Ĝermolisto de germanaj esperantistoj

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Ludwig Istel)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Diana BABEC (naskiĝis la  21-an de septembro 1969(nun 1969-09-21), do nun 54-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri publikaj rilatoj, dum ŝi estis studento en Soest.[1].

Anneliese (Lisa) Elsa BEPPERLING (naskiĝis en 1919, mortis la 11-an de novembro 1990 en Hamburgo, Germanio, pro rajd-akcidento) estis dum multaj jaroj fakdelegitino de UEA.

Katja BERTRAM (naskiĝis en 1966 aŭ 1967) estas germana esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Bissendorf en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj ŝi estis estraranino kaj komisianino pri internaciaj rilatoj de Germana Esperanto-Junularo, kaj krome plurajn jarojn aktivis kiel esperantlingva aktorino en la teatra grupo Kia Koincido.

Rita BEUG (naskiĝis en 1916, mortis fine de aŭtuno 1997) estis dumviva membro de UEA, animo de la Esperanto-grupo en Würzburg (Germanio) kaj iama vic- kaj turisma fakdelegito de UEA.

D-ro W. D. Ekkehard BINK (naskiĝis en 1924, mortis julie 1992 en Hamburgo) estis UEA-fakdelegito pri matematiko.

Hans Joachim BORGWARDT (naskiĝis la 2-an de marto 1924, mortis en novembro 2003) estis delegito pri humanismo kaj homaj rajtoj (1991-2003) en Stralsund (Germanio).

Marta BOXHAMMER [bokshama] (naskiĝis la 14-an de marto 1882 en Sänitz (ekde 1954 pole Sanice apud Rothenburg (Saksio) en Malsupra Luzacio, mortis 30-an de novembro 1931) estis pioniro de la laborista Esperanto-movado.

Rudolf BRAND (naskiĝis en 1921, mortis la 6-an de novembro 1992 en Bamberg, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri instruado kaj turismo.

En 1966 li estis la ĉeforganizanto de Germana Esperanto-Kongreso en Bamberg.

Gisela BRAUN (mortis 36-jara la 15-an de novembro 1970) estis germana esperantistino kaj fakdelegito en Frankfurto ĉe Majno. Sub tragika cirkonstanco ŝi perdis la vivon surstrate.

Otto BRANDT (naskiĝis en 1891, mortis komence de junio en 1970) estis germana esperantisto en Krefeld. Li lernis Esperanton 50 jarojn antaŭ la morto kaj estis malnova membro kaj fakdelegito por blinduloj. En 1962 al li estis atribuita la honorbroŝo de GEA.

 
Historio de Esperanto, fare de Karl Brüggemann.

Karl Brüggemann estis germana esperantisto en la unua duono de la 20-a jarcento.

Verkoj

  • Unua legolibreto. (19 Rakontoj, fabeloj kaj popollegendoj). Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922. - 64 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 1, *AB: 97 A 5 dl 6)
  • Dua legolibreto. (16 prozaĵoj el literaturo , arto kaj scienco). Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922. - 63 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 2, *AB: 96 B 10 dl 10)
 
 La enhavo estas senriproĉa, kaj la eldono boneqe prizorgita. 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)
  • Esperanto-Lehrbuch für Schul-, Kursus- und Selbstunterricht, Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1922 - 144 paĝoj, 2 Bl., Kl. 8°[2]
  • Historio de Esperanto. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - ? paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 3)
  • Wilhelm Hauff: La Almozulino de la "Pont des Arts": novelo el la germana lingvo tradukita de Karl Brüggemann. Eld. Friedrich Ader, Dresden 1923. - 144 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 4, *AB: 96 B 10 dl 14)
  • Johann Heinrich Daniel Zschokke: Aventuro en la Novjara Nokto: novelo el la germana lingvo esperantigita de Karl Brüggemann. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - 72 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 6, *AB: 96 B 10 dl 15)
  • El la mitologio de antikvaj popoloj. Eld. Friedrich Ader, Dresden, 1923. - 80 paĝoj, 16 cm. - (Universala biblioteko no. 5, *AB: 97 C 7 dl 2)

La kodoj estas de la Standlijst collectie "Kunsttalen" (lista kolekto "Artaj lingvoj") de la universitata biblioteko Utrecht, arkivigita en junio 2008

Harry Brühl estis esperantisto en Germanio dum la komenco de 20-a jarcento.

Verko:

  • Kurzer Lehrgang der Internationalen Hilfssprache Esperanto. Eld. Hans Th. Hoffmann, Berlino, 1907(?)

Pri Martin BURKERT vidu sub Martin Markarian.

Max Büschel estis esperantisto en LEIPZIG, dum la komenco de 20-a jarcento. Li ellernis Esperanton en 1903[3].

Verkoj:

  • D. Zamenhofs Esperanto-Sprache zum Selbstunterricht. Eld. Verlag von Rudolf Uhlig, Leipzig, 1907(?)

Nicola BUSKOTTE (naskiĝis la  17-an de julio 1966(nun 1966-07-17), do nun 57-jara) estas germana historiistino kaj esperantistino, kiu kreskis en la komunumo Ostercappeln en Malsupra Saksio kaj esperantistiĝis en lerneja aĝo, kiel lernantino en la knabina Ursula-gimnazio de Osnabruko. Fine de la 1980-aj kaj en la 1990-aj jaroj, grandparte dum sia studado en la universitato de Monastero, ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo, interalie pri renkontiĝoj kaj pri financoj.

H. de Chalmot

redakti

H. de Chalmot estis esperantistino en Gottingen citita en Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”/Serio XXV/Peco 1, kiu signifas ke ŝi ellernis esperanton 1904. En 1909 ŝi verkis kun Frieda Döninghaus kalendaron en kvar lingvoj : Esperanto-Franco-Germana kaj Angla.

Carl Denker (mortis la 30-a de aprilo 1933), vegetarano kaj konfidata supera registara konsilisto de titolo Geheimrat, estis germana esperantisto.

Alfred DIETRICH (naskiĝis en 1926, mortis la 2-an de aprilo 1995 en Elsfleth), estis germana fervojisto kaj esperantisto. Li fondis la Esperanto-grupon en Elsfleth.

Frieda Döninghaus estis germana esperantistino en Kolonjo en la komenco de 20-a jarcento. En 1909, ŝi verkis kun H. de Chalmot la kalendaron Kalendaro por lingva ripetado en kvar lingvoj : Esperanto-Franco-Germana kaj Angla. Ŝi pagis la eldonon sur 53 folioj (25X15).

 
 Jen ŝirkalendaro, enhavanta por ĉiu tago de la jaro kvarlingvan tekston pri la ĉiutago (sic) vivo, proverboj, kc. La aŭtorinoj elektis kiel devizo de sia publikaĵo : Ripetado estas la fonto de scipovo. Estas ankaŭ mia opinio, kaj traleginte la tre laŭdindan verkon de la estimataj aŭtorinoj, mi plezure esprimas al ili mian sinceran gratulon kaj mian tutkoran bondeziron pri sukceso. 
—  Amatus. Belga Esperantisto n.15 (jan 1910)

Felix Dyba, gimnazia instruisto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li instruis stenografio kaj aperigis original-sistemon „Ĉies“.

Verko

  • ESPERANTA STENOGRAFIO INTERNACIA. Unua Parto. Korespondada Skribo. 14 paĝa (10.5 X 16.5 cm.) broŝuro hektografiita. Eld. la aŭtoro: Berlino, 1926?

Otto EBERLER (naskiĝis la 9-an de marto 1891 en Altusried) estis germana esperantisto kaj advokato. Li estis komponisto de moderna dancmuziko kaj propagandisto de Esperanto en Germanio kaj eksterlando.

