Vasco da Gama

portugala esploristo
(Alidirektita el Vasco de Gama)

Ĉi-artikolo temas pri la portugala esploristo. Por aliaj temoj, vidu Vasco da Gama (apartigilo).


Vasco da Gama
portugala admiralo
portugala admiralo
Persona informo
Naskiĝo 1469
en Sines, Portugalio
Morto 24-a de decembro 1524
en Koĉi, Barato
Mortokialo malario
Tombo Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Subskribo Vasco da Gama
Familio
Patro Estêvão da Gama
Patrino Izabel Sodre
Frat(in)o Paulo da Gama
Edz(in)o Catarina de Ataíde
Infanoj Estêvão da Gama • Cristóvão da Gama
Okupo
Okupo esploristo • mondovojaĝisto • seafarer • mararmea oficiro
vdr

Vasco da GAMA ([ˈvaʃku ðɐ ˈɣɐmɐ]) (naskiĝis ĉ. 1469, mortis la 24-an de decembro 1524), la unua grafo de Vidigueira, estis portugala esploristo, unu el la plej sukcesaj en la Epoko de Malkovroj kaj la komandanto de la unuaj ŝipoj navigintaj rekte de Eŭropo al Hindio.

Li estas unu el la plej famaj kaj konataj esploristoj de la Epoko de Malkovroj, estante la unua eŭropano, kiu atingis Hindion per maro. Tiu malkovro estis tre signifa kaj malfermis la vojon al la portugaloj por establi longdaŭran kolonian regnon en Azio. La itinero signifis, ke la portugaloj ne bezonus transiri la tre pridisputatan Mediteraneon nek la danĝeran Arabion, kaj ke la tuta vojaĝo estus farita tra maro.

Post dekoj da maristoj provantaj atingi Hindion kun miloj da vivoj kaj dekduoj da ŝipoj perditaj en ŝiprompiĝoj kaj atakoj, Gama alteriĝis en Kolkato la 20-an de majo 1498. Atingo de la legendaj hindaj spicitineroj sendube helpis al la Portugala Imperio plibonigi ties ekonomion, kiu, ĝis Gama, estis plejparte bazita sur komerco en Norda kaj marborda Okcidenta Afriko. Tiuj spicoj estis plejparte pipro kaj cinamo komence, sed baldaŭ inkludis aliajn produktojn, tute novajn por Eŭropo, kio kondukis al komercmonopolo dum pluraj jardekoj.

Gama gvidis du el la flotegoj destinitaj por Hindio, la unuan kaj la kvaran, la plej grandan flotegon, nur kvar jarojn post lia alveno de la unua. Pro siaj kontribuoj, li estis nomumita en 1524 kiel la Guberniestro de Hindio[en], sub la titolo de vicreĝo, kaj ricevis novkreitan titolon grafo de Vidigueira en 1519.

Multaj omaĝoj estis faritaj tutmonde je la honoro de Vasco da Gama pro liaj esploradoj kaj atingoj. Li ĝis nun restas grava esplorada persono. La portugala popola eposo, La Luzidoj, estis verkita por celebri Vasco da Gama. Lia unua vojaĝo al Hindio kaj reen, kies longo estis pli granda ol ĉirkaŭ la Ekvatoro, estas ĝenerale konsiderata pinto de monda historio, ĉar ĝi komencis la unuan ondon de tutmonda multkulturismo.[1]

Junaĝo redakti

 
Vasco da Gama.
 
Statuo de Vasco da Gama ĉe lia naskiĝloko, Sines, Portugalio.

Vasco da Gama estis naskita en 1460 aŭ 1469[2] en Sines, sur la sudokcidenta marbordo de Portugalio, verŝajne en domo proksime de la templo de Nossa Senhora das Salas. Sines, unu el malmultaj havenurboj sur la marbordo de Alentejo, konsistis el nur kelkaj blanke kalkitaj, ruĝtegolitaj dometoj, okupitaj ĉefe de profesiaj fiŝkaptistoj.

La familio da Gama estis ne la plej moŝta en la regno, sed sufiĉe malnova kaj fama. Ekzemple, unu el antaŭuloj de Vasco — Alvaro Annes da Gama — servis dum la Rekonkero al Alfonso la 3-a, multe meritis en bataloj kaj ricevis kavaliran titolon.[3]

La patro de Vasco da Gama estis Estêvão da Gama, kiu servis en la 1460-aj jaroj kiel kavaliro de la domanaro de la Infanto Ferdinando[4] kaj plialtiĝis range en la militista Ordeno de Santiago. Estêvão da Gama estis nomumita alcaide-mór (civila guberniestro) de Sines en la 1460-aj jaroj, li okupis tiun postenon ĝis 1478, kaj daŭrigis kiel impostisto kaj funkciulo de la Ordeno en la regiono.

Estêvão da Gama geedziĝis kun Isabel Sodré, filino de João Sodré (ankaŭ konata kiel João de Resende), ido de influhava familio de angla origino.[5] Ŝia patro kaj ŝiaj fratoj, Vicente Sodré kaj Brás Sodré, havis ligojn al la domanaro de la Infanto Diogo, kaj estis elstaraj personoj en la militista Ordeno de Kristo.

Vasco da Gama estis la tria el kvin filoj de Estêvão da Gama kaj Isabel Sodré - en (verŝajna) sinsekvo laŭ aĝo: Paulo da Gama, João Sodré, Vasco da Gama, Pedro da Gama kaj Aires da Gama. Vasco ankaŭ havis fratinon, Teresa da Gama (kiu geedziĝis kun Lopo Mendes de Vasconcelos).[6]

Malmulto estas konata pri junaĝo de Vasco da Gama. La portugala historiisto Augusto Carlos Teixeira de Aragão sugestas, ke Vasco da Gama studis en la urbo Évora, kie li eble lernis matematikon kaj navigacion. Eblas (kvankam estas dubinde), ke li studis ĉe la astronomo Abraham Zakuto.[7]

Ĉirkaŭ 1480, Vasco da Gama kun la fratoj sekvis sian patron (sed ne Sodré) kaj aliĝis la Ordenon de Santiago.[8] La ĉefo de Santiago estis Princo Johano, kiu okupis la tronon en 1481 kiel reĝo Johano la 2-a. Li ŝategis la ordenon, do perspektivoj de Gama grave kreskis. Cetere, la familio Sodré servis al Ordeno de Kristo, kaj post malkovro de la marvojo al Hindio la du ordenoj disputis, kiun el ili subtenis Vasco da Gama.

En 1492, Johano la 2-a sendis Vasco da Gama al la haveno de Setubal kaj al Algarve por kaperi francajn ŝipojn en reprezalio pro pactempaj atakoj kontraŭ portugalaj ŝipoj. Tiun taskon da Gama rapide kaj efike faris.[9]

Esplorado antaŭ Gama redakti

 
La unua vojaĝo de Vasco da Gama al Hindio (nigra linio) kaj vojaĝoj de Pêro da Covilhã (oranĝkolora) kaj Afonso de Paiva (blua). Vojo komuna por ambaŭ estas verda.

Serĉado de mara vojo al Hindio estis por Portugalio unu el ĉefaj taskoj de tiu tempo. Lando, kiu troviĝis flanke de tiamaj ĉefaj komercaj vojoj, ne povis kun granda profito partopreni en monda komerco. Eksporto estis malgranda, kaj valoraĵoj de la Oriento, ekzemple, spicoj, kostis tre multe. Portugalio estis malriĉa lando post la Rekonkero kaj militoj kontraŭ Kastilio.

