Ĝermolisto de Esperanto-eldonaĵoj

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Argentina Esperantisto)

A redakti

Akordoj Esperantaj redakti

M. L. Kaplan. Akordoj esperantaj. Eld. Jakobo Ŝapiro, Bialystok, 1923?

 
 Aro kun 14 poezioj, kiujn ni povas rekomendi al la amantoj de bonaj versaĵoj 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Albumo de konataj Esperantistoj redakti

Fritz Schuck. Albumo de konataj Esperantistoj. 1906. 55 p. kun 111 fotoj. Unika dokumento pri la pioniroj de la unua epoko de Esperanto.

Alvoko de la hungara scienca akademio al ĉiuj akademioj de la civilizata mondo redakti

Alvoko de la hungara scienca akademio al ĉiuj akademioj de la civilizata mondo. Eld. Paul Balkanyi, Budapeŝto, 1921 (?). 8 paĝoj 27,5 X 19.

Anekdotaro redakti

J. Süsser. Anekdotaro. Eld. 1921: J. Kern. Saaz (germana nomo de urbo ĉeĥe ekde 1945 nur nomata Žatec); 64 pagoj.

 
 Tradukaĵoj el germana kaj ĉeĥa lingvoj. Bonega legaĵo por komencantoj kaj progresintoj. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Anedoktoj pri Dante redakti

Anedoktoj pri Dante. Antaŭparolo, elekto kaj traduko de B. kaj E. Migliorini. Malgranda Biblioteko de «L’Espéranto» No 8. 1921. S. Vito al Tagliamento . 24 paĝoj 15 X 10,5 cm.

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio redakti

La Arto de Memdisciplino: Psikagogio. Originale de Ch. Baudouin. 1926, 96 p.: „Bonega enkonduko en la problemojn de la psikoanalizo, mirinda stilo, . . . aldono de listo de fakaj esprimoj kaj de faka literaturo.“ (O. Simon, La Socialisto, 1926; p: 100.)

B redakti

Berna Alpfervojo redakti

Berna Alpfervojo . Bern-Lötschberg-Simplon, 1923? 16p. Ilustrita.

Boks kaj Koks redakti

Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Charles Stewart. 1907, 2? p. Teatraĵo de la Universala Kongreso en Kembriĝo en 1907.

La Bohemaj Mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj redakti

Ambros Schiffner. La Bohemaj Mondbanlokoj kaj iliaj ekskursteritorioj. Trad. Josef Wünsch kaj Bruno Zeinon. Eld. Landligo por Interkomuniko de Fremduloj, Karlsbad, 1922?

C redakti

Catalogus redakti

Catalogus van de Boekerij van den Algemeenen Diamant bewerkersbond van Belgie. Antverpeno, 1922-1923.

 
 Tiu aldono enhavas denove 12-paĝan Esperanto-parton kun la titoloj de la lastatempe akiritaj eldonaĵoj en nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Cours pratique d'Espéranto redakti

'Cours pratique d'Espéranto: la langue internationale: méthode permettant d'apprendre même sans professeur. Antaŭparolo de Theophile Cart. Eld. Librairie Centrale Esperantiste, Paris, 9e. — 1925.

 
 Plena lenolibro por franclingvanoj estas dividita en 15 lecionoj. La ekzerciga m ateriale estas plej abunda. Le nenomita aŭtoro multe prizorgas la klarigon de la diversaj gramatikaj konceptoj de lingvo. — Plej ĝojiga fakto estas, ke la verkisto energie insistas pri la graveco de la netuŝebleco de la Fundamento, kies sprito saturas la tutan libron. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)

Pri la dua eldono:

 
 La dekunu-mila eldoncifero atestas la sukceson kiun havas tiu franclingva lernolibro. Ĝi estas tre detala kaj kompleta, eble iom tro kompleta en tiu senco ke ĝi donas kelkfoje regulojn bazitajn nur sur francaj konceptoj. Ekz. pri la formo "Franclando" (anstataŭ Francujo) estas dirate, ke la eŭfonio ĝin ne permesas, pro la literoj "cl" : tsl. Se oni foriras de tiu vidpunkto, estas arego da vortoj ne "permesitaj", kvankam uzitaj de D-ro Zamenhof jam de la unuaj tagoj de Esperanto, ekz. scienco, scii, disŝiri, ĉasaĵo, ktp. Pro la literoj «cl », ankaŭ la vorto « franclingva » kaj tiom da aliaj, ne estus permesitaj. Sed tiu kritiketo malaperas post konsidero de la grandega nombro da utilaj konsiloj troveblaj en tiu gramatiko. Gi estu varme rekomendita al ĉiuj francparolantaj studantoj de Esperanto. 
— Belga esperantisto n204 (feb 1934)

Cours rationnel et complet d'Esperanto redakti

Cours rationnel et complet d'Esperanto kun antaŭpa­rolo de Henri Barbusse. Eld. Revoluciana Federacio Esper­antista, Paris, 1921? 208 paĝoj.

 
 Tiu gramatiko estas plej zorge kaj ĝisfunde ellaborita. Tiu, kiu volas detale elstudi tiun libron perfekte konos Esperanton. La vera verkisto ne estas citita, li sin kaŝas sub la pseŭdonimo «laboristoj». Pro la giganta laboro li akceptu ĉi tie sinceran gratulon. Pro la kvalito de la eldonantoj oni komprenos, ke ia ekzercoj kaj la temoj de tiu lernolibro, enhavas subjektojn kun pii speciala rilato al ĝeneralaj ekonomiaj kaj politikaj cirkonstancoj ekzistantaj kaj celataj 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Curso elementar de Esperanto redakti

  • Curso elementar de Esperanto. M. Mendes & C. Fernandes. Rio do Janeiro, 1912 (?)
 
 Tiu metodo, speciale verkita por jumuloj kaj por personoj sciantaj nur unu lingvon, ŝajnas tre praktika. En 28 lecionoj la diversaj reguloj de nia kara lingvo estas tre bone klarigitaj, kun atentigaj notoj por portugallingvon parolantaj personoj. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Ĉ redakti

U. E. Bersetzerre. La Ĉaso al diablo. Trad. A. L. Reni. N. 4-5 de «Malgranda Kolekto de l’Espéranto». Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1916

D redakti

Dansk Esperanto-Blad redakti

Dansk Esperanto-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. Martin Palsberg.

La dektri mortis redakti

L. Vetter. La 13 mortis. Tradukis Hans Borschert. Eld. Borschert kaj Riemasch, Bamberg, 1950.

 
 Mi jus finas la legadon de la supre menciita libro. Mi min sentas maltrankvila. Mi jam ne dormis la lastan nokton kaj mi divenas ke la venontan mi ankaŭ pasigos sen dormo plie. Mi dronus en suspekto ĉiuspeca.

Se mi ion manĝas aŭ trinkas, nu min demandas ĉu krima mano ne metis venenon en ĝin. Konsekvence, mi suspektas miajn konatulojn, proksimulon!, kaj eĉ mian parencaron ke ili volas mortigi min. Do, se vi intencas pasigi sendormajn noktojn, se vi volas havi la impreson ke ĉio, kion vi trinkas aŭ manĝas bavas guston de amara veneno, se vi emas perdi la konfidon al ĉiuj, kiuj vivas kun vi, mi donas al vi taŭgan konsilon: vi leku (tiel) « La 13 mortis >. La verkon oni legas facile kaj la tekstoestas konvena.

Bedaŭrinde kelkaj strangaj formoj, kelkaj novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj maloftaj preseraroj malagrabligetas la rakonton. 
— L. GENIN. Belga esperantisto n306 (okt 1951)

Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt redakti

H. Ploeles; Hanns Sappl. Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt (3-a eldono). Eld. Paulus-Verlag, Graz, 1922.