Alois EDER (naskiĝis en 1940 en Pinzgau) estas aŭstra-germana esperantisto kaj pensiiĝinta religia pedagogo. Li esperantiĝis 14-jara en la internulejo de Kollegium Borromaeum Salzburg, ekde ties fondojaro en 1982 estis estrarano de BAVELO, poste inter la jaroj 2001 kaj 2005 estis estrarano de GEA kaj laŭ la stato de 2012 daŭre estas prezidanto de BAVELO. Li loĝas en Gärtringen.

D-ro Ulrich ENDER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1955, kutime nomata Uli Ender) - estas germana esperantisto vivanta en Munkeno. De jardekoj aktiva en la loka Esperanto-movado, li interalie estis inter la organizantoj de la 69-a Germana Esperanto-Kongreso de pentekosto 1991 en sia hejmurbo, kadre de kiu reunuiĝis la du landaj asocioj de UEA el okcidenta kaj orienta Germanio al unu asocio.

Paul FAST estis germana esperantisto kaj instruisto en komerca lernejo. Li naskiĝis la 21-an de septembro 1853 kaj mortis la 28-an de oktobro 1928. En 1907 li estis kunfondinto de Esperanto-grupo de Kenigsbergo en Orienta Prusio (Königsberg i.Pr.). Fast verkis Esperantan gramatikon kun W.B. Mielck, "Die Weltsprache, ein Hilfsmittel für jedermann", Leipzig (Lepsiko) 1912, 181 p.

Bernd FINGER (naskiĝis la  30-an de aŭgusto 1972(nun 1972-08-30), do nun 51-jara) estas germana esperantisto kaj filologo pri romanidaj lingvoj. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj.[4]

Karl FOEHR estis germana esperantisto kaj direktoro de komerca kaj industria altlernejo en Köthen (Anhalt). Naskiĝis la 25-an de marto 1860 en Stuttgart (Stutgarto), mortis la 21-an de aprilo 1930 en Freiberg. Esperanto estis lernofako en lia altlernejo. Paroladoj, vizito de Universalaj Kongresoj.

Clemens FRIES [klemens fris] (naskita en 1984) estas germana esperantisto. Li komence de la 2010-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj respondeca pri ties Interreta Komisiono. (Esperanto aktuell 2012/1, paĝo 25.)

 
la kovrilo de Universala Legolibro (1922)

Wilhelm Fricke estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • Universala Legolibro. Modelaj tradu­kaĵoj el la tutmonda literaturo kaj originaloj Esperantaj. Eldonejo Ellersiek & Borel, Berlin-Dresden, 1922, 176 paĝoj, 18,5 x 13 cm.
 
 Enhavas 90 bone elektitaj versaĵoj kaj prozaĵoj de niaj plej bonaj Esperantistaj stilistoj. La libro estas presita sur bona papero kaj tre zorge eldonita. 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Heinrich FUNK (mortis la 1-an de marto 1970) estis germana esperantisto, multjara prezidanto kaj estrarano de la Esperanto-Societo Fulda. Li lernis la lingvon en 1907, kunfondis grupon en Heilbronn kaj estis malnova membro kaj delegito de UEA.

Martin GOLDBERG estis germana esperantisto kaj popollerneja instruisto en Lepsiko (Leipzig), kiu naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1890 en Groß Schönau (hodiaŭ Velký Šenov en Ĉeĥio). Dum pluraj jaroj li plenumis valorajn servojn por Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) kaj ĉe la eldono de Internacia Pedagogia Revuo.

 
Göbel en 1912

Cornelius GÖBEL estis doktoriĝinta esperantisto aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. En 1910 li elektiĝis prezidanto de la urba Esperanto-Societo Zamenhof, kaj plurfoje faris festparoladojn en kaj pri Esperanto antaŭ publiko de plurcent personoj. Proksime li kunlaboris kun la komercisto kaj esperantista aktivulo Ferdinand Maly, kiu forte instigis la fondon de la urba grupo, subtenis ĝin en la unuaj jaroj kaj poste iĝis honora membro de la grupo.

Fontoj:

  • „Germana Esperantisto”, decembro 1910, N-ro 12, p. 253, 254
  • „Germana Esperantisto”, januaro 1913, N-ro 1 A, p. 7, 8

Konrad GRAMELSPACHER (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto kaj ekonomikisto, loĝanta en Staufen, Baden-Virtembergo. Li ekde la 1980-aj jaroj aktivas en la regiona Esperanto-asocio BAVELO kaj estas engaĝita honorofica kunlaboranto de la sendependa regiona radia projekto Radio Dreyecksland ("triangula lando", aludanta al la limregiono de Germanio, Francio kaj Svislando inter la urboj Frajburgo kaj Bazelo). Kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron li intervjuis multajn veteranajn esperantistojn de la regiono kaj konservis aparte raportojn pri malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj. Li nome de la partieto Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE) kandidatis en la en la eŭropaj balotoj 2009 kaj en la eŭropaj balotoj 2014, kaj (laŭ la stato de 2016) ekde pluraj jaroj funkcias kiel prezidanto de la germania sekcio de la partio.[5]

Eksteraj ligiloj

redakti

Fontoj

redakti
  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 11
  2. https://www.rotes-antiquariat.de/index.php?action=books_detail&lang=en&proid=220787 Esperanto-Lehrbuch für Schul-, Kursus- und Selbstunterricht en antikvaĵejo de Berlino
  3. Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon „Esperanto”/Serio XXIV
  4. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8
  5. listo de estraranoj kaj parlamentaj kandidatoj en la retejo de la partio EDE, vidita en novembro 2016. Arkivita el la originalo je 2016-11-24. Alirita 2016-11-23.

Ursula GRATTAPAGLIA (naskiĝis en Berlino en 1933) estas german-devena brazila esperantistino, administrantino de fondaĵo Bona Espero en Brazilo kun ŝia edzo Giuseppe. Ŝi estas membro de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj.

Hellmut GREBE (naskiĝdato ankoraŭ ne notita ĉi-tie) estas germana esperantisto. Ekde la 1980-aj jaroj li estas la prezidanto de la Esperanto-grupo de la urbo Bremeno. Ankaŭ lia filino Maren estas esperantistino kaj aparte en la lernejaj jaroj en Bremeno kaj poste la studa tempo de protestantisma religio en Marburgo aktivis en Germana Esperanto-Junularo.

Johannes GRUNDKÖTTER (naskiĝis en 1900, mortis la 16-an de marto 1991 en Landau, Germanio) estis aktiva esperantisto en sia loĝurbo Landau kaj ties regiono Palatinato.

Walther GSCHEIDEL (naskiĝis en 1902, mortis la 29-an de marto 1993 en Crailsheim, Germanio) estis aktiva esperantisto ekde 1928.

Pri siaj malfacilaj travivaĵoj en- kaj post-militaj li estis intervjuata de Konrad Grammelspacher kadre de la projekto Rettet die Erinnerung - Sekurigu la rememoron.

Thomas Händel (naskiĝis la  26-an de aŭgusto 1972(nun 1972-08-26), do nun 51-jara) estas germana esperantisto kaj teologo. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo, jam dum li estis lernejano, kaj ekde 1995 estis la redaktoro de la nacia bulteno GEJ-gazeto (poste alititolita al "kune"), estante studento pri teologio en Münster (Vestfalio).[1].

Alois HANS (naskiĝis en 1928, mortis en 1992 en Maikammer, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

Heinrich Harasin estis esperantisto en Mainz dum la mezo de 20-a jarcento.

Pri Detlef HAUSSNER vidu ĉe Susanne Warmuth.

D-ro Fritz HEGEMANN (naskiĝis en 1935, mortis en 1991 survoje al la UK en Bergeno) estis kuracisto el Fürfeld, Germanio kaj deĵoris kiel UEA-fakdelegito pri motorbiciklado.

Roland H. HEGEN (naskiĝis en 1930, mortis en 1994) estis dumviva UEA-membro, fakdelegito pri humanismo en Elmstein (Germanio), prizorginto de Esperanto-Centro Humanismo en Elmstein-Iggelbach.