Tamen geografia situo de Portugalio tre favoris al malkovroj ĉe okcidenta marbordo de Afriko kaj provoj trovi marvojon al la "spica lando". Ekde komenco de la 15-a jarcento, portugalaj ekspedicioj, organizitaj fare de princo Henriko la Maristo, navigis pli kaj pli laŭ la afrika marbordo, serĉis okcidentafrikajn riĉaĵon (precipe, oron), prenis sklavojn, fondis setlejojn.[10] Ili multe plivastigis portugalan maran sciaron, sed havis relative malgrandan profiton.

Post la morto de Henriko en 1460, la portugala krono montris nur malmulte da intereso pri daŭrigo, kaj en 1469 forvendis la neglektatan afrikan entreprenon al privata Lisbona komercista konsorcio, gvidita fare de Fernão Gomes. Ene de kelkaj jaroj, kapitanoj de Gomes vastigis portugalan sciaron trans la Gvinea Golfo, malkovris insulojn nun en la lando Santomeo kaj Principeo, komercante pri ora polvo, melegeta pipro, eburo kaj sklavoj. Kiam Gomes revenis por renovigo de la permeso en 1474, Princo Johano (estonta Johano la 2-a) petis al sia patro Afonso la 5-a transdoni la afrikan entreprenon al li.

Iĝinte reĝo en 1481, Johano la 2-a komencis multajn longajn reformojn. Por rompi monarkan dependecon de la feŭdisma nobelaro, Johano la 2-a bezonis konstrui la reĝan fiskon, kaj vidis reĝan komercon kiel la ŝlosilon al ĝi. Sub kontrolo de Johano la 2-a, la komerco pri oro kaj sklavoj en Okcidenta Afriko estis tre vastigita. Li volis partopreni tre profitan spickomercon inter Eŭropo kaj Azio. Tiutempe, ĝi estis praktike monopoligita fare de la Venecia respubliko, kiu funkciigis surterajn itinerojn pere de levanteniaj kaj egiptaj havenoj, tra Ruĝa Maro al la spicmerkatoj de Hindio. Johano la 2-a metis novan celon por siaj kapitanoj: trovi marvojon al Azio navigante ĉirkaŭ la Afrika kontinento.

 
Vasco da Gama forlasas la havenon de Lisbono, Portugalio.

Kiam Vasco da Gama estis en siaj 20-aj jaroj, tiuj planoj komencis realiĝi. En 1487, Johano la 2-a ekspedis du spionojn, Pero da Covilhã kaj Afonso de Paiva, surtere tra Egiptujo, al Orientafriko kaj Hindio, por serĉi Pastron Johanon kaj esplori detalojn de la spicomerkatoj kaj komercovojoj. Pero da Covilhã sukcesis atingi Hindion, sed dum la revena vojo li eksciis pri la morto de sia akompananto eble en Etiopio, venis tien kaj estis retenita laŭ ordono de la imperiestro. Tamen li sukcesis transdoni hejmen raporton pri sia vojaĝo, per kiuj li konfirmis, ke eblas atingi Hindion per maro, ĉirkaŭnaviginte Afrikon.[11]

Preskaŭ samtempe kapitano Bartolomeu Dias malkovris la Kabon de Bona Espero, ĉirkaŭnavigis Afrikon kaj venis al Hinda Oceano, pruvinte ke Afriko ne etendiĝas ĝis la Suda Poluso, kiel supozis multaj antikvaj sciencistoj. Li esploris la bordon ĝis la rivero Fiŝ (Rio do Infante) en nuntempa Sudafriko kaj konfirmis, ke la nekonata marbordo iras for al la nordoriento. Sed maristoj de Dias rifuzis navigi pli, pro tio li ne sukcesis atingi Hindion kaj devis reveni al Portugalio en 1488.[12]

Restis ke iu esploristo pruvu la ligon inter la rezultoj de Dias kaj tiuj de da Covilhã kaj de Paiva kaj kunligu tiujn apartajn segmentojn al eble profita komercvojo en la Hindan Oceanon. La reĝo planis sendi novan ekspedicion. Tamen dum sekvaj kelkaj jaroj ĝi ne estis plene ekipita, eble pro akcidenta morto de amata filo de la reĝo, heredanto de la trono, kio ege malfeliĉigis la reĝon kaj forlogis lin disde la regnaj aferoj. Nur post la morto de Johano la 2-a en 1495, kiam ekregis Manuel la 1-a, la preparado de nova permara ekspedicio al Hindio daŭriĝis. La tasko, komence donita al la patro de Vasco da Gama, estis finfine proponita de la nova reĝo al Vasco pro lia raporto pri protektado de portugalaj komercaj stacioj sur la afrika Ora Marbordo kontraŭ atakoj de francoj.

Unua vojaĝo redakti

Preparado redakti

La ekspedicio estis zorge preparita. Kvar ŝipoj estis konstruitaj jam dum regado de Johano la 2-a sub prizorgo de sperta maristo Bartolomeu Dias, kiu antaŭe esploris vojon ĉirkaŭ Afriko kaj sciis, kiaj ŝipoj estas bezonataj por la vojaĝo. Tiuj kvar ŝipoj estis:

 
Fornavigo de Vasco da Gama al Hindio
  • Admiralŝipo São Gabriel[en], sub gvido de Vasco da Gama — granda trimasta karako (aŭ portugale nau[pt]) kun kvarangulaj veloj; longo 27 m, larĝo 8.5 m, enakvigo 2.3 m, areo de veloj 372 m², akvodismeto laŭ diversaj fontoj de 100 ĝis 178 tunoj.
  • São Rafael, kies komandanto estis Paulo da Gama, pli aĝa frato de Vasco; ŝipo de simila grandeco al São Gabriel.
  • La karavelo Berrio (poste renomita al São Miguel), iomete pli malgranda ol la antaŭaj du, ordonita fare de Nicolau Coelho.
  • Provizŝipo de nekonata nomo, ordonita fare de Gonçalo Nunes, poste perdita proksime de la tiam nomita golfeto São Brás, ĉe la sudorienta marbordo de Afriko.[4]

La ekspedicio estis ekipita per plej bonaj navigiloj kaj mapoj. Ĉefa navigisto estis Pero de Alenquer, kiu akompanis Bartolomeu Dias en lia vojaĝo al la Kabo de Bona Espero. Aliaj spertaj navigistoj estis Pedro Escobar, João de Coimbra kaj Afonso Gonçalves. Ne estas certe konata, kiom da homoj estis en ĉiu ŝipteamo, laŭ diversaj fontoj sume estis de 100 ĝis 170 homoj. En la ŝipanaro estis pastro, kronikisto, astronomo, kelkaj tradukistoj de la araba kaj de diversaj afrikaj lingvoj. Revenis nur ĉirkaŭ 55 el ili, kaj du ŝipoj estis perditaj.[13]

Konsiderante, ke la vojaĝo devis daŭri multajn monatojn, en la ŝipkelojn oni metis kiel eble plej multe da trinkakvo kaj manĝaĵoj. Marista dieto estis ordinara por longaj vojaĝoj de tiu tempo. Sekigita pano kaj kaĉo el pizolento estis bazo de la nutrado. Al ĉiu homo estis donataj ankaŭ duonfunto da salita viandaĵo (dum fastaj tagoj anstataŭigata per fiŝo, kiun oni kaptis laŭvoje), 1,25 litroj da akvo, du tasoj da vino, iom da vinagro kaj olivoleo. Foje, por variigi la manĝon, aperadis cepo, ajlo, fromaĝo kaj sekprunoj.

