Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 6


Nova provizora aspektigo de la paĝaro redakti

Mi provizore ŝanĝis la Monobook.css por pli bele aspektigi nian vikion (mi "ŝtelis" la ĉefajn ideojn de la franca vikio). Mi esperas, ke tiu nova aspektigo plaĉos al vi. Se ne, mi tuj renversigos ĉiujn ŝanĝojn. Bonvolu subteni kaj indiki ĉi tie, sube. Dankon.

  • Farita de Alaŭdo
  • Por:
    1. Al mi plaĉas. .:Ajvol:. 13:52, 5. Nov 2005 (UTC)
    2. Al mi plaĉas ankaŭ. La rondaj anguloj aspektas pli bele kaj freŝe. La nomŝanĝojn mi ankaŭ aprobas. Nur la alimaniere aspektantaj respondoj ĉe diskutpaĝoj ŝajnas al mi iom tro okulfrapaj - sed tio eble estas nur afero de kutimiĝo. --Blahma 14:13, 5. Nov 2005 (UTC)
    3. Mi multe preferas ĝin. Mi ĉiam admiris la francan stilon! (Ilia ĉefpaĝo aspektas pli bone ol la nia, ankaŭ). Le Hibou 01:22, 6. Nov 2005 (UTC)
      • Mi baldaŭ planas ŝanĝi iom la ĉefpaĝon de la vikio, aldoni al ĝi "Ĉu vi scias, ke..." panelon kaj kelkajn pliajn interesaj aferojn. Eble sekvasemajne. Mi esperas, ke aliaj ŝatos tion. Alaŭdo 01:28, 6. Nov 2005 (UTC)
        • Tute bonega! Dankon pro via laboro! -- Yekrats 18:26, 9. Nov 2005 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komente:
    • Mi rimarkis, ke la nova aspektigo funkcias nur en FireFox. Mi dume ne komprenas la problemon kaj provos ĝin eltrovi kaj solvi sekvasemajne. Alaŭdo 15:51, 5. Nov 2005 (UTC)

Kiujn botojn ni bezonas? redakti

Ajvol, kiu havas statuson de Wiki-evoluiganto ja pretas helpi al ni pri botoj, se ni bezonas tiun helpon. Kiun helpon ni ja bezonas? Ĉu iu havas iun bonan algoritmigeblan taskon, kiun ni povas transdoni al boto? Ĉu mistajpoj? Alaŭdo 18:29, 2. Nov 2005 (UTC)

Vidu la diskuton ĉe Vikipedio:Laboro por roboto Maksim 07:23, 20. Dec 2005 (UTC)

Rajtoj de administratoj protekti paĝojn? redakti

Pro akre esprimita malkontento de Narvalo sur mia diskutpaĝo pri protekto de kelkaj daŭre konraŭ-NPOV-ŝanĝataj paĝoj mi nun starigas al ĉiuj demandon: kiujn kriteriojn oni uzu por protekti paĝojn? Ĉu administranto, se li aŭ ŝi vidas, ke la paĝo 3-foje estis sanĝita al la sama neNPOVa direkto (kontrolu la historion de la protektitaj paĝoj H-sistemo kaj surogata skribosistemo), rajtas mem protekti la paĝon (kiel mi ja logike pensus), aŭ oni nepre devas baloti pri tio??? Alaŭdo 16:17, 4. Nov 2005 (UTC)

Prahistorio de la esperantlingva Vikipedio redakti

Se vi volas iom amuziĝi kaj samtempe kapti iom da nostalgia humoro/humuro, bonvolu viziti:

http://web.archive.org/web/20010606124242/http://eo.wikipedia.com/

Temas pri la unua arkivita ekzemplero de la ĉefpaĝo de nia Vikipedio. Tre surprizis min la lingvonivelo tiama :))) Sed ja, tio estis nur komencaj tempoj - ni nun daŭre kverelas pri malalta lingva nivelo, sed kompare kun tiama lingvaĵo la nuna Vikipedio ŝajnas kvazaŭ Zamenhof mem estus verkinta ĝin ;-)

Kaj se vi eble ŝatus pli historiumi, vi povas rigardi ankaŭ ĉiujn arkivitajn versiojn de la retpaĝaro en diversaj tempoj, aŭ eĉ la ĉefpaĝon de la servilo por serĉi malnovajn versiojn ankaŭ de aliaj paĝoj.

