Tempolinio de la okazaĵoj antaŭ la dua mondmilito
Jen listo de la okazaĵoj antaŭ la dua mondmilito:
1933Redakti
- 30-a de januaro: Hitlero estis nomumita kanceliero en la enpovigo de la Machtergreifung de la Tria Regno.
- 27-a de februaro: Incendio de la "Reichstag".
- 22-a de marto: Ekfunkciiĝis la Koncentrejo Dachau, modelo kaj prototipo por la venontaj koncentrejoj.
- 23-a de marto: Oni aprobis en la Nazia Germanio la leĝon kiu permesas al la registaro aprobi leĝojn sen neceso de aprobo fare de la germana parlamento kaj sen la aprobo de la Ŝtatestro.
- 27-a de marto: Japanio iris for el la Ligo de Nacioj.
- 1-a de aprilo: Hitlero instigis al bojkoto de nazioj kontraŭ la negocoj de judoj. Tiu estis konsiderata la unua agado planita landskale kontraŭ la judoj.
- 20-a de julio: Konkordato inter Germanio kaj Vatikano.
- 14-a de oktobro: Germanio iris for kaj el la Ligo de Nacioj kaj el la Konferenco de Senarmigado, ĉar ĝi jam estis komencinta sian rearmigadon.
1934Redakti
- 26-a de januaro: Germanio kaj Pollando subskribis la Pakton por ne-agreso inter Germanio kaj Pollando, kun validigo de dek jaroj.
- 24-a de marto: La registaro de la Tria Regno retiris la germanan civitanecon al la judoj.
- 14-a de junio: En Venecio okazis la intervjuo inter Hitler kaj Mussolini.
- 30-a de junio: Nokto de la longaj tranĉiloj, nome centoj da politikaj murdoj ene de la propra partio.
- 25-a de julio: En Aŭstrio estis murdita la kanceliero Engelbert Dollfuss. Malsukceso de la nacisocialisma puĉo.
- 2-a de aŭgusto: En Germanio mortis Hindenburg.
- 18-a de septembro: Sovetunio eniris en la Ligo de Nacioj.
1935Redakti
- 13-a de januaro: Referendumo en Sarlando: la aligo al Germanio akiris 90% de la voĉoj.
- 9-a de marto: Oni anoncis la konstituon de la Germana Aerforto, kontraŭ la ĝistiamaj pactraktatoj.
- 16-a de marto: Restarigo de la deviga militservo en Germanio.
- 17-a de aprilo: La Konsilantaro de la Ligo de Nacioj kondamnis la germanan rearmigon.
- 15-a de septembro: Promulgo de la Nurenbergaj leĝoj, nome serio de leĝoj de rasa kontraŭjuda apartigo en la Germanio.
- 3-a de oktobro: La Itala Reĝlando invadis Abisinion.
- 11-a de oktobro: la Ligo de Nacioj kondamnis Italion.
1936Redakti

Ĉefa enirejo de nazia koncentrejo Sachsenhausen.
- 9-a de majo: La Itala Reĝlando aneksis Abisinion.
- 12-a de julio: Ekfunkciiĝis la nazia koncentrejo Sachsenhausen.
- 15-a de julio: La Ligo de Nacioj nuligis la kondamnojn kontraŭ la Itala Reĝlando.
- 17-a de julio: En Hispana Maroko, militista ribelo komencas la Hispanan Enlandan Militon.
- 27-a de julio: Mussolini kaj Hitler eksendis militan ekipaĵaron al la ribeluloj en Hispanio.
- 25-a de oktobro: Formala kreo de la Akso Romo-Berlino. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Italio, nome Galeazzo Ciano, vizitis Germanion, kaj subskribis la interkonsenton kiu plifirmigis la sintenojn kontraŭ Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio.
- 1-a de novembro: En Romo, Benito Mussolini proklamis la interkonsenton de la Pakto Romo-Berlino.
- 18-a de novembro: La Itala Reĝlando kaj Germanio agnoskis la registaron de Francisco Franco en Hispanio.
- 25-a de novembro: Japanio kaj Germanio subskribis la Antikominternan pakton.
1937Redakti
- 26-a de aprilo: Bombardado de Gerniko
- 28-a de majo: Neville Chamberlain estis nomumita ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.
- 7-a de julio: Okazis la Incidento sur ponto de Marko Polo, en sudoriento de Pekino. Batalo inter la ĉinaj kaj japanaj trupoj, kio okazigis la rekomencon de la japan-ĉina milito.
- 25-a de septembro: Vizito de Mussolini al Berlino.
- 6-a de novembro: La Itala Reĝlando aliĝis al la Antikominterna pakto.
- 11-a de novembro: La Itala Reĝlando foriris el la Ligo de Nacioj.
- 14-a de decembro: La japana armeo konkeris Nankinon. Post tio okazis la Masakro de Nankino.
1938Redakti
- 4-a de februaro: Hitler ekhavis la regadon super la germana armeo.
- 12-a de februaro: Hitler kunvokis la aŭstrian kancelieron, Kurt Schuschnigg al Berchtesgaden.
- 18-a de februaro: Komenciĝis la Bombardado de Ĉongĉingo.
- 11-a de marto: Schuschnigg demiziis. Formado de registaro prezidita de la nazia Arthur Seyss-Inquart.
- 12-a de marto: La germanoj eniris en Vienon.
- 13-a de marto: Germanio kaj Aŭstrio estis unuigitaj en unusola ŝtato pere de la Anschluss.
- 24-a de aprilo: En Karlsbad, la germanoj de la Sudetoj (Ĉeĥoslovakio), esprimis siajn postulojn en kongreso.
- 3-a de majo: Vizito de Hitler al Romo.
- 9-a de junio: La estroj de la Respubliko Ĉinio okazigis la inundon de la Flava rivero, kio dronigis centojn de miloj da ĉinoj, sed tiel ili haltigis portempe la antaŭeniron de la japanoj.
- 23-a de septembro: Ĝenerala mobilizo en Ĉeĥoslovakio.
- 24-a de septembro: Parta mobilizo en Francio.
- 26-a de septembro: Germana ultimato al Ĉeĥoslovakio.
- 29-a de septembro: Konferenco de Munkeno inter Hitler (Germanio), Chamberlain (Unuiĝinta Reĝlando), Daladier (Francio) kaj Mussolini (Italio).
- 30-a de septembro: Subskribo de la Munkena interkonsento, pere de kiuj Ĉeĥoslovakio lasas al Germanio la regionon de la Sudetoj, de germana forta loĝantaro.
- 1-a de oktobro: Germanoj okupaciis la regionon de la Sudetoj.
- 2-a de oktobro: Poloj okupaciis la teritorion de Teschen.
- 5-a de oktobro: Demizio de la prezidanto de Ĉeĥoslovakio Edvard Beneš.
- 21-a de oktobro: Sekreta ordono de Hitler por okupacii la ceteron de Ĉeĥoslovakio.
- 2-a de novembro: Unua Viena Arbitracio, per kiu Hungario aneksigis la sudon de Slovakio.
- 19-a de novembro: Francio agnoskis la italan aneksigon de Abisinio.
- 30-a de novembro: Emil Hácha estis nomumita prezidanto de Ĉeĥoslovakio.
1939Redakti
- 26-a de januaro: La partio de Francisco Franco eniris en Barcelono, kio preskaŭ markis la finon de la Hispana Enlanda Milito.
- 24-a de februaro: Aliĝo de Hungario kaj Manĉukuo al la Antikominterna pakto.
- 27-a de februaro: Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando rekonas la registaron de Franco.
- 14-a de marto: Slovakio deklariĝis sendependa.
- 15-a de marto: La germanoj okupis Ĉeĥoslovakion. Hitlero eniris en Pragon. Hungario aneksigis Rutenion.
- 16-a de marto: Kreo de la Protektorato Bohemio kaj Moravio. Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando preparis militon.
- 21-a de marto: Postuloj de Germanio al Pollando, reklamantaj la aneksigon de Danzig kaj la germanan vojon tra la pola koridoro pere de translandlimaj ŝoseo kaj fervojo.
- 22-a de marto: Litovio donas al Germanio la enklavon Memel post ultimato de Hitler.
- 27-a de marto: La partio de Francisco Franco aliĝis al la Antikominterna pakto.
- 28-a de marto: La partio de Francisco Franco eniris en Madrido, kio defintive markis la finon de la Hispana Enlanda Milito.
- 1-a de aprilo: Fino de la Hispana Enlanda Milito, post kio ambaŭ partioj aliĝis respektive al ambaŭ flankoj de la Dua mondmilito.
- 3-a de aprilo: Hitler prezentis al la germana armeo la Weissplan (Blanka Okazo), nome plano por invadi Pollandon.
- 8-a de aprilo: La Itala Reĝlando invadis Albanion, kaj okupis ĝin ĝis septembro 1943.
- 11-a de aprilo: Hungario eliris el la Ligo de Nacioj.
- 12-a de aprilo: Viktoro Emanuelo la 3-a de Italio estis proklamita Reĝo de Albanio.
- 11-a de majo ĝis 20-a de aŭgusto: Batalo de Halhin Gol inter fortoj de Sovetunio kaj Japanio.
- 23-a de aŭgusto: Oni subskribis la Pakton Ribbentrop-Molotov kun sekreta protokolo kiu establis komunan landlimon kiu implikis la aneksigon de Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio.
- 26-a de aŭgusto: La germana registaro garantias la respekton de la neŭtralecon de Belgio okaze de eŭropa milito.
- 28-a de aŭgusto: Peradklopodo fare de la gereĝoj Vilhelmina de Nederlando kaj de Leopoldo la 3-a de Belgio.