Germana Esperanto-Asocio

landa organizo de Esperanto en Germanio, Landa Asocio de UEA
(Alidirektita el Germana Esperanto Asocio)

La Germana Esperanto-Asocio (GEA; germane Deutscher Esperanto-Bund) estas la landa Esperanto-asocio en Germanio, komunutila registrita asocio kiu asociigas la Esperanto-uzantojn en tiu ŝtato. Ĝi eldonas la membrogazeton Esperanto aktuell kaj aranĝas la Germanan Esperanto-Kongreson.

Germana Esperanto-Asocio
Deutscher Esperanto-Bund
Emblemo de Germana Esperanto-Asocio
Lando  Germanio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo la 19-an kaj 20-an de majo 1906
Fondiĝloko kadre de la 1-a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig
Interretejo www.esperanto.de/deb
vdr

Historio redakti

La Nürnberger Weltspracheverein (Nurenberga Mondlingva Klubo) jam en 1888 konvertiĝis de Volapuko al Esperanto kaj la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto jam aperis ekde 1889 en Nurenbergo. Tamen la iniciato, fondi germanan Esperanto-societon, aperis nur en 1903, kiam Alfred Hermann Fried en Berlino kunvenigis esperantistojn kaj eldonis lernolibron de Esperanto.[1] Sed Fried devis forlasi Berlinon en junio 1903 pro financaj, familiaj kaj aliaj kaŭzoj kaj reiris al Vieno. La svisa ĵurnalisto Jean Borel, kies frato Jules en Berlino estis direktoro de la eldonejo Möller & Borel kaj de presejo, daŭrigis la agadon. Li vizitis Zamenhof en Varsovio, priparolis kun li la necesajn paŝojn, transloĝiĝis el Svisio al Berlino, fondis en novembro 1903 kune kun Adolf Schmidt, Wilhelm Wetekamp kaj aliaj la Esperantistan Grupon Berlino kaj en decembro la Esperanto-eldonejon Möller & Borel, en kiu li eldonis ekde 1904 instru-[2] kaj informmaterialojn[3], beletrajn kaj fakajn publikigaĵojn kaj la gazeton de la grupo Esperantistische Mitteilungen. Nun Borel kaj Schmidt kun la berlina grupo sendis inform- kaj instrumaterialojn al multaj lokoj en la germanlingvaj landoj. Ili efike varbis membrojn por sia grupo aŭ por aliaj grupoj aŭ por fondi novan grupon.[4] En Esperantistische Mitteilungen, el kiu fariĝis en 1905 la Germana Esperantisto, Borel instigis diskuton pri fondo de germana Esperanto-Societo. Do la sistema agado de Borel kulminis en fondo de GEA.

 
Reklama marko de 1911

La asocio fondiĝis kadre de la 1-a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig la 19-an kaj 20-an de majo 1906, je la komenca nomo Germana Esperantista Societo. Tri jarojn pli poste, en la 4-a Germana Esperanto-Kongreso en Gotha maje 1909 laŭ instigo de d-ro Schramm el Dresdeno la nacia esperantista asocio alinomiĝis Germana Esperanto-Asocio - tiun nomon ĝi havas ĝis la nuntempo. Samtempe ŝanĝiĝis la asocia strukturo: el asocio de individuoj ĝi fariĝis ligo de grupoj.

 

La asocio estis malpermesita la 18-a de februaro 1936, kiam Martin Bormann kiel stabestro de Adolf Hitler subskribis dekreton, kiu malpermesis "al ĉiuj partianoj kaj anoj de suborganizaĵoj ligitaj kun la partio la membrecon en ĉiaspecaj organizaĵoj por artefaritaj lingvoj", kio praktike sekvigis la malpermeson de la nacia Esperanto-asocio en Germanio - la malpermeso praktike finiĝis kiam en majo 1945 kapitulacis la reĝimo de Nazia Germanio, kvankam ankoraŭ daŭris kelkajn monatojn ĝis kiam en 1947 reprezentantoj de la usone, brite kaj france okupitaj zonoj de postmilita Germanio oficialigis la repermeson. Internacie, Germana Esperanto-Asocio ekde 1955 estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, sed jam antaŭ tio intensis la kunlaboro kun UEA - ekzemple en 1951 impona Universala Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Munkeno kadre de la juna Federacia Respubliko Germanio. En la sovetunie okupita zono de postmilita Germanio, la posta komunista ŝtato GDR en centra Germanio, en la tradicio de stalinisma persekuto de la Esperanto-movado ĉia agado por Esperanto ekde 1949 estis malpermesita, sed post la morto de Stalin en 1954 iom post iom la agado repermesiĝis - tamen laŭ la politiko laŭeble malpermesi kontaktojn de civitanoj de GDR al homoj kaj asocioj en okcidenta Germanio, GDR-anoj daŭre ne havis permeson (re)membriĝi en Germana Esperanto-Asocio, kiu el vidpunkto de la komunismaj regantoj sekve de la milito iĝis okcidentgermania organizaĵo. Estiĝis apartaj Esperanto-strukturoj en GDR, kies unua kulmino estis fondo de Centra Laborrondo Esperanto en Kulturligo de GDR en 1965. En 1976 la centra laborrondo Esperanto en Kulturligo aliĝis al UEA, kaj ekde la jaro 1981 ĝi rajtis porti la nomon Esperanto-Asocio de GDR.

En la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de majo 1991 refondiĝintaj Esperanto-Asocioj de la kvin Novaj Federaciaj Landoj de Germanio formale realiĝis al Germana Esperanto-Asocio... La esperantistoj de orienta Berlino post la ŝtata reunuiĝo de Germanio en oktobro 1990 decidis simple aliĝi al la ekzistanta Esperanto-Ligo Berlino, kiu fontas el Berlina Esperanto-Grupo fondita en 1903 kaj evoluinta al Esperanto-Asocio Grand-Berlino ĝis 1912, do jam ekzistis multajn jardekojn antaŭ la politika divido de la urbo.

 
ekzempla kovrilpaĝo de la asocia bulteno Esperanto aktuell

Strukturo kaj agadoj redakti

GEA havas landajn ligojn kaj lokajn grupojn, sed la membroj estas centre registrataj kaj pagas kotizon al la centro, la oficejo de GEA. Dum la Germana Esperanto-Kongreso kunsidas la jarĉefkunveno, kiu elektas ĉiun duan jaron estraron kun prezidanto. Prezidanto ekde 2017 estas Ulrich Brandenburg.

Laŭ la prijuĝo de Rainer Kurz, entreprena konsilisto kaj eksa GEA-prezidanto, “GEA tenas kvazaŭ la monopolon por Esperanto[5] en Germanio„.

Rainer Kurz celis tiun frazon tute ne kritike, sed origine diris ĝin en kunteksto, ke en la 1990-aj jaroj plurajn fojojn maljunaj esperantistoj tuj antaŭ la morto ankoraŭ notis en sia testamento, ke parton de la heredaĵo ricevu "la Esperanto-Asocio en Germanio". Post la morto venis monavidaj advokatoj, kiuj argumentis ke tute ne eblus diri pri kiu el la centoj da esperantistaj asocioj en Germanio povus temi la noto en la testamento. Tiom da urbaj kaj vilaĝaj grupoj, tiom da fakaj komisionoj... ĉiuj laŭ la advokatoj ekzistu sen jura interligo, kaj se ne klaras kio el la "multegaj sendependaj Esperanto-Asocio en Germanio" ricevu la monon, tiam la germana ŝtato ricevas ĉion, kaj la advokatoj ricevas grandaniman provizion. En la juraj procesoj la Esperanto-Asocio malgajnis, kvankam klare la heredintoj ne celis donaci grandan monsumon al la ĝermana ŝtato. Sed por postaj kazoj eventualaj estontaj heredantoj estis instruitaj, ke en testamento necesas absolute klare mencii kiu asocio ekzakte estu la celo de heredaĵo, kaj krome ĉiuj eblaj grupoj kun rilatoj al Esperanto en Germanio estis organize ligitaj al GEA, por laŭeble bona kunlaboro, sed ankaŭ por estonte malfaciligi la laboron de monavidaj advokatoj en tiaj situacioj.

Ligitaj instancoj redakti

En la kadro de GEA funkcias:

Apud GEA ekzistas diversaj fakaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj parte kunlaboras kun GEA kaj ties regionaj suborganizaĵoj. Aliaj estas tute memstaraj (kiel la laborista Libera Esperanto-Asocio).

La Germana Esperanto-Junularo estas memstara registrita asocio, sed kunlaboras kun kaj en GEA. GEA konsideras la membrojn de GEJ siajn junularajn membrojn. GEJ-membroj povis aboni la GEA-organon Esperanto aktuell je favoraj kondiĉoj, sed ricevis precipe la GEJ-gazeton Kune, kiam la gazeto ĝis fine de 2010 aperis kiel sendependa publikaĵo. Ekde 2011, ekzistas apartaj paĝoj nomataj "Kune" por GEJ-membroj en la revuo Esperanto aktuell, kaj la revuo aŭtomate sendiĝas al ĉiuj membroj de GEA kaj GEJ.

Internacie, kiel jam menciite GEA ekde 1955 estas formala Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas proksimume dek procentaĵojn de la tutmonda aligita membraro de UEA. Same en Germanio loĝas proksimume dek procentaĵoj de la individua membraro de UEA.

Regionaj suborganizoj redakti

Germana Esperanto-Asocio havas regionajn suborganizaĵojn laŭ la federaciaj landoj:

Estraro redakti

Membroj de la estraro elektita en majo 2019 estis:

GEA-prezidantoj redakti

Oficejoj redakti

  • Nürnberg, Albrecht-Dürer-Platz 6 (–decembro 1925, asocia membroserva oficejo, paralele al informa oficejo en Berlino)
  • Berlin SW 61, en la kvartalo Kreuzberg, ekde 1909 Lindenstr. 18-19, ekde 1922 Wilmsstr. 5, la eldonejo Möller & Borel paralele vivtenis nacian informan oficejon pri Esperanto, la unua el intertempe tri institucioj nomataj Germana Esperanto-Centro, kiun ekde 1922 pluvivtenis la eldonejo "Borel & Ellersiek". Tiam ambaŭ branĉoj kuniĝis:
  • Berlin SW 61, Johanniterstraße 9 (januaro 1926–februaro 1933, ĉe la eldonejo Friedrich Ellersiek GmbH, nun kun la asocia membroserva oficejo)
  • Berlin, Planufer 28 (februaro 1933–marto 1935)
  • Dresden, Oppellstraße 50 (marto 1935–1936)[6]
  • München, 1947 ĝis almenaŭ 1953, kadre de eldonejo kaj informa oficejo de la unua postmilita prezidanto Siegfried Ziegler
  • ?
  • Bad Hersfeld, D-W-6430, Lambertstraße 12 (–1992, ekde 1987 kun Bonn)
  • Bonn 53113, Germana Esperanto-Centro Rheinweg 15 (1987–1994, centre de la tiutempa registara kvartalo, antaŭe jam unu jaron en Eifelstr. 9, Bonn 5300/53119, tiun jaron kunloĝe kun kurda kultura centro)
  • Freiburg 79104, Immentalstraße 3 (1995–2006)
  • Nordwalde 48356, Gustav-Adolf-Straße 2a (2006–2009)
  • Berlin 10317, Einbecker Straße 36 (2009–2015, en la kvartalo Rummelsburg de la urbodistrikto Lichtenberg, kie situas interalie la urba Zamenhof-parko)
  • Berlin 10965, Katzbachstraße 25 (ekde 2015, en la kvartalo Kreuzberg, tre proksime al la Viktorioparko)[7]

Membronombroj redakti

Observante la ĉi-sekvajn membronombrojn oni konstatas certajn nekongruojn. Ekzemple la nombro de Asociaj Membroj ĉe UEA restis inter 1000 kaj 1100 dum kelkaj jaroj ĝis 1999 - por subite fali al nombroj ĉirkaŭ 600 dum la jaroj ekde 2000. Krome ekzistas certa nekongruo inter la nombroj indikitaj en la revuo de GEA kaj en tiu de UEA.

Malgraŭ la nekongruoj estas verŝajne, ke okazis mezuma ĉiujara falo de la membronombroj de proksimume 2 procentoj jare ĉe la individuaj membroj de UEA en Germanio inter 1996 kaj 2003. La membraro de GEA inter 1994 kaj 2002 laŭ la nombroj falis sume je 20 % (jare ĉirkaŭ 2,7 %), poste ĝis 2006 ĝi stagnis. Laŭ informo en la dissendolisto esper-german “la membronombro de GEA (sen GEJ) kreskis konstante de 1984 ĝis 1993„. La posta ŝrumpado revenigis la nombron ĝis 2008 proksimume al la stato de 1987[8]. El kio eblas konkludi kun la ceteraj informoj, ke inter 1987 kaj 1993 okazis kresko de sume proksimume 20 % (jare ĉirkaŭ 3 %) kaj ke en 1987 estis proksimume 1050 membroj.

La jaraj financaj kalkuloj estas kutime kontrolataj - sekve iliaj nombroj relative fidindas; ili estas krome ĉiujare regule publikigataj. Helpe de la koncerna (plena) kotizo eblas elkalkuli, kiom da plenkotizaj ekvivalentoj ekzistis en la koncerna jaro.

La membronombroj por GEJ (1994 - 2001), signitaj en la sekva tabelo per *, estas laŭ la iama membroadministranto Rudolf Fischer “nur la resto de iamaj GEJ-membroj„ kaj “historie„ “senvaloraj„[9]. La membronombroj por GEJ (2007-8), same signitaj per *, estas "ne certigitaj"[10].

Por la tempo antaŭ 1994 ŝajne ne ekzistas rete akireblaj fontoj (sed ja la paperaj gazetoj de GEA kaj UEA).

Jaro GEA GEJ GEA
+GEJ
Fonto Asociaj
Membroj
(AM, UEA)
Individuaj
Membroj
(IM, UEA)
AM+IM
(UEA)
Fonto Sumo
membrokotizoj
GEA
plena
kotizo
nombro
plenkotizaj
ekvivalentoj
1994 1325 236* 1561 [11]
1995 1240 194* 1434 [11]
1996 1323 167* 1490 [11] 1010 651 1661 [12]
1997 1291 154* 1445 [11] 1021 626 1647 [13]
1998 1215 158* 1373 [11] 1017 602 1619 [14]
1999 1188 121* 1309 [11] 1079 587 1666 [15]
2000 1150 107* 1257 [11] 668 572 1240 [16]
2001 1171 95* 1266 [11] 555 644 1199 [17]
2002 1063 340 1403 [11] 616 535 1151 [18]
2003 1078 373 1451 [11] 682 549 1231 [19]
2004 1054 403 1457 [11] 649 558 1207 [20]
2005 1083 320 1403 [11] 781 568 1349 [21]
2006 1064 344 1408 [11] 758 546 1304 [22]
2007 1013 129* 1142 [23] 763 514 1277 [24] 35.176 €[25] 46 € 765
2008 832 534 1366 [26] 46 €
2009 884 120* 1004 [27] 806 539 1345 [28] 46 €
2010 972 [29] 671 506 1177 [30] 36.234 € 46 € 788
2011 945 127 1072 [31] 653 502 1155 [32] 47.090 €[33] 72 € 654
2012 619 485 1104 [34] 47.456 € 72 € 659
2013 612 474 1086 [35] 44.965 €[36] 72 € 624
2014 592 462 1054 [37] 72 €
2015 576 490 1066 [38] 43.703 €[39] 72 € 607
2016 570 478 1048 [40] 72 €
2017 549 440 989 [41] 41.167 €[42] 72 € 572
2018 714 103 786[43] [44] 579 452 1031 [45] 84 €
2019 84 €

Fontoj kaj notoj redakti

  1. Alfred Hermann Fried: Lehrbuch der internationalen Hilfssprache “Esperanto” mit Wörterbuch in Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto. Esperanto-Verlag, Berlin-Schöneberg 1903.
  2. Jean Borel: Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin 1904.
  3. Jean Borel: Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto. Esperanto-Verlag Möller & Borel, Berlin 1904.
  4. Jean Borel: Rememoroj el 1903. En: Germana Esperantisto 2/1924, p. 23.
  5. Profesia organizado de Esperanto-organizaĵoj[rompita ligilo]
  6. Fritz Wollenberg: Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2017, kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2, p. 467-469.
  7. Deutscher Esperanto-Bund (eld.): Esperanto aktuell
  8. esper-german[rompita ligilo]
  9. Rudolf Fischer en esper-german[rompita ligilo]
  10. fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  11. 11,00 11,01 11,02 11,03 11,04 11,05 11,06 11,07 11,08 11,09 11,10 11,11 11,12 Esperanto aktuell 2007/3, p. 8
  12. Esperanto 1091 (4), aprilo 1997, p. 66
  13. Esperanto 1102 (4), aprilo 1998, p. 79
  14. Esperanto 1113 (4), aprilo 1999, p. 66
  15. Esperanto 1124 (4), aprilo 2000, p. 66
  16. Esperanto 1135 (4), aprilo 2001, p. 66
  17. Esperanto 1149 (7), julio-aŭgusto 2002, p. 156
  18. Esperanto 1160 (6), junio 2003, p. 130
  19. Esperanto 1171 (6), junio 2004, p. 126
  20. Esperanto 1180 (4), aprilo 2005, p. 79
  21. Esperanto 1191 (4), aprilo 2006, p. 79
  22. Esperanto 1202 (4), aprilo 2007, p. 80
  23. "Komence de 2008" (ĉu do egala al fino de 2007?); Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  24. Esperanto 1213 (4), aprilo 2008, p. 84
  25. Esperanto aktuell 2008/3)
  26. UEA gazetara komuniko n-o 318
  27. fine de 2009; Esperanto aktuell 2010/2, p. 6, estrara raporto 2009
  28. UEA gazetara komuniko n-o 371
  29. Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
  30. Esperanto 1247 (5), majo 2010, p. 118
  31. Esperanto aktuell 2012/2, p. 10, estrara raporto 2011
  32. UEA gazetara komuniko n-o 449
  33. Esperanto aktuell 2012/2 Arkivigite je 2015-05-20 per la retarkivo Wayback Machine, p. 15
  34. UEA gazetara komuniko n-o 492
  35. Revuo Esperanto, aprilo 2014, p. 94; UEA gazetara komuniko n-o 539
  36. Esperanto aktuell 2014/2
  37. Revuo Esperanto, aprilo 2015, p. 95; IM de UEA 2014 gazetara komuniko n-o 574
  38. Revuo Esperanto, aprilo 2016, p. 94
  39. Komuniko en la jarĉefkunveno de GEA, 2016-05-14
  40. Revuo Esperanto, Aprilo 2017, 1312 (4), p. 95
  41. Revuo Esperanto, Majo 2018, 1324 (5), p. 119
  42. Esperanto aktuell, 2018/2, p. 17
  43. Sumo el 714 (DEB) + 103 (GEJ) - 31 duoblaj membrecoj
  44. Stato fine de 2018 laŭ komuniko de la GEA-kasisto Matthias Hecking en la jarĉefkunveno de GEA, 2019-06-09
  45. Revuo Esperanto, Majo 2019, 1335 (5), p. 119

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti