Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 3


Ni havas 70.000, sed... redakti

Gratulon al ĉiuj, ni nun havas pli ol 70.000 artikolojn! Sed... Por lerni por la venonta fojo: Yekrats, ĉu vere necesis krei la artikolon Biblioteko de Aleksandrio kiel novan artikolon, tiel rompante ĝian redaktan historion, en kiu kontribuis multaj el ni? Kaj des pli, kiun sencon havis fari tion dudek minutojn post kiam jam la 70.000-a artikolo ekzistis, nome kaŭze de mia movo de la eksa labora paĝo sub la nomon Reĝa biblioteko de Aleksandrio? Ja movo de artikolo el la nomspaco Vikipedio en la ĉefan nomspacon ankaŭ kalkuliĝas kiel nova artikolo, kaj mi kontrolis ke vere per la movo la artikolo pri la biblioteko fariĝis la 70.000-a en la Vikipedio. Por antaŭenigi la alvenon de la 70.000-a artikolo mi pasigis kelkajn horojn antaŭ la Vikipedio, verkis kvar novajn artikolojn kaj eĉ preskaŭ maltrafis lecionon. Kaj tial mi vere malfacile povas kompreni tion, kion vi poste faris, kiam mi jam sidis en prelegejo. Ĉu eble temis parte pri ia miskompreno? Certe mi ne kontraŭas tion, ke la 70.000-a artikolo nomiĝu nur "Biblioteko de Aleksandrio" (kvankam tiam oni prikonsideru saman ŝanĝon komenctekste de tiu artikolo - mi dume sekvis tiun), sed mi ne povas bone imagi, kiel povis okazi, ke dudek minutojn post mia movo vi povintus ne rimarki tiun kaj kiel novan paĝon enmeti la komune verkitan artikolon kiel novan en la enciklopedion. Kiel taŭgan solvon mi proponas forigon de la nuna 70.001-a artikolo sub la nomo Biblioteko de Aleksandrio kaj postan renomon de la ĝisnuna Reĝa biblioteko de Aleksandrio al tiu nomo, tiel konservante kaj la bonan nomon, kaj la redaktohistorion. Ĉu tio estas akceptebla? Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:02, 22. Mar 2007 (UTC)

Vi pravas. Mi ne pripensis la redakto-historion. Pro mia fuŝado, ni havas du mejlŝtonajn artikolojn! Ho, ve.... tro da kuiristoj en la kuirejo! Mi forigos la 70000-a artikolo, kaj movos vian al la ĝusta nomo. :-) -- Yekrats 18:38, 22. Mar 2007 (UTC)
Tio jam okazis antaŭe.Roberto 18:46, 22. Mar 2007 (UTC)
Mi tute konsentas kun Marek. Maksim 19:11, 22. Mar 2007 (UTC)
Dankon al ĉiuj vi pro la rapidaj reagoj kaj bona solvo de la problemo! Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:21, 23. Mar 2007 (UTC)

Saluton! Mi tre ĝojas ke en Vikipedio nun estas 70.000 artikoloj, sed kiel eblas ke tiom rapide kreskis la kvanto? Kiam mi finverkis la duan eldonon de la manlibro pri Vikipedio, la 5-an de marto, estis nur 67456 artikoloj. Ĉu roboto iom helpis?

Cetere: mi invitas ĉiujn tralegi http://vikio.ikso.net/Vikipedio/ Temas pri projekto de E@I por antaŭenigi Vikipedion.

Yves Nevelsteen 20:02, 22. Mar 2007 (UTC)

Mi pensas ke multaj artikoloj pri urboj de Germanio estis aldonitaj per roboto. -- Yekrats 20:46, 22. Mar 2007 (UTC)
Estas ankaŭ ĉ. 100 novaj ĝermoj pri lagoj de Vikipediisto:Maksim-bot, bedaŭrinde en ne vere perfekta lingvaĵo. – Umberto 21:21, 22. Mar 2007 (UTC)
Artikoloj pri lagoj estas nur alŝutataj per roboto, kaj roboto faras komencan version. Sed ĉi tiun komencan version mi redaktas kaj kontrolas permane en komputilo kie forestas interreto. Jes, inter ili estas fuŝaj, aparte inter la unuaj serioj, sed mi planas kun tempo ilin ĉiujn trarigardi kaj korekti en okazo de fuŝo. Maksim 10:01, 24. Mar 2007 (UTC)

