Nutrotabuo

(Alidirektita el Nutra tabuo)

Nutrotabuo estas tabuo, kiu malpermesas la konsumadon de certaj bestoj kaj plantoj, kiuj cetere estas manĝeblaj. Ne ekzistas tutgloba nutrotabuo, multaj el ili venas el kultura aŭ religia konscio.

Rostitaj akridoj en Bangkoko

Multaj el tiuj tabuoj kvankam ili ne ekzistas skribe, tamen estas konsiderataj devigaj. Ĉar alkoholaĵo ne estas konsiderata kiel nutraĵo, la alkoholaĵmalpermeso en islamo ne estas konsiderata kiel nutrotabuo. Ankaŭ portempa nemanĝo de certaj nutraĵoj dum fasto ne estas nutrotabuo.

Pluraj sciencoj temas pri esploro de nutrotabuoj, ĉefe antropologio, etnologio, nutrosociologio kaj nutroesplorado.

Enkonduko redakti

La plej multaj sciencistoj konsideras ke la homo estas ĉefe ĉionmanĝulo, kiu do kapablas manĝi kaj digesti kaj bestajn kaj plantajn nutraĵojn. Tamen ĉiuj konataj kulturoj dividas nutraĵojn inter plej ŝatatajn, akceptitajn, evitindajn kaj malpermesitajn. Nur la strikta malpermeso de nedigesteblaj kaj venenaj substancoj havas fiziologian kialon. Ĉiuj aliaj nutrotabuoj kaj nutrevitoj estas socikulturaj kaj varias ĉe la diversaj kulturoj, nacioj aŭ grupoj. Homa nutrelekto fariĝas, kontraŭe al bestoj, ne per instinkto. Esploroj montris, ke infanoj ĝis ĉirkaŭ du jarojn aĝaj pretas fakte ĉion enmeti en la buŝon kaj manĝi, do ankaŭ ŝtonetojn, insektojnfekaĵojn. Naŭzoreago estas socikultura atingaĵo, lernita de la ĉirkaŭo, ne denaska. Oni ĝis nun neniam vidis naŭzoreagojn ĉe bestoj[1]

Malpermesitaj nutraĵoj ofte provokas naŭzoreagojn. Tiu reago ne povas esti konsiderata instinkta, ĉar kvankam unu kulturo konsideras la nutraĵon nemanĝebla, al alia ĝi estas delikataĵo, ekzemple hundaĵo; temas klare ne pri ecoj de la baze manĝebla aĵo. La kapablo subpremi naŭzoreagojn dum ekstremaj situacioj, ekzemple malsatego, kaj manĝi tabuitan nutraĵon estas individue malsama. Kutime granda malemo al manĝo okazigas vomemon, kiu malhelpas la manĝon.[2]

La plej granda parto de la konataj nutrotabuoj temas pri viandaĵoj kaj bestaj produktoj, nur malgranda pri plantoj. Daniel Fessler kaj Carlos David Navarrete trovis en 12 pristuditaj kulturejoj entute 38 viandaĵtabuojn, sed nur 7 planttabuojn.[3]

Oni konsideras la ĉinojn kiel la popolon kun la plej malmultaj nutrotabuoj en la tuta mondo, kaj la francojn en Mezeŭropo. Danke al historiaj fontoj eblas montri, ke la kvanto de nutrotabuoj kreskegis en Eŭropo post la mezepoko.

Religie bazitaj nutrotabuoj redakti

Bovaĵo redakti

La tabuo aperas en hinduismo, buĉi kaj manĝi bovojn, precipe la laktobovinojn. Bovino estas rigardata kiel enkorpiĝo de la diino Prithivi Mata, patrino de la Tero. Kriŝna, enkarniĝo de la dio Viŝnu, kreskis laŭtradicie en familio de bovinisto kaj estas ofte prezentita kiel bovinisto kun bovino. Bovo, nomita Nandi, estas akompananto de la dio Ŝivao. Iuj hinduoj konsideras renaskiĝon kiel bovino kiel la ŝtupo ĵus sub tiu de la homo; la animo de tiu, kiu mortigas bovinon, devas malsupreniri al la unua el la 87 ŝtupoj. Ankaŭ lakton kaj ĉiujn ekskreciojn de bovinoj oni konsideras puraj.

En la plimulto de la federaciaj ŝtatoj de Barato, buĉado de bovoj estas malpermesita aŭ forte limigita, sed ne ekzistas regularo por la tuta federacio.[4]

Mahatma Gandhi diris: „The central fact of Hinduism is cow protection. Cow protection to me is one of the most wonderful phenomena in human evolution. (...) Cow protection is the gift of Hinduism to the world. And Hinduism will live so long as there are Hindus to protect the cow“[5]. (esperante: La centra afero de hinduismo estas bovoprotektado. Al mi, bovoprotektado estas la plej bela fenomeno en la evoluo de la homaro. (...) Bovoprotekto estas la donaco de la hinduismo al la mondo. Kaj hinduismo vivos tiom, kiom ekzistos hinduoj por protekti bovojn.)

La bovokulto estas tamen tre diversgrada inter hinduoj. Dum iuj, ĉefe en la norda Hindio, havas emocian rilaton al la bestoj, en la suda Kerala, oni nur ne buĉas ilin, kaj vendas maljunajn bestojn al kristanajislamaj buĉistoj; oni tie manĝas bovaĵon. El la 450 malsupraj kastoj kiuj ekzistas oficiale en Hindio, 117 rajtas manĝi bovaĵon.[6] Pro monrimedaj kialoj plej ofte ili povas nur aĉeti la viandon de mortintaj bestoj. Tamen al la plejmultaj hinduoj bovaĵo estas tabua. Maljunaj kaj neproduktantaj bovinoj restas en la bovinejoj kaj estas daŭre nutritaj; ekzistas ankaŭ specialaj porbovaj maljunulejoj. Laŭ la antropologo Marvin Harris ekzistis en la 1980-aj jaroj en Hindio ĉirkaŭ 3.000 tiaj malsanulejoj en kiuj troviĝis ĉirkaŭ 580.000 bovinoj. La plejmultaj apartenis al ĝajnoj.[7]

 
Bovino sur delhia strato

La plejmultaj hinduoj opinias, ke jam en antikvaj tempoj hindoj kultis bovojn kaj ne buĉis ilin, ke la konsumado de bovaĵo estis disvastigita de la islamanoj. Tiu opinio estas malpravigebla per fontoj[8][9]. De 1800 ĝis 800 a.K. vivis en la norda Hindio la hindoarjoj, nomada popolo, kiu laŭfonte bovaĵon manĝis kaj oferis dum religiaj ritoj. Post la mortigo kaj oferitaj bestoj estis dividitaj inter la vasaloj de la sacerdotoj kaj militistoj. Tio korespondas al la esploroj de hindologio pri malnovhindaj fontoj.[10] "Dum la veda epoko bovo estis ne nur unu el la ĉefaj oferbestoj, sed estis ankaŭ en ĉiutaga vivo plezure kaj multe manĝata, kiel (...) montras multaj (...) tekstoj. Ankoraŭ je la epoko de la imperiestro Aŝoko, meze de la 3-a jarcento a.K., ne ekzistis tabuo pri mortigo de bovoj. Bramanoj manĝis bovaĵon kaj ĉefe gastoj ricevis bovan viandon. (...) Iom post iom, bovaĵo iĝas fine tabua al ĉiuj hinduoj, dum la bovinaj produktaĵoj estas deklarataj sanktaj, puraj kaj purigaj"[11].

Dum la veda epoko ekzistis jam kvar kastoj: la sacerdota kasto de la bramanoj, militista kasto, kamparana kaj metiista kasto kaj servistkasto. Kiam la popolo kreskis, necesis pli kaj pli da agraro, malkreskis do la herbeja areo kaj la nombro de bovoj. Tiel tre baldaŭ nur la privilegiitaj kastoj manĝis la ŝatatan viandon. Ĉirkaŭ -600 pro militoj kaj inundoj estiĝis malsategoj. Tiam budhismo estiĝis la kontraŭstara religio, kiu kondamnis bestoferojn kaj ian ajn buĉadon de bestoj.[12]

Laŭ Harris, tia "konkurado" en Hindio estigis la nutrotabuon rilate al bovoj kaj anstataŭ viando, lakto iĝis la plej grava rita nutraĵo ĉe hinduismo[13].

Bovoj estis kaj estas grava parto de la kamparana popolo en Hindio; ili servas kiel tirbestoj, produktas lakton, ilia feko utilas kiel sterkaĵo kaj hejtaĵo. Posedo de nur unu bovino rajtigas posedon almenaŭ de kampeto. Laŭ Harris, la kaŭzo de la tabuo pri sanktaj bovinoj estas neniel religia, sed ekonomia.[14]

Porkaĵo redakti

 
Porkaĵo kun osto

Konsumado de porkaĵo estas malpermesita por la judoj (en la torao), islamanoj (en la Korano), ne ĉar porko estas malpura besto, sed kiel montro de respekto al ordono de Dio. Oni legas en la biblio, ke Moseo malpermesis la manĝadon de porkaĵo simple ĉar ĝi ne estas remaĉulo, sen aliaj klarigoj. Korano, unue permesis la manĝadon de ĉiuj aĵoj, sed poste malpermesis nur la manĝadon de porkaĵo kaj de bestaj kadavroj kiam estis revelita la suraoj AL-MAIDA (La Tablo) (3-5 versoj) kaj AL-AN´AM (La Bredo) (verso 145).

Ĉe ambaŭ religioj akceptitaj aŭtoritatoj klarigas la porkaĵtabuon pro la fakto, ke porkoj estas malpuraj bestoj, kiu ŝatas ruliĝi en malpuraĵoj kaj manĝas propran fekon. Eblus malsaniĝi je triĥinozo manĝante porkaĵon. Evidentiĝas tamen, ke porkoj manĝas fekon nur, kiam ili ne trovas alian nutraĵon. Ĉar ili ne havas ŝvitglandojn, ili ruliĝas en koto por malvarmiĝi. Nura akvo vaporigus multe pli rapide sur la felo kaj malvarmigus do malpli. Ankaŭ kokoj kaj kaproj okaze manĝas fekon. Triĥinozo estis malkovrita nur fine de la 19-a jarcento kaj do ne povas esti kialo de la tabuo.[15]

Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke iam oni bredis kaj manĝis porkojn en Mezoriento. Dum la neolitiko ekzistis tie ankoraŭ sufiĉe da kverkaroj kaj fagaroj, kie porkaroj trovis ombron kaj nutron. Ankaŭ en la biblio troviĝas teksto pri porkaro. Pro la kreskiĝanta popolo pli kaj pli da arbaroj estis forhakitaj por gajni agraron. Tiel porkobredado en tiom varma regiono estis malekonomia, ĉar porkoj estas ĉionmanĝantoj, sed kontraŭe al remaĉuloj ili ne povas digesti plantojn enhavantajn multe da celulozo, kiel ekzemple herbo. Kiel brutaro oni devis nutri ilin per grejno kaj aliaj produktitaj vegetaĵoj, ili iĝis do nutrokonkurantoj al la homoj. Kontraŭe al bovoj porkoj estas nek idealaj tirbestoj, nek rajdbestoj, oni ne povas melki ilin kaj la felo estas malpli utiligebla. Laŭ Harris, la bredado de porkoj estis do ekde iu momento malekonomia kaj tial ne plu dezirata.[16]

Frederick J. Simoons opinias ke la porkaĵtabuo devenis el konflikto inter nomadaj kaj malnomadaj grupoj. Porkobredado estis ne adaptita al la nomada vivmaniero de la unuaj izraelidoj kaj do forlasita. La porko iĝis tiel simbolo de fikshejmeco kaj tial rifuzita. Ĝia konsumado estis ligita al popoloj, kiuj minacis la izraelidojn.[17] Pri tiu klarigo konsentas ankaŭ la islamisto Peter Heine, kiu indikas, ke porkoj estis ŝatataj oferbestoj en la malnova Egiptio. Al li la ĉefa kialo de la tabuo estas la "insisto de la monoteismo kontraŭe al politeisma ĉirkaŭo"[18].

Ĉevalaĵo redakti

 
Anatomio ĉevala laŭ egipta bildo el la 15-a jarcento

Ĉevalaĵo estas tute normala nutraĵo en iaj landoj, same kiel bovaĵoporkaĵo, en aliaj landoj ĝi estas tabua aŭ almenaŭ evitinda. La judaj reguloj malpermesas manĝon de ĉevalaĵo, kaj ĉe muslimanoj viando de ĉevalo kaj azeno ne estas kutima nutraĵo, ĉar kiel brutoj ili ne estas halal. Ankaŭ por kristanoj longe validis papa buĉadmalpermeso por ĉevaloj. Ĉevalaĵo estas tabua en Britio, Usono kaj Aŭstralio, sed estas vendata en superbazaroj en Francio, Belgio, Nederlando kaj Italio. En Germanio, Aŭstrio, Pollando kaj Svisio ekzistas ĉevalbuĉistoj, sed ĉevalaĵon manĝas nur malplimulto kaj multaj homoj evitas ĝin.

En 2002 oni buĉis kaj surmerkatigis plej multe da ĉevaloj en Ĉinio, Meksiko, Kazaĥio, Italio, Argentino kaj Mongolio. Oni konsumis en 2001 en Eŭropo ĉ. 153.000 tunojn da ĉevalaĵo.[19]

Nutrofiziologie nenio kontraŭas la manĝon de ĉevalaĵo. Ĝi estas malgrasa, kalorimalriĉa kaj ferriĉa. Ostotrovaĵoj kaj kavpentraĵoj el la ŝtonepoko pruvas, ke tiam homoj ofte mortigis kaj manĝis ĉevalojn. Kiam pro klimatoŝanĝo en Eŭropo la grandajn herbejojn anstataŭis arbaroj, ĉevalaĵo estis manĝata ĉefe de tipaj rajdpopoloj kiel la mongoloj kaj hunoj. Sed ĉevaloj neniam estis breditaj por konsumado, ĉar kiel nuraj viandproduktantoj bovoj kaj porkoj estas pli bonaj, ĉar ili pli efike uzas la nutraĵon. Laŭ fontoj romianoj ne manĝis ĉevalojn, sed azenojn. Ili ne estis rajda popolo kaj tiel uzis dum militoj rajdantojn de venkitaj popoloj.[20]

Maŭroj havis rajdantajn trupojn. Ili konkeris Hispanion en 711 kaj transiris la Pireneojn en 720; en 732 ili estis nur malfacile venkitaj de la armeo de Karolo Martelo dum la batalo de Tours kaj Poitiers. La kavalerio ludis gravan rolon dum tiu venko. Tiuepoke ĉe multaj popoloj, ankaŭ ĉe ĝermanoj, bestoferoj al dioj estis kutimaj, ankaŭ ĉevaloj estis tiel rite buĉitaj. Post la batalo de Tours en 732 la papo Gregorio la 3-a skribis leteron al la misiisto Bonifaco, postulante ke li tuj malpermesu la manĝon de ĉevalaĵo: "Interalie vi menciis, ke iuj manĝas sovaĝajn ĉevalojn, kaj ankaŭ pli multaj malsovaĝajn ĉevalojn. Neniel, sankta frato, vi rajtas permesi, ke tiaĵoj okazu denove. [...] Ĉar tia agado estas malpura kaj abomeninda."[21]

