Peruo

lando en okcidenta Sud-Ameriko, apud Atlantiko, norda de Ĉilio kaj Bolivio, suda de Ekvadoro kaj Kolombio, okcidenta de Brazilo
(Alidirektita el Perua)

Peruo (hispane: Perú [peˈɾu]; keĉue Piruw [pɪɾʊw];[3] ajmare: Piruw [pɪɾʊw]), oficiale la Respubliko de Peruo (hispane: República del Perú), estas lando en okcidenta Sud-Ameriko. Ĝi estas ĉirkaŭata norde de Ekvadoro kaj Kolombio, oriente de Brazilo kaj Bolivio, sude de Ĉilio, kaj okcidente de la Pacifika Oceano. Peruo estas megadiversa lando kun vivejoj kiuj varias de la sekaj ebenaĵoj de la pacifika marborda regiono en la okcidento, al la pintoj de la montaro Andoj etendantaj de la nordo al la sudoriento de la lando, al la tropika pluvarbaro de la Amazona Baseno en la oriento kun la rivero Amazono.[4] Peruo havas loĝantaron de 33 milionoj kaj ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Limo, kun pli ol 8 milionoj da loĝantoj. Kun 1.28 miliono km2, Peruo estas la 19a plej granda lando en la mondo kaj la tria plej granda en Sud-Ameriko.

República del Perú
Perua Respubliko

Flago de Peruo

Blazono de Peruo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional del Perú
Nacia Himno de Peruo
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Limo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) keĉua
ajmara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (85 %)
protestantismo (11 %)
Areo
 % de akvo
1 285 216 km²
8,8 %
Loĝantaro 31 237 385 (censo 2017)[1]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Horzono -5
Interreta domajno pe
Landokodo PE
Telefona kodo 51
Plej alta punkto Huascarán
Plej malalta punkto Depresión de Sechura
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Pedro Castillo
Ĉefministro Mirtha Vásquez
Nacia tago 28-a de julio
Sendependiĝo disde Hispanio 28-a de julio 1821
Ekonomio
Valuto nueva sol (PEN)
MEP laŭ 2020 (takso)
– suma $195,759 miliardo[2]
– pokapa $5 845[2]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Perua teritorio estis hejmo de kelkaj antikvaj kulturoj. Ĝi estas la loko de la civilizacio Norte Chico komenciĝante en 3500 A.K.E., la plej malnova civilizacio en Ameriko kaj unu el la kvin luliloj de civilizacio, kaj ankaŭ de la Inkaa Imperio, la plej granda ŝtato en la antaŭkolumba Ameriko. La teritorio nun inkluzivanta Peruon havas unu el la plej longaj historioj de civilizacio de iu ajn lando, kun heredaĵo reen al la 10a jarmilo A.K.E.

La hispana imperio konkeris la regionon en la 1500aj jaroj kaj establis vicreĝujon kiu ampleksis la plejparton de ĝiaj sudamerikaj teritorioj, kun ĉefurbo en Limo. Alta eduko komenciĝis en Ameriko kun la oficiala establo de la Nacia Universitato de San Marcos en Limo en 1551. Peruo formale proklamis sendependecon en 1821 kaj post la eksterlandaj militaj kampanjoj de José de San Martín kaj Simón Bolívar, kaj la decida batalo de Ayacucho, Peruo finis sian sendependiĝon en 1824. En la sekvantaj jaroj, la lando ĝuis relativan ekonomian kaj politikan stabilecon, kiu finiĝis mallongtempe antaŭ la Milito de Pacifiko (1879–1884) kun Ĉilio. Dum la 1900aj jaroj, Peruo suferis militajn teritoriajn disputojn, puĉojn, socian agitadon, kaj internajn konfliktojn, kaj ankaŭ tempoj de stabileco kaj ekonomia pliboniĝo. En la 1990aj jaroj, la lando efektivigis novliberalisman ekonomian modelon kiu daŭras ĝis hodiaŭ. Ekde tiu tempo, Peruo spertis konstantan ekonomian kreskon kaj malpliiĝon de malegaleco.