 
 Tre interesa dokumento por propagandistoj kaj paroladistoj, kiuj komprenas la germanan lingvon. La libro enhavas allogan historion kaj gramatikon de Esperanto kaj ĉiuspecajn informojn pri la disvastiĝo de nia movado tra la tuta mondo. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

La difino de la dattago en la kristana epoko redakti

E. Fischer. La difino de la dattago en la kristana epoko , nova similia metodo por elkalkuli senskribe (ankaŭ sen tabeloj) la semajntagojn por ĉiuj datoj de la jaro 4 ĝis 5000 post Kristo laŭ kalendaroj julia kaj gregora. Eld. Ader & Borel, Dresden, 1914, - 20 paĝoj, (15,5x11,5) cm .

 
 Belege eldonita libreto, kies subtitolo plene montras la enhavon, kiu estas tre agrabla verkita. Ĝi estas tre interesa por grupaj kunvenoj 
— Belga Esperantisto n069 (jul 1914)

E redakti

Elektitaj Humoraj Rakontoj redakti

Elektitaj Humoraj Rakontoj represitaj el The British Esperantist kaj Esperanto Monthly (Kolekto de B.E.A . N. 4).Eld. Brita Esperantista Asocio, London, 1922.

 
 Naŭ belstilaj malgrandaj literaturaĵoj. Inte ili ni trovaas tradukon el la verko « Ernest Staas» de Tony Bergmann, la bone konadan « Heredomalsanon » , tradukita de G. Greefs. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

El Esperanto redakti

El Esperanto. Eld. Societo Kuba por la Propagando de Esperanto, s/l, 1927(?) 8 pĝ.

 
 Bonega kaj bele prezentita propagandilo por nia lingvo. 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Eparĥia redakti

'Eparĥia: muziko por vulgara kantado. No 3 redaktita de Royle Shore. Antikva kanto ebena por la Sankta Komunio: Kyrie Eleison, Gloria, Credo, Dominus Vosbiscum, Sanctus, Benedictus, Agnus Dei, Pater Noster, Gloria in Exelsis. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield.

Esperanta vespero tra la radio JFAK redakti

Esperanta vespero tra la radio JFAK. Eld. Taikoku Esperanto-Asocio, Tokio, 1931(?).

 
 Enhavas la tekston de la «Esperanta Vespero», kiun la tieaj Esperantistoj dissendis okaze de naskiĝtago de Zamenhof, tra ia radio-stacio J.F.A.K. La teksto estas en Japanaj literoj skribita, sed kun klarigoj en Esperanto 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Esperanto-Briefwechsel für den Kaufmann redakti

Max Butin kaj Friedrich Jahn. Esperanto-Briefwechsel für den Kaufmann. Eldonita de Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel GmbH, Berlin & Dresden 1923. 52 paĝoj: 12,5 x 18,5 cm.

 
 Kolekto de 31 zorge elektitaj modeloj de komercaj leteroj en Esperanto, kun traduko en germana lingvo. Tre praktika libreto por ĉiu, kiu bezonas nian lingvon por komercaj celoj. 
— Belga esperantisto n109-110 (mar-apr 1924)

Esperanto Commercial redakti

Esperanto Commercial Complement de l'Esperanto en dix leçons. Eld. Centra Librejo Esperantista, Paris, 1926?

 
 Speciala terminaro kaj ekzercaro komercaj. 
— Belga esperantisto n138-139 (aug-sep 1926)

Esperanto-Deklaracio redakti

C. C. Walker. Esperanto-Deklaracio fidela pri la Vero elmontrata laŭ la Sankta Biblio (la neerareblaj Skriboj), kaj ne sama kiel la kredo popolara, kiu multe konsistas el la fabloj, kiujn venontajn la apostolo Paŭlo antaŭ diris. Eld. la aŭtoro, Birmghan, 1926?

Esperanto-Sleutel redakti

Esperanto-Sleutel estas Eldono flandra de la Ĉefeĉ-ŝlosilo

 
 Tiu libreto estas unu el la plej trafaj propagandiloj por nia lingvo. Ĝi enhavas la tutan gramatikon de la lingvo, sufiĉe ampleksan vortaron Esperanto-flandran , per kiu oni povas lerni la kutiman vortaron por ĉiutaga uzo, kaj apartan liston de komercaj vortoj ekzam enitan de la sekcio por teknikaj vortaroj komisiita de la Esperantista Akadem io, La devo de ĉiu grupo kaj de ĉiu Esperantisto estas posedi kelkajn ekzemplerojn de tiu ŝlosilo, kiujn li daŭre prete tenas por propagando facila kaj nemultekosta 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

L'Espéranto et les associations internationales au congrès mondial de Bruxelles redakti

L’ESPERANTO ET LES ASSOCIATIONS INTERNATIONALES AU CONGRES MONDIAL DE BRUXELLES. Publikaĵo No 8 de la «Societé des Amis de l’Espéranto». Office Central Espérantiste. Paris, 1920.

 
 Stenografa raporto pri la diskutoj pri Es­peranto dum la memorindaj kunsidoj de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj, diskutoj, kiuj kondukis al brila venko de Esperanto. 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Esperanto for all redakti

Esperanto for all. How to Read, Write and Speak it. Eld. British Esperanto Association, London.

 
 Tre praktika propaganda broŝuro kun malgranda gramatiko de nia lingvo. La propagranda parto estas tre efike aranĝita, kaj prezentas la tutan problemon de Esperanto per malgrandaj artikoletoj, laŭ fake: Kio estas Esperanto? La eduka valoro de Esperanto; Esperanto en komerco, komercaj ĉambroj; Kongresoj, scienco; literaturo. Organizaĵoj; Esperanto en Granda Britujo; La aŭtoro de Esperanto; Ligo de Nacioj; Vortoj de Universitataj Profesoroj. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Esperanto-Bladet redakti

Esperanto-Bladet. Organo de la norvega E-movado, fondita en 1932; formato 30x20 cm. Redaktis H. Bonnevie.

Esperanto-Gazeto redakti

Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser [1], kvarmonata. ISSN 1861-3330

Esperanto Lehrbuch redakti

  • Esperanto Lehrbuch nach grammatikalischer Lehrmethode. (Esperanto-Lernolibro laŭ gramatika instrumetodo). Eld. Arbeiter-Esperanto-Bund fur die Deutschen Sprachgebiete, Berlino, 1933(?).
 
 Verkita en si pla lingvo kun multaj gramatikaj klarigoj, la libreto ŝajnas al ni taŭga por instruado en laboristaj rondoj. La aŭtoro(j) tamen montras la emon nenecese kompliki la lingvon. Ni rimarkas la prepozicion kontraŭ kun akuzativo superflua en sekvantaj ekzemploj: p. 54 rimedo kontraŭ malsanon, kiu estas kontraŭ min. Same "tra" kun superflua akuzativo: p 67 rigardi tra la fenestron.

Oni ne emu korekti la Fundamenton , kiu donas tute similajn ekzem plojn kun simpla nominativo: kondukis tra la stratoj § 22.14; iras tra la fenestro § 25.29 ; Trairi tra nia mallarga pordo § 33.2: vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. Pri kontraŭ; havis malamon kontraŭ la pli juna § 13.1 ; batalis kontraŭ niaj malamikoj § 39.14 Ni same rimarkas eraran uzon de po, en la frazo p, 76: laboristoj laboras nur 6 horojn po tage. Tie oni devus bavi laboras po ses horoj tage, (por tago aŭ ĉiu tage), la prepozicio po estas uzota antaŭ la variebla kvanto- po 6, po 8, po 10, kaj ne antaŭ la fiksa unueca ideo : por (ĉiu) tago, por (ĉiu) jaro, por (ĉiu) infano. Vidu Fundam. : po 3 pomoj al ĉiu el la infanoj § 15.14; po 10

paĝoj en ĉiu tago § 15 16 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Esperanto, Lingua Internazionale redakti

Esperanto, Lingua Internazionale. Cooperativa Esperantista Italiana. Ĝenovo, 1912(?).

