Pola Rezistomovado

La Pola Rezistomovado en la Dua Mondmilito, kun la Pola Enlanda Armeo fronte, estis la plej granda rezistomovado en la tuta okupaciita Eŭropo, kiu agadis en polaj zonoj okupaciitaj kaj de Tria Regno kaj de Sovetunio. Ĝia plej granda evento montriĝis la Ribelo de Varsovio. La Pola Rezistomovado famiĝis ĉar rompis la germanajn liverliniojn por la Orienta Fronto, havigis militan spionadon por Britio, kaj savis pli da vivoj de judoj en la Holokaŭsto ol ajna alia organizaĵo aŭ registaro de la okcidentaj Aliancanoj.[1] Ĝi estis organizata en Pola Subtera Ŝtato.

La unuaj partizanoj dum la Dua Mondmilito sub gvido de majoro Henryk Dobrzański - Pollando, aŭtuno 1939

La pola rezistado ne limiĝis nur al la germana invado en Pollandon kaj iom posta soveta invado en Pollandon, sed daŭris dum la tuta okupado ĝis fino de la milito. Oni eldonis kelkcent gazetojn, en la lando kiel "Biuletyn Informacyjny", kaj eksterlande, ekz. "Wieści Polskie". Krome, poloj batalis en preskaŭ ĉiuj frontoj de la mondo.

Unuaj iniciatoj redakti

1939

  • 16.09. Marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis el Rumanio funkciigi eksterfrontan flankatakon, kiu la 26.09. estis transdonita en Varsovio al generalo Juliusz Rómmel kiel rajtigo inici militistan konspiron en la tuta lando
  • 17.09. Stabestro Wacław Stachiewicz transdonis en Stanisławów ordonon funkciigi Sekretan Militistan Organizaĵon, kio realiĝis de Budapeŝto en preskaŭ la tuta Pollando

1941

Elektitaj eventoj de la rezistado redakti

1939

  • 1.09. Kun kelkaj defendantoj de Pola Poŝto en Gdańsk estis ekbruligita per flamĵetiloj orfino Erwina Barzychowska (mortis 50 tagojn poste) — la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj
  • 7.10. En Varsovio kreiĝis konspira organizaĵo "Zbrojne Wyzwolenie" (Armita Liberigo), kiu novembre 1943 kunkreis Korpuson de Sekureco; Krakovo: en paŝtista epistolo ĉefepiskopo Adam Sapieha skribis: La lastaj militaj eventoj kaj iliaj teruraj sekvoj ordonas de ni postuli pli multe ol dum la ordinara tempo. Per ekzemplo de oferemo, rezigno, kuraĝo kaj fervora laboro ni devus kuraĝigi la kredantojn
  • 9.10. Al Krakovo revenis de Budapeŝto kuriero de Organizaĵo Blanka Aglo, rezerva kapitano Stefan Bock - pereinta en la ribelo de Varsovio; en internigejo por poloj en Bals aperis "Bulteno de Polaj Rifuĝintoj en Rumanio"
  • 12.10. Nokte de la 11-a/12-a de oktobro nekonatoj ŝanĝis en Otorowo (proksime al Szamotuły) de komisardomo germanan flagon kun svastiko anstataŭante ĝin per la pola - pro tio germana polico mortpunis 10 virojn (5 publike pafekzekutis surloke)
  • 18.10. Germana polico pafmortigis en Brodnica 3 personojn sub la riproĉo posedi armilon, kaj en la unua en okupata Pollando nazia-germana ekstermejo Fort VII en Poznan oni pafekzekutis 9 polojn, interalie ĵurnaliston Sylwester Machnikowski, aganton de Pola Okcidenta Asocio; germana polico arestis en Distrikto Włocławek 119 polajn instruistojn
  • 1.11. En Varsovio komencis agadon konspira organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa), kiu eldonis subteran gazetaron, instruis batali kaj agis pere de sabotado kaj flankatako
  • 3.11. Varsovio: sur afiŝoj pri proklamo de ĜG la membroj de konspira organizaĵo Pola Popola Porsendependeca Kampanjo surgluis 1000 etikedojn kun la teksto: Komandanto Piłsudski dirus: kaj ni havas vin en postaĵoj
  • 20.11. Varsovio: centra gazetorgano de konspira Defend-Komandejo de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) publikigis programan deklaracion: Ideologio de la Defend-Organizaĵo de Pollando estas vortebla en tri koncizaj frazoj: batalo je la morto kaj vivo, batalo ĝis la plena venko, rilate al amikoj: pro nia kaj via libereco!, rilate al la siaj: Pollando pola, kristana, justa, potenca kaj libera!
  • 22.11. Bukareŝto: "Kurier Polski" komentis sciigon pri pafmortigo de junulino Elżbieta Zahorska pro forŝiro de germanaj afiŝoj

