Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2010 1

Sistemo por aldoni ŝablonojn redakti

Estimataj, mi volus scii opiniojn de ceteraj, ĉu ni enkonduku iun sistemon por aldoni ŝablonojn. Tio rilatas speciale por robotistoj, sed ankaŭ por persone aldonataj ŝablonoj. Pri kio temas? Hieraŭ mi redaktis paĝon pri Piga ansero. Tie mi aldonis ŝablonon pri Anseroformaj birdoj tiel, ke ĝi aperu tute sube en la paĝo, ĉar ĝi havas larĝon tra la tuta paĝo. Poste Maksim aldonis ŝablonojn ligantaj al Komunejo, kiuj estas malgrandaj. Mi rimarkis plurfoje, ke li aldonas ilin tiel, ke nun la navigacila ŝablono estas ne sube, sed sube estas liaj ŝablonoj, kio aspektas tre terure. Ankaŭ ni ne aldonas la navigacilajn ŝablonojn tute supren en la paĝojn aŭ unu supren, la duan ie meze, la trian poste denove en iu alia loko kaj la kvaran poste suben kaj ekz. la informkestajn ŝablonojn tute malsupren aŭ ien mezen en la paĝojn, kio aspektus tre ĥaose. Mi opinias, ke ĉiu paĝo devas havi ian tekstan aspekton, ĉiu paĝo havas la kapon lokigita supre, meze estas la teksto kaj sube estas piedo de la paĝo. Tia ĉi aldonado rilatas ankaŭ al robotiste aldonataj eksteraj ligiloj, multaj robotiste aldonataj bildoj ktp. Jen ekzemplo, kiel povus aspekti iuj paĝoj, se ni aldonus ĉion laŭplaĉe:

Ekzemplo 1 redakti

Ekzemplo de nesistema aldonado de ŝablonoj: La elektitaj ŝablonoj estas nur kiel ekzemplo.

Estimataj, mi volus scii opiniojn de ceteraj, ĉu ni enkonduku iun sistemon por aldoni ŝablonojn. Tio rilatas speciale por robotistoj, sed ankaŭ por persone aldonataj ŝablonoj. Pri kio temas?

Hieraŭ mi redaktis paĝon pri Piga ansero. Tie mi aldonis ŝablonon pri Anseroformaj birdoj tiel, ke ĝi aperu tute sube en la paĝo, ĉar ĝi havas larĝon tra la tuta paĝo. Poste Maksim aldonis ŝablonojn ligantaj al Komunejo, kiuj estas malgrandaj.

Mi rimarkis plurfoje, ke li aldonas ilin tiel, ke nun la navigacila ŝablono estas ne sube, sed sube estas liaj ŝablonoj, kio aspektas tre terure. Ankaŭ ni ne aldonas la navigacilajn ŝablonojn tute supren en la paĝojn aŭ unu supren, la duan ie meze, la trian poste denove en iu alia loko kaj la kvaran poste suben kaj ekz. la informkestajn ŝablonojn tute malsupren aŭ ien mezen en la paĝojn, kio aspektus tre ĥaose. Mi opinias, ke ĉiu paĝo devas havi ian tekstan aspekton, ĉiu paĝo havas la kapon lokigita supre, meze estas la teksto kaj sube estas piedo de la paĝo. Tia ĉi aldonado rilatas ankaŭ al robotiste aldonataj eksteraj ligiloj, multaj robotiste aldonataj bildoj ktp. Jen ekzemplo, kiel povus aspekti iuj paĝoj, se ni aldonus ĉion laŭplaĉe:

Ĉu tio estas plaĉema?

Ekzemplo 2 redakti

Ekzemplo de sistema aldonado de ŝablonoj:

Estimataj, mi volus scii opiniojn de ceteraj, ĉu ni enkonduku iun sistemon por aldoni ŝablonojn. Tio rilatas speciale por robotistoj, sed ankaŭ por persone aldonataj ŝablonoj. Pri kio temas? Hieraŭ mi redaktis paĝon pri Piga ansero. Tie mi aldonis ŝablonon pri Anseroformaj birdoj tiel, ke ĝi aperu tute sube en la paĝo, ĉar ĝi havas larĝon tra la tuta paĝo. Poste Maksim aldonis ŝablonojn ligantaj al Komunejo, kiuj estas malgrandaj. Mi rimarkis plurfoje, ke li aldonas ilin tiel, ke nun la navigacila ŝablono estas ne sube, sed sube estas liaj ŝablonoj, kio aspektas tre terure. Ankaŭ ni ne aldonas la navigacilajn ŝablonojn tute supren en la paĝojn aŭ unu supren, la duan ie meze, la trian poste denove en iu alia loko kaj la kvaran poste suben kaj ekz. la informkestajn ŝablonojn tute malsupren aŭ ien mezen en la paĝojn, kio aspektus tre ĥaose. Mi opinias, ke ĉiu paĝo devas havi ian tekstan aspekton, ĉiu paĝo havas la kapon lokigita supre, meze estas la teksto kaj sube estas piedo de la paĝo. Tia ĉi aldonado rilatas ankaŭ al robotiste aldonataj eksteraj ligiloj, multaj robotiste aldonataj bildoj ktp. Jen ekzemplo, kiel povus aspekti iuj paĝoj, se ni aldonus ĉion laŭ iu sistemo:

Se mankas teksto, kiu plenigus liberan spacon maldekstre de la ŝablonoj, tio estas alia afero. Ĝi povas esti aldonita.

