Milano

komunumo de Italio; la ĉefurbo de Lombardio
(Alidirektita el Mediolanum)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo en Lombardio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon Milano (apartigilo).

Milano (itale: [miˈlano]) estas komunumo de Italio, ĉefurbo de la samnoma administra teritorio nomata metropola urbo Milano kaj de la regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 354 196 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Arese, Assago, Baranzate, Bollate, Bresso, Buccinasco, Cesano Boscone, Cologno Monzese, Cormano, Corsico, Cusago, Novate Milanese, Opera, Pero, Peschiera Borromeo, Rho, Rozzano, San Donato Milanese, Segrate, Sesto San Giovanni, Settimo Milanese, Trezzano sul Naviglio kaj Vimodrone.

Milano
Fotomontaĵo
urbo • ĉefurbo • ĉefurbo • ĉefurbo • Italian city-state • urbego • metropolo • komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco MI Milano
Geografia situo 45° 28′ N, 9° 11′ O (mapo)45.4641611111119.1903361111111Koordinatoj: 45° 28′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 122 m
Areo 184 km²
Loĝantaro 1 354 196 (2023)
Loĝdenso 7454 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Arese, Assago, Baranzate, Bollate, Bresso, Buccinasco, Cesano Boscone, Cologno Monzese, Cormano, Corsico, Cusago, Novate Milanese, Opera, Pero, Peschiera Borromeo, Rho, Rozzano, San Donato Milanese, Segrate, Sesto San Giovanni, Settimo Milanese, Trezzano sul Naviglio kaj Vimodrone
Patrono Sankta Ambrozio
Festa tago 7-a de decembro
Nomo de loĝantoj milananoj (milanesi)
Poŝtkodo 20121
Imposta kodo F205
Kodo laŭ ISTAT 015146
Tertremeca klasifikado zono 4 (tre malalta tertremeco)
Telefona prefikso 02
Retpaĝo http://www.comune.milano.it
Loko en mapo
vdr
Situo en la provinco Milano

Ĝi estas la dua komunumo plej loĝata, post Romo kaj ĝi estas la centro de la plej vasta urba areo de Italio kaj ankaŭ unu el la plej loĝataj urboj de Eŭropo[1].

Fondita de Insubroj dum la komenco de la 6-a jarcento a.K.[2], ĝi estis konkerita de romianoj dum 223 a.K. kaj ĝi estis nomata latinlingve Mediolanum; iom post iom sia graveco kreskis ĝis kiam ĝi iĝis unu el la imperiaj sidejo de la Okcident-Romia Imperio. Dum la historio ĝi iĝis ĉefurbo, kaj ankaŭ ĉefa politika kaj kultura centro, de la Duklando de Milano dum la Renesanco kaj ĉefurbo de la Itala reĝlando dum la napoleona periodo. Kulture, Milano estas ekde la 19-a jarcento la plej granda itala centro por la eldonindustrio, kaj por la libroj kaj la tekstoj kaj por la informado, kaj ĝi estas ĉe la supro de la ĉeno de la muziko, danke al Scala kaj danke al la longa opera tradicio.

Ĝi iĝis la "ekonomia ĉefurbo de Italio" dum la industria revolucio, kiu okazis en Eŭropo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kreante kune kun Torino kaj Ĝenovo la "industrian triangulon". Ekde nun kaj pleje ekde postmilito, ĝi urbaniziĝis pro la kresko de industrioj, kiu okazis en apudaj urboj, kaj pro tio ĝi iĝis ĉefa celo dum la ena migrado.

Dum la lasta jarcento ĝi stabiligis sian ekonomian kaj produktan, iĝanta la plej grandan italan financan merkaton, kaj ĝi estas unu el la modaj ĉefurboj (kune kun Parizo, Londono kaj Novjorko) kaj de la dezajno[3]. Apud Milano, en Rho, estas la Foiro de Milano, la plej granda foirloko de Eŭropo.

Geografio redakti

Teritorio redakti

 
Kiam en Milano oni navigis: la papero por la "Corriere" alvenis per boatego.

La urbo situas sur unika tipologio de roko, de rivera-glacia origino kun karbonata cemento, komune al tuta Pada Ebenaĵo. La ĉefa eco estas, ke ĝi facile karsteblas. Tia roko troveblas en plejfreŝaj riveraj sedimentoj (kvaternaro) aŭ ĝi videblas laŭ la ĉefaj riveroj, konstituante konglomeraĵojn, kiuj en Lombardio estas konataj kiel "ŝtipoj" (ceppi)[4].

