Morto

ĉeso de vivo
(Alidirektita el Forpaso)

Morto estas la fino de vivo, nome la transpaso de vivo al nevivo, sen eblo reveni.

Kuoleman puutarha (La morto zorganta siajn florojn), Hugo Simberg (1906).

Morto estas la fina efekto kiu rezultas de la fino de la procezo de homeostazo en viva estaĵo. Ĝi povas okazi pro naturaj kaŭzoj (maljuniĝo, malsano, konsekvenco de la manĝoĉeno, natura katastrofo) aŭ pro okazigitaj kaŭzoj (memmortigo, murdo, eŭtanazio, akcidento, mortopuno, media katastrofo).

La procezo de morto, kvankam ĝi estas tute difinita en kelkaj el ties fazoj ekde la vidpunktoj de neŭrofiziologio, biokemio kaj medicino, ankoraŭ ne estas tute klare komprenita are ekde la vidpunktoj de termodinamiko kaj neŭrologio, kaj ekzistas foje malkonsentoj inter sciencistoj kaj fakuloj tiurilate.

La termino mortinto ĝenerale rilatas al homo, kiu mortis[1]

Laŭ la Fundamento de Esperanto oni rajtas paroli pri mortiĝo de homo kiam temas pri morto neatendita, akcidenta, ne kiam li mortis nature, estis mortigitamortigis sin mem. Bertilo Wennergren skribis en PMEG pri senvoleco, akcidenteco de la senviviĝo.[2] En Esperanto tre ofte oni uzas la terminon "forpaso" (verbe forpasi) kiel eŭfemismo por eviti la iom tabuan vorton "morto".[3]

Morto el biologia vidpunkto redakti

 
Soldato falinta dum Usona enlanda milito, 1865.

La vorto "morto" povas signifi staton aŭ eventon. Kiel stato, morto estas la malo de vivo; kiel evento, la malo de naskiĝo. La evento morto estas la fino de la vivo de organismo, do evento morto estas la momento inter vivo kaj la stato morto. En biologio, mortado estas baza kondiĉo por la evoluo de specioj.

Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Ekzemple, povas morti unu individua ĉelo, kaj eĉ organo, kaj tamen la organismo kiel tuto povas plu vivi. Normale la ĉeloj de organismo vivas mallonge; kiam ili mortas, novaj ĉeloj anstataŭas ilin, kaj tiel konstante plu.

Ankaŭ la malo povas okazi, nome, ke post la morto de organismo, pluvivas kelkaj ĉeloj kaj organoj, uzeblaj por enplantogrefto. Tiuokaze, tamen, la histojn ankoraŭ vivajn oni devas eltiri kaj enplanti rapide, aŭ ili baldaŭ mortos manke de gastiganto.

 
Alegorio de la Morto – Norda Tombejo de Wiesbaden, Germanio.

Certa diagnozo de morto estas grava ne nur por transplanta medicino, sed ankaŭ por eviti la entombigon de vivantoj. Konataj viktimoj de la ŝajnmorteco estis ekzemple Edgar Allan Poe, Hans Christian Andersen kaj Alfred Nobel (ankaŭ Petrarca kaj Ludoviko la 9-a laŭ aliaj fontoj). Pro tio la morton de homo ordinare devas konstati fakulo, ekzemple kuracisto. Tiuj povas diferenci (kutime kaze de homoj) inter cirkula morto (la sango jam ne cirkulas), cerba morto (la cerbo jam ne funkcias) ktp.

Grandparte oni aplikas la esprimon "morto" nur al animaloj (homoj, bestoj), nur tre escepte, ekzemple poezie, al plantojfungoj.

Multaj specioj de vivaĵoj mortas pro maljuneco kaj havas limigitan vivodaŭron. En la teorio de evolucio tiu morto havas gravan rolon, ĉar ĝi ebligas la pluevoluon de specioj. Kiam en specio okazas mutacio, kiu donas selektan avantaĝon, tiu avantaĝo eble ne havus ŝancon sukcesi kontraŭ la pli sperta antaŭa generacio. Se tiu generacio formortas pro maljuneco, ĝi donas al la idaro pli bonan ŝancon pluvivi kaj tiel progresigi la specion.