1940

  • 3.08. Varsovio: konspira "Polska Żyje!" responde al demando ĉu poloj povas labori en germanaj institucioj konstatis, ke jes, sed ne en gvidaj postenoj
  • 4.08. Nov-Jorko: "Nowy Świat" priskribis prelegon de Paul Super, direktoro de pola filio de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, kiu post 18-jara restado en Pollando kaj helpo al polaj rifuĝintoj revenis: Se francoj havus la saman spiriton kaj batalus kiel poloj, Francio kaj Eŭropo hodiaŭ estus liberaj, kaj germanoj jam hodiaŭ estus venkita ŝtato; Londono: Gazetar-Organiza Bulteno de Monda Asocio de Poloj el Eksterlando informis, ke en Londono aperas kvar polaj revuoj ("Dziennik Polski", "Polska Walcząca", "Wiadomości Polskie", "Jestem Polakiem") kaj en la angla la dusemajna "Free Europe", dediĉita al internaciaj kaj polaj aferoj; oni malkaŝis interŝanĝon de leteroj inter Edvard Beneš kun Władysław Sikorski, kun danko al la pola ekzila registaro kaj al ŝipoj, kiuj helpis evakui ĉeĥoslovakajn pilotojn de Francio
  • 5.08. Kazimierz Sosnkowski skribis al la Ĉefkomandanto, ke unu el taskoj de la polaj armitaj fortoj estas senpere helpi al la lando, kiam la kondiĉoj permesos, ke aparte grava afero estas kreo de mutobskuruloj
  • 9.08. "Walka" (Batalo), periodaĵo de Nacia Partio en enkonduka artikolo Ĝenerala linio kaj ties konsekvencoj konstatis, ke neniam germanoj sukcesos aktive kunlaborigi polojn kontraŭ judoj kaj Ni povas iri en internaj aferoj nek kun germanoj kontraŭ judoj, nek kun judoj kontraŭ germanoj. Ni iras propravoje
  • 10.08. Funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto; Londona premiero de dokumenta filmo Jeszcze Polska nie zginęła (surbendigita en Francio kaj Norvegio kaj produktita en Ĉikago en la pola kaj angla versioj Poland is not lost, en Argentino estis titolita Polonia Heroica) — en Usono kaj Britio spektis ĝin ĉirkaŭ 1 miliono da personoj; al Hoboken (Usono) tra oceano alvenis profesoroj Oskar Halecki kaj Manfred Kridl por lekcii en usonaj universitatoj
  • 22.08. Konspira revuo "Walka" (Batalo) de Nacia Partio en artikolo Sovetoj kontraŭ Pollando konstatis, ke Sovetunio ne nur aneksis preskaŭ duonon de la ŝtato, sed detruas spurojn de la pola kulturo
  • 23.08. En Grabarka Gestapo pafmortigis 25 personojn, suspektitajn pri partopreno en la Pola Rezistomovado
  • 25.08. En Londono aperis revuo de polaj socialistoj "Robotnik Polski w Wielkiej Brytanii" (Pola laboristo en Britio) kun interalie kritika recenzo de malutila anglalingva libro pri Pollando; en Latrun (Palestino) aperis revuo de polaj soldatoj "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando);
  • 28.08. Konspira "Pobudka" en la artikolo Datreveno de la granda ago skribis: Tempodaŭro de nia rezisto, nia batalo ne nur kun germanoj, sed ankaŭ kun Rusio - ne estas la plej grava. (...) El Pollando eliris sankta batal-slogano pri libereco, civilizo, kulturo, la plej sanktaj idealoj de kristana mondo (...) Nur poloj, krom britoj, nederlandanoj kaj norvegoj portas alten la honor-flagon, des pli alten kaj fiere, ke la unuaj trapasis batalbapton en ĝia defendo
  • 8.10. En Varsovio al konspira revuo "Znak" oni aldonis kvarpaĝan flugfolion Manifesto de junaj poloj emfazanta, dum fermo de lernejoj, tri virtojn: karakteron, scion kaj korpo-hardecon;
  • 18.10. En Varsovio centra organo "Walka" (Batalo) de konspira Nacia Partio aperigis artikolon Ni sekvos nian vojon
  • 19.10. Germanaj regopovoj kreis en Varsovio kazinon por poloj — konspiraj gazetoj alvokis al ĝia bojkoto
  • 20.10. En Varsovio centra revuo de organizaĵo Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) "Jutro PN" (Morgaŭo de PS) en artikolo Ni devus krei ĉiutagan gazetaron apelaciis pri interkonsento de redakcioj, ĉar "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) aperas merkrede, "Biuletyn Informacyjny" vendrede, "Jutro" (Morgaŭ) sabate, kun sugesto, ke la aliaj semajnrevuoj ("Polska Żyje", "Znak", Walka", "WRN" ktp) aperu en ceteraj tagoj de la semajno
  • 23.10. En Poznań aperis 2680 ekzempleroj de multobligita konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando)
  • 25.10. En Varsovio komenciĝis Tagoj de Germana Kulturo — en konspira revuo "Walka" (Batalo) aperis anomine versaĵo de Konstanty Ildefons Gałczyński Kanto pri la soldatoj de Westerplatte, represata en konspira gazetaro kaj antologioj de poezio
  • 22.11. Varsovio: en "Walka" aperis vasta artikolo Ukrainaj kunokupantoj en kiu oni asertas, ke ukrainoj de Ziemia Czerwieńska (landlime de Ukrainio kaj sud-orienta Pollando) "en la plej pezaj momentoj de la pola batalo kontraŭ la germana invado ankoraŭfoje deklaris sin kiel niaj malamikoj";

