Mao Zedong

prezidento de la Komunista Partio de Ĉinio
(Alidirektita el Mao Ce-tung)

MÁO Zédōng (ĉine 毛澤東 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung (naskiĝis la 26-an de decembro 1893, mortis la 9-an de septembro 1976) aŭ esperante MAŬ' Zedongo, estis ĉina komunista revoluciulo kaj la prezidento (proparolanto) de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto kaj tiele la fakta suprema reganto de Ĉinio. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establado de la Ĉina Popola Respubliko, kies fondinto li estis, en 1949.

Mao Zedong
Mao Zedong portrait.jpg
Persona informo
Naskonomo 毛澤東
Naskiĝo 26-an de decembro 1893 (1893-12-26)
en Mao Zedong's Former Residence, Flag of China (1889–1912).svg Dinastio Qing
Morto 9-an de septembro 1976 (1976-09-09) (82-jara)
en Zhongnanhai
Mortokialo korinfarkto
Tombo Mausoleum of Mao Zedong
Lingvoj Nordĉina dialektaro • hunana
Loĝloko Zhongnanhai • Mao Zedong's Former Residence • Q15929957
Ŝtataneco Ĉina Popola RespublikoRespubliko ĈinioDinastio QingĈina Soveta Respubliko
Alma mater Dongshan Senior High School • Xiangxiang First Senior High School • The First High School of Changsha, Hunan • Hunan First Normal University
Subskribo Mao Zedong
Familio
Patro Mao Yichang
Patrino Ŭen Kimei
Frat(in)oj Mao Zemin • Mao Zetan
Edz(in)o Luo Yixiu • Yang Kaihui • He ZiĉenJiang Qing
Infanoj Mao Anying • Mao Anqing • Mao Anlong • Yang Yuehua • Li Min • Li Na
Okupo
Okupo politikisto • poeto • verkistofilozofoinstruistobibliotekisto • strategiulo • politikteoriisto • revoluciulo • kaligrafo
Verkoj Ruĝa Libreto
Selected works of Mao Zedong
Poetry of Mao Zedong
calligraphy of Mao Zedong
On the People's Democratic Dictatorship
Q17003514
Q18834688
Selected Works of Mao Zedong, Volume V
Kanonpafu la Estrejon
Q10873177
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mao prilaboris specon de ĉinigita marksismo-leninismo, konata simple kiel maoismo, sed ankaŭ kiel marksismo-leninismo-maoismopensaro Mao Zedong, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la kampanjo nomita Saltego Antaŭen. Li forĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion. Mao estas vaste rekonita por krei plejparte unuiĝitan Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio. Oni kutime nomis lin Prezidanto Mao (毛主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)".

Li naskiĝis kiel la filo de riĉa farmisto en Ŝaoŝan, Hunano, Mao adoptis jam frue tendencon de ĉina naciismo kaj kontraŭ-imperiismo, ĉefe influta de la okazaĵoj de la Ĉina Revolucio de 1911 kaj de la Movado de Kvara de Majo de 1919. Mao konvertiĝis al Marksismo-Leninismo dum laborado ĉe la Pekina Universitato kaj iĝis fonda membro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), konduke al Insurekcio de la Aŭtuna Rikolto en 1927. Dum la Ĉina Enlanda Milito inter la Kuomintango (KMT) kaj la KPĈ, Mao helpis fondi la Ruĝan Armeon, konduke al Soveto Jiangksi de radikala terpolitko kaj laste li iĝis estro de la KPĈ dum la Longa Marŝado. Kvankam la KPĈ provizore alianciĝis kun la KMT laŭ la Unuiĝinta Fronto dum la Dua Ĉin-Japana Milito (1937–45), post la venko super Japanio en la Dua Mondmilito la Ĉina Enlanda Milito pluis kaj en 1949 la trupoj de Mao venkis super la Naciistoj kiuj retiriĝis al Tajvano.

La 1-a de oktobro de 1949 Mao proklamis la fondon de la Popola Respubliko Ĉinio (PRĈ), unupartia ŝtato kontrolita de la KPĈ. En la venontaj jaroj Mao solidigis sian kontrolon pere de agrara reformo kaj danke al psikologia venko en la Korea Milito, kaj pere de kampanjoj kontraŭ la terposedantoj, kiujn li konsideris "kontraŭ-revoluciuloj", kaj aliaj supozitaj malamikoj de la ŝtato. En 1957 li lanĉis kampanjon konatan kiel Granda Salto Antaŭen kiu celis rapide transformi la ekonomion de Ĉinio el tiu propra de agrikulturo al alia novapropra de industrio. Tiu kampanjo, komplikita pro naturaj katastrofoj kiuj okazis tiame, kondukis al la plej mortiga malsatego en la historio. En 1966, li iniciatis la ekon de la Granda Proletara Kultura Revolucio, nome programo por forigi la menciitajn "kontraŭ-revoluciulajn" elementojn el la ĉina socio kio daŭris 10 jarojn kaj kiu estis markita de violenta klasbatalo, disvastiga detruo de kulturaj artefaktoj kaj senantaŭaĵa altigo de Mao al personeca kulto kaj kiu estas oficiale konsiderita kiel "drasta problemo" por la PRĈ.[1]

En 1972, Mao Zedong ricevis la viziton en Ĉinio de la usona prezidento Richard Nixon en Pekino, markante la ekon de la politiko de la malferma pordo, kiu pluis dum la posta regado de Deng Xiaoping en Ĉinio.

Polemika figuro, Mao estas konsiderata unu el plej gravaj individuoj en la historio de la moderna mondo.[2] Mao estas oficiale en alta konsidero en la Popola Respubliko Ĉinio. Sekvantoj rigardas lin kiel granda estro kiu plenumis atingojn kiaj modernigo de Ĉinio kaj konstruo en ĝi de tutmonda povo, altigante la statuson de virinoj, plibonigante la edukadon kaj la sansistemon, havigante universalan loĝadon, kaj altigante la vivesperon dum la loĝantaro de Ĉinio kreskis el ĉirkaŭ 550 al super 900 milionoj dum la periodo de sia estreco.[3][4] Maoistoj krome emfazas lian rolon kiel teoriulo, ŝtatestro, poeto, kaj viziulo.[5] Male, kritikantoj kaj historiistoj vidis lin kiel diktatoro kiu preteratentis sisteme la respekton al la homaj rajtoj, kaj kies regado ŝajne kontribuis al morto de 40–70 milionoj da personoj pro malsatego, deviga nelibera laboro kaj ekzekutoj, vidante lian regadon kiel la plej suprema kazo de democido en la homa historio.[6][7]

VivoRedakti

Junaĝo kaj Xinhai (辛亥) Revolucio: 1893–1911Redakti

Mao naskiĝis en la 26-a de decembro 1893 en vilaĝo Ŝaoŝan, Hunana Provinco, Ĉinio. Lia patro, Mao Jiĉang, estis malriĉa kamparano kiu fariĝis unu el la plej riĉaj farmistoj en Ŝaoŝan. Zedong priskribis sian patron kiel severan disciplinulon, kiu batis lin kaj liajn tri gefratojn, la knabojn Zemin kaj Zetan, kaj adoptitan knabinon, Zejian.[8] La edzino de Jiĉang, nome Ŭen Kimei, estis devota budhano kiu provis moderigi la striktan sintenon de ŝia edzo.[9] Ankaŭ Zedong iĝis budhano, sed forlasis tiun kredon en siaj mez-adoleskaj jaroj.[9] En aĝo de 8, Mao estis sendita al la Ŝaoŝana Bazlernejo. Lerninte la valorsistemojn de Konfuceismo, li poste koncedis ke li ne ĝuis la klasikajn ĉinajn tekstojn anoncante konfucean moralon, kaj anstataŭe preferis popularajn romanojn kiel la Tri Regnoj kaj Ĉe akvorando.[10] En aĝo de 13, Mao finis bazinstruadon, kaj lia patro edzigis lin al la 17-jaraĝa Luo Jigu, unuigante iliajn terposedantajn familiojn. Mao rifuzis rekoni ŝin kiel sia edzino, iĝante furioza kritikisto de fiksita geedziĝo kaj provizore moviĝante foren. Luo estis loke malhonorita kaj mortis en 1910.

 
Infana hejmo de Mao Zedong en Ŝaoŝan, en 2010, kio nun iĝis turisma destino.

Laborante ĉe la bieno de lia patro, Mao legis voreme,[11] evoluigante "politikan konscion" el la broŝuro de Zheng Guanying kiu priploris la malplibonigon de ĉina potenco kaj argumentis por la adopto de reprezenta demokratio.[12] Interesita pri historio, Mao estis inspirita per la armea lerteco kaj naciisma fervoro de George Washington kaj Napoleono Bonaparte.[13] Liaj politikaj opinioj estis formitaj per la protestoj gviditaj de Gelaohui kiuj erupciis post malsatega katastrofo en Hunana ĉefurbo Ĉangŝa; Mao apogis la postulojn de la manifestaciantoj, sed la armitaj armetrupoj subpremis la malkonsentulojn kaj ekzekutis siajn gvidantojn.[14] La malsatega katastrofo atingis Ŝaoŝan, kie malsatantaj kamparanoj konfiskis la grenon de lia patro; malaprobante iliajn agojn kiel morale malĝustaj, Mao tamen postulis simpation por ilia situacio.[15] En aĝo de 16, Mao translokiĝis al pli alta lernejo en proksima Dongŝan,[16] kie li estis ĉikanita pro sia kamparana deveno.[17]

Kvara Porinstruista Lernejo de Ĉangŝa: 1912–1919Redakti

Dum la sekvaj kelkaj jaroj, Mao Zedong aliĝis kaj malaliĝis al kaj el policakademio, lernejo de sap-produktado, jura lernejo, ekonomika lernejo kaj registara Mezlernejo de Ĉangŝa.[18] Studante sendepende, li pasigis multan tempon en la Ĉangŝa biblioteko, legante kernajn verkojn de klasika liberalismo kirl tiuj de Adam Smith nome The Wealth of Nations kaj de Montesquieu nome De l'esprit des lois, same kiel la verkoj de okcidentaj sciencistoj kaj filozofoj kiel Darwin, Mill, Rousseau, kaj Spencer.[19] Vidante sin kiel intelektulo, jarojn poste li konfesis, ke tiam li kredis sin pli bona ol la laborista klaso.[20] Li estis inspirita de Friedrich Paulsen, kies liberala emfazo al individuismo kondukis Mao al la kredo, ke fortaj individuoj ne estas limigitaj per moralaj kodoj sed male ili povus barakti al la plej grandaj bonoj, kaj ke la "celo justigas la rimedojn" konkludo de la konsekvencismo.[21] Lia patro ne vidis utilaj la intelektulajn demarŝojn de sia filo kaj nuligis sian subtenon; tio devigis Mao translokiĝi al loĝejo por malriĉuloj.[22]

 
Mao en 1913.

Mao deziris iĝi instruisto kaj aliĝis al la Kvara Porinstruista Lernejo de Ĉangŝa, kiu tuj kuniĝis al la Unua Porinstruista Lernejo de Ĉangŝa, amplekse konsuderata kiel la plej bonkvalita en Hunano.[23] Amike al Mao, profesoro Ĝang Ĉangĵi instigis lin legi radikalan gazeton, Nova Junularo (Xin qingnian), nom kreaĵo de sia amiko Chen Duxiu, dojeno en la Pekina Universitato. Kvankam ĉina naciisto, Ĉen argumentis, ke Ĉinio devas rigardi okcidenten por puriĝi el superstiĉo kaj aŭtokratio.[24] En sia unua lernojaro, Mao amikiĝis kun pli aĝa studento, Ksiao Ziŝeng; kune ili faris piediran marŝadon tra Hunano, almozule kaj verkante literaturajn kopletojn por akiri manĝaĵojn.[25]

Populara studento, en 1915 Mao estis elektita sekretario de Studenta Societo. Li organizis la la Asocion por Studenta Mem-regado kaj estris protestojn kontraŭ lernejajn regulojn.[26] Mao publikigis sian unuan artikolon en Nova Junularo en Aprilo 1917, instrukciante legantojn pliigi sian fizikan forton por utili al la revolucio.[27] Li aliĝis al la Societo por la Studo de Ŭang Fuĵi (Ĉuan-ŝan Hsüeh-ŝe), revolucia grupo fondita de fakuloj de Ĉangŝa kiu deziris imiti la filozofon Ŭang Fuĵi.[28] Printempe 1917, li estis elektita por komandi la studentan armeon de volontuloj, organizita por defendi la lernejon el rabemaj soldatoj.[29] Pli kaj pli interesata en la militaj teknikoj, li forte interesiĝis en la Unua Mondmilito, kaj ankaŭ disvolvis senton de solidareco kun laboristoj.[30] Mao entreprenis agadon de fizika plifortigo kun Ksiao Ziŝeng kaj Cai Hesen, kaj kun aliaj junaj revoluciuloj ili formis la Renovigon de la Popolstuda Societo en Aprilo 1918 por debato la ideojn de Ĉen Duksiu. Dezirante personan kaj socian transformadon, la Societo akiris 70–80 membrojn, multaj el kiuj poste aliĝos al la Komunista Partio.[31] Mao gradiĝis en Junio 1919, rangita la trian en sia jaro.[32]

Revolucia ekaktivecoRedakti

Pekino, Anarkiismo kaj Marksismo: 1917–1919Redakti

 
Portreto de Mao ĉe la placo Tienanmen de Pekino.

Mao translokiĝis al Pekino, kie lia mentoro Yang Changji estis enpostenigita en la Pekina Universitato.[33] Yang pensis, ke Mao estas escepte "inteligenta kaj bela",[34] sekurante lin laborpostenon kiel helpanto de la universitata bibliotekisto Li Daĵao, kiu estos frua ĉina komunisto.[35] Li aŭtoris serion de artikoloj por Nova Junularo pri la Oktobra Revolucio en Rusio, dum kiu la komunista Bolŝevika Partio sub la estreco de Vladimir Lenin estis enpoviĝinta. Lenin estis defendanto de la soci-politika teorio de Marksismo, por la unua fojo disvolvita de la germanaj sociologoj Karl Marx kaj Friedrich Engels, kaj la artikoloj de Li aldonis Marksismon al la doktrinoj en la ĉina revolucia movado.[36] Iĝante "pli kaj pli radikala", Mao estis dekomence influita de la anarkiismo de Pjotr Kropotkin, kiu estis la plej elstara radikala doktrino tiam. Ĉinaj anarkiistoj, kiel Cai Yuanpei, Kanzeliero de la Pekina Universitato, alvokis al kompleta sociala revolucio en sociaj rilatoj, familia strukturo, kaj egaleco de virinoj, pli ol al simpla ŝanĝo en la formo de registaro proponita de pli fruaj revoluciuloj. Li aliaĝis al la Studgrupo de Li kaj "disvolviĝis rapide al Marksismo" dum la vintro de 1919.[37]

Ricevanta malaltan salajron, Mao loĝis en amasa ĉambro kun sep aliaj Hunanaj studentoj, sed kredis, ke la beleco kiun Pekino proponis estas ege "viva kaj vigla kompenso".[38] En la universitato, Mao estis malaprezita de aliaj studentoj pro sia rura Hunana akĉento kaj malalta klasnivelo. Li aliĝis al universitataj societoj pri filozofio kaj ĵurnalismo kaj ĉeestis en prelegoj kaj seminaroj de samideanoj Ĉen Duksiu, Hu Ŝih, kaj Kian Ksuantong.[39] La periodo de Mao en Pekino finis en la printempo de 1919, kiam li veturis al Ŝanghajo kun amikoj kiuj estis preparante sin por forveturi al Francio.[40] Li ne revenos al Ŝaoŝan, kie lia patrino estis almorte malsana. Ŝi mortis en Oktobro 1919 kaj ŝia edzo mortis en Januaro 1920.[41]

Nova Kulturo kaj politikaj protestoj, 1919–1920Redakti

La 4an de Majo, 1919, studentoj en Pekino kunvenis en Tiananmen por protesti kontraŭ la malforta rezisto fare de la ĉina registaro al la Japana etendo en Ĉinion. Patriotoj estis koleraj pro la influo havigita al Japanio en la Dudek unu postuloj en 1915, la kompliceco de la registaro Bejĝang de Duan Qirui, kaj la perfido al Ĉinio en la Traktato de Versajlo, per kiu Japanio rajtis ricevi teritoriojn en Ŝandongo kiuj estis kapitulacitaj de Germanio. Tiuj manifestacioj ekardigis la aperon de la tutlanda Movado de la 4-a de majo kaj vigligis la kreadon de la Novkultura Movado kiu plendis pro la diplomataj malvenkoj de Ĉinio pro la socia kaj kultura malprogreso.[42]

En Ĉangŝa, Mao estis ekinstruinta historion en la Bazlernejo Ksiuĝe[43] kaj organizis protestojn kontraŭ la pro-Duan Guberniestro de la Hunana Provinco, nome Ĵang Jingjao, populare konata kiel "Ĵang la Venena" pro sia korupta kaj violenta regado.[44] Fine de Majo, Mao kunfondis la Hunanan Studentasocion kun He Ŝuheng kaj Deng Ĉungksia, organizante studentan strikon por Junio kaj en Julio 1919 startis la produktado de ĉiusemajna radikala gazeto, Revuo de la rivero Ksiang (Ksiangjiang pinglun). Uzante lokan lingvaĵon kiu estas nekomprenebla de la majoritato de la ĉina popolo, li defendis la neceson de "Granda Unio de la Popolaj Homamasoj", kaj la plifortigon de la sindikatoj por aliri al neviolenta revolucio. Liaj tiamaj ideoj ne estis marksismaj, sed tre influitaj de la koncepto de Kropotkin pri interhelpo.[45]

 
Studentoj en Pekino manifestacie dum la Movado de la Kvara de Majo.

Ĵang malpermesis la Studentasocion, sed Mao plue publikigis post ekhavi la redaktorecon de la liberala gazeto Nova Hunano (Ksin Hunan) kaj proponis artikolojn en populara loka gazeto Justeco (Ta Kung Po). Kelkaj el tiuj predikis feminismajn ideojn, alvokante al liberigo de virinoj en la ĉina socio; Mao estis influita de sia devigita aranĝita geedzeco.[46] En Decembro 1919, Mao helpis organizi ĝeneralan strikon en Hunano, kaj ili atingis kejkajn sukcesojn, sed Mao kaj aliaj studentestroj sentis sin minacataj de Ĵang, kaj Mao revenis al Pekino, kie li vizitia la almortan malsanan Ĵang Ĉangji.[47] Mao trovis, ke liaj artikoloj estis atingintaj famnivelon inter la revolucia movado, kaj ekpetis subtenon por elpostenigi Ĵang.[48] Atinginta ĵus tradukitan marksisman literaturon de Thomas Kirkup, Karl Kautsky, kaj Marx kaj Engels — ĉefe la Manifesto de la Komunista Partio — li venis sub ties pliiganta influo, sed estis ankoraŭ eklectika prie.[49]

Mao visited Tianjin, Jinan, kaj Qufu,[50] antaŭ translokiĝi al Ŝanghajo, kie li laboris kiel lavisto kaj renkontiĝis kun Ĉen Duksiu, notante, ke la adopto de Marksismo fare de Ĉen "ege impresis min en tio kio estis probable kritika periodo en mia vivo". En Ŝanghajo, Mao renkontiĝis ankaŭ kun iama instruisto lia, nome Ĝi Peiĉi, revoluciulo kaj membro de Kuomintang (KMT), aŭ Ĉina Naciisma Partio, kiu estis akirinta pliiĝantajn subtenon kaj influon. Ĝi prezentis Mao al la Generalo Tan Ĝankai, veterana KMT-membro kiu tenis la fidelecon de la trupoj staciitaj ĉe la Hunana landlimo kun Guangdong. Tan estis komplotanta por elpostenigi Ĵang, kaj Mao helpis lin organizi la studentojn de Ĉangŝa. En Junio 1920, Tan kondukis siajn trupojn al Ĉangŝa, kaj Ĵang fuĝis. En la sekva reorganizado de la provinca administracio, Mao estis nomumita estro de la junulara sekcio de la Unua Porinstruista Lernejo. Ricevante grandan enspezon, li edziĝis la Ĝang Kaihui en la vintro de 1920.[51]

Fondo de la Ĉina Komunista Partio: 1921–1922Redakti

 
Loko de la unua Kongreso de la Ĉina Komunista Partio en Julio 1921, en Ksintiandi, iama Franca Koncesio, Ŝanhajo.

La Ĉina Komunista Partio estis fondita de Ĉen Duksiu kaj Li Daĵao en la Franca Koncesio de Ŝanhajo en 1921 kiel studa societo kaj neformala reto. Mao formis branĉon en Ĉangŝa, establante ankaŭ branĉon de la Socialista Junularo kaj Kulturan Librosocieton kiu malfermis liborovendejon por disvastigi revolucian literaturon tra Hunano.[52] Li aliĝis al la movado por la Hunana aŭtonomeco, en la espero ke Hunana konstitucio pliigos la civilajn liberecojn kio faciligos lian revolucian aktivecon. Kiam la movado estis sukcesa establante provincan aŭtonomecon sub nova militsenjoro, Mao forgesis sian aliĝon.[53] Ĉirkaŭ 1921, malgrandaj marksistaj grupoj ekzistis en Ŝanghajo, Pekino, Ĉangŝa, Vuhano, Kantono, kaj Jinan; oni decidis okazigi centran kunsidon, kio startis en Ŝanhajo la 23an de Julio, 1921. La unua sesio de la Nacia Kongreso de la Ĉina Komunista Partio estis partoprenita de 13 delegitoj, inter kiuj Mao. Post la aŭtoritatoj sendis polican spionon al la kongreso, la delegitoj translokiĝis al boato en la Suda Lago apud Kaŝing, en Ĝeĝjango, por eviti areston. Kvankam partoprenis ankaŭ delegitoj de Sovetunio kaj de Kominterno, la unua kongreso ignoris la konsilon de Lenin akcepti provizoran aliancon inter la komunistoj kaj la "burĝaj demokratoj" kiuj celis ankaŭ nacian revolucion; anstataŭe ili aliĝis al la ortodoksa marksisma kredo ke nur la urba proletariaro povus estri socialisman revolucion.[54]

Mao estis tiam parti-sekretario por Hunano kun sidejo en Ĉangŝa, kaj por konstrui la partion tue li sekvis varion de taktikoj.[55] En Aŭgusto 1921, li fondis la Mem-Studan Universitaton, tra kiu legantoj povas aliri al revolucia literaturo, kio kam estis en la premisoj de la Societo por la Studo de Ŭang Fuĵi, hunana filozofo de la Qing dinastio kiu estis rezistinta al la Manĉuoj.[55] Li aliĝis al la YMCA Eduka Amasmovado por lukti kontraŭ analfabeteco, kvankam li redaktis la lernolibrojn por inkludi radikalajn sentojn.[56] Li plue organizis laboristojn por striki kontraŭ la administracio de la Hunana Guberniestro Ĵao Hengti.[57] La labormovadaj aferoj restis centraj. La sukcesa kaj fama striko de la karbomino de Anĝuan (kontraŭ la konsideron de partihistoriistoj) dependis de kaj "proletaraj" kaj "burĝaj" strategioj. Liu Shaoqi kaj Li Lisan kaj Mao ne nur mobilizis la ministojn, sed formis lernejojn kaj kooperativojn kaj engaĝigis lokajn intelektulojn, nobelojn, militistajn oficirojn, komercistojn, drakestrojn de la Ruĝa Bando kaj eĉ pastrojn.[58]

Mao plendis, ke li maltrafis en Julio 1922 la Duan Kongreson de la Komunista Partio en Ŝanghajo, ĉar li perdis la adreson. Adoptante la konsilon de Lenin, la delegitoj interkonsentis aliancon kun la "burĝaj demokratoj" de KMT por la bono de la "nacia revolucio". Membroj de la Komunista Partio aliĝis al la KMT, en la espero klini ties politikon maldekstren.[59] Mao entuziasme konsentis kun tiu decido, argumentante por alianco tra la soci-ekonomiaj klasoj de Ĉinio. Mao estis proparolanto kontraŭimperiisma kaj en siaj verkoj li atakegis la registarojn de Japanio, Britio kaj Usono, kaj priskribis tiun lastan kiel "la plej murdema el ekzekutistoj".[60]

Kunlaborado kun Kuomintang: 1922–1927Redakti

Mao diskursanta al homamaso.

En la Tria Kongreso de la Komunista Partio en Ŝanghajo en Junio 1923, la delegitoj reafirmis sian engaĝiĝon labori kun la KMT. Subtenante tiun sintenon, Mao estis elektita por la Partia Komitato, kaj ekloĝis en Ŝanghajo.[61] En la Unua Kongreso de la KMT, okazinta en Kantono komence de 1924, Mao estis elektita kiel alterna membro de la Centra Plenumkomitato de la KMT, kaj proponis kvar rezoluciojn por decentrigi la povon al urbaj kaj ruraj burooj. Lia entuziasma subteno por la KMT havigis al li suspekton de Li Lian, sia amiko de Hunano.[62]

Fine de 1924, Mao revenis al Ŝaoŝan, eble por rekuperiĝi el malsano. Li trovis, ke la kamparanoj estis pli kaj pli maltrankvilaj kaj kelkaj estis kaptintaj teron el riĉaj terposedantoi kaj fondis komunumojn. Tio konvinkis lin pri la revolucia potencialo de la kamparanoj, ideo kiun defendis la maldekstruloj de la KMT sed ne la komunistoj.[63] Li revenis al Kantono por estri la 6an kurson de la Trejninstituto de Kantono de la Kamparana Movado el Majo ĝis Septembro 1926.[64][65] La Trejninstituto de la Kamparana Movado kun Mao trejnis estrontojn kaj preparis ilin por militanta aktiveco, portante ilin al milittrejna ekzercado kaj al studo de bazaj maldekstraj tekstoj.[66] Vintre de 1925, Mao fuĝis al Kantono post liaj revoluciaj aktivecoj altiris la atenton de la regionaj aŭtoritatoj de Ĵao.[67]

 
Mao Zedong en la tempo de sia laboro en la Trejninstituto de Kantono de la Kamparana Movado en 1925.

Kiam la partiestro Sun Yat-sen mortis en Majo 1925, li estis sukcedita de Ĉiang Kai-ŝek, kiu ŝanĝis la politikon por apartigi la maldekstrulojn el KMT kaj la komunistojn.[68] Mao tamen apogis la agadon de la Nacia Revolucia Armeo de Ĉiang, kiu entreprenis la atakon de la Norda Ekspedicio en 1926 kontraŭ la militsenjoroj.[69] Je la tajdo de tiu ekspedicio, la kamparanoj stariĝis, alpropriĝante terojn el la riĉaj terposedantoj, kiuj estis ofte mortigitaj. Tiaj ribeloj kolerigis la veteranajn figurojn de la KMT, kiuj estis mem terposedantoj, emfazante la kreskantan klasan kaj ideologian dividon en la revolucia movado.[70]

En Marto 1927, Mao aperis en la Tria Plenumo de la Centra Plenumkomitato de la KMT en Vuhano, kiu klopodis elpostenigi Generalon Ĉiang el la povo nomumante Ŭang Ĉingŭei kiel estro. Tie, Mao ludis aktivan rolon en la diskutoj pri la afero de kamparanoj, defendante serion de "Reguloj por la Subpremado de Lokaj Perfortuloj kaj de Malbonaj Nobeloj", kio eĉ proponis mortopunon aŭ porvivan enprizonigon por kulpuloj de kontraŭrevolucia aktiveco, argumentante, ke en revolucia situacio, "pacaj metodoj povas ne sufiĉi".[71][72] En Aprilo 1927, Mao estis nomumita por la kvin-membra Centra Tutlanda Komitato de la KMT, kaj instigis al kamparanoj malakcepti pagi la luprezon. Mao estris alian grupon por starigi "Skizan Rezolucion pri la Terafero", kiu alvokis al la konfisko de tero apartenanta al "lokaj perfortuloj kaj malbonaj nobeloj, koruptaj funkciuloj, militistoj kaj ĉiuj kontraŭrevoluciaj elementoj de la vilaĝoj". Alirante al plenumo de "Teresploro", li asertis, ke iu ajn kiu posedas ĉirkaŭ 30 mou (kvar akreoj kaj duono), kio konstituis 13% el la loĝantaro, estas aŭtomate kontraŭrevolucia. Li akceptis, ke estas granda variado en la revolucia entuziasmo tra la tuta lando, kaj ke estas necesa fleksebla politiko de tera redistribuado.[73] Prezentante siajn konkludojn en la kunsido de la Granda Tutlanda Komitato, multaj esprimis malkonsentojn, kelkaj kredis, ke li iras tro for, kaj aliaj ne sufiĉe for. Finfine, liaj sugestoj estis nur parte aplikitaj.[74]

Enlanda MilitoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina enlanda milito.

Ribeloj de Nanĉano kaj de la Aŭtuna Rikolto: 1927Redakti

Kuraĝigita per la venko de la Norda Ekspedicio kontraŭ la miltsenjoroj, Ĉiang turnis sin kontraŭ la komunistoj, kiuj tiam estis jam dekoj da miloj tra tuta Ĉinio. Ĉiang ignoris la ordonojn de la vuhana maldekstra regado de la KMT kaj marŝis kontraŭ Ŝanghajoi, nome urbo kontrolita de komunistaj milicoj. Dum la komunistoj atendis la alvenon de Ĉiang, li disvolvigis la nomitan "Blankan Teroron", per kio li ordonis la masakron de 5 000 personoj kun la helpo de la Verda Bando de krimuloj.[72][75] En Pekino, 19 gravaj komunistoj estis mortigitaj fare de Ĵang Zuolin.[76][77] Tiun Majon, dekoj da miloj de komunistoj kaj eĉ supozitaj komunistoj estis mortigitaj, kaj la ĈKP perdis proksimume 15 000 el siaj 25 000 membroj.[77]

La ĈKP plue subtenis la vuhanan registaron de la KMT, pozicion kiun Mao dekomence apogis,[77] sed por la tempo de la Kvina Kongreso de la ĈKP estis ŝanĝinta sian opinion, decidante fidi ĉiujn esperojn sur la kamparana milico.[78] Tiu afero iĝis banala kiam la vuhana registaro elpelis ĉiujn komunistojn el la KMT la 15an de Julio.[78] La ĈKP fondis la Ruĝan Armeon de Laboristoj kaj Kamparanoj de Ĉinio, pli bone konata kiel "Ruĝa Armeo", por batali kontraŭ Ĉiang. Bataliono estrita de la Generalo Ĉu De ricevis ordonon kontroli la urbon Nanĉano la 1an de Aŭgusto, 1927, en tio kio estis konata kiel Nanĉana Ribelo. Ili estis dekomence sukcesaj, sed estis devigitaj al retiriĝo post kvin tagoj, kaj marŝis suden al Ŝantoŭo, kaj el tie ii estis elpelitaj al naturaj areoj de Fuĝjano.[78] Mao estis nomumita ĉefkomandanto de la Ruĝa Armeo kaj estris kvar regimentoj kontraŭ Ĉangŝa en la Aŭtunrikolta Ribelo, en la espero de eksplofo de kamparanaj ribeloj tra Hunano. La tagon antaŭ la atako, Mao komponis poemon — la plej frua el liaj poemoj kiu survivis — titolita "Ĉangŝa". Lia plano estis ataki la KMT-regata urbo el tri direktoj la 9an de Septembro, sed la Kvara Regimento dizertis al la partio de la KMT, atakante la Trian Regimenton. La armeo de Mao marŝis al Ĉangŝa, sed ne povis konkeri ĝin; je la 15a de Septembro, li akceptis la malvenkon kaj kun 1000 survivantoj marŝis orienten al la Jinggang Montoj de Ĝjangŝjio.[79][80]

Jung Chang kaj Jon Halliday postulis, ke la ribelo estis fakte sabotita de Mao mem por eviti, ke grupo de soldatoj de KMT venku super alia estro de la ĈKP.[81] Chang kaj Halliday postulis, ankaŭ ke Mao parolis al la aliaj estroj (inklude rusajn diplomatojn en la soveta konsulejo en Ĉangŝa kaj, ĉiam laŭ Chang kaj Halliday, ke li estis jam kontrolante multon de la aktiveco de la ĈKP) por striki nur en Ĉangŝa, kaj poste abandoni ĝin. Chang kaj Halliday referencis, ke informo estis sendita al Moskvo fare de la sekretario de la Soveta Konsulejo en Ĉangŝa ke la retiriĝo estis "la plej disdegnenda perfido kaj malkuraĝaĵo."[81]

Bazo en Jinggangshan: 1927–1928Redakti

 
Mao en 1927.

La Centra Komitato de la ĈKP, kaŝe en Ŝanghajo, elpelis Mao el sia kadro kaj el la Hunana Provinca Kommitato, kiel puno pro lia "milita oportunismo", pro sia fokuso al rura aktiveco, kaj ĉar li estis tro tolerema jun la "malbonaj riĉuloj". Ili tamen adoptis tri decidojn kiujn li delonge pioniris: la tuja formado de laboristaj konsilantaroj, la konfisko de ĉiu tero sen escepto, kaj la refuton de la KMT. La reago de Mao estis ignori ilin.[82] Li establis bazon en Ĝinggangŝan, areo de la Ĝinggang Montoj, kie li kunigis kvin vilaĝojn kiel mem-rega ŝtato, kaj apogis la konfiskon de tero el la riĉaj terposedantoj, kiuj estis "re-edukataj" kaj foje ekzekutitaj. Li certigis, ke ne estu faritaj masakroj en tiu regiono, kaj faris pli tolereman alproksimigon ol tiu defendata de la Centra Komitato.[83] Li proklamis, ke "Eĉ la lamulo, la surdulo kaj la blindulo ĉiuj estas utilaj por la revolucia lukto", kaj pliigis la nombrojn de la trupoj de la armeo,[84] aligante du grupojn de banditoj en sia armeo, kaj konstruante forton de ĉirkaŭ 1 800 trupoj.[85] Li establis regulojn por siaj soldatoj: tuja obeo al liaj ordonoj, ĉiuj konfiskoj estu donitaj al la registaro, kaj nenio estu konfiskata el la plej malriĉaj kamparanoj. Farante tion, li muldis siajn homojn en disciplinita, efika luktoforto.[84]

 
Ĉinaj komunistaj revoluciuloj en la 1920-aj jaroj.
 
 革命不是請客吃飯,不是做文章,不是繪畫繡花,不能那樣雅緻,那樣從容不迫,文質彬彬,那樣溫良恭讓。革命是暴動,是一個階級推翻一個階級的暴烈的行動。

Revolucio ne estas vesperfesto, nek eseo, nek pentraĵo, nek peco de brodaĵo; ĝi ne povas esti tiom rafinita, tiom plezura kaj ĝentila, tiom modera, afabla, agrabla, limigita kaj malavara. Revolucio estas insurekcio, agado de violento per kiu unu klaso renversas alian. 
— — Mao, Februaro 1927[86]

Printempe 1928, la Centra Komitato ordonis al la trupoj de Mao iri al suda Hunano, en la espero ke eksplodu kamparanaj ribeloj. Mao estis skeptika, sed plenumis la ordonon. Ili atingis Hunanon, kie ili estis atakitaj de la KMT kaj fuĝis suferinte fortajn perdojn. Dume, la trupoj de la KMT estis invadinta Ĝinggangŝan, lasante ilin sen bazo.[87] Vagante tra la kamparo, la fortoj de Mao trafis regimenton de la ĈKP estrita de la Generaloj Zhu De kaj Lin Biao; ili kuniĝis, kaj klopodis rekonkeri Ĝinggangŝan. Ili estis dekomence sukcesaj, sed la KMT kontraŭ-atakis, kaj repelis la ĈKP reen; dum la sekvaj kelkaj semajnoj, ili luktis entranĉean gerilan militon en la montoj.[88][89] La Centra Komitato ordonis al Mao marŝi al suda Hunano, sed li malakceptis plenumi tion, kaj restis en sia bazo. Kontraste, Zhu plenumis, kaj estris siajn armeojn for. La trupoj de Mao baraktis kontraŭ la KMT dum 25 tagoj sum li lasis la batalkampon nokte por serĉi plifortigojn. Li rekuniĝis kun la dekonigita armeo de Zhu, kaj kune ili revenis al Ĝinggangŝan kaj rekaptis la bazon. Tie ili estis aligitaj de venkita regimento de la KMT kaj de la Kvina Ruĝa Armeo de Peng Dehuai. En la montara areo ili estis nekapablaj akiri sufiĉan rikolton por nutri ĉiujn, kio kondukis al malabundo de manĝaĵoj dumvintre.[90][91]

Jiangksia Soveta Respubliko de Ĉinio: 1929–1934Redakti

 
Mao en Janan.

La Ĉina Soveta Respubliko (ĈSR; ĉine 中華蘇維埃共和國 aŭ 中华苏维埃共和国 transkribe Zhōnghuá Sūwéi'āi Gònghéguó), konata ankaŭ kiel Soveta Respubliko Ĉinio aŭ la Ĉina Soveta Respubliko, estas ofte aludita en historiaj fontoj kiel Jiangksi Sovjet (laŭ ties plej granda komponanta teritorio, nome la Soveto Ĝjangŝio-Fuĝjano). Ĝi estis establita en Novembro 1931 fare de la estontaj estroj de la Komunisma Partio de Ĉinio nome Mao Zedong, generalo Ĵu De kaj aliaj, kaj ĝi daŭris ĝis 1937. Disaj teritorioj estis la sovetoj de Nordorienta Ĝjangŝio, de Hunano-Ĝjangŝio, de Hunano-Hubejo-Ĝjangŝio, de Hunano-Okcidenta Hubejo, de Hunano-Hubejo-Siĉuano-Gŭiĝoŭo, de Ŝaanksi-Gansu, de Seĉuano-Ŝensi, de Hubejo-Henano-Anhui, de Honghu kaj de Haifeng-Lufeng. Mao Zedong estis kaj ŝtatestro de la ĈSR kaj ĉefministro; li estris la ŝtaton kaj ties registaron. La sperto de Mao kiel ĉefo de "malgranda ŝtato ene de ŝtato" havigis al li sperton en movomilito kaj en kamparana organizaĵo; tiu sperto helpos al li poste plenumi la komunisman reunuigon de Ĉinio dum la fino de la 1940-aj jaroj. La ĈSR estis eventuale detruita de la Nacia Revolucia Armeo de Kuomintang (KMT) en serio de la ĉirkaŭigintaj kampanjoj de 1934.

En Januaro 1929, Mao kaj Ĵu evakuis la bazon kun 2 000 homoj kaj pliaj 800 havigitaj de Peng, kaj portis siajn armeojn suden, ĝis la areo ĉe la kantonoj Tonggu kaj Ksinfeng en Ĝiangksi.[92] La evakuado kondukis al falo en moralo, kaj multaj trupoj iĝis malobeaj kaj ekrabadis; tio priokupis Li Lisan kaj la Centran Komitaton, kiu vidis la armeon de Mao kiel lumpenproletariat, kiu estas malkongrua kun la proletara klaskonscio.[93][94] Kongrue kun la ortodoksa marksisma pensaro, Li kredis, ke nur la urba proletaro povus estri sukcesan revolucion, kaj vidis malmultan neceson por la kamparanaj geriloj de Mao; Li ordonis Mao disbandigi sian armeon en unuoj sendotaj por disvastigi la revolucian mesaĝon. Mao respondis, ke kvankam li samopiniis kun la teoria pozicio de Li, li nek disbandigos sian armeon nek abandonos sian bazon.[94][95] Kaj Li kaj Mao vidis la ĉinan revolucion kiel la ŝlosilo por la Tutmonda revolucio, en ia kredo ke venko de la ĈKP okazigos la renverson de la tutmondaj imperiismo kaj kapitalismo. En tio, ili malkonsentis disde la oficiala linio de la Sovetunia registaro kaj de la Kominterno. Funkciuloj el Moskvo deziris pli grandan kontrolon super la ĈKP kaj forigis Li el la povo alvokante lin al Rusio por pridemandado pri liaj eraroj.[96][97][98] Ili anstataŭis lin per sovet-edukitaj ĉinaj komunistoj, konata kiel "28 Bolŝevikoj", du el kiuj, nome Bo Gu kaj Ĵang Ŭentian, ekkontrolis la Centran Komitaton. Mao malkonsentis el tiu nova estreco, en la kredo, ke ili komprenis malmulte de la ĉina situacio, kaj li tuj montriĝis kiel ilia plej grava rivalo.[97][99]

 
Militista parado okaze de la fondo de la Ĉina Soveta Respubliko en 1931.

En Februaro 1930, Mao kreis la Sudokcidentan Ĝiangksian Provincan Sovetan Registaron en la regiono kiu estis sub lia kontrolo.[100] En Novembro, li suferis emocian traŭmaton post lia edzino kaj fratino estis kaptitaj kaj senkapigitaj fare de la generalo de la KMT nome He Jian.[91][97][101] Mao tiam edziĝis al He Ziĉen, 18-jaraĝa revoluciulino kiu faris al li kvin filojn en la sekvaj naŭ jaroj.[98][102] Frontante internajn problemojn, membroj de la Jiangksia Soveto akuzis lin esti tro modera, kaj tiel kontraŭ-revolucia. En Decembro, ili klopodis renversi Mao, rezulte en la Futiana okazaĵo, dum kiu la fideluloj al Mao torturis multajn kaj ekzekutis inter 2000 kaj 3000 disidentojn.[103][104][105] La Centra Komitatv de la ĈKP translokiĝis al Ĝianksio kion ili konsideris sekura areo. En Novembro ĝi proklamis Ĝianksion kiel la Ĉina Soveta Respubliko, nome sendependa komunista ŝtato. Kvankam li estis nomumita Proparolanto de la Konsilio de Popolaj Komisaroj, la povo de Mao estis malpliigita, ĉar lia kontrolo de la Ruĝa Armeo estis atribuita al Zhou Enlai. Dume, Mao rekuperiĝis el tuberkulozo.[106][107]

La armeoj de la KMT adoptis politikon de ĉirkaŭo kaj neniigo de la ruĝaj armeoj. Superita laŭnombre, Mao respondis per gerilaj taktikoj influita de verkoj de antikvaj militaj strategiistoj kiel Sun Tzu, sed Zhou kaj la nova estreco sekvis politikon de malferma konfronto kaj konvencia militagado. Farante tion, la Ruĝa Armeo sukcese rompis la unuan kaj la duan ĉirkaŭojn.[108][109] Kolera pro la malsukceso de siaj armeoj, Ĉiang Kai-ŝek persone alvenis por estri la operacon. Ankaŭ li frontis malfacilojn kaj retiriĝis por fronti pluajn japanajn invadojn en Ĉinion.[106][110] Kiel rezulto de la ŝanĝo de fokuso de la KMT al la defendo de Ĉinio kontraŭ la japana ekspansionismo, la Ruĝa Armeo kapablis etendi sian areon de kontrolo, finfine enhavante populacion de 3 milionoj da loĝantoj.[109] Mao pluigis sian programon por reformo de la terposedo. En Novembro 1931 li anoncis la starton de "terveriga projekto" kiu estis etendita en Junio 1933. Li estris ankaŭ edukprogramojn kaj plenumis decidojn por pliigi la politikan partoprenon de virinoj.[111] Ĉiang vidis la komunistojn kiel pli granda minaco ol la japanoj kaj revenisal Ĝiangksio, kie li iniciatis la kvinan ĉirkaŭigan kampanjon, kiu konsistis en la konstruado de "fajrmurego" el cemento kaj dornodrato ĉirkaŭ la ŝtato, kio estis akompanita de elaera bombardado, por kio la taktikoj de Zhou montriĝis neefikaj. Kaptitaj interne, la moralo de la Ruĝa Armeo falis kiam la manĝaĵoj kaj la kuraciloj ekmalabundis. La estreco decidis evakui.[112]

La Longa Marŝado: 1934–1935Redakti

 
Mao Zedong en 1935.

La 14an de Oktobro, 1934, la Ruĝa Armeo trarompis la sieĝon de la KMT en la sudokcidenta angulo de la Ĝiangksia Sovjeto je Ksinfeng kun 85 000 soldatoj kaj 15 000 partikadruloj kaj entreprenis la retiriĝon nomitan "Longa Marŝado". Por ebligi la retiron, multaj el la vunditoj kaj malsanuloj, same kiel la virinoj kaj infanoj, estis lasitaj tie, defenditaj per grupo de gerilanoj kiun la KMT masakris.[113][114] La 100 000 fuĝintoj direktis sin al suda Hunano, unue trapasante la riveron Ksiang post forta luktado,[114][115] kaj poste la riveron Vu, en Gŭiĝoŭo kie ili konkeris Ĝunji en Januaro 1935. Ripoze portempe en la urbo, ili okazigis konferencon kaj tiukadre Mao estis elektita al posteno de estro, iĝante Prezidanto de la Politburoo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj de facto estro kaj de la Partio kaj de la Ruĝa Armeo, parte ĉar lia kandidateco estis subtenita de la Sovetunia Ĉefministro Josif Stalin. Insistinte, ke ili funkcias kiel gerila armeo, li markis destinon: nome la Ŝenŝi Sovjeto en Ŝenŝjio, Norda Ĉinio, el kiu la komunistoj povus fokusi al luktado kontraŭ la japanoj. Mao kredis, ke fokusante al la kontraŭ-imperiisma luktado, la komunistoj ekatingos la fidon de la ĉina popolo, kiu siavice malakceptos la KMT.[116]

 
Ĝenerala mapo de la Longa Marŝado.

El Ĝunji, Mao kondukis siajn trupojn al la Trapasejo Luŝan, kie ili frontis armitan opozicion sed sukcesis trapasi la riveron; tiu epizodo inspiris faman poemon de Mao. Ĉiang venis en la areo por estri siajn armeojn kontraŭ Mao, sed la komunistoj formanovris kaj sukcesis trapasi ankaŭ la riveron Ĝinŝa.[117] Fronte al la pli malfacila tasko trapasi la riveron Tatu, ili sukcesis fari ĝin luktante batalon super la Ponto Luding en Majo, kaj konkeris la kantonon Luding.[118] Marŝante tra montaroj ĉe Maanŝan,[119] en Moukung, Okcidenta Szeĉuano, ili renkontis la 50 000-homa Kvara Armeo de la ĈKP de Ĵang Guotao, kaj kune sekvis al Maoerhkai kaj poste al Gansuo. Ĵang kaj Mao malkonsentis pri tio kion oni faru; tiu lasta deziris sekvi ĝis Ŝenŝjio, dum Ĵang volis retiriĝi orienten al TibetoSikimo, for el la minaco de la KMT. Oni interkonsentis, ke ili sekvos separatajn vojojn, kaj Zhu De aliĝos al Ĵang.[120] La fortoj de Mao sekvis norden, tra centoj de kilometroj de herbejoj, nome areo de malsekejoj kie ili estis atakitaj de Manĉuaj tribanoj kaj kie multaj soldatoj mortis pro malsatego kaj malsano.[121][122] Finfine ili atingis Ŝenŝjion, kie ili luktis kontraŭ kaj la KMT kaj islama kavaleria milico antaŭ trapasi la Min Montaron kaj la Monton Liupan kaj atingi la Ŝenŝjian Sovjeton; nur 7 000 al 8 000 soldatoj estis survivintaj.[122][123] La Longa Marŝado cementis la statuson de Mao kiel la ĉefa figuro en la partio. En Novembro 1935, li estis nomumita Prezidanto de la Militista Komisiono. El tiu momento antaŭen, Mao estis la nedisputebla estro de la Komunista Partio, kvankam li ne estos prezidanto de la partio ĝis 1943.[124]

Jung Chang kaj Jon Halliday havigas alternativan rakonton pri multaj okazaĵoj dum tiu periodo en sia libro Mao: The Unknown Story (Mao: la nekonata historio).[125] Por ekzemplo, ne estis batalo en Luding kaj la komunistoj trairis la ponton senopozicie, la Longa Marŝado ne estis strategio de la ĈKP sed male estis planita de Ĉiang Kai-ŝek, kaj Mao kaj aliaj komunistestroj ne piediris la Longan Marŝadon, sed estis portitaj sur port-seĝoj.[126] Tamen la verko de Chang kaj Halliday estis tre kritikita de profesiaj historiistoj.[127]

Alianco kun la Kuomintang: 1935–1940Redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Dua japana-ĉina milito.
 
Mao Zedong, Ĵang Guotao en Janan, 1937

La trupoj de Mao alvenis al la Sovjeto de Janan dum Oktobro 1935 kaj setliĝis en Pao An, ĝis printempo 1936. Estante tie, ili disvolvigis ligilojn kun la lokaj komunumoj, redistribuis kaj kultivigis la teron, proponis medicinan traktadon, kaj entreprenis programojn por legoscipovigo.[122][128][129] Mao tiam komandis 15 000 soldatojn, apogite de la alveno de la homoj de He Long el Hunano kaj la armeoj de Ĵu De kaj de Ĵang Guotao revenis el Tibeto.[128] En Februaro 1936, ili establis la Nordokcidentan Kontraŭ-Japanan Ruĝarmean Universitaton en Janan, pere de kiu ili trejnis pli kaj pli nombrojn de novaj rekrutoj.[130] En Januaro 1937, ili iniciatis la "Kontraŭ-Japanan Ekspedicion", kiu sendis grupojn de gerilanoj en japan-kontrolita teritorio entrepreni sporadajn atakojn.[131][132] En Majo 1937, okazis Komunista Konferenco en Janan por studi la situacion.[133] Ankaŭ okcidentaj reporteroj venis al la "Landlima Regiono" (kiel la Sovjeto estis renomita); plej elstaraj estis Edgar Snow, kiu uzis siajn spertojn kiel bazo por la verko Red Star Over China (Ruĝa stelo super Ĉinio), kaj Agnes Smedley, kies rakontoj altiris internacian atenton al la demarŝoj de Mao.[134]

 
Kiel klopodo por venki super la japanoj, Mao (maldekstre) akceptis kunlabori kun Ĉiang (dekstre).

Dum la Longa Marŝado, la edzino de Mao nome He Zizen estis vundita per mitralo en la kapo. Ŝi veturis al Moskvo por kuractraktado; Mao tuj divorcis kaj edziĝis al aktorino, Jiang Qing.[102][135] Mao ekloĝis en kav-domo kaj pasigis multan tempon legante, atentante sian ĝardenon kaj teoriverkante.[136] Li kredis, ke la Ruĝa Armeo sola estis nekapabla venki super la japanoj, kaj ke komunist-regata "registaro de nacia defendo" estu formata kun la KMT kaj aliaj "burĝaj naciismaj" elementoj por atingi tiun celon.[137] Kvankam malaprezante Ĉiang Kai-ŝek kiel "perfidulo al la nacio",[138] la 5an de Majo, li telegramis al la Milita Konsilio de la Nankina Nacia Registaro proponante militaliancon, fakte demarŝo konsilita de Stalin mem.[139] Kvankam Ĉiang intencis ignori la mesaĝon de Mao kaj pluigi la enlandan militon, li estis provizore arestita de unue el siaj propraj generaloj, nome Ĉang Hsueliang, en Ŝjiano, kio kondukis al la nomita Incidento de Ŝjiano; Ĉang devigis Ĉiang studi la aferon kun la komunistoj, kio rezultis en la formado de Dua Unuigita Fronto kun cedoj al ambaŭ flankoj en la 25a de Decembro, 1937.[140]

 
Mao en 1938, verkante Lùn chíjiǔ zhàn (Militetendo).

Japanoj estis konkerintaj kaj Ŝanghajon kaj Nankinon — kio rezultis en la Amasbuĉo de Nankino, brutaleco pri kiu Mao neniam parolis en sia vivo — kaj devigis la Kuomintangan registaron foriri internen al Ĉongĉingo.[141] La japana brutaleco kondukis al pliigo de nombroj de ĉinoj aliĝintaj al la luktado, kaj la Ruĝa Armeo dekobliĝis el 50 000 ĝis 500 000.[142][143] En Aŭgusto 1938, la Ruĝa Armeo formis la Novan Kvaran Armeon kaj la Okan Vojarmeon, kiuj estis teorie sub la komando de la Nacia Revolucia Armeo de Ĉiang.[144] En Aŭgusto 1940, la Ruĝa Armeo iniciatis la Ofensivon de Cent Regimentoj, en kiu 400 000 trupoj atakis la japanojn samtempe en kvin provincojn. Ĝi estis milita sukceso kiu rezultis en la morto de 20 000 japanoj, la disrompo de fervojoj kaj la perdon de karbomino.[143][145] El sia bazo en Janan, Mao aŭtoris kelkajn tekstojn por siaj trupoj, kiel Filozofio de la revolucio, kiu proponis enkondukon al la marksisma teorio de kono; Lùn chíjiǔ zhàn (Militetendo), kiu temas pri gerilo kaj movmilitaj taktikoj; kaj Nova demokratio, kiu disvolvigas ideojn por la estonteco de Ĉinio.[146]

Plua enlanda milito: 1940–1949Redakti

 
Mao kun Kang Ŝeng en Janan, 1945.

En 1944, la usonanoj sendis specialan diplomatan delegitaron, nome Misio Dixie, al la Ĉina Komunista Partio. Laŭ Edwin Moise, en sia verko nome Modern China: A History (dua eldono):

 
 Plej usonanoj estis favore impresitaj. La ĈKP aspektis malpli korupta, pli unuigita, kaj pli vigla en sia rezistado kontraŭ Japanio ol la KMT. Usonaj aviadilistoj surterigitaj super Norda Ĉinio ... konfirmis al siaj superuloj ke la ĈKP estis kaj forta kaj populara super ampleksa areo. Finfine, la kontaktoj de Usono disvolvigitaj kun la ĈKP kondukis al tre malmulte. 

Post la fino de la Dua Mondmilito, Usono plue direktis sian militan helpon al Ĉiang Kai-ŝek kaj lia armeo de la registaro de la KMT kontraŭ la Popola Liberiga Armeo (PLA) estrita de Mao Zedong dum la enlanda milito. Aliflanke, Sovetunio donis gravan helpon al Mao por la okupacio de nordorienta Ĉinio, kio ebligis, ke la PLA translokiĝu amase kaj kaptu grandajn kvantojn de armiloj lasitaj de la venkita japana Kantuna Armeo.

 
Trupoj de la PLA, apogitaj de kaptitaj malpezaj tankoj M5 Stuart, atakantaj la naciismajn liniojn en 1948.

Por plibonigi la militoperacojn de la Ruĝa Armeo, Mao kiel Prezidanto de la Ĉina Komunista Partio, nomumis sian proksiman asociiton Generalo Zhu De kiel ties Ĉefkomandanro. En 1948, sub rektaj ordonoj el Mao, la Popola Liberiga Armeo malsategigis la Kuomintangajn fortojn okupante la urbon Ĉangĉuno. Oni supozas, ke almenaŭ 160 000 civiluloj mortis dum la sieĝo de Ĉangĉuno, kiu daŭris el Junio ĝis Oktobro. La leŭtenanta kolonelo de la PLA nome Zhang Zhenglu, kiu dokumentis la sieĝon en sia libro Blanka neĝo, ruĝa sango, komparis ĝin al Hiroŝimo: "La mortoj estis preskaŭ same. Hiroŝimo daŭris naŭ sekundojn; Ĉangĉuno kvin monatojn."[147] La 21an de Januaro, 1949, la fortoj de Kuomintango suferis grandajn perdojn en gravaj bataloj kontraŭ la fortoj de Mao.[148] Frumatene de la 10a de Decembro, 1949, trupoj de la PLA metis sieĝon al Ĉongĉingo kaj Ĉengduo en Kontinenta Ĉinio, kaj Ĉiang Kai-ŝek fuĝis el kontinento al Formosa (Tajvano).[148][149]

Estro de ĈinioRedakti

 
Mao Zedong deklaranta la fondon de la nuntempa Popola Respubliko Ĉinio la 1an de Oktobro, 1949.

Mao proklamis la establon de la nuntempa Popola Respubliko Ĉinio el la Pordego de la Ĉiela Paco (Tian'anmen) la 1an de Oktobro, 1949, kaj poste tiun semajnon deklaris "La ĉina popolo stariĝis" (en ĉina 中国人民从此站起来了).[150] Mao iris al Moskvo por longdaŭraj paroladoj en la vintro de 1949–50. Mao iniciatis la diskutojn kiuj fokusis al la politika kaj ekonomia revolucio en Ĉinio, eksterlanda politiko, fervojoj, ŝiparbazoj, kaj sovetunia ekonomia kaj teknika helpo. La rezulta traktaro montris la hegemonion de Stalin kaj lian pretecon helpi Mao.[151][152]

Mao instigis la Partion organizi kampanjojn por reformi la socion kaj etendi la kontrolon. Tiuj kampanjoj estis iniciitaj urĝe en Oktobro 1950, kiam Mao faris la decidon sendi la Popola Volontula Armeo, nome speciala unuo de la Popola Liberiga Armeo, al la Korea Milito por lukti same kiel por plifortigi la armitajn fortojn de Norda Koreio, nome Korea Popola Armeo, kiu estis en plena retiriĝo. Usono deklaris komercan embargn de la Popola Respubliko kiel rezulto de ties eniro en la Korea Milito, kio daŭris ĝis Richard Nixon plibonigis la rilatojn. Almenaŭ 180 miloj da ĉinaj trupoj mortis dum la milito.[153]

 
Mao kun sia kvara edzino, Jiang Qing, nomita "Madame Mao", 1946.

Mao direktis operacojn je la plej malgrandaj detaloj. Kiel Prezidanto de la Centra Militkomisiono (CMK), li estis ankaŭ la Suprema Ĉefkomandanto de la PLA kaj de la Popola Respubliko kaj prezidanto de la Partio. La ĉinaj trupoj en Koreio estis sunb la ĝenerala komando de la tiam ĵus instalita ĉrministro Zhou Enlai, kun la Generalo Peng Dehuai kiel kampokomandanto kaj politika komisaro.[154]

Dum la agrara reformo, grandaj nombroj de terposedantoj kaj de riĉaj kamparanoj estis frapataj ĝismorte dum amaskunvenoj organizitaj de la Komunista Partio kaj la tero estis prenita el ili kaj donita al plej malriĉaj kamparanoj, kio grave malpliigis la ekonomian malegalecon.[155][156] La Kampanjo por Elimini Kontraŭrevoluciulojn[157] celis kaj publike ekzekutis iamajn funkciulojn de la Kuomintango, negocistojn akuzitajn de "manipulado" de la merkato, iamajn dungitojn de okcidentajn kompaniojn kaj intelektulojn kies fideleco estis suspektinda.[158] En 1976, la Usona Ŝtata Departemento en evidenta kontraŭmaoisma kampanjo, sed pli malpli fidinda, ĉirkaŭkalkulis, ke ĝis unu miliono de personoj estis mortigitaj en la rura reformo, kaj ke 800 000 estis mortigitaj en la kontraŭrevoluciula kampanjo.[159]

Mao mem postulis, ke totalo de 700 000 personoj estis mortigitaj en atakoj kontraŭ "kontraŭrevoluciuloj" dum la jaroj 1950–1952.[160] Tamen, ĉar estis politiko elekti "almenaŭ po unu terposedanton, kaj kutime kelkajn, en preskaŭ ĉiu vilaĝo por publika ekzekuto",[161] la nombro de mortoj gamis inter 2 milionoj[161][162][163] kaj 5 milionoj.[164][165] Aldone, almenaŭ 1.5 milionoj da personoj,[166] eble tiom multaj kiom ĝis 4 aŭ 6 milionoj,[167] estis senditaj al laogai tendaroj ("reformo tralabore") kie multaj mortis.[167] Mao ludis personan rolon en la organizado de amasa subpremado kaj establis sistemon de ekzekutaj kvotoj,[168] kio estis ofte superita.[157] Li defendis tiujn mortojn kiel necesaj por la sekureco de la povo.[169]

 
Mao en la celebro de la 70a datreveno de Josif Stalin en Moskvo, Decembro 1949.

Ĝenerale oni konsideras, ke la registaro de Mao senradikigis kaj la konsumon kaj la produktadon de opio dum la 1950-aj jaroj uzante senliman subpremadon kaj socian reformon. Dek milionoj da toksomaniulo estis devigitaj submetiĝi al trudita traktado, komercistoj estis ekzekutitaj, kaj opi-produktaj regionoj estis kultivataj por aliaj produktoj. Restinta opiproduktado translokiĝis trans la ĉinan landlimon al la regiono de la Ora Triangulo.[170]

Startinte en 1951, Mao iniciatis du sinsekvajn movadojn kiel klopodo por liberigi urbajn areojn el korupto cele al riĉaj kapitalistoj kaj politikaj opoziciantoj, konataj kiel la kampanjoj de "tri-kontraŭ/kvin-kontraŭ". Dum la kampanjo de "tri-kontraŭ" estis fokusita al la purigo de la registaro, industriaj kaj partiaj funkciuloj, la kampanjo de "kvin-kontraŭ" pli amplekse estis direktita al kapitalistaj elementoj ĝenerale.[171] Laboristoj denuncis siajn estrojn, edz(in)oj turnis sin kontraŭ siajn edz(in)ojn, kaj filoj informis pri siaj gepatroj; la viktimoj estis ofte humiligitaj en luktosesioj, en kiuj celita persono estus kaj parole kaj fizike fitraktita ĝis tiu konfesis siajn krimojn. Mao insistis, ke minoraj ofendantoj estu kritikitaj kaj reformitaj aŭ senditaj al labortendaroj, "dum la plej malbonaj inter ili esto mortpafitaj". Tiuj kampanjoj okazigis kelkajn centojn da miloj de aldonaj mortoj, el kiuj plej multe pro memmortigoj.[172]

 
Mao kaj Zhou Enlai kunside kun Dalai Lama (dekstre) kaj Ĉoekji Gjalcen, 10a Panĉen Lamao (maldekstre) por celebri la Tibetan Novjaron, Pekino, 1955.

En Ŝanghajo, memmortigo saltante el altaj konstruaĵoj iĝis tiom ofta ke laŭ onidiroj lokanoj evitis piediri sur la trotuaro ĉe nuboskrapuloj pro timo ke memmortiganto povus fali sur ili.[173] Kelkaj biografiistoj indikis, ke instigi tiujn konsideritajn malamikoj al memmortigo estis ofta taktiko dum la epoko de Mao. Por ekzemplo, en sia biografio de Mao, Philip Short notas, ke en la Rektifiga Movado de Janan, Mao donis klarajn instrukciojn ke "neniu kadrulo estu mortigita", sed praktike li permesis al la sekurecestro Kang Ŝeng konduki opoziciantojn al memmortigo kaj ke "tiu modelo estis ripetita laŭlonge de lia estreco en la Popola Respubliko".[6]

 
Foto de Mao Zedong sidiĝanta, publikigita en "Citaĵoj el Prezidanto Mao Zedong", ĉirkaŭ 1955.

Post la plifirmigo en la povo, Mao lanĉis la Unuan Kvinjarplanon (1953–1958), kiu celis finigi la ĉinan dependon en agrikulturo por iĝi tutmonda potenco. Kun la helpo de Sovetunio, oni konstruis novajn industriajn fabrikojn kaj paralele la agrikultura produltado iom falis ĝis la punkto en kiu industrio estis ekproduktante sufiĉan kapitalon kiu ebligis, ke Ĉinio ne plu bezonis la helpon de Sovetunio. La deklarita sukceso de la Kvinjara Plano kuraĝigis Mao to instigi la Duan Kvinjarplanon en 1958. Mao lanĉis ankaŭ fazon de rapida kolektivigo. La ĈKP enkondukis prezkontrolojn same kiel la ĉinkaraktran simpligon cele al pliigo de la legoscio. Grandskala industriigaj projektoj estis entreprenitaj.

Programoj pluir dum tiu tempo inklude la Kampanjon de la Cent Floroj, en kiu Mao montris sian supozitan deziron konsideri diferencajn opiniojn pri kiel Ĉinio estu regata. Pro tiu liberesprimo, liberalaj kaj intelektaj ĉinoj ekopoziciis al la Komunista Partio kaj pridemandis pri ties estreco. Tio estis dekomence tolerata kaj kuraĝigita. Post kelkaj monatoj, tamen, la registaro de Mao renversis tiun politikon kaj ekpersekutis tiujn kiuj estis kritikante la partion, totale eble 500 000,[174] same kiel tiujn kiuj estis nur laŭsupoze kritikantoj, en tio kio estis nomita la Kontraŭ-Dekstrisma Movado. Aŭtoroj kiel la kontraŭmaoisma Jung Chang asertis, ke la Kampanjon de la Cent Floroj estis nur ruzaĵo por elradikigi "danĝeran" pensaron.[175]

Li Zhisui, kuracisto de Mao, sugestis, ke Mao dekomence vidis politikon nur kiel maniero malfortigi opozicion al li ene de la partio kaj ke li estis surprizita pro la etendo de kritiko kaj pro la fakto ke tiu venis rekte al sia propra estreco.[176]

Saltego AntaŭenRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Saltego Antaŭen.
 
Mao kun Nikita Ĥruŝĉov, Ho Ĉi Minh kaj Soong Ĉing-ling dum ŝtata bankedo en Pekino, 1959.

En Januaro 1958, Mao lanĉis la duan Kvinjarplanon, konatan kial la Saltego Antaŭen, nome plano kiu intencis turni Ĉinion el agrara al industriigita lando[177] kaj kiel alternativa modelo por ekonomia kresko laŭ la sovetunia modelo fokusanta al peza industrio kiu estis proponita de aliaj en la partio. Laŭ tiu ekonomia programo, la relative malgrandaj agrikulturaj kolektivoj, kiuj estis formitaj ĝistiam, estis rapide kunigitaj en pli grandaj popolaj komunumoj, kaj multaj el la kamparanoj ricevis ordonojn labori en amasaj infrastrukturaj projektoj kaj en la produktado de fero kaj ŝtalo. Kelkaj privataj sektoroj de manĝoproduktado estis malpermesitaj, kaj brutobredado kaj plibonigo de agrikulturo estis limigitaj al la kolektiva posedo.

Dum la Saltego Antaŭen, Mao kaj aliaj partiestroj ordonis la plibonigon de vario de nepruvitaj kaj nesciencaj novaj agrikulturaj teknikoj fare de novaj komunumoj. La kombinita efiko de la deflankigo de laboro al ŝtalproduktado kaj infrastrukturaj projektoj, kun ciklaj naturkatastrofoj kondukis al proksimume 15% falo de grenproduktado en 1959 sekvita de plua 10% malpliigo en 1960 kaj nerekupero en 1961.[178]

En klopodo ricevi favoron el siaj superuloj kaj eviti elpurigon, ĉiu tavolo en la partia hierarkio troigis la kvanton de grenproduktado sub ilia regado. Bazita sur artefaritaj falsigitaj sukcesoj, partiestroj ricevis ordonojn por konfiski disproporcie altajn kvantojn de tiuj fikciaj rikoltoj por ŝtata dispono, ĉefe por uzado en urboj sed ankaŭ por eksportado. La rezulto, komplikita en kelkaj areoj pro sekegoj kaj en aliaj pro inundoj, estis ke ruraj kamparanoj povis disponi nur el malmultaj manĝaĵoj por ili mem kaj multaj milionoj malsategis ĝismorte en la nomita Granda Ĉina Malsatego. La loĝantoj de urbaj areoj en Ĉinio ricevis manĝokuponojn ĉiumonate, sed la loĝantoj de ruraj areoj devis kultivi siajn proprajn rikoltojn kaj redoni iom al la registaro. La mortokalkuloj de la ruraj partoj de Ĉinio surpasis la mortojn de la urbaj centroj. Aldone, la ĉina registaro plue eksportis manĝaĵojn kiuj estus povintaj almenaŭ potenciale malpliigi la malsategon de la civitanoj. Tiuj faktoroj kondukis al la morto de ĉirkaŭkalkule 52 milionojn da civitanoj.[179] La malsatego estis rekta kaŭzo de la morto de ĉirkaŭ 30 milionoj da ĉinaj kamparanoj inter 1959 kaj 1962.[180] Krome, multaj infanoj kiuj suferis malsufiĉan nutradon dum tiuj malfacilaj jaroj mortis en 1962.[178]

Oni polemikis multe pri la etendo de la kono de Mao pri la severeco de la situacio. La kuracisto de Mao kredis, ke li eble estis nekonscia pri la etendo de la malsatego, parte pro la malpreteco kritiki siajn politikojn, kaj parte pro la deziro de sia stabanaro troigi aŭ falsigi informojn pri la manĝoproduktado.[181] Eksciinte pri la etendo de la malsatego, Mao decidis ĉedi manĝi viandon, kio estis sekvita de lia stabanaro.[182]

 
Dekomence en la Gransa Saltego, komunumaoj estis kuraĝigitaj kunmanĝi en komunumaj manĝejoj,[183] kaj poste multaj manĝejoj devis esti fermitaj kiam ili suferis malabundon de manĝaĵoj kaj de energio.[184]

En sia libro Hungry Ghosts: Mao's Secret Famine (Malsataj fantomoj: la sekreta malsatego de Mao), Jasper Becker notis, ke Mao estis malatentema pri informoj kiujn li ricevis pri malabundo de manĝaĵoj en la kamparo kaj malakceptis ŝanĝi la politikon, kredante, ke kamparanoj estis pigraj kaj ke dekstruloj kaj kulakoj estis akumulante grenon. Li malakceptis malfermi la ŝtatajn grenstokejojn,[185] kaj anstataŭe lanĉis serion de agadoj "kontraŭ grenkaŝado" kio rezultis en nombraj elpurigoj kaj memmortigoj.[186] Aliaj violentaj kampanjoj sekvis, en kiuj partiestroj iris el vilaĝo al vilaĝo serĉde de kaŝitaj manĝorezervojn, kaj ne nur de greno, ĉar Mao establis kvotojn ankaŭ de porkoj, kokoj, anasoj kaj ovoj. Multaj kaparanoj akuzitaj pro manĝokaŝado estis torturitaj kaj frapitaj ĝismorte.[187]

Sendepende de la preciza kaŭzo de la katastrofo, Mao perdis estimon ĉe multaj el la pintaj partiestroj. Li finfine estis devigita abandoni tiun politikon en 1962, kaj perdis politikan povon favore al moderaj partiestroj kiel Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping. Mao, tamen, subtenita per la nacia propagando, plendis, ke li estas nur parte kritikinda pro la malsatego. Kiel rezulto, Mao estis devigita demisii kiel Prezidanto de la Ĉina Komunista Partio la 27an de Aprilo, 1959, sed povis resti en sia pinta posteno kiel Sekretario de la Komunista Partio, dum la Prezidenteco de la partio kaj de la ŝtato mem estis transigita al Liu Shaoqi.

La Saltego Antaŭen estis tragedio por la vasta majoritato de ĉinoj. Kvankam la ŝtalkvotoj estis oficiale atingitaj, preskaŭ ĉio el la supozita ŝtalo farita en la kamparo estis fakte fero, ĉar ĝi estis farita el rubmetalo en hom-faritaj fornoj kun ne fidinda fonto de energio kia estas karbo. Tio signifas, ke kondiĉojn de propra fandado ne estis atingitaj.

La plej malbona el la malsatego estis direktita al supozitaj malamikoj de la ŝtato.[188] Kiel Jasper Becker klarigis:

La plej vundebla sekcio de la ĉina loĝantaro, ĉirkaŭ kvin procento, estis tiuj kiujn Mao nomis 'malamikoj de la popolo'. Iu ajn kiu estis en iamaj kampanjoj de subpremado etikedita kiel 'nigra elemento' ricevis la plej malaltan prioritaton en la distribuo de manĝaĵoj. Terposedantoj, riĉaj kamparanoj, iamaj subtenantoj de la naciisma reĝimo, religiaj estroj, dekstruloj, kontraŭ-revoluciuloj kaj la familioj de tiuj individuoj mortis en la plej grandaj nombroj.[189]

En grava konferenco de la Komunista Partio en Pekino en Januaro 1962, nomita la "Konferenco de la Sep Mil Kadruloj", la Sekretario de Ŝtato Liu Shaoqi denuncis la Saltegon Antaŭen, atribuante al la projekto la disvastigon de la malsatego en Ĉinio.[190] La enorma majoritato de delegitoj esprimis konsenton, sed la Ministro pri Defendo Lin Biao senkondiĉe defendis Mao.[190] Mallonga periodo de liberaligo sekvis dum Mao kaj Lin komplotis por reveno.[190] Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping rekuperigis la ekonomion dismuntante la popolajn komunumojn, enkondukante elementojn de privata kontrolo por la kamparanaj farmetojn kaj importante grenon el Kanado kaj el Aŭstralio por mildigi la plej terurajn efikojn de la malsatego.[191]

Disiĝo el SovetunioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉina-sovetia disiĝo.
 
Usona Prezidento Gerald Ford rigardas dum Henry Kissinger manpremas kun Mao dum ilia vizito al Ĉinio, 2an de Decembro, 1975.

Sur la internacia nivelo, la periodo estis dominita de plua izoligo de Ĉinio. La Ĉina-sovetia disiĝo rezultis en la retirigo fare de Nikita Ĥruŝĉov de ĉiuj sovetuniaj teknikaj fakuloj kaj helpo el la lando. Tiu disigo rilatis al la estreco de la tutmonda komunismo. Sovetunio havis reton de komunistaj partioj kiujn ĝi apogis; Ĉinio tiam kreis sian propran rivalan reton por batali por loka kontrolo de la maldekstro en nombraj landoj.[192]

La disigo rezultis el plej modera estreco fare de Nikita Ĥruŝĉov de la soveta estreco post la morto de Stalin en Marto 1953. Nur Albanio malferme flankiĝis kun Ĉinio, tiel formante aliancon inter la du landoj kiuj daŭros ĝis post la morto de Mao en 1976. Avertita, ke sovetoj havas atombombojn, Mao minimumigis la minacon. Becker diris, ke "Mao kredis, ke la bombo estas 'papera tigro', deklarante al Ĥruŝĉov, ke ne gravas se Ĉinio perdas 300 milionojn da personoj en atoma milito: la alia duono de la populacio survivus por sekurigi la venkon".[193]

Stalin estis establinta sin kiel la heredanto de la "ĝusta" marksisma pensaro multe antaŭ Mao kontrolis la ĉinan komunistan partion, kaj tiele Mao neniam defiis la taŭgecon de ajno el la stalinisma doktrino (almenaŭ dum Stalin estis viva). Post la morto de Stalin, Mao kredis (eble pro sia plia aĝeco), ke la estreco de la marksisma doktrino devas veni al li. La rezultanta tensio inter Ĥruŝĉov (estre de politike kaj militiste supera registaro), kaj Mao (kredanta, ke li havas superan komprenon de la marksisma ideologio) eroziis la iaman rilaton patron-klientan inter la Komunista Partio de Sovetunio kaj la ĈKP. En Ĉinio, la iamaj priviliegiitaj sovetoj estis tiam denuncita kiel "reviziistoj" kaj listigitaj kun la "imperiismo de Usono" kiel movadoj opoziciendaj.

Parte ĉirkaŭita de malmikaj usonaj militbazoj en Suda Koreio, Japanio, kaj Tajvano, Ĉinio estis tiam konfrontita kun nova minaco el Sovetunio norde kaj okdidente. Kaj la interna krizo kaj la ekstera minaco postulis eksterordinaran ŝtatestrecon el Mao, sed kiam Ĉinio eniris en la nova jardeko la ŝtatestroj de Ĉinio estis en malamika konfronto unuj kun aliaj.

Granda Proletara Kultura RevolucioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kultura Revolucio.
 
Publika apero de Ŝtatestro Mao kaj Lin Biao inter Ruĝaj gardistoj, en Pekino, dum la Kultura Revolucio (Novembro 1966).

Komence de la 1960-aj jaroj, Mao kredis, ke kultura revolucio tute renversos porĉiame la "regantan klason" kaj tenos Ĉinion en stato de "ĉiamdaŭra revolucio" kiu, teorie, utilos al la interesoj de la majoritato, pli ol al eta kaj privilegiita elito.[194] Sekretario de Ŝtato Liu Shaoqi kaj Ĝenerala Sekretario Deng Xiaoping favoris la ideon, ke Mao devus esti forigita el la fakta povo kiel ĉina ŝtatestro kaj registarestro sed retenu sian ceremonian kaj simbolan roloj kiel Proparolanto de la Ĉina Komunista Partio, dum la partio plue agnosku liajn pozitivajn kontribuojn al la revolucio. Ili intencis deflankigi Mao ekkontrolante la ekonomian politikon kaj ankaŭ plifortigante sin politike. Multaj plendas, ke Mao reagis al la movoj de Liu kaj Deng lanĉante la Grandan Proletaran Kulturan Revolucion en 1966. Kelkaj fakuloj, kiel Mobo Gao, asertas, ke tio estas troigo.[195] Aliaj, kiel Frank Dikötter, subtenis, ke Mao lanĉis la Kulturan Revolucion por revenĝo kontraŭ tiuj kiuj estis kuraĝinta defii lin pri la Saltego Antaŭen.[196]

En la kredo ke kelkaj liberalaj burĝaj elementoj de la socio plue minacis la socialisman reĝimon, grupoj de junuloj konataj kiel Ruĝaj gardistoj luktis kontraŭ aŭtoritatoj je ĉiuj niveloj de la socio kaj eĉ starigis siajn proprajn tribunalojn. Kaoso disvastiĝis tra multo de la lando, kaj milionoj de personoj estis persekutitaj. Dum la Kultura Revolucio, preskaŭ ĉiuj lernejoj kaj universitatoj en Ĉinio estis fermitaj, kaj junaj intelektuloj loĝintaj en urboj estis truditaj al la kamparo por esti "re-edukataj" de la kamparanoj, kie ili devis plenumi devige pezan manlaboron kaj aliajn laboron.

La Kultura Revolucio kondukis al la detruo de multo el la ĉina tradicia kultura heredo kaj al la enprizonigo de granda nombro de ĉinaj cicitanoj, same kiel al la kreado de ĝenerala ekonomia kaj socia kaoso en la kamparo. Milionoj de vivoj estis ruinigitaj dum tiu periodo, kiel priskribis ĉinaj filmoj kiel Huózhe (Vivi), Lán fēngzheng (La blua kajto) kaj Bà Wáng Bié Jī (La bidoj de la reĝo, aŭ Adiaŭ al liaj konkubinoj). Oni ĉirkaŭkalkulis, ke centoj da miloj da personoj, eble milionoj, pereis en la violento de la Kultura Revolucio.[197] Tio inkludis elstarajn figurojn kiel Liu Shaoqi.[198][199][200]

 
Ruĝaj gardistoj en la placo Tian Anmen en 1966.

Kiam Mao estis informita pri tiuj perdoj, partikulare pri la personoj kiuj estis pelitaj al memmortigo, oni diras, ke li komentis: "Personoj kiuj klopodas memmortigi sin — ne klopodu savi ilin! Ĉinio estas tre loĝata lando, ni povas elteni la perdon de kelkaj personoj."[201] La aŭtoritatoj permesis al la Ruĝaj gardistoj trouzadon kaj eĉ mortigon de opoziciantojn de la reĝimo. Kiel rezulto, en Aŭgusto kaj Septembro 1966, oni informis pri 1 772 personoj murditaj de la Ruĝaj gardistoj nur en Pekino.[202]

Dum tiu periodo Mao elektis Lin Biao, kiu ŝajnis sekvi la ideojn de Mao, por iĝi lia sukcedanto. Lin estis poste oficiale nomumita sukcedanto de Mao. Ĉirkaŭ 1971, tamen, aperis divido inter ambaŭ gravuloj. Oficiala historio en Ĉinio asertas, ke Lin estis planinta militistan puĉon aŭ murdoklopodon kontraŭ Mao. Lin Biao mortis la 13an de Septembro, 1971, en aviadilakcidento super Mongolio, eble dum li estis fuĝinta el Ĉinio, probable antaŭvidante sian areston. La ĈKP deklaris, ke Lin estis planinta depostenigi Mao kaj postmorte elpelis Lin el la partio. En tiu tempo, Mao perdis fidon en multaj el la gravuloj de la ĈKP. La altranga spiona dizertinto, Leŭtenanta Generalo Ion Mihai Pacepa priskribis sian konversacion kun Nicolae Ceaușescu, kiu parolis pri komploto por murdi Mao Zedong kun la helpo de Lin Biao organizita de la KGB.[203]

En 1969, Mao deklaris la finon de la Kultura Revolucio, kvankam variaj historiistoj ene kaj ekstere de Ĉinio markis la finon de la Kultura Revolucio — kiel tuto aŭ parte — en 1976, post la morto de Mao kaj la aresto de la Kvaropa Bando.[204] En la lastaj jaroj de sia vivo, Mao frontis malbonan sanon pro Parkinsona malsano[205] aŭ, laŭ lia kuracisto, pro amiotrofa lateralsklerozo,[206] same kiel pro pulmaj malsanoj pro fumado kaj kormisordoj.[207] Mao restis pasiva, dum variaj frakcioj ene de la Komunista Partio ekluktis por la povo antaŭvidante lian morton.

La Kultura Revolucio estas nune oficiale konsiderita kiel "severa malvenko" por la PRĈ.[208] Ĝi estas ofte rigardita de fakuloj kiel tre kriza periodo por Ĉinio.[209] Spite la pro-malriĉula retoriko de la reĝimo de Mao, liaj ekonomiaj politikoj ĝenerale kondukis dum sia ekregado al malriĉeco.[210] Kelkaj fakuloj, kiel Lee Feigon kaj Mobo Gao, asertas, ke estis multaj grandaj progresoj, kaj en kelkaj sektoroj la ĉina ekonomio plue superis tiun de Okcidento.[211]

HeredoRedakti

 
Portreto de Mao en Tiananmen.

Mao pluestas polemika figuro kaj estas malmulta interkonsento pri lia heredo kaj en Ĉinio kaj eksterlande. Li estis konsiderita kiel unu el la plej gravaj kaj influa individuoj en la 20-a jarcento.[212][213] Li estas konata ankaŭ kiel politika intelektulo, teoriulo, militstrategiisto, poeto, kaj viziulo.[214] Subtenantoj ĝenerale kredas kaj laŭdas lin kiel foriganto de imperiismo kaj de eksterlanda entrudiĝo for el Ĉinio,[215] unuiginte Ĉinion kaj finiginte la pasintajn jardekojn de enlanda milito. Li estas konata ankaŭ kiel pliboniganto de la statuso de virinoj en Ĉinio kaj kiel pliboniganto de la legoscio kaj de edukado. En Decembro 2013, sonenketo fare de la ŝtat-regata ĉina gazeto Global Times indikis, ke ĉirkaŭ 85% el 1045 respondintoj sentis, ke la atingoj de Mao superis siajn erarojn.[216]

Subtenantoj indikas, ke, spite la amasmortojn, vivodaŭro, edukado kaj sansistemo ege pliboniĝis dum lia regoperiodo.[3][217] Ili postulas, ke li rapide industriigis Ĉinion; tamen, aliaj argumentis, ke lia politiko kiel ĉe la "Saltego Antaŭen" kaj la "Granda Proletara Kultura Revolucio" estis malhelpoj al la industriigo kaj al la modernigo. Liaj ubtenantoj indikas, ke lia politiko preparis la vojon por la posta starigo de Ĉinio por iĝi ekonomia superpotenco, dum aliaj argumentas, ke lia politiko malhelpis la ekonomian disvolvigon kaj ke la ĉina ekonomio ĝuis rapidan kreskon nur post la politiko de Mao estis amplekse abandonita. La ĉina populacio kreskiĝis el ĉirkaŭ 550 milionoj ĝis ĉirkaŭ 900 milionoj dum lia regado kvankam la registaro ne strikte plifortigis familiplanadon, kio kondukis la sukcedantojn de Mao kiel Deng Xiaoping plenumi pli striktajn politikojn por fronti la problemojn de la troloĝiĝa krizo.[218][219] La revoluciaj taktikoj de Mao plue estas uzataj de insurekciuloj, kaj lia politika ideologio plue estas akceptata de multaj komunistaj organizoj tra la tuta mondo.[220]

 
Placo Mao Zedong en Saoŝan.

En Ĉinio, Mao estas adorata de multaj membroj kaj subtenantoj de la Komunista Partio kaj respektata de granda nombro de la ĝenerala loĝantaro kiel "Fonda Patro de nuntempa Ĉinio", konsiderata kiel tiu kiu "donis al la ĉina popolo dignecon kaj mem-respekton."[221] Mobo Gao, en sia libro de 2008 nome The Battle for China's Past: Mao and the Cultural Revolution, konsideras lin kiel tiu kiu plialtigis la averaĝan vivodaŭron el 35 en 1949 ĝis 63 ĉirkaŭ 1975, alportante "unuecon kaj stabilecon al lando kiu estis plagita de civilaj militoj kaj de eksterlandaj invadoj", kaj metante la fundamenton de Ĉinio "por iĝi egalulo de la grandaj tutmondaj potencoj".[222] Gao laŭdis lin ankaŭ pro la entrepreno de amasa agrara reformo, promocio de la statuso de virinoj, plibonigo de la popola legoscio, kaj pozitive pro la "transformo de la ĉina socio trans rekono."[222] Ankaŭ fakuloj ekster Ĉinio konsideras Mao kiel pliboniganto de la legoscio (nur 20% el la populacio povis legi en 1949, kompare al 65.5% tri dek jarojn poste), duobliganto de la vivodaŭro, preskaŭ duobliganto de la populacio, disvolvigante la industrion kaj la infrastrukturojn de Ĉinio, pavimante lavojon por ties pozicio keil monda potenco.[3][223][224]

La militverkoj de Mao plue havas grandan kvanton de influo super tiuj kiuj interesiĝas pri insurekcioj, speciale pri gerilo, pri kio Mao estas populare konsiderata kiel geniulo. Kiel ekzemplo, la Komunista Partio de Nepalo (Maoista) sekvis la ekzemplojn de gerila milito ĝis atingi konsiderindan politikan kaj militan sukceson eĉ en la 21a jarcento. La ĉefa kontribuo de Mao al la milita scienco estas lia teorio pri "Popola Milito", kun ne nur gerila milito sed pli grave, la metodologioj de la Movebla Milito. Mao sukcese aplikis tiujn metodologiojn de la Movebla Milito en la Korea Milito, kaj tiel li kapablis ĉirkaŭi, peli reen kaj poste haltigi la fortoj de UN estritajn de Usono en Koreio, spite la klaran superecon de la pafeblo de UN. En 1957, Mao donis la impreson ke li povus akcepti la uzadon de la nuklea milito.[225]

La ideologio de Maoismo influis multajn komunistojn, ĉefe en la Tria Mondo, inklude revoluciajn movadojn kiel la Ruĝaj Kmeroj de Kamboĝo,[226] Luma Vojo de Peruo kaj la Nepala revolucia movado. Laŭ influo de la agrara socialismo kaj la Kultura Revolucio de Mao, en Kamboĝo Pol Pot plenumis siajn katastrofajn politikojn de la "Nula Jaro", kiuj elpurigis la landon el siaj instruistoj, artistoj kaj intelektuloj kaj malplenigis ties urbojn, rezulte en la Kamboĝa genocido.[227]

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. "Resolution on Certain Questions in the History of Our Party Since the Founding of the People's Republic of China," (Adoptita de la Sesa Plenumsesio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio la 27an de Junio 1981 Resolution on CPC History (1949–81). (Beijing: Foreign Languages Press, 1981). p. 32.
  2. Mao Zedong. The Oxford Companion to Politics of the World. Alirita 23a de Aŭgusto, 2008.
  3. 3,0 3,1 3,2 The Cambridge Illustrated History of China, de Patricia Buckley Ebrey, Cambridge University Press, 2010, ISBN 0-521-12433-6, pp. 327
  4. Atlas of World History, de Patrick Karl O'Brien, Oxford University Press US, 2002, ISBN 0-19-521921-X, pp 254, link
  5. Short 2001, p. 630 "Mao had an extraordinary mix of talents: he was visionary, statesman, political and military strategist of cunning intellect, a philosopher and poet."
  6. 6,0 6,1 Short 2001, p. 631
  7. Rummel, R. J. China's Bloody Century: Genocide and Mass Murder Since 1900 Transaction Publishers, 1991. ISBN 0-88738-417-X p. 205: In light of recent evidence, Rummel has increased Mao's democide toll to 77 million; Daniel Jonah Goldhagen. Worse Than War: Genocide, Eliminationism, and the Ongoing Assault on Humanity. PublicAffairs, 2009. ISBN 1-58648-769-8 p. 53: "... the Chinese communists' murdering of a mind-boggling number of people, perhaps between 50 million and 70 million Chinese, and an additional 1.2 million Tibetans."
  8. Schram 1966, paĝoj 19–20; Terrill 1980, paĝoj 4–5, 15; Feigon 2002, paĝoj 13–14; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 13–17.
  9. 9,0 9,1 Schram 1966, p. 20; Terrill 1980, p. 11; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 14, 17.
  10. Schram 1966, paĝoj 20–21; Terrill 1980, p. 8; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 15, 20
  11. Feigon 2002, p. 15; Terrill 1980, paĝoj 10–11
  12. Schram 1966, p. 23; Terrill 1980, paĝoj 12–13; Pantsov & Levine 2012, p. 21
  13. Schram 1966, p. 25; Terrill 1980, paĝoj 20–21; Pantsov & Levine 2012, p. 29
  14. Schram 1966, p. 22; Terrill 1980, p. 13; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 17–18
  15. Terrill 1980, p. 14; Pantsov & Levine 2012, p. 18
  16. Schram 1966, p. 22; Feigon 2002, p. 15; Terrill 1980, p. 18; Pantsov & Levine 2012, p. 28
  17. Schram 1966, p. 26; Terrill 1980, p. 19; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 28–30
  18. Schram 1966, paĝoj 35–36; Terrill 1980, paĝoj 22, 25; Pantsov & Levine 2012, p. 35.
  19. Schram 1966, p. 36; Terrill 1980, p. 26; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 35–36.
  20. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 36–37.
  21. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 40–41.
  22. Pantsov & Levine 2012, p. 36.
  23. Schram 1966, paĝoj 36–37; Terrill 1980, p. 27; Pantsov & Levine 2012, p. 37.
  24. Schram 1966, paĝoj 38–39
  25. Pantsov & Levine 2012, p. 43; vidu ankaŭ Hsiao Yu (Xiao Yu, alinomo de Xiao Zisheng). Mao Tse-Tung and I Were Beggars. (Syracuse, N.Y.: Syracuse University Press, 1959).
  26. Schram 1966, paĝoj 42–43; Terrill 1980, p. 32; Pantsov & Levine 2012, p. 48.
  27. Schram 1966, p. 41; Terrill 1980, p. 32; Pantsov & Levine 2012, p. 42.
  28. Schram 1966, paĝoj 40–41; Terrill 1980, paĝoj 30–31.
  29. Schram 1966, p. 43; Terrill 1980, p. 32; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 49–50.
  30. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 49–50.
  31. Schram 1966, p. 44; Terrill 1980, p. 33; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 50–52.
  32. Schram 1966, p. 45; Terrill 1980, p. 34; Pantsov & Levine 2012, p. 52.
  33. Schram 1966, p. 48; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 47, 56–57.
  34. Feigon 2002, p. 18; Pantsov & Levine 2012, p. 39.
  35. Schram 1966, p. 48; Pantsov & Levine 2012, p. 59.
  36. Schram 1966, p. 47; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 59–62.
  37. Schram 1966, paĝoj 48–49; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 62–64.
  38. Schram 1966, p. 48; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 57–58.
  39. Schram 1966, p. 48; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 62, 66.
  40. Schram 1966, paĝoj 50–52; Pantsov & Levine 2012, p. 66.
  41. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 66–67.
  42. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 68–70.
  43. Pantsov & Levine 2012, p. 68.
  44. Pantsov & Levine 2012, p. 76.
  45. Schram 1966, paĝoj 53–54; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 71–76.
  46. Schram 1966, p. 55; Pantsov & Levine 2012, paĝoj 76–77.
  47. Schram 1966, paĝoj 55–56; Pantsov & Levine 2012, p. 79.
  48. Pantsov & Levine 2012, p. 80.
  49. Pantsov & Levine 2012, paĝoj 81–83.
  50. Pantsov & Levine 2012, p. 84.
  51. Schram 1966, paĝoj 56–57.
  52. Schram 1966, p. 63; Feigon 2002, paĝoj 23, 28
  53. Schram 1966, paĝoj 63–64; Feigon 2002, paĝoj 23–24, 28, 30
  54. Schram 1966, paĝoj 64–66.
  55. 55,0 55,1 Schram 1966, p. 68
  56. Schram 1966, paĝoj 68–69
  57. Schram 1966, p. 69.
  58. Elizabeth J. Perry,"Anyuan: Mining China's Revolutionary Tradition," The Asia-Pacific Journal 11.1 (14a de Januaro, 2013), represo de Ĉ. 2 de Elizabeth J. Perry. Anyuan: Mining China's Revolutionary Tradition. (Berkeley: University of California Press, 2012. (ISBN 978-0-520-27189-0).
  59. Schram 1966, paĝoj 69–70
  60. Schram 1966, paĝoj 73–74; Feigon 2002, p. 33
  61. Schram 1966, paĝoj 74–76
  62. Schram 1966, paĝoj 76–82
  63. Schram 1966, p. 78.
  64. Mao Zedong (1992), Schram, Stuart Reynolds; Nancy Jane Hodes, eds., National Revolution and Social Revolution, December 1920 – June 1927, Mao's Road to Power, Vol. II, M.E. Sharpe, p. 465 .
  65. Liu Xiaoyuan (2004), Frontier Passages: Ethnopolitics and the Rise of Chinese Communism, 1921–1945, Stanford: Stanford University Press, p. 66, (ISBN 978-0-8047-4960-2), https://books.google.com/books?id=mpqApZWrJyIC .
  66. Schram 1966, paĝoj 82, 90–91
  67. Schram 1966, p. 83
  68. Schram 1966, paĝoj 84,89.
  69. Schram 1966, paĝoj 87, 92–93; Feigon 2002, p. 39
  70. Schram 1966, p. 95
  71. Schram 1966, p. 98
  72. 72,0 72,1 Feigon 2002, p. 42
  73. Schram 1966, paĝoj 99–100
  74. Schram 1966, p. 100
  75. Schram 1966, p. 106; Carter 1976, paĝoj 61–62
  76. Schram 1966, paĝoj 106–09, 112–13
  77. 77,0 77,1 77,2 Carter 1976, p. 62
  78. 78,0 78,1 78,2 Carter 1976, p. 63
  79. Carter 1976, p. 64
  80. Schram 1966, paĝoj 122–25; Feigon 2002, paĝoj 46–47
  81. 81,0 81,1 Chang, Halliday; Mao, Chapt.5
  82. Schram 1966, p. 125; Carter 1976, p. 68
  83. Schram 1966, p. 130; Carter 1976, paĝoj 67–68; Feigon 2002, p. 48
  84. 84,0 84,1 Carter 1976, p. 69
  85. Schram 1966, paĝoj 126–27; Carter 1976, paĝoj 66–67
  86. Mao Zedong on War and Revolution. Quotations from Mao Zedong on War and Revolution. Columbia University. Alirita 12a de Novembro, 2011.; Feigon 2002, p. 41
  87. Schram 1966, p. 131; Carter 1976, paĝoj 68–69
  88. Carter 1976, p. 70
  89. Schram 1966, paĝoj 128, 132
  90. Schram 1966, paĝoj 133–37; Carter 1976, paĝoj 70–71
  91. 91,0 91,1 Feigon 2002, p. 50.
  92. Schram 1966, p. 138; Carter 1976, paĝoj 71–72
  93. Schram 1966, paĝoj 138, 141
  94. 94,0 94,1 Carter 1976, p. 72
  95. Schram 1966, p. 139
  96. Schram 1966, paĝoj 146–49
  97. 97,0 97,1 97,2 Carter 1976, p. 75
  98. 98,0 98,1 Feigon 2002, p. 51
  99. Schram 1966, paĝoj 149–51
  100. Schram 1966, p. 149
  101. Schram 1966, p. 153
  102. 102,0 102,1 Schram 1966, p. 208
  103. Schram 1966, p. 152
  104. Carter 1976, p. 76
  105. Feigon 2002, paĝoj 51–53
  106. 106,0 106,1 Carter 1976, p. 77
  107. Schram 1966, paĝoj 154–55; Feigon 2002, paĝoj 54–55
  108. Schram 1966, paĝoj 155–161
  109. 109,0 109,1 Carter 1976, p. 78
  110. Schram 1966, paĝoj 161–165; Feigon 2002, paĝoj 53–54
  111. Schram 1966, paĝoj 166–168; Feigon 2002, p. 55
  112. Schram 1966, paĝoj 175–177; Carter 1976, paĝoj 80–81; Feigon 2002, paĝoj 56–57
  113. Schram 1966, p. 180; Carter 1976, paĝoj 81–82
  114. 114,0 114,1 Feigon 2002, p. 57
  115. Schram 1966, paĝoj 180–181; Carter 1976, p. 83
  116. Schram 1966, p. 181; Carter 1976, paĝoj 84–86; Feigon 2002, p. 58
  117. Schram 1966, p. 183; Carter 1976, paĝoj 86–87
  118. Schram 1966, paĝoj 184–186; Carter 1976, paĝoj 88–90; Feigon 2002, paĝoj 59–60
  119. Carter 1976, paĝoj 90–91
  120. Schram 1966, p. 186; Carter 1976, paĝoj 91–92; Feigon 2002, p. 60
  121. Schram 1966, paĝoj 187–88; Carter 1976, paĝoj 92–93
  122. 122,0 122,1 122,2 Feigon 2002, p. 61
  123. Schram 1966, p. 188; Carter 1976, p. 93
  124. Barnouin, Barbara and Yu Changgen. Zhou Enlai: A Political Life. Hong Kong: Chinese University of Hong Kong, 2006. (ISBN 962-996-280-2). Alirita la 12an de Marto, 2011. p.62
  125. Chang & Halliday 2005
  126. Chang, Halliday; Mao, Ch. 13
  127. Benton, Gregor, Lin Chun. Was Mao Really a Monster?: The Academic Response to Chang and Halliday's "Mao: The Unknown Story". Routledge, 13a de Septembro, 2013
  128. 128,0 128,1 Schram 1966, p. 193
  129. Carter 1976, paĝoj 94–96
  130. Schram 1966, paĝoj 206–07
  131. Schram 1966, p. 20
  132. Carter 1976, p. 101
  133. Schram 1966, p. 202
  134. Schram 1966, paĝoj 209–10
  135. Carter 1976, p. 95
  136. Carter 1976, paĝoj 95–96
  137. Schram 1966, p. 194
  138. Schram 1966, p. 196
  139. Schram 1966, p. 197
  140. Schram 1966, paĝoj 198–200; Carter 1976, paĝoj 98–99; Feigon 2002, paĝoj 64–65
  141. Schram 1966, p. 211; Carter 1976, paĝoj 100–01
  142. Schram 1966, p. 205
  143. 143,0 143,1 Carter 1976, p. 105
  144. Schram 1966, p. 204; Feigon 2002, p. 66
  145. Schram 1966, p. 217
  146. Schram 1966, paĝoj 211–16; Carter 1976, paĝoj 101–10
  147. Jacobs, Andrew, "China Is Wordless on Traumas of Communists' Rise", The New York Times, 2a de Oktobro, 2009.
  148. 148,0 148,1 Robert Palestini. (2011) Going Back to the Future: A Leadership Journey for Educators. R&L Education. ISBN 978-1-60709-586-6.
  149. Dorothy Perkins. (2013) Encyclopedia of China: History and Culture. Routledge. ISBN 978-1-135-93562-7.
  150. (2002) Cheek T: Mao Zedong and China's Revolutions: A Brief History with Documents. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-312-25626-5. “The phrase is often mistakenly said to have been delivered during the speech from the Gate of Heavenly Peace, but was first used on September 21, at the First Plenary Session of the Chinese People's Political Consultative Conference, then repeated on several occasions (La frazo estas ofte erare atribuita al la diskurso el la Pordego de la Ĉiela Paco, sed ĝi estis por la unua fojo uzata la 21an de Septembro, en la Unua Plenumsesio de la Ĉina Popola Politika Konsulta Konferenco, poste ripetita en kelkaj okazoj)”.
  151. Odd Arne Westad, "Fighting for Friendship: Mao, Stalin, and the Sino-Soviet Treaty of 1950." Cold War International History Project Bulletin 8.9 (1996): 224-36.
  152. Robert C. North, "The Sino-Soviet Agreements of 1950." Far Eastern Survey 19.13 (1950): 125-130 online.
  153. 180,000 Chinese soldiers killed in Korean War. Alirita 28a de Novembro, 2019.
  154. Burkitt, Laurie. (Julio 2003) The lessons of history: The Chinese people's Liberation Army at 75. Strategic Studies Institute, p. 340–41. ISBN 978-1-58487-126-2.
  155. Short 2001, paĝoj 436–37
  156. Scheidel, Walter. (2017) The Great Leveler: Violence and the History of Inequality from the Stone Age to the Twenty-First Century. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-16502-8. “"In Zhangzhuangcun, in the more thoroughly reformed north of the country, most "landlords" and "rich peasants" had lost all their land and often their lives or had fled. All formerly landless workers had received land, which eliminated this category altogether. As a result, "middling peasants," who now accounted for 90 percent of the village population, owned 90.8 percent of the land, as close to perfect equality as one could possibly hope for."”.
  157. 157,0 157,1 Kuisong 2008
  158. Steven W. Mosher. China Misperceived: American Illusions and Chinese Reality. Basic Books, 1992. (ISBN 0-465-09813-4) pp. 72–73
  159. Stephen Rosskamm Shalom. Deaths in China Due to Communism. Center for Asian Studies Arizona State University, 1984. (ISBN 0-939252-11-2) p. 24
  160. Spence 1999 Mao havis tiun ciferon el informo farita de Xu Zirong, Deputita Ministro pri Publika Sekureco, kiu asertis, ke 712 000 kontraŭrevoluciula estis ekzekutita, 1 290 000 estis enprizonigitaj, kaj aliaj 1 200 000 estis "submetitaj al kontrolo.": vidu Kuisong 2008.
  161. 161,0 161,1 Twitchett, Denis. (1987) The Cambridge history of China. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-24336-0.
  162. Maurice Meisner. Mao's China and After: A History of the People's Republic, Third Edition. Free Press, 1999. (ISBN 0-684-85635-2) p. 72: "... the estimate of many relatively impartial observers that there were 2 000 000 people executed during the first three years of the People's Republic is probably as accurate a guess as one can make on the basis of scanty information."
  163. (Marto 2008) “Reconsidering the Campaign to Suppress Counterrevolutionaries*”, The China Quarterly 193, p. 102–121. doi:10.1017/S0305741008000064. 
  164. Steven W. Mosher. China Misperceived: American Illusions and Chinese Reality. Basic Books, 1992. (ISBN 0-465-09813-4) p. 74: "... a figure that Fairbank has cited as the upper range of "sober" estimates."
  165. Feigon 2002, p. 96: "By 1952 they had extended land reform throughout the countryside, but in the process somewhere between two and five million landlords had been killed."
  166. Short 2001, p. 436
  167. 167,0 167,1 Valentino 2004, paĝoj 121–22
  168. . Mao's "Killing Quotas." Human Rights in China (HRIC). 26a de Septembro, 2005, en la Ŝandonga Universitato. Arkivita el la originalo je 29a de Julio, 2009. Alirita 21a de Junio, 2009. Arkivigite je 2009-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
  169. . Terrible Honeymoon: Struggling with the Problem of Terror in Early 1950s China. Arkivita el la originalo je 27a de Junio, 2009. Arkivigite je 2009-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
  170. Alfred W. McCoyOpium History, 1858 to 1940. Arkivita el la originalo je 4a de Aprilo, 2007. Alirita 4a de Majo, 2007.
  171. John Fairbank kaj Merle Goldman, China: A New History, (Cambridge: The Belknap Press of Harvard University Press, 2002), 349.
  172. Short 2001, p. 437
  173. "High Tide of Terror", Time, 5a de Marto, 1956. Arkivigite je 2009-02-19 per la retarkivo Wayback Machine
  174. (2016) “The 1957-1958 Anti-Rightist Campaign in China: History and Memory (1978-2014)”, Hal-SHS. 
  175. Chang & Halliday 2005, p. 410
  176. Li 1994, paĝoj 198, 200, 468–69
  177. . The Silence that Preceded China's Great Leap into Famine. Alirita 28a de Novembro, 2019.
  178. 178,0 178,1 Spence 1999
  179. (22a de Septembro, 2014) “Lessons from China's Great Famine”, The Cato Journal 34 (3), p. 483–491. GALE A387348115. 
  180. (December 18, 1999) “China's great famine: 40 years later”, BMJ 319 (7225), p. 1619–1621. doi:10.1136/bmj.319.7225.1619. 
  181. Li 1994, paĝoj 283–84, 295
  182. Li 1994, p. 340
  183. Dikötter 2010, p. 54
  184. Dikötter 2010, p. 281
  185. Becker 1998, p. 81
  186. Becker 1998, p. 86
  187. Becker 1998, p. 93
  188. Valentino 2004, p. 128
  189. Becker 1998, p. 103
  190. 190,0 190,1 190,2 Chang & Halliday 2005, paĝoj 568, 579
  191. Tibbetts, Jann. (30a de Julio, 2016) 50 Great Military Leaders of All Time (angle). Vij Books India Pvt Ltd. ISBN 978-93-85505-66-9.
  192. (1964) “Sino-Soviet Competition in Africa”, Foreign Affairs 42 (4), p. 640–654. doi:10.2307/20029719. 
  193. Becker, Jasper. (2002) The Chinese. Oxford UP. ISBN 978-0-19-972722-3.
  194. Feigon 2002, p. 140
  195. Por traktado de tiu ideo, vidu Gao 2008
  196. Jonathan Mirsky. Livelihood Issues. (el Retarkivo {{{1}}}) Literary Review
  197. "Source List and Detailed Death Tolls for the Twentieth Century Hemoclysm". Historical Atlas of the Twentieth Century. Alirita la 23an de Aŭgusto, 2008.
  198. . The Cultural Revolution's Legacy in China (16a de Majo, 2016). Alirita 28a de Novembro, 2019.
  199. Debating the Cultural Revolution in China | Reviews in History. Alirita 28a de Novembro, 2019.
  200. (1986) “Reassessing the Cultural Revolution”, The China Quarterly 108 (108), p. 597–612. doi:10.1017/S0305741000037085. 
  201. MacFarquhar & Schoenhals 2006, p. 110
  202. MacFarquhar & Schoenhals 2006, p. 124
  203. Ion Mihai Pacepa (November 28, 2006)The Kremlin's Killing Ways. National Review. Arkivita el la originalo je 8a de Aŭgusto, 2007. Alirita 23a de Aŭgusto, 2008.
  204. Granda Proletara Kultura Revolucio daŭranta ĝis 1976 en:
  205. Parkinsona malsano:
  206. amiotrofa lateralsklerozo:
  207. "The Kissenger Transcripts: Notes and Excerpts". nsarchive.gwu.edu. 28a de Julio, 2015.
  208. "Resolution on Certain Questions in the History of Our Party Since the Founding of the People's Republic of China," (Adoptita de la Sesa Plenumsesio de la 11a Centra Kommitato de la Komunista Partio de Ĉinio en 27a de Junio, 1981 Resolution on CPC History (1949–81). (Beijing: Foreign Languages Press, 1981). p. 32.
  209. Chirot 1996, p. 198
  210. (25a de Januaro, 2021) “Poverty in China since 1950: A Counterfactual Perspective” (en). 
  211. Gao 2008; Feigon 2002
  212. "Top 25 Political Icons", Time, 4a de Februaro, 2011.
  213. Mao Zedong. The Oxford Companion to Politics of the World. Arkivita el la originalo je 21a de Marto, 2006. Alirita 23a de Aŭgusto, 2008.
  214. Short 2001, p. 630 "Mao had an extraordinary mix of talents: he was visionary, statesman, political and military strategist of cunning intellect, a philosopher and poet."
  215. Chinese Leader Mao Zedong / Part I. Arkivita el la originalo je 12a de Julio, 2015. Alirita 2a de Aprilo, 2015. Arkivigite je 2015-07-12 per la retarkivo Wayback Machine
  216. "Mao's achievements 'outweigh' mistakes: poll", Al Jazeera, 23a de Decembro, 2013.
  217. Atlas of World History, de Patrick Karl O'Brien, Oxford University Press US, 2002, (ISBN 0-19-521921-X), p. 254, link
  218. (2002) “China's Family Planning Policy: An Overview of Its Past and Future”, Studies in Family Planning 33 (1), p. 103–113. doi:10.1111/j.1728-4465.2002.00103.x. 
  219. (1994) “Population and family planning in China”, Verhandelingen – Koninklijke Academie voor Geneeskunde van Belgie 56 (5), p. 383–400; discussion 401–402. 
  220. Lovell, Julia, "Maoism marches on: the revolutionary idea that still shapes the world", The Guardian, 16a de Marto, 2019.
  221. Biography (TV series) Mao Tse Tung: China's Peasant Emperor Arkivigite je 2012-12-08 per Archive.today A&E Network 2005, ASIN B000AABKXG
  222. 222,0 222,1 Gao 2008, p. 81
  223. Galtung, Marte Kjær. (2014) 49 Myths about China. Rowman & Littlefield. ISBN 978-1-4422-3622-6.
  224. (2015) “An exploration of China's mortality decline under Mao: A provincial analysis, 1950–80”, Population Studies 69 (1), p. 39–56. doi:10.1080/00324728.2014.972432. “China's growth in life expectancy at birth from 35–40 years in 1949 to 65.5 years in 1980 is among the most rapid sustained increases in documented global history”. 
  225. Fox Butterfield, "Mao Tse-Tung: Father of Chinese Revolution". The New York Times. 10a de Septembro, 1976
  226. Robert Jackson Alexander. International Maoism in the developing world. Praeger, 1999. p. 200.; Jackson, Karl D. (1992) Cambodia, 1975–1978: Rendezvous with Death. Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02541-4.
  227. Biography (TV series): Pol Pot; A&E Network, 2003.

BibliografioRedakti

  • Becker, Jasper (1998). Hungry Ghosts: Mao's Secret Famine. Holt Paperbacks. ISBN 0-8050-5668-8. [1]
  • Carter, Peter (1976). Mao. London: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-273140-1.
  • Chang, Jung; Halliday, Jon (2005). Mao: The Unknown Story. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-224-07126-0.
  • Chirot, Daniel (1996). Modern tyrants: the power and prevalence of evil in our age. Princeton University Press. ISBN 0-691-02777-3. [2]
  • Davin, Delia (2013). Mao: A Very Short Introduction. Oxford UP. ISBN 978-0-19-165403-9. [3]
  • Dikötter, Frank (2010). Mao's Great Famine: The History of China's Most Devastating Catastrophe, 1958–62. London: Walker & Company. ISBN 0-8027-7768-6.
  • Feigon, Lee (2002). Mao: A Reinterpretation. Chicago: Ivan R. Dee. ISBN 978-1-56663-458-8.
  • Gao, Mobo (2008). The Battle for China's Past: Mao and the Cultural Revolution. London: Pluto Press. ISBN 978-0-7453-2780-8.
  • Hollingworth, Clare (1985). Mao and the Men Against Him. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-224-01760-2.
  • Kuisong, Yang (Marto 2008). "Reconsidering the Campaign to Suppress Counterrevolutionaries" (PDF). The China Quarterly (193): 102–121. [4]
  • Li, Zhisui (1994). The Private Life of Chairman Mao: The Memoirs of Mao's Personal Physician. London: Random House. ISBN 978-0-679-76443-4.
  • MacFarquhar, Roderick; Schoenhals, Michael (2006). Mao's Last Revolution. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-02748-0.
  • Pantsov, Alexander V.; Levine, Steven I. (2012). Mao: The Real Story. New York and London: Simon & Schuster. ISBN 978-1-4516-5447-9.
  • Schaik, Sam (2011). Tibet: A History. New Haven: Yale University Press Publications. ISBN 978-0-300-15404-7.
  • Schram, Stuart (1966). Mao Tse-Tung. London: Simon & Schuster. ISBN 978-0-14-020840-5.
  • Schoppa, R. Keith. Twentieth Century China: A History in Documents. Oxford: Oxford UP, 2004.
  • Short, Philip (2001). Mao: A Life. Owl Books. ISBN 978-0-8050-6638-8. [5]
  • Spence, Jonathan (1999). Mao Zedong. Penguin Lives. New York: Viking Press. ISBN 978-0-670-88669-2. OCLC 41641238. Lay summary (6a de Februaro, 2000). [6]
  • Terrill, Ross (1980). Mao: A Biography. Simon and Schuster. Mao: A Biography. (Stanford, CA: Stanford University Press, 1999. ISBN 0-8047-2921-2 (pbk. alk. paper).
  • Valentino, Benjamin A. (2004). Final Solutions: Mass Killing and Genocide in the Twentieth Century. Cornell University Press. ISBN 0-8014-3965-5. [7]
  • "Biography" (2005). Mao Tse Tung: China's Peasant Emperor (Televidprogramo). A&E Network. ASIN B000AABKXG. 18an de Januaro, 2013. [8] Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

En EsperantoRedakti

AlilingveRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mao Zedong en la angla Vikipedio.
Antaŭe:Prezidanto de la Komunista Partio de ĈinioPoste: 
Prezidanto de la Komunista Partio (1945–1976)Hua Guofeng