Opinioj por aldoni la ŝablonojn redakti

  1.   Por: Ekzemplo 2. Zuazua 08:55, 1. Jan 2010 (UTC)

Karaj, la stranga novjarsaluto de Vikipediisto:Airon90 ne nur estas malbona ŝerco sed ago fundamente kontraŭ la principoj de vikipdio (enmeto de iom stranga novjarsaluto, kun minaco, se oni ĝin ne 10-oble kopios oni estos trafita de malfeliĉo dum 2010 ...). Mi reagis al Airon90 per simbola bloko dum 2 horoj, sciante, ke tio estas unuafoja mispaŝo, tamen signalante, ke io tia ne estas tolerebla kaj ankaŭ konsiderante, ke supozeble Airon90 nuntempe ne estas ensalutinta, ke do la simbola bloko verŝajne vere nur havas simbolan signifon, ĉar mi metis la minimuman daŭron de 2 horoj. Mi esperas, ke mia reago estas signalo, ke vikipedio ne estu scenejo por tiel strangaj agadoj. Kaj mi esperas, ke Airon90 komprenos, ke tiu ago neniun ĝojigas kaj amuzigas ĉi-tie, kaj ke li estonte rezignu pri io simila. Kontraŭ sincera kaj bonkora novjarsaluto, neniu protestus, kaj tian mi nature redonas. DidiWeidmann 20:12, 1. Jan 2010 (UTC)

Ja lia mesaĝo estis iom amuza, sed certe ekster sia loko en Vikipedio. Bone ke vi reagis. Slavik IVANOV 09:06, 7. Jan 2010 (UTC)

Ĉu troviĝas ankoraŭ iu? redakti

Ĉu troviĝas ankoraŭ iu en Eo vikipedio, kiu scius forigi liberajn liniojn, kiuj troviĝas inter pluraj navigaciilaj ŝablonoj? Zuazua 12:07, 2. Jan 2010 (UTC)

Tio ne estas problemo de la konkreta ŝablono, sed iu ĝenerala problemo korektenda ie alie. Zuazua 12:10, 2. Jan 2010 (UTC)

Mi forigis du senutilajn linisaltojn en {{Navigilo2}} --Arno Lagrange @ 17:34, 5. Jan 2010 (UTC)

La nesolvita afero pri ŝablonoj kaŝantaj bildojn redakti

La ŝablono kiu kaŝas bildojn redakti

La ŝablono { {ĉefartikolo|nomo de paĝo} } emas kaŝi la bildojn, kiuj estas dekstre de ĝi. Rigardu ekzemple en vulkano, kie la "strio"

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plata tektoniko.

kaŝas la sekcian vidon de vulkano, dekstre. --Jean-François Clet 22:36, 11. Okt 2009 (UTC)

Ĉe mi, la problemo estas la mala: la dekstra vido de la vulkano malaperigas parton el la griza strio, kiun konsistigas la ŝablono. Tio tamen ne estas vera problemo por mi, ĉar la teksto ja ne estas kovrita de la bildo, kaj malaperas nur malplena, griza parto el la strio. Mi uzas Safari kaj Mac OS 10.5.
Estus interese, se vi havus tempon, esplori ĉu la samrolajn ŝablonojn ĉe alilingvaj Vikipedioj karakterizas la sama problemo; se ne, sufiĉos kopii ilian kodon en nian ŝablonon. ;-) --WinstonSmith 15:54, 12. Okt 2009 (UTC)
Mi uzas FF kaj Ubuntu kaj mi vidas parton de ŝablono kaŝita de bildo (kiel WinstonSmith), Ĝi eble estus problemon de CSS. --→ Airon 16:32, 12. Okt 2009 (UTC)
Prave ! en la artikolo fr:Chamonix-Mont-Blanc la strio ne kaŝas la bildon. La franca nomo de la ŝablono estas "{ {article détaillé|contenu= } }" --Jean-François Clet 21:41, 12. Okt 2009 (UTC)

{{article détaillé|contenu=}}

Kopiita el Arkivo de Diskutejo

Oni iom pridiskutis la temon, sed ĉu ekzistas iu solvo? Zuazua 12:31, 2. Jan 2010 (UTC)

Lambastona solvo estas ĉiam meti la ŝablonon supre de la bildo, tiele la griza strio neniam estu samnivele kiel la bildo.

Ekzemplo

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tajgo.
 
siberia tajgo

Poste, nepros meti sufiĉe da teksto sub la bildo, por ke eventuala sekvanta ŝablono restu sufiĉe malproksime.
Rigardu ĉu oni povas uzi ankaŭ la markon: <br clear="all"> aŭ <br clear="all" /> kiu trudas la tekston skribiĝi sube de la bildo.

--Jean-François Clet 16:17, 2. Jan 2010 (UTC)

Tio estas solvo nur parte. Sed bonvolu rigardi Purimon. Tie estas tuj supre sub sekcio Historio tiu ĉi ŝablono kaj tiu kaŝas parton de la ŝablono festo. Egale estas se ni kaŝos la enhavon aŭ ne. La problemo estas ie alie. Vidu ankaŭ plurfoje skribitaj ŝablonoj. Bedaŭrinde mi timas, ke tiun problemon solvis tiam neniu kaj nun solvos ĝin ankaŭ neniu. Zuazua 16:30, 2. Jan 2010 (UTC)
Mi donis al la ŝablono novan mantelon. Zuazua 08:45, 3. Jan 2010 (UTC)


  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupeo.
Sed kie kaŝiĝas la lupeeto ?--Jean-François Clet 19:55, 3. Jan 2010 (UTC)
Mi aldonis ĝin tien. Mi ne sciis, ke ĝi estas bezonata. Zuazua 07:36, 4. Jan 2010 (UTC)
Nebezonata, sed ĝi enrakidiĝis en la kutimo. La bildeto tuje rekonebligas la ligilon. (Cetere la ŝablono ankaŭ estas malnepra...) --Jean-François Clet 09:42, 4. Jan 2010 (UTC)
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Piktogramo.
Mi malfaris miajn redaktojn kaj nun estas eble via vico por korekti la ŝablonon. Zuazua 11:32, 4. Jan 2010 (UTC)
Mi ne kuraĝiĝas tuŝi ŝablonon. Sed per "<br clear="all" />", kiun mi metis supre de la "{ { cxefartikolo|Lupeo } }", la griza strio neniam plu kaŝas la arbaron.--Jean-François Clet 21:29, 6. Jan 2010 (UTC)

Translatewiki.net update redakti

  • Currently 100.00% of the MediaWiki messages and 99.96% of the messages of the extensions used by the Wikimedia Foundation projects have been localised. Please help us help your language by localising and proof reading at translatewiki.net. This is the recent localisation activity for your language. Thanks, GerardM 15:06, 4. Jan 2010 (UTC)
Ĉu iu povas helpi? Mi ne kapablas traduki ĉi tiujn frazojn (el la angla):
Farita. -- Yekrats 15:05, 10. Feb 2010 (UTC)
Farita. -- Yekrats 15:05, 10. Feb 2010 (UTC)
Ni bezonas traduki ĉi tiujn lastajn frazojn por havi propra esperantlingva retejo de Vikifontaro. Dankon. CasteloBrancodiskuto 20:15, 5. Jan 2010 (UTC)