Morto el medicina vidpunkto redakti

La medicina scienco difinas la morton kiel «nerevertebla ĉeso de la funkcioj korspiraj de ĉiuj funkcioj de la encefalo»,[4] nome okazaĵo rezultinta de la organika nekapablo subteni la homeostazon. Pro la degradado de la deoksiribonuklea acido (DNA) enhavata en la ĉelkernoj, la kopiado de la ĉeloj iĝas iom post iom pli malfacila ĝis oni produktas la senrevertan rezulton.

Scii la precizan tempon de ies morto povas esti tre grava, ekzemple por determini la ekvalidon de ties testamento, por aranĝi la funebrajn preparojn, aŭ, okaze de enplanto, ĉar la organojn oni devas eltiri laŭeble plej rapide post la morto de la donanto. Ankaŭ la preciza horo de la morto povas havi konsekvencon el jura vidpunkto kaze de mortigo aŭ de aliaj juraj procesoj. Enketistoj kutime uzas prilaboritegajn metodojn por determini tiun precizan momenton.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jurmedicino.
 
du variaĵoj de la figuro de la fama skeleta damo "La Catrina", tipa de la Tago de la mortintoj en Meksiko, kie la morto ricevas specifan socian traktadon.

Historie, la fiksado de tiu momento ofte prezentis problemojn. Antaŭ longa tempo oni difinis la eventon morto per la ĉeso de korbatado, reflektoj kaj spirado. Tion oni nomis "klinika morto". Tamen, surbaze de tiu nesufiĉaj pruvoj multaj personoj estis enterigitaj estantaj en stato de latenta vivo aŭ tuŝitaj de periodoj de katalepsio. Nuntempe ekzistas teknikoj por restartigi la korbatadon kaj spiradon post jama halto.

Nun oni prefere parolas pri "cerba morto" aŭ "biologia morto", laŭ kiu oni rigardas personon mortinta kiam ĉesis la bioelektra aktivado en ties cerbo, konstatebla per elektroencefalogramo. Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la definitivan malaperon de la konscio. Tamen ankaŭ ĉi tiu difino montriĝas ne tute definitiva, ĉar la fenomeno de foresto de bioelektra aktivado kelkfoje tre escepte povas esti revertebla, kiel ĉe dronintoj kaj supozataj mortintoj en akvoj borde de la punkto de frostiĝo.

Kadavra rigidecorigor mortis (latine) estas simptomo de la morto, kion kaŭzas la kemia ŝanĝo en la muskoloj kaj kio kondukas al rigidiĝo de la kadavro kaj la movo de la korpopartoj estas tiel malfaciligita. En milda temperaturo, la fenomenon priskribas la Nysten-regulo. Laŭ tiu regulo, la korpo rigidiĝas dum 24 horoj, unuafoje la makzela artiko, poste la trunko kaj la kruroj, piedoj. Post 48 horoj, la rigidiĝo ek-ĉesas kaj tute ĉesas post 72 horoj. La procezo dependas de la temperaturo de la medio, ĝenerale de 4 horoj ĉe homoj. La kemia kaŭzo de la kadavra rigideco estas la hidrolizo de la adenozina trifosfato (ATP) en la muskola histo.

Cerba morto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cerba morto.

Cerba morto estas nerevertebla maniero de la perdo de konscio karakterizata de kompleta malapero de la cerba funkcio, kun reteno de la kora kuntiriĝo.[5] Pere de teknika progreso de la medicino, nuntempe eblas reteni koran aktivecon kaj artefaritan ventoladon per servoj de intensivaj zorgoj en persono kies koro batoĉesis kaj kiu ne estas kapabla spiri per si mem, kio pruvus, ke la persono ne estis mortinta. La proceduro uzata por la diagnozo de la morto tiuokaze estas diferenca kaj devas esti aplikata de la fakuloj en neŭrologiaj sciencoj, kaj oni parolas tiam de "cerba morto" aŭ "encefala morto". En la pasinto, kelkaj fakuloj konsideris, ke estas sufiĉa kun la ĉeso de elektra aktivado en la kortekso (kio supozigus la finon de la konscio) por determini la encefalan morton, tio estas, la definitiva ĉeso de la konscio egalvalorus al morto, sed nuntempe oni konsideras, preskaŭ universale, mortinta personon (eĉ se tiu restas kun kor-spira aktiveco pere de la artefarita helpo en unuo de intensivaj zorgoj), post la nerevertebla ĉeso de la viva aktiveco de la tuta cerbo, inkludite la cerba trunko (la plej malalta strukturo de la encefalo, respondeca de la granda majoritato de la vivaj funkcioj), konstatita pere de klinikaj protokoloj neŭrologiaj bone difinitaj kaj apogitaj per specialaj pruvoj.

