naturaj katastrofoj iam registritaj. Antaŭ la moderna administrado de katastrofoj, kiam okazis inundoj, parto de la loĝantaro povis morti dekomence pro dronado sed ankaŭ poste multaj suferis pro sekvaj malsategoj kaj etendo de malsanoj.[6]

Antikvaj epokojRedakti

 
Flava Rivero priskribita en la Qing dynastio en ilustrita mapo (detaloj).
 
Historiaj fluejoj de la Flava Rivero.
 
Historiaj fluejoj de la Flava Rivero.

En la Ĉina mitologio, la giganto Kua Fu drenis la fluejon de la Flava Rivero kaj de la rivero Vei por satigi sian brulan soifon dum li persekutis la Sunon.[7] Jam historiaj dokumentoj el la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno[8] kaj el la Dinastio Qin[9] indikas, ke la Flava Rivero tiam fluis konsiderinde norde de sia nuntempa fluejo. Tiuj rakontoj montras, ke la rivero pasiginte Luojango fluis laŭlonge de la limo inter la provincoj Ŝanŝio kaj Henano, poste pluis laŭlonge de la limo inter Hebejo kaj Ŝandongo antaŭ elflui en la Bohaja Golfo proksime de la nuntempa Tjanĝino. Alia fluaĵoj sekvis esence la nuntempan fluejon.[5]

La rivero lasis tiujn vojojn en la jaro 602 a.K. kaj ŝanĝiĝiss kelkajn centojn de kilometrojn orienten.[8][10] Sabotado de digoj, kanaloj kaj rezervejoj kaj intenca inundigo de la rivalaj ŝtatoj estis normiga milit-taktiko dum la Militŝtata periodo.[11] Ĉar la valo de la Flava Rivero estis la ĉefa enirejo al la areoj de Kŭanĉuno kaj de la ŝtato Kin el la Nord-Ĉinia Altebenaĵo, Kin ege fortifikis la Hanguan Montopasejon; tie okazis nombraj bataloj kaj tiu estis ankaŭ grava strategia punkto protektanta la ĉefurbojn de la Han nome Ĉangano kaj Lŭojango. Grava inundo de la jaro 11 p.K. ŝajne estis tialo de la falo de la mallongdaŭra Xin-dinastio, kaj alia inundo en la jaro 70 a.K. revenigis la riveron norde de Ŝandongo esence al la nuntempa fluejo.[5]

Mezepokaj periodojRedakti

Ekde ĉirkaŭ la komenco de la 3a jarcento, la gravo de la Hangua Montopasejo estis limigita, ĉar la ĉefaj fortikaĵoj kaj militbazoj translokiĝis suprenriveren al la Kantono Tongguan. En la jaro 923 p.K., la malespera generalo Duan Ning de la Fina Liang Dinastio denove rompis la digojn, inundante 2,600 km² en malsukcesa klopodo protekti la ĉefurbon de sia regno el la Fina Tang Dinastio. Simila propono de la inĝeniero Li Ĉun de la Dinastio Song por inundigo de la malsupraj areoj de la rivero por protekti la centrajn ebenaĵojn el la Ĥitanoj estis malakceptita en 1020: fakte la Traktato de Ĉanĝuan inter ambaŭ ŝtatoj estis precize malpermesinta al la Song-oj la establadon de novaj elfosigoj aŭ la ŝanĝo de riverfluejoj.[12]

Tamen okazis trarompoj: unu en Henglong en 1034 dividis la fluejon en tri kaj ripete inundis la nordajn regionojn de Deĝoŭ kaj de Boĝoŭ.[12] La Song-oj laboris dum kvin jaroj sensukcese klopodante restaŭri la antaŭan fluejon - uzante ĉirkaŭ 35,000 dungitojn, 100,000 prizonulojn kaj 220,000 tunojn da ligno kaj de bambuo en unusola jaro[12] - antaŭ abandoni la projekton en 1041. La pli lanta rivero poste okazigis la trarompon en Ŝanghu kiu sendis la ĉefan fluejon norden al Tjanĝino en 1048.[5]

En 1128, la trupoj de la Song-oj rompis la sudajn digojn de la Flava Rivero kiel klopodo haltigi la antaŭenirantan armeon de la dinastio Jin. La rezultinta grava riverŝanĝo permesis al la Flava rivero kapti la alfluantojn de la rivero Huai.[13] Por la unua fojo en la registrita historio, la Flava Rivero ŝanĝis komplete suden de la Duoninsulo Ŝandongo kaj alfluis en la Flavan Maron. Ĉirkaŭ 1194, la elfluo de la rivero Huai estis blokita.[14] La formado de sedimentaj kuŝejoj estis tia ke eĉ post la Flava Rivero poste ŝanĝis sian fluejon, la Huai ne plu fluis laŭlonge de sia historia fluejo, sed anstataŭe, ties akvo alfluis al la lago Hongze kaj poste suden al la rivero Jangzio.[15]

