Holokaŭsto

genocido kontraŭ judoj en Nazia Germanio
(Alidirektita el Ŝoah)

Holokaŭsto (aŭ Ŝoaho) estas la nomo, kiun oni kutime donas al la amasmurdo, alinome genocido, de milionoj da homoj farita de la naziisma germana registaro en ĝiaj ekstermejoj kaj koncentrejoj dum la dua mondmilito.

Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejojn, la plejparto de la koncentrejoj (ekstermejoj) kaj la deportvojoj.
Nazia ekstermejo.
Centoj da kadavroj de mortintaj enkarcerigitoj kiuj forpasis pro malsato aŭ pafoj de la Gestapo kuŝas surtere post la liberigo de la koncentrejo de Nordhausen (12-a de aprilo 1945).
Stelo de Davido per kiu estis diskriminaciataj la judoj en la Nazia Germanio.
Tombejo de Buchenwald.

La kaŭzo de la holokaŭsto estis ĉefe la ideologio de la naziisma registaro de Germanio, laŭ kiu unuavice la malkapabluloj (Aranĝo T4), poste la judoj, poste ankaŭ aliaj grupoj de homoj kiel la romaoj, la samseksemuloj, kaj aliaj taksitaj «malvaloraj vivaĵoj», devis esti ekstermitaj (forviŝitaj de la mondo) por la bono de la arja raso, naziisma termino por la rase puraj germanoj. En la naziaj koncentrejoj, kien tiuj homoj estis deportataj, mortis ankaŭ aliaj malliberuloj, kiuj venis plejparte de la slavaj kaj aliaj orienteŭropaj landoj, sed ne nur. La koncentrejoj (ekstermejoj) troviĝis ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj okupaciita de germanoj Pollando, kaj la plej konataj el ili estas Auschwitz, Dachau kaj Treblinka, Majdanek.

Nombro de mortintojRedakti

La kvanto da homoj, kiuj mortis en ili, verŝajne estas 15–20 milionoj. Jen estas taksoj pri la kvanto da homoj murditaj en la koncentrejoj:

La plejmulto de la viktimoj de la Holokaŭsto mortis pro malsatego aŭ manko de energio, ĉar en la koncentrejoj la kaptitoj estis devigataj laboregi en teruraj kondiĉoj. Multaj homoj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj, kiuj ne povis labori, estis mortigitaj rekte per venenaj gasoj.

La judojRedakti

La juda popolo estis verŝajne la plej granda suferanto en la holokaŭsto, ĉar mortis pli-malpli 6 milionoj da ili el tuta populacio de nur 11–12 milionoj en la tuta Eŭropo. Ilia amas-murdo estis origine kaŭzita ankaŭ de jarcentoj de antisemitismo tra la tuta Eŭropo, kaj en kelkaj orienteŭropaj landoj la naziistoj trovis lokanojn, kiuj pretis kunlabori en la ĉasado de judoj (dum aliaj lokanoj kelkfoje helpis ilin kaŝi). Nuntempe restas tre malmulte da judoj en Orienta Eŭropo, ĉar tiuj, kiuj sukcesis eskapi aŭ travivi Holokaŭston, kutime ne revenis al siaj landoj post la milito. Kelkaj el la judoj fuĝis al Palestino dum aŭ post la milito kaj kontribuis al la kreado de la juda ŝtato de Israelo.

Post la HolokaŭstoRedakti

La holokaŭsto estas konsiderata nuntempe unu el la plej teruraj okazoj de intenca genocido en la historio de la homaro, kaj ĝi multe ŝokis la konscion ne nur de la eŭropanoj, kiel najbaroj de la afero, sed de la tuta mondo.

Nuntempe ekzistas ankoraŭ kelkaj historiistoj, ekzemple la brita David Irving, kiuj provas nei la okazon de la naziisma genocido, sed ĉi tiuj tiel nomataj negaciistoj neniam povis kaŝi la historiajn faktojn. Tio, kio movas ĉi tiujn historiistojn, estas ofte antisemitismo aŭ simpatio por naziismo.

Ekzistas multaj libroj verkitaj de travivintoj de la Holokaŭsto, inkluzive de la verkaĵoj de la italo Primo Levi.

La hebrea esprimo por ĉi tiu genocido estas Ŝoaho (שואה). Ĝia biblia signifo estas proksimume "katastrofo" aŭ ‹detruo›.

Sub la influo de la angla, multaj lingvoj alprenis la nomon holokaŭsto, devenan el la helena lingvo; ĝi signifas ‹tuta elbruligo› (ὅλος ‹tuta›, καυστός ‹bruligita›) aŭ eĉ ‹brulofero› (greka verbo: ὁλοκαυτεῖν). En kelkaj lingvoj la parencaj vortoj ŝajnas eŭfemismaj, sed multlingve ĝi fariĝis senpera referenco al la naziisma amasbuĉado kaj do perdis ĉian eŭfemisman ŝajnon – la antaŭa signifo eĉ perdiĝis.

En Nazia Germanio kaj AŭstrioRedakti

Diktatoreco kaj subpremado (1933–1939)Redakti

 
Naziisma bojkoto de judaj negocoj: SA trupoj instigas al boikoto ekster Israela superbazaro, Berlino, 1a de aprilo 1933. La signaloj diras: "Germanoj! Defendu vi mem! Ne aĉetu el judoj."[2]

Pro la nomumo de en januaro 1933 de Adolf Hitler kiel Kanzeliero de Germanio kaj pro la enpovigo de Naziismo, la germanaj estroj proklamis la renaskon de la Volksgemeinschaft ("popolkomunumo").[3] Naziisma politiko dividis la loĝantaron en du grupoj: nome Volksgenossen ("naciaj kamaradoj") kiuj apartenis al la Volksgemeinschaft, kaj la Gemeinschaftsfremde ("alikomunumanoj") kiuj ne. Malamikoj estis dividitaj en tri grupoj: la "rasaj" aŭ "sangaj" malamikoj, keil judoj aŭ romaoj; politikaj opoziciantoj de Naziismo, kiel marksistoj, liberaloj, kristanoj kaj la "reakciuloj" viditaj kiel kapricaj "naciaj kamaradoj"; kaj moralaj opoziciantoj, kiel samseksemuloj, pigruloj kaj krimuloj. Tiuj lastaj du grupoj estis senditaj al koncentrejoj por "re-edukado", kun la celo de finfina absorbado en la Volksgemeinschaft. "Rasaj" malamikoj neniam apartenus al la Volksgemeinschaft; ili devus esti forigitaj el la socio.[4]

Antaŭ kaj post la germanaj federaciaj parlamentaj balotoj de marto 1933, la Naziistoj intensigis sian kampanjon de perforto kontraŭ la opoziciantoj,[5] kaj starigis koncentrejojn por eksterjuraj punado kaj enprizonado.[6] Unu el la unuaj, tiu de Dachau, malfermiĝis la 22an de marto 1933.[7] Dekomence la koncentrejo enhavis ĉefe komunistojn kaj socialdemokratojn.[8] Aliaj fruaj prizonoj estis plifirmigitaj meze de 1934 en intenc-konstruitaj koncentrejoj ekster la urboj, regataj ekskluzive de SS.[9] La koncentrejoj utilis kiel terurigilo por germanoj kiuj ne subtenis la naziisman reĝimon.[10]