Tiuokaze, la determinado de la morto povas esti malfacila. Elektroencefalogramo, kiu estas la pruvo plej uzata por determini la elektran cerban aktivecon, povas ne klare detekti kelkajn elektrajn cerbajn signalojn tre malfortajn, kaj krome povas aperi en tiu signaloj produktitaj ekster la cerbo kaj esti interpretataj erare kiel cerbaj. Pro tio, oni disvolvigis aliajn pruvojn pli fidindajn kaj specifajn por pritaksi la cerban viveblon, kiel la tomografio per dissendo de ununura fotono (cerba SPECT), la cerba panangiografio kaj la transkrania ultrasono.

Morto el religia vidpunkto redakti

 

 
La Morto portanta anonckornon. Gil de Ronza, 16-a jarcento.

Al religioj kiuj kredas je la koncepto de animo, Morto estas disiĝo de animo je la korpo. La morto estas la vivo de la spirito, kiam la korpo mortas, la animo revenas en la eterna vivo. En tiu senco oni povas paroli pri transtomba vivo.

La abrahamaj religioj kredas je postmorta pluvivo de la animoj ekster la mondo, kun plena memoro pri la enmonda vivo. En kristanismo la morto estas ŝlosila koncepto: la kerno de la kristanisma teologio estas fundamentita sur la kredo, ke Jesuo estis sendita de Dio Patro por suferi pasion kaj finfine morti kaj reviviĝi. Tiel li elaĉetas la homaron, kiu antaŭe estis kondamnita pro la kulpo de la origina peko. Tiukadre ofta simbola arta reprezento de Kristo kiel dio estas la momento de lia morto sur kruco (Krucumo de Jesuo kaj Krucumita Kristo en arto).

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Memento mori.

Aliaj religioj, ekz. budhismo kaj hinduismo, kredas je transiro de la animo al alia enmonda estaĵo (metempsikozo), kiu ordinare ne memoras pri antaŭaj vivoj de la animo. Tiukadre la bonfaro al aliaj estaĵoj, eĉ se ne homaj, indas ĉar malantaŭ tio povas kuŝi proksimulo, alia homo aŭ oni mem. Tiel la kredaro pri morto influas la ĉiutagajn kaj normalajn vivmanierojn, kondutojn, sociajn normojn ktp.

Kristanaj kredoj pri morto redakti

Ofta demando kiu aperas pri la morto de homoj kaj tre interesa estas: kio okazas al la homaj estaĵoj post la morto? Reale, la demando temas pri kio okazas al la mensaj kapabloj de la mortinta persono. Kelkaj kredas, ke ili konserviĝas pere de la spirito, kiu iam movis la menson, plialtigante sian staton de konscienco al realoj eĉ pli grandaj; dum aliaj kredas en la migrado de la animo de homa estaĵo post ties morto al nivelo fizike neatingebla.

 
Diego Velázquez, Jesuo krucumita, 1631, bildo pentrita per oleo (248 x 169 cm), Madrido, Prado-Muzeo.