Max HEINRICH [maks hajnriĥ] (naskiĝis en 1871) estis germana esperantisto kaj mezlerneja instruisto. Li vivis en Potsdam kaj interesiĝis pri stenografio.

Paul HEINRICH (naskiĝis en 1880, mortis la 19-an de junio 1980 tri monatojn antaŭ sia centa datreveno) estis membro de la Esperanto-grupo en Wiesbaden, Germanio,

Werner HEINRICH (* 19-a de novembro 1904, † 6-a de oktobro 1999 en Berlino) estis dumviva membro kaj longtempa ano de Societo Zamenhof, honora membro de Germana Esperanto-Asocio en Berlino, ĝis la ŝtata reunuiĝo de 1990 en okcidenta Berlino. Esperantisto de post la dua mondmilito, dum multaj jaroj li gvidis grupon en Esperanto-Ligo Berlino.

Herbert Hesse, poeto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

 
 Fine, ree poezio. Bela formo, sonora vorto, ne nur, feliĉe, sed ankaŭ ideoj,

simple, nature esprimitaj sen afekto. Ni citu kiel ekzemplon de la verketo, la sekvantan trilinian verseton :

Vivo.
El nevidebla man’ monero falis.
Ekbrilis. Eksonoris voĉ’ metala.
Momento — malaperis son’ kaj brilo.

Ĉiu Esperantisto devus almenaŭ konatiĝi kun la juveleto « Nia Lingvo » sur paĝo 22, kiu revokos en lia koro korŝvelantan senton iam ankaŭ sentitan. 
— Belga esperantisto n188 (sep-nov 1931)

Konrad HINSEN estas germana fizikisto kaj esperantisto, vivanta en Munkeno, post kiam stude li labore pasigis multajn jarojn en Kanado. Li estas inter la kunlaborintoj de la eldono 2005 de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

Jakob HOTZ estis esperantisto en Mannheim dum mezo de la 20-a jarcento.

Reinold HUBER (naskiĝis en 1937, mortis la 28-an de januaro 2002 en Salzburg-Gnigl, Aŭstrio) estis germana dumviva membro de UEA.

Jomo IPFELKOFER (J. M. Ipfelkofer) estas germana pedagogo, iama instruisto, pentristo kaj desegnisto, sindikatisto kaj esperantisto. Le regule kontribuas kiel redaktoro al la revuo Monato, foje ankaŭ kiel grafikisto.

Publikaĵoj (elekto):

Eksteraj ligiloj:

Ludwig ISTEL estis germana asekura direktoro kaj esperantisto. Li mortis la 17-an de decembro 1933 en Wiesbaden. De 1908 ĝis la morto li estis delegito de UEA kaj laboris amplekse por Esperanto.

Josef JAKOB estis germana esperantisto en Munkeno. Ĉirkaŭ 1888 li estis volapukisto kaj iĝis esperantisto nur 1919. Jam 1920 li publikis en munkena gazetaro kaj paroladis pri Esperanto al 1500 homoj.

Rudolf JOCHMANN (naskiĝis en 1902, mortis en 1986 en Grafing, Germanio) estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri konstruado, lia profesio.

August JUNKER estis germana esperantisto kaj komercisto. Li naskiĝis en Kolonjo. Li estis kunfondinto de Revelo kaj prezidanto de la ekzamena komitato de la Germana Esperanto-Instituto. Li aperigis originalajn prozaĵojn en gazetoj.

Ernst Klemm (mortis la 14-an junion ĉ. 1930), supera instruisto en Chemnitz, estis longjara, agema kunlaboranto de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj en la unua duono de 20-a jarcento.

Gerhard KLINGENHÖFER (naskiĝis la 21-an de majo 1932 en Leverkusen, mortis la 21-an de majo 2017 en Erlangen, ekzakte je la 85-a naskiĝtaga reveno) estis germana inĝeniero en la firmao Siemens AG kaj ekde 1994 estis esperantisto. Multajn jarojn li funkciis kiel prezidanto de la Esperanto-grupo en Erlangen kaj aparte flegis intensajn rilatojn kun esperantistoj kaj Esperanto-grupoj en Pollando.

Linde KNÖSCHKE (naskiĝis en 1936, mortis la 10-an de decembro 2001) estis multjara estrarano de Esperanto-Asocio de GDR, aganto por la scienc-teknika apliko de la lingvo kaj aŭtoro de sociologiaj studoj.

Josef KÖNIG (1887 - 1978) estis instruisto kaj esperantisto en Stockum (Sundern). Dum sia vivo, li certigis, ke la universala lingvo Esperanto postlasis spurojn en Stockum. Nur danke al li, la militmonumento, unu el la preĝejaj sonoriloj, kaj lia tombo havas surskribojn en Esperanto. Kaj kompreneble la Esperantostrato - en kiu ankaŭ la hejmo de Josef König troviĝas.

Franz Körbing estis esperantisto en Göttingen dum mezo de 20-a jarcento.

Paul KÖSTER (mortis la 3-an de decembro 1998) dum multaj jaroj prezidis la Esperanto-grupon en Rostock. Paul vojaĝis tra Eŭropo de 1931 ĝis 1933. Pri lia vojaĝo ekzistas lumdisko de la 2-a de decembro 2001, aranĝita de la Ŝverina esperantisto Ralf Kuse.

Franz KREUTZBERG (mortis la 10-an de majo 1959, 65-jara) estis germana esperantisto, industria komercisto, multjara UEA-delegito de Kolonjo.

Fervora esperantisto-propagandisto dum 48 jaroj, li estis fondinto de loka grupo, kies konstanta prezidanto kaj kursestro li estis pli ol 25 jarojn.

Kunschert

redakti

D-ro Kunschert estis esperantisto en Wiesbaden dum la komenco de 20-a jarcento. Li aperis en la Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto/Serio XXVII/Parto 2 sub la adreso Kaiser Friedrich Ring, 60, III, Wiesbaden". Tio signifas ke li lernis la lingvon 1906 aŭ 1907.

__ Verko

  • D-ro BURWINCKEL. La Kormalsanoj, priskribo popularo (sic). Traduko de D-ro Kunschert. Eld. Esperanto Verlag Moller & Borel, Berlino, 1909? (24 x 15), 40 paĝoj.
 
 Ĝenerale la publiko nenion legas pri medicino krom... malfeliĉe, kelkajn ĉiam trompemajn anoncartitolojn. Jen nun interesa libreto, skribita kaj esperantigita de kuracistoj, tute komprenebla de ĉiu, pli ol rekomendinda, ne nur utila, sed necesa. La klareco de l’stilo, la akurateco de l'ideoj estas admirindaj ; mi legis la verkon kun granda plezuro, kaj mi estos feliĉa, se multaj el niaj gelegantoj bonvolos konatiĝi je ĝi. 
— D-ro Amatido. Belga Esperantisto n.15 (jan 1910)

Internaj ligiloj

redakti

Siegfried LIEBECK (libek) estis germana d-ro jura, advokato kaj notario. Li naskiĝis la 12-an de februaro 1885 en Konigsbergo, kaj aparte propagandas inter juristoj. Siegfried Liebeck en 1931 verkis Jurista Terminaro Germanan-Esperantlingvan.

A. Mobus Lübeck

redakti

Dr. Phil. A. Mobus Lübeck, estis germana esperantisto en komenco de 20-a jc.

Verko

Demonstraciaj tabeloj, pri la konstruo de Esperanto, 8 tabeloj pri la konstruo de la lingvo Esperanto. Eld. Moller & Borel, Berlino, 1910?, 80X106.

 
 En tiuj tabeloj estas sinoptike montrataj : 1. Alfabeto, 2. deklinacio, 3. la numeraloj, 4. pronomoj, adverboj, 5. verbo, ĉefaj formoj, 6. konjugacia tabelo laŭ latina skemo, 7. afiksoj, 8. rolo de Esperanto. La tabeloj enhavas do la plej gravan parton el la gramatiko esperanta. Ili povas tre utili en tiuj instruejoj, kie nigra tabulo kaj kreto mankas, kaj ŝpari la tempon kiun la skribado sur la nigran tabulon necesigas. 
— Belga Esperantisto n025 (nov 1910)

Willi MACHLEIDT (naskiĝis en 1934; mortis la 15-an de novembro 1999 en Berlino) estis germana esperantisto. En la 1950-aj jaroj li apartenis al la tiam aktiva junulara Esperanto-grupo de Berlino.

Ferdinand MALY (mali) estis germana esperantisto kaj policadministranto. Li naskiĝis la 1-an de junio 1867 en Leitmeritz (ĉeĥe Litoměřice en Bohemio), kaj estis esperantisto ekde 1903. Ferdinand Maly fondis 11 Esperanto-grupojn kaj gvidis 26 kursojn. Li elektiĝis honora membro de la Esperanto-grupoj en Görlitz kaj Eisleben (Germanio). En 1910 li verkis gramatikon de la internacia lingvo.

Wilhelm Marienfeld estis esperantisto en Hannover dum mezo de 20-a jarcento.

Julius Mathes estis esperantisto en Freiburg dum mezo de 20-a jarcento.

Max Mayr estis germana esperantisto, kiu verkis

  • „Mondosteno“. la plej klara. mallonga kaj facila stenografio esperanta, originale verkita ĉe Reichertshausen, Post Au-Hallertau, Bayern.
 
 La sistemo malgraŭ sia titolo ne ŝajnas originala, sed aranĝita laŭ germana stenografio vokalskriba. La signoj por konsonantoj estas malsuprenstrekoj kaj honzontalstrekoj.

Sed ne ĉiuj signoj estas bone elektitaj laŭ la principoj de ofteco kaj legebleco. Tamen la kunligado estas vere simila kaj la formoj estas relative mallongaj. Personoj, kiuj ne scipovas alian stenografion, povus rapide kaj facile uzi tiun sistemon, almenaŭ por la

tiel nomita „koresponda skribo“ 
— E. W. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.104 (jan 1934)

Maria Merla estas germana esperantistino kaj lingvoinstruistino, aktiva movade de la 1980-aj jaroj, ekde la lernejaj jaroj en Hamburgo. Ŝi de almenaŭ la jaro 2000 estas la precipa motoro de la loka Esperanto-grupo en Darmstadt, sed petis ke ne pli da biografiaj informoj de ŝi aperu en vikipedio.

Hans MODER estis germano ĉeĥoslovaka. Li estis longjara sekretario de la Esperanto-unuiĝo „Verda Stelo“ en Prago, kaj estis instruisto pri Esperanto en blindulejo. En Esperanto li verkis aron da humoraj skizoj.

Hans Moser

redakti

Estis longjara organizanto de Esperanto-grupo en la berlina kvartalo Lietzensee.

Marieta MOSCHNER (naskiĝis en 1914, mortis la 8-an de oktobro 1999 en Aŭgsburgo) estis germana esperantistino. Ŝi estis regula membro de Germana Esperanto-Asocio, de UEA kaj de Societo Zamenhof, sindona movadano kaj gastiganto.

Walter MUTSCHLER (mortis en marto 1987 en Freudenstadt, Germanio) estis dumviva membro de UEA.

H. Nonnenmann

redakti

H. Nonnenmann estis esperantisto en Germanio dum la unua duono de 20-a jarcento, citita en artikolo Germanio de Enciklopedio de Esperanto, ano de lingva komisiono de GLE.

Verko

 
 La antaŭvorto diras, ke la libro servas al la bezonoj de la ĉiutaga praktiko de la laborista movado, de la kolektiva internacia laborista kaj terkulturista korespondado. « La ĝis nun aperintaj burĝaj vortaroj estas tiurilate tute malkontentigaj, ĉar unue ilia vort-eksplikado estas ideologie burĝa, ne marksisma... ili reakcie ignoras progresajn lingvoformojn eĉ jam vaste aplikatajn en la praktiko (ekz. finaĵo io). Tiel ni trovas la formojn administra apud administracio, aritmetio apud aritmetiko, botanio apud botaniko, gimnastio apud gimnastiko, didakio apud didaktiko, profilakso apud profilaktiko, kosmetio

apud kosmetiko. Logike daŭrigante , ni atendis, sed ne trovis fizio por fiziko, ankaŭ ne metafizio por metafiziko, tie strange ne la tre konatajn kaj uzitajn formojn telegrafio, telefonio, stereotipio, kinematografio. Ni ankaŭ ne trovis la supozeblajn formojn teknio por tekniko, praktio por praktiko, lirio por liriko, etio por etiko, politio por politiko, polemio por polemiko. Kio montros al la laboristoj kiam ili uzu la finajon « iko » aŭ « io » Krom tio in trovas la formojn butro, kvaze, ant, ĉirk, kvazaŭ la forntoj butero, kvazaŭ, antaŭ, ĉirkaŭ, ktp. ne bone ludas sian rolon. En la frazo : "agu, kvazaŭ mi ĉeestis" , mi eĉ ne kapablas diri "agu, kvaze mi ĉeestus", ĉar la vorto tute ne estas adverbo sed konjunkcio. Entute la vortaro donas al ni la konfuzan bildon de senorda laborado. Sed ni lernas ke "klasaneco obligas" traduko "Klassenzugehorigkeit verpflichtet ". Verdire, ĉiam la sama povas esti konstatata: la simpleco estas

multe pli malfacile atingebla ol komplikeco. Tion jam spertis D-ro Zamenhof; nur finfine li alvenis al simpleco, la supera eleganteco kaj perfekteco. Kompilketo devenas ordinare de ne klaraj ideoj. Precipe por laboristaj rondoj simpleco estas deviga se ne "obliga". Ekzemplo plia : ŝajnas ke la vorto "apartigi" ne plu sufiĉas. Oni bezonas la radikon "separ". Mi havas do tute simple de tio. separi-apartigi, separo-apartigo, separita-apartigita. En la vortato, mi trovas separinta. Jen kion oni faras el la facila Esperanto. 
— Belga esperantisto n201 (maj-jun 1933)

Friedrich Nüchter estis germana esperantisto (aŭ minimume simpatizanto) en la komenco de 20-a jarcento.

Verko

 
 Unu el la plej konataj kaj plej grandaj artistoj mezepokaj estas la eminenta Nurnberga majstro Albrecht Dürer. Certe hodiaŭe, kiam preskaŭ kvar centjaroj disigas nin de lia laborado, klarigoj pri liaj verkoj estas bezonaj. Ne estas manko de riĉenhavaj libroj por pli profunda studado, kiuj certe estas tradukitaj en ĉiujn vivantajn lingvojn. Sed inter ili ne estas libro kuniganta malmultekostecon kaj plej impresan artan ornamon kun tiom kompetentaj, facile kompreneblaj kaj vivplene klarigantaj vortoj, kiel la laboro de Dr. Friedr. Nŭchter. Tia lia verko en sia originala teksto estis salutata kun sincera laŭdo de la gazetaro, de artkonantoj kaj kompetentaj personoj kaj rekomendata, precipe kiel donaca verko, por plej granda vastigado pro sia alta valoro por praktika artedukado.

La tradukado estas farita de granda nombro da konataj esperantistoj de Germana Esperanto-Asocio sub direktado de S-ro D-ro M. Kandt kaj S-ino Prof. M. Hankel ; S-ro Grabovvski tralegis la tekston. Ĉiu esperantisto certe salutas ĝoje la eldonadon de tiu verko kaj devus opinii ĝin sia honora devo, helpi al la disvastigado de la belega arteldonaĵo, kiu tion plene meritas.