Krom la provizo, ĉiu maristo ricevadis salajron — 5 kruzadojn por ĉiu monato de la vojaĝo, kaj ankaŭ la rajton je parto de kaptaĵo. Oficiroj kaj navigistoj, kompreneble, ricevis multe pli.

Plej serioze portugaloj traktis aferojn pri armiloj. Maristoj havis diversajn tranĉarmilojn, pikstangojn, halebardojn, potencajn arbalestojn, kiel protektilojn portis ledajn brustokirasojn. Oficiroj kaj parto de soldatoj havis metalajn kirasojn. Pistoloj aŭ fusiloj ne estas ie menciitaj, sed artilerion la ekspedicio havis perfektan: eĉ sur malgranda Berrio estis 12 kanonoj, sed São Gabriel kaj São Rafael portis po 20 pezajn kanonojn, ne kalkulante malgrandajn kanonetojn.

 
La itinero de la unua vojaĝo de Vasco da Gama (1497-1499).

Vojaĝo al la Kabo redakti

La ekspedicio solene startis de Lisbono la 8-an de julio 1497.[13][14] Ĝi sekvis la itineron de pli fruaj esploristoj laŭ la marbordo de Afriko. Baldaŭ la portugalaj ŝipoj atingis Kanariojn, kiuj apartenis al Kastilio, sed Vasco da Gama ordonis preteriri ilin, ĉar ne volis malkovri al la hispanoj celon de la ekspedicio. Mallonga halto estis farita ĉe portugalaj insuloj de Kaboverdo, kie la floto povis replenigi la stokojn.

Post atingo de la marbordo de nuntempa Sieraleono, laŭ konsilo de Bartolomeu Dias (kiu komence akompanis la ekspedicion, kaj poste turnis al kastelo de São Jorge da Mina[pt] sur gvinea bordo), Vasco da Gama prenis kurson sud-okcidenten al la oceano, por eviti kontraŭajn ventojn kaj serĉante la Sudatlantikajn okcidentajn ventojn[en], kiujn Bartolomeu Dias malkovris en 1487. La eskadro navigis for de la tero, kaj nur post transiro de la Ekvatoro turnis al sud-oriento.[15][16][17] Dum pli ol tri monatoj la ŝipoj traveturis pli ol 6 000 mejlojn da malferma oceano, tio estis sendube la plej longa vojaĝo sen vido de tero por tiu tempo.[13][18]

Tiu vojo estis sukcesa, kaj la 4-an de novembro 1497 la ekspedicio atingis teron de la afrika marbordo. Ili ankris en golfeto, al kiu oni donis nomon de Sankta Heleno. Vasco da Gama ordonis halti por riparoj. Tamen, la portugaloj baldaŭ konfliktis kun lokanoj, kaj okazis armita kolizio. Bone ekipitaj maristoj ne suferis grandajn perdojn, sed per sago en la kruron estis vundita mem Vasco da Gama. Poste tiun epizodon tre detale priskribis Camões en sia poemo "La Luzidoj".[18]

Fine de novembro, la floto post multaj tagoj da ŝtormo kun granda peno ĉirkaŭis la Kabon de Bona Espero, kaj tiam devis refoje halti por riparoj en la golfeto Aguada de São Brás (nuntempe Mossel Bay). La provizŝipo estis tiom damaĝita, ke ne eblis ĝin ripari. Krome, tiutempe parto de maristoj de la ekspedicio jam mortis pro skorbuto, kaj homoj ne sufiĉis por navigi en ĉiuj kvar ŝipoj. Do, oni decidis forbruligi la provizŝipon kaj redistribui la provizon kaj ŝipanojn al aliaj tri ŝipoj. Renkontinte indiĝenojn, la portugaloj aĉetis de ili manĝaĵojn kaj eburajn ornamojn kontraŭ kunprenitaj varoj. Poste la floto iris nordorienten laŭ la afrika marbordo.

 
Monumento al la Kruco de Vasco da Gama ĉe la Kabo de Bona Espero, Sudafriko.

La 16-an de decembro, la floto preterpasis la lastan padrão?! (ŝtonan monumenton), kiun starigis Dias, kiam li turnis reen — ĉe Grandan Fiŝan riveron (Orienta Kablando, Sudafriko) — kaj navigis al akvoj antaŭe nekonataj por eŭropanoj. Atendante Kristnaskon, da Gama kaj lia teamo donis al la preterpasata marbordo la nomon Natalo, kiu portis la sencon de "naskiĝo de Kristo" en la portugala. Dum la sekva monato vojaĝo daŭris sen incidentoj, kvankam la floto haltis dufoje por riparo kaj replenigo de provizoj.

Mozambiko redakti

Vasco da Gama pasigis tempon de la 2-a ĝis la 29-a de marto 1498 apud insulo Mozambiko. Tiu teritorio sur la orientafrika marbordo, kontrolita de araboj, estis dum jarcentoj grava parto de la komerca reto en la Hinda Oceano. Arabaj komercistoj havis politikan kaj ekonomian influon ĉe la sultanoj.[19] Timigi lokan loĝantaron ne estus deca por kristanoj, tial da Gama imitis islamanon kaj ricevis aŭdiencon de la Sultano de Mozambiko. Krom bagatelaj komercvaroj, kiujn li devis oferti, da Gama ne povis disponigi taŭgan donacon al la reganto, kaj baldaŭ lokanoj iĝis suspektemaj pri da Gama kaj liaj viroj. Devigita fuĝi de malamika homamaso el Mozambiko, da Gama foriris de la haveno, pafinte el siaj kanonoj al la urbo en reprezalio.[20]

Mombasa redakti

Proksime de moderna Kenjo, la ekspedicio okazigis piratadon, rabante arabajn komercajn ŝipojn – kutime senarmajn ŝipetojn sen fortaj kanonoj. La portugaloj iĝis la unuaj konataj eŭropanoj, kiuj vizitis la havenon de Mombasa de la 7-a ĝis la 13-a de aprilo 1498, sed ili estis renkontitaj per logika malamikeco kaj baldaŭ foriris.

Malindi redakti

Vasco da Gama daŭrigis la vojaĝon norden, alveninte al la haveno de Malindi la 14-an de aprilo 1498. Tiea ŝejĥo estis en konflikto kun gvidantoj de Mombasa, do afable renkontis da Gama. Tie la ekspedicio unuafoje ekvidis hindiajn komercistojn.

Kolkato redakti

Ĉar antaŭe estis nekonataj lokoj de Hinda Oceano, por la ekspedicio bezonatis sperta piloto, kies scio pri la musonventoj permesus al li navigi dum la resto de la vojo al Kolkato, situanta sur la sudokcidenta marbordo de Hindio. Kontrakti la piloton evidentiĝis malfacila afero. La unuaj dungitoj fuĝis de la portugaloj ĉe la unua ebleco. Nur helpe de ŝejĥo de Malindi la piloto estis trovita. Fontoj malsamopinias pri la identeco de la piloto, nomante lin diverse kristano, islamano, aŭ guĝarato. Iuj malnovaj rakontoj[21] priskribas la piloton kiel la faman araban navigiston Ibn Majid, sed aliaj samtempaj raportoj metas Majid aliloken, do li ne povus esti proksime tiutempe.[22] Krome, neniu el portugalaj historiistoj de tiu tempo mencias Ibn Majid.

Vasco da Gama foriris el Malindi al Hindio la 24-an de aprilo 1498.

Kolkato, Hindio redakti

 
Ŝtalgravuraĵo de la 1850-aj jaroj, kun moderna mankolorigo - ĝi montras la renkontiĝon de Vasco da Gama kun zamorino.
 