Inundo en 1344 revenigis la Flavan Riveron suden de Ŝandongo. La dinastio Ĝuan estis dekadenca, kaj la imperiestro devigis enormajn laborteamojn al konstruo de novaj digoj por la rivero. La teruraj kondiĉoj helpis nutri ribelojn kiuj kondukis al la fondo de la dinastio Ming.[3] La fluejo ŝanĝiĝis denove en 1391 kiam la rivero inundis el Kajfengo ĝis Fengjango en Anhujo. Ĝi estis finfine stabilita fare de la eŭnuko Li Ksing pere de publikaj vorkoprojektoj post la inundo de 1494.[16] La rivero inundis multajn fojojn en la 16a jarcento, ekzemple en 1526, 1534, 1558, kaj 1587. Inundoj kiuj tuŝis la malsupran parton de la rivero.[16]

La inundo de 1642 estis hom-farita, okazigita kiel klopodo de la guberniestro de Kajfengo de la Dinastio Ming kiu intencis uzi la riveron por detrui la kamparanan ribelon de Li Ziĉeng kiu estis sieĝanta la urbon dum la antaŭaj ses monatoj.[17] Li direktis siajn homojn rompi la digojn kiel klopodo inundi la ribelulojn, sed li detruis sian propran urbon anstataŭe: oni ĉirkaŭkalkulas, ke la inundo kaj la sekvaj malsatego kaj plago mortigis 300,000 el la iama loĝantaro de la urbo de 378,000.[18] La iam prospera urbo estis preskaŭ abandonita ĝis la rekonstruo dum la regado de la imperiestro Kangksi en la Dinastio Qing.

Modernaj epokojRedakti

 
La soldatoj de la Ĉina Naciisma Armeo dum la inundoj de 1938 de la Flava Rivero.

Inter 1851 kaj 1855,[5][14][16] la Flava Rivero revenis norden inter la inundoj okazigitaj de la Niena kaj Tajpinga ribeloj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke la inundo de 1887 mortigis inter 900,000 kaj 2 milionoj da personoj,[19] kaj estas la dua plej mortiga natura katastrofo en la historio (senkalkuli malsategojn kaj epidemiojn). La Flava Rivero pli malpli adoptis sian nuntempan fluejon dum la inundo de 1897.[14][20]

La inundo de 1931 mortigis ĉirkaŭkalkule 1,000,000 ĝis 4,000,000,[19] kaj estas la plej mortiga natura katastrofo en la historio (senkalkuli malsategojn kaj epidemiojn).

La 9an de junio 1938, dum la Dua japana-ĉina milito, Naciistaj trupoj sub la regado de la generalo Ĉiang Kai-ŝek malfermis la dugojn revenigante la riveron apud la vilaĝo de Huaĝuankoŭ en Henano, okazigante tioj kio estis nomita de la kanada historiisto, Diana Lary, "milit-okazigita natura katastrofo". La celo de la operaco estis haltigi la antaŭeniron de la japanaj trupoj sekvante la strategion "uzi akvon kiel surogato de soldatoj" (ĝiŝui daibing). La inundo de 1938 de areo kovranta 54000 km² kostis el 500,000 ĝis 900,000 ĉinajn vivojn, kaj nekonatan nombron de japanaj soldatoj. La inundo evitis, ke la Japana Armeo kaptu Ĝengĝoŭon, en la suda bordo de la Flava Rivero, sed ne malsukcesigis ilin atingi sian celon konkeri Vuhanon, kiu estis tiam la provizora sidejo de la Ĉinuja registaro kaj setliĝi borde la rivero Jangzio.[21]

GeografioRedakti

 
Kantono Zoigê, Siĉuano.

Laŭ la Ĉina Esplorsocieto, la fonto de la Flava Rivero estas en 34° 29' 31.1" N, 96° 20' 24.6" Or en la Baĝanhara Montaro proksime de la orienta bordo de la Ĝuŝua Tibeta Aŭtonoma Prefekturo. La fontaj alfluantoj drenas en la lagoj Gjaring kaj Ngoring en la okcidenta bordo de la Gologa Tibeta Aŭtonoma Prefekturo alte en la Baĝanhara Montaro de Ĉinghajo. En la Zoige Baseno laŭlonge de la limo kun Gansuo, la Flava Rivero turnas nordokcidenten kaj poste nordorienten antaŭ turni suden, kreante la areon nomata "Ordosa Meandro", kaj poste fluas ĝenerale orienten tra la Nord-Ĉina Altebenaĵo ĝis la Golfo de Bohajo, dreninte basenon de 752 443 km² kiu havigas al 140 milionoj da personoj trinkakvon kaj irigacion.[22]

La Flava Rivero pasas tra sep nuntempaj provincoj kaj du aŭtonomaj regionoj, nome (el okcidento orienten) Ĉinghajo, Gansuo, Ningŝjao, Interna Mongolio, Ŝenŝjio, Ŝanŝjio, Henano kaj Ŝandongo. Gravaj urboj laŭlonge de la nuntempa fluejo de la Flava Rivero estas (el okcidento orienten) Lanĝoŭo, Jinĉŭano, Vuhajo, Baŭtoŭo, Lŭojango, Ĝengĝoŭo, Kajfengo kaj Ĝinano. La nuna elfluejo de la Flava Rivero estas estas en la Kantono Kenli, Ŝandongo.

La Flava Rivero estas komune dividita en tri etapoj. Tiuj estas pli malpli la nordoriento de la Tibeta Altebenaĵo, la Ordosa Meandro kaj la Nord-Ĉinia Altebenaĵo. Tamen, diversaj fakuloj havas diferencajn opiniojn pri kiel oni dividu la tri etapojn.

ElfluoRedakti

 
La Nord-Ĉinia Altebenaĵo estas montrita malhele. La lasta fluejo de la Flava Rivero estas indikita hispanlingve kiel "Río Amarillo".

La rivero fontas sur la Tibeta Altebenaĵo, ĉirkaŭ 200 km norde kaj meze de rekta linio inter Lasao kaj Sinino. Tie situas la montaro Kunlun (ankaŭ Kunlun ShanKuenlun) ĉirkaŭ 450 km oriente de la fonta areo de Jangzio, okcidente de du lagoj (Ngoring Tsho kaj Kyaring Tsho) kaj nordokcidente de Stela maro (Singsuhai) – roka-stepa areo.

RiverfluoRedakti

La Flava Rivero trafluas de la fonto ĝis la du menciitaj lagoj, poste ĝi fluas ĉefe orienten sub la nomo ’’Ma Chhu’’ en zigzago tra forte tordita altmontara valo kun multnombraj ravinoj ĝis Lanĝoŭo (ankaŭ Lanĉou). Tie ĝi kurbiĝas al nordoriento, krucas la Ĉinan Muregon kaj fluas plu tra la Nord-Ĉinia Altebenaĵo. Tie ĝi ĉirkaŭfluas la zonon Ordos en Interna Mongolio (areo, apartenanta al Ĉinio) kun granda kurbo kaj denove krucas sude la Grandan Muron, kie Fenho alfluas. Poste la rivero trafas en grandan baraĵlagon, en kiun ankaŭ la rivero Vei alfluas. Ĉe la lago la la rivero havas la angulon de 90° kaj plufluas al orienten kaj trafluas la provincon Ŝenŝjio kaj forlasas ravinriĉan montaron kaj atingas leŭsan ebenaĵon. Ĉirkaŭ 45 km post la urbo Kaifeng (aŭ Khaifung) la fluo turniĝas nordorienten kaj trafluas malaltebenaĵon kaj ĉirkaŭ 500 km post Kaifeng atingas la Flava Rivero inter Tianjin kaj la duoninsulo Ŝandongo la golfon de Peĉili (ankaŭ ĉiliBohai), parton de Flava Maro.

Sedimentoj, baraĵlagoj kaj aluvioj (riveraj alportaĵoj)Redakti

 
La etendo de la delto de la Flava Rivero ekde 1989 ĝis 2009 en saltoj de kvin jaroj.

La Flava Rivero kunportas multan leŭson, kion bonvenigas la agrikulturo, sed la erozio kaj sedimentiĝo kaŭzas damaĝojn. La leŭsa koloro donis la nomon de la rivero. La Flava rivero havas surmonde inter la grandaj riveroj la plej grandan ŝvebaĵo-kunportan kapablon (averaĝa sedimenta livero: 35 kg/m³). Tio kaŭzas la malfaciligon de la ŝiptrafiko ĉe malaltebenaĵoj; la baraĵlagoj havas mallongan vivdaŭron pro la aluviiĝo, kio plenigas ilin.

Sur la Nord-Ĉinia Altebenaĵo, la fluejo de la rivero jam pli altas ol la ebenaĵo pro la sedimentiĝo. La sekvoj estas la ĉiujare aperintaj grandaj inundaj katastrofoj kaj la oftaj translokiĝoj de la fluejoj. Malnovaj mapoj pruvas, ke la rivero ŝanĝis ekde 602 a.K. jam naŭfoje la maralfluon. La lasta granda translokiĝo okazis en 1855. Poste oni konstruis digojn por eviti la ofte aperantajn altakvojn. Ekde tiam la Flava rivero fluas inter 10 m altaj digoj en fluejo, kiu altas ĉirkaŭ 5 metrojn super la nivelo de la ĉirkaŭa ebeno, tiel barante alflui la alfluantojn. Tiuj digoj ne estis sukcesaj, ĉar la „subjugita“ rivero serĉas ĉiam denove sian vojon kaj ofte superfluas eĉ la digojn.

La forta sedimentiĝo kaŭzis la teropligrandiĝon ĉe la rivera elfluejo. Nuntempe atingas la maron nur ĉirkaŭ 30% de la rivera akvokvanto pro la forta elprenoj por akvumado, trinkakvo, industrio. Tio kaŭzas la elsekiĝon dum duonjaro ĉe la lasta rivera regiono kaj la malaltiĝon de la grundakva nivelo.

La rivero estas interligita per la Imperiestra kanalo al Jangzio.