Aldoni aliajn jarsistemojn al kalendarajn paĝojn? redakti

Mi pripensis kiamaniere eblas iom "vigligi" la statikajn paĝojn, generitajn per robotoj, kaj rimarkis, ke en la angla Vikipedio oni aldonis specialajn "tabelojn" kun aliaj kalendaraj sistemoj al ĉiuj "jar-artikoloj" (vidu ekzemple ĉe Jaro 301, angla Vikipedio). Mi pensas, ke tio estas sufiĉe facile farebla -- eble ni faru la samon. Mi povus lanĉi tiun roboton, mi havas rapidan kaj senliman retkonekton -- sed mi ne tiom spertas pri robotoj. Eble Maksim helpus? Alaŭdo ۩ 20:34, 22. Mar 2007 (UTC)

Mi faris ĉi tion, ankoraŭ ne por ĉiuj jaroj (1...1055 kaj 2010...2081). Bonvolu rigardi kaj korektigi. Ĉio estas en ŝablono Ŝablono:Jaro en la aliaj kalendaroj. Ankoraŭ ne prtas japana kalendaro. Maksim 12:50, 24. Mar 2007 (UTC)
Jam por ĉiuj ekzistantaj en (1...2081). Maksim 13:47, 24. Mar 2007 (UTC)
Dankon!!!! Alaŭdo ۩ 10:04, 27. Mar 2007 (UTC)
Kontrolu en -2799 - ĉu komenco de ĉina kalendaro aŭ jaro -101 laŭ la ĉina kalendaro? Maksim 15:40, 26. Mar 2007 (UTC)
Mi ĉion mane rekontrolos kaj verkos artikolojn pri rilataj kalendaraj sistemoj (nun la tempo iomete mankas, sed baldaŭ!) Alaŭdo ۩ 10:04, 27. Mar 2007 (UTC)
Bone. Pri komenco de la ĉina kalendaro - mi ĝin jam movis, laŭ la alilingvaj vikipedioj, al -2697 kaj -2637. Maksim 17:55, 27. Mar 2007 (UTC)
Nun por ankaŭ jaroj a.K. la ŝablono estas enskribita. Maksim 18:20, 27. Mar 2007 (UTC)

Ligoj al polurendaj artikoloj redakti

Sur la paĝo Lastaj ŝanĝoj en aparta sekcio sub la sekcio MATURIGENDAJ ĜERMOJ kial ne troviĝu ligoj al paĝoj kiuj listigas artikolojn polurendajn — ekzemple freŝe faritaj robotaĵoj kaj tiuj kun la ŝablono L? ? Tio povus esti oportuna kaj eble stimulus plian flegon de tiaĵoj. O'RyanW ( ) 00:19, 23. Mar 2007 (UTC)