Centrigitaj bildoj redakti

Kelkaj vikipediistoj alportas valoran kontribuon al nia projekto, sed ŝatas centrigi bildojn per marko <center>. Mi volas, ke la komunumo unufoje kaj por ĉiam akceptu regulon pri subskribo de bildoj, kiu ĉiam estu „defaŭlta“, sen uzo de la html-markoj pri aspekto. Miksi aspekton kaj strukturon estas jam longe nepopulare: se iu ŝatas centrigitajn bildojn, eblas centrigi ilin ĉie tra Vikipedio per personaj agordoj de CSS; male, se iu ŝatus, ekzemple, dekstrigi ĉiujn bildojn, nun tio ne eblus, ĉar parto de la bildoj enhavas en la subskriboj la malnoviĝintan html-markon „center“. Do, ni ne plu uzu tiun markon kaj prefere eĉ robote forviŝu ĝin ĉie. Slavik IVANOV 08:58, 7. Jan 2010 (UTC)

Mi aldonas mian subtenon al la prava komento de Slavik. --WinstonSmith 22:55, 12. Jan 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (7-a de januaro 2010) redakti

Estas multaj interesaj kandidatoj por la venonta artikolo de la semajno. Ek ! Thomas Guibal 19:31, 7. Jan 2010 (UTC)

Vikimediaj "rajtoj de administrantoj" redakti

Bonvolu vidi la meta-vikimedian paĝon meta:Global sysops/eo. En ties ĉapitro "Specifaj rajtoj kiujn havas globalaj administrantoj" estas listo de specifaj vikipediaj rajtoj, aŭtomate tradukitaj al Esperanto laŭ vikimedia sintakso. La rajtoj

  • Faru captcha-spronantaj agoj sen farante la captcha-on (skipcaptcha)
  • Utiligu pli altajn limojn por API informmendoj (apihighlimits)

estas mistradukitaj al Esperanto. Klare ili (vidu la aliajn rajtonomojn en la listo de la paĝo) estu en infinitiva ("Fari...", "Utiligi...") formo, sed krome ili ankaŭ estu simple kompreneblaj por homoj kiuj ne estas anglalingvaj vikipediaj specialistoj. Tamen ne eblas simple adapti la tradukojn per redakto de kutima paĝo, ĉar ili ja estas konservitaj aliloke en la vikimedia sintakso. Bonus se iu kompetentulo povus zorgi pri tio.

ThomasPusch 08:29, 8. Jan 2010 (UTC)

Please restore this page, since it was deleted without reason. --MisterWiki 17:51, 8. Jan 2010 (UTC)

Mi restarigis ĝin / I have restored it. Ĝi tamen estas ĝermeto kaj eble estos forigita denove / It is, however, a substub and may be deleted again. – Umbert' 20:04, 9. Jan 2010 (UTC)
Ne hezitu forigi ĝin denove. Temas pri kvartalo de ĉilia urbo, kaj ĝi eĉ ne aperas en la hispanlingva Vikipedio. La informo pri la antikveco rilatas al la urbo, ne al tiu kvartalo/vilaĝo. Mi ne komprenas kial tiu homo kreis ĝin en Esperanto, krom ke estas iu stranga intereso. --Tonyo 22:33, 10. Jan 2010 (UTC)
  Farite. CasteloBrancodiskuto 03:56, 11. Jan 2010 (UTC)
Hey, I'm gonna translate a bit from en:Villa Los Navegantes, please restore it, and leave me a message in the en.wiki, since I'm not very active here. --MisterWiki 18:06, 14. Jan 2010 (UTC)
Kara mistero vikia, via konto en la angla kaj hispana vikipedioj ne plu ekzistas, ĝi estis nuligita. Do ne eblas tie lasi mesaĝon.
Caro misterioso wiki, su cuenta en la wikipedia inglesa y española ya no existe, fué borrada. Así es imposible de dejar un mensaje allí.
La esenca informo pri "Los Navegantes" povas iri al la artikolo pri Pichilemu. Laŭ la angla vikipedio ne estas vere, ke Los Navegantes "En 16-a jarcento ... estis relative grava urbeto", kiel vi skribis, ĉar ĝi estis fondita nur en 1997.
La información esencial sobre "Los Navegantes" puede ir a la voz sobre Pichilemu. Según la wikipedia inglesa no es verdad que Los Navegantes "en el siglo 16 era una ciudad bastante importante", como escriví, porqué fué fundido solo en 1997.
Umbert' 20:39, 14. Jan 2010 (UTC)
I really don't understand what are you trying to say, just that en:User talk:MisterWiki exists. And it was wrong, Pichilemu was founded in the 19th century and the village in 1996-7. --MisterWiki 00:28, 15. Jan 2010 (UTC)

Well, can you userfy it at least? --MisterWiki 20:36, 24. Jan 2010 (UTC)

Saluton. Tiu estas anonimulo, kiu komencis enmeti artikolojn pri faŭno de Brazilo kiuj estas ege bonvenaj. Tamen mi devas konfesi, ke tiu enmetis ankaŭ kelkajn artikolojn (ĝermojn) pri birdoj, el kiuj ĉiuj estas sufiĉe fuŝaj, ĉefe rilate al la nomaro, diferenco inter genroj, specioj kaj familioj ktp. Ĉar temas pri eraroj kiuj influas la postan laboron ĉar la alilingvaj ligiloj jam estas eraraj, indus eviti ilin. Mi poste devis multe labori por korekti la erarojn kaj eviti pluan fuŝadon. Krome mi lasis mesaĝon en la diskutpaĝo de la vikipediisto, sed tiu ne respondis, kvankam plue enmetis pliajn artikolojn. Mi scias, ke nia kunlaboro estas libera, sed se oni povus devigi tiun kunlabori laŭ pli logika sistemo, Vikipedio estus gajnonta. Almenaŭ devigi tiun respondi kaj se ĝi ne akceptas kunlaboron, do, bone faru sian eblon kaj poste oni korektu, sed se oni baras ĝin ĝis kiam venos ties respondo, eble la kunlaborado estus fruktodona. Mi timas, ke tiu kazo ne estas unika. Ankaŭ oni parolas pri Zetey, kies artikolojn mi iomete revizias kaj almenaŭ korektetas pri ligoj ktp. Kion vi opinias?--kani 22:38, 8. Jan 2010 (UTC)

