Historio de Okcidenta Azio

(Alidirektita el Historio de Mezoriento)

La historio de Okcidenta Azio komenciĝis per la Antikvo, kiam laŭsupoze la unua civilizo sin malnomadigis en Sumero en Mezopotamio. La establo de la Sumeranoj laŭsupoze komenciĝis per la periodo de Uruk, do dum la 4a jarmilo a. K. Dum pluraj jarmiloj, Okcidenta Azio estis unu el la hejmoj de kultura kaj scienca evoluo, inter la plej gravaj de la mondo; la kontakto kun la Eŭropaj, Afrikaj kaj Aziaj civilizoj kondukis al la disvolviĝo de la interŝanĝo de varoj kaj de scioj, kaj al multaj konfliktoj pri la kontrolo de la riĉaĵoj, de la sanktaj lokoj, aŭ de la gravaj vojoj.

Prahistorio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prahistorio.

Novŝtonepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Novŝtonepoko.

Templan areon en sudorienta Turkujo ĉe Göbekli Tepe, kun verŝajna dato ĉirkaŭ 10000 a. K., oni vidis kiel la komencon de la kulturo "Novŝtonepoka 1". Tiu ejo estis estigita de nomadaj ĉasistoj-kolektistoj; tion oni scias pro tio ke estas ne konstanta domaro en la proksimaĵoj. Tiu templa ejo estas la plej malnova konata homfarita adorejo. De 8500–8000 a. K. farmantaj komunumoj komencis disvastiĝi al Anatolio, Norda Afriko kaj norda Mezopotamio.

Ĉirkaŭ 5500 a. K. la Halafa kulturo aperis en Libano, en Palestino, en Sirio, en Anatolio kaj en norda Mezopotamio, bazite sur seklanda agrikulturo.

En suda Mezopotamio estis la aluviaj ebenaĵoj de Sumero kaj Elamo. Pro tio ke estis malgranda pluvokvanto, irigaciaj sistemoj estis necesaj. La Ubaida kulturo kulturo viglis ekde 5500 a. K.

Antikvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Proksima Oriento.

Multe antaŭe ke la Sumera civilizo instalis sin daŭre, malgrandaj poŝoj de loĝateco instalis sin en la fekundaj valoj de Mezopotamio kaj sur la marbordoj. Tiu periodo kiu etendas sin sur la periodo natufa, sur la antaŭkeramika novŝtonepoko kaj sur la Ĥalkolitiko, vidis disvolviĝi la unuajn formojn de agrikulturo, de bredo, de metiista laboro kaj de urbigo[1].

Inter la multaj civilizoj, kiuj sin starigis inter Hindio, Afriko kaj la Balkanoj, iuj superregis vastajn teritoriojn dum pluraj jarcentoj: la Persoj, gviditaj de la Aĥemenidoj, la Helenoj kaj poste la Seleŭkidoj kaj la Partoj, antaŭ la islama dominado dum la Mezepoko. Aliaj imperioj aŭ civilizoj lasis same spurojn de ilia ekzisto, kiujn la arkeologiistoj kaj historiistoj studas ĉi-tempe: la Akada imperio, la Armenoj, la Asiria imperio, la Babilona imperio, la Izraelidoj, la Hititoj, la Elamanoj, la Sasanida imperio, la Fenicoj aŭ la Sumeranoj. La Romanoj lasis same ilian spuron sur la tuta rando de la Orienta Mediteraneo, kaj tio permesis al la kristanaj civilizoj eloviĝi en Eŭropo.[Noto 1]

Komenco de skriba Historio: la Sumera kulturo ĝis 2500 a. K. redakti

 

Bilda skribo (antaŭformo de la estonta kojnoskribo) en Mezopotamio ĉe la Sumeranoj aperis inter 3400 kaj 3000 a. K. Tio estas la eko de Historio (almenaŭ rilate al Okcidenta Azio: eble la Egiptaj hieroglifoj eĉ pli malnovas), kie oni ĝenerale povas citi precizajn datojn.

 
Modelo de tipa Sumera zigurato
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sumero kaj Frua Dinastia Periodo (Mezopotamio).

La Sumeranoj vivis en la suda Mezopotamio. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Tiujn diojn oni adoris: Enlil, Anu-on, Enki-on, Utu-on (sunan virseksan dion), Nana-on (lunan virseksan dion) kaj Inanon (amoran inseksan dion).

Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren ŝemidoj.

Ĉirkaŭ 2800 a. K., Mesilim de Kiŝ iĝis la unua ĉiomasumera estro, sed la religia centro ekestis Nipur. Do la politika kaj la religia povoj malsamiĝis. Ekde tiu tempo (2800 – 2500 a. K.) oni konstruis la konatajn ziguratojn, pluretaĝajn templojn.[2]

Bronzepoko redakti

 
La imperio de Lugalzageso, helruĝe
 
La Akada imperio, verde
 
La Hititaj imperioj Malnova, malhelruĝe, kaj Nova, helruĝe
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sumero, Akado, Akado (urbo), Akada Imperio, Babilono, Babilonio, Malnova imperio de Babilono kaj Hititoj.

Ĉirkaŭe en 2500 a. K. ekestis la Unua dinastio de Lagaŝ: la ĉefurbo de Sumero ekde tiutempe estis Lagaŝ. De la tempo de la dua Lagaŝa estro, Eanatum, estas la plej malnova historia monumento, la vulturo-steleo. La dinastia fino estas la reĝiĝo de la uzurpisto Urukagino. Kontraŭ tiu revoluciis Lugalzageso de Umao, la lasta Sumera reĝo.

Ĉirkaŭe en 2350 a. K., Sargono anstataŭigis la Sumeran regnon per nova ŝtatego. Tiu iĝis estro de la ĉioma Mezopotamio kaj de partoj de la ĉirkaŭaj regionoj. Tiu konstruis novan ĉefurbon: Akadon. Novaj Akadaj dioj estis Iŝtar kaj Ŝamaŝ (suna virseksa dio).

Ekde 2150 a. K. regis Akadon la Gutianoj. Tiujn foririgis Utuĥengal de Uruk en 2050 a. K.

En 1728 a. K. reĝiĝis en Babilono Hamurabo. Tiu militprenis la aliajn urbojn kaj tiel iĝis ĉiomamezopotamia estro. La Babilona dio Marduk tiel iĝis plurajregione grava. Hamurabo mortis en 1686 a. K. La sekvaj reĝoj perdis la sudan parton de Mezopotamio, t. e. pli-malpli Sumero. En 1531 a. K. la Hititoj militprenis Babilonon.

En 1640 a. K. estigis la Hititan Malnovan Imperion Labarna en Anatolio (la ĉi-tempa Turkujo). La ĉefurbo estis Kuŝara. Ekde la tempo de la sekva reĝo Ĥattusili la 1-a, la ĉefurbo estis Hatuŝa. La sekva reĝo Murŝili militprenis en 1531 Alepon kaj Babilonon. La tielnomata Hitita Malnova Imperio finiĝis en 1380 a. K. La Novan Imperion estigis Ŝupiluliuma samjare. La Hitita regno finiĝis ĉirkaŭe en 1200 a. K.[2]

Ferepoko redakti

La tempo de la Asiria Nova Regno redakti

 
La Asiria imperio sub Asurbanipal (plej hela ruĝo)
 
Fenicujo
 
Mapo de Lidujo. Ruĝa linio: ebla alia rando de Lidujo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Asirio, Asiria Nova Regno, Fenicoj kaj Lidio.

En 729 a. K. la Asiria reĝo Tiglatpilezero la 3-a, jam reĝo de malsuda Mezopotamio, de Sirio, kaj de partoj de Fenicujo kaj de Palestino, iĝis reĝo de Babilono. Tiel Asirio mondapoviĝis.

Sargono la 2-a (reginta inter 722 kaj 705 a. K.) konstruis novan ĉefurbon, Dur-Ŝarukin.

Sanĥerib (704-681 a. K.) detruis Babilonon. Tiu ankaŭ pliegigis Ninivon, igante tion la ĉefa urbo. Tiun mortigis iu en 681 a. K.

