Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 7


Ebla vandalismo redakti

Please check whether the anonumous user with the IP address 71.106.174.16 has vandalised any articles. It seems that (s)he is trying to remove the word "South Tyrol" (Sudtirolo) from as many wikipedias as possible. Best wishes, 88.88.255.32 14:26, 22. Aŭg 2007 (UTC) (Hanno)

Hi Hanno! I'm South Tyrolean and thank you for your warning. I've already recognized the problem. (S)he changed the Esperanto version Sudtirolo (South Tyrol) into Provinco Boceno. I temporarily have changed it into Aŭtonoma Provinco Boceno-Sudtirolo (Autonomous Province Bozen-South Tyrol) which is politically, officially and regarding Esperanto more correct. Best regards, HannesM 00:33, 3. Sept 2007 (UTC)

Betawiki: pli bona elteno de via lingvo en MediaWiki redakti

Betawiki: better support for your language in MediaWiki redakti

Dear community. I am writing to you to promote a special wiki called Betawiki. This wiki facilitates the localisation (l10n) of the MediaWiki interface. You may have changed many messages here to use your language in the interface, but if you would log in to for example the English language Wiktionary, you would not be able to use the interface as well translated as here. Infact, of the 1792 messages in the core of MediaWiki, 1059 messages have been translated. Betawiki also supports the translation of messages of about 80 extensions, with almost 1000 messages.

If you wish to contribute to better support of your language in MediaWiki, as well as for many MediaWiki extensions, please visit Betawiki, create an account and request translator priviledges. You can see the current status of localisation of your language on meta and do not forget to get in touch with others that may already be working on your language on Betawiki.

If you have any further questions, please let me know on my talk page on Betawiki. We will try and assist you as much as possible, for example by importing all messages from a local wiki for you to start with, if you so desire.

You can also find us on the Freenode IRC network in the channel #mediawiki-i18n where we would be happy to help you get started.

Thank you very much for your attention and I do hope to see some of you on Betawiki soon! Cheers! Siebrand@Betawiki 08:07, 25. Sep 2007 (UTC)

Kiu tradukos? Roberto 18:56, 30. Aŭg 2007 (UTC)
jen traduko AL @ 13:00, 26. Sep 2007 (UTC):

Kara komunumo. Mi skribas por promocii specialan vikion nomitan Betawiki. Ĉi vikio faciligas la lokigon (I10n) de la intefaco de MediaWiki. Vi eble ŝanĝis multajn mesaĝojn ĉi tie por uzi vian lingvon en la interfaco, sed se vi ensalutas en ekzemple la anglalingva Vikivortaro, vi ne povos uzi la interfacon tiom bone tradukitan kiel ĉi tie. Fakte el 1792 mesaĝoj en la kerno de MediaWiki, nur 1059 estis tradukitaj. Betawiki ankaŭ eltenas la tradukon de ĉirkaŭ 80 etendaĵoj, kun almenaŭ 1000 mesaĝoj.

Se vi deziras kontribui al plibona elteno de via lingvo en MediaWiki, same kiel en multaj etendaĵoj de MediaWiki, bonvolu viziti Enkonduko al tradukado de Betawiki, kreu uzulkonton kaj petu por tradukprivilegioj. vi povas vidi la nunan statuson de la lokigo de via lingvo sur meta kaj ne forgesu ekrilati kun aliaj kiuj eble jam laboras sur via lingvo sur Betawiki.

Se vi havas ajnan alian demandon bonvolu tion sciigi al mi sur mia diskutpaĝo sur Betawiki. Ni provos helpi vin kiom eble, ekzemple importante ĉiujn mesaĝojn el iu loka vikio por ke vi eku per ĝi, se vi deziras. Vi povas ankaŭ renkonti nin sur la reto Freenode IRC ĉe kanalo #mediawiki-i18n kie ni ĝojos helpi vin eki.

Multe dankas pro via atento, sincere esperas baldaŭ vidi kelkajn el vi sur Betawiki kaj salutas Siebrand@Betawiki 08:07, 25. Sep 2007 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi kelkfoje redaktas tie jam ekde 2006 por iom post iom esperantigi la interfacajn tekstojn. Pro la evoluigo de la programo ĉiam estas io nova por traduki. Tial helpantoj estas bonvenaj. Kore --Tlustulimu 19:24, 30. Aŭg 2007 (UTC)

Propono por forigi Category:Esperantists el anglalingva Vikipedio redakti

Estimatoj: Hodiaŭ mi malkovris proponon por forigi kategorion "Esperantists" (Kategorio:Esperantistoj) el la anglalingva Vikipedio. Mi opinias ke ĉi tia propono estas malbonega kaj venkenda. Tamen, grava demando estas: Kia nivelo da esperanto-aktiveco faras personon "Esperantiston"? (Iuj "esperantistoj" kiu nur subtenis la lingvo sen uzado ne indas esti parto de la kategorio. Ekzemple: Laŭ ĉi tiu artikolo en Libera Folio, en:Leena Peisa ne estis Esperantistino, sed nur papagumis nian lingvon.) Se vi scipovas la anglan lingvon kaj vi havas konton ĉe la anglalingva Vikipedio, bonvolu skribi malaprobon de la propono. Dankon! -- Yekrats 14:01, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Vidu artikolon Esperantisto. Ankoraŭ validas la Bulonja Deklaracio... Roberto 14:13, 31. Aŭg 2007 (UTC)

BONVOLU NOTI: La Kategorio estis forigita en la anglalingva vikipedio! Malbonega!!!! Se vi scias la anglan lingvon kaj havas konton en tiu vikipedio, bonvolu (BONVOLU) voĉdoni kontraŭ la forigon!!!... Vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Deletion_review/Log/2007_September_4#Category:Esperantists

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Categories_for_discussion/Log/2007_September_9#Category:Esperantists Mithridates 18:36, 9. Sep 2007 (UTC)

Please, I don't speak esperanto but I would like that someone launch the procedure of deletion for this article Ivan O. Godfroid the page is already deleted from the french wikipedia and will be soon from the english one. It has been prooved that this person doesn't deserve a page on wikipedia.

-- 82.246.25.153 17:12, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Kara Anonimulo: He has at least one work that I've found in Amazon, although that was a used book from 1999. However, it seems he is using sock-puppet self-promotion to get into Wikipedia. I will put a {{forigu}} tag on it and we can debate it.

Esperanta noto: Anonimulo volas forigi artikolo pri Ivan O. Godfroid pro nenotindeco. La forigo de la artikolo estas priparolinda. Mi aldonos {{forigu}}-marko por nun. -- Yekrats 17:38, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton! Mi alinomis la plejparton de la loknomojn de la komunumoj de Sudtirolo. La artikoloj havis plejparte italajn titolojn. Ĉi-kaze tio estas tre delikata afero ĉar multaj italoj ne rekonis/rekonos tion, sed mi ŝanĝis la nomojn demokrate laŭ la kvoto de la etnio loĝante en la respektiva komunumo germanen aŭ ladinen. Mi sekvis tiurilate la ekzemplon de la angla Vikipedio kiu uzas sukcese la saman sistemon. La vikipedio ne devas malavantaĝigi neniun. Mi esperas ke vi konsentas kun mia agmaniero. -- HannesM 00:24, 03. Sep 2007 (UTC)


Ĉu vere italoj konas nur la germanan nomon de iu italia vilaĝo? Strrrange. Narvalo 09:40, 3. Sep 2007 (UTC)

Vidu ekzemple ĉi tie: Nals. La germana loknomo estas la nova titolo - laŭ la etnia kvoto -, tamen la itala nomo restas la unua vorto en la artikolo samkiel en la tabelo. Lokoj kiel La Val mi titolis ladine laŭ la sama procedado. Pluraj komunumoj kiel Vadena mi ne aliiĝis, ĉar la loĝantaro estas plejparte itallingva. Ĉu vi ne konsentas ankoraŭ?;-) -- HannesM 05:04, 04. Sep 2007 (UTC)
Kiu decidis, ke ĝi ne uzu la italan nomon? Ni jam decidis iam, ke iu vilaĝo devas porti la hodiaŭan nomon (kaj ne decidi laŭ iu nebula etnia kvoto, kiu eble eĉ kontraŭas leĝojn de la lando.) Oficiala nomo estas Nalles. Eble germanoj superis ĉe la voĉdonado la italojn en Vikipedio? Tio ne validigas decidojn. Narvalo 17:09, 4. Sep 2007 (UTC)

Pardonu min se mi sonis malĝentile komence, mi certe ne estas!;) Bone ke almenaŭ ni ambaŭ diskutas pri ĝin, ĉar en aliaj vikipedioj oni pridiskutis/as pasie. Mi vivas en ĉi tiu regiono kaj povas garantii ke la germanaj kaj ladinaj nomoj estas oficie rekonata de la itala ŝtato laŭ la aŭtonomistaj statutoj el la jaroj 1946, 1972 kaj privilegiitaj ekde 1993. La angla, la norvega kaj aliaj vikipedioj uzas ankaŭ "mian" sistemon, se vi volus certigi vin. Do La Val, La Valle kaj Wengen, ĉiuj el la tri estas oficialaj nomoj. Ili estas plue "hodiaŭajn nomojn". Ekzistas ankaŭ italoj kiuj uzas prefere la germanajn aŭ ladinajn nomojn, pro tio ke la italaj nomoj estis elpensitaj de faŝistaj funkciuloj en 1923. La kvotoj pri la etniaj grupoj ne estas certe nebulaj. Ekzistas la popolcenso kaj la - mi tradukas ĝin - "rilatumo", kiu estas uzata en politikaj decidiĝoj. Fakte, en la regiono Aosta oni uzas ekzemple nur la francajn nomojn (Courmayeur, ne Cortemaggiore). La italaj ne estas oficialaj. Ankaŭ en mia provinco ekzistas nun propono pri forigi la italajn nomojn, tie kie ili ne estas sencoplenaj (vilaĝoj kun >97% germana loĝantaro kaj sen turistoj). (Imagu fremduloj okupus vian landon kaj forigus vian kulturon). Mi komence ne volis pridiskuti tion ĉar mi timevitis malpaci denove pri ĉi tiuj problemoj (pro tio mi iam esperantumis). Ne forgesu ke inter E-istoj ekzistas nur unu komunikado. Ne ekzistas itallingvanoj aŭ germanlingvanoj en la Vikipedio. Mi volus demokratie respekti ĉiun. -- HannesM 20:37, 04. Sep 2007 (UTC)

Mi ne bone konas la situacion en Italujo, sed lasu min doni ekzemplon el alia lando. En Finnlando ankaŭ la sveda estas oficiala lingvo (5,5 % parolas ĝin kiel gepatran lingvon; por vidi kie ili loĝas, vidu la mapon en http://sv.wikipedia.org/wiki/Finlandssvensk ), kaj iuj urboj havas plimulton svedlingvan, kaj multaj urboj havas kaj finnan kaj svedan oficialan nomon. Estas rekomendo, ke en alilingva (nek finna nek sveda) teksto oni uzu la loknomon en la lingvo de la plimulto en tiu komunumo. Tiel faras ankaŭ la esperanta Vikipedio. Troviĝas ekz. artikoloj pri Jakobstad, Kristinestad kaj Mariehamn, dum la finnaj nomoj Pietarsaari, Kristiinankaupunki kaj Maarianhamina aperas nur en la artikolaj tekstoj, ili eĉ ne estas redirektiloj. – Estas alia afero, ke finnalingva esperantisto eble skribus en Esperanto Pietarsaari, ĉar li aŭ ŝi eble tute ne memoras, ke la urbo estas unuavice svedlingva, kaj ankaŭ ne memoras ke la svedlingva nomo estas Jakobstad. Laŭ mi estas tamen grave, ke la artikoloj menciu la diversajn nomojn, ankaŭ historiajn kaj gravajn alilingvajn eĉ se tiuj neniel estas oficialaj. --Surfo 07:54, 5. Sep 2007 (UTC)

Voĉdonu ! redakti

 
Voĉdonu !

Estimatoj,

Ĉar tio tre gravas por la bona funkciado de nia enciklopedio, mi urĝas vin voĉdoni en la paĝo Vikipedio:Artikolo de la semajno sed ankaŭ en aliaj, rilatitaj paĝoj (ekzemple la proponoj por legindaj artikoloj kaj elstaraj artikoloj). Pro la sammomenta foresto de pluraj, kutime voĉdonantaj uzantoj (Marcos, Petr, Alaŭdo...), restas nuntempe neniu vikipediisto por esprimi la preferojn de la komunumo aŭ por proponi novajn artikolojn, kio vere estas notinda problemo laŭ mi. Viajn voĉdonojn fide atendas kaj esperas Thomas Guibal 09:04, 3. Sep 2007 (UTC)

Jes, estus bone ankaŭ ne malatenti aliajn du paĝojn nun iom neglektatajn: Kunlaboraĵo de la semajno kaj Lando de la monato. Tonyo 21:25, 6. Sep 2007 (UTC)

Preparlaboro por 2007-a monkolektkampanjo redakti

Hi, this is just a first introduction message to tell you: there is more to come. I am dealing with the Project Management of the Fundraiser 2007 and therefore will search for contacts of wikimedians who can help us to do our tasks on all projects. I am actually also building the structure for the fundraiser on Meta. We will need people who help to design buttons, translate texts of buttons, documents, sitenotices etc. Should you feel you want to co-operate please let me know. You can reach me on my meta user page or by e-mail at scretella (at) wikimedia (dot) org. If you wish to notify us that you would like to co-operate on translations, it would be nice if you used e-mail and copied the e-mail to me and Aphaia (aphaia (at) gmail (dot) com). Thank you for your attention and I hope to meet you soon! Cheers :-) -- 4 September 2007 Sabine

Pli unu nekomprenebla (al mi) krokodilaĵo! Kiu tradukos? Roberto 13:24, 5. Sep 2007 (UTC)

Saluton ! jen unua enkondukmesaĝo por sciigi: io pli venos. Mi zorgas pri la projektgvidado de la ĉijara monkolektkmapanjo kaj tiucele serĉos kontaktojnkun wikimediistoj kiuj povus helpi por niaj taskoj en ĉiuj projektoj. Mi nun konstruas la strukturon por la monkolekto sur Meta. Ni bezonos ulojn kiuj helpos krei la butonojn traduki la butontekstojn, dokumentojn paĝarinformilojn ktp. Se vi ŝatus kunlabori bonvolu sciigi al mi. Vi povas atingi min sur mia uzulpaĝo sur meta au retpoŝte al scretella (ĉe) wikimedia (punkt) org. Se vi deziras sciigi ke vi pretas kunlabori en tradukado, estus afable ke vi retpoŝtu al mi kaj sendu kopie ankaŭ al Aphaia (aphaia (ĉe gmail (punkt) com). Dankon por via atento kaj mi esperas renkonti vin baldaŭ ! Sabine 04/09/07. Tradukita de AL @ 10:36, 6. Sep 2007 (UTC)

E anstataŭ M redakti

Kial aperas la litero E anstataŭ M. sur la paĝo de Lastaj ŝanĝoj? Narvalo 18:32, 5. Sep 2007 (UTC)

laŭ mi M signifis Malgranda ; E signifas Eta.
Tio estas provizita de MediaWiki:Minoreditletter kiu estis M ĝis forigo je 7. Jan 2007 far MediaWiki default -kiu estas la sola redaktanto de la mesaĝo -(No longer required) = ne plu bezonata.
Temas pri redaktetoj. Arno Lagrange  10:36, 6. Sep 2007 (UTC)
Litero M estis pli bona ol la nuna E. Eta ne estas ĉiam la sama kiel malgranda. Komparu: Malgranda burĝo - etburĝo. Mi proponas revenon al M. --Petr Tomasovsky 15:27, 12. Sep 2007 (UTC)
Oni komparu nur tion, kio kompareblas: do komparu Malgranda burĝo - eta burĝoMalgrandburĝo - etburĝo. Kaj do ? --Ssire 01:00, 13. Sep 2007 (UTC)
Ssire, kia estas diferenco inter eta burĝo kaj etburĝo? Kaj kaj do? Kion vi diros? Ĉu - tiaj ŝuoj estas malgrandaj por mi aŭ ĉu - tiaj ŝuoj estas etaj por mi? --Petr Tomasovsky 12:44, 13. Sep 2007 (UTC)

Eta tre bone priskribas tion, kion oni celas ĉi tie. Ĉu tamen eblus ŝanĝi la literon de "E" al "e". Tio iel, intuicie, pli rekte kondukus al ĝusta interpereto; "E" povus signifi "ega", se oni iam bezonos tian atentigon. --Surfo 08:16, 13. Sep 2007 (UTC)

laŭ sugesto de Surfo mi ŝanĝis E al e. Se estas malkonsento pri tio ni povas denove ŝanĝi al EMm. Se estas tro da kaoso pri tio ni organizos baloton. AL @ 10:58, 13. Sep 2007 (UTC)
Bone, dankon. Almenaŭ miaj okuloj nun ĝuas la listojn. La majusklo ŝajnis tro "laŭta" por montri afereton. --Surfo 12:39, 13. Sep 2007 (UTC)
Klakinte sur Historio de redaktoj en ĉiu paĝo aperas ankoraŭ majusklo E anstataŭ minusklo e en instrukcioj. Ĉu eblus korekti tion? Petr Tomasovsky@diskkont 15:05 17. sep 2007 (UTC)

Volapuka vikipedio superis esperantan redakti

Eble vi rimarkis ĉe listo de Vikipedioj http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias ke volapuka vikipedio superis esperantan. Nu, temas plejparte pri aŭtomate kreitaj geografiaĵoj kiuj ne havas veran valoron. Kaj mi ne proponas krei aŭtomate artikolojn al Esperanta vikipedio. La malbona kvalito de Volapuka vikipedio nur malkreskigas gravecon de Volapuk kiel lingvo, malgrau tio ke ĝi havas amason da artikoloj. Eble atento kiun Volapuk tiel ricevas pozitive influas ankaŭ al Esperanto kiel pli vera praktike uzata lingvo. Jukka P 15:56, 6. Sep 2007 (UTC)

Eble nun iu reagos kaj faros same en la Esperanta vikipedio. Sen aŭtomata kreado de artikoloj, baldaŭ Esperanto troviĝos je la fino de la listo kaj vikipedio kiel reklamilo tute ne plu utilos. Ni kapablas krei altkvalitajn artikolojn, sed ni estas tro malmultnombraj por krei ilin amase. Do, daŭrigu ni tian laboron, dum aliaj kreos aŭtomata kaj amase ĝermojn de artikoloj, kiuj plialtigos la nombron de artikoloj kaj estos pligrandigitaj poste. --Bea 16:32, 6. Sep 2007 (UTC)

Ŝajne la tuta laboro estas farata per roboto prenanta la informojn el datumbazo ("Wikipedia python library"). SmeiraBot ekkreas la artikolojn. Jen ligo al ĝiaj "kontribuoj": [1] --Raoni Sousa 17:50, 6. Sep 2007 (UTC)

En Internacia_Vikipedio Volapuko nur havas 797 artikolojn kaj estas sur la 120-a loko, kiel eblas? --Verdulo 18:44, 6. Sep 2007 (UTC)

Tiu statistiko estis ĝisdatita laste je 15-a de aŭgusto. Dume laŭ List of Wikipedias volapuko je 07:04, 7. Sep 2007 (UTC) aperas je 15-a loko kun 92 784 artikoloj. Bonvolu atenti ke krom artikolnombro atentindaj estas sumo, profundeco, redaktoj kaj uzulnombroj. Evidente volapuka vikipedio apenaŭ havas da redaktantoj (nur 207 el kiuj kiom estas vere kapablaj kompreni la lingvon kaj aktivaj ? / kompare estas 3399 uzuloj por la esperanta vikipedio). Redaktoj estas 323 000 por 92 000 artikoloj : sekve ĉiu artikolo estis redaktita apenaŭ pli ol 3-foje. Kompare en la esperanta estas averaĝe po 14 redaktoj por ĉiu artikolo. Sumo da paĝoj estas 96 163 en la volapuka dum estas 202 721 en la esperanta : temas pri la neartikolaj paĝoj (diskutpaĝoj, paĝoj en la nomspacoj vikipedio, ŝablono, portalo, ktp) : tio spegulas la redaktan laboron de homaj kunlaborantoj. Laste pripensinda estas la profundeco 0 ĉe volapuko kompare kun 18 en la esperanta. Profundeco estas kalkulita kiel redaktoj/artikoloj × ne-artikoloj/artikoloj. Ĝi estas proksimuma indikilo de aktiveco de Vikipedio spegulante la oftecon de artikolĝisdatado. Fine : jam okazis ke tiu arte ŝvelitaj statistikoj subite malkreskas (okazis por Interlingvao kaj Ido) ĉar oni ĉu forigas amason da paĝoj kiuj ne nomindas artikoloj ĉu oni ĉesas konsideri ilin kiel artikoloj. Ĉio tio nur pruvas ke artikolnombro ne estas la precipa konsiderinda kriterio por taksi la valoron de nia esperanta vikipedio nek de nia lingvo : ŝajnas ke idistoj, interlingvaistoj kaj volapukistoj ekimagis ke se la artikolnombro de esperanta vikipedio estus la pruvo de la valoro de esperanto, sufiĉus ke ili per kiu ajn rimedo kreu vikipedion kun pli da artikoloj por pruvi ke sia lingvo estas pli valora. Tio estas stulta ludo kiun nur stultuloj povas gajni. Arno Lagrange  07:04, 7. Sep 2007 (UTC)
Ahem. Ĉiu la artikoloj en la Ido Vikipedio pri vilaĝoj (?) estis kreita de mi, sen roboto. Ni ne uzas roboto en nia Vikipedio por krei artiklojn. Ne pensu ke mia multa laboro estas la resulto de roboto. Ĉiu artiklo estis kreita de mia fingroj. Fakte, la Esperanta Vikipedio havas multe pli artikloj kreita kun roboto kial (?) la Ido Vikipedio (ni havas 0 artiklo kreita de roboto, la Esperanta Vikipedia havas pli ol 20,000 kreita kun roboto). Mithridates 13:21, 7. Sep 2007 (UTC)
Mi ne kredas, Mitrhidates, ke tiel gravas, ĉu ĝermoj estis kreitaj per roboto, aŭ per homa uzulo. Fakte ili estas ĝermoj, kaj oni devas juĝi ilin kiel ĝermoj. Ĉu vi opinias, ke, se mi -- la "kulpulo" de la pligrandiĝo de Volapuka Vikipedio -- estus mem kreinta tiujn 100.000 ĝermojn sen ia robota helpo (kia laboro!), la Volapuka Vikipedio estus pli bonkvalita? Temas laŭ mi pri kvanto da ĝermoj, ne pri ties origino. Smeira 04:52, 24 Sep 2007.
Volapuka vikipedio nun superas 100 000 artikolojn. Kiam ĝi preterpasos la anglan, eble iuj reagos ke tia arta ŝvelado malutilas al la ptrojekto. Infoermcele mi aldonis la statistikojn por Ido kaj Interlingvao. Rimarku la profundecon : daŭre 0 por volapuko, 3 por Ido. Estas precizigite ke altaj valoroj por projektoj kun malpli ol 10000 artikoloj estas sensignifaj. Arno Lagrange  07:17, 8. Sep 2007 (UTC)
Mi pensas ke ne ekzistas sufiĉe granda robote uzebla datumbazo por krei tiom da artikoloj necesaj por preterpasi la anglalingvan vikipedion. --Raoni Sousa 18:38, 8. Sep 2007 (UTC)
Fakte ekzistas tiaj datumbazoj -- ekz. The NASA/IPAC Extragalactic Database. Sed pripensu la tempon, kiun oni necesos, por krei perrobote tiom multe da artikoloj... jaroj, eble jardekoj. Kaj la anglalingva Vikipedio, dank'al siaj multaj uzuloj, jam kreskas pli rapide, ol tiu roboto povus kreskigi alian Vikipedion... Smeira 05:06, 24 Sept 2007
Mi ankaŭ pensas ke krei multajn artikolojn kun roboto estas stulta laboro sed Ido kaj Interlingua ne kreas artikolojn kun roboto. La profundeco por la Ido Vikipedio estas malgranda pro ke mi skribis la artikolojn en mia komputoro ankaŭ adkargi (?, upload) ilin. Sed ne kun roboto. En la Angla Vikipedia estas ĉi tiu paĝo - "Many editors who perform tasks that require less time per article will be higher on the list; conversely, users who create a number of long new pages or make major additions might well appear much lower on the list or be absent from it." - mi (kaj ankaŭ la artikoloj pri vilaĵoj en la Ido Vikipedio) estas la dua. Ido kaj Interlingua havas sat bona kvalito por la grandeco de ilia komunaĵoj. Ni ankaŭ laboras por kvalito. Vidu exemple mian artiklon pri la Jedi. Mithridates 11:03, 8. Sep 2007 (UTC)
Lingvo Lingvo (propralingve) Vikio Artikoloj Profundeco Sumo Redaktoj Administrantoj Uzuloj Bildoj
15 Volapük Volapük vo 111 926 0 115 361 459 104 5 212 408
16 Turkish Türkçe tr 90 668 52 281 989 2 237 087 15 105 012 12 742
17 Esperanto Esperanto eo 88 402 18 202 721 1 233 491 11 3 399 25 387
57 Ido Ido io 15 144 3 19 660 152 458 6 443 301
105 Interlingua Interlingua ia 3 613 27 7 392 93 567 11 495 1
Ioma traesploro de la volapuka vikipedio montras ke ĝi plenplenas da artikoletoj 20-vortaj pri lokoj en diversaj landoj (Francio Germanio Italio Svisio ...) evidente robote kreitaj el la respektivaj tialingvaj artikoloj. Uzulaj paĝoj de la kvin administrantoj estas tute malplenaj krom unu verkita en la hispana. Diskutoj, komunuma vivo preskaŭ ne ekzistas en la projekto. La "artikolo" pri esperanto havas malpli ol 15 vortoj; dume la artikolo pri volapuko ĉi tie ampleksas 11 321 bajtojn. Granda kontrasto. AL @ 07:38, 7. Sep 2007 (UTC)

Vikipedio nur kun tiaj artikoloj damaĝas reputacion de tiu lingvo, movado kaj vikipedio. Ni faru niajn kutimajn laborojn. Narvalo 19:58, 6. Sep 2007 (UTC)

Jes, kaj ni devas ankoraŭ pli zorgi por ne damaĝi la prestiĝon de nia Vikipedio. Ja eblas ke iuj uzos tiun strategion de tiuj volapukistoj por miksi aferojn kaj senprestiĝigi nian. Mi tial sugestas ke ni ne uzu tiun metodon. Eĉ pli, mi petas ke iu Administranto komencu forigi la ĝermetojn. Estas pli ol 400 en tiu kategorio, oni diras ke oni forigos ilin, sed neniu ĝis nun faris. Krome, en tiu paĝo de statistikoj aperas ke nia Vikipedio estas unu el la plej plenaj je bildoj; estus bone ke ni forigu ne uzatajn bildojn, por ke la serĉiloj ne estu tro ŝarĝitaj. Baldaŭ ni alvenos al la 100.000-a artikolo, kaj estus bone ke antaŭ tiu momento ni faru iom da purigo. Tonyo 21:23, 6. Sep 2007 (UTC)

Ni ne forigu la ĝermetojn sed aldonu kelkajn liniojn, tiel ke la indiko ĝermeto povas malaperi. --Verdulo 14:06, 7. Sep 2007 (UTC)

La ĝermetoj ne estas fakte konsiderinde multaj - ili estas nur 0,4% de la artikoloj. La neuzataj bildoj estas 3193 ([2] , malŝaltu la bildojn ĉe via retumilo por rigardi la ligilon) - ~13% el ĉiuj - ankaŭ ne ege multaj. Do mi proponas ke ni ĉefe ne forigadu, sed alskribu la artikolojn. Maksim 19:58, 7. Sep 2007 (UTC)

Oni diksutas la aferon en la katalunlingva vikipedio sed mi ne komprenas la lingvon :p --Raoni Sousa 18:54, 8. Sep 2007 (UTC)

Cent mil geografiaj ĝermetoj faritaj per roboto ne estas fiera atingo. Ja ĝi estas hontinda. Ĉi tia negativa respondo estas bona kialo por ni ne aldoni artikolojn amase per roboto. -- Yekrats

Laŭ mi tio estas tro relativa. Mi pensas, ke estas pli bone havi tiajn ĝermetojn, ol havi neniujn paĝojn pri la koncernaj vilaĝoj/urboj. Ekzemple, oni povas skribi pri vojaĝo kun haltoj en pluraj vilaĝetoj en iu artikolo, kaj la legantoj povas facile kontroli kie estas la vilaĝoj, tiel ke ne necesas fari specifan mapon por pliklarigi la vojaĝon. Eble aldoni artikolojn nur por havi grandan nombron estas fetiĉo, sed same estas fetiĉo ne aldoni nur pro roboteco. Oni pripensu, kio eblas kaj kio ne eblas kun kaj sen la artikoletoj.--Raoni Sousa 16:50, 10. Sep 2007 (UTC)

Bonvolu legi sekvojn de la diskuto je La Volapuka Vikipedio , Volapuko kaj la Vükiped kaj la diskutpaĝo (diverslingve) de la poligloto Smeira (kiu anoncas kapablon de 16 lingvoj kaj evidente bone regas esperanton). AL @ 07:52, 14. Sep 2007 (UTC)

Libera Folio ĵus aperigis artikolon de Yves Nevelsteen: Volapuko jam superas Esperanton en Vikipedio -- Robert Weemeyer 15:08, 14. Sep 2007 (UTC)

Tiu ekstrema ekzemplo espereble montras, kiel ne agi. Eble tio servas kiel fina veka signalo, ke necesas pli atenti pri kvalito ol pri kvanto. En la listo de mejlŝtono-artikoloj mi legas, ke la 75.000a artikolo estas Uberlândia, Brazila urbo, kreita la 3an de aprilo 2007. La 80.000a artikolo, kreita nur unu tagon poste, estas Malacacheta, Brazila urbo. Ĉu hazardo? Sed nuntempe la dua menciita artikolo daŭre estas ĝermo. --Kunar 19:28, 15. Sep 2007 (UTC)

Mi emas konsenti kun Kunar. Kiel komenco, mi proponas uzon de roboto por forigi ĉiun artikolon kiu enhavas malpli ol 1K da eksterŝablonaj alfabetaj literoj. Post 3 monatoj ni ŝanĝu tion al 2K da videblaj antaŭ la sekcio Vidu ankaŭ, ktp. Ni ne nesinridindigi povas konkurenci kvante. Sed ni ja certe povas konkurence kvalite en fakoj interesaj aparte al esperantologio. Bill O'Ryan 21:16, 15. Sep 2007 (UTC)
Via propona tamen estas troa, ŝajne. Pli bone nur ne krei plu multegajn ĝermojn perrobote. Maksim 14:21, 16. Sep 2007 (UTC)

en:Category:Esperantists disputo: La fina ĉapitro redakti

Samideanoj, en la anglalingva Vikipedio, en:Category:Esperantists estis refarita, sed la disputo pri ĝia estonta ekzisto ankoraŭ estas batalata. Se vi havas konton en la anglalingva Vikipedio, kaj scipovas la anglan lingvon, bonvolu voĉdoni "Keep" ĉe la disputo: en:Wikipedia:Categories_for_discussion/Log/2007_September_9#Category:Esperantists! -- Yekrats 09:11, 10. Sep 2007 (UTC)

Ni sukcesis, oni fermis la voĉdonadon. Kategorio restas. Persekutisto O. malvenkis. Narvalo 15:15, 17. Sep 2007 (UTC)

Hungaroj! redakti

Mi finis komunumojn de Vas (Hungario) (ĉirkaŭ 200). Mesaĝu al mi, ĉu la daŭrigo okazos robote aŭ ŝablone (tio ne sukcesis al mi) aŭ alimaniere, aŭ mi faru daŭrigon en alia departemento! Kion mi faru alimaniere?--Crosstor 13:34, 13. Sep 2007 (UTC)

Oni kutimas doni prononcindikon en [tiaj krampoj], krome bonus montri la lokon de la akcento (la du plej bonaj manieroj estas majuskligo aŭ substrekado de la akcentita silabo: [hungaRIo] aŭ [hungario]). Kiam vi tradukas ion el la hungara (montras signifon de iu nomo aŭ ĝian etimologion) estas plej nature skribi la nacian vorton italike kaj la tradukon ene de citiloj: felső "supra". Ĝenerale vi faris bravan laboron! Slavik IVANOV 20:51, 13. Sep 2007 (UTC)
Gratulon al vi ! Mi, tute kontraŭe, ankoraŭ batalas kontraŭ la listo de urboj de Francio... Thomas Guibal 07:11, 14. Sep 2007 (UTC)

Ĉu problemo pri SVG-bildoj? redakti

Estimataj, mi spertas la strangan fenomenon, ke la bildeto "Commons-logo.svg", parto de Ŝablono:commons, ofte ne aperas. Se mi ŝanĝas ĝian grandecon (en la testejo), ĝi foje aperas, foje ne. Ekzemple kun la grandecoj "12px", "22px" kaj "62px" mi ĵus sukcesis vidigi ĝin, kun "32px" kaj "42px" ne. Ĉu eble teknika problemo en la transformado el aranĝo SVG al PNG?

La problemo kaŭzas, ke sur paĝoj kun ligilo al la Komunejo aperas ne la bildeto, sed la teksto "Komunejo", sen spaco inter ĝi kaj la sekva vorto.

Aisano 11:54, 16. Sep 2007 (UTC)

Ŝajne jes, teknika problemo. Maksim 14:21, 16. Sep 2007 (UTC)

Amasa nomŝanĝado fare de Icsunonove redakti

Sur mia diskutpaĝo aperis helpopeto de HannesM. Mi ne estas kompetenta prizorgi ĝin, sed ŝajnas al mi, ke temas pri serioza afero. Pri la afero okazadas tute disa diskutado sur diversaj vikipediistaj paĝoj. Por iom koncentri la aferon, mi kopias ĉi tien la peton de HannesM kaj mian respondon. Ĉi tio rilatas al afero, kiun oni jam iom tuŝis ĉi-paĝe sub du titoloj "Ebla vandalismo" kaj "Toponomastiko en la Aŭtonoma Provinco Boceno-Sudtirolo". Mi opinias, ke ne estas necese ekuzi la anglan lingvon ĉi tie, kvankam la nova trudulo Icsunonove ne parolas Esperanton. --Surfo 06:03, 17. Sep 2007 (UTC)

--- Jen cito el mia diskutpaĝo ---

Saluton! Ni ne konas nin bone ankoraŭ, sed mi bezonas urĝe vian helpon. La uzanto kun la nomo Icsunonove nun vandale alinomas ĉiuj artikoloj pri Sudtirolo, substituante la tradiciajn germanajn nomojn kun la italajn. Li estas konvinkata faŝisto. Li estas jam malbonfama en aliaj vikipedioj. Ĉu oni povas blokadi lin? Multan dankon, HannesM 21:54, 16. Sep 2007 (UTC)

Saluton, HannesM! Mi ne estas la ĝusta persono por fari ion (krom diskuti) pri ĉi tiu afero, ĉar mi ne estas administranto. Mi nur rimarkis, ke venis iu Icsunonove, kiu amase ŝanĝas nomojn de artikoloj, forigas tutan aŭ partan enhavon de paĝoj kaj precipe interesiĝas pri ŝanĝado de loknomoj kaj ŝajnas fari ĉion ĉi ankaŭ en alilingvaj Vikipedioj. Krome li tute ne regas Esperanton. Tio devus sufiĉi por haltigi lin. Sed la diskuto prefere okazu en la ĝenerala diskutejo, nun troviĝas io sur diskutpaĝoj de diversaj vikipediistoj, almenaŭ tiuj de HannesM, Yekrats kaj Icsunonove. Estas neeble sekvi tian diskuton. Mi kopios ĉi tion sur la diskutejan paĝon, eble tie povas io komenciĝi. Sed Icsunonove prefere skribu esperante. Se li ne tion faras, li simple restas ekster la diskuto. --Surfo 05:46, 17. Sep 2007 (UTC)

--- Fino de la cito ---

Jen maloportuna lingva batalo en nia neŭtrallingva Vikipedio ! Unuavice estas bedaŭrinde ke la koncernaj kontribuantoj ne unue anoncas sian intencon ŝanĝi, ne proponas tion kaj nur post interkonsento faras ŝanĝojn konforme al interkonsentita vidpunkto. Ĉi kaze unu redaktanto opinias ke ĉiuj nomoj de lokoj estas ŝanĝendaj al la germana lingvo, ĉar la popolo estas germanlingva, kaj la italaj nomoj estis truditaj de la faŝista povo kaj tial devus esti forigitaj. Alia kontribuanto ankaŭ ne diskutinte la problemon ŝanĝas la samajn nomlokojn al la italaj ĉar verŝajne li opinias ke ĉar tiuj lokoj troviĝas en Italio ili aperu en la itala lingvo. Jen du neakordeblaj vidpunktoj. Tamen vikipedio per redirektoj povas toleri ke aperu la nomoj en kiu ajn lingvo, sola demando estas sub kiu titolo estu la artikolo. Kiel la problemo estas solvita koncerne aliajn mondpartojn kie estas almenaŭ du lingvoj (ĝenerale la ŝtata, kaj tiu(j) parolata(j) de la enloĝantoj) ? Se necese ni difinu regulon pri tio - kiel alilingvaj vikipedioj sintenas rilate tiun problemon ? - Sed unuavice mi petas ĉiujn kontribuantojn ĝentile sekvi la vikivojon, nome koncerne amasajn ŝanĝojn , unue interdiskuti, interkonsenti, kaj nur post plena akordiĝo agi laŭ la decidita vojo. Arno Lagrange  10:02, 17. Sep 2007 (UTC)

Mi rimarkas, ke vikipediisto HannesM jam faris sian propran konkludon, kaj tute retiris sin el la esperanta Vikipedio. Precipe malĝojiga estis tio, ke subite venis eksterulo, Vikipediisto:Icsunonove, persono kiu neniam ion aferan kontribuis al la E-Vikio kaj eĉ ne scipovas Esperanton, kaj ŝanĝis amason da loknomoj en niaj artikoloj. Lia sola iom racia motivigo ŝajnis esti, ke li trovis en anglalingva enciklopedio liston de italaj provincoj, kaj ĉar la angla lingvo ja ne povas erari kaj servu kiel modelo por ĉiuj, ankaŭ la esperantaj nomoj laŭe adaptiĝu. Kvazaŭ Esperanto ne havus sian dolorplenan propran tradicion de loknomoj, jam sufiĉe problemplenan. Se mi estus administranto, mi tuj malfarus ĉiujn ŝanĝojn de Icsunonove kaj tiel revenigus la antaŭan staton, pri kiu okazadis iom da diskutado. --Surfo 10:54, 17. Sep 2007 (UTC)

Kvankam mi agnoskis, ke la germana estas ankaŭ oficiala lingvo en kelkloko de la regiono, mi ne plenkore apogis lian opinion, sed ne plu malhelpis, kritikis tion. Ankaŭ ni hungaroj ĉi tie ne postulas la hungarajn nomojn por la hungaraj vilaĝoj en Rumanio. Por ni sufiĉas alidirektilo kaj estimas la rumanajn sentojn. En la hungar-rilataj paĝoj kompreneble ni uzas la hungarajn nomojn, sed alidirektilo trafas la nunan nomon de la komunumo. (Estus interese scii, kiel aperas nomoj de diskutitaj lokoj sur mapoj?) Narvalo 11:19, 17. Sep 2007 (UTC)

Restarigi la ŝanĝojn faritajn de Vikipediisto:Icsunonove ni povus, sed tio revenigus valoran kunlaboranton HannesM ? Mi dume pretigis tiuteme paĝon Vikipedio:Interkonsento : jen la vojo kiun mi volus rekomendi al vikipedikontribuantoj. AL @ 11:36, 17. Sep 2007 (UTC)
Mi nur volas bonan solvon al la problemo. La retejo de Trentino-Alto Adige/Südtirol uzas tiun nomon, do ĉi tio ŝajnas kiel la plej bona nomo por nia artikolo. Mi volas eviti redakto-militon, kaj nur volas bonan neŭtralan artikolon. -- Yekrats 12:15, 17. Sep 2007 (UTC)
Fakte la batalo viglis dise sur diskutpaĝoj de Hannes, Yekrats kaj Icsunonove anglalingve. Ĉu vi Yekrats povus iom resumi la diskuton kaj montri vojon por paciĝo. Ŝajnas ke Hannes iom neinterkonsenteme sintenis kaj foriĝis kaj ke Icsunonove ne havas tiom netolereblan vidpunkton. La esenco de la diskuto devus okazi en Esperanto en unu loko tiel ke ĉiuj povu partopreni (kompreni pri kio temas, kaj doni sian opinion pri la plej bona solvo). AL @ 12:53, 17. Sep 2007 (UTC)
Mi pardonpetas al ĉiuj pri la krokodilado. Mi provis senarmigi la konflikton. Mi tradukos por iu ajn kiu volas tian informon. -- Yekrats 17:15, 17. Sep 2007 (UTC)

Ŝajnas al mi kelkaj solvoj:

  1. Esperantigi la nomojn de la urboj/regionoj, ĉar ni estas la Esperantlingva Vikipedio.
  2. Uzi la itallingvan nomon, ĉar ĝi estas urbo en Italio.
  3. Uzi la germanan nomon, ĉar pliparto de loĝantoj parolas germanlingve.
  4. Uzi kombinaĵo de la du kiel kompromiso, ĉar la retejo de la regiono uzas tion.

Mi ne volas redakto-milito, aŭ disputo daŭranta du jarojn (kiel en la anglalingva Vikipedio). Mi estas iomete senscia pri Eŭropa geografio aŭ etnoj. La "solvo" en la anglalingva Vikipedio estis la du nomoj kun streketo, simila al la urba retejo. Pli plaĉas al mi alternativojn 4 aŭ 2. Bonvolu kompreni: Mi intencias nenian insulton al germanlingvanoj. -- Yekrats 17:11, 17. Sep 2007 (UTC)

Komento de la proponitaj solvoj :

  1. Jam estis ofte diskutite ke oni esperantigu nur nomojn de lokoj gravaj internaciskale, do nepre ne de vilaĝetoj en iu specifa regiono
  2. La itallingva nomo nepre aperu, pro tio ke estas lokoj en itala ŝtato, sed eble nur kiel redirektiloj
  3. Se vere kaj nediskuteble plejmulto de la enloĝantoj estas germanlingvaj, kaj eĉ negermanlingvanoj uzas la gemanlingvan nomon, tio devus esti la titolo de la artikolo (des pli ke se veras la diro de Hannes ke la italajn nomojn eltrovis kaj trudis la faŝista povo, povas esti ke eĉ itallingvanoj ankaŭ uzas la germanajn nomojn).
  4. Kompromisa solvo ŝajnas al mi lama : la titoloj fariĝas duoblaj, do pli malfacile troveblaj kaj legeblaj : por trovi iun lokon mi do devus koni la nomon en ambaŭ lingvoj, kaj ne tiom facile trovus ĝin se mi konas ĝin en nur unu el la lingvoj. Preferinde la nomoj en la du (aŭ pluraj) lingvoj aperu en la komenco de artikolo

Prudenta ŝajnas al mi la diraĵo de Narvalo pri hungaraj/rumanaj lokoj en nun rumana regiono kiu iam estis hungara kaj kies loĝantaro ankaŭ estas miksa.
Jen sekvendaj ekzemploj :

La kapvorto aperas unua, alilingvaj alternativoj estu redirektiloj. En la komenco de la artikolo aperas la diversaj formoj en la diversaj lingvoj parolataj en la loko.
Arno Lagrange  07:19, 18. Sep 2007 (UTC)

Mi tamen denove kuraĝos ripeti, ke la esperantigado de la propraj nomoj estas la plej natura solvo de tiu ĉi problemo. Ĝis ne aperos firma bazo por nomi ĉiun toponimon per unusola Esperanta maniero (kaj la vikipedio ja estas ĝuste tiu bazo, ĝuste por meti la bazon ni ja ĉiuj laboras!), ĉiu nova esperantisto emos uzi diversajn proprajn nomojn diversmaniere. Mevo 17:17, 18. Sep 2007 (UTC)
Tamen en ĉi tiu kazo, eĉ se ni elektus Esperantigi la nomojn, ni devus ankoraŭ decidi, ĉu la italaj aŭ la germanaj nomoj servu kiel bazo por la Esperantigo. Do Esperantigo tute ne estas fina solvo al la disputo.
Mi konsentas kun Arno, ke se la germana nomo estas uzata de la plej multaj enloĝantoj kaj ankaŭ de multaj negermanlingvanoj, tiam ni certe uzu la germanajn nomojn. Se tamen la plejmultaj enloĝantoj uzas la italajn nomojn, ni uzu tiujn. Marcos 00:09, 20. Sep 2007 (UTC)

Karaj samideanoj, mi dankas vin pro via intereso por mia hejmlando. Mi jam eksplikis la politikan situacion supre, en "Toponomastiko en Sudtirolo". Ĉi tie mi krome eksplikis miajn intencojn. La tre kompleza uzanto Surfo mi subtenis jam alinomiĝi la komunumojn germanen aŭ ladinen, tie kie la koncernaj etnioj estas pli ol 50% de la ĉioma loĝantaro. Laŭ mi, ne bezonas esperantigadon de la loknomoj, ĉar mia propono tute baziĝas je demokratiaj principoj pri la lok-denominacio, kiujn ankaŭ aliaj vikipedioj (ne nur la angla) uzas. Kiu interesiĝas pri la politika situacio kaj komprenas aŭ la itala aŭ la germana lingvo, legu bonvole en la Traktado de Parizo (Pariser Vertrag, 1946). <br\> Ne nur la nomo pri la komunumoj, sed ankaŭ tiojn pri la regiono kaj la provinco estas diskutebla. Sed mi insistas pri la uzado de Sudtirolo anstataŭ esperantigitaj formoj de italaj nomoj, ĉar la loĝantaro estas 70% germanlingve kaj la nomo Sudtirolo jam estis uzita en esperantaj verkoj en la jaro 1924 (vidu ekzemple verkojn de Franz Christanell)<br\> Konsideru, ke la nomo Trentino-Alto Adige/Südtirol estas nur uzata en itallingvaj retejoj. La germanlingva versio de la retejo pri la regiono uzas ekzemple nur Trentino-Südtirol (vidu la retejon). La plej bona solvo estus Trentino-Sudtirolo laŭ la esperantaj nomoj. Krom, la solvo #2 de la estimata vikipediisto Yekrats estas kontraŭ la interpopola juro. La ununura solvo restas uzu tie la germanan aŭ ladinan nomon, kie ĉi tiu etnio estas laŭkvote la plejparto, kio estus memkompreneble<br\> La krokodilado - mi petas pri pardono - estis neevitebla, ĉar mia amiko bedaŭrinde ne scipovas E-on kaj devoligis sin kontribui kontraŭproduktive. <br\> Ĉiuj alinomitaj artikoloj posedas redirektilojn. La itala vorto restas krome la unua vorto en la artikolo.<br\> Bedaŭrindege, mi ne havas plu la neceson kontribui en ĉi tiu vikipedio ĝis mi ne estos denove respektata kiel sennacia membro ene de la E-a movado. -- HannesM 00:27, 22. Sep 2007 (UTC)

Eta lingva problemo redakti

Pardonu sed je tiu preciza momento mi ne posedas la taŭgajn fontojn, do mi petas la vikipediistaron : Kiel nomiĝas la "insulaj bretonoj", t.e. la keltaj loĝantoj de Britio antaŭ iliaj migradoj Bretonien, kaj ankaŭ Kornvalen k Kimrien? anglalingva artikolo, Francalingva artikolo --Internaciulo 18:19, 18. Sep 2007 (UTC)

Paĝoj - Kategorio:... redakti

Ekde hieraŭa tago ne eblas vidigi paĝojn Kategorio. Ĉu ia vikipedia problemo? Ĉu eblas korekti? Anstataŭ ili aperas tekstoj. Bv. vidi ankaŭ ekz. Kategoria diskuto:Meksiko. Dankas Petr Tomasovsky@diskkont 04:54, 20. Sep 2007 (UTC)

Ankaŭ mi ne povas vidi hodiaŭ la paĝon pri la kategorio Bahaismo, sed tamen eblas vidi la paĝon pri la kategorio Dinastio de Savojo... kio okazas ? ĉu fuŝado eblas ? Eric Coffinet 2007-09-20 9h30 UTC

Sama problemo ĉe mi. Sufiĉas tamen rigardi pli malsupren sur la paĝo (ekz. Bahaismo) por trovi la tekston de la kategorio. --Bea 09:45, 20. Sep 2007 (UTC)

La sama fuŝaĵo aperas ĉe Specialaj paĝoj tute supre, kvankam la listo ankoraŭ funkcias. Mi supozas, ke iu mesaĝo en la MediaWiki-nomspaco enhavas fuŝaĵon. Sed mi ne povis trovi ĝin. Do eble iu administranto povos trovi ĝin por ripari. Kore --Tlustulimu 12:21, 20. Sep 2007 (UTC)
Ne estas en MediaWiki-nomspaco, sed pli grave iu ulo fuŝis ĉe la redaktado de la esperantiga dosiero por la Mediawiki-etendilo "CategoryTree" aŭ iu nova eraro ("bug") aperis en la menciita etendilo. Sed iom strangas, ke ekzemple la suprasoraba vikipedio ne havas la fuŝaĵon. Do eble la kodigo estas malĝusta por la respektiva dosiero. Kore --Tlustulimu 12:47, 20. Sep 2007 (UTC)

Oj! En Firefox la kategorio duonfuŝas, sed en Internet Explorer la kategorio tute fuŝas! Mi ne konas ĉi tian cimon. Tamen, mi serĉos la problemon. -- Yekrats 13:25, 20. Sep 2007 (UTC)

La cimo afektas kategoriojn kun iu ajn subkategorioj. Ekzemple: Kategorio:Aktoroj kaj Kategorio:Filmoj laŭ studioj. -- Yekrats 13:39, 20. Sep 2007 (UTC)

Jes aldoniĝis iom da kodteksto ku ne devus esti montrita sed aldonita al la kodo de la softvaro. Riparu niaj evoluigistoj. Arno Lagrange  14:49, 20. Sep 2007 (UTC)

Mi informis pri la cimo je http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=11417 ; Bugzilla estas la ĝusta loko por informi pri cimoj. AL @ 06:44, 21. Sep 2007 (UTC)
Ŝajnas ke la fuŝo estas nun riparita AL @ 17:57, 21. Sep 2007 (UTC)

Jen la problemo. Mi trovis artikolon pri Lago de Ohrid, kaj volis ion aldoni... Sed kiam mi klakis "redaktu" aperis longa artikolo, interesa... Sed la teksto NE VIDEBLAS en la artikolo,, nur en "redaktu" modulo. Ĉu iu komprenas pri kio temas?--Printempo 10:50, 21. Sep 2007 (UTC)--Printempo 10:49, 21. Sep 2007 (UTC)

Mi forviŝis markilojn por kaŝigi la tekston. Petr Tomasovsky@diskkont 10:56, 21. Sep 2007 (UTC)