Milano okupas areon da 183,77 km² okcidente de Lombardio, 25 km oriente de la rivero Tiĉino, 25 km okcidente de Adda, 35 km norde de Pado kaj 50 km sude de la lago de Como, laŭ la tiel nomata "linio de la reelfluejoj" (linea delle risorgive), kie estas renkontopunkto, subtere, inter geologiaj stratoj kun malsama permeableco, tiel ke ĝi permesas al profundaj akvoj surface aperi[5].

En ĉi tiu zono, la tero deklivas nord-okcidente sud-orienten mezurante, surmara nivelo, inter 147 kaj 102 m, kun mezvaloro de 122 msmn[6]. La "eta monteto" de la kastelo de Sforza rompas ĉi tiun homogenon, mezurante 124 smn kaj elstariĝante preskaŭ 3 m sur la ĉirkaŭa teritorio. Eksklude de stratigrafiaj datumoj (kunsiderante nur, ke la geologia tereno troviĝas 2–5 m. sub la strata mantelo), laŭ la datumalprenoj faritaj de Poggi en 1911 la zono, kiu korespondas al la Romia urbo troviĝis inter 118,71 (vojo Torino) kaj 121,26 (vojo Monte di Pietà) msmn; la urbo en 1155 (ĉirkaŭbaraĵo de la Navigli) troviĝis inter 118,61 (vojo Della Signora) kaj 121,80 (vojo Solferino) msmn; la urbo de Bastioni (1549) troviĝis inter 124 (Bastioni de Porta Volta) kaj 114 (Bastioni de Porta Romana) msmn; la ekstera ĉirkaŭstrato troviĝas inter 127,68 (strato de la Simonetta) kaj 109,40 (placo Lodi) msmn.

Laŭ ĉi tiu datumalpreno, la akvostratumoj mezuris (en 1911) de maksimumo de 124 msmn en Vojo Simonetta al minimumo de 107 en Korso Lodi, kun mediano de 115 msmn, al kiu korespondas pligranda profondo ol ĉirkaŭaj zonoj. Tia datumo povas ŝajni banala sed necesas kunsideri ĝin sub la nocioj de la romia konstruinĝenieriko kaj enkadrigi ĝin en la centuriigado de la teritorio. La romia urbanizado interesiĝis plialta nord-nordorienta zono, kie la akvo estis plibone ekspluatita[7]. Multnombraj irigaciaj kanaloj kaj navigeblaj estis konstruitaj en respublika epoko por senmarĉigo kaj sanigo de la teritorio, por la funkciigo kaj la defendo de la loĝantaro kaj la transporto de la personoj kaj de la aferoj,por mezaj kaj longaj distancoj. Ĉi tiu grava kaj antaŭtempa interveno, kune kun la jamekzistanta marĉa reĝimo, ne permesas la valuton de la origina pasado de la konataj akvofluaĵoj, kiel Lambro oriente, Olono, Seveso kaj Nirone norde, Vettabia kaj la Suda Lambro sude[8]. Aktuale la plejgranda parto de ĉi tiuj akvofluaĵoj, mediaj kaj ne, troviĝas sub la strata mantelo, entute pot 370 km[9]. Surface fluas Lambro, laŭ la orienta periferio, Granda Naviglio kaj Pavia Naviglio, la unua enirante kaj la alia elirante de la doko de porta Ticinese, Martesana, de Cascina Gobba[10] al la Cassina de' pomm, la Vettabbia, de Morivione, kaj la suda Lambro, de placo de la Militoj, sen nombri la multnombraj rojoj[11]. La sistemo ne estas aktuale navigebla sed ĝi neŝanĝite konservas sian irigacian potencialon.

Krom ĉi tiuj gravaj akvofluaĵoj, en Milano historie konverĝas regione, nacie kaj internacie gravajn komunikajn vojojn. Unue necesas konsideri la romian strataron, la via Aemilia unue, kreita en -187 por ligi la Adriatikon kun la subapeninaj establiĝoj, kaj plilongigita dum Aŭgusta epoko ĝis Mediolanum kaj Augusta Praetoria. Tia profitodona loko en ege fruktopova ebenaĵo ege influis la historio de la urbo kaj ĝia rolo kun la Itala nacio kaj kun aliaj transalpaj ŝtatoj. La surfaco kiu okupas aktuale Milanon estas pligranda ol kelkaj Eŭropaj urboj kiel Parizo, Amsterdamo, Bruselo kaj Dublino. La loĝa kontinuo etendis sin preter la administraj limoj, tiel kreante kun najbaraj komunumoj sola kunurbiĝo. Grava pligrandigo de la teritorio okazis inter 1928 kaj 1932 kun la aldono de la najbara komunumo Corpi Santi ("Sanktaj Korpoj") kaj de aliaj malpli grandaj komunumoj, kiuj nun estas kvartaloj de la urbo.

Milano aktuale estas dividita en naŭ zonoj, nomataj "distriktaj municipoj" (municipi circoscrizionali), kun kutime administra kaj konsultiĝa povoj[12].

Klimato redakti

 
Dum bona veterkondiĉo videblas el Milano kelkaj el la plej altaj pintoj de Alpoj, kiel la Dom

Laŭ la Klimata klasifiko de Köppen, Milano estas urbo klasita kiel de humida subtropika klimato. En kontrasto kun plej parto de Italio, kiu havas mediteranean klimaton, Milano estas pli de kontinenta klimato kaj tiele vintroj en Milano estas humidaj kaj malvarmaj dum someroj estas varmaj kaj kun kutima sultro. La mezaveraĝaj temperaturoj estas inter -3/+6 °C dum januaro kaj de +15/+28 °C en julio. Kiel ĉe ĉiu urbo, la temperaturoj estas pli varmaj en la centro ol en la ĉirkaŭaĵoj, ĉefe dumnokte kaj ĉefe vintre.

Estas komuna la neĝo vintre, kvankam iom post iom dum la lastaj du jardekoj malpliiĝas ties kvanto kaj ofto. La historia averaĝo en la areo de Milano estas inter 35 kaj 45 cm, sed januare de 1985 neĝis inter 80 kaj 100 cm. La humideco estas sufiĉe alta dum la jaro kaj la jara pluvo estas de 1000 mm proksimume mezaveraĝe. Nebulo oftas en la Pada Ebenaĵo ĉar malmultas la ventoj, sed forigo de rizkampoj sude, urba varmigado kaj redukto de poluado malpliigis tiun fenomenon lastatempe.

Historio redakti

Milano kelta kaj romia redakti

 
Famaj moneroj milanaj "Ambrosino" (ĉirkaŭ 1300).

Milano (Mediolanum) estas fondita de la kelta popolo de la Insubroj, tribo eble aŭtoktona, kiu estis parto de la kulturo de Golasecca dum prahistoria epoko. La fondo okazas laŭ la tradicio transrakontita en la rakonto de Tito Livio kaj reprenita dum mezepoka epoko de Bonvesin de la Riva en “De Magnalibus urbi Mediolani”, ĉirkaŭ la 600 a.K. de la gaŭlo Belloveso, nevo de la reĝo de la Gaŭloj Biturigi, kiu setlis en la mezo de la Pada Ebenaĵo]] ("medolanum" povus signifi "en la mezo de la ebenaĵo"), venkinta la antaŭajn etruskajn popolojn.

Post esti la plej grava el la urboj de la Gaŭloj Insubroj, en 222 a.K. ĝi estis konkerita de la Romianoj, sekve de akra sieĝo, fare de la romiaj konsuloj Kneo Kornelio Scipiono Kalvo kaj Marko Klaŭdio Marcelo; la konkero estis kontraŭstarita de la invado de Hanibalo kun kiu la loka popolo alianciĝis. Nur dum la fruaj jaroj de la 2-a jarcento a.K. la Insubroj kaj la Boi sin submetis al la romia regado.

La legendo rakontas, ke je la alveno de la Romianoj, la Insubroj elprenis la orajn insignojn, kiuj estis en la templo de Belisama (por Cezaro, la templo de Minerva), por ilin eldanĝerigi, en monto.

La armea, politika kaj ekonomia graveco permesis la tiaman Milanon ricevi la municipan titolon kaj poste de imperia kolonio, ĝis ĝi iĝis ĉefurbo de la provinco de Emilio kaj Ligurio kaj sidejo de imperia oficiro.

Milano kristana kaj ĉefurbo de la Imperio redakti

Kresko de la armea graveco postvenis la politikan agnoskon, kaj en la 286 Milano iĝis imperia sidejo post la subdivido de la Imperio en Okcident-Romia Imperio kaj Orient-Romia Imperio fare de Diokleciano kaj Milano iĝis rezidejo de Maksimiano, ĉefo de la Romia Imperio de Okcidento. En Milano, en la 313 Konstantino interkonsentas kun Licinio por akcepti, per la Edikto de Milano, la praktikadon de la kristana kulto, do komencinte la konstruadon de kelkaj bazilikoj. Dum la periodo de la Episkopo Ambrozio kaj de la imperiestro Teodosio la 1-a, Milano iĝis la plej influa centro de la Eklezio de Okcidento (ĉi tie Sankta Aŭgusteno estas konvertita al la kristanismo en la 386 kaj ricevis la bapton la sekvan jaron). Milano restis ĉefurbo de la Imperio ĝis 402 kiam Ravenna iĝis la nova ĉefurbo.