1941

  • 1.08. Konspira revuo "Polska Walczy" (Pollando Batoalas) en vasta artikolo Pola-rusa pakto konstatas: Rusio estas eterna malamiko de Pollando. Rabemo de Rusio estas fenomeno de ĉiam tiel tragike kaj tiel dolore de ni spertata dum nia tuta historio; en la unua n-ro de la konspira "Myśl. Pismo Młodych" (Penso. Revuo de Junuloj) de la Asocio de Polaj Sindikatistoj aperis averto: Ni devas bone konscii ke la soveta propagando estas por ni en la nuna momento multe pli danĝera ol la germana
  • 15.08. Vasta artikolo Batalo de du Antikristoj (Varsovia bulteno "Walka" (Batalo) pri la germana "kontraŭbolŝevika krucmilito" finiĝas per la vortoj: Ni devas reakiri tion, kio estis kaj estas nia ne nur en oriento, sed ankaŭ en okcidento;
  • 30.08. En Nov-Jorko aperis unua n-ro de semajnrevuo "The Polish Review", eldonata de Pola Informa Centro, postmilite - dusemajnrevuo kaj poste ĝis 1949 - monatrevuo; en Toronto komenciĝis Ĝenerala Kunveno de la Asocio de Poloj en Kanado - por ĉirkaŭ 1300 polaj infanoj certiganta instruadon pri Pollando
  • 11.09. En Britio revuo "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) en la artikolo "Subtera pola gazetaro" informas, ke en Ĉefgubernio aperas pli ol 100 konspiraj revuoj en eldonkvanto de 500-1500 ekzempleroj, legataj averaĝe de 3 milionoj da legantoj; en Varsovio konspira revuo "Biuletyn Informacyjny" en la artikolo "Sovetaj sufloroj" kontraŭstaras al la soveta propagando provokanta flankatakojn; en Lodzo aperanta konspira revuo "Na Barykadzie" (Sur Barikado) ŝanĝis la titolon al "Walka Ludu" (Batalo de Popolo)
  • 31.10. En Varsovio konspira "Rzeczpospolita Polska" enkondukan artikolon titolas Du armeoj de Pollando (eksterlanda en Skotlando, Egiptio, Kaŭkazio, Kanado, Norvegio, Francio, Afriko kaj la subtera en Pollando) - represata en Nov-Jorko, Londono kaj Palestino
  • 21.11. En Varsovio konspira "Walka" (Batalo) en artikolo Milita stato estas skribas interalie pri punado de perfiduloj de la nacio
  • 30.11. Unuapaĝe de konspira "Barykady Wolności" (Barikadoj de Libereco) aperis slogano Ni ĉiuj estas soldatoj sur fronto de civila batalo

1942

1943

1944

Ekzemplaj reprezalioj kaj militkrimoj redakti

La ĉefaj en la Tagoj en historio

1939

1940

  • 1.09. Germanaj regopovoj en Varsovio fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene

1941

  • 1.09. Germanaj regopovoj enkondukis en Lvovo apartajn tram-vagonojn destinitajn "nur por judoj"

1943

  • 10.10. Venĝe pro agado de partizanoj, germanaj ĝendarmoj murdis en Krzewa 7 personojn, en tio vivbruligis 2 virinojn kaj 2 infanojn

1944

Interesaĵoj redakti

1939

  • 1.09. Batalo de Mokra (apud Kłobuck) — Volinia Brigada Kavalerio dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan Divizion, polaj perdoj: 530 soldatoj, en tio 27 oficiroj, mortigitaj, vunditaj kaj perdiĝintaj, kaj 300 ĉevaloj; germanaj perdoj: pli ol 100 tankoj kaj kelkcent soldatoj.

Rezistado eksterlande redakti

28.10.1943: En Proksima Oriento aperis libro "Historia ideo de la pola ŝtato" de Jan Szułdrzyński kiel unua volumo de la Biblioteko de "Blanka Aglo".

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [Names of Righteous by Country http://www.yadvashem.org/righteous/statistics Arkivigite je 2017-11-16 per la retarkivo Wayback Machine] Alirita la 24an de januaro 2019.