Al tiu teksto, ĉerpita el la anonccirkulero de la verko, ni povas nur aldoni ke tiu libro estas la plej arte eldonita verko de la tuta esperanta literaturo. Ĝi devas esti en la biblioteko de ĉiu artamanta samideano. 
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)

Guido Otto, instruisto, estis germana esperantisto en la komenco de 20-a jarcento, pioniro en Plauen, kie li gvidis la unuan Esperanto-kurso en 1900. Lia lernolibro havis multajn reeldonojn kun pli ol 30 mil ekzempleroj.

Verko

  • Elementar-Lehbuch zum gründlichen Erlernung der int. Hilfssprache Esperanto.
 
 La tuta lernoperiodo estas dividita en 10 lecionoj, ĉiu kun parola kaj skriba ekzerco. La parto de praktikaj tekstoj enhavas anekdotojn, ekzemplojn de komercaj leteroj, eltiraĵojn el paroladoj kaj artikolojn de plej famaj esperantistoj
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Johanna PAGENSTECHER (mortis la 1-an de februaro 1959) estis sekretariino de la Esperanto-grupo en Bonn.

Josef PONTZ (ponc), germano, doktoro jura kaj notario en Jablonec a. N. (germane Gablonz, Ĉeĥoslovakio). Naskiĝis la 5-an de julio 1895 en Haslau (ĉeĥe Hazlov) apud Aŝ. Esperantisto ekde 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis la organizaĵon Germana Esperanto-Ligo en Ĉeĥoslovakio (GEL).

Uli RAU (naskiĝis la  13-an de majo 1973(nun 1973-05-13), do nun 51-jara) estas germana esperantisto. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj, dum li estis lernejano en Rheinsheim kaj Philippsburg, civilservanto en 1994 kaj 1995 kaj poste ĝis 2001 estis studento en la Teknologia universitato Dresdeno.[3]. Poste li kompletigis siajn studojn pri ekonomio kaj komerco en la universitato de Trento, kaj ekde la gino de la 2000-aj jaroj laboras en Oslo, Norvegio.[4]

Robert Raupp, kuracisto, estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko

  • Esperanto-paradigmaro. Kondukilo por instruado en kursoj kaj kluboj. Eld. la aŭtoro, Freiberg, 1932(?). 48 Paĝoj 22x15 cm.

Max Reichelt estis germana libroeldonisto, kiu ĝis la fino de la Dua Mondmilito vivis en Friedland in Niederschlesien kaj en 1931 tie kun aliaj urbaj esperantistoj fondis la klubon Ĉiam antaŭen. Kiam en 1946 ĉiuj loĝantoj de la orienta parto de Germanio estis amase forpelitaj, li kun sia familio sukcesis trovi novan vivlokon en Villingen-Schwenningen kaj plu eldonis librojn tie, interalie en 1948 ankaŭ koloran murkalendaron de lia nova urbo Villingen kun germanlingvaj klarigoj pri la gramatiko de Esperanto sur ĉiu kalendara folio. German- kaj franclingvaj libroj aperis almenaŭ ĝis la jaro 1955 je la eldoneja nomo Edition Max Reichelt.

Matthias REIMANN estas esperantisto el Nordhausen, urbo en la federacia lando Turingio de Germanio, kiu interalie aktivas en la regiona Esperanto-Societo Sudharco, sed internacia plej elstaras kiel estrarano de de Esperantista Go-Ligo Internacia kaj kiel organizanto de retaj Goo-turniroj sur interreta KISEIDO Go-Servilo, kiun partoprenas interesatoj pri goo kaj Esperanto el la tuta mondo uzante komputilojn.

Hermann REMERS estas germana tornisto kaj historia esperantisto, kiu naskiĝis en 1891 en Duseldorfo (Düsseldorf) kaj mortis la 14-an de oktobro 1928. Li estis aktivulo en la loka laborista grupo, kunfondinto de la eldon-kooperativo de SAT kaj la kasisto ĝis 1924. Kunlaboris al SAT-gazetoj. EdE-R

Karl-Heinz RENSCHLER (naskiĝis en 1923, mortis la 20-an de aŭgusto 1993) estis UEA-fakdelegito pri turismo en Bad Krozingen (Germanio).

Ursula RICHTER (naskiĝis en 1919, mortis la 7-an de majo 2001) estis longe aktiva en la Esperanto-grupo Frankfurta, kiu organizis kursojn en sia hejmo.

Kurt RIEDEL (ridel), naskiĝis la 29-an de oktobro 1891 en Jugelsburg, urboparto de Adorf (Vogtland), estis germana esperantisto, doktoro pri filologio kaj docento ĉe la pedagogia instituto de la Teknologia Altlernejo en Dresdeno. Riedel prelegis pri Esperanto en la Pedagogia Instituto kaj estis redaktanto de „Internacia Pedagogia Revuo“ de 1929 ĝis 1933.

Johann RIEDL (naskiĝis en 1913, mortis en 1999) estis germana esperantisto kaj iama delegito de UEA en Esslingen (Germanio).

Georg Chr. SACK (naskiĝis en 1912, mortis la 4-an de januaro 1975 en Heidelberg, Germanio) estis altlerneja muzikinstruisto, unu el la plej agemaj komitatanoj de Muzika Esperanto-Ligo kaj de 1963 ĝis 1975 la sekretario de la liga Muzika Terminara Komisiono.

Martina SACHS, filino de la esperantisto Rüdiger Sachs, naskiĝinta komence de la 1960-aj jaroj en Namibio, ĝis nun menciiĝas nur per unu frazo en la artikolo pri sia patro, kvankam ŝi tre aktivis en Germana Esperanto-Junularo dum ŝi estis lernejano en Eschwege, norda Hesio, kaj en la sekvaj unuaj jaroj de studado.

Gustav SCHATTAT [ŜA:tat] estis germana esperantisto kaj revizoro. Li naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1885 en Königsberg. Verkis: „Esperanto-Führer“, lernolibro, 1926; „Einführung in die deutsche Sprachlehre“ (kursa helplibro kun ideoj por Esperanta teorio), 1927 en Hamburgo.

Natalia von Schenck (naskiĝis la 26-a de julio de 1840; mortis la 19-a de majo 1921) estis germana esperantistino el Arnsberg. Ekde 1905 ŝi loĝis en Almoloya de Alquisira, en la bieno "Los Arcos". Ŝi kune kun la amikino Alice L. Nohl estis unu de la ĉefaj propagandistoj de Esperanto en Meksiko. Krome ŝi ankaŭ aktivis en la socia vivo. Ŝi estis protektantino de la blinduloj kaj ŝi enkondukis la brajlo-sistemon al Meksiko. Estas infanlernejo en urbo Santa Teresa momita omaĝe al ŝi.

Heinz SCHINDLER [ŜI:NDla] estas germana esperantisto vivanta en la urbeto Schwelm de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Eksteraj ligiloj:

Julie SCHINDLER estis esperantistino aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento en Görlitz. Interalie, en 1913 ŝi elektiĝis kasistino de la urba Esperanto-Societo Zamenhof. Julie Schindler estas ŝia naskiĝnomo, kiun ŝi havis kiel fraŭlino. Ĝis nun mankas informoj, ĉu ŝi poste edziniĝis kaj eble ŝanĝis la familian nomon.

Hans SCHIEBL [ŜI:bl] komence de la 20-a jarcento estis germandevena aŭstra poŝtdirektoro en Vieno, laŭ la stato de la jaro 1934 jam pensiiĝinta. Li speciale laboris en katolikaj rondoj por Esperanto, kaj multajn jarojn estis kasisto de katolika Esperanto-unuiĝo en Vieno.

Bodo SCHNEIDER (naskiĝis en 1931 kaj mortis la 24-an de januaro 2000 en Porvoo, prononco [BO:do ŜNAJ:da]) estis fakdelegito pri fiziko.

Josef SCHNEIDER [JO:zef ŜNAJ:da] estis germana esperantisto kaj inĝenieria profesoro ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, Ĉeĥoslovakio). Li naskiĝis en la 13-a de majo 1895 en Moravská Ostrava, kaj estis esperantisto de 1924. Josef Schneider fondis Esperanto-grupon en Karlovy Vary, kaj oficiale instruis Esperanton kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.

