Qin Shihuangdi

(Alidirektita el QIN Shi Huangdi)

Qin Shihuangdi (秦始皇帝) (Esperantigite Ĉjin Ŝihuangti) aŭ Qin Shihuang (秦始皇) (Esperantigite Ĉjin Ŝihuang) propra nomo Ying Zheng (嬴政) (Esperantigite Jing Ĝeng), estis reĝo de la ŝtato Qin [kin] de 246 a.K. ĝis 221 a.K. dum la Periodo de Militantaj Regnoj. Li fondis la Qin-dinastion, kaj iĝis la unua imperiestro de unuigita Ĉinio en 221 a.K.[1]

Shihuangdi Qin
Qinshihuang.jpg
Persona informo
NomoShihuangdi Qin
Dato de naskiĝo27-a de januaro -258 [#]
NaskiĝlokoHandano [+]
Dato de morto10-a de septembro -210 [#]
MortolokoŜiano [+]
Aĝo je morto48
Okupoj kaj profesioj
Okuporeganto
Geografio
ŜtatoĈinio
EtnecoHanoj [+]
Familio
InfanoPrince Jianglü, Prince Gao, Ziying, Qin Er Shi, Fusu [+]
FratoChengjiao, Ziying [+]
PatroKing Zhuangxiang of Qin [+]
PatrinoQueen Dowager Zhao [+]
Portalo pri Homoj
Information icon.svg
vdr

Fondo de la regno ĈinioRedakti

Je la fino de la Periodo de Militantaj Regnoj, la regno Qin estis la plej forta kaj posedis la kondiĉojn por reunuigi la ses orientajn regnojn. Estante nur knabo, Jing Ĝeng fariĝis regnestro de Qin. Tial ĉefministro Lu Buvei prezidis la administradon de ŝtataj aferoj anstataŭ li. En la jaro 238 antaŭ nia erao Jing Ĝeng eksigis la ĉefministron Lu Buvei kaj mem faris la administradon. De la jaro 236 ĝis la jaro 221 antaŭ nia erao, la regno Qin aneksis unu post alia la regnojn Han, Wei, Chu, Yan, Zhao kaj Qi, finis la periodon de Militantaj Regnoj kaj fondis la unuan unuigitan multnaciecan aŭtokratian ŝtaton de centralizo de regpotenco – nome la dinastio Qin – en la historio de Ĉinio.

En la jaro 221 antaŭ nia erao, Jing Ĝeng titolis sin Unua Imperiestro. En la tutlanda skalo li praktikis kompletan burokratan sistemon de la centro al lokaj gubernioj. Ĉio estis sub la rekta regado de la imperiestro. Oni ankaŭ ellaboris kaj praktikis la unuigitan leĝsistemon, kun leĝoj de la regno Qin kiel bazo, preninte iujn artikolojn de la leĝoj de la ses aliaj regnoj. La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ translokis nobelojn de la ses aliaj regnoj al specifaj lokoj, por ke ili ne faru dissplitan agadon. Li ankaŭ ordonis, ke ordinaraj civiluloj ne rajtas kolekti armilojn, kaj detruis konfiskitajn armilojn.

Ekonomie la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin praktikis politikojn favorajn al agrikulturo sed malfavorajn al komerco kaj subtenis la disvolviĝon de feŭdisma privata posedo de agroj. En la jaro 216 antaŭ nia erao la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin publikigis dekreton, ke se agroposedantoj deklaros al la registaro la kvanton de siaj agroj kaj volonte pagos imposton, ilia agro-posedanteco estos agnoskata kaj protektata de la registaro. Tiel naskiĝis la privateca sistemo de agroj. La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ unuigis la sistemon de mezuroj kaj pezoj kaj la monan sistemon de la tuta lando.

La Unua Imperiestro de la Dinastio Qin ankaŭ unuigis la skribmanieron de la ĉina lingvo. En 212 antaŭ nia erao, li faris dekreton por detrui diversaspecajn librojn kaj malpermesi privatajn lernejojn. Poste, pro tio, ke forfuĝis kelkaj kleruloj, kiuj serĉis longvivigan drogon por la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin, ĉi lasta koleris kaj mortigis pli ol 400 klerulojn. Tio ja estas la fama okazaĵo de “forbruligo de libroj kaj mortigo de kleruloj” en la ĉina historio, kiu poste estas pridubata fare de nuntempaj fakuloj.[2]

Post sia surtroniĝo, la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin sendis generalon Meng Tian por ataki hunojn. Li ankaŭ kunligis la nordajn grandajn muregojn de la 3 regnoj Qin, Zhao kaj Yan kaj konstruigis la monde faman Grandan Muregon de 10 000 lioj. La konstruado de la Ĉina Granda Murego bone defendis kaj pluapaŝe fortigis la regadon de la dinastio Qin.

Post sia unuigado de la ses regnoj, la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin konstruigis la luksajn palacon Epang kaj tombejon Liŝan. Li ankaŭ sendis klerulon Ksu Fu, kiu gvidis milojn da geknaboj, por serĉi feojn en la Orienta Maro. Tio elspezigis grandan kvanton da mono kaj pliprofundigis la penojn de la popolanoj. En julio de la jaro 210 antaŭ nia erao la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin mortis pro malsano dum sia kvara veturo al Orienta Ĉinio.[3]

Lia filo estis Fusu.

Kiel reĝo de QinRedakti

RegentecoRedakti

 
Portreto priskribanta Qin Shi Huangdi, unua imperiestro de la Dinastio Qin, el albumo de la 18-a jarcento por portretoj de ĉinaj imperiestroj.

En la jaro 246 a.n.e., kiam la reĝo Ĵuangksiang mortis post mallonga regado de nur tri jaroj, li estis sukcedita en la trono de sia 13-jaraĝa filo.[4] En tiu epoko, Ĵao Ĵeng estis ankoraŭ juna, kaj tiel Lu Buvei agadis kiel regenta ĉefministro de la Ŝtato Qin, kiu estis ankoraŭ militanta kontraŭ la aliaj ses ŝtatoj.[5] Naŭ jarojn poste, en la jaro 235 a.n.e., Ĵao Ĵeng atribuis plenan povon post Lu Buvei estis ekzilita pro sia impliko en skandalo kun la Kunreĝino Ĵao.[6][7]

Ĵao Ĉengjiao, nome Sinjoro Ĉang'an (长安君),[8] estis laŭleĝe duon-frato de Ĵao Ĵeng, el sama patro sed el diferenca patrino. Post Ĵao Ĵeng heredis la tronon, Ĉengjiao ribelis en Tunliu kaj kapitulacis al la ŝtato de Ĵao. La restintaj servistoj kaj samfamilianoj de Ĉengjiao estis ekzekutitaj de Ĵao Ĵeng.[9]

Puĉoklopodo de Lao AiRedakti

Kiam la reĝo Ĵeng kreskiĝis, Lu Buvei ektimis, ke la knaba reĝo malkovru lian amaferon kun lia patrino Sinjorino Ĵao. Li decidis distancigi lin kaj serĉi anstataŭanton por la patrina reĝino. Li trovis viron nome Lao Ai.[10] Laŭ La registro de la Granda Historiisto, Lao Ai estis maskita kiel eŭnuko plukinte sian barbon. Poste Lao Ai kaj la reĝino Ĵao Ji renkontiĝis sekrete tiom lerte ke ili havis du filojn kune.[10] Lao Ai tiam iĝis nobeligita kiel Markizo Lào Ǎi, kaj ricevis multajn riĉaĵojn. La komploto de Lao Ai estis supozita por anstataŭi la reĝon Ĵeng per unu el liaj kaŝitaj filoj. Sed dum vespermanĝa festo ebria Lào Ǎi fanfaronis, ke li estas la duonpatro de la juna reĝo.[10] En la jaro 238 a.n.e. la reĝo estis veturanta al la antikva ĉefurbo de Ĝōng (雍). Lao Ai prenis la sigelon de la patrina reĝino kaj mobilizis armeon kiel koplodo startigi puĉon kaj ribeli.[10] Kiam la reĝo Ĵeng eksciis tion, ordonis Lu Buvei komandi Sinjoron Ĉangping kaj Sinjoron Ĉangŭen ataki Lao Ai kaj ilia armeo mortigis centojn da ribeluloj en la ĉefurbo, kvankam Lao Ai sukcesis fuĝi el tiu batalo.[11]

Oni starigis prezon de 1 milionoj da kupraj moneroj por la kapo de Lao Ai se li estas kaptita viva aŭ duono de miliono se li estas kaptita mortinta.[10] La subtenantoj de Lao Ai estis kaptitaj kaj senkapigitaj; poste Lao Ai estis ligita kaj dispecigita en kvin pecoj fare de ĉevalĉaroj, dum lia tuta familio estis ekzekutita ĝis la tria grado.[10] Ankaŭ la du kaŝitaj filoj estis mortigitaj, dum la patrino Ĵao Ji estis metita en hejma aresto ĝis ŝia morto multajn jarojn poste. Lu Buvei trinkis venenigitan vinon kaj sinmortigis en la jaro 235 a.n.e.[5][10] Jing Ĝeng tiam kaptis la plenan povon kiel la Reĝo de la ŝtato Qin. Anstataŭante Lu Buvei, Li Si iĝis la nova Kanceliero de Ĉinio.

Unua murdoklopodoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jing Ke.
 
Murdoklopodo fare de Jing Ke al Qin Shihuangdi; Jing Ke (maldekstre) estas retenita de unu el la kuracistoj de Qin Shihuangdi (maldekstre, fone). La ponardo uzita en la murdoklopodo videblas enmetita en la piliero. Qin Shi Huang (dekstre) videblas tenante imperian jadodiskon. Unu el liaj soldatoj (for dekstre) urĝas veni savi sian imperiestron. Ŝtongravurado; 3a jarcento, Orienta Han.

