Lingva familio
Oni grupigas lingvojn en arojn (ofte nomitajn "familioj") laŭ ilia historia parenceco: lingvoj, kiuj ŝajnas deveni de komuna pralingvo, troviĝas en la sama lingvaro. Tiel oni ricevas arbecan strukturon.
La sekva tabelo montras unu tian strukturon. Pri kelkaj lingvaroj ekzistas diversaj opinioj, kaj iuj disdividoj estas esence arbitraj. Ĉi tiu tabelo estas iom konservativa, montrante nur lingvarojn, kies parenceco estas ĝenerale agnoskita. Pli radikala klasigo estas priskribita en la artikolo pri lingva filono.
Pro konveno, por ke ne estu tro da lingvaroj en la supra nivelo, la tabelo uzas ankaŭ kelkajn geografiajn grupojn, sed tiuj estas klare distingitaj per la vorto "lingvaroj" en la titolo. Ekzemple, historia parenceco inter la nordkaŭkaza kaj sudkaŭkaza lingvaroj ne estas pruvita.
Evidente la tabelo ne mencias ĉiujn homajn lingvojn, da kiuj estas kelkaj miloj. La strukturo de iuj familioj estas iom simpligita; pli da detaloj troviĝas eventuale en la artikolo pri la koncerna familio. Kreolaj lingvoj kaj piĝinoj estas troveblaj artikolfine. Planlingvoj estas ellasitaj pro ilia alispeca deveno. Listo de senparencaj lingvoj (lingvoj, kiuj ne apartenas al konata familio) troviĝas en aparta artikolo.
Iuj familioj estas rigardeblaj ankaŭ kiel lingvoj kun dialektoj, kaj multaj lingvoj estas rigardeblaj ankaŭ kiel familioj de proksime parencaj lingvoj.
MapojRedakti
|
||||||||||||||
|
Lingvaroj el AfrikoRedakti
Inter la senparencaj lingvoj de Afriko estas la haza kaj sandava.
AfrikaziaRedakti
KojaRedakti
ĴuaRedakti
NiĝerkongaRedakti
- senegala (fula, volofa)
- mandea (bambara)
- krua
- gura (morea)
- kvaa (aŝantia)
- volta-niĝera (evea, fonua, igba, joruba)
- benve-konga (bantua: svahila, lingala, kosa k zulua, ŝona)
- kordofanaj (nubaaj) lingvaroj
Nilo-saharaRedakti
TuaRedakti
Lingvaroj el EŭrazioRedakti
Inter la senparencaj lingvoj de Eŭrazio estas la ajnua, buruŝaska, etruska, korea, nivĥa, sumera, kaj la eŭska aŭ baska.
AltajaRedakti
AndamanaRedakti
AŭstralaziaRedakti
Kmera (kamboĝa), vjetnama, nikobara
AŭstroneziaRedakti
Tetuna, balia, cebua, ĉamora, java, malagasa, malaja (enhavante la indonezian), sunda, tagaloga (enhavante la filipina), fiĝia
Polinezia lingvaro: havaja, maoria, samoa
Abĥaz-adigeaRedakti
ĈinotibetaRedakti
Nepala (kontraŭ la nacia nepalia lingvo), birma, tibeta, ĉina
Ĉukĉa-kamĉatkaRedakti
DravidaRedakti
Kanara, malajala, tamila, telugua
HindeŭropaRedakti
- albana
- armena
- balta (latva, litova)
- ĝermana (i.a. norvega - sveda, dana, angla, germana k.a.)
- greka
- hinda (bengala, urduo (enhavante la hindian), nepalia, cigana)
- irana (persa, kurda, paŝtoa)
- italida (latina kaj ĝiaj idoj: itala, franca, hispana, portugala, rumana)
- kelta (kimra, irlanda)
- slava (ĉeĥa kaj slovaka, pola, rusa, ukraina, serba kaj kroata, slovena, bulgara)
JapanecaRedakti
JenisejaRedakti
JukagiraRedakti
KartvelaRedakti
KradajaRedakti
Mjaŭ-jaŭaRedakti
Naĥ-dagestanaRedakti
UralaRedakti
Indianaj lingvaroj el NordamerikoRedakti
Estas multaj senparencaj lingvoj en Nordameriko, kiel la hajda, la taraska kaj la zunia. Inter la lingvaroj estas:
Eskim-aleŭtaRedakti
Dene-jenisejaRedakti
Keta, tlingita, ĉipevajana, navaha
Vidu Na-denea lingvaro
AlgonkenecaRedakti
SaliŝaRedakti
VakaŝanaRedakti
SiuaRedakti
IrokezaRedakti
MuskogaRedakti
PenutaRedakti
(per Delancey 2006)
- Cimŝiana
- Ĉinuka
- Oregona penuta (kusa, alsia, sajusla)
- Plataĵa penuta (sahaptiana, klamata, molala)
- Majdua
- Jokuca
- Utia (mivoka, mucuna)
- ? Vintua (patvena)
- ? Kalapuja
- ? Takelma
ĤokaRedakti
Hipoteza lingvaro. La sekvantaj estas eblaj lingvaretoj kaj senparenculoj.
Jut-aztekaRedakti
Otomi-mangeaRedakti
- Otomi-pamea (otomia, pamea, matlacinka)
- Ĉinanteka
- Tlapanekeca (tlapaneka)
- Mangeeca (mangea)
- Popolokeca (popoloka, mazateka)
- Zapoteka
- Miŝtekeca (miŝteka, kvikateka, trikia)
Miŝe-zokeaRedakti
MajaecaRedakti
Grandaj lingvoj: Majaa (jukateka), vasteka, cocila, celtala, ĉola, kakĉikela, kekĉia, kiĉea, mamea, ĉuĥa, hakalteka (poptia), kanhobala, iŝila, pokomama, pokomĉia, cutuhila
Indianaj lingvaroj el SudamerikoRedakti
Estas multaj senparencaj lingvoj en Sudameriko, kiel la mapuĉa kaj pirahana. Inter la lingvaroj estas:
AjmarecaRedakti
AravakecaRedakti
ĈibĉecaRedakti
ĈokoaRedakti
- Ĉokoa (embera)
ĴeaRedakti
KaribecaRedakti
KeĉuaRedakti
Pano-takanaRedakti
TukanecaRedakti
TupiecaRedakti
Papuaj lingvarojRedakti
Troviĝas multaj senparencaj lingvoj en Papulando. Inter la lingvaroj estas:
Tra-papulandaRedakti
Enhavas la plejparton de la papuaj lingvoj
Okcidenta papuaRedakti
ToriĉelaRedakti
SepikaRedakti
Ramu-subsepikaRedakti
Sud-centra papulandaRedakti
Norda bugenvilaRedakti
Aŭstraliaj lingvarojRedakti
Troviĝas pluraj senparencaj lingvoj en Aŭstralio. Inter la lingvaroj estas:
Pama-nungaaRedakti
Enhavas la plejparton de la aŭstraliaj lingvoj