Okcidenta kanono

La Okcidenta kanono (malnovgreka (κανών) kaj araba (قانون) signifas "leĝo", "kriterio" aŭ "modelo") estas la korpuson de artaj kaj literaturaj verkoj kiuj formis la tiel nomitan altan kulturon en la okcidenta civilizo. Ĉu pro kvalito, originaleco, aŭ pro apartaj trajtoj kaj formaj kaj enhavaj, tiuj verkoj elstaris en okcidentaj historio, arto kaj kulturo, sen perdi validon nek iĝi eksmodaj.

La Parnaso reprezentita de Rafaelo Sanzio en la Stanza della Segnatura de Vatikano (Romo, 1509). La dio Apolono estas ĉirkaŭata de kortego de naŭ muzoj, nombro kiu ripetiĝas en la elekto de naŭ antikvaj kaj naŭ modernaj poetoj. Parto de programo ikonografia, la bildaro prezentas kompletan kanonon, kiel fresko planita kiel alegorio de Artoj. En la tri ceteraj muroj estis reprezentataj la alegorioj de la Filozofio (La Lernejo de Ateno — antikvaj kaj modernaj saĝuloj—), de la Teologio (Disputo pri la Sankta Sakramento —doktoroj de la Eklezio—) kaj la Jurisprudenco aŭ Juro (Virtù Cardinali e Teologali e la Legge).

En la fako de literaturo plej ofte oni parolas pri literatura kanono kiu estas kolekto de ŝlosilaj verkoj en literaturo, kiuj povas foje ankaŭ reprezenti filozofiajn, politikajn aŭ religiajn ideologiojn, ke la kulturo de kiu ili venis estas konsiderata bazŝtono en ĝia ekesto [1].

La korpuso de verkoj kiuj formas la okcidentan kanonon enhavas literaturajn kaj artajn verkojn de ajna de la nomitaj Belartoj (termino kiu inkludas fakojn kiel la poezio,[2] la danco[3] kaj la muziko[4] kun la nomitaj grandaj artoj —pentrarto,[5] skulptarto[6] kaj arkitekturo—,[7] kun ekskludo de la nomitaj minoraj artoj). En la literaturaj verkoj estas inkluditaj la arta literaturo aŭ de fikcio en ĉiuj ties ĝenroj (poezio, teatro, romano —aŭ epiko, dramo kaj liriko—), sed ankaŭ la eseojtraktatoj de ajna fako (religio, filozofio, sciencojsociaj, naturajformalaj sciencoj—) kiuj estu konsiderataj de esenca gravo.

La du pilieroj de la okcidenta literatura kanono, kiuj havigis la majoritaton de ties kulturaj topikoj, estas fundamente la homeraj poemoj kaj la Biblio,[8] sur kiuj apogas sin la ceteraj verkistoj: abunda nombro de greklatinaj klasikuloj (Heziodo, Safo, Anakreono, Pindaro, Ezopo, Platono, Aristotelo, Eskilo, Sofoklo, Eŭripido, Aristofano, Herodoto, Tucidido, Hipokrato, Eŭklido, Arkimedo, Plaŭto, Terencio, Cicerono, Cezaro, Katulo, Virgilio, Horacio, Ovidio, Tito Livio, Strabono, Plinio, Seneko, Marcialo, Tacito, Plutarko, Apuleo, Ptolomeo, Galeno),[9] kelkaj inter la ĉefaj kristanaj teologoj kaj mistikuloj (Aŭgusteno, Akvino, Kempis),[10] elekta triopo de malfrumezepokaj italoj (Dante, Petrarca kaj Boccaccio)[11] kaj grupo pli heterogena kaj diskutebla de verkistoj de la Renesanco, la Baroko kaj la Klerismo (italoj, francoj, hispanoj, portugaloj, nederlandanoj —kaj flandroj—, angloj, germanoj, svisoj, poloj, svedoj, ktp. —multaj el ili ne havis precizan markitan naciecon, aŭ havis kelkajn—, verkante kelkaj en latino, aliaj en gepatraj lingvoj, multaj en ambaŭ: Makiavelo, Castiglione, Ariosto, Tasso, Vasari, Calvino, Ronsard, Rabelais, Montaigne, Rojas, Vives, Las Casas, Vitoria, Loyola, Teresa de Jesús, Johano de la Kruco, Camoens, Erasmo, Vesalio, Moro, Lutero, Filipo Melanktono, Agrikola, Paracelso, Koperniko —16a jarcento—, Campanella, Galileo, Molière, Corneille, Racine, La Fontaine, Descartes, Pascal, Bayle, Bossuet, Cervantes, Lope, Quevedo, Góngora, Calderón, Gracián, Arminio, Jansenio, Grotio, Spinoza, Huygens, Shakespeare, Bacon, Hobbes, Bunyan, Milton, Newton, Locke, Kepler, Leibniz —17a jarcento—, Vico, Goldoni, Beccaria, Montesquieu, Voltaire, Diderot, D'Alambert, Beaumarchais, Buffon, Lagrange, Lavoisier, Laplace, Berkeley, Hume, Pope, Swift, Defoe, Burke, Gibbon, Smith, Malthus, Winckelmann, Kant, Lessing, Goethe, Schiller, Rousseau, Euler, Linneo —18a jarcento—),[12] dum por la 19-a kaj 20-a jarcentoj la scienca interkonsento estas multe pli malfacila, pro la eksterordinara abundo de literatura produktado aligita al la okcidenta tradicio, jam ne limigita al Okcidenta Eŭropo, sed etendita al Orienta Eŭropo (speciale pro la rusaj verkistoj)[13] kaj sekve al ĉiuj aliaj kontinentoj (koincide kun la historiaj procezoj ekspansiaj de la Nuntempa Epoko, kiel la industria revolucio, la imperiismo kaj la tutmondiĝo).[14]