La ĉefpaĝon oni verkis post unusemajna lernado. Kaj mi troigas:)Narvalo 11:28, 5. Nov 2005 (UTC)

Problemo pri nova spam-filtrilo redakti

Mi provas redakti la artikolon Ne-registara organizo, tamen mi estis blokita per "spam filter". La filtrilo plendis pri ligilo en la artikolo kiun mi ne aldonis. Mi ne eblas konservu miajn ŝanĝetoj iel ajn... Eble, nia filtrilo estas tro sensema! Ĉi iu konas ĉi tiun novan ilon? -- Yekrats 18:19, 10. Nov 2005 (UTC)

Kion ekzakte vi faras kaj kial ne sukcesas? Bonvolu klarigi, mi provos trovi la solvon. Alaŭdo 19:32, 10. Nov 2005 (UTC)
Tre simple. Mi provis forigi la ŝablonon {{stub}} el la artikolo. -- Yekrats 20:01, 10 novembro 2005 (UTC)
Nun mi sukcesis tion fari, foriginte ankaŭ la ligon. Kiel mi komprenis la filtrilon, ĝi blokas la paĝojn, kiuj enhavas tro malmulte da teksto kaj tro multe da ligoj. Via paĝo ĝuste falas en tiun kategorion. Se vi aldonus iom pli da teksto -- ĉio (mi esperas) funkcius. Alaŭdo 15:07, 11. Nov 2005 (UTC)

Forbaro funkcias redakti

Ekde nun ekfunkciis forbaro de uzantoj kaj IP-adresoj. Mirinde, ke pro la eraro en la traduk-formato, ĝi ne funkciis dum la tuta ĝisnuna vivo de Esperanto-vikio. ;) Evidente neniu uzanto ankoraŭ estis forbarita. Alaŭdo 15:20, 11 novembro 2005 (UTC)

Problemo krei portalan ŝablonon redakti

Saluton. Hodiaŭ mi provis krei ŝablonon similan al la ŝablono en:Template:box portal skeleton. (Mia versio estas Ŝablono:Portala skeleto. Mi pensas, ke la problemo elvenas ĉi tion: Nia "Portalo:" spaco ŝajne funkcias kiel ordinara artikolo. Tamen, en la angla Vikipedia, ŝajne "Portal" funkcias kiel ŝablona artikolo. Tiel, kiam mi faris Portalo:Testo, la kadroj ne funkcias ĝuste, pro Vikipedio trovas {{ }} aĵojn nur en la ŝablono-spaco. Specife, mia {{/kadro-supro}} ŝablono ne funkcias. Eble, iel mi simple misfaris la ŝablonon. Ĉu cerbplenulo povas rigardi ĝin por mi? Dankon!

Protekto de la ĉefpaĝo redakti

Pro okazinta hodiaŭ vandalismo pri la ĉefpaĝo de nia vikio mi volas fari demandon al ĉiuj vikipediistoj -- kiu kiutime ŝanĝas tiun paĝon? Oni ja kutime ŝanĝas ŝablonojn, sed ne la paĝon mem -- do, ĉu eblas, ke ni protektu la paĝon kontraŭ ajna ŝanĝo? Tiam ni ne havas riskon de tiu vandalismo. Amike, Alaŭdo 22:51, 20. Nov 2005 (UTC)

Se fakte tiel estas ke la entenon de la paĝo oni entute povas redakti per ŝablonoj kaj ke tro ofte ĝi suferas vandalismon, protekti la paĝon povas esti utile : ĉiel administrantoj plu konservos la rajton redakti laŭnecese. Arno Lagrange  07:27, 22. Nov 2005 (UTC)
Ankaŭ mi subtenas la ideon ŝlosi la ĉefpaĝon. Tiel oni evitos atakojn de diversaj fiprogramoj kaj simplaj fiuloj, kiuj ne volos multe okupiĝi pri la afero kaj simple volas tuj damaĝi aŭ ne eltenas la tenton alklaki kaj redakti (homoj jes ne eltenu ĝin, sed ne ĝuste ĉe ĉi tiu paĝo ;-). Cetere, la enhavo de la ĉefpaĝo troviĝas ĉefe en la unuopaj ŝablonoj, do tiu ago ne multon malhelpos, ĉar oni daŭre povos redakti la ŝablonojn. Blahma 02:03, 3. Dec 2005 (UTC)