 
 Bona propaganda broŝuro por Italoj. Krom la regulojn de nia lingvo ordigitajn en 10 lecionoj, tiu libreto enhavas noteton pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo kaj pri la Kongresoj, tradukajn ekzercojn, tabelon de la pronomoj, la himnon Espero kaj fine vortareton praktikan esperanto-italan. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Esperanton Kielioppi redakti

  • Esperanton Kielioppi, gramatiko de Esperanto por finnoj verkita laŭ la Fundamento de D-ro Zamenhof. Eldonis K. J. Gummerus, Osakeyhtitö, Jyvaskyla. 120 paĝoj 18 X 12 1/2.

Esperdona Islando redakti

Jak. de Vreese. Esperdona Islando. Esperantigita de Fratulo Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1931(?).

 
 Tre zorge prezentita libreto, kies kliŝoj sur glata papero presitaj bele aspektas, dum la enbavo ĵetas specialan lumon sur la vivo en tiu malproksima lando, aparte je rilato al la Katolika religio. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Estas, do, en Kristianismo io valora redakti

Walter Searle.Estas, do, en Kristianismo io valora. Eld. «One by One» Working Band, London, 1921?

La Eterna Evangelio redakti

H. J. Patiala, pastro. La Eterna Evangelio. Eld. la aŭtoro, Turku, 1931(?).

 
 La aŭtoro intencas daŭrigi la serion de siaj libretoj pri sanktaj kaj bibliaj temoj
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Evangelio de sinkopletigo redakti

Okamoto Rikici. Evangelio de sinklopletigo. Eld. Belisma Koopera Kulturejo, Japanio, 1932(?) 44 paĝoj 13x19 cm.

 
 Nia spirita korpo havas eternan vivon kaj ĝia naturo estas la belo. Belismo estas antropologio rezonanta la hom an naturon. Jen la tem o de tiu ĉi propaganda broŝuro, sesa en vico de jam 9 aperintaj broŝuroj. 
— Belga esperantisto n195 (apr-maj 1932)

Eŭropo Unigita redakti

Europo Unigita. N° 1. (Skizo de praktika programo pacifista). Teksto Esperanta-Franca. Verkita kaj eldonita de V. Zielinski, Konstantinopolo. 32 paĝoj 14 X 22 cm.

 
 Plej priatentinda studo pri la nune tiom diskutata problemo de la universala pacigo de la homaro. La aŭtoro ne forgesas la potencon de la lingva pacigilo, kaj dediĉas al Esperanto gravan rolon en la praktikado de la de li proponitaj principoj. La libreto ankaŭ enhavas projekton de mallonga sed klara regularo de la celata Proksimorienta Paca Asocio 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

F redakti

Fatala Ŝuldo redakti

Fatala Ŝuldo. Teozofia romano de Dalsace, el la franca trad. E. F. Cense. 1910, 318 p.

La fina batalilo redakti

Theodora Wilson Wilson. la fina batalilo (Hellito aŭ...) Vizio. Trad. anonima. Eld. C. W. Daniel Ltd., London, 172 paĝoj.

Flirto Esperanto redakti

Edz-Peranto. Flirto Esperanto. Eld. N. Ŝapiro, Varsovio, 1932(?)

 
 Kolekto de 20 apartaj kartoj, formato 8.5x12 cm, kun teksto konsistanta el numeritaj demandoj kaj respondoj rilatantaj reciproke al demandoj kaj respondoj trovigantaj jen sur unu, jen sur alia karto. Tiu kolekto formas la materialon por societa ludo en kiu ĉiu partoprenanto ricevas unu karton kaj faras unu demandon, indikante la numeron de la frazo kaj aŭdas respondojn diversajn. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)

Foiro de Frankfurt redakti

Foiro de Frankfurt. 23-29 sep. Frankfurt, 1923, 23pĝ. Ilustrita.

Foiro de Paris redakti

Foiro de Paris 10-25 de majo 1923. Eld. Foira oficejo, Parizo, 1923. 4 paĝa (16 x 24 cm .)

La Foiro de Skanio redakti

La Foiro de Skanio. 30-a de julio - 5-a de aŭgusto. Eld. Oficejo de la foiro, Malmo, 1923. 4 pĝ, (13 x 20 cm) .

G redakti

George Williams redakti

George Williams. Skizo de la vivo de la fondinto de la Kristana Asocio de Junaj Viroj okaze de la centjarfesto de lia naskigo. Eld. Tutmonda Komitato de la K. A. de J. V., Ĝenevo, 1921.

 
 Traduko laŭ la franca resumo de Th. Geisendorf de la angla verko «The Life of Sir George Williams». — La esperanta stilo kaj lingvo de tiu libro estas bonegaj. Entute tiu eldonajo estas tre interesa dokumento 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Gvidlibro tra Graz redakti

Gvidlibro tra Graz . Eld. Stiria Esperantista Societo, Graz, 1913.

Ĝ redakti

H redakti

Handbook of the church esperantist leage redakti

Harca Esperanto-Kuriero redakti

Informilo de la Interkultura Centro Herzberg (ICH) / Germana Esperanto-Centro (GEC). Fondita en 1976, trimonata.

 
 Tre efike redaktita broŝuro en angla lingvo. Ĝi enhavas klarigon de la tuta programo de la ligo Eklezia, kiu konsistas el: Enkonduki Esperanton en la servo de la religio, Pliigi la Influon de l’Eklezio per Esperanto, Favorigi la literaturon de la internacia lingvo. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Himnaro redakti

Hungaraj brodaĵoj redakti

 
 Enhavas plejparte ilustraĵojn (25), kiuj prezentas la belegajn hungarajn brodaĵojn en variaj modeloj. La broŝuro ĉefe interesos virinojn. Prezo ne estas indikita ; verŝajne oni liveras la broŝuron senpage, propagande por la hungaraj domindustriaj manlaboraĵoj 
— Belga esperantisto n249 (nov 1937)

Ĥ redakti

I redakti

La Individualisma Socialismo redakti

Felix Lagalaure. La Individualisma Socialismo de D-ro Axel Fobertson Proschowsky. Eld. Rasa Virina Klubo, Paris, 1928?

La Infanoj en Torento redakti

(La) Infanoj en Torento. Skizo de S. Engholm. 1934, 116 p.

 
 Li enigas la leganton en la medion de torentaj infanoj, kies malsamajn edukon kaj vivon ni kun streĉo sekvas... La stilo ĉiam klara kaj bona.“ 
— Svenska Arbetar Esperantisten sept. 1934

Internacia teatraĵetaro redakti

Internacia teatraĵetaro originale verkitaj teatraĵetoj de diverslandaj aŭtoroj. Eld. [[Belga Esperanto-Instituto, Antverpeno, 1931(?), 48 pĝ.

 
 Tiu ĉi eldonaĵo de « Internacia Eldonejo » apartenas al la kolekto de « llustritaj Rakontetoj » kaj « Internacia Dialogaro ». Tiu ĉi libro kunmetita tre zorge de Prof. A. Kenngott, enhavas mallongajn sed tre trafajn teatraĵetojn de diverslandaj aŭtoroj, inter kiuj ni citu Raoul Laporte (Germanujo), Helena Hempel (Polujo), Li Krysta (Ĉeĥoslovakujo), Louise Briggs (Anglujo) kaj Lucette Faes (Belgujo). En nia belga organo ni rajtas speciale citi tiun ĉi lastan aŭtorinon, kiu verkis spritan kaj samtempe propagandan teatraĵeton « Esperanto kaj Amoro », kiu certe valoras ne nur agrablan legadon, sed reprezentadon dum intima Esperanta festo. Sed ankaŭ la aliaj meritas komplimenton. La tuta kolekto bone harmonias. Ankaŭ tiu ĉi verketo eliras la presejon de « Belga Esperanto-Instituto », kiu tiel montras, ke ĝia laborejo laboras ĉiuspecajn presformojn. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

Ilustritaj esperantistaj Poŝtkartoj redakti

 
 La firmo Oskar Ziegler, Bopserstrasse, 8III Stuttgart eldonis serion da 6 poŝtkartoj, riprezentantaj virinajn mienojn kaj aĉeteblaj po Sm. 0.250 la serio da 6 poŝtkartoj, laŭ desegnajoj de Breuer. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

Internacia Foiro de Praha redakti

Internacia Foiro de Praha. 2-9 sep.. Praha, 1923. 1 pĝ. 82 x 110 cm . Ilustrita.

Internacia Legolibro redakti

Internacia Legolibro. Redaktis Kenngott. 1930, 123 p. Originale verkitaj legaĵoj de Stojan, L. Briggs, Mezei, Balkanyi, Kenngott, Hetzel, Kreuz kaj J. Bergh.

Internacia Stenografiisto redakti

Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".

Ekstera ligilo: Jarkolektoj[rompita ligilo] de Internacia Stenografiisto (tie skribita "Stenografisto") en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

La Internacia Organizo de la Esperanto Movado redakti

Dro Smulder. La Internacia Organizo de la Esperanto Movado. Eld. So Sleijtïers, Den Haag, 1912?

Internacia specimena foiro de Praha redakti

'Internacia specimena foiro de Praha (12 - 19 marto 1922.) — Invitilo eldonita de la Foira Oficejo, Praka. 10 paĝoj 21 X 14 cm. Ilustrita.

J redakti

De Jongste suksessen van hete Esperanto redakti

De Jongste suksessen van hete Esperanto. Eld de Nederlandse Federatie van Arbeiders Esperantisten , Amsterdam , 1821? — 16 paĝoj 16.5X11.5 cm.

 
 Propaganda broŝuro en simpligita nederlanda lingvo
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Ĵ redakti

K redakti

Katalogo de lingvoj redakti

Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj (provizora listo). Eld. UEA, ĝenevo, 1927.

 
 Tiu studo enhavas jenajn ĉapitrojn: La Lingvoj de la homaro: Antikvaj lingvoj de la civilizacio; Modernaj kulturlingvoj de tutmonda graveco, kun proksimuma nombro de parolantoj por ĉiu el ili; La Lingvo internacia kun Mondlingva Statistiko, kiu enhavas la nomon, jaron kaj lokon de apero, nomon de la aŭtoro de 350 projektoj de internacia lingvo. 
— Belga esperantisto n155 (jan 1928)

Katolika Esperantisto redakti

Katolika Esperantisto estas oficiala organo de Katolika Esperantista Hispana Asocio.

Katolika Preĝaro redakti

Katolika Preĝaro. De S. Radegonde Latina kaj E-a teksto. Ĉiuj dimanĉaj diservoj kaj la plimulto de la festoj de l' jaro. 1908, 180 p.

Katolika Preĝlibro redakti

Katolika Preĝlibro. De Modesto Eugenio Carolfi. Latina kaj Esperanta tekstoj. 1922, 160 p.

Katolika Sento redakti

Periodaĵo de la Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (“Unione Esperantista Cattolica Italiana„ – UECI) [2], fondita en 1921. Dumonata, dulingva, kolora.

Kie estas la Eklezio de Kristo? redakti

Kie estas la eklezio de Kristo. De v. d. Hagen, S. J. , el la nederlanda trad. f-ino M. Borret, 1912, 160 p. Kun eklezia aprobo.

Tre disvastigita verko en Nederlando. Vere ora libreto por ĉiuj, kiuj senpartie deziras ekkoni la katolikan eklezion. W. v. ZON.

Kleine Esperanto Sprach lehre redakti

Herman Bobs. Kleine Esperanto Sprach lehre. Ader & Borel, Dresden.

Komerca Foiro de Paris redakti

Komerca foiro de Paris 10 — 25 Majo 1921. 4 paĝoj 16 X 24 cm.

 
 Belaspekta sur luksa papero presita prospekto kun 4 fotografaĵoj. La Komitato de la Foiro sciigas ke ĝi korespondas per ĉiuj lingvoj, speciale per Franca lingvo kaj Esperanto. 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

Koncerta Kantaro redakti

P. C. Brederode kaj K. Veldkamp (organizantoj). Koncerta Kantaro . Eklonejo P. Noordhoff, Groningen. 1923? 80 paĝoj 20,5 x 28 cm.

 
 Tre bela albumo kun 38 bonegaj muzikaĵoj de famekonataj majstroj, interalie de Schubert, Beethoven, Haydn, Mozart, Mendelssohn, Cornelius, Schuimann, Bêrat, Martini, k. c. Ĉiu grupo nepre bezonas tiun trezoron de kantoj, por siaj koncertoj. Kun grandega plezuro ni salutus la baldaŭan aperon de 2a parto de la «Koncerta Kantaro»! 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno redakti

Klara Mejer-Vihman. Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno. Esperantigis Nikune. Eld. Komitato por Agado kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno, Amsterdamo, 1933(?), 8 pĝ.

 
 La titola [tiel] jam anoncas, ke la broŝuro celas enkonduki en la prijuĝon pri krimo kaj puno ideojn de fratosento, oferemo, homano ĉe la juĝanta socio. Oni teorie devas simpatii kun tia idealo, sed mi demandos min, ĉu la agado por enkonduki tiujn samajn principojn de fratosento, oferemo, ktp. ĉe la setlistoj, rabistoj, falsistoj kaj ĉiuspecoj krim uloj ne havus pli tujan kaj faktan efikon por plibonigo de la homaro, tie ĉi, ree. Oni povus parafrazi la faman citaĵon dirante : "Post vi. Sinjoro; mortigistoj. Bonvolu doni al ni la ekzemplon pri bonkoreco." 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Konsiloj al Esperanto-Instruistoj redakti

Konsiloj al Esperanto-Instruistoj. Eld. Esperanto-Instituto de Estonio, Tallinn. 1928.

 
 KONSILOJ REKOMENDOJ KAJ KLARIGOJ por la kandidatoj al la Esperantoekzamenoj, aranĝataj ĉe la suprecitita Instituto. Sespaĝa folio. 
— Belga esperantisto n168-169 (feb-mar 1929)

Kondiĉoj de la Armistico redakti

Kondiĉoj de la Armistico. Novembro 1918, en angla kaj Esparanta lingvoj. Tiun ĉi dokumenton eldonis la BEA, literatura k a j Debata Societo por elmontri la taŭgecon de Esperanto por gravaj internaciaj aferoj. La oficiala angla teksto (kiel ĝi aperis en la ĵurnaloj) estas prezentita, kune kun Esperanta traduko. Brita Esperanto-Asocio.

Kontrakto de la Ligo de Nacioj redakti

Kontrakto de la Ligo de Nacioj — Covenant of the League of Nations. — Pacte de la Société des Nations.

Trilingva eldono de la kontrakto. La Esperanta traduko estas prizorgita de Daniel Eyquem, E. Grosjean-Maupin kaj W. M. Page.

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj redakti

Krestomatio por infanoj kaj komencantoj. Verkita en kunlaborado de diverslandaj esperantistoj sub redaktado de Romano Frenkel. Kajero Unua. — Bukuresti. Eld. Editura Esperanto, 1912?

 
 Bonega kaj aplaŭdinda ideo kunigi en krestomation la infanan literaturon

de la tuta mondo : naciaj fabeloj, infanaj rakontoj, enigmoj, fabloj, spritaĵoj, proverboj, k. t. p. Tiamaniere per Esperanto oni povas plivastigi la horizonton de infanoj, kiuj estas la homoj de restonto.

Rimarkinda la sciigo aldonita de la aŭtoro al la unua kajero : « Oni petas pri alsendo de artikoloj por la sekvantaj kajeroj de tiu ĉi krestomatio, rekte al Romano Frenkel, Enisejsk, (Rusujo-Siberujo). 40 % de la pura profito estos dividita inter la kunlaborantoj proporcie de ilia enpresita teksto. » 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Kvara Internacia Foiro de Retchenberg redakti

  • IVa Kvara Internacia Foiro de Retchenberg. 11-19 Aŭg. 1923. Prospekto. 8 pĝ. 22,5 x 28,5 cm.
  • E . Spiethof. «La senco de la Foiroj» , 1 pĝ, 22,5 x 28,5 cm .

Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto redakti

La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. Eld. Hachette, Parizo, 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio. (IEMW:700.935-B.Esp-)

Kvina Internacia Foiro en Vieno redakti

Kvina Internacia Foiro en Vieno, 2-8 sep.. Eld. Viena Foiro Akcia Societo, Vieno, 1923, 8 pĝ. 15 x 23 cm .

Kuracisto (revuo) redakti

Kuracisto. Internacia Medecino monata Revuo. Redakcio kaj Administracio Dr. Józef Chybczyński. Varsovio.

La Kvinjaro de Sovetlandoj redakti

La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)

L redakti

Leteroj al Brigito redakti

Leteroj al Brigito. La socialista partio, ĝiaj principoj kaj ĝiaj taskoj. De J. B. Severac. 1933, 207 p.

Legolibro redakti

  • P. William. Legolibro. Unua volumo: Internacia Anekdotaro.

N. 7 de Nova Esperanto-Biblioteko; eld. Fr-Eilersiek, Berlin, 1921, 64 paĝoj 15 X 11 cm.

 
 Kolekto de pli ol 75 anekdotoj ĉerpitaj el diversaj lingvoj.Bona Esperanta stilo. Kiel ĉiuj eldonaĵoj el tiu «biblioteko», ĉi tiu libro ankaŭ havas belan aspekton. 
— Fr. DELGARBO., Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Lehbuch der Weltsprache Esperanto redakti

Karl J. Loy. Lehbuch der Weltsprache Esperanto. Eld. J. C. Huber, Dresden, 1921

Libero (revuo) redakti

Libero. Monata revuo de movadoj por reformigo de la vivo. Interese redaktita. Aperis en 1925-26; 244 p. Formato 29x31. (BIL, p: 319.)

La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno redakti

La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno (2an de Aprilo ĝis 5a de Oktobro 1928). Eld.: Konstanta Komitato por la LHS, Basel, ĉ 1930.

 
 Multilustrita broŝuro kun artikoloj en germana, franca kaj angla lingvoj kaj resumo en Esperanto. Tiu libreto donas klaran bildon pri la organizo kaj pri la rezultoj de help-servo organizita dank’al libervolaj laborantoj en la forte frapitaj regionoj. 
— Belga esperantisto n180 (feb 1930)

La Libro de Komuna Preĝo redakti

  • La Libro de Komuna Preĝo, kajero unua, enhavanta: La ordo de matena preĝo; La ordo de vespera preĝo; ĉe matena preĝo; La Litanio. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 28 paĝoj 19 X 13 cm.

Libro de l' Humoraĵo redakti

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

Litova Almanako redakti

Litova Almanako. 1923, 284 p. Poeziaĵoj kaj noveloj el la litova literaturo; artikoloj pri la historio, nacia civilizacio, arto, lernejoj, ktp. de la lando.

M redakti

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis redakti

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉirkaŭ respubliko, (amiko de E).

MANIFESTO DE LA «DEFENDA LIGO POR LA TERITORIA UNUECO DE HUNGARLANDO» al la Esperantistoj de la Mondo! redakti

MANIFESTO DE LA «DEFENDA LIGO POR LA TERITORIA UNUECO DE HUNGARLANDO» al la Esperantistoj de la Mondo! Eld. Paul Balkanyi, Budapeŝto, 1921(?) 4 paĝoj 22,5X 15 cm.

Mi ĉiam tia rememoru vin redakti

Mi ĉiam tia rememoru vin. Antologio de bulgara ampoezio. Tradukis A. Grigorov k.a. Pli ol cent verkoj de ĉi-jarcentaj aŭtoroj kaj el la popola poezio. Kunmetis Venelin MITEV, redaktis István Ertl. Kun pentraĵoj de H. Matisse k.a. Pres-Esperanto. Sofio. 1992. 112 paĝoj.

Migrukunmi redakti

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

La Militrezistanto redakti

La Militrezistanto. Novaj-eldonaĵoj de l' Internacio de Militkontraŭuloj. Fondita en 1930. Aperas neregule. Formato 20,5x14. (v. Militrezista movado.)

Misisipi redakti

L. Malaĥ. Misisipi. Trad. de I. Jurvsta. Eld. Juda Esperantista Grupo en Parizo, Parizo, 1939(?).

 
 Triakta teatraĵo el la negra vivo, kiu pritraktas la tragedion de Scotsboro, 64 paĝoj plus ilustrita kovrilo, kun biografia skizo kaj bildo de la aŭtoro 
— Belga esperantisto n267-268 (maj-jun 1939)

Mizero kaj suferego de la Nurnbergaj infanoj redakti

Statistika Oficejo. MIZERO KAJ SUFEREGO DE LA NURNBERGAJ INFANOJ. Eld. Urbkonsilantaro, 1920.

Mondpaco kaj Ŝantuna demando redakti

Mondpaco kaj Ŝantuna demando. Eld. Internacia Rilato-Komitato. Nankino, 1929?

 
 32-paĝa albumo kun multaj ekstertekstaj ilustrajoj, pri la lastatempaj okazintaĵoj en Ĥinujo. 
— Belga esperantisto n168-169 (feb-mar 1929)

N redakti

Nacia Ekspozicio memoriga de la 1-a centjaro de la sendependeco de Brazilio, Rio de Janeiro redakti

NACIA EKSPOZICIO MEMORIGA DE LA l-a CENTJARO DE LA SENDEPENDECO DE BRAZILIO, RIO DE JANEIRO, 7 sept. - 15 nov. 1922. Eld. Ministerio de Justeco kaj Enlandaj Aferoj, 16 paĝoj 29 X 22,5 cm.

Nederlandsch-Esperanto Handelstermen redakti

J. B. Eiselein. Nederlandsch-Esperanto Handelstermen benevens ± 1500 spreekwoorden en uitdrukkingen. Eld. Maimberg, Hertogenbosch, 1926?

 
 La unua duono de la libro enhavas nederlandlingvan komercan terminaron kun traduko en Esperanto. Tiu dokumento sendube faros grandan servon ankaŭ al niaj flandraj amikoj, kiuj ĝis nun ne disponas grandan vortaran materiaion en sia lingvo, despli ke la vortoj prezentitaj en la libro de Eiselein ne aperas en la jam ekzistantaj vortaroj nederlanda-Esperanto.

La dua duono de la eldonaĵo konsistas el kolekto de -500 (tiel) proverboj

kiujn la kompilanto grandparte ĉerpis el la «Proverbaro» de Zamenhof kaj akompanigas de la samsignifa proverbo en nederlanda lingvo. Tiu laboro, multe helpos la Esperantajn verkistojn en la flandra parto de nia lando. 
— Belga esperantisto n140-141 (okt-nov 1926)

Nova Afriko redakti

Th. Monnens Nova Afriko, esperantigis Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1927(?)

 
 Interesega estas la kompatinda historio de tiu mondparto, kiu estis la sklavomerikato de l' mondo dum kvar jarcentoj, ĝis kiam la eklezio alportis al ĝi la ĝojan anoncon. La verketo de Monnens ekvidigas la reviviĝon de tiu nigr-haŭta popolo, kiu laboradas por sia savo 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Nova propono koncerne proporcinombran elekton ĉe elekto al deputatĉambro redakti

Thorvald Kornerup. Nova propono koncerne proporcinom bran elekton ĉe elekto al deputatĉambro. Eld. la aŭtoro, Holbaek, 1914, 8 pĝ.

Nurberguer Esperanto-Trichter redakti

Nurberguer Esperanto-Trichter . Leitfaden fur Schnellund Massenkurse von Ŝattat. Eldonita de Ellersiek & Borel, Berlin, 4 paĝoj, 24 x 31,5 cm.

 
 Tre praktika okleciona gramatiko por germaniingvaj personoj. 
— Belga esperantisto n107-108 (jan-feb 1924)

O redakti

La ora ŝtuparo redakti

 
 Ĉe la unua rigardo al tiu verko, oni rekonas la kutiman zorgemecon de la Esp-o-Publishing Co. : oportuna formato, bonega papero, bela litertipo kaj bongusta eksteraĵo.

La ĉefa ideo troviĝanta en la libro, estas nia ĉies idealo : atingi daŭran mondpacon. La aŭtoro solvis la problemon laŭ stranga, interesplena maniero, kiu ofte igas la leganton pripensi kaj mediti; precipe ĉar la temo estas tiom aktuala kaj ĉar Oppenheim tute ne indulgas la t. n. packonferencojn. La heroo de la rakonto, Warren Rand, estas maljuna, potenca, riĉega jurnalposedanto kiu metas ĉion en la servon de sia porpaca penado: sian cerbon, sian potencon, sed, antaŭ ĉio, ankaŭ sian monon , dank'al kiu li fine sukcesas realigi sian vivorevon. Rilate al la lingvo, ni devas fari denove kelkajn rimarkojn. « Lerni » anstataŭ « aŭdi, ekscii » estas anglismo, same kiel « nokto » anstataŭ « vespero » kaj « aĉeti » trinkaĵon por iu. « Ajn » estas ofte erare uzita, same kiel « pli » antaŭ adjektivo, kiam tute ne temas pri komparo ekzemple : pli malgranda, anstataŭ : ne tre granda, negranda. Tradukantoj klopodu pli kaj pli eviti naciismojn. Kion signifas « blokhaŭso » ? Post « spite » kaj « koncerne » devas troviĝi prepozicio aŭ devas esti uzata akuzativo ! « Pli poste » estas pleonasmo.

La eldonejo meritas ĉiujn laŭdojn pro tiu unua volumo en la nova serio. 
— Belga esperantisto n224 (okt 1935)


La Ordo de vespera preĝo redakti

La Ordo de vespera preĝo. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 8 paĝoj, 19 X 13.

Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe redakti

Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe. Zürich, Art. Institut Orell Füssli, 1912?

 
 Tiu esperanta eldono de figuraĵoj por la instruado de lingvoj (Esperanto, germana, angla, franca, itala) kompleta en tri broŝuroj kies prezo estas nur 40 pfenigoj por ĉiu libreto, estas tre uzebla en la esperantaj kursoj. La unua parto enhavas vortresumon : la dua parto fazojn ; la tria parto "temojn" . 
— Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) redakti

  • Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) verkita de E. Adam, kun antaŭparolo de Fanny Clar. Mendebla ĉe la aŭtoro: 24 Boulevard Beaumarchais, Paris, ( ll e ) . — 32 paga broŝuro 19 X 12,5 cm.

P redakti

La Paĝio redakti

La Paĝio estis (preskaŭ) dumonata periodaĵo de HEJ ĉirkaŭ 1991-1993, redaktate de Németh Csaba, kiu poste kabeiĝis pro personaj kialoj.

Pangea - la sole ebla eliro el la mondkrizo redakti

Rudolf Herceg. Pangea - la sole ebla eliro el la mondkrizo. Eld. Heroldo de Esperanto, Kolonjo, 1932.

 
 La aŭtoro proponas al si pruvi, ke 1e la krizo estas generala, 2e ke ĝiaj kaŭzoj estas a) la (subjektiva kaj objektiva) malharmonio inter la produktado kaj

konsumadoo ; b) la malĝustaj rilatoj inter la apartaj kategorioj de la produktado ;

c) hipertrofio de la individualismo persona kaj nacia; d) manko de kontakto kun la naturo. La solvo konsistas en reorganizado de la adm inistrado, de la juro, ekonomio, etiko, estetiko, sociologio, ktp. por atingi tute novan sistemon ĉirkaŭprenantan la tutan homaron. 
— Belga esperantisto n200 (mar-apr 1933)

Per Tolboato redakti

Per tolboato, Skizo de Jotoka]]. Ilustrita. Eld. O. Ziegler, Marktredwitz, 1922. 24 paĝoj.

 
 Tre agrabla ripoziga legaĵo originale verkita. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Por la rajto de German-Aŭstrujo redakti

Portugala Revuo redakti

Portugala Revuo. Ĉiumonata organo de la Esperantistaj Portugaloj. Porto. 1913.

Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle redakti

Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle. Actes de la Conférence Interrnationale de Chambres de commerce, foires d'échantillons, Groupments économiques et offices du tourisme, réunie à Venise du 2 au 4 avril 1923. Eld. Conférence commerciale de Venise, Venecio, 1923 56 pĝ, 13,5 x 21 cm

 
 Niaj grupoj kaj propagandistoj uzu tiun ĉi broŝuron elmontranta la praktika flankon de niaj lingvo kaj movado. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Preparantoj de milito redakti

Preparantoj de milito , akuza konkludo en la proceso de industria partio. Eld CK SEU. Moskvo, 1931? 72 Paĝoj 15 x 22 cm.

 
 Tiu proceso interesis multajn. La klarigojn pri ĝi do ankaŭ povas ilin interesi, eĉ se la raporto povas ŝajni partia. Ĝi enhavas efektive multajn sciigojn, kiuj havas veran gravecon por tiuj, kiuj sin okupas pri la speciala temo de la mondrevolucio, de preparo al militoj k. c. 
— Belga esperantisto n189 (okt 1931)

La Principo de la movado por ĉasta vivo redakti

La Principo de la movado por ĉasta vivo plikarigita el ideala kaj praktika vidpunkto. Eldonis D. Roskes, Hago, 1922? 32 paĝoj 13 X 20 cm.

 
 Ĉi tiu broŝuro enhavas ampleksan klarigon, de la principoj de la nomita movado kaj pri la praktiko de ĝi. Al ĉiuj samideanoj kiuj funde deziras pristudi la demandon, ni konsilas havigi al si la libreton, kiu certe donos al ili informon per la plej bona lingvo. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

La Problemo de Irlando redakti

La problemo de Irlando . — Okopaĝa broŝuro 23 X 15 cm. kun histona skizo kaj programo de la Irlanda movado. Verkisto, eldonejo kaj prezo nemontritaj.

Praha. Ilustrita gvidlibro por turistoj redakti

Praha. Ilustrita gvidlibro por turistoj. Eld. Ĉasopis Ĉeskvch Esperantisto, Praha, 1912?

 
 Belege eldonita gvidlibro broŝuro, enhavanta inter la bele presila teksto 41 ilustraĵojn pri la Bohema ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj. Riĉe kolorigita koverto riprezentas du belajn vidaĵojn el Praha. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Projekto de kemia vortareto redakti

Renard & Van Melckebeke. Projekto de kemia vortareto. Eld . « Scienca Revuo, Paris, 1903.

Panonio redakti

Panonio estis esperanta periodaĵo en Hungario, komencante en 1912.

La Parizaneto redakti

La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)

Pejzaĝoj en Aŭstrio redakti

Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

 
 Belega reklamlibreto, lukse eldonita, kun admirindoj gravuraĵoj enhavanta bone verkitajn detalojn pri la Austria lando. La samideanoj kiuj ne jam posedas tiun eldonaĵon, mendu ĝin sen prokrasti, lli tute ne bedauras la malgrandan elspezon. 
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)

Pentroarto en la malnova Hungarujo redakti

La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe illustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)

La Pirato redakti

La Pirato. Spritgazeto, fond. en 1933. „Kaperas ĉiumonate. Kajeroj por Satiro, Humoro ka Libereco. . . relativa. Ŝipestro: R. Schwartz.“

Poŝtkartoj Esperanto-Paris redakti

Poŝtkartoj Esperanto-Paris. Unua serio, vidaĵoj de Paris kun klariga teksto en Esperanto. Eld. Presa Esperantista Societo, Paris, 1912?

Eksteraj ligiloj

Pri Piedpilkludanto redakti

Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

Q redakti

R redakti

Rakontoj el la Biblio redakti

Rakontoj el la Biblio laŭ la traduko de D-ro L. L. Zamenhof; Eld. Brita Esp. Asocio, London, 1921 80 paĝoj.

 
 La tre zorge eldonita libro enhavas 14 rakontojn el la Biblio. Ĝi estas antaŭiranto de la aperonta traduko de la Malnova Testamento, super kiu la Biblia Komitato Esperantista laboradas. La libreto ne nur instigos deziron por la tuta volumo; ĝi ankaŭ antaŭdiras al ni, ke la promesita verko certe estos modelo por ĉiuj esperantistoj laŭ lingva vidpunkto. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro redakti

Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro', kies unua kunsido okazis en « Café Anselmo », Anvers, dimanĉon 20-an de Aŭgusto, je la 10a matene. — Ambaŭ raportoj estas senpage haveblaj ĉe la Oficejo por studado de spiritaj fenomenoj, Klappeistraat, 8, Antwerpen.

 
 En tiuj du interesaj raportoj ni trovas diversfoje uzita la nomon Anverso. Tio estas entute eraro. Ni komprenas ke eĉ flandranoj povas esti tiel blindigitaj ke ili prefere uzas alian lingvon ol la sian sed la propraj nomoj, kiam oni ilin esperantigas, devas esti esperantigitaj laŭ la originala nacia lingvo. Tiel en la unua okazo oni devas legi Antverpeno anstataŭ Anverso
— O.V.S. Belga Esperantisto n041 (mar 1912)

La Reformanto redakti

La Reformanto. Popola biografio de Sankta Francisko el Asizo. Originale de Modesto Eugenio Carolfi 1927, 88 p.

La Regado de si mem redakti

La Regado de si mem per konscia aŭtosugestio. De Coué, el la franca trad. Jean Borel. 1925, 56 p. Laŭ tiu teorio „ne volo, sed imago efektive estras niajn agojn.“

Rerigardo redakti

Jarlibro de la Nurenburga Mondlingva Klubo, la Esperanto-klubo de Nurenbergo. Dulingva.

Rezultoj de la unua kvinjara plano redakti

Rezultoj de la unua kvinjara plano. Raporto ĉe la Unuigita Plenkunsido de Centra Komitato kaj Centra Kontrol-Komisiono de TKP (b) la 7-an de januaro 1933. Trad. K. K . V. Vozdviĵenskij, P. Gavrilov, E . Svedova, V. Polakov . Eld. Ekrelo, Leipzig, 1933.

 
 La leganto trovos en la broŝuro, pledon pro domo kiu celas pravigi la

kvinjaran planon, pruvi ke ĝi ne nur estis efektivigebla, sed parte estas efektivigita; ĝi celas klarigi kial nur parte kaj ne tute oni realigis ĝin. Ne estas necese diri ke oni aŭdas nur unu sonon, nome la optimisman. La fundo de la rezonado revenas ĉiam al la saina punkto: kie antaŭ estis nenio, estas nun io. do la kvinjara plano sukcesis. La lingvo uzita estas sufiĉe neologisma kiel decas al renovigantoj de la ideoj. Tiu emo tamen kelkfoje malice ridindigas la tradukintojn. Tiel ni trovas ke : "Rilate produktadon de elektro-energio, ni estis sur la plej lasta loko. Nun ni okupas unu el la primaraj lokoj." La vorto "primara" laŭ la internacia uzado, tute ne signifa s: « unuaranga, unuaklasa ».

Ĝi signifas: « unuaŝtupa, komenca a kaj figure : "neperfektiĝinta, neevoluinta, neinstruita, needukita" ktp. ĉiuj nuancoj de unuaŝtupa stato. Tiel oni povus diri ke "la sono de strangaj nekomprenitaj vortoj, ĉiam allogas la primarajn homojn". La konstato ke la produktado de elektro-energio okupas primaran aŭ unuaŝtupan lokon ne estas do komplimento. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Revuo de Esperanta Psikistaro redakti

Revuo de Esperanta Psikistaro. Trimonata psikisma gazeto. Redacio kaj Administracio A. Stas Waltwilder par Bilsen (Belgujo).

S redakti

SALUS redakti

SALUS. Saneca Abstinenca Longviva Universala Societo. Romo, 1921? 4 pĝ.

Samideano redakti

SAMIDEANO. Internacia Biblioteko. N. 1. Majo 1921. Eld. Os­kar Ziegler & Ko, Marktredwitz . 20 paĝoj 23 X 15 1/2 cm

 
 Enhave : Ascendo al Vesuvjo antaŭ kvardek jaroj, de P. Christaller; Suprizo, de M. Walter, tradukis Cani. Fŭrth; La lasta Kanto, de A, Stamatiadis; Dum liberaj horoj, de Heinrich 
— Belga Esperantisto n083-084 (jan-feb 1921)

Solecaj animoj redakti

Solecaj animoj unuakta gajaĵo tradukita de Oscar Susmann. Eld. Paŭlo Balkanji, Budapeŝto, 1921?

 
 Amuza teatraĵeto ludota de 2 aktoroj kaj 2 aktorinoj. Taŭgas por esperantistaj festoj kaj kunvenoj. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)

La Sonoril-koncertoj redakti

La Sonoril-koncertoj de Jef Denyn, eldonita de la societo « Mechelen-A antrekkelijkheden; Malines-A ttractions» okaze de la festoj organizitaj nunjare je la honoro de la Majstro-Sonorilaristo de Meĥleno.

 
 La broŝuro enhavas la programon de la diversaj koncertoj kiuj okazos dum la somero sur la turo de la Meĥleno preĝejo.La klarigaj tekstoj pri la koncertoj, pri la sonorilaro, kaj pri la urbo ankaŭ enhavan Esperantan tradukon. Bedaŭrinde tiu teksto enhavas pli ol sufiĉe da eraroj. Ni kore esperas, ke estonte la teksto estu pli zorge korektita. La broŝuro estas bele ilustrita. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Starptautiska valoda lingvo internacia redakti

Starptautiska valoda lingvo internacia. Riga, 1923.

Studo pri la organizo de Esperanto redakti

Studo pri la organizo de Esperanto. Parizo, Centra Esperantista Librejo, 1912?, 64 paga.

 
 franc-esperanta broŝuro, grandformata, enhavanta interesajn detalojn kai projektojn pri organizo de la movado. 
— Belga Esperantisto n052 (feb 1913)

Sur la Feliĉvojo redakti

René E. Bossière. Sur la Feliĉvojo. Esperantigita de Ch. Meunier, kun la kunlaborado de H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot. Eld. Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1930.

 
 La libreto estas tre moderna pritrakto de la situacio de Francujo, kaj de Eŭropo en la postmilita tempo, ne de tiu periodo kiu jam estas for, sed de tiu kiu ankoraŭ devas veni kaj kiu daŭras ĝis proksimume 1980. Estas do sonĝo de la aŭtoro, sed sonĝo bazita sur realeco, sur ciferoj, sur kontraktoj. Ne estas eble detale pritrakti la libron. La rekompencoj de la francaj institucioj montras jam sufiĉe ke la temo estis funde pripensita kaj prilaborita. S-ro Ch. Meunier zorgis por flua esperanta traduko kaj lin helpis en tiu laboro H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot, kiuj ĉiuj kune meritas laŭdojn por tiu laboro. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Systematisk kurs i Esperanto redakti

Henrik Seppik; Ernfrid Malmgren. Systematisk kurs i Esperanto. [[Eldona Societo Esperanto]], Stockholm , 1932.

 
 La unua eldono de tiu ĉi lernolibro, 5.000 ekz., aperis en julio 1932 kaj elĉerpiĝis en 6 monatoj. Tio montras, ke la libro estas tre ŝatata. La dua eldono

estas prilaborita de s-ro Malmgren.

Unualoke la libro estas verkita por rektmetodaj kursoj, sed ĝi enhavas gramatikajn klarigojn en sveda lingvo sufiĉaj por memstudado. Krom la malalta prezo la simpla kaj amuza teksto de la libro estas kaŭzoj de la sukceso. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)

Ŝ redakti

Josefo Giacosa. Ŝakludado. Esperantigis verse P. & R. Padulli. Eld. A. Paolet, S. Vito al Tagliamento, 1921

T redakti

TEA-Bulteno redakti

Informilo de la Triesta Esperanto-Asocio [3] Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine, fondita en 1997. Dumonata.

Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon redakti

Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon. Eld. Pamatnik Odboje, Praha, 1921.

 
 Belega albumo kun 230 fotugravuraĵoj pri la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kiujn faris la ĉeĥoslovakaj legioj batalintaj en Ruslandon. Klariga teksto de d-ro F. Steidler, estis bonege tradukita de inĝ. L. Berger. La bildoj estas arte presitaj sur luksa papero. Mi ne kapablas fari pli granda laŭdon pri tiu albumo, ol dirante ke ĝia eldono estas entute granda sukceso! Ĉiu vera libramanto deziros posedi la libron, kaj mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝia loko estus en ĉiuj lernejoj. 
— F. D. Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Tria Internacia Specimenfoiro en Padova redakti

Tria Internacia Specimenfoiro en Padova. 1 — 10 Junio 1921. 6 paĝoj 22 X 29 cm.

 
 Tre ampleksa prospekto kun regularo kaj aliĝilo pri tiu foiro, kiu okazas en provizora konstruaĵo kun tute kovritaj trairejoj.

Tiu organizaĵo ankaŭ anoncas ke ĝ ia j oficejoj korespondas: france, angle, germane, hispane- kaj Esperante.

La pratikado de nia lingvo faros ĝian triumfon! 
— Belga Esperantisto n075-076 (maj-jun 1921)

La Tribune Esperantiste redakti

La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.

Tutmonda Intersteno redakti

Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.

Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 redakti

Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 (korektita ĝis la 1-a de julio 1912). Paris, Centra Esperantista Oficejo, 1912.

 
 225-paĝa, grandformata volumo. Enhavas dokumentojn pri la Lingva Komitato, la Akademio, la konstanta komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo, la Oficiala Gazeto, la Internacia Societo de Amikoj de Esperanto, la liston de la Internaciaj Fakaj Asocioj kaj institucioj, la liston de la regionaj propagandaj asocioj, la liston de la esperantaj gazetoj kaj fine liston de personoj kiuj deziras korespondadi. 
— Belga Esperantisto n050 (dec 1912)

U redakti

Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto redakti

D. Fajnŝtein.Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto, Eld. Zawalna, Vilno, 1932(?)

 
 Metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Akademio[...] Prospekto pri memorfortigo: kurso instruata per korespondaj lecionoj en Esperanto. 
— Belga esperantisto n196 (jun-aug 1932)

Universala Unuiĝo redakti

Universala Unuiĝo Organo por homa unuiĝo en ĉiuj formoj de la pensoj kaj agoj. Eld. Agentejo Esperanto, Moskvo, ekde 1914.

Ŭ redakti

V redakti

La Vangfrapo redakti

  • Abraham Dreyfus. LA VANGFRAPO, unuakta komedio. Trad. el franca lingvo Ŝ. Sar. Eld. Librairie de Esperanto. Paris. 52 paĝoj

Venko redakti

  • S. Frantz. Venko. Verŝaĵo originale verkita. Eld. Esperantista Centra Librejo, Paris. Poŝtkarto : 9 x 14 cm.

Vœu en faveur de l'adoption de la langue auxiliaire Esperanto redakti

Vœu en faveur de l'adoption de la langue auxiliaire Esperanto signé par les membres de l'Académie des Sciences. Académie des Sciences, 1923?

La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR redakti

M. Ŝervud. La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. Eld. Uniono de militantaj ateistoj kaj CK SEU, Moskvo, 1930.

 
 Broŝuro celanta nei aŭ klarigi ]a informojn rondirantajn en eŭropa kaj amerika gazetaro pri kontraŭreligiaj persekutoj en Sovetio. El lingva vidpunkto, oni ne rajtas nomi la libreton valora akiro por nia literaturo, kvankam ĝi estas facile komprenebla, malgraŭ sufiĉe multnombraj nekorektaĵoj. Prijuĝante la enhavon oni devas konstati, ke la argumentado estas tre manka, kaj pro troa klopodado pruvi neekziston de kontraŭreligiaj persekutoj, nur sukcesas veki, eĉ ĉe senreligia Eŭropano, la senton ke ne estas eble en Sovetio esti liber-pensanto, se tiu koncepto ankaŭ ampleksas liberan ekzercon de iu kulto sen revenĝo iuspeca de la aŭtoritato. Kiu tro volas pruvi, ofte konvinkas pri la malo. 
— Belga esperantisto n187 (jul-aug 1931)

W redakti

X redakti

Y redakti

Z redakti

Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj redakti

Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj. Eld. R. A. Ĉech, Vieno, 1922?

 
 Plena kurso de Esperanto , kun la tu ta ekzercaro fundamenta de D-ro Zamenhof, en Esperanto kaj en ĉeĥa lingvo. La merito de ĉi tiu eldono estas, ke per la graveco de ĝia eldonnombro (20.000 ekz.) kaj per ĝia presigo sur tute ordinara ĵurnala papero, ĝi atingis tre malmultekostan prezon. Tre certe tiu eldono multe helpos la propagandon en la Ĉeĥoslovaka respubliko 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Referencoj redakti