La reĝo Ĝeng kaj liaj trupoj plue konkeris diversajn ŝtatojn. La ŝtato Ĝan estis malgranda, malforta kaj ofte atakita de soldatoj. Ne estis rivalo por la ŝtato Qin.[12] Tiel la Kronprinco Dan de Ĝan komplotis murdoklopodon por liberiĝi el la reĝo Ĝeng, petante al Jing Ke iri misie en la jaro 227 a.n.e.[13][12] Jing Ke estis akompanita de Qin Wuyang en la komploto. Oni supozis, ke ili ambaŭ proponis donacon al la reĝo Ĝeng: nome mapo de Dukang kaj la distranĉita kapo de Fan Ŭuji.[12]

Qin Wuyang la unua klopodis prezenti la donacotan mapon, sed pro timo mantremis kaj ne moviĝis plue al la reĝo. Jing Ke plue antaŭeniris al la reĝo, dum klarigis, ke lia partnero "neniam rigardis al la Filo de la Ĉielo", kaj nur pro tio li tremis. Jing Ke devis prezenti ambaŭ donacojn li mem.[12] Dum li senruligis la mapon, aperis ponardo. La reĝo retiriĝis, staris, kaj baraktis elingigi la glavon por defendi sin.[12] Tiam, aliaj palacanoj ne rajtis porti armilojn. Jing Ke persekutis la reĝon, klopodante kapti lin, sed li malsukcesis. La reĝo Ĝeng svingis sian glavon kaj tranĉis la femuron de Jing Ke. Tiu tiam lanĉis la ponardon, sed malsukcesis denove. Suferinte ok vundojn el la reĝa glavo, Jing Ke komprenis, ke lia klopodo estas malsukcesa kaj eksciis, ke ambaŭ el ili estos mortigitaj poste.[12] La ŝtato Ĝan estis konkerita de la ŝtato Qin kvin jarojn poste.[12]

Dua murdoklopodoRedakti

Gao Jianli estis granda amiko de Jing Ke, kaj deziris venĝi lian morton.[14] Kiel fama ludisto de liuto, iam li estis alvokita de la reĝo Ĝeng por ludi la instrumenton. Iu en la palaco kiu estis konata lin en la pasinto asertis, "Tiu estas Gao Jianli".[15] Malkapable mortigi tian lertan muzikiiston, la imperiestro ordonis elŝiri liajn okulojn.[15] Sed la reĝo permesis Gao Jianli ludi antaŭ li.[15] Li laŭdis la ludadon kaj eĉ permesis la muzikiston Gao Jianli alproksimiĝi. Kiel parto de la komploto, la liuto estis pezigita per peza peco de plumbo. Li levis la liuton kaj frapis al la reĝo. Sed li eraris, kaj ankaŭ lia murdoklopodo malsukcesis. Gao Jianli estis poste ekzekutita.[15]

Unuigo de ĈinioRedakti

 
Unuigo fare de Qin de la sep militantaj regnoj.

En la jaro 230 a.n.e., la reĝo Ĝeng startigis la finajn kampanjojn de la Militŝtata periodo, cele al la konkero de la ceteraj sendependaj regnoj, unu post alia.

La unua ŝtato kiu falis estis Han (韓; foje nomata Hann por distingi ĝin el Hàn 漢 de la Dinastio Han), en la jaro 230 a.n.e. Poste Qin profitis avantaĝon el naturkatastrofoj en la jaro 229 a.n.e. por invadi kaj konkeri Ĝào, kie Qin Shi Huang fakte estis naskiĝinta.[16][17] Li tiam venĝis la malbonan traktadon kiun li tie estis ricevinta kiel infana ostaĝo, kaj serĉis kaj mortigis siajn malamikojn.

La armeoj de Qin konkeris la ŝtaton Ĝao en la jaro 228 a.n.e., la nordan landon Ĝan en la jaro 226 a.n.e., la malgrandan ŝtaton Ŭei en la jaro 225 a.n.e., kaj la plej grandan ŝtaton kaj ankaŭ la plej grandan defion, nome la ŝtaton Ĉu, en la jaro 223 a.n.e.[18]

En la jaro 222 a.n.e., la lastaj restaĵoj de Ĝan kaj la reĝa familio estis kaptitaj en Liaodong en la nordoriento. La nura sendependa lando lasita estis tiam Qi, en fora oriento, kie estas nune la duoninsula provinco Ŝandongo. Terurigita, la juna reĝo de Qi sendis 200 000 homojn por defendi siajn okcidentajn limojn. En la jaro 221 a.n.e., la armeoj de Qin invadis el la nordo, kaptis la reĝon, kaj aneksis Qi. Kelkaj el la strategioj kiujn Qin uzis por unuigi Ĉinion estis normigi la komercon kaj la komunikadon, la valutojn kaj la lingvon.