Majuskligo ene de plurvortaj nomoj redakti

Mi ŝatus demandi, kiu estas la ĝusta maniero por uskligado de plurvortaj nomoj. Ĉu oni majuskligu en maniero "Iu Plurvorta Nomo de Artikolo", aŭ ĉu "Iu plurvorta nomo de artikolo"? Mi forte opinias, ke la ĝusta maniero estas la dua, ĉar la unuan mi opinias esti speciala anglalingva maniero. Tamen oni en multaj artikoloj majuskligis laŭ tiu anglalingva maniero (vidu ekzemple Gvidlibro tra PekinoTridekjara Milito /kiu eĉ estas la ĉefa artikolo dum "Tridekjara milito" estas alidirekto - tio laŭ mi devus esti tute male/). Ĉu eraras mi, aŭ ĉu eraris la aŭtoroj de tiuj artikoloj kaj tia uskleco estas korektinda? Blahma 17:55, 14. Nov 2005 (UTC)

Vere ne estas regulo. Oni povos interkonsenti pri tio. Ekzemple, mi preferos majuskligi ĝis la unuan substantivon: La Verkonta Artikolo pri artikolo, ĉar se oni majuskligu nur la unuan vorton, tre ofte la unua vorto estas artikolo! La artikolo pri artikolo. Eble, se lingvo ne havas artikolon, tiu ne estas problemo, sed en Esperanto ni havas artikolon, alie, unua vorto post artikolo eble estas adjektivo La Verkinda Artikolo estos estrange La verkinda artikolo aŭ eĉ La Verkinda artikolo. Roberto 18:14, 14. Nov 2005 (UTC)

Jes, dankon pro via reago, Roberto. Mi kontrolis kaj verŝajne vere estas tiel, ke pri majuskloj (grandaj literoj, ĉefliteroj) kaj minuskloj (malgrandaj literoj) ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto (citaĵo el PMEG). Tamen mi opinias ke indus esti saĝaj kaj se mankas iuj reguloj, tiam ni almenaŭ por la celoj de nia Vikipedio iujn enkonduku, ĉu ne? Ja tute diverse kaj kvazaŭ hazarde uzataj majuskloj ege malhelpas ĝustan alligadon kaj ĝenerale trovadon de artikoloj. Kvankam pri majuskligo ne ekzistas oficiala regulo, ekzistas almenaŭ ĝenerala konsento, ke en esperanto enestu tio, kio estas "plej internacia". Kaj vere la majuskliga sistemo "La verkinda artikolo" estas kredeble multe pli uzata en la mondo ol ajna alia. Ĉu ne estas rimarkinde, ke eĉ en la angla, do en lingvo al kiu estas propra kaj oficiala la sistemo "La Verkinda Artikolo", tamen la anglalingva Vikipedio ordonas uzadon de la unua sistemo? Certe oni devis trovi ion multe pli oportunan pri ĝi, se oni decidiĝis eĉ ĉi tiel rompi la regulojn de la angla ortografio, ĉu ne? Mi proponas, ke nia Vikipedio adoptu saman aŭ similan regularon pri majuskligo. Krome, se ni jam parolas pri majuskligo strikte laŭ la reguloj, tiam mi serioze proponas ke ni komencu ĉie skribi nomojn de monatoj kun majuskla komenca litero (14-a de Aŭgusto, 7-a de Novembro ktp.) - ja nur tiel estas Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe (denove citaĵo el PMEG). Kion vi opinias pri tio?
Certe konsultindas la du jenaj paĝoj: PMEG pri majuskligo, en:Wikipedia:Manual of Style (headings) (angle) Blahma 22:47, 14. Nov 2005 (UTC)

Le Hibou 00:52, 16. Nov 2005 (UTC) skribas:

Mi akordas kun Blahma, la angloj ja havas bonajn kialojn por rompi la normojn de bona angla uzado.
(ankaŭ konsultindas: en:Wikipedia:Naming conventions (capitalization))
Mi opinias (pri titoloj de artikoloj), ke ĝenerale la reguloj ja estas, kaj estu:
1. Plurvortaj artikoloj, majuskligu nur la unuan vorton de la titolo...
2. ...krom se temas pri propraj nomoj, kiuj ĉiam sekvu niajn normojn, ekz "Marcel PROUST", ktp.
3. Evitu "etajn" vortojn unuavice: e.g. "La flago de Irako" estu "Flago de Irako"; "Pri brasikoj kaj reĝoj" estu "Brasikoj kaj reĝoj", ktp...
4. ...krom se temas pri titoloj de verkoj, tiukaze uzu la nacilingvan metodon (en:"The Taming of the Shrew", fr:"Á la recherche du temps perdu", eo:Ĉu ni havas sistemon?)
La angloj havas bonajn kialojn sekvi tiujn regulojn:
5. En ligoj, ekz, "[[multivorta titolo]]", la programaro ĉiam traktas la unuan literon kiel majusklo, do ligas al "Multivorto titolo"
6. Serĉante, laŭ la angla artikolo, la programaro funkcias tiele (mi uzas A por ĉiame majuskla litero, a por ĉiame minuskla litero):
6.1 Se la titolo havas formon "Aaaaa Aaaaaa" (eg "Marcel Proust"), la uskleco ne gravas. Se oni serĉas ""marCEL pRoUsT" oni trovos "Marcel Proust" (sed malfeliĉe NE "Marcel PROUST", tamen vidu malsupren)
6.2 Se la titolo havas formon "Aaaaa aaaaa aaaaaa", uskleco ne gravas. Se one serĉas "Majuskligo Ene De PLURVORTAJ noMOJ", oni trovos "Majuskligo ene de plurvortaj nomoj". (kiu implikas, ke eble ĉiu artikolo nomita kiel "Aaaaa AAAAA" havu alidirektilon el "Aaaaaa aaaa", ekz, "Marcel proust" REDIRECT al "Marcel PROUST") - tiun, antaŭe mi ne sciis, sed ĝi estas utila truko, ĉu ne?
6.3 Se la titolo havas miksan formon, ekz "Marks and Spencer (firmao)", la uskleco devas esti ekzakta. Tiukaze, necesas alidirektilo kun formo "Aaaaa aaaa aaa" ekz "Marks and spencer (firmao)" REDIRECT "Marks and Spencer (firmao)".
7. Ene de kategorioj, la programaro strikte sekvas ASCII-eca alfabetordigo, t.e. la literoj sinsekvas tiele:A-Z,Ĉ,Ĝ,Ĥ,Ĵ,Ŝ,Ŭ,a-z,ĉ,ĝ,ĵ,ŝ,ŭ - havante konsekvencajn regulojn pri majuskligo helpas ĝuste alfabetordigi la kategoriojn.
Pri datoj, mi ankaŭ akordas kun Blahma, SED, kiel fari, mem se ĉiuj interkonsentas?? Mi uzas Ŝablonojn :Dato, aŭ Daton por skribi datojn, kaj tiuj ŝablonoj estos pli/malple facile ŝanĝeblaj, sed jam ekzistas miloj da artikoloj kiuj devos ŝanĝi - ĉu roboto povas helpi?

Amike, Le Hibou 00:52, 16. Nov 2005 (UTC)

Al mi, ne multe gravas la elektita sistemo. Ankaŭ al mi pli ŝatas unu ol alia, sed mi pensas ke ĉiuj estas same uzendaj. Mi ne ŝatas multajn regulojn de Vikipedio, kiel la nepra majuskligo de familinomo, eĉ ĉar familinomo ne havas la saman gravecon en ĉiuj kulturoj, sed mi komprenas ke reguloj estas utilaj. Alie, mi pensas ke "tio-estas-pli-internacia" bona argumento, ĉar ofte tio ne estas vere, sed nur ŝajne. Oni memoru ke multaj esperantistoj ne uzas latinan alfabeton kaj al parolanto de la hebrea, ĉina, japana, ekzemple, majuskligo estas tute fremda afero. Sekve, oni havu tutklaran kaj logikan regulon preferinde al "plia internacia". Roberto 02:02, 16. Nov 2005 (UTC)


Le Hibou, multajn dankojn pro via tre profunda priesploro! Mi opinias, ke tio ĉi nun definitive montras, ke sistemo "Majuskliga ene de plurvortaj nomoj" estas simple la plej praktika maniero de majuskligado (Roberto pravas, ke ekzistas multaj lingvoj en kiuj uskleco tute ne gravas, ĉar simple neekzistas). Koncerne al datoj, mia rimarko pri zamenhofa kaj fundamenta majuskligo de monatnomoj estis nur preterdira - tamen mi ĝojas, ke ekzistas homoj, kiuj ankaŭ taksas tiun problemon grava. Ja mi kaj ĉiuj miaj e-istaj amikoj tre miris, kiam mi foje hazarde malkovris, ke oni jes devas laŭ la Fundamento skribi "la 16-a de Novembro 2005", kaj ne "de novembro". Mi tiam komencis uzi tiun skribmanieron, sed nun emas denove forlasi ĝin kaj mi fakte neniam kuraĝis uzi ĝin en la Vikipedio. Ja hodiaŭ plejmulto da homoj ne majuskligas monatnomojn, do laŭ la natura evoluo fakte tio fariĝis nun la regulo (kvankam nur kvazaŭa). Ankaŭ datoj ne estas tro grava temo koncerne de problemkaŭzantaj artikolnomoj - oni ja povas bezonokaze simple amase krei 365 alidirektojn de x-a de Monato al x-a de monato kaj ĉiuj problemoj kun alligado kaj trovado estas for. Tamen, kun ĝeneralaj artikolnomoj tio ja gravegas kaj mi opinias, ke ni jam preskaŭ alvenis en la punkton kiam ni devus starigi iun regulon pri tia majuskligado kaj komenci ĝin apliki. Jes ja tromultaj reguloj aĉas, sed ĉi tiu estas grava kaj certe neevitenda, se ni volas havi bone funkciantan Vikipedion. Blahma 09:59, 16. Nov 2005 (UTC)