Mi ne vidas, kion alian ni povas fari pri tio krom pene revizii iom post iom la tuton de tia kontribuo; jes, estas multe pli prefereble eduki kaj influi tiajn aktivajn kontribuantojn tiel ke kresku la kvalito de ilia valora enmeto. Se vi ne sukcesis lasi mesaĝon en la diskutejo, provu ankoraŭ sendi retpoŝton (se ĝi estis registrita) pere de Vikipedio (vd en la maldekstra menuo en la vikipediista paĝo). Slavik IVANOV 13:18, 9. Jan 2010 (UTC)
Jes, se neniu proponas solvon, nur paciencon oni montru. Mi sukcesis lasi mesaĝon kaj eĉ alia vikipediisto tradukis ĝin al portugala kaze ke Sandro havus lingvan problemon, kion mi ne supozas. Sed li nur ne respondas. Ankaŭ ne estas retadreso. Tiu kiuj klopodas havi bonkvalitan Vikipedion suferas la agadon de snajperoj kiuj tute individue agadas. Vikipedio estu kolektiva afero.--kani 22:40, 9. Jan 2010 (UTC)
Pacienco funkcias foje. Sandro Campos respondis per mesaĝo kaj mi rerespondis. Eble povas komenci kunlaborado. Ĝis. --kani 20:54, 12. Jan 2010 (UTC)
Ŝajne ĉio enordiĝis. Tiu diskutero povas malaperi. Ĉu komencinto de la diskuto povas fari ĝin aŭ devas fari ĝin administranto?--kani 21:56, 14. Jan 2010 (UTC)

Selekti-elekti // robotaj ŝanĝoj redakti

Mi proponas robote fari jenajn ŝanĝojn pri la (transira) verbo dati:

  • "datas el " --> "datiĝas el " (573 okazoj)
  • "datas de " --> "datiĝas de " (126 okazoj)

Kiel atentigis Vikipediisto:PaulP, estas gravaj la finaj spacetoj.

Alia tasko temas pri la (netransira) verbo evolui:

  • "evoluiĝis" --> "evoluis" (140 okazoj)

Mi jam parte diskut(ig)is la aferon en Laboro por robotoj kaj en la diskutejo de Yekrats.

Umbert' 20:14, 9. Jan 2010 (UTC)

Mi ankaŭ proponas anstataŭigi robote oftan, sen kontraŭregulan vortkunigon *dank' al* per "danke al". --Petrus Adamus 13:21, 10. Jan 2010 (UTC)
Nu, eble – tamen la uzo de "danko al" = "dank' al" havas zamenhofan tradicion. Zamenhof ne malofte uzis tiajn "absolutajn" (sen-prepoziciajn) formojn, ekzemple en "La Vojo": "Ni paŝo post paŝo ... atingos la celon en gloro". Sed eble "danke al" estas pli klara. – Umbert' 19:23, 10. Jan 2010 (UTC)
Nu jes, mi scias, nur ĉiam pensas pri la Zamenhofa eldiro en la Antaŭparolo de la Fundamento: ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem ([1]). En la ekzemplo de vi menciita mi ne vidas problemon – kvankam eblus uzi akuzative la unuan paŝon, oni ankaŭ povas konsideri la vortaron paŝo post paŝo tute aparta apozicio (Ni, paŝo post paŝo, atingos la celon en gloro.), sen funkcia gramatika rilato al la cetero de la frazo (sen granda ŝanĝo de signifo oni povas la vortojn forigi). Danke al tamen tiun funkcian rilaton havas. La formo *dank' al* bedaŭrinde ege disvastiĝis. Neniu problemo ekzistus, se ĝi anstataŭigeblus per danko al, la apostrofo ja tute regule povas anstataŭi la finaĵan -a. Problemo estas ke plejofte ne eblas la substantivon uzi, en la frazoj taŭgas nur adverbo. Konsideru ekz. la sekvan frazon, kiu prezentas la kutiman uzmanieron: *Nur dank' al vi mi hodiaŭ vivas.* Ne estas eble diri *Nur danko al vi mi hodiaŭ vivas.*, sed „Nur danke al vi mi hodiaŭ vivas.“„Nur danke vin mi hodiaŭ vivas.“ La akuzativon mi konsideras pli eleganta, tamen perrobote verŝajne tia ŝanĝo ne estas realigebla. Sed mi supozas ke aperos forta rifuzo de mia propono, Esperantistoj ja ne malsamas de aliaj homoj kaj plimulto da ili ŝatas enradikiĝintajn erarojn kaj komplikaĵojn pli ol facilajn regulojn. --Petrus Adamus 20:31, 10. Jan 2010 (UTC)
Vi tamen konvinkis min per via ekzemplo; ekzistas okazoj, kie la "absoluta nominativo" "danko al" ne taŭgas. (Sen la vorto "nur" tio estus dubinda; povus esti elipso: "Danko (estu) al vi, mi hodiaŭ vivas.") Mi do subtenas vian proponon. – Umbert' 20:03, 11. Jan 2010 (UTC)
Mi subtenas la proponon de Petrus Adamus. --WinstonSmith 16:03, 14. Jan 2010 (UTC)

Antaŭ 9 (naŭ) tagoj mi proponis robotan modifon; ŝajnis, ke neniu interesiĝas pri ĝi – tamen, provante fari la modifojn mane mi trovis ilin jam faritaj de Vikipediisto:Maksim-bot. Nu, dankon. –Umbert' 22:13, 20. Jan 2010 (UTC)