Vasco da Gama alteriĝas ĉe Kolkato, la 20-an de majo 1498.
 
Orientilo en Kappad, proksime de Kolkato.
 
Marbordo ĉe Kappad.

La floto alvenis en Kappad[en] proksime de Kolkato, Hindio, la 20-an de majo 1498. La zamorino, reĝo de Kolkato, kiu troviĝis tiutempe en sia dua ĉefurbo Ponnani[en], revenis al Kolkato, kiam aŭdis novaĵojn pri la alveno de fremda floto. La navigisto estis akceptita kun tradicia gastamo, inkluzive de grandioza procesio de almenaŭ 3 000 armitaj najaroj, sed interparolo kun la zamorino ne produktis iujn ajn konkretajn rezultojn. La varoj, kiujn da Gama sendis al la zamorino kiel donacojn de Dom Manuel — kvar manteloj de skarlata ŝtofo, ses ĉapeloj, kvar branĉoj de koraloj, dek du ŝtofpecoj, skatolo kun ses lavopelvoj, kesto da sukero, du bareloj da oleo kaj barelo da mielo — estis ordinaraj, kaj ne impresis la reĝon. Dum la oficialuloj de zamorino scivolis, kial estis nek oro nek arĝento, la islamaj komercistoj, kiuj vidis en da Gama sian konkuranton, supozis, ke li estas nur ordinara pirato, sed ne reĝa ambasadoro.[23] La varoj vendiĝis malbone. Peto de Vasco da Gama permesi lasi post si komercan reprezentanton, kiu respondecus pri la nevenditaj varoj, estis malakceptita fare de la reĝo, kiu insistis, ke da Gama pagu doganimposton — prefere per oro — kiel iu ajn alia komercisto. Tio streĉis rilatojn inter ili. Ĝenita pro tio, da Gama forkaptis kelkajn najarojn kaj dek ses fiŝkaptistojn (mukkuva) kun si perforte.[24]

Reveno redakti

Vasco da Gama forlasis Kolkaton la 29-an de aŭgusto 1498. Entuziasma por vojaĝi hejmen, li ignoris lokan sciaron pri skemoj de musonoj, kiuj daŭre blovis surteren. La floto komence rampis norden laŭ la hindia marbordo, kaj poste ankris ĉe insulo Anjediva[en] por iom da tempo. La portugaloj kaperis kelkajn komercajn ŝipojn. Aliflanke, reganto de Goao mem volis kapti la eskadron por uzi ĝin kontraŭ najbaroj. Ili finfine startis al sia vojaĝo trans la Hindan Oceanon la 3-an de oktobro 1498. Sed pro la vintra musono tio estis animskua vojaĝo. Dum la vojo al Hindio, kiam la floto de Gama navigis profite de la somera musono, la transiro de la Hinda Oceano okupis nur 23 tagojn; dum la revena vojo, kontraŭ la vento, ĝi daŭris 132 tagojn.

Vasco da Gama vidis teron denove nur la 2-an de januaro, 1499, alteriĝante antaŭ la marborda somala grandurbo Mogadiŝo, tiam sub la influo de la aĝurana imperio en la Korno de Afriko. Ili ne haltis, sed preterpasis antaŭ Mogadiŝo. Anonima kronikisto de la ekspedicio notis, ke ĝi estis granda urbo kun altaj domoj de kvar aŭ kvin etaĝoj, grandaj palacoj en la centro kaj multaj moskeoj kun cilindraj minaretoj.[25] Da Gama ordonis pafi el kanonoj al la urbo por timigi ĝin.

La floto de Vasco da Gama finfine alvenis en Malindi la 7-an de januaro 1499 en terura stato — ĉirkaŭ duono de la ŝipanaro estis mortinta dum la transiro, kaj multaj el la resto suferis pro skorbuto. Dum kvin tagoj en Malindi la homoj iom resaniĝis pro bona manĝado kaj fruktoj, disponigitaj de la ŝejĥo. Tamen, ne havante sufiĉe da ŝipanoj por administri tri ŝipojn, Vasco da Gama la 13-an de januaro ordonis detrui São Rafael ĉe la orientafrika marbordo sude de Mombasa, kaj redistribuis la homojn al la ceteraj du ŝipoj, São Gabriel kaj Berrio. Poste la navigado estis pli glata. La 28-an de januaro ili preterpasis insulon Zanzibaro. Komence de marto ili alvenis en Mossel Bay, kaj ĉirkaŭveturis la Bonesperan Kabon al la kontraŭa direkto la 20-an de marto. Ili atingis okcidentafrikan marbordon antaŭ la 25-a de aprilo.

 
Kolono de Vasco da Gama en Malindi, starigita dum la revena vojo.

Ĉi tie la taglibro de la ekspedicio subite finiĝas. Se rekonstrui el aliaj fontoj, ŝajnas ke ili daŭrigis ĝis Kaboverdo, kie Berrio de Nicolau Coelho apartiĝis de São Gabriel de Vasco da Gama, kaj navigis memstare.[26] Berrio alvenis en Lisbonon la 10-an de julio 1499 kaj Nicolau Coelho persone liveris la novaĵojn al reĝo Manuel la 1-a kaj la reĝa kortego, kunveninta tiam en Sintra. Intertempe en Kaboverdo, la frato de Vasco, Paulo da Gama, serioze malsaniĝis. Gama elektis resti kun li sur la insulo Santiago, kaj komisiis al sia oficisto, João de Sá[en], venigi São Gabriel hejmen. Ĝi alvenis en Lisbonon iam fine de julio aŭ komence de aŭgusto. Vasco da Gama kaj lia malsana frato poste ekveturis per gvinea karavelo, revenanta al Portugalio, sed Paulo da Gama mortis survoje. Vasco da Gama foriris de la ŝipo ĉe la Acoroj por entombigi sian fraton en la monaĥejo de São Francisco en Angra do Heroísmo, kaj restadis tie en funebro dum iom da tempo. Poste li veturis per acora karavelo kaj finfine alvenis en Lisbonon la 29-an de aŭgusto 1499 (laŭ Barros)[27], aŭ komence de septembro (la 8-an aŭ la 18-an, laŭ aliaj fontoj). Malgraŭ sia melankolia humoro, Vasco da Gama ricevis bonvenigon kiel heroo, estis akceptita kun honoro, inkluzive de triumfa procesio kaj publikaj festadoj. Reĝo Manuel verkis du mesaĝojn, en kiuj li priskribis la unuan vojaĝon de Vasco da Gama, en julio kaj aŭgusto 1499, baldaŭ post la reveno de la ŝipoj. Ankaŭ Girolamo Sernigi[en] verkis tri mesaĝojn priskribante la unuan vojaĝon de Vasco da Gama baldaŭ post la reveno de la ekspedicio.

 
Vojaĝoj tien kaj reen de la Portugalaj Hindiaj Flotegoj (Carreira da Índia). La vojo tien laŭ la Sudatlantikaj okcidentaj ventoj, kiujn Bartolomeu Dias malkovris en 1487, sekvita kaj esplorita fare de Vasco da Gama en la malferma oceano, estis evoluigita dum postaj jaroj.

La ekspedicio postulis grandan koston – du ŝipoj kaj pli ol duono de la homoj estis perditaj. Ĝi ankaŭ malsukcesis en sia ĉefa celo de certigado de komerca traktato kun Kolkato. Tamen, la spicoj, alportitaj reen sur la ceteraj du ŝipoj, estis venditaj kun grandega profito por la krono. Vasco da Gama estis juste nomita malferminto de rekta marvojo al Azio. Lian vojon poste sekvis ĉiujaraj Portugalaj Hindiaj Flotegoj.