Laŭlonge de la 1930-aj jaroj, la juraj, ekonomiaj kaj sociaj rajtoj de judoj estis rapide malpliigitaj.[11] La 1an de aprilo 1933, okazis Naziisma bojkoto de judaj negocoj.[12] En la 7a de aprilo 1933, oni aprobis la leĝon por la restaŭrado de la profesia civilservo, kiu ekskludis judojn kaj aliajn "ne-Arjanojn" el la civila servo.[13] Judoj estis apartigitaj el la praktiko de juraj profesioj, el la eldonado aŭ posedo de gazetoj, el aliĝo al la Asocio de Ĵurnalistoj, aŭ el posedo de farmoj.[14] En Silezio, en marto 1933, grupo de homoj eniris en la tribunalo kaj batis judajn advokatojn; Friedländer verkis, ke en Dresdeno, judaj advokatoj kaj juĝistoj estis fortrenitaj el la juĝejoj dum la juĝoj.[15] Judaj studentoj estis limigitaj per kvotoj el partopreno en lernejoj kaj universitatoj.[13] Judaj negocoj estis celitaj por fermo aŭ "arjanigo", nome deviga vendo al germanoj; el proksimume 50,000 jud-posedataj negocoj en Germanio en 1933, ĉirkaŭ 7,000 estis ankoraŭ jud-posedataj en aprilo 1939. Verkoj de judaj komponistoj,[16] aŭtoroj kaj artistoj estis ekskluditaj el publikaĵoj, ludadoj kaj ekspozicioj.[17] Judaj doktoroj estis demiziitaj aŭ devigitaj rezigni. La Deutsches Ärzteblatt (medicina gazeto) informis la 6an de aprilo 1933: "Germanoj estas traktotaj nur de germanoj."[18]

Steriliga Leĝo Aktion T4 (Aranĝo T4)Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aranĝo T4.
 
La afiŝo (ĉirkaŭ 1937) diras: "60,000 RM estas tio kion tiu persono kun hereda malsano kostas al la komunumo en sia vivodaŭro. Civitano, tio estas ankaŭ via mono. Legu Neues Volk, la ĉiumonata gazeto de la Oficejo de Rasa Politiko de la Naziisma Partio."[19]

La ekonomia premo de la Granda Depresio kondukis protestantajn "bonfarajn" organizojn kaj kelkajn membrojn de la germana kuracistaro defendi devigan steriligon de "nekuraceble" mensaj kaj fizikaj handikapuloj,[20] nome personoj kiujn la Naziistoj nomis Lebensunwertes Leben (nevivenda vivo).[21] La 14an de julio 1933, estis aprobita la Leĝo por Evito de Heredmalsana Idaro (Gesetz zur Verhütung erbkranken Nachwuchses), nome steriliga leĝo.[22][23] The New York Times informis la 21an de decembro tiun jaron: "400,000 germanoj steriligotaj".[24] Okazis 84,525 aplikojn fare de doktoroj en la unua jaro. La tribunaloj atingis decidon en 64,499 el tiuj kazoj; 56,244 estis favore al steriligo.[25] Ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de nevolontaj steriligoj dum la tuto de la Tria Regno gamis el 300,000 ĝis 400,000.[26]

Oktobre 1939 Hitler subskribis "eŭtanazion dekreton" reen-datita al la 1a de septembro 1939 kiu rajtigis Reichsleiter Philipp Bouhler, nome estro de la Hitlera Kanzelierservo, kaj Karl Brandt, nome persona kuracisto de Hitler, plenumi programon de nevolonta eŭtanazio. Post la milito tiu programo estis konata kiel Aranĝo T4 (Aktion T4),[27] nomita laŭ la stratadreso Tiergartenstraße 4, nome adreso de la vilao en la Berlina kvartalo Tiergarten, kie variaj organizoj koncernataj havis sidejojn.[28] T4 celis ĉefe plenkreskulojn, sed ankaŭ eŭtanazio de infanoj estis plenumita.[29] Inter 1939 kaj 1941, 80,000 ĝis 100,000 mensmalsanaj plenkreskuloj en institucioj estis mortigitaj, same kiel 5000 infanoj kaj 1000 judoj, ankaŭ en institucioj. Estis ankaŭ intencitaj mortigejoj, en kiuj la mortoj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 20,000, laŭ Georg Renno, deputita direktoro de la kastelo Hartheim, unu el la eŭtanaziejoj, aŭ 400,000, laŭ Frank Zeireis, komandanto de la koncentrejo Mauthausen.[30] Ĝenerale, la nombro de mensaj kaj fizikaj handikapuloj murditaj estis ĉirkaŭ 150,000.[31]

Kvankam ne rekte ordonitaj partopreni, psikiatroj kaj multaj psikiatraj institucioj estis inkluditaj en la planado kaj plenumado de Aktion T4.[32] En aŭgusto 1941, post protestoj el la germanaj katolika kaj protestantaj eklezioj, Hitler teorie nuligis la programon T4,[33] kvankam la handikapuloj plue estis mortigitaj ĝis la fino de la milito.[31] La medicina komunumo regule ricevis korpojn por esplorado; por ekzemplo, la Universitato de Tubingeno ricevis 1077 korpojn el ekzekutoj inter 1933 kaj 1945. La germana neŭrosciencisto Julius Hallervorden ricevis 697 cerbojn el unu hospitalo inter 1940 kaj 1944: "Mi akceptis tiujn cerbojn kompreneble. De kie kaj kiel ili venis al mi ne gravis al mi."[34]

Nurenbergaj leĝoj, Juda elmigradoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nurenbergaj leĝoj.
 
Ĉeĥoslovakiaj judoj en la Flughaveno Croydon, Anglio, la 31an de marto 1939, antaŭ forportado.[35]

La 15a de septembro 1935, la germana parlamento Reichstag aprobis la Leĝon de la Regna Civitaneco kaj la Leĝon por la Protekto de la Germana Sango kaj la Germana Honoro, konataj kiel la Nurenbergaj leĝoj. La unua establis, ke nur tiuj de "Germana aŭ parenca sango" povus esti civitanoj. Iu kun tri aŭ pliaj judaj geavoj estis klasita kiel judo.[36] La dua leĝo diris: "Geedziĝoj inter judoj kaj subuloj de la ŝtato de Germanio aŭ de rilata sango estas malpermesitaj." Ankaŭ la seksaj rilatoj inter ili estis krimigitaj; judoj ne rajtis dungi germanajn virinojn sub la aĝo de 45 en siaj hejmoj.[37][36] La leĝoj koncernis judojn sed same estis aplikitaj al ciganoj kaj nigraj germanoj. Kvankam ankaŭ aliaj eŭropaj landoj —Bulgario, Kroatio, Hungario, Italio, Rumanio, Slovakio kaj Francio de Vichy— aprobis similan leĝaron,[36] Gerlach notis, ke "Nazia Germanio adoptis pliajn landnivelajn kontraŭ-judajn leĝojn kaj regulojn (ĉirkaŭ 1500) ol ajna alia ŝtato."[38]