Hermann SCHRÖDER [HERman ŜRE:da] (naskita en 1920; mortinta komence de 1999) estis prezidanto de Budhana Ligo Esperantista kaj inter la jaroj 1974 kaj 1979 redaktoro de ties Budhana Kuriero, iama delegito de UEA pri budhismo, kaj aŭtoro de la libreto Budho kaj la moderna homo (1979).

Nathalie SCHUCHERT (naskiĝis la  29-an de aprilo 1974(nun 1974-04-29), do nun 50-jara) estas germana esperantistino. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionanino kaj ekde 1995 estraranino de Germana Esperanto-Junularo pri kulturo, dum ŝi estis lernantino en Germersheim kaj poste ekde 1995 studento de romanistiko en Majenco.[5].

Edmund SCHULZ, kalkulkonsilanto, estis germana esperantisto en la urbo Schweidnitz de Silezio. En 1909 li lernis Esperanton en la unua urba kurso de Esperanto, gvidita fare de Julie Wolfson el Breslau; sekve de tiu kurso fondiĝas vigla urba Esperanto-grupo, kies prezidanto iĝas Edmund Schulz. Jam en la sekva jaro, 1910, li en la najbara urbo Liegnitz okazigas publikan paroladon pri Esperanto kaj sekvan Esperanto-kurson, sekve de kio tie fondiĝas propra urba Esperanto-grupo. Post la unua Mondmilito li vivis en Überlingen ĉe la Bodenlago.

Steffen PIETSCH [ŜTEfn PI:Ĉ], ekde la edziĝo Steffen SCHÜSSLERisler] (naskita la  5-an de januaro 1970(nun 1970-01-05), do nun 54-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj, dum studado de ekonomika matematiko en la Teknologia Universitato Berlino, estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis ties oficejon en Berlino.[6]

Hans SCHÜTTit] (naskiĝis en 1908, mortis la 2-an de decembro 1993 en Hamburgo, Germanio) estis tra 37 jaroj UEA-fakdelegito pri komerco kaj regula membro de Societo Zamenhof.

Tobias Sigel estis germana esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li esperantigis:

 
 La malspertulo estas la aŭtoro mem , kiu vojaĝis Usonon dum sia junaĝo

por trovi porviron (sic) kaj kies komenca restado en la Nova Mondo estis intersekvo de mizeroj, de suferadoj, de seniĝadoj kaj mankoj, kiujn li rakontas kun neelĉerpebla bonhumoro, ne ŝparante tamen merititan ungoskrapon al tiu aŭ alia riĉa senkorulo. La traduko estas entute bonefarita, kvankam ĉi tie kaj tie la atenton de l' leganto trafos ĉu vorto malbonsence uzita, aŭ ne ĝuste kunmetita, ĉu esprimo tro laŭvorte tiadukita, ĉu gramatika nekorektaĵo.

(Ekzemploj: kompanio, anst. kunularo aŭ ĉeesto; sklavofoirejo; anst. sklavofoiro; «ĉio bone marŝis»; anst. sukcesis; la adiaŭo de tiu arbara idilio, anst. «al»; Ĉio estis plenega per laboristoj, anlst. «de»; laboro kio, anst. kiu.) 
— Belga esperantisto n124 (jun 1925)

Karl SIMON (naskiĝis en 1896, mortis la 12-an de aŭgusto 1989 en Munkeno, Germanio) estis UEA-fakdelegito pri fervojoj dum trideko da jaroj. Ne konfuzu lin kun la forst-sciencisto Karl-Hermann Simon.

Rudolf SKORUPPA (naskiĝis en 1930, mortis en 2003) estis delegito kaj fakdelegito pri fotografio, katolikismo kaj naturkuracado (1995-2002), mortis la 2-an de novembro 2003 en Bad Wörishofen (Germanio).

Josef Sommer estis germana esperantisto en la mezo de 20-a jarcento.

Verko:

Georg S. Streidt estis germana esperantisto de la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

Esperanto-Lehrbuch für Volksschulen: auf Grundlage der Anschauung und des Erlebnisses in zwei Teilen mit 30 Bildern. Eldonis Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig. 1922.

 
 La germanaj propagandistoj ja ne rajtis plendi pro manko de lernolibroj en sia lingvo. La ĵus aperinta libro de G. Streidt tamen ne estas troa. Ĝi celas speciale la instruon de Esperanto al lernantoj de la popol-lernejoj, do al infanoj. Kaj ni povas senhezite diri, ke ĝi bonege trafas sian celon. Ĝi estas bazita sur la aktiva metodo. Ni estas certaj ke per tiu nova libro la instruantoj atingos bonegajn rezultatojn. 
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)
 
 Nenecese estas, laŭ ni, ripeti laŭdojn, kiujn m eritis la apero de la unua parto de tiu libro. Bonega instruilo, kiu certe havos grandan influon super la enkonduko de nia lingvo en la lernejoj de germanlingvaj landoj. 
— Belga Esperantisto n088-089 (jun-jul 1922)

Erwin STOLPE (naskiĝis en 1894, mortis la 13-an de aprilo 1970) estis germana esperantisto, vic-prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj. Li partoprenis la organizitan Esperanto-movadon jam de 1913. Inter 1947 kaj 1960 li deĵoris kiel juĝisto ĉe la supera tribunalo de Berlino.

Luise TRESSEL (naskiĝis en 1888, mortis la 9-an de julio 1975), vidvino de la iama delegito de UEA en Munkeno, Germanio (kiu sian delegitan funkcion plenumis dum 53 jaroj). Ankaŭ s-ino Tressel estis dum multaj jaroj aktiva en la Movado kaj mem estis membro de UEA.

Wilhelm TREUDE (mortis la 12-an de julio en Stuttgart, Germanio) estis dumviva membro de UEA kaj malavara subtenanto de ĝia laboro - speciale ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Claude TRÉSORIER naskiĝis la la  4-an de majo 1948(nun 1948-05-04), do nun 76-aĝa, estas franca esperantisto vivanta en la germana urbo Göttingen. Li estas la filo de Jacqueline Trésorier. Claude Trésorier laboras kiel docento en la instituto pri romanistiko de la universitato de Göttingen, kaj movade interalie estas delegito de UEA.

Gerhard VOGEL (naskiĝis en 1910, mortis post longa malsano la 30-an de marto 1979) estis esperantisto kaj multjara fakdelegito de UEA pri turismo en Kolonjo, Germanio.

Friedrich VOLK (naskiĝis en 1894, mortis komence de decembro 1993) estis dumviva membro de UEA, honora membro de Germana Esperanto-Asocio kaj multjara gvidinto de la Esperanto-grupo en Würzburg.

Vincenz Wachutka estis esperantisto en Germanio dum la unua duono de 20-a jarcento.

Traduko

W. Weith. Al la Homojkoneco! Enkondukskribo kun bildoj. Komunike krimulojstudajoj. Longjaraj studadoj kaj multnombraj spertecoj. Trad. Vincenz Wachutka. Eld. la aŭtoro. Mittelwalde, 1933(?).

 
 La titolo klarigas la celon de la aŭtoro, al kiu ni rekom endas ke li estonte sin turnu al pli kapabla tradukanto por siaj venontaj Esperanto-eldonoj. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)


Hermann WAGNER (naskiĝis en 1898, mortis la 17-an de julio 1975 en Fürth, Germanio) estis membro de UEA ekde 1947, dum la lastaj 20 jaroj de sia vivo regule en la kategorio de membro-subtenanto. Li estis ankaŭ delegito kaj fakdelegito. Pli konata estas lia samnomulo Hermann Wagner.

Ludwig Wegener estis germana esperantisto.

Verko:

 
 En ĉi tiu interesa verketo, la aŭtoro traktas klare kaj koncize pri unu el la plej gravaj problemoj de nia epoko, nome: la nutrado, kiu, bedaŭrinde, estas sufiĉe malzorgata de nia socio. Sekvante tiel nekompreneblan konduton, la nunaj generacioj riskas plej evidente sian ekziston.

La solvo, kiun prezentas la germana kuracisto, ne estas — kiel eble maliculo povas supozi — la greftado de bestaj glandoj en la homan organismon, aŭ la apliko de nova kaj mirakla eliksiro. Tute neniel! Ambaŭ sciencaj metodoj malsukcesis. La programo estas alia: «Modera vegetara manĝado, sufiĉe da laboro, necesa ripozo, abunda movado, multe da akvo, suno, aero, saŭno, k. t. p. krom spirita laboro kaj interna trankvileco». Unuvorte: praktiki la naturajn rimedojn por konservi la sanon, sekvante regule la veran vojon. Rilate la aplikon de saŭno (varmoprodukta aparato) mi rimarkigas, ke D-ro V. Ferrandiz perfektigis ĝin. Per tiu moderna aparato, nomata «Vigorsauna», nia organismo estas saturita de pura oksigeno. D-ro Wegener insistas emfaze pri la graveco de la nutrado. Certe, li plene pravas, ĉar ju pli simpla kaj natura estas la nutraĵo ricevita, des pli bela kaj harmonia rezultas la propra vivo. Oni ne forgesu, ke multe glavas konstrui bonajn fundamentojn. La aŭtoro ankaŭ rekomendas daŭran intelekton laboron, kun la celo plivigligi nian spiriton. Li donas etikan ekzemplon, dirante: «Mi havis pli ol sesdek jaroj, kiam mi komencis lerni Esperanton!» Ĉu vi volas esprimon pli elokventan? Nu, fine jam, varme mi rekomendas al vi, kara leganto ĉi tiun mirindan

libreton. Ĝia filozofia kaj scienca enhavo nutros vian personecon per altaj pensoj kaj valoraj principoj, ununura maniero efektivigi per naturaj rimedoj la sinceran deziron de l' aŭtoro, t. e. fariĝi centjara! 
— Boletín n060 (dec 1953)

Hermann WEHRHEIM (naskiĝis en 1885, mortis la 4-an de majo 1977, en Hildesheim, Germanio), estis germana esperantisto. D-ro Wehrheim estis membro de UEA seninterrompe dum la lastaj 30 jaroj de sia vivo.

Josef WEIDACHER (naskiĝis en 1920, mortis la 8-an de julio 2000) estis germana esperantisto kaj fervojista aktivulo. Li estis honora membro de la Esperanto-Klubo Munkeno.

Heinz WEISSFLOG (mortis la 17-an de junio 1993) estis germana esperantisto vivanta en la komunumo Bergen auf Rügen. Laŭ nekrologo en la revuo Esperanto aktuell, n-ro 8/1993 (paĝo 7), li estis ekde novembro 1987 vigla esperantisto, seninterrompe agis por la humanisma ideo kaj fondis en 1988 subdistriktan ligon de GDREA de la insulo Rügen.

 
Membroj de la Esperanto-Ligo Berlino. De maldekstre Fritz Wollenberg, Henryk Wenzel, Roland Schnell, Peter Kühnel en "Café Mittendrin" 2002

Henryk WENZEL (naskiĝis la  8-an de februaro 1965(nun 1965-02-08), do nun 59-jara) estas germana konstruinĝeniero kaj esperantisto. De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis la berlinan oficejon de la asocio. Daŭre li aktivas en la la Esperanto-Ligo Berlino. En la vikipedia paĝo pri la germana poeto Joseph von Eichendorff legeblas versa esperantigo de ties poemo "Melankolio", nur specimena ekzemplo de la poezia kreado de Henryk Wenzel.

Agnes WERMKE estis germana instruistino. Ŝi deĵoris kiel parolintino por Esperanto ĉe la unua radio-sendstacio en Königsberg de 1927, ĝis la detruo de la demokratio en 1933. Ŝi verkis: „La konsonant-kombinoj de Esperanto kaj la demando de l' silabo-disigo“ (1910, 62 paĝoj).

Walter WICHMANN (naskiĝis la 23-an de februaro 1929 en Perkuhnen*, Orienta Prusio, hodiaŭ Перекрёстное (Perekrjostnoje), Kaliningrada provinco, mortis la 11-an de aŭgusto 2021 en Wiesbaden) estis germana esperantisto. Li lernis la lingvon ĉirkaŭ la jaro 1950 kaj estis dum preskaŭ dudek jaroj prezidanto de Esperanto-Grupo Wiesbaden.

* Pri la origino de la loknomo vidu la tekston pri Perkūnas, la ĉefa dio de la balta mitologio.

Klemenz Wieczorek estis germana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento.

Verkoj:

 
 Verketo pri la edukado, en kiu la aŭtoro citas diversajn pensojn kaj regulojn de filozofoj kaj edukistoj kaj proprajn opiniojn pri la volo, la animo de infano, k. t. p. Li montras ankaŭ siajn vidpuntojn pri la rolo de Esperanto kiel kulturfaktoro, videble influda de la t. n. humanismo, kiu anstataŭ baziĝis sur la instruado de la socia scienco, baziĝas sur la instruado de literaturo kaj lingvoj. Pri la jenaj pensoj: «Esperanto estas la sola taŭga ilo por solvi la problemo de la komuna interkompreno kaj reunigo de la homaro » (p . 25 ) kaj «Unu el la plej gravaj ŝtupoj de la pedagogio estas la fremda lingvo» (p . 39 ), oni povas aserti ke lingvo estas nur komunikilo de ideoj kaj Esperanto estas helpilo por solvi la internacia problemon kreitan de la diverseco de lingvoj. Sed la sperto mem konvinkis la homojn, ke komuna lingvo ne havigos al ili pacan reuniĝon, sen oni ne forigas antaŭe, nacie kaj internacie, la ekonomiajn kaŭzojn de disigo, mizero, malkonfido, ribelo kaj milito. 
— Boletín n043 (jul 1952)

Heinrich WIENERS (naskiĝis en 1900; mortis la 30-an de aprilo 1988 en Lahr) estis germana esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Otto Wilde, pentristo, estis unu el la pioniroj de esperanto en Magdeburgo.

Hans Wingen, vortaristo, estis germana esperantisto dum la mezo de 20-a jarcento. Li estis filo de Wilhelm Wingen kun kiu li verkis multajn lernolibrojn post la Dua Mondmilito.

Verkoj

redakti
  • Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn , 1954, 180p, 12X17;
  • Esperanto für den Amateurfunk;

Kun Wilhelm Wingen

  • Ni stenografas - laŭ la Germana Unueca Stenografio. Bailieboro: Esperanto Press 1980, 40 p.
  • WIR LERNEN ESPERANTO, DIE WELTHILFSSPRACHE. Eld. Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn, 1954(?)
Recenzoj

Pri Wörterbuch Deutsch-Esperanto

 
 La vortaro delonge atendita fine ekzistas. Ofte ni sentis la mankon de german-esperanta vortaro en la postmilitaj jaroj, kiam ne plu estis haveblaj Bennemann, nek Christaller nek al tre utila Liliputvortaro „10.000 Worte". Nu, la Wingen vortaro certe ne estas liliputa, ĝi enhavas ĉ. 25.000 gvidvortojn kaj ampleksas 177 paĝojn.

Tamen oni tuj konstatos ke ĝi estas malpli granda ol la standarda vortaro de la antaŭmilita tempo, tiu de Benneman, kiu havis 450 pagojn (kun iom malpli granda kompostformato). Kompreneble tio nun prezentas la avantaĝon, ke la Wingen-vortaro havas ankoraŭ tolereblan prezon, kaj tio verŝajne estas la kaŭzo de la malgrandigo. Se la prezo ne ludus rolon, oni ja plej bone represus la Bennemannvortaron farante la necesajn aldonojn por novaj vortoj kaj la forstrekojn kaj ŝanĝojn, kiujn necesigas la moderna lingvoevoluo. Se oni volas kritiki vortaron oni devas kompari ĝin, kaj tion mi faris. Mi prenis pagon 218 de Bennemann (aperinta en 1926) kaj notis, kio estis alia. En Wingen mankis jenaj vortoj Mastix, Mastodon, Masturbation, Masure, Matinee, Maturitât, Mâtzchen, Matze, Maurerkelle, Maueranschlag -pfeffer -kronezinne, mausig, Mausebussard, Mausoleum, Maut, maximal, Mayonnaise, Mazedonien, Mazurka, Media. El tiuj, pluraj estas internaciaj vortoj facile esperantigeblaj eĉ por komencanto, sed jam pli malagrabla estas la manko de Maturitât (en Svislando ekzemple tiu vorto estas sole uzata kaj neniam Abitur), Maurerkelle, Mayonnaise (la esperantigo „majonezo" ne estas memkomprenebla kaj kiel sciu serĉanto, kiu ne posedas P.V. ĉu ĝi estas permesebla?). Bennemann enhavas ankaŭ tre multajn parolturnojn kiel Maulaffen feil halten, ein gutes Maul haben, jemandem das Maul stopfen, jemandem ums Maul gehen. Tiaj esprimoj mankas tute ĉe Wingen, aliel li ne estus povinta tiagrane redukti la amplekson de sia vortaro. Aliflanke li donas kelkajn vortojn, kiuj mankas ĉe Bennemann nome Matthias, mâuschenstill kaj meckern en la senco de grizmbli aŭ kritikaĉi. Unu vorto estas malĝusta ĉe Bennemann, nome por Mastkorb „marso" (ne ekzistas), Wingen korekte uzas „topo". Alie mi trovis kelkajn kritikindaĵojn. Kial li mencias ĉe la vorto Matrose nur „ŝipano" kaj ne „maristo", kiu ŝajnas al ni pli ofta ol la unua. Kial li enkondukas la maltaŭgan vorton „amaĵistino" por Matresse, kial li mencias por matschig nur „kota"? Ĉu oni povas diri „kota piro" por „matschig Birne"? „Matte" ne estas nur „monta herbejo", sed ĉiu herbejo. Kion pruvas ĉi tiu analizo de unu paĝo? Ĝi montras, ke Wingen devis tute rezigni pri la strebado al certagrada kompleteco, efektive li nur faris poŝvortaron — kaj oni ankaŭ povas tre bone preni lian vortaron en la poŝon, kio ankaŭ estas avantaĝo. Ĝi montris kritikindaĵojn, sed ne gravajn erarojn. Ĝi montras memstarecon de la aŭtoro. Koncerne la lastan punkton certaj aliaj paĝoj estus provokintaj ankoraŭ pli favoran juĝon, ĉar la aŭtoro tre klopodis adapti sin laŭ la aktuala lingvouzo kaj de la germana kaj de la esperanta lingvoj.

La rimarkinda romanĉa vortaristo Ramun Vieli iam ekĝemis dirante: „Kiun dio volas puni, tiun li igas verki vortaron". La laboro estas klopodiga kaj poste la kritikistoj pendigas la aŭtoron ĉe radikoj kaj silaboj. Ni ne volas fini sen esprimi al Hans Wingen la dankon en la nomo de la tuta germanlingva esperantistaro, ke li plenumis tiun tre necesan kaj utilan laboron kaj prezentis al ni verkaĵon, kiu enhavas la maksimumon, kiun la spaco permesis. 
— A. Baur.Belga Esperantisto - Numero 330, Februaro, 1955
 
 Dudek mil vortojn oni povas trovi per la nova vortaro de Wingen, eldonita de la Esperanto-Fako de la Limburger Vereinsdruckerei en Litnburg / Lahn. La postmilita epoko montris gravan mankon de bona vortaro german-esperanta. Ĉi tiun mankon majstrece forigis ia aŭtoro, kiu estas konata jam kiel eldoninto de aliaj lernlibroj kaj esperantaĵoj. Agrabla aranĝo ebligas al la serĉanto de vortoj kaj esprimoj baldaŭ trovi la ĝustan. Per fakaj signoj oni estas ĉe du- aŭplisencaj vortoj, kiuj en germana lingvo abundas, direktataal la konvena loko. Por la germanaj esperantistoj kaj interesatoj verdlingvanoj pri germana lingvo la eldonaĵo estas de supera valoro kaj povas esti ĝenerale rekomendata. La eldonaĵo trovas specialan intereson en la germanaj regionoj malantaŭ la Fera Kurteno, kie nun eksentiĝas nova freŝa blovo por la veloj de niaj tieaj samlingvanoj
— Bruno Gahler. Boletín n086 (feb 1956)

Pri Post la kurso

 
 Por germanlingvanoj ĵus aperis ĉi tiu gramatika brosureto, celante perfektigan kurson al gelernantoj. Oni ekzercas la ĝustan parol- kaj skribmanieron Esperantan; inter kromaj germanlingvaj klarigoj ebligas, ke la lernado estu kompleta; estas interesa la detala konigado pri uzo de prepozicioj kaj la vortfarado per afiksoj; ĉefa kono, kinn nepre oni devas scii pri aglutina lingvo, kiel estas Esperanto. Ĉio estas klarigata per amuzaj ekzem ploj kaj rakontetoj, kion certe ŝatos la gelernantoj, kiel ĉiuj ŝatas ĉie; do, rekomendinda uzo; klaraj presliteroj kaj bela presado kompletigas la bonan broŝuron. 
— Boletín n052 (apr 1953)
 
 Ĉi tiu germanlingva lernolibro estas tre taŭga por esperantistoj, kiuj jam trapasis la unuan kurson kaj eĉ mi konsideras, ke se oni atente studas ĉion ĝis la fino, certe la esperanta kapableco estos kompleta. Ĝi ankaŭ signifas ke la movado en la germanlingvaj landoj fariĝas pli forta kun ia paso de la tagoj, ĉar oni povis eldoni tiel kompetentan kaj belaspektan lernolibron. Mi gratulas la eldonejon pro ĝiaj klopodoj havigi taŭgan lernolibron. Kune kun ĉi tiu lernolibro, oni havigas en aparta volumo Ŝlosilon pri ĝiaj ekzercoj
— M . Rodriguez. Boletín n074 (feb 1955)

Yvonne WINKLER von MOHRENFELS (naskiĝis la  19-an de aprilo 1966(nun 1966-04-19), do nun 58-jara) estas denaske germana juristino, ekonomistino kaj esperantistino, vivanta ekde 2005 en Usono. Ŝi en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis komisionano de Germana Esperanto-Junularo pri internaciaj rilatoj.[7]. Ŝia patro estas jura profesoro, kaj subtenis ŝin bone kunordigi honoroficajn taskojn kun la duobla studo en Saarbrücken. Ekde 2005 ŝi laboras ĉe la internacia firmao Ashland en Bridgewater (Nov-Ĵerzejo).

Eksteraj ligiloj

Julie WINTER (naskiĝis en 1906, mortis en 2004 en Wolfhagen, Germanio) estis konstanta membrino de Societo Zamenhof ekde 1969. De 1969 ĝis 1992 ŝi estis respondeculo de Veterana Esperantista Klubo.

Alfred WOLLBACHER (naskiĝis en 1912, mortis komence de novembro 1996) estis multjara UEA-delegito pri fervojoj kaj turismo en Bamberg (Germanio).

Gerhard ZIEGLER en 1981 verkis Esperanto-tradukon de pluraj "elektitaj satiroj" de Efraim Kiŝon, kiuj sub tiu titolo publikiĝis en eldonejo Bleicher.

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 8
  2. lia kontribuo al la antologio menciiĝas interalie en la verko Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007 de Geoffrey Sutton.
  3. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 9
  4. paĝo en la retejo facebook
  5. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 20
  6. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 5
  7. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 13