La ŝanĝoj estas plejparte faritaj. Mi atendis du diurnojn por renovigo de serĉa datumbazo de Vikipedio por kontroli ĉu ĉio estis ŝanĝita. Iuj variantoj de "evoluiĝis" estas tamen trovitaj neŝanĝitaj. Maksim 04:13, 22. Jan 2010 (UTC)

Komenciĝis amasa falsado je "dank' al" redakti

Mi rimarkis, ke iu roboto komencis amasan ŝanĝadon de ĉiuj "dank' al" al "danke al". Tio estas ree pruvo pri la lingva strangeco de Vikipedio. Ĉi tie oni permesas plenan detruon de normala Esperanto laŭ ies lingvaj kapricoj kaj fiksideoj. Estas nepre kondamninde komenci sisteme ŝanĝadi stilajn detalojn vaste akceptatajn en la lingvo. Tio estas intenca lingvofalsado kaj nur kreas siaspecan Viki-dialekton. --Surfo 07:33, 20. Jan 2010 (UTC)

Jes, vi pravas - esprimo "dank'al" delonge ekzistas en la lingvo - estas nekredeble ke robotoj arogas al si la rajton modifi la lingvon - alia roboto sisteme anstataŭigis "ux" per "ŭ" en francaj vortoj, kio evidente kaŭzis grandan fuŝon. Wikipedio ne estas tiel libera enciklopedio. --Dominik 09:05, 20. Jan 2010 (UTC)
Kvankam dank' al estas vaste uzata, ĝi plej ofte estas gramatike malĝusta, ĉar apostrofo povas anstataŭi nur -a en la aŭ la finaĵon -o en substantivoj kaj danko al logike ne estas uzebla en la frazoj. Se oni akceptos ĉian uzkutimon en Esperanto, malgraŭ malkongruo kun la Fundamento, ĝi mallogikiĝos kaj malfaciliĝos iom post iom tute same kiel nacilingvoj. --Petrus Adamus 21:32, 20. Jan 2010 (UTC)
Mi ne rimarkis tiun "amasan falsadon"; mi serĉis en Vikipedio la signovicon "dank' al" kaj efektive ricevis ankaŭ paĝojn kun "danko al", sed la kelkaj, kiujn mi kontrolis, ne estis modifitaj lastatempe. Eble estus bone, ke Surfo nomu la koncernan roboton kaj ankaŭ donu kelkajn ekzemplojn.
Kontraŭe mi rimarkis, ke la (ŝajne laŭ ĉies konsentoj eraraj) misuzoj de "datas", kiujn mi proponis robote korekti en la ĉi-supra sekcio, plimultiĝis en la lastaj tagoj. Do mi supozas, ke la robota agado kritikata ĉi-supre okazis ne pro la ĉi-supra propono. Pretere, ĉiu ja povis kaj povas kritiki ĝin. – Umbert' 22:04, 20. Jan 2010 (UTC)
Pardonu; miaj rimarkigoj baziĝis sur la serĉa statistiko de la vikipedia datenbanko, kiu ankoraŭ ne prilaboris la ŝanĝojn faritajn de Vikipediisto:Maksim-bot hodiaŭ "matene" (UTC). Do mi agnoskas, ke la modifoj pri "datas" estis faritaj. Pri "dank' al" mi trovis specimenon en la artikolo pri Jerzy Fornal.
Vikipediisto:Petrus Adamus proponis sian robotan ŝanĝon je la 10-a de januaro; la sola kontraŭdiro estis de mi, kaj mi poste reprenis ĝin. Se iu sentas sin surprizita de tio, ni devas decidi pri alia maniero (mal)permesi tiajn robotajn ŝanĝojn. Maksim diris al mi, ke unusemajna diskuto en la diskutejo necesas kaj sufiĉas; do mi prezentis miajn proponojn tie ĉi, kvankam mi jam estis prezentinta ilin en Laboro_por_robotoj. Tiuj du paĝoj devus sufiĉi, sed kompreneble ni povus plilongigi la diskutan tempon.
Umbert' 22:25, 20. Jan 2010 (UTC)
Kiam estas gravaj decidoj - tiam unusemajna diskuto certe ne estas sufiĉa. Kaj devas esti regulo, ke decido, kiu ne havas minimuman nombron de subtenaj voĉoj (ne en procentoj sed en absolutaj ciferoj - mi proponas dekon por la momento), ne povas esti valida sendepende de la diskutodaŭro. (Kiam al inicinto de propono la afero gravas, tiam ŝi/li devas zorgi, ke la koncerna diskuto konatiĝas atentigante aliajn vikipediistojn sur ties diskutopaĝoj.) DidiWeidmann 00:09, 4. Feb 2010 (UTC)

Ĉu necesas rimarkigi, ke "dank' al" estis uzata ekde 1891, kaj ke Zamenhof uzis ĝin - tiuj, kiuj posedas PIV-on povas facile kontroli tion kaj trovi ekzemplojn: "Dank' al Dio!" ktp. --Dominik 02:41, 21. Jan 2010 (UTC)

Por trovi la amasajn ŝanĝojn, serĉu ekz. en la listo pri ŝanĝoj de Maksim-bot. Tiujn "korektojn" oni nepre malfaru!

Pri klasikeco de la esprimo "dank' al" ekzistas nenia dubo kaj babilado de iuj vikipediistoj ne povas ŝanĝi la aferon. Oni devus tute malpermesi al robotoj fari lingvajn ŝanĝojn. Oni devus malpermesi ankaŭ ĉiajn facilanimajn pure lingvajn ŝanĝojn, kiuj baziĝas sur ies kvazaŭlogiko kaj kaprica gusto. Ankaŭ la "datas el > datiĝas el" ne estas tiom klarega afero, ke mi permesus robotadon, kvankam ĝi estas iom pli facile defendebla.

Se oni komencas okupiĝi pri "dank' al", oni studu ĉiujn flankojn de la afero, ne nur la formon de la esprimo. Oni povas ankaŭ demandi, kial entute uzi la radikon "dank", ĉu tio estas laŭsence adekvata. Sed tio estas stila afero, kaj pri tio okupiĝu vikipediisto, kiu konas la aferon kaj verkas la artikolon. Pri tio ne okupiĝu iu preterpasanto, kiu volas majstrumi la lingvaĵon de aliaj.