La suverena ŝtato de Peruo estas reprezenta demokrata respubliko, baze de la konstitucio de 1993, kaj dividita je 25 regionoj. Peruo havas altan nivelon de homa disvolviĝo[5] kun supra meza enspeza nivelo[6] kun rango de 82-a laŭ la indico de homa disvolviĝo[7] Ĝi estas unu el plej prosperaj ekonomioj de la regiono kun mezuma kreskindico de 5.9%[8] kaj ĝi havas unu el la plej rapidaj industriaj kreskindicoj de la mondo je mezumo de 9.6%.[9] Ĝiaj ĉefaj ekonomiaj agadoj inkluzivas minindustrio, muntado, agrikulturon, kaj fiŝkaptadon, kune kun aliaj kreskantaj sektoroj kiel telekomunikado kaj biotehkniko.[10] La landa estas parto de la Pacifikaj Pumoj, politika kaj ekonomia grupo de landoj laŭ la Pacifika marbordo de latinameriko kiu kunhavas komunajn tendencojn de pozitiva kresko, stabilajn makroekonomiajn fundamentojn, plibonigitan administradon, kaj malfermon al tutmonda kuniĝo. Peruo havas altan rangon pri socia libereco.[11] Ĝi estas aktiva membro de Azio-Pacifiko Ekonomia Kunlaboro, la Pacifika Alianco, la Trans-Pacifika Partnereco, la Anda Komunumo, kaj la Monda Organizaĵo pri Komerco. Oni konsideras ĝin meza potenco.[12]

La loĝantaro de Peruo inkluzivas mestizojn, indianojn, eŭropanojn, afrikanojn, kaj azianojn. La ĉefa parolata lingvo estas la hispana, kvankam sufiĉe granda nombro da peruanoj parolas keĉuajn lingvojn, la ajmaran, aŭ aliajn indiĝenajn lingvojn. Ĉi tiu miksaĵo de kulturaj tradicioj rezultis en larĝa diverseco de esprimoj en kampoj kiel arto, kuirarto, literaturo, kaj muziko.

La nuevo sol (nova suno) estas ĝia monunuo ekde 1991, anstataŭiginte la intion.

Ĝeneralaj informojRedakti

NomoRedakti

La nomo de la lando eble deveas de Birú, la nomo de loka reganto kiu loĝis proksime de la Golfeto de San Miguel, Panamurbo, en la komancaj 1500aj jaroj.[13] Hispanaj konkistadoroj, kiu alvenis en 1522, kredis, ke tio ĉi estis la plej suda parto de la Nova Mondo.[14] Kiam Francisco Pizarro atakis la regionojn pli sudajn, ili ricevis la nomon BirúPerú.[15]

Alian historion donas la nuntempa verkisto Inca Garcilaso de la Vega, filo de Inkaa princino kaj konkistadoro. Li diris, ke la nomon Birú estis ordinara indiano kiu hazarde trovis la skipon de ŝipo dum esplora misio por guberniestro Petro Arias de Ávila, kaj daŭris priskribi pli da okazoj de miskomprenoj pro la manko de komuna lingvo.[16]

La reĝo de hispanujo donis la nomon laŭleĝa statuso per la Capitulación de Toledo en 1529, kiu nomis la nove renkontitan Inkaan Imperion la provinco de Peruo.[17] Kun hispana regado, la lando adoptis la nomon Vicreĝlando de Peruo, kiu fariĝis la Perua Respubliko post ĝia sendependiĝo ĝis 1979, adoptante la nunan nomon de Respubliko de Peruo.[18]

Fizika geografioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Peruo.
 
Situo de Peruo en Sud-Ameriko

Peruo troviĝas en la okcidenta zono de Sud-Ameriko komprenita inter la ekvatora linio kaj la Tropiko de Kaprikorno. Ĝi okupas areon de 1 285 215 km², kio igas ĝin la dudeka lando pli granda laŭ surfaco de la Tero kaj la tria de Sud-Ameriko. Ĝi limas norde kun Ekvatoro kaj Kolombio, oriente kun Brazilo, sudoriente kun Bolivio, sude kun Ĉilio kaj okcidente kun la Pacifika Oceano. Ĝi posedas grandan variecon de pejzaĝoj pro siaj geografiaj kondiĉoj, kio siavice al li donas grandan diversecon de naturaj rimedoj. La konstitucio esprimas ke la mara regado de Peruo etendiĝas ĝis la 200 maraj mejloj.