FaŭnoRedakti

FiŝojRedakti

 
La paradiza fiŝo estas bone konata en la akvaria ŝatokupo kaj ĝi originiĝas el riverbasenoj de Orienta Azio, kiel tiu de la Flava Rivero.

La baseno de la Flava Rivero estas riĉa en fiŝoj, kaj hejmo de pli ol 160 indiĝenaj specioj en 92 genroj kaj 28 familioj, kiel 19 specioj kiuj ne troviĝas aliloke en la mondo (endemiaj).[23][24] Tamen, pro habitatoperdo, poluado, enmetitaj specioj kaj troa fiŝkaptado multaj el la indiĝenaj specioj estis malpliiĝintaj aŭ eĉ malaperintaj entute; kelkaj estas agnoskitaj kiel minacitaj en la Ĉina Ruĝa Listo.[23][25] Akvobaraĵoj kaj iliaj rezervejoj pliigis la habitaton por specioj malrapidaj kaj de statecaj akvoj, dum ĝi malpliigis speciojn de fluantaj akvoj kaj malhelpis la supren-malsupren reproduktan migradon de aliaj.[23][25] En la 2000-aj jaroj, nur 80 indiĝenaj fiŝospecioj en 63 genroj kaj 18 familioj estis registritaj en la baseno de la Flava Rivero.[23] Kontraste, enmetitaj fiŝospecioj pliiĝis kaj en abundo kaj en nombro da specioj; nur unu enmetita fiŝospecio estis registrita en la 1960-aj jaroj, sed ĉirkaŭ la 2000-aj jaroj estis jam 26.[23]

Kiel tipe en riveroj de Azio, Ciprinedoj estas pro multo la plej diversa familio en la baseno de la Flava Rivero. Pli ol 85 ciprinedoj estis registritaj en tiu baseno, same specioj kiuj ankoraŭ estas kaj specioj kiuj jam ne plu estas. Aliaj tre diversaj familioj estas la Nemaĥeiledoj (pli ol 20 specioj), gobioj (ĉirkaŭ 15 species), Kobitedoj (ĉirkaŭ 10 specioj) kaj bagredaj katfiŝoj (ĉirkaŭ 10 specioj).[23] Kvankam estas specioj kiuj troviĝas tra multo de la rivero, kelkaj havas pli limigitan teritorion. Por ekzemplo, la plej supraj, plej altaj partoj de la Tibeta Altebenaĵo havas relative malmultajn indiĝenajn speciojn, notinde neĝotrutojn kaj parencaj (Gymnocypris, Gymnodiptychus, Platypharodon kaj Schizopygopsis), kaj Triplophysa.[26] El la 18 endemioj de la baseno de la Flava Rivero, 12 estas (aŭ estis) troveblaj en la supra parto.[23] Tiuj partikulare iĝis minacitaj kaj la fiŝofaŭno en multaj supraj akvejoj estas nune dominataj de enmetitaj salmonedoj.[23][26] Kontraste, la plej malsupra parto de la rivero kaj ties delto estas hejmo de multaj fiŝoj de saleta akvo aŭ eŭrihalenaj specioj, kiel gobioj (kvankam estas ankaŭ veraj nesalakvaj gobioj en la Flava Rivero), "Lateolabrax", Pleŭronektoformaj kaj Takifugu.[23]

Fiŝkaptado restas grava aktiveco, sed la kaptokvanto estis malpliiĝanta. En 2007, oni notis, ke 40% malpli da fiŝoj estis kaptitaj en la Flava Rivero kompare kun pli fruaj kaptoj.[25] Grandaj Ciprinedoj (Chanodichthys erythropterus, Chanodichthys mongolicus kaj Megalobrama amblycephala) kaj grandaj katfiŝoj (Silurus asotus kaj Silurus lanzhouensis) estas ankoraŭ tie, sed la plej grandaj specioj, nome Elefanta fiŝo, kalugo kaj Jangzia acipensero, ne estis registritaj el la baseno de la Flava Rivero en ĉirkaŭ 50 jaroj.[23] Aliaj specioj kiuj subtenas gravajn fiŝkaptejojn estas la Parabramis, la Plekogloso, Ĉina perko, Protosalanx, Channa argus, Azia marĉangilo kaj aliaj.[23]

AkvobredadoRedakti

 
La Revesa testudo (enbilde) kaj la Ĉina molkarapaca testudo estas indiĝenaj de la Flava Rivero, sed ankaŭ estas bredataj grandnombre.

la Flava Rivero estas ĝenerale malpli taŭga for akvokulturo ol la riveroj de centra kaj suda Ĉinio, kiel la Jangzio aŭ la Perlorivero, sed akvokulturo estas praktikata ankaŭ en kelkaj areoj laŭlonge de la Flava Rivero. Grava akvokultura areo estas la riverborda ebenaĵo en Ksingjang, supren el Ĝengĝoŭo. Ekde la disvolvigo de fiŝejoj komencita en la riverbordo de Ksingjang kaj en Vangkun en 1986, la fiŝlagaj sistemoj en Vangkun kreskiĝis al la totala grando de 15,000 mu (10 km2), kio faras ĝin la urbo de plej granda akvokultura centro en Norda Ĉinio.[27]