Mi konsentas ke mankas en Vikipedio informoj pri la laboro de la robotoj. Ĉu eble sur la Komunuma Portalo eblus raporteti pri tio? Ĉu eventuale estus bona ideo aldoni kategorion au alian indikon Aldonita de roboto - provleginda (io tia)? Mi volas emfazi ke plaĉas al mi la perrobota tradukado; dankon! Nur necesas poste poluri la tiel kreitajn bazajn artikolojn.
Yves Nevelsteen 14:31, 24. Mar 2007 (UTC)
La ŝablono {{lingvaĵo}} kiu aperigas la etikedon "L?" faras similan liston, sed bedaŭrinde mi ne sufiĉe ofte kontrolas ĝin, ĉar mankas tiucela klakligo kaj mi ĉiam forgesas kie trovi ĝin. Aldone, bedaŭrinde, pro la aŭtomata naturo de sia konstruado, tiu listo rifuzas aperirigi sin en mia atentaro por atentigi min pri ŝanĝoj. Dankon ankaŭ de mi pro la rabota tradikado. La kontribuaĵoj de ekz. Maksim-bot estas tre interesaj! O'RyanW ( ) 19:11, 24. Mar 2007 (UTC)
Mi tamen pensas ke estus bone limigi la uzon de robotoj. Kiel mi diris en mia artikolo en "Libera Folio", krei artikolojn nur por kreskigi la totalan nombron povas doni la ŝajnon ke ni estas grandaj, sed malpliigos la prestiĝon de Vikipedio ene de la esperantistaro mem. Konkrete, mi proponas ke oni petu permeson por la uzo de robotoj por krei novajn artikolojn, kaj ke tiu permeso estu donita nur kiam oni certiĝas ke oni poste poluros la artikolojn. Tonyo 14:21, 25. Mar 2007 (UTC)
Ankaŭ mi pensas tiel. Mi pensas ke oni almenaŭ devus nuntempe forigi ĉiujn artikolojn je NGC-steloj. Ili malprestiĝigas la Vikipedion kiam iu petas hazardan paĝon. Eblos denove enmeti ilin kiam la vikipedio havos milionon da komunaj artikoloj. Ĉu oni scias kiom da tiaj artikoloj estas ?
Koncerne vilaĝoj, ĝiaj artikoloj almenaŭ povas interesi la loĝantojn de la vilaĝo, sed kiun interesas la artikolo je la NGC 1234 stelo ? Grasyop 02:28, 28. Mar 2007 (UTC)
Mi ĵus legis la supre cititan artiolon kaj komentojn en Libera Folio. Mi konsentas ke:
  1. estu pli da ekvilbro inter robota tradukado kaj polurado
  2. tro multas ĝermoj, aparte ĝermoj pri astroj kaj komunumoj
  3. "artikoloj" kies sola motivo estas altigi la totalan nombron da artikoloj malutilas, kaj aparte malutilas kiam ili aperigas sin in Hazarda Paĝo
  4. ia sistemo de artikol-aprobado povus esti antaŭenpaŝo
Ĝuste pro #1 mi supre sugestis ke ni havu pli facilan manieron trovi polurendajn kaj polurindajn paĝojn. Rilate #2 kaj #3 mi tamen malaprobas amasforigon de jam ekzistantaj ĝermoj kaj ĝermetoj.
Sciante ke paĝoj kiaj Vikipediisto:Louis.de.Beaufront kaj verŝajne Vikipedio:Diskutejo ne enkalkuliĝas en la totalan nombron de "veraj artikoloj" mi demandas ĉu robotaĵoj kiaj Vikipedio:Projekto matematiko/T1 spaco tiel enkalkuliĝas? Kvankam ili montras sin en listoj elvokitaj de la "Ŝerĉu"-komando, ili ŝajne ne aperigas sin per "Hazarda paĝo". Ĉu mi eraras? Do mi proponas ke:
  1. Roboto serĉu ĝermojn kaj ĝermetojn ktp kaj ŝablone etikedumu ilin. Tia etikedo situu supre en la artikolo. Se ĝi jam troviĝas sube, la roboto movu ĝin.
  2. Ni kreu seriojn de "artikol"nomoj kiaj Vikiperdio:Projekto ĝermoj/abc, Vikipedio:Projekto astroj/xyz, ktp. Ĉiaj artikoloj pri kiuj ni volas ke ili ne aperu hazarde aŭ enkalkuliĝu "total"-fanfarone transloĝigu provizore al tia spaco. Esperinde robotoj komplezus asisti la transloĝiĝon. O'RyanW ( ) 04:52, 28. Mar 2007 (UTC)
Ĉiuj artikoloj, nomoj de kiuj komenciĝas je "Vikipedio:" (inter ili "Vikiperdio:Projekto ĝermoj/abc" ekzemple), ne enkalkuliĝas en kvanton de artikoloj kaj ne povas aperi kiel hazarda paĝo. Maksim 13:08, 28. Mar 2007 (UTC)
Dankon pro la klara respondo. Mi nun scivolas, ĉu la simpla dupunkto sufiĉus por la celo, t.e. ĉu komenciĝo per "Ĝermo:'" (ekz. "Ĝermo:abc") enkalkuliĝus en kvanton de artikoloj aŭ aperivus kiel hazarda paĝo? Ĉu la specoj de nomspacoj estas fiksitaj? O'RyanW ( ) 01:50, 30. Mar 2007 (UTC)
Por ne nur demandi, sed ankaŭ vidi respondon, legu informojn ĉe Vikipedio:Kio estas artikolo. 00:14, 29. Mar 2007 (UTC)
--anonimie lasis Blahma
Dankon pro la informa ligo. Bedaŭrinde tiu paĝo nenion diras pri aperivo kiel Hazarda paĝo, kaj la komento pri nombrado ŝajnas fuŝa. Mi lasis demandon tiarilatan sur la tiea diskutpaĝo. O'RyanW ( ) 01:50, 30. Mar 2007 (UTC)

Propono-diskutejoj pri artikoloj de la semanoj, ktp redakti

Alia afero: estus bone ke ni reatentigu pri la Kunlaboraĵo de la semajno. Ĝi nun troviĝas en iom malsupra parto de la ĉefpaĝo, kaj eble ne multaj homoj atentas ĝin. Ĉu ne eblus enmeti ĝin en la nuna ŝablono pri ĝermoj, kiu aperas en Lastaj ŝanĝoj?. Cetere, ĉu vi povas voĉdoni por elekti la novan? Mi deziris ŝanĝi ĝin, sed trovis ke du havas la saman nombron da voĉdonoj. Tonyo 14:21, 25. Mar 2007 (UTC)

Mi ŝanĝis ŝablonon pri ADLS, KDLS. Se ĝi ne plaĉos al iu, bv ŝanĝi aŭ restarigi. --Petr Tomasovsky 15:17, 25. Mar 2007 (UTC)
Tre plaĉas. Interalie la ĉefpaĝo havas ligon al la aktuala kunlaboraĵo, kio mankas ĉe "Lastaj ŝanĝoj". O'RyanW ( ) 15:27, 25. Mar 2007 (UTC)
Ankaŭ mi ŝatas ĝin. Nun ni devas iom pli atenti la Tradukaĵon de la semajno. Ŝajnas ke ni forlasis ĝin, kaj fakte la paĝo al kiu la ŝablono kondukas estas terure eksdatiĝita.
Ne forgesu voĉdoni en la Kunlaboraĵo de la semajno. La egalo daŭras. Tonyo 20:48, 25. Mar 2007 (UTC)
Ankaŭ eblas ŝanĝi la Kunlaboraĵon de la semajno kiam estas egalo de voĉdono. Ni havas regulon ke se pluraj kandidatoj havas egalan nombron da voĉoj, la plej frua propona gajnas (regulo 5 sur Vikipedia diskuto:Kunlaboraĵo de la semajno). Do ĉi-kaze gajnis Antarkta Traktato. Marcos 15:12, 27. Mar 2007 (UTC)
Mi jam ŝanĝis ĝin, laŭ tiu regulo. Notu tamen ke la plej frua, kaj do la elektita, estis Landa Asocio. Tonyo 20:22, 27. Mar 2007 (UTC)
Intertempe mi ŝanĝas mian opinion pri la ŝablono proponita de Petro: mi sugestus ke en ĝi aperu la titolojn de la paĝoj kiuj nun estas Artikolo de la semajnoKunlaboraĵo de la semajno. Eventuale ankaŭ Tradukaĵo de la semajno, se ni sukcesas regurarigi tiun ĉi lastan prponon. Tonyo 20:22, 27. Mar 2007 (UTC)
Mi aldonis moviĝemajn titolojn en la ŝablonojn. Trankvile restarigu ilin, se ili farigos problemojn en viaj komputiloj aŭ se ili aspektos malplaĉe. Ankaŭ eblas ŝanĝi kolorojn aŭ tipojn de literoj de la titoloj. --Petr Tomasovsky 10:10, 31. Mar 2007 (UTC)

Nova ŝablono: referencoj redakti

Mi transprenis utilan ŝablonon de la angla VP. Jen: Ŝablono:Referencoj. Ĝi simple ebligas kolumnoj en la sekcio kun referencoj. Vidu ekzemple: Mary Wollstonecraft--Kunlabore, Denizo--81.161.184.111 23:18, 27. Mar 2007 (UTC)

Dankon ! Mi tamen ankoraŭ vidas nur unu kolumnon en la referencoj de tiu artikolo. Ĉu eble pro la grandeco de mia ekrano ? Thomas Guibal 07:19, 28. Mar 2007 (UTC)
Eble, ĉar mi vidas du kolumnojn. O'RyanW ( ) 07:27, 28. Mar 2007 (UTC)
Kian krozumilon vi uzas? Fajrovulpo montras la kolumnojn, sed "Interret Explorer" 6 ne.--Denizo 07:54, 29. Mar 2007 (UTC)
Interese. Ankaŭ "IE Tab" ene de FajroVulpo montras nur unu kolumnon. O'RyanW ( ) 14:20, 29. Mar 2007 (UTC)
Mi uzas IE6. Thomas Guibal 16:56, 29. Mar 2007 (UTC)

Esperantigo de la programaronomoj kiel ekz. Plone? redakti

Mi leverigis demandon ĉe la artikolo Plone:

Ĉu mi/ni esperantigi la nomo al Plono? Kaj kion pri la aplika servilo Zope, ĉu ni esperantigi kiel Zopo? Mi neniam antaŭe esperantigis programaronomon, sed mi vidis ke oni faris ĉe Drupalo.

Mi atendas vian opinion--Denizo 13:04, 29. Mar 2007 (UTC)

Bonvolu eviti tiaĵojn. Narvalo 17:24, 29. Mar 2007 (UTC)

Ni uzu la ĉiam aplikeblan principon, ke ni ne enkonduku novajn esperantigojn en la Vikipedio. Se iu nomo estis jam esperantigita ekster la Vikipedio (kiel Drupalo), ni povas ankaŭ uzi la esperantigon ĉi tie. Do se ne estas pruvoj pri ekster-Vikipediaj esperantigoj de "Plone" kaj "Zope", ni ne esperantigu ilin. Marcos 18:41, 29. Mar 2007 (UTC)
Mi plene konsentas kun Marcos. En la enclikopedio Vikipedio ni priskribu, ne preskribu. Mi jam similan riparon okazigis ĉe artikolo kiu antaŭe nomiĝis VLC plurmedia legilo (kiu cetere ne nur estis libervola esperantigo, sed eĉ gramatika malĝusta nomo). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:14, 29. Mar 2007 (UTC)

Fiktivaj nomoj de filmoj redakti

Mi volas skribi artikolojn pri japanaj filmoj, sed oficialaj esperantaj titoloj ne ekzistas. Kiu metodo akcepteblas por la kapvorto ?

  • (a) Uzi hipotezan esperantan nomon tradukitan de la japana titolo (kaj mencii la originalan japanan titolon)
  • (b) Uzi la originalan japanan titolon en japana skribo (nur japanoj kaj nemultaj aliaj povas legi tiun)
  • (c) Uzi la originalan japanan titolon en standarda japan-latina transskribo (ne kongruas al esperanta legmaniero)
  • (d) Uzi la originalan japanan titolon en speciala esperanta transskribo (ne kongruas al standarda transskribo)

Kiel vi opinias ? --Allgaeuer 23:38, 30. Mar 2007 (UTC)

Mi opinias ke (c) estas pli bona. Se la filmo ne estis neniam tradukita en esperanto ni uzu la originalan nomon. Do...en la artikolo, skribu la originalan japanan titolon, sed ankaŭ faru esperantan tradukon (en grasa teksto). Faru alidirektilon el la esperanta traduko de la titolo al la japana. Mi lastatempe aldonis multajn usonajn filmojn ĉi tiel. (Ankaŭ eble vi povas montri kiel prononci la originalan japanan titolon.) -- Yekrats 10:48, 31. Mar 2007 (UTC)
Tamen, ĉu vere ekzistas norma japan-latina transskribo? Lau la germana kaj angla Vikipedioj, ekzistas pluraj latinigoj de la japana: La Hepburn-sistemo, la Kunrei-shiki-sistemo kaj pluraj aliaj. Tio igas min pensi, ke eble solvo (d) estas pli bona ol solvo (c). Se vi tamen volas elekti solvon (c), ni devus unue decidi, kiu sistemo uziĝu. La angla Vikipedio skribas, ke la Hepburn-sistemo estis disvolvita por anglalingvanoj, dum la Kunrei-shiki-sistemo pli kongruas kun la japana kana-sistemo; se estas tiel, mi certe malrekomendus la Hepburn-sistemon ĉi tie. Marcos 16:19, 31. Mar 2007 (UTC)
En la jaro 1937 la japana ministero por edukado decidis latinan transskribon, kaj la japanoj lernis skribi la nomon de sian grandan monton "Huzisan" (Kunrei-sistemo), aliflanke la anglalingvanoj skribis "Fujisan" (Hepburna sistemo), kaj la germanlingvanoj skribis "Fudschisan" (ne plu uzata germana sistemo). En la nuna Japanio la lernantoj lernas kaj la malnoviĝintan Kunrei-sistemon kaj la Hepburnan sistemon en la bazlernejo, sed for de la lernejo efektive nur la Hepburna sistemo estas uzata: la japanaj nomoj en la pasportoj estas transskribataj Hepburne, la trafikaj segnoj estas transskribataj Hepburne, kaj kompanioj nomiĝas Hepburne, kiel ekz. "Fuji" (ne "Huzi"). La nunaj japanoj fakte uzas kelkajn variantojn de la Hepburna sistemo (variantoj pri kiel montri la longajn vokalojn, kaj varianto pri skribi "m" aŭ "n" antaŭ m,b,p), sed nur altaĝuloj uzas ankoraŭ iomete la Kunreian sistemon. Nun la Hepburna sistemo estas fakte la standarda latin-sistemo en Japanio - kaj oni skribas standarde (Hepburne) "Chihiro", ne (Kunreie) "Tihiro".
Do mi proponas la metodon (c) kun Hepburna sistemo, uzante strekon por longaj vokaloj (āēīōū) kaj "m" (anstataŭ "n") antaŭ m,b,p, ĉar tia skribmaniero estas plej proksima al la japana elparolado - oni devas nur scii ke la konsonantoj havas anglajn valorojn: "j" devas elparoliĝi kiel "ĝ". --Allgaeuer 19:05, 31. Mar 2007 (UTC)
Bone; se estas tiel, tiam mi konsentas kun la uzo de (c) kun Hepburne-sistemo. Tamen mi ŝatus, se oni aldonus artikolkomence la elparolon laŭ esperanta legmaniero en angulajn krampojn [], same kiel ni faras pri ĉiuj artikolnomoj kiuj ne estas prononcataj laŭ esperanta maniero (sed tiu prononcindiko ne estu en dika skribo - vidu ekzemple George Washington).

Mi vidis George Washington, sed tiu estas nur nomo de homo, por tio sufiĉas scii la elparoladon. Nomoj de filmoj estas diferaj, ĉar ili signifas ion:

Ekz. mi skribis artikolon pri la animacia filmo 千と千尋の神隠し, kiu ricevis oskaron. Ĉu vi pensas, ke sufiĉus se mi uzus "Sen to Chihiro no kamikakushi" kiel standarda hepburna transskribo, kaj [Sen to Ĉihiro no kamikakuŝi] kiel elparol-klarigo, kaj La Spirito-Kaŝejo de Sen kaj Ĉihiro kiel esperanta traduko de la titolo ?? Mi estas certa ke ekzistas kelkaj diferaj, sed ankaŭ ĝustaj tradukoj de tiu titolo ! Kaj ne-japanoj komprenas nur malfacile ke "Sen" kaj "Ĉihiro" povus esti la sama persono ...

Fakte mi sentis iomete premita de inventi la hipotezan, sed pli facile uzeblan esperantan nomon "La vojaĝo de Ĉihiro", ĉar la japana laŭvorte tradukita titolo estas malfacile komprenebla, kaj la titolo de tiu filmo en aliaj lingvoj estas: "Spirited Away" (angla, "Forsorĉita"), "Le voyage de Chihiro" (franca, "La vojaĝo de Ĉihiro"), "La città incantata" (itala, "La urbo sorĉita"), "Chihiros Reise ins Zauberland" (germane, "La vojaĝo de Ĉihiro en la sorĉitan landon"), "El viaje de Chihiro" (hispana, "La vojaĝo de Ĉihiro"), "Henkien kätkemä" (finna, "Spirito-kaŝejo"), ktp. Pro tio mi selektis la titolon "La vojaĝo de Ĉihiro" kiel verŝajnan esperantan nomon.

Sen hipoteza esperanta nomo oni ne povas facile paroli pri tiu filmo en esperanto, ĉar oni volas uzi nek la "nekompreneblan" originalan japanan titolon nek la "preskaŭ-nekompreneblan" tradukon de la originala titolo. Mi opiniis, ke hipoteza nomo estas plibone ol neuzebla nomo. Kiel vi opinias pri tio ? --Allgaeuer 22:49, 31. Mar 2007 (UTC)

En la kazo de ĉi tiu filmo, mi malkovris ĉi tie ke fakte ekzistas esperanta subtekstigo de la filmo, kun la titolo "La vojaĝo de Ĉihiro". Do la nomo fakte ne plu estas hipoteza, kaj ni povas senprobleme konservi la artikolnomon La vojaĝo de Ĉihiro. Ni tamen menciu en la artikolo ankaŭ la japanan nomon, ĝian elparolon kaj signifon.
Kiam tute ne ekzistas esperanta versio de iu nomo, mi certe malrekomendus krei iun hipotezan nomon. Tiam ni simple uzu kiel titolon la transskribon laŭ la Hebdurne-sistemo, kaj menciu laŭvortan esperantan tradukon komence de la artikolo. Marcos 09:55, 1. Apr 2007 (UTC)
Mi aprobas uzadon de La vojaĝo de Ĉihiro. Mi aldone proponas ke en la paĝo ni menciu ankaŭ tradukitajn titolojn en aliaj lingvoj kaj ke "la originala titolo estas malfacile tradukebla en aliajn lingvojn". (ĉi tiojn estas menciataj en la Japanlingva vikipedio). - Ryoho 10:37, 1. Apr 2007 (UTC)
La alilingvaj titoloj ankaŭ aperas en la intervikiaj ligiloj, do ne vere necesas mencii ilin en la artikolo. Se vi tamen volas skribi ion pri la tradukado de la titolo, tio ne estu en la unua alineo, sed en aparta alineo. Marcos 13:00, 1. Apr 2007 (UTC)

Dankon por viaj opinioj. Mi aldonis nun apartan alineon pri la tradukitaj titoloj de "La vojaĝo de Ĉihiro", kaj lasas la hipotezajn nomojn "La vojaĝo de Ĉihiro" kaj "Mia najbaro Totoro", ĉar ekzistas subtitoligitajn versiojn kun tiuj nomoj. Kaj en la venontaj tagoj mi forigos miajn hipotezajn nomojn de la aliaj filmoj de Hayao Miyazaki, kiel Konan, la junulo de la futuro (1978), La kastelo de Kaljostro (1979), Naŭsika de la Venta Valo (1984), Laputa - Kastelo en la ĉielo (1986), Eksprespoŝto per Sorĉistino (1989), Ruĝa Porko (1992), Princino Mononoke (1997), La movanta kastelo de Haŭl (2004). Ĉu iu scias se ankaŭ por iu de tiuj filmoj ekzistas subtitoligita version ?? --Allgaeuer 23:47, 1. Apr 2007 (UTC)

Vikipediimetro redakti

Karaj gevikipediistoj, kiel redaktorino de Eŭropa Bulteno, mi decidis aldoni rubrikon Vikipediimetro en la menciita reta gazeto. Mi petas iu de administratoroj aŭ iu alia prepari artikolon pri interesaĵoj okazintaj dum marto, kaj mi volonte publikos ĝin. La artikolo ne devas esti longa, sed ĝi devus montri gravecon de esperantlingva Vikipedio kaj inviti niajn legantojn kunlabori. Vi povas skribi al mi al vesna.obradovic@gmail.com Mi anticipe dankas. Vesna. --Printempo 10:00, 1. Apr 2007 (UTC)


Ĉu 80 000 aŭ 75 000? redakti

Antaŭ dek horoj, kaj la Ĉefpaĝo kaj Speciala:Statistics montris, ke ni havas iomete pli ol 75 000 artikolojn (75 016 je mia plej lasta rigardo), sed nun iomete pli ol 80 000! Tamen, legante "Lastajn ŝanĝojn", kvankam mi vidas dekojn da novegaj brazilurboj, tute ne temas pri kvin mil novaj artikoloj en dek horoj. Kio okazis?? --Haruo 20:36, 4. Apr 2007 (UTC)

La solvo de la enigmo troviĝas ĉi tie... Mi kompreneble estimas la altvaloran laboron de robotoj, sed miaopinie Maksim devus nepre antaŭkonsulti la aliajn vikipediistojn antaŭ krei tiel multe da artikolojn ! Nun ni ne plu havas sufiĉan tempon por verki jubilean artikolon aŭ eĉ por diskuti pri tio. Thomas Guibal 21:29, 4. Apr 2007 (UTC)
Nu... pli gravas jubileindaĵoj ol jubileoj --Raoni Sousa 03:19, 5. Apr 2007 (UTC)
Estas vere stranga praktiko en Esperanta Vikipedio, kiu ĉiam mirigis ĝin: antaŭverki jubilean artikolon ktp. Tiu numero-centrismo estas tute ne akceptebla en projekto kiel Vikipedio. Maksim faris grandan bonan laboron, ni ĝoju kaj fieru pri ĝi sen grumblado pri eble fuŝita "jubilea artikolo". - Slavik IVANOV 06:08, 5. Apr 2007 (UTC)
Mi tute ne estas jubilea-fanatikulo, kaj la 80000-a artikolo ja ne estas grava etapo. Sed mi opinias, ke la kreado de tiel multe da artikoloj profunde ŝanĝas la fizionomion de la enciklopedio, kaj do necesigas - almenaŭ - antaŭdiskuton. Se mi ellaborus mian propran roboton kaj subite kreus sendebate ĝermojn por la 36000 komunumoj de Francio, tiel facile preterpasante la 100000-an artikolon, ĉu vi vere ĝojus pri tio ? Thomas Guibal 07:07, 5. Apr 2007 (UTC)
Tio simple "ne jukus min". :) Sed ĝenerale mi ĝojus, ĉar anstataŭ tute nula informo aperas almenaŭ ia, tio estas tute vikipedieca aliro. Ĉiuj grandaj Vikipedioj faras tion (robotan alŝuton de iuj artikoloj): ekz., en la rusa multegas artikoletoj pri filmoj, iuj komunumoj ktp. Kial ne? Ili estu, kaj oni havu rajton aldoni tute same kiel aliaj vikipediistoj aldonas novajn artikolojn sen demandi la tutan komunumon. - Slavik IVANOV 07:22, 5. Apr 2007 (UTC)
Nu, se neniu kontraŭas, tio estas do en ordo... Mi nur timas, ke tia proporcio de ĝermaj artikoloj kreitaj de robotoj (kompare kun la 30 aŭ 40 artikoloj kreitaj manfarite ĉiutage) eble iam difektos la reputacion de Vikipedio. Thomas Guibal 09:44, 5. Apr 2007 (UTC)

Mi konsentas kun Slavik ke robote kreitaj artikoloj povas esti bona afero. Ili ja povas esti la bazo de pli longaj artikoloj, kaj jam donas plurajn gravajn informojn. Ankaŭ la aliaj Vikipedioj robote aldonas artikolojn. Tamen la plej multaj aliaj Vikipedioj havas certajn regulojn pri robotoj. Ĉi tie ni almenaŭ havu la regulon, ke antaŭ robota alŝuto de artikoloj, la robotkreanto prezentu la planojn ĉe iu paĝo (ekz-e Vikipedio:Proponoj por robotaj artikoloj) detaligante kiaj estos la kreotaj artikoloj. Poste li nur ŝaltu la roboton se la Vikipedia komunumo ne kontraŭas al tio. Tia proceduro ankaŭ povus helpi krei pli bonajn robotajn artikolojn: Aliaj Vikipediistoj povus doni utilajn ideojn pri kiel aranĝi la kreotajn paĝojn ktp. Marcos 16:04, 5. Apr 2007 (UTC)

Ekzistas Vikipedio:Laboro por robotoj.
Ankaŭ, mi opinias ke iu ajn robota agado devas esti antaŭe anoncata en la diskutejo. Mi pensas ke la robotaj aldonaĵoj estas valoraj, sed ofte suprizoj ne plaĉas al mi... ;-) -- Yekrats 16:47, 5. Apr 2007 (UTC)
Mi tute konsentas kun Marcos kaj Yekrats. Kaj la diskutejo ŝajnas al mi kiel la plej bona loko por antaŭanonci gravan robotan laboron. Thomas Guibal 17:07, 5. Apr 2007 (UTC)
Do mi proponas jenan regulon, kiun ni mencios sur Vikipedio:Roboto: "Se vi volas per roboto ŝanĝi aŭ krei pli ol cent artikolojn, vi devas tion anonci en la diskutejo. Tie menciu precize kion via roboto ŝanĝos/aldonos. Vi nur rajtos uzi la roboton se la Vikipedia komunumo ne kontraŭos al tio dum tri tagoj post la anonco en la diskutejo."
Ĉu iu kontraŭas al tio, ke ĉi tiu regulo oficiale aldoniĝu al nia regularo? Marcos 18:56, 5. Apr 2007 (UTC)
Necesas precizigi, ke ne temas pri teknikaj ŝanĝoj, kiel renovigo de sintakso aŭ enmeto de interviki-ligoj. Ankaŭ necesas klarigi, por kio roboto-posedantoj informu en la diskutejo: en la senco, ĉu aliaj vikipediistoj povos malpermesi? aŭ kio? - Slavik IVANOV 22:05, 5. Apr 2007 (UTC)
Do mi proponas jenan pliprecizigitan version de la regulo: "Se vi volas per roboto ŝanĝi aŭ krei pli ol cent artikolojn, vi devas tion anonci en la diskutejo (krom se temas pri teknikaj ŝanĝoj, kiel renovigo de sintakso aŭ enmeto de interviki-ligoj). Tie menciu precize kion via roboto ŝanĝos/aldonos. La ĉefa celo de ĉi tiu anonco estas, ke aliaj Vikipediistoj povas proponi plibonigojn al la robotaj ŝanĝoj/aldonoj antaŭ ol la roboto faros sian laboron. Sed se la aliaj Vikipediistoj konsentas ke entute ne estas taŭgaj ŝanĝoj/aldonoj, ili ankaŭ povas malpermesi la funkciigon de tiu roboto. Atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj dum minimume tri tagoj post la anonco en la diskutejo."
Ĉu ĉi tiu versio de la regulo estas en ordo? Marcos 08:56, 6. Apr 2007 (UTC)
Pli klara, sed la malpermesa parto restas tre nebula. Kiom da vikipediistoj devas konsenti, ke la proponataj ŝanĝoj malutilas? Ĉu ĉiu registrita uzanto havas veto-rajton (rajton malpermesi) aŭ devas esti interkonsento de kelkaj? Kaj, krome, kiom longe robotoposedanto devas atendi reagojn antaŭ funkciigo de sia roboto? Slavik IVANOV 17:43, 6. Apr 2007 (UTC)
Pri la lasta punkto la propono estas jam preciza: "Atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj dum minimume tri tagoj post la anonco en la diskutejo." (la alparolato estas la robotoposedanto).
Pri la konsento, valoras la ĝenerala principo en la Vikipedio, ke oni provas trovi interkonsenton inter ĉiuj (aŭ la plej multaj) kundiskutantoj. Nur se ne eblas trovi interkonsenton, oni povas proponi baloton pri la afero.
(Tiu principo estas jam delonge praktike aplikata en la Esperanta Vikipedio (simile kiel en pluraj alilingvaj versioj), sed por pliprecizigi ĝin, mi kreis la paĝon Vikipedio:Baloto). Se neniu kontraŭos kun la tieaj klarigoj, mi forigos la averton ke ankoraŭ ne temas pri oficiala regulo). Marcos 22:29, 8. Apr 2007 (UTC)
Mi, tamen, volas subteni Maksimon, kiu dediĉis sian tempon por programi roboton kaj alŝuti tiujn artikolojn. Ĉar estis neniu interkonsento antaŭe, paroli pri "eraro" laŭ mi tute ne eblas. Maksim celis bonon kaj faris fakte bonan kontribuon al nia vikipedio. Mi entute ne komprenas, kial malbonas alŝuti artikolojn amase -- se ili estas gramatike korektaj kaj sufiĉe enciklopediaj. Mi neniom kontraŭas tion, kaj mi interalie sciis pri tiu planata alŝuto -- kaj estis nur ĝoja pri ĝi. Amike, Alaŭdo ۩ 11:18, 7. Apr 2007 (UTC)