Saluton! Mi rimarkis en la listo de proponoj por ADLS la artikolon Narvalo, kiu tuj rememorigis min pri nia kara kunlaboranto Vikipediisto:Narvalo. Mi opiniis tiun koincidon tre amuza kaj tuj ekŝatis fari ion similan ankaŭ por mi. Jam dum ĉirkaŭ ses jaroj mi uzas mian kromnomon Blahma, kiu devenas de la unuaj literoj de mia familia kaj persona nomoj kaj radikas en la uzantonomo en la gimnazia reto, kiam mi ankoraŭ studis en tiu lernejo. Tiu vorto do ne havas iun konkretan komunan signifon, sed ja ekzistas unu, kiu malsimilas de ĝi nur je unu litero, kaj nome la nomo de la dio Brahma. Bedaŭrinde mi eksciis, ke en esperanto oni tradukas ĝin al Bramo kaj tiel fuŝas la similecon, sed tamen mi ja ekverkis tiuteman artikolon kaj almenaŭ kreis alidirekton sub la originala nomo ;-) Cetere, estis tre interese finfine ekscii ion pri tiu, kun kies nomo oni fojfoje konfuzas mian uzantnomon, kvankam mi estas kristano kaj pri hinduismo do multe ne interesiĝas. Pro tiu kialo mi samtempe petas, ĉu iu almenaŭ iom pli sperta pri la temo povus kontroli tiun artikolon kaj korekti faktajn erarojn, kiujn mi ne scipovis identigi tie? Krome, ankoraŭ lingva kontrolo kaj polurado bonvenas, ĉar mi tradukis la artikolon de la germana kaj mi apenaŭ sukcesis tradukante kompreni la foje tre komplikan frazostrukturon de la germana originalo, ne plu sukcesante ekscii pri la ĝusta signifo de kelkaj unuopaj vortoj kaj ĝenerale pri la senco de kelkaj sciigoj enhavitaj en la teksto. Dankon kaj bonan amuziĝon, se vi ankaŭ simile decidos pliriĉigi la Vikipedion per artikolo similanta vian vikipediistan nomon! ;-) --Blahma 22:04, 21. Nov 2005 (UTC)

Brahma estas tre popola biero en Brazilo, tie oni povas peti "uma Brahma" (unu Brahma) kiel sinonimo de biero!Roberto 12:24, 22. Nov 2005 (UTC)
Biero estas grava temo, pli grava ol fiŝoj kaj hinduaj dioj, do mi proponas ke la ĉefa artikolo, nomita Bramo, temas pri la biero. hihihihi! (hik) Le Hibou 12:37, 22. Nov 2005 (UTC)

Nova ilo por aldoni intervikiajn ligilojn redakti

Ekzistas ilo por konekti intervikiajn ligilojn. Nove, esperanto estis aldonata kiel subtenata lingvo. Jen: http://de.wikipedia.org/wiki/Benutzer:Flacus/Wikipedia_Interwiki-Link-Checker/en . Oni elektas du lingvojn (eble Esperanto kaj via denaska lingvo), kaj la ilo montros du samtitolajn paĝojn el la du Vikipedioj. Oni decidos ĉu la du paĝas estas samtemaj aŭ malsamtemaj. Poste, roboto aldonos la intervikiajn ligilojn por la samtemaj paĝoj. -- Yekrats 19:46, 23. Nov 2005 (UTC)

Vivu ni! la granda 30000 jam estis! redakti

Gratulon al ni ĉiuj! ni jam pasis la 30000! Finfine, kiu estis la grandega 30000?Roberto 16:24, 25. Nov 2005 (UTC)

Hura!!!! Kie estas la promesita 30 000 artikolo pri Granda Zimbabvo? Ĉu oni jam enmetis ĝin? Kiel la kvanto de artikoloj tiel rapide ekkreskis dum lastaj tagoj? Alauxdo 21:25, 25. Nov 2005 (UTC)
Bonvolu legi pri ties interesa sorto ĉe Vikipedio:Kunlaboraĵo de la Semajno/30000-a artikolo. Blahma 23:45, 25. Nov 2005 (UTC)

mankas multege da ligoj al la aliaj Vikipedioj. Tio ne normalas redakti

ekzemple oni ne trovas http://os.wikipedia.org/wiki/%D0%A1%C3%A6%D0%B9%D1%80%D0%B0%D0%B3_%D1%84%D0%B0%D1%80%D1%81

ktp ktp Almenaŭ unuloke (almenaŭ) devus trovebli ligojn al ĉiuj la alilingvaj Vikipedioj. alie estas malkon,grua kun la Vikipedia filozofio kaj devontologio.

Vikipediisto:Eliott

Jes-jes. La manko de la oseta lingvo estas aparte frapa, ĉar por mi, la administranto de la osetlingva Vikipedio, tio estas persona frapo. :)) - Slavik IVANOV 19:41, 28. Nov 2005 (UTC)

Respondoj al diskutaj mesaĝoj redakti

Nekompreneblaj restas por mi manieroj de kelkaj vikipediistoj, kiuj respondas vikipediistajn mesaĝojn en siajn distpaĝojn. Se mi komparus tion kun respondoj al "paperaj leteroj" aŭ al retpoŝtaj mesaĝoj, ĉu oni sendas respondojn al si mem? Ĉu sendinto devas atenti vikipediistajn diskutajn paĝojn por tralegi la respondon? Aŭ ĉu tio estas iaj reguloj aŭ moroj en Vikipedio? Logike se mi ricevas demandon, mi respondos al sendinto. Petro 26. Nov. 2005 17:08 (UTC)

Vere, tio okazas, sed mi pensas ke estas eraro de novuloj, ĉu ne?Roberto 18:43, 26. Nov 2005 (UTC)
Ne, por mi, plu logike estas, respondi rekte sub la demando. Tiumaniere, iu ajn vikipediisto povas sekvi la debaton, sen devi vidi, ekz, demandon sur X paĝo, respondon sur Y paĝo, re-respondon sur X paĝo, ktp. Jes, se mi sendas mesaĝon al ies diskutopaĝon, mi havas tiun paĝon en mia "atentaro". Aliflanke, se iu volas ne-publikan debaton (kiel paperaj leteraj), li povas uzi retpoŝton. Mi ĉiam respondas al mesaĝoj senditaj al mia diskutopaĝo, sur la sama paĝo. Same, se mi sendas demandon al iun, mi atentos lian paĝon. Amike, via ne-plu-novulo, Le Hibou 00:10, 27. Nov 2005 (UTC)

Kara Hibou, estas reguloj, etiketo, kaj etiketo de vikipedio estas respondi sub la diskutpaĝo de alia vikipediisto. Ne estas etikete legi diskutojn de aliaj vikipediistoj. Se ili interkonsentas ke ilia diskuto restu publika, do ili publikas kopion tie en diskutejo.Roberto 16:17, 28. Nov 2005 (UTC)

Ĉu temas pri etiketo de specife Esperanta vikipedio? Nenion similan mi rimarkis en la rusa parto, ekzemple. Kutime oni ja gardas diskuton en unu loko; foje atentigante en la Y-a diskutpaĝo, ke X aldonis respondon al sia diskutpaĝo al la demando de Y (ofte kun ligo). Sed tio nek plejoftas, nek nepras. - Slavik IVANOV 20:29, 28. Nov 2005 (UTC)
Kara Roberto, mi ĉiam legas vian diskutopaĝon, ĉar mi estimas viajn opiniojn! Se vi volas diskuti ne-publike, diskutu retpoŝte! Se vere, estas kontrau-etike legi diskutpaĝon de alio, kial mi estas ebligata meti ĝin en mia atentaro? Kial mi estas ebligata legi ĝin? Kie troviĝas tiuj "reguloj" aŭ "etiketo"? Mi legis (eble en la angla vikipedio, sed mi ne certas) ke la sola kialo por respondi en malsama diskutopaĝo, estas por atentigi la alian, ke li havas respondon. Le Hibou 22:25, 28. Nov 2005 (UTC) Vikipediista diskuto:Le Hibou - legu se vi volas, alpoŝtu se vi volas, mi respondos sur la sama paĝo!

Hibou, vi povas fari kion volas ie vi volas. Mi simples imagi ke persona paĝo estas kiel hejmo. Hejmo estas ĉiam malfermita al amikoj, sed oni ne devas eniri hejmojn senpermese. Kompreneble vi pensas alie. Roberto 14:43, 29. Nov 2005 (UTC)

Mi deziras helpon kun bildo el la rusa vikipedio redakti

ru:Изображение:Ginsburg Vitaliy Lazarevich.jpg - ĉu iu povas traduki la kopirajta informokesto ĉi tie? Ĉu ĝi estas GDFL aŭ simile? Ĉu mi povas alŝuti la dosieron ĉi tien? Antaudankas vin, Le Hibou 00:27, 27. Nov 2005 (UTC)

Bedaŭrinde oni ne indikas tion. Sed en la teknika informo estas klare indikita la fonto (http://www.ufn.ru/), do, verŝajne oni ne rajtas libere uzi tiun foton. Mi starigis demandon pri tiu sur la diskutpaĝo de la bildo Alauxdo 00:48, 27. Nov 2005 (UTC)
Dankon, Alaŭdo, tion mi ankaŭ pensis, rigardinte la retpaĝon. Le Hibou 01:52, 27. Nov 2005 (UTC)
Jen estas malnova malkopirajta (publika havaĵo) bildo http://www.cultinfo.ru/fulltext/1/001/009/001/218588638.jpg el Granda Sovetia Enciklopedio. Sed ĉu oni ĝenerale rajtas uzi "fairuse" bildoj ĉi tie? --.:Ajvol:. 21:21, 27. Nov 2005 (UTC)

For my project INTERWIKI-LINK-CHECKER i use FlaBot to set interwikis. Greetings de:Benutzer:Flacus owner of Vikipediisto:FlaBot

Ĉu la administrantoj dormas? redakti

El la paĝo "Lasta ŝanĝoj" mi citas: "29 000 artikoloj pasis! Nun estas 30 030 artikoloj. Ek al 30 000!". Hieraŭa novaĵo ne plu estas novaĵo! Veku, veku! Ek al 50 000! Sendorme, Le Hibou 23:03, 27. Nov 2005 (UTC)

Ĉu "gramatikulo" povas rigardi la "30000 artikoloj" anonco? redakti

Mi espere sendos la anoncon pri la 30000-a artikolo al la anonco-listo malfrue hodiaŭ. Ĉu iu kiu estas pli gramatikema ol mi povos rigardi la anoncon ĉe Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_Semajno/30000-a_artikolo/anonco kaj revizii ĝin? Ankaŭ, se vi konas pri alia anoncinda retejo, aldonu ĝin al la listo. Dankon! -- Yekrats 16:28, 28. Nov 2005 (UTC)

Mi iomete korektis la anoncon pri la 30.000-a artikolo. Se iu trovos ĝin ankoraŭ gramatike erara, bonvolu reveni ĝin al antaŭa versio aŭ plu korekti ĝin. Petro 28. Nov. 2005 17:02 (UTC)
Mi korektis la artikolon (ĉefe artikolojn, iom aliformulis strangajn frazojn). Mi pensas, ke nun oni povas distribui tiun anoncon. Amike, Alauxdo 02:03, 29. Nov 2005 (UTC)

Anonco estas sendita redakti

Dankon, ĉiuj! Mi ĵus sendis la anoncon al ĉiu listita aktualaĵo-fonto krom Orkut. (Orkuto jam enhavis anoncon en la Esperanto grupo.) Dank 'al Blahma, Biciklanto, Narvalo, Petro, Alaŭdo, Maksim, Roberto kaj Arno pro via helpo kun la anonco! (Espere mi ne forgesis iun!) -- Yekrats 11:10, 29. Nov 2005 (UTC)

Mia kandidatiĝo por iĝi administranto redakti

Post rimarko de Biciklanto sur Vikipedia diskuto:Administrantoj, mi pensas ke eble la plej multaj ne notis mian kandidatiĝon, kaj tial ne reagis al ĝi. Do mi nun decidis ĉi tie anonci mian kandidatiĝon, por ke pli da homoj rimarku ĝin. Voĉdonu por aŭ kontraŭ mi, laŭ via opinio. Ĉio estas pli bone ol esti ignorata! Marcos 19:37, 28. Nov 2005 (UTC)