GeologioRedakti

ReliefoRedakti

 
Topografia mapo de Peruo.

La montoĉeno de Andoj dividas la landon en tri geografiaj regionoj: marbordo, montaro kaj praarbaro. La marbordo estas dezerta kaj ebena strio kiu paralelas je la perua marbordo, ĝia larĝo atingas maksimumon de 180 km en la Dezerto de Seĉura. De la latitudo 6°S ĝis la limo kun Ĉilio etendiĝas la peruan sektoron de la Dezerto de la Pacifiko kiu sin trovas trairita de valoj estigitaj de mallongaj riveroj de sezona reĝimo. Laŭlonge de la marbordo oni povas trovi pampojn kovritajn de sablo kiun formas la dezertoj de la lando, tiaj kiel tiuj de Sechura (Piura) kaj de Pisco (Ica). Inter la geografiaj akcidentoj kiujn oni povas trovi en ĉi tiu regiono estas la rifoj, duoninsuloj, golfetoj kaj strandoj.

La montaro estas laŭigita de la Andoj. Ĉi tiuj montoj vidiĝas en paralelaj ĉenoj: tri en la nordo, tri en la centro kaj du en la sudo. La Andoj de la nordo kunfluas kun tiuj de la centro en la nodo de Pasco, dum tiu de la centro kunfluas kun la sudaj en la nodo de Vilcanota. Blanka Montaro aŭ en hispana Cordillera Blanca estas montarĉeno kiu formas parton de la Andoj. Ĝi etendas tra 200 km inter 8°08' kaj 9°58'S kaj 77°00' kaj 77°52'W, en direkto nordokcidente. Estas la tropika montarĉeno neĝokovrita plej etenda kaj enhavas 722 unuopajn glaĉerojn. La plej alta monto de Peruo, nome Huascarán de 6.768 metroj, troviĝas tie.

 
Nacia Rezervo de Aracas, lokita en plena Dezerto de la Pacifiko, ĉe la bordoj de la Pacifika Oceano.
 
Neĝkovrita Huascarán, en la montoĉeno de Andoj, la plej alta punkto de Peruo.

La Amazonia Praarbaro, lokita je la oriento, estas vasta ebena regiono plena je vegetaĵaro. Ĝi konstituas preskaŭ 60% de la surfaco de la lando. Oni konsideras du malsamajn regionojn: alta praarbaro kaj malalta praarbaro. La alta praarbaroyunga lokiĝas en la tuta orienta flanko de Andoj. Ĝia alteco varias inter la 3.500 kaj 800 m, kaj ĝi ĉirkaŭprenas de la norda landlima zono ĝis la ekstrema sudo de la lando. La reliefo de ĉi tiu zono estas diversa kaj en la areoj en kiuj penetras la montoĉeno de Andoj oni trovas zonojn de fortaj pritraktataj. La malalta praarbaro aŭ tropika amazonia arbaro troviĝas inter la 800 kaj la 80 m. La formo de la reliefo estas ebena kaj en ĝi elstaras la montoĉeno de Contamana, lokita en la maldekstra rando de la rivero Yavarí. Ĝia pli alta punkto atingas la 780 m.

KlimatoRedakti

Kontraste kun aliaj ekvatoraj landoj, Peruo ne prezentas ekskluzive tropikan klimaton; la influo de la Andoj kaj la Marfluo de Humboldt okazigas grandan klimatan diversecon al la perua teritorio.

La centra marbordo kaj sudo de la lando prezentas subtropikan aridan aŭ dezertan klimaton, kun averaĝa temperaturo de 18 °C kaj jaraj pluvoj de 150 mm, pro la Kurento de Humboldt. Kontraŭe, la norda marbordo posedas aridan tropikan klimaton, pro la tropika maro, kun averaĝa temperaturo super la 24 °C kaj pluvoj dum la somero. Kiam estas okazaĵo de la fenomeno de El Niño, la averaĝa temperaturo de la tuta marbordo leviĝas (kun maksimumaj temperaturoj de ĝis 40 °C) kaj la pluvoj pliiĝas en signifa maniero en la norda marbordo kaj centro.


HidrografioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hidrografio de Peruo.

La plej longaj riveroj de Peruo estas la Ucayali, la Maranjono, la Putumayo, la Dipatrin-Rivero, la Yavarí, la Huallaga, la Urubamba, la Mantaro kaj la Amazono.

DemografioRedakti

ŜtatoRedakti

Peruo estas unueca prezidenta respubliko kun multpartia sistemo. La lando havas liberalan demokratan sistemon laŭ ĝia konstitucio de 1993, kiu donis pli da potenco al la prezidanto ol la antaŭa konstitucion kiu estis pli federa.[19][20] Ĝi estas ankaŭ unueca respubliko, en kiu la centra registaro tenas la plej multan potencon kaj povas krei administrajn unuojn. La perua sistemo de registaro kunigas erojn de la politikaj sistemoj de Usono (skribita konstitucio, aŭtonoma supra kortumo, kaj prezidenta sistemo) kaj de la Popola Respubliko de Ĉinio (unuĉambra kongreso, registarestro kaj ministra sistemo, kaj forta plenuma povo).[21]

La registaro strukturiĝas laŭ la principo de disiĝo de povoj,[22] Ĉi tiuj estas la Plenuma povo, Leĝdona povo kaj Juĝa povo. Krome, la Konstitucio establas dek instituciojn nomitaj "konstitucie aŭtonomaj", kun specifaj funkcioj sendependaj disde la tri povoj de la ŝtato. Ekzemploj de tiaj institucioj estas la Konstitucia Tribunalo, la Publika Ministerio, la Defendanto de la Popolo, Nacia Konsilio de la Justico, kaj aliaj.

La perua registaro estas rekte elektita, la voĉdonado estas deviga por ĉiuj civitanoj inter la 18 kaj 70 jaroj.[23] La ĝeneralaj elektoj de 2006 rezultis en venko de la prezidanta kandidato Alan García de la Partio Aprista Peruano (52,6% de la validaj voĉdonoj) kontraŭ Ollanta Humala de Kuniĝo por Peruo (47,4%).[24]

Plenuma povoRedakti

 
Palaco de Registaro.
Prezidento de la RespublikoRedakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de Peruo.

Laŭ la aktuala konstitucio, la prezidanto estas la ŝtatestro kaj la estro de la registaro. Ĝi estas elektita ĉiun kvinan jaron kaj ĝi ne povas esti sinsekve reelektita.[25] La Prezidanto nomumas la Ĉefministron kaj en interkonsento kun ĉi tiu enoficigas la aliajn membrojn de la Konsilio de Ministroj.[26]

Konsilio de MinistrojRedakti

La Konsilio de Ministroj estas la organo komisiita de la direkto kaj la demarŝo de la publikaj servoj de la ŝtato. Ĝi estas prezidita de Prezidanto (ĉefministro) enoficigita de la Prezidanto de la Respubliko. La aktuala Ĉefministro estas Mercedes Aráoz.

Leĝdona povoRedakti

 
La sidejo de la Kongreso lokas en la Leĝdona Palaco.

JusticoRedakti

 
La Palaco de Justico en Limo, sidejo de la Supera Kortego de Justeco de Peruo

La justeco estas nominale sendependa,[27] Kvankam la politika interveno en juĝaj aferoj estis kutima laŭlonge de la historio kaj tiu polemiko daŭras ĝis hodiaŭ.[28]

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Peruo

En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj, inter kiuj ĉavina, ĉimua, moĉika, nazka, tiŭanaka kaj aliaj.

Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio, kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko, en la perua montaro.

Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj, estrataj de Francisco Pizarro, kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.

La konkero kreis la Vicreĝlando de Peruo, kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio.

La sendependeco estis proklamita de la generalo José de San Martín en 1821, kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824. La decida batalo okazis en Ajakuĉo (Ayacucho) je la 9-a de decembro de 1824, kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.

De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko, kun Ĉilio, kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.

La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post granda krizo en la 1980-aj jaroj], en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori).

En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores, Ollanta Humala kaj Alan García. La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García, kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 1990-aj jaroj.

Administra dividoRedakti

 
Mapo de la departementoj de Peruo

Peruo estas dividiĝas je 26 unuoj: 25 departementoj, inkluzive la Konstitucia Provinco de Callao, kaj la Provinco de Limo (LIM) — kiu estas sendependa de ajna departemento kaj servas kiel la ĉefurbo de la lando.[29] Laŭ la konstitucio, la 24 departementoj kaj Provinco Callao balotas por "gubernia" registaro kunmetita de la guberniestroj kaj la gubernia konsilio.[30][31] La departementoj de Peruo estas:

La guberniestro estas la plenuma korpo, proponas buĝetojn, kaj kreas dekretojn, rezoluciojn, kaj guberniajn programojn.[32] La Gubernia Konsilio, leĝdona korpo de la gubernio, debatas kaj voĉdonas pri buĝetoj, kontrolas guberniajn oficialulojn, kaj povas voĉdoni por forigi la guberniestron, vicguberniestron, aŭ iun ajn membron de la konsilio el ties posteno. la Guberniestro kaj la Gubernia Konsilio servas je oficperiodo de kvar jaroj, sen tuja rebalotado. Ĉi tiuj registaroj planas gubernian disvolviĝon, efektivigas publikajn investajn projektojn, antaŭenigas ekonomiajn agadojn, kaj administras publikajn posedaĵojn.[33][34]

Provincoj, kiel la provinco de Limo, estas regata de urba konsilio, gvidita de urbestro.[35] La celo de disigado de povo al regionaj kaj urbaj registaroj estis inter aliaj plibonigi popolan partoprenon. Ne-registaraj organizaĵoj havis gravan rolon en la malcentriga procezo kaj ankoraŭ influas lokan politikon.[36][37]

EkonomioRedakti

  • Inflacio: 2,08% (2010).
  • Sendungeco: 7,7% (januaro de 2011)
  • MEP: pokapa = $ 5.200 (3.612 eŭrojn, 2011).
  • Publika ŝuldo: 33.000.000 usonaj dolaroj (23% de MEP).
  • Rezervoj: 44.000.000 usonaj dolaroj (29% de MEP).
  • Kaŝa ekonomio: 70 %.
  • Malriĉecindico: 34%; sed pli da 60% en la regionoj de Andoj.
  • Ĉefaj komercaj partneroj: Usono, Ĉinio, Svisio, Kanado kaj Japanio.
  • Eksporto: oro, kupro, fero, zinko, nafto, kafo, kotono, sukero, fiŝo.

KulturoRedakti

KuirartoRedakti

 
La ceviĉe, konsiderata la “nacia plado” de la perua kuirarto[38]

La cebiĉeceviĉe, en hispana cebiche, ceviche, sebicheseviche ĉiam prononce [seBIĉe] (laŭ la RAE, povas esti skribita laŭ tiuj ĉiuj manieroj), estas plado de krudaj fiŝoj kaj marfruktoj (ankaŭ viando) kiuj en diferencaj versioj formas parton de la kuirarto de diversaj latinamerikaj landoj marbordaj de la Pacifiko, kiaj estas la jenaj: Peruo, kie ĝi estas konsiderata nacia plado, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, kaj Puertoriko. La hipotezoj indikas ke la regiono de Peruo estas plej probabla kie la cebiĉe originiĝis: la plado estus estinta kreita de la praloĝantoj de la aktuala teritorio perua en la epoko antaŭhispana. La baza materialo estas spicita per suko el citronolimeo, kvankam historie oni uzis la bigaradon.

MuzikoRedakti

LiteraturoRedakti

LingvoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Peruo.

La ĉefa lingvo estas la hispana, parolata de 80% el la populacio.

