L. L. Zamenhof

iniciatinto de la planlingvo Esperanto
(Alidirektita el Ludviko Zamenhof)

L. L. Zamenhof (naskita kiel ruse Лейзеръ Заменговъ (Lejzer Zamengov)[1][2] kaj oficiale nomita ruse Лазарь Марковичъ Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamengof);[2][2][3][noto 1][4] esperante, tradicie konata kiel Ludoviko Lazaro ZamenhofLazaro Ludoviko Zamenhof; malofte Zamenhofo)[5] estis la iniciatoro[6] (iniciatinto) de la lingvo Esperanto. Laŭ profesio li estis okulkuracisto kaj estis 14-foje kandidatigita por la Nobel-premio pri paco.[7] Li naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko[1][8] (siatempe en la Rusia Imperio) kaj mortis la 14-an de aprilo 1917 en Varsovio.

L. L. Zamenhof

La Iniciatinto de Esperanto en 1904
Persona informo
Naskonomo Лейзеръ Заменговъ
Aliaj nomoj Doktoro Esperanto • Gamzefon • Unuel • Anna R. • Homo sum • Amiko • Hemza
Naskiĝo 15-an de decembro 1859 (1859-12-15)
en Bjalistoko, Kongresa Pollando, Rusia Imperio
Morto 14-an de aprilo 1917 (1917-04-14) (57-jaraĝa)
en Varsovio, Pollando
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio
Lingvoj EsperantorusapolagermanalatinahebreafrancagrekaanglajidoVolapuko
Loĝloko BjalistokoVarsovioMoskvoHrodnoPłockVeisiejaiĤersonoVarsovioVarsovioVienoVarsovioVarsovioVarsovio
Nacieco judo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater medicina fakultato de Moskva Universitato • Imperia Varsovia Universitato
Subskribo L. L. Zamenhof
Memorigilo L. L. Zamenhof
Familio
Patro Marko Zamenhof
Patrino Rozalia Zamenhof
Frat(in)oj Ida ZamenhofFejgla Zamenhof • Mina Zamenhof • Aleksander ZamenhofHenriko ZamenhofLeono ZamenhofFelikso Zamenhof • Herŝ Zamenhof • Aŭgusta Hermelin • Sora Dvora Zamenhof
Edz(in)o Klara Zamenhof
Infanoj Lidja ZamenhofAdamo ZamenhofZofia Zamenhof
Parencoj Fabian Zamenhof
Lejzer Zamenhof
Okupo
Okupo lingvisto • okulkuracisto • inventisto • poeto • tradukistoesperantistokuracisto • kuracisto-verkisto • tradukisto de Biblio • esperantologo
Verkoj Unua Libro
Dua Libro
Fundamento de Esperanto
Ho, mia kor'
Esperanto
Homaranismo
Esperanto
Verkis en Esperanto Verkoj de L. L. Zamenhof
vdr

Vivo

Unuaj jaroj 1859-1885

Zamenhof naskiĝis en Ulica Zielona 6, en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusia Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda-hebrea kalendaro.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalia (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo[9], lia patro en la rusa[9], en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8-a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Kiel sian familian lingvon li deklaris la rusan (referenco dn la antaŭa frazo). Al siaj gefiloj hejme li parolis pole (ref?) (aŭ ruse, ref?). Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Laŭ propra eldiro, li estus flue parolanto de la pola, rusa kaj germana, iom malpli bone de la franca kaj la litova (estante vivinta kaj kuraciste laborinta plurajn jarojn en Kaŭno kaj Veisiejai). Ŝajne li ankaŭ havis iom da scioj en la hispana kaj en Volapuko.

Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").

Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881[10]) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.

Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82, kiuj erupciis post la murda atenco kontraŭ caro Aleksandro la 2-a, li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri iu loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo – juda hejmlando en Palestino – ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciisma ideo.[11] Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".

Esperanto (1885-1917)

 
Zamenhof kiel gimnaziano, ĉ. 1879
 
Zamenhof en 1887
 
Familioj Zamenhof kaj Michaux, dum la bulonja kongreso 1905
Zamenhof parolanta ĉe Universala Kongreso en Barcelono jare 1909
 
Zamenhof en sia laborejo, ĉ. 1910

Lia unua planlingva projekto, Lingwe uniwersala, estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17-a de decembro (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la Zamenhof-tago). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en 1885, kiam li kuraciste eklaboris en Veisiejai (Litovio), li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en 1887 – Esperanton.

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron danke al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝis samjare je la 9-a de aŭgusto.[12] En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Zofia (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ lia dua filino, Lidja.

Profesia okupo

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en Oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun sia edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. Lia edzino ne laboris. Ili deklaris ke ili apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan (ref?). La paro Zamenhof dungis du servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola.[13]

En Grodno Zamenhof ne nur havis sian privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per siaj principeco kaj severeco” [14].

 
Naskiĝatestilo de L.L. Zamenhof

En 1889 la doto de lia edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.

Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo li enspezis por veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

 
La germana majoro Neubarth, komandanto de la varsovia haveno, parolas funebre nome de la eksterlandaj esperantistoj

La morto kaptis lin, la 14-an de aprilo 1917 (la 22-an de Nisano 5677, laŭ la juda kalendaro). La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

Idealismaj strebadoj

Zamenhof en 1885 forlasis cionismon kaj ne revenis al ĝi, ankaŭ ne post ties oficiala komenciĝo en 1897 (Ĉe la unua cionisma kongreso en Bazelo, Svislando). Li rifuzis eĉ membriĝi en Hebrea Esperanto-Asocio. Male, li turnis sin al internaciismo; la judoj ne provu aranĝi nacian ŝtaton, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu nacio. La celo, anstataŭe, estu la sen-naciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo".

Homaranismo

Zamenhof ankaŭ havis klarajn ideojn pri kiel homoj devus interagi unu kun la alia. Tiuj ideoj estas konataj kiel Homaranismo, kiu emfazas la egalecon de ĉiuj homoj kaj religioj kaj strebas al neŭtrala, ĝenerala homa etiko.

Homaranismo ne estis tiel sukcesa kiel Esperanto, tamen ĝi ankoraŭ havas siajn subtenantojn ĝis hodiaŭ.

Komence li parolis pri Hilelismo (laŭ la rabeno Hilel), tiel la titolo de anonima broŝuro el 1901. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Alia fonto pri liaj ideoj estas eseo verkita por neesperantista Kongreso de rasoj en Londono (1911); oni povas mencii ankaŭ la eseon Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia de 1900.

Principe, Zamenhof deziras ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion, kaj ankaŭ la propagando por Esperanto asertis kutime ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj loĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.

Eĉ inter esperantistoj homaranismo restis nesukcesa, kaj nuntempe nur tre malmultaj nomas sin homaranismanoj. Interalie Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin, kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Zamenhofon, ke ĝi ne havas sukceso-ŝancon en Francio kaj malutilos al Esperanto.

Alvoko al diplomatoj estis Post la Granda Milito, aperinta en 1915. En ĝi, Zamenhof alvokis konsideri en la pac-intertraktadoj post la (unua) mondmilito la rajtojn de minoritatoj.

Nomoj kaj pseŭdonimoj

Kiam L. L. Zamenhof naskiĝis, li estis registrita kiel ruse Лейзеръ Заменго́в (Lejzer Zamenhov) filo de Mordĥa Fajveloviĉ Zamengov kaj Liba Ŝolemovna Sofer,[1][2] sed en liaj oficialaj dokumentoj, kiel tiuj de la Universitato, li tamen estis nomita ruse Лазаръ Маркович Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamenhof),[2][3][4] laŭ la moroj de la Rusia Imperio.

La hebrea antaŭnomo de Zamenhof estis Eliezer (hebree: אליעזר ʾĔlîʿézerEliʿézer) kaj li ricevis, ĵusnaskita, sekularan (kinuian) nomon Lejzer (לייזער), jida versio de Eliezer (hebree: אֱלִיעֶזֶר Eliʿézer).

Vere, Esperanta antaŭnomo Lazaro estas juddevena nomo (hebree:     אֶלְעָזָר     Elʿazar, greke: Λάζαρος Lazaros, latine: Lazarus, ruse: Лазарь Lazar’, pole: Łazarz Ŭazaŝ, hispane: Lázaro), sed ankaŭ kristana (estas du Lazaroj cititaj en Evangelioj, kaj estas Sankta Lazaro ktp.).

La rusan nomon Ljudovik/Ljudvik (ruse: Людовик/Людвик Ljudovik/Ljudvik, esperantigite Ludoviko, germane: Ludwig, pole: Ludwik) li elektis kiel gojan nomon (kinuion) honore al Francis Lodwick aŭ LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu ŝanĝo okazis nur kiam li iris al Moskvo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataŭ Samenhof (kiu signifas germane semkorto) aperis nur post la unuaj jaroj de disvastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis kaj ekis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li ekde 1901 ofte subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF" (dum ĉe personaj leteroj, li daŭre uzis "L.Zamenhof"). La du L-oj ne reprezentis la du antaŭnomojn en difinita maniero - do ne klaras en kiu ordo aperu "Ludoviko" kaj "Lazaro" en la longigita versio de la mallongigo.

Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas d-ro Esperanto, sub kiu li publikigis en 1887 sian lingvo-projekton. Pere de lingvo de d-ro Esperanto kaj Esperanto-lingvo ĝi fariĝis la nomo de la lingvo, dum la pseŭdonimo jam rapide estis malkovrita. Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis.

Aliajn pseŭdonimojn li uzis ĉefe kiel aŭtoro de cionismaj aŭ homaranismaj verkoj: Gamzefon (Hamzefon); Hemza, Amiko, N.N., Anna R., Unuel, Homo sum, Homarano, D-ro X.

Nacieco

 
Ul. Dzika en Varsovio, proks. 1900, kie Zamenhof havis sian kuracistejon

Kiam francaj esperantistoj demandis lin, li diris, ke li estas "Ruslanda hebreo". Estinte en Britio li parolis pri sia tre proksima rilato kun "Litvo" (kaj lia pli forta ligiĝo al litvaj hebreoj kontraste al polaj atestas ankaŭ liaj jun-aĝaj skribaĵoj, dum lia studenta aktivado en Ĥibat Cion). Ĉiuokaze, li skribis ankaŭ, ke liaj gepatroj laboris kaj donis sin al Pollando kaj li ankaŭ laboros tie tutan vivon kaj mortos tie. Laŭ Edvardo Wiesenfeld Zamenhof sentiĝis kiel polo kaj en lia hejmo oni parolis en pola lingvo. Tamen tion kontraŭdiras la atesto de lia filino, laŭ kiu la sola hejme uzata lingvo estis la rusa, t.e. Zamenhof uzis hejme dum sia tuta vivo la rusan lingvon (iliaj gefiloj, male, memstariĝinte ekuzos la polan en siaj hejmoj). La poeto Leo Belmont, en siaj poemoj skribas pri Zamenhof kiel "la filo de pola tero", kio ne nepre signifas, ke li estis gente pola. Ĉiuokaze la poloj Antoni Grabowski kaj Adam Zakrzewski parolis pri li kiel pri la samnaciulo. Tamen en letero de 1912 al la Loka Kongresa Komitato en Krakovo, kie li diras, ke "Vi povas min nomi 'Filo de pola lando'", li aldonas "sed ne nomu min 'Polo', por ke oni ne diru, ke mi -por akcepti honorojn- metis sur min maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas". Nomigado lin kiel "pola okulisto", "pola lingvisto" k.s. estas tute kontrakta, sed povas esti uzata simile kiel ĉe Franz Kafka, ke li estis aŭstra verkisto.

Parodioj kaj karikaturoj

 
Murpentraĵo en Zamenhofa strato en Bjalistoko. Je la dua etaĝo staras LLZ

Tiu figuro, neeviteble konata de la esperanto-parolantoj, eĉ ne speciale movademaj, senmanke estas potenciala fonto por karikaturoj kaj parodioj. Tamen konstateblas, ke ili estas malmultaj. Ni citu:

  • SuperZam "La aventuroj de SuperZam" de JANO (Ian Carter) - Aperinta po-pece en "Kial Ne?" festa numero de JEB (1978), kaj denove kiel kunprezentanto de la eldono de Rat-Man en Esperanto (2007), ĉifoje de Daniele Binaghi kaj Andrea Rossetto
  • Zorhof komiksulo de Serge Sire, multfoje aperinta en La KancerKliniko, en kiu Z. ludas la maskitan rejustiganton "Zorro"
  • Zamenhoro komiksulo de HÔDÔS, aperinta en Volapüg, (alia traktado de Z. kiel "Zorro")

Karikaturo de Zamenhof, kune kun Shakespeare, troviĝas en jena paĝo.

Honorigoj

  • Dum la 38-a sesio de sia Ĝenerala Konferenco en novembro 2015, Unesko decidis, ke inter aliaj la centa datreveno de la forpaso de Ludoviko Zamenof (2017) estos sub patroneco de Unesko.[15] Jam en 1959 Unesko proklamis lin ”Granda personeco de la homaro[16],
  • Tutmonde ekzistas milo da Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj - stratoj, placoj, monumentoj, montetoj, steloj k.a.
  • La 14-an de aprilo 2017 la Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton "Ludviko Zamenhof - kreinto de la lingvo Esperanto" okaze de la 100-a mortodatreveno de la Esperanto-kreinto. Sur la poŝtmarko estas portreto de Ludoviko Zamenhof kaj stiligita titolo de kartoj pole kaj esperante. En la ilustra parto de karto oni montras la frontpaĝon de la "Unua Libro"[17].

Verkoj

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Verkoj de L. L. Zamenhof kaj Plena Verkaro de Zamenhof.

Originalaj verkoj

Zamenhof leganta elĉerpaĝon el la Unua Libro

La plej konata verko de Zamenhof estas la Unua libro.

Kvankam Zamenhof posedis literaturan talenton, precipe poetan, li ne kreis multajn originalajn literaturajn verkojn. Li dediĉis sin al literatura kreado antaŭ ĉio por elprovi la kvalitojn de Esperanto kiel literatura lingvo. Lian originalan beletran kreadon reprezentas fakte liaj famaj sep poemoj:

 
Kovrilpaĝo de Lingvaj respondoj; 6-a eldono, 1962

La ceteraj verkoj de L.L. Zamenhof havas precipe instruan, lingvistikan aŭ idee-organizan karakteron. Li ekzemple kreis diversajn vortarojn (interalie rusa-Esperanto kaj germana-Esperanto), proverbaron, kaj kongresajn paroladojn (vidu kompilio de liaj paroladoj en Kongresaj paroladoj).

Malpli konata poemo de L. L. Zamenhof estas

  • Al "La Vagabondo" el supozeble 1910.

Ĝi troveblas en "destino de ludovikologia dinastio" paĝo 2427 (el la Iam Kompletigota Plena Verkaro de ludovikitoIto Kanzi) kaj en Fonto nr 190 (Oktobro 1996).

Tradukitaj verkoj

La literatura agado de L.L. Zamenhof estis ĉefe traduka. Unuaj tradukoj estas Patro nia, partoj de la biblio kaj poemo de Heinrich Heine. Lia unua grava tradukaĵo estis La Batalo de l' Vivo de Charles Dickens (1891). En 1894 aperis Hamleto de William Shakespeare.

Aliaj gravaj verkoj estas:

El la Malnova Testamento, L.L. Zamenhof tradukis inter 1907 kaj 1914 plurajn partojn.

Post lia morto, aperis la traduko de la fabeloj de Hans Christian Andersen.

La Fundamenta Krestomatio

La Fundamenta Krestomatio estas kolekto de kontribuaĵoj aperintaj en La Esperantisto. Zamenhof ĝin parte aŭtoris kaj parte redaktis, kontrolante la stilon de la ceteraj kontribuaĵoj. La Krestomatio enhavas ekzercojn, fabelojn, rakontojn, anekdotojn, popularsciencajn kaj sciencajn artikolojn kaj sepdek artikolojn, inter kiuj kvin originalajn kaj dek du tradukitajn de L.L. Zamenhof.

Rete legeblaj verkoj

Distingoj

Biografioj

La plej frua iom granda biografio en Esperanto estis Vivo de Zamenhof de Edmond Privat el 1920, kun postaj eldonoj. Zamenhof de Ernest Drezen estas verkita laŭ marksisma-leninisma perspektivo. Longan tempon plej ampleksa kaj prestiĝa estis la idealisma biografio verkita de Marjorie Boulton, Zamenhof, aŭtoro de Esperanto el 1962. Ludovikito, eldonanto kaj redaktanto de longa vico de zamenhofaĵoj, aperigis en 1982 senlegenda biografio de l.l.zamenhof. En la franca ekzistas  L'homme qui a défié Babel de René Centassi kaj Henri Masson aperinta en 1995. Dua eldono de ĉi lasta aperis samtempe kun Esperanto-eldono fine de 2001 ("La homo kiu defiis Babelon Arkivigite je 2011-07-16 per la retarkivo Wayback Machine"). Sekvis tradukoj en la korea (" 바벨탑에 도전한 사나이", prezentita fare de la korea eldonmedio kiel : “Libro rekomendinda al la korea junularo — 2005”), hispana (" El hombre que desafió a Babel", 2005), litova (" Zmogus, metes issuki Babeliui", 2006), ĉeĥa (" Člověk proti Babylonu", 2007).

Aliaj verkoj pri Zamenhof

Bildaro

Notoj

  1. Árpád Rátkai en sia eseo Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof pruvas ke la vera nomo de la iniciatoro de Esperanto estas Lazar Markoviĉ Zamenhof kaj ne Ludoviko, kaj same pri la naskoloko en Bjelostok (Ruslando). Ĉiuokaze oni povas aldoni la nunajn nomojn, sed la oficialaj en tiu momento estu respektataj. Por s-ro Árpád Rátkai, multaj antaŭjuĝoj, politikaj opinioj, naciismo, aŭtornomoj ktp., influis sur la nune konataj nomoj de Zamenhof. Árpád Rátkai: Informfalsantoj kontraŭ Lazar Markoviĉ Zamenhof, Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2015, paĝoj 57-64.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Naskiĝatestilo n-ro 47: "Leyzer Zamengov, filo de Mordĥa Fajveloviĉ Zamengov kaj Liba Ŝolemovna Sofer" Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Boznicze Zamenhof (22 Julio 2011). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2018-04-20.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 [www.cb.uu.se/esperanto/ees4.pdf Esperantologio], p. 61 (2009). Alirita la 15-an de Aprilo de 2018.
  3. 3,0 3,1 La Nova Epoko, n-ro 75, Dec. 1929:60-65.
  4. 4,0 4,1 (2010) Zamenhof: Biografia skizo / Antaŭparolo de Halina Gorecka, 9. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, p. 64. ISBN 978-609-95087-3-3.
  5. PIV 2003
  6. Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.“, en la Dua Libro pri l’ Lingvo Internacia
  7. Nomination Database (angle). Nobelprize.org. Nobel Media AB (2014). Alirita 2017-01-17.
  8. Noto: Zamenhof havis la polan ŝtatanecon, sed lia deveno estis rusjuda, kvankam Zamenhof malŝatis la koncepton de naciecoj ĝenerale. Zamenhof mem asertis "ne nomu min polo", al kiu li apudmetis la jenan frazon "Vi povas min nomi “filo de pola lando”, kvankam tiutempe li vivis en la Rusia Imperio. Li dirintus ke li deziras esti nomata 'rusa judo' se oni volas lin priskribi en etna/nacieca formo. Tiutempe judoj kaj poloj estis rigardataj kiel du apartaj etnoj. Kvankam Zamenhof povis paroli la polan, parolante kun familianoj li hejme parolis la rusan kaj la jidan. Fonto Arkivigite je 2020-02-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
  9. 9,0 9,1 TASR (2017-07-26). Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku (slovake). Teraz.sk. TERAZ MEDIA. Alirita 2018-04-25. “So synom sa rozprával po rusky, zatiaľ čo jeho matka Rozalia s ním komunikovala v jazyku jidiš.”.
  10. Li loĝis portempe en Domo de familio Gudoviĉ.
  11. Naftali Zvi Maimon: La kaŝita vivo de Zamenhof. Originalaj studoj, Tokio 1978, S. 106/107
  12. TASR (2017-07-26). Za vznikom esperanta stáli vzájomné nezhody národností na trhovisku (slovake). Teraz.sk. TERAZ MEDIA. Alirita 2018-04-25. “Na prelome rokov 1886-1887 sa vo Varšave Ludwik Zamenhof zoznámil s Klarou Zilbernik, dcérou majiteľa továrne na výrobu mydla. Práve on poskytol "otcovi esperanta" potrebné peniaze na vytlačenie prvej učebnice. Cenzúra povolila 2. júna 1887 vytlačenie knihy v ruskom jazyku, vďaka čomu ju pod pseudonymom Doktoro Esperanto (z ktorého vychádzalo aj neskoršie pomenovanie jazyka) vydal 26. júla 1887. O necelý mesiac nato si vzal Klaru za manželku.”.
  13. Nekonataj faktoj pri la Zamenhofa familio, Studo de Zbigniew Romaniuk Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?
  14. Medycyna Nowożytna, 1998, vol. 5, kajero 2
  15. Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota. Arkivita el la originalo je 2015-12-14. Alirita 2022-04-11.
  16. Eŭropa Bulteno, numero 176, decembro 2017.
  17. Katalogo de polaj poŝtmarkoj. Ludviko Zamenhof - kreinto de la lingvo Esperanto (pole).
  18. https://esperanto-ondo.ru/H-lz-bio.htm
  19. Homarano
  20. Informoj pri internaciaj planlingvoj, interlingvistiko kaj Esperanto
  21. Jorge Camacho, Celakantoj, Bero, (Roterdamo), 2004. p. 51.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  Trovu « L.L. Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»