Richard Nixon
Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro 1913, en Yorba Linda, Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la 22-an de aprilo 1994 en Novjorko) estis la tridek-sepa prezidento de Usono. Li estis membro de la Respublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidento, kaj dufoje vic-prezidento.
Richard Nixon | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Richard Milhous Nixon |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1913 en Yorba Linda, Kalifornio |
Morto | 22-an de aprilo 1994 (81-jara) en Manhatano |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Richard Nixon Presidential Library and Museum |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Whittier College • Universitato Duke • Duke University School of Law • elementa lernejo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Francis A. Nixon |
Patrino | Hannah Milhous Nixon |
Frat(in)oj | Donald Nixon • Edward Nixon |
Edz(in)o | Pat Nixon |
Infanoj | Tricia Nixon Cox • Julie Nixon Eisenhower • Q75763390 • Q75763393 |
Profesio | |
Profesio | politikisto • ŝtatreprezentanto • oficiro • advokato • aŭtobiografo |
TTT | |
Retejo | https://www.nixonlibrary.gov/ |
Nixon estis kvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidento Dwight D. Eisenhower.
Nixon estis advokato. Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al la usona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al la Senato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidento sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidentan elekton kontraŭ John F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidentajn elektojn en 1968 kaj 1972.
Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;
- 1969- Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
- 1972- Novaj usonaj rilatoj kun Ĉinio
- 1972- Traktato de SALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kun Sovetio
- 1972- Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
- 1973- Batalĉeso en Vjetnamio
- 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala biografio laŭ la Blanka Domo
- http://www.nixonfoundation.org fondaĵo Richard Nixon - lia librejo kaj naskiĝdomo]
- la sonbendoj el la Blanka Domo pri Richard Nixon aŭskulteblaj rete
- retejo watergate.info pri la samnoma skandalo
Nixon kaj Elvis Presley en 1970
Antaŭe: | 37-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Lyndon B. Johnson | 1969-1974 | Gerald Ford |