Du testudaj specioj estas indiĝenaj de la baseno de la Flava Rivero: nome la Revesa testudo kaj la Ĉina molkarapaca testudo.[28] Ambaŭ specioj — sed speciale la molkarapaca — estas amplekse bredataj kiel nutrofonto.[29] Variaĵo de la Ĉina molkarapaca testudo populara inter ĉinaj manĝemuloj estas nomata Testudo de la Flava Rivero (黄河鳖). Nuntempe plel el la Testudoj de la Flava Rivero manĝataj en ĉinaj restoracioj venas el testudobredejoj, kiuj povas aŭ ne esti proksime al la Flava Rivero. En 2007, oni ekkonstruis en Vangkun, Henano, grandan farmon por bredi tiun testudvariaĵon. Kun kapablo bredi 5 milionojn da testudoj jare, oni esperis, ke tiu instalaĵo estu la plej granda testudfarmo de Henano por tiu tipo.[30]

La granda, tute akvoloĝanta Ĉina giganta salamandro, specio kiu estis malpliiĝanta draste ĉefe pro persekutado kiel nutrofonto kaj por tradicia medicino, estas indiĝena de la basenoj de la Flava Rivero kaj de aliaj ĉinaj riveroj. Ĝi estas bredata en grandaj nombroj en kelkaj partoj de Ĉinio kaj genetikaj studoj montris, ke la kaptita salamandraro estas ĉefe indiĝena de la baseno de la Flava Rivero. Ĉar tiuj estis ofte liberigitaj reen en la naturo, la flavrivera tipo de Ĉina giganta salamandro estas disvastigita en aliaj partoj de Ĉinio, kio iĝas genetika problemo por la aliaj tipoj.[31]

Antikvaj pramejoj ĉe la riveroRedakti

Kolektinte akvon el malgrandaj fluoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, la Flava Rivero fariĝis sufiĉe larĝa antaŭ la Silka Vojo. En la antikveco, kiam komercistoj venkis ĉiujn malfacilojn kaj atingis la Flavan Riveron, ili certe gapis pro la vidajo antaŭ la okuloj. La Flava Rivero kun akvo brue plaŭdanta kontraŭ la bordaj krutaĵoj baris la vojon al la vojaĝantoj.

Por transiri la riveron oni konstruis sennombrajn pramejojn ĉe la Flava Rivero en la antikveco. Multaj turistoj, interesataj de la Silka Vojo, kun granda scivolemo serĉis ilin. Estas noto, ke en Gansu-provinco estis la pramejoj Jinchengjin (GinCenggin), Jincheng (GinCeng), Linjin (Lingin) kaj aliaj. Tamen, ĉiuj antikvaj pramejoj malaperis en la historio.

Jam en la Okcidenta Handinastio (206 a.K. - 25 p.K.) ekfunkciis la pramejo Jincheng. En 81 a.K. la kortego de la dinastio starigis la prefektujon Jincheng en la nuna Xigu (Ŝjigu)distrikto de Lanzhou kaj la pramejo trovigis ĉe la bordo de la Flava Rivero. En 50 a.K. ĉirkaŭ dekmilo da militistoj-rajdistoj de la dinastio transiris la riveron tie. Nun la pramejo estas anstataŭigita per pontoj ŝoseaj kaj fervoja super la rivero.

Jinchengjin situis proksime de la nuna Fervoja Ponto super la Flava Rivero en Lanzhou. Jam antaŭ 1 400 jaroj tie troviĝis pramejo. La prefektujo eknomigis Lanzhou en la 7-a jarcento kaj sekve de tio, la pramejo Jinchengjin farigis aparte grava por iri al la okcident-aziaj landoj de la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero. Multaj gravaj diplomatoj, bonzoj, komercistoj kaj turistoj kaj regantoj de la okcidentaziaj landoj transiris la riveron per la pramejo por iri al la ĉefurbo de Ĉinio aŭ al la okcidentaziaj landoj. Antaŭ la finkonstruigo de la Fervoja Ponto super la Flava Rivero ĝi estis grava pramejo ĉe la Silka Vojo.

En Gansu-provinco estis alia fama pramejo Linjin. Gi estis superakvita en 1969 pro ekfunkciado de akvokonservejoj. Nun tie videblas la sola malgranda monto ĉe la antikva pramejo.

Pontoj super la Flava RiveroRedakti

En longa tempo oni transiris la riveron ĉefe per lignaj boatoj kaj ŝafledaj flosoj. Nur meze de la 12-a jarcento konstruiĝis la plej frua flosponto super la rivero proksime de Jinĉengjin, tio estas la ponto Ĵengŭan (Ĝenjŭan). Oni starigis 4 gigantajn ferajn fostojn ambaŭborde de la rivero, al kiuj oni ligis 6 dikajn kablojn, ĉiu 400 m longa, paralele oni enakvigis 24 gipojn kunligitajn per ŝnurego kaj fiksis ilin al la kabloj. Sur la ŝipoj oni sternis tabulojn. La flosponto estis malkonstruita ĉiujare antaŭ la inunda sezono kaj rivera glaciiĝo. Rezulte de tio, oni povis uzi la ponton nur kelkajn monatojn ĉiujare. Tamen tia ponto funkciis 530 jarojn.

Super la Flava Rivero aperis fera ponto en la komenco de la 18-a jarcento. Tiam la registaro de Qing-dinastio asignis 366 milojn da taleoj da arĝento kaj konstruigis en pli ol 3 jaroj feran ponton en la loko de la antikva ponto Ĵenĝŭan. La fera pontobaraĵo de la akvokonservejo Liujiaxia longis 250 m kaj larĝis 8 m. Kun planko el dikaj feraj platoj ĝi estas 5-spana kaj 4-piliera kaj povas elteni argon de 8 tunoj. Oni nomas gin la Unua Ponto super la Flava Rivero.

En la 1950-aj jaroj oni faris riparadon al la ponto, plifortigis ĝiajn arkajn ŝtalajn subtenilojn kaj asfaltis gin. Poste, la magistrato konstruigis ŝosean ponton proksime de gi. Post tio la fera ponto, ŝajne, funkcias ne plu kiel trafikilo, sed ĉefe kiel historia objekto.

Oni diris, ke nun super la Flava Rivero estas entute pli ol 60 ŝoseaj kaj fervojaj pontoj. Sole en Lanĵu estas 17 tiuspecaj pontoj.

Ŝafleda flosoRedakti

Ŝafleda floso iam funkciis kiel ĉefa veturilo por transiri la Flavan Riveron. Tamen, post apero de ponto super la rivero, la ŝafledaj flosoj rolis ne tiel grave kiel antaŭe. Nun nur en la turismaj lokoj en la supra baseno de la rivero oni povas vidi ŝafledajn flosojn, kiuj servas speciale por distrigo de la turistoj.

Por fari ŝafledan floson oni devas per ŝnuro ligi la preparitajn ŝafledajn sakojn al ligna framo. Granda floso konsistas maksimume el 600 tiaj sakoj kaj la malgranda el dekkelkaj. Granda ŝafleda floso, samkiel granda ŝipo, povas, transporti ĉiufoje ĉirkaŭ 30 tunojn da varoj je rapido de pli ol 200 km tage, kelkoble pli ol kamela karavano. Multaj lokaj produktaĵoj de Lanĵu siatempe transportiĝis tiamaniere al la malsupra baseno de la Flava Rivero.

La akvoelektrejo LiujiaxiaRedakti

 
Akvoelektrejo Liujiaxia.

Liujiaxia (Liŭgjaŝja) estas la unua akvoelektrejo de Ĉinio ĉe la Flava Rivero. Gia granda digo situas sudokcidente de Lanĵu je pli ol 70 km, en la sino de la montaro. La akvoelektrejo, konstruita en la 1960-aj jaroj, estas destinita ĉefe por elektro-produktado, kaj krome, ankaŭ por irigacio, fiŝbredado kaj gardado kontraŭ inundaj kaj glaciaj katastrofoj. La fabrikdomo situas duone sub la digo kaj duone en kaverno, tio estas subtera ŝtona urbeto kun areo de 200 000 kvadrataj metroj sub la riverujo je 50 m. Per lifto oni povas descendi 174 metrojn kaj atingi la domon, kie laboras 5 generatoroj. La centra regadejo superregas la tutan fabrikon pere de laborstablo, industria televido, komunikaj aparatoj kaj aliaj aŭtomataj instalaĵoj. La fabrika pordego povas hermetike fermiĝi en malgranda tempo. Eĉ kiam akvo inundas la supron de la digo, nur se la pordego estas fermita, la fabriko estas tute ekster danĝero kaj la elektra produktado neniom malhelpita. La jara elektra produktokvanto estas 5.7 miliardoj da kWh. Ĝi povas konservi 5.7 miliardojn da kubmetroj da akvo.

Danke al la granda akvobaraĵo de Liujiaxia, formiĝis granda akvokonservejo, kiu ludas gravan rolon por reguligi la akvokvanton de la Flava Rivero en ĝia malsupra baseno. Ĝi gardas Lanĵu kontraŭ inundo, garantias normalan produktadon de la elektrejoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero eĉ en la seka sezono kaj liveras akvon por irigacio en la provinco Gansu kaj aŭtonomaj regionoj Ninĝia (Ningŝja) kaj Interna Mongolio. Nun 85% de la kampoj en la malsupra baseno de la Flava Rivero estas irigaciataj. Danke al ĝia reguligo, la regiono en Ninĝia kaj Interna Mongolio, kiun trafluas la Flava Rivero je centoj da kilometroj, estas liberigita el detruado de glacia katastrofo kaj finiĝis la historio, en kiu oni forigis glacion per bombardado. Kompreneble, tiu akvobredejo kun areo de 130 kvadrataj kilometroj donas rimarkindan ekononian efikon.

Bingling-temploRedakti

 
La Granda Maitreja Budho de la sanktejo Bingling.

Forlasinte Liujiaxia kaj daŭriginte la vojon oni povas ekvidi post 2-hora ŝipado la Bingling-templon, faman ŝtonkavernaron ĉe la Flava Rivero. Tie prezentiĝas statuo de Budho 27 m alta, kun supra parto el ŝtono kaj la malsupra el argilo. Ĝi aspektas tre vigle malgraŭ la mil-jara erozio. Gi, kun mieno goja kaj buŝo iomete malfermita, kvazaŭ predikas al la rigardantoj budhismajn sutrojn kaj misteron de la budha paradizo.

Proksimiĝante al la ŝtonkavernaro kaj videblas, ke la plurtavolaj kavernoj densas kiel ĉelaro kaj la budhaj statuoj brilas en la sunlumo. Grimpinte laŭ la ŝtonaj ŝtupoj kaj lignaj viaduktoj, oni povas pririgardi la budhajn statuojn sur la krutaĵo. Tie estas multe da niĉoj, skulptaĵoj kaj freskoj faritaj de la 4-a gis la 19-a jarcento. Nun tie restas 183 niĉoj, 694 ŝtonaj kaj 82 argilaj statuoj kaj 900 kvadrataj metroj da freskoj, kiuj ĉiuj trovigas sur rokmuro 200 m longa kaj 60 m alta.

Bingling-templo distingiĝas per granda nombro da ŝtonaj skulptaĵoj kaj reliefoj. En la mezo de la ĉefa halo de la kaverno numero 3 staras ŝtona pagodo 2,27 m alta kun mil reliefigitaj budhaj statuoj. Ĝi nomiĝas Mil-budha Pagodo. Ekster la ŝtonkavernoj vidiĝas ankaŭ grandaj kaj malgrandaj pagodoj el ŝtono, tomboj de eminentaj budhistoj. La reliefoj plejparte estis faritaj de la disĉiploj de majstroj antaŭ aŭ post ties morto.

La nomo Bingling-templo ŝangigis plurfoje en la historio. La nuna nomo aperis en la 14-a jarcento. Bingling estas tibetlingva vorto kun signifo "sidejo de 100 miloj da budhoj". La templo estis kaj estas alte taksata de la budhistoj, artistoj, historiistoj kaj arkeologoj.[32]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Yellow River (Huang He) Delta, China, Asia. Geol.lsu.edu (2000-02-28). Alirita la 9an de januaro 2020.
  2. White, Matthew. (2012) The Great Big Book of Horrible Things. W. W. Norton. ISBN 9780393081923.
  3. 3,0 3,1 Gascoigne, Bamber kaj Gascoigne, Christina (2003) The Dynasties of China, Perseus Books Group, (ISBN 0786712198)
  4. The Ice Bombers Move Against Mongolia. strategypage.com (29a de marto 2011)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Tregear, T. R. (1965) A Geography of China, pp. 218–219.
  6. Flooding and communicable diseases fact sheet. World Health Organization. Alirita 27a de julio 2011.
  7. Resumo de tiu historio en la difino de 夸父追日: (1a de septembro 2016) ' (zh-hans). Beijing: The Commercial Press, p. 513, 755. ISBN 978-7-100-12450-8.
  8. 8,0 8,1 Gernet, Jacques. Le monde chinois, p. 59. Mapo "4. Major states of the Chunqiu period (Spring and Autumn)". france
    Anglalingva versio: Gernet, Jacques (1996), A History of Chinese Civilization (Second ed.), Cambridge, England: Cambridge University Press, ISBN 0-521-49781-7, https://books.google.com/books?id=jqb7L-pKCV8C 
  9. "Qin Dynasty Map".
  10. Viollet, Pierre-Louis. (2017) Water Engineering in Ancient Civilizations: 5,000 Years of History. CRC Press. ISBN 978-0203375310.
  11. Allaby, Michael & Garrat, Richard. Facts on File Dangerous Weather Series: Floods, p. 142. Infobase Pub., 2003. (ISBN 0-8160-5282-4). Alirita la 15an de oktobro 2011.
  12. 12,0 12,1 12,2 Elvin, Mark & Liu Cuirong (eld.) Studies in Environment and History: Sediments of Time: Environment and Society in Chinese History, pp. 554 ff. Cambridge Uni. Press, 1998. (ISBN 0-521-56381-X). Accessed 15 Oct. 2011.
  13. (2012) “Socio-economic Impacts on Flooding: A 4000-Year History of the Yellow River, China”, Ambio 41 (7), p. 682–698. doi:10.1007/s13280-012-0290-5. 
  14. 14,0 14,1 14,2 Grousset, Rene. The Rise and Splendour of the Chinese Empire, p. 303. University of California Press, 1959.
  15. Pietz, David A.. (2015) The Yellow River. Harvard University Press. ISBN 9780674058248.
  16. 16,0 16,1 16,2 Tsai, Shih-Shan Henry. SUNY Series in Chinese Local Studies: The Eunuchs in the Ming Dynasty. SUNY Press, 1996. (ISBN 0791426874), 9780791426876. Alirita la 16an de oktobro 2012.
  17. Lorge, Peter Allan. War, Politics and Society in Early Modern China, 900–1795, p. 147. Routledge, 2005. (ISBN 978-0-415-31691-0).
  18. Xu Xin. The Jews of Kaifeng, China: History, Culture, and Religion, p. 47. Ktav Publishing Inc, 2003. (ISBN 978-0-88125-791-5).
  19. 19,0 19,1 International Rivers Report. "Before the Deluge". 2007.
  20. Needham, Joseph. Science and Civilization in China. Vol. 1. Introductory Orientations, p. 68. Caves Books Ltd. (Taipei), 1986 (ISBN 052105799X).
  21. Lary, Diana. "The Waters Covered the Earth: China's War-Induced Natural Disaster". Op. cit. in Selden, Mark & So, Alvin Y., eld. War and State Terrorism: The United States, Japan, and the Asia-Pacific in the Long Twentieth Century, pp. 143–170. Rowman & Littlefield, 2004 (ISBN 0742523918).
  22. China's Yellow River, Part 1. The New York Times (2007-05-30)
  23. 23,00 23,01 23,02 23,03 23,04 23,05 23,06 23,07 23,08 23,09 23,10 (2018) “Fish assemblage changes over half a century in the Yellow River, China”, Ecology and Evolution 8 (8), p. 4173–4182. doi:10.1002/ece3.3890. 
  24. Li, S.Z.. (2015) Fishes of the Yellow River and Beyond. The Sueichan Press, p. 53–414. ISBN 9789578596771.
  25. 25,0 25,1 25,2 Watts, J.. "A third of fish species killed in Yellow River", 19a de januaro 2007. Kontrolita 2a de marto 2019.
  26. 26,0 26,1 Qi, D.. (2016) “Fish of the Upper Yellow River”, Brierley, G.: Landscape and Ecosystem Diversity, Dynamics and Management in the Yellow River Source Zone. Springer Geography. Springer, Cham, p. 233–252. ISBN 978-3-319-30475-5.
  27. [1] 黄河畔的荥阳市万亩鱼塘 =Dekmilo da mu de fiŝejoj en la riverbordo de Xingyang, zgnyqss.com, 2011-09-30
  28. Turtles of the World, 7th Edition: Annotated Checklist of Taxonomy, Synonymy, Distribution with Maps, and Conservation Status. IUCN/SSC Turtle Taxonomy Working Group (2014). Alirita 3a de marto 2019.
  29. (2008) “Evidence for the massive scale of turtle farming in China”, Oryx 42 (1), p. 147–150. doi:10.1017/S0030605308000562. 
  30. [2] 荥阳开建河南省最大黄河鳖养殖基地 Ekkonstruo en Xingyang de la plej granda farmo de Flavrivera Testudo zynews.com en ĉina 2007-07-24
  31. (2018) “The Chinese giant salamander exemplifies the hidden extinction of cryptic species”, Current Biology (English) 28 (10), p. R590–R592. doi:10.1016/j.cub.2018.04.004. 
  32. EPĈ

BibliografioRedakti

  • Otto Franzius: Der Huangho und seine Regelung
    • Teil 1, in: Die Bautechnik 9 (12a de junio 1931), Heft 26, S. 397–404
    • Teil 2, in: Die Bautechnik 9 (10a de julio 1931), Heft 30, S. 450–455
  • Ottinger, M., C. Kuenzer, G. Liu, S. Wang kaj S. Dech (2013): Monitoring Land Cover Dynamics in the Yellow River Delta from 1995 to 2010 based on Landsat 5 TM. In: Applied Geography 44, 53–68. doi:10.1016/j.apgeog.2013.07.003.
  • Kuenzer, C., I. Klein, T. Ullmann, E. Foufoula-Georgiou, R. Baumhauer kaj S. Dech (2015): Remote Sensing of River Delta Inundation: Exploiting the Potential of Coarse Spatial Resolution, Temporally-Dense MODIS Time Series. In: Remote Sensing 7, 8516–8542. doi:10.3390/rs70708516.
  • Kuenzer, C., J. Huth, S. Martinis, L. Lu kaj S. Dech (2015): SAR Time Series for the Analysis of Inundation Patterns in the Yellow River Delta, China. En: Kuenzer, C., S. Dech kaj W. Wagner (Eld.): Remote Sensing Time Series. Revealing Land Surface Dynamics (= Remote Sensing and Digital Image Processing). Berlin: Springer, 427–441.
  • Kuenzer, C., M. Ottinger, G. Liu, B. Sun, R. Baumhauer kaj S. Dech (2014): Earth observation-based coastal zone monitoring of the Yellow River Delta: Dynamics in China's second largest oil producing region over four decades. En: Applied Geography 55, 92–107. doi:10.1016/j.apgeog.2014.08.015.

Eksteraj ligilojRedakti