Por montri la profundajn radikojn de la esprimo, mi kopias ĉi-sube liston de ĉiuj aperoj de "dank' al" en tiuj Zamenhofaj tekstoj, kiuj troveblas en la Tekstaro de Esperanto (tio estas nur malgranda parto el la verkaro de Z):


7 trovoj en Paroladoj de Zamenhof

jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda sindoneco, aranĝis ĉion en la p

specialan signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro

oluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta gardado, la lingvo fortike v

remdlingve balbutigi unu la alian. Ni esperas, ke dank’ al nia laborado pli aŭ malpli frue la tuta mo

a kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, kaj dank’ al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperan

Mi esperas, ke dank’ al nia penado ni baldaŭ ne bezonos honti anta

ingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝ


11 trovoj en La revizoro

te jam tia estas nia sorto! (Ekĝeminte.) Ĝis nun, dank’ al Dio, oni atakadis aliajn urbojn; nun venis

Jes, dank’ al Dio, ĉio iras bone,

Nu, dank’ al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke

Jes, dank’ al Dio, ĉio estas en bona ordo. Komence li ak

parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank’ al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trar

n la malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank’ al medikamentoj, kiom dank’ al honesteco kaj

jam sana; kaj ne tiom dank’ al medikamentoj, kiom dank’ al honesteco kaj ordo.

a plej saĝa homo estus en granda embaraso, — sed, dank’ al Dio, ĉio iras en bona ordo. Alia urbestro,

Nu, dank’ al Dio! Eble li ne enrigardos en la klasojn.

Jes, dank’ al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kio

is Anna Andrejevna!” “Nu, — mi diras al mi mem, — dank’ al Dio!” Kaj mi diras al li: “Mi estas tiel r

16 trovoj en Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia

i tiaj. Ilia tuta kulpo konsistis nur en tio, ke, dank’ al la natura spirita inercio de ĉiu el ni, il

tamen pro konsekvenco ni metas tiun ĉi demandon dank’ al tio, ke ekzistas ankoraŭ multe da homoj, k

uki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank’ al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn l

olo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank’ al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos su

mem ellaboradi al si mem, anstataŭ faradi uzon — dank’ al interŝanĝo de pensoj — de la jam pretaj fr

, kiu farus la interŝanĝadon de pensoj plena, kaj dank’ al kiu ne sole A havus la eblon kompreniĝadi

a ellernado de lingvoj! Kiom multe ni gajnus, se, dank’ al ekzistado de lingvo internacia, ni povus l

j ordona. Vi certe en la unua minuto ekpensos, ke dank’ al tiu ĉi malgrandega tabelo da konjugacioj l

severe difinitan kaj ĉiam egalan elparoladon, kaj dank’ al tio en la lingvo arta la demando de ortogr

omprenaĵo, kiel unu spirita vorto. Tiel ekzemple, dank’ al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ord

ova ideo estis ankoraŭ tute freŝa, kaj Esperanto, dank’ al financaj malfacilaĵoj de la aŭtoro, aperis

stante ripetadi, ĉar alie li ĝin baldaŭ forgesas (dank’ al la plena elpensiteco de la vortoj), la uza

enombro, t. e. kun s en la fino). (5) En Volapük, dank’ al kelkaj fundamentaj eraroj en la principoj

o aŭ de ia ordonanta Akademio. Dume en Esperanto, dank’ al la plena seninflueco de la gramatiko sur l

a seninflueco de la gramatiko sur la vortaron kaj dank’ al la regulo, ke ĉiuj vortoj “fremdaj”, kiuj

ikan uzon! Sed ankaŭ tiuj ĉi du aperis nur okaze, dank’ al tio, ke unu el la aŭtoroj ne sciis pri la


7 trovoj en Marta

Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis

ofunde ekspirante, kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne es

sekve la afero koncernas la nigrokululinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam

kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas nec

maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke m

Nia laborejo, dank’ al Dio, havas plej bonan reputacion... krom t

sonoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank’ al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti


2 trovoj en Fabeloj de Andersen 3

loj. Tio estis la glacio, kiun ŝia koro disfandis dank’ al lia forta amo, kaj tiuj larmoj falis sur l

malvarmo. Tio estis ja kruela vintro, sed nun mi dank’ al Dio ĉion trapasis. En la lastaj tagoj neni


3 trovoj en Malnova Testamento

ojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco. Kaj ili fariĝis malobee

fuzis panon; Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank’ al eminenteco vi loĝis sur ĝi; Vidvinojn vi f

a koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank’ al la Eternulo Cebaot, ilia Dio. En tiu tempo


1 trovo en Fabeloj de Andersen 2

stis kompreneble ĉagrene; sed en la varmaj landoj dank’ al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semaj

--Surfo 08:03, 21. Jan 2010 (UTC)

Estas iom stulte argumenti per ekzemploj de Zamenhofa lingvouzo, se eĉ li mem tiun procedon por pravigi kontraŭ-Fundamentaĵojn rifuzis – staras ja en la Antaŭparolo de la Fundamento: ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem ([2]). Do logike, se oni prijuĝas Esperantan gramatikaĵon, oni unuarange studu ties kongruon kun la Fundamento. Nur se la aĵo estas kongrua, eblas imiti uzmanieron de Zamenhofo aŭ alia eminentulo. Bonvolu tralegi la Antaŭparolon, ĝi vere estas interesa kaj inspira. --Petrus Adamus 15:55, 21. Jan 2010 (UTC)
Mi atente tralegis la tutan Fundamenton, kaj trovis tie nenion, kio pravigas falsi normalan Esperanton de aliaj aŭtoroj pro interpretoj de Petrus Adamus. --Surfo 18:44, 21. Jan 2010 (UTC)
Ĉu vi dum la legado ankaŭ trovis, ke apostrofo povas anstataŭi la finaĵon -e? Aŭ ĉu vi konsideras ĝustaj frazojn kiel kaj ne tiom danko al medikamentoj, kiom danko al honesteco…? --Petrus Adamus 19:46, 21. Jan 2010 (UTC)
Kie en la Fundamento vi trovas malpermeson diri tiel? - Mi ne volas ĉi tie diskuti pri via kabineta "logiko". Mi nur atentigis pri netolerebla agado de memdeklaritaj lingvomajstroj kaj ties robotoj en Vikipedio. --Surfo 20:08, 21. Jan 2010 (UTC)
Kompreneble, SE ekzemple la frazo *La konstruadon ni povis realigi nur danko al multaj mecenatoj.* estus ĝusta, tiuokaze ankaŭ *La konstruadon ni povis realigi nur dank' al multaj mecenatoj.* estus korekta.

For la robotojn! --Dominik 20:24, 21. Jan 2010 (UTC)

La propono de ŝanĝo estis priskribita en la temo pli supre dum pli ol semajno, kaj estis konsento pri la ŝanĝo. Maksim 04:16, 22. Jan 2010 (UTC)
Ĉiuokaze en la de mi iniciatitaj artikoloj, ŝanĝis "dank' al" al "danke al" ne robotoj sed homoj - mi tiam ne sciis ke temas pri vasta maĥinacio de la "Fortoj de l'mallumo". --Dominik 05:58, 22. Jan 2010 (UTC)

Mi ree esprimas mian kunsenton pri la robotaj ŝanĝoj de "dank' al" al "danke al". Kvankam ofteta, "dank' al" estas plej ofte eraro neniel pravigebla. Parolante pri la Zamenhofaj citaĵoj oni jam bone rimarkigis, ke Zamenhof mem invitis homojn ne paŭsi lian lingvouzon, kiam ĝi kontraŭas la Fundamenton. Krome, korekti erarojn per roboto ne estas "amasa falsado" - ĝi estas "amasa korektado", kaj do plene subteninda afero. :-) --WinstonSmith 20:26, 24. Jan 2010 (UTC)

Ho! Nia Iznogoud pretas fariĝi Kalifo anstataŭ la Kalifo... --Dominik 20:47, 24. Jan 2010 (UTC)

Mi jam ne scias, kion pensi pri la kontraŭ-dankal-uloj, ĉar ilia kontraŭesperanteco estas tiom okulfrapa. La Zamenhofaj ekzemploj ĉi-supre estis nur guteto el la efektiva lingvouzo. Ankaŭ la Tekstaro de Esperanto, kiu enhavas tekstojn de bonaj aŭtoroj, montras ke la uzado de "dank' al" estas plene vivanta ankaŭ en la nuntempa lingvo. Ĉu vi kredas, ke kritiko pri "dank' al" estas io tute nova? Certe ne, sed tiu kritiko malsukcesis konvinki generaciojn da bonaj aŭtoroj. Kaj nun kelkaj vikipediistoj subite iluminiĝis ĝis tia grado, ke ne sufiĉas al ili mem uzi vortumon kiun ili opinias ĝusta, sed ili komencis robote militiri kontraŭ aliaj uzantoj de la internacia lingvo. Tiaj membakitaj plibonesciuloj kaj ilia sankta milito estas grava danĝero por la lingvo. Eĉ se oni akceptus ilian nepravigeblan kritikon kontraŭ "dank' al", oni neniel povas aprobi ilian lingvan tiranecon super aliaj. --Surfo 09:19, 25. Jan 2010 (UTC)

Bonvolu, amikoj. :-) Mi ŝatus paceme pludiskuti pri la gramatika afero, sed akuzoj pri "okulfrapa kontraŭesperanteco" al subtenantoj de alia ideo estas tiom trans la limo de pacema kaj kunlaborema etoso, ke mi ne pludaŭrigos. Amike, --WinstonSmith 20:30, 25. Jan 2010 (UTC)

´´pri la proceduro´´

Supre iu skribis "estas nekredeble ke robotoj arogas al si la rajton modifi la lingvon" Ja fakte ne estas robotoj agantaj, sed homo, kiu programis tiun roboton. Kiu estas vi, vi robot-programisto?

Due: por tia diskuto ne sufiĉas unu semajno!

Trie: la sinsekvo nepre estu: unue diskuti, due decidi, nur trie fari.

--Hans 21:22, 25. Jan 2010 (UTC)