Great Books of the Western World (Grandaj Libroj de la Okcidenta Mondo, 1952, Encyclopædia Britannica Inc., el iniciato de la Universitato de Ĉikago — Robert Hutchins kaj Mortimer Adler —) estis klopodo prezenti la okcidentan kanonon en kolekto de 54 volumoj.[15]

La korpuso de grandaj verkoj de la okcidenta kulturo ne povas esti konsiderata kiel fermita listo; eĉ la eŭropa origina kerno de tio kio estas nomata okcidenta mondo enhavas multajn kulturajn tradiciojn en diversaj lingvoj, tiel ke ajna elekto aŭ antologio kutime estas influita de la propra kapablo de tiuj kiuj faras la liston por pritaksi la valoron aŭ elstarecon de ĉiu verko aŭ aŭtoro. Tiel funkcias la listoj kun kanonaj intencoj realigitaj de intelektuloj de la angloparolanta mondo, aŭ la listoj de universitataj legaĵoj en prestiĝaj universitatoj, la nombro de verkoj de aŭtoroj de ilia lingvo superas multe al tiu de alia; kaj same estas direbla pri la institucioj de la franca, germana, itala, rusahispana kulturoj. Ĉiu nacia kulturo generas sian propran nacian kanonon, krom produkti version diferencan de la okcidenta kanono.[16]

La fakto ke oni ne inkludas ene de la okcidenta kanono la verkojn de aliaj civilizoj, kiel ĉina, japana, el Afriko, el Antaŭkolumba Ameriko, estas problemiga; speciale rilate al tiuj kiuj ege influis super la okcidenta civilizacio, kiel la araba (la Korano, Mil kaj unu noktoj kaj la verkistoj de la Islama OrepokoAviceno, Averroes, Ibn Ĥaldun—) kaj la barata (la Vedoj, la Mahabarato, la Ramajano, la Panĉatantra). Tio faras, ke kelkaj prestiĝaj elektoj, kiel tiu de Harold Bloom, inkludas parton el tiuj, kun verkoj de la civilizacioj de la Antikva Proksima Oriento (Gilgameŝo, Libro de mortintoj) kaj verkoj de Alta Mezepoko en nacia lingvo (Beowulf, Chanson de Roland, Cantar de mio Cid kaj la artura ciklo).[17]

Alies opinioj, kutime alvenataj de feminismajkontraŭrasismaj ideologioj, argumentas ke diskriminaciitaj populacioj - kiel ekzemple nigruloj aŭ virinoj - devus ricevi sian relativan parton en la kreado de la kulturo en kiu ili vivas, tiel ke iliaj verkoj eniru la kanonon. Aŭ eĉ inkluzivi pli da iliaj verkoj ol ilia relativa parto kaj la enkonduko de politiko pozitiva diskriminacio.