La kristana religio konsideras la morton kiel fino de la fizika restado de la homa estaĵo en sia karnaj vivmaniero kaj stato: la spirito abandonas la fizikan korpon kiu malboniĝas kaj iĝas nekapabla subteni sin laŭ la leĝoj de tiu universo finenda, kaj tuje ĝi revenas al Dio (Kohelet 12:7). La animo, depende ĉu ĝi konis kaj rekonis Jesuon Kriston kiel Dio kaj savinto (Romanoj 10:9), iras al ripozejo espere de la dua veno de Jesuo (1a Tesalonikanoj 4:16). En tiu ripozejo ties rilato kun la Suprema Estaĵo estus rekta (la Paradizo); alia animo, tiu de la malliberigitaj spiritoj, kiuj ne rekonis Jesuon Kriston kiel Dio kaj savinto, devos prezentiĝi antaŭ la Fina Juĝo. Tiu loko estas nomita la Infero. La Paradizo estas dinamika mondo en kiu oni realigas interagadon kun la laboro de Dio kaj kun la personoj en la Tero pere de ministerio de anĝeloj.

Laŭ la kristana Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mormona), spirito kiu abandonas la korpon estas simila laŭ aspekto al tio kiun ĝi lasas en karna stato, sed en ties plej juna formo. La akirita sciaro, la fizika aspekto estas konservata, sed en stato de perfekteco netuŝeebla por tiu ĉi mondo kaj plej pura. Poste ĝi pluos per la universala resurekto pere de la gracio de Jesuo Kristo, kiu estis la pioniro de la resurekto. Poste venos juĝo laŭ la individuaj faroj en tiu surtera vivo de la personoj kiuj estas responsaj pri siaj agoj. Laŭ tiu eklezio de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la laboro de Dio estas resumita per la jena versego kiu montras la parolon de la Dio de Israelo: "Tiu estas mia verko kaj mia gloro, realigi la senmortecon kaj la eternan vivon de homo.” Moseo 1:39, La Perlo de Granda Prezo.

Por la Atestantoj de Jehovo, la granda majoritato de la mortintoj estas en stato de absoluta senkonscio kaj eĉ la Reĝo Davido ne ascendis al la ĉielo (Kohelet 9:5,6,10; Agoj 2:34). Ili kredas, ke kiam la "nova tero" (nova sistemo, 2 Petro 3:13) estu establita sub la jarmila regado de Kristo, la resurekto —kaj de Justuloj kaj de Nejustuloj— okazos en la tuta mondo, kaj estas tiam kiam ili estos juĝitaj laŭ iliaj faritaj agoj dum la jarmilo, tiuj kiuj agis malbone iros al la eterna morto (Morto sen espero resurekti) kaj tiuj kiuj agis bone iros al la eterna vivo en surtera paradizo (Johano 5:28,29; Apokalipso 20:11-15; Agoj 24:15). Ili kredas ankaŭ en aliaj minoritata kategorio de kristanoj kiuj konservas alian esperon. Tiuj estas la 144 000 "unktitaj de la Sankta Spirito" kiu, laŭ ili, mortinte iras al la ĉielo por esti reĝoj kaj pastroj kaj regi kun Kristo “Super la Tero” en Jarmila Regado. Laŭ la Atestantoj de Jehovo, la kolektado de tiuj “Unktitoj” kiuj havas ĉielan esperon startis per la apostoloj de Kristo, kiam Jesuo proponis al ili hejmojn en la ĉielo, propono kiu pluas ĝis nuntempe, sed nur por tre malmultaj (Apokalipso 5:9,10; 7:4; 14:1-3).

Morto en socio kaj historio redakti

 
Funebra parado de Prezidanto Urho Kekkonen en Helsinko, 1986.

Delonge historiistoj konsideras la okupon de prahomoj pri la morto de ties proksimuloj kiel montro de homa socio, civilizo, intelekta kompreno ktp. Tiel, la plej antikvaj restaĵoj de funebraj agadoj (tomboj, funebraj monumentoj, bildoj ktp.) estis analizitaj kiel unu el la plej klaraj montroj de la sociaj trajtoj de ĉiu epoko, kune kun la ekonomio, administrado de povo, konfliktoj kaj militoj ktp. Plej ofte tia okupo de homoj pri mortintoj kaj respektive pri iliaj kadavroj estas rilataj al diversaj kredoj pri ia tipo de nova vivo transmorta.

El historia vidpunkto, en socioj en kiuj la averaĝa vivodaŭro estis malalta aŭ okazis oftaj amasmortoj pro militoj, malsatego, epidemio ktp., estis pli normala proksimigo al la socia konsidero de la morto. Ju pli okazas progreso en medicino, produktado de manĝajoj, plialtigo de vivnivelo, aranĝo de maljunulejoj ktp., des pli la vivodaŭro plilongiĝas kaj la morto estas pli malofta afero en la ĉiutaga vivo. Tio rezultas en malproksimigo disde la socia konsidero de la morto.

En la aktualo ĉiu kulturo kaj civilizacio havas sian propran praktikon pri la morto. En tradiciaj kulturoj oftas religiaj ceremonioj kaj entombigoj; en modernaj urbaj socioj oftas la kremacio de kadavroj kaj la posta disigo de cindroj en specifa simbola natura loko (maro, rivero, kamparo ktp.). Tre ofte estas farataj diskursoj kiuj povas esti dirataj dum la funebra ceremonio ĉu de pastro aŭ de alia religia gravulo ĉu de samfamiliano aŭ proksimulo. En tiuj diskursoj plej ofte oni starigas la pozitivajn trajtojn kaj agojn de la mortinto, anstataŭ memori pri ties negativaj aspektoj. Ofte tiuj diskursoj estas publikigataj en gazetoj ĉefe se la mortinto estis iutipa gravulo, kiel nekrologo. Alifoje la morto de karulo povas inspiri specifajn literaturajn pecojn, plej ofte en poezio nome elegioj.

Homa morto redakti

Por homoj, sendube la plej grava tipo de morto estas la homa morto. Pensado pri la homa morto kondukas al multaj demandoj.

Morto kiel natura fino redakti

 
La Morto pro ĥolero, en gazeto Le Petit Journal.
  • Por multaj, morto estas la natura fino de vivo, kaj do kvazaŭ parto de ĝi. Surbaze de tiu ideo oni povus diri ankaŭ, ke ĝuste la fakto, ke la vivodaŭro estas limigita, valorigas ĉiun unuopan momenton de la vivo.
  • Ekzistas la psikologia morto, laŭ kiu persono estas konscia, ke ĝi estas mortanta. Tiusence, la persono estas kapabla percepti tion. Tiu psikologia morto kaŭzas ofte anksion kaj depresion en personoj. La akceptita psikologia morto ebligas, ke la persono povas adaptiĝi, per la restantaj rimedoj, al sia medio.[6]

Morto kiel malo de vivo redakti

  • Por kelkaj, morto estas la malo de vivo, ĝia plej absoluta malamiko kaj kontraŭo. La penso pri vivofino tristigas ilin kaj senvalorigas la vivon. Ŝajnas neakceptebla imagi, ke iam la memo ne plu ekzistos. Konsolas la reinterpreto de la morto kiel nura transiro al nova fazo en senmorta vivo (kio kondukas al la filozofia ideo de senmorteco). Aŭ la supozo ke, se la korpo devas morti, tamen almenaŭ la animo pluvivos.
  • Por aliaj, morto estas nur la konstato, ke vivo estas nur efemera paso tra la aktuala mondo, kaj tiel la morto pravigas tiun konsideron. Post la morto estas nenio: la korpo putriĝas, estas kremaciata ktp., dum konscio kaj ebla animo tute malaperas.

Ĉu vivo postmorta? redakti

Kio okazas al la spirito, konscioanimo de homo post ĉi ties morto? La demandoj pri vivo post morto aŭ pri reenkorpiĝo (aŭ reenkarniĝo) aŭ pri spiritismo daŭre restas sen definitiva respondo. Por multaj, kredi je postmorta vivo estas konsolo rilate al la morto de amata persono aŭ al la konscio de la propra morto.

 
El infero: ilustraĵo de Gustave Doré por la La Dia Komedio de Dante.

Aliflanke, la timo pri inferopurgatorio povas igi el morto ion eĉ pli tragikan.

Historie, la homajn sindemandojn pri postmorta vivo oni efike uzis por la kreado de organizitaj religioj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Postmorto.