Fine de 1934, 50,000 germanaj judoj estis lasintaj Germanion,[39] kaj fine de 1938, proksimume duono de la germana juda loĝantaro estis foririnta,[40] inter kiuj la dirigento Bruno Walter, kiu foriris post oni diris al li, ke la koncertejo de la Berliner Philharmoniker estos bruligita se li dirigentos koncerton tie.[41] Albert Einstein, kiu estis en Usono kiam Hitler enpoviĝis, neniam revenis en Germanion; lia ŝtataneco estis nuligita kaj li estis elpelita el la Kaiser Wilhelm Societo kaj el la Prusa Akademio de Sciencoj.[42] Aliaj judaj sciencistoj, kiel Gustav Hertz, perdis siajn instruistajn postenojn kaj forlasis la landon.[43]

AnschlussRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Anschluss.
 
Marto aŭ aprilo 1938: Judoj estis devigitaj forlavi la pavimon en Vieno.

La 12an de marto 1938, Germanio aneksigis Aŭstrion. Aŭstraj Naziistoj elrompis en vendejoj de judoj, ŝtelis el hejmoj kaj negocoj de judoj, kaj devigis judojn plenumi humiligajn agadojn kiel forlavi la stratojn aŭ purigi necesejojn.[44] Judaj negocoj estis "Arjanigitaj", kaj la leĝaj limigoj al judoj en Germanio estis trudaplikitaj ankaŭ en Aŭstrio.[45] En aŭgusto tiun jaron, Adolf Eichmann estis estrigita en la Centra Agentejo por la Juda Elmigrado en Vieno (Zentralstelle für jüdische Auswanderung in Wien) kiu klopodis ĉefe trudkapti la riĉojn de migrodezirantaj judoj. Ĉirkaŭ 100,000 aŭstriaj jufoj estis lasintaj la landon maje 1939, kiel Sigmund Freud kaj lia familio, kiuj translokiĝis al Londono, nur post esti senigita de mono kaj havaĵoj.[46] Multaj judoj perdis la intelektajn rezultojn de sia laboro kaj ankaŭ multaj suferis malfacilaĵojn en la landoj kien ili alvenis. En Francio okazis la Konferenco de Évian en julio 1938 fare de reprezentantoj de 32 landoj, kiel klopodo helpi la pliiĝantajn rifuĝintojn el Germanio kaj Aŭstrio, sed krom establi la tre senefikan Interregistaran Komitaton por Rifuĝintoj, malmulte estis plenumita kaj plej landoj partoprenintaj ne pliigis la nombron de rifuĝintoj kiujn ili estis akceptintaj.[47]

KristallnachtRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kristallnacht.
 
Potsdamer Straße 26, Berlino, la tagon post la Kristallnacht, Novembre 1938.

La 7an de novembro 1938, Herschel Grynszpan, pola judo, pafis al la germana diplomato Ernst vom Rath en la germana ambasadejo en Parizo, reprezalie pro la forpelo de siaj gepatroj kaj fratoj el Germanio.[48] Francio estis planinta procesi Grynszpan pro murdo, sed la germana invado en 1940 interrompis la proceson. Grynszpan estis kaptita de la germanoj, portita al Germanio kaj ekde tiam oni sciis nenion pri li.[49] Kiam vom Rath mortis la 9an de novembro, la germana registaro uzis lian morton kiel preteksto instigi pogromon kontraŭ judoj. La registaro plendis, ke ĝi estis spontanea, sed fakte ĝi estis ordonita kaj planita de Adolf Hitler kaj Joseph Goebbels, kvankam sen klara celo, laŭ David Cesarani. La rezulto, li verkis, estis "murdo, perforto, rabado, detruo de posedaĵoj kaj teroro je senprecedenca skalo".[50]

Konata kiel Kristallnacht (aŭ "Nokto de Rompitaj Vitroj"), la atakoj de la 9a–10a de novembro 1938 estis parte plenumitaj de la SS kaj la SA,[51] sed ankaŭ germanaj normaluloj aliĝis al tio; en kelkaj areoj, la perforto eĉ komenciĝis antaŭ la alveno de SS aŭ SA.[52] Ĉirkaŭ 7500 vendejoj de judoj (el 9000) estis forrabitaj kaj atakitaj, kaj ĉirkaŭ 1000 sinagogoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj. Grupoj de judoj estis devigitaj de la homamaso ariĝi por rigardi la brulon de iliaj sinagogoj; en Bensheim ili estis devigitaj danci ĉirkaŭ ĝi, kaj en Laupheim surgenuiĝi antaŭ ĝi.[53] Almenaŭ 90 judoj mortis. La damaĝo estis ĉirkaŭkalkulita je 39 milionoj da Reichsmark.[54] Cesarani verkis, ke "la etendo de la detruego ŝokis la loĝantaron kaj plifortigis la reĝimon."[55] Ĝi ŝokis ankaŭ la ceteron de la mondo. The Times de Londono skribis la 11an de novembro 1938: "Neniu eksterlanda propagandisto pretis makuli Germanion antaŭ la mondo povu superi la rakonton de la brulado kaj batado, de nigragvardiaj atakoj kontraŭ sendefendaj kaj senkulpaj personoj, kio sengraciigis tiun landon hieraŭ. Ĉu la germanaj aŭtoritatoj estis partio de tiu eksplodo aŭ ties povoj super publika ordo kaj huligana minoritato ne estas tio kion ili fiere fanfaronas."[56]

Inter 9a kaj 16a de novembro, 30,000 judoj estis senditaj al la koncentrejoj de Buchenwald, Dachau, kaj Sachsenhausen.[57] Kelkaj estis liberigitaj post semajnoj; komence de 1939, 2000 restis en la koncentrejoj.[58] La germana judaro estis konsiderita kolektive respondeca por la redono de la damaĝo; ili ankaŭ devis pagi "elaĉetan imposton" de ĉirkaŭ mil milionoj da "Reichmark". Asekuraj pagoj por la damaĝo al iliaj posedaĵoj estis konfiskitaj de la registaro. Dekreto de la 12a de novembro 1938 malpermesis ke judoj restu el ceteraj okupoj.[59] Kristallnacht markis la finon de ajna speco de juda publika aktiveco kaj kulturo, kaj la judoj faris ĉiujn eblajn baraktojn por foriri el la lando.[60]

ResetladoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Haavara Interkonsento.