La spickomerco vere estis grava aktivaĵo por la portugala reĝa fisko, kaj ankaŭ aliaj sekvoj baldaŭ okazis. Ekzemple, la vojaĝo de Gama komprenigis, ke la orienta marbordo de Afriko, la Contra Costa, estas grava por portugalaj interesoj. Ĝiaj havenoj disponigis trinkakvon, provizaĵojn, konstrulignon, lokojn por riparoj; kaj funkciis kiel rifuĝejoj, kie ŝipoj povis atendi dum malfavora vetero. Unu el signifaj rezultoj estis la koloniigo de Mozambiko fare de la portugala krono.

Rekompencoj redakti

 
Subskribo de Vasco da Gama (skribita: Ho Comde Almirante – "La admirala grafo")

En decembro 1499, Vasco da Gama estis rekompencita fare de la reĝo Emanuelo la 1-a per la urbo Sines kiel hereda feŭdo (la urbo, kiun lia patro Estêvão iam havis mem kiel prizorgatan). Tio evidentiĝis esti sufiĉe komplika afero, ĉar Sines tiam apartenis al la Ordeno de Santiago. De la unua rigardo, ne devus esti problemo por Jorge de Lancastre[en], la ĉefo de la ordeno, aprobi la rekompencon – ja Gama estis Santiago-kavaliro, unu el siaj propraj, kaj proksima kolego de Lancastre. Sed la fakto ke Sines estis donacita per mano de la reĝo, provokis Lancastre rifuzi pro principo – li timis, ke tio instigus la reĝon fari aliajn donacojn de la havaĵoj de la ordeno.[28] Gama pasigis kelkajn sekvajn jarojn provante ekposedi Sines – tiu fortostreĉo forpuŝis lin de Lancastre kaj poste instigis Gama forlasi lian ŝatatan Ordenon de Santiago, ŝanĝante ĝin al la rivala Ordeno de Kristo en 1507.

Intertempe, Gama ricevis grandan heredatan reĝan pension de 300 000 realoj. Li estis premiita per la nobla titolo de Dom (sinjoro) poreterne por li mem, liaj gefratoj kaj iliaj posteuloj. La 30-an de januaro 1502, al Vasco da Gama estis donita titolo Almirante dos mares de Arabia, Irano, Hindio, e de todo o Oriente ("Admiralo de la Maroj de Arabio, Irano, Hindio kaj de la tuta Oriento") – afekta titolo, rememoriga pri la ornamita kastilia titolo de Kristoforo Kolumbo (evidente, Manuelo devis konsideri, ke se Kastilio havis "Admiralon de la Oceanaj Maroj", tiam certe ankaŭ Portugalio devas havi tian).[29] Alia reĝa dokumento, datita de oktobro 1501, donis al Vasco da Gama personan rajton interveni kaj plenumi decidan rolon en ajna estonta floto, ligita kun Hindio.

Ĉirkaŭ 1501, Vasco da Gama geedziĝis kun Catarina de Ataíde, filino de Álvaro de Ataíde, la alcaide-mór (estro) de urbeto Alvor (regiono Algarve) kaj eminenta nobelo, parence ligita kun la potenca familio Almeida (Catarina estis kuzino de D. Francisco de Almeida[en]).[30]

Dua vojaĝo redakti

 
Malabara marbordo de Hindio, ĉ. 1500, kaj la vojo de la 4-a portugala Hindia flotego de Vasco da Gama en 1502

Post malkovro de la marvojo al Hindio, Portugalio komencis organizi ĉiujarajn ekspediciojn tien. La Dua Hindia Flotego[en], lanĉita en 1500, estis metita sub la komandon de Pedro Álvares Cabral, kun la misio fari traktaton kun la zamorino de Kolkato kaj starigi portugalan komercejon en la grandurbo. Tamen, Cabral trafis en konflikton kun lokaj arabaj komercistaj gildoj. Rezulte la portugala komercejo estis kaperita dum ribelo, kaj ĝis 70 portugaloj mortis. Cabral riproĉis la zamorinon pri la okazaĵo kaj bombadis la grandurbon. Tiel ekis milito inter Portugalio kaj Kolkato.

Vasco da Gama uzis sian reĝan leteron por preni ordonrajton pri la 4-a Hindia Flotego, planita por starti en 1502, kun klara celo venĝi al la zamorino kaj devigi lin submetiĝi sub portugalaj reguloj. Forte armita eskadro de dek kvin ŝipoj kaj okcent viroj lasis Lisbonon la 10-an de februaro 1502. Ĝin sekvis en aprilo alia eskadro de kvin ŝipoj, gvidita de lia nevo, Estêvão da Gama (la filo de la frato Aires da Gama), kiu atingis la unuan eskadron en la Hinda Oceano. La 4-a Flotego vere estis familia afero de Gama. Du el liaj patrinflankaj onkloj, Vicente Sodré kaj Brás Sodré, estis elektitaj komandi maramean patrolon en Hinda Oceano, kaj bofratoj D. Álvaro de Ataíde (frato de Catarina de Ataíde, la edzino de Vasco) kaj Lopo Mendes de Vasconcelos (edziĝinta kun Teresa da Gama, la fratino de Vasco) komandis ŝipojn en la ĉefa floto.

 
Bildo pri la floto de Gama (de la Livro das Armadas).

Laŭ la vojo al Hindio, la floto de Gama lanĉis kontaktojn kun la Orientafrika or-komerca haveno de Sofala, kaj devigis la sultanlandon de Kilwa tributi, ekhavinte grandan sumon de oro. Post atingo de Hindio, la floto de Gama kaptis kelkajn arabajn ŝipojn, kiujn li renkontis en hindiaj akvoj, inter ili plej fifame Miri, pilgrimŝipon de Mekko, kies pasaĝerojn li masakris en malferma akvo.[31]

Oktobre 1502 la floto venis al Cannanore[en]. Loka reĝo solene renkontis la portugalojn kaj permesis konstrui grandan komercejon. Gama ŝarĝis la ŝipojn el spicoj kaj direktis sin al Kolkato. Ĉi tie li agis senhezite kaj kruele.[32] Malgraŭ ke la zamorino promesis kompensi ĉiujn perdojn, puni kulpintojn pri la atakoj al portugaloj, kaj subskribi novan traktaton, Gama faris absurdan postulon al la hinda reĝo: forpeli ĉiujn islamanojn de Kolkato antaŭ komenci intertraktadojn. Tiu postulo estis kompreneble malakceptita. La portugala floto tiam bombadis la grandurbon de la marbordo dum preskaŭ du tagoj, grave difektinte la malfortikan urbon. Gama ankaŭ kaptis plurajn ŝipetojn, penduminte la hindianojn el la mastoj. Poste li barbare fortranĉigis de ili manojn, orelojn kaj nazojn, ekspedante ilin kun insulta mesaĝo al la zamorino.[33]

Post du tagoj da Gama refoje bombadis Kolkaton. La zamorino forkuris el detruita urbo. Lasinte sep ŝipojn en Kolkato por blokadi ĝin, da Gama iris al Koĉi, malgranda proksima regno. Ĉi tie li aldone ŝarĝis la ŝipojn kaj lasis garnizonon en la nova fortikaĵo.

La kruela agado de Gama rapide venigis al stagnado komercon sur la Malabara marbordo de Hindio, de kiu Kalikuto dependis. Sed la zamorino tamen rifuzis submetiĝi al portugalaj kondiĉoj, kaj eĉ riske entreprenis helpe de arabaj komercistoj dungi aron de fortaj batalŝipoj por defii la portugalan flotegon. La 12-an de februaro 1503 ili batalis kontraŭ portugaloj, revenantaj al Kolkato. Sed artilerio de Gama devigis la hindian floton fuĝi.

La 4-a flotego forlasis Hindion komence de 1503. Gama lasis post si malgrandan eskadron de karaveloj sub komando de sia onklo, Vicente Sodré, por patroli la hindian marbordon, persekutadi komercon de Kolkato kaj protekti la portugalajn komercejojn en Koĉi kaj Cannanore de la neeviteblaj reprezalioj de la zamorino.

Vasco da Gama alvenis reen en Portugalion en septembro 1503, fakte malsukcesinte pri sia misio igi la zamorinon submetiĝi. Tiu fiasko, kaj posta eĉ pli ĉagrena fiasko de lia onklo Vicente Sodré protekti la portugalan komercejon en Koĉi, verŝajne estis konsideroj kontraŭ iuj pliaj kompensoj. Kiam la portugala reĝo Manuelo la 1-a decidis nomumi la unuan guberniestron kaj vicreĝon[en] de Portugala Hindio en 1505, Vasco da Gama estis evidente ignorita, kaj la posteno estis donita al D. Francisco de Almeida[en].

 
Portreto de Vasco da Gama fare de Gregorio Lopes, ĉ. 1524

Okazaĵo kun pilgrima ŝipo redakti

Dum sia dua vojaĝo, Vasco da Gama efektivigis agojn de krueleco al konkurantaj komercistoj kaj lokaj loĝantoj, kio sigelis lian fifamecon en Hindio.[34][35] Dum sia dua vojaĝo al Kolkato, da Gama kaptis ŝipon de islamaj pilgrimoj ĉe Madayi, revenantan al Kolkato de Mekko. Priskribita detale fare de ĉeestinto Thomé Lopes kaj kronikisto Gaspar Correia kiel unika pri malvarmsanga krueleco, da Gama prirabis la ŝipon kun pli ol 300 pilgrimuloj surŝipe inkluzive de kelkdek virinoj, ŝlosis la pasaĝerojn, la posedanton kaj ambasadoron de Egiptujo kaj mortbruligis ilin. Ili ofertis siajn riĉaĵojn, kiuj "povis elaĉeti ĉiujn kristanajn sklavojn en la Regno de Fezo kaj multe pli", sed ne estis savitaj. Da Gama spektis tion tra sia luko kaj vidis, kiel la virinoj alportadis sian oron kaj juvelojn kaj etendis supren siajn bebojn por petegi pri kompato.[36] Kiam da Gama postulis forpeli islamanojn de Kolkato, la zamorino sendis por interparolo la ĉefan brahmanan pastron Talappana Nambudiri (tiun saman personon, kiu kondukis da Gama al la ĉambro de zamorino dum lia multe famkonata unua vizito al Kolkato en majo 1498). Da Gama nomis lin spiono, ordonis fortranĉi lipojn kaj orelojn de la pastro, kudris paron de hundaj oreloj al lia kapo, kaj sendis lin for.[34]

Paŭzo redakti

 
Maljuna Vasco da Gama, vicreĝo de Hindio kaj Grafo de Vidigueira (el Livro de Lisuarte de Abreu)

Dum la sekvaj du jardekoj, Vasco da Gama vivis trankvilan vivon, nebonvena en la reĝa kortego kaj flankenlasita pri hindiaj aferoj. Liaj provoj reveni al la favoro de Manuelo la 1-a (inkluzive ŝanĝon al la Ordeno de Kristo en 1507), ne sukcesis. Francisco de Almeida, Afonso de Albuquerque kaj, pli poste, Albergaria kaj Sequeira, estis la homoj, preferataj de la reĝo por Hindio.

Post kiam Ferdinando Magelano fuĝis al la regno Kastilio en 1518, Vasco da Gama minacis fari la samon, instigante la reĝon entrepreni agojn por reteni lin en Portugalio kaj eviti la embarason perdi sian propran "Admiralon de la Hindiaj Maroj".[37] En 1519, post jaroj de ignorado de liaj peticioj, reĝo Manuelo la 1-a finfine rapidis doni al Vasco da Gama feŭdan titolon, nomuminte lin la unua grafo de Vidigueira. La reĝo kreis tiun grafan titolon per dekreto emisiita en Évora la 29-an de decembro, post komplika interkonsento kun Dom Jaime, Duko de Braganza, kiu cedis al li kontraŭ pago la urbojn Vidigueira kaj Vila dos Frades. La dekreto donis al Vasco da Gama kaj liaj heredantoj ĉiujn ligitajn enspezojn kaj privilegiojn,[38] tiel da Gama iĝis la unua portugala grafo, kiu ne estis naskita kun reĝa sango. En tiu tempo en Portugalio estis nur 12 grafoj, unu grafo-episkopo, 2 markizoj kaj 2 dukoj.[39]

Tria vojaĝo redakti

 
Preĝejo de Sankta Francisko, en Koĉi. Vasco da Gama mortis en Koĉi en 1524, dum sia tria vizito al Hindio. Lia korpo estis unue entombigita en tiu preĝejo.

Post morto de la reĝo Manuelo la 1-a, fine de 1521, lia filo kaj posteulo, reĝo Johano la 3-a de Portugalio komencis reviziadon de la transmaraj portugalaj registaroj. Turnante sin for de la maljuna Albuquerque-kliko (nun reprezentita de Diogo Lopes de Sequeira), Johano la 3-a serĉis freŝan rekomencon. Tiel Vasco da Gama revenis de sia politika apartigejo kiel grava konsilisto pri nomumoj kaj strategio de la nova reĝo. Vidante la novan hispanan minacon al la Molukoj kiel la prioritaton, Vasco da Gama konsilis kontraŭ la obsedo pri Arabio kiu penetris multon de la Manuela periodo, kaj daŭre estis la domina zorgo de Duarte de Menezes, tiama guberniestro de Portugala Hindio. Menezes ankaŭ montris sin nekompetenta kaj koruptema, estante kaŭzo de multnombraj plendoj. Rezulte, Johano la 3-a decidis nomumi kiel novan guberniestron mem Vasco da Gama, por anstataŭigi Menezes, estante certa ke la magio de lia nomo kaj memoro pri liaj faroj eble pli bone levos lian aŭtoritaton en Portugala Hindio, kaj administros la transiron al nova registaro kaj nova strategio.

Per sia nomuma letero de februaro 1524, Johano la 3-a donis al Vasco da Gama privilegian titolon de "vicreĝo". Da Gama estis nur la dua portugala guberniestro, kiu havis tiun titolon (la unua estis Francisco de Almeida en 1505).[40] Lia dua filo, Estêvão da Gama, estis samtempe nomumita Capitão-mor do Mar da Índia ("Kapitan-majoro de la Hindia Maro" — komandanto de la mararmea patrolfloto en la Hinda Oceano), por anstataŭigi la fraton de Duarte, Luís de Menezes. Kiel lasta kondiĉo, Gama ricevis certigon de Johano la 3-a de Portugalio pri la promeso nomumi ĉiujn liajn filojn sinsekve kiel portugalajn kapitanojn de Malako.

Startinte en aprilo 1524, kun floto de dek kvar ŝipoj, Vasco da Gama prenis kiel sian flagŝipon la faman grandan karakon Santa Catarina do Monte Sinai[en] al ĝia lasta vojaĝo al Hindio, kune kun du el siaj filoj, Estêvão kaj Paulo. Post ĝena vojaĝo (kvar aŭ kvin el la ŝipoj estis perditaj survoje), li alvenis en Hindion en septembro. Vasco da Gama tuj ekuzis siajn plenrajtojn de vicreĝo por meti novan ordon en Portugala Hindio, anstataŭigante ĉiujn maljunajn oficialulojn per siaj propraj nomumitoj. Sed Gama kaptis malarion nelonge post alveno, kaj mortis en la urbo Koĉi dum kristnaska vespero en 1524, tri monatojn post sia alveno. Laŭ la reĝaj instrukcioj, postenon de Gama kiel guberniestro de Hindio okupis unu el kapitanoj kiuj venis kun li, Henrique de Menezes (neniel rilata al Duarte). La filoj de Vasco Estêvão kaj Paulo tuj perdis siajn postenojn kaj aliĝis al la revenanta floto komence de 1525 (kune kun elpostenigitaj Duarte de Menezes kaj Luís de Menezes).[41]

La korpo de Vasco da Gama unue estis entombigita en preĝejo de Sankta Francisko, kiu situis en distrikto Fort Kochi en la urbo Koĉi, sed poste liaj restaĵoj estis resenditaj al Portugalio en 1539. La korpo de Vasco da Gama estis re-entombigita en Vidigueira en kesto ornamita per oro kaj juveloj.

 
Tombo de Vasco da Gama en la Monaĥejo de la Hieronimanoj en Belém, Lisbono.

La Monaĥejo de la Hieronimanoj en Belém, kiu iĝis la tombejo de la portugala reĝa dinastio de Aviz-Beja, estis starigita komence de 1500-aj jaroj proksime de la lanĉpunkto de la unua vojaĝo de Vasco da Gama, kaj ĝia konstruado estis financita per impostoj de la profitoj de ĉiujaraj Portugalaj Hindiaj Flotegoj. En 1880, la restaĵoj de Vasco da Gama kaj la poeto Luís Vaz de Camões (kiu solenis la unuan vojaĝon de Gama en sia epopeo La Luzidoj en 1572), estis remetitaj al novaj ĉizitaj tomboj en la navo de la monaĥeja preĝejo, nur kelkajn metrojn for de la tomboj de la reĝoj Manuelo la 1-a kaj Johano la 3-a, al kiuj Gama servis.

Deveno redakti

Geedziĝo kaj idaro redakti

Vasco da Gama kaj lia edzino, Catarina de Ataíde, havis ses filojn kaj unu filinon:[42][43][44]

  1. Dom Francisco da Gama, kiu heredis la titolojn de sia patro kiel dua grafo de Vidigueira kaj la dua "Admiralo de la Maroj de Arabio, Irano, Hindio kaj la tuta Oriento". Li restis en Portugalio.
  2. Dom Estêvão da Gama[en], post sia ĉesigita provo de 1524 kiel hindia patrolkapitano, estis nomumita por trijara periodo kiel kapitano de Malako, servante de 1534 ĝis 1539 (inkluzive de lastaj du jaroj de la periodo de sia frato Paulo). Li poste estis nomumita kiel la 11-a guberniestro de Hindio de 1540 ĝis 1542.
  3. Dom Paulo da Gama, kapitano de Malako en 1533-34, mortigita en marbatalo ĉe Malako.
  4. Dom Cristóvão da Gama[en], kapitano de Malako-floto de 1538 ĝis 1540; nomumita por sekvi pri Malako, sed mortigita fare de Ahmad ibn Ibrahim dum la Adalo-Etiopia milito en 1542.
  5. Dom Pedro da Silva da Gama, nomumita kapitano de Malako de 1548 ĝis 1552.
  6. Dom Álvaro d'Ataide da Gama estis nomumita kapitano da Malako-floto en la 1540-aj jaroj, kapitano de Malako mem de 1552 ĝis 1554.
  7. Dona Isabel d'Ataide da Gama, la sola filino, edziniĝis kun Ignacio de Noronha, filo de la unua grafo de Linhares.

Lia virlinia idaro formortis en 1747, tamen la titolo sekvis tra virina linio.

Titoloj kaj honorigo redakti

Dum siaj multaj jaroj da servado al la portugala krono, da Gama estis rekompencita per multaj diversaj titoloj, distingoj, kaj postenoj:

  • Admiralo de la Maroj de Arabio, Irano, Hindio kaj la tuta Oriento — titolo de li kiel ĉefo de la Portugalaj Hindiaj Flotegoj.
  • Dua Vicreĝo de Hindio — titolo dum ofico kiel kolonia ĉefo de Portugala Hindio.
  • Unua Grafo de Vidigueira — titolo de portugala nobelaro.

Celebroj redakti

 
Bildo de la 19-a jarcento pri Vasco da Gama.

Tiel multe kiel neniu ajn post Henriko la Maristo, Vasco da Gama kaŭzis la sukceson de Portugalio kiel frua koloniiga potenco. Krom la fakto de la unua vojaĝo mem, ĝuste lia sagaca miksaĵo de politiko kaj milito sur la alia flanko de la mondo metis Portugalion en elstaran pozicion pri la komerco en Hinda Oceano. Sekvante la komencan vojaĝon de Vasco da Gama, la portugala krono komprenis, ke sekurigaj militpunktoj sur la orienta marbordo de Afriko estas nepraj por subtenado de naciaj komercaj vojoj al la Malproksima Oriento.

La portugala popola eposo La Luzidoj de Luís Vaz de Camões plejparte temas pri la vojaĝoj de Vasco da Gama.[45]

La granda opero L'Africaine: Opéra en Cinq Actes (1865), komponita fare de Giacomo Meyerbeer laŭ libreto de Eugène Scribe, klare enhavas personon de Vasco da Gama. La prezentitaj okazaĵoj, tamen, estas fikciaj. La provizora titolo por la opero de Meyerbeer estis Vasco da Gama. Surscenigo de la opero en San Francisco Opera[en] (1989) havis konatan tenoron Plácido Domingo en la rolo de da Gama.[46] La komponisto de la 19-a jarcento Louis-Albert Bourgault-Ducoudray komponis en 1872 samnoman operon bazitan sur la vivo de da Gama kaj liaj atingoj en maro.

La havenurbo Vasco da Gama en Goao estas nomita laŭ li; ankaŭ estas kratero Vasco da Gama sur la Luno. Ekzistas ankaŭ tri futbalaj kluboj en Brazilo (inkluzive de Club de Regatas Vasco da Gama) kaj Vasco Sports Club en Goao kiuj estis nomitaj laŭ li. Ekzistas preĝejo en Koĉi (Kerala), nomita Preĝejo de Vasco da Gama, kaj privata loĝloko sur la insulo Sankta Heleno. Ankaŭ la antaŭurbo Vasco en Kaburbo honoras lin.

 
Cenotafo al Vasco da Gama en la Preĝejo de Santa Engrácia[pt].

Kelkaj lokoj en Parko de Nacioj[pt] en Lisbono estas nomitaj laŭ la esploristo, kiel ekzemple la Ponto Vasco da Gama, Turo de Vasco da Gama kaj la butikcentro Centro Comercial Vasco da Gama.[47] La Oceanário[pt] en la Parko de Nacioj havas kiel simbolon pupon de plonĝisto kun la nomo Vasco, kiu estas nomita laŭ la esploristo.

Vasco da Gama estis la sola esploristo en la fina etapo de la konkurso La Grandaj Portugaloj[pt]. Kvankam la fina mallonga listo havis ankaŭ aliajn nomojn de la Epoko de Malkovroj, tiuj homoj estis fakte nek esploristoj nek navigistoj.

La Portugala Mararmeo havas klason de fregatoj nomitaj laŭ li. Ekzistas tri fregatoj de la klaso Vasco da Gama, el kiuj la unua ankaŭ portas lian nomon.

Sudafrika muzikisto Hugh Masekela registris kontraŭ-koloniisman kanton titolitan "Vasco da Gama (La Maristo)", kiu enhavas la kantotekston "Vasco da Gama ne estis mia amiko". Li poste surbendigis alian version de tiu kanto sub la nomo "Kolonia homo".

Vasco da Gama aperas kiel antagonisto en la hindia filmo Urumi[en]. La filmo, reĝisorita fare de laŭdita filmisto Santosh Sivan, prezentas malsukcesan atencon kontraŭ da Gama fare de hindo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Nigel, Cliff. (septembro 2011) Holy War: How Vasco da Gama's Epic Voyages Turned the Tide in a Centuries-Old Clash of Civilizations. Harper.
  2. Modern History Sourcebook: Vasco da Gama: Round Africa to India, 1497-1498 CE Arkivigite je 2011-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, fordham.edu
  3. Artikolo el Brita Enciklopedio, 10-a Eldono (1902), Vasco da Gama
  4. 4,0 4,1 Ames, Glenn J.. (2008) The Globe Encompassed, p. 27. ISBN 0-13-193388-4.
  5. La familio de Sodré verŝajne devenas de Frederick Sudley, el Gloucestershire, kiu akompanis grafon de Kembriĝo al Portugalio en 1381, kaj poste ekloĝis tie. (Subrahmanyam 1997: p.61)
  6. Subrahmanyam (1997: p.61)
  7. Subrahmanyam 1997, p.62.
  8. Subrahmanyam 1997, p.60-61.
  9. Subrahmanyam, 1997, p.63
  10. Ames, Glenn J. (2004). Vasco da Gama: Renaissance Crusader. Longman. ISBN 0-321-09282-1
  11. James Bruce, Travels to Discover the Source of the Nile (1805 edition), vol. 3, p. 135
  12. Alchin KL, from Elizabethan Era. Bartholomeu Dias. Arkivita el la originalo je 2012-01-20. Alirita 02-03-2010.
  13. 13,0 13,1 13,2 Diffie, Bailey W.; WINIUS, George D.. (1977) Foundations of the Portuguese Empire, 1415-1850, Europe and the World in the Age of Expansion 1, p. 177. ISBN 978-0-8166-0850-8.
  14. Da Gama's Round Africa to India Arkivigite je 2011-08-28 per la retarkivo Wayback Machine, fordham.edu. Alirita 2006-11-16.
  15. Gago Coutinho, C.V. (1951-52) A Nautica dos Descobrimentos: os descobrimentos maritimos visitos por um navegador, Lisbon: Agencia Geral do Ultramar; p.319-63.
  16. Axelson, E. (1988) "The Dias Voyage, 1487-1488: toponymy and padrões", Revista da Universidade de Coimbra, Vol. 34, p.29-55. offprint
  17. Waters, D.W. (1988) "Reflections Upon Some Navigational and Hydrographic Problems of the XVth Century Related to the voyage of Bartolomeu Dias", Revista da Universidade de Coimbra, Vol. 34, p.275-347. offprint
  18. 18,0 18,1 Fernandez-Armesto, Felipe. (2006) Pathfinders: A Global History of Exploration. W. W. Norton & Company, p. 177–178. ISBN 0-393-06259-7.
  19. Zahoor, Akram (2000). Muslim History: 570-1950 C.E.. Gaithersburg, MD: AZP (ZMD Corporation). p. 79. ISBN 978-0-9702389-0-0
  20. Vasco da Gamma Seeks Sea Route to India Arkivigite je 2011-12-22 per la retarkivo Wayback Machine, Oldnewspublishing.com. Alirita 2006-07-08
  21. Шумовский Т. А. Три неизвестные лоции Ахмада Ибн Маджида, арабского лоцмана Васко Да Гамы в уникальной рукописи Института востоковедения — Moskvo, 1957. — 230 paĝoj.
  22. Fernandez-Armesto, Felipe. (2006) Pathfinders: A Global History of Exploration. W. W. Norton & Company, p. 178–179. ISBN 0-393-06259-7.
  23. Castaneda, Herman Lopes de, The First Book of the Historie of the Discoveries and Conquests of the East India by the Portingals, London, 1582, in Kerr, Robert (eld.) A General History and Collection of Voyages and Travels Vol. II, London, 1811.
  24. M.G.S. Narayanan, Calicut: The City of Truth (2006) Calicut University Publications. (La incidento estas menciita de Camões en La Luzidoj, en kiu ĝi konstatas, ke la zamorino "montris nenian signon de perfido" kaj ke "de alia flanko, konduto de da Gama, kiu forveturigis kvin virojn, kaptitajn sur siaj ŝipoj, estas nedefendebla".)
  25. Da Gama's First Voyage pg.88
  26. Subrahmanyam, 1997: p.149
  27. João de Barros, Da Asia, Dec. I, Lib. IV, c.11, p.370
  28. Subrahmanyam, 1997: p.168
  29. João de Barros (1552:p.23-24) datis tiun nomumon de januaro 1502, ĵus antaŭ kiam Gama foriris al sia dua vojaĝo. Sed Subrahmanyan (1997: p.169), sekvante Braancamp Freire, konjektas ke la premio povis esti farita jam en la januaro 1500.
  30. Patrino de Catarina de Ataíde, Maria da Silva, estis fratino de Beatriz da Silva, patrino de Francisko de Almeida. La familio Almeida havigis esencan parton de la doto de Catarina (Subrahmanyan, 1997, p. 174).
  31. Subrahmanyam 1997, p.205
  32. Vasco da Gama Arrives in India 1498 Dana Thompson, Felicity Ruiz, Michelle Mejiak. La 15-a de decembro 1998.
  33. Sreedhara Menon. A. A Survey of Kerala History(1967), p.152. D. C. Books Kottayam
  34. 34,0 34,1 M. G. S. Narayanan, Calicut: The City of Truth (2006) Calicut University Publications
  35. A. Sreedhara Menon. A Survey of Kerala History (1967), D. C. Books Kottayam
  36. Nambiar O.K, The Kunjalis- Admirals of Calicut, Bombay, 1963.
  37. Subrahmanyam, 1997: p.278
  38. Vasco Da Gama, Ernest George Ravenstein, "A journal of the first voyage of Vasco da Gama, 1497-1499", p. Hakluyt Society, Issue 99 of Works issued by the Hakluyt Society, ISBN 81-206-1136-5
  39. Subrahmanyam, 1997: p.281
  40. Subrahmanyam, 1997: p.304
  41. Subrahmanyam, 1997: p.343-45
  42. Diogo do Couto (Decadas de Asia, Dec. IV, Lib. 8, c.2)
  43. Augusto Carlos Teixeira de Aragão. Vasco da Gama e a Vidigueira: estudo historico (1887), p.15-16
  44. Miguel de Castanhoso. Dos feitos de D. Christovam de Gama em Ethiopia: tratado composto (1898), p.viiff
  45. The Lusiads (1800-1882). Alirita {{subst:FormatoDato|2013-08-31}}.
  46. Subrahmanyam 1997, p.2
  47. Centro Vasco da Gama. Centrovascodagama.pt. Alirita {{subst:FormatoDato|2009-01-29}}.

Literaturo redakti

En Esperanto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj Vasco da Gama en angla  Vikipedio kaj Васко да Гама en rusa  Vikipedio.