Por la unua fojo, ĉiuj landoj de Ĉinio estis unuigitaj sub ununura povega reganto. En tiu sama jaro, la reĝo Ĝeng proklamis sin mem la "Unua Imperiestro" (始皇帝, Shǐ Huángdì), ne plu reĝo en la malnova senco kaj nun multe pli supere al la atingoj de la regantoj de la malnova dinastio Ĝou.[19] La imperiestro ordonis, ke la Heŝibi iĝu la Imperia Sigelo, konata kiel la "Relikva Sigelo de la Regno". La vortoj, "Ricevinte Mandaton el la Ĉielo, povas (la imperiestro) estri longan kaj prosperan vivon." (受命於天,既壽永昌) estis verkitaj de la ĉefministro Li Si, kaj gravuritaj en la sigelo fare de Sun Ŝou. La sigelo estis poste pasita el imperiestro al imperiestro dum la venontaj generacioj.

En la sudo, militetendo en la formo de kampanjo kontraŭ la triboj Ĝue pluis dum lia regado, kaj diversaj regionoj estis aneksitaj al tio kio estas nun la provinco Gŭangdongo kaj parto de tio kio estas nun Vjetnamio.[17]

Kiel imperiestro de QinRedakti

Administraciaj reformojRedakti

 
Mapo de la dinastio Qin kaj de ties administraciaj dividoj.

Kiel klopodo eviti ripeton de la politika kaoso de la Militŝtata periodo, Qin Shi Huang kaj lia ĉefministro Li Si komplete abolis feŭdismon.[17] La imperio estis tiam dividita en 36 komandorlandoj (郡, Jùn), poste pli ol 40 komandorlandoj.[17] La tuta Ĉinio estis tiam dividita en administraciaj unuoj: unue komandorlandoj, poste kantonoj (縣, Xiàn), municipoj (鄉, Xiāng) kaj cent familiaj unuoj (里, Li, kiu iel korespondas kun la nuntempaj subdistriktoj kaj komunumoj de la Popola Respubliko Ĉinio).[20] Tiu sistemo estis diferenca el tiuj de antaŭaj dinastioj, kiuj havis izolajn aliancojn kaj federaciojn.[21] La homoj jam ne plu estos identigitaj per siaj indiĝenaj regionoj aŭ iamaj feŭdaj ŝtatoj, kiel kiam persono el Ĉu estis nomita "Ĉu-persono" (楚人, Chu rén).[20] Nomumoj estis poste bazitaj sur merito anstataŭ heredaj rajtoj.[20]

Ekonomiaj reformojRedakti

Qin Shi Huang kaj Li Si unuigis Ĉinion ekonomie per la normigo de la ĉinaj mezuroj tiel kiel pezunuoj kaj mezurunuoj, la valutoj, kaj de la longo de la aksoj de la ĉaroj por faciligi la transporton sur la ŝosesistemo.[21] La imperiestro ankaŭ disvolvigis etendan reton de ŝoseoj kaj kanaloj konektantaj la provincojn por plibonigi la komercon inter ili.[21] La valutoj de la diferencaj ŝtatoj estis normigitaj al moneroj nome "Banliang" (半兩, Bàn Liǎng).[20] Krome eble pli grave, la ĉina skribmaniero estis unuigita. Sub Li Si, la sigela skribmaniero de la ŝtato Qin estis normigita pere de la forigo de variantaj formoj ene de la skribmaniero mem de Qin. Tiu nova normigita skribmaniero estis tiam farita oficiala tra la tutaj konkeritaj regionoj, tiel kunigante ĉiujn regionajn skribmanierojn por formi unu lingvon, nome unu komunikan sistemon por la tuta Ĉinio.[20]

FilozofioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Leĝismo.

Qin Shi Huang ankaŭ sekvis la skolon de la kvin elementoj, nome tero, ligno, metalo, fajro kaj akvo. La naskelemento de Ĝao Ĝeng (五德終始說) estas akvo, kiu estas konektita kun la nigra koloro. Oni kredis ankaŭ ke la reĝa hejmo de la antaŭa dinastio Zhou estis reganta per la povo de fajro, kiu estas la ruĝa koloro. La nova dinastio Qin devis esti regata de la nova elemento en la listo, kiu estas akvo, reprezentata de la nigra koloro. Nigra iĝis la koloro de ornamaĵoj, flagoj, standardoj.[5] Aliaj asocioj estas nordo kiel kompasdirekto, vintro kaj la numero ses.[22] Kalkuliloj kaj oficialaj ĉapeloj estis 15 cm longaj, ĉaroj 2 m larĝaj, unu paso estis (en ĉina 步 Bù) estis 1.4 m.[5]

 
Han Fei, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Leĝismo.

Kvankam la iama Militŝtato estis unu el la konstanta militstato, ĝi estis ankaŭ konsiderata Orepoko de la Libera Penso.[23] Qin Shi Huang eliminis la Cent Skolojn de Pensaro kiuj aligis Konfuceismon kaj aliajn filozofiojn.[23][24] Post la unuigo de Ĉinio, kun ĉiuj aliaj skoloj de pensaro malpermesitaj, leĝismo iĝis la subtena ideologio de la dinastio Qin,[20] kiu estis baze sistemo kiu postulis ke la homoj sekvu la leĝojn aŭ estu punitaj laŭe.

Dekomence en la jaro 213 a.n.e., je instigo de Li Si kaj por eviti la komparojn fare de la fakuloj pri sia regno kun la pasinteco, Qin Shi Huang ordonis la bruligon de la ekzistantaj libroj kun la escepto de tiuj pri astrologio, agrikulturo, medicino, devinado, kaj la historio de la ŝtato Qin.[25] Tio utilus ankaŭ al la celo pliigi la funkciantan reformadon de la skribsistemo forigante ekzemplojn de eksmodaj skribaĵoj.[26] La posedo de la Libro de Kantoj aŭ la Klasiko de Historio estis punenda speciale tre ake. Laŭ la posta verko Registroj de la Granda Historiisto, la venontan jaron Qin Shi Huang enterigis vivaj ĉirkaŭ 460 fakulojn pro la posedo de malpermesitaj libroj.[5][25] La plej aĝa filo de la imperiestro nome Fusu kritikis lin pro tiu ago.[27]

Pli ĵusa esplorado sugestas, ke la "entombigo de Konfuceaj fakuloj vivaj" estas legendo de konfuceaj martiroj; aparte, la imperiestro ordonis la mortigon (坑 kēng) de grupo de alkemiistoj post oni trovis, ke ili estis trompinta lin. En Han-epoko, konfuceaj fakuloj, kiuj estis servintaj fidele al Qin, uzis tiun aferon por distanciĝĝi el la malsukcesa dinastio. Kong Anguo (孔安國 ĉ. 165 – ĉ. 74 a.n.e.), nome posteulo de Konfuceo, turnis la alkemiistojn (方士 fāngshì) en konfuceistoj (儒 ) kaj interplektis la legendon de la martiroj kun stranga historio de remalkovro de perditaj konfuceaj libroj malantaŭ detruita muro en la hejmo de liaj prauloj.[28] La propra biblioteko de la imperiestro ankoraŭ havis ekzemplerojn de la malpermesitaj libroj sed plej el tiuj estis detruitaj poste kiam Xiang Yu bruligis la palacojn de Ŝjanjango en la jaro 206 a.n.e.[29]

Tria murdoklopodoRedakti

En la jaro 230 a.n.e., la ŝtato Qin estis venkinta super la ŝtato Han. Tiel aristokrato de Han nome Ĝang Liang ĵuris revenĝon kontraŭ la Qin imperiestro. Li vendis ĉiujn siajn valoraĵojn kaj en la jaro 218 a.n.e., li dungis fortulon kiel murdisto kaj konstruis por li pezmetalan konuson pezantan 120 katijin (ĉirkaŭ 97 kg).[10] Ambaŭ viroj kaŝiĝis inter la arbustoj ĉe la vojo de la imperiestro sur monto. Je iu signalo, la muskolforta murdisto ĵetis la konuson kontraŭ la unua kaleŝo kaj detruegis ĝin. Tamen, la imperiestro estis fakte en la dua kaleŝo, ĉar li estis fakte veturante per du identaj kaleŝoj pro tiu preciza tialo, nome eviti eblan murdoklopodon. Tiel ankaŭ tiu klopodo malsukcesis.[30] Ambaŭ homoj kapablis fuĝi spite la grandan homserĉadon.[10]

Publikaj vorkojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Granda Ĉina Muro.

Granda Ĉina MuroRedakti

 
Granda Ĉina Muro

La ŝŝtato Qin luktis kontraŭ la nomadaj triboj de nordo kaj nordokcidento. La triboj de Ŝiungnuoj ne estis venkitaj kaj submetitaj, tiel la kampanjo estis elĉerpiga kaj malsukcesa, kaj por eviti, ke la Ŝiungnuoj plu invadu la nordan landlimon, la imperiestro ordonis la konstruadon de enorma defenda murego.[17][31][32] Tiu murego, por kies konstruado centoj da miloj da homoj estis mobilizitaj, kaj nekonata nombro mortis, estis antaŭaĵo de la nuntempa Granda Ĉina Muro. Ĝi konektis nombrajn ŝtatajn muregojn kiuj estis konstruitaj dum la antaŭaj kvar jarcentoj, nome reto de malgrandaj muregoj kiuj ligis riverdefendoj al netrapaseblaj klifoj.[33][34]

Intence al trudo de centralizita regado kaj al evito de la reapero de feŭdaj senjoroj, Jing Ĝeng ordonis la detruadon de la sekcioj de muregoj kiuj dividis sian imperion inter la iamaj ŝtatoj. Por ordigi la imperion kontraŭ la Ŝiungnuoj el la nordo, tamen, li ordonis la konstruadon de novaj muregoj kiuj konektu la restantaj fortikaĵoj laŭlonge de la imperia norda landlimo. "Konstruu kaj antaŭeniru" estis centra gvidprincipo en la murkonstruado, kio signifis, ke la ĉinoj ne estis starigante permanente fiksitan limon.[35] La transportado de la granda kvanto de materialoj postulita por la konstruado estis malfacila, kaj tiel la konstruistoj ĉiam klopodis uzi lokajn rimedojn. Ŝtonoj el la montoj estis uzitaj por montaraj areoj, dum premtero estis uzita por la konstruado sur la ebenaĵoj. Ne estas survivantaj historiaj registroj kiuj indikas la precizan longon kaj vojon de la muregoj de la epoko Qin. Plej al la antikvaj muregoj estis foreroziitaj laŭlonge de la jarcentoj, kaj tre malmultaj sekcioj restas nuntempe. La homa kosto de la konstruado estas nekonata, sed oni ĉirkaŭkalkulis fare de kelkaj fakuloj, ke centoj da miloj,[36] se ne ĝis unu miliono, da laboristoj mortis konstruante la muregon Qin.[37][38]

Kanalo LingkuRedakti

Fama sudĉina citaĵo diras "En la Nordo estas la Granda Murego, en la Sudo estas la kanalo Lingku" (北有長城、南有靈渠, Běiyǒu chángchéng, nányǒu língqú).[39] En la jaro 214 a.n.e. la imperiestro startis la projekton de granda kanalo por transporti liveraĵojn al la armeo.[40] La kanalo ebligos akvotransporton inter norda kaj suda Ĉinio.[40] La kanalo, 34 kilometrojn longa, ligus la riveron Ksiang kiu fluas en la riveron Jangzion kun la rivero Li Jiang, kiu fluas en la Perloriveron.[40] La kanalo konektis du el la ĉefaj akvovojoj de Ĉinio kaj helpis la etendon de Qin en la sudokcidenton.[40] La konstruado estis konsiderita unu el la tri grandaj agegoj de la inĝenierarto de Antikva Ĉinio, kaj la aliaj estus la Granda Murego kaj la sistemo de irigacio Dujiangĝan de Siĉuano.[40]

Eliksiro de vivoRedakti

 
Statuo de Ksu Fu, la sendito de Shihuangdi, en Ŭeihai, Ŝandongo.

Poste en sia vivo, Qin Shi Huang timegis la morton kaj malespere serĉis la legendan eliksiron, kiu supozeble ebligus al li vivi porĉiame. Li estis obseda por akiri senmortecon kaj falis predon de multaj kiuj proponis al li supozitajn eliksirojn.[41] Li vizitis la insulon Ĝifu trifoje dum tiuj klopodoj atingi senmortecon.[42]

Iam li sendis Ksu Fu, islandano de Ĝifu, kun ŝipoj portantaj centojn de gejunuloj serĉe de la mistika Monto Penglai.[30] Ili estis senditaj por trovi Anki Ŝeng, 1000-jaraĝa magiisto kiun Qin Shi Huang supozeble renkontis dum sia veturado kaj kiu estis invinta lin por serĉi lin tie.[43] Tiuj homoj neniam revenis, eble ĉar ili scias, ke ili konis, ke se ili revenas sen la promesita eliksiro, ili estos certe ekzekutitaj. Legendoj postulas, ke ili atingis Japanion kaj koloniigis ĝin.[41] Eble ankaŭ la supozita librobruligado supozeble de forĵetenda kaj senutila literaturo, estis parte klopodo fokusigi al menson de la plej altkvalitaj fakuloj de la imperiestro al la alkemio. Kelkaj el la ekzekutitaj fakuloj estis tiuj kiuj estis malkapablaj havigi pruvaron de iliaj supernaturaj skemoj. Tio povus esti la lasta rimedo testi iliajn kapablojn: se iu el ili havas magiajn povojn, tiam ili povus certe reveni al la vivo kiam ili estos liberigitaj.[44] Ĉar la granda imperiestro timis pro la morto kaj la "diablaj spiritoj", li havis laboristojn konstruintajn seriojn de tuneloj kaj pasejojn al ĉiu el liaj palacoj (li posedis ĉirkaŭ 200), ĉar veturado nevidita estus supozeble teni lin sekura for de la atingo de la diablaj spiritoj.

MortoRedakti

 
Imperiaj veturoj de Qin Shi Huang.

Oni diris, ke en la jaro 211 a.n e. granda meteoro falis en Dōngjùn (東郡) en la plej malaltaj atingoj de la Flava Rivero. Sur ĝi iu surskribis la vortojn "La Unua Imperiestro mortis kaj lia lando estos dividita" (始皇死而地分).[45] Kiam la imperiestro aŭdis tion, li sendis imperian sekretarion por esplori tiun profetecon. Neniu estus konfesinta la faron, kaj tiel la homoj kiuj loĝis proksime estis mortigitaj. La ŝtono estis poste dispulvigita.[46]

Dum sia kvara veturo al Orienta Ĉinio, la imperiestro serioze malsaniĝis post li alvenis en Pingĝuanjin (kantono Pingĝuan, Ŝandongo), kaj li mortis la 10an de septembro 210 a.n.e. (Julia Kalendaro) en la palaco de la prefekturo Ŝakiu (沙丘平台, Shāqiū Píngtái), ĉirkaŭ du monatoj for el la ŝoseo el la ĉefurbo Ŝjanjango.[12][47][48]

La kaŭzo de la morto de Qin Shi Huang estas ankoraŭ tre nekonata, ŝajne li mortis pro eliksira venenigo pro la engluto de hidrargaj piloloj, faritaj de siaj alkemiistoj kaj kortegaj kuracistoj, en la ideo ke estas eliksiro de senmorteco.[49]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Duiker, William J. & al. World History: Volume I: To 1800, 5a eld., p. 78. Thomson Higher Education Publishing, 2006. ISBN 0-495-05053-9.
  2. Ren Changhong & al. Rise and Fall of the Qin Dynasty. Asiapac Books PTE Ltd., 2000. ISBN 981-229-172-5.
  3. Sima Qian. Dawson, Raymond Stanley. Brashier, K.E. (2007). The First Emperor: Selections from the Historical Records. Oxford University Press. ISBN 0-19-922634-2, 978-0-19-922634-4. pp. 15–20, 82, 99.
  4. Donn, Lin. Donn, Don. Ancient China. (2003). Social Studies School Service. Social Studies. (ISBN 1-56004-163-3 kaj ISBN 978-1-56004-163-4). p. 49.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Wood, Frances. (2008). China's First Emperor and His Terracotta Warriors, pp. 2–33. Macmillan Publishing, 2008. ISBN 0-312-38112-3.
  6. Emperor Qin Shi Huang, First Emperor of China, Shi Huangdi of Qin Dynasty. Alirita 2a de februaro 2017.
  7. Pancella, Peggy. (1a de aŭgusto 2003) Qin Shi Huangdi: First Emperor of China (angle). Heinemann-Raintree Library. ISBN 978-1-4034-3704-4.
  8. 司馬遷《史記·卷043·趙世家》:(赵悼襄王)六年,封长安君以饶。
  9. Registroj de la Granda Historiisto Ĉapitro – Qin Shi Huang: 八年,王弟长安君成蟜将军击赵,反,死屯留,军吏皆斩死,迁其 民於临洮。将军壁死,卒屯留、蒲鶮反,戮其尸。河鱼大上,轻车重马东就食。 《史记 秦始皇》
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 10,8 Mah, Adeline Yen. (2003). A Thousand Pieces of Gold: Growing Up Through China's Proverbs. Publikigita de Harper Collins. (ISBN 0-06-000641-2 kaj ISBN 978-0-06-000641-9). pp. 32–34.
  11. The Records of the Grand Historian, Vol. 6: Annals of Qin Shi Huang. [1] The 9th year of Qin Shi Huang. 王知之,令相國昌平君、昌文君發卒攻毐。戰咸陽,斬首數百,皆拜爵,及宦者皆在戰中,亦拜爵一級。毐等敗走。
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 12,5 12,6 12,7 Sima Qian. Dawson, Raymond Stanley. Brashier, K.E. (2007). The First Emperor: Selections from the Historical Records. Oxford University Press. (ISBN 0-19-922634-2 kaj ISBN 978-0-19-922634-4). pp. 15–20, 82, 99.
  13. Ren Changhong & al. Rise and Fall of the Qin Dynasty. Asiapac Books PTE Ltd., 2000. ISBN 981-229-172-5.
  14. Elizabeth, Jean. Ward, Laureate. (2008). The Songs and Ballads of Li He Chang. (ISBN 1-4357-1867-4 kaj ISBN 978-1-4357-1867-8). p. 51
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Wu, Hung. The Wu Liang Shrine: The Ideology of Early Chinese Pictorial Art. Stanford University Press, 1989. (ISBN 0-8047-1529-7 kaj ISBN 978-0-8047-1529-4). p. 326.
  16. Hk.chiculture.net. "HKChinese culture." 破趙逼燕. Alirita en la 18a de januaro 2009.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Haw, Stephen G. (2007). Beijing a Concise History. Routledge. (ISBN 978-0-415-39906-7). pp. 22–23.
  18. Sima Qian: The First Emperor. Tr. de Raymond Dawson. Oxford University Press. Eldono 2007, Chronology, p. xxxix
  19. Clements, Jonathan (2006). The First Emperor of China. Sutton Publishing. (ISBN 0-7509-3959-1). pp. 82, 102–03, 131, 134.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 20,5 Chang, Chun-shu (2007), The rise of the Chinese Empire, 1: Nation, State, and Imperialism in Early Chinac ca. 1600 BC–8 AD, University of Michigan Press, pp. 43–44, (ISBN 978-0-472-11533-4) 
  21. 21,0 21,1 21,2 Veeck, Gregory. Pannell, Clifton W. (2007). China's Geography: Globalization and the Dynamics of Political, Economic, and Social Change. Rowman & Littlefield publishing. (ISBN 0-7425-5402-3 kaj ISBN 978-0-7425-5402-3). pp. 57–58.
  22. Murowchick, Robert E. (1994). China: Ancient Culture, Modern Land. University of Oklahoma Press, 1994. (ISBN 0-8061-2683-3 kaj ISBN 978-0-8061-2683-8). p. 105.
  23. 23,0 23,1 Goldman, Merle. (1981). China's Intellectuals: Advise and Dissent. Harvard University Press. (ISBN 0-674-11970-3 kaj ISBN 978-0-674-11970-3). p. 85.
  24. Chaurasia, Radhey Shyam. (2004). History of Modern China. Atlantic Publishers & Distributors. (ISBN 81-269-0315-5 kaj ISBN 978-81-269-0315-3). p. 317.
  25. 25,0 25,1 Li-Hsiang Lisa Rosenlee. Ames, Roger T. (2006). Confucianism and Women: A Philosophical Interpretation. SUNY Press. (ISBN 0-7914-6749-X kaj ISBN 978-0-7914-6749-7). p. 25.
  26. Clements, Jonathan (2006). The First Emperor of China. p. 131.
  27. Twitchett, Denis. Fairbank, John King. Loewe, Michael. The Cambridge History of China: The Ch‘in and Han Empires 221 B.C.–A.D. 220. Edition: 3. Cambridge University Press, 1986. (ISBN 0-521-24327-0 kaj ISBN 978-0-521-24327-8). p. 71.
  28. Neininger, Ulrich, Burying the Scholars Alive: On the Origin of a Confucian Martyrs’ Legend, Nation and Mythology (in East Asian Civilizations. New Attempts at Understanding Traditions), vol. 2, 1983, eld. Wolfram Eberhard et al., pp. 121–36. (ISBN 3-88676-041-3). http://www.ulrichneininger.de/?p=461
  29. El Registroj de la Granda Historiisto, tradukitaj de Raymond Dawson en Sima Qian: The First Emperor. Oxford University Press, eld. 2007, pp. 74–75, 119, 148–49
  30. 30,0 30,1 Wintle, Justin Wintle. (2002). China. Rough Guides Publishing. (ISBN 1-85828-764-2 kaj ISBN 978-1-85828-764-5). pp. 61, 71.
  31. Li, Xiaobing. (2007). A History of the Modern Chinese Army. University Press of Kentucky, 2007.(ISBN 0-8131-2438-7 kaj ISBN 978-0-8131-2438-4). p. 16
  32. Grousset, Rene. (1970) The Empire of the Steppes. Rutgers University Press, p. [htt://archive.org/details/emreofstesh00of/e/26 26–27]. ISBN 978-0-8135-1304-1.
  33. Clements, Jonathan (2006). The First Emperor of China. pp. 102–03.
  34. Huang, Ray. (1997). China: A Macro History. Edition: 2, revised, illustrated. M.E. Sharpe publishing. (ISBN 1-56324-731-3 kaj ISBN 978-1-56324-731-6). p. 44
  35. Burbank, Jane; Cooper, Frederick (2010). Empires in World History: Power and the Politics of Difference. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. p. 45.
  36. Slavicek, Louise Chipley. (2005) The Great Wall of China. Infobase Publishing. ISBN 978-0-7910-8019-1.
  37. Evans, Thammy (2006). Great Wall of China: Beijing & Northern China. Bradt Travel Guide. Bradt Travel Guides. p. 3. (ISBN 978-1-84162-158-6)
  38. "Defense and Cost of The Great Wall". Paul and Bernice Noll's Window on the World. p. 3. Alirita la 26an de julio 2011.
  39. Sina.com. "Sina.com." 秦代三大水利工程之一:灵渠. Alirita la 2an de februaro 2009.
  40. 40,0 40,1 40,2 40,3 40,4 Mayhew, Bradley. Miller, Korina. English, Alex. South-West China: lively Yunnan and its exotic neighbours. Lonely Planet. (ISBN 1-86450-370-X kaj ISBN 978-1-86450-370-8). p. 222.
  41. 41,0 41,1 Ong, Siew Chey. Marshall Cavendish. (2006). China Condensed: 5000 Years of History & Culture. (ISBN 981-261-067-7 kaj ISBN 978-981-261-067-6). p. 17.
  42. Aikman, David. (2006). Qi. Publishing Group. (ISBN 0-8054-3293-0 kaj ISBN 978-0-8054-3293-0). p. 91.
  43. Fabrizio Pregadio. The Encyclopedia of Taoism. London: Routledge, 2008: 199
  44. Clements, Jonathan (2006). The First Emperor of China. pp. 131, 134.
  45. Liang, Yuansheng. (2007). The Legitimation of New Orders: Case Studies in World History. Chinese University Press. (ISBN 962-996-239-X kaj ISBN 978-962-996-239-5). p. 5.
  46. Ssu-Ma Ch'ien. Burton Watson (trans.) Records of the Grand Historian: Qin Dynasty 3a eld, pp. 35 & 59. Columbia University Press (New York), 1996. ISBN 0-231-08169-3.
  47. O'Hagan Muqian Luo, Paul. (2006). 讀名人小傳學英文: famous people. 寂天文化. publishing. (ISBN 986-184-045-1 kaj ISBN 978-986-184-045-1). p. 16.
  48. Xinhuanet.com. "" 中國考古簡訊:秦始皇去世地沙丘平臺遺跡尚存. En webarchive 18a de marto 2009 Xinhuanet. alirita la 28an de januaro 2009.
  49. Wright, David Curtis. (2001) The History of China. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-30940-3.

Eksteraj ligilojRedakti