NotojRedakti

  1. * Nazaret Fernández Auzmendi El canon literario: un debate abierto, en Per Abbat, nº 7.
  2. Preskaŭ la tuta skribita produktado de la greka kulturo ĝis la 5-a jarcento a.K. estis poezio, kaj la cetero estis kvalifikita logografio (laŭvorte 'skribita kiel parolata').
  3. Bibliografia uzo de la terminoj «canon de la danza» kaj «canon del ballet», esprimoj multe pli oftaj en angla, aŭ rete.
  4. Bibliografia uzo de la termino «canon musical». Distingenda el la muzika formo nomita kanono. La maleblo koni la muzikon de la Antikveco limigis la konon de la muziko de la pasinto al la gregoria ĉanto kaj aliaj korusaj tradicioj, ĝis la disvolvigo de la muzika notacio. La komponistoj kiuj atingis konsideron de nemalhaveblaj en la muzika repertorio startis de baroko (Bach, Vivaldi, Purcell, Haendel) kaj novklasikismo (Haydn, Mozart, Beethoven).
  5. Bibliografia uzo de la esprimo «canon pictórico». La greka pentrarto, tre alte valorigita en la klasikaj literaturaj fontoj, estis nur idealo neatingebla por la arto de la Moderna epoko. La kanonigo de la pentrarto startis de Vasari (kiu valorigis la italajn skoloj de pentrarto ekde la 13-a jarcento —Cimabue—), etendiĝis kun Karel van Mander al nordiaj majstroj —esence de flandroj kaj germanoj—, kaj postaj fakuloj etendis ĝin al la hispana kaj franca skoloj kaj, jam en la 18-a jarcento, al la angla —en:Art of the United Kingdom—. Ĵusa elekto de pentraĵoj nemalhaveblaj estas Christiane Stuckembrock kaj Barbara Töpper, 1000 obras maestras de la pintura europea del siglo XIII al XIX, 2000, Könemann, ISBN 3-8290-2282-4.
  6. La esprimo «skulptarta kanono» estas uzata plej ofte por referenci al la anatomia proporcio (speciale ĉe Polikleto). La elekto de kanona korpuso de la okcidenta skulptarto inkludus la plej rimarkindajn egiptajn ekzemplojn (la Granda sfinkso en Gizo, la Kolosoj de Memnono, la pecoj de prestiĝo plej ĵusaj kiel la Busto de NefertitiLa sidanta skribisto), la du triopoj de grekaj klasikuloj (tiu de la 5-a jarcento a.K. —Fidio, Mirono kaj Polikleto— kaj tiu de la 4-a jarcento a.K. —Praksitelo, Skopas kaj Lisipo—), ekzemploj helenismaj (kiel "Laokoonto kaj liaj filoj", la Altaro de Pergamo, La falanta gaŭlo, la Venkantino de Samotrako, la Torso de Belvedero, la Melosa Venuso) kaj romiaj (la Aŭgusto de Prima Porta, la Ara Pacis, la reliefoj de la Arko de Tito, la Trajana Kolono, Antinoo, la dispono de la statuaro de la Villa Adriana, la rajdostatuo de Marko Aŭrelio). En la Mezepoko, el anonimaj majstroj de la romanikaj portikoj restis nomoj kiel Majstro Mateo; el itala gotiko, la Pisano-j; kaj en la Moderna Epoko Donatello, Mikelanĝelo, Bernini, Gregorio Fernández, Puget, CanovaBertel Thorvaldsen. La franca 19-a jarcento ampleksas el Rude ĝis Auguste Rodin; dum en la 20-a jarcento estas citendaj la nomoj de Gargallo kaj Henry Moore.
  7. La esprimo «arkitektura kanono» estas uzata plej ofte por referenci al la proporcio inter la diversaj partoj de konstruaĵo. La elekto de kanona korpuso de la okcidenta arkitektura arto estis farita el la frua Antikveco pere de la listo de Sep mirindaĵoj de la antikva mondo —ĉiuj arkitekturaj, escepte la Koloso de Rodoso kaj la Statuo de Zeŭso en Olimpio—. Religiaj kristanaj konstruaĵoj kiel mezepokaj katedraloj kaj Baziliko Sankta Petro, kaj palacoj kiel la Monaĥejo de El Escorial kaj la Kastelo de Versailles, akiris enorman prestiĝon en siaj propraj epokoj, ĝis nuntempe.
  8. Alberto Blecua kaj Xavier Tubau Signos viejos y nuevos: estudios de historia literaria, Critica, 2006, ISBN 84-8432-735-3.
  9. La farado de kanona korpuso startis en la propra antikveco, kun memorhelpaj numerigoj: nome la sep saĝuloj de Grekio, la naŭ lirikaj poetoj, la tri tragediaj poetoj, la du epikaj poetoj.

    En la kanona listo proponita de Harold Bloom (Part I. The teocratic Age) estas arigitaj 16 antikvaj grekoj, 7 helenismaj grekoj —rare, inkludas Ezopon— kaj 15 romianoj.

    La justigo de listo kiel la proponita ĉi tie videblas tekstoj kiel La Europa clásica Arkivigite je 2022-01-03 per la retarkivo Wayback Machine, kie estas citataj, inter aliaj duarangaj fontoj, Jacques Le Goff.

  10. Andrés Álvarez Cabanas, Iconografía de San Agustín, en Religión y Cultura, Real Monasterio de El Escorial, 1931, p. 285:
     
     Dejando a un lado la Imitación de Cristo de Tomás de Kempis, sus Confesiones [las de San Agustín] deslumbran como otra joya maravillosa. Todo el mundo lo sabe, el Águila de los Doctores con San Pablo y Santo Tomás de Aquino forma la trinidad sublime de la Teología. 

    La literaturoj de patristiko, de monaĥoj (La primera literatura monástica Arkivigite je 2011-10-26 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [1] Arkivigite je 2011-10-26 per la retarkivo Wayback Machine dato = 2011-10-26- en ortodoksa retejo Literatura monástica latina de los primeros siglos en katolika retejo) kaj skolastiko estas tre abundaj, kaj en tiuj elstaras figuroj aligeblaj al kanona repertorio (Orosio, Atanazio, Boecio, Kasiodoro, Izidoro, Beda, Alkvino, Skoto Eriugena, Eriko de Auxerre, Anselmo de Canterbury, Petro Abelardo, Francisko el Asizo, Domingo de Guzmán, Bonaventura, Alberto la Granda, Roger Bacon, Lullo, Okhamo, Johano Duns Skoto), same kiel la verkistoj de la kvalifikita kiel hereza (Nestorio, Pelagio, Ario, Valdo, Dolĉino, John Wyclif, Huss). La propra Katolika Eklezio, krom siajn proprajn kanonizojn de spirita karaktero, faras kanonan elekton, kun intelekta kriterio, de la kristanaj verkistoj kiujn ĝi konsideras Doktoro de la Eklezio.

  11. La kuncitaĵo de la triopo, kiel hipostaza persono datas almenaŭ de la humanisto Leonardo Bruni (citita de Ezequiel Martínez Estrada, Panorama de las literaturas, Eld. Pedagógica, 1966, pg. 130).
  12. En tiu ordigo, la verkistoj aperas en ekvilibra kvanto laŭ jarcentoj, ĝenroj kaj nacioj. Ĝi estas pravigita per sia apero en la praktika totalo de la edukaj programoj kaj antologioj. Vidu, por ekzemplo tiun universalan kronologion. La elekto de Bloom por tiu kronologia periodo, titolita The aristocratic Age, kiu limiĝas al la fikcia literaturo, enhavas 18 italojn, 2 portugalojn, 11 hispanojn, 73 britojn, 27 francojn, 5 germanojn kaj 1 nederlandanon (Erasmo ).
  13. La limigo al verkistoj antaŭaj al la 19-a jarcento faras, ke en la menciita listo ne aperas rusaj nomoj, nepensebla por la venontaj jarcentoj. En ajna okazo, la literatura rusa kanono naskiĝis kun universalisma intenco. (Ángeles Huerta González, La Europa periférica: Rusia y España ante el fenómeno de la modernidad, Universidad de Santiago de Compostela, 2004, ISBN 84-9750-366-X, p. 64. Vidu en:Mikhail Katkov.
  14. Ne estas statistiko de literaturaj tekstoj simila al tiu uzita por la sciencaj publikaĵoj. Ja estas rangigoj de tradukoj (Index Translationum) kaj de vendado furorlibroj. La listo de Bloom por la 19-a jarcento estas The democratic Age (6 italoj, 4 hispanoj, 63 britoj, 15 germanoj, 14 rusoj kaj 31 usonanoj); por la 20-a jarcento estas The caotic Age (21 italoj, 13 el Hispanio —krom 6 el Katalunio kaj 18 el Latinameriko—, 6 portugaloj, 53 francoj, 82 de Granda Britio kaj Irlando —separitaj el 6 de Karibio, 12 el Afriko —ĉiuj angloparolantoj, escepte unu—, 3 el Barato en angla, 8 kanadanoj, 11 aŭstralianoj kaj novzelandanoj, kaj 162 usonanoj—, 29 germanoj, 18 rusoj, 8 de Skandinavio, 3 serbokroatoj, 5 ĉeĥoj, 6 poloj, 3 hungaroj, 6 modernaj grekoj, 12 jidaj, 14 hebreaj kaj 4 araboj). Ankaŭ la Nobel-premiitoj pri literaturo estas iu literaturo kanono por la 20-a jarcento.
  15. A Syntopical Approach to the Great Books Arkivigite je 2021-02-14 per la retarkivo Wayback Machine, fonto citita en [:en:Great Books of the Western World].
  16. * La norvega De norske Bokklubbene («Norvega Libroklubo») havas liston de La cent plej bonkvalitaj libroj de ĉiuj tempoi aŭ Tutmonda Biblioteko
  17. Part I. The teocratic Age (la kronologio de la epikaj kantoj kun fontoj en la parola literaturo de la Alta Mezepoko, estas fakte de la Malalta Mezepoko, en kiu rezultas en la kreado de romancaroj kaj la kavaliraj libroj; en la listoj de Bloom Beowulf kaj Mío Cid aperas en la unua parto —kun la antikvaj kaj mezepokaj verkoj—, dum Roland kaj La morto de Arturo aperas en la dua —kun la verkoj de la Moderna Epoko—).