Cifera kodo de ISO 3166-1

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ISO 3166-1 numeric en la angla Vikipedio.

Ciferaj ISO 3166-1 kodoj de landoj

Cifera kodo de ISO 3166-1 (angle ISO 3166-1 numeric) estas triciferaj kodoj por ĉiu lando, tiuj kodoj estas difinitaj en la normo ISO 3166-1, kiu estas parto de la normo ISO 3166, publikigita fare de la Internacia Organizo por Normigado (ISO). La kodoj estas difinitaj por sendependaj ŝtatoj, por dependaj teritorioj kaj por geografie specialaj teritorioj. Estas unu el tri kodoj, difinitaj por ĉiu lando (dulitera, trilitera kaj cifera). La ciferaj kodoj de ISO 3166-1 kongruas kun la triciferaj kodoj de la normo UN M.49 fare de Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj. Unuafoje ili aperis en la ISO 3166 ĉe la dua eldono en 1981, sed la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis ilin jam en 1970.[1]

Aktualaj kodoj redakti

En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj de la normo 3166-1:[2]

Kodo Nomo de lando
004 Afganio
008 Albanio
010 Antarkto
012 Alĝerio
016 Usona Samoo
020 Andoro
024 Angolo
028 Antigvo kaj Barbudo
031 Azerbajĝano
032 Argentino
036 Aŭstralio
040 Aŭstrio
044 Bahamoj
048 Barejno
050 Bangladeŝo
051 Armenio
052 Barbado
056 Belgio
060 Bermudo
064 Butano
068 Bolivio
070 Bosnio kaj Hercegovino
072 Bocvano
074 Buvet-Insulo
076 Brazilo
084 Belizo
086 Brita Hindoceana Teritorio
090 Salomonoj
092 Britaj Virgulininsuloj
096 Brunejo
100 Bulgario
104 Mjanmao (Birmo)
108 Burundo
112 Belorusio
116 Kamboĝo
120 Kameruno
124 Kanado
132 Kaboverdo
136 Kajmana Insularo
140 Centr-Afrika Respubliko
144 Srilanko
148 Ĉado
152 Ĉilio
156 Ĉinio
158 Tajvano
162 Kristnaskinsulo
166 Kokosinsuloj
170 Kolombio
174 Komoroj
175 Majoto
178 Respubliko Kongo
180 Demokratia Respubliko Kongo
184 Kukinsuloj
188 Kostariko
191 Kroatio
192 Kubo
196 Kipro
203 Ĉeĥio
204 Benino
208 Danio
212 Dominiko
214 Dominika Respubliko
218 Ekvadoro
222 Salvadoro
226 Ekvatora Gvineo
231 Etiopio
232 Eritreo
233 Estonio
234 Ferooj
238 Insuloj Falklandoj
239 Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
242 Fiĝioj
246 Finnlando
248 Alando
250 Francio
254 Franca Gujano
258 Franca Polinezio
260 Francaj Sudaj Teritorioj
262 Ĝibutio
266 Gabono
268 Kartvelio
270 Gambio
275 Palestina Aŭtonomio
276 Germanio
288 Ganao
292 Ĝibraltaro
296 Kiribato
300 Grekio
304 Gronlando
308 Grenado
312 Gvadelupo
316 Gvamo
320 Gvatemalo
324 Gvineo
328 Gujano
332 Haitio
334 Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj
336 Vatikano
340 Honduro
344 Honkongo
348 Hungario
352 Islando
356 Barato
360 Indonezio
364 Irano
368 Irako
372 Irlando
376 Israelo
380 Italio
384 Kotdivuaro (Ebur-Bordo)
388 Jamajko
392 Japanio
398 Kazaĥio
400 Jordanio
404 Kenjo
408 Nord-Koreio
410 Sud-Koreio
414 Kuvajto
417 Kirgizio
418 Laoso
422 Libano
426 Lesoto
428 Latvio
430 Liberio
434 Libio
438 Liĥtenŝtejno
440 Litovio
442 Luksemburgio
446 Makao
450 Madagaskaro
454 Malavio
458 Malajzio
462 Maldivoj
466 Malio
470 Malto
474 Martiniko
478 Maŭritanio
480 Maŭricio
484 Meksiko
492 Monako
496 Mongolio
498 Moldava Respubliko
499 Montenegro
500 Moncerato
504 Maroko
508 Mozambiko
512 Omano
516 Namibio
520 Nauro
524 Nepalo
528 Nederlando
531 Kuracao
533 Arubo
534 Sint Maarten
535 Bonaire, Sint Eustatius kaj Saba
540 Nov-Kaledonio
548 Vanuatuo
554 Nov-Zelando
558 Nikaragvo
562 Niĝero
566 Niĝerio
570 Niuo
574 Norfolkinsulo
578 Norvegio
580 Nord-Marianoj
581 Usonaj Malgrandaj Insuloj
583 Federacio de Mikronezio
584 Marŝala Insularo
585 Palaŭo
586 Pakistano
591 Panamo
598 Papuo-Nov-Gvineo
600 Paragvajo
604 Peruo
608 Filipinoj
612 Pitkarna Insularo
616 Pollando
620 Portugalio
624 Gvineo Bisaŭa
626 Orienta Timoro
630 Porto-Riko
634 Kataro
638 Reunio
642 Rumanio
643 Rusio
646 Ruando
652 Saint Barthélemy
654 Sankta Heleno, Ascension kaj Tristan da Cunha
659 Sankta-Kito kaj Neviso
660 Angvilo
662 Sankta Lucio
663 Saint-Martin
666 Sankta-Piero kaj Mikelono
670 Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
674 San-Marino
678 Santomeo kaj Principeo
682 Sauda Arabio
686 Senegalo
688 Serbio
690 Sejŝeloj
694 Sieraleono
702 Singapuro
703 Slovakio
704 Vjetnamio
705 Slovenio
706 Somalio
710 Sudafriko
716 Zimbabvo
724 Hispanio
728 Suda Sudano
729 Sudano
732 Okcidenta Saharo
740 Surinamo
744 Svalbardo kaj Janmajeno
748 Svazilando
752 Svedio
756 Svislando
760 Sirio
762 Taĝikio
764 Tajlando
768 Togolando
772 Tokelao
776 Tongo
780 Trinidado kaj Tobago
784 Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
788 Tunizio
792 Turkio
795 Turkmenio
796 Turkoj kaj Kajkoj
798 Tuvalo
800 Ugando
804 Ukrainio
807 Nord-Makedonio
818 Egiptio
826 Britio
831 Gernezejo
832 Ĵerzejo
833 Manksinsulo
834 Tanzanio
840 Usono
850 Usonaj Virgulininsuloj
854 Burkino
858 Urugvajo
860 Uzbekio
862 Venezuelo
876 Valiso kaj Futuno
882 Samoo
887 Jemeno
894 Zambio

