Somera Olimpiko 2020

(Alidirektita el Someraj Olimpikoj 2020)
Kunlaboraĵo de la semajno Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon.

La 32-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazos de la 24-a de Julio 2020 ĝis la 9-a de Aŭgusto 2020 en Tokio, Flago-de-Japanio.svg Japanio. Oficiala nomo estas Ludoj de la 32-a Olimpiado. Pro la mondomilitoj ĝi estos la 29-a okazo. Konkursoj de futbalo kaj softbalo jam komenciĝos du tagojn antaŭ la malferma ceremonio je la 22-a de julio. La Japana ĉefurbo jam en 1964 estis loko de la 18-aj someraj Olimpiaj ludoj. En la plursporta evento okazos 339 konkursoj de 50 sportfakoj de 33 sportoj.[1] La decidon anoncis la Internacia Olimpika Komitato la 7-an de septembro 2013 en Bonaero.[2]

XXXII Somera Olimpiko
2020 Summer Olympics text logo.svg
Loko: Tokio (Flago-de-Japanio.svg Japanio)
Komenca dato: La 24-a de Julio 2020
Fina dato: La 9-a de Aŭgusto 2020
Nombro de nacioj:
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)

( / )
Nombroj de sportoj:
33 (50 sportfakoj)
Aliaj kandidatoj:
Information icon.svg
vdr

Someraj Olimpikoj estas grava internacia sportaj kaj kulturaj festivaloj, kiuj celebriĝos en la tradicio de la Olimpiaj ludoj.

Kandidatintaj urbojRedakti

Ĝis la 1-a de Septembro 2011 Nacia Olimpika Komitato devis anonci, ke urbo de ties lando volas aranĝi la Olimpiajn ludojn. La ses urboj, kiuj kandidatiĝis estis: Bakuo (Azerbajĝano), Doho (Kataro), Istanbulo (Turkujo), Madrido (Hispanujo), Romo (Italujo) kaj Tokio (Japanujo).[3] Duonan jaron poste Romo rezignis sian kandidatiĝon, ĉar la itala registaro ne volis subteni la ludojn finance.[4] La 23-an de majo 2012 la IOK anoncis tri urbojn el kiuj la membroj de la IOK elektis la aranĝontan urbon. Ili estis Istanbulo, Madrido kaj Tokio.[5] En kunsido je la 7-a de Septembro 2013 urbo bezonis almenaŭ 50 procentoj de la voĉoj por esti la aranĝonta loko. Neniu urbo atingis tion en la unua voĉdono. Ĉar Istanbulo kaj Madrido ricevis saman nombron de voĉoj okazis decida voĉdono inter tiuj urboj. La nombro de la voĉdonintoj ŝanĝiĝis, ĉar neniu membro rajtas voĉdoni kiam urbo de ties ŝtato estas elektebla. Oni ankaŭ supozas, ke iuj voĉodonintoj estas subaĉetitaj.

Elekto de la gastigonta urbo
Urbo Ŝtato 1-a voĉdono decida voĉdono 2-a voĉdono
Tokio   Japanujo 42 60
Istanbulo   Turkujo 26 49 36
Madrido   Hispanujo 26 45
Voĉdonintoj 94 94 96

SportojRedakti

La 9-an de junio 2017 la estraro de la IOK aprobis la programon de la ludoj.[6] Okazos 339 konkursoj en 33 sportoj ampleksante 50 fakojn. Kompare al la ludoj de 2016 tio estas pligrandigo de 15 konkursoj. Samtempe tamen la nombro de sportistoj estas 285 homoj malpli granda ol antaŭ kvar jaroj. Kvin sportoj unuafoje estas en la programo: Karateo, ondorajdado, softbalo, sporta grimpado kaj rultabulado. Ĉiuj sportoj de 2016 reaperis en tiuj ludoj.

La 12-an de februaro 2013 la estraro de la IOK anoncis la 25 kernosportojn, kiujn ĝi rekomendas kune kun la du novaj sportoj de 2016 – golfo kaj rugbeo sepopa.[7] Surprize estis, ke luktado unue ne estis rekomendita. La sporto jam estis en la antikvaj Olimpiaj ludoj kaj krom 1900 en ĉiuj modernaj ludoj. La IOK bazis sian decidon sur analizo de la 26 sportoj per 39 kriterioj ekz. spektantoj, venditaj biletoj aŭ membronombro. Pri la 28-a sporto la estraro el ok sportoj elektis tri. El tiuj kunsido de la IOK je la 8-a de septrembro 2013 elektis luktadon. Laŭ la Agendo 2020 la gastigonto ankaŭ povas proponi sportojn. El la proponitaj sportoj la 3-an de aŭgusto 2016 la IOK anoncis, ke la kvin sportoj bazopilkado/softbalo, karateo, ondorajdado, sporta grimpado kaj rultabulado estos en la programo. Tiu decido validos nur por ĉi tiuj Olimpiaj ludoj.

ProgramoRedakti

    Malferma kaj ferma ceremonio         Kvalifika konkurso      x  Finalaj konkursoj

Lasta kolumno: tuta nombro de decidoj en la unuopaj sportaj branĉoj

Programo de la Olimpiaj ludoj de 2020 (kun nombro de la medalaj aljuĝoj)
Julio Aŭgusto
Sportofakoj 22
Me
23
Ĵa
24
Ve
25
Sa
26
Di
27
Lu
28
Ma
29
Me
30
Ĵa
31
Ve
01
Sa
02
Di
03
Lu
04
Ma
05
Me
06
Ĵa
07
Ve
08
Sa
09
Di
Entute
Ceremonio
Arkopafado 1 1 1 1 1 5
Atletiko 2 3 5 5 6 5 7 7 7 1 48
Badmintono 1 1 1 2 5
Bazopilkado/
Softbalo
Bazopilkado 1 1
Softbalo 1 1
Biciklado BMX liberstila 2 2
BMX vetkura 2 2
Montobiciklado 1 1 2
Traka biciklado 1 2 1 2 2 1 3 12
Voja biciklado 1 1 2 4
Boksado 2 1 1 1 4 4 13
Flugpilkado Hala 1 1 2
Plaĝa 1 1 2
Futbalo 1 1 2
Gimnastiko Arta 1 1 1 1 4 3 3 14
Ritma 1 1 2
Trampolina 1 1 2
Golfo 1 1 2
Halterlevado 1 2 1 2 1 2 1 2 1 1 14
Hokeo 1 1 2
Ĵudo 2 2 2 2 2 2 2 1 15
Kajakado-kanuado mallongdistanca kurumo 4 4 4 12
slalomo 1 1 1 1 4
Karateo 3 3 2 8
Korbopilkado Korbopilkado 3×3 2 2
Korbopilkado 1 1 2
Luktado 3 3 3 3 3 3 18
Manpilkado 1 1 2
Moderna kvinbatalo 1 1 2
Naĝado Akvopilkado 1 1 2
Maratona naĝado 1 1 2
Naĝkonkurenco 4 4 4 5 5 4 4 5 35
Plonĝado 1 1 1 1 1 1 1 1 8
Sinkrona naĝado 1 1 2
Ondorajdado 2 * * * * 2
Pafado Fusilo kaj pistolo 2 2 2 1 1 2 10
Kartoĉa fusilo 2 2 1 5
Rajdado Dresrajdado 1 1 2
Ĉevala tribatalo 2 2
Ĉevalsaltado 1 1 2
Remado 2 4 4 4 14
Rugbeo sepopa 1 1 2
Rultabulado Parko 1 1 2
Strato 1 1 2
Skermo 2 2 2 1 1 1 1 1 1 12
Sporta grimpado 1 1 2
Tabloteniso 1 1 1 1 1 5
Tekvondo 2 2 2 2 8
Teniso 1 1 3 5
Triatlono 1 1 1 3
Velado 2 2 2 2 2 10
Medalaj aljuĝoj 11 18 21 22 23 17 22 19 26 22 14 17 28 22 34 13 339
22
Me
23
Ĵa
24
Ve
25
Sa
26
Di
27
Lu
28
Ma
29
Me
30
Ĵa
31
Ve
01
Sa
02
Di
03
Lu
04
Ma
05
Me
06
Ĵa
07
Ve
08
Sa
09
Di
Entute
fonto: https://tokyo2020.org/en/games/schedule/olympic/

* = Ĉar ondorajdado ege dependas de la eco de la ondoj, la tempolplano povos esti ŝanĝita.

PartoprenantojRedakti

 
Mapo de la kvalifikitaj landoj

Atletoj de ĉiuj naciaj Olimpiaj komitatoj (NOK) povas kvalifiki sin por la ludoj. Tamen la 9-an de Decembro 2019 la monda kontraŭdopa organizaĵo WADA malpermesis al Rusujaj atletoj partopreni sub Rusuja flago por daŭro de kvar jaroj. Tiu decido estis rezulto de la ŝtata dopa skandalo.[8][9] Atletoj el Rusujo nur rajtas partopreni sub neŭtrala flago kaj kiam ili povas pruvi, ke ili ne dopas.

Nord-Makedonujo unuafoje partoprenas per sia nova nomo. Laŭ la 11-a de Februaro 2020 sportistoj de 144 NOK kvalifikis sin por la ludoj. La gastigonto Japanujo en multaj konkursoj estas aŭtomate kvalifikita.

Afriko (33 NOK)
Ameriko (30 NOK)
Azio (30 NOK)
Eŭropo (45 NOK)
Oceanio (6 NOK)
Aliaj

KonkursejojRedakti

La Olimpia vilaĝo troviĝos en la kvartalo Ĉuo. Ĝi havos litojn por 18.000 personoj. Post la paralimpiaj ludoj la loĝejoj estos vendataj kiel apartamentoj. La ludoj okazos en 42 konkursejoj. La areo ĉirkaŭ la Olimpia vilaĝo estas dividata en du subareoj: la hereda areo kaj la Tokia golfa areo. La plejparto de la konkursejoj troviĝas ene de ok kilometroj de la Olimpia vilaĝo. La malferma kaj ferma ceremonioj okazos en la Nova nacia stadiono. Ĝi estas nove konstruita stadiono sur la sama loko de la Olimpia stadiono de 1964.

Hereda areo

  1. Olimpia stadiono:
     Malferma kaj ferma ceremonio
     Atletiko
     Futbalo
  2. Tokia urbega gimnastejo:
     Tabloteniso
  3. Nacia stadiono de Yoyogi:
     Manpilkado
  4. Nippon Budokan:
     Ĵudo
     Karateo
  5. Internacia forumo de Tokio:
     Halterlevado
  6. Areno de Kokugikan:
     Boksado
  7. Ĉevalosporta parko:
     Rajdado
  8. Musashino Forest Sport Plaza:
     Badmintono
     Moderna pentatlono (skermo)
  9. Stadiono de Tokio:
     Futbalo
     Moderna pentatlono (kurado, naĝado, rajdado, skermo)
     Rugbeo
  10. Parko de Musashinonomori:
     Voja biciklado (starto de la voja konkurso)

Malproksimaj konkursejoj

  1. Ondorajdada plaĝo de Tsurigasaki:
     Ondorajdado
  2. Saitama Super Arena:
     Korbopilkado
  3. Pafadejo de Asaka:
     Pafado
  4. Kasumigaseki Country Club:
     Golfo
  5. Jaĥta haveno de Enoshima:
     Velado
  6. Ciklodromo de Izu:
     Traka biciklado
  7. Montobicikla konkursejo de Izu:
     Montobiciklado
  8. Fuji International Speedway:
     Voja biciklado (individua tempokurumo, fino de voja biciklado)
  9. Bazopilkada stadiono de Fukushima Azuma:
     Bazopilkado
     Softbalo
  10. Bazopilkada stadiono de Yokohama:
     Bazopilkado
     Softbalo
  11. Kupolo de Sapporo:
     Futbalo
  12. Stadiono de Miyagi:
     Futbalo
  13. Stadiono de Ibaraki Kashima:
     Futbalo
  14. Stadiono de Saitama:
     Futbalo
  15. Internacia stadiono de Yokohama:
     Futbalo
  16. Parko Odori:
     Atletiko (Maratono, marŝkurado)

Tokia golfa areo

  1. Areno de Ariake:
     Flugpilkado (hala)
  2. Gimnastika centro de Ariake:
     Gimnastiko
  3. Urba sporta parko de Ariake:
     Biciklado (BMX liberstila)
     Biciklado (BMX vetkura)
     Rultabulado
  4. Tenisa parko de Ariake:
     Teniso
  5. Mara parko de Odaiba:
     Maratona naĝado
     Triatlono
  6. Parko de Shiokaze:
     Flugpilkado (plaĝa)
  7. Urba sporta parko de Aomi:
     Korbopilkado 3×3
     Sporta grimpado
  8. Hokeo stadiono de Oi:
     Hokeo
  9. Sea Forest Cross-Country Course:
     Ĉevalosporto (Trikonkurso)
  10. Sea Forest Waterway:
     Mallongdistanca kajakado-kanuado
     Remado
  11. Kajakado-Kanuada slaloma centro de Kasai:
     Kajakado-kanuada slalomo
  12. Arkpafada parko de Yumenoshima:
     Arpafado
  13. Akvosporta centro de Tokio:
     Naĝkonkurenco
     Plonĝado
     Sinkrona naĝado
  14. Akvopilkada centro de Tatsumi:
     Akvopilkado
  15. Makuhari Messe Hall A:
     Luktado
     Tekvondo
  16. Makuhari Messe Hall B:
     Skermo