Antaŭ la Dua Mondmilito, Germanio konsideris amasdeportadon el Eŭropo de la germana, kaj poste de la eŭropa, judaro.[61] Inter la areoj konsiderataj kiel ebla resetlejo estis Brita Palestino kaj, post la komenco de la milito, Franca Madagaskaro,[62] Siberio, kaj du rezervejoj en Pollando.[63] [64] Palestino estis la nura loko al kiu la germana resetloplano produktis rezultojn, pere de la Haavara Interkonsento fare inter la Cionisma Federacio de Germanio kaj la germana registaro. Inter novembro 1933 kaj decembro 1939, la Interkonsento rzsultis en la elmigrado de ĉirkaŭ 53,000 germanaj judoj, kiuj ricevis permeson transigi 100 milionojn da RM el siaj havaĵoj al Palestino aĉetante germanajn varojn, kontraŭ la jud-organizita kontraŭ-Naziisma bojkoto de 1933.[65]

En diversaj landojRedakti

El PollandoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Invado en Pollando kaj Pogromoj de judoj en Lvovo.
 
Virino persekutata de junuloj armitaj per bastonoj dum la Pogromoj de judoj en Lvovo, julio 1941, tiam Okupaciita Pollando, nune Ukrainio.

Kiam Germanio invadis Pollandon la 1an de septembro 1939, okazigante militdeklaron fare de Francio kaj Britio, ĝi akiris kontrolon de aldonaj du milionoj da judoj, poste limigitaj al ĉirkaŭ 1.7 – 1.8 milionoj en la Germania pola zono kiam Sovetunio invadis Pollandon el oriento la 17an de septembro.[66] La Germana armeo, nome la Wehrmacht, estis akompanita de sep SS Einsatzgruppen ("specialtaskaj fortoj") kaj "Einsatzkommando", nombre totale 3,000 homoj, kies rolo estis trakti kun "ĉiuj kontraŭ-germanaj elementoj en malamika lando malantaŭ la batalantaj trupoj". Plej el la komandanoj de la "Einsatzgruppen" estis profesiuloj; 15 el la 25 estroj estis doktoriĝintaj. Je la 29a de aŭgusto, du tagojn antaŭ la invado, ili jam estis havintaj liston de 30 000 personojn sendotajn al koncentrejoj. Dum la unua semajno de la invado, 200 personoj estis ekzekutitaj ĉiutage.[67]

La germanoj eksendis judojn el la teritorioj kiujn ili estis ĵus aneksintaj (Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj okcidenta Polando) al la centraj areoj de Pollando, kion ili nomis la Ĝenerala Gubernio.[68] Por faciligi la kontrolon kaj deporti ilin, la judoj estis dekomence koncentritaj en getoj en la plej gravaj urboj.[69] La germanoj planis krei Judan Rezervejon en sudorienta Pollando ĉirkaŭ la transira koncentrejo de Nisko, sed la "Niskoplano" malsukcesis, parte pro la opozicio fare de Hans Frank, nome nova Ĝeneral-Guberniestro de la Ĝenerala Gubernio.[70] Meze de oktobro 1940 la ideo estis reprenita, tiam por Lublin. Resetlado pluis ĝis januaro 1941 sub regado de la SS oficiro Odilo Globocnik, sed pluaj planoj por la Lublina Rezervejo malsukcesis pro logistikaj kaj politikaj tialoj.[71]

Estis kontraŭ-judaj pogromoj en Pollando jam antaŭ la milito, inklude ĉirkaŭ 100 urbojn inter 1935 kaj 1937,[72] kaj denove n 1938.[73] En junio kaj julio 1941, dum la Pogromoj de judoj en Lvovo en la tiame pola urbo Lwów (nune Lviv, Ukrajnio), ĉirkaŭ 6000 polaj judoj estis murditaj surstrate fare de la Ukrainia Popolmilico kaj de lokanoj.[74] En Lvov (Lemberg), oni uzis pretekston ke la soveta NKVD estis antaŭe mortiginta ĉirkaŭ 3500 prizonulojn kaj estis subpreminta klopodon de ukraina ribelo fare de la OUN, por komenci pogromojn profite de la okupado de la urbo fare de germanaj trupoj akompantaj de ukrainaj naciistoj. Tiuj pogromoj okazigis la morton de almenaŭ 4000 personoj, ĉefe judoj kiel supozitaj aliancanoj de sovetoj, fare de lokanoj, dum germanoj observis sen interveni. Poste la Einsatzgruppe C ekkontrolis la organizadon de la amasmurdado: tiuj murdis 2500 ĝis 3500 judojn. Fine de julio, ukrainaj grupoj denove fifaris pluan pogromon subtenatan el la Germana Specialtaska Komando. Dum tiuj 'Petljura Tagoj' pli ol 2000 judoj estis murditaj en Lviv.[75] Aliaj 2500–3500 judoj mortis en amaspafado fare de Einsatzgruppe C.[75] Dum la Jedwabne pogromo la 10an de julio 1941, grupo de poloj en Jedwabne mortigis la urban judan komunumon, multaj el kiuj estis vive bruligitaj en grenstokejo.[76] La atako eble estis planita de la Germana Sekurecpolico.[77] Longa debato pri la Jedwabne pogromo estis akrigita en 2001 per la publikigo de verko de la historiisto Jan T. Gross nome Neighbors: The Destruction of the Jewish Community in Jedwabne, Poland, anglalingva traduko de la pola originala versio Sąsiedzi: Historia zagłady żydowskiego miasteczka.[78]

Getoj, judaj konsilantarojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ribelo en varsovia geto.
Kelkaj gravaj getoj: Bjalistoko, Krakovo, Varsovio
 
Muro de la Varsovia geto dividanta la Placon de la Fera Pordego, 24a de majo 1941; la Palaco Lubomirski (maldekstre) restis ekster la geto.

Germanoj establis getojn en Pollando, en la aneksigitaj teritorioj kaj en la zono de la Ĝenerala Gubernio, por enfermi la judojn.[68] Tiuj estis apartigitaj for el la ekstera mondo en diferencaj momentoj kaj pro diferencaj tialoj.[79] Komence de 1941, la Varsovia geto enhavis 445 000 personojn, el kiuj 130 000 el aliloke,[80] dum la dua plej granda, nome la Lodza geto, enhavis 160 000.[81] Kvankam la Varsovia geto enhavis 30 procenton de la totala loĝantaro de la urbo, ĝi okupis nur 2.5 procenton de ties areo, averaĝe ĉirkaŭ po naŭ personoj por ĉambro.[82] La amasa troloĝigo, malbonaj higienaj instalaĵoj kaj manko de manĝo mortigis milojn. Ĉirkaŭ 43 000 loĝantoj mortis en 1941.[83]

Laŭ letero datita el la 21a de septembro 1939 el SS-Obergruppenführer Reinhard Heydrich, estro de la Reichssicherheitshauptamt (RSHA aŭ Regna Sekurec-oficejo), al la Einsatzgruppen, ĉiu geto devis esti regata de Judenrat, oŭ "Juda Konsilantaro de Maljunuloj", konsistanta el 24 virjudoj kun loka influo.[84] Judenräte estis responsaj pri la ĉiutagaj getaj operacioj, kiel la distribuado de manĝaĵoj, de akvo, de hejtiloj, de sansistemo kaj de protekto. La germanoj postulis el ili ankaŭ konfiski posedaĵojn, organizi trudlaboron, kaj, finfine, faciligi deportadojn al ekstermejoj.[85] La baza strategio de la judaj konsilantaroj konsistis en la klopodo minimumigi la perdojn kunlaborante kun la germanoj, subaĉetante oficirojn, kaj peticiante pli bonajn vivkondiĉojn.[86]

El Francio kaj beneluksaj landojRedakti

 
Judaj virinoj vestantaj la flavan markilon en la okupaciita Parizo, junio 1942.