Pri kosmoŝipoj kaj spacoŝipoj redakti

Troviĝas diskuto ĉe Diskuto:Apollo (kosmoŝipo), pri kiu vortero (kosmo- aŭ spaco-) plej taŭgas. Ŝajnas ke la kontribuantoj al tiu diskuto interkonsentas, ke kosmoŝipo estas la pli bona. Do, logike, mi proponas ke en tiu Eo-vikipedio, ni uzas la termo "kosmo" rilate al la spaco super niaj kapoj, super la atmosfero, kiam ajn la kunteksto stipulas. Do, ni uzu kosmoesploro, kosmoŝipo, kosmonaŭto, kosmovojaĝado ktp. Mi feliĉe faros la nepran laboron. Mi skribas ĉi tie por atentigi ĉiujn kiuj havas opinion pri la afero. Mi baldaŭ ŝanĝos kelkdekojn da artikoloj, se neniu malakordas. Bv ne diskuti ĉi tie, sed ĉe Diskuto:Apollo (kosmoŝipo), kie la diskuto komenciĝis. Dankon, al ĉiu deziras la kosmofluganta Le Hibou 23:14, 28. Nov 2005 (UTC)

En niaj tradukoj de rusaj filmoj ni konsekvente uzis la formon "kosmoŝipo". Spaco por mi estas nur interspaco, kaj la nomo "spac(o)ŝipo" -- anglismo. Oni uzu purajn kaj verajn E-vortojn! Alauxdo 01:50, 29. Nov 2005 (UTC)

Bone! Nun 4 homoj akordas, kio sufiĉas por mi. Le Hibou 02:01, 29. Nov 2005 (UTC)

Novaj (frenezaj) ideoj por nia vikipedio redakti

Lastatempe, mi pripensis fojojn plibonigi interese kaj amuze. Avertu... iu de miaj ideoj eble estas tro kompleksa aŭ freneza por fari.

  1. Parolataj artikoloj: Jen en:Category:Spoken articles kaj samtemaj paĝoj en kelkaj aliaj lingvoj. Ĉu ni eblas krei parolatajn versiojn de kelkaj da niaj artikoloj? Se je, ni estos unu el ses Vikipedioj oferti tian servon.
  2. Se ni eblas fari parolatajn artikolojn, eble ni povas fari podkaston por disvastigi la artikoloj.
  3. Plej freneze ja: La nova televidkanelo Internacia Televido petas videaĵojn el spektantaro... Imagu la unuan televida programo pri Vikipedio. Ĉu ĉi tio estas ie farebla?
  4. Eble ni povas havas konkurson por novaj bonkvalitaj artikoloj... kun premioj. La premioj eble venos el la vikipedia komunumo. (Ekzemple, mi ofertos malgrandan premion aŭ iometon da mono.) La uzantaro voĉdonos la plej bonan artikolon. La ĉefa gajnanto elektos la unuan premion, la dua gajnanto elektos la duan premion, ktp, ĝis ĉiuj premioj estas elektataj. Tamen, la vera "gajnanto" estos la vikipedio.

Ĉu pensoj aŭ aliaj ideoj? -- Yekrats 19:28, 29. Nov 2005 (UTC)

Mi kaj Petro estas sen laboro! Mono estas bonvena! Alie mi pensas ke parolataj artikoloj estas teĥnike simplaj kaj utilaj, ĉar pruvos ke Esperanto estas parolata lingvo. Roberto 19:49, 29. Nov 2005 (UTC)
Al mi tre plaĉis viaj ideoj, ĉefe pri parol-artikoloj. Kiel mi ĝuste komprenis, oni simple devas registri la artikolon kaj alŝuti la OGG-dosieron? Mia komputilo povas senprobleme registri ajnajn sonojn, do mi povas iom post iom elektadi artikolojn kaj registri ilin. Sed mi ne scias, kiel oni povas kunpremi tiujn registraĵojn al OGG. Ĉu iu havas sperton pri tio?
Mi ne pensas, ke iu filmo pri vikipedio estus bona. ITV ĵus estis lanĉita kaj ankoraŭ ne havas sufiĉe da spektantoj. Plia artikolo en Monato aŭ Kontakto ja multe pli helpus.
Ankaŭ mi ja pretas kontribui (laŭeble) al la premio por la plej bonaj aŭtoroj!
Por Podkasto ni ja bezonas aŭdiojn, ĉu ne? Alauxdo 17:04, 30. Nov 2005 (UTC)

Multaj WAV-al-OGG-aj ŝanĝiloj ekzistas interrete, iuj senpagaj. Mi ne estas aŭdia spertulo, tamen mi pensas ke oni registras la originalan dosieron en WAV-formato, tiam utilizos ŝanĝilon al la OGG-formato. Mi ĵus elŝutis "Oggdrop" (specife "oggdropXPd"), kaj ĝi ŝajnas ege simpla. Eble, mi provos teston ĉi-monate. -- Yekrats 15:36, 1. Dec 2005 (UTC)