Longobarda Milano redakti

Milano spektis poste la konatajn eventojn de la malkomponiĝo de la Romia Imperio. Al la disfalo de la socio malfru-antikva kaj al la sekva demografia krizo, kontrastis unua establiĝo de ĝermana popolo: tiu de la Orientaj Gotoj (Ostrogotoj) de Teodoriko (kvina jarcento P.K.). La necerta politika situacio kaŭzis tamen al la urbo plurajn vundojn: de la Burgunda invado (de la 489 al la 494) al la fortaj disrabadoj de la Gota Milito. En la sesa jarcento, kun la alveno de la Longobardoj en la Pada Ebenaĵo unua impulso al la releviĝo estiĝi. De la eniro en la urbon de la Reĝo Albonio en la 569 la repopolado de la urbaj kaj rura centroj alprenis altajn ritmojn, doninte al la teritorio tre ĝermanan aspekton. De la novaj dominantoj, la Alta Italio prenis la nomon Langbard (de kie derivis la termino Lombardio) kaj Milano, kun Pavia, iĝis la ĉefa centro de la nova Reĝolando. La graveco de la urbo poste estas konfirmita de la sekva regado de la Frankoj: Milano estis la sidejo de imperia grafo kaj de influa Episkopo.

La komunuma Milano redakti

 
La Placo de la Duomo

Post la periodo de la Ostrogotoj kaj de la Longobardoj, en la naŭa jarcento la urbo reakiris kreskantan gravecon kaj sendependecon de la Sankta Romia Imperio. Detruita en la aprilo de la 1162 de Ruĝbarbulo, Milano renaskiĝis post la venko de la Lombarda Liga en la batalo de Legnano en la 29 majo 1176.

 
La Sankta Manĝo de Leonardo.

La duklando de Milano estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, ĉirkaŭ la urbo Milano, situanta en la nordo de hodiaŭa Italio. Ĝi estis kreita en 1395, kiam ĝi havis dudek ses urbojn kaj la vastan kamparan areon de la meza Pada Ebenaĵo oriente de la montetoj de Montferrat.

En la tarda mezepoko Milano vidis la lukton de la familio Della Torre kaj Visconti por la posedo de la urbo kun la superregado de ĉi lasta. En ĉi periodo sinsekvis la jenaj ĉefepiskopoj, kelkaj de signifa graveco por la urbo: Carlo I di Forlì (1457-1461); Stefano dei conti Nardini di Forlì (1461-1484); Giovanni IV Arcimboldi (1484-1488) kaj Guido Antonio Arcimboldi (1488-1497); Ottaviano Arcimboldi (1497); Ippolito I d'Este (1497-1519); Ippolito II d'Este (1519-1550).

De la fremda regado ĝis la Itala Reĝolando redakti

Post periodo de ekspansio en la norda Italio dum la dekkvina jarcento, en la komenco de la deksesa jarcento Milano estas konkerita de Francio, poste de Hispanio kaj en la dekoka jarcento de Aŭstrio. De la 1796 ĝis la 1799 ĝi estis ĉefurbo de la Cisalpa Republiko, de la 1802 ĝis la 1805 ĉefurbo de la Itala Respubliko kaj de la 1805 ĝis la 1814 ĉefurbo de la Itala Reĝolando (Napoleona).

Post la napoleona periodo, Milano reiĝis aŭstria kun la Lombarda-Venetia Reĝolando. En la 1859, post la dua milito por sendependeco ĝi estis parto de la Reĝolando de Sardino kaj de 1861 de la Itala Reĝolando.

La lasta jarcento redakti

La 1-an de januaro 1930, estis inaŭgurita la Centralo de la Lakto, dum la 23 majo la Planedejo, kaj la 28 oktobro la Akvoflughaveno, kies konstruado komenciĝis en la 1928.

La 18-an de aprilo de la 2002 la urbo estas frapita krude de la akcidento ĉe la Ĉielskrapanto Pirelli, kie malgranda r turisma aviadilo kraŝis disrabinte kompletan areon de la regiona palaco kaj mortiginte du oficistojn kiuj laboris en la dudeksesa etaĝo.

La deziro de restabiliĝo post granda timego (konsiderinte la proksimecon de la 11 septembro) kontribuis al renaskiĝo de la “Pirellone” (kiel ĝi estas ameme nomata far ĉiuj lombardoianoj), dank’al rekorda restaŭrado, kiu permesis en nur jaro ĝin revenigi ĝin al la iama brilo.

Simboloj redakti

 
La bareliefo de la scrofa semilanuta
 
La Madonnina

La blazono (kaj la flago) de la komunumo de Milano konsistas el arĝentoblanka spaco, kie aperas ruĝa kruco; la blazono estas superigata dekrono kaj subigata de duobla branĉo kaj de laŭro kaj de kverko, ligataj kune de trikolora laĉo.

Ŝajne naskiĝis komence de la 11-a jarcento de la kunfandiĝo de la flago de la nobelularo, ruĝa, kun tiu de la popolo, blanka.

En 1167, post la ĵuro de Pontida, la ĉefaj urboj de la norda Italio formis la union nomitan Lega Lombarda, cele lukti kontraŭ Imperiestro kaj konkeri la sendependecon. La Lega adoptis kiel simbolon la blazonon de Milano. En 1176, en la batalo de Legnano, la blazono flirtiĝis sur ĉaro. De tiam la milana blazono iĝis simbolo de aŭtoritato kaj memstaro, kaj multaj urboj de la Norda Italio adoptis ĝin.

Aliaj simboloj de Milano estas:

  • bazilisko (en itala biscione, en milana la bissa) manĝanta homon aŭ knabon (aŭ pli verŝajne, temas pri knabo kiu naskiĝas el la buŝo de la bazilisko), estis simbolo de la familio Visconti kaj iel iĝis simbolo de la urbo de Milano. La bazilisko simbolaspovon kaj eternecon de la familio, sed ankaŭ estas simbolo de malbono, kvankam ne en heraldiko laŭ tiu motivo. La blazonon prenis la marko de Alfa Romeo, kaj krome "la bissa" estas unu de la simboloj de la Inter, fama teamo de futbalo milana, kaj de la socio Fininvest, fondita en1978 de Silvio Berlusconi. En tiu blazono la bazilisko, sen sia karaktero de "malica", portas enbuŝe floron.
  • Alia simbolo de la urbo estas animalo devena el legendo pri ties fondiĝo. Oni konsideris, ke la etimologio de la nomo de Milano devenus el la latina in medio lanum, sed dua hipotezo devenigas ĝin el iu scrofa semilanuta (duonlaneca porkino, en latina mediolanum) kiun la mita fondinto de la urbo - la kelta Belloveso- estus vidinta sonĝe (inspirata de la diino Belisama) kaj en tiu loko li fondis sian urbon. La scrofa semilanuta estas ankoraŭ videbla ĉe kapitelo de la Palaco della RagioneBroletto de placo Mercanti.
  • La tiel nomata "Madonnina" (Sinjorineto), statuo el oro lokita sur la plej alta nadlo de la katedralo, reprezentanta la Dipatrinon, nome la patrino de Kristo.

Monumentoj kaj vidindaĵoj redakti

Religia arĥitekturo redakti

La Katedralo de Milano, simbolo de Milano, estas la ĉefa monumento de la urbo, situanta en la centro de la urbo en la samnoma placo. Ĝi estas la kvara preĝejo en Eŭropo laŭ areo. Ĝi estas la plej grava preĝejo de la ĉefdiocezo de Milano. Danke al 11.700 m² de areo kaj 440.000 m³ de volumeno, ĝi estas la plej granda preĝejo en Italio. Aliaj menciindaj urbaj kristanaj preĝejoj estas la Baziliko de Sankta Laŭrenco de Milano kaj la Baziliko de Sankta Bàbila.

Civila arĥitekturo redakti

Mediaj areoj redakti

Socio redakti

Demografia evoluo redakti

 
Enirejo de la Borso de Milano

La urbo enhavas totalon de 1.308.735 loĝantojn kaj la urba areo ĉirkaŭ 4.280.820 loĝantojn, en metropolita areo de ĉirkaŭ el 4 milionoj al 7.400.000, depende de la konsidero de kio estas tia urba areo, kaj tiel estante ĉu la dua areo en Italio, post Romo, aŭ eĉ la unua. Je 2006, la Italia nacia instituto de statistiko ISTAT ĉirkaŭis je 292,204 la eksterlande naskitajn emmigrintoj en la Urba Areo, tio estas ĉirkaŭ 9% de la totala populacio.

Ĝi estas konsiderata de kelkaj kiel la ekonomia ĉefurbo de Italio. Ne hazarde, Milano estas unu de la ĉefaj komercaj kaj financaj centroj kaj unu de la plej riĉaj urboj de la Eŭropa Unio, kaj sidejo de la Borso de Italio. Krome, la Foiro de Milano estas konsiderata la plej grava deItalio kaj unu de la ĉefaj de la mondo.

Etnoj kaj eksterlandanoj redakti

Je la 31-a de decembro de 2007 la eksterlandanoj loĝantaj en Milano havantaj laŭleĝan regulan permeson estis 184.701[13], kio estas 5,8 % de la totalo de la loĝantoj en Italio[13] kaj 14,3 % de la milana populacio[13].

La ŝtatoj kun plej alta nombro de loĝantoj en Milano estas:

(Datumoj de ISTAT 2008[14])

Krome kompreneble estas multaj neleĝaj eksterlandaj loĝantoj tute ne kalkuleblaj evidente.

Kulturo redakti

 
Centra Biblioteko de Juro kaj Beletroj de la Universitato de Milano.

Universitatoj redakti

Muzeoj redakti

Teatro redakti

Muziko redakti

Homa geografio redakti

Urboplanado redakti

 
La Teatro alla Scala de ekstere

La Komunumo de Milano havas surfacon relative malgrandan kaj preskaŭ komplete urbostrukturan, kun loĝdenso iom malpli granda ol tiu deNapolo. La vera kaj propra urbo, la urba kontinuaĵo de konstruaĵoj, placoj, rezidejoj, fabrikoj kaj aldonaj servoj de multe transpasas la komunumajn limojn, pleje al nordo kaj al oriento por multaj kilometroj. Urba areo de la komunumo apudas je du trionoj de ĝia konturo la Komunumon de Milano, do kreante unusolan urbon komponitan el dekoj de municipoj, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3,9 milionoj de loĝantoj. Ĝi estas la vera kaj propra urbo, kiu havas tamen surfacon pli malgrandan ol Romo, sed kun preskaŭ la sama nombro de loĝantoj. En la lastaj jaroj oni komencis identigi la Urban Areon kiu gravitas ĉirkaŭ la Granda Milano, de 4,5 milionoj de loĝantoj (datenoj UN).

 
La naŭ kvartaldistriktoj de Milano.

Per la noktaj satelitaj filmadoj, kaj la studoj pri la pendola trafiko oni obtenas Areon Metropolan de Milano, kiu estas larĝa ĉirkaŭ 70 kilometrojn de okcidento ĝis oriento kaj alta pli ol 65 kilometrojn de nordo ĝis sudo, deirante do de Novara en Piemonto kaj alvenante al pli postaBergamo; en la alia direkto deirante de Lugano en Svisio (do ankaŭ transnacia) malsuprenirante ĝis Sudo ĝis Pavio kaj Lodi. Ĉi areo metropola enprenas ankaŭ la urbojn de Varese, Como, Lecco, Bergamo kaj superas larĝe la 6,5 milionojn de loĝantoj, en surfaco relative malgranda kaj de granda loĝdenso, ankaŭ sen konsideri ke, kiel en multaj eŭropaj urboj, en ĝia interno estas centoj de Km² da regionaj parkoj. Aliaj studoj plivastigas eĉ ĉi egan areon metropolan, utiligante kiel termo de difino tiujn utiligatajn en Usono (lando kie naskiĝis la areoj metropolaj kaj ĝiaj administra kaj gvida organismoj) kaj en Francio por la industriaj areoj. Do oni obtenus megalopolon de pli ol 8,5 milionoj da loĝantoj, kiu entenus ankaŭ la urbojn de Brescia, Piacenza, Crema, Verbania kaj Vercelli.

El tio rezultas ke la metropola areo de Milano koincidas kun la provinca teritorio kaj havas la saman loĝantnombron, malgraŭ ke la teritorio de laProvinco de Milano estus, efektive, la urbo de Milano kaj ke ĝia metropola areo estus dekduo da fojoj pli vasta ol la oficiala urbo kaj havus preskaŭ kvaroble da loĝantoj.

Zono Areo
(km2)
Loĝantoj Denso
(loĝ/km2)
Subdividoj
Zono 1 Centro Storico (Historia centro) 9.67 107,087 11,074 Centro Storico, Piazza del Duomo, Porta Tenaglia, Porta Sempione / Arco della Pace, Chinatown, Giardini Pubblici, piazza della Repubblica, largo della Crocetta, via della Guastalla, Basilica di Sant'Ambrogio, San Vittore, Parco delle Basiliche, Carrobbio
Zono 2 Stazione Centrale (Centra stacio), Gorla, Turro, Precotto, Greco, Crescenzago 12.58 163,932 13,031 Porta Nuova, Centrale, Ponte Seveso, Loreto, Maggiolina, Villaggio dei Giornalisti, Greco, Gorla, Turro, Precotto, Padova, Crescenzago, Adriano, Breda, Cassina di Pomm
Zono 3 Porta Venezia, Città Studi, Lambrate 14.23 153,470 10,785 Porta Venezia, Porta Monforte, Città Studi, Lambrate, Parco Lambro, Ortica, Quartiere Feltre, Casoretto, via Corelli, Rottole, Cimiano, via Carnia, Naviglio della Martesana
Zono 4 Porta Vittoria, Porta Romana, Forlanini, Monlué, Rogoredo 20.95 169,051 8,069 Porta Vittoria, Porta Romana, piazzale Libia, Cavriano, Calvairate, Monlué, Taliedo, La Trecca, Porto, Gamboloita, Nosedo, piazzale Corvetto, Rogoredo, Santa Giulia, Morsenchio, Forlanini, viale Omero, San Luigi, Ponte Lambro
Zono 5 Porta Ticinese, Porta Lodovica, Vigentino, Chiaravalle, Gratosoglio 29.87 134,016 4,487 Porta Ticinese, Porta Lodovica, Vigentino, Chiaravalle, Gratosoglio, Porta Vigentina, Conchetta, parco Ravizza, piazza Ohm, via Ripamonti, Vigentino, viale Ortles, via Quaranta, Morivione, via Spaventa, Quartiere Stadera, Quartiere Torretta, via Meda, Conca Fallata, Vaiano Valle, Selvanesco, Casenuove, Macconago, Quintosole, Ronchetto delle Rane, Chiesa Rossa, Naviglio Pavese, Vettabbia, corso San Gottardo
Zono 6 Barona, Giambellino, Lorenteggio, Porta Genova 18.28 164,487 8,998 Porta Genova, Darsena, via Magolfa, via Solari, San Cristoforo, Moncucco, Lorenteggio, via Giambellino, Restocco Maroni, Ronchetto sul Naviglio, Boffalora, Cascina Bianca, Cascina Cantalupa, via Bisceglie, via Inganni, piazza Frattini, Naviglio Grande, Barona, via Santa Rita, viale Legioni Romane, via Foppa
Zono 7 Porta Vercellina, Baggio, San Siro, Forze Armate 31.34 190,969 6,093 Porta Vercellina, Baggio, San Siro, via delle Forze Armate, Porta Vercellina, piazzale Aquileia, piazza Piemonte, via Washington, via Marghera, piazzale Brescia, piazzale Siena, via Saint Bon, Ospedale San Carlo, via Valsesia, Quinto Romano, Quarto Cagnino, piazzale Selinunte, Figino, Assiano, Muggiano, via Novara, via Marx, via Bellaria, via degli Ippodromi
Zono 8 Porta Volta, Fiera, Gallaratese, Quarto Oggiaro 23.72 197,484 8,326 Porta Volta, Fiera, Gallaratese, Quarto Oggiaro, corso Sempione, Bullona, Cimitero Monumentale, Porta Garibaldi, via Cenisio, via Paolo Sarpi, Ghisolfa, Cagnola, Il Portello, Monte Stella, Boldinasco, Q.T.8, piazza Bonola, via Ghisallo, Trenno, Lampugnano, San Leonardo, piazzale Accursio, Musocco, Porta Volta, Villapizzone, Garegnano e Certosa di Garegnano, Vialba, Quarto Oggiaro, Belgioioso, Roserio
Zono 9 Affori, Porta Nuova, Niguarda, Bovisa, Fulvio Testi 21.12 194,386 9,204 Affori, Porta Nuova, Niguarda, Bovisa, viale Fulvio Testi, Centro Direzionale, via Melchiorre Gioia, L'Isola, viale Zara, via Lancetti (Dogana), via Farini, Bovisasca, Dergano, Derganino, Montalbino, Prato Centenaro, Cà Granda, Comasina, Segnano, Bicocca, Stazione di Milano Greco Pirelli, viale Sarca, viale Fermi, via Astesani, piazzale Maciachini, Bruzzano, Parco Nord, via Seveso

Tuta urbo

181,76 1,483,882 8,164

Ekonomio redakti

Milano estas la ekonomia kaj financa ĉefurbo de la Lando, danke ankaŭ al la ĉeesto de la Borso (en Piazza Affari). La plia parto de la itala kaj eksterlanda entreprenoj havas sian financan sidejon en Milano. Milano de la fino de la deknaŭa jarcento ĝis la 1970 ĉirkaŭ estis plejparte industria urbo, sed poste superis terciara sektoro, kiu evoluis en multaj direktoj, de la tradiciaj al la novigaj: financo, komercoj naciaj kaj internaciaj, gvidoj de entreprenoj, eldonado, industria dezajno, reklamoj, plaĉa tempopasigo, informadiko, universitataj aktivecoj. De la 1980 ĝi famiĝis kun la nomo de "Urbo de la Modo": ankoraŭ hodiaŭ, kun Nov-Jorko kaj Parizo, ĝi estas la monda ĉefurbo de la modo. Krome en la urbo ankaŭ funkcias multaj libroeldonejoj, ekzemple la firmao Atlantyca.

Transporto redakti

Stacidomoj redakti

Flughavenoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Flughavenoj de Milano.

Estas tri proksimaj flughavenoj kiuj utilas por transporti malproksimajn alveturantojn al Milano, la jenaj:

Urba movebleco redakti

Sporto redakti

Administrado redakti

Milano nune estas administrata de Giuseppe Sala (sendependulo de maldekstro) ekde 21-a de junio 2016.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Milano estas ĝemelata kun 15 urboj tutmonde[15]:

Urbaj festotagoj kaj regulaj eventoj redakti

  • 7 decembro: Sankta Ambrozio (Sant'Ambrogio), la patrono de la urbo. Urba festotago kaj oficiala inaŭguro de la teatra periodo de la Teatro alla Scala.
  • De la 18 marto ĝis la 22 marto Datreveno de la Kvin Tagoj de Milano. La publikaj trafikiloj cirkulas kun la trikoloraj flagoj kaj kun la flagoj de la Komunumo de Milano
  • 18 aprilo: Memorigo de la incidento de la Ĉielskrapanto Pirelli
  • 8 oktobro: Memorigo de la viktimoj de la fluga incidento de Linate
  • 12 decembro: Memorigo de la viktimoj de la atenco de Piazza Fontana

Esperanto en Milano redakti

En 1906 angla pastro Clarence Bicknell kune kun prof-ino Rosa Junck (el Aŭstrio-Hungario) starigis la unuan Esperanto-grupon en Milano.

En 1913 la sidejo de la Itala Esperanto-Federacio (FEI, Federazione Esperantista Italiana) translokiĝis de Ĝenovo al Milano. En 1913 okazis en Milano la 4-a nacia kongreso de Esperanto.

Milano estas ankaŭ sidejo de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), en vojo Villoresi. En Milano estas ankaŭ klubo de Esperanto, en vojo De Predis.

La plej famaj el la milanaj esperantistoj estas aŭ estis Angelo Filippetti, Attilio Clavenna kaj Leandro Taccani.

En julio de 2009 SAT-organizo realigis sian kongreson en Milano[16]

Referencoj redakti

  1. Competitive Cities in the Global Economy (angle) (pdf), p. 47. OECD. Arkivita el la originalo je 2007-06-14. Alirita 2011-06-012010.
  2. Gualdoni, citita verko, p. 10
  3. Gualdoni, citita verko, p. 9
  4. Commissione scientifica Gruppo Grotte (itale). SEM. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-07-112011.
  5. Desio A. Il nostro suolo prima dell'uomo, en AAVV. Storia di Milano, vol I, Fondazione Treccani degli Alfieri, Milano, 1954, p. 11.
  6. Carlo Villani, Atlante dell'Eidipsometria di Milano, 1883
  7. Fantoni G. L'acqua a Milano, Cappelli, Bologna, 1990, pp 16-17.
  8. Cenni sull'idrografia dell'area milanese (itale). storiadimilano.it.
  9. Salute e sviluppo sostenibile nel comune di Milano (itale), p. 17.
  10. La Cascina Gobba (itale).
  11. Parco Agricolo Ticinello (itale). comune.milano.it. Arkivita el la originalo je 2015-02-17. Alirita 2022-01-13.
  12. Regolamento del decentramento territoriale (itale). comune.milano.it. Arkivita el la originalo je 2011-05-19. Alirita 2022-01-032010.
  13. 13,0 13,1 13,2 DOSSIER STATISTICO IMMIGRAZIONE 2007 - SCHEDA SU LOMBARDIA E AREA MILANESE (itale).[rompita ligilo]
  14. DEMO ISTAT. Arkivita el la originalo je 2011-07-09. Alirita 2011-06-01.
  15. Comune di Milano - Città Gemellate (itale). comune.milano.it. Arkivita el la originalo je 2014-10-27. Alirita 2021-09-02.
  16. Retejo de Arciesperanto - organizantoj.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti