Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de Esperanto-eldonaĵoj. Movu mallongajn informojn pri esperantaj eldonaĵoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝusta kategorio (minimume Kategorio:Esperanto-eldonaĵoj), kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie.
„ Abundas en Esperanto verkoj fikciaj aŭ efemeraj, sed verkoj kun eduka valoro ankoraŭ tro malmultas. Kun plezuro ni bonvenigas ĉi tiun libreton. Ni ne scias la nomon de la tradukinto, sed li bone faris sian laboron ; kaj la ilustraĵoj estas vera ĝojo por la okuloj. Eble la titolo iom troesperigas, ĉar (post klarigo pri arba botaniko) temas pri nur ses arbospecoj : frakseno, platanacero, fago, karpeno, ulmo, kaj kverko. Tamen ne ĉiu certe konas eĉ tiujn ses ; kaj ilin la libro klare priskribas. Sed ni insiste rekomendas —aparte por leganto nebrita (kiu povas dubi pri la preciza signifo, ekzemple, de ulmo glatfolia, ulmo ordinara, aŭ kverko durmast)—ke oni aldonu la nomojn Latinajn. Eĉ leganton Britan helpus Angla traduko de du-tri vortoj ne ĉie troveblaj, ekz., kambiumo, tirujo. Fina paĝo priskribas la Arbaraman Popolon (B.E. 1945, p. 65).
Recenzisto kutimas serĉi kritikindaĵojn. Ni do rekomendas, ke ĉe dua eldono oni pripensu jenajn sugestojn : p.2, ĉi-tiu (ĉi tiu) (sen streketo) ; 8/24 brulas {bruli) ; 8/26 aprilo (Aprilo) ; 20 malpli malglataj (pli glataj) (simpligo) ; ruĝtinkturete verdeta
(?); 32 mezkampo (kampomeze) ; 37 certa (iu). Podue (8) estas esprimo interesa, ĉar neordinara, tamen tre trafa : duope ne signifas same.
Entute verko tre rekomendinda: por lernejo ĉe kiu oni instruas Esperanton, bonega legolibro. Kaj ne sole por infanoj. Ni esperas, ke sekvos ĝin aliaj libretoj pri elementa scienco, simile valoraj. ”
Argenta Duopo. Jubilea libro pri Baghy kaj Kalocsay. Eld. Literatura Mondo, Budapest, 1937(?)
„ Kiom oni rajtas jam nun profeti pri la estonteco de la lingvo Esperanto, tiom oni pravas aserti, ke la postmilita laboro de Baghy kaj Kalocsay restos ĉiama mejloŝtono en nia literaturo. Tial la apero de ilia jubilea libro interesos ĉiun, kiu laŭvalore taksas la kontribuojn de ĉi tiuj hungaroj, al nia kulturo kaj kiu kredas gravaj ties disflorigon kaj popularigon. La unua volumo de Arĝenta Duopo (presita sur paĝoj ornamitaj per verda bordero) konsistas el mallonga enkonduko. La jubileantoj parolas pri si mem, kaj kolekto da verketoj prozaj kaj versaj pri la jubileantoj el la plumoj de aliaj verkistoj diverslandaj. Troviĝas en ĉi tiu volumo ankaŭ multaj fotografaĵoj de Baghy kaj Kalocsay je diversaj aĝoj kaj cirkonstancoj. En la unua parto la intervjuoj raportitaj de László Halka ĵetas interesan lumon sur la personecojn, la aspirojn, kaj la reciprokan sintenadon de niaj du plej eminentaj vivantaj poetoj; dum al tiu, kiu trovas pli studinda ol la personaĵoj la strukturon de la lingvo, oni povas rekomendi la 12-paĝan resumon de la klera vortkunmeta sistemo ellaborita de Kalocsay. La enaj diferencoj inter Baghy kaj Kalocsay respeguliĝas en la malsamaj kriterioj, kiujn oni devas uzi, prijuĝante iliajn verkojn. Bruno Migliorini (Dante — Infero), Lauri Ilmari Lappi (Kalocsay kaj Kalevala) kaj Leo Belmont (Strangaj amimoj) ĉiuj emfazas la vaste kulturitan esteton, la preskaŭ pedante sinperfektigeman poeton, kiu estas Kalocsay, kaj kies verkojn oni povas kritike taksi el pure artisma vidpunkto, sen atento al la homo ilin kreinta. Sed ĉe Baghy estas tute malsame; neniel eblas apartigi de li liajn poemojn, romanojn, novelojn, ĉar lia spirito, liaj idealoj ĉion enestas kaj ĉion vibrigas, tiel ke jam post legado de du-tri verkoj oni sentas, ke oni bone konas la homon mem. Ne la malplej granda merito de Baghy kaj Kalocsay sin montris en ilia ĉiama preteco kuraĝigi kaj helpi novajn talentulojn sur la literatura kampo ; ili sukcesis arigi ĉirkaŭ si en Budapeŝto kaj en la paĝoj de Literatura Mondo kreskantan nombron da novaj verkistoj, kiuj sen tio eble ne povus elveni antaŭ la publikon. Pri tiu faceto de ilia multflanka laboro, por kiu la amantoj de la literaturo ŝuldas al ili eternan dankon, ne mankas atestoj sur la paĝoj de Arĝenta Duopo. ”
„ Praktikaj konsiloj pri privata preĝo, kun temo por primedito kaj propono pri Biblia teksto por ĉiu tago en la jaro (Kial preskaŭ ekskluzive el la Nova Testamento ?). La unua tia libreto en Esperanto ; pensiga kaj havinda: ĝi multe superas kelkajn tiajn, kiujn mi vidis en la Angla lingvo. ”
„ Jen verko adresata ne al ia nekredanto, sed al ĉiu, kiu konfesas la Diecon de Kristo. Ĝi celas (a) konfirmi la romkatolikon en sia kredo, kaj (b) konverti la protestanton al la Roma Eklezio.
La celon (a) ĝi bone plenumas. Sed pri (b) ? Mi nur povas diri sincere, pri la impreso farita sur min, protestanton (de
infaneco trempitan en ambaŭ flankoj de tiu polemiko), ke mi vidas en ĝi multe da argumentoj, kiuj ŝajnas al mi sofismaj ;
diroj kaj kredoj rekte aŭ implice atribuitaj al la t.n. protestanto ne estas tiuj de protestantoj, kiujn nii konas. Parolante
pri sia propra kredo, polemikanta staras sur firma tero ; sed parolante pri la kredo de alia, li devus ĝin komprene prezenti laŭ
ties koncepto—afero multe pli malfacila. Tion mi diras tute amike kaj sen polemika celo.
Kompare kun antaŭa verko samspeca “Kie estas la Eklezio de Kristo?” la nuna volumo estas multe pli bona ; ĝi evitas ties
krudaĵojn kaj personaĵojn, kaj prezentas sian temon alloge kaj racie.
Krom unu-du preseraroj, Ia verko estas lingve tre bona. Nur du aferojn mi volus kritiki : (a) la uzadon de nura (mere) anst. sola (only) (eraro de multaj aŭtoroj), (b) la uzadon de neeble kun la senco ne, neniel, tute ne (eraro karakterize Nederlandana). Ekz., (p. 22) La Biblio neeble povas esti la nura regulo. Oni intencas diri La Biblio ne (aŭ, neniel, aŭ tute ne) povas esti la sola regulo.
Estas bone, ke anoj de diversaj kredoj religiaj aŭ politikaj prezentu sian kredon pere de Esperanto, klare kaj senofende, samtempe rebatante popularajn miskomprenojn pri ĝi. Tion jam faris kelkaj : ekz., Colin Evans pri Islamo. Mi volus
vidi similajn verkojn : ekz., de Judo, de Protestanto, Hinduo ... La fakto, ke la Romkatolikoj multe propagandas sian
kredon per Esperanta estas ekzemplo de klarvideco kaj fervoro, kiun aliaj povas admiri, kaj —se ili estus egale saĝaj—imitus. ”
„ Anstataŭ mallonga skizo pri Bulgario, pli bone estus nomi tiun verketon "Ĉio pri Bulgario”. Tiu ĉi bela lando de la Balkana Duoninsulo, lerte priskribita kun ĝia situacio, reliefo, naturaj riĉaĵoj, hidrografio, klimato, flaŭro kaj faŭno, loĝantaro kaj ĝia deveno, historio, rajtoj kaj devoj de la civitanoj, libereco de konscienco kaj konfesio, deviga kaj senpaga edukado de la junularo, ekonomio, industrio, agrikulturo, evoluo de transporto kaj komunikado, komerco, nacia enspezo kaj distribuado, senpaga sanprotektado, feriado kaj ripozo, sociala asekurado, zorgoj por infanoj kaj patrinoj, kulturo kaj arto, scienco, literaturo, gazetaro kaj libroeldonado, muziko kaj sceneja muzikarto, filmarto, artaj monumentoj de la antikvaj tracoj, helenoj, romianoj kaj bizancanoj ĝis nun, skulptaĵoj, freskoj kaj ĝenerala pentrarto, marmoraj kaj ceramikaj mozaikoj, arkitekturo, bibliotekoj, muzeoj, amatora artagado, korpokulturo kaj sporto, turismo, (kampadejoj, ktp.), per malgrandaj presliteroj ĉio estas detale raportita, kun buntaj mapoj kaj kovrilpaĝo, multaj fotografaĵoj kaj, portretoj pri elstaraj gravuloj de ĉiu epoko. Vere, mankas nenio en tiu ĉi skizo por bone koni la landon... krom iri tien kaj ĝui ties belaĵojn. ”
„ Tre interesa kaj bele prezentita estas tiu broŝuro eldonita de la Meza Ĝeneralkleriga Lernejo en Martin, kiel propagando al la jubileo.
De la «Historia Enkonduko » ĝis « Centjara Historio kaj Estanteco » , ĉio estas interesa; la grafika parto estas kiel viva elmontro de la evoluo de la urbo.
„ Broŝuro verkita de Katalin. Eldonita de Astura Esperanto-Asocio. La verko estas rakonto de tragedio okazinta meze de ĝangalo en Sud-Ameriko inter indianoj kaj blankuloj en kontrasto al diverseco de moroj, sed komuneco de profundaj sentoj. La dramo spegulas la subpremadon de la indianoj fare de la blankuloj. La stilo estas flua kaj invitas al senhalta legado ĝis la fino. Cinataí Porti estas la nomo de la rolantino, kiun en gvaraniaj vortoj signifas "Belan Knabinon". ”
„ La 13an de majo 1917, kiam la gefratoj Lucia, Francisko kaj Jacinta estis fastantaj la ŝafaron de siaj gepatroj, apud la Cova da Iria, situanta ĉirkaŭ du kilometrojn okcidente de Fátima, vidis subite aperi intensan lumekbrilon. Tute mirigitaj kaj iom timaj ili intencis fuĝi sed sur nubeto super verda kverko ili rimarkis «sinjorinon blankvestitan kaj pli brilan ol la suno», kiu diris al ili: «Ne estu timemaj, mi faros al vi nenian malbonon». Poste, al iu demando de Lucia, la Sinjorino diris al ŝi, ke la Sinjoro volas uzi ŝin por ke Ŝi estu konata kaj amata. Li volas starigi en la tuta mondo la kulton de la Senmakula Koro de Maria (d).
Interesaj priskriboj, fotoj kaj mapo, kune kun la muziknotoj de la Adeus Final, kaj vortareto de esprimoj utilaj en portugala kaj Esperanto faras el la libreto utilan kaj interesan (gvidlibron, kiun certe ŝatos ĉiuj, kiuj interesiĝas pri religiaj aferoj. ”
A. den Doolaard. Ĉu nova milito? Jes. Kial?. 1939(?)
„ Ĝi pritraktas la fiinfluon de trustoj kaj private posedataj armilfabrikejoj sur internacian politikon, kaj vidas en ties komercaj interesoj nepran fonton de militoj. Verŝajne tion konsentus ĉiu, kaj pri la temo jam aperis multaj libroj. La stilo de la nuna verko tamen estas tiel obskura, ke el ĝi mi persone ricevis nenian klaran ideon. ”
„ La libro eldoniĝis, laŭ la kunaŭtoro Renato Corsetti, kiel helpilo por la
instruado de Esperanto en labortendaroj. En sia karaktero de helpilo ĝi povas fari bonan servon, ne nur inter tendaranoj, sed ankaŭ inter ĉiuspecaj komencantoj, se ilin gvidas kompetenta instruisto. La ekzercoj abundas, kaj la amuzaj desegnoj kontribuas al la uzindeco de la libro. ”
„ Pri tiu religio oni povas diri minimume ke ĝi estas moderna kaj simpatia.
Sen ia dubo, la vivado laŭ tiu religio povas fari nur multege da bono al la homaro. Per tio ni ne volas diri ke en ĉio ĝi estas la vera religio. Sed ni estu tiel grandanimaj akcepti kaj rekoni la bonon de kie ajn ĝi venu. ĉu ankaŭ ili ne estas heroaj kaj sinceraj scrĉanloj al la Vcro, al la solvo de la mistero de la fenomeno vivo ? Mi citos unu principon kiu havas modernan sonon: 5) ĉiuj religioj originas el unu Dio; surbaze de tiu vero ili kunlaboru sur tiu tereno de
L. Vetter. La 13 mortis. Tradukis Hans Borschert. Eld. Borschert kaj Riemasch, Bamberg, 1950.
„ Mi ĵus finas la legadon de la supre menciita libro. Mi min sentas maltrankvila. Mi jam ne dormis la lastan nokton kaj mi divenas ke la venontan mi ankaŭ pasigos sen dormo plie. Mi dronus en suspekto ĉiuspeca.
Se mi ion manĝas aŭ trinkas, nu min demandas ĉu krima mano ne metis venenon en ĝin.
Konsekvence, mi suspektas miajn konatulojn, proksimulon!, kaj eĉ mian parencaron ke ili volas mortigi min.
Do, se vi intencas pasigi sendormajn noktojn, se vi volas havi la impreson ke ĉio,
kion vi trinkas aŭ manĝas havas guston de amara veneno, se vi emas perdi la konfidon
al ĉiuj, kiuj vivas kun vi, mi donas al vi taŭgan konsilon: vi leku (tiel) « La 13 mortis >.
La verkon oni legas facile kaj la teksto estas konvena.
Bedaŭrinde kelkaj strangaj formoj, kelkaj novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj maloftaj preseraroj malagrabligetas la rakonton. ”
Der Grossvater unserer Familie. Eld. Internacionalo de Militrezistantoj, Enfield, 1940(?)
„ La titolo estas Germana (kial?), sed la teksto estas Esperanta —simpla kaj kompreneble, sed kun tro multe da eraretoj. Ĝi priskribas laboron por diversnaciaj rifuĝintoj en kaj el diversaj landoj.
Sur la titolpaĝo estas ĉarma bildo de George Lansbury kun tri knabinoj zorgataj de la Internacionalo (pro kio la titolo). Petu ekzempleron. ”
M. de Waard. Demandaro kaj Respondaro pri la historio de la Esperanta Movado. Eld. W. J. Thieme & Cie., Zutphen, 1937(?)
„ Multaj personoj sentas deziron posedi koncizan resumon pri la historio de la movado ; pri faktoj, datoj, kaj personoj, kun aparta intereso; kaj pri libroj konsultindaj rilate iun demandon. Jen ĝi. La verketo, kiu iom anstataŭas la Demandaro de Ladeveze (nun ne plu haveblan), en formo de 128 demandoj kaj respondoj liveras ĝuste la informojn, kiujn la ordinara demandanto bezonas. Sekvas aldono pri la movado en Nederlando. Utila libro, kiun neniu legos sen profito. ”
J. Künnel. Deutsch-Esperanto Taschenwörterbuch. Hamburg
„ Kiom ni povas juĝi, ĝi estas tre bona. Papero neluksa: tamen ke la aŭtoro eldonu ion ajn en la nunaj cirkonstancoj estas mem triumfo. Ni gratulas lin, kaj deziras por la verko grandan disvendon. ”
„ Vandevelde ne estas nur talentplena aktoro, li ankaŭ scias uzi la plumon. La teatraĵon, kiun li prezentis en York kaj kiu estis tiel entuziasme aplaŭdata, li verkis si mem, kaj nun, laŭ la
deziro de multaj amikoj, li konsentis publikigi ĝin.
La temo estas eltirita el la granda tragedio, kies scenejo nun estas Eŭropo. En boma kaj flua Esperanto li gloras la heroan viktimon de la unua horo kaj sian glorindan reĝon. La legontoj certe ĝuos la sentplenan kanton de la Feino de l' paco; estas ĉefverketo de vere sentita poezio; la ritmo kaj versfarado estas senriproĉaj.
Mi plezure rekomendas tiun ĉarman verketon al ĉiuj amantoj de bona literaturo. ”
Diccionario simultaneo en 21 idiomas Eld. Ediciones DISTEIN, Barcelona. 1977, 218 Pgj 20 x 13 cm.
„ Ediciones Distein eldonis vortaron kiu enhavas 2.000 vortojn en 21 lingvoj: hispana, germana, kataluna, ĉeka, dana, esperanta, finna, franca,
greka, nederlanda, hungara, angla, itala, malaja, norvega, pola, portugala, rumana, rusa, sveda kaj turka.
Por faciligi ĝian studadon, la vortaro estas dividita en du partoj. En la unua parto estas 2.000 vortoj kun siaj tradukoj en la 21 lingvoj.
En la dua parto oni enlistigis la 2.000 vortojn, grupigitajn laŭ alfabeta ordo
en ĉiu el la 21 lingvoj.
Dank'al tiuj du partoj oni povas traduki kaj kompari vortojn facile kaj rapide.
Nur unu makulo pro la granda lingvadiverseco la verko enhavas kelkajn preserarojn. ”
H. Ploeles; Hans Sappl. Die bisherigen Erfolge der Welthifssprache Esperanto auf den ganzen Welt (3-a eldono). Eld. Paulus-Verlag, Graz, 1922.
„ Tre interesa dokumento por propagandistoj kaj paroladistoj, kiuj komprenas la germanan lingvon. La libro enhavas allogan historion kaj gramatikon de Esperanto kaj ĉiuspecajn informojn pri la disvastiĝo de nia movado tra la tuta mondo. ”
E. Fischer. La difino de la dattago en la kristana epoko , nova similia metodo por elkalkuli senskribe (ankaŭ sen tabeloj) la semajntagojn por ĉiuj datoj de la jaro 4 ĝis 5000 post Kristo laŭ kalendaroj julia kaj gregora. Eld. Ader & Borel, Dresden, 1914, - 20 paĝoj, (15,5x11,5) cm .
„ Belege eldonita libreto, kies subtitolo plene montras la enhavon, kiu estas
tre agrabla verkita. Ĝi estas tre interesa por grupaj kunvenoj ”
„ La verko konsistas el tri poemoj liberpensaj —Pentofarantino, En Cirkloj Centrifugaj (pri Nietzsche), kaj Amatino Dia. iuj montras profundan senton poetan kaj religian, ĝisekstazan amon al beleco, kaj delikatan elekton de vortoj kaj esprimoj; tamen ili plaĉos nur al tiu, kiu komprenos ilin tra la nuboj de mistikismo. ”
S. Dziwlik. D-ro Leono Swiezawski kaj liaj verkoj. Eld. Edward Fialek, Krakovo, 1939(?)
„ Interesa rakonto pri la vivo de liberpensa filozofo Swiezawski, kaj pri lia ĉefverko Dio Prudento [tiel] kaj aliaj, kiujn oni esperas eldoni post ne longe. ”
La libro enhavas du novelojn: Genutrantoj (Jiří Sumín) kaj Mariĉka Danculino / Maryčka Danculino (Růžena Svobodová).
„ Ambaŭ rakontoj temas pri malfeliĉa sorto de knabino. En la unua, bonkora knabino luktas senespere kontraŭ la senkompata mizero, kiu pelas ŝin al ŝtelado kaj al io pli malbona. Realisma, korŝira priskribo de la malvirtiga vivaĉo de la ĉifonuloj.
La dua estas arbarista tragedio; delikatan priskribon de senzorga, danc-amanta knabino sekvas penetrema studado pri psikologia luktado de egoisma viro kun siaj nigraj pasioj.
La lingvaĵo estas plaĉa kaj flua, sed trovigas multe da eraretoj. Ekz., oni malĝuste uzas po (pomonate) kaj -ul (konatulo, virgino). Ne klara estas duono je la nuna (p. 36). Ĉu bezonata estas la neologismo defraŭd? Se jes, ĉu ne estus preferinda la radiko fraŭd ? Mi bedaŭras rimarki, ke la eldonejo ankoraŭ dividas kelkajn kunmetitajn vorton per apostrofo, laŭ metodo neregula kaj neracia. Mi esperas, ke en postaj libroj oni forlasos tiun konfuzigan uzadon ”
„ Jen 20-paĝa broŝuro enhavanta la tezojn, kiuj gajnigis al la verkintoj, en 1913 kaj 1914
respektive, la Prezidantan Premion, kiun starigis siakoste nia Prezidanto de la B.E.A., S-ro LeŭtenantoH. B. Mudie. Ambaŭ tezoj estas tre legindaj por ĉiuj Esperantistoj, kiel ankaŭ por ne-Esperantistoj, kiuj interesiĝas je la objektoj traktitaj. En la tezo: La grava signifo de l' Nova Testamento en Esperanto, Pastro A. J. Edmonds, M.A., kies bedaŭrindan morton ni raportis en nia numero de lasta Julio, traktas la Novan Testamenton laŭ ĝiaj vidpunktoj literatura kaj morala, ankaŭ konsideras ĝin kiel instruilon kaj propagandilon por la Esperanta movado. Mi devas, kiel honesta kritikanto, raporti, ke kelkaj (tre malmultaj) radikoj estas neĝuste uzitaj, ekzemple en la diro, ke Jesuo “riverencis la virinojn,” kie oni volis komprenigi respektegis. Bonegan pledon faras S-ro W. Phillimore en sia tezo: La graveco de Esperanto por la Blinduloj, montrante, kiajn gravajn servojn jam faris, kaj ankoraŭ plimulte faros, Esperanto por tiuj niaj fratoj, kiuj ne ĝuas la benon de la vidado. Kompreneble li parolas pri la fizike blindaj ; sed li povus dediĉi ankaŭ kelkajn vortojn pri spirite blindaj, por kiuj Esperanto nepre servos kiel grava lumigilo. ”
„ La broŝuro prezentas tre koncizan enkondukon al la budaisma doktrino, proponata al la multokupita leganto, neinformata pri enhavo kaj potencoj de budhismo. Ĝi celas servi la budaisman movadon kaj pli bonan komprenon inter budhanoj kaj la cetera mondo por ke per la renaskiĝo de budaismo la mondo povu saviĝi. Estas montrata kelkaj fundamentaj doktrinoj de budhidmo. La mondo estas malsana pro la suferado kiun kaüzas la avido, t.e. la egoisma deziro asociigi kun ĉio kion ni amas kaj disiĝi de ĉio kion ni malamas. Tiuj egoismaj deziroj kutime kondukas al seniluziiĝo, al suferado. Por forigi la suferadon la homo superregu tiujn avidojn sekvante la vojon de mem-venko, vojon kiu kondukas al Nirvano, la stato de perfekta ripozo, foresto de deziro, iluzio kaj malĝojo. Menciinte la plej gravajn kontribuaĵojn kiujn budaismo faris en la pasinteco por la bono de la mondo, la broŝuro proklamas ke la okcidenta civilizacio urĝe bezonas la forton de la racia, sublima religio, konsolo kaj espero de triono de la homaro, por eskapi la teruraĵojn de nova mondmilito kaj atingi feliĉon, prosperon kaj pacon.
F. C. ”
Edward Ozimek. Eksplodo de l' Paco. Telegramo al la Ligo de Nacioj kaj al la Homo. Eld. la aŭtoro, Varsovio, 1937.
„ Ĉi tiu konciza alvoko por la paco kaj egaligo de l' sociordo—verko de pola fervoja pensiulo, kiun oni tradukis okaze de la Jubilea Kongreso — prezentas familiaran eklektikon. Denove pledoj kontraŭ armebudĝetoj, privata fabrikado de armiloj kaj mortpuno, kune kun proponoj pri laborhoroj, edukado, grandurboj, kaj universala uzo de Esperanto. La aŭtoro fincelas Unuigon de la Ŝtatoj de l' Mondo. Facilanime li rekomendas tiurilate centran kontrolon de la financa politiko. Pli realisma ŝajnas la konsilo apliki la plej akrajn sankciojn kontraŭ ŝtatoj kiuj ekster la Ligo preparas batalilojn por atako. “Pereu hodiaŭ miliono—por ke ne pereu post jaroj dekoj da milionoj.” ”
„ Ĉi tiu broŝuro skizas praktikan planon por forigi militon. La Ligo de Nacioj devas fariĝi plej supra, direktanta organo, kiu regas la mondon —la “Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Mondo”. La aŭtoro kredas ebla tujan realigon de sia detala projekto ; unu postulo kies estas tutmonda enkonduko de Esperanto en internaciajn rilatojn. Ni ĉiuj devas kun la aŭtoro alceli “universalan unuiĝon de paco, libereco, kaj bonstato”, kaj eĉ se oni dubas, ĉu la proponoj estas eblaj, kaj ĉu ili nepre trafus la celon, oni ja tralegos la bone tradukitan “telegramon” kun intereso. ”
„ Kolekto de 29 fabloj, kun biografio. Tute leginda, kaj lukse eldonita. Por esti sincera, tamen, oni devas konfesi, ke de literatura vidpunkto la stilo estas nur mezgrada, ŝanĝo de esprimo, elekto de radiko pli ĝusta, aldono de pronomo, forigo de erareto, rearanĝo de vortordo—aferoj kiom etaj ! Tamen ĉe ili kuŝas la diferenco inter la verko de inteligenta lernanto kaj la kreaĵo de majstro ! ”
„ Bonan servon faris al ni Esperantistoj D-ro Noel, prezentante al ni tiel bonstilan tradukon de tre leginda libro. Mi tuj konstatu, ke ĝi neniel estas gvidlibro, tiu severa tirano, kiu, sub masko de bonintenca amiko, diktas al vi, per kiaj brokantitaj adjektivoj vi devas admiri tiun aŭ alian vidindaĵon, kaj distras vian animon per aludoj pri nekoncernaj faktoj rilate doganon, biletprezojn, k.t.p. Kontraŭe, ĝi estas libera rakonto de sprita kaj homa homo, kiu nek afektas emociojn, nek hontas pri ili. Ni amas lin, kiam, matene, kun nelacigitaj kruroj, li marŝe ekiras sur la monton, malŝatante la vagonaron, kiu portas la senfortulojn kaj dikventrulojn ĝis la supro de Montenvers; kaj egale ni amas lin, kiam, kun membroj streĉitaj de nekutima ekzerciteco, li staras sur la supro kaj meditas pri la komforta hotelo tie malsupre, pri la baldaŭ venonta krepusko, pri la longa penado de la malsuprenira marŝo, kaj decidas enpoŝigi sian antaŭan fierecon kaj veturi kun la dikuloj.
Pri du aŭ tri punktoj stilaj en tiu ĉi cetere bonstila traduko mi sentas min ne plene kontenta; el tiuj mi citos unu, la plej gravan. Rilate la sufikson ig, mi trovas en kelkaj lokoj jen mankon, jen troecon. Ekzemple: teruriga (12, 8) estas neĝusta, ĉar teruri (sen ig) signifas: meti teruron (Ps. xxvii. 1; Ham. 18, 11); dronitaj (14, 18) bezonas ig, ĉar droni signifas, ne sufoki, sed sufokiĝi (Ham. 70, 14; Krest. 185, 35); naŭziga (22, 17) estas trohava, ĉar naŭzi signifas: meti naŭzon (Rab. 33, 11; Rev. 26, 21); ardita (28, 18) devus esti ardigita aŭ ardanta, ĉar ardi signifas : esti varmega (Sent. Sal. vi, 28; Marta 166, 11); duonruinita (50, 18) bezonas la ig (Ham. 46, 14; Rab. 64, 31). Pri la tipografio kaj bildaro de tiu ĉi volumo mi povas diri, ke ili inde subtenas la tradiciojn de la Presa Esperantista Societo de Parizo. ”
F. Emerson Andrews. Ekskurso en nombroj. Eldonis The Duodecimal Society of America (poste renomita Dozenal Society of America, ligilo), Staten Island, 1960(?)
„ Tiu interesa broŝureto enhavas artikolon, kiu prezentas, en popularaj vortoj, malnovan ideon. Ĝi estas la kalkulado laŭ la bazo 12, en matematiko, pezoj kaj mezuroj kaj aliaj branĉoj, anstataŭ la uzata decimala sistemo. Laŭ la aŭtoro, “la sistemo 12 ne estas malfacila por provi; tradicio, ne malfacileco, estas la obstaklo. Unue, ni devas elpensi eldonajn simbolojn, kiujn la hindoj kaj la arabaj forgesis”. ”
„ Enhavas la tekston de la «Esperanta Vespero», kiun la tieaj Esperantistoj dissendis okaze de naskiĝtago de Zamenhof, tra ia radio-stacio J.F.A.K. La teksto estas en Japanaj literoj skribita, sed kun klarigoj en Esperanto ”
„ 32-paĝa libreto por diskonigi la Esperantan movadon al la Ĉeĥlingva Romkatolikaro. Alloge presita en 10,000 ekz. Ni esperas, ke ĝi bone trafos sian celan, por kiu ĝi aspektas tre taŭga. ”
C. C. Walker. Esperanto-Deklaracio fidela pri la Vero elmontrata laŭ la Sankta Biblio (la neerareblaj Skriboj), kaj ne sama kiel la kredo populara, kiu multe konsistas el la fabloj, kiujn venontajn la apostolo Paŭlo antaŭ diris. Eld. la aŭtoro, Birmghan, 1926?
C. Hettema. 'Esperanto for de Friezen ( Frysk EsperantoLearboek). Eld. la aŭtoro, Munnekeburen, 1935(?)
„ Simpla lernolibro de Esperanto en la lingvo frisa : represo de artikolaro ankoraŭ daŭrigata en la gazeto It Forban. Ŝajne la unua en tiu lingvo, kaj tre bona. ”
„ Ĉi tiu libro celas provizi suplementan legaĵon de elementa speco, uzeblan paralele kun iu ajn gramatiko. Ĝi ankaŭ povas utili kiel revizia legaĵo, aŭ eĉ kiel lernolibro sendependa. Por tiu lasta celo, tamen, estus bone havi la helpon de instruisto: la ordinara lernanto sole studanta eble trovus ĝin iom tro konciza. Efektive, en 86 malgrandaj paĝoj oni sukcesis prezenti klare kaj interese per simpla kontinua legaĵo la ĉefaĵojn de la Esperanta gramatiko. Sekvas tre plenaj indeksoj. Iom stranga estas Braŭn, Grijn, Ĉalz, Ĝejmz, flanke de Roberto kaj Ermesto. Kresento estas formo almenaŭ diskutebla ; ordinare oni diras konduti, ne sin konduti. Sed entute la libro ŝajnas tre bona kaj siaspece unika. Ĝi eestas tute rekomendinda. ”
Esperanto-Sleutel estas Eldono flandra de la Ĉefeĉ-ŝlosilo
„ Tiu libreto estas unu el la plej trafaj propagandiloj por nia lingvo. Ĝi enhavas la tutan gramatikon de la lingvo, sufiĉe ampleksan vortaron Esperanto-flandran , per kiu oni povas lerni la kutiman vortaron por ĉiutaga uzo, kaj apartan liston de komercaj vortoj ekzamenitan de la sekcio por teknikaj vortaroj komisiita de la Esperantista Akadem io, La devo de ĉiu grupo kaj de ĉiu Esperantisto estas posedi kelkajn ekzemplerojn de tiu ŝlosilo, kiujn li daŭre prete tenas por propagando facila kaj nemultekosta ”
L'Espéranto et les associations internationales au congrès mondial de Bruxelles. Publikaĵo No 8 de la «Societé des Amis de l’Espéranto». Office Central Espérantiste. Paris, 1920.
„ Stenografa raporto pri la diskutoj pri Esperanto dum la memorindaj kunsidoj de la Unuiĝo de la Internaciaj Asocioj, diskutoj, kiuj kondukis al brila venko de Esperanto. ”
„ Tre praktika propaganda broŝuro kun malgranda gramatiko de nia lingvo. La propagranda parto estas tre efike aranĝita, kaj prezentas la tutan problemon de Esperanto per malgrandaj artikoletoj, laŭ fake: Kio estas Esperanto? La eduka valoro de Esperanto; Esperanto en komerco, komercaj ĉambroj; Kongresoj, scienco; literaturo. Organizaĵoj; Esperanto en Granda Britujo; La aŭtoro de Esperanto; Ligo de Nacioj; Vortoj de Universitataj Profesoroj. ”
Informilo de la Esperanto-Gruppe Unterweser, regiona esperanto-unuiĝo kun centro en la distrikto Wesermarsch de Malsupra Saksio, Germanio, ligilo, kvarmonata ekde oktobro 2001. ISSN 1861-3330
Esperanto Lehrbuch nach grammatikalischer Lehrmethode. (Esperanto-Lernolibro laŭ gramatika instrumetodo). Eld. -Esperanto-Bund für die Deutschen Sprachgebiete, do Germana Laborista Esperanto-Asocio, la germanlingca branĉo de SAT, Berlino, 1933(?).
„ Verkita en simpla lingvo kun multaj gramatikaj klarigoj, la libreto ŝajnas al ni taŭga por instruado en laboristaj rondoj. La aŭtoro(j) tamen montras la emon nenecese kompliki la lingvon. Ni rimarkas la prepozicion kontraŭ kun akuzativo superflua en sekvantaj ekzemploj: p. 54 rimedo kontraŭ malsanon, kiu estas kontraŭ min. Same "tra" kun superflua akuzativo: p 67 rigardi tra la fenestron.
Oni ne emu korekti la Fundamenton, kiu donas tute similajn ekzemplojn kun simpla nominativo: kondukis tra la stratoj § 22.14; iras tra la fenestro § 25.29 ; Trairi tra nia mallarĝa pordo § 33.2: vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. Pri kontraŭ; havis malamon kontraŭ la pli juna § 13.1 ; batalis kontraŭ niaj malamikoj § 39.14 Ni same rimarkas eraran uzon de po, en la frazo p. 76: laboristoj laboras nur 6 horojn po tage. Tie oni devus bavi laboras po ses horoj tage, (por tago aŭ ĉiutage), la prepozicio po estas uzota antaŭ la variebla kvanto- po 6, po 8, po 10, kaj ne antaŭ la fiksa unueca ideo: por (ĉiu) tago, por (ĉiu) jaro, por (ĉiu) infano. Vidu Fundam.: po 3 pomoj al ĉiu el la infanoj § 15.14; po 10 paĝoj en ĉiu tago § 15 16 ”
„ Bona propaganda broŝuro por Italoj. Krom la regulojn de nia lingvo ordigitajn en 10 lecionoj, tiu libreto enhavas noteton pri Esperanto kaj ĝia disvastiĝo kaj pri la Kongresoj, tradukajn ekzercojn, tabelon de la pronomoj,
la himnon Espero kaj fine vortareton praktikan esperanto-italan. ”
Esperanton Kielioppi, gramatiko de Esperanto por finnoj verkita laŭ la Fundamento de D-ro Zamenhof. Eldonis K. J. Gummerus, Osakeyhtitö, Jyvaskyla. 120 paĝoj 18 X 12 1/2.
la interesa serio de artikoloj, kiuj konsistigas ĉi tiun utilan libreton celas informi al la esperantistaro pri aferoj kiuj koncernas al la plej efika disvastigado de nia lingvo, ĉefe per la celtrafa agado de la lokaj Esperanto-Grupoj. La enhavo prezentiĝas jene:
1 : La rolo de la lokaj Esperanto-Societoj por realigo de la dua laborplano de UEA (I. Lapenna); 2: Unikaj eblecoj por informado sur loka nivelo (G. Becker); 3: Kie formiĝas la vera Esperantisto? (E. L. M. Wensing); 4: Kiel vivadigi niajn lokaj grupojn (M. Jaumotte); 5: Ekzemplo de modela esperanto-societo (I. Lapenna); Modela Statuto de Loka Grupo. El la Dua Baza Laborplano de UEA.
Ne estas necese diri, ke ĉi tiu broŝuro estas speciale interesa por la lokaj Esperanto-grupoj de la tuta mondo. Al ĉiuj ĝi liveros abundajn konsilojn pri informado, organizado kaj distraĵoj. ”
„ Tiu nova reviziita eldono (ses libroj en unu) enhavas ses partojn: Lingvoj kaj Esperanto. Praktika lernolibro. Moderna legolibro. Gvidlibro por la esperantistoj. Esperanta angla
vortaro. Angla-Esperanta vortaro.
Interesa, utila verko por ĉiuj, kiuj scias la anglan lingvon. ”
Jak. de Vreese. Esperdona Islando. Esperantigita de Fratulo Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1931(?) - Islanda originalo: Veelbelovend Ijsland, eld. Xaveriana, Leuven, 1924.
„ Tre zorge prezentita libreto, kies kliŝoj sur glata papero presitaj bele aspektas, dum la enhavo ĵetas specialan lumon sur la vivo en tiu malproksima lando, aparte je rilato al la Katolika religio. ”
„ Tiu libro ne celas sole tiujn, kiuj jam scias la Pitmanan sistemon, sed ankaŭ samideanojn, kiuj dezirus konatiĝi kun tio per Esperanto. Ĉar ni ne esploris funde la aferon, ni ne povas juĝi pri la komparaj meritoj de ĉi tiu alfaro kaj tiu farita de alia amiko, S-ro Ledger ; tion oni povus decidi nur post detala ekzerciĝado pri ambaŭ. Ni nur konstatas, ke S-ro Catton evidente tre zorge kaj detale ellaboris la aferon, kaj ni kore rekomendas la libron al la atento de ĉiu praktikanto de la “flugilhava arto.” ”
Eŭropa kalendaro 1981-82. Eld. Eŭropa Klubo, Paderborn, 1981.
„ Ni havas antaŭ ni surprize kompletan, nekutiman, originalan kaj bele presitan kalendaron.
La kovrilo, diverskolora jam, prezentas la flagojn de la diversaj ŝtatoj apartenantaj aŭ apartenontaj al la Eŭropa Komunumo, kaj per diversaj koloroj
kaj frazoj montras kion interne havos la kalendaro, tio estas veran eŭropan kulturan informaron.
La samaj frazoj de ĉiu paĝo aperas en la lingvoj de la membroj de la nuna, E-Komunumo, krom en la latina kaj en la internacia lingvo Esperanto. Jam de la unua paĝo, krom la notoj de normala kalendaro (dato, semajntago, monato) kaj ĉiam en la menciitaj lingvoj, paĝon post paĝo, oni trovas veran internacian vortaron por lerni eŭropajn lingvojn aŭ rememori ilin se iam lernitajn.
Krom tio aperas la historio de la evoluo de la Europa Unio, kaj la historio, klimato, ekonomio k.t.p. de la diversaj eŭropaj landoj. Vere ne temas pri poŝa.
nek mura kalendaro, sed informa kalendaro, taŭga por sciemaj personoj, ĉar ĝi enhavas ankaŭ prezentadon de la fonetiko, gramatiko k.t.p. de Esperanto, krom aliaj tre utilaj informoj pri eŭropaj gastejoj, hoteloj, konendaj Deklaracioj kiel la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la Memorando de la Eŭropa Klubo.
Por la studentoj, por la lingvamantoj ĉi tiu kalendaro estas posedinda juvelo, kiu permesas lerni aŭ perfektiĝi en diversaj lingvoj samtempe kaj ekkoni novaĵojn kiuj neniam restos malaktualaj.
Al tio jam dirita, ni devas aldoni ke la kalendaro prezentas en la lastaj folioj la datojn ĝis 1989-a.
Ni gratulas la Eŭropan Klubon de Paderborn pro la granda laboro kaj bona prezentado kaj informado kiun tiu kalendaro proponas al la leganto. ”
'La Evangelio laŭ Sankta Johano kaj la Prediko sur la Monto en lingvoj Esperanta kaj Portugala. Eld. Federação Espírita Brasileira, Rio de Janeiro, 1946?
„ Represoj el la Biblio, kun Portugala teksto en paralela kolumno. Espereble ĝi tre utilos al la Brazila Esperantistaro. ”
Eŭropo Unuigita. N° 1. (Skizo de praktika programo pacifista). Teksto Esperanta-Franca. Verkita kaj eldonita de V. Zielinski, Konstantinopolo. 32 paĝoj 14 X 22 cm.
„ Plej priatentinda studo pri la nune tiom diskutata problemo de la universala pacigo de la homaro. La aŭtoro ne forgesas la potencon de la lingva pacigilo, kaj dediĉas al Esperanto gravan rolon en la praktikado de la de li proponitaj principoj. La libreto ankaŭ enhavas projekton de mallonga sed klara regularo de la celata Proksimorienta Paca Asocio ”
Helmut Arntz. Faktoj pri Germanujo. Eld. Franz Steiner Verlag, Kolonio, 1958.
„ Ĝi estas la libro kiun la Germana Federacia Registaro disdonis senpage al la partoprenantoj de la universala kongreso en Mainz : kaj kiu ĝi nun disponigas al la Fremdlandaj esperantistoj por la prezo de nur unu respondkupono ! Vera donaco ! Ĝi estas tre interesa kaj tre bela. Tute kompreneble ĝi prenas starpunkton kontraŭ la reĝimo en Orienta Germanujo kaj konsideras fakte kiel Orientan Germanujon la parton kiu troviĝas nun en la Pola ŝtato. Lingvo bona kaj klara. Sed ni ne povas allasi la vorton dojeno : dekano estas la ĝusta vorto. Kara
legant(in)o, rapidu havigi al vi tiun riĉan fonton de dokumentado. ”
„ La nova eldono de tiu informilo pri la nuntempa Germanlande estas detala ekspozicio de ĉiuj pecoj kaj porcioj kiuj entute formas la tutan nacion, kun institucioj, registaro, formo de vivo, kaj popola evoluado. Kiel ĉiuj germanaj libroj, la aspekto estas serioze eleganta kun klaraj fotoj kaj originalaj desegnoj.
La enhavo pritraktas la antikvan historion de la lando pasante tra la mezepoko ĝis la modema tempo, kie reliefiĝas la gravaj krizoj kiuj skuis ne nur tiu ŝtato, sed la tutan mondon.
Estas rimarkindaj la atingoj kaj alta nivelo de disvolviĝo, en la kampo de la
scienco, arto, kun biografioj de muzikistoj kaj verkistoj; same kiel en la sperta fako, kie oni vidas la progresojn atingitajn de la nova generacio.
Finfine oni klare vidas la plibonigojn akiritajn lasta tempe per konstanta laborado kaj persistemo. Potenca ekonomio, aktiva vigla komerco kaj industrio, alta kulturnivele kaj agrablaj vivkondicoj por la civitanoj. Estas preskaŭ neeble priskribi detale la tutan interesan informadon. Tial kiu deziru sin informi pri la moderna vivo en tiu lando legu «Faktojn pri Germanujo» ”
Faktoj pri Norvegujo tradukis Hans Amund Rosbach. Eld. Chr. Schibsteds Forlag, Oslo, 1953(?)
„ Jen tre interesa libreto, ĝemela frato de tiu titolita «Faktoj pri Danlando». Ĝi estas Esperanta eldono de oficiala informbroŝuro, pri la norvega lando, aperinta jam en pluraj lingvoj. Eldonita de Chr. Schibsteds Forlag kaj la plej granda norvega taggazeto "Aftenposten" (vikidatumoj), en kunlaboro kun Norvega Esperantista Ligo, ĝi ricevis subvencion de la norvega departemento por la ekstero. Koncize, sed abunde, la libreto donas konkretajn kaj objektivajn informojn pri la bela lando de la fjordoj, kiu certe interesos al ĉiuj esperantistoj. La nomo de la tradukinto, S-ro H. A. Rosbach, konata aŭtoro de «Bagatelaro», estas bona garantio pri lingvoperfakteco. Miaopinie, estus tre interese eldoni similajn libretojn pri aliaj landoj, kiuj konstigus belan kolekton. ”
La Fermo kaj Sekigo de la Suda Maro. Eld. Nederlanda Ĝenerala Fremdultrafika Asocio , Hago, 1938(?)
„ Rimarkinda raporto pri la konstruo de digo, kiu en majo 1932 fine fermis la sudan parton de la Suda Maro (Zuider Zee), kiu fariĝis pro tio akvo enlanda, aldonis 794 al la surfaco de Nederlando, kaj donos kultivlaboron al 300,000 homoj. Sendube unu el la plej interesaj kaj rimarkindaj inĝenieraj laboroj iam plenumitaj. La rakonto estas unika, klare prezentita, kaj belege ilustrita per 33 bildoj elaeraj. Ni varme rekomendas, ke oni ĝin akiru. ”
„ La enhavo rekondukas nin al la unua periodo de la reformaco (tiel), kiam la protestantoj suferis pro gravaj kaj teruraj persekutoj ofte finigantaj sur la brulŝtipo. Ĝenerale la lingvo estas bona, kvankam kelkaj gramatikaj eraroj ne mankas. Ekz. pago 2: li edzigis sencerbulinon tian, KIA vi. (kiel), paĝo 3: Neniam mi vidis lin kolerantan (koleranta) konduki ĝis bona fino (al); paĝo 6: ĝis ĵeti nin (prepozicio antaŭ infinitivo). ”
Theodora Wilson Wilson. la fina batalilo (Hellito aŭ...) Vizio. Trad. anonima. Eld. C. W. Daniel Ltd., London, 1916(?) 172 paĝoj.
„ Jen libro interesa por ĉiu samideano. Oni sentas, ke la aŭtorino ĝin verkis el plena koro. Kortuŝita de. la teruraĵoj de la Milito, inspirita verki libron, kiu prezentos la faktojn al la ĝenerala nescianta publiko, ŝi esperas, ke la publiko, siavice, kortuŝiĝos kaj inspiriĝos forte militi kontraŭ la milito. Neniu homamanto povas legi la malgajigajn paĝojn ne pensante: “ Efektive tiuj veraĵoj devus esti konataj de ĉiuj, kaj precipe de la nepensemuloj, kiuj avide sekvas la politikajn
kaj ĵurnalistajn alvokojn kaj blinde kredas la troigojn kaj falsdirojn de la ĉieaj militemuloj.”
En Ĉapitro VII, kie soldatoj parolas en vagonaro en Ĉapitro X, kie flegistino kaj alia virino malkaŝas siajn korsentojn, en Ĉapitro XVII, kie la “ homamaso ” montras sian timon kaj brutan forton,en Ĉapitro XXVI, kie vundita oficiro kaj pastro ortodoksa interŝanĝas siajn opiniojn pri “Dio de Bataloj,” kaj en aliaj, oni facile konstatas, ke la verkintino profunde konas la homan karakteron. Tute trafeŝi prezentas bildon post bildo de la Granda Milito, sed me, kiel la populara kinematografo ilin prezentas. Efektive la libro dividiĝas en 33 Ĉapitrojn, kaj preskaŭ ĉiun oni povas legi kiel apartan rakonton. Tamen la tuta ĉapitraro prezentas unu historion pli malpli bone kunligitan. Al la recenzisto ŝajnas, ke eble la libro mem estus pli grava kaj pli efika, se ĝi enhavus malpli da fantaziaj Ĉapitroj, kaj simple prezentus la krudajn faktojn kiel ili estas, lasante al la imago de ĉiu religiulo aŭ nereligiulo la eltrovon de la vera kaŭzo de la tragediaj tagoj, kiujn ni nun travivas, Pri la esperanta stilo, al la recenzisto malmulto ŝajnis kritikinda. Vortoj kiel “mesaĝo,” “murdi”, “mis-kompreni,” “ perpleksi,” kaj “ kunsorti” ne estas troveblaj, certe, en la ĝisnunaj vortaroj. Iliaj advokatoj pretendas bezonon de tiaj vortoj, kaj, cetere, ĉiam estas permesite al verkistoj la provuzadon de tiaj novaj vortoj. Tamen estus bone aldoni ĉiam moton pri la provvorto, kiel, efektive, oni faris pri unu el la supraj vortoj. (Vidu p. 77). Oni rimarkas: “ Ĉio por kiu, p. 12, kaj “ ĉio por kio,” p. 18. La unua, kredeble, estas preseraro. Malofte eraroj de stilo enestas la libron, sed eble “ kaptante la punkton,” p. 21 ne estas klara al alilanduloj ; kaj pli bona ol “ rediris,” lasta linio, p. 24, estus “ respondis.” Aliflanke, oni povas rekomendi al ĉiu studanto de Esperanto la legadon de tia bone kaj lerte tradukita verko. ”
La Franca Linio. La Linio, kiu fortranĉas la angulon Plymouth al Novjorko en malpli ol ses tagoj. Eld. Compagnie Generale Transatlantique, Ltd., Londono, 1926 (?), 8 pĝ.
„ Jen kolekto de bonhumoraj skeĉoj kaj ludoj tre adekvataj por vivigi nian lingvon en la kluboj. La libreto estas tre bonvena pro la spriteco kaj facila ludeblo de sia enhavo. Mi citu la skeĉojn “La kudrilo", ludebla de kvar aktoroj; “Egal-Rajto", "Fatamorgano" kaj "Kion vi diras?" ludeblaj de du kaj "La Porko” ludebla de tri. Kio pli bona ol praktikadi amuze? La preso esta s tre klara, mi trovis nur tri preserarojn, kiujn mi citas por eviti miskomprenon: p. 5, orelon ilin ( : ili); p. 8 foriros (: foriras); viziko (veziko ) . La lingvo estas korekta. Tamen... bedaŭrinde la uzo de: TIOM tiom malgaja, tiom granda, tiom malĝentila (paĝ. 18, 20, 22) kontraŭ la tradicia kaj pli flua TIEL. ATA "Li povas e sti savATa". AT kiel AS esprimas absolute neperfektan agon, dum la frazo citita celas perfektecon, do savITa (p. 25). A kun la pasiva gerundio. "Veni nerazita” anstataŭ nerazite. AS Por subjunktiveco: “ke la sinjorino estas zorge vestita ” anstataŭ estu. Miaj atentigoj ne iras nur al la simpatia libreto "Gajaj Klubvesperoj”, sedal ĉiu , kiu uzas la lingvon diverĝe, neunuece. ”
George Williams. Skizo de la vivo de la fondinto de la Kristana Asocio de Junaj Viroj okaze de la centjarfesto de lia naskigo. Eld. Tutmonda Komitato de la K. A. de J. V., Ĝenevo, 1921.
„ Traduko laŭ la franca resumo de Th. Geisendorf de la angla verko «The Life of Sir George Williams». — La esperanta stilo kaj lingvo de tiu libro estas bonegaj. Entute tiu eldonaĵo estas tre interesa dokumento ”
Germana Demokratia Respubliko. Bildoj kaj faktoj. Eldonis:
Verlag Zeit im Bild, Dresden, 256 paĝoj.
„ Okaze de la 20-a jubileo de GDR, la orienta germana ŝtato eldonis tiun libron, en bela tipografia aranĝo kaj kun abundaj kolorfotoj kaj grafikaĵoj. GDR rangas inter la dek unuaj industriaj potencoj de la mondo, kaj la libro, per trarigardo super la aspektoj historia, kultura, ekonomika kaj socia de la lando, informas pri la kialo de ĝia solida pozicio.
La lingvo estas ĝenerale korekta kaj flue legebla, sed en eventuala dua eldono devus malaperi la paralela uzo de “ko-ekzisti” (nerekomendinda) kaj "kunekzisti”, kaj ankaŭ aliaj ne multaj malglataĵoj. Gratulojn al la orientgermanaj esperantistoj pro la konscienca laboro plenumita. ”
Pastro Joaĥim. La Granda Reĝo. Eld. Sekvetariejo de la Surtronigo de la S. Koro de Jesuo, Ginneken, 1936(?), 22pĝ.
„ Alvoko al la honorigo de bildo de la Koro de Jesuo en Romkatolikaj hejmoj, kaj historio de tiucela movado. Lingve sufiĉe bona, sed ne perfekta. Ĉu necesas devocio, supremacia Preferinda estas Jesuo, ol Jezuo. ”
„ En ĉi tiu volumeto ni vidas serion de 21 bildopaĝoj, kiuj prezentas objektojn el la ĉiutaga vivo. Sur ĉiu paĝo troviĝas plimalpli 50 Esperantaj terminoj, nomantaj la objektojn desegnitajn: entute la libro enhavas la nomojn de preskaŭ 1000 objektoj. Pri la Esperanta teksto respondas S-ro S. Couto Fernandes [tiel], kaj (kiel oni atendus ĉe tia eminenta samideano) ĝi estas tute laŭdinda.
Unu-du nekutimaj terminoj estas persieno (Venetian shutter) (kp. ĵaluzio, Venetian blind); kaj babasuarbo, karnaubarbo (nomoj de lokaj arboj, kies signifon ni ne eltrovis). La Union Jack estas standardo Brita, ne sole Angla. Anstataŭ golfio aŭ gaŭfo (eksperimentaj nomoj ne plu uzataj) oni nun ordinare nomas la ludon golfo.
Diversloke la bildoj estas iom tro malgrandaj aŭ malklaraj por facila distingo. Sed por 130 milreis la kursestro povas ricevi de la eldonejo la kolekton “A”, kun la samaj bildoj grandformataj por montro surmure : tio tre faciligus la instruadon. ”
„ Malgraŭ la sanga batalado, kiu jam de 25 jaroj ŝtormas tra Vjetnamio, la
ĝenerala instruado disvolviĝas en vere mirigaj proporcioj, se konsideri kiom da obstakloj kaj handikapoj devas superi militanta popolo. Ĉi tiu libro bone prilumas la nunan situacion en la kampo de la edukado en V. D. R., faras rivelajn kom parojn kun la panoramo de pasintaj tempoj kaj projektas kun fido kaj optimismo por la futuro. Leginda libro, kies klara, simpla lingvo estas kroma logaĵo. ”
„ Tre efike redaktita broŝuro en angla lingvo. Ĝi enhavas klarigon de la tuta programo de la ligo Eklezia, kiu konsistas el: Enkonduki Esperanton en la servo de la religio, Pliigi la Influon de l'Eklezio per Esperanto, Favorigi la literaturon de la internacia lingvo. ”
„ Esp-Germana kaj German-Esperanta poŝvortaro; klare presita, oportuna formato. Kun plenaj listoj de nomoj geografiaj kaj personaj, kaj interesa kaj utila enciklopedieto de la Esperanta movado.
Bedaŭrinde la vortaro multe tro facile enlasas vortojn senutilajn kaj dubindajn. Ŝanĝo, ekzemple, de fugo al fugeo, aŭ de vipuro al vipero, estas neakceptebla. Komuti kaj ŝalti, gracila kaj svelta, niti kaj vinkti, MET kaj CET, baraktas kune por ekzisto. Ŝajne oni celis kolekti multajnrenkonteblajn formojn senkribre, lasante la lolon kaj la tritikon kreski kune. Tio utilas pli al la leganto de nia gazetaro, ol al la lernanto bezonanta
gvidon. Malgraŭ la amaso da novaj vortoj, mankas heĝo ! ”
Hebrea progreso en Palestino. Prezentita al la XVII-a Tutmonda Kongreso de Esperanto en Ĝenevo en Aŭgusto 1925. Centra Cionista Organizaĵo, Londono, 1925.
Herbert Runham Brown. Hispanujo-Elvoko al la Pacifismo. Eld. la aŭtoro, Enfield, 1937(?)
„ Interese kaj klare prezentas la vidpunkton de la absolutista militrifuzanto pri la nuna situacio en Hispanio, kaj la problemoj naciaj kaj personaj (ekz., “Se mi estus en Hispanujo!”) kiujn ĝi levas. Lingve bonega. ”
Francisco Javier Sánchez Cantón. Hispanujo. Eld. Reĝa Delegito por Turismo kaj Artkulturo, Madrido, 1926.
„ Ĉi tiu bela libro estas havebla senpage de ĉiu Esperanta grupo aŭ Asocio por sia Biblioteko, per peto pri tio al la Reĝa Delegito por Turismo, Romantika Muzeo, Strato S. Mateo, Madrid, per ilustrita poŝtkarto kiel eble plej bele kaj esperante verkita ; kaj prefere kun la stampo de la grupo aŭ asocio. ”
"Historio pri la Skismo en la Laborista Esperanto-Movado. Dokumentaro, — kiu montras la kaŭzojn kaj respondecojn, kaj preparas la bazon por unueca agado." Eld. SAT, Parizo, 1935(?)
„ Ĉi tiun broŝuron nepre devas legi ĉiu, kiu interesiĝas pri la laborista Esperanto-movado. Laŭ la antaŭparolo, la kompilintoj “klopodis paroligi nur faktojn, dokumentojn”, kaj ĝia ĉefa valoro estas la interesa kolekto da gazet-artikoloj, leteroj, k.t.p., pri la evoluo de Sennacieca Asocio Tutmonda, la agado de la komunista opozicio, la transpag-malpermeso rilate al la SATmono en Moskvo, kaj la fondo de nova Internacio — I.P.E. Kompreneble, la komentoj ne pretendas senpartiecon, kaj la “alia flanko” vidas la aferon de mala vidpunkto (vidu, ekz., Sur Posteno, Jan., 1935). Sed ĉu oni konsentas aŭ ne, oni ne povas ignori la verketon. ”
Homaranismo en praktiko: Projekto kaj opinioj pri la Domo de Homamo. La plej grandiosa entrepreno en Esperantujo. Eld. Oomoto Internacia, Parizo, 1932(?)
„ Jen biografieto, kun portreto, de Stanley Jones : homo, kiu eble pli multe ol iu ajn alia helpis interpreti la Kristanismon al Hindujo, kaj Hindujon al la Okcidento. Ni legas pri Ha laboro kiel Kristana evangeliisto ĉe hinduoj, islamanoj, ateistoj, komunistoj, kaj teozofoj ; per prelegoj, diskutado, seminario, kaj alimaniere; lia vojaĝado en Hindujo, ĉinujo, Aŭstralazio, Usono, Sudameriko; la argumentoj de oponantoj; renkontoj kun Gandhi kaj aliaj eminentuloj ; liaj laborprincipoj ; lia sinteno pri multe da aktualaj kaj gravaj demandoj.
Ofta malhelpo estas la fia vivo de Eŭropanoj nekristanaj. En iu urbo (ni legas) du Eŭropanoj duelis, kaj ambaŭ mortis. Bonkore la Hindoj enterigis ilin. Dezirante honori la mortintojn, la Hindoj decidis post pripenso, ke la mortintoj certe amos tion en la morto, kion ili amis en la vivo. Do sur la tombon la Hindoj metis cigarskatolon kaj brandobotelon !
En la dua parto iom ĝenas ofta ripeto de “ Jones diras . . . , Jones opinias . . . ”. Tamen oni tute ne celas prezenti iun teologion aparte Jones’an, sed nur resumi la esencon de liaj “ok gravaj verkoj" (Kial ne listigi ilin ?) —verkoj mondfamaj,
vaste legataj, kaj tradukitaj multlingven. Efektive la paĝoj estas pensigaj kaj meditindaj, ĉu la leganto estas Kristano, aŭ ne.
Jen kaj jen troviĝas malofta preseraro (stranga petolaĵo de la presista diablo sur p. 97), aŭ esprimo lingve iomete kritikebla.
Sed ĉiuokaze, la verko ne pretendas esti literatura majstraĵo. Entute la stilo estas simpla, klara, kaj ĝenerale tre bona.
Anstataŭ kriplino, Filipona, Fidji, Nasaret, farizeo, balsamita, mi preferus kriplulino, Filipina, Nazaret, fariseo, balzamita (pli bone, ĉe nomo Biblia, uzi la formon Biblian). La Angla prononco de Jones estas ne Ĝons, sed Ĝoŭnz. ”
„ Laŭ la antaŭparolo de Tran Bach Dang, Prezidanto de la Konsilantaro de Verkistoj kaj Artistoj de Sud-Vjetnamio, tiu ĉi romano estas vivovera rakonto okazinta en la vilaĝeto Hon Dat, ĉirkaŭ la jaro 1961. Tie, pli ol mil soldatoj, ekipitaj per plej bonaj armiloj eĉ kun helpo de militŝipoj, devis rezigni sian batalon, post dektaga kolizio kontraŭ 19 gerilanoj, inter kiuj troviĝis du knaboj, deksepjara kaj dektrijara, tri virinoj kaj sepjara infanino.
Post la unua renkonto, kiam, interne de individuaj truoj en la tero, la gerilanoj surprize atakis la soldatojn sur la senŝirma kampo meze de rizejoj plagitaj de kamuflitaj foskaptiloj kien la soldatoj multnombre glitfalis, ili devis forkuri kaj rifuĝi en kaverno, de kie, dum la dektaga sieĝo, preskaŭ sen akvo kaj sen rizo, la gerilanoj kuraĝe defendis sin mortigante pli ol 100 soldatojn de la Vjetnama Respublika Armeo krom usonan konsilanton.
La tuta romano celas glorigi la fanatikan batalvolon de homoj serĉantaj la reunuiĝon de sia patrujo kaj la propran vojon al feliĉo, sen interveno de fremdaj potencoj devigantaj perforte la realigon de io, kio ofendas la sendependan spiriton de tiu suferanta popolo de herooj profitante samtempe la okazon por
politike propagandi.
Samkiel «Kun la defendantoj de Kon Ko», el la sama eldonejo, la romano, en flua lingvo, klare kaj senerare, laŭ stilo, foje estas korektebla la uzado de la prezenco anstataŭ la preterito en verbaj tempoj, eble influataj pro nacia esprimmaniero. ”
„ Enhavas plejparte ilustraĵojn (25), kiuj prezentas la belegajn hungarajn brodaĵojn en variaj modeloj. La broŝuro ĉefe interesos virinojn. Prezo ne estas indikita ; verŝajne oni liveras la broŝuron senpage, propagande por la hungaraj
domindustriaj manlaboraĵoj ”
„ LA IGLESIA Y EL PROBLEMA DE LA LENGUA AUXILIAR INTERNACIONAL de Jerzy Korytkowiski kun antaŭparolo de M. D. Chenu.—La eldonejo «Claret» el Barcelona aperigis ĉi tiun gravan verkon kies titolo jam plene anoncas la enhavon de la 142-paĝa libro, tre bone kaj klare presita.
La aŭtoro funde analizas la problemon de la internacia komunikado de la katolika eklezio dum la jarcentoj kaj post varia kaj kompleta studado sub ĉiuj
aspektoj, venas al la racia konkludo ke la internacia lingvo Esperanto estas la
perfekta solvo de la problemo.
Vere inda kaj leginda verko por ĉiu esperantisto kiu emas koni la pravajn argumentojn de nia strebado por tutmonda kompreniĝo kaj ankaŭ tre taŭga por la religiaj medioj ĉar ĝi prave pruvas ke nia nobla idealo estas sukcesinda.
Ke ĝi okupu indan lokon je nia bretaro post atenta tralegado. ”
Baronino van Boetzelaer van Dubbeldam kaj kaj van der Hoop van Sclechteren. La Internacia Misia Konsilantaro (I.M.K.): ĝia celo kaj ĝia tasko. Eld. Nederlanda Misia Studkonsilantaro, Zeist, 1933(?)
„ Faktoplena raporto pri klopodoj krei tutmondan kontakton inter la diversaj Kristanaj misioj ĉiulande por komuna helpo kaj konsilo. Ankaŭ pri la fine starigita Konsilantaro, kiu staras super
ĉiu sekto aŭ dogmo, krom komuna amo kaj fideleco al Jesuo. Lingve ĝenerale bona. ”
„ Tiu ĉi eldonaĵo de « Internacia Eldonejo » apartenas al la kolekto de « llustritaj Rakontetoj » kaj « Internacia Dialogaro ». Tiu ĉi libro kunmetita tre zorge de Prof. Alfred Kenngott, enhavas mallongajn sed tre trafajn teatraĵetojn de diverslandaj aŭtoroj, inter kiuj ni citu Raoul Laporte (Germanujo), Helena Hempel (Polujo), Li Krysta (Ĉeĥoslovakujo), Louise Briggs (Anglujo) kaj Lucette Faes (Belgujo). En nia belga organo ni rajtas speciale citi tiun ĉi lastan aŭtorinon, kiu verkis spritan kaj samtempe propagandan teatraĵeton « Esperanto kaj Amoro », kiu certe valoras ne nur agrablan legadon, sed reprezentadon dum intima Esperanta festo. Sed ankaŭ la aliaj meritas komplimenton. La tuta kolekto bone harmonias. Ankaŭ tiu ĉi verketo eliras la presejon de « Belga Esperanto-Instituto », kiu tiel montras, ke ĝia laborejo laboras ĉiuspecajn presformojn. ”
„ La firmo Oskar Ziegler, Bopserstrasse, 8IIIStuttgart eldonis serion da 6 poŝtkartoj, reprezentantaj virinajn mienojn kaj aĉeteblaj po Sm. 0.250 la serio da 6 poŝtkartoj, laŭ desegnaĵoj de Breuer. ”
Internacia Stenografiisto estis trimonata "oficiala organo de l'Internacia Asocio de la Esperantistoj-Stenografiistoj (IAES) kaj de l'Franca Societo de la Esperantistoj-Stenografiistoj", fondita en 1923 de Pierre Flageul, kiu estis ĝia unua redaktoro. Redaktoro en 1934 estis Léon Cogen. La lasta numero estis tiu de decembro 1934. Antaŭe ĝi aperis sub la nomo "Rondiranta gazeto".
„ Eble pli ol ĉio malhelpas la progreson de Esperanto la fakto, ke la ordinara homo, sciante nenion ajn pri la lingvo, tamen pro senbazaj antaŭjuĝoj, aŭ aŭdinte la epiteton "artefarita”, emas ĝin kondamni senesplore; kaj anstataŭ rigardi la faktojn aŭ serĉi la veron, senkritike glutas kaj ripetas ĉiun absurdaĵon diritan de kontraŭuloj, mem egale sensciaj. La ideo, ke antaŭ ol esprimi opinion, estus dezirinde kontroli la faktojn senpartie, malofte eniras lian kapon.
Tamen por prijuĝi iun ajn demandon, estas konsilinde atenti ne nur la dirojn de oponantoj, sed ankaŭ tion, kion vere diras kaj kredas ĝiaj partianoj. Kaj oni kredŭ blinde nek al unu, nek al alia.
Kiom el ni vere scias, kion kredas la Islamanoj ? Multaj devus konfesi, ke ili ne funde esploris la demandon, kaj malmulton scias tre precize, studinte serioze nek la kontraŭ nek la por.
Jen libreto, per kiu S-ro Evans prezentas al ni tion, kion pri sia religio diras klera Islamano mem. Li atentigas pri similaĵoj
inter vortoj Zamenhofaj kaj Islamo ; klarigas la ĉefajn Islamajn doktrinojn kaj devojn ; kaj rebatas popularajn miskomprenojn aŭ erarojn. Pri la temo mem ni ne parolos ĉi tie. Ĉu kelkaj asertoj pri Kristanismo estas justaj, oni povas malkonsenti. Sed Islamon la aŭtoro prezentas klare, racie, kaj alloge. Efektive, ni dubas, ĉu ekzistas tiel trafa resumo en Esperanto pri iu alia religio. Ni volus vidi en Esperanto similajn traktaĵojn, samstile kaj de klera kredanto verkitajn, pri ĉiu alia religio. Nenion oni perdas, kaj multon oni povas gajni, el scio kaj kompreno.
Lingve la verko estas tre bona. Fraŭd-i estas radiko ne ofte renkontata, tamen utila kaj internacia. Elektriko d.e. elektro. Ĉu kongregacio povas signifi preĝejan adorantaron ? La frazo batali post malamiko volas cedi bezonas atenton. ”
„ Jen antaŭ ni eminenta libro, libro kun pluraj prestiĝoj. Ĉar ĝi prestiĝas esperanton, Jugoslavion, jugusiavan samideanaron, Slovenian Esperanto-Ligon... Kaj krome ĝi imponas pro sia aspekto: belo kaj fortiko de la bindo, riĉo kaj trafo de la ilustroj, neto kaj puro de la komposto... Temas ja pri grava, serioza evento en nia movado.
La verko nin informas - aferece, rigore -, ke la ŝtaton (Jugoslavion) konsistigas kvin nacioj (serba, kroata, slovena, makedona kaj montenegra), federitaj je ses popolaj respublikoj (Slovenio, Kroatio, Serbio, Bosnio-Hercegovino, Montonigrio [tiel] kaj Makedonio), al kiuj aldoniĝas unu aŭtonoma provinco (Vojvodino) kaj unu aŭtonoma teritorio (Kosovo-Metoĥio), ĉe kiuj krome vivas multaj naciaj minoritatoj, rezulto de miljara migrado de pluraj popoloj sur tiu parto de Sudeŭropo, nome: "siptaroj" (albanoj), hungaroj, vlahoj, turkoj, slovakoj, italoj, ciganoj, ruinanoj, bulgaroj, germanoj, ĉeĥoj, ukrainoj, rusoj, judoj...
Jen ja la balkana mozaiko, preskaŭ ne komprenebla por okcidentuloj.
Sed, malgraŭe, ni povas sekvi, sen konfuziĝo, tra la paĝoj de tiu elstara libro, la eksponon de la geografia skizo de tiu ŝtato; la elvolvigon de la historio de la sudslavaj popoloj; la priskribon de la jugoslava liberiga batalo; la konsiston kaj evoluon de la ŝtata kaj socia strukturo de la federacia respubliko; la klarigon fare de fakuloj de la kultura vivo de la jugoslavaj popoloj, de la instruado, de la korpa kulturo kaj sporto, de la religio, de la naciaj minoritatoj... Mi neniam antaŭe vidis manlibron pri slava ŝtato tiom kompletan kaj lerte aranĝitan.
Pri la enhavo, ĉiu povas havi sian propran, personan opinion; sed mi estas certa, ke ĉiu serioza leganto trovos en tiu libro multon konindan kaj tre utilajn informojn. Pri la plej ampleksa parto de la verko, nome la t. n. liberiga batalo kaj la ŝtata kaj socia strukturo de la federacia respubliko, multaj legantoj ne havos simpation, dum aliaj varniŝate kaj kompreneme legos ĝin. Sed estas plene pravigebla pli ampleksa traktado de la malpli konataj kaj gravaj eventoj, eĉ se historie plipostaj en ia tempo. Cetere ja, ŝatindeco aŭ neŝatindeco ne povas esti kriterio koncerne priskribon de historia kaj socia fakto. Ĝuste esperantistoj estas aŭ devas esti homoj por kiuj ĉefe gravas faktoj kaj ne aprioraj antaŭjuĝoj. Esperantujo ja estas ĉies lando; esperanto, ĉies posedaĵo. Pri mi mem, mi povas diri, ke la bildo, kiun tiu libro vidigas, faris al mi la landon kaj la popolojn de la sudslavoj tre simpatiaj kaj ĉiel ŝatindaj. Por aliaj okuloj povus okazi la malo, kio cetere ankaŭ estas bone pravigebla.
La lingvaĵo de la verko, eĉ se sub la redakto de unu persono, vidigas malegalaĵojn; sed ĝenerale ĝi estas klara, afereca, flua. Makuletoj, kiaj troa uzado de la artikolo, iom laŭ angla kutimo, ekzemple por ĉiuj ĉapitraj kaj subĉapitraj titoloj kaj ĉe multaj bildotekstoj; kiaj nekonsekvenca uzo de majuskloj-minuskloj kaj aliaj ortografiaĵoj (Bulgara armeo/bulgaraj tropoj, Hitlera aviadilaro/hitlera milito, Melodio/Metoĥio, ktp); konfuziga uzo de verbotempoj (ekz. sur p. 169 kaj sekv.); trouzo de kadro, kadra, kadreca (ŝajne senskonscia
nacilingva politikĵargona trudo); ktp, estas preterkonsidereblaj malĝenaĵoj, periferiaĵoj, kiuj nenion deprenas al la kerna fluo. Kvankam iom plata, el stila vidpunkto - kiel decas en faktoekspona verko -, la lingvaĵo ne malhavas neologismojn (agresi, aperta, furniro, konsilio, okupatoro, k. a., ĉiuj klarigitaj librofine), nek trafajn kunmetojn (disorganizi> malorganizi, disolvi [ĉambron de deputitoj], kilogramcento, kvintalo, kun escepto de en [vere nekutima prepoziciaĵo, tamen klara, p. 39], superboli [lakton], trilimo, k. m. a.)
Resume: bonega libro, fierigilo de nia movado. Ĝin ĉiu konscia esperantisto devas havigi al si: pro la indo kaj plezuro de la havo kaj la ĝuo do la lego, kaj por montri al la sloveniaj samideanoj, ke Esperantujo scias danki kaj subteni ilian gravan entreprenon. Juan Régulo Pérez. Boletín n072 (dec 1954) ”
Ho Phuong. Kan Lik. Hanoi: Fremdlingva Eld., 1969. - 320 p.
„ Kan Lik estas vjetnama heroino, kies faroj en la tragika milito de ŝia lando konsistigas Ia temon de ĉi tiu biografia romano. La verko estas diversflanke interesa, kaj ties Esperanta traduko spegulas la simplan kaj senpretendan stilon de niaj ĉinaj kaj vjetnamaj samideanoj. Ĝin onilegas facile kaj plaĉe. ”
Kantas la hungara skolto: Hungaraj haj Skoltaj Kantoj. Eld. Szalay, Budapeŝto, 1933(?)
„ Interesa kolekto da kantoj, multaj kun muziknotoj, kiu meritas atenton de ĉiu skolto aŭ muzikamanto Esperantista. Vortoj en Esperanto, kaj ofte ankaŭ en hungara lingvo. La Espero en
B bemola estas tro alta por ordinara voĉo. ”
Karpetoj transaltis la Drakpordon. Eld. Ĉina Esperanto-Ligo, Pekino, 1962(?)
„ Infanlibreto alvenis tute nepripensite, kaj multe ĝojigis min. Mi rajtas esti infano kaj amuziĝi per la ĉarmaj bildoj, kaj per la mildega feliĉa rakonto pri kvin karpetoj kiuj multe naĝis, senbrue, foje kontraŭ la fluo, unue en trankvila rivereto, poste en rapida torento, finfine en granda riveroj serĉis, demandis, evitis la barojn de la vojo, restis timigitaj de lokomotivo kaj trajno,
ĝis finfine ili trovis la grandegan drakpordon, kaj preskaŭ nekredeble ili transsaltis ĝin kaj trovis... Oh, paradiza artfarita lago, tio estas preskaŭ la ĉielo! La hirundo helpis ilin kaj transdonis salutojn al la avino.
Neniu malamo, neniu venĝo, neniu malbonulo; estas bonaj kvalitoj por infana rakonto, senkompare multe pli bona ol tiuj de la t. n. filmoj por infanoj. Aĉetu ĝin, kaj certe vi ne eraros! ”
Katalogo de lingvoj naturaj, popolaj, literaturaj, klasikaj kaj artefaritaj (provizora listo). Eld. UEA, ĝenevo, 1927.
„ Tiu studo enhavas jenajn ĉapitrojn: La Lingvoj de la homaro: Antikvaj lingvoj de la civilizacio; Modernaj kulturlingvoj de tutmonda graveco, kun proksimuma nombro de parolantoj por ĉiu el ili; La Lingvo internacia kun Mondlingva Statistiko, kiu enhavas la nomon, jaron kaj lokon de apero, nomon de la aŭtoro de 350 projektoj de internacia lingvo. ”
Katolika preĝolibro kun la aprobo de la Ĉefepiskopo de Torino. Eldonis Paulus, Graz, 1923(?)
„ Pri la demando ĉu sen konsento pri terminaro kaj teksta unueco, estas dezirinde eldoni preĝlibron, opinioj diferencos.
La traduko de Patro Nia, Saluton Maria, ktp., malsimilante tiun fiksitan de la Katolika Kongreso en Graz, 1921, tion elmontras. Tre malagrable estas devi mallerni enmemorigitajn preĝojn. La traduko bone redonas la sencon de l'originalo, sed ée la suprediritaj preĝoj eble montras tro da ŝparo kaj iom da malkonsekvenco en la uzo de l'artikolo. Sin trovas preseraroj, sed ne multnombre; la du lastaj latinaj vortoj de la dua versaro de l'himno p. 143 devus interŝanĝiĝi. Tiaj strangaĵoj kiaj menzoga p.28 (mensoga), inzulta p.36 (insulta) estas miascie propraj al la eldonistoj. Kion signifas virgino? Kial ne virgulino? Eble oni uzas la vorton kiel propran nomon. ”
„ En plaĉa broŝura formato kaj klare legebla teksto, la 56 paga terminaro de H.G. Wonnemakers S.J. kaj P. Huberteno O.F.M., aperas nun en la hispana traduko de J. M. Claramunt Sch. P. kiel 5a broŝuro en la Serio de I.K.I. kaj riĉigas la jam abundan fakan vortararon ekzistantan en la Internacia Lingvo.
Tiu libreto, kiu speciale interesos la katolikanojn, enhavas laŭ aboca ordo pli ol mil okcent katolikajn terminojn.
La traduko estas ĝenerale bona kaj ni devas gratuli la tradukinton pro la laboro farita; tamen, en venontaj eldonoj oni devos korekti kelkajn misaĵojn kiuj enŝoviĝis en la tekston. ”
J. O. Thompson. Kantono sub bombardo de japanaj aviadiloj. Eld. Johan H., Kantono , 1939(?)
„ Ĉinujo en Flamoj - 22 karikaturoj aŭ skizoj de ĉinaj artistoj, kun Esperanta teksto. La volumeto prezentas la ĉinan sintenon kontraŭ la japana invado. ”
„ Vidante la vivon kiel serion de eksperimentoj, el kiuj nur la sukcesaj estas kreaj, la aŭtoro provis formuli teorion pri la leĝoj de la kreado, kun la celo helpi al la homoj konstrui pli perfektan mondon.
Farante krean eksperimenton, oni devas izoli du eksperimenterojn, kiuj estu kontraŭecaj, sed kiuj tamen enhavu ian komunan faktoron. La eksperimenteroj sin kontraŭstaras kiel la pozitivo—la negativon, la viro—la virinon, la progreso—la konservemon, la produktanto—la konsumanton. La pozitiva elemento rigardas al la estonteco, la negativa al la estinteco; la pozitivo celas la unuecon, la negativo—la diversecon. Krea eksperimento faras ekvilibron, harmonion, inter la du eroj, kiuj per tio perdas siajn karakterizajn trajtojn kaj kunfandiĝas en novan, tute proprakarakteran tuton. La sukceson de la krea ago kondiĉas la ekzisto, en ĝusta kvanto, de ia eraremo, ia pekemo; per ĉiu sukcesa eksperimento oni iom malpliigas la eraron, la pekon, kaj samgrade alproksimiĝas al la perfekteco. Detale eksponinte la teorion, helpe de analogia rezonado, Petro Den prove aplikas ĝin al konsidero pri iuj gravaj problemoj de la nuntempa mondo; per ĝi li esploras la rilatojn inter la milito kaj la paco, inter la regantoj kaj la regatoj, kaj inter la scienco kaj la arto. Povas esti ke la teorio en si mem nemulte valoras, sed oni rajtas senhezite rekomendi la verkon kiel tre interesan provon de unu homo ekvilibrigi siajn diversecajn ideojn en la kadro de filozofia leĝaro. La nomo de la eldonfirmo garantias pri la ĝenerala kompetenteco de la traduko ; nur pri detaloj de lingvo-uzo oni povus disputi. ”
Social Credit Coordinating Committee. Kio estas Socikredito?. Eld. Gordon House, Nottingham, 1947(?)
„ Ĉi tiu broŝuro tre klare prezentas la ideojn pri ekonomia reformo kiujn iniciatis Majoro C. H. Douglas, kaj kiuj (sub la nomo Social Credit) trovas konstante pli grandan akcepton. La verko estas malgranda, sed ĝiaj 41 paragrafoj tre klare prezentas la aferon, sub la rubrikoj Graveco de la individuo, Celo de industrio, Manko de Mono, Eksporto ne estas solvo, De kie la mono venos ? {Nacia Kredita Departemento), Vendado subkosta (Justa Prezo), Nacia Dividendo, Libereco de Elektado. La traduko, farita de J. W. Leslie, estas modela. Ni prefere dirus investi, ol plasi. Ĉu Socia Kredito ne estus pli agrabla formo, ol Socikredito? ”
„ Jen la unua volumo de serio da libroj, kiujn oni esperas eldoni sub la titolo Etnografia Biblioteko. Klara kaj interesa skizo pri la vivmaniero de popolo de la aziaj stepoj, kies nombro estas proksimume tri milionoj. ”
Romano kiu ricevis la premion "Raymond Schwartz"[2] (elp. Ŝvarc), kvazaŭ taglibro de homo, kiu erarvagas sub influo de faŝisma ideologio[3].
„ «Kiuj semas plorante...» estas psikologia, intima romano, kvazaŭ taglibro de la protagonisto, kiu rakontas pri siaj viveventoj kaj siaj psikaj sintenoj kaj reagoj al la vivo. La aŭtoroj montras, kiel homo povas erarvagi sub la influo de politika ideologio ĉi-kaze naziismo — ĝis perfido al siaj kunhomoj kaj eĉ intimuloj. La stilo estas modera, sen superfluaj precizigoj. La konstruo estas kohera, ne dispeciĝas en ĉapitrojn. Personecaj karakterizoj estas sukcesaj, sociaj kaj politikaj eventoj klarigas el cele efikantaj dialogoj kaj sobraj evidentigoj. Por la Premio konkursis dek manuskriptoj de naŭ aŭtoroj el ses landoj. Eva Tófalvi naskiĝis en Mohacs, Hungario, en 1947-a. Ŝi estas diplomito de la Universitato Eötvös Loránd, Budapeŝto, pri la hungara kaj Esperanta filologioj. Si jam gajnis kvar aliajn premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA. Ŝi estas la ĉefaŭtoro de «Kiuj semas plorante...». Oldrich Kníchal naskigis en Humenné, Ĉeĥoslovakio, en 1939-a. Li finstudis historion kaj filologion en Prago. Ekde 1981-a li estas redaktoro de la slovaklingva gazeto en Budapeŝto. En 1982-a li gajnis la Premion Luigi Minnja [tiel] pro eseo, Eva Tófalvi kaj Oldrich Kníchal estas geedzoj. ”
Konciza Kompendio por ludi la Klavaron per Klavarskribo. Klavarskriba Instituto, Londono, 1948(?) 16pĝ.
„ Jen gvidlibro en Esperanto por la lernado de genia sistemo de muzika notacio kiu havas Esperantan nomon : “Klavarskribo”.
Antaŭ proksimume 15 jaroj, Cornelius Pot, Nederlanda sciencisto kun pasio por muziko, elpensis novan sistemon de muzika
notacio, kiu forigas kelkajn el la malfacilaĵoj kaj komplikaĵoj, kiuj ofte senkuraĝigas la lernanton de la piano per la malnova notacio.
La sukceso de la metodo iris de lando al lando, kaj nur la postmilitaj malfacilaĵoj (ekz, papermanko) malhelpis ĝian pli rapidan disvastiĝon. Nun, kuraĝigite de ĉiam pli granda aro de diversnaciaj uzantoj, la eldonisto, mem fervora Esperantisto, decidis aperigi ĉi tiun lernolibron en Esperanto. Per ĝi la jam senkuraĝiĝinto aŭ la nova aspiranto povas eklerni, kaj je sia surprizo tuj provi kaj reprodukti jam konatajn ariojn.
Troviĝas pli ol 10,000 diversaj muzikaĵoj en la klavara sistemo. ”
„ Konfeso de patro al sia filo, verkita en formo de leteraro plena de intimaj pensoj kaj bone montranta la psikologion de homo turmentita de la baraktado inter la pasia amo kaj la ĵaluzeco. “Konfeso de terura krimo kontraŭ aminda, eble tro anĝela, edzino. Tiu ĉi verko estos ŝatata de la Esperantistoj, kiuj deziras koniĝi kun la literaturo kroata. La stilo de la traduko estas ĝenerale bona. i estas malpeza kaj facile legebla. Ofte ĝieĉ montras ĉarmon kaj poeziecon. Estas tamen tre bedaŭrinde, ke la tradukintino ne lasis al sperta alilanda samideano korekti la manuskripton. En ĝi ja troviĝas multe da naciismoj. La plej ofta eraro estas pri la signifo de la vorto “ĵus,” kies sola signifo estas “ antaŭ momento ' aŭ “antaŭ nelonge.” La tradukinto ja uzas ĝin kelkfoje en tiu senco, tamen pli ofte kun signifo “ĝuste ”-— ekzemple; "Sed eble ĵus (ĝuste) tio kaŭzis, ke... ĵus (ĝuste ?) ne malproksime de nia domo ”'....Ĉu ne estas ĵus (ĝuste) tio la pruvo de....k.t.p...k.t.p...Ofte ankaŭ troviĝas la jena stranga idiotismo :
“Bela panjo” ci (vi) diris sonĝe, ĝis ci ne ivank- viliĝis” “ke mi...diru nenion pri mia amo....ĝis mi me estos preta kun...” k.t.p., ktp. Ŝajnas, ke la tradukinto komprenas la vorton “ ĝis” en senco “ dum,” alie la nea vorto estas mallogika. La vorto “ nek”” estas ofte uzata senbezone, ŝajne kun senco “eĉ ne,” ekz., “sed wek (eĉ ne) unu ĝia krio atingas la insulon.” Tra la tuta verko la vorto ci estas uzata (kiam la patro skribas al sia filo). Tiu ĉi uzo ŝajnas al ni tre malbona. Al bona konanto de Esperanto, en kiu lingvo oni ĝis nun ne uzas “ci” escepte en necesega okazo, ekzemple, por doni lecionon pri fremdlingva gramatiko, k.t.p., la uzado de ci tute ne donas ideon de intimeco, sed kontraŭe de io fremda kaj nenatura. Ni esperas, do, ke tiu ĉi novaĵo ne trovos imitantojn. Bedaŭrinde la cito de la multaj eraroj ne lasis al ni spacon por skribi pri la multaj trafantaj esprimoj kaj literaturaj belaĵoj, kiuj ankaŭ ornamas la verkon ”
Klara Mejer-Vihman (Clara Meyer). Kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno. Esperantigis Nikune. Eld. Komitato por Agado kontraŭ la regantaj perceptoj pri krimo kaj puno, Amsterdamo, 1933(?), 8 pĝ.
„ La titola [tiel] jam anoncas, ke la broŝuro celas enkonduki en la prijuĝon pri krimo kaj puno ideojn de fratosento, oferemo, homano ĉe la juĝanta socio. Oni teorie devas simpatii kun tia idealo, sed mi demandos min, ĉu la agado por enkonduki tiujn samajn principojn de fratosento, oferemo, ktp. ĉe la setlistoj, rabistoj, falsistoj kaj ĉiuspecoj krim uloj ne havus pli tujan kaj faktan efikon por plibonigo de la homaro, tie ĉi, ree. Oni povus parafrazi la faman citaĵon dirante :
"Post vi. Sinjoro; mortigistoj. Bonvolu doni al ni la ekzemplon pri bonkoreco." ”
„ Pledo por pli humana sinteno al kontraŭsociuloj. Ĝi celas tuŝi la koron, anstataŭ montri racian solvon pri la bruteco de la nuna moralo : tial ĝi plaĉos al tiuj, kiuj kredas ke sociaj problemoj estas emocie solveblaj. ”
Myrtle Verda kaj Vilĉjo Verda. Kudra kaj Trika Terminaro. 1948(?)
„ Oni ofte diras, iom ŝerce, ke se kunvenas du Esperantistoj, ili babiladas en Esperanto, sed ke du Esperantistinoj post la unuaj frazoj emas fali en la nacian lingvon, pro la manko de teknikaj terminoj pri vestaĵoj kaj aliaj aferoj kun intereso por virinoj ! Jen provo almenaŭ parte forigi tiun mankon. Efektive vestoj kaj ŝtofoj diferencas ĉiulande kaj ĉiuepoke ; kaj ĉiu fabrikisto emas konstante elpensi por siaj varoj novajn fantaziajn nomojn, baldaii forgesota,iii ; oni do povas dubi, ĉu estas eble aŭ eĉ dezirinde, doni internaciajn nomojn al aferoj pure naciaj, lokaj, aŭ efemeraj. Kudrado kaj trikado, tamen, prezentas kampon internacian kaj gravan, ĝis nun ne sufiĉe atentitan. Al mi, laiko, ŝajnas, ke Ges. Verda bone kompilis ĉi tiun provan terminaron; tamen ili saĝe kaj modeste petas komentojn kaj proponojn por plibonigo. Ili mem proponis nur jenajn neologismojn : ĉika (prefere ol ŝika), chic ; nilono, nylon ; plasto, plastic (material) ; tredi, thread (fadenon en kudrilon, stangon tra ringoj, laĉon tra truoj) ; tredilo, bodkin ; trikroĉi, tricot.
Aliaj radikoj jam uzitaj estas bajeto, baize ; ĉeniljo, chenille ; eskalop-i, -os scallop ; kordur(oj)o, corduroy ; mohajro, orli (hem), sarsen(et)o, silesio, vincjo, -eto, wincey -ette.
Ĉu merceri— mercerize (Kreuz) aŭ ĉu (laŭ la Terminaro kaj P.V.) mercer-o - mercery ? Por to mercerize la internacia formo estas mercerizi. ”
Klereco por Hodiaŭ kaj Morgaŭ. Eld. Verlag Zeit im Bild, Dresden, 1971(?) 68 paĝoj .
„ La broŝuro tem as pri la kleriga sistem o socialism a funkcianta en la Germana Demokrata Respubliko. Sendube ĝi havas por niaj pedagogoj aplikeblajn
sugestojn en la kampo de la edukado.
Aparte interesa estas la rubriko 'Kunlaboro de lernejo kaj gepatroj’. Leginda kaj pensiga broŝuro kun pozitivaj ideoj rilate al kelkaj problem oj, kiuj tutm onde plagas la klerigan sistemon. ”
V. Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto, traduko de la grupo Esperantista de Monako, 1905.
„ La Kolorigisto-aerveturanto estas la titolo de -24-paga broŝureto tradukita de la grupo Esperantista de Monako, kaj tre bone tradukita.
Ĝi estas rakonteto de aventuro en balono; kaj troviĝas en la Kolekto Aprobita ; ĝia prezo estas 30 centimoj (4 pencoj afrankite). Tre taŭga kiel legolibro en la kursoj de lernantoj. ”
Komerca foiro de Paris 10 — 25 Majo 1921. 4 paĝoj 16 X 24 cm.
„ Belaspekta sur luksa papero presita prospekto kun 4 fotografaĵoj. La Komitato de la Foiro sciigas ke ĝi korespondas per ĉiuj lingvoj, speciale per Franca lingvo kaj Esperanto. ”
„ Samtempe la « Fundamenta Krestomatio » de Dro Zamenhof, ni ankaŭ ricevis «Komercaj leteroj » de niaj amikoj P. Berthelot kaj Ch. Lambert; prezo 0,50 franko, ĉe Hachette kaj Kio (tiel) kaj ĝiaj tenejoj. Tiu broŝuro enhavas multajn modelojn da leteroj, avizoj, kambioj, reklamoj, anoncoj, k. t. p. kiuj gvidos la komercistojn
kaj permesos al ili facile kaj ĝuste redakti iliajn esperantajn skribaĵojn. Dezirante fari persone specialan propagandon ĉe la komercaj Societoj, ni petas amikojn sendi al ni ĉiujn komercajn presaĵojn, kiujn ili ricevus aŭ almenaŭ sciigi nin pri tio. De nun ni dankas ilin. ”
Kondiĉoj de la Armistico. Novembro 1918, en angla kaj Esparanta lingvoj. Tiun ĉi dokumenton eldonis la BEA, literatura kaj debata Societo por elmontri la taŭgecon de Esperanto por gravaj internaciaj aferoj. La oficiala angla teksto (kiel ĝi aperis en la ĵurnaloj) estas prezentita, kune kun Esperanta traduko. Brita
Esperanto-Asocio.
Erik Hj. Linder. Kristana kulturlaboro en nia tempo: Prelego ĉe tutŝtata kunveno de la svedaj liberaj Eklezioj. Eld. Esperanto-Missionen, Nora Stad. Svedujo, 1957. Broŝ 28 p.. 12X19.
„ La aŭtoro konstatas ke nuntempe “ mirige malmultaj kristanoj sin okupas pri arto. ” Li reĵetas la ideon ke tio sekvas el la fakto ke ” la plej grava kultura kontribuo de la kristana eklezio tutsimple estas prediki evangelion al homoj por konvertiĝo kaj saviĝo. ” Li emas kredi ke la ebla kaŭzo de la manko pli ĝuste estas ke " la nun ekzistantaj kristanaj grupoj ial fariĝis malpli konvenaj kiel kulturmedioj. ” Artistoj ja kaj ĝenerale ĉiuj homoj kiuj kreas lon novan sur
la kampo de kulturo kaj scienco, malŝatas la malnovan kaj la laŭkutiman ; ili " provas eviti ĉiuin pretajn opiniojn, ĉiujn liniile rektajn direktivojn. ” Siaflanke " la katolika eklezio (kaj la angla alteklezio) sukcesis krei favoran kulturan medion. ” Do, se ankaŭ ” la sveda kristanaro volas formi kulturan medion, tiam ĝi estu vigle diferencigita medio, ne uniformita tia ", kiu " entenu ĉiajn celadojn kaj interesojn ” , konkludas la aŭtoro. ”
„ La verkisto, profunde kristana kredanto en ĉi tiu broŝuro tre bone pristudas la problemon laŭ plej larĝa kompreno: artoscienco-politikoj pri la rilato inter Kristanismo kaj Kulturo. Estas rimarkinde, ke la pensoj de Erik Hj. Linder koincidas en multaj aspektoj kun unu el la lastaj Mesaĝoj de la Papo Pio la 12-a, en kiu oni asertas, ke ĉiu kulturo fundamentas en la religio. Malgraŭ la fakto, ke la aŭtoro estas protestanto, sur paĝo 18 vi trovos bonajn
vortojn pri la Katolika Eklezio, kiu vere imponas pro sia firma doktrino.
Legante tiun ĉi broŝuron, oni povas konstati, ke la aŭtoro ne lasas sin konsterni pro la plej modernaj eltrovoj, sed restas firme staranta sur la kristana fundamento, kiel la nura bazo por feliĉo kaj ĝojo. ”
H. Boschma. Kristo kaj Hitlero trad. M.F. Roelants. Eld. Tijdsivoom, Lochem, 1939(?)
„ La Nederlanda eldono de ĉi tiu verketo jam atingis la sepan eldonon. En la Biblio ni legas, ki iam [tiel] grandaj homamasoj kunvenis, por aŭskulti Kriston. Nuntempe la homamasoj emas forgesi Kriston, kaj prefere aŭskultas iun Kriŝnamurtin [tiel], Stalinon, Musolinon, aŭ Hitleron. Kiel klarigi la eksterordinaran kaj preskaŭ senliman influon, kiuj tiaj gvidantoj malsamaj inter si posedas super la animo de homoj inteligentaj kaj eĉ religiaj ? Ĉu Kristo vere perdas sian signifon por la homaro ? Kial oni kreas por si novajn diojn ?
Traktaĵo interesa kaj aktuala. Esperanta stilo sufiĉe klara, tamen plibonigebla. ”
Ngujen Khai. Kun la defendantoj de Kon Ko. Hanoi: Fremdlingva Eld.,[1967]. -
„ Novelo, kiu rakontas pri la heroaĵoj de la defendantoj de Kon Ko, «Insulo de l’ herboj», kontraŭ la atakoj de usonaj militŝipoj kaj aviadiloj.
Tiu insuleto, situanta je tridek kilometroj for de la kontinenta Nord-Vjetnamio kaj proksime de la 17a paralelo, kvankam ampleksas nur kvar kvadratkilometrojn, tamen, depost la komenco de la usona-eskalado, fariĝis morala bastiono por la tuta popolo pro siaj impetaj rebatoj kontraŭ la ĉiutagaj bombardadoj de tiel potenca malamiko.
En tiu malŝirmata antaŭposteno de sia lando, ties defendantoj heroe batalas, kvazaŭ tio estus lia normala vivo. Tiuj junuloj, pli malpli dudek jaraj, plenaj de batalvoko preskaŭ ne konis veran pacon, ĉar la unua rezistado kontraŭ la francaj koloniistoj ja okazis dum ilia infaneco. Tre sobraj pro kutimo, ili ne multe bezonas por sia nutrado. Akvo kaj rizo sufiĉas, sed, krom tio, ili havas abunde kraboj kaj sovaĝaj legomoj kaj herboj por regali sin. Kovritaj per toloj de usonaj paraŝutoj kiel pluvaj ŝirmiloj, bone kamuflitaj per lianoj kaj ĉiam en tre malgrandaj grupetoj, ili ne facile povas esti trafitaj de la malamiko kaj, tiel, la insula malsanulejo ordinare estas preskaŭ malplena.
Foje, post furioza artileria duelo, dum kiu la insuleto estis batita per tunoj da bomboj kaj centoj da raket-kugloj, iu komentarias: «Ĉio ĉi tio nur estas vanta disperdo de municioj. Kiel mallertaj ili estas!»
Simpla rakonto kun simplaj batalantoj, plenfidaj pri sia venko, por kiuj la morto nur signifas gloran akcidenton.
La verko estas bone presita kaj flue skribita, kvankam, eble pro influo de sia nacia lingvo, oni tro ofte uzas la prezencon en la verbaj tempoj. ”
La Kvinjaro de Sovetlandoj. De Sosnowski, el la rusa trad. V. Polakov. 1923, 80 p. Ĝi per multaj bildoj kaj sugesta teksto iom malkaŝas al ni la spiritstaton, kredon kaj iluziojn de niaj orientaj najbaroj.“ (G. S. ,E' 1923 p: 183.)
Frans Daels. Land-defendado per nemilitaj periloj trad. J. Debenf kaj P. Uittenbogaavd. Eld. V.O.S. Bruselo, 1939(?)
„ Interesa kaj pensiga parolado, kiu montras la danĝerojn de la nuna armado, kaj proponas kiel solvon rimedojn por civitana sindefendo per defendiloj nemilitaj sed efikaj. La rezisto proponata estas ne nur pasiva, sed ankaŭ tre aktiva. La plimulton de la libro ĉiu pensulo sendube konsentos. Iuloke ĝi ŝajnas neklara aŭ pridubebla ; sed la tuta parolado estas tre studinda. ”
La landlima problemo inter Ĉinio kaj Hindio. Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1963. - 133 p., [13] faldfolioj: multaj mapoj.
„ La libro temas, kiel la titolo indikas, pri la disputo inter Ĉinio kaj Hindio pro la landlima problemo kaj enhavas diversajn deklarojn, de la Registaro de la Ĉina Popola Respubliko, kaj leterojn de la ĉefministro Goŭ Enlaj al la ĉefministro Nehru kaj al la gvidantoj de aziaj kaj afrikaj landoj. Neriproĉebla lingvaĵo. ”
„ La libreto entenas faskon de pensoj, ĉefe pri politiko, ĝenerale ne tre originalaj, kelkaj kontestindaj, apud evidentaj veroj de etika inspiro. Jen specimeno: “ĉiuj scias, ke nobla semo ne kreskas de si mem, sed postulas penon, sistemecan flegadon. Male herbaĉo ekŝvelas, tuj kiam la homamano, kiu ĝin kontraŭbatalas, forestas”.
La lingvo kaj la stilo ne meritas multan laŭdon, kaj denove konfirmiĝas, ke oni ne sufiĉe atentas la ĝustan admonon de Waringhien: neniam publikigu tradukon, eĉ dek-linian, kiun vi ne kontroligis per klera, alilingva esperantisto! ”
„ Bellamy-Asocio celas formi socian strukturon laŭ ekonomiaj kaj sociaj ordoj klarigataj en la recenzata broŝuro. La Asocio, por disvastigi sian celon tra la mondo, uzas Esperanton kiel internacian lingvon. Por ni, tiu fakto estas la detalo plej rimarkinda kaj tio estus tre plaĉa, ke kia ajn Asocio kun universlaj celoj ankaŭ uzus Esperanton anstataŭ ignori ĝin. ”
La Libervola Help-servo en la inunditaj regionoj de Liĥtenstejno (2an de Aprilo ĝis 5a de Oktobro 1928). Eld.: Konstanta Komitato por la LHS, Basel, ĉ 1930.
„ Multilustrita broŝuro kun artikoloj en germana, franca kaj angla lingvoj kaj resumo en Esperanto. Tiu libreto donas klaran bildon pri la organizo kaj pri la rezultoj de help-servo organizita dank’al libervolaj laborantoj en la forte frapitaj regionoj. ”
La Libro de Komuna Preĝo, kajero unua, enhavanta: La ordo de matena preĝo; La ordo de vespera preĝo; ĉe matena preĝo; La Litanio. Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 1919(?) 28 paĝoj 19 X 13 cm.
La Libro de Komuno Preĝo, kajero dua, enhavanta: La ordo por la administrado de la vespermanĝo de la sinjoro, aŭ sankta komunio. La administrado de publika bapto de infanoj (komenco). Eld. Eklezia Esperantista Ligo, Huddersfield, 20 paĝoj 19 X 13 cm.
Entute partoprenis lingvistikaj sciencistoj el 9 landoj nome: Hungario 3. Germanio 3, Usono 2, Ĉinio 2, Pollando 2, Serbio 1, Ukrainio 1, Brazilo 1 kaj Aŭstralio 1.
Jen ŝanco por profundigi viajn konojn pri Lingva planado kaj Leksikologio. ”
Originala titolo: "La vieille qui marchait dans la mer" .
„ Jen libro nepre legenda de esperantistoj (ne komencantoj) kiuj ankoraŭ opinias, ke oni ne povas ĉion esprimi en Esperanto. Tiuj kiuj ne scias kiel "aristokrate" insulti, amuzu sin legante tiun libron. Tiuj kiuj bezonas sinonimojn por la instrumentoj el kio konsistas niaj seksaparatoj lernu tiun verkon. Vi trovos almenaŭ ok vortojn ekde vulvo ĝis la simpatiaj inejo kaj etgroto por la mitula mitologia jonio. Pri penisoj aŭ pliaj ĉuroj kaj kacoj la vortaro estas same riĉa. Mi persone ne ŝatis la tro francan vorton bito, despli ke en PIV la signifo estas sufiĉe diferenca eĉ se temas pri ŝtipo. Verdire, kiuj ne donas pli da graveco al siaj seksorganoj ol al aliaj korpopartoj, eble en la komenco de la legado ne ŝatos la tekston, tro pornoaspektan, poste oni alkutimiĝas. La preĝadoj de la maljunulino estas genie satiraj. Mi devas tuj informi ke, laŭ mi, la libro ne temas pri vera traduko sed pri reverkado, bona adapto al nia lingvo ĉar kredeble San Antonio neniam aŭdis pri "ŝulca parolstilo" (de Rikardo Ŝulco) aŭ kabeis! Sed ni ne devas forgesi ke kanzonisto Ĵak Le Puil estas la kreinto (jam de 20 jaroj) de la skandalema, ajnista revuo "La Kancerkliniko" do en tiu laboro li sin sentis tiel bone, kiel fiŝo en akvo, aŭ kaco en etgroto.
La vortaristo Ĵak majstras en la uzo de nekutimaj vortoj, mi devis konsulti nian PIV- on multfoje... mi renkonte al la vorto falva preskaŭ notis preseraron sed mi eksciis ke falva signifas tre hele flava. La neofte uzata lavabo, ĉe ĵak venigis "necesabo" tiel ke abo estas kvazaŭ sufikso por ujo... sed ab jam estas prefikso. Ĵak vere troigis en la uzo (tri aŭ kvar fojoj) de la vorto "odekolono" francismo kiu ne riĉigis nian lingvon despli ke "kolonja akvo" ja en la glosaro de la libro, ankaŭ estas en PIV kaj estas jam ordinare uzata...
Tre ŝatus mi scii la respondan signifon en la franca lingvo de "umulo" aŭ "umaĵo "kiuj de tempo al tempo aperas. Feliĉe la kunteksto donas ian sencon. Por mi, alia novaĵo estis la adverbigo de la prepozicioj pri kaj pro al prie kaj proe. En la komenco mi sentis ĝenon poste mi adaptiĝis kaj konstatis la pozitivan aspekton, kiu evitigas la ripetadon de tio pri kio oni parolas. La libron akompanas erartabelo kun dek eraroj. Evidente kelkaj pliaj estas troveblaj sed tute ne ĝenas la legadon. En pago 65 kaj 72 la unua linio estas ripetita - Pago 200 iu plenlumo nepre devas esti plenluno por doni koheran signifon, ks. Ne tro impresu vin pro la midzadoj kaj frandzadoj de Armela kaj Ĵak eĉ se la ŝtato el Filipinoj ĵus laŭleĝe malpermesis la buŝan seksumadon; miaj geamikoj, tradukintoj estas saĝaj geavoj al kiuj oni facile donus piajn bildetojn de tiuj konataj ekleziaj sanktuletoj kaj virgulinetoj. La intrigoj de la romano ne estas tre specialaj, eĉ iom supraĵaj rilate al la peripetioj de ŝtelado sed la tuto estas pravigita en la fino de la libro pere de iu freŭda skopofilio (jen seksa perversio kies ekziston mi naivulo ne konis!). Por mi la granda valoro de tiu verko nekonformisma estas tute alia. Ĝi estas libro, kiu detale, riĉe priskribas tion kion la homoj plej timas, plej abomenas t.e. la maljuniĝo... Aŭ ĉu vi konas maljuniĝantan homon, kiu konfesas paŝo post paŝo sian velkon? ”
„ Vere mirinda juvelo poi: ornami bibliotekon. La esperantistaro devas akiri tiun verkon, kiu enhavas plenan historion pri la elpenso kaj disvastigado de la plej granda akiraĵo de la homaro : la helpa internacia lingvo «Esperanto».
Tiuj-ĉi nomoj estas garantio de plena sukceso. La plej multaj uzis tiun belegan
fundamentan Esperanton kiun, tiel bone legas kaj komprenas ĉiuj esperantistoj, eĉ
la eklernantoj.
Nur, en tre malmultaj, mi trovis kelkajn nebezonatajn «neologismojn», kiu laŭ mia modesta opinio), estas tute nenecesaj, tute ne taŭgaj (ĉiam laŭ mia opinio), en multaj okazoj, miskopreneblaj kaj terure malbeligaj. Kial «inventi» novajn radikojn, kiam la esperantistoj ne lernis ilin nek en gram atikoj nek en vortaroj ?
Ankaŭ mi volas komentarii pri la opinio de du artikolistinoj (mi ne volas citi la
nomojn), kiuj severe kritikas la verkojn (originalajn kaj tradukitajn) de la glora
Sro. Zamenhof.
Estas oportune memorigi la vortojn de la Majstro : «Kritiki estas facile, fari malfacile».
Ĉu tiuj, kiuj kritikas, kapablas plibonigi la kvanton kaj la kvaliton de la laboro
farita en, per, por kaj pri Esperanto de tiu bonega, modesta, lerta, laborema ; ĉiam komprenema, pacema kaj homama geniulo ?
Ĉu ni, mizeraj teraj vermoj, povas juĝi la laboron de tiu reĝa aglo, fluginta super
la plej altaj montaroj ? Ĉiuj bonaj esperantistoj restas m irigataj antaŭ la amplekso de lia eksterordinara laboro.
Neniu povas esti komparata kun li. Mi estas certa ke, ĝis nun, li estis, estas kaj, dum multe da tempo, estos, nekomparebla al iu ajn esperanta verkisto.
Se mi kuraĝis kritiki la artikolon de unu el tiuj kritikistinoj, certe, de la komenco ĝis la fino, mi trovus multajn kritikindajn motivojn. — Ekzemple en la unuaj linioj mi trovis tiun strangan frazon : "bredi metaforojn...", kaj, laŭ ĉiuj vortaroj, «Bredi», estas «kulturi kaj eduki bestojn»...
Specialan recenzon meritas la «Pensoj de Zamenhof», kiuj aperas en preskaŭ ĉiuj paĝoj de la libro ; la kolekto da bonegaj fotoj, kiuj estas la plej taŭga grafiakra porto pri la gravaj okazintaĵoj en Esperanto ; ĉiuj poezioj ; k. t. p-, k. t. p. nu, fine, ĉio estas leginda.
Ĉu ion neperfektan mi trovis? Jes. Ion, kion ne estis bone prizorgita. Mi skribas pri la pli ol dek-kvin preseraroj, kiujn mi trovis. La gelegantoj scios bone kompreni ĉar, ĉiuj estas tute videblaj, sed, kial oni permesis en tiu, ĉiusence mirinda libro, ke tiuj eraretoj aperu ! Ĉu oni ne korektis la presprovojn? Por fini, mi denove rekomendas la akiron de ĉi-tiu nekomparebla libro, kiu (kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu recenzo) estas la plej bela juvelo por ornami kaj honori esperantan bibliotekon. ”
„ La eldonejo Editora do Conhecimento lanĉis libroforme en Esperanto la ĉapitron de la verko La postivado de la spirito, kiu pritraktas la zamenhofan lingvon sub ne komuna aspekto, almenaŭ por ne spiritistoj: la movado por Esperanto en la transtomba mondo. La libro - La misio de Esperanto - estis profesie editorita kaj havas belan kovrilon. ”
„ Triakta teatraĵo el la negra vivo, kiu pritraktas la tragedion de Scotsboro,
64 paĝoj plus ilustrita kovrilo, kun biografia skizo kaj bildo de la aŭtoro ”
„ La plumo pli potencas, ol la glavo ! Aforismo, kies verecon pruvas longa serio da sukcesaj almilitoj, flanke de verkistoj, kontraŭ maljustaĵoj kaj forigendaĵoj en la homa vivo. La temo de ĉi tiu teatraĵo — la nun malbonfama Skotsbora proceso, en kiu sep negroj estis akuzitaj pri seksatenco kontraŭ du blankulinoj— konsistigas fortan riproĉon kontraŭ la konscienco de la Usona popolo.
Post Harriet Beecher Stowe, Upton Sinclair, kaj aliaj, L. Malaĥ faras baton por la emancipiĝo —ne la nure fizika, sed la plena, spirita— de la Amerika negro ; per sia brila bildigo de la terura rasmalamo kiu sin manifestis okaze de la proceso.
Estas domaĝe, ke la faktojn, per si sufiĉe elokventajn, li ekspluatas por propagandi la klasbatalon.
La traduko ĝenerale estas bona; sed enrampis kelkaj kritikindaĵoj. Kial la du formoj trajno kaj vagonaro ? Persistas la tute nelogika depost ; domaĝo anstataŭ malutilo ; kaj la ĵargonaĵoj aliel kaj -io landnoma. Kontinuados (p. 37) d.e. daŭrigos. Dube bonaj estas gangstero kaj ŝerifo.
Mitten in Deutschland — mitten in 20. Jahrhundert. Die Zonengrenze. Eld. Bundesministerium fŭr gesamtdeutsche Fragen, Bonn, 1960 (?).
Titolo tradukebla kiel Meze en Germanio — Meze en la 20-a jarcento. La Zonlimo.
„ Broŝuro en germana lingvo, kun aldono en Esperanto. Kun multnombraj bildoj de pikildratoj, abatisoj, barieroj, terbunkroj, gardoturoj, ĝi montras la zonlimon, de la Baltika
maro apud Lubeck suden ĝis Hof. Ĝi donas la originon, bararanĝojn, gardadon de zonlimon, movadon, de la loĝantaro. ”
„ Du junuloj forlasas siajn studojn por senmone kaj senpasporte vojaĝi per faldebla boato tra orienta Eŭropo. Ili subtenas la vivon per manĝo aŭ mono donita de homoj okaze renkontitaj, aŭ almozpetita ĉe bonfaremuloj. Trovante, ke per Esperanto ili pli facile rekontos helpemajn amikojn, ili decidas lerni la lingvon.
Kuraĝo kaj aventuremo laŭdindaj! Tamen povas esti, ke tiu, kiu en la praktiko helpis al nekonataj aventuristoj, kaj kelkafoje havis kaŭzon bedaŭri konfidon mislokitan (kaj eĉ en Esperantujo tia afero ne estas nekonata), vidos la aferon de alia vidpunkto; kaj tion la aŭtoro mem konscias.
La lingvo estas bona, la stilo interesa kaj vigla: tamen oni devas iom aldoni image, por kompreni la historion (ĉu veran aŭ fiktivan ?). Interesa esprimo : mi malinvitas vin (you have outstayed
Kial Mondregistaro? Manifesto de la Mondfederalista Grupo de Britaj Parlamentanoj. Eld. Universala Ligo, Den Haag, 1953(?)
„ Jen mi prezentas hodiaŭ al ia konsidero de ĉiu leganto la suprecitilan dokumenton, kies alloga enhavo ne povas ne interesi.
Oportune, do, estas mencii ĉefojn punktojn el la temaro: «La esenco de la paco — La
mondo bezonas registaron- La ekonomiaj sekvoj — La UNO ne estas sufiĉa — Reformo de la UNO —Sukcesa aplikado de la leĝo — La politika problemo — Mondskala reciproka helpo —Ĉu Mondregistaro estas ebla? — La mondo ŝanĝiĝis».
Ĉiuepoke, la homoj klopodis por mondpaco. Sed, preskaŭ ĉiam, ili forgesis gravan faktoron, kiu devas ludi la ĉefan rolon; nome: Plena sincereco kaj bonvolo. Sen tiuj ingrediencoj, ĉiuj projektoj aŭ diskutoj nepre fiaskos. Nu, do fine la homaro havas nun favoran ŝancon por vera solvo? ”
„ Literaturo por infanoj. Belaj desegnaĵoj kaj belaj koloritaj paĝoj.
Ĝi rakontas kiel la leporo havas la du antaŭpiedojn mallongaj, ĝi estas numero 1 en la serio « Abeleto » kaj la eldonantoj asertas ke tiu serio havas tre grandan sukceson en Jugoslavujo. Ni nepre kredas tion. Du aliaj numeroj stas (tiel) por tiu-ĉi jaro ankoraŭ anoncitaj. Ĝi certe plezurigos la infanojn. Gepatroj kiuj volas kc iliaj infanoj lernu nian lingvon aĉetu tiun malmultekostan libreton. Al pedagogoj ni lasas la diskuton en kiu grado povas influi (malbone) infanan animon la rakonto pri fia ago pro kiu alia estas punata. ”
M. N. Šejnman. Moralo religia kaj moralo proleta trad. P, Gavrilov. Eld. Ekrelo, Leipzig, 1931, 30 pĝ.
„ La pastraĉa moralo ne permesas mortigi birdetojn aŭ cimojn, sed permesas vendon de 8-jaroj knabinoj por bordeloj ! Por la laborista klaso estas morala Ĉio, kio plifortigas diktaturon de la proletaro. ”
„ Kolekto de 60 artikoletoj represitaj el la jarkolektoj de “Heroldo”, 1923-6. La enhavo estas tre diversa, kaj ĉiurilate taŭga por kursa aŭ hejma legado. La fakto, ke la artikoloj estas verkitaj de aŭtoroj tre diversnaciaj, igas la artikolojn aparte interesaj. Papero, preso, kaj bindo, bonaj. Tute rekomendinda. ”
NACIA EKSPOZICIO MEMORIGA DE LA l-a CENTJARO DE LA SENDEPENDECO DE BRAZILIO, RIO DE JANEIRO, 7 sept. - 15 nov. 1922. Eld. Ministerio de Justeco kaj Enlandaj Aferoj, 16 paĝoj 29 X 22,5 cm.
„ Tekstoj de 83 kantoj, malnovaj kaj novaj, en poŝforma libreto, kiun sendube la Nederlandaj samideanoj trovos tre utila ĉe grupkunveno aŭ ekskurso. Ne konante la melodiojn, oni ne povas kompetente juĝi pri la boneco de la tradukoj (faritaj de “diversaj Esperantistoj”) ; sed verŝajne ili taŭgas por la celo. ”
Richard E. Lambert. Naskiĝo de universala kredo. Eld. Esperanto Book Service of America, New York, 1952(?)
„ Ĉi tiu 8 -paĝa broŝuro, privata eldono de la verkisto, por sciigi pri la universalista kredo, estas por ni — esperantistoj — pruvo, ke per la helplingvo estas legeblaj multaj kaj multaj aferoj, eksteraj al nia kutima scio. La preso estas klara kaj la lingvo facila, ĉar la broŝuro, kiel esprimas ties titolo, estas historia rakonto pri Thomas Potter kaj John Murray, fondintoj de la universala kredo. ”
N. Boon. Nederlanda Kantaro Esperantista. Eld. Espero, Hago, 1912(?)
„ Dek kantoj, ne ĉiu de egala valoro, sed plej parte bonaj. Speciale ni ŝatas “Ho, lernu ĝin,” kaj “Himno al Zamenhof.” Ambaŭ estas samtempe melodiaj, sinceraj, kaj humoraj. Nur unu frazo, “Belsonan Esperant,” eslas malbone metita al la muziko: la silabo “ Bel” devas veni en la antaŭan mezuron, por doni la akcenton al la silabo “son.” Du el la aliaj kantoj estas simile difektitaj, kredeble per preseraro; sed facile korekteblaj. En “La neforgesebla knabino,” kiu estas tute falsakcentita, la ŝanĝo de la temposigno al tri kvaronoj (3/4) anstataŭ ses okonoj (6/8) pravigus ĝin. Sed estus prefere ke ĝi estu, ne bonigita, sed forigita, ĉar ĝi ne ŝajnas meriti la honoron de traduko. En “La maljunulo” la lastaj kvar mezuroj estas nebonaj. La baroj bezonas antaŭen-ŝovon, por doni la akcenton al la silaboj “mort,” “blu,” “trov.” ”
Nederlando koncize. Eldono de la Nederlanda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, 1975?
„ Ĉi tiu bela broŝuro informas per konciza sed kompleta trarigardo super ĉiuj aspektoj de Nederlando. La historio, la ekstera politiko, la registaro kaj ĝia strukturo, la loĝantaro, la religio, la ekonomiko, la turismo, la agrikulturo, la transporto kaj trafiko, la laboraj interrilatoj, la socialaj aranĝoj, la instruado, estas la ĉefaj ĉapitroj de ĉi tiu kajero vere elstara en la sfero de la naci-informaj broŝuroj.
Gratulon al la Internacia Esperanto-Instituto kaj al la Nederlanda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pro ilia laŭdinda iniciativo. ”
J. B. Eiselein. Nederlandsch-Esperanto Handelstermen benevens ± 1500 spreekwoorden en uitdrukkingen. Eld. Maimberg, Hertogenbosch, 1926(?)
„ La unua duono de la libro enhavas nederlandlingvan komercan terminaron kun traduko en Esperanto. Tiu dokumento sendube faros grandan servon ankaŭ al niaj flandraj amikoj, kiuj ĝis nun ne disponas grandan vortaran materiaion en sia lingvo, despli ke la vortoj prezentitaj en la libro de Eiselein ne aperas en la jam ekzistantaj vortaroj nederlanda-Esperanto.
La dua duono de la eldonaĵo konsistas el kolekto de -500 (tiel) proverboj
kiujn la kompilanto grandparte ĉerpis el la «Proverbaro» de Zamenhof kaj akompanigas de la samsignifa proverbo en nederlanda lingvo. Tiu laboro, multe helpos la Esperantajn verkistojn en la flandra parto de nia lando. ”
Louis P. Lochner. La Neŭtrala Konferenco por Daŭra Pacperado. Eld. Neŭtrala Konferenco por daŭra pacperado, Stockholm, 1916(?)
„ Jen eltiraĵo, kiu iom klarigas la aferon :
“Dum iom da tempo estas malfacile atingi, ke la gazetaro distingu inter la porpaca misio de S-ro Henry Ford kaj Neŭtrala Konferenco por daŭra pacperado, kiun la ĝia malavara subtenanto oni ofte nomas la Forda Konferenco. Tamen estas klare, ke la karaktero, la organizo kaj la celo de ambaŭ entreprenoj multe diferencas. La unua estas Amerika pilgrimantaro, kiu volis kunigi kaj simboligi la kontraŭmilitajn tendencojn. La dua estas internacia komitato de spertaj, zorge elektitaj homoj por prikonsideri kaj peradi la pacon, sin turnante al la publika opinio kaj al la registaroj.” ”
W. Roche. Nia Mesmistero trad. J. F. Smeehuijzen. 1940(?), 130 pĝ.
„ Bela volumeto por helpi meditadon kaj preĝadon antaŭ kaj dum la meso. La teksto estas prezentita en formo de ritma prozo, kun linioj “rompitaj” por instigi al paŭzo kaj penso. Ekz.,
Tiom amis Di' la mondon, ke li donis sian Filon ununurnaskitan,
por ke ĉin, lin kredanta,
ne pereu,
sed eternan vivon havu.
De religia vidpunkto oni povas diri, ke la verko ŝajnas tute taŭga por sia celo. Lingve ĝi estas ĝenerale bona. Traduko el traduko estas afero principe nekonsilinda : kiom la nuna verko suferis de la duobla traduko mi ne povas juĝi.
Interesaj esprimoj: mia tuta mio 13; nia tuta mio 75; via vio mem 71 ; liaĵo 28. Imperiado via 16; stari genue 25; por la ĉiamo 91; milmilobe 101; samkiel... samtiel 121. La praprofetoj 49; porsuferada rekompenco 73; instruo laŭlerneja 6; egoismo kaj havemo 105. Unui (esti unu)
54 ;servisti (esti servisto) 77; kvazaŭi (esti kvazaŭ) 112. Malgraŭ ti’, ĝuste
pro ti’, 75, 78.
Kritikeblaj estas escepte vian Filon (krom via Filo) 21; de post kiam (de kiam) 21 ; hontas mi kaj doloregas (kun dolorego) 31 ; ne permesu (permesu) neniam, ke 106; por ke mi eblu (povu) 32; neeble (neniel) nombreblaj 53; mortebla (mortema, mortpova) 114, 117. Nur unu grava eraro persistas tra la tuta verko: la uzo de digna (dignified) anstataŭ inda (worthy) Ekz., Digna (Inda) estas vi 60;mi ne dignas (indas) 31 ; nedigna (neinda) servisto 53. Detaloj facile korekteblaj en dua eldono. ”
„ La aŭtoro vidas la solvon de nunaj mondmalordoj en kreskanta supernacia individua kunlaboro. Rilate Esperanton, li bedaŭras la centriĝon de nia movado: ekz, ĉe IEL aŭ UEA. Anstataŭe, li proponas, ke naciaj grupoj laboru sendepende
(tio okazas jam nun !), kaj ke oni starigu novan organizon sole el individuoj, sen centro, sen komitatoj, sen voĉdono, sen elektoj, financatan de patronaro el bonaj kaj riĉaj homoj (kiel ilin trovi ?), kiuj donacos ĉiom da mono bezonata, sen voĉo pri
ĝia elspezo. Oni permesas al la nunaj delegitoj konservi tiun titolon, sed ilia sola devo estos kolekti monon de riĉaj patronoj. Ĉiu kunlaboranto pagos po 4 svisaj frankoj jare, kontraŭ kio li ricevos la centran organon, en kiu unufoje aperos lia nomo. La centra organo devos senescepte presigi ĉiun komunikaĵon supernacian kaj nereklaman, kiun ĝi ricevos de anoj pagintaj por tio difinitan sumon. La sola devo de la redaktisto estas zorgi pri la lingva ĝusteco de la senditaĵoj. La patronoj pagos la presiston kaj la redaktiston.
Oni permesas sammaniere starigi fakajn societojn kaj gazetojn, same senorganizajn, kaj same subtenatajn de bonaj kaj riĉaj homoj, kiuj ĉion pagos sen voĉo pri la dispono de sia mono.
Al mi ŝajnas, ke la aŭtoro tute mislegas la nunan situacion. Cetere, kiam, lacigite de longjara disputado pri organizo, ni nun fine trovis kontentigan solvon, ĉu ni forĵetu ĉion, tiel pene akiritan, kaj anstataŭe kreu novan organizon, tute nebulan, nepraktikan, senutilan,. kaj nedemokratan, subtenatan per almozpetado al iuj trovotaj mecenatoj, kiuj bonvolos fordoni sian monon laŭ mendo kaj sen voĉo? Certe, s-ro Ipe, ne tie kuŝas “mia vojo.” ”
„ Kiam oni legas poezion sen ritmo kaj rimo, oni esperas, ke, kiel kompenson, a poemoj posedu almenaŭ certan forton, subtilon, originalecon en la ideoj aŭ en la tropoj.
La poemoj de Ni devas vivi estas speco de miniaturoj, klopodoj kapti kaj fiksi fugajn momentojn de la vivo.
Bedaŭrinde, pliparte ili legiĝas kiel repertuaro da banalaĵoj. Lina Gabrielli montras talenton en la rakontarto, sed ŝiaj poeziaj provoj ne permesas aŭguri al ŝi, almenaŭ ĝis nun, brilan karieron lirikan. Walraamoen ŝajnas posedi iom pli da profundo kaj uzi lingvon iom pli nuancitan kaj maturan. ”
„ i tiu broŝuro estas Esperanta traduko de raporto, prezentota por ne okazinta Internacia Kuracista Kongreso en Montecazini (Italio) dum oktobro 1952, kun fakaj artikoloj de la tri japanaj reprezentantoj al tiu kongreso. La verko prezentas sciigojn pri konsekvencoj de la atombombo de la homa korpo kaj atentigas pri la egaj domaĝoj de la nomita bombo, okaze de rea-uzado. ”
„ Katolikoj devas danki al tradukisto pro tiu ĉi vere interesa libreto, kiu atingas jam sian trian eldonon. De antaŭ longe, kiel oni asertas en la Antaŭ parolo, mankas al la esperanta katolikaro bona traduko de preĝoj kaj kantoj por la Sankta Meso; kaj ĉi tie troviĝas bona provizo da ili, fidele prenitaj el la pieĝlibreto «Al altaro de Dio». Tial do, mi laŭdas ĝin kaj rekomendas al niaj legantoj. ”
Th. Monnens Nova Afriko, esperantigis Floriano. Eld. Espero Katolika, Parizo, 1927(?)
„ Interesega estas la kompatinda historio de tiu mondparto, kiu estis la sklavomerikato de l' mondo dum kvar jarcentoj, ĝis kiam la eklezio alportis al ĝi la ĝojan anoncon. La verketo de Monnens ekvidigas la reviviĝon de tiu nigr-haŭta popolo, kiu laboradas por sia savo ”
„ La raporto de la esplora komisio de la Liona Esperantista grupo, kiun jam presigis « Lingvo Internacia » estas de nun eldonita sub la titolo : Nuna Stato de Esperanto en la mondo. Oni scias ke tiu broŝuro estos
disdonita ĉe la Ekpozicio de S1 Louis (Unuigitaj Amerikaj Ŝtatoj); ĝi enhavas multajn sciigojn pri la movo en ĉiuj landoj kaj estas libro tute necesa por tiuj el niaj amikoj kiuj disvastigadas Esperanton ĉirkaŭ ilin. La broŝuro estas presita ĉu France, ĉu Esperante. ”
„ La verko priskribas nuntempan Polujon de vidpunktoj industria, politika, ekonomia. La stilo estas peza (pro la naturo de la temo), tamen ĝenerale bona, krom kelke da nenecesaj neologismoj kaj aliaj kritikindaĵoj : laborebleco (laborkapablo),
Francio (Francujo) ; demokratizo (demokratigo) . . .
Oni diras, ke Polujo “ne proklamas politikon de revenĝo (venĝo) kontraŭ Germanujo”, tamen ĝia vivnivelo “ne estu pli alta, ol tiu de aliaj landoj”. Ni demandas al ni, ĉu ĉiu Polo tiel plene aprobas la nunan reĝimon en Rusujo, kiel ĉi tiu verko kredigus.
La bildo de “novaj domoj” sur p. 29 estas altgrade malloga. Por la okulo de la recenzanto ĝi aspektas kazerno aŭ malliberejo (“loĝejo de sklavoformikoj” komentis unu rigardinto), kaj neniom similas al hejmo por homoj. Tamen malsamas gustoj. ”
„ Ĉe la unua rigardo al tiu verko, oni rekonas la kutiman zorgemon de la Esp-o-Publishing Co.: oportuna formato, bonega papero, bela litertipo kaj bongusta eksteraĵo.
La ĉefa ideo troviĝanta en la libro, estas nia ĉies idealo : atingi daŭran mondpacon.
La aŭtoro solvis la problemon laŭ stranga, interesplena maniero, kiu ofte igas la leganton pripensi kaj mediti; precipe ĉar la temo estas tiom aktuala kaj ĉar Oppenheim tute ne indulgas la t. n. packonferencojn.
La heroo de la rakonto, Warren Rand, estas maljuna, potenca, riĉega ĵurnalposedanto kiu metas ĉion en la servon de sia porpaca penado: sian cerbon, sian potencon, sed, antaŭ ĉio, ankaŭ sian monon , dank'al kiu li fine sukcesas realigi sian vivorevon.
Rilate al la lingvo, ni devas fari denove kelkajn rimarkojn.
« Lerni » anstataŭ « aŭdi, ekscii » estas anglismo, same kiel « nokto » anstataŭ « vespero » kaj « aĉeti » trinkaĵon por iu. « Ajn » estas ofte erare uzita, same kiel « pli » antaŭ adjektivo, kiam tute ne temas pri komparo ekzemple : pli malgranda, anstataŭ : ne tre granda, negranda. Tradukantoj klopodu pli kaj pli eviti naciismojn. Kion signifas « blokhaŭso » ? Post « spite » kaj « koncerne » devas troviĝi prepozicio aŭ devas esti uzata akuzativo ! « Pli poste » estas pleonasmo.
La eldonejo meritas ĉiujn laŭdojn pro tiu unua volumo en la nova serio. ”
„ Per ĉi tiu volumo E.P.C. riĉigas sian romanserion, per kiu ĝi prezentas al la Esperantistaro malpezan literaturon el la speco plejmulte legata de la meza homo. Inter la verkistoj, kiuj provizas tian legaĵon al la anglalingva publiko, Oppenheim staras en la unua vico, kaj la nuna verko estas oportune elektita por traduko en Esperanton pro la internacieco de la scenejo, sur kiu la rakonto disvolviĝas.
Sekvante la manovrojn de homama milionulo, kiu dediĉas sian lertecon kaj sian riĉecon al la tasko devigi la starigon de tutmonda paco, ni flugas de unu eŭropa metropolo al alia, kaj konatiĝas kun diplomatoj, financistoj, jurnalestroj, sekretagentoj, politikistoj—resume, kun ĉiuj, kiuj influas la destinon de la popoloj.
La manuskripto estas laŭlingve kontrolita de nederlanda samideano, kio tamen ne malhelpis, ke kelkaj anglismoj makulu la tradukon : ekzemple, jam sur la unua paĝo ni renkontas la vorton kontroli aplikita laŭ senco ne kutima ĉe la plejmulto de verkistoj, kaj en alia loko aperas kopio kun la signifo ekzemplero. Kun bedaŭro oni konstatas ankaŭ la eneston de gramatikaj eraroj, el kiuj la ĉefaj estas misuzo de antaŭ ol (reganta substantivon); malĝusta apliko de la sufikso iĝ, kaj ties manko kie ĝi necesas; kaj iom da konfuzo inter tio kaj tiu. Inter la malmultaj neologismoj, tre akceptebla estas suspiri (angle sigh).
La provo prezenti fonetike la prononcon de anglaj nomoj — procedo ne aplikata kutime ĉe nacilingvaj tradukoj — ne estas tre sukcesa, pro la konata manko de Esperantaj literoj por eĉ proksimume imiti la karakterizajn sonojn de la angla lingvo, kaj kelkloke la transskribo estas definitive erara, ekzemple por Warren oni donas Ŭaren anstataŭ Ŭoren. Rilate al eksteraĵoj: la libro estas klare presita kun minimumo de preseraroj, kaj havas simplan bindaĵon laŭ normala angla kutimo, kun papera “surtuto”. ”
Orell Füssli’s Bildersaal fŭr den Sprachunterricht von C. Egli. Esperanto Ausgabe. Zürich, Art. Institut Orell Füssli, 1912?
„ Tiu esperanta eldono de figuraĵoj por la instruado de lingvoj (Esperanto,
germana, angla, franca, itala) kompleta en tri broŝuroj kies prezo estas nur 40 pfenigoj por ĉiu libreto, estas tre uzebla en la esperantaj kursoj. La unua parto enhavas vortresumon : la dua parto fazojn ; la tria parto "temojn" . ”
Orienta Almanako. Eld. La Ondo de Esperanto, 1913.
„ Orienta ĝi estas, ĉar ĝi enhavas tradukojn el dek unu orientaj lingvoj, el kiuj eĉ la nomojn de kelkaj mi antaŭe ne aŭdis. Tamen kial “ almanako,” mi ne scias; sed eble tiu nomo estas promeso de ĉiujara ripeto. Se tiel, ni povas kalkuli je ĉiujara plezuro, ĉar tiu ĉi numero estas ĉarma legaĵo. “Unu duono de la mondo ne scias, kiel la alia duono vivas,” diras la proverbo; kaj ĉiu, kiu scivolas pri la vivo de siaj fratoj en aliaj landoj, devas legi ĉi tiun libron. Volonte mi citus multajn bongustajn pecojn, sed pro timo al mia Redaktoro, mi devas kontentiĝi per unu sola: “ Gulĝavar lia edzino ankaŭ estis malavare rekompencita de la naturo per la ekstera beleco kaj per aliaj ecoj de la kaŭkaza virino. Ŝi estimis siajn bogepatrojn, lavis al ili la piedojn kaj flegis ĉiumaniere, neniam ŝi parolis kun sia edzo dum ies ĉeeesto kaj eĉ neniam rigardis lin, neniu el la maljunuloj estis aŭdinta ŝian voĉon, kaj neniam ŝi estis preteriranta iun viron ne kovrinte sian vizaĝon per la tuko. Havante tian edzinon, Omar sentis sin feliĉa kaj estis kontenta je sia sorto.” Tiu ĉi lasta frazo meditigas homon kutimintan je aliaj moroj. La lingva stilo estas ĝenerale bonega; mi volus, tamen, ke kelkaj el la verkintoj estu pli ŝparemaj kun la sufikso “ ig,” precipe kiam ili diras terurigi bor teruri. Grava afero estas, ke S-ro B. Kotzin en sia antaŭparolo tre afable permesas, kun propaganda celo, la retradukon en la naciajn lingvojn. ”
„ Mia patro estis unu el dek gefratoj. Ĉiuj estis kleruloj siafake, kaj preskaŭ ĉiuj verkis librojn pri temoj religiaj, sciencaj, literaturaj. Familia anekdoto : kiam aperis unu libro verkita de onklino Lucy, onklo George ĝin legis, kaj ekkriis "Ho, Lucy ! Kial ajn vi ne ne montris ĝin al mi antaŭ ol forsendi ĝin al la presisto ! Mi estus povinta pliĝustigi ĉiun vorton en ĝi!”
Kiel protestanto, mi volus fari saman ekkrion kiel mia onklo George. Sed ne ! ĉar almenaŭ kelkajn vortojn mi lasus stari . Cetere, ĉi tie oni ne rajtas polemiki pri tiaj temoj. Mi diru nur, ke protestanto tre malsame verkus la historion. Lingve kaj prese la broŝuro estas bona. ”
Ou en est la question de la langue internationale (Solution pratique) verkita de E. Adam, kun antaŭparolo de Fanny Clar. Mendebla ĉe la aŭtoro: 24 Boulevard Beaumarchais, Paris, ( ll e ) . — 32 paga broŝuro 19 X 12,5 cm.
„ La aŭtoro proponas al si pruvi, ke 1e la krizo estas ĝenerala, 2e ke ĝiaj kaŭzoj estas a) la (subjektiva kaj objektiva) malharmonio inter la produktado kaj
konsumadoo ; b) la malĝustaj rilatoj inter la apartaj kategorioj de la produktado ;
c) hipertrofio de la individualismo persona kaj nacia; d) manko de kontakto kun la naturo. La solvo konsistas en reorganizado de la administrado, de la juro, ekonomio, etiko, estetiko, sociologio, ktp. por atingi tute novan sistemon ĉirkaŭprenantan la tutan homaron. ”
„ Belaspekta, alloga libreto kaj per sia prezento kaj per sia enhavo. Oni ne diras, ĉu estas verko rekte skribita en Esperanto, ĉu traduko de iu esperantisto, ĉu traduko de la aŭtoro mem. Tio estus bone.
Mi ne povis ne legi ĝin seninterrompe. Ne nur por katolika samideano, sed ankaŭ
por la tutmonda legantaro estas ĉi tiu libreto io [tiel] rava. Per simplaj mallongaj trajtoj, oni prezentas al la leganto la gigantan —humile gigantan — figuron de unu el plej elstaraj homoj de nia epoko.
La traduko (mi opinias, ke oni tradukis ĝin el la germana lingvo) estas zorge kaj
ame farita laboro, malgraŭ iaj preseraroj, korekteblaj laŭ noto sur lasta pago.
Mi ne konas la vortojn: hasto, kaplano, fenigo, duomo, paŝtataro, noveno. Estus bone, se oni estus doninta difintabelon de ĉiuj ekster-SAT-vortaraj radikoj. Aliamaniere, la atento de la leganto estas neutile disigata, kio ne bone efikas.
Eble, tro laŭvorta traduko el germana lingvo enŝovis strangajn tnte ne klasikajn konstruojn. Ekzemple: (p. 17) «...kiu estis bona predikisto kaj kredis (pensis?) sia tasko, ankaŭ Sarto fari tian», (p. 96) «...kiuj zorgas pri via kaj de la tuta eklezio saviĝoj». Min faletis aliaj esprimoj: (p. 9) «situanta»; (p. 25) al tiaj, kiuj...» (p. 37) «manĝigis la malsatajn»; (p. 56) «terana»; (p. 73) «povi absolvi novenon»;(p. 86) «tiaj, kiuj devus.» «Mi ne vidis liajn infanojn serĉi panon...» La dirmaniero ne jam anstataŭ ankoraŭ ne (paĝoj 73 kaj 100) ŝajnas evitinda pro tio, ke kvankam ĝi estas tute logika, tamen ne klasika. Sed ĉiuj ĉi tiuj, laŭ mia opinio, lingvaj eraretoj neniel malpligrandigas la kortuŝan legadon, la aŭtentikan, gravan celon: klinigi la leganton al la opinio, ke la Papo Pio Xa estis ja vere neordinara servanto de Dio. Strangaĵo ŝajnas al mi la manko de presesprimita eklezia permeso.
Monflanke: 8 respondkuponoj (32 ptoj.) estas certe, laŭ mia opinio, tro alta prezo.
Eble, oni celas ŝirmi la eldonaĵon kontraŭ valutaj disfaloj; sed anstataŭigi naciajn monunuojn per nacia oficiala tarifo ŝajnas al mi nuntempe: «eliri el la koto por eniri. en la peĉon». ”
„ M. Rétot verkis tiun broŝuron, en la serio «Turismo por Esperanto en Franclando». Ĝi estas trafa gvidilo, plena je indikoj, bildoj, desegnaĵoj, k. t. p., kiuj bone povas faciligi la veturadon tra la belaj vojoj kiuj kondukas de Parizo al la bela Provenca regiono kaj Lazura Marbordo. ”
D. Bonnehon; A. Rosiaux. Petit Cours primaire d'Esperanto en 50 leçons graduées. Paris, Hachette, 1910(?).
„ Jen estas bonega lernolibro tre rekomendinda al ĉiuj instruistoj, kiuj celas la sciadon de la lingvo Esperanto, instruante ĝin al iliaj lernantoj.
Tiu ĉi lernolibro, tre zorge ilustrita kaj bindita, enhavas multajn ekzercojn (thèmes et versions) bone gradigitajn; legadojn; prozaĵojn versaĵojn parkere dirotajn; 200 kutimajn frazojn kaj proverbojn kun lafranca traduko; kaj fine vortaretojn esperantan-francan kaj francan-esperantan.
Se, laŭ la opinio de Tolstoi, «la sukceso de Esperanto estas nur pedagogia lerneja afero», ni certigas, ke la verketo de S-roj Bonnehon kaj Rosiaux, havigante bonegajn rezultatojn al ĉiuj popollernejestroj, donos novan antaŭenpuŝon al la disvastigo de la lingvo internacia. ”
Joediko (J. Elliott). Plena Gramatiko de Esperanto. Eld. la aŭtoro, Willoughby, 1940(?)
„ Reverkita formo de la 16 Reguloj. Bedaŭrinde, ĉe kelkaj detaloj ĝi prezentas al ni ne la evangelion laŭ S-ta Zamenhof, sed la evangelion laŭ S-ta Joediko. ”
„ Kiuj volas informiĝi pri la evoluo de Pollando trovos en ĉi tiu 260 paga libro (riĉigita per abundaj fotoj, desegnoj, statistikaj cifertabeloj, mapoj ktp.) la plej riĉan kaj taŭgan informilon ĝis nun publikigitan en nia lingvo. Ĝi ampleksas la jenajn rubrikojn: geografio, historio, eksterlanda politiko, industrio, agrikulturo, eksterlanda komerco, sociaj problemoj, klerigado, scienco, literaturo, muziko, teatro, filmo, plastiko, arkitekturo kaj turismo.
Tre bonaj lingvo teksto kaj fotoj.
Prezo tre malalta rilate la kvaliton de la libro same laŭ aspekto kiel laŭ enhavo. ”
„ Post la terura tragedio de Hirosima kaj Nagasaki, kun pli ol 250 mil senkulpaj viktimoj, la japana popolo spertas nun la domaĝojn de la nukleaj eksperimentoj, fare de fremdaj potencoj. La radioaktiva polvo, disĵetita pro la eksplodo de hidrogenbombo sur Bikini, la 1.an Marto 1954, malpurigis la marakvon kaj falis sur multajn fiŝkaptistajn boatojn, precipe sur la japanan ŝipeton «Fukurju-maru n-ro 5«, okazigante la brulvundigon de ĝiaj 23 ŝipanoj kaj la postan morton de unu el la plej grave vunditaj. La damaĝoj de tiu bedaŭrinda okazaĵo estas nekalkuleblaj. Kaŭze de la difektiĝo de miloj da tunoj da fiŝoj, oni malpermesis la disvendadon de tiu ĉefa manĝaĵo por japanoj, ordonante ĝian enterigon. La paniko estis nepriskribebla, tial ke multenombraj personoj jam estis manĝintaj atomfiŝojn. Pro timego al la radioaktivaĵo fermiĝis grandnombraj fiŝbutikoj, kaj la fiŝista komerco paraliziĝis en Japanujo.
La mondo estis terurita pro la eksperimentoj de tiaj amasmortiga] armiloj; sed, post domaĝo ne venis saĝo, ĉar ne pro tio ĉesis la provado de nukleaj armiloj. La
grandaj potencoj daure fabrikas bombojn A, H kaj tiel plu. Ni memoru, klo okazis en Hirosima kaj Nagasaki, kiam sur tiujn du kompatindajn urbojn defalis la unuaj du atombomboj, kiuj, en komparo kun la modernaj bombegoj, estis infanaj ludiloj.
Laŭ opinio de kompetentuloj, kvar bomboj H povus forblovi la tutan Japanujon; sed,
por dezertigi landojn kiel Anglujo, Germanujo, Francujo, ktp., sufiĉus du el tiuj
superbomboj. La homaro ankoraŭ ne tute bone komprenis la grandegan danĝeron, kiu minacas ĝin. Ne gravas jam veti cent kontraŭ unu, ke iu granda potenco superas
alian per nukleaj bomboj, ĉar ĉiu el ili posedas pli ol sufiĉan stokon por la kompleta detruado de ĉiuj urboj de la mondo, por la koncerna ekstermado de la homa vivo sur nia planedo. Ni fidu, ke oni ne riskos provoki tian hekatombon, eĉ se nur
estas pro tio, ke neniu profitus el tiu tutmonda dispolviĝo; sed, ni ne forgesu, ke
en kiu ajn momento, tio estas ebla... Por rememorigi al iii ĉi tiun senprecedencan
danĝeron, kiu pendas super la homaro, oportune aperis ĉi tiu libreto, «La Polvo de la Morto», originale verkita en tre korekta lingvo. La Kongreso de Japanaj Esperantistoj tiel apelas la konsciencon de la tutmonda samideanaro, partopreni en la kampanjo por la ĉesigo de la nukleaj eksperimentoj, por la abolicio de tiaj armiloj, kun la celo savi la homaron de la minaco de neniigo, kaj povi ekmarŝi ĉiuj homoj, ŝultron ĉe ŝultro, sur la vojon al glora estonteco, tial ke la atomenergio, same povas pereigi la homan genton, kiel konstrui por ĝi paradizon sur la tero. Dependas nur de la bona aŭ malbona uzo, kiun la aŭtoritatuloj faros el ĉi tiu mirindaĵo de la scienco, la dua fajro eri la historio de la Homaro. ”
Pour la Langue commerciale auxiliaire universelle. Actes de la Conférence Interrnationale de Chambres de commerce, foires d'échantillons, Groupments économiques et offices du tourisme, réunie à Venise du 2 au 4 avril 1923. Eld. Conférence commerciale de Venise, Venecio, 1923 56 pĝ, 13,5 x 21 cm
„ Niaj grupoj kaj propagandistoj uzu tiun ĉi broŝuron elmontranta la praktika flankon de niaj lingvo kaj movado. ”
„ Jen utila aldono al la literaturo Esperanta. En la nuntempa mondo, kie la vivo tiom urĝas kaj rapidas, preskaŭ ĉiu
Esperantisto trovas tiom da aferoj, kiujn li deziras aŭ devas fari, ke ofte mankas al li sufiĉe da tempo por ĝui la tralegon de longa romano. Por li tial tre havinda estus libro kies grandeco konvenas al lia poŝo kaj kies enhavo konsistas el aro da mallongaj romanetoj. La unuopaj eroj de tia libro devus esti interesaj kaj diversecaj, verkitaj laŭ simpla klara stilo, kiu ne postulas multe da cerbumado por diveni la intencon de la aŭtoro aŭ grandan vortaron por serĉi la signifon de neoftaj vortoj. La libro devas esti tia, kian oni povas facile legi en la vagonaro aŭ omnibuso dum vojaĝeto hejmen post la labortago; aŭ, se necese, dum oni staras en linio por aĉeti la familian haringon aŭ terpomon.
Tia libro estas “Premiaj Romanetoj”. Ĝi havas ĝenerale stilon simplan kaj klaran ; la eroj estas diversaj kaj bone miksitaj, kaj prezentas literaturan pudingon tre bongustan kaj malpezan. Mem instruisto de Esperanto, mi bonvenigas la novan libreton kiel utilan legolibron por kursoj kies membroj iom progresis. Ĝi taŭgas por kurso en ĝia dua jaro, aŭ—se la lernantoj montras entuziasmon kaj inteligenton — eĉ en la dua periodo de la unua jaro.
Inter la dudek tri verketoj estas kelkaj pri fantomoj, du-tri ĉarmaj aludoj al la Naturo, kelke da rakontoj el la ĉiutaga
vivo, fantaziaĵoj, kaj bonhumoraĵoj. Unu tagon, en vagonaro, mi ŝoketis miajn kunvoj agantojn kaj hontigis min mem per
subita ekrido pro unu el la humoraĵoj.
Mia okulo ne sukcesis rimarki eĉ unu preseraron en Esperanta vorto. La sola preseraro rimarkita ne multe gravas, krom al sportistoj, kaj precipe al la Chelsea piedpilka klubo. Mi neniam legis pri ludo inter Chelsea kaj Brentwood, kaj mi supozas, ke ne plaĉus al Chelsea la sugesto, ke Brentwood —se ja ekzistas tia klubo— povus ilin venki. Supozeble oni intencas
aludi al Brentford. En la libro okazas kelke da vortoj ne troveblaj en la vortaroj : ekzemple, suspiro (sigh), trado (trade wind), braso (brace, guy, vang). Estus konsilinde, aldoni noton pri ili en estonta eldono.
Verŝajne, nova eldono baldaŭ estos necesa, ĉar mi opinias, ke ĉi tiu estas bona libro, kiun la Esperantistaro multe aĉetos.
Ni vidas en ĝi la verkojn de dek kvin aŭtoroj, kies verkoj promesas bone por la estonteco. Mi gratulas al EPOKO pro la apero de ĉi tiu libro, kaj proponas, ke ili baldaŭ kuraĝigu la verkintojn per nova konkurso por venigi plenan rikolton por dua libro samspeca. ”
R. K. Strang. La pretendoj de kondiĉa senmorteco, trad. Geo. Aldrige. Eld. la aŭtoro, Glasgow, 1932(?), 16 pĝ.
„ Ne tuŝante la cetere interesan enhavon, ni tamen bedaŭras, ke la teksto ne estas lingve modela. Minimume oni rajtas atendi, ke tia verko estu sen gramatikaj eraroj; kaj ke oni ne ignoru la Biblian tradukon de Zamenhof. ”
Preparantoj de milito , akuza konkludo en la proceso de industria partio. Eld CK SEU. Moskvo, 1931? 72 Paĝoj 15 x 22 cm.
„ Tiu proceso interesis multajn. La klarigojn pri ĝi do ankaŭ povas ilin interesi, eĉ se la raporto povas ŝajni partia. Ĝi enhavas efektive multajn sciigojn,
kiuj havas veran gravecon por tiuj, kiuj sin okupas pri la speciala temo de la mondrevolucio, de preparo al militoj k. c. ”
La Principo de la movado por ĉasta vivo plikarigita el ideala kaj praktika vidpunkto. Eldonis D. Roskes, Hago, 1922? 32 paĝoj 13 X 20 cm.
„ Ĉi tiu broŝuro enhavas ampleksan klarigon, de la principoj de la nomita movado kaj pri la praktiko de ĝi. Al ĉiuj samideanoj kiuj funde deziras pristudi la demandon, ni konsilas havigi al si la libreton, kiu certe donos al ili informon per la plej bona lingvo. ”
„ Jam kelkajn fojojn ni priparolis ĉi tiun serion da filmbendoj (filmstrioj). Ĉiu bendo (larĝeco 35mm) konsistas el 30-1000 bildoj (19 x 24mm), por prezento en ĉambro aŭ salono. Pri ĉiu bildo estas klariga teksto en Esperanto. Ĉiu titolo provizastre interesan kaj instruan unuhoran programon al grupoj, societoj, aŭ kursoj, kondiĉe ke ili disponas konvenan projekciilon. La tekstoj mem estas en modela Esperanto. Ni povas varme rekomendi ĉi tiun kuraĝan kaj subtenindan entreprenon al niaj grupoj. Plenaj detaloj troviĝas en la “Prospekto”. Ni donas la prezon en ŝilingoj kaj pencoj
por filmbendo kaj teksto kune : ili ne estas aĉeteblaj aparte. Jam aperis jenaj titoloj (multaj aliaj estas en preparo) :
Antikva Grekujo, 13/9 ; Inter la Araboj 10/7 ; Lando kaj popolo de Siamo, 12/7 ; Javo kaj Indonezio I, 12/5, II, 13/4 ; Kun Sven Hedin al Transhimaiajo, 16/3 ; Sovaĝaj bestoj de Afriko, 13/8 ; La vizaĝo de la Terglobo, 14/8; Meksikio, 13/3 ; Marvojaĝo al Indonezio, ; La Mirinda Nilolando, 16/8 ; Borneo laŭ bildoj, 16/3 ; Zelando, 9/-; Palestino Norda, 14/4; Palestino Suda, 13/3”
„ Belege eldonita gvidlibro broŝuro, enhavanta inter la bele presila teksto
41 ilustraĵojn pri la Bohema ĉefurbo kaj ĉirkaŭaĵoj. Riĉe kolorigita koverto reprezentas du belajn vidaĵojn el Praha. ”
La Parizaneto. Resumeto de la vivo kaj manieroj de la francoj, kun specialaj rimarkoj rilate al Parizo de R. Kron, el la franca trad. Connor kaj Hayes, 1904 (?), 126 p. „Uzebla kiel lernolibro.“ (L. I. 1908, p: 91.)
Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la ministerio por fervojaj aferoj, Vieno. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.
„ Belega reklamlibreto, lukse eldonita, kun admirindoj gravuraĵoj enhavanta bone verkitajn detalojn pri la Austria lando. La samideanoj kiuj ne jam posedas tiun eldonaĵon, mendu ĝin sen prokrasti, lli tute ne bedaŭras la malgrandan elspezon. ”
La pentroarto en la malnova Hungarujo. Verkis: Genthon István. Trad.: Ferenc Szilágyi. La bildotekstojn trad. Kálmán Kalocsay. Eldonejo Literatura Mondo, Budapest, 1932, riĉe ilustrita. (IEMW:370.720-C.Esp-)
„ Jen libro por romkatolikaj infanoj, intence tradukita laŭ stilo simpla kaj klara. Preso kaj papero estas bonaj, kaj la ilustraĵoj domas al la libro interesan aspekton. Oni sekvas la aventurojn de okjara knabo, al kiu la patro donis piedpilkon. Ŝajne la gepatroj atendis, ke li ludu kun ĝi sen ludejo kaj vestaĵo konvenaj, tamen nenion rompante, kaj ne malpurigante la vestaĵon; certe la kulpeco pri serio da amuzaj katastrofoj ne restas tute ĉe la knabo. Lingve sufiĉe bona, tamen kritikindaĵoj kaj preseraroj ne tute mankas. Anstataŭ piedpilkludo preferinda estus futbalo. ”
Rakontoj el la Biblio laŭ la traduko de D-ro L. L. Zamenhof; Eld. Brita Esp. Asocio, London, 1921 80 paĝoj.
„ La tre zorge eldonita libro enhavas 14 rakontojn el la Biblio. Ĝi estas antaŭiranto de la aperonta traduko de la Malnova Testamento, super kiu la Biblia Komitato Esperantista laboradas. La libreto ne nur instigos deziron por la tuta volumo; ĝi ankaŭ antaŭdiras al ni, ke la promesita verko certe estos modelo por ĉiuj esperantistoj laŭ lingva vidpunkto. ”
Raporto pri la subkongreso de Esperanta Psikistaro', kies unua kunsido okazis en « Café Anselmo », Anvers, dimanĉon 20-an de Aŭgusto, je la 10a matene. — Ambaŭ
raportoj estas senpage haveblaj ĉe la Oficejo por studado de spiritaj fenomenoj, Klappeistraat, 8, Antwerpen.
„ En tiuj du interesaj raportoj ni trovas diversfoje uzita la nomon Anverso. Tio estas entute eraro. Ni komprenas ke eĉ flandranoj povas esti tiel blindigitaj ke ili prefere uzas alian lingvon ol la sian sed la propraj nomoj, kiam oni ilin esperantigas, devas esti esperantigitaj laŭ la originala nacia lingvo. Tiel en la unua okazo oni devas legi Antverpeno anstataŭ Anverso. ”
„ La aŭtoro klarigas, ke la Greka Faŝismo kondamnis ŝin je morto, sed ke pro interveno de UNO la verdikto ŝanĝiĝis je dumviva mallibero. Ni esperu por ŝi iaman liberiĝon. Ĉi tiun disertaĵon ŝi verkis por la edifo de siaj gefiloj. Ĝi eldoniĝis laŭ la deziro de la Tesalonika Esperanta Ligo, sed pro la cirkonstancoj ne estis eble, ke ŝi ĝin poluru.
Paĝoj 1-30 estas filozofia traktaĵo pri la influo de heredo kaj la homa diverseco.
Paĝoj 31-108 klarigas, ke Kristanismo kaj Socialismo estas du grandaj movadoj, kiuj celas transformi la putran socion nunan en ion idealan kaj gloran. Ambaŭ estas io nova en malnova; bono en malbono; lumo en mallumo. Sed havante saman celon, ili elektas vojojn malsamajn—-unu animan, alia fizikan—por efektivigi la belan sonĝon por eterna beno. Ili estas ambaŭ bonaj ; saĝulo uzos ambaŭ.
Al la vivo kaj instruo de Kristo raportitaj en la Evangelioj ŝi donas propran interpreton. Kristo estis kontraŭkapitalista revoluciulo : Marks kaj Stalin estas modernaj Johan-Baptisto kaj Kristo, ŝi identigas la evangelion de Kristo kun la evangelio de Socialismo ; la Regnon de Dio kun la Nova Socialisma Ordo. Ni legas pri la Sankta Spirito —de socialismo.. Ekzemplo de ŝia ekzegezo : "Kiam vesperiĝis (ĉar nur vespere oni povas labori konspire)"
En fina ĉapitro ŝi admonas, ke la rilato inter religio kaj socialismo devus esti tute amika. La kontraŭreligia sinteno de multaj
socialistoj tre tnalbone efikis. Oni ne lasu la potencan batalilon de mistikismo en la manoj de reakcio, sed ĝin uzu por venko de socialismo.
Ĉu oni konsentas, aŭ forte malkonsentas, kun la aŭtoro, oni trovos ŝian verkon interesa, ĉar tre neordinara. Lingve ĝi estas kritikebla, tamen facile legebla. Rusujo, Rusio, Ruslando, interpuŝiĝas indiferente. Kurioza trajto : jen elipso, jen senbezona ripeto, de fraza subjekto. ”
Receuil de Listes de Logatomes Esperanto pour Mesures de Nettete. Eld. Comite Consultatif International des Communications Téléphoniques a Grande Distance, Paris, 1933(?), 104 pĝ.
„ Jen libro teknika, konsistanta el 15,000 artefaritaj silaboj, presitaj laŭ la Esperanta alfabeto, kiujn oni uzas internacie por provi la telefonian aŭdeblecon de diversaj sonoj kaj sonkombinoj. Tiujn silabojn oni nomas logatomoj.
La libro estas rimarkinda ekzemplo de oficiala uzo de nia alfabeto por internacia skribo fonetika, kaj akompanate de “ŝlosilo” Esperanta, por klarigi la alfabeton, uziĝas multlande ĉe telefonrondoj oficialaj. Por la laika Esperantisto, kompreneble, la libro estas senutila.
Sed ne! Jen almenaŭ 14,000 novaj silaboj je la dispono de niaj fervoraj fabrikistoj de novaj radikoj ! ”
„ Post prologo de Marinko Ĝivoje kaj enkonduko de Marjorie Boulton, sekvas altranga versaro de modernaj jugoslavaj poetoj. La ŝaŭmanta vigleco de la jugoslavia samideanaro ne povis ekzisti sen prezento de tiu bunta bukedo de unuarangaj poeziaĵoj. Apud Božidar Vančik kaj Velebit - vibrantaj poetoj - rangas aliaj, junaj kaj sukaj, kiuj regalas la leganton per kolekto de belaj versaroj. Malmultaj neologismoj atestas pri la saĝeco de la sudorientaj poetoj, kiuj pruvas ke en la vico de «normaluloj» oni povas poeziigi ĉiujn nuancojn de la plej inspirataj pensoj kaj sentoj. Ni reportas la belan versaron de Franjo Homar, kiu atestas pri tiu perfekteco en la simpleco.
De l' lingvaj aroj estis hom’ kreinto
kaj uzis ilin, li, jam fruepoke;
nun, ŝanĝ okazis - lingvolabirinto
la novan homon premas tede, moke!
Por ĉiu hom’ en ajna teroparto,
ĉu solvivanto, ĉu en socirondo,
parola pnovo estas sama arto :
homar’ ja unu sur la tuta mondo!
Por sama aĵo nur diversa vorto,
pro sania ĝojo, ĉie sama sento.
Al multlingveco venas jam la morto ;
racion serĉas nun la homa gento!
Kaj, karaj fratoj de la verda stelo,
en marŝ’ triumfa kaj kun venka kanto :
Babelon foren! Nun estiĝu helo ;
al hom’ sufiĉas, sole, Esperanto!
„ Jam de m ultaj jaroj Vjetnamio estas nomo ĉiutage renkontata en la ĵurnaloj, en la radio, en la televido. Vjetnamio, unu el la tragedioj de nia epoko, influas kaj influos en la monda historio. La sekvoj de la sanga konflikto tie disvolviĝanta certe sentiĝos rekte aŭ nerekte en la ceteraj landoj, eĉ en la malproksimaj.
Ni ĉiuj konas la gravecon de Vjetnam o en la terenoj socia kaj politika, sed kion ni efektive scias pri tiu lando? Vere, kaj bedaŭrinde, preskaŭ nenion.
Resumo pri Vjetnamio donas al ni ĝeneralan bildon pri ĝiaj diversaj aspektoj: geografia, historia, kultura, ekonomia, politika, ktp. kaj, kvankam oni traktas ilin de la vidpunkto de la marksisma dialektiko, la libro entenas sufiĉe da objektivaj, kaj meditigaj, faktoj, kiuj rivelas al ni la landon kaj la spiriton de brava popolo meritanta pli bonan sorton. ”
H. Miles. La Reveno de Nia Sinjoro, Eldonis la aŭtoro, Londono, 1938?
„ La aŭtoro kredas, ke li ricevis gravan lumon pri ĉi tiu malfacila temo. Bedaŭrinde, pro stilaj kaj lingvaj obskuraĵoj, lia klarigo restas nekomprenata de la skribanto. ”
Rezultoj de la unua kvinjara plano. Raporto ĉe la Unuigita Plenkunsido de Centra Komitato kaj Centra Kontrol-Komisiono de TKP (b) la 7-an de januaro 1933. Trad. K. K . V. Vozdviĵenskij, P. Gavrilov, E . Svedova, V. Polakov . Eld. Ekrelo, Leipzig, 1933.
„ La leganto trovos en la broŝuro, pledon pro domo kiu celas pravigi la
kvinjaran planon, pruvi ke ĝi ne nur estis efektivigebla, sed parte estas efektivigita; ĝi celas klarigi kial nur parte kaj ne tute oni realigis ĝin. Ne estas necese diri ke oni aŭdas nur unu sonon, nome la optimisman. La fundo de la rezonado revenas ĉiam al la saina punkto: kie antaŭ estis nenio, estas nun io.
do la kvinjara plano sukcesis. La lingvo uzita estas sufiĉe neologisma kiel decas
al renovigantoj de la ideoj. Tiu emo tamen kelkfoje malice ridindigas la tradukintojn. Tiel ni trovas ke : "Rilate produktadon de elektro-energio, ni estis sur la plej lasta loko. Nun ni okupas unu el la primaraj lokoj." La vorto
"primara" laŭ la internacia uzado, tute ne signifa s: « unuaranga, unuaklasa ».
Ĝi signifas: « unuaŝtupa, komenca a kaj figure : "neperfektiĝinta, neevoluinta, neinstruita, needukita" ktp. ĉiuj nuancoj de unuaŝtupa stato. Tiel oni povus diri ke "la sono de strangaj nekomprenitaj vortoj, ĉiam allogas la primarajn homojn". La konstato ke la produktado de elektro-energio okupas primaran aŭ unuaŝtupan lokon ne estas do komplimento. ”
SAMIDEANO. Internacia Biblioteko. N. 1. Majo 1921. Eld. Oskar Ziegler & Ko, Marktredwitz. 20 paĝoj 23 X 15 1/2 cm
„ Enhave : Ascendo al Vesuvjo antaŭ kvardek jaroj, de P. Christaller; Surprizo, de M. Walter, tradukis Cani. Fŭrth; La lasta Kanto, de A, Stamatiadis; Dum liberaj horoj, de Heinrich ”
Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo. Eldonis Universitato La Laguna, Tenerifo 1985. 790 paĝoj. ISBN, 8460042901, 9788460042907
„ Jen granda libro verkita de okdek kleraj samideanoj honore al ProfesoroJuan Régulo Pérez. Al la omaĝantoj mi kore aldonas mian modestan personon, pro lia jam malnova amikeco al mi kaj pro lia al Esperanto giganta servo kiun nur per honoro oni povos iel pagi al li.
Verko multaŭtora ne povas esti romano. Sepdek-ok malsamaj temoj koncernantaj facetojn de Esperanto konsistigas la libron, kaj recenzi ĉiun temon aparte, unuope, estus neeble. Tial mi unue prezentas alfabete ordigitan liston de la aŭtoroj: Albault, Ariste, Auld, Balbin, Benczyk, Bernard, Bormann, Boulton, Baŝgupto, Diego, Goninaz, Duliĉenko (en rusa), Eichholz, Ejsmont, Forster, (en angla), Franch, Giorgi, Golden, Haupenthal (en germana), Kawasaki, Knoedt, Kock, Kolker, Korinek, Lapenna, Lins, Lloancy (en franca), Makkink, Maul, Mattos, Masao, Miliajlov, Nagata-Akiko, Neergard, Novobilsky, Oljanov, Sanchez (en hispana), Pennachietti, Pie, Pilger, Piron, Ragnarsson, Riersl kaj Wood (en angla), Ró'linger, Rosbach, Rossetti, Rumler, SahebZamani, Stp-Bowwitz, Tonkin, Vatré, Themaat, Waringhien, Wells, Zlatnar.
Sciemaj legantoj povos multe ĉerpi el la libro: Pri la artikolo, la verbo, la adverbo, la "naturalismo kaj la skemismo", la historio de niaj lingvai institucioj, la ruslingva influo en niaj verboj, la kabareto "Verda Kato", la prononcado, la nuntempaj ŝancoj de Esperanto, la esperantigo de geografiaj nomoj, la Plena Gramatiko, la rolo de Stafeto, la poezio en la Liva lingvo, la problemoj en la tradukado de Don Kiĥoto, la gravega rolo de Esperanto kiel interlingvo por maŝintradukado,... ĝis okdek temoj, inter kiuj tre spicita pornografiaĵo abunde nuancita per la pimpaj "naturalismaj" AB, AK, OB, Erst...
Dufoje mi ellegis la libron, kaj kvankam pluraj el la temoj tiel plaĉis al mi, ke mi notis apude "Tre klara", "Tre fundamenta", "Bonega" mi prisilentas la aŭtornomojn, ĉar mencii ilin ja rekte signifus subtakson de tiuj ne nomitaj. Tamen, malgraŭ tiu pozitiva flanko, ĉu mi aprobu, ke en la nomo de ia propra opinio, ĉiam diskutebla, oni enŝutu en la kutiman, ordinaran lingvon, manplenegon da misnomataj neologismoj, kiel Ad, Ob, Of, Ak, Ed, Al, Aŭtem, Erst, Koram, Ma, Par, Sol, Kom, Nam, Nulmen, Omno, Simi, Enim, Ergo, Sempre, Sovente, Solt, Interim,... Mido, Nonsanca, Plurie, Pluriam, Plenunti, Verkili, Tradukili, Internacivortoja (adjektivo de pluralo), kvestio,... k.a. krom la malfundamenta uzo de La anstataŭ la pronoma TIU (la de Kabe, la de Grabowski k.a.)? Ĉu povas plaĉi al mi, ke ni, parolanta flue Esperanton de antaŭ sepdek jaroj devu nun konsulti postartikolan glosaron kvardekfoje dum legado de nur dudek paĝoj? La lingvoj ne evoluas nek ŝanĝiĝas rapide. Cervantes verkis sian Don Kitoĥon antaŭ preskaŭ kvarcent jaroj kaj tamen ĝia lingvo estas ne tre malsimila je la nuna.
Aliflanke mi konstatis ke la verba FAR uzata preporicie aperas ofte eĉ kontraŭ la fundamenta DE post la participo: Verkita DE, kvankam tiukaze DE neniam erarigas. La duopo fare de solvas la problemon en iaj esceptaj okazoj. Kial do Far, cetere ne tre eleganta en buŝo de iuj landanoj?
Alia kontraŭlingva peko estas la uzado de prepozicioj antaŭ infinitivo, precipe SEN kaj ĜIS. Parole la prepozicio kuniĝas kun la infinitivo, tiel, ke "sen valorigi" sonas "senvalorigi" kies signifo estas "fari ion senvalora" dum la intenco estis "ne valorigante". La frazo "En restoracio li manĝis ne parolante kaj poste eliris ne paginte" oni skribas li manĝis sen paroli kaj eliris sen pagi. SEN : ANTE kaj : INTE. Car evidente li eniris ne pagonte, ĉu ni diru ankaŭ sen pagi? Aŭ, ĉu la formulo ne taŭgas por ONTE?
Ellegu la SERTA GRATULATORIA IN HONOREM JUAN REGULO; vi ne misuzos tempon kaj per ĝia trastudo ni helpos pluporti la torĉon de Stafeto kaj grandigos la omaĝon al nia kara kaj elstara samideano. ”
Sciencaj Verkoj publikigitaj de Japanoj en Esperanto ekzkluzive de medicinaj verkoj, ĝis Oktobro, 1934. . Eld. Japana Esperanto-Instituto, Tokio, 1935.
Detaloj pri 70 originalaj monografoj sciencaj: 24 resumoj, 14 terminaroj, kaj 32 diversaj verkoj.
J. B . Hirscher. Sintrompoj trad. W. Flamer. Eld. IKUE, 196?
„ La eldono de ĉi tiu verketo aperis antaŭ cent jaroj sed ĝia enhavo restas
ankoraŭ aktuala. La kajero, vera juvelo de la katolika literaturo, celas precipe instrui la homojn por sin koni kaj per tio forigi tiun ĝeneralan malsanon enradikiĝinta en nia interno: la ko nstantan sintrompon. La kajero, vere grava kaj profunda laŭ enhavo, estas daŭra instigo al analizo kaj kompreno de onia konduto kaj agoj rilate la religiajn kaj moralajn admonojn. Tra la tuta broŝuro la aŭtoro montras profundan konon psikologian pri la homa interno.
Libro leginda kaj meditinda, instrua, amuza kaj profunda! ”
J. F. Horrabin. Skizo de Ekonomia Geografio trad. B. Ross. Eld. SAT, 1938(?)
„ Jen venas, por la Esperantistaro, libro jam famekonata en la originala angla lingvo kaj en nacilingvaj tradukoj. La titolo eĉ ne pale komprenigas, kiom la verko estas interesa por ĉiu inteligenta nun- mondano. La aŭtoro klarigas sian temon vulgare, samtempe kompetente, penante pruvi, ke la geografio ludas la determinan rolon ĉe la ekonomia kaj socia formiĝo de la potencogrupoj. Kiam li skizas la luktojn por potenco inter la britoj kaj usonanoj en Sudameriko, aŭ kiam li klarigas per ekonomiaj kaŭzoj la malsimilojn inter la francaj kaj germanaj vivmanieroj, li faras por ni rakonton ege ekscitan kaj vivplenan kompare kun la romanoj de Henry Rider Haggard aŭ H. G. Wells.
Ankaŭ por la fakulo la verko nepre devas esti atendinda, ĉar la aŭtoro ne nur montras sin kompetenta, sed ankaŭ havas definitivan
vidpunkton, ne ŝateblan por ĉiuj medioj, kiun la libro klare antaŭmetas. Jen verko, do, kiun oni devas aŭ konsenti, aŭ kontraŭbatali.
La lingvaĵo estas tre bona, sed kelkaj nekonsekvencaĵoj ĝenas. Ekzemple, oni trovas jen Versajlo, jen Versajo, por la
sama urbo, kaj la vorto laborista estas tre neklare uzata. ”
Skizo pri Ĉinio. Eldonis: «El Popola Ĉinio», Pekino, 1981.
„ Temas pri tipa propagandilo, karakterizata de ĉio kion tio signifas. Kiu legis iuajn [tiel] el tiuj libroj, tiu jam konas ĉiujn, nur ŝanĝas la lando kaj la nomoj, sed neniam la adjetivoj. Ĉio estas rozkolora, kaj problemoj tute ne ekzistas kaj ĉi-tiu verko ne estas ekscepto, sed male.
La libro komencas per prezento de la ĉiniaj geografio kaj etnografio. Tion sekvas mallonga skizo pri la ĉina historio, uzante la historian materiismon, tre korekte unue, iom manikee poste. La ĉapitro pri politiko kaj socia organizado fariĝas peza kaj unutona, laŭ mia opinio estas eksceso da detaloj. La du lastaj ĉapitroj, tiuj pri ekonomio kaj kulturo difektas la trouzon de nombroj kaj statistikoj, emfazante la atingojn de la ĉina reĝimo, ĉefe ekde 1948-a, ĉu necesas tiom enuigi ĉiujn? Tamen, aparte interesaj kaj legindaj estas la subĉapitroj traktantaj sciencon, medicinon, literaturon, sportojn, kaj aliajn aferojn preskaŭ nekonataj pri Ĉinio en Eŭropo.
La plej grava merito de la verko estas sendube ĝia alloga lingvonivelo, kiel estas kutime en ĉiuj eldonaĵoj de «El Popola Ĉinio». Ĝia vortriĉeco estas mirinda kaj ĝia frazkonstruo estas perfekta. Tio, iasence, vualas la aliajn difektojn de la verko. ”
Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo. - De S. Chazan. 1933, 48 p.
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.
„Kontraŭ la revolucia socialismo, li estas adepto de la evoluismo, emfazante, ke la socialismo estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ morala problemo, por la efektivigo oni bezonas ĝeneraligon de l'altruista moralo.“ (xy, „Lingvo-Libro“, l934, p.: 26.)ordigo=Socialismo: ĝia ideologio kaj realigo
„ Traktato penanta konscience kaj objektive skizi la kialon de la movado socialista, priskribi la diversajn konfliktantajn skolojn, kaj trankvile kaj science taksi ilian valoron. Manĝo iom solida,
sed nutra. Libro pripensiga kaj havinda . ”
„ Dek sonetoj pri bunta kaj pom pa somero. Oni tuj vidas, ke la inspiro de la aŭtoro estas pli profunda ol lia posedo de la poezia strukturo de Esperanto.
Lia koro spontane vibras kun sincera sento ĉe la milfaceta belo de nia mondo, sed li ne funde esploris ankoraŭ la rimedojn kaj nuancojn de la lingvo, per kiuj li povus ¡redoni la ĝustan mezuron de sia lirika staturo.
Unue, la uzo de viraj rimoj en la kunteksto de liaj sonetoj ŝajnas principe erara. La viraj rimoj abrupte hakas la fluon de la versoj, kiujn li intencis solenaj, kaj rompas ilian etoson per kuspa efekto.
Due, abundas vortokaramboloj apenaŭ prononceblaj. Kiel langi kaj lipi por eldiri tempmister', laŭbtegment’, ĉarmtorent’, roz' sur, incens' de zefir' flustrad ’ laŭ, strand’ de? Tiaj kombinoj, anstataŭ emfazi la impreson de idilia, pacoplena somero, ŝajnas sugesti ŝtorm on aŭ preterpason de bruantaj ĉaroj.
Plej bedaŭrinde estas, ke multajn tiajn karambolojn kaj eliziojn oni povus facile elimini. Por ekzemplo, en
Aŭtun-portreto, paĝo 27, legiĝas:
Melankolie svingas ĉe lagbordo kan ’
Ĉu ne pli flua, kaj pli gramatike korekta, la jena provo:
Melankolie svingas sin ĉe lago kan ’?
En la sama soneto:
<poem.
Kaj malproksime kverkarboj
konturas en nebulo
</poem>
sonus pli ĝuste
Kaj kverkoarbaro fore konturiĝas
en nebulo
Aliparte, S-ro Leenhard ŝajnas posedi rakitan rimoprovizon. La rimoparoj glor’-odor’ aperas en Majo kaj Sur la strando; tilio-lilio, en Majo, Somerĝardeno kaj Somer-imago; maro-paro en Somerobildoj kaj Sur la strando; ĉieltegment' - firmament’ en Frusomero kaj Somerobildoj; naturo-lazuro en Majo kaj Somero-adiaŭo.
En grandaj, elegantaj litertipoj pli akre evidentiĝas preseraroj, kiel, interalie, fimamento (paĝo 11) , aŭdiaŭis (paĝo 15), pesas (paĝo 13). Mi ne scias, ĉu noti kiel mispreson la vorton kreman en kaj ekkaresis ĉarman kreman junulin-femuron.
Duoble frandinda femuro, ĉar junulina kaj, krome, krema.
La belaj vinjetoj kaj fronta paĝo de Ole Nederland rivelas manon de sentema kaj lerta artisto, dum la tipografia aranĝo de la libreto plaĉas per sia sobra eleganto. ”
La Sonoril-koncertoj de Jef Denyn, eldonita de la societo
« Mechelen-A antrekkelijkheden; Malines-A ttractions» okaze de la festoj organizitaj nunjare je la honoro de la Majstro-Sonorilaristo de Meĥleno.
„ La broŝuro enhavas la programon de la diversaj koncertoj kiuj okazos dum la somero sur la turo de la Meĥleno preĝejo.La klarigaj tekstoj pri la koncertoj, pri la sonorilaro, kaj pri la urbo ankaŭ enhavan Esperantan tradukon. Bedaŭrinde tiu teksto enhavas pli ol sufiĉe da eraroj. Ni kore esperas, ke estonte la teksto estu pli zorge
korektita. La broŝuro estas bele ilustrita. ”
„ Edward Gruber estas verkisto de «Kio estas la Kvakerismo?», de "La Biblio: ĝia karaktero kaj inspiro" , de «La Kristianismo kiel Vivo» k. c. Tiu ĉi broŝuro estas nova propagandilo por la kvakerismo. Ĝi estas interesa por ĉiuj, kiuj sin okupas pri tiaj demandoj. ”
„ Ĉi tiu broŝuro klarigas la kredon de la Kvakeroj pri la “Interna Lumo,” kaj montras, ke el tiu kredo nature venas la silenta kunvenado, egaleco de la seksoj, eklezia organizo, sinteno pri la sakramentoj, simpleco en ekstera vivo, kaj ĉio, kio distingas ilin de aliaj Kristanoj.
Sekvas mallonga historio pri la problemoj kaj agado de la Societo dum kaj post la milito. Leginda broŝuro, bone tradukita. Vortoj notitaj; intua, redemplo, mutilas. ”
„ Ĉi tiu lasta Esperanta eldonaĵo de la Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko estas dokumento tre atentinda, ekzemplo de serioza oficiala uzo de Esperanto fare de grava nacia Instituto, ĉi estas dense sed klare presita, kaj liveras tre detalan statistikeron pri Brazilo—loĝantaro ; sanstato ; geografio ; fizika situacio ; stato kaj movado de la loĝantaro ; produktaĵoj mineralaj, agrikulturaj, kaj industriaj ; transporto ; komunikado ; financo ; komerco ; socia servaro ; edukado ; k.m.a. (sole pri religiaj konfesoj ni trovis nenion).
La Esperanta traduko estas vere bonega, kaj liveras modelon por ĉiu simila verko. Ni kore gratulas la Instituton pri la eldono de ĉi tiu dua Statistika Resumo (la unua aperis en 1940), kaj varme esperas, ke ĝia bonega ekzemplo trovos multajn imitantojn ĉe aliaj registaroj. ”
„ Ŝerio da tekstoj lingve kontrolitaj de D-ro Corret, en perfekta Esperanto, interesa, kaj diverstema.
Ĝi servus bonege kiel legolibro. Tamen la verko principe celas provizi al la lernanto ekzercmaterialon por akiri stenografian aŭ tajpan rapidon: tiucele ĝi estas aranĝita laŭ triopaj paragrafoj legotaj en tri minutoj diversrapide inter po 60 kaj 200 silaboj minute; tamen mankas ĉia gradigo rilate stilan malfacilecon. La verko estas senrezerve rekomendinda, kaj —se nur oni povus instigi la Esperantistaron lerni Esperantan stenografion —ĝi liverus por la lernanto de iu ajn sistemo idealan materialon. La kompilinto diras, ke la stenografistoj kapablaj sekvi Esperantan oratoron parolrapide estas kalkuleblaj per la fingroj de unu mano, Tio estas vera.
Ordinare oni “raportas” Esperantan parolon, mense tradukante ĝin nacilingven, stenografiante la tradukon nacilingve, kaj poste retradukante ĝin Esperanten. Sed tio ja ne estas Esperanta stenografio! La skribanto mem ofte raportis kongreson laŭvorte per Esperanta stenografio kiu ne estas “nur alfaro de nacia sistemo,” kaj kiu montriĝis taŭga en la praktiko. Mankas nur, ke la Esperantistoj mem interesiĝu pri la afero.
Lingva demando : ĉu to type (-write) pli bone= daktilografi (laŭ la aŭtoro), maŝinskribi (malpreciza sed ĝenerale uzata) aŭ tajpi (propono de Waringhien) ? ”
„ Kolekto de konkursprovaj noveletoj kaj rakontoj el la Esperantista vivo. Ni citu el la Antaŭparolo: “La noveletoj ne pretendas specialan literaturan valoron : kelkaj estas eĉ iom naivaj. Tamen kiel tutaĵo ili prezentas beletan bukedon da skizoj pri la pensoj, deziroj, sopiroj, ĝojoj, kaj seniluziiĝoj de nia samideanaro en diversaj landoj kaj kontinentoj. ”
„ Romano, kvankam skribita antaŭ 30 jaroj, la verko estas aktuala: “...ĝi avertas nin, ke tria mondmilito estus la fina konflikto, ĉar la atombomboj en la arsenaloj de la superpotencoj jam superas la nombron, kiu sufiĉus por detrui ĉian vivon de nia planedo”. Enkonduko, p. 1. Tiu verko inspiris filmon en kiu stelrolulis Ava Gardner kaj Gregory Peck. ”
„ La libreto estas tre moderna pritrakto de la situacio de Francujo, kaj de Eŭropo en la postmilita tempo, ne de tiu periodo kiu jam estas for, sed de tiu kiu ankoraŭ devas veni kaj kiu daŭras ĝis proksimume 1980. Estas do sonĝo de la aŭtoro, sed sonĝo bazita sur realeco, sur ciferoj, sur kontraktoj. Ne estas eble detale pritrakti la libron. La rekompencoj de la francaj institucioj montras jam sufiĉe ke la temo estis funde pripensita kaj prilaborita. S-ro Ch. Meunier zorgis por flua esperanta traduko kaj lin helpis en tiu laboro H. Dubuisson, J. Guillaume kaj E. Chicot, kiuj ĉiuj kune meritas laŭdojn por tiu laboro. ”
„ Skribinte la apudan artikolon pri la Japana vortarego, ni salutas kun simila ĝojo la aperon de ĉi tiu belega volumo, kiu faras por la sveda lingvo tion, kion faris S-ro Okamoto por la japana. Jen volumo, kiu preter ĉia dubo estas fidinda kaj ĉiel bonega. Papero, preso, kaj aranĝo estas plaĉaj, kaj la enhavon oni povas senrezerve laŭdi. Kvankam la posedo de bona vortaro ne faros el iu Esperantiston, tamen ĝi estas helpilo nekalkuleble valora.
Pro la simileco inter la angla kaj la sveda lingvoj, ĉiuj angla lernanto trovos en ĝi multan helpon. Pri kelkaj detaletoj, kiaj ekz. la misuzo de flos ĉe flott, acido sulfur(ik)a anst. sulfata, ne utilas ĉi tie paroli. Tre kore ni gratulas la aŭtoron, la eldonejon, kaj la svedan samideanaron, pri ĉi tiu modela verko. ”
Rienzi. Tra Belglando, Nederlando kaj Anglolando per Esperanto. Eld. Esperanto Oficejo, Parizo, 1912(?)
„ S-ro Rienzi, la aŭtoro de ĉi tiu broŝuro, vojaĝis per Esperanto tra la landoj nomitaj. Preskaŭ la unuan tagon, en kiu li metis piedon en Anglujo, li pruntis motorbiciklon de la delegito vizitita, kaj fulmorapide flugis tra la stratoj, zorge tenante la veturilon — al la dekstra flanko! Pro tio, ĉasis lin policisto, al kiu kaptite li balbutis en sia plej bona anglaĵo: ““Do you will com with me to mi fried... S-ro Vivian...” La libreto montras, kiel bonege li sin servis per Esperanto en siaj vojaĝoj. Ĝi estas rekomendinda, ne kiel modelo de la plej pura literatura stilo, sed kiel tre bona prezento de la praktikebleco de vojaĝoj entreprenitaj per Esperanto kaj U.E.A. ”
„ Niaj senlacaj samideanoj de Hanojo regalas nin ĉi-foje per verko, kiu prezentas historian perspektivon de Vjetnamio, de la ŝtonepoko ĝis la 18a jarcento, kun mencio de la kultura evoluo de la 17a ĝis la kom enciĝo de la 19a jarcento. Kvankam oni interpretas la historion de la vidpunkto de la revolucia dialektiko, kio al kelkaj ŝajnas procedo tro partia kaj subjektiva, tamen la verko havas nedubeblan intereson, ĉar ĝi rivelas la fascinan historion de popolo apenaŭ konata en nia parto de la mondo. La lingvo estas ĝenerale bona, kaj ne valoras mencii sporadajn
makuletojn. ”
Transmara Reveno de Ĉeĥoslovakaj legioj el Siberio Ĉehoslovakujon. Eld. Pamatnik Odboje, Praha, 1921.
„ Belega albumo kun 230 fotugravuraĵoj pri la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kiujn faris la ĉeĥoslovakaj legioj batalintaj en Ruslandon. Klariga teksto de d-ro F. Steidler, estis bonege tradukita de inĝ. L. Berger. La bildoj estas arte presitaj sur luksa papero. Mi ne kapablas fari pli granda laŭdon pri tiu albumo, ol dirante ke ĝia eldono estas entute granda sukceso! Ĉiu vera libramanto deziros posedi la libron, kaj mi eĉ kuraĝas diri, ke ĝia loko estus en ĉiuj lernejoj. ”
„ Ĉi tiu libreto prezentas trafan bildon de la solidaj ecoj ennaskaj en la homa naturo. La verkinto, iama ruĝarmeano, vive kaj kortuŝe priskribas la tragediaĵojn de milito (kiajn li mem
travivis) rilate al la vivo de simplaj kamparanoj. Al kio servas tiu suferado? Por mi la beleco kaj instruo de la rakontoj kuŝas en tio, ke finfine oni trafas la celon alstrebitan. La stilo de la traduko estas iom stranga, kaj troviĝas ankaŭ sufiĉe multe da preseraroj; tamen la libro estas tre leginda kaj pensiga. ”
La Tribune Esperantiste. Grava prop. gazeto en franca lingvo. Fondita en 1930 de H. Ferez, kiu ankaŭ redaktas ĝin. Aperas kvaronjare en 60x 45 formato.
Tutmonda Jarlibro Esperantista 1912 (korektita ĝis la 1-a de julio 1912). Paris, Centra Esperantista Oficejo, 1912.
„ 225-paĝa, grandformata volumo. Enhavas dokumentojn pri la Lingva Komitato, la Akademio, la konstanta komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo, la Oficiala Gazeto, la Internacia Societo de Amikoj de Esperanto,
la liston de la Internaciaj Fakaj Asocioj kaj institucioj, la liston de la regionaj propagandaj asocioj, la liston de la esperantaj gazetoj kaj fine liston de personoj kiuj deziras korespondadi. ”
„ La ĉiekonata firmo Burroughs, Wellcome & Ko., Londono, kies artikoloj portas la fabrikmarkon “Tabloid,” jam de longe uzis Esperanton en siaj komercaj rilatoj; kaj nun niaj antaŭemaj amikoj publikigas bele presitan broŝuron (taŭgan por porti en la poŝo), kiu enhavas mallongan sed tre klaran informon pri unua-helpo ĉe akcidentoj. Tiuj, kiuj apudestas, kiam akcidento okazas, fariĝas respondaj por la prizorgo de la suferanto. Ne ĉiam estas eble havigi kuracistan helpon. Tio devas esti tuj farata, sed dum la neevitebla intertempo, oni devas fari ion por malpliigi doloron kaj malhelpi pluan difektiĝon. La Esperantistoj forte subtenu tiun ĉi firmon, kaj sendu poŝtmarkon rekte al ĝi por ekzemplero de la suprenomita verko. ”
„ La vivo konsistas el aro da malhelpoj, kiujn oni devas venki. Antaŭ tiuj malhelpoj, la homo reagas inventante ilojn, kiuj faciligas la lukton kontraŭ tiuj baraĵoj. La sumo de tiuj famligiloj kreitaj de la homo konsistigas la kulturon. La esperantista kulturo — kaj sekve la tuthomara, el kiu Esperanto estas
konsistiga ero — ĵus riĉiĝis per unu el tiuj faciligiloj, kiujn postulas la ĉiutage pli kaj pli nin rapidiganta ĉirkaŭmondo: stenografio propra. La amo al Esperanto de nia samideano Sturzenegger, apogita sur lia faka kompetento kaj tiu de S-ro. Matzinger pri stenografio, donis al ni la kape priskribitan libron, kiu aldone estas unu el la plej belaj iam ajn produktitaj en Esperantujo. Per ĝi, krome, debutas en la Movado nova eldonejo, sidanta en Svislando. Se mi aldonas, ke la libro estas originale verkita en Esperanto kaj aperas sub la aŭspicio de UEA kaj de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, mi certe apenaŭ povus aldoni aliajn eksterajn rekomendojn.
Pri la enhavo mi estas tute laika; sed se juĝi laŭ voĉo de fakuloj, ankaŭ el faka vidpunkto temas pri vere atentinda kontribuo ne nur al la Esperanta, sed ankaŭ al la ĝenerala stenografio.
La libro estas fundamente orientita al memistruado, kaj tio estas alia ĝia elstaraĵo, ĉar ordinare stenografiaj lernolibroj estas aranĝitaj por klasĉambroj.
Tiel, post 24-paĝa sojlo kun glosaro kaj skribtefinikaj instrukcioj, venas la unua
el la du ĉefaj partoj, kiuj konsistigas la metodon, nome Koresponda Skribo, tra 61 ĉapitroj, el kiuj la 41 lastaj estas perfektigaj; tuj sekvas la dua parto, Rapida Skribo, kiu ampleksas 67 ĉapitrojn. El pedagogia vidpunkto la libro ŝajnas al mi ia eminenta (mia laikeco devigas min uzi la vorton ŝajnas), ĉar ĝi adaptiĝas al la 3-ŝtupa lernoprocezo de Pestalozzi: rigardi - pensi - agi, kaj estas aldone aranĝita laŭ la metodo de programita instruado kaj laŭ la principo de la facila al la malfacila.
Laŭ mia kompreno,Universala Esperanta Stenografio (UNESTENO) estas misia laboro, kiu pioniras preskaŭ virgan kampon de nia propra kulturo.
Kiam mi montris la libron en mia Universitato al homoj kun tiufakaj interesoj, ili ĝin admiris kaj laŭdis, sed ne malĉefe impresis ilin, ke Esperantujo estas tiel fortika kaj serioza «lando», ke ĝi povas aldoni al la faka literaturo stenografia tian produkton. Sekve do mi povas aserti, ke la libro UNESTENO estas bela rezultaĵo de ama krea laboro plenumita de du kompetentaj spertuloj, kiuj, per ĝi, digne aŭtoritatigis nian Movadon en la monda kadro de la stenografia didaktiko. Al ĉiuj esperantistoj, sed ĉefe al interesitoj pri rapidskribanto, mi povas nur rekomendi la libron per duonparafrazo el vortoj de la frumezepoka romhispana klasikulo Isidoro el Seviljo: Sunt hic multa bona: tolle, lege!
D. Fajnŝtein.Unika kaj sola en Esperantujo Mnemonika Instituto, Eld. Zawalna, Vilno, 1932(?)
„ Metodo de memorfortigo trifoje premiita de la Pariza Akademio[...] Prospekto pri memorfortigo: kurso instruata per korespondaj lecionoj en Esperanto. ”
Unu jarcento de naciaj luktoj, 1847-1945. Fremdlingva eldonejo, Hanojo, 1970.
„ La tabelo de la enhavo parolas per si mem: La perdo de la sendependeco. La
starigo de la kolonia reĝimo (1897-1918). Ekonomiaj transformoj (1919-1929). De la ekonomia krizo ĝis la dua mondmilito (1930-1939). Vjetnamio dum la dua mondmilito (1939-1945). La fondiĝo de la Vjetnama Demokratia Respubliko (1945-1946).
La eventoplenaj jaroj de tiu epoko interpretiĝas en la libro, kiel oni certe atendas de la Hanojaj esperantistoj, laŭ la linioj de la revolucia dialektiko. ”
„ Bela 48-paĝa libro, kun 45 tutpaĝaj bildoj kaj priskriba teksto pri la vidindaĵoj de tiu Brazila ĉefurbo. Oni jam eldonis similan verkon pri Salvador, kaj esperas aldoni pluajn al la serio. La verko estas oficiala eldonaĵo de la Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko. ”
„ Bonstile verkita biografo, kun portreto, pri LeŭtenantoMannevy (1882-1912), kies mallongan kaj modestan sed meritoplenan vivon la loka Esperantistaro ĉiam konservas en memoro kun danko kaj admiro. ”
A. Ciborowski kaj S. Jankowski.Varsovio rekonstruita. Eldonejo «Polonia», Varsovio, 1964(?)
„ Pri la drastaj sekvoj de milito oni jam multe skribis kaj spertis laŭlonge
de la historio, kaj la lasta mondmilito (1939-1945) ĝisoste skurĝis la homaron.
Disŝiritaj korpoj, velkintaj animoj kaj sennombraj detruoj estis la diabla rikolto kiun tiu kunflagrado donacis al Eŭropo. Tiu ĉi albumo estas plua atestilo pri la emo «ree stumbli en sama ŝtono» kiun la homo prisuferas; sed... ĉu ne la homo estas nevole haŭlita al tiaj militoj? Jen pensiga demando. Mi inklinas pensi, ke nia mondo estas tretejo kie la okazintaĵoj tretas la homojn «prilaboras» ilin..., sed ni ne fantaziu, kaj revenu en la libron.
Varsovio rekonstruita estas esence fotoalbumo kiu paralele montras bildojn el la ĉefaj stratoj, monumentoj, ktp., de la urbo tiel kiel restis en la 1945a jaro,
kaj tiel kiel aspektis en la 1962a. Interesa teksto — en bonega lingvo — klarigas la signifon kaj gravecon kiun havis Varsovio por la tuta Polujo, vera «koro, cerbo kaj trezorejo» de la nacio. Per ciferoj, statistiko vekas hororon en nia
koro: Kiom da voj —kaj fervoj— pontoj, industriaj kaj memoraĵaj konstruaĵoj, loĝdomoj, lernejoj, ktp. detruitaj!, kaj kio estas multe pli valora: la homoj ! ! La teksto estas grandparte akuza dokumento bazita sur historiaj faktoj,
kies komento trolongigus ĉi tiun recenzon.
La libro — 140 paga— estas bone bindita per blanka tolo kun malhelaj verdoflavaj literoj, kaj emajlita, papera kovrilo. Gratulojn al la Pola Esperanto Asocio, aŭtoroj kaj tradukinto, pro la eldono de tiu grava dokumento. ”
M. Ŝervud. La vero pri persekutoj kontraŭ religio en USSR. Eld. Uniono de militantaj ateistoj kaj CK SEU, Moskvo, 1930.
„ Broŝuro celanta nei aŭ klarigi ]a informojn rondirantajn en eŭropa kaj amerika gazetaro pri kontraŭreligiaj persekutoj en Sovetio. El lingva vidpunkto, oni ne rajtas nomi la libreton valora akiro por nia literaturo, kvankam ĝi estas facile komprenebla, malgraŭ sufiĉe multnombraj nekorektaĵoj.
Prijuĝante la enhavon oni devas konstati, ke la argumentado estas tre manka, kaj pro troa klopodado pruvi neekziston de kontraŭreligiaj persekutoj, nur sukcesas veki, eĉ ĉe senreligia Eŭropano, la senton ke ne estas eble en Sovetio esti liber-pensanto, se tiu koncepto ankaŭ ampleksas liberan ekzercon de iu kulto sen revenĝo iuspeca de la aŭtoritato. Kiu tro volas pruvi, ofte konvinkas pri la malo. ”
Henk Thien. La vivo de d-ro L. L. Zamenhof en bildoj. . Eldonas UEA, 1984. Formato 21 x 29 cm. kun 128 pĝ.
„ La grandformata libro estas laŭtempe ordigita dokumento pri la tuta vivo
de la iniciatinto de la Internacia Lingvo Esperanto. Sen analizoj aŭ provoj al interpreto oni povas sekvi lian vivon, jaron post jaro, kun la helpo de 114
elektitaj fotoj kaj 25 mapoj, presitaj sur luksa papero. Aperas ankaŭ konsiloj kiel uzi la bildlibron por artikoloj du en klubvesperoj, kie oni povas aranĝi kursojn. ”
„ Ĉi tiu libro konsistas el du partoj. Unue ĝi prezentas serion da elĉerpaĵoj el kvakeraj skribaĵoj verkitaj en la lastaj 300 jaroj, ĉe kiuj la leganto trovos la koncepton de la Societo de Amikoj aŭ de kelkaj ĝiaj membroj pri diversaj religiaj demandoj kaj pri ĝia traduko en la ĉiutagan vivon de Kristano. Pro tio, ke kelkaj citaĵoj estas antikvaj, aŭ esprimitaj per lingvaĵo mistika, eble la ordinara leganto (kaj certe la supraĵa) trovos ĝin kelkloke nefacile komprenebla. Estus konsilinde studi unue la broŝuron Religio sen Ritoj, kaj aparte la libron Fundamentoj de la Kvakerismo (B.E.A. 18.), por pli bone kompreni kelkajn aludojn. Tamen tiu, kiu legos la verkon penseme, trovos en ĝi multon pripensindan.
Verŝajne la dua parto troviĝos ĝenerale pli facila. Ĝi prezentas la konatajn Konsilojn kaj Demandojn, kiujn en ĉiu kvakera kunveno oni kutimas de tempo al tempo legi kaj primediti. Pro ilia solida saĝo kaj praktika gravo ilia studo povas esti tre helpa por ĉiu, kiu sin nomas Kristano, ĉu kvakero aŭ ne.
Kontentiga traduko de tia verko estas afero eksterordinare malfacila —kiom malfacila povas kompreni nur spertulo-provinto— kaj farebla nur de iu, kiu profunde scias la temon, kaj samtempe majstras ambaŭ lingvojn. Tia estas la tradukinto, John A. Gill (Kial li kaŝas sian nomon ?). Zorge komparante la tradukon kun la originalo, mi fojon post fojo miris pri la perfekteco de lia traduko (ĉe kiu multe helpis ankaŭ James T. Harrod). Tipa malfacilaĵo estas la traduko de la vorto ministry (laŭ kvakera uzo); ĝi estas tradukita en Fundamentoj per ministrado, sed ĉi tie, pli ĝuste, per pastrado (kp. Apok. 1/6, 5/10).
La sola preseraro, kiun mi rimarkis (krom duba ĉu se sur p. 61) estas la ellaso de la apostrofo ĉe Friends' Book Centre kaj Friends’ Service Council: moda eraro, kiu nuntempe makulas pli ol unu kvakeran eldonaĵon en la angla lingvo.
Entute verko, kiu nenion diros al la supraĵulo serĉanta nur facilan distron; sed kiu abunde repagos tiun, kiu ĝin serioze studos kaj pripensos. ”
„ En tiu ĉi ok-paga brogureto ni ricevas kernecajn dirojn de famaj aŭtoroj, fanditajn en versaĵon esperantan, ankaŭ dek tri regulojn por la bonsano, kiuj nepre utilos al ĉiu, kiu ilin sekvos. Tamen pri unu el tiuj ĉi mi dubas, ĉu ĝia graveco meritas lokon. ”
Zamenhofa Kurso de esperanto por ĉeĥoj. Eld. R. A. Ĉech, Vieno, 1922?
„ Plena kurso de Esperanto , kun la tu ta ekzercaro fundamenta de D-ro Zamenhof, en Esperanto kaj en ĉeĥa lingvo. La merito de ĉi tiu eldono estas, ke per la graveco de ĝia eldonnombro (20.000 ekz.) kaj per ĝia presigo sur tute ordinara ĵurnala papero, ĝi atingis tre malmultekostan prezon. Tre certe tiu eldono multe helpos la propagandon en la Ĉeĥoslovaka respubliko”
„ Inda kaj facila kanto por kvar voĉoj. Al la muzika ritmo mankas unu mezuro: aŭ noto, aŭ paŭzo devas esti aldonita ĉe la fino. Sendube, la kantistoj nature faros ĝin. ”
Ĥamid Alimĝan. Zejnab kaj Aman tradukis Petro Poliŝĉuk. Komisiono pri internaciaj ligoj de esperantistoj de soveta Uzbekistano. Taŝkent, 1968.
„ La verketo konsistas el mallonga biografio de Ĥamid Alimĝan, el poemo kaj
glosaro. La aŭtoro naskiĝis en j. 1909-a kaj mortis en sia 35-a jaro pro akcidento. En sia poemo Alimĝan rakontas pri la amo inter Zejnab’ (la junulo) kaj Aman (la junulino), amo kiun malhelpis kruelaj moroj, superstiĉoj, despoteco. La aŭtoro, arda adepto de Socialismo, per sia poemo skurĝas ĉion, kio kontraŭas la homan rajton direkti libere sian amon.
Per averto de la tradukinto ni scias, ke en la uzbeka lingvo la akcento falas sur la lastan silabon. Tial estas evidenta la malfacila tasko de la tradukinto: trovi unusilabajn vortojn kaj apostrofi... senĉese. Tamen, tio ne pravigas ke pro rimbezono oni esperantigu uzbekajn vortojn, kiuj jam havas sian respektivan en Esperanto, kiel dastamo: rakonto, pajandozo :tapiŝo, perio :feino, kaseto : bovlo, urjuko : abrikoto, apa: fratino k.a. Ie la tradukinto hezitas inter la adjektiva kaj adverba participo: "Se vi iam tuŝinta akvon trinkas ĝin”; "Mi vagis povra, malsatinta". Ankaŭ pro la verspostuloj iu strofo estas ne tuj komprenebla, pĝ 5: “Ĉi tie plenaj kantojn belajn kanaloj bruas” (ĉi tie plenaj kanaloj bruas belajn kantojn).
Laŭ konata proverbo, komenco bona, laboro duona; ni do esperu ke la bravaj samideanoj uzbekaj konigos al ni pli gravajn verkojn de sia literaturo. ”