En majo 1940, Germanio invadis Nederlandon, Luksemburgion, Belgion, kaj finfine Francion. Post la kapitulaco de Belgio, la lando estis regata de germana militguberniestro, Alexander von Falkenhausen, kiu aprobis kontraŭ-judajn politikojn kontraŭ 90 000 judoj, multaj el ili rifuĝintoj el Germanio aŭ Orienta Eŭropo.[87]

Francio havis proksimume 300 000 judojn, dividitajn inter la Germani-okupaciita nordo kaj la neokupaciiitaj kunlaborismaj sudaj areoj de la Viŝia Francio (nomita tiel laŭ la urbo Vichy). La okupaciitaj regionoj estis sub la kontrolo de militista guberniestro, kaj tiel, kontraŭ-judaj politikoj ne estis aplikitaj tiom rapide kiom estis en la areoj kontrolitaj de Viŝia Francio.[88] En julio 1940, la judoj en partoj de Alzaco-Loreno kiuj estis aneksitaj al Germanio estis elpelitaj al Viŝia Francio.[89] La registaro de Viŝia Francio plenumis kontraŭ-judaj politikoj en Franca Alĝerio kaj la du francaj protektoratoj de Tunizio kaj Maroko.[90] Tunizio havis 85 000 judojn kiam la germanoj kaj italoj alvenis en novembro 1942; ĉirkaŭkalkulitaj 5000 judoj suferis devigan laboron.[91]

La falo de Francio kondukis al la Madagaskara Plano en la somero de 1940, kiam Franca Madagaskaro en Sudorienta Afriko iĝis centro de diskutoj pri la deportado de ĉiuj eŭropaj judoj tien; oni supozis, ke la akraj vivkondiĉoj estus akcelintaj la mortojn.[92] Kelkaj polaj, francaj kaj britaj estroj estis studante la ideon en la 1930-aj jaroj, same kiel germanaj estroj el 1938.[93] La oficejo de Adolf Eichmann ricevis ordonon esplori tiun eblon, sed ne estas pruvo de fakta planado ĝis post la malvenko de Francio en junio 1940.[94] La malkapablo de Germanio venki super Britio, kio estis evidenta al la germanoj ĉirkaŭ septembro 1940, evitis movadon de judoj transmaren,[95] kaj la germana Ministerio de Eksteraj Aferoj forlasis la planon en februaro 1942.[96]

El HungarioRedakti

 
La hungaro Ferenc Szálasi akcelis la formorton de miloj da hungaraj judoj.

La unuaj deportadoj de hungaraj judoj okazis en 1941 laŭ freŝa leĝo, post ekatako kontraŭ Sovetunio. Tiam la registaro transportis la judojn – kiuj ne havis ŝtatanecon – al okupaciitaj teritorioj de Sovetunio. Tie la nazioj faris trudlaborojn en la fronto.

La amasa deportado de la hungaraj judoj komenciĝis printempe, frusomere de 1944, post okupo de Hungario (19-a de marto) fare de Germanio. Inter la 15-a de majo kaj 9-a de julio, la nazioj deportis – kun fervora helpo de la hungaraj oficistoj – ĉ. 437.000 judojn al Aŭŝvico. La deportadon ĉesigis la guberniestro de Hungario, Miklós Horthy je forta premo, minaco de la eksterlando. En tiu deportado suferis unuavice la provincaj judoj, la ĉefurbaj judoj plie saviĝis. La unuaj vagonoj forlasis Hungarion la 28-an de aprilo, la amasa deportado okazis ekde la 15-a de majo.

Post la nazia puĉo de Ferenc Szálasi (15-a de oktobro 1944), denove komenciĝis la perforta persekuto de la judoj. La judoj devis eĉ laborservi dum la milito kaj dum la piedmarŝoj multaj mortis.

El NederlandoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de judoj en Nederlando.
 
Tiu statuo en Amsterdam rememoras Anne Frank, la juda taglibristino kiu kaŝiĝis kun sia familio dum la Dua Mondmilito (kaj kiu estas reprezentata de unu ŝtono en Westerbork).

En 1939, estis ĉirkaŭ 140,000 nederlandaj judoj loĝantaj en Nederlando, inter kiuj ĉirkaŭ 25,000 germanaj judaj rifuĝintoj kiuj abandonis Germanion en la 1930-aj jaroj (aliaj fontoj postulas, ke ĉirkaŭ 34,000 judaj rifuĝintoj eniris en Nederlando inter 1933 kaj 1940, ĉefe el Germanio kaj Aŭstrio).[97] La Nazia okupforto metis la nombron de (rase) nederlandaj judoj en 1941 en ĉirkaŭ 154,000. En la Nazia censo, ĉirkaŭ 121,000 personoj deklaris, ke ili estas membroj de (Aŝkenaza) nederland-israela komunumo; 4,300 personoj deklaris ke ili estas membroj de (Sefarda) portugal-israela komunumo. Ĉirkaŭ 19,000 personoj informis ke ili havas du judajn geavojn (kvankam ĝenerale oni supozas, ke proporcio de tiu nombro havas fakte tri judajn geavojn, sed malakceptis aserti tiun nombron pro timo ke ili estus viditaj kiel judoj anstataŭ kiel duonjudoj fare de la Naziaj aŭtoritatoj).

En 1945, nur ĉirkaŭ 35,000 el ili estis ankoraŭ vivantaj. La preciza nombro de "tute judoj" kiuj survivis al la Holokaŭsto estas ĉirkaŭkalkulita en 34,379 (el kiuj 8,500 estis parto de interrasa geedzeco kaj tiele evitis deportadon kaj eblan morton en la naziaj koncentrejoj); la nombro de "duonjudoj" kiuj estis en Nederlando fine de la Dua Mondmilito en 1945 estis ĉirkaŭkalkulita en 14,545, la nombro de "kvaronjudoj" 5,990.[98] Ĉirkaŭ 75% el la judnederlanda loĝantaro mortiĝis, malkutima alta procento kompare al aliaj okupaciitaj landoj en okcidenta Eŭropo.[99]

Ankaŭ ne-nederlandaj judoj estis senditaj al Westerbork. Aldone, ĉirkaŭ 15,000 judoj estis senditaj al laborejoj. Deportadoj de judoj el Nederlando al Pollando kaj Germanio ekis la 15an de junio 1942 kaj finis la 13an de septembro 1944. Finfine ĉirkaŭ 101,000 judoj estis deportitaj en 98 transportoj el Westerbork al la koncentrejoj en: Auschwitz (57,800; 65 transportoj), Sobibor (34,313; 19 transportoj), Bergen-Belsen (3,724; 8 transportoj) kaj Theresienstadt (4,466; 6 transportoj), laŭ kio plej el ili estis murditaj. Aliaj 6,000 judoj estis deportitaj el aliaj lokoj (kiel Vught) en Nederlando al la koncentrejoj en: Germanio, Pollando kaj Aŭstrio (kiel Mauthausen). Nur 5,200 survivis. La nederlanda rezistado kaŝis ĉirkaŭ 25,000–30,000 judojn; finfine, ĉirkaŭkalkule 16,500 judoj sukcesis survivi la militon kaŝinte. Ĉirkaŭ 7,000 al 8,000 survivis fuĝinte al landoj kiaj Hispanio, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Svisio, aŭ geedzinte al ne-judoj (kio savis ilin el la deportado kaj ebla morto). Samtempe, estis substanca kunlaborado kun la Nazioj fare de membroj de la nederlanda loĝantaro, kiel la Amsterdam-urba administracio, la nederlanda municipa polico, kaj la nederlandaj fervojistoj, kiuj helpis transporti kaj deporti judojn.

Deportado el la ceteraj landojRedakti

Resume en ĉiuj landoj okazis deportadoj, kie Germanio havis potencon aŭ grandan influon. La unusola escepto estis en Bulgario, kie oni kuraĝe respondis neon al la germana ideo. En Kroatio kaj en Slovakio en 1942 oni finfaris la deportadojn. En la satelitaj landoj sen "helpemo" de la lokaj instancoj kaj personoj la deportadoj nur parte estus faritaj.

Koncentrejoj kaj ekstermejojRedakti

 
Usonaj soldatoj rigardas amason de kadavroj ĵus trovitaj en la ĵus liberigita koncentrejo Buchenwald en Aprilo 1945.

La diversaj kontraŭjudaj fiagadoj dum la 1930-aj jaroj kondukis al la starigo de koncentrejoj en Nazia Germaio kaj la okupaciitaj landoj dum la Dua Mondmilito, kie oni arigis judojn por disponigi amase el la tuta loĝantaro, forrabi iliajn havaĵojn, ekspluati ilian laborforton, humiligi ilin kiel popolo kaj finfine formortigi ilin. Tio estis procezo de diversa evoluo, rezultoj kaj interveno de multaj militistaj, civilaj, sansistemaj, germanaj kaj surlokaj, eĉ judaj, agantoj. Ĉiuokaze la lasta celo estas forigi el la tuta Eŭropo la judajn loĝantarojn, akuzitajn senbaze de ĉiuj tiamaj malbonoj kaj historie kongrue kun antisemitismaj sintenoj jarmilaj.

La nocio de fina solvo en la nuna senco aperis unuafoje ĉe Hermann Göring, en letero al Reinhard Heydrich, la 31-an de julio 1941. Post atako de Germanio al Pollando la 1-an de septembro 1939 (Fall Weiss), kaj poste la 22-an de junio 1941 al Sovetunio (Operaco Barbaroso) sub la germana okupado ektroviĝis multe da personoj juddevenaj. Decidojn pri la teknikaj detaloj estis priparolitaj dum la Wannsee-konferenco, la 20-an de januaro 1942. Kunvenis en tiu konferenco 15 altrangaj funkciuloj de Nazia Germanio en vilao borde de la lago Großer Wannsee en la sudokcidento de Berlino, por detale organizi la Holokaŭston, do la amasmurdon de la eŭropaj judoj kaj certigi pri tio la kunlaboron de ĉiuj naziaj instancoj. Gvidanto de la konferenco estis la Schutzstaffel-"ĉefgrupgvidanto" Reinhard Heydrich.

La finan solvon oni realigis antaŭ ĉio pere de speciale establitaj ekstermejoj, komencante de la masakro en Kamjanec-Podilskij, kie dum du tagoj aŭguste 1941 oni murdis 23 600 judojn. En la dua mondmilito germanaj nazioj kaj iliaj kunlaborantoj murdis 5-6 milionojn de eŭropaj judoj.

Precipa celo de la konferenco kontraŭe al vaste disvastiĝinta opinio ne estis decidi la Holokaŭston - tiu decido per la amasmurdoj de judoj en la nazie okupitaj ŝtatoj de orienta Eŭropo dum la jaro 1941 fakte jam ekzistis ekde pluraj monatoj - sed fundamente organizi kaj kunordigi la deportadon de la tuta juda loĝantaro de Eŭropo por amasmurdado al murdejoj en Orienta Eŭropo. La partoprenantoj decidis pri la temposkemo por la pluaj amasmortigadoj.

Rolo kaj pozicio de la katolika eklezioRedakti

 
Gvatoturo en Buchenwald, foto de 1983.

En septembro 1943, en la koncentrejo-gasejo de Dachau nombriĝis registrataj 2644 katolikaj sacerdotoj de 24 landoj (el tiuj 868 ne plu revenis). Entute oni kalkulis ke tie estis mortigitaj 2579 katolikaj pastroj, 109 evangeliaj pastoroj kaj 22 ortodoksaj popoj. Aliaj fontoj trovis, ke ĉe la ”blokoj” 26 kaj 28 estis ”gastigitaj” 2644 germanaj kaj 2044 polaj pastroj. (Laŭ historiaj esploroj de historiistino Evghenjia Tokareva).[1], kun speciala sektoro por pastroj

Dum la HolokaŭstoRedakti

La katolika eklezio plurfoje, eĉ publike, rifuzis kaj kondamnis naziismon. Menciinda estas la legado, samtempa el ĉiuj germanaj katolikaj preĝejaj pupitroj, de la encikliko Mit brennender Sorge[100] (esperante Kun brula zorgo) de Pio la 11-a de la 14-a de marto 1937. La epizodo okazis kelkajn tagojn post la publikigo de la encikliko kaj kaŭzis perfortan reagon de la nazia reĝimo kontraŭ la katolikaj institucioj. Intervenoj kaj kondamnoj estis lanĉitaj el diversaj episkoparoj.

Tuj post la tiel nomata kristala nokto la vatikana Ŝtatsekretario, kardinalo Pacelli, urĝis ĉe tutmondaj espiskoparoj, por ke la judoj trovu rifuĝon kaj protekton.[101]

La 31-an de marto 1939 kardinalo, episkopo de Munkeno, Michael von Faulhaber (kiu aparte kunlaboris kun la nazia reĝimo), kun aprobo de la Vatikano, sukcese pledis por ke la Brazila Prezidento rezervu tri mil anonimajn vizojn por «katolikoj nearjaj». La katolika asocio St. Raphael, sekreta mano de la episkoparo germana, antaŭ ol esti malkovrita kaj malfondita de la reĝimo, en 1941 ruze aranĝis elpatrujiĝon de plurmiloj da judoj (vidu Mikael Hesemann, Contro la Chiesa, Kontraŭ la eklezio).

En 1942 la papo energie protestis kontraŭ la registaro de Vichy pro «senhumanaj arestoj kaj deportadoj de judoj de la zonoj okupitaj». Pro tiu papa protesto Goebbels forkolume difinis la papon "protektanto de hebreoj".

La episkopo de Utrecht (Nederlando) reagis pro la aresto kaj deportado de judoj kvankam la certigo, fare de la germana armeo, ke ne estos trudizolitaj judoj kristaniĝintaj. Protesto kiu faligis sur katolikojn persekutitajn kun la mortigo ankaŭ de la filozofino Edith Stein kaj montris kiu estus la rezulto de protestoj kiuj ajn. Papo Pio la 12-a, antaŭ la kardinala kolegio, la 2-an de junio 1943, aludante al tiu fakto, kaj al aliaj similaj, komprenigis ke kiu ajn lia gesto ŝajnas provoki la plej malbonan.

La 16-an de oktobro 1943, dum la amasa arestado kaj deportado, al Germanio, de romaj judoj, diplomatoj protestis kaj en Berlino kaj ĉe la germana ambasadejo en Romo. Li ne sukcesis bloki la deportadon de 1035 judoj, sed sekrete dissendis inviton al la ekleziaj strukturoj por ke ili sekrete gastigu hebreojn. Multaj, postmilite, el tiuj hebreoj, kun sia rabeno de Romo Israel Zolli, volis publike danki la papon.

Estis en tiu okazo, somere de 1944, kiam la papo Pio la 12-a, kiel registrite en diversaj tiamaj dokumentoj, diris: «Laŭ jarcentoj la judaro estis maljuste traktika kaj malŝatita, tempo estas, ke hebreoj estu traktitaj kun justeco kaj humaneco… Jam Sankta Paŭlo diris ke la hebreoj estas niaj fratoj…».

Kelkaj katolikaj pastroj estas nun honoritaj per la mencio en Yad Vashem pro sia agado defendanta judojn. Por ĉiuj unu: plurfoje ili, subtenate de la Sankta seĝo, obtenis de sudamerikaj registaroj centojn kaj centojn da anonimajn vizojn, kiuj poste estis utiligitaj por fugigi judojn.

Historiistoj malkovris centojn da similaj sintenoj (oni vidu la draman vikarion[102] Rolf Hochhuth[103]).

Post la HolokaŭstoRedakti

Papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia vizito ĉe la Muro de lamentadoj diris: «…ni estas dolorplenaj, ho Dio, pro la konduto de tiuj, kiuj laŭire tra la historio suferigis tiujn ĉi filojn, kaj al vi pardonpetante, ni volas engaĝiĝi en vera frateco kun la popolo de la Interligo.».[104]

En novembro 2008 la denaska brita episkopo Richard Williamson, kiu en 1988 estis ekskomunikita pro internekleziaj malkonkordoj, diris al sveda televido: «Mi kredas, ke ne estis gaskameroj dum la Dua Mondmilito». Laŭ li pli ol «300.000 judoj pereis en Naziaj koncentrejoj, sed neniu el ili en gaskameroj».[105] La 21-an de januaro 2009 la papo Benedikto la 16-a nuligis la ekskomunikon de 67-jaraĝa Richard Williamson ankaŭ tri aliaj membroj de la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a.[106]

La vortoj fare de Richard Williamson kaj la decido de la papo kaŭzis tutmonde multajn protestojn. La papo tuj diris, ke li ne estis informita pri tiuj opinioj de Williamson.[107] Tamen la 27an de januaro Ĉefa Rabenaro de Israelo ŝiris la rilatojn kun Vatikano. La germana kancelierino Angela Merkel deklaras: «Laŭ mia opinio ĉi tiuj klarigoj ankoraŭ ne sufiĉas». Laŭ ŝi: «Ĉi tion oni ne lasu pasi sen sekvoj… Ĉi tio estas ne nur afero, laŭ mia opinio, por la Kristana, Katolika kaj Juda komunumoj en Germanio sed la Papo kaj la vatikana ŝtato devus nepre klarigi sendubasence, ke nei la Holokaŭston ne eblas».[105]

La 12an de februaro la papo Benedikto la 16-a elpaŝis antaŭ la membroj de la Konferenco de prezidantoj de la plej elstaraj usonaj hebreaj organizaĵoj en la vatikana Konsistoria Salono kaj diris: «Kiel faris Vojtyla, mi pardonpetas». Li ankaŭ memorigis la vortojn de Johano Paŭlo la 2-a kaj aldonis: «La malamo kaj malŝato manifestitaj en la ŝoaho estis krimoj kontraŭ Dio kaj kontraŭ la tuta homaro… Kompreneblas, ke kiun ajn provon nei aŭ minimumigi tiun teruran krimon oni ne toleru kaj ne akceptu… La ŝoaho estu admono kontraŭ forgeso kaj obskurigo…».[104]

Kelkaj tagoj post tio Avner Shalev, prezidanto de Yad Vashem, komentis: «Temas pri mesaĝo ege grava por la tuta mondo.»

Datoj de cigana holokaŭstoRedakti

  • 1926, Bavario: Leĝo kontraŭ «ciganoj, vagabondoj kaj laborevitantoj»
  • 1936: kolekto de ciganoj antaŭ la Berlina Olimpio al cigana kampadejo
  • ĝis 1941 forpelo poste neniigo
  • 1941: neniigo en Treblinka, Sovetunio
  • 1942: Lodz: neniigo en gasaj ŝarĝaŭtoj
  • 1942–44: neniigo en Aŭŝvico (23.000 ciganoj el 15 landoj)
  • 1944.08.02.: mortis 2.897 ciganoj en Aŭŝvico

Atestantoj de holokaŭstoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. G. Silfer + Universala Esperanto-Asocio (UEA), La dudeksepa de januaro: du publikaj deklaroj, Heroldo de Esperanto 2281 (2:2018), p. 2
  2. Boycotts. Educational Resources. Center for Holocaust and Genocide Studies, Universitato de Minesoto. Arkivita el la originalo je 11a de junio 2007.
  3. Fritzsche 2009, pp. 38–39.
  4. Noakes & Pridham 1983, p. 499.
  5. Wachsmann 2015, pp. 28–30.
  6. Wachsmann 2015, pp. 32–38.
  7. Marcuse 2001, p. 21.
  8. Longerich 2012, p. 155.
  9. Wachsmann 2015, pp. 84–86.
  10. Wachsmann 2015, p. 5.
  11. Friedländer 1997, p. 33.
  12. Friedländer 1997, pp. 19–20.
  13. 13,0 13,1 Burleigh & Wippermann 2003, p. 78.
  14. Friedländer 1997, pp. 32–33.
  15. Friedländer 1997, p. 29.
  16. Friedländer 1997, p. 134.
  17. Evans 2005, pp. 158–159, 169.
  18. Hanauske-Abel 1996, p. 1459.
  19. Poster promoting the Nazi monthly publication Neues Volk. Artifact Gallery. United States Holocaust Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 6a de oktobro 2017. Alirita 5a de oktobro 2017.
  20. Evans 2004, pp. 377–378.
  21. Lifton 2000, p. 21.
  22. Hanauske-Abel 1996, p. 1457.
  23. Proctor 1988, pp. 101–103.
  24. Tolischus, Otto D., "400,000 Germans to be sterilized", The New York Times, 21 December 1933. Kontrolita 3a de junio 2019.
  25. Hanauske-Abel 1996, p. 1458.
  26. Proctor 1988, pp. 106–108.
  27. Burleigh & Wippermann 2003, pp. 142–149.
  28. Kershaw 2000, pp. 252–261.
  29. Bloxham 2009, p. 171.
  30. Lifton 2000, p. 142.
  31. 31,0 31,1 Niewyk & Nicosia 2000, p. 48.
  32. Strous 2007.
  33. Lifton 2000, pp. 90–95.
  34. Hanauske-Abel 1996, pp. 1458–1459.
  35. London 2000, p. 161.
  36. 36,0 36,1 36,2 Nuremberg Race Laws. United States Holocaust Memorial Museum. Arkivita el la originalo je 10a de majo 2019.
  37. Arad, Gutman & Margaliot 2014, p. 78.
  38. Gerlach 2016, p. 41.
  39. Fischel 1998, p. 20.
  40. Gilbert 2001, p. 285.
  41. Friedländer 1997, p. 1.
  42. Friedländer 1997, p. 12.
  43. Evans 2005, p. 16.
  44. Cesarani 2016, pp. 147–150.
  45. Cesarani 2016, pp. 153–155.
  46. Evans 2005, pp. 659–661.
  47. Niewyk & Nicosia 2000, p. 200.
  48. Cesarani 2016, p. 181.
  49. Friedländer 1997, pp. 301–302.
  50. Cesarani 2016, p. 183; Evans 2005, paĝoj 581–582.
  51. Evans 2005, pp. 583–584.
  52. Bloxham 2009, p. 168.
  53. Cesarani 2016, pp. 184–185.
  54. Cesarani 2016, pp. 184, 187.
  55. Cesarani 2016, p. 183.
  56. "A Black Day for Germany", The Times, 11a de novembro 1938, paĝo 15.
  57. Evans 2005, p. 591.
  58. Cesarani 2016, p. 200.
  59. Evans 2005, pp. 595–596.
  60. Ben-Rafael, Glöckner & Sternberg 2011, pp. 25–26.
  61. Friedländer 1997, pp. 224–225.
  62. Friedländer 1997, pp. 62–63, 219, 283, 310.
  63. Cesarani 2016, p. 382; . From Persecution to Genocide. History: World Wars. BBC (17a de februaro 2011). Arkivita el la originalo je 22a de oktobro 2012. Alirita 25a de septembro 2012.
  64. Cesarani 2016, p. 414.
  65. Nicosia 2008, pp. 88–89.
  66. Browning 2004, p. 12; Crowe 2008, paĝoj 158–159.
  67. Browning 2004, pp. 16–17.
  68. 68,0 68,1 Black 2016, p. 29.
  69. Browning 2004, p. 111.
  70. Black 2016, p. 31.
  71. Cesarani 2016, pp. 261–263, 266.
  72. Pohl 2019, p. 32; vidu ankaŭ Gilbert 2004, paĝoj 20–21 kaj "Anti-Semitic rioting spreads in Poland", The New York Times, 16a de majo 1937, paĝo 30..
  73. Gilbert 2004, p. 22.
  74. Longerich 2010, p. 194; Himka 2011, paĝoj 235–236.
  75. 75,0 75,1 Longerich 2010, p. 194.
  76. Gross 2002, paĝoj 60–63; Musiał 2004, p. 325.
  77. Longerich 2010, p. 196.
  78. Polonsky & Michlic 2004, p. xiii; Longerich 2010, p. 196.
  79. Hilberg 2003, pp. 216–7.
  80. Browning 2004, p. 124.
  81. Yahil 1990, p. 165.
  82. Dwork & van Pelt 2003, p. 239.
  83. “Deportations to and from the Warsaw Ghetto”, Holocaust Encyclopedia.
  84. Trunk 1996, paĝoj 1–3; vidu ankaŭ Browning 2004, p. 26.
  85. Hilberg 1993, p. 106.
  86. Hilberg 1993, p. 170.
  87. McKale 2002, p. 164.
  88. McKale 2002, pp. 165–166.
  89. Zuccotti 1993, p. 52.
  90. Bauer 2001, pp. 256–257.
  91. Tunisia. Shoah Resource Center. Yad Vashem. Arkivita el la originalo je 25a de marto 2009. Alirita 20a de junio 2017.
  92. Longerich 2010, paĝoj 161–164; por mortakceloj, vidu ankaŭ Browning 2004, paĝoj 88–89.
  93. Browning 2004, pp. 81–82.
  94. Browning 2004, pp. 82–85.
  95. Browning 2004, p. 88.
  96. Longerich 2010, p. 164.
  97. Askhenazi Jews in Amsterdam. Edward van Voolen. Alirita la 21an de Julio 2007.
  98. DEMOS Marto 2001. Alirita la 18an de Julio 2007 (nederlande) Arkivita en la 10a de Junio 2007 ĉe Wayback Machine.
  99. JCH Blom (Julio 1989). “The Persecution of the Jews in the Netherlands: A Comparative Western European Perspective”, European History Quarterly 19 (3), p. 333–351. doi:10.1177/026569148901900302. . Por pli ĵusaj publikaĵoj, vidu: Pim Griffioen kaj Ron Zeller, "Comparison of the Persecution of the Jews in the Netherlands, France and Belgium, 1940-1945: Similarities, Differences, Causes", en: Peter Romijn et al., The Persecution of the Jews in the Netherlands, 1940–1945. New Perspectives. Amsterdam: Amsterdam University Press/Vossius Pers/NIOD, 2012, 55–91. Pim Griffioen and Ron Zeller, "Anti-Jewish Policy and Organization of the Deportations in France and the Netherlands, 1940–1944: A Comparative Study", Holocaust and Genocide Studies 20 (3), Vintro 2006, 437–473.
  100. LETTERA ENCICLICA MIT BRENNENDER SORGE DEL SOMMO PONTEFICE PIO XI
  101. Pio XII e gli ebrei (Pio la 12-a kaj la judoj)itale
  102. Il Vicario. Torna il teatro che accusa (La Vikario. Revenas la teatro, kiu akuzas)itale
  103. Biographie: Rolf Hochhuth
  104. 104,0 104,1 esperante Zecchin A. La papo pardonpetas // Monato. 2009. N 4. p. 13.
  105. 105,0 105,1 esperante Angela Merkel protestas al Vatikano pri Holokaŭsto
  106. esperante La Papo nuligas ekskomunikon de integrismaj episkopoj
  107. esperante Elsendo de Radio Vatikana (2009-01-25)

BibliografioRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Holocaust en la angla Vikipedio.