ReferencojRedakti

  1. Perú: Estimaciones y Proyecciones de Población Total, por Años Calendario y Edades Simples, 1950–2050 (hispane). National Institute of Statistics and Informatics (September 2009). Arkivita el la originalo je 18 September 2018. Alirita 18 September 2018.
  2. 2,0 2,1 Peru. International Monetary Fund. Arkivita el la originalo je 17 January 2021. Alirita 18 January 2020.
  3. Quechua name used by government of Peru is Perú (see Quechua-language version of Peru Parliament website (el Retarkivo {{{1}}}) and Quechua-language version of Peru Constitution but common Quechua name is Piruw
  4. Perú: País megadiverso (hispane). Servicio Nacional de Áreas Naturales Protegidas. Arkivita el la originalo je 22 June 2014.
  5. Human Development Reports, Peru (angle). United Nations (2016). Arkivita el la originalo je 28 December 2017. Alirita 7 January 2018.
  6. The World Bank, Data by country: Peru (el Retarkivo {{{1}}}).
  7. World Economic and Financial Surveys, World Economic Outlook October 2015. Arkivita el la originalo je 13 January 2017. Alirita 15 February 2018.
  8. Peru Overview. World Bank. Arkivita el la originalo je 5 May 2017. Alirita 17 April 2017.
  9. Peru. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 7 July 2018. Alirita 8 January 2018.
  10. David E. Castro GarroMódulo de capacitación en recursos genéticos y bioseguridad (hispane). Ministerio de Ambiente de la República de Perú. Arkivita el la originalo je 24 April 2018.
  11. "Freedom in the World 2017 – Populists and Autocrats: The Dual Threat to Global Democracy" (el Retarkivo {{{1}}}) by Freedom House, 31 January 2017
  12. McKercher, B. J. C.. (2012) Routledge Handbook of Diplomacy and Statecraft (angle). Routledge. ISBN 9781136664366. “a Middle Power like Peru lack the diplomatic and other resources...”.
  13. Porras Barrenechea, Raúl.
  14. Raúl Porras Barrenechea, El nombre del Perú, p. 84.
  15. Raúl Porras Barrenechea, El nombre del Perú, p. 86.
  16. Vega, Garcilasco, Commentarios Reales de los Incas, Editorial Mantaro, Lima, ed. 1998. pp. 14–15.
  17. Raúl Porras Barrenechea, El nombre del Perú, p. 87.
  18. Ŝablono:Cite constitution
  19. Peru: Government (en-us). Arkivita el la originalo je 15 July 2020. Alirita 11 March 2020.
  20. Ŝablono:Cite thesis
  21. (2015) “Overview of the different levels of government”, The Distribution of Powers and Responsibilities Affecting Forests, Land Use, and Redd+ Across Levels and Sectors in Peru, p. 1–12. Alirita 2 April 2020.. 
  22. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo N° 43.
  23. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo N° 31.
  24. Nacia oficejo de Procezoj *Electorales, Dua Prezidanta Elekto 2006. Konsultita la 15 de majo de 2007.
  25. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 112.
  26. Politika konstitucio de Peruo, Artikolo 122.
  27. Politika Konstitucio de Peruo, Artikolo 146.
  28. Jeffrey Clark, Building on quicksand[rompita ligilo]. Konsultita la 24 de julio de 2007.
  29. (August 2008) “Existen regiones en nuestro pais”, Congreso de la Republica de Peru. Alirita 2 April 2020.. 
  30. Ley N° 27867, Ley Orgánica de Gobiernos Regionales, Article No. 11.
  31. Gobierno del Perú (hispane). Arkivita el la originalo je 19 June 2020. Alirita 12 March 2020.
  32. (1 January 2007) “Municipalization as Central Government Strategy: Central-Regional–Local Politics in Peru, Brazil, and South Africa”, Publius: The Journal of Federalism (en) 37 (1), p. 1–25. doi:10.1093/publius/pjl012. Alirita 2 April 2020.. 
  33. Ley N° 27867, Ley Orgánica de Gobiernos Regionales, Article No. 10.
  34. Schönwälder, Gerd. (1 May 2002) Linking Civil Society and the State: Urban Popular Movements, the Left, and Local Government in Peru, 1980–1992 (angle). Penn State Press. ISBN 978-0-271-02379-3.
  35. Ley N° 27867, Ley Orgánica de Gobiernos Regionales, Article No. 66.
  36. Mixed Feelings. dandc.eu (February 2013). Arkivita el la originalo je 7 July 2018. Alirita 8 May 2013.
  37. (1 May 2019) “Higher pay, worse outcomes? The impact of mayoral wages on local government quality in Peru”, Journal of Public Economics (en) 173, p. 1–20. doi:10.1016/j.jpubeco.2019.01.005. Alirita 2 April 2020.. 
  38. El Cebiche, plato de bandera

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti