Unuiĝinta Reĝlando

konstitucia monarkio en Norda Eŭropo
(Alidirektita el Grand-Britio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. Por aliaj signifoj, vidu Unuiĝinta Reĝlando (apartigilo) kaj Britio (apartigilo).

La Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nord-Irlando, kutime konata kiel Unuiĝinta Reĝlando (UR), BritioBritujo[noto 1], estas ŝtato en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Britujo kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.

Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando
United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland

Detaloj Detaloj
Nacia himno: God Save the King
Nacia devizo: 'Dieu et mon droit (fr)
(Dio kaj mia rajto)
Situo
suverena ŝtatolando • kolonia ŝtato • insula lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Londono
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo, kimra lingvo, skotgaela lingvo, skota lingvo, kornvala lingvo, irlanda lingvo, ulsterskota lingvo, brita signolingvo
Uzata(j) lingvo(j) Angla
Plej ofta(j) religio(j) Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%)
Areo 244,820 km²
- % de akvo 1,34 %
Horzono
(somere +1)
Interreta domajno .uk
Landokodo GBR
Telefona kodo 44
Plej alta punkto Ben Nevis
Plej malalta punkto The Fens
Politiko
Politika sistemo Konstitucia monarĥio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Ĉefministro Rishi Sunak
Parlamento Ĉambro de Lordoj kaj Ĉambro de Komunuloj
Nacia tago
Sendependiĝo Starigita en 1801
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Britio kaj Junularo Esperantista Brita

AkvejojNorda maro, Atlantiko

Koordinatoj54° 36′ 0″ N, 2° 0′ 0″ U (mapo)54.6-2
Plej alta punktoBen Nevis [+]
- alteco1 344 m [+]
Plej malalta punktoThe Fens [+]
- malalteco4 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo242 495 km² (24 249 500 ha) [+]
Areo242 495 km² (24 249 500 ha) [+]
Loĝantaro67 326 569 [+] (2021)
HorzonoUTC±00:00, GMT, Okcidenteŭropa Tempo, UTC+01:00, Eŭropo/Londono [+]

Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
DEC
Unuiĝinta Reĝlando
Unuiĝinta Reĝlando
Map
Unuiĝinta Reĝlando

Vikimedia Komunejo:  United Kingdom [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britujo, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝinta Reĝlando.

La insulo Britio mem (Great BritainBritain angle) havas areon da 229.893 km², kaj estas la 9a plej granda insulo en la mondo. Ĝia areo estas 244.100 km² kun laŭtaksa populacio en 2020 de 67 milionoj. La ĉefurbo estas Londono. La regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Liz Truss, kaj la registaro estas de la la Konservativa Partio.

Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando establis la tutmondan Britan imperion, kiu antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Agrikultura Revolucio.

La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706[3], kaj adoptita de Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Unio en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la Akto de Unio de 1800.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis sian kortegon de Edinburgo al Londono.[5][6]

 
Teritorioj kiuj estis parto de la Brita Imperio en 1919.

En sia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj servis kiel motoro al la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]

Post la venko super Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj (kaj posta relativa venko super Usono en la Brit-usona milito de 1812), Unuiĝinta Reĝlando havis la ĉefan maran armadon de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpotenco ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis ĝis sia maksimuma grandeco en 1921, akirinte la germanajn kaj osmanidajn posedaĵojn sekve al la Unua Mondmilito kaj kadre de aljuĝoj far la Ligo de Nacioj. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.

Balota gajno de Sinn Féin en 1918 kaj Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de Irlando en 1921.[9] Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).

La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalon kontraŭ Germanio en la aerarmea kampanjo konata kiel la Batalo de Anglio. Post la venko, Britio estis inter la superpotencoj kiuj planis la postmilitan mondon. La Dua Mondmilito finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, la brita ekonomia situacio denove pliboniĝis.

Dum la unuaj post-militaj jaroj kreiĝis la sociala ŝtato, inkludante tre novan kaj kompreneblan sanosistemon, konata kiel la nacia prisana servo de britio (angle NHS). Pro la postulado de repliboniĝanta ekonomio, multaj eksterlandanoj el la Commonwealth migris en Brition, kio kondukis al la estigo de multetna Britio. Kvankam la fino de la Dua Mondmilito signifis malpligraviĝon de la brita politiko, kio montriĝis en la malkoloniigo, la internacia disvastigo de la angla lingvo samtempe kontribuis al la ankoraŭa influo de la britaj literaturo kaj kulturo, precipe de la popola kulturo en la 1960-aj jaroj.

La 23-an de junio 2016 Britio per referendumo elektis forlasi la Eŭropan Union (52% por kaj 48% kontraŭ). La Briteliro (forlaso de EU) fine okazis la 31-an de januaro 2020.

Geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Landoj de Britio.
 
Mapo de Unuiĝinta Reĝlando

La subŝtatoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio situas sur insulo nord-okcidenta de la eŭropa kontinento, kiu lokiĝas en la Norda maro. La nordo de la insulo, kie estas Skotlando, famas pro sia vasta montaro, kiu estas anglalingve nomata Scottish Highlands (esperante Skotaj altlandoj). Okcidente de la brita insulo estas la irlanda.

Onidire la vetero en Anglio kaj la ceteraj subŝtatoj estas ofte pluva kaj nesuna, sed fakte la vetero ne estas tre malsimila al la vetero de la apudaj kontinentaj landoj kiel FrancioGermanio. Krome la vetero estas relative milda pro la proksimeco al la Atlantika Oceano, de kies okcidento venas la varmeco de la Golfa Marfluo.

Landonomo en la oficialaj lingvoj redakti

La ŝtato Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando nomiĝas en la oficialaj lingvoj de la lando:

  • United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
  • Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
  • An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
  • Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
  • Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (ulsterskote kaj skote)

Politiko redakti

10 Downing Street, do "registaro de sia majesto" kaj la oficiala restadejo kaj oficejo de la "Unua Senjoro de la Fisko", kiu dum granda parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj senescepte ekde 1905 estas plenumata de la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kabineto de Britio.

La kabineto (angle Cabinet) de brita registaro de Britio estas oficiala organo, kies membroj estas la altrangaj ministroj de la registaro.[11] La membroj de la kabineto estas elektitaj de la brita Ĉefministro. La ministroj kiuj estas membroj de la kabineto portas la titolon "Ŝtatsekretarioj". Kabinetanoj devas esti membroj de unu el la domoj de la brita parlamento. La Kabineto estas la centra decida organo de la plenuma povo en Britio [12][13].

La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistas el la House of Commons (Ĉambro de Komunuloj, aŭ la Malalta ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estras la brita reĝo, nuntempe Karlo la 3-a. Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Brita reĝa familio.

Ekonomio redakti

 
La City de Londono estas unu el la plej granda ekonomiaj centroj de la mondo.

Britio havas parte reguligitan merkatan ekonomion. Surbaze de merkatkurzoj , la UK hodiaŭ estas la kvina plej granda ekonomio en la mondo kaj la dua plej granda en Eŭropo post Germanio.

La Banko de Anglio estas la centra banko de Britio kaj respondecas pri emisiado de biletoj kaj moneroj en la valuto de la nacio, la brita pundo (sterlingo). Bankoj en Skotlando kaj Nord-Irlando konservas la rajton emisii siajn proprajn biletojn, kondiĉe de reteni sufiĉe da biletoj emisiitaj de la Banko de Anglio en rezervo por kovri sian propran emision. La brita pundo estas la kvara plej granda rezerva valuto de la mondo (post la usona dolaro, eŭro kaj japana eno).

Post la Dua Mondmilito kaj la disfalo de la brita imperio, la ekonomio de Britio estis difektita kaj ĝi perdis sian lokon kiel ekonomia superpotenco. Ĉar aliaj nacioj industriiĝis, kunligita kun ekonomia malkresko post du mondmilitoj, Britio komencis perdi sian konkurencivan avantaĝon kaj peza industrio malkreskis, iom post iom, dum la 20-a jarcento. Produktado restas signifa parto de la ekonomio sed respondecis pri nur 16.7 procentoj de nacia produktado en 2003.

Kvankam Britio ne revenis al sia antaŭa pozicio, ĝi estas unu el la plej prosperaj landoj en la mondo kaj ĝia MEP estas la 8-a en la mondo. Ĉe la bazo de la ekonomio estas industrio, kiu dungas ĉirkaŭ kvaronon de la laboristaro kaj provizas la plej granda parto de la eksportaj varoj. La plej granda parot de la ekonomio estasla serva sektoro, kaj ĉirkaŭ 70 % de la laborforto estas dungita en servoj. Turismo, bankado kaj komerco ankaŭ estas tre gravaj. Agrikulturo progresas, kaj tiuj dungitaj en ĝi (2 % de la laboristaro) provizas proksimume 90% de lokaj bezonoj. Ĝis 1975, Britio estis dependa de importado de nafto kaj tergaso por ĝiaj industrioj, sed post la malkovro de petrolo kaj gaso en la marfundo de la Norda Maro, ĉirkaŭ 75% de kiuj estas sub la kontrolo de Britio, ĝi provizas sian tutan konsumon kaj eĉ eksportas petrolon. Tradicie kaj historie, krom la uzo de petrolo kaj tergaso, Britio ankaŭ uzas karbon, kiu originas de la Britaj Insuloj mem, por produkti energion. En la Britaj Insuloj estas aliaj mineraloj kiel stano, fero, plumbo kaj kupro.

La ĉefaj ekonomiaj partneroj de Britio estas la landoj de Eŭropa Unio, ĉefe Germanio kaj Francio, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Britio estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj, kaj do ankaŭ de la G20.

Specife Londono estas unu el la plej grandaj financaj centroj de la mondo, vicigante dua en la mondo, malantaŭ Novjorko. Londono ankaŭ havas la plej grandan urbokerna MEP en Eŭropo; kun Edinburgo vicigita 17-a en la mondo, kaj sesa en Okcidenta eŭropo.

Turismo estas tre grava por la brita ekonomio; kun pli ol 27 milionoj da turistoj alvenantaj en 2004, Britio estas vicigita kiel la sesa grava turistloko en la mondo kaj Londono havas la plej multajn internaciajn vizitantojn de iu grandurbo en la mondo.

Demografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Britoj.

En la censo de 2011 la totala populacio de Unuiĝinta Reĝlando estis de 63 181 775 loĝantoj.[14] Ĝi estas la kvara plej granda lando en Eŭropo (post nur Rusio, Germanio kaj Francio), la kvina plej granda en la Komunumo de Nacioj kaj la 22a plej granda en la mondo. Inter 2014 kaj 2015 ĉefe internacia migrado kontribuis al la populacikresko. Inter 2012 kaj 2013 ĉefe natura ŝanĝo kontribuis al la populacikresko.[15] Inter 2001 kaj 2011 la populacio pliiĝis je averaĝa jara indico de proksimume 0.7 procento.[14] La censo de 2011 montris ankaŭ, ke laŭlonge de la antaŭaj 100 jaroj, la proporcio de la populacio 0–14-aĝa falis el 31 procento ĝis 18 procento, kaj la proporcio de homoj super 65-jaraĝo kreskiĝis el 5 ĝis 16 procento.[14] En 2018 la mezaveraĝa aĝo de la brita populacio estis 41.7 jaroj.[16]

La angla populacio en 2011 estis 53 milionoj da loĝantoj, kio estas ĉirkaŭ 84 procento de la totalo de UR.[17] Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo, kun 420 personoj por kvadrata kilometro meze de 2015,[15] kun aparta koncentrado en Londono kaj en la sudoriento.[18] La censo de 2011 markis por Skotlando populacion de 5.3 milionoj da loĝantoj,[19] por Kimrio 3.06 milionojn kaj por Norda Irlando 1.81 milionojn.[17]

En 2017 la averaĝa fekundindico en Unuiĝinta Reĝlando estis de 1.74 naskitoj por virino.[20] Kvankam alta naskindico estas kontribuanta al populacikresko, ĝi restas konsiderinde sub la pinta naskeskplodo de 2.95 naskitoj por virino en 1964,[21] aŭ multe sub la alta nivelo de 6.02 naskitoj por virino en 1815,[22] sub la anstataŭa indico de 2.1 naskitoj por virino, sed pli alte ol la malalta rekordo de 2001 kun nur 1.63 naskitoj por virino.[23] En 2011, 47.3 procento de naskoj en Unuiĝinta Reĝlando estis de needzinaj virinoj.[24] La Oficejo pri Naciaj Statistikoj reportis en 2015 ke el la tuta brita populacio de 16 jaroj kaj pli, 1.7 procento identigas sin sam- aŭ duseksemulo (2.0 procento de maskloj kaj 1.5 procento de inoj); 4.5 procento de respondintoj respondis per "alia", "mi ne scias", aŭ tute ne respondis.[25] La nombron de transgenruloj en Unuiĝinta Reĝlando estis ĉirkaŭkalkulita inter 65 000 kaj 300 000 laŭ esploroj inter 2001 kaj 2008.[26]

 
Populacikresko en Unuiĝinta Reĝlando ekde 1800.

Plej grandaj urboj redakti

 
Southampton.

Etneco redakti

Historie, oni pensis, ke indiĝenaj Britoj estas posteuloj el variaj etnaj grupoj kiuj setliĝis tie antaŭ la 12-a jarcento: nome Keltoj, Romianoj, Anglosaksoj, Nordanoj kaj Normanoj. Kimroj eble estas la plej antikva etna grupo en la teritorio de nuna Unuiĝinta Reĝlando.[27] Unuiĝinta Reĝlando havas historion de enmigrado de neblankuloj kun Liverpool havante la plej antikvan nigrulan populacion en la lando datita el almenaŭ la 1730-aj jaroj dum la periodo de Afrika sklavokomerco. Dum tiu periodo oni ĉirkaŭkalkulis la afrik-karibian populacion de Granda Britio je 10 000 ĝis 15 000[28] kio poste malpliiĝis pro la abolo de la sklaveco.[29][30] Unuiĝinta Reĝlando havas ankaŭ la plej antikvan ĉinan komunumon en Eŭropo, datita el la alveno de ĉinaj maristoj en la 19-a jarcento.[31] Laŭ la brita censo de 2011, 87.2 procento de la populacio de Unuiĝinta Reĝlando identigis sin kiel blankuloj, kio signifas, ke 12.8 procento de la populacio de Unuiĝinta Reĝlando identigas sin kiel ano de grupo de etna malplimulto.[32]

Etneca diverseco ege varias tra Unuiĝinta Reĝlando. 30.4 procento de la Londona populacio kaj 37.4 procento de la populacio de Leicester estis ĉirkaŭkalkulita kiel neblankula en 2005,[33][34] dum malpli ol 5 procento de la populacioj de Nordorienta Anglio, Kimrio kaj Sudokcidenta Anglio estis el etnaj malplimultoj, laŭ la censo de 2001.[35] En 2016, 31.4 procento de bazlernejanoj kaj 27.9 procento de mezlernejanoj en ŝtataj lernejoj en Anglio estis membroj de etna malplimulto.[36]

Lingvoj redakti

La angla lingvo estas la oficiala kaj plej parolata lingvo de Unuiĝinta Reĝlando, kiu originiĝis el Anglio.[37][38] Unuiĝinta Reĝlando aktive promocias la lingvan tutmondecon por konstrui konektojn, interkomprenemon kaj fidon inter la loĝantoj de UR kaj kun la diversaj landoj de la tuta mondo.[39][40] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 95 procento de la brita populacio estas unulingva parolanto de angla.[41] Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 5.5 procento de la populacio parolas aliajn lingvojn alportitajn al Britio kiel rezulto de relative ĵusa enmigrado.[41] Sudaziaj lingvoj estas la plej granda grupo kiu inkludas Panĝaban, Urduan, Bengalan, Silhetian (el Bangladeŝo), Hindian kaj Guĝaratan.[42] Laŭ la censo de 2011, la pola iĝis la dua plej parolata lingvo en Anglio kun 546 000 parolantoj.[43] En 2019, ĉirkaŭ tri kvaronoj de milionoj da personoj parolis malmulte aŭ tute ne anglan.[44]

 
Dulingva signalo (irlanda kaj angla) en Newry, Norda Irlando.

Oni parolas tri indiĝenajn keltajn lingvojn en Unuiĝinta Reĝlando: nome Kimra, Irlanda kaj Skotgaela. La Kornvala, kiu formortis kiel unua lingvo fine de la 18-a jarcento, estas celo de revivigaj klopodoj kaj havas malgrandan grupon de parolantoj kiel dua lingvo.[45][46][47][48] Laŭ la censo de 2021, la populacio de Kimrio parolanta kimran de tri aŭ pliaj jaroj estis 538 300 personoj (17.8 procento).[49] Krome, oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉirkaŭ 200 000 parolantoj de kimra loĝas en Anglio.[50] En la censo de 2011 en Norda Irlando 167 487 personoj (10.4 procento) asertis, ke ili havas "ioman scion de irlanda", preskaŭ ekskluzive en la naciisma (ĉefe katolika) populacio. Ĉirkaŭ 92 000 personoj en Skotlando (ĝuste sub 2 procento de la populacio) havis ioman kapablon ĉe gaela lingvo, inklude 72 procenton de tiuj kiuj loĝas en Eksteraj Hebridoj.[51] La nombro de infanoj kiuj lernas ĉu kimran ĉu skotgaelan estas pliiĝanta.[52] La Skota, lingvo devena el frua norda Mezangla, havas limigitan agnoskon kun sia regiona varianto, nome la Ulsterskota en Norda Irlando, sen specifa postulo por protektado kaj promocio.[48][53] Aprile 2020, oni diris, ke estas ĉirkaŭ 151 000 uzantoj de Brita signolingvo (BSL), nome signolingvo uzata de surduloj, en Unuiĝinta Reĝlando.[54]

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Unuiĝinta Reĝlando.

La kulturo de Unuiĝinta Reĝlando estas influita de multaj faktoroj kiel: la insula statuso de la lando; ĝia historio; kaj esti politika unio de kvar landoj el kiuj ĉiu konservas elementojn de distingaj tradicioj, kutimoj kaj simboleco. Kiel rezulto de la Brita Imperio, la britan influon oni observas ankaŭ en la lingvo, kulturo kaj juraj sistemoj de multaj el ties iamaj kolonioj, precize de Usono, Aŭstralio, Kanado, Novzelando kaj Irlando, komuna kulturo konata nuntempe kiel "Anglosfero".[55][56] La esenca kultura influo de Unuiĝinta Reĝlando kondukis al la fakto esti priskribita kiel "kultura superpotenco".[57][58] Tutmonda opinienketo fare por BBC vidis, ke Unuiĝinta Reĝlando rangiĝis kiel la tria plej positive rigardata lando en la mondo (malantaŭ Germanio kaj Kanado) en 2013 kaj 2014.[59][60]

British Council (esperante: Britia Konsilio) estas internacia organizaĵo, fondita kaj subtenata de la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (Britio). Ĝia celo estas disvastigado de la kulturo de sia lando kaj de la angla lingvo.

Klasika briteco redakti

La brita kulturo estis dum longa tempo (almenaŭ ekde la frua 19-a jarcento ĝis la fino de la 20-a) difinita de la eco havi “rigidan supran lipon”, kio signifas, ke la britoj – almenaŭ tiutempe – restis trankvilaj kaj ne montris multajn emociojn, eĉ se io grava okazas. Tiu seriozeco kaj trankvileco povas esti karakterizataj kiel pretendo esti la enkarniĝo de la civilizita mondo. Tio ankaŭ influas la organizatecon de la britoj, ĉar tradicioj tre gravas por civilizacio – tiel briteco estas ofte kunligata al teo je la 5-a aŭ 6-a vespere, nigraj ĉapeloj sur la kapo kaj kunportata pluvombrelo.

Literaturo redakti

 
Verko de William Shakespeare el 1623, ekzemplero ekspoziciita en la British Library.

Brita literaturo inkludas literaturon asocian kun Unuiĝinta Reĝlando, Manksinsulo kaj la Manikinsuloj. Plej granda parto de la Brita literaturo estas en angla. En 2005, oni publikigis ĉirkaŭ 206 000 librojn en Unuiĝinta Reĝlando kaj en 2006 ĝi estis la plej granda libropublikiganto en la mondo.[61]

La angla teatristo kajo poet William Shakespeare estas amplekse konsiderata kiel la plej granda dramaturgo el ĉiuj tempoj.[62][63][64] En la 20-a jarcento la angla krimverkistino Agatha Christie estis la plej librovendanta novelisto el ĉiuj tempoj.[65] Dek du el la 25 pintaj el 100 romanoj de britaj verkistoj elektitaj per tutmonda kritikenketo fare de BBC estis verkitaj de virinoj; tio inkludis verkojn de George Eliot, Virginia Woolf, Charlotte kaj Emily Brontë, Mary Shelley, Jane Austen, Doris Lessing kaj Zadie Smith.[66]

El la skota kontribuo menciendas Arthur Conan Doyle (kreinto de Sherlock Holmes), Sir Walter Scott, J. M. Barrie, Robert Louis Stevenson kaj la poeto Robert Burns. Pli ĵuse Hugh MacDiarmid kaj Neil M. Gunn kontribuis al Skota Renaskiĝo, per pli seriozaj verkoj el Ian Rankin kaj Iain Banks. La skota ĉefurbo, Edinburgo, estis la unua tutmonda Urbo de Literaturo de Unesko.[67]

El la kimra literaturo mencinendas la plej malnova konata poemo de Britio, nome Y Gododdin, kion oni komponis plej verŝajne fine de la 6-a jarcento. Ĝi estis verkita en kumbriaMalnovkimra lingvo kaj en enhavas la plej fruan konatan referencon al la Reĝo Arturo.[68] La Arturan legendon poste disvolvis Gofredo de Monmouth.[69] Poeto Dafydd ap Gwilym (fl. 1320–1370) estas konsiderata unu el la plej grandaj eŭropaj poetoj de sia tempo.[70] Daniel Owen estas konsiderata la unua kimr-lingva romanisto, publikiginte Rhys Lewis en 1885. La plej bone konataj el la kimr-anglaj poetoj estas Dylan Thomas kaj R. S. Thomas, el kiu la lasta estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo en 1996. Gravaj kimraj romanistoj de la 20-a jarcento estis Richard Llewellyn kaj Kate Roberts.[71][72]

Irlandaj verkistoj, vivintaj en la epoko kiam la tuta Irlando estis parto de Unuiĝinta Reĝlando, estis Oscar Wilde,[73][74] Bram Stoker[75] kaj George Bernard Shaw.[76][77] Estis multaj aŭtoroj kies deveno estis jen el ekster Britio sed translokiĝis al Britio, kiel Joseph Conrad,[78] T. S. Eliot,[79] Kazuo Ishiguro,[80] Sir Salman Rushdie[81] kaj Ezra Pound.[82][83]

Muziko redakti

 
The Proms estas festivalo de klasika muziko okazanta ĉe la Royal Albert Hall kiu regule ludas muzikon de Edward Elgar kaj de Henry Wood.

Variaj stiloj de muziko populariĝis en Britio, kiel la indiĝena popolmuziko de Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Norda Irlando. Historie, estis elstara Renesanca muziko el la Tudora periodo, kun diservoj, madrigaloj kaj muziko por liuto de Thomas Tallis, John Taverner, William Byrd, Orlando Gibbons kaj John Dowland. Post la Angla Resurtronigo, oni establis anglan tradicion de dramaj maskoj, himnoj kaj kantoj, estre de Henry Purcell, sekvita de Thomas Arne kaj aliaj. La german-devena komponisto George Frideric Handel ŝtataniĝis kiel Brito en 1727, kiam li komponis la himnon Zadok the Priest por la surkronigo de la gereĝoj Georgo la 2-a kaj Karolino de Brandenburgo; ĝi iĝis la tradicia ceremonia muziko por la deklaron de ĉiuj estontaj monarkoj. Multaj oratorioj de Handel, kiel lia famkonata Mesio, estis verkitaj en angla lingvo.[84][85]

En la dua duono de la 19-a jarcento, dum Arthur Sullivan kaj lia libretisto W. S. Gilbert verkis siajn popularajn Savoy-operojn, la ampleksa gamo de muziko de Edward Elgar rivalis kun tiu de la eŭropaj samtempuloj. Pli kaj pli tamen komponistoj inspiriĝis el la angla kamparo kaj ĝia popolmuziko, ĉefe Gustav Holst, Ralph Vaughan Williams, kaj Benjamin Britten, pioniro de moderna brita opero. Inter multaj post-militaj komponistoj, kelkaj el kiuj faris sian propran personan elekton de muzika identeco, menciendas jenaj: Peter Maxwell Davies (Orkney), Harrison Birtwistle (mitologia), kaj John Tavener (religia).[86]

Laŭ The New Grove Dictionary of Music and Musicians, la termino "pop music" (Pop-muziko) originiĝis en Britio meze de la 1950-aj jaroj por priskribo la fuzion de rock and roll kun "new youth music" (la nova junularmuziko).[87] The Oxford Dictionary of Music asertas, ke artistoj kiaj the Beatles kaj the Rolling Stones metis pop music en la avangardon de populara muziko komence de la 1960-aj jaroj.[88] Birmingham iĝis konata kiel naskoloko de heavy metal, kian la bando Black Sabbath startis tie en la 1960-aj jaroj.[89][90] En la sekvaj jaroj, Britio amplekse partoprenis en la disvolvigo de rok-muziko, kaj Britoj ludis kiel pioniroj de hard rock;[91] hindinfluita raga rock; heavy metal;[92] space rock; glam rock;[93] Gothic rock,[94] psychedelic rock,[95] kaj punk rock.[96] Britaj muzikistoj disvolvis ankaŭ la stilon neo soul kaj kreis dubstep.[97] En nuntempa Britio oni produktas iom de la plej elstara anglalingva repo kun Usonos, fare de ekzemple Stormzy, Kano, Yxng Bane, Ramz, Little Simz kaj Skepta.[98]

 
The Beatles estas la plej komerce sukcesa kaj kritikare laŭdita bando de populara muziko, vendinte ĉirkaŭ mil milionojn da diskoj.[99][100][101]

The Beatles internacie vendis ĉirkaŭ mil milionojn da unuoj kaj estas la plej vendintaj muzikistoj kaj plej influa bando en la historio de la populara muziko.[99][100][101][102] Aliaj elstaraj britaj kontribuantoj kiuj influis la popularan muzikon laŭlonge de la lastaj 50 jaroj estas the Rolling Stones, Pink Floyd, Queen, Led Zeppelin, the Bee Gees, and Elton John, ĉiuj el kiuj havas tutmondajn vendorekordojn de 200 milionoj aŭ eĉ plie.[103] La Premioj Brit estas ĉiujaraj muzikpremioj de la BPI, kaj kelkaj el britaj ricevintoj de la premio por Elstara Kontribuo al Muziko estis the Who, David Bowie, Eric Clapton, Rod Stewart, the Police, kaj Fleetwood Mac (kiu estas fakte brit-usona bando).[104] Pli ĵusaj britaj muzikistoj kiuj havis internacian sukcesoj estas George Michael, Oasis, Spice Girls, Radiohead, Coldplay, Arctic Monkeys, Robbie Williams, Amy Winehouse, Susan Boyle, Adele, Ed Sheeran, Lewis Capaldi, One Direction kaj Harry Styles.[105]

Nombraj britaj urboj estas famaj pro sia muziko. Muzikistoj el Liverpool atingis 54 britajn numerojn 1ajn en la listo de plej sukcesaj unuopaĵoj, pli alta indico por persono ol ĉe ajna alia urbo en la mondo.[106] La kontribuo de Glasgovo al muziko estis agnoskita en 2008 kiam Unesko nomis ĝin "Urbo de Muziko".[107] Manchester ludis gravan rolon en la etendo de dancmuziko kiel la nomita "acid house", kaj ekde la mezaj 1990-aj jaroj, de la nomita Britpop. Londono kaj Bristolo estas tre ofte asociaj kun la origino de subĝenroj de la elektronika muziko kiel drumenbaso kaj triphopo.[108] Influaj britaj dancmuzikistoj estas the Prodigy, Underworld, Leftfield, Basement Jaxx, Chemical Brothers, Sub Focus, Chase & Status kaj Calvin Harris.

Arto redakti

 
Tekstila desegno de William Morris, 1883.

Gravaj britaj artistoj estas jenaj: la romantikistoj William Blake, John Constable, Samuel Palmer kaj J. M. W. Turner; la pentristoj de portretoj Sir Joshua Reynolds kaj Lucian Freud; la artistoj de pejzaĝoj Thomas Gainsborough kaj L. S. Lowry; la pioniro de la movado de Artoj kaj Metioj William Morris; la figurativa pentristo Francis Bacon; la popartistoj Peter Blake, Richard Hamilton kaj David Hockney; la pioniroj de la movado koncepta arto nome Art & Language;[109] la kunlabora duopo Gilbert and George; la abstraktista artisto Howard Hodgkin; kaj la skulptistoj Antony Gormley, Anish Kapoor kaj Henry Moore. Dum la fino de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj la Galerio Saatchi en Londono helpis altiri publikan atenton al grupo de plur-ĝenraj artistoj kiuj iĝis konataj kiel "Young British Artists" (Junaj Britaj Artistoj): nome Damien Hirst, Chris Ofili, Rachel Whiteread, Tracey Emin, Mark Wallinger, Steve McQueen, Sam Taylor-Wood kaj Fratoj Chapman estas inter la plej bone konataj membroj de tiu izola movado.

 
La skulptaĵo Anĝelo de la Nordo de Antony Gormley iĝis simbolo de Norda Anglio.

La Royal Academy en Londono estas ŝlosila organizaĵo por la promocio de la vidaj artoj en Unuiĝinta Reĝlando. Gravaj skoloj de arto en Unuiĝinta Reĝlando estas jenaj: la ses-skola University of the Arts London, kiu inkludas la Central Saint Martins College of Art and Design kaj la Chelsea College of Art and Design; la Goldsmiths, University of London; la Slade School of Fine Art (parto de University College London); la Glasgow School of Art; la Royal College of Art; kaj The Ruskin School of Drawing and Fine Art (parto de la Universitato de Oksfordo). La Courtauld Institute of Art estas grava centro por la instruado de historio de arto. Gravaj artgalerioj en Unuiĝinta Reĝlando estas la National Gallery, National Portrait Gallery, la Tate Britain kaj la Tate Modern (la plej vizitata modernarta galerio en la mondo, kun ĉirkaŭ 4.7 milionoj da vizitantoj jare).[110]

La Arta Konsilantaro de Granda Britio aŭ en angla Arts Council of Great Britain estis eksterministra publika servo dediĉita al la helpo al la belartoj en Granda Britio. La Arta Konsilantaro de Granda Britio estis dividita en 1994 por formi la Artan Konsilantaron de Anglio, la Skotan Artan Konsilantaron, kaj la Artan Konsilantaron de Kimrio. Samtempe la Nacia Loterio estis establita kaj tiuj tri artaj konsilantaroj, plus la Arta Konsilantaro de Norda Irlando, iĝis distribuaj korpoj.

Kino redakti

Unuiĝinta Reĝlando faris konsiderindan influon super la historio de kinarto. La britaj reĝisoroj Alfred Hitchcock, kies filmo Vertigo estas konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel la plej bona filmo el ĉiuj tempoj,[111] kaj David Lean estas inter la plej laŭditaj de kritikistoj el ĉiuj tempoj.[112] Multaj britaj aktoroj atingis internacian famon kaj kritikan sukceson. Kelkaj el la komerce plej sukcesaj filmoj el ĉiuj tempoj estis produktitaj en Unuiĝinta Reĝlando, kiel du el la plej enspezigaj filmoserioj (nome Harry Potter kaj James Bond).[113]

En 2009, britaj filmoj enspezigis ĉirkaŭ du mil milionojn da usonaj dolaroj tutmonde kaj akiris merkatparton de ĉirkaŭ 7 procento tutmonde kaj 17 procento en Unuiĝinta Reĝlando.[114] La brita biletvendada enspezo totalis 944 milionojn da britaj pundoj en 2009, kun ĉirkaŭ 173 milionoj da kinejeniroj.[114] La ĉiujaraj Kinpremioj BAFTA estas havigitaj de la British Academy of Film and Television Arts.[115]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Welcome. www.parliament.uk. Alirita 7-a de oktobro 2008.
  2. THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. Alirita 27-a de aŭgusto 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-05-27. Alirita 2009-06-03.
  3. Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. Alirita 19-a de oktobro 2008.
  4. The Act of Union. Act of Union Virtual Library. Alirita 15-a de majo 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 2009-06-03.
  5. Ross, David. (2002) Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset, p. 56. ISBN 1855343800. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”.
  6. Hearn, Jonathan. (2002) Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press, p. 104. ISBN 1902930169. “Inevitably, James moved his court to London”.
  7. Ferguson, Niall. (2003) Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books. ISBN 0465023282.
  8. Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
  9. SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
  10. The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. Alirita 15-a de majo 2006.
  11. . Cabinet (31 March 2021). Arkivita el la originalo je 27a de Junio 2020. Alirita 18a de Aŭgusto 2021.
  12. Ministers. Alirita 22a de Novembro 2022.
  13. Ministerial Code (August 2019). Arkivita el la originalo je 6a de Septembro 2019. Alirita 20a de Aprilo 2021.
  14. 14,0 14,1 14,2 2011 Census: Population Estimates for the United Kingdom. Office for National Statistics (27a de Marto 2011). Alirita 18a de Decembro 2012.
  15. 15,0 15,1 Population Estimates for UK, England and Wales, Scotland and Northern Ireland, Mid-2015. Office for National Statistics (23a de Junio 2016).
  16. "World Factbook EUROPE: United Kingdom", The World Factbook, 12 July 2018, https://www.cia.gov/the-world-factbook/countries/united-kingdom 
  17. 17,0 17,1 2011 UK censuses. Office for National Statistics. Alirita 18a de Decembro 2012.
  18. Khan, Urmee, "England is most crowded country in Europe", The Daily Telegraph, 16a de Septembro 2008.
  19. . Scotland's population at record high (17a de Decembro 2012). Alirita 18a de Decembro 2012.
  20. Vital statistics: population and health reference tables. Alirita 6a de Marto 2018.
  21. Boseley, Sarah, "The question: What's behind the baby boom?", The Guardian, 14a de Julio 2008, paĝo 3.
  22. Max Roser (2014), "Total Fertility Rate around the world over the last centuries", Our World in Data, Gapminder Foundation, https://ourworldindata.org/grapher/children-born-per-woman?year=1800&country=GBR, retrieved 10a de Decembro 2019 
  23. Vital Statistics: Population and Health Reference Tables (February 2014 Update): Annual Time Series Data. Office for National Statistics, ONS. Alirita 27a de Aprilo 2014.
  24. Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table. Eurostat (26a de Februaro 2013). Alirita la 12an de Julio 2013.
  25. Sexual identity, UK: 2015 – Experimental Official Statistics on sexual identity in the UK in 2015 by region, sex, age, marital status, ethnicity and NS-SEC. Office for National Statistics (5a de Oktobro 2016). Alirita 19a de Januaro 2017.
  26. Research report 27: Trans research review. Arkivita el la originalo je 2015-07-06. Alirita 2023-08-16.
  27. "Welsh people could be most ancient in UK, DNA suggests", BBC News, 19a de Junio 2012.
  28. Victoria and Albert Museum Black Presence (13a de Januaro 2011).
  29. Winder, Robert. (2010) Bloody Foreigners: The Story of Immigration to Britain. Little, Brown Book. ISBN 978-0-7481-2396-4.
  30. Costello, Ray. (2001) Black Liverpool: The Early History of Britain's Oldest Black Community 1730–1918. Liverpool: Picton Press. ISBN 978-1-873245-07-1.
  31. Culture and Ethnicity Differences in Liverpool – Chinese Community. Chambré Hardman Trust. Arkivita el la originalo je 24a de Julio 2009. Alirita 9a de Marto 2015. Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
  32. 2011 Census: Ethnic group, local authorities in the United Kingdom. Office for National Statistics (11a de Oktobro 2013). Alirita 6a de Marto 2015.
  33. Resident population estimates by ethnic group (percentages): London. Office for National Statistics. Arkivita el la originalo je 23a de Junio 2012. Alirita 23a de Aprilo 2008.
  34. Resident population estimates by ethnic group (percentages): Leicester. Office for National Statistics. Arkivita el la originalo je 5a de Majo 2012. Alirita 23a de Aprilo 2008. Arkivigite je 2019-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  35. Census 2001 – Ethnicity and religion in England and Wales. Office for National Statistics. Alirita 23a de Aprilo 2008.
  36. Schools, pupils and their characteristics: Januaro 2016 (PDF) (Report). Department for Education. 28a de Junio 2016. p. 8. SFR 20/2016.
  37. English language – Government, citizens and rights. Arkivita el la originalo je 15a de Oktobro 2012. Alirita 23a de Aŭgusto 2011. Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo UK Government Web Archive
  38. (17a de Majo 2018) “Official status of languages in the UK and Ireland”, Common Law World Review 47 (1), p. 77–102. doi:10.1177/1473779518773642. 
  39. British Council British Council | the UK's international culture and education organisation. Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2023. Alirita 5a de Decembro 2018. (last checked 6a de Februaro 2023)
  40. BBC Learning English, BBC World Service BBC Learning English – About BBC Learning English. Arkivita el la originalo je 4a de Februaro 2023. Alirita 9a de Februaro 2023. (last checked 4a de Februaro 2023)
  41. 41,0 41,1 Languages across Europe: United Kingdom. Alirita 4a de Februaro 2013.
  42. Carl Skutsch (2013). Encyclopedia of the World's Minorities. pp. 1261. Routledge. Alirita la 3an de Decembro 2020.
  43. Booth, Robert, "Polish becomes England's second language", The Guardian, 30a de Januaro 2013.
  44. "The teenagers who translate for their parents", BBC News, 23a de Aprilo 2019.
  45. Track, Robert Lawrence. (2007) Language and Linguistics: The Key Concepts. Routledge. ISBN 978-0-415-41358-9.
  46. Framework Convention for the Protection of National Minorities, Strasbourg, 1.II.1995. Council of Europe. Alirita 9a de Marto 2015.
  47. European Charter for Regional or Minority Languages, Strasbourg, 5.XI.1992. Council of Europe. Alirita 9a de Marto 2015.
  48. 48,0 48,1 "List of declarations made with respect to treaty No. 148". Council of Europe. Alirita la 12an de Decembro 2013.
  49. Welsh language in Wales (Census 2021) (angle) (6a de Decembro 2022). Alirita 6a de Decembro 2022.
  50. . Welsh today. BBC (Marto 2007). Alirita 5a de Julio 2011.
  51. Scotland's Census 2001 – Gaelic Report. General Register Office for Scotland. Arkivita el la originalo je 22a de Majo 2013. Alirita 28a de Aprilo 2013. Arkivigite je 2013-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
  52. "Local UK languages 'taking off'", BBC News, 12a de Februaro 2009.
  53. Language Data – Scots. European Bureau for Lesser-Used Languages. Arkivita el la originalo je 23a de Junio 2007. Alirita 2a de Novembro 2008.
  54. Brown, Hannah, "'People are dying because of this': Calls for UK Gov to follow Scotland with sign language interpreter at Covid-19 briefing", The Scotsman, 23a de Aprilo 2020.
  55. Julian Go. (2007) “A Globalizing Constitutionalism?, Views from the Postcolony, 1945–2000”, Constitutionalism and political reconstruction. Brill, p. 92–94. ISBN 978-90-04-15174-1.
  56. Ferguson 2004, p. 307.
  57. (Winter 2011) “The cultural superpower: British cultural projection abroad”, British Politics Review 6 (1).  Arkivigite je 2018-09-16 per la retarkivo Wayback Machine
  58. Sheridan, Greg, , "Cameron has chance to make UK great again", The Australian, 15a de Majo 2010.
  59. "BBC poll: Germany most popular country in the world", BBC, 23a de Majo 2013.
  60. "World Service Global Poll: Negative views of Russia on the rise", BBC.co.uk, 4a de Junio 2014.
  61. Goldfarb, Jeffrey, , "Bookish Britain overtakes America as top publisher", RedOrbit, 10a de Majo 2006.
  62. William Shakespeare (English author). Britannica Online encyclopedia. Alirita 26a de Februaro 2006.
  63. “MSN Encarta Encyclopedia article on Shakespeare”, '.
  64. “William Shakespeare”, '.
  65. "Mystery of Christie's success is solved", The Daily Telegraph, 19a de Decembro 2005.
  66. Ciabattari, Jane, "The 25 greatest British novels", BBC Culture, Decembro 2015.
  67. Edinburgh, United Kingdom, UNESCO City of Literature. Unesco (2004). Arkivita el la originalo je 28a de Majo 2013. Alirita 9a de Marto 2015.
  68. Early Welsh poetry. BBC Wales. Alirita 29a de Decembro 2010.
  69. Lang, Andrew. [1913] (2003) History of English Literature from Beowulf to Swinburne. Holicong, PA: Wildside Press. ISBN 978-0-8095-3229-2.
  70. Dafydd ap Gwilym (2011). Arkivita el la originalo je 24a de Marto 2012. Alirita 3a de Januaro 2011. “Dafydd ap Gwilym is widely regarded as one of the greatest Welsh poets of all time, and amongst the leading European poets of the Middle Ages.”.
  71. True birthplace of Wales's literary hero (5a de Decembro 1999). Arkivita el la originalo je 16a de Marto 2020. Alirita 28a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2020-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
  72. Kate Roberts: Biography. Arkivita el la originalo je 24a de Julio 2012. Alirita 19a de Februaro 2017.
  73. Varty, Anne. (2014) A Preface to Oscar Wilde. Routledge, p. [htt://books.google.com/books?id=A9YFBAAAQBAJ&=PA231 231–232]. ISBN 978-1-317-89231-1.
  74. Encyclopedia.com. Cengage. Alirita la 10an de Decembro 2019.
  75. Moss, Joyce. (2001) British and Irish Literature and Its Times: The Victorian Era to the Present (1837–). Gale Group. ISBN 978-0-7876-3729-3.
  76. Holroyd, Michael. (1989) Bernard Shaw, Volume 2: 1898–1918: The Pursuit of Power. Chatto & Windus. ISBN 978-0-7011-3350-4.
  77. G B Shaw. British Library. Arkivita el la originalo je 2020-08-09. Alirita 10a de Decembro 2019.
  78. Middleton, Tim. (2006) Joseph Conrad. Routledge. ISBN 978-0-415-26851-6.
  79. Cooper, John Xiros. (2006) The Cambridge Introduction to T. S. Eliot. Cambridge University Press. ISBN 978-1-139-45790-3.
  80. Sim, Wai-chew. (2009) Kazuo Ishiguro. Routledge. ISBN 978-1-135-19867-1.
  81. Salman Rushdie. Oxford University Press. Alirita 10a de Decembro 2019.
  82. Campbell, James, "Home from home", The Guardian, 17a de Majo 2008.
  83. Nadel, Ira. (2004) Ezra Pound: A Literary Life. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-230-37881-0.
  84. British Citizen by Act of Parliament: George Frideric Handel. UK Parliament (20a de Julio 2009). Arkivita el la originalo je 26a de Marto 2010. Alirita 9a de Marto 2015.
  85. Andrews, John, "Handel all'inglese", Playbill, 14a de Aprilo 2006.
  86. Iemperley, Nicholas (2002). "Great Britain". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-1-56159-263-0.; Banfield, Stephen; Russell, Ian (2001). "England (i)". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-1-56159-263-0.; Lewis, Geraint; Davies, Lyn; Kinney, Phyllis (2001). "Wales". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-1-56159-263-0.; Elliott, Kenneth; Collinson, Francis; Duesenberry, Peggy (2001). "Scotland". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-1-56159-263-0.; White, Harry; Carolan, Nicholas (2011). "Ireland". Grove Music Online (8a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-1-56159-263-0.; "British 20th century composers". BBC. Alirita la 21an de Aprilo 2022.
  87. R. Middleton, et al., "Pop", Grove music online, Alirita la 14an de Marto 2010. necesas abono (el Retarkivo {{{1}}})
  88. "Pop", The Oxford Dictionary of Music, Alirita la 9an de Marto 2010.necesas abono (el Retarkivo {{{1}}})
  89. "Birmingham, England ... the unlikely birthplace of heavy metal", www.cnn.com. (angle)
  90. . Midlands rocks! How Birmingham's industrial heritage made it the birthplace of heavy metal (angle) (4a de Junio 2013). Alirita 28a de Februaro 2022.
  91. The Rolling Stones | Biography & History (en-us). Alirita 22a de Julio 2020.
  92. Tom Larson. (2004) History of Rock and Roll. Kendall/Hunt Pub., p. 183–187. ISBN 978-0-7872-9969-9.
  93. “Glam Rock”, '.
  94. NME Originals: Goth (2004). Arkivita el la originalo je 26a de Januaro 2008. Alirita 30a de Septembro 2013.
  95. Pop/Rock » Psychedelic/Garage. AllMusic. Alirita 6a de Aŭgusto 2020.
  96. "The Sex Pistols". RollingStone.com. 2001. Arkivita el la originalo la 1an de Februaro 2013. Alirita la 24an de Majo 2010.
  97. Henderson, Alex (1 August 2003). British Soul. Allmusic. Alirita la 6an de Marto 2011.; AllMusic – Dubstep Arkivigite je 2017-09-23 per la retarkivo Wayback Machine "Absorbed and transfigured elements of techno, drum'n' bass and dub"; Goldman, Vivien, "Local Groove Does Good: The Story Of Trip-Hop's Rise From Bristol", NPR, 31a de Januaro 2012.
  98. "5 U.K. Rappers Primed to Take Over America in 2018". Billboard. Alirita la 18an de Junio 2018.
  99. 99,0 99,1 1960–1969. EMI Group. Arkivita el la originalo je 25a de Aprilo 2014. Alirita 9a de Marto 2015.
  100. 100,0 100,1 "Paul At Fifty". Time. New York. 8a de Junio 1992. Arkivita el la originalo la 6an de Februaro 2009.
  101. 101,0 101,1 Most Successful Group The Guinness Book of Records 1999, p. 230. Alirita la 19an de Marto 2011.
  102. "Beatles a big hit with downloads", Belfast Telegraph, 25a de Novembro 2010.
  103. "British rock legends get their own music title for PlayStation3 and PlayStation2" (Press release). EMI. 2a de Februaro 2009. Arkivita el la originalo la 23an de Aprilo 2014. Alirita la 9an de Marto 2015.; Khan, Urmee (17a de Julio 2008). "Sir Elton John honoured in Ben and Jerry ice cream". The Daily Telegraph. London. Arkivita el la originalo la 30an de Julio 2008.; Alleyne, Richard (19a de Aprilo 2008). "Rock group Led Zeppelin to reunite". The Daily Telegraph. London. Arkivita el la originalo la 10an de Januaro 2022. Alirita la 31an de Marto 2010.; "Floyd 'true to Barrett's legacyBBC News. 11a de Julio 2006.; Holton, Kate (17a de Januaro 2008). "Rolling Stones sign Universal album deal". Reuters. Alirita la 26an de Oktobro 2008.; Walker, Tim (12a de Majo 2008). "Jive talkin': Why Robin Gibb wants more respect for the Bee Gees". The Independent. London. Arkivita el la originalo la 13an de Oktobro 2011. Alirita la 26an de Oktobro 2008.
  104. "Brit awards winners list 2012: every winner since 1977". The Guardian (London). Alirita la 28an de Februaro 2012.
  105. "Harry Styles Has Weathered the Post-Boy Band Storm Better Than Most". Consequence of Sound. 12a de Januaro 2020. Alirita la 15an de Septembro 2020.; "10 Years of One Direction: The Story of the World's Biggest Boy Band, Told With the Fans Who Made It Happen". Billboard. 16a de Julio 2020. Alirita la 15an de Septembro 2020.; Corner, Lewis (16a de Februaro 2012). "Adele, Coldplay biggest-selling UK artists worldwide in 2011". Digital Spy. Alirita la 22an de Marto 2012.; Magliola, Anna Sky (30a de Novembro 2022). "Ed Sheeran's career journey: From street busker to global superstar". PlanetRadio.co.uk. Alirita la 7an de Januaro 2023.
  106. Hughes, Mark, "A tale of two cities of culture: Liverpool vs Stavanger", The Independent, 14a de Januaro 2008.
  107. "Glasgow gets city of music honour", BBC News, 20a de Aŭgusto 2008.
  108. Out of the melting pot: The origins and evolution of drum'n'bass (25a de Junio 2020). Alirita 1a de Aŭgusto 2021.
  109. Tate, , "Art & Language – Art Term | Tate", Tate.
  110. Bayley, Stephen, "The startling success of Tate Modern", The Times, 24a de Aprilo 2010. necesas abono
  111. "Vertigo is named 'greatest film of all time'", BBC News, 2a de Aŭgusto 2012.
  112. The Directors' Top Ten Directors. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 17a de Majo 2012.
  113. "Harry Potter becomes highest-grossing film franchise", The Guardian, 11a de Septembro 2007.
  114. 114,0 114,1 UK film – the vital statistics. UK Film Council. Arkivita el la originalo je 8a de Oktobro 2009. Alirita 9a de Marto 2015. Arkivigite je 2009-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
  115. "Baftas fuel Oscars race", BBC News, 26a de Februaro 2001.

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Oni ofte uzas la vortojn Britio kaj Britujo por paroli pri la tuta Unuiĝinta Reĝlando, sed tio estas malekzakta. La vortoj ekskluzivas Nord-Irlandon, kiu troviĝas ĉe alia insulo ol Britio. Tamen, aparte la vorto Britio estas amplekse uzata en esperantaj tekstoj, simple ĉar ĝi lingve multe pli praktikas ol la formaleca titoligo Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando kaj en tekstoj oni bezonas ankaŭ adjektivan (britia) kaj adverban (britie) formojn, kiujn oni neniel havus baze de pli longa landonoma titolo.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo United Kingdom en la angla Vikipedio.