Vikipedio:Vikipedia renkontiĝo/Itala Kongreso de Esperanto 2024
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/41/2018-09-14_Terme_Tettuccio_Tempio_Termale_27.jpg/220px-2018-09-14_Terme_Tettuccio_Tempio_Termale_27.jpg)
Kadre de la 90-a Itala Kongreso de Esperanto (itale 90° Congresso italiano di esperanto) kiu okazos ĉe Montecatini Terme (PT), marde la 27-an de aŭgusto 2024 okazos plurlingva Vikipedia evento, en la itala (itwiki) kaj/aŭ en Esperanto (eowiki). Ĉiuj Vikipediistoj estos bonvenigataj partopreni.
Kie?
redaktiLa kunveno okazos en Montecatini Terme (provinco de Pistoia, Toskanio), ĉe la Grand Hotel Nizza & Suisse, en strato Viale Verdi 72, Montecatini Terme PT.
Temo
redakti- En la itallingva Vikipedio, oni pritraktu artikolojn rilatajn al Esperantismo.
- En la Vikipedio en Esperanto, oni pritraktos la mil havendajn artikolojn; vidu VP:1000.
Instruoj
redaktiPor partopreni, oni endas kunporti komputilon. Antaŭ ol veni al la evento, oni rekomendas:
- instali retumilon en via komputilo; ekzemple, Mozilla Firefox, Microsoft Edge, Opera aŭ Google Chrome.
- aboni Vikipedion (t.e., krei konton).
Kion oni gajnas?
redaktiOni gajnas multe da VikiAmo kaj ankaŭ verdan steleton por enmeti en vian uzantpaĝon.
Oftaj demandoj (FAQ)
redakti- Ĉu homoj ne-aliĝintaj al la kongreso povos partopreni la eventon?Jes, iuj ajn estas bonvenaj, ĉu fizike ĉeestantaj, ĉu konektataj virtuale.
- Ĉu oni endas koni la italan por partopreni?Ne.
- Ĉu estas repago de elspezoj por partoprenantoj?Ne.
Listo de interesataj uzantoj
redakti- Mi venos
- Eble jes
- ...
- Ne (mi venos venontfoje)
- ...
Artikoloj
redakti- Skribu vian uzanto-nomon en la kolono «Uzanto».
- Post plibonigo de la artikolo, enmetu
{{anstat:farite}}
en la kolono «Notoj».
Eksteraj ligiloj
redakti- 90-a Itala Kongreso de Esperanto (esperante, itale). Alirita 13-a de julio 2024.
- Kanalo en Telegramo (nur legado) (esperante, itale).
- Kanalo en Telegram (esperante, itale).