Aliaj gravaj ejoj

  1. Olimpia vilaĝo
  2. Tokyo Big Sight:
    Internacia dissenda centro
    Ĉefa amaskomunikila centro
  3. Imperia hotelo:
    Sidejo de la IOK
 
La Olimpia stadiono
 
Nacia stadiono de Yoyogi
 
La Areno de Ariake
 
Konstruejo de la urba sporta parko de Ariake
 
Akvosporta centro de Tokio
 
Akvopilkada centro de Tatsumi
 
Tokyo Big Sight

BiletojRedakti

Biletoj por la malferma ceremonio kostas inter 12.000 kaj 300.000 Japanaj enoj. Por la ferma ceremonio ili kostas inter 12.000 kaj 220.000 enoj. Por vidi konkurson oni povas pagi inter 2.500 kaj 130.000 enoj. Grandajn partojn de la maratonoj, voja biciklado, triatlonoj kaj marŝkurado oni povas spekti senpage. 50% de la biletoj kostas maksimume ĝis 8.000 enoj. Iuj biletoj kostas nur simbolan prezon de 2.020 enoj. Familioj, grupoj, kiuj inkluzivas infanojn, emeritojn aŭ malkapablulojn povas aĉeti ilin. La sama prezo ankaŭ validas por lernejanoj kadre de lerneja programo.[10]

En Japanujo oni povas aĉeti biletojn en 40.000 vendejo.[11] Ekster Japanujo nur "rajtigitaj bileto-revendejoj" povas vendi biletojn ekde la 15-a de Junio 2019.

Loĝantoj de Japanujo estas la unuaj, kiuj povas aĉeti biletojn interrete. Ili estas venditaj en tri etapoj en 2019 kaj 2020. La du unuaj estas lotadoj. Por la unua lotado 7,5 milionoj da homoj registriĝis por gajni unu el la pli ol 3,2 milionoj da biletoj inter la 9-a kaj 28-a de Majo 2019. Pro la multo da vizitantoj okazas alia lotado de la 8-a ĝis la 19-a de Aŭgusto, kiam 350.000 biletoj estas lotumitaj. En la dua lotado pli ol unu milionoj da biletoj estas lotumitaj de la 13-a ĝis al 26-a de Novembro. En la tria etapo la biletoj estos venditaj al la plej rapidaj aĉetanoj. Tiam ankaŭ loĝantoj ekster Japanujo povos aĉeti biletojn interrete per la oficiala paĝo. Unue Japanujanoj povos aĉeti ilin de la 28-a de April ĝis la 7-a de Majo kaj poste la eksterjapanujuloj.[12]

MedalojRedakti

La 24-an de julio 2019, unu jaron antaŭ la komenco de la ludoj, la medaloj estis prezentitaj al la publiko. La antaŭa flanko montras Nikon (la helena dio de venko) antaŭ la Tut-atena Stadiono. Sur la malantaŭa flanko videblas la emblemo inkluzive la angla nomo Tokyo 2020 kaj la kvin Olimpiaj ringoj. La aspekton fasonis Junichi Kawanichi. Kawanichi estas venkinto de konkurso por fasoni la medalojn. En tiu konkurso partoprenis 400 fasonistoj kaj fasono-studantoj. La medaloj estas produktitaj el reuzitaj noblaj metaloj. Ilin oni gajnis el elektronikaj iloj kiel saĝtelefonoj aŭ similaj iloj, kiujn homoj donacis.[13]

EmblemoRedakti

La emblemo de la ludoj estis prezentita al la publiko la 24-an de Julio 2015. Ĝi montras stiligitan T kun ruĝa disko. La T reprezentu la anglajn vortojn Tokyo (Tokio), Tomorrow (morgaŭ) kaj Team (teamo). La ruĝa disko reprezentu povon de batanta koro kaj la Japanan flagon.[14] La kreinto de la emblemo de la Téâtre de Liège, Olivier Debi, juĝe volis preventi ties uzon, ĉar ĝi siaopinie estis plagiato de sia embelmo.[15] La 1-an de Septembro 2015 oni anoncis, ke oni elektos novan emblemon. La 8-an de Aprilo 2016 ĝi estis prezentita. Ĝin kreis Asao Tokolo. La emblemo montras multajn indigajn rektangulojn, kiuj formas cirklon. La indiga koloro estas tradicia Japana koloro. La rektanguloj en tri diversaj formoj reprezentu diversajn landojn, kulturojn kaj pensmanierojn. Tio enhavu la mesaĝon „unueco en diverseco“.

Suspekto de subaĉetoRedakti

En Decembro de 2015 Parizaj financkrimaj enketistoj komencis enketi du pagojn de Japana konto al la Singapura konsila firmao Black Tidings.[16] Temas pri kvanto de 2,8 milionoj da singapuraj dolaroj. La pagoj okazis en Junio kaj Oktobro de 2013 kun la rimarko „Tokio 2020 Olimpiaj Ludoj-kandidatiĝo“ (Tokyo 2020 Olympic Game Bid).[17] La tenanto de Black Tidings , Tan Tong Han, estas proksimulo de Papa Massata Diack - filo de Lamine Diack, kiu estas eksa estro la IAAF.[18] Ĉi tiu enketo komenciĝis ene de alia enketo pri aliaj suspektoj de subaĉeto kaj ĉantiĝo de ambaŭ. Pri Lamine Diack estas konata, ke li havis influon sur kelkaj afrikaj membroj de la IOK.

En Januaro de 2019 la Francaj enketistoj ankaŭ komencis enketi pri Tsunekazu Takeda, la tiama prezidanto de la Japana Olimpia komitato kaj estrarano de la IOK. Laŭ la enketistoj li aprobis la du pagojn al la Singapura firmao.[19] Pro la enketo li anoncis en Marto 2019, ke li rezignis siajn postenojn.[18]

ReferencojRedakti

  1. Olympic Programme (angle). Alirita 9-a de novembro 2019.
  2. Tokio richtet Sommerspiele 2020 aus (germane). Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 9-a de novembro 2019.
  3. Six Applicant Cities for the 2020 Olympic Games (angle). Arkivita el la originalo je 2016-04-25. Alirita 9-a de novembro 2019.
  4. Rome's 2020 Olympic bid scrapped by Monti (angle). Arkivita el la originalo je 2012-07-19.
  5. Madrid, Istanbul und Tokio ringen um den Zuschlag (germane). Arkivita el la originalo je 2016-05-15. Alirita 9-a de novembro 2019.
  6. Tokyo 2020 event programme to see major boost for female participation, youth and urban appeal (angle). Arkivita el la originalo je 2019-09-30. Alirita 17-a de novembro 2019.
  7. IOC Executive Board recommends 25 core sports for 2020 Games (angle). Arkivita el la originalo je 2019-07-11. Alirita 17-a de novembro 2019.
  8. Harte Strafe: Wada sperrt Russland für vier Jahre (germane). Arkivita el la originalo je 2020-01-02. Alirita 10-a de februaro 2020.
  9. Russia banned from Tokyo Olympics and football World Cup (angle). Arkivita el la originalo je 2019-12-30. Alirita 10-a de februaro 2020.
  10. Tokyo 2020 Announces Outline of Olympic Games Ticket Prices (angle). Arkivita el la originalo je 2020-01-12. Alirita 16-a de Februaro 2020.
  11. Tickets for Olympic Games (angle). Arkivita el la originalo je 2017-07-20. Alirita 16-a de Februaro 2020.
  12. Tokyo 2020 online ticket sales to launch worldwide in May (angle). Arkivita el la originalo je 2020-02-13. Alirita 16-a de Februaro 2020.
  13. Tokyo 2020 Olympic medals unveiled with one year to go (angle). Arkivita el la originalo je 2020-01-20. Alirita 11-a de Februaro 2020.
  14. Tokyo 2020 unveils official emblem with five years to go (angle). Arkivita el la originalo je 2015-08-10.
  15. Tokyo Olympic Games logo embroiled in plagiarism row (angle). Arkivita el la originalo je 2019-08-19. Alirita 9-a de novembro 2019.
  16. Ermittler untersuchen verdächtige Zahlungen (germane). Arkivita el la originalo je 2017-11-29. Alirita 29-a de novembro 2019.
  17. Tokyo Olympics 2020: French prosecutors probe '$2m payment' (angle). Arkivita el la originalo je 2019-07-10. Alirita 29-a de novembro 2019.
  18. 18,0 18,1 Tsunekazu Takeda to leave JOC and IOC posts amid scandal (angle). Arkivita el la originalo je 2019-05-11. Alirita 29-a de novembro 20.
  19. IOC marketing chair from Japan investigated for corruption (angle). Alirita 29-a de novembro 2019.

Eksteraj ligilojRedakti


Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020