Al Marvin Harris klaras la rilato inter la signifo de la ĉevaloj al la kavaliroj kaj la minaca alveno de la islamaj maŭroj kaj la papa malpermeso. Ĉevaloj estis tro altvaloraj por la defendo de la kristanaj regionoj, kaj tial oni ne rajtis buĉi ilin, deduktas li. Tamen mortintaj ĉevaloj estis daŭre manĝataj en Eŭropo, ĉefe de malaltaj tavoloj de la popolo, kiuj ne havis rimedojn aĉeti aliajn viandojn. En Francio dum la 18-a jarcento ree aperis dekretoj malpermesantaj la manĝon de ĉevalaĵoj, kio indikas, ke tio ja daŭre okazis denove.

Opiniŝanĝo ŝajne okazis pro la batalo de Eylau en 1807, kiam la plej altgrada armekuracisto de la napoleona armeo, barono Dominique Jean Larrey, konsilis al la malsataj soldatoj manĝi la viandon de mortintaj ĉevaloj. Pluraj sciencistoj de la 19-a jarcento rekomendis ĉevalaĵon ĉefe al malriĉaj familioj pro la alta nutraĵvaloro. Dum la sieĝo de Parizo en la jaro 1871 far la germana armeo oni amase buĉis ĉevalojn en la urbo por nutri la popolon.[22]

Dum en Francio kaj iuj aliaj eŭropaj landoj la manĝo de ĉevalaĵo estis denove permesita kaj eĉ subtenita dum la 19-a jarcento, en aliaj landoj kiel Britio kaj Usono, tio tute ne okazis, kvankam katolikismo tie ludis malgravan rolon. Harris klarigas tion per la fakto, ke al Anglio pro ties komercimperio, jam ekde la 18-a jarcento ne mankis manĝebla viando, ankaŭ ne por la malaltaj socitavoloj. Same pri Usono. Nuntempe ekzistas en Teksaso du grandegaj ĉevalbuĉejoj, kiuj ĉefe eksportas la viandon; el parto estas farita hundnutraĵo.

La daŭra starigo de la ĉevalaĵtabuo, eĉ nuntempe kaj en landoj ĉefe protestantaj povas klariĝi per socia ideo, ke oni ne manĝu bestojn, kiuj estas dombestoj, ne brutoj, kaj do tro proksime al homo por uzi ilin kiel nutraĵo.[23]

Sango redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sango (kuirarto).
 
Preta sangokolbasa pasto post hejma buĉado

Konsumado de sango estas malpermesita por judoj kaj islamanoj. Kaj la biblio (Moseo 5; 12,23) kaj la torao (Leviticus 7,26-27) kaj la korano (suro 5,4) enhavas tian malpermeson. Ambaŭ religioj postulas do buĉmanieron, kiu tute elsangigos la beston. La judaj reguloj klarigas detale kiel prepari la viandon por elpreni ĉiun sangon antaŭ la manĝo.[24]

En koraninterpretado (Razi, volumo 2) estas skribita, ke tio necesas, ĉar se la sango restos en la arterioj, ĝi putriĝos tie kaj la viando estos nemanĝebla, la konsumo estos malsaniga.[25] Tio tamen ne pravas, ĉar ankaŭ ĉe kutima buĉado la sango elfluas, eĉ post antaŭa anestezo de la besto.

La nutrotabuo pri sango estas malfacile klarigebla laŭ la kutimaj klarigmodeloj. Laŭ judismo flua sango estas ĉiam malpura, ankaŭ homa sango. Virino estas ekzemple konsiderata malpura sep tagojn post la menstruo kaj devas fari specifan purigritualon. Ankaŭ sangantaj vundoj esta malpuraj. Oni do ne devas vidi aparte la nutrotabuon ĉi tie.

En Hungario kaj aliaj landoj, kiel Argentino, estis ŝatata la manĝaĵo el koagulita porkosango (gajnita dum buĉado), fritita kun cepo. Sangokolbaso estas ofta en multaj landoj. En Paraibo, Brazilo, oni faras dolĉaĵon per porkaĵo.

Manĝreguloj laŭ Religioj redakti

En Judismo redakti

Religiaj kaj observantaj judoj manĝas manĝaĵojn kiuj estas rajtigitaj laŭ la koŝereca rabena stampo.

La termino koŝera referencas la judajn leĝojn, kiuj regas la dieton de la judoj. Malpermesitaj manĝaĵoj inkluzivas porkaĵon kaj senskvamajn fiŝojn. Koŝera salo estas ekzemplo de komuna ingredienco (salo) kiu koŝere estas iom diferenca.

En efiko oni observas ne nur manĝaĵtabuojn sed ankaŭ striktaj reguloj pri kiam oni rajtas manĝi kion. Eble la plej forta ekzemplo estas la dispartigo inter viando kaj lakto.

Jen kategorioj laŭ la leĝaro de la Torao kiuj estas malpermesitaj manĝaĵoj:

  • Bestoj de diversaj specioj, kiujn estas malpermesite manĝi (pri ĉi tiu temo estas pluraj kategorioj, kiuj estos detalitaj sube).
  • Bestoj de specioj, kiujn oni rajtas manĝi, sed ne estis buĉitaj laŭleĝe (kadavraĵo), aŭ estis predo antaŭ la homa buĉado (t.e. estis perditaj de alia besto).
  • Iuj partoj de la korpo de la besto (sango, pelva nervo nomata sciaticischiadic).
  • Organo de koŝera besto sed ankoraŭ ne propre buĉata.
  • Viando kun lakto.
  • Frukto de arboj, kiuj ankoraŭ ne atingis la aĝon de tri jaroj.
  • Fruktoj kaj legomoj, kiuj oni ne prenis de ili la religia dekonaĵo.
  • Fruktoj kaj legomoj kiuj estis maturitaj kaj kolektitaj en Izraelo je ĉiun sepan jaro de resto al la agrikultura kampo
  • kaj ĉiuj produktoj de ilia prilaborado kiel ekzemple sekaj fruktoj kaj manĝeblaj oleoj kiel maizoleo kaj olivoleo kaj pli.
  • Bestoj, aŭ certaj plant-bazitaj manĝaĵoj dediĉitaj al la oferado.
  • Oferaĵoj kiuj ankoraŭ ne ricevis la procezon rajtigi iliaj manĝado.
  • Partoj de oferaĵoj kiuj estas malpermesitaj manĝi.
  • Pladoj dediĉitaj al Idolismo kaj diaĵoj (inkluzive de koŝera vino).
  • Vitejaj hibridoj (ekzemple vito kaj greno kiuj estas kreskantaj kune).
  • Fermentaĵo dum Pesaĥo.
  • Iuj manĝaĵoj preparitaj fare de ne-judoj. Kiel vino, pano kaj iuj pladoj kuiritaj de ili.

Ĉiuj bestoj estas malpermesitaj manĝi krom tiuj difinitaj en la Torao:

  • Bestoj: Kiuj estas kaj Remaĉuloj kaj Hufuloj kies hufojn estas dispartigitaj de fendeto, tiuj estas permesitaj. ĉiuj aliaj estas malpermesitaj.
  • Birdoj: En la Torao estas listo de malpermesitaj birdoj, ĉefe temas pri rabobirdoj kiuj manĝas kadavrojn, kaj krom ili ĉiuj birdoj estas permesitaj.
  • Fiŝoj: kiuj havas naĝiloj kaj skvamoj tiujn oni estas permesitaj. ĉiuj aliaj marbestoj estas malpermesitaj.
  • Insektoj: certaj specioj de Akridoj, kiujn oni rajtas manĝi.

Nereligiaj nutrotabuoj redakti

Hundaĵo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hundoviando.
 
La viando de Ĉaŭĉaŭo estis ŝatata en Ĉinio, nuntempe oni preferas aliajn hundojn.

Hundaĵo estas nutraĵo en nur malmultaj landoj kaj tabua en tre multaj landoj. Tamen ankaŭ en Eŭropo oni manĝis hundojn, ne nur dum malfacilaj epokoj. La nutrotabuo kreiĝis laŭ fontoj nur en la plej juna pasinteco samtempe kiel la movado por bestprotektado. Oni manĝas hundaĵon interalie en Ĉinio, Koreio, Vjetnamio, Filipinoj, Orienta Timoro kaj Kongo.[26]

Ekzistas tamen seriozaj indikoj, ke ĝis antaŭ nelonge oni manĝis hundojn ankaŭ en Svisio kaj Germanio.[27] Ekzistas oficialaj mencioj ĉirkaŭ 1900 pri hundobuĉado en Chemnitz, Dresdeno kaj Zwickau.[28] En majo 2006 furoris intervjuo kun Princo Henriko de Danio aperinta en dana ĵurnalo, en kiu li diris, ke li estis ne nur ŝatanto de vivaj hundoj, sed ankaŭ de hundaĵo, ĉar tiaj hundoj estis breditaj por viando kaj ke tion oni povas kompari kun ekzemple kokoj. La gusto de hundaĵo similus al bovidaĵo.[29] La princo estas franco kaj kreskis en Hindoĉinio, kie li manĝis hundaĵon.

Insektoj redakti

 
Rostitaj akridoj sur bazaro en Kamboĝo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Entomofagio.

Plimulto de Eŭropanoj naŭziĝas pri konsumado de insektoj, kvankam multaj specioj estas manĝeblaj kaj ŝatataj en Afriko, Azio kaj Sudameriko (vidu artikolon pri formikoj). En Eŭropo kaj Usono oni ofte ligas insektojn al malpuraĵo.

La faka termino entomofagio montras, ke la konsumado de insektoj estas konsiderata nekutima kaj nenormala. Antropologoj supozas tamen, ke iam insektoj estis ankaŭ parto de la eŭropa nutraĵo. La antikva poeto Aristofano nomis akridojn kvarflugilaj kortobirdoj, kaj romianoj ŝatis manĝi vermon nomita Cossus (de:Weidenbohrer). Dum la mezepoko tamen ŝanĝis la eŭropaj nutromanieroj kaj insektoj malaperis el la menuo. Tamen oni ŝajne ankoraŭ komence de la 20-a jarcento preparis melolontosupon en Norda Hesio kaj en Francio.[30] Kaj en la biblio kaj en korano oni mencias la manĝon de akridoj.

Pro ebla onta viandomanko kaŭzita de daŭre kreskanta monda popolo, nutrofakuloj pripensas popularigi insektojn kiel efika nutraĵo ankaŭ en Eŭropo. Unuope aperas "insektomenuoj" en restoracioj kaj tiutemaj kuirlibroj, sed ĝis nun ili ne populariĝis. Insektoj destinitaj al komerco kaj konsumado en Eŭropa Unio devas submetiĝi al la Novel-food-regularo. Senkonscie multaj okcidentuloj jam manĝus certan kvanton de insektoj, kies pulvorigitaj restoj troveblus ekzemple en konfitaĵo, arakida butero aŭ frostigitaj legomoj.[30] Ankaŭ figoj enhavas ofte figvespojn.

El nutrofiziologa vidpunkto multaj insektoj estas bonaj proteinfontoj, ĉefe larvoj. 100 gramoj de afrikaj termitoj enhavas 610 kaloriojn, 38 gramoj da proteino kaj 46 gramoj da graso; 100 gramoj da tineolarvoj enhavas ĉirkaŭ 375 kalorioj kun 46 gramoj da proteino kaj 10 gramoj da graso. Sekigitaj abelolarvoj enhavas 90% da proteinoj kaj 8% da graso. La fakto, ke insektoj enhavas nedigesteblan substancon, ĥitinon, ne signifas, ke ili estas nemanĝeblaj, ĉar oni povas forpreni ĝin. Tio samas pri omaroj kaj salikokoj. Larvoj tute ne enhavas ĥitinon.[31] La gusto de termitoj kaj akridoj similus al laktuko, rostitaj akridoj havas dolĉan guston. Tamen ne ĉiuj insektoj estas manĝeblaj, iuj estas venenaj.[30]

Tra la mondo ekzistas multaj kulturoj, kies ĉefa nutro estas insektoj. En la tuta Azio oni manĝas belostomatidoj, en Tajlando rostitaj akridoj troviĝas sur ĉiu bazaro, en Meksiko lokustoj kaj aliaj insektoj estas vendataj, foje kovritaj de ĉokolado kiel dolĉaĵoj. En Aŭstralio ekzistas superbazaroj, kie oni troviĝas en fridujo Witchetty-larvoj.[30] Multaj indianoj parte nutris sin per insektoj. En Nevada kaj Kalifornio ili pelis akridarojn rekte al surfacoj kovritaj de ardaj karbaĵoj, kie ili estis tuj rostitaj por konsumado.[32]

Plantoj redakti

Dum ekzistas viandotabuoj en ĉiuj kulturoj, plantotabuoj estas maloftaj kaj ekzistas ĉefe ĉe malgrandaj etnoj. Tiuj tabuoj povas esti seksdependaj, do validi nur al viroj aŭ nur al virinoj. Nur malmultaj aŭtoroj eĉ priparolas plantotabuojn, ĉar por ili nutrotabuo estas viandotabuo.

La etnologo Anne Meigs esploris la kulturon kaj socian vivon de la Hua-tribo en Nov-Gvineo. Ŝi starigis liston de la nutrotabuoj por inicitaj viroj. Ĉiuj tabuitaj nutraĵoj estas ligitaj al ineco kaj al ina sekseco. Tabuas ekzemple ruĝaj legomoj, ruĝaj fruktoj kaj ruĝaj fungoj, kiujn oni rilatigas al menstruo, "harigitaj" legomoj (pubaj haroj), nutraĵoj kun specifa odoro (fungospecio kaj du specioj de dioskoreacoj), kiuj ŝajne memorigas pri menstruaj virinoj, kaj sovaĝe kreskantaj plantoj kiel sovaĝaj bananoj (sovaĝa = "danĝera al viro"). Viroj timas punon, se ili ne respektas tiujn nutrotabuojn.[33] Temas ĉi tie pri formo de magia penso, kiu asocias specifajn ecojn al nutraĵoj. Ankaŭ en la okcidentaj kulturoj iuj plantoj iam estis ligitaj al sekseco, tamen ne ricevis tabuon, sed estis konsumataj kiel afrodiziigaĵo.

 
Faboj

Historia plantotabuo estas ekzemple tiu pri faboj starigitaj de la pitagoranoj, disĉiploj de Pitagoro de Samoso, kaj la orfeanoj. La ekzisto de tiu tabuo estas atestita en antikvaj fontoj, ekzemple de Aristotelo. Ambaŭ grupoj ne donis klarigon pri la kialo de la tabuo, tiel jam tiamaj homoj serĉis diversajn klarigojn. La plej kutima temis pri reenkarniĝo kaj animmigrado. Tial oni ne rajtis manĝi ion, kio enhavis animon, do tabuis bestoj (viando kaj fiŝaĵo), sed ankaŭ fabojn oni konsideris "animitaj".[34] Tion oni supozis laŭ Aristotelo, ĉar la fabotigo kreskas malplena kaj nedividita el la tero, kaj do ekzistas rekta ligo al la regno de la mortintoj (Hadeso), el kiu la animoj leviĝis. Tiel kompreneblus la diro "manĝi fabojn estas kiel manĝi la kapojn de la gepatroj".[35]

Pitagoro, referinte al Zaratas, klarigintus ke post estiĝo de la tero unu estiĝis la fabo, kiu do estas la fonto de ĉiu vivo. Kiel pruvo, li aldonis laŭ la fontoj, ke maĉita fabo metita subsunen, post iom da tempo flarus kiel spermo. Alia pruvo estus, ke en poto enterigita fabofloro, elterigita post kelkaj tagoj similu al inaj seksorganoj kaj se oni atente rigardas al kapo de infano.[36] Ŝajnas, ke la antikvaj grekoj konis nur la fabon vicia fabo.

Alia klarigo de la fabotabuo de la askete vivantaj orfeanoj kaj pitagoranoj estas la ideo, larĝe disvastigita en antikva Grekio, ke la konsumado de faboj pligrandigu la seksumademo.[37] Alia klarigo de Aristotelo estas, ke faboj similas al seksorganoj.[35] Fine oni supozas, ke la gazkrea efiko de faboj dum digesto eble estis kaŭzo de la tabuo, ĉar ellaso de intestaj gasoj estis opiniata besta, kaj ĝi aldone rompiĝus spiritan koncentriĝon kaj sonĝojn.[35] Fabozo estis nekonata dum antikveco kaj rilato kun fabokonsumo stariĝis nur en la 19-a jarcento.

Trarigardo de diversaj nutrotabuoj redakti

Nutraĵo Nutrotabuo ekzemple en Manĝata ekzemple en
rano Usono, Anglio Francio, Azio
hundo Eŭropo, Usono Ĉinio, Koreio, Kongo
insekto Eŭropo, Usono Azio, Afriko, Sudameriko
kato Eŭropo, Usono Ĉinio, Koreio, Brazilo
kobajo Eŭropo, Usono Sudameriko, Portugalio
ĉevalo Usono, Anglio, Aŭstralio Francio, Italio, Germanio
ratoj Eŭropo, Ameriko Ganao, Tajlando
bovo hinduismo kristanismo, islamo
testudo judismo Azio, Sudameriko
porko judismo, islamo kristanismo
kantobirdo Germanio, Nederlando Italio, Francio, Sudameriko
araneo Eŭropo, Ameriko Laoso

Malpermeso kaj evito de nutraĵoj redakti

Konsumado de kelkaj bestspecioj aŭ almenaŭ ĉasado de tiuj, estas malpermesita pro speciprotektado. Inter tiuj specioj estas ekzemple testudoj, kastoroj, iuj fokspecioj kaj balenoj. Tamen ne ĉiuj ŝtatoj subskribis la vaŝingtonan speciprotektan kontrakton. Ene de la Eŭropa Unio tiu kontrakto validas ĉie, kaj aldone ekzistas aliaj malpermesoj, ekzemple pri konsumo de hundoj kaj katoj, rilate al bestprotektado.

Leĝa malpermeso malsamas de tabuo. Ekzistas bestspecioj, kiujn sendepende de malpermeso popolplimulto de unuopaj landoj evitas. Tiujn speciojn oni konsideras ankoraŭ eblaj nutraĵoj, sed fakte estas manĝitaj nur de malmultaj. La limo inter nutrotabuo kaj nura evito estas flua. Plejmultaj aŭtoroj tial ne distingas inter ambaŭ kaj traktas ilin ambaŭ kiel tabuo.

Klaus Eder konsideras nutrotabuojn ĉiam ligitaj al emocioj kaj moralaj aspektoj: „Nutrotabuoj estas kulture profundaj kaj samtempe emocie tre influitaj nutromalpermesoj. Ili esprimas kunan moralan sentimenton aŭ moralan senton […]“[38] Sed tiujn difinojn akceptas ne ĉiuj aŭtoroj. La nereligie kaŭzata malkonsumo de iuj bestspecoj povas do esti nomita aŭ evito aŭ tabuo.

Kantobirdoj redakti

 
Turdolangoj estis iam altvalora manĝo de la nobelaro, sed oni manĝis ankaŭ la ceteran birdon.

Ne ekzistas konsumadmalpermesoj ene de EU pri kantobirdoj, nur kaptado kaj ĉasado estas limigitaj. Tamen, en landoj norde de la Alpoj jam delonge ili ne plu estas akceptebla nutraĵo, dume sude de la Alpoj, ĉefe en Italio kaj Francio oni servas ilin kiel delikataĵo en restoracioj.

Per historiaj kuirlibroj eblis pruvi ke kantobirdoj estis dum jarcentoj manĝitaj en norda Eŭropo de ĉiuj popoltavoloj. Nur kiam kreskis kaj fortiĝis la civitana bestprotektmovado en la 19-a jarcento, publika opinio pri tiam disvastigita birdkaptado ŝanĝis. La kultursciencisto Friedemann Schmoll montris tion esplorante kiel "kutimaj nutraĵoj" iom post iom iĝis "tabuaj aĵoj".[39] La aŭtoro opinias la nemanĝon de kantobirdoj nutrotabuon, ne eviton.

Famaj germanaj birdaĵoj estis ekzemple parusupo el Turingio, helgolanda turdosupo aŭ la internacie konataj kaj ŝatataj alaŭdoj el Leipzig. Schmoll rimarkis, ke post la 18-a jarcento en norda Eŭropo leviĝis pli kaj pli da protestoj kontraŭ konsumado de kantobirdoj. Tiam la arbarscienco eksciis pri la valoro de tiaj birdoj. Oni ekkonsideris ilin "plumhavaj amikoj", kaj amikojn, oni kutime ne manĝas.[39]

Ĝenerale burĝoj dum tiu tempo, laŭ Schmoll, kontraŭe al nobelaro kaj al kamparanoj, ekhavis simpation al bestoj, kaj do pli emocian rilaton al mortigo kaj konsumado de bestoj. Ekonomie la birdkaptado perdis gravecon dum la 19-a jarcento, ĉar haveblis sufiĉe da alia viando pro nutri la popolon. Birdaĵo, kiu estis delikataĵo fariĝis nutro por malriĉuloj, kiuj ne povis aĉeti aliajn viandojn.

Testudoj redakti

 
Kelonio
 
Buĉita testudo sur bazaro en Hanojo, Vjetnamio

Ekzemplo de leĝe kaŭzita nutromalpermeso estas la importmalpermeso pri martestudoj, inter kiuj troviĝas kelonio, la specio uzita por testudsupo. Tiu malpermeso validas en Germanio ekde 1984, de la fino de la 1980-aj jaroj ne plu aĉeteblas keloniproduktoj. La kelonio, estas unu el la plej endanĝeritaj testudspecion kaj estas protektata de la Vaŝingtona Specioprotekta Kontrakto. Laŭ juda regularo testudoj estas malpuraj kaj do tabuaj.

Testudsupo estis kreita en la 18-a jarcento en la Unuiĝinta Reĝlando kaj baldaŭ estis ŝatata ekzota delikataĵo de la alta burĝaro. Manĝo de tia supo iĝis statsimbolo. Tamen jam antaŭe oni manĝis testudaĵon, kiu estis importita grandkvante ekde la 16-a jarcento kaj opiniita tre nutraĵriĉa. Ĉar akvotestudoj estis konsiderataj "fiŝoj" oni rajtis manĝi ilin dum fastoj, kio plialtigis la konsumadon. Ankoraŭ nuntempe tiaj testudoj estas fastomanĝaĵo en Sud-Ameriko. Nur en Meksiko dum la semajno antaŭ pasko, laŭ bestprotektantoj, estas manĝitaj ĉirkaŭ 10.000 testudoj malgraŭ la kaptadmalpermeso.[40]

La importo de testudoj al Eŭropo daŭre kreskis dum la 19-a jarcento, tiel, ke ilia nombro malkreskis, kio plialtigis la ideon pri ekskluziveco. Post la dua mondmilito testudsupo en skatoloj estis ŝatata produkto en Okcidenta Germanio, kiun povis pagi ankaŭ la meza klaso. Post la 1970-aj jaroj plifortiĝis la graveco de ekologiaj movadoj kaj kun ĝi la kritiko pri konsumado de testudaĵo.[41] Ekde la mezo de la 18-a jarcento ekzistis anstataŭilo de testudosupo el bovidkapaĵo, sed ne pro protektaj kialoj, sed pro la alta kosto de la vera testudosupo.

Ĝis 1984 Germanio estis grava importlando por testudaĵo. Certas, ke sen malpermeso, nur parto de la eŭropa popolo evitus ĝin, sed multaj daŭre manĝus testudaĵon. En Sud-Ameriko kaj Azio oni daŭre manĝas diversajn landtestudojn, sed ankaŭ keloniojn; en Ĉinio testudoj estas transformitaj al laŭdiraj erektiloj aŭ aliaj kuraciloj. Nur en Ĉinio konsumiĝas ĉiujare ĉirkaŭ 20 milionoj da testudoj.[42]

Kastoroj ktp. redakti

Ankaŭ kastoroj estas nun speciprotektitaj, sed malaperis jam pli frue el la kuirlibroj. La specio jam malaperis multloke en la 19-a jarcento. Pro siaj skvamaj ostoj kastoroj, kiel testudoj, estis deklaritaj mezepoke "fiŝoj" kaj oni rajtis manĝi ilin dum fastado. Ĉefe la osto valoris delikataĵon.[43] Ankaŭ sciuroj estis konsumitaj iam en Eŭropo. En Germanio ilia specio nun estas protektata, en Svisio ilia ĉasado estas malpermesita ekde 1989. En la kuirlibro Bazela kuirlernejo de Amelie Schneider-Schlöth legeblis ankoraŭ en la 1950-aj jaroj: „sciuraĵo estas tre fajna kaj mola kaj estis tre ŝatata plado.“ Oni plej bone preparu ĝin rague.[44]

Internaĵoj redakti

 
Ŝafidaj renoj

Tradicie post buĉado de bovoj, porkoj aŭ kortbirdoj ĉiuj utiligeblaj partoj estis manĝitaj aŭ iel prilaboritaj, ne nur ĉe malriĉuloj. Intertempte tamen internaĵoj estas nur malofte utiligitaj kuireje, la korespondaj receptoj en kuirlibroj malplinombriĝis ekde la 19-a jarcento. La anglo Stephen Mennell konstatis: „La plej grandan naŭziĝon homoj nuntempe sentas ne pro ĝenerala viandkonsumo, sed pro konsumo de specifaj manĝeblaj partoj de bestoj, kiujn oni nomas internaĵoj.“[45] Internaĵoj estas do ekzemplo pri evito de nutraĵoj, kiu malsamas en diversaj landoj kaj regionoj.

La pligrandiĝinta kontraŭstaro ne tuŝas ĉiajn internaĵojn same; okazas ankaŭ ke io, kion evitas plimulto, estas delikataĵo al malplimulto, ekzemple de:Kalbsbries (bovida timoglando). „Socipsikologoj certe povus starigi Guttman-skalon pri pozicio rilate al internaĵoj, kun pligrandiĝanta malakcepto de hepataĵo tra renaĵo, langaĵo, timoglandaĵo, cerbaĵo, antaŭstomakaĵo ĝis testikaĵo kaj okulaĵo, en kiuj usonanoj havus la plej altan nivelon de malakcepto, britoj mezan kaj francoj […] la malplej altan.“[46]

En Germanio la konsumo de internaĵoj malpligrandiĝis pro timo de BSE. En 1985 germano konsumis meze 2,1 kg jare, en 1995 nur 1,2 kg, kaj en 2003 nur 600 gramojn da internaĵoj.[47]

Internaĵoj ĉiam valoris malpli ol muskola viando kaj estis post buĉado ofte donacitaj al malriĉuloj, tiel iom post iom ili simbolis tipan malriĉulmanĝaĵon. Jam dum la 17-a jarcento anglaj kuirlibroj enhavis malpli da internaĵreceptoj ol francaj.[48] Dum la 20-a jarcento la nombro daŭre malpligrandiĝis. En 1939 en artikolo de la revuo Wine and Food (vino kaj manĝaĵo) estis skribita: „Ekzistas tuta serio da bestopartoj, kiun oni kutime konsideras maloportunaj al korekta manĝo kaj kiujn ŝatantoj konsumas kun certa kulposento […]“[49] En 1969 dum pridemando en Francio pri abomeno kontraŭ nutraĵoj 4,1% anoncis internaĵojn, sed duoble pli pri celerio kaj betoj.[48]

Laktaĵoj redakti

 
Glaso da lakto
 
Kamemberto estas por ĉinoj "putriĝinta lakto"

Dum lakto kaj laktaĵoj estas ŝatataj nutraĵoj en Eŭropo kaj Usono, ĉe aliaj kulturoj multaj homoj malŝatas kaj evitas ilin, kiel ekzemple en Azio. Ne temas pri la gusto de lakto, sed pri la fakto, ke la plejmultaj plenkreskuloj ne plu disponas la enzimon laktazo, kiu necesas por digesti la laktozon. Tiu fenomeno nomiĝas laktoza maltoleremo kaj havas genetikajn kialojn. Beboj el ĉiuj kulturoj disponas tiun enzimon, kiu necesas por digesti mamlakton. La korpo kutime ĉesas la produktadon post ĉirkaŭ 3 jaroj; laktoza toleremo estas do ne regula, sed genetika deflankiĝo.[50] Sen la enzimo, la laktozo rekte kaj nedigestite atingas la dikan inteston, fermentas tie, kio kaŭzas ventrodolorojn, meteorismon kaj diareon, la grando de la doloroj dependante de la konsumita kvanto. Evito de lakto ĉe multaj popoloj ne estas tabuo, sed ekzemplo de evito pri fiziologaj kialoj.

Science la produktado de laktazo ĉe plenkreskuoj estas klarigita de la evolua teorio. Brutbredado estis enkondukita nur antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj, verŝajne ĝi disvastiĝis el la regiono de Uralo. Nur de tiam lakto kaj laktaĵoj estis uzeblaj kiel homaj nutraĵoj, ĉar melkado de sovaĝaj bestoj ne eblas. Brutbredistoj, kiuj danke al genetika mutacio kapablis nutri sin per lakto havis laŭ tiu teorio pli grandajn ŝancojn supervivi. Ĉar aldone al graso kaj proteino, lakto enhavas ankaŭ kalcion, la laktoza toleremo estis eble ŝanco por malhelpi rakiton, ĉefe ĉe infanoj. Tio eble gravis en nordaj regionoj, kie pro manko de sunradioj la korpo ne sufiĉe produktas vitaminon D, kiu ankaŭ helpas la fiksadon de kalcio. Etnaj grupoj, kiuj nuntempe digestas laktozon estas la posteuloj de tiuj brutbredistaj triboj. En multaj regionoj sur la tero tamen brutbredado havis ĝis antaŭ nelonge malgrandan rolon, kaj tial la enzimo laktazo estis senutila.[50][51]

Kontraŭe al ĉinoj la plejmultaj hindoj kapablas senprobleme digesti lakton. En Hindio bovbredado tradicie havas gravan rolon. Harris klarigas la malsaman evoluon per la fakto, ke en ĉina kamparo kun akvoalporto kaj terasoj, tirbestoj ne utilis kaj la bredado de bovoj do ne necesis. Porkojn oni ne melkas. Kalcio troviĝas ankaŭ en malhelaj folilegomoj, do lakto ne necesas kiel kalcifonto.[52]

Tamen en la 20-a jarcento ekestis en Ĉinio laktoindustrio. Post fondo de la popola respubliko en la jaro 1949 ekzistis jam 120.000 laktobovinoj, la ĉiujara laktoproduktado atingis 250.000 tunojn. Lakto ne estis konsiderata nutraĵo, sed kuracilo kaj plifortigilo por malsanuloj.[53] Ekde kelkaj jaroj la ĉina registaro promocias laktokonsumadon; ekde 1999 ekzistis la kampanjo "glaso da lakto por plifortigo de nia popolo" kaj la "projekto lerneja lakto". Per tio oni - laŭ oficialaj komunikoj - plibonigu la kalciprovizo de la popolo.[53]

En 2004 ekzistis ĉirkaŭ 10 milionoj da laktobovinoj en Ĉinio, oni produktis ĉirkaŭ 22 milionoj da tunoj da lakto. La ĉiujara averaĝa konsumo estas po 12 litroj, en urboj po 25 litroj, en Pekino por 47 litroj. Ĉirkaŭ 200 milionoj da ĉinoj (el 1,3 miliardoj da loĝantoj) trinkas ŝajne intertempe almenaŭ malgrandkvante lakton.[53] Fromaĝo daŭre estas por la plejmultaj ĉinoj "putriĝinta lakto" kaj ne manĝebla.[54]

Tabulo pri (mal)akcepto de viandoj redakti

La tabulo enhavas rezultojn de reprezentativa opinisondaĵo en ses landoj el la jaro 1992 pri rilato al diversaj bestoj kiel nutraĵoj (indikoj procentaj). Fonto:[55]

Viando Aŭstralio Britio Germanio Usono Japanio Norvegio
cervaĵo
malakcepto 49,7 62,6 35,7 61,3 23,9 39,2
akcepto 27,5 17,6 40,2 17,2 51,5 38,2
ĉevalaĵo
malakcepto 72,3 84,9 60,2 52,2 51,4 80,6
akcepto 13,4 4,4 23,1 26,3 27,1 10,0
kanguruaĵo
malakcepto 47,7 80,9 64,1 67,7 55,2 79,6
akcepto 28,2 6,8 15,9 13,2 12,9 7,5
ŝafidaĵo
malakcepto 9,8 16,1 29,0 33,0 7,2 30,9
akcepto 66,6 61,3 45,3 40,1 80,6 45,2
omaraĵo
malakcepto 16,6 26,3 48,2 21,2 10,4 13,3
akcepto 63,9 49,9 30,4 57,1 68,6 67,5
fokaĵo
malakcepto 89,0 91,1 86,6 65,6 44,2 87,8
akcepto 5,2 2,9 6,3 14,4 31,7 6,3
balenaĵo
malakcepto 93,1 92,8 79,1 40,7 38,5 87,7
akcepto 2,0 2,3 8,5 32,5 37,4 6,7
sovaĝbirdaĵo
malakcepto 48,8 44,7 78,1 42,2 32,2 38,2
akcepto 24,1 30,6 10,7 31,1 34,1 38,5

Kanibalismo redakti

 
Kanibalismo far Tupinamba-tribanoj, ilustro en vojaĝraporto de Hans Staden, 1557

Intertempe kanibalismo (manĝon de homo fare de homo) estas en preskaŭ ĉiu kulturo forta tabuo, kie ofte estas rigardata kiel skalo de civilizo. Socie akcepteblas konsumo de homa viando nur en esceptaj situacio, ekzemple post ŝiprompiĝo, kiam supervivo ne eblas alimaniere.

Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke kanibalismo vaste ekzistis dum la frua historio de la homaro. La plej malnovaj tiaj ostoj estas ĉirkaŭ 350.000 jaraĝaj kaj trovitaj en Ĉinio. Ankaŭ el la epoko de la homo de Neandertalo ekzistas tiaj trovaĵoj, kiuj sendube montras, ke la viando ne estis manĝita krude sed rostita. Homaj oferoj kiel parto de religia kulto el la praepoko estis trovitaj en Bad Frankenhausen en Thüringen.[56]

Antropologoj kaj etnologoj distingas kvar formojn de kanibalismo:

  • profana kanibalismo: homa viando estas konsiderata nutraĵo
  • antisocia kanibalismomilitkanibalismo: kaptitaj malamikoj estas mortigitaj kaj manĝitaj
  • juĝeja kanibalismo: kondamnitoj (ofte el la sama socio) estas manĝitaj
  • rita kanibalismo: parto de religia kulto[57]

Rita kanibalismo estas ekzemple entombigaj ritoj, dum kiuj oni manĝas la cindrojn de mortintoj, kiel ĉe la indianoj ĉe Amazono. Malantaŭa kialo estas la ideo, ke la spirito de mortintoj ne perdiĝu, sed pluvivu en la korpoj de la parencoj.

Ĉe la Fore-tribo en Papuo-Nov-Gvineo la entombigitaj mortintoj estis post iom da tempo elterigitaj de la virinoj, kiuj manĝis la viandon. Tio ekestis laŭ Harris nur en la 1920-aj jaroj, antaŭe oni nur elterigis post ia tempo la ostojn. Dum la 1950-aj jaroj virinoj de tiu tribo malsaniĝis pro ĝis tiam nekonata malsano nomita kuruo, kiu verŝajne estis kaŭzita de konsumado de infektita homa cerbo. Harris klarigas la enkondukon de kanibalismo ĉe la Fore-tribo pro la fakto, ke virinoj kaj infanoj ricevis multe malpli da viando de grandaj bestoj ol viroj, kaj ĉefe nutris sin per plantoj, ranoj kaj insektoj. Ili suferis proteinmankon kaj kanibalismo estis elturneblo.[58]

Vidu Ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. vidu Rolf Degen: Nicht nur Verdorbenes macht Angst, Tabula 02/2005 Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Eva Barlösius, Soziologie des Essens, p. 45
  3. Daniel Fessler/Carlos Navarrete, Meat is Good to Taboo, p. 4
  4. Gesetzliche Bestimmungen zum Schutz von Kühen vor Schlachtungen in den indischen Bundesstaaten und Unionsterritorien. Arkivita el la originalo je 2011-04-25. Alirita 2007-09-25.
  5. Gandhi-Zitat
  6. Nicolai Schirawski, Sehr verehrte Kuh, P.M.Magazin 09/2002
  7. Marvin Harris, p. 61
  8. Ram Puniyani: Beef Eating: Strangulating History, The Hindu (2003)
  9. Intervjuo kun la hinda historiisto D.N. Jha. Arkivita el la originalo je 2004-07-02. Alirita 2004-07-02.
  10. Renate Syed, Das heilige Essen - Das Heilige essen. Religiöse Aspekte des Speiseverhaltens im Hinduismus, Perry Schmidt-Leukel (Hg), Die Religionen und das Essen, Kreuzlingen, 2000, p. 131 ff.
  11. Renate Syed, p. 135: „Das Rind war in vedischer Zeit nicht nur eines der wichtigsten Opfertiere, sondern wurde auch im alltäglichen Leben gerne und viel verspeist, wie aus (...) zahlreichen (...) Texten hervorgeht. Noch zu Zeiten des Kaisers Ashoka in der Mitte des 3. Jahrhunderts v. Chr. gab es kein Rindertötungstabu. Die Brahmanen aßen Rindfleisch, und vor allem Gäste wurden mit Rindfleisch bewirtet (...). Im Laufe der Zeit wird Rindfleisch aber schließlich völlig und für alle Hindus tabu, während die von der Kuh stammenden Produkte für heilig, rein und purifizierend erklärt werden.“
  12. Marvin Harris, p. 48 ff.
  13. Marvin Harris, p. 53
  14. Marvin Harris, p. 60 ff.
  15. Marvin Harris, Wohlgeschmack und Widerwillen, p. 67 ff.
  16. Marvin Harris, Wohlgeschmack und Widerwillen, p. 72 ff.
  17. Monika Setzwein, Zur Soziologie des Essens, p. 103 f.
  18. Peter Heine, p. 91
  19. Angla vikipedia artikolo en:Horse meat
  20. Marvin Harris, Wohlgeschmack und Widerwillen, p. 89 ff.
  21. citaĵo laŭ Marvin Harris, p. 98
  22. Marvin Harris, Wohlgeschmack und Widerwillen, p. 98 ff.
  23. vgl. Niels Kayser Nielsen, Food, Hunting, and Taboo, p. 66. Arkivita el la originalo je 2005-12-18. Alirita 2007-09-25.
  24. Alois Payer: Die jüdischen Speisegesetze
  25. Manfred Goetz: Schächten von Opfer- und Nutztieren. Arkivita el la originalo je 2007-03-05. Alirita 2007-09-25.
  26. John Feffer: The Politics of Dog, 2002. Arkivita el la originalo je 2006-05-06. Alirita 2007-09-25.
  27. Markus Rohner: Nicht nur Asiaten lieben Hundefleisch Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today kaj Artikel über Hundefleischverzehr in der Schweiz Arkivigite je 2014-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  28. Erhard Oeser, Hund und Mensch: die Geschichte einer Beziehung, Darmstadt 2004, p. 143 ff.
  29. MDR: Prinz Henrik isst gern Hundefleisch. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2007-09-25.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Insekten essen – Ekel oder Genuss? (2003). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-09-25.
  31. Marvin Harris, p. 172 f.
  32. Marvin Harris, p. 167
  33. Monika Setzwein, Zur Soziologie des Essens, p. 137 f.
  34. vgl. Birgit Punks: Vegetarismus. Religiöse und politische Dimensionen eines Ernährungsstils, p. 22 ff.
  35. 35,0 35,1 35,2 James Dye: Explaining Pythagorean Abstinence from Beans. Arkivita el la originalo je 2007-03-01. Alirita 2007-09-26.
  36. Hippolytos von Rom, Widerlegung aller Häresien, Buch 1, Kap. 2
  37. Pythagoras and the Bean. Arkivita el la originalo je 2008-01-01. Alirita 2007-09-26.
  38. Klaus Eder, Die Vergesellschaftung der Natur, Frankfurt/M. 1988, p. 111
  39. 39,0 39,1 Friedemann Schmoll: Der Mensch ist, was er nicht isst, in: Science Lunch, Okt. 2004. Arkivita el la originalo je 2005-03-16. Alirita 2005-03-16.
  40. WWF-Infos (2006)[rompita ligilo]
  41. mare-Artikel. Arkivita el la originalo je 2005-12-15. Alirita 2007-09-26.
  42. Pro Wildlife (2002). Arkivita el la originalo je 2009-03-17. Alirita 2007-09-26.
  43. Hiddenmuseum: Biber
  44. Andreas Grossweiler: Hirnpudding und Eichhörnchenpfeffer. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2007-09-26.
  45. Stephen Mennell: Die Kultivierung des Appetits. Geschichte des Essens vom Mittelalter bis heute, p. 392
  46. Stephen Mennell, p. 392
  47. Pressemitteilung des Fleischerverbands (2003)
  48. 48,0 48,1 Stephen Mennell: Die Kultivierung des Appetits
  49. Stephen Mennell, p. 395
  50. 50,0 50,1 Planet Wissen zu Milchunverträglichkeit
  51. Marvin Harris, p. 146
  52. Marvin Harris, p. 159 ff.
  53. 53,0 53,1 53,2 China today: Der heiß umkämpfte Markt für Milchprodukte (2005)
  54. Frederick J. Simoons, Food in China. A Cultural and Historical Inquiry, 1990, p. 466
  55. Fukuzo Nagasaki: Pro- and Anti-Whaling Attitudes as Revealed in Public Opinion Polls (Table 11). Arkivita el la originalo je 2007-12-11. Alirita 2007-09-26.
  56. Kannibalismus in der Frühzeit der Menschen. Arkivita el la originalo je 2007-10-09. Alirita 2007-09-26.
  57. Susanne Wetzel: Kannibalismus. Arkivita el la originalo je 2007-03-02. Alirita 2007-09-26.
  58. Marvin Harris, p. 220 f.

Literaturo redakti

  • Eva Barlösius: Soziologie des Essens. Juventa, München 1999, ISBN 3-7799-1464-6
  • Mary Douglas: Reinheit und Gefährdung. Berlin 1985 (Originaltitel: Purity and Danger: An Analysis of Concepts of Pollution and Taboo. 1966), ISBN 3-518-28312-X
  • Marvin Harris: Wohlgeschmack und Widerwillen. Die Rätsel der Nahrungstabus. Klett-Cotta, Stuttgart 1988 (Originaltitel Good to eat. Riddles of Food and Culture. 1985), ISBN 3-608-93123-6
  • Dwijendra Narayan Jha: The Myth of the Holy Cow. Verso Books, Kondon 2002, ISBN 1-85984-676-9
  • Edmund Leach: Kultur und Kommunikation. Zur Logik symbolischer Zusammenhänge. Suhrkamp, Frankfurt M 1978, ISBN 3-518-07812-7
  • Stephen Mennell: Die Kultivierung des Appetits. Geschichte des Essens vom Mittelalter bis heute (originals titolo: All Manners of Food.). Athenäum, Frankfurt/Main 1988. ISBN 3-610-08509-6
  • Perry Schmidt-Leukel (Hg): Die Religionen und das Essen, Hugendubel Verlag, Kreuzlingen 2000, ISBN 3-7205-2115-X
  • Monika Setzwein: Zur Soziologie des Essens. Tabu, Verbot, Meidung. Leske + Budrich, Opladen 1997, ISBN 3-8100-1797-3
  • Frederick J. Simoons: Eat Not This Flesh: Food Avoidances from Prehistory to the Present. Wisconsin Press, Madison 1994 (2. Aufl.), ISBN 0-299-14254-X

Eksteraj ligiloj redakti