 
Ekzemplo de Fenica skribo

Sanĥerib ankaŭ konkeris la urbojn de Fenicujo (krom Tiron) en 701 a. K. La Fenicoj estis komercista popolo fama pro la invento de la Fenica skribo ĉirkaŭ 1000 a. K. Tio estis la unua sona skribo - la antaŭaj estintis vortajsilabaj. Tamen la Fenicoj ne skribis la vokalojn. Ĉiu Fenica urbo estis sendependa ŝtato regata de reĝo. En la 8-a jarcento a. K., Fenicujo dependis de Asirio.

La filo de Sanĥerib, Asarhadono (680-669 a. K.) rekonstruis Babilonon. Tiu militprenis Egiptujon; tiam Asirio plej egis. Sed tiu rapide reperdis Egiptujon. Asurbanipal (668-626 a. K.) ree militprenis Egiptujon, sed ree rapide reperdis tion, pro ke tiu devis kontraŭmiliti revolucion en Babilono. En 648 a. K. tiu militprenis Babilonon.

En la 7a jarcento a. K., la Lidoj, en la malorienta ĉi-tempa Turkujo, inventis la monon.[2]

La tempo de la Babilona Nova Imperio redakti

 
La Nova Imperio de Babilono en 580 a. K.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Babilonio, Nova Imperio de Babilono, Fenicujo kaj Orontida Dinastio.

Post la morto de la Asiria reĝo Asurbanipal (626 a. K.), Nabopolasaro de Babilono militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de Kjaksaro de Medujo. Nabopolasaro regis Mezopotamion, Sirion kaj Palestinon inter 625 kaj 605 a. K.

Inter 586 kaj 539 a. K., la Fenicaj urboj, krom Tiro, estis partoj de la Babilona imperio.

Babilonaj reĝoj regis ĝis 539 a. K.[2]

En la frua 6-a jarcento a.K. estis establita la unua ŝtato kiu estis nomita Armenio fare de najbaraj homoj (Hekateo el Mileto kaj Behistun-surskribo) sub la Orontidoj[3]. Ĉe ĝia pinto (95-65 a.K.), la ŝtato etendiĝis de Kaŭkazio ĝis kio nun estas centra Turkio, Libano, kaj pli norda Irano. La imperia regado de Tigranes la Granda[3] estis la tempo kiam Armenoj konkeris areojn kie loĝis aliaj popoloj.

Ekde la Persa imperio redakti

 
La Aĥemenida imperio
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Aĥemenida imperio, Aleksandro la Granda, Diadokoj, Sasanida imperio, Parta imperio kaj Arsakida Dinastio.

En 550 a. K., la Persa reĝo Kiro la 2-a, ĝis tiutempe vasalo de la Meda imperio, militprenis tion. Poste tiu militprenis Lidion kaj la Helenajn urbojn de la ĉi-tempa Turkujo en 546 a. K., regionojn oriente de Irano inter 545 kaj 540 a. K., kaj Babilonon en 539 a. K. Kiro la 2-a mortis en 529 a. K. La Aĥemenida dinastio de la Persa imperio, do la posteuloj de Kiro la 2-a, regis areon de Helenujo kaj de Turkujo al la Induso kaj al Centra Azio inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a. K.[2] Persa politiko inkluzivis toleremon por aliaj kulturoj, tre centran registaron kaj gravajn infrastrukturajn evoluigojn. Poste, sub Dario la Granda, la teritoriojn oni enigis, burokratismon evoluigis, al la nobeloj asignis militistajn poziciojn, impostan kolekton zorgeme organizis kaj spionojn uzis por certigi la lojalecon de regionaj oficialuloj. La ĉefa religio de Persujo tiutempe estis zaratuŝtrismo, estigita de la filozofiisto Zaratuŝtro. Tiu religio enigis praformon de unudiismo en la areon. La religio malpermesis bestajn oferojn kaj la uzon de veneno dum ritoj, kaj enkondukis la koncepton de spirita saviĝo per persona morala ago, de tempofino, kaj de juĝo kun paradizoinfero. Tiuj konceptoj poste forte influis imperiestrojn kaj popolojn. Eĉ pli grave, zaratuŝtrismo estis grava antaŭaĵo de la Abrahamaj religioj kiel de kristanismo, de islamo kaj de judismo. La persa Imperio estis sukcesa pri establi pacon kaj stabilecon en Okcidenta Azio kaj havis gravan influon pri arto, pri politiko (influante Helenismajn gvidantojn) kaj pri religio.

 
La imperio de Aleksandro la Granda

Aleksandro la Granda (336-323 a. K.) konkeris tiun imperion en la 4-a jarcento a. K. (la grava dato memorinda estas 330 a.K.), kreante la nelongan Helenisman periodon. Li estis nekapabla establi stabilecon: post lia morto, unue ĉiu el la eksgeneraloj provis iĝi reĝo de la ĉioma imperio; sed post longaj bataloj (la Diadokaj militoj) la imperio disiĝis (281 a. K.). Persujo rompis je malgrandaj, malfortaj dinastioj inkluzivantaj la Seleŭkidan Imperion, sekvitan de la Parta Imperio.[2] Je la fino de la "Klasika epoko", Persujo estis restabiligita je la Sasanida Imperio, ankaŭ konata kiel la dua persa Imperio.

 
Mapo de la Roma Imperio je ĝia plej vasta etendo, sub la imperiestro Trajano.

La Roma Imperio poste kontrolis partojn de Okcidenta Azio, ĉar ĝi konkeris la Seleŭkidan imperion en 64 a. K. En 27 a. K., Oktaviano ricevis la konsulecon kaj la nomon Aŭgusto (t. e. dia). En 23 a. K., anstataŭ la konsuleco tiu ricevis la tribunan povon (t. e. vetorajto) sen esti tribuno, kaj aldone la konsulan povon sen esti konsulo en 19 a. K. Tiujn povojn havis ankaŭ la sekvaj estroj, ekde 14 p. K. Tiun periodon oni nomas la Roma Imperio.[2]

Dum la rego de la sekva imperiestro Tiberio (14 – 37 p. K.) aperis en la unudiisma Palestino homo kun la nomo Jesuo. Pri tiu, du faktoj ĝenerale akceptataj estas:

(Tamen kelkaj[5] opinias, ke tiu ne ekzistis. Temas pri la teorio de Jesua mito.) Post la tiuaj alkrucigo kaj laŭrakontaj ekrevivo kaj alĉieliro,[6] estiĝis religio fakte nova, kristanismo.

La Armena reĝlando dum mallonga tempo iĝis parto de la Romia Imperio (114-118 p. K.).

La arsakida Armena Reĝlando estis la unua ŝtato en la mondo kiu adoptis kristanismon kiel oficialan religion[7] (ĝi antaŭe praktikis helenan paganismon[8] — la antikvan grekan religion[Noto 2]) en la fruaj jaroj de la 4-a jarcento, verŝajne en la jaro 301. Tio enkondukis novan epokon en la historio de la armenoj. Poste por plifortigi la nacian armenan identecon, Mesrop Maŝtoc inventis la armenan alfabeton. Tiu okazaĵo markis la Armenan Orepokon, dum kiu multaj eksterlandaj libroj kaj manuskriptoj estis tradukitaj en la armenan fare de disĉiploj kaj lernantoj de Mesrop. Armenio perdis la suverenecon en 428 de la bizancaj kaj persaj imperioj.

En la Roma imperio en 293 p. K., la imperiestro Diokleciano estigis novan sistemon, la tielnomatan Tetrarkion: kvar partojn de la imperio regis po unu estro. Do fakte estiĝis kvar pli aŭ malpli dependaj imperioj. En 391 p. K., la imperiestro Teodosio (379 – 395, nura imperiestro ekde 394) igis kristanismon la ŝtata religio kaj malrajtigis la tradiciajn plurdiismajn kultojn (sed ne kredojn). Ekde tiutempe Eŭropo pli kaj pli kristanis. Ne plu unuis la imperio ekde 395 p. K.: estiĝis orienta kaj malorienta Romaj imperioj. En Azio regis nur la orienta.[2]

Mezepoko (ekde la apero de Islamo) redakti

 
La Araba imperio, sub Mohamedo (malhelruĝe), sub la kvar unuaj kalifoj (mezhelruĝe), kaj sub la Umajadaj kalifoj (helruĝe)
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama ekspansio.

Fine de la Klasika Epoko, ĉirkaŭ 500, Okcidenta Azio estis apartigita je malgrandaj, malfortaj ŝtatoj; la du plej eminentaj estis la Sasanida Imperio en Persujo (ĉi-tempa Irano) kaj la Bizanca Imperio en ĉi-tempa Turkujo. En la Araba duoninsulo (nun plejparte Sauda Arabio), la nomadaj Beduenaj triboj superregis la dezerton, kie ili adoris idolojn kaj restis en malgrandaj klanoj ligitaj kune per parenceco.[9] Urbigo kaj agrikulturo estis tre limhavaj, krom en kelkaj regionoj proksime al la marbordo. Mekao kaj Medino estis du el tiuj urboj, kiuj estis gravaj naboj por komerco inter Afriko kaj Eŭrazio. Tiu komerco estis centra por urbo-vivo, kie plejparto de loĝantoj estis negocistoj.

Ekde la komenco de Mezepoko, la civilizo araba-islama disvolvis sin kaj asimilis iom post iom la antaŭajn civilizojn; la Abasidoj vastis multe pretere de Okcidenta Azio kaj rezistis al la sinsekvaj krucmilitoj faritaj de la Eŭropanoj, kaj la Otomanoj penetris en Eŭropo ekde la 15-a jarcento La ekspansio de islamo kaj de la Araba lingvo estis tre rapida, kaj kunis la arabajn konkerojn; la kultura influo estis same grava en la artoj, la sciencoj, la arkitekturo aŭ la kulturo islamaj[10].

Apero de Islamo kaj ekekspansio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Apero de Islamo.

En la Araba urbo Mekao, homo nomata Mohamedo prezentis sin kiel profeto, kaj tiel estigis novan religion, Islamon. Tradicie oni uzas la daton 622 kiel komencon de la Islama tempo.

Islamo rapide iĝis la nura Araba religio.

Post Mohamedo regis la Kalifoj. La unua, Umar ibn al-Ĥattab (634 – 644), militprenis Sirion en 635, Palestinon en 638, Persujon inter 636 kaj 642, Egiptujon en 642. Sub Alijo (656 – 661) ĉefurbiĝis Kufa en 656. Muaŭijo la 1-a (661 – 680) ĉefurbigis Damaskon kaj militprenis Kabulon, Buĥaron kaj Samarkandon. Al-Mansur (754 – 775) konstruis novan ĉefurbon, Bagdadon.

Ekde 940, la kalifeco ne gravis plu.[2]

La Krucmilitoj redakti

 
La ŝtatoj de la orienta Mediteraneo en 1135, post la Unua Krucmilito
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Krucmilitoj.

En 1095, la papo Urbano la 2-a provis kaj sukcesis konvinki la malorienteŭropajn nobelojn, ke ili “liberigu” el la Islama povo la orientajn kristanojn kaj ĉefe la “sanktan urbon” Jerusalemon. Post la Unua Krucmilito (1096 – 1099), ili sukcesis militpreni Jerusalemon kaj estigis kristanajn ŝtatojn en Palestino kaj en ĉirkaŭaj regionoj.

En 1187, la Egipta sultano Saladin reprenis Jerusalemon.

Post la Kvina Krucmilito (1228 – 1229), la sultano al-Kamil donis al la Germanuja imperiestro Frederiko la 2-a la tri urbojn Jerusalemon, Betleĥemon kaj Nazareton. Sed en 1244 la Islamanoj milite reprenis Jerusalemon.[2]

Mongola estrado redakti

 
La Mongolaj regnoj en 1300
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mongola imperio.

En 1258 la Mongoloj militprenis kaj detruis la Kalifan ĉefurbon Bagdadon.

En 1336 disiĝis la sud-malorienta ĥanlando (parto de la disigita imperio de Ĝingis-Ĥano), jam Islama.

Sed ĉirkaŭe en 1360, Tamerlano reestigis tiun ĥanlandon. La aliaj ĥanoj, krom la Orientazia, akceptis tiun kiel ĥanegon. Tamerlano mortis en 1405 kaj tiumomente finiĝis la Mongola ĥaneglando.

Lastafoje reestigis la Tamerlanan imperion Abu Said Mirza en 1452; tiu regis ĝis 1469. Ĉirkaŭ 1500, la lokaj (Persaj) Safavidoj ekregis Persujon kaj estigis novan Persan imperion, kiu daŭris ĝis 1722.[2]

Fremda estrado redakti

Koloniigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mandato de la Ligo de Nacioj.

Sekve de la industria revolucio, Eŭropaj landoj kiel Britujo kaj Francujo iĝis imperiismaj potencoj kaj situigis sin milite kaj politike en aliaj partoj de la mondoj (Aziaj kaj Afrikaj) kie la loĝantaroj estis ankoraŭ al stato malpli alta ol la Eŭropanoj; la malplifortiĝo de la Otomana Imperio estis ŝanco por ekkontrolo Okcidentan Azion fare de la Okcidentanoj, interalie por pliigi la komercon kun iliaj poaj kolonioj.[Noto 3] La Grekoj ricevis ilian sendependecon en 1823, Egiptujo de Muhamad Ali en 1867. Konsiderita kiel la « malsana viro de Eŭropo », la Otomana Imperio ne estis invadita de la rivalaj potencoj de Britujo kaj de Francujo, kiuj preferis uzi ĝin kiel tamponon malhelpantan Rusujon preni la kontrolon de la aliro de Balkanoj al Mediteraneo.

Dum la 19a jarcento kaj la 20a jarcento, la Brita Imperio okupis Egiptujon kaj parton de la sudo de la araba duoninsulo; sekve de la Unua mondmilito, kaj de la Sykes-Picot-akordo, Kipro, Palestino kaj Irako falis sub Britan kontrolon kaj la ŝtato de la Granda Libano (mandata Sirio) pasis sub francan mandaton de la Ligo de Nacioj[11].

Malkoloniigo redakti

La periodo de malkoloniigo de Okcidenta Azio komenciĝis en 1932 (Irako) kaj finiĝis en 1971 (Barejno, UAE kaj Kataro); ĝi estis markita de civilaj kaj militaj ribeladoj, kaj rimarkeblis internacie per ampleksaj ŝanĝoj kiel la naskiĝo de tutarabismo (Naser estas unu el ĝiaj ĉefaj personoj) kaj politikaj proksimiĝoj (araba Federacio de Irako kaj de Jordanio, kaj Unuiĝinta Araba Respubliko), la araba-israela konflikto kaj la militoj kaj internaciaj ekonomiaj konsekvencoj pri la prezo de la petrolo, kaj la krizo de la kanalo de Suez inter la du blokoj de la Malvarma milito.[12] Dum tiu periodo, iuj ŝtatoj proksimiĝis al la Okcidenta kampo, aliaj al la Orienta bloko, aliaj elektis ne alianci sin (Movado de Nealiancitaj Landoj). Tiu alianca malsamo, kune de la supreniro de la komunumaj tensioj inter ŝijaismanoj kaj sunaismanoj kaj la malstabileco de la petrolaj prezoj – fariĝinta geostrategia afero por la Okcidentanoj – estis al la deveno de la tri Golfaj militoj kaj de la kreskanta duismo inter Irano kaj la Arabaj landoj gviditaj de Sauda Arabio[13].

Novaj gravaĵoj redakti

Moderno redakti

 
Haveno de Dubajo

Multaj kunlaboraj projektoj inter la Arabaj landoj aŭ aliaj landoj de Okcidenta Azio estis instalitaj de la registaroj :

Daŭrigo de la tradiciaj konfliktoj redakti

Aliflanke, la tensioj kaj la konfliktoj ne ĉesis ekde la fino de la Dua mondmilito, post la ondo de atencoj de kiuj la respondeculoj, el Al-Kaida, plimulte estis mortigitaj; Usono kaj iliaj Okcidentaj kaj Arabaj aliancanoj ekde 2001 instalis soldatojn sur la limon de Irano, en Afganujo; la jaro poste, laŭ informoj kiuj estis kontestitaj, koalicio gvidita refoje de Usono reinvadis Irakon kun la celo ĉasi Saddam Hussein-on kaj igi ĝin demokratia ŝtato kun merkatekonomio.[14][Noto 4]

La israela-palestina konflikto pludaŭris dum la jaroj 2000; la pluo de la israela koloniigo en Cisjordanio kaj la volo de internacia rekono de la palestina ŝtato kondukis al multaj kontraŭoj inter israelaj militistoj kaj registarajterorismaj fortoj palestinaj. Daŭrante la someron de 2006, la israela-libana konflikto okazis inter la israela armeo kaj la branĉo armita de Hizbulaho subtenita de Irano.

Turkujo, siaflanke, operacias milite sur ĝia teritorio kaj en la iraka parto de Kurdujo kontraŭ la partianoj de la laboristoj de Kurdujo (PKK) kreante flankajn damaĝojn ĉe la civila loĝantaro.

"Araba printempo" redakti

 
Landoj rilataj al la movo de la "Araba Printempo". Nigre: landoj kie la registaro estis revolucie ŝanĝita; blue (hele kaj malhele): landoj kie la registaro ŝanĝis pro protestoj pli aŭ malpli grandaj; malhelruĝe: landoj kie oni milite kontraŭas la tumultojn; helruĝe kaj flave: landoj kiel okazis protestoj pli aŭ malpli gravaj; grize: landoj koncernitaj ekster la tiel nomata Araba mondo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araba Printempo.

Ekde la fino de 2010, revolucia ondo ĝenerale nomata araba Printempo alportis grandajn manifestaciojn kaj ŝanĝojn en la regiono; ribeladoj kaj eĉ revolucio efektiviĝis en unu jaro kun la celo ŝanĝi la socian ordon de Okcidenta Azio. Manifestacioj kuntrenintaj la morton de nedeterminita nombro de personoj okazis ĉefe en Sirio kaj en Jemeno, same kiel multnombraj manifestacioj kontraŭ la kosto de la vivo aŭ la politikaj sistemoj koruptitaj, kiel en Israelo aŭ en Jordanio.

"Islama Ŝtato" redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio.

Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio estas ĝihada grupo, kiu okupas regionojn en Irako kaj Sirio. Ĝin oni fondis en aprilo 2013. Eksa estro de Al-Kaida en Irako, Abu Bakr al-Baghdadi, gvidas la organizacion.[15]

Ĉirkaŭ la 11-a de junio 2014 tiuj ĝihadistoj konkeris areojn de la nordo de Irako, inter kiuj la urbon Tikrit kaj grava naftorafinejo Bajĝi, survoje al Bagdado. La ŝijaistoj kontraŭreagis kaj rekrutis volontulojn kaj sendis la irakan armeon por haltigi la avancojn de la NIIS, kiu siavice ekkontrolis landlimajn areojn kun Sirio kaj aliaj landoj.

La Islama Ŝtato de Irako estis la respondeculo de la morto de miloj da irakaj civitanoj, samkiel de anoj de la iraka registaro kaj ĝiaj internaciaj aliancitoj. Danke al la militista subteno de Usono la registaro de Nuri al-Maliki, la grupo suferis plurajn retroirojn, inkluzive de la forpaso de Raŝid al Baghdadi, sed la organizo renoviĝis dum la Siria enlanda milito, eknomiĝante Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio. La sekva kaj nuna gvidanto, Abu Bakr al-Baghdadi, rompis la rilatojn kun Al-Kaida kaj deklaris, en 2014, la sendependiĝon de sia grupo kaj sian suverenecon super Irako kaj Sirio.

La 29-an de junio 2014, la grupo memproklamis esti tutmonda kaliflando sub la nomo "Islama Ŝtato",[16][17] kaj Abu Bakr al-Baghdadi estis nomita sia "kalifo".[18] Kiel kaliflando, ĝi pretendas religian, politikan kaj militan aŭtoritaton sur ĉiuj islamanoj tra la mondo kaj ke "la legaleco de ĉiuj emirlandoj, grupoj, ŝtatoj kaj organizoj devenas senvalora pro la etendiĝo de la aŭtoritato de la kalifo kaj la alveno de siaj tropoj en liaj areoj".[19][20]

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

  1. Vidu ankaŭ: Kristanismo en la Roma imperio
  2. "The conversion of Armenia to Christianity was probably the most crucial step in its history. It turned Armenia sharply away from its Iranian past and stamped it for centuries with an intrinsic character as clear to the native population as to those outside its borders, who identified Armenia almost at once as the first state to adopt Christianity". (Nina Garsoïan in Armenian People from Ancient to Modern Times, ed. R.G. Hovannisian, Palgrave Macmillan, 1997, Volume 1, p.81).
  3. La Sueza Kanalo estis farita inter 1859 kaj 1869 de la Francoj por malplilongigi la tempon de vojaĝo de komercaj ŝipoj el Orientafriko kaj el Azio Eŭropen.
  4. Unua Golfa Milito okazintis post la invado Kuvajton fare de Irako en 1990.

Referencoj redakti

  1. Les évolutions du Néolithique.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)
  3. 3,0 3,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-03-31. Alirita 2016-01-03.
  4. James D. G. Dunn (2003): Jesus Remembered ISBN 0-8028-3931-2
  5. Ekzemple Earl Doherty, 2009: Jesus: Neither God Nor Man, ISBN 0-9689259-2-8
  6. Vidu ekzemple la Evangelion laŭ Marko, ĉapitron 16 kaj la rilatan Vikipedian artikolon Evangelio laŭ Marko
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-11. Alirita 2016-01-03.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-09. Alirita 2016-01-03.
  9. Stearns, Peter N.; Michael Adas, Stuart B. Schwartz, Marc Jason Gilbert (2011) (Textbook), World Civilizations: The Global Experience (6th ed.), One Lake St., Upper Saddle River, NJ 07458: Longman, ISBN 978-0-13-136020-4; p. 138.
  10. Essor de la civilisation arabe.
  11. Le Proche-Orient sous mandats français et britannique.. Arkivita el la originalo je 2011-05-15. Alirita 2015-12-09.
  12. La décolonisation au Moyen-Orient (1922-1977).
  13. Iran-Arabie saoudite : la nouvelle guerre froide.. Arkivita el la originalo je 2014-09-24. Alirita 2015-12-09.
  14. Il n'y avait pas d'armes de destruction massive en Irak Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine, Libération, .
  15. Profile: Islamic State in Iraq and the Levant (ISIS). BBC (16).
  16. Iraq crisis: Could an ISIS caliphate ever govern the entire Muslim world?. ABC News (Australia). Alirita 22-a de novembro 2014.
  17. What does ISIS’ declaration of a caliphate mean?. Al Akhbar English. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 25-a de novembro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-19. Alirita 2021-12-20.
  18. Withnall, Adam, "Iraq crisis: Isis changes name and declares its territories a new Islamic state with 'restoration of caliphate' in Middle East", The Independent, 29-a de junio 2014. Kontrolita 29-a de junio 2014.
  19. ISIS announces formation of Caliphate, rebrands as 'Islamic State'.
  20. "Abu Bakr al-Baghdadi: The man who would be caliph", The Week, 13-a de septembro 2014. Kontrolita 7-a de decembro 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Georges Corm, Histoire du Moyen-Orient, La Découverte Poche, coll. « État du monde »,‎ , 196 p. (ISBN 978-2707151438)
  • Bernard Lewis, Histoire du Moyen-Orient, Albin Michel,‎ , 481 p. (ISBN 978-2226088888)
  • Peter Mansfield, A History of the Middle East, Penguin Books, 2e éd.,‎ , 429 p. (ISBN 0 14 303433 2)
  • Le Proche-Orient de Sumer à Daech, Les collections de L'Histoire, octobre 2015, n° 65.