Nobel-premio pri literaturo
La Nobel-Premio pri Literaturo (svede Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.
Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.
Jenaj aŭtoroj ricevis la premion:
1901-1920Redakti
- 1901: Sully Prudhomme
- 1902: Theodor Mommsen
- 1903: Bjørnstjerne Bjørnson
- 1904: Frederic Mistral kaj José Echegaray
- 1905: Henryk Sienkiewicz
- 1906: Giosuè Carducci
- 1907: Rudyard Kipling
- 1908: Rudolf Eucken
- 1909: Selma Lagerlöf
- 1910: Paul Heyse
- 1911: Maurice Maeterlinck
- 1912: Gerhart Hauptmann
- 1913: Rabindranath Tagore
- 1914: (ne aljuĝita)
- 1915: Romain Rolland
- 1916: Verner von Heidenstam
- 1917: Karl Gjellerup kaj Henrik Pontoppidan
- 1918: (ne aljuĝita)
- 1919: Carl Spitteler
- 1920: Knut Hamsun
1921-1940Redakti
- 1921: Anatole France
- 1922: Jacinto Benavente
- 1923: William Butler Yeats
- 1924: Władysław Stanisław Reymont
- 1925: George Bernard Shaw
- 1926: Grazia Deledda
- 1927: Henri Bergson
- 1928: Sigrid Undset
- 1929: Thomas Mann
- 1930: Sinclair Lewis
- 1931: Erik Axel Karlfeldt
- 1932: John Galsworthy
- 1933: Ivan Bunin
- 1934: Luigi Pirandello
- 1935: (ne aljuĝita)
- 1936: Eugene O'Neill
- 1937: Roger Martin Du Gard
- 1938: Pearl S. Buck
- 1939: Frans Eemil Sillanpää
- 1940: (ne aljuĝita)
1941-1960Redakti
- 1941: (ne aljuĝita)
- 1942: (ne aljuĝita)
- 1943: (ne aljuĝita)
- 1944: Johannes V. Jensen
- 1945: Gabriela Mistral
- 1946: Hermann Hesse
- 1947: André Gide
- 1948: T. S. Eliot
- 1949: William Faulkner
- 1950: Bertrand Russell
- 1951: Pär Lagerkvist
- 1952: François Mauriac
- 1953: Winston Leonard Spencer Churchill
- 1954: Ernest Hemingway
- 1955: Halldór Kiljan Laxness
- 1956: Juan Ramón Jiménez
- 1957: Albert Camus
- 1958: Boris Pasternak
- 1959: Salvatore Quasimodo
- 1960 : Saint-John Perse
1961-1980Redakti
- 1961: Ivo Andrić
- 1962: John Steinbeck
- 1963: Giorgos Seferis
- 1964: Jean-Paul Sartre (Li rifuzis la akcepton de la premio.)
- 1965: Miĥail Ŝoloĥov
- 1966: Samuel Josef Agnon kaj Nelly Sachs
- 1967: Miguel Ángel Asturias
- 1968: Kawabata Yasunari
- 1969: Samuel Beckett
- 1970: Aleksandr Solĵenicin
- 1971: Pablo Neruda
- 1972: Heinrich Böll
- 1973: Patrick White
- 1974: Eyvind Johnson kaj Harry Martinson
- 1975: Eugenio Montale
- 1976: Saul Bellow
- 1977: Vicente Aleixandre
- 1978: Isaac Bashevis Singer, esperantisto
- 1979: Odysseas Elytis
- 1980: Czesław Miłosz
1981-2000Redakti
- 1981: Elias Canetti
- 1982: Gabriel García Márquez
- 1983: William Golding
- 1984: Jaroslav Seifert
- 1985: Claude Simon
- 1986: Wole Soyinka
- 1987: Iosif Brodskij
- 1988: Nagib Mahfuz
- 1989: Camilo José Cela
- 1990: Octavio Paz
- 1991: Nadine Gordimer
- 1992: Derek Walcott
- 1993: Toni Morrison
- 1994: Oe Kenzaburo
- 1995: Seamus Heaney
- 1996: Wisława Szymborska
- 1997: Dario Fo
- 1998: José Saramago
- 1999: Günter Grass
- 2000: Gao Xingjian
2001 - 2010Redakti
- 2001: Vidiadhar Surajprasad Naipaul
- 2002: Imre Kertész
- 2003: John Maxwell Coetzee
- 2004: Elfriede Jelinek
- 2005: Harold Pinter
- 2006: Orhan Pamuk
- 2007: Doris Lessing
- 2008: Jean-Marie Gustave Le Clézio
- 2009: Herta Müller
- 2010: Mario Vargas Llosa
2011 - nunRedakti
- 2011: Tomas Tranströmer
- 2012: Mo Yan
- 2013: Alice Munro
- 2014: Patrick Modiano
- 2015: Svjatlana Aljeksijeviĉ
- 2016: Bob Dylan
- 2017: Kazuo Ishiguro
- 2018: Olga Tokarczuk (aljuĝita en 2019)
- 2019: Peter Handke[1]
- 2020: Louise Glück[2]
Tradukoj en EsperantoRedakti
- Ivo Andrić: La ponto super Drino
- Samuel Beckett: Lulkanto
- Heinrich Böll: La perdita honoro de iu Katarino Blum'
- Iosif Brodskij: De nenie kun amo
- Albert Camus: La fremdulo
- Camilo José Cela: La familio de Pascual Duarte
- William Faulkner: Du noveloj
- Günter Grass: La lada tambureto
- Knut Hamsun:
- Ernest Hemingway: La oldulo kaj la maro
- Hermann Hesse: Demian
- Hermann Hesse: Sidarto
- Jasunari Kawabata: Neĝa lando
- Imre Kertész:
- Rudyard Kipling: La krabo kiu ludis kun la maro
- Rudyard Kipling: La zodiakidoj kaj aliaj rakonto
- Pär Lagerkvist: Mariamne
- Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson: Nobela novelaro
- Selma Lagerlöf: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
- Halldór Laxness: Sendependaj homoj
- Thomas Mann: La morto en Venecio
- Thomas Mann: Lotte en Weimar
- Thomas Mann:
- Gabriel García Márquez: Cent jaroj da soleco
- Harry Martinson:
- François Mauriac:
- Frédéric Mistral: La poemo de Rodano
- Pablo Neruda: Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto
- Pablo Neruda: Kanto ĝenerala
- Boris Pasternak: "Doktoro Ĵivago" - Poemoj
- Bertha von Suttner: For la batalilojn!
- Wisława Szymborska: Mi inventas la mondon
- Rabindranath Tagore: Malsata ŝtono
- Rabindranath Tagore: Primico
ReferencojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Listo de laŭreatoj angle
- Nobelo aŭ stultaĵo, artikolo en Libera Folio pri la demando ĉu kandidatigi por literatura Nobelpremio E-lingvan verkiston aŭ ne kandidatigi. Aperis la 29-an de novembro 2018 esperante