Eksaj kodoj redakti

Kiam landoj unuiĝas, dividiĝas aŭ iliaj teritorioj ŝanĝiĝas, ilia ciferaj kodoj eksiĝas kaj ili ricevas la novajn. Ekzemple:

  • Germana Demokratia Respubliko (havis la kodon 278) aliĝis al Federacia Respubliko Germanio (havis la kodon 280) en 1990. Post tio por la unuiĝinta Germanio oni uzas la ciferan kodon 276, sed la literaj kodoj restis tiuj, kiujn antaŭe havis Federacia Respubliko Germanio.
  • Etiopio havis la ciferan kodon 230 antaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993, post tio la cifera kodo estas 231, sed la literaj kodoj restis la samaj.
  • Sudano havis la ciferan kodon 736 antaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en 2011, post tio la cifera kodo estas 729, sed la literaj kodoj restis la samaj.

Se la nomo de la lando ŝanĝiĝas sen ŝanĝo de la teritorio, do ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝas, sed la cifera restas sama. Ekzemple, Birmo ŝanĝis sian nomon al Mjanmao, ĝiaj literaj kodoj ŝanĝiĝis, sed la cifera kodo 104 restis sama.

En suba tabelo troviĝas ciferaj kodoj forigitaj el la normo 3166-1:[3]

Kodo Landa nomo Notoj
128 Insuloj Kantono kaj Enderbero
200 Ĉeĥoslovakio
216 Lando de Maud
230 Etiopio antaŭ kiam Eritreo apartiĝis en 1993
249 Ĉeflanda Francio
278 Germana Demokratia Respubliko t.e., Orienta Germanio
280 Federacia Respubliko Germanio t.e., Okcidenta Germanio
396 Jonstonatolo
488 Midvejinsuloj
532 Nederlandaj Antiloj antaŭ kiam Arubo apartiĝis en 1986
530 Nederlandaj Antiloj post kiam Arubo apartiĝis en 1986 kaj antaŭ la dividiĝo en 2010
536 Neŭtrala Zono inter Sauda Arabio kaj Irako
582 Kuratora Teritorio Pacifikaj Insuloj
590 Panamo antaŭ la aliĝo de Zono de la Kanalo de Panamo in 1979
658 Sankta-Kito-Neviso-Angvilo
720 Demokratia Popola Respubliko Jemeno t.e., Suda Jemeno
736 Sudano antaŭ kiam Suda Sudano apartiĝis en in 2011
810 Sovetunio
849 Usonaj Diversaj Pacifikaj Insuloj
872 Vejkinsulo
886 Jemena Araba Respubliko t.e., Norda Jemeno
890 Jugoslavio
891 Serbio kaj Montenegro

Neuzitaj kodoj redakti

Sekvaj ciferaj kodoj estis kreitaj fare de la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, sed la normo ISO 3166-1 neniam inkluzivis ilin:[1]

Kodo Nomo de Teritorio
274 Gazaa Sektoro
282 Orienta Berlino
284 Okcidenta Berlino
650 Rjukju-insularo
728 Hispana Norda Afriko (noto: tiu ĉi kodo nun estas uzata por Suda Sudano)
830 Manikinsuloj

En la normo UN M.49 Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj ĉeestas pliaj ciferaj kodoj por geografiaj regionoj, grupoj da landoj, sed ili ne apartenas al la normo ISO 3166-1.

Referensoj redakti

  1. 1,0 1,1 Appendix 1. United Nations Standard Country Codes (angle) (PDF). Cancer Registration: Principles and Methods, IARC Scientific Publication No. 95, p. 208–211. International Agency for Research on Cancer (1991). Alirita 2020-01-16.
  2. Country names and code elements. ISO.
  3. Clive Feather (2003-07-25). Country codes in ISO 3166 (Table 2: codes withdrawn from use).

Eksteraj ligiloj redakti