La vivo postmorta estas la kredo, ke la esenca parto de la identeco aŭ la fluo de konscio de viva estaĵo pluas post la morto de la fizika korpo. Laŭ diversaj ideoj pri tiu vivo, la esenco de tiu kiu vivas post la morto povas esti parta elemento aŭ la propra supervivado de la animo, spiritokonscio kunportita kiu povas havigi personan identecon. Tamen, la majoritata scienca sinteno asertas, ke ne estas pruvoj de la ekzisto de vivo post la morto: tio devas resti por la fido kaj kredo. Krome, la kredo en vivo postmorta kontrastas kun la kredo en la forgeso post la morto kaj la ne-ekzistado.

Multaj antropologoj, kiel William Rendu de la Internacia Centro por Esplorado en Homaj kaj Sociaj Sciencoj (CIRHUS) en Novjorko, kredas, ke la zorgemaj enterigoj de kadavroj faritaj de Neandertaloj estas pruvo de ilia kredo en la vivo postmorta, eĉ antaŭ la hegemonio de la Homo sapiens.[7][8]

Renversebleco aŭ retroigebleco de morto redakti

Oni kutime parolas pri la nerenverseblo aŭ ne-retro-igeblo de morto, kaj, fakte, sciencistoj ĝis nun ne sukcesis redoni vivon al organismo, kies morton ili ĉeestis.

Tamen estas personoj kredantaj morton retroigebla aŭ renversebla; el ili, multaj kredas laŭvorte je la resurektoreviviĝo de Jesuo Kristo, dum aliaj kovas grandan esperon je la evoluigo de kriogenado aŭ konservado kaj revivigo de korpoj.

Senmorteco redakti

 
Reviviĝo de sanktuloj.

Senmorteco, eskapo de la necesa individua morto, ŝajnas al multaj homoj tre dezirinda. Sed oni povus ankaŭ sin demandi, ĉu senmortaj homoj (se ili disponus pri senlima tempo kaj povus senfine prokrasti ĉion ajn al la morgaŭa tago) sentus la hodiaŭon enua, griza, malplena, sensignifa, eĉ sensenca.

De primitivaj vivoformoj, ekz. bakterioj, estas sciate, ke vivanta ĉelo teorie povas vivi eterne (dividante sin). Ne estas perfekte klare, kio igas la ĉelojn de kompleksaj vivuloj aĝiĝi kaj morti. Sed sen tiu mekanismo eble ne funkcius la evolucio inter tiuj vivuloj, ĉar la aĝuloj per sia akumulita sperto povus kompensi evoluciajn malavantaĝojn en sia genaro. Tiel eble la mortemo de individuoj konsistigas selektan avantaĝon por specio.

Sinmortigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo sinmortigo.

Ĉu plu vivi – aŭ mortigi sin? Jen baza demando de ĉiutaga filozofio. Sinmortigo aŭ memmortigo estas la ago mortigi sin mem propravole, propradecide, ne akcidente.

Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Tio rezultas en polemikoj inter diversaj sociaj kaj ideologiaj sektoroj poraj kaj malporaj; ankaŭ en ŝanĝoj en la priaj leĝaroj. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj, ekzemple en iama Japanio.

Eŭtanazio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo eŭtanazio.

Eŭtanazio estas ago por intence plifruigi la morton de homo, kies pluvivon li mem aŭ aliaj konsideras nedezirebla. Ĉar la rajto je vivo estas homa rajto, oni konsideras, ke maksimume la deziro de la homo mem povas pravigi eŭtanazion, kiu tiaokaze estas "helpo je sinmortigo". En diversaj landoj okazas polemikoj inter diversaj sociaj kaj ideologiaj sektoroj poraj kaj malporaj; ankaŭ en ŝanĝoj en la priaj leĝaroj. Religiaj tendencoj plej ofte kontraŭas eŭtanazion kiel peko kontraŭ Dio, kiu havigis la vivon. Etikaj tendencoj tre ofte apogas la aplikon de eŭtanazio, nur kiam tiu estis elektita de la propra mortonto.

Mortopuno redakti

 
Ekzekuto de fraŭlino Jane Grey, bildo de Paul Delaroche.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo mortopuno.

La mortpuno punas krimon per mortigo de la kriminto. Kvankam ĝi kontraŭas la deklaracion de la homaj rajtoj, pluraj ŝtatoj en la mondo ankoraŭ aplikas ĝin, kiaj Usono, Ĉinio, Irano ktp.

La mortpuno distingiĝas de aliaj punoj per kelkaj bazaj ecoj: Ĝi absolute malhelpas plian krimadon de la punito, ĝi ŝparas al la socio la kostojn por teni lin en prizono, kaj ĝi estas ne malfarebla aŭ kompensebla en la okazo de eraro. Kontraŭantoj de la mortpuno argumentas, ke per ĝia apliko la socio perdas sian moralan avantaĝon super la krimuloj, nome ke ĝi sentas sin ligita al etikaj principoj. Abolo de mortopuno estas rilata al progresemaj sintenoj, dum la reteno kaj apliko de mortopuno rilatas al plej konservativaj kaj diktatorecaj reĝimoj.

Simboloj redakti

 
Kiel simbolo de morto estas ofte uzata skeletulo.

La Morto estas ankaŭ mitologia figuro.

En ĝermanaj lingvoj, la vorto "morto" origine havis viran genron, kaj pro tio oni prezentas ĝin kiel viron en pentraĵoj kaj eĉ en filmoj (ekzemple "La Sepa Sigelo, de Ingmar Bergman).

En latinidaj lingvoj, kiel la hispana, la vorto "morto" havas inan genron, kaj do oni prezentas ĝin kiel virinon.

Tre ofte la morto estas prezentita kiel skeletulo, kutime kun falĉilo enmane.

Proverboj redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri morto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:

  •  
     Mortinta serĉu ĉielon, vivanta ian celon. 
  •  
     Hodiaŭ forto, morgaŭ morto. 
  •  
     Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon. 

Ludoviko Zamenhof pri morto redakti

 
 ... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda? 

Morto en arto redakti

La plej parto de kristanaj skulptistoj reprezentas la morton en figuro de skeleto (tio kio oni estos postmorte) portanta falĉilon (kiel simbolo de la senpia mortiga faro de la morto) kaj, foje, ankaŭ sablohorloĝon (kiel simbolo ke frue aŭ malfrue okazos la morto) aŭ armilojn.

La etruskoj pentris ĝin havantan teruran timigan mienon aŭ sub kapo de Gorgono hirta de serpentoj aŭ en figuro de rabia lupo. La plej ofta de la alegorioj de tiu diaĵo inter la antikvaj romianoj estis trista kaj senmova genio kun ekstingita kaj renversita torĉo.

La helenoj donis al ĝi aspekton multe malpli funebreca, laŭ la simbolo kiu estas en kelkaj karneoloj: estas flugilhava piedo ĉe kaduceo kaj supre papilio kiu ekflugas. La flugilhava piedo estas indiko pri tiu kiu jam ne ekzistas kaj pluas tra la spaco al Merkuro kaj pro tio la kaduceo; la papilio estas bildo de la animo kiu supreniras al la ĉielo.[10]

En la Antikva Grekio, unu de la ĉefaj temoj de la verko Fedro de Platono estas la morto.[11] Grava esplorado farita de la itala historiisto Giordano Berti pri la kranio en la okcidenta arto estis publikigita en la revuo Terzo Occhio havigante interesajn kontribuojn pri la bildigo de morto en arto.[12][13]

Bibliografio en beletraj verkoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Libroj pri morto.
 
La Morto de Ivan Iljiĉ de Lev Tolstoj (1886).

Ekzistas la plej diversaj libroj pri la temo morto, inter ili:

En Esperanto redakti

Morto en pentrarto redakti

Vidu ankaŭ redakti

Pri ritoj redakti

 
Funebro en Tokio, Japanujo.

Pri morto el medicina vidpunkto redakti

Pri morto el religia vidpunkto redakti

Pri morto en literaturo redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Mortinto en ReVo [1]
  2. en PMEG
  3. en PIV Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  4. Real Academia Nacional de Medicina de España (2011). Diccionario de términos médicos. Madrid: Editorial Médica Panamericana. ISBN 9788498351835.
  5. Diccionario de medicina Oceano Mosby. Oceano. pp. 883. ISBN 84-494-0368-5.
  6. Bayés, Ramón (2001). Psicología del sufrimiento y de la muerte. Barcelona: Ediciones Martínez Roca. p. 255. ISBN 9788427026995.
  7. «Los neandertales enterraban a sus muertos». europapress.es. 17a de Decembro 2013. Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  8. «William Rendu». academia.edu. Alirita la 21an de Oktobro 2021.
  9. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-21.
  10. Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914)
  11. Garrido, Manuel (2013) Los diálogos eróticos: Banquete y Fedro, tradukis Manuel Sacristán kaj David García Bacca, ĉapitro La filosofía platónica del amor, Alirita la 13an de Junio 2017, p. 11, Madrido, Tecnos, eldonistoj Manuel Sacristán kaj David García Bacca, isbn = 9788430958207
  12. Giordano Berti Meditazioni sul teschio (1), Terzo Occhio, numero 97, Decembro 2000, [2] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Giordano Berti Meditazioni sul teschio (1), Terzo Occhio, numero 98, Marto 2001, [3] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

  • Ariès, Philippe (1982). Ensayos sobre la muerte en Occidente. Barcelona: Argos Vergara. ISBN 978-84-7178-454-4.
  • Arregui, Jorge V. (1992). El horror de morir: el valor de la muerte en la vida humana. Tibidabo. ISBN 978-84-86421-89-2.
  • Becker, Ernest (2003). La negación de la muerte. Barcelona: Kairós. ISBN 978-84-7245-500-9.
  • Bowker, John (2003). Los significados de la muerte (Miguel Martínez Lage, trad.). Madrid: Akal. ISBN 978-0-521-47832-8.
  • Cobo Medina, C. (2000). Los tópicos de la muerte. La gran negación. Madrid: Ediciones Libertarias.
  • Critchley, Simon (2008). El libro de los filósofos muertos. Madrid, Taurus. ISBN 978-84-306-0677-1.
  • García-Sabell, Domingo (1999). Paseo alrededor de la muerte. Madrid: Alianza.
  • Gregory, Richard (2002). Illusion: making sense of the senses. Oxford: Oxford University Press.
  • Huisman-Perrin, E. (2003). La muerte explicada a mi hija. Barcelona: El Aleph.
  • Tankred Koch: Lebendig begraben. Geschichte und Geschichten vom Scheintod, Edition Leipzig 1990, ISBN 3-361-00299-0
  • Kübler-Ross, Elisabeth (2017). Sobre la muerte y los moribundos. Barcelona: Grijalbo. ISBN 978-84-663-4186-8.
  • Ledoux, Joseph (2003). Synaptic self: how our brains become who we are. Penguin. ISBN 978-014-200178-3.
  • León Azcárate, Juan Luis (2007). La muerte y su imaginario en la historia de las religiones. Bilbao: Universidad de Deusto. ISBN 978-84-9830-101-4.
  • Llinás, Rodolfo (2017). El cerebro y el mito del yo: el papel de la neuronas en el pensamiento y el comportamiento humano. El Peregrino / E-libros. ISBN 978-958-8911-26-7.
  • Lonetto, Richard; Templer, Donald I. (1992). La ansiedad ante la muerte. Barcelona: Temis. ISBN 978-84-7537-128-3.
  • Moody, Raymond (2006). Vida después de la vida. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 978-84-4143-784-5.
  • Pieper, Joseph (1982). Muerte e inmortalidad. Herder. ISBN 978-84-254-0530-3.
  • Poveda, Jesús; Laforet, Silvia (2009). El buen adiós. Madrid: Espasa-Calpe. ISBN 978-84-670-3026-6.
  • Max Scheler, Max (2001). Muerte y supervivencia. Madrid: Encuentro. ISBN 978-84-7490-623-3.
  • Waugh, Evelyn (2000). Los seres queridos. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 978-84-226-7804-5.
  • Falk Wiesemann: Auch die Angst hat ihre Mode. Die Angst vor dem Scheintod in der Zeit von Aufklärung und Romantik. Klartext, Essen 2004, ISBN 3-89861-018-7