Direktoraro

(Alidirektita el Franca Direktorio)

La DirektoraroDirektorio[1] (france Directoire) estis la registaro de Unua Respubliko de Francio inter la 26-an de oktobro 1795 (4-an de brumaire de jaro IV) ĝis la 9-an de novembro 1799 (18-an de brumaire de jaro VIII). Direktoraro prenas sian nomon el la kvin direktoroj aŭ respondeculoj de la plenuma povo, kies sidejo lokiĝis en la Palaco Luksemburgo. Direktoraro kreiĝis de moderaj respublikanoj, post la Termidora Konvencio. Tiu reĝimo, gvidita de burĝo kiun riĉigis spekulo pri la naciaj posedaĵoj kaj la papermono, reenmetis la neuniversalan voĉdonrajton, kiu utilis por elekti la du ĉambrojn leĝofarajn. Ĉi tiun gardadon de socia stabileco kontraŭpezis ĉiujara plinovigo de triono de la leĝofarantoj kaj unu direktoro.

Direktoraro
Directoire exécutif
reĝimo • direktorio
kolektiva ekzekutivo • erao
Komenco 26-a de oktobro 1795 vd
Fino 9-a de novembro 1799 vd
Antaŭe Nacia Konvencio vd
Poste Konsularo vd
Lando(j) Unua Respubliko de Francio vd
vdr
Plenuma Direktoraro
Directoire exécutif
reĝimo • direktorio
Respubliko Unua Respubliko de Francio
Elekto Konsilio de la Kvincent
Konsilio de la Maljunuloj
De 2-an de novembro 1795
Ĝis 10-an de novembro 1799
Situo Francio
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio

La Direktoraro daŭre batalis kontraŭ eksterlandaj koalicioj, kiuj inkluzivas Brition, Aŭstrion, Reĝlandon de Napolo, Rusion, kaj la Otomanan Imperion. Dum la Direktoraro, Francio aneksis Belgion kaj maldekstran flankon de la Rejno. Ankaŭ Franca armeo sub la komando de Napoleono Bonaparte konkeris grandan parton de Italio. La Direktoraro starigis ses mallonge daŭrajn respublikojn formitajn laŭ Francio, en Italio, Svislando, kaj Nederlando. Oni devigis la konkeritajn urbojn kaj landojn sendi al Francio egajn kvantojn da mono, kiel ankaŭ trezorojn artajn, per kiuj oni plenigis la novan Luvro-muzeon en Parizo. La Franca Armeo sub Napoleno konkeris Egiption kaj aliris ĝis Akko en Sirio. La Direktoraro venkis refortiĝon de la Milito de Vendée. Sed Direktoraro malsukcesis subteni Irlandan Ribelon de 1798 por krei Irlandan Respublikon.

Franca ekonomio daŭre krizis dum la Direktoraro. Ekde la komenco, la fisko estis senmona; la papermono, la assignat, estis falinta ĝis frakcieto de sia valoro, kaj prezoj ekflugis. La Direktoro ĉesis presi assignats kaj redonis ĝian valoron al la mono, sed tio kaŭzis novan krizon; falis prezoj kaj salajroj, kaj ekonomia agado malrapidiĝis ĝis halto.

Inter 1795 ĝid 1796, la Direktoraro koncentrigis por ĉesigi la troaĵojn de la Jakobena Teroro. Masaj ekzekutoj haltiĝis, la rimedoj kontraŭ ekzilitaj pastroj kaj reĝistoj malstriktiĝis. La Jakobena politika klubo estis fermita, kaj la registaro subpremis armitan popolleviĝon planitan de la Jakobenoj kaj socialisma revoluciisto, François-Noël Babeuf, kiu estis konata kiel "Gracchus Babeuf". Tamen, post la malkovro de reĝista konspiro en kiu partoprenis la eminenta ĝeneralo Jean-Charles Pichegru, la Jakobenoj ekgvidis la novajn konsilistarojn kaj plirigorigis la rimedojn kontraŭ la Eklezio kaj elmigrintoj. Preninte du pluajn seĝojn en la Direktoraro, ili dividis ĝin malesperige.

En 1799, post kelkaj malvenkoj, francaj venkoj en Nederlando kaj Svislando redonis la Francan militan pozicion, sed Direktoraro perdis subtenon el ĉiuj politikaj frakcioj. Bonaparte revenis el Egiptio en Oktobro, kaj konvinkis lin la Abbé Sieyès kaj aliaj. Napoleono gvidis puĉon kontraŭ direktoraro inter 8-an de novembro kaj 9-an de novembro 1799. La puĉo malstarigis la Direktoraron kaj anstataŭis ĝin per la Franca Konsularo, kiu estis gvidita de Napoleono Bonaparte.

Antaŭhistorio kaj estiĝo redakti

 
La Konvencio leviĝas kontraŭ Robespierre (27-an de julio 1794).
 
La ekzekuto al Maximilien Robespierre kaj liaj precipaj partianoj la 28-an de julio 1794 finis la Teroron kaj vakigis la vojon al la Direktoraro.

Fino de Robespierre redakti

La 27-an de julio 1794 anoj de la Nacia Konvencio, la revolucia asembleo de Francio, puĉis kontraŭ ĝia ĉefo, Maximilien Robespierre. Robespierre ekzekutis plurajn politikajn malamikojn dum lia regado. Liaj precipaj partianoj estis deklaritaj eksterleĝaj, kaj la 28-an de julio ili estis arestitaj kaj la saman tagon ekzekutitaj. La Revolucia Tribunalo, kiu ekzekutis plurajn politikan opozicion dum la regado de Robespierre ĉesis ĝian aktivecon. Antoine Quentin Fouquier-Tinville, estis arestita kaj malliberigita, poste ekzekutita. Post la eksigo de Robespierre, Pli ol 400 suspektaj kontraŭrevoluciistoj liberiĝis.

Formo de Nova Konstitucio redakti

En julio 1794, la Konvencianoj komencis krei novan registaron kaj krei novan konstitucion, kiu iĝos la Konstitucio de la Jaro 3 (aŭgusto 1795).

Grava celo de Konstitucio estis eviti koncentriĝo de povo al unu gvidanto kaj krei kolektivan ĉefecon. Unu el la aŭtoroj de la nova konstitucio, François Antoine de Boissy d'Anglas priskribis en Konvencio. "Ni proponas al vi konsistigi la plenuman povon el kvin anoj, ŝanĝotaj po kvinono ĉiun jaron, kaj nomi ĝin Direktoraro. Ĉi tiu kombino koncentras la forton de la registaro sufiĉe por ke ĝi estu rapida kaj firma, kaj distenas ĝin sufiĉe por igi fantazia ĉian pretendon de iu direktoro pri tiraniĝo. La unu ĉefo estos danĝera. Ĉiu membro prezidos dum tri monatoj; Dum tiu tempo, li havos la subskribon kaj la sigelon de ŝtatestro. Per la malrapida kaj grada anstataŭigo de membroj de la Direktoraro, vi konservos avantaĝo de ordo kaj vico kaj havos la avantaĝo de la unueco sen malfacilo."[2]

Strukturo de la nova konstitucio redakti

La Konstitucio de la Jaro 3 (22-an de aŭgusto 1795) komencis per la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj de 1789, kaj deklaris, ke "la rajtoj de la homo en socio estas libereco, egaleco, sekureco, havado".[3] Nova konstitucio garantiis religian liberecon, presadan liberecon, kaj laboran liberecon, sed malpermesis armitajn kaj publikajn kunvenojn de politikaj asocioj. Nur povis prezenti petskribojn per individuaj aŭ publikaj instancoj.

Konstitucio reformis la juĝan aparaton kaj donis al juĝistoj mallongajn oficperiodojn: du jarojn por juĝistoj pri paco, kvin por juĝistoj de departementaj tribunaloj. Ili estis elektotaj kaj eblis reelektotaj por sekurigi ilian sendependecon de la aliaj instancoj.

La nova parlamento havis du ĉambrojn, Konsilion de la Kvincent kaj Konsilion de la Maljunuloj el 204 konsilianoj. Elektitaj asembleoj en ĉiuj Kantono de Francio elektis deputitojn al elektaj asembleoj en ĉiuj departementoj, kiuj elektis la anojn de ambaŭ ĉambroj. La konsilianoj havis trijaran oficperiodon, kaj ŝanĝiĝis po triono en ĉiu jaro. La Maljunuloj ne rajtis iniciati novajn leĝojn, sed ili rajtis vetoi tiujn, kiujn la Kvincent proponis.

La konstitucio starigis unikan plenumistaron, kvinhoman Direktoraron elektitan el konsilioj.[4][5] Konstitucio devigis la Konsilion de la Kvincent redakti liston de kandidatoj por la Direktoraro per sekreta baloto. La Konsilio de la Maljunuloj elektis la Direktorojn, ankaŭ per sekreta baloto. La Direktoroj devis plenumi almenaŭ 40 jarojn. Por neprigi gradan sed senĉesan ŝanĝon unu Direktoro, elektita per loto, ĉiujare ŝanĝiĝis. Helpis la Direktorojn ministroj por la diversaj ŝtataj ministrejoj. Tiuj ne iĝis konsilistaroj kaj havis neniajn ĝeneralajn regpovojn.

La nova konstitucio intendis disigi povojn; la Direktoroj ne donis siajn voĉojn pri leĝoj kaj impostoj, kaj nek Direktoroj nek ministroj rajtis kunsidi en iu el la ĉambroj. Por neprigi ke la Direktoroj havu ian sendependecon, ĉiun el ili elektis unu parto de la leĝfaristaro, kaj le leĝfaristaro ne povis eksigi ilin se ili ne malobeis la leĝojn.[6]

Por rajti voĉdoni en la balotoj por la Konsilioj, la civitanoj devis plenumi kelkajn kondiĉojn pri havokvanto kaj loĝo. En urboj kun pli ol ses mil loĝantoj, ili devis posedi aŭ lui posedaĵojn kun enspezo egala al la norma enspezo pro almenaŭ cent kvindek aŭ ducent tagoj de laborado, kaj loĝi en sia loĝejo almenaŭ jaron. Tio elŝlosis grandan parton de la franca loĝantaro.

La granda malgajnanto sub la nova sistemo estis la Urbo de Parizo, kiu estradis la okazojn en la unua parto de la Revolucio. La 24-an de aŭgusto 1794, la komitatoj de la dividaĵoj de Parizo, fortresoj de la Jakobenoj kaj oferintaj la plejmulton de la homoj por amasprotestoj kaj invadoj de la Konvencio, estis abolitaj. Post mallonga tempo, la 31-an de aŭgusto, la municipo de Parizo, la estinta mastrejo de Danton kaj Robespierre, estis abolita, kaj la urbon regis senpere la nacia registaro. Kiam la leĝo de la 19a de vendémiaire, jaro 4 (11-a de oktobro 1795), aplikanta la novan Konstitucion, kreis la unuajn dek du arondismentojn de Parizo, ĝi estigis novajn komitatojn po unu en ĉiu arondismento. La urbo fariĝis nova departemento, la departemento de Seine, kiu anstataŭis la departementon de Parizo kreitan en 1790.[7][8]

Novaĵoj, julio 1794 – marto 1795 redakti

Samtempe la estroj de la ankoraŭ reganta Nacia Konvencio provis kontraŭi defioj kaj de nov-Jakobenoj maldekstre kaj de reĝistoj dekstre. La 21-an de septembro 1794 la restaĵoj de Jean-Paul Marat, kies furiozaj artikoloj antaŭenigis la Teroron, estis metitaj kun granda soleno en la Panthéon, dum en la sama tago la modera Konvenciano Merlin de Thionville priskribis la Jakobenojn kiel "eksterleĝulejo" kaj "kavaliroj de la gilotino". Maljunaj viroj nomataj Muscadins, pliparte de familioj mezklasaj, atakis la Jakobenajn kaj radikalajn klubojn. La nova presada libereco instigis aperon de arego de novaj ĵurnaloj kaj paskviloj de la maldekstro kaj la dekstro, kiel la reĝista L'Orateur du peuple (La Oratoro de la Popolo) eldonita de Stanislas Fréron, ekstrema Jakobeno moviĝinta ĝis la ekstrema maldekstro, kaj ĉe la mala fino de la spektro, la Tribun du peuple (Tribunuso de la Popolo), eldonita de Gracchus Babeuf, ekspastro kiu argumentis por frua speco de socialismo. La 5-an de februaro 1795, la partoficiala ĵurnalo Le Moniteur Universel atakis Marat pro lia instigado al la sangaj ekstremaĵoj de la Teroro. Oni elmovis la restaĵojn de Marat el la Panthéon du tagojn poste.[9] La pretervivintajn Ĝirondanajn deputitojn, kies estroj ekzekutiĝis dum la Teroro, oni reenigis en la Konvencion je la 8-a de marto 1795.

La Konvencio provis pace finigi la katolikan kaj reĝistan leviĝon en Vendée. Subskribante amnestian interkonsenton, ĝi promesis agnoski religian liberecon kaj permesis, ke teritoriaj gardistoj konservu siajn armilojn se la Vendéens finos sian ribelon. El propono de Boissy d'Anglas, je la 21-a de februaro 1795 la Konvencio formale proklamis religian liberecon kaj disigon de eklezio kaj ŝtato.[10]

Militoj, 1794–1795 redakti

Inter julio de 1794 kaj la baloto en oktobro de 1795 por la novforma Asembleo, la registaro provis atingi pactraktatojn kaj sekurigi francajn gajnojn. En januaro de 1795, Generalo Pichegru profitis malvarmegan vintron por invadi la Nederlandan Respublikon. Li kaptis Utreĥton la 18-an de januaro, kaj la 14-an de februaro kavalerieroj francaj kaptis la Nederlandan ŝiparon, kiu estis senmovigita en glacio ĉe Den Helder. La Nederlanda registaro petis pacon, fordonante Nederlandan Flandrujon, Mastriĥton, kaj Venlon al Francio. La 9-an de februaro, post franca atakado en la Alpa Montaro, la Grandduko de Toskanio subskribis traktaton kun Francio. Baldaŭ, la 5-an de aprilo, Francio subskribis novan packontrakton, la Pacon de Bazelo, kun Prusio, kie la reĝo Frederiko Vilhelmo la 2-a jam laciĝis de la milito; Prusio agnoskis la francan okupon de la okcidenta flanko de la Rejno. Je la 22-a de julio 1795, interkonsento nomata "La Traktato de Bazelo" subskribiĝis kun Hispanio, kie la franca armeo estis atinginte Bilbaon. Kiam oni elektis la Direktoraron, el la koalicio kontraŭ Francio restis nur Britio kaj Aŭstrio, kiu esperis, ke Rusio eble entiriĝos helpe al ĝi.

 
Generalo Lazare Hoche venkis reĝistan armeon surteriĝintan en Bretonio (julio 1795).

Malsukcesa Jakobena puĉo (majo 1795), ribelo en Bretonio (junio-julio) redakti

La 20-an de majo 1795 (1-an de prairial, jaro 3), la Jakobenoj provis ekkapti la povon en Parizo. Laŭ la modelo de la ekkapto de Danton al la Nacia Asembleo en junio de 1792, amaso de senkulotuloj invadis la kunsidejon de la Konvencio en Tuileries, mortigis unu deputiton, kaj postulis, ke oni formu novan registaron. Ĉi tiam la armeo rapidis por vakigi la kunsidejon. Pluraj deputitoj, kiuj partiiĝis al la invadintoj, estis arestitaj. La leviĝo daŭris en la sekva tago, kaj la senkulotuloj kaptis la Hôtel de Ville kiel en leviĝoj antaŭaj, sed tio malmulte efikis; popolamasoj ne moviĝis por kunbarakti. En la tria tago, la 22-a de majo, la armeo eniris kaj okupis la laboristan kvartalon de la Faubourg Saint-Antoine. La sekulotuloj estis senarmigitaj kaj iliaj ĉefoj arestitaj. En la postaj tagoj la ankoraŭ vivantaj eksmembroj de la Komitato por Publika Savo, kiun Robespierre ĉefis, estis arestitaj, krom Carnot kaj du homoj plu. Ses el la deputitoj, kiuj helpis la leviĝon kaj estis kondamnitaj al morto, mortigis sin antaŭ ol kondukiĝi al la gilotino.[11]

La 23-an de junio 1795 la Chouans, reĝistaj kaj katolikaj ribeluloj en Bretonio, kunstarigis 14,000-homan armeon apud Quiberon. Per helpo de la Brita militŝiparo, roto de du mil reĝistoj tie estis surterigita. La franca armeo sub Generalo Hoche, reaginte rapide, devigis la reĝistojn rifuĝi en la duoninsulo kaj poste demarŝi. Ili kapitulacis la 21-an de julio; 748 el la ribeluloj estis ekzekutitaj per pafantaro.[12]

 
Soldatoj de Bonaparte pafas kontraŭ leviĝintoj ĉe la preĝejo de Saint Roch (5-a de oktobro 1795).
 
Napoléon Bonaparte kiel nova generalo en la Enlanda Armeo (1795).

Aprobo al la nova konstitucio redakti

La nova Konstitucio de la Jaro 3 prezentiĝis al la Konvencio kaj diskutiĝis de la 4-a de julio ĝis la 17-a de aŭgusto 1795, kaj ĝi estis oficiale aprobita la 22-an de aŭgusto 1795. Ĝi estis longa dokumento, kun 377 artikoloj, kontraste al 124 en la unua Franca Konstitucio de 1793. Eĉ antaŭ ol ĝi efektiviĝis, tamen, la Konvencianoj rimedis por sekurigi, ke ilia hegemonio daŭros en la leĝfaristaro. Ili postulis, ke en la unua baloto ducent kvindek novaj deputitoj estos elektitaj, dum kvincent membroj de la Konvencio restos ĝis la sekva baloto. Poste okazis tutnacia referendumo de rajtaj voĉdonantoj. La totalo de voĉdonantoj estis malgranda; el kvin milionoj da rajtaj elektantoj, 1.057.390 aprobis la konstitucion, kaj 49.978 malaprobis ĝin. Multe pli malgranda nombro, 205.498 kontraŭ 108.754, aprobis la proponon, ke du trionoj de la malnovaj Konvencianoj restu en la asembleo. [13]

Reĝista ribelo de oktobro 1795 redakti

La nova Konstitucio de la Jaro 3 oficiale proklamiĝis efektiva la 23-an de septembro 1795, sed la novaj Konsilianoj kaj Direktoroj ankoraŭ ne estis elektitaj. La ĉefoj de la reĝistoj kaj de la partianoj de konstitucia monarkio prenis tiun momenton por provi kapti povon. Ili vidis, ke la baloto por la nova konstitucio estis tute ne impresa. La Parizaj balotantoj plej malfavoris la ideon restigi du trionojn de la malnovaj Konvencianoj en la novaj Konsilioj. Oni formis centran komitaton kun anoj el la pli riĉaj kvartaloj de Parizo, kaj ili komencis plani marŝadon al la meza parto de la urbo kaj Tuileries, kie la Konvencio ankoraŭ kunsidis.

La Konvencianoj, tre spertaj pri konspiroj, ja sciis, ke la planado okazas. Grupo de kvin respublikistaj deputitoj, ĉefataj de Paul Barras, jam formis neoficialan direktorion anticipantan la oficialan. Ili maltrankvilis pri la nacigardistaroj el okcidenta Parizo, kaj ili ne konsideris sekura la militan komandanton de Parizo, Generalo Menou. Barras decidis turni sin al militaj komandantoj en sia akompanantaro konataj kiel respublikistoj, precipe al Bonaparte, kiun li konis dum tiu sukcese batalis kontraŭ la Britoj en Toulon. Bonaparte, tiam duarangan generalon en la Enlanda Armeo, li ordonis defendi la registarajn konstruaĵojn apud la dekstra flanko de la Seine.

La armitaj leviĝantaj reĝistoj planis dukolonan marŝadon ĉe ambaŭ flankoj de la rivero al Tuileries. Kontraŭiris ilin je la 6-a de oktobro de 1795 la artilerio de Generalo Joachim Murat ĉe Sablons kaj la artilerio kaj soldatoj de Bonaparte antaŭ la preĝejo de Saint-Roch. La kuglaro de la pafiloj de Bonaparte malkompate faligis la antaŭmarŝantajn kolonojn, mortigante kvarcent leviĝintojn, kaj finis la ribelon. Bonaparte supriĝis ĝis Divizia Generalo la 16-an de oktobro, kaj Ĉefgeneralo de la Enlanda Armeo la 26-an de oktobro. Tiu estis la lasta leviĝo okazinta en Parizo dum la Franca Revolucio.[14]

La Direktoraro ekĉefas redakti

Inter la 12-a kaj 21-a de 1795, tuj post la subpremo al la reĝista leviĝo en Parizo, okazis la balotoj por la novaj konsilioj dekretitaj de la nova konstitucio. 379 anoj de la malnova Konvencio, plejparte moderaj respublikistoj, estis elektita al la nova leĝfaristaro. Pro la kondiĉoj postulitaj de la Konvencio, plejmulto el la membroj, 381 el 741 deputitoj, estis eks-Konvencianoj kaj fervoraj respublikistoj, sed granda parto de la nove elektitaj deputitoj estis reĝistoj, 118 kontraŭ 11 el la maldekstro. La membroj de la supra ĉambro, la Konsilio de la Maljunuloj, estis elektitaj lote el ĉiuj la elektitoj.

La 31-an de oktobro 1795, la Konsilio de la Maljunuloj elektis la unuan Direktoraron el listo oferita de la Konsilio de la Kvincent. Unu elektito Abbé Sieyès, rifuzis la instancon, dirante, ke ĝi ne konvenas al liaj interesoj nek al lia karaktero. Nova membro, Lazare Carnot, estis elektita anstataŭ li.[15]

La Direktoroj elektitaj estis:

  • Paul François Jean Nicolas, vicomte de Barras, ano de malgranda nobela familio el Provenco, Barras estis revolucia sendito al Toulon, kie li ekkonis la junan Bonaparte, kaj prizorgis lian plirangigon al kapitano. Barras estis eksigita de Robespierre el la Komitato por Publika Savo. Timante pri sia vivo, li helpis organizi lian forfalon. Barras, politikintriga spertulo, iĝis la ĉefa persono en la Direktoraro. Lin lia plej eminenta oponanto en la Direktoraro, Carnot, priskribis jene: "tiel senfida kiel senmorala . . . en politiko, senkaraktera kaj sendecidema ... Li havas ĉiujn gustojn de princo riĉega, donema, pompega kaj malŝparema." [16]
  • Louis Marie de La Révellière-Lépeaux estis malkvieta respublikisto kaj kontraŭkatolikulo, kiu proponis ekzekuti Ludovikon la 16-an post la fuĝo al Varennes. Li argumentis por starigi novan religion, la théophilanthropie, anstataŭ kristanismo.
  • Jean-François Rewbell estis sperta pri eksterlandaj rilatoj kaj samalianca kun Paul Barras. Li estis firma modera respublikisto, voĉdoninta por morto de la reĝo, sed ankaŭ kontraŭinta Robespierre kaj la ekstremajn Jakobenojn. Li oponis la katolikan eklezion kaj maloponis individuajn liberecojn.
  • Étienne-François Le Tourneur estis ekskapitano de inĝenieroj, kaj fakulo pri militaj aferoj. En la Direktoraro li estis samaliancano de Carnot.
  • Lazare Nicolas Marguerite Carnot: kiam Abbé Sieyés estis elektita de la Maljunuloj, sed rifuzis la instancon, Carnot lian lokon prenis. Carnot estis armekapitano ĉe la komenco de la Revolucio kaj, elektite al la Konvencio, iĝis ano de la komisiono pri militaj aferoj, kaj ankaŭ esprimema oponanto al Robespierre. Li estis energia kaj efika direktanto, kiu reformis la strukturon de la franca militistaro kaj helpis ĝin atingi siajn plej fruajn sukcesojn, kio gajnis por li la titolon "Venkorganizinto." Napoléon, kiu poste faris Carnot sia Ministro pri Milito, priskribis lin jene: "laborema, sincera pri ĉio, sed senintriga kaj facile trompebla."[17]

La sekvan tagon, la novaj registaranoj ekposedis siajn oficejojn en la Palaco Luxembourg, kiujn okupis antaŭ tio la Komitato por Publika Savo. Nenio estis preparita, kaj ne havis meblojn la ĉambroj: oni sukcesis trovi lignon por varmigi la ĉambrojn, kaj tablon por labori sur ĝi. Ĉiu direktoro ekĉefis propran kampon: diplomation Rewbell; militajn aferojn Carnot kaj Le Tourneur; religion kaj publikan instruadon La Révellière-Lépeaux; kaj Barras enlandajn aferojn.

Oni havigis al la Konsilo de la Maljunuloj la konstruaĵon en la Palaco Tuileries kiun antaŭe okupis la Konvencio, dum la Konsilio de la Kvincent diskutadis en la Salle du Manège, la estinta rajdlernejo okcidente de la palaco en la Ĝardeno de Tuileries. Unu el la fruaj decidoj de la nova asembleo estis indiki uniformojn por ambaŭ ĉambroj: la Kvincent havis longajn blankajn robojn kun blua zono, skarlata mantelo, kaj ĉapelo el blua veluro, dum la Maljunuloj havis robon bluviolan, skarpon skarlatan, blankan mantelon, kaj violan ĉapelon. [18]

Financo kaj Ekonomio redakti

La nova Direktoro, kiu mastrumadis financajn aferojn, La Réveillière-Lépeaux, koncize priskribis la financan staton de Francio ĉe la ekrego de la Direktoraro: "La Trezorejo estis tute malplena; eĉ ne unu sou restis en ĝi. La assignats estis senvaloraj; tiu malmulto, kiu restis en ili, malaperis tagon post tago per falado rapidega. Oni jam ne kapablis presi dum nokto tiom, kiom estis nepre nemalhavenda por provizi la plej premajn bezonojn de la venonta tago.... La publikaj enspezoj estis nulaj; la civitanoj dekutimiĝis pagi la kotizojn.... Ĉiu publika kredito jam mortis kaj ĉiu konfido pereis.... La senvaloriĝo de la assignats, la timiga rapideco de ilia falado, malgrandigis la salajrojn de ĉiuj publikaj dungitoj kaj funkciuloj ĝis valoro pure noma."[19]

La malplivaloriĝon de la mono eksterordinara inflacio akompanis. La Louis d'or (ora monero), kiu valoris 2000 papermonajn livres ĉe la komenco de la Directory, pliiĝis ĝis 3000 kaj tuj 5000 livres. La prezo de litero de vino pligrandiĝis de 50 sous en oktobro de 1795 ĝis dek frankoj kaj tuj tridek frankoj. Kvanto da faruno valoranta du livres en 1790 valoris 225 livres en oktobro de 1794.[20]

La nova registaro ankoraŭ presis assignats, bazitajn sur la valoro de posedaĵoj konfiskitaj al la eklezio kaj la nobelaro, sed ĝi ne povis presi ilin sufiĉe rapide; eĉ presante cent milionojn en unu tago ĝi kovris nur trionon de siaj bezonoj. Por plenigi la trezorejon, la Direktoraro permesis al si en decembro de 1795 devigi prunton de 600 milionoj da livres el riĉaj civitanoj, postulante de ĉiu inter 50 kaj 6000 livres.

Por batali kontraŭ inflacio, la registaro komencis stampi pli da oraj kaj arĝentaj moneroj, kiuj realan valoron havis; la registaro havis malpli da oro sed grandajn rezervojn de arĝento, precipe en formo de manĝiloj, kandelingoj, kaj aliaj objektoj konfiskitaj al la eklezioj kaj al la nobelaro. Ĝi stampis 72 milionojn da écus, kaj kiam tiu provizo de arĝento malaltiĝis, ĝi akiris multe pli da oro kaj arĝento per militado ekster Francio, precipe de la armeo de Bonaparte en Italio. Bonaparte postulis oron aŭ arĝenton de ĉiu urbo, kiun li konkeris, minacante detrui ilin, se ili ne pagos.

Tiuj rimedoj malpliigis la rapidecon de la inflacio. La 19-an de februaro de 1796 la registaro faris ceremonion en la Place Vendôme por detrui la presilojn, per kiuj oni produktis multegajn assignats. La sukceso estigis novan problemon: la lando ankoraŭ estis inundita sub pli ol 2.400.000.000 assignats, rajtoj pri konfiskitaj havaĵoj, kiuj nun havis iom da valoro. Tiuj, kiuj posedis assignats, povis interŝanĝi ilin kontraŭ ŝtataj mandatoj, per kiuj ili povis aĉeti kastelojn, ekleziejojn, kaj aliajn biens nationaux (ŝtatajn posedaĵojn) por ege malpliigitaj prezoj. Spekulado diskreskis, kaj posedaĵoj en Parizo kaj aliaj urboj povis transdoniĝi po pluraj fojoj en tago.

Alia problemo, kiun la Direktoraro frontis, estis la tre granda publika ŝuldo, la sama problemo, kiu estis komeniciginta la Revolucion. En septembro–decembro de 1797, la Direktoraro atakis tiun problemon per bankroto pri du trionoj de la ŝuldo kaj sekurigo pagi la alian trionon. Tio okazigis la ruiniĝon de tiuj, kiuj havis grandan kvanton da registaraj obligacioj, sed ĝi stabiligis la monon. Por konservi la trezorejon plena, la Direktoraro ankaŭ devigis novajn impostojn al posedantoj laŭ la nombro de kamenoj kaj kamentuboj, kaj poste la nombro de fenestroj, de iliaj loĝejoj. Ĝi detenis sin de novaj impostoj pri vino kaj salo, ĉar tio helpis kaŭzi la revolucion en 1789, sed ĝi aldonis novajn impostojn pri oraĵoj kaj arĝentaĵoj, ludkartoj, tabako, kaj aliaj luksaĵoj. Per tiuj iloj, la Direktoraro igis la financon relative stabila, kaj ĝi restis tia tra la Direktoraro kaj Konsularo. [21]

Disponebleco de Manĝaĵo redakti

Disponebleco de manĝaĵo por la loĝantaro, kaj precipe por la Parizanoj, estis granda ekonomia kaj politika problemo antaŭ kaj dum la Direktoraro; ĝi okazigis tumultojn en Parizo kaj atakojn kontraŭ la Konvencio. Por sekurigi la disponebleco de manĝaĵo por la senkulotuloj en Parizo, la subtenantaro de la Jakobenoj, la Konvencio strikte regulis disdonon de greno kaj fiksis prezojn maksimumajn por pano kaj aliaj esencaĵoj. Kiam la mono malvaloriĝis, la fiksitaj prezoj baldaŭ ne kovris la produktokoston, kaj provizoj malaltiĝis. La Konvencio devis aboli la maksimumon je la 24-a de decembro 1794, sed ĝi ankoraŭ aĉetis egajn kvantojn da pano kaj viando, kiun ĝi disdonis por malaltaj prezoj al la Parizanoj. Tiu Pariza manĝaĵodisdonado kostis grandan parton de la nacia buĝeto, kaj pri ĝi rankoris la cetera lando, kiu tiun avantaĝon ne havis. Frue en 1796, la disponebla greno jam estis plivastigata de liveroj el Italio kaj eĉ Alĝerio. Malgraŭ la pliigita importado, la grenliverado al Parizo ne sufiĉis. La Ministrejo por Enlando raportis la 23-an de marto 1796, ke nur tiom da tritiko estas, per kiom oni faros panon dum kvin tagoj, kaj okazas mankoj de viando kaj fajrligno. La Direktoraro devis rekomenci liveradon de subvenciita manĝaĵo al malriĉeguloj, maljunuloj, malsanuloj, kaj registaraj dungitoj. La manĝomankoj kaj altaj prezoj estis unu faktoro en la kresko de malkontento kaj la leviĝo de Gracchus Babeuf, la Konspiro de la Egaluloj, en 1796. La rikoltoj estis bonaj en la sekvaj jaroj kaj manĝaĵo ja fariĝis pli disponebla, sed ĝi restis ankoraŭ zorginda en la nordo, la okcidento, la sudoriento, kaj la valo de la Sejno.[22]

Babeuf kaj la Konspiro de la Egaluloj redakti

En 1795, la Direktoraro frontis kontraŭ nova minaco, de la partianoj de François Noël Babeuf, lerta politika agitanto, kiu prenis al si la nomon Gracchus kaj organizis tion, kio poste koniĝis kiel Konspiro de la Egaluloj. Babeuf tiriĝis de 1789 al la "agrara leĝo", reformo celita de la malmodernaj Romaj fratoj, Tiberius kaj Gaius Gracchus, por komunigi havaĵojn, kiel rimedo por atingi ekonomian egalecon. Antaŭ la falo de Robespierre li forlasis tiun projekton kiel nepraktikan kaj estis moviĝanta al pli malsimpla plano.[23] Babeuf ne vokis al abolo al ĉiu privata havado, kaj li skribis, ke kamparanoj devas posedi proprajn terpecojn, sed li proponis, ke ĉiu riĉaĵo devas egale komuniĝi: oni estis devigonta ĉiujn kapablajn civitanojn labori, kaj ĉiuj estis ricevontaj la saman enspezon. Babeuf kredis, ke la franca civitanamaso ankoraŭ ne estas preta por sinrego; tial li proponis diktatorecon de si ĝis la popolo estos sufiĉe edukita por ekregi. "Popolo", Babeuf skribis, "enspiru, vidu, rekonu vian gvidanton, vian defendanton!... via tribunuso prezentas sin kun konfido."[24]

Ĉe la komenco, la partio de Babeuf estis malgranda; la legantoj de lia ĵurnalo, Le Tribun du peuple ("La Tribunuso de la Popolo"), estis precipe mezklasaj ekstremmaldekstraj Jakobenoj ŝlositaj el la nova registaro. Tamen lia ŝatateco en la laboristaro de la ĉefurbo pligrandiĝis post la falo de la valoro de la assignats, kiu rapide okazigis plimalgrandiĝo de salajroj kaj plialtiĝo de prezoj de manĝaĵoj. De oktobro 1795 li samalianciĝis kun la plej radikalaj Jakobenoj, kaj la 29-an de marto 1796 li starigis la Directoire secret des Égaux ("Sekretan Direktoraron de la Egaluloj"), kiu proponis "revoluciigi la popolon" per paskviloj kaj afiŝoj kaj kaj poste faligi la registaron. Le estigis aliancon de utopianaj socialistoj kaj radikalaj Jakobenoj, inkluzivantan Félix Lepeletier, Pierre-Antoine Antonelle, Sylvain Marechal, Jean-Pierre-André Amar kaj Jean-Baptiste Robert Lindet. La Konspiron de la Egaluloj oni organizis laŭ nova maniero: en la mezo estis Babeuf kaj la Sekreta Direktoraro, kiuj kaŝis siajn identecojn, kaj komunikis kun aliaj membroj de la konspiro nur per kelkaj fidatoj. Tiun konspirostrukturon Marksismaj movadoj poste alprenis. Malgraŭ liaj antaŭzorgoj, la Direktoraro kaŝenigis agenton en la konspiron, kaj plene informiĝis, kion li faras.[25] Bonaparte, la ĵus nomumitan komandanton de la Enlanda Armeo, oni ordonis fermi la Klubon de la Panthéon, la ĉefan kunvenejon por la Jakobenoj en Parizo, kion li faris la 27-an de februaro 1796. La Direktoraro uzis aliajn rimedojn por eviti leviĝon; la Polica Legiono (légion de police), loka polico regata de Jakobenoj, devis iĝi ero de la Armeo, kaj la Armeo organizis moveblan kolonon por patroli la kvartalojn kaj ĉesigi leviĝojn.[26]

Antaŭ ol Babeuf kaj lia konspiro povis ekataki, li estis perfidita de polica spiono kaj arestita en lia kaŝejo je la 10-a de majo 1796. Kvankam li estis lerta agitanto, tamen li estis tre mallerta konspiranto; kun li en la kaŝejo estis la kompletaj registroj de la konspiro, kun ĉiuj la nomoj de la konspiranoj. Malgraŭ tiu malhelpo, la konspiro daŭrigis siajn planojn. La nokton de la 9-a ĝis 10-a de septembro 1796, inter 400 kaj 700 Jakobenoj iris al la armetendaro de la 21-a Dragona Regimento (21e régiment de dragons) en Grenelle kaj provis levi armitan ribelon kontraŭ la Konvencio. Samtempe oni estigis kolonon de batalontoj en la laboristaj kvartaloj de Parizo por marŝi kontraŭ la Palaco Luxembourg, la ĉefregejo de la Direktoraro. La Direktoro Carnot estis informita en la pasinta nokto de la tendarestro, kaj armeero de dragonoj estis preta. Kiam la atako komencis ĉirkaŭ la 10-a horo, la dragonoj ekaperis kaj sturmis. Ĉirkaŭ dudek Jakobenoj estis mortigitaj kaj la ceteraj arestitaj. La kolono de batalontoj, lerninte, kio okazis, kaj konfuzite, disiĝis. Sekvis plejparta aresto al la batalontoj de Babeuf kaj la Jakobenoj. La nokta arestado al suspektatoj en liaj domoj, ĉesinta post la falo de Robespierre, rekomencis por tiu momento.

Malgraŭ la aresto, Babeuf, mallibera, tamen sentis, ke li povas intertrakti kun la registaro. Li skribis al la Direktoraro: "Civitanoj Direktoroj, ĉu vi rigardus malsupren se vi traktus kun mi de povo al povo? Vi vidis nun de kia vasta konfido mi estas la centro... tiu sento vin tremigis."[27] Faris diversajn provojn por liberigi Babeuf liaj partianoj. Fine oni movis lin al Vendôme por la proceso. La Direktoraro ne estis tremigita. La akuzitajn Jakobenojn militaj kortumoj procesis inter la 19-a de septembro kaj la 27-a de oktobro. Tridek Jakobenoj, inkluzivantaj tri eks-Konvencianojn, estis kondamnitaj kaj gilotinitaj. Babeuf kaj liaj ĉefaj partianoj procesiĝis en Vendôme inter la 20-a de februaro kaj 26-a de majo 1797. La du ĉefoj, Babeuf kaj Darthé, estis kondamnitaj. Ambaŭ provis mortigi sin, sed malsukcesis kaj estis gilotinitaj la 27-an de majo 1797. Tamen, en la sekvaj monatoj, la Direktoraro kaj Konsilioj grade turnis sin de la regista dekstro kaj provis trovi novajn aliancojn ĉe la maldekstro.[28][29][30]

Milito kaj Diplomatio (1796–97) redakti

La precipa okupo de la Direktoraro dum ĝia ekzistado estis la milito kontraŭ la koalicio de Britio kaj Aŭstrio. La milita celo difinita de la Konvencio en oktobro de 1795 estis grandigi Francion ĝis tio, kion oni deklaris ĝiaj naturaj limoj: la Pireneoj, la Rejno, kaj la Alpoj, la limoj de Gaŭlio en la epoko de la Roma Imperio. En 1795 Prusio, Hispanio, kaj la Nederlanda Respubliko eksiĝis el la koalicion kaj la militon kaj faris pacon kun Francio, sed Britio rifuzis akcepti la francan anekson al Belgio. Krom Britio kaj Aŭstrio, la solaj restantaj malamikoj por Francio estis la Reĝlando de Sardio kaj kelkaj malgrandaj Italaj ŝtatoj. Aŭstrio proponis Eŭropan kongreson por fari akordon pri limoj, sed la Direktoraro rifuzis, postulante senperan intertraktadon kun Aŭstrio. Premite de Britio, Aŭstrio konsentis daŭrigi la militon kontraŭ Francio.[31]

Lazare Carnot, la Direktoro, kiu mastrumis militajn aferojn, planis novan kampanjon kontraŭ Aŭstrio, per tri armeoj: la Armeo de Sambre-et-Meuse de Generalo Jourdan ĉe la Rejno kaj la Armeo de la Rejno kaj Mozelo de Generalo Moreau ĉe la Danubo marŝos al Vieno kaj devigos pacon; tria armeo, la Italia Armeo sub Generalo Bonaparte, kiu estis mirinde rapide altrangiĝinta pro sia defendo al la registaro kontraŭ reĝista leviĝo, faros diversian operacon kontraŭ Aŭstrio en norda Italio. La armeo de Jourdan kaptis Majencon kaj Frankfurton, sed je la 14-a de aŭgusto 1796 ĝi estis venkita de la A Aŭstroj en la Batalo de Amberg kaj denove la 3-an de septembro 1796 en la Batalo de Würzburg, kaj devis remarŝi ĝis la Rejno. Generalo Moreau, sen la subteno de Jourdan, ankaŭ devis remarŝi.

La itala kampanjo redakti

La rakonto estis tre malsama en Italio. Bonaparte, kvankam li aĝis nur dudek ok jarojn, nomumiĝis komandanto de la Italia Armeo la 2-an de marto 1796, per la influo de Barras, lia patrono en la Direktoraro. Bonaparte alfrontis la kunigitajn armeojn de Aŭstrio kaj Sardio, nombre sepdek mil homojn. Bonaparte englitigis sian armeon inter ili kaj venkis ilin en vico de bataloj, kiu venis al sia ekstremo en la Batalo de Mondovi, kie li venkis la Sardojn la 22-an de aprilo 1796, kaj la Batalo de Lodi, kie li venkis la Aŭstrojn la 10-an de majo. La reĝo de Sardio kaj Savojo devis fari pacon en majo de 1796, kaj fordonis Nicon kaj Savojon al Francio.

Ĉe la fino de 1796, Aŭstrio sendis du novajn armeojn al Italio por elpeli Bonaparte, sed Bonaparte manovris pli lerte ol ambaŭ, venkante unue en la Batalo de Arcole la 17-an de novembro 1796, kaj due en la Batalo de Rivoli la 14-an de januaro 1797. Li devigis Aŭstrion subskribi la Traktaton de Campo Formio (oktobro 1797), per kiu la imperiestro fordonis Lombardion kaj Aŭstran Nederlandon al la Franca Respubliko interŝanĝe por Veneco kaj urĝis, ke la Dieto donu la preter-Rejnan regionon.[32]

La Hispania alianco redakti

La Direktoraro avidis koalicii kun Hispanio por bloki britan komercon kun la kontinento, kaj por fermi la Mediteraneon al britaj ŝipoj. Per la Traktato de San Ildefonso, finita en aŭgusto 1796, Hispanio samalianciĝis kun Francio, kaj je la 5-a de oktobro ĝi deklaris militon kontraŭ Britio. La brita ŝiparo sub Admiralo Jervis venkis la Hispanan ŝiparon en la Kabo de Sankta Vincento, konservante malfermita la Mediteraneon al Britaj ŝipoj, sed la Unuiĝinta Regno tiel ekstreme endanĝeriĝis de ribeloj en sia ŝiparo, ke ĝi proponis agnoski la francan konkeron de Nederlando kaj redoni la francajn koloniojn.

La Irlanda fuŝaventuro redakti

La Direktoraro ankaŭ serĉis novan manieron frapi Britajn interesojn kaj repagi Brition por la subteno, kiun ĝi donis al reĝistaj leviĝintoj en Bretonio. Franca ŝiparo ekvojaĝis de Brest la 15-an de decembro 1796, portante ekspedicion ĉefatan de Generalo Hoche al Irlando, kie ili esperis kuniĝi kun Irlandaj ribelanoj por forpeli la britojn. Tamen la ŝiparo estis disigita de ŝtormoj ĉe la Irlanda marbordo kaj devis reiri al sia haveno.

Supriĝo Reĝista kaj Puĉo (1797) redakti

La unua baloto post la estiĝo de la Direktoraro okazis en marto kaj aprilo de 1797, por ŝanĝi trionon de la Konsilianoj. La baloto estis malvenkego por la eks-Konvencianoj; 205 el la 216 malvenkis. Nur dek unu eksdeputitoj de la malnova Konvencio estis reelektitaj, el kiuj pluraj estis reĝistoj.[33] La baloto estis triumfo por la reĝistoj, precipe en la sudo kaj okcidento; post la baloto 160 deputitoj estis reĝistoj, dividitaj inter kiuj favoris reiron al absoluta monarkio, kaj kiuj deziris konstitucian monarkion laŭ la brita modelo. La konstitucimonarkiistoj elektitaj al la Konsilio inkluzivis Pierre Samuel du Pont de Nemours, kiu poste elmigris al Usono kun sia familio, kaj kies filo, Éleuthère Irénée du Pont, fondis "E. I. du Pont de Nemours and Company", nun konatan kiel DuPont. En Parizo kaj aliaj grandaj urboj, la kandidatoj de la maldekstro dominis. Generalo Jean-Charles Pichegru, eks-Jakobeno kaj ordinara soldato, kiu iĝis unu el la plej sukcesaj generaloj de la Revolucio, estis elektita prezidanto de la nova Konsilio de la Kvincent. François Barbé-Marbois, diplomato kaj negoconto de la vendo de Luiziano al Usono, estis elektita prezidanto de la Konsilio de la Maljunuloj.

Reĝismo estis ne strikte laŭleĝa, kaj deputitoj ne povis anonci sin tiaj, sed reĝistaj ĵurnaloj kaj paskviloj baldaŭ aperis, okazis monarkiistaj manifestacioj en teatroj, kaj reĝistoj portis elmontrajn vestojn, ekzemple kolumojn el nigra veluro, pri funebro pro la ekzekuto al Ludoviko la 16-a. La reĝistaj parlamentanoj postulis ŝanĝojn en la fiskaj politikoj de la registaro kaj pli tolereman sintenon rilate al religio. Dum la Konvencio, eklezioj estis fermataj kaj pastroj estis ĵurigataj, ke ili estos fidelaj al la registaro. Pastroj, kiuj rifuzis ĵuri, estis pelataj el la lando, kun kondiĉo de mortpuno se ili revenos. Sub la Direktoraro, multaj pastroj mallaŭte revenis, kaj multaj eklezioj tra la lando estis remalfermitaj kaj kaŝe farantaj servojn. Kiam la Direktoraro proponis movi la cindron de la eminenta matematikisto kaj filozofiisto René Descartes en la Panthéon-on, unu deputito, Louis-Sébastien Mercier, estinta Ĝirondano kaj kontraŭanto de la Jakobenoj, protestis, ke la ideoj de Descartes inspiris la Teroron de la Revolucio kaj detruis la religion en Francio. La cindro de Descartes ne estis movita.[34] Elmigrintoj, kiuj foriris dum la Revolucio, estis minacitaj de la Konvencio per mortpuno, se ili revenos; nun, sub la Direktoraro, ili mallaŭte komencis reveni.[35]

Paralele kun la enparlamentaj reĝistoj, sed ne senpere ligita kun ili, kaŝreto de reĝistoj ekzistis, kies celo estis meti Ludovikon la 18-an, tiam ekzilita en Germanion, sur la francan tronon. Monon liveris al ili precipe Britio per agado de William Wickham (1761–1840), la brita spionestro, kiu havis sian komandejon en Svislando. Tiuj kaŝretoj estis tro dividitaj kaj tro atentataj de la polico por grave efiki politikon. Tamen Wickham unu kontakton faris, kiu ja decide efikis francan politikon: per peranto li intertraktis kun Generalo Pichegru, tiam komandanto de la Armeo de la Rejno.[36]

La Direktoraro mem estis dividita. Carnot, Letourneur, kaj La Révellière Lépeaux ankoraŭ ne estis reĝistoj, sed favoris regadon pli moderan kaj pli toleran al religio. Kvankam Carnot mem estis eksmembro de la Komitato por Publika Savo estrita de Robespierre, li deklaris, ke la Jakobenoj estas neregeblaj, ke la Revolucio ne povos daŭri ĉiam, kaj ke estas la tempo por ĉesigi ĝin. En la Direktoraron nova membro, la diplomato François-Marie, marquis de Barthélemy, estis veninta; li aliancis kun Carnot. La reĝistoj en la Konsilioj tuj ekpostulis pli da povo super regado kaj precipe super financo, minacante la lokon de Barras.[37]

Barras, la majstra intriganto, gajnis por si La Révellière Lépeaux, kaj komencis plani faligon al la reĝistoj. El leteroj prenitaj de kaptita registo, li konsciis la kontaktojn, kiujn Generalo Pichegru faris kun la britoj, kaj ke li havis kontakton kun Ludoviko la 18-a. Li prezentis tiun informon al Carnot, kaj Carnot konsentis subteni lian agon kontraŭ la Konsilioj. Al Generalo Hoche, la nova Ministro pri Milito, estis ordonite marŝigi la Armeon de Sambre-et-Meuse tra Parizo voje al Brest, kun la preteksto, ke ili enŝipiĝos por nova ekspedicio al Irlando. Hoche mem rezignis sian ministrecon la 22-an de julio. Generalo Pierre Augereau, proksima subulo kaj samaliancano de Bonaparte, kaj liaj trupoj alvenis Parizon la 7-an de aŭgusto, kvankam estis malobeo al la Konstitucio, ke soldatoj estu malpli ol dek du leŭgojn de la urbo sen permeso de la Konsilioj. La reĝistaj Konsilianoj protestis, sed nenion povis fari por forsendi ilin.[38]

La 4-an de septembro 1797, kun la armeo pretigita, la Puĉo de 18 Fructidor, Jaro 5 ekmoviĝis. La soldatoj de Generalo Augereau arestis Pichegru, Barthélemy, kaj la ĉefajn reĝistajn deputitojn de la Konsilioj. La sekvan tagon, la Direktoraro nuligis la elekton de proksimume ducent deputitoj in 53 departementoj.[39] 65 deputitoj estis deportitaj al Gujanoj, 42 reĝistaj ĵurnaloj estis fermitaj, kaj 65 ĵurnalistoj kaj redaktistoj estis deportitaj. Carnot kaj Barthélemy estis eksigitaj el la Direktoraro. Carnot ekziliĝis en Svislandon; li poste revenis kaj iĝis dum tempo la ministro pri milito de Bonaparte. Barthélemy kaj Pichegru ambaŭ estis ekzilitaj en Francan Gujanon (punkolonion de Cayenne). En junio de 1798, ambaŭ elfuĝis, kaj iris unue al Usono kaj poste al Anglio. Dum la Konsularo, Pichegru kaŝrevenis al Parizo, kie li estis kaptita la 28-an de februaro 1804. Li mortis en malliberejo la 6-an de aprilo 1804, aŭ sufoke aŭ sinmortige.

La Dua Direktoraro kaj la restaro de la Jakobenoj redakti

La puĉon sekvis disaj leviĝoj de reĝistoj en Aix-en-Provence, Tarascon kaj aliaj urbetoj, precipe en la sudokcidento kaj okcidento. Komisaro de la Direktoraro estis murdita en Lyon, kaj la 22-an de oktobro kontraŭrevoluciistoj kaptis la urbregistaron de Carpentras por dudek kvar horoj. Tiuj leviĝetoj sukcesis nur justigi eksubpremon de la nova registaro.[40]

Kun Carnot kaj Barthélemy eksigitaj de la Direktoraro, kaj la reĝistoj pelitaj el la Konsilioj, la Jakobenoj denove regis la registaron. Plenigis la du vakantajn lokojn en la Direktoraro Merlin de Douai, juristo, kiu helpis skribi la Leĝon pri Suspektatoj dum la Teroro; kaj François de Neufchâteau, poeto kaj fakulo pri industria tratera navigado, kiu servis nur kelkajn monatojn. Ok el la dek du Direktoroj kaj ministroj de la nova registaro estis reĝmortigintoj, kiuj kiel deputitoj de la Konvencio voĉdonis por ekzekuto al Ludoviko la 16-a, kaj nun obstinis daŭrigi la Revolucion.[41] [42]

Oni rapide senigis la centran mastrumadon kaj urbajn registarojn je suspektataj reĝistoj. La sekvaj atakatoj estis la ondo de nobelaj elmigrintoj kaj pastroj, kiuj komencis reveni al Francio. La Jakobenoj en la Konsilioj postulis, ke oni efektivigu la leĝon de 1793; elmigrintoj estis ordonitaj forlasi Francion en dek kvin tagoj. Se ili ne farus tion, ili estis juĝotaj de militaj komisionoj kaj, ĉe nura pruvo de identeco, ekzekutotaj ene de dudek kvar horoj. Oni militajn komisionojn starigis tra la lando por juĝi ne nur revenintajn elmigrintojn, sed ankaŭ ribelantojn kaj konspirantojn. Inter la 4-a de septembro 1797 kaj la fino de la Direktoraro en 1799, 160 homoj estis mortkondamnitaj de la militaj tribunaloj, inkluzive 41 pastroj kaj pluraj virinoj. [43]

Je la 16-a oktobro 1797, la Konsilio de la Kvincent konsideris novan leĝon, kiu malpermesus politikan agadon de nobeloj, kiujn oni traktus kiel fremdulojn, kaj devigus peti civitaniĝon por agi en politiko. Por kelkaj nome listigitoj politika agado estus permanente malpermesita, iliaj havaĵoj estus konfiskitaj, kaj oni devigus ilin tuj foriri. La leĝo difinis kelkajn imunecojn por registoj kaj armeanoj (Direktoro Barras kaj Generalo Bonaparte ambaŭ venis de malĉefaj nobelaj familioj). Fine, rezisto kontraŭ la leĝo estis tiel granda, ke oni ne promulgis ĝin.[44]

La estrataj de Jakobenoj konsilistaroj ankaŭ postulis forpelon de pastroj, kiuj rifuzis ĵuri al la registaro kaj ĵuri sian malamon al reĝoj kaj anarkio. Oni forsendis 267 pastrojn al la franca punkolonio Kajeno en Franca Gujano, el kiuj 111 pretervivis kaj revenis al Francio. Oni sendis 920 al mallibereja kolonio en la Insulo Ré, kaj 120, grandparte Belgojn, al alia kolonio en Oléron.[45] [46] La nova registaro daŭrigis la kontraŭreligian politikon de la Konvencio. Kelkaj preĝejoj, inkluzive la katedralon de Nia Sinjorino de Parizo kaj la preĝejon de Saint-Sulpice, aliiĝis en templojn de Théophilanthropie, nova religio bazita sur kredo je la ekzisto de Dio kaj la senmorteco de la homa spirito. Oni malpermesis religiajn servojn en dimanĉo; oni permesis ilin nur en la lasta tago de la dek-taga semajno (décade) de la franca respublika kalendaro.[47] Aliaj preĝejoj restis fermitaj kaj malpermesitaj sonori siajn sonorilojn, kvankam multaj religiaj servoj okazis kaŝe en privataj domoj. Oni mobilizis la Nacian Gardistaron por traserĉi kamparojn kaj arbarojn por kaŝiĝantaj pastroj kaj nobeluloj. Kiel dum la Teroro, oni redaktis listojn de suspektatoj, kiuj estus arestitaj okaze de provaj ribeloj. [48]

La nova estrata de Jakobenoj Direktoraro kaj registaro ankaŭ celis la gazetaron. Oni devigis ke eldonantoj de ĵurnaloj prezentu ekzemplerojn de siaj eldonaĵoj al la polico por oficiala aprobo. Je la 17-a de decembro 1797 dek sep Parizaj ĵurnaloj estis fermitaj ordone de la Direktoraro. Ankaŭ trudis la Direktoraro ne malgrandan imposton pri ĉiuj poŝte dissendataj ĵurnaloj aŭ revuoj, kvankam oni malinkluzivis Jakobenajn eldonaĵojn, kiel ankaŭ sciencajn kaj artajn. Oni cenzuris librojn kritikajn kontraŭ la Jakobenoj; la sesvoluma Histoire générale et impartiale des erreurs, des fautes et des crimes commis pendant la Révolution française[49] ("Ĝenerala kaj senpartia historio de la eraroj, kulpoj kaj krimoj faritaj dum la Franca Revolucio") de Louis-Marie Prudhomme estis deprenita fare de la polico. La Direktoraro ankaŭ rajtigis malfermadi kaj legadi leterojn venantajn de ekster Francio.[50]

Malgraŭ ĉiuj ĉi sekurigaj rimedoj, ege pliigis banditado kaj rabado en la franca kamparo; vojaĝantoj ofte estis haltigataj sur vojoj kaj prirabataj; pri la raboj oni ofte kulpigis reĝistajn krimularojn. La 18-an de januaro 1798, la Konsilistaroj alprenis novan leĝon kontraŭ rabistoj kaj banditoj, postulantan ke ilin juĝu militaj tribunaloj, kaj sankciantan mortpuno por rabo aŭ prova rabo sur la vojoj de Francio.[51]

La politikaj subpremado kaj teroro ĉe la Direktoraro estis realaj, sed multe pli malgrandskalaj ol ĉe Robespierre kaj la Konvencio, kaj la nombro de subprematoj malpliiĝis dum ĝia daŭro. Post 1798, oni ne plu sendis al Franca Gujano politikajn malliberigitojn, kaj en la fina jaro de la the Direktoraro oni ekzekutis pro politika kulpo nur unu homon.[52]

Balotado en 1798 redakti

En la printempo de 1798, ne nur nova triono de la leĝfaristaro estis elektenda, sed la lokoj de la membroj forpelitaj de la Fructidor-a revolucio estis plenigendaj. 437 seĝoj estis liberaj el la 750. La balotado okazis inter la 9-a kaj 18-a de aprilo. La reĝistoj estis malrajtigitaj konkuri, kaj la moderuloj estis senordiĝintaj, dum la malmoderaj Jakobenoj agis sukcese. Antaŭ ol la novaj deputitoj povus preni siajn seĝojn, Barras kaj la aliaj Direktoroj, kiuj estis pli moderaj ol la novaj Jakobenoj, organizis komisionon por revizii la balotadon kaj malrajtigis multajn el la pli ekstremaj Jakobenaj kandidatoj, anstataŭigante ilin per moderuloj. Ili sendis la liston de kandidatoj por Direktoroj al la Konsilioj, forlasante ĉiujn malmoderulojn. Oni lote elektis François de Neufchåteau por eksiĝi de la Direktoraro kaj Barras proponis nur moderajn Jakobenojn por anstataŭi lin: elektiĝis Jean-Baptiste Treilhard, advokato. Ĉi tiuj politikaj lertaĵoj sekurigis la povon de la Direktoraro, sed plivastigis la fendon inter la modera Direktoraro kaj la malmodera Jakobena plimulto en la Konsilioj.[53]

Milito kaj diplomatio (1798) redakti

La 17-an de Oktobro 1797, Generalo Bonaparte kaj la Aŭstroj subskribis la Traktaton de Campo Formio. Tio estis triumfo por Francio. Francio ricevis parton de la maldekstra rando de la Rejno, Belgion, kaj la insulojn de la Ionia Maro apartenintajn al Venecio. Kompense, al Aŭstrio estis donitaj la teritorioj de Venecio ĝis la Egea Maro. En malfrua novembro kaj decembro, li partoprenis intertraktadon kun la Sankta Romia Imperio kaj Aŭstrio, ĉe la Dua Kongreso de Rastatt, por redesegni la limojn de Germanio. Tiam oni revokis lin al Parizo por ĉefi eĉ pli ambician projekton, la invadon al Britujo, kiun proponis Direktoro Carnot kaj Generalo Hoche. Sed ok-taga kontrolado de la havenoj kie la ŝiparo por la invado estis pretigata konvinkis Bonaparte, ke la invado havas malmultan sukcesŝancon: la ŝipoj estis malbonstataj, la ŝipanaroj malbone trejnitaj, kaj mono kaj loĝistiko mankis. Li diris private al sia kunhelpanto Marmont sian opinion pri la Direktoraro: "Oni nenion povas fari kun ĉi tiuj. Ili nenion komprenas pri grandeco. Ni devas reiri al niaj projektoj pri la Oriento. Nur tie atingeblas grandaj rezultoj."[54] Oni nuligis la invadon al Anglio, kaj anstataŭe proponis malpli ambician planon subteni irlandan ribelon (vidu malsupre).

Fratinrespublikoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Napoleona ŝtato.

La planego de la Direktoraro en 1798, kun la helpo de ĝiaj armeoj, estis kreo de "fratinrespublikoj" en Eûropo kunhavontaj la samajn revoluciajn valorojn kaj la samajn celojn, kiuj estis estontaj naturaj samaliancanoj kun Francio. En la Nederlanda Respubliko (Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj), la franca armeo starigis la Batavan Respublikon kun la sama sistemo de Direktoraro kaj du balote elektitaj Konsilioj. En Milano oni kreis la Cisalpan Respublikon, kiun regis kune Direktoraro kaj Konsilioj kaj la franca armeo. Generalo Berthier, kiu anstataŭis Bonaparte kiel komandanto de la Armeo de Italio, imitis la agojn de la Direktoraro en Parizo, forigante en la nova respubliko leĝofarantojn, kiujn li konsideris tro radikalaj. Oni formis en Ĝenovo la Liguran Respublikon. Ankaŭ el Piemonto estis farita de la Franca armeo fratinrespubliko, la Piemonta Respubliko. En Torino, Reĝo Karlo Emanuelo la 4-a (kies edzino, Klotildo, estis la plej juna fratino de Ludoviko la 16-a) fuĝis francan mastrecon kaj iris, ŝirmate de la Brita ŝiparo, al Sardio. En Savojo Generalo Joubert, anstataŭ krei fratinrespublikon, simple igis la provincon departemento de Francio.[55]

La Direktoraro ankaŭ rekte atakis la aŭtoritaton de la Papo Pio la 6-a, kiu regis Romon kaj la ĉirkaŭajn Papajn Ŝtatojn. Mallonge post Kristnasko en la 28-a de decembro 1797, kontraŭfrancaj tumultoj okazis en Romo, kaj brigadestra generalo de la franca armeo, Duphot, estis murdita. Pio la 6-a agis rapide per formala pardonpeto al la Direktoraro en la 29-a de decembro 1797, sed la Direktoraro rifuzis ĝin. La soldatoj de Berthier eniris Romon kaj okupis la urbon en la 10-a de februaro 1798. Tiel oni ankaŭ proklamis la Roman Respublikon en la 10-a de februaro 1798. Oni arestis Pion la 6-an kaj malliberigis lin en la Grandduklando de Toskanio kaj en 1799 portis lin al Francio. Oni sendis la tridek milionojn da frankoj de la Vatikana trezorejo al Parizo, kie ili helpis financi la militiron de Bonaparte al Egiptio, kaj oni sendis kvincent valizojn da pentraĵoj, statuoj, kaj aliaj artaĵoj al Francio kaj aldonis ilin al la kolektoj de la Louvre.[56]

Franca armeo sub Generalo Guillaume Brune okupis grandan parton de Svisio. Oni proklamis la Helvetan Respublikon en la 12-a de aprilo 1798. En la 26-a de aŭgusto de 1798, oni dismetis Ĝenevon de la nova respubliko kaj igis ĝin parto de Francio. Oni prenis la trezorejon de Berno kaj, kiel la trezorejon de Vatikano, uzis ĝin por financi la militiron al Egiptio de Bonaparte.

La novaj militaj kampanjoj necesigis milojn da pliaj soldatoj. La Direktoraro aprobis la unuan permanentan konskripcian leĝon, kiu estis malpopulara en la kamparo, kaj aparte en Belgio, kiu formale estis fariĝinta parto de Francio. Kamparaj tumultoj kaj ribeloj okazis en Belgio. Kulpiginte belgajn pastrojn pri la malpaco, francaj aŭtoritatuloj ordonis aresti kaj deporti kelkmil.[57]

Militiro de Bonaparte al Egiptio (majo de 1798) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca militiro al Egiptio.

La ideon de Franca militiro al Egiptio proponis Talleyrand en memorando al la Franca Instituto jam la 3-an de julio de 1797, kaj en letero al Bonaparte en la sekva monato. La Egipta militiro havis tri celojn: tranĉi la plej mallongan irejon de Anglio al Brita Hindio per okupo de la Sueza Terkolo; fondi kolonion, kiu produktus kotonon kaj sukerkanon, kiuj estis malabundaj en Francio kulpe de la brita blokado; kaj havigi bazon por farota atako kontraŭ Brita Hindio. Ĝi ankaŭ havis plurajn personajn avantaĝojn por Bonaparte: ĝi permesis ke li estu malproksima de la malpopulara Directoraro, sed dume restu en la publika atento.[58]

 
La detruo de 'L'Orient' en la Batalo de la Nilo, 1-an de aŭgusto de 1798, oleo sur tolo de George Arnald (1825-1827). Malvenko en la batalo de la Nilo lasis Bonaparte kaj lian armeon izolitaj en Egiptio. Nacia Marhistoria Muzeo, Greenwich, Anglio

La Direktoraro mem ne entuziasmis pri tiu ideo, kiu malproksimigus ĝian plej sukcesan generalon kaj lian armeon de Eŭropo tiam, kiam nova militego estis primeditata. Direktoro La Révellière-Lépeaux skribis: "La ideo neniam venis de la Direktoraro aŭ iu el ĝiaj membroj. La ambicio kaj fiero de Bonaparte ne plu povis elteni la ideon ne esti videbla kaj esti sub la ordonado de la Direktoraro."

La ideo prezentis du pliajn problemojn: la respublika franca politiko kontraŭis koloniigon, kaj Francio ne estis militanta kontraŭ la Otomana Imperio, al kiu Egipto apartenis. Tial al la militiro oni aldonis celon sciencan: "klerigi la mondon kaj havigi novajn trezorojn al scienco." Granda skipo de elstaraj sciencistoj estis aligita al la militiro: dudek unu matematikistoj, tri astronomoj, kvar arkitektoj, dek tri naturesploristoj kaj egale de geografoj, kaj krome pentristoj, pianisto kaj la poeto François-Auguste Parseval-Grandmaison.[59]

La 19-an de majo de 1798 ducent ŝipoj portantaj Bonaparte kaj 35,000 homojn konsistigantajn la Armeon de la Oriento, plejparte veteranojn de la Armeo de Italio de Bonaparte, enmariĝis de Toulon. La brita ŝiparo sub Nelson, atendante Francan militiron celantan al Konstantinopolo, ne estis en loko por ilin haltigi. La franca ŝiparo, haltetinte en Malto, kaptis la insulon, kies registaro rezistis malmulte. La armeo de Bonaparte alteriĝis en la golfo de Aleksandrio la 1-an de julio, kaj tiun urbon kaptis la 2-an de julio, kun malmulta kontraŭbatalado. Li skribis leteron al la Paŝao de Egiptio, pretendante ke li celis liberigi Egiption de la tiraneco de la Mamlukoj. Lia armeo transmarŝis la dezerton, malgraŭ ega varmo, kaj venkis la Mamlukojn en la Batalo de la Piramidoj la 21-an de julio de 1798. Tamen, post kelkaj tagoj en la 1-a de aŭgusto, la brita ŝiparo sub Admiralo Nelson alvenis apud la marbordon; la franca ŝiparo estis surprizita kaj detruita en la Batalo de la Nilo. Fuĝis nur kvar francaj ŝipoj. Bonaparte kaj lia armeo estis malliberaj en Egiptio.[60]

Malsukcesa ribelo en Irlando (aŭgusto de 1798) redakti

Oni faris plian provon subteni irlandan ribelon la 7-an de aŭgusto de 1798. Franca ŝiparo eknavigis de Rochefort-sur-Mer (Rochefort), portante militiran soldataron estratan de Generalo Jean Joseph Amable Humbert. Oni celis ke la atako apogu ribelon de irlandaj naciistoj estrataj de Wolfe Tone. Tone faris plurajn renkontiĝojn kun Bonaparte en Francio por kunordigi la datplanon, sed la ribelo ene de la Reĝlando Irlando komenciĝis tro frue kaj estis forvenkita la 14-an de julio de 1798, antaŭ ol la franca ŝiparo alvenis. La francoj alteriĝis ĉe Killala, en nordokcidenta Irlando, la 22-an de aŭgusto. Ili venkis britajn trupojn en du bataletoj la 24-an kaj 27-an de aŭgusto, kaj Humbert deklaris fondon de Irlanda Respubliko en Castlebar la 27-an de aŭgusto, sed la franca soldataro estis venkita en la Batalo de Ballinamuck la 8-an de septembro de 1798 de la trupoj de Lordo Cornwallis, la brita Ĉefkomandanto en Irlando. Dua parto de la franca militiro, ne sciante ke la unua kapitulacis, forlasis Brest la 16-an de septembro. Baris ĝin la Brita Mararmeo en la golfo de Donegal, kaj ses el la francaj militoŝipoj estis kaptitaj.[61]

Kvazaŭmilito kontraŭ Usono (1798–1799) redakti

Streĉoj inter Usono kaj Francio estigis la Kvazaŭmiliton, sendeklaran marmiliton. Francio plendis ke Usono malrespektas la Traktaton de Alianciĝo de 1778, kiu estis implikinta la francojn en la Usona Milito de Sendependeco. Usono insistis ke ĝi restu neŭtrala en la milito inter Francio kaj Britio. Post kiam la Traktato de Jay kun Britio ekvalidis en 1795, Francio komencis rangi sin kontraŭ Usono kaj en 1797 estis kaptinta pli ol 300 usonajn komercajn ŝipojn. Federalistoj favoris Brition, dum Demokrat-Respublikanoj favoris Francion. La Federalista prezidanto John Adams fortikigis la Usonan Mararmeon, finkonstruigante tri fregatojn, aprobante konstrumonon por tri pliaj, kaj sendante diplomatojn al Parizo por diskuti. Talleyrand, la Ministro pri Eksterlando, postulis subaĉeton antaŭ ol paroli kaj insultis ilin. La Afero XYZ informis usonanojn pri la diskutoj kaj kolerigis la usonan publikon. La milito okazis preskaŭ tute surmare, plejparte inter korsaroj kaj komercaj ŝipoj. En 1800, la Konvencio de 1800 (Traktato de Mortefontaine) finis la konflikton.[62]

Milito kaj politika krizo (1799) redakti

Dua Koalicio kontraŭ Francio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milito de la Dua Koalicio.
 
Suvorov kaj Rus-Aŭstria armeo venkas la francojn ĉe la Batalo de Cassano la 27-an de aprilo de 1799, de Luigi Schiavonetti

Alarmis Brition kaj Aŭstrion la franca kreado de fratinrespublikoj. Aŭstrio unue postulis ke Francio transdonu dividaĵon el la novaj respublikoj al ĝi. Kiam la Direktoraro rifuzis, Aŭstrio komencis serĉi partnerojn por nova milita alianco kontraŭ Francio. La nova Caro de Rusio, Paŭlo la 1-a, estis malamikega al francaj respublikanaj ideoj, simpatia al la forpelita Ludoviko la 18-a, kaj ema aliĝi al nova koalicio kontraŭ Francio. La Caro donacis armeon de 20,000 homoj, senditan per lia Balta ŝiparo al Nederlando. Li sendis alian armeon de 60,000 homoj, veteranoj de batalado en Pollando kaj Turkio, sub sia plej bona generalo, Aleksander Suvorov, por kunigi sin al la Aŭstriaj trupoj en norda Italio.

La Reĝo de Prusio, Frederiko Vilhelmo la 3-a, restis singarde neŭtrala por profiti el ambaŭ flankoj. La Direktoraroj faris la eraron sendi la Abbé Sieyés, unu el la plej elstaraj revoluciistoj de 1789 kaj voĉdoninton por la morto de Ludoviko la 16-a, kiel ambasadoron al Berlino. Malŝateganta ties ideojn, la tre konservativa kaj monarkista reĝo rifuzis helpi Francion.

Jam ĉe la fino de 1798, la koalicio disponis pri 300 000 soldatoj, kaj havis eblon pligrandigi la nombron ĝis 600 000. La plej bona franca armeo, ĉefata de Bonaparte, estis kaptita en Egiptio. Generalo Brune havis 12 000 homojn en Nederlando, Bernadotte 10 000 homojn apud la Rejno, Jourdan 40 000 homojn en la armeo de la Danubo, Massena 30 000 soldatojn en Svisio, Scherer 40 000 homojn apud la rivero Adiĝo en norda Italio, kaj 27 000 homoj sub Macdonald estis lokitaj en Napolo: totale 170,000 homoj. Provante aldoni ducent mil novajn soldatojn por egali la koaliciajn trupojn, la Direktoraro ordonis pri nova vokado en la armeon de virjunuloj havantaj inter dudek kaj dudek kvin jarojn.[63]

Regraviĝo de la milito en Italio kaj Svisio redakti

La 10-an de novembro de 1798, la brita kaj aŭstria registaroj kunkonsentis forvenki la kvin novajn fratinrespublikojn kaj reŝovi Francion al la limoj kiujn ĝi havis en 1789. En la 29-a de novembro, la unuan tagon de la Milito de la Dua Koalicio, la Reĝo de Napolo ekatakis Romon, kiu estis defendata de malmultaj francaj soldatoj. Brita ŝiparo surterigis tri mil napolajn soldatojn en Toskanio. Tamen la franca armeo de Generalo Championnet, reaginte rapide, venkis la napolan armeon en la Batalo de Civita Castellana ĉe Civita Castellana la 5-an de decembro. Sekvatage, la 6-an de decembro, francaj soldatoj igis la Reĝon de Sardio formovi siajn soldatojn de Piemonto, kaj retiriĝi al la insulo de Sardio, lia lasta posedajo. La franca armeo marŝis al la Reĝlando de Napolo, necesigante ke la Reĝo de Napolo forlasu la Urbon Napolon sur brita milita ŝipo la 23-an de decembro de 1798. Napolo estis okupita la 23-an de januaro de 1799, kaj oni proklamis novan napolan respublikon, la tiel nomatan Partenopan Respublikon, la sesan sub franca protekto, la 26-an de januaro.

Pacdiskutoj kun Aŭstrio en la printempo de 1799 atingis nenion, kaj la Direktoraro decidis lanĉi novan ofensivon en Germanion, sed la alveno de rusa armeo sub Aleksander Suvorov kaj freŝaj aŭstriaj trupoj sub la Arkiduko Karlo dumtempe ŝanĝis la ekvilibron de povo. La Armeo de la Danubo de Jourdan transiris la Rejnon en la 6-a de marto sed estis venkita de la Arkiduko Karlo, unue en la Batalo de Ostrach kaj poste en la Batalo de Stockach la 25-an de marto de 1799. La armeo de Jourdan retiriĝis, dum Jourdan mem reiris al Parizo por pledpeti pli da soldatoj.

La trupoj de la Dua Koalicio invadis la okupitan de la francoj Italion, kaj post kvin antaŭaj bataloj, kuna rus-aŭstria armeo komandata de Suvorov venkis Moreau en la Batalo de Cassano la 27-an de aprilo de 1799, kaj tiel okupante Torinon kaj Milanon reprenis la Cisalpinan Respublikon de Francio. Suvorov sekve venkis la Francan Armeon apud la Terrivva. Por ripari la situacion, oni nomis Joubert nova estro de la Armeo de Italio la 5-an de julio, sed lian armeon la rusoj venkis en la Batalo de Novi, la 15-an de aŭgusto; Joubert mem mortis de pafo al la koro komence de la batalo, kaj lia armeo estis fuĝigita. La fratinrespublikoj starigitaj de la francoj en Italio rapide kolapsis, lasante sub franca rego nur Ĝenovon.[64]

En Aŭgusto la rusoj kaj britoj estigis novan fronton en Nederlando. Brita armeo estis surterigita en Helder la 27-an de Aŭgusto, kaj rusa armeo kuniĝis kun ĝi. La 31-an de Aŭgusto, la nederlandan ŝiparon, samaliancanon de Francio, la Reĝa Ŝiparo venkis. Vidante la francajn armeon kaj registaron en krizo, la ankoraŭ vivantaj estroj de la delonge malaktivaj reĝistaj ribeloj en la Vendée kaj Bretonio kunvenis la 15-an de septembro por plani strategion. La komandanto Louis de Frotté revenis el ekzilo en Anglio por estri la novan ribelon.[65]

Kampanjo de Bonaparte en Sirio (februaro–majo 1799) redakti

Dum la francaj armeoj en Italio kaj Svisio provis konservi la fratinrespublikojn, Bonaparte antaŭenigis sian propran kampanjon en Egiptio. Li klarigis en letero al la Direktoraro, ke la egipta aventuro estas nur la komenco de pli vasta kampanjo "por krei timindan flankeniron en la kampanjo de respublika Francio kontraŭ la monarkisma Eŭropo. Egiptio estos la bazo de io multe pli granda ol la origina projekto, kaj samtempe levilo, kiu helpos al kreo de ĝenerala ribelo de la islama mondo." Ĉi tiu ribelo, li kredis, estis kondukonta al la kolapso de brita povo de la Meza Oriento ĝis Hindio.[64] Tiucele li forlasis Kairon kaj marŝigis sian armeon trans la Sinajan dezerton en Sirion, kie li sieĝis la havenon Akkon de la Otomana Imperio, defendatan de loka armeo kaj ricevantan provizojn de apudmarborda brita ŝiparo. Liaj longa sieĝo kaj provoj ŝturmi la urbon estis malsukcesoj; lian armeon malsano atakadis, ĝia nombro falis ĝis 11,000 homoj, kaj li eksciis ke otomana armeo estas enŝipigota de la britoj por navigi al Kairo kaj rekapti la urbon. La 17-an de majo, li forlasis la sieĝon kaj revenis en Kairon antaŭ la 4-a de junio. La brita ŝiparo surterigis la otomanan armeon, sed tuj ilin Bonaparte venkis en la Batalo de Abukir la 25-an de julio de 1799.[66]

Pro la brita blokado de Egiptio, Bonaparte estis ricevinta neniun novaĵon de Francio dum ses monatoj. Li sendis unu el siaj militaj helpantoj por renkonti turkajn instancojn kaj provi ekscii novaĵojn de Francio, sed la oficiro estis kaptita de la brita ŝiparo sur la vojo. La brita admiralo kaj ŝipkomandanto en la orienta Mediteraneo, Sir Sidney Smith, kiu estis loĝinta en Parizo kaj konis bone Francion, donis al li paketon de lastatempaj francaj ĵurnaloj kaj resendis lin al Bonaparte. Bonaparte uzis la nokton por legi la ĵurnalojn kaj ekscii pri la politikaj kaj militaj malfacilaĵoj en Francio. Liaj ordonoj permesis, ke li reiru hejmen kiam ajn li volis. La sekvan tagon li decidis reiri al Francio tuj. Li transdonis la komandadon de la armeo al Generalo Kléber kaj forlasis Egiption kun grupeto de altrangaj oficiroj sur la fregato La Muiron. Li eskapis la britan blokadon, sed ne atingis Francion ĝis la 9-a de oktobro.[67]

La tajdo ŝanĝiĝas: Francaj sukcesoj (septembro 1799) redakti

 
La franca kaj nederlanda venko kontraŭ la britoj kaj rusoj ĉe la Batalo de Castricum, 6-an de oktobro de 1799, de Jan Antoon Neuhys, Amsterdam Museum, Nederlando

La militaj cirkonstancoj de Francio, kiuj ŝajnis katastrofaj dum la somero, ege pliboniĝis en septembro. La 19-an de septembro, Generalo Brune venkis kontraŭ brita kaj rusa armeo en Nederlando en Castricum. La 18-an de oktobro, sieĝataj de Brune en Alkmaar, la britaj kaj rusaj trupoj sub la Duko de Jorko konsentis retiriĝi. En Svisio, rusa imperia armeo estis disduiĝinta. La 25-an kaj 26-an de septembro, la franca armeo en Svisio, estrata de André Masséna, venkis unu parton de la rusa armeo sub Aleksander Rimski-Korsakov en la Dua Batalo de Zuriko, kaj pelis la ceteran parton, sub Suvorov, al katastrofa retiriĝo trans la Alpojn al Italio. Suvorov koleregis pri la aŭstroj, kulpigante ke ili ne apogis liajn trupojn, kaj konsilegis ke la caro retiru siajn trupojn de la milito.[64]

La reĝista ribelo en la okcidento de Francio, planita por akompani la britan, rusan, kaj aŭstran ofensivon, ankaŭ malsukcesis. La Chouans mallonge kaptis Le Mans la 14-an de oktobro kaj Nantes la 19-an de oktobro, sed la Franca Armeo rapide forpelis ilin, kaj la ribelo kolapsis jam antaŭ la 29-a de oktobro.[68]

Nova ekonomia krizo redakti

De la komenco de la Revolucio, la nacio suferis inflacion severegan. En la tempo de la Direktoraro, la papera valuto, la assignat, bazita sur la valoro de aĵoj konfiskitaj de la eklezio kaj nobelaro, jam estis perdinta la plejparton de sia valoro. Prezoj estis ekflugintaj, kaj la registaro ne povis presi monon sufiĉe rapide por kovri siajn elspezojn. La valoro de la assignat estis draste malaltiĝinta kompare al la valoro de la livre, arĝentenhava monero de la eksa reĝimo. En 1790, komence de la Revolucio, oni povis interŝanĝi assignat kun oficiala valoro de mil livres kontraŭ naŭcent veraj arĝentenhavaj livres. En januaro de 1795, la Konvencio decidis cirkuligi assignats valorantajn tridek miliardojn da livres, sen ia aldona bazo en oro. Jam en marto de 1795, assignat kun valoro de mil livres povis aĉeti nur okdek metalenhavajn livres. En februaro de 1796, la Direktoraro decidis aboli la assignat, kaj faris publikan ceremonion por detrui la presplatojn. Anstataŭe oni kreis novan valuton, la mandat territorial. Sed, ĉar materiala bazo mankis ankaŭ al la nova papera mono, ties valoro ankaŭ ekfalis; jam en februaro de 1797 la mandat valoris nur unu el cento de sia origina valoro. La Direktoraro decidis reiri al la uzado de oraj aŭ arĝentaj moneroj, kiuj konservis sian valoron. Cent livres de la mandats estis interŝanĝataj kontraŭ dudek sous de metala mono. La malfacilo estis, ke la Direktoraro havis nur sufiĉan oron kaj arĝenton por produkti tricent milionojn da livres. La rezulto de la manko de cirkulanta mono estis deflaciego kaj falo de prezoj, kiujn akompanis falo de investado, kaj falo de salajroj. Ĝi kaŭzis falon de ekonomia agado kaj sendungecon.[69]

Nova balotado, novaj Direktoroj, kaj kreskanta politika krizo redakti

 
Lucien Bonaparte, 24-jara frato de Napoleono, estis elektita Prezidanto de la Konsilio de la Kvincent. De François-Xavier Fabre, Museo Napoleonico, Romo

Nova balotado por elekti 315 konsilianojn estis okazigita inter la 21-a de marto kaj 9-a de aprilo de 1799. La reĝistoj estis malfidebligitaj kaj foriĝis; la precipaj gajnantoj estis la nov-Jakobenoj, kiuj volis daŭrigi kaj plifortigi la Revolucion. La novaj konsilianoj inkluzivis Lucien Bonaparte, la pli junan fraton de Napoleono, nur dudekkvarjaran. Pro la famo de sia nomo, li elektiĝis Prezidanto de la Konsilio de la Kvincent.

Ĉi-foje la Direktoroj ne provis malrajtigi la Jakobenojn, sed serĉis aliajn manierojn konservi la regopovon. Estis tempo por elekti novan membron de la Direktoraro, ĉar Rewbell estis indikita per lotado por demisii. Laŭ la Konstitucio, la elekton de nova Direktoro faris la antaŭaj konsilianoj, ne la nove elektitaj. La kanditato elektita por anstataŭi lin estis la Abbé Sieyés, unu el la precipaj estroj de la revolucio en 1789, kiu estis servanta kiel Ambasadoro en Berlino. Sieyés primeditis propran projekton: li estis elpensinta doktrinon, ke la povo de la registaro estas limigenda por protekti la rajtojn de la civitanoj. Lia ideo estis validigi novan konstitucion kun ĉefkortumo laŭ la usona modelo por protekti individuajn rajtojn. Li private konsideris siaj ĉefaj farendaĵoj preventi revenon de la Teroro de 1793, akceptigi novan konstitucion, kaj fermi la Revolucion kiel eble plej baldaŭ, per iaj ajn iloj.[70]

Post kiam la balotado estis kompleta, la jakobena plimulto tuj postulis igi la Direktoraron pli revolucia. La Konsilioj komencis kunsidi la 20-an de majo, kaj la 5-an de junio ili komencis sian ofensivon por plimaldekstrigi la Direktorojn. Ili deklaris la elekton de Direktoro Treilhard kontraŭleĝa pro teknikaj kialoj kaj anstataŭelektis Louis-Jérôme Gohier, advokaton, kiu estis Ministro pri Justo dum la Konvencio kaj kontrolis la malliberigon de la moderaj Ĝirondanaj deputitoj. Tiam la Jakobenoj en la Konsilio faris pluan paŝon kaj postulis la demision de du moderaj Direktoroj, La Revelliere kaj Merlin. Anstataŭis ilin du novaj membroj: Roger Ducos, malmulte konata advokato, kiu estis ano de la Komitato de Publika Sekuro, kaj estis aliancano de Barras, kaj malfama jakobena generalo, Jean-François-Auguste Moulin. La novaj Ministroj nomumitaj de la Direktoroj plejparte estis fidindaj Jakobenoj, kvankam Sieyés aranĝis ke unu el liaj aliancanoj, Joseph Fouché, estu nomumita kiel nova Ministro de Polico.[71]

La jakobenaj konsilianoj tuj komencis proponi leĝojn ĝenerale favorajn al la senkulotuloj kaj la laboristaro, sed kiuj alarmis la supran kaj mezan klasojn. La Konsilioj trudis devigan pruntdonon de cent milionoj da frankoj, pagenda tuj laŭ grada skalo de ĉiuj, kiuj pagis posedimposton de pli ol tricent frankoj. Nepagintoj estis klasifikotaj same kiel elmigrintaj nobeloj kaj perdontaj ĉiujn civilajn rajtojn. La Konsilioj ankaŭ validigis novan leĝon, ke oni prenu kiel garantiulojn la gepatrojn kaj geavojn de nobeloj elmigrintaj aŭ militantaj en ribelaj soldataroj aŭ armeoj. Ĉi tiuj garantiuloj estis severe monpuneblaj aŭ deporteblaj se okazis murdoj aŭ difektoj de posedaĵoj fare de reĝistaj soldatoj aŭ banditoj.[70] La 27-an de junio Generalo Jourdan, eminenta jakobena konsiliano, proponis amasan enarmeigon de ĉiuj elekteblaj virjunuloj inter dudek kaj dudek kvin jaroj por havi ducent mil novajn soldatojn. Ĉi tio estus la unua deviga soldatigo post 1793.

La novaj Jakobenoj malfermis novan politikan klubon, la Club du Manege, laŭ la modelo de la jakobenaj kluboj de la Konvencio. Ĝi malfermiĝis la 6-an de julio kaj baldaŭ havis tri mil membrojn, kun ducent kvindek deputitoj, interalie multajn eksdisĉiplojn de la Teroraj Jakobenoj, krom apogintoj de la ekstrema revoluciisto François Babeuf. Unu eminenta klubano, Generalo Jourdan, salutis la aliajn ĉe la kluba bankedo de la 14-a de julio tostante, "por reveno de la pikstangoj", celante la armilojn kiujn la senkulotuloj uzis por paradi la kapojn de ekzekutitaj nobeloj. La klubanoj ankaŭ ne timis ataki la Direktoraron mem, priplendante ĝiajn tro abundajn ekipaĵojn kaj la luksajn ĉarojn uzatajn de Direktoroj. La Direktoraro baldaŭ respondis al la provokoj; Sieyés akuzis, ke la klubanoj estas reveno de la Teroro de Robespierre. La Ministro de Polico, Fouché, fermis la Klubon la 13-an de aŭgusto.[72]

Reveno de Bonaparte, puĉo kaj fino de la Direktoraro redakti

Preparo por puĉo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 18a de Brumero.
 
Emmanuel Joseph Sieyès estis la unua proponanto de la puĉo, sed oni ekskludis lin de la finrezulta registaro.
 
Joseph Fouché, Ministro pri Polico, garantiis, ke la polico ne malhelpos, ke Bonaparte prenu la regopovon.

La regulo, ke Direktoroj havu almenaŭ kvardek jarojn, fariĝis unu justigo por la puĉo de la 18-a de Brumero, ĉar ĝi aŭtomate ekskludis la tiam tridekjaran Bonaparte.[73] Bonaparte revenis al Francio, surteriĝante ĉe la fiŝkaptista vilaĝo de Saint-Raphaël la 9-an de oktobro de 1799,kaj faris triumfan antaŭiron norden al Parizo. Lia venko al la Otomanoj ĉe la Batalo de Abukiro estis vaste raportita, kaj ŝajnigis la aliajn francajn venkojn en la Dua Batalo de Zuriko kaj la Batalo de Bergen malgravaj. Inter Avignon kaj Parizo, bonvenigis lin entusiasmaj amasegoj, kiuj rigardis lin kiel savinton de Francio kontraŭ eksteraj malamikoj kaj la korupto de la Direktoraro. Alveninte al Parizo, li estis elektita al la Instituto de Francio pro la sciencaj atingoj de lia ekspedicio al Egiptio. Reĝistoj bonvenigis lin ĉar li estis de familio de malgravaj nobeloj en Korsiko, kaj Jakobenoj ĉar li forvenkis la provon de reĝista puĉo ĉe la komenco de la Direktoraro. Lia frato Lucien, kvankam nur dudek-kvar-jara, iĝis eminentulo en la Konsilio de la Kvincent pro la familia nomo.[74]

La unua ambicio de Bonaparte estis nomumo al la Direktoraro, sed li ankoraŭ ne havis kvardek jarojn, la minimuman aĝon postulatan de la Konstitucio, kaj Direktoro Gohier, strikta leĝisto, blokis tiun irejon. Lia plej frua aliancano estis Direktoro Barras, sed li malŝatis Barras pro tio, ke lia edzino, Joséphine, estis ties amanto antaŭ ol ŝi ediniĝis al Bonaparte, kaj pro akuzoj de korupto ĉirkaŭantaj Barras kaj liajn samaliancanojn. Bonaparte skribis poste ke la Jakobena Direktoro, Generalo Moulin, iris al Bonaparte kaj proponis, ke li estru puĉon, sed li rifuzis; li volis fini, ne daŭrigi, la Revolucion.[75] Sieyés, kiu estis serĉanta militheroan generalon por helpi en puĉo, origine celis Generalon Joubert, sed tiu estis mortigita en la Batalo de Novi en aŭgusto de 1799. Tiam li iris al Generalo Moreau, sed tiu ne interesiĝis. La unua renkontiĝo de Sieyés kaj Bonaparte, la 23-an de oktobro de 1799, iris malbone; ambaŭ estis grandegoaj kaj tuj malŝatis unu la alian. Ili tamen havis fortan komunan intereson, kaj la 6-an de novembro de 1799 ili oficialigis sian planon.[74]

La puĉo estis zorge planita de Sieyès kaj Bonaparte, kun la helpo de Lucien, la frato de Bonaparte, de la diplomato kaj lertega intrigisto Talleyrand, de la Ministro pri Polico, Fouché, kaj de la Komisiito de la Direktoraro, Pierre François Réal. La plano postulis, ke tri Direktoroj subite dimisiu, lasante la landon sen Plenuma Povo. Tiam oni dirus al la konsilioj, ke Jakobena konspiro minacas la patrujon; oni movus la Konsiliojn, por ilia propra sekureco, al Château de Saint-Cloud, 5 km okcidente de Parizo kaj ekster la danĝero de ĝiaj amasaĉoj. Oni nomumus Bonaparte registarestro por defendi la Respublikon kontraŭ la konspiro; oni malestablus la Konsiliojn kaj verkus novan Konstitucion. Se la puĉo estis ironta bone, ĝi estis nura parlamenta manovro; ĝi estis perfekte laŭleĝa. Bonaparte havigus sekurecon kaj prizorgus konvinki la deputitojn. Fouché kaj Réal certigus, ke la polico kaj la urbo Parizo ne enmiksiĝus. Fouché proponis, ke la ĉefaj Jakobenaj deputitoj estu arestitaj komence de la puĉo, sed Bonaparte diris, ke tio ne necesos, kio poste pruviĝis eraro.[76] Ne longe antaŭ la puĉo, Bonaparte kunvenis kun la plej gravaj armeestroj - Jourdan, Bernadotte, Augereau kaj Moreau - kaj informis ilin pri la baldaŭa puĉo. Ne ĉiuj apogis ĝin, sed ili konsentis ne kontraŭstari. Oni ankaŭ kunigis al la puĉo la prezidanton de la Konsilio de la Maljunuloj, por ke li faru sian rolon, kaj la frato de Bonaparte, Lucien, estis okupiĝonta pri la Konsilio de la Kvincent. En la vespero de la 6-a de novembro, la Konsilioj okazigis bankedon en la antaŭa eklezio de Saint-Sulpice. Bonaparte ĉeestis, sed ŝajnis malvarma kaj malatentema, kaj foriris frue[77]

Lanĉo de la puĉo (9-a kaj 10-a de novembro) redakti

 
Bonaparte konfrontas la Konsilion de la Kvincent la 1-an de novembro de 1799.

Frue en la mateno de la 9-a de novembro, taĉmentoj de la armeo komencis enpoziciiĝi en Parizo, kaj oni vekis la membrojn de la Konsilio de la Maljunuloj kaj instrukciis, ke ili venu al la Palaco de Tuileries por urĝa kunsido. Kiam ili kunvenis je 7:30, oni diris al ili, ke Jakobena konspiro por renversi la registaron estas malkovrita kaj ili devas transmeti la morgaŭan kunsidon al Château de Saint-Cloud, kie ili estos en sekuro. Oni petis, ke la konsilianoj aprobu dekreton por movi la kunsidejon, kaj nomumu Bonaparte trupestro en Parizo por garantii ilian sekuron. Alarmite, ili rapide aprobis la dekreton. Bonaparte mem aperis kun sia stabo kaj diris al ili, "Civitanaj reprezentantoj, la Respubliko estis pereonta. Vi informiĝis pri tio kaj via dekreto ĵus savis ĝin".[78] Je 11:00, la membroj de la Konsilio de la Kvincent kunvenis ĉe Palais Bourbon kaj ricevis la saman mesaĝon. Ili konsentis movi sian morgaŭan kunvenon al Saint-Cloud.

Kiel planite, antaŭ la posttagmezo Sieyés kaj Roger Ducos estis donintaj siajn dimisiojn. Talleyrand ricevis la taskon gajni la dimision de Barras. Talleyrand estis provizita per granda kvanto de mono por proponi ĝin al Barras kontraŭ lia eksiĝo; historiistoj malkonsentas, ĉu li donis la monon al Barras aŭ konservis ĝin por si. Barras, vidante la movojn de soldatoj ekstere kaj kun garantio, ke li povos konservi la grandan riĉon, kiun li akiris kiel Direktoro, senprobleme konsentis eksdirektoriĝi. Post foriĝo de tri membroj, la Direktoraro ne povis laŭleĝe kunsidi. La Jakobenaj Direktoroj Moulin kaj Gohier estis arestitaj kaj enfermitaj en la Luksemburga Palaco, garditaj de Generalo Moreau. La unua tago de la puĉo iris precize kiel planite.[78]

 
Bonaparte kiel la nova Unua Konsulo, de Antoine-Jean Gros, proksimume 1802, Musée de la Légion d'honneur, Paris

La 10-an de novembro, oni irigis la anojn de ambaŭ konsilioj per ĉararo kun forta armea eskorto al Château de Saint-Cloud. Tie 6,000 soldadoj jam estis arigitaj; pro tio, ke ilia pago estis plurfoje prokrastita, ili estis aparte malamikemaj al la konsilianoj. Bonaparte unue alparolis la Konsilion de la Maljunuloj, kunvenintan en la oranĝejo de Saint-Cloud, kaj informis, ke la Direktoraro ne plu ekzistas. Oni ricevis Bonaparte malvarme, sed la Konsilio ne provis oponi. Tiam li moviĝis al la Konsilio de la Kvincent, kiu jam kunsidis prezidate de lia frato Lucien. Tie li estis ricevita multe pli malamike de la Jakobenaj deputitoj, per demandoj, mokoj, insultoj, kriaj interrompoj, kaj puŝetoj. Lia frato ne povis retrankviligi la Konsilion, kaj kelkaj Jakobenaj deputitoj komencis postuli, ke oni deklaru Bonaparte eksterleĝa, kiel estis farite al Robespierre. Se la Konsilio estis voĉdononta eksterleĝigi lin, oni estis rajtonta aresti kaj ekzekuti Bonaparte tuj sen proceso. Dum la deputitoj koleris kaj disputis, Bonaparte kaj lia frato, eskortate de grupeto da soldatoj, eliris la oranĝejon, aliris la taĉmenton de grenadistoj de Generalo Murat, kiu atendis malpacience ekstere, kaj diris al ili, ke la deputitoj provis murdi Bonaparte per siaj plumoj. La grenadistoj sturmis en la salonon kaj rapide malplenigis ĝin je deputitoj.[78]

Bonaparte verkis propran oficialan version de la okazoj, kiu estis publikigita en ĉiuj ĵurnaloj kaj afiŝita sur muroj tra la tuta Francio; ĝi vivece priskribis, kiel li apenaŭ eskapis morton fare de "dudek Jakobenaj murdemuloj" kaj finiĝis: "La plimulto libere kaj pace revenis al la kunsidejo, aŭskultis la proponojn faritajn por garantii la publikan sekuron, interkonsilis kaj pretigis bonefikan rezolucion, kiu fariĝu la nova leĝo kaj bazo de la Respubliko."[79]

Tiu okazo eksigis la Direktoraron. Nova registaro, la Konsularo, fondiĝis. Laŭ la plej multaj historiistoj, la Franca Revolucio estis finita.

Bibliografio redakti

  • Jean-Paul Bertaud, La Révolution française, Paris, Perrin,‎ 2004, 371 p. (ISBN 978-2-262-02305-8)
  • Roger Dupuy, Marcel Morabito (dir.), 1795. Pour une République sans Révolution, Presses universitaires de Rennes (PUR), collection « Histoire », 1996.
  • Christine Le Bozec, La Première République, 1792 - 1799, Paris, Perrin,‎ 2014, 366 p. (ISBN 978-2-262-04091-8)
  • Georges Lefebvre, La France sous le Directoire, 1795-1799, Messidor, 1983.
  • Jean-Clément Martin, Nouvelle histoire de la Révolution française, Perrin,‎ 2012, 636 p. (ISBN 978-2-262-02596-0)
  • Albert Soboul, Le Directoire et le Consulat, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Que sais-je?»,‎ 1972, 128 p.
  • Jean Tulard, Le Directoire et le Consulat, Paris, Presses universitaires de France, coll. «Que sais-je?»,‎ 1991, 128 p. (ISBN 9782130439806)
  • Denis Woronoff, La République bourgeoise de Thermidor à Brumaire, 1794-1799, Paris, Seuil, coll. « Points Histoire, Nouvelle histoire de la France contemporaine »,‎ 1972, 246 p. (ISBN 2.02.000654.5 ?)
  • Michel Vovelle (dir.), Le tournant de l'an III. Réaction et Terreur blanche dans la France révolutionnaire, Comité des travaŭ historiques et scientifiques, 1997.

Referencoj redakti

  1. direktorio en PIV ĉe vortaro.net
  2. Jean Tulard Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, p. 198-199.
  3. Ibid, 1998, p. 702.
  4. J. F,. Bosher, The French Revolution (1988), pp. 226–30.
  5. Gershoy, The French Revolution and Napoleon (1964) pp. 303–8.
  6. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 198-199.
  7. Fierro, Alfred, Histoire et dictionnaire de Paris (1996), Robert Laffont, p. 608.
  8. Loi du 19 vendémiaire, an 4. Tableau de l'emplacement des chef lieux de département, eldonita 1795, 15 paĝoj[1]
  9. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 375.
  10. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 375.
  11. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 378.
  12. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 379.
  13. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 199.
  14. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 202.
  15. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 204-206.
  16. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 564.
  17. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 624.
  18. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 206.
  19. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-210.
  20. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-210.
  21. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209-213.
  22. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 209.
  23. John Hall Stewart, A Documentary Survey of the French Revolution (1951) pp 654–57.
  24. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p 189.
  25. R. B. Rose, Gracchus Babeuf: The First Revolutionary Communist (Stanford University Press, 1978)
  26. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 192-194.
  27. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 199.
  28. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) pp 199.
  29. Doyle, Oxford History,pp 324–26.
  30. George Rude, The French Revolution: Its Causes, Its History and Its Legacy After 200 Years (1991) p 122.
  31. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 223.
  32. Black, p. 173.
  33. Albert Soboul, The French Revolution, 1787-1799: From the Storming of the Bastille to Napoleon, 1975, p. 505.
  34. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977), p. 212.
  35. François Furet, The French Revolution, 1770-1814 (1977), p. 181.
  36. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 217.
  37. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977), pp 218-219.
  38. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 392.
  39. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 393.
  40. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 439-440.
  41. Albert Soboul, The French Revolution (1975) p 508.
  42. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 1030.
  43. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 441-442.
  44. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 452-453.
  45. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 445.
  46. Vidu: Seuls les morts ne reviennent jamais : les pionniers de la guillotine sèche en Guyane française, Philippe de Ladebat, ed. Amalthée, France, 2008 – http://site.voila.fr/fructidor/page1.html Arkivigite je 2010-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
  47. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 231.
  48. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 441-442.
  49. Histoire générale et impartiale des erreurs, des fautes et des crimes commis pendant la Révolution française, Faubourg Saint-Germain, Paris, 1797, (Bibliothèque nationale de France)[2]
  50. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 452.
  51. Lefebvre 1977, pp. 449–50.
  52. Georges Lefebvre, La France sous le Directoire (1977) p. 455.
  53. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 232-233.
  54. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 243-244.
  55. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 251-253.
  56. Jean Tulard, Jean-François Fayard, kaj Alfred Fierro, Histoire et dictionnaire de la Révolution française, Robert Laffont, Paris, 1998, p. 252.
  57. Thys, Augustin, La persécution religieuse en Belgique sous le Directoire exécutif, 1798–99, d'après des documents inédits, Anvers, 1898, [3]
  58. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 245.
  59. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 245–246.
  60. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 246–247.
  61. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 398–400.
  62. De Conde, Alexander, The quasi-war: the politics and diplomacy of the undeclared war with France 1797–1801, Charles Scribner's Sons, New York, 1966
  63. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 256.
  64. 64,0 64,1 64,2 Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 257.
  65. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 408.
  66. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 248–249.
  67. Thiers, Adolphe, Histoire de la Révolution française, 1839 (naŭa eldono), volumo 10, ĉapitro 13, cifereca eldono de Project Gutenberg
  68. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 409.
  69. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 543.
  70. 70,0 70,1 Lefebvre 1977, p. 719.
  71. Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 241.
  72. Lefebvre 1977, p. 684.
  73. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 704–705.
  74. 74,0 74,1 Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 260–261.
  75. Lefebvre 1977, p. 723.
  76. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 261–263.
  77. Lefebvre 1977, pp. 723–724.
  78. 78,0 78,1 78,2 Tulard, Fayard & Fierro 1998, p. 263.
  79. Tulard, Fayard & Fierro 1998, pp. 264–265.

Vidu ankaŭ redakti