Ŝajnas, ke oni tute ne volas kompreni, kion mi diras. Ne estas malbone verki tekston kun "danke al", sed estas netolereble forigi ĉiun "dank' al" en tekstoj verkitaj de aliaj. Ne temas pri eraroj, sed pri du ete malsamaj esprimoj; oni povas argumenti por unu aŭ por la alia. Ekzistas multaj similaj aferoj. Iu opinias, ke oni ne diru "dankon por" sed nepre "dankon pro". En ĉi tiu diskuto iu diris, ke unu formo estas "korekta". Tamen kelkaj bonaj esperantistoj opinias ke, "korekta" ne povas signifi "ĝusta, senerara", sed nur "korektanta, ĝustiga" kaj ili sufiĉe konvinke argumentas por tio. Iuj opinias esprimojn similajn al "tiom bona" eraraj kaj korektendaj al "tiel bona" (pri tio estas eĉ tuta libro verkita). Estas pluraj similaj aferoj de prefero, kiuj povas naski akrajn disputojn pri lingva ĝusteco.
Estas plej malsaĝe "solvi" tiajn disputojn perforte, per formalaj decidoj, kaj ŝanĝi la vortumojn de aliaj. Tute simple oni verku mem laŭ sia prefero, kaj lasu la lingvon libere evolui. Plej kondamninde estas uzi robotojn por aŭtomate "korekti" lingvaĵon. Oni povas utiligi teknikan helpilon por trovi suspektindan lingvaĵon, sed ŝanĝon ĉiam faru pensanta homo. En ekstrema okazo roboto povas "korekti" eĉ vortumon ene de citaĵo, kaj tiel grave kontribui al la nefidindeco de Vikipedio.
Se oni volas daŭre diskuti pri "dank' al / danke al", tio ja eblas, sed la afero ne estas tre interesa. En la ĝisnuna diskuto, oni koncentriĝis al pure forma afero: ĉu eblas havi apostrofon en unu vorto. Por doni iom da perspektivo al la afero, vi povus trakti ankaŭ la semantikan kaj stilan flankojn. Nome, ofte tute forestas ia ajn signifo de "dank", kvankam oni skribas "dank' al" aŭ "danke al". Kial, ekzemple, oni danku truon en "Orelringo ... estas fiksita au danke al truo en la orelo aŭ..." Kaj kiu danku kiun en "La praprusa lingvo mortis ... danke al la germanigo kaj la kristanigo..."
Mi daŭre opinias, ke la robotaj ŝanĝoj je "dank' al" estas malfarendaj. --Surfo 09:21, 26. Jan 2010 (UTC)
Mi antaŭe decidis ne engaĝiĝi en ĉi tiun diskuton, ĉar mi ne havas fortan opinion por unu el la du flankoj de diskuto. Ĉar la afero tamen al iuj ŝajnas tre gravi, mi tamen nun diros mian opinion pri la afero.
Mi persone preferas la formon "danke al" kaj evitas la uzon de "dank' al". Aliflanke, mi opinias, ke estas malĝuste uzi roboton por amase ŝanĝi tradician kaj kutiman esprimmanieron (kiel "dank' al"), eĉ se oni havas kialojn por konsideri ĝin erara. Mi do konsentas kun Surfo, ke ĉi tiu amasa robota ŝanĝado ne devus esti okazinta.
Tamen, mi ja opinias ke ni povas foje uzi robotojn por ŝanĝi lingvajn erarojn. Ekzemple, mi konsentas kun la ŝanĝoj de "datas el" al "datiĝas el" kaj de "evoluiĝis" al "evoluis", kiun Maksim-bot faris samtempe kiel la ŝanĝojn de "dank' al" al "danke al". Ja en la unuaj du kazoj temas pri formoj, kiuj estas klare malĝustaj kaj sen tradicio en Esperanto, dum ĉe la tria temas pri formo kun klara tradicio en Esperanto, eĉ se ĝi malfacile (aŭ tute ne) klarigeblas per la kutimaj gramatikaj reguloj. Do malsame al Surfo mi ne opinias, ke ni ĝenerale malpermesu amasajn lingvajn ŝanĝojn fare de robotoj.
Mi ankaŭ povas imagi, ke oni povus uzi robotojn por unuecigi iun lingvouzon, ĉe kiu unueco ŝajnas al multaj Vikipediistoj tre dezirinda. Tamen en la kazo de "dank' al" ja ne temis ĉefe pri emo al unuecigo, sed pri la opinio, ke certa tre kutima kaj tradicia formo estas gramatike malĝusta. Kvankam mi persone opinias ke tiu opinio estas prava, estas tre nekonsilinde en ĉi tia kunlabora projekto "perforte" trudi ĝin al la tuta projekto, kiam klare kunlaboras multaj kun alia opinio pri la afero.
Se Maksim povas robote malfari la ŝanĝojn pri "dank' al", mi preferus se li malfarus ilin. Aliflanke, ne eblas simple anstataŭigi "danke al" per "dank' al" en tiu reŝanĝo, ĉar tiam oni ŝanĝus ankaŭ tiujn "danke al", kiuj ekzistis jam antaŭ la robotaj ŝanĝoj. Do, se pro ĉi tiu problemo ne facilas refari la faritajn ŝanĝojn, mi ankaŭ pretas akcepti la nunan staton. Sed tiuokaze, ni nepre bezonas pli rigorajn regulojn pri robotaj ŝanĝoj por la estonteco. Marcos 12:52, 26. Jan 2010 (UTC)
Dankon por la moderiga elpaŝo, Marcos. Mi plu nepre volas, ke oni malpermesu robotajn ŝanĝojn pri vortoj kaj gramatikaĵoj. Vi eble ne sufiĉe pristudis la aferon. Robotoj povas fari tute fiaskajn ŝanĝojn, kiujn oni ege malfacile riparos. En la nun diskutata afero (kiu servu nur kiel ekzemplo pri principo), ŝanĝi ĉiujn "danke al" al "dank' al" estus malpli ŝoka ol estis la inversa "korekto". --Surfo 11:43, 28. Jan 2010 (UTC)

Forbaro pri kreo de novaj artikoloj ĉe Zetey redakti

Se mi bone scias, ekzistas ebleco por forbari iun por krei novajn artikolojn. Ĉu iu superadministranto povas fari tion? Mia problemo, ke Vikipediisto:Zetey daŭre amase kreas artikolojn kun la samaj eraroj, kiujn li ne volas ripari nur post minaco, forbaro. Mi jam laciĝis en tiu afero. Mi proponas forbari lin pri kreado de novaj artikloj, ĝis kiam li ne korektas liajn ĉiujn fuŝaĵojn: mankantaj verboj en frazoj, naskita anstataŭ naskiĝinta ktp. Narvalo 10:17, 10. Jan 2010 (UTC)

Ĉi tio estas jam troa disciplinado: minaci forbari iun pro uzo de tute ĝusta vorto "naskita"! Ankaŭ senverbeco de la komenca frazo estas akceptebla, se la frazo tamen mallonge informas, pri kio temas. Ni havas sufiĉe da tute nekompreneblaj "artikoloj", prefere oni okupiĝu pri tiuj ol pri malgravaj formalaĵoj. --Surfo 10:53, 10. Jan 2010 (UTC)
"Naskita" estas vere ĝusta vorto, sed dependas, en kia senco ĝi estas uzita. Ĉisence ĝia uzo estas malĝusta. Rigardu: Unu patrino naskis du infanojn; ili estas naskitaj fare de ŝi. Du infanoj naskiĝis al unu patrino; ili estas naskiĝintaj. Zuazua 14:01, 10. Jan 2010 (UTC)
Interkonsentas Narvalo 16:22, 10. Jan 2010 (UTC)
Mi ankaŭ opinias ke forbaro estas troa. La regularo pri transitivaj/netrasitivaj verboj kaj participoj ne estas facila lerni. Mi mem faris ĉi tian eraron dum mia frua vikipediista kariero. Dank' al la pacienco de Arno kaj aliaj, kaj kun helpo de pomego, mi estis gvidita al pli bona (sed ankoraŭ subperfekta) gramatiko. :-) Ni devas ekspliki la gramatikon al Zetey kun pacienco. -- Yekrats 15:58, 10. Jan 2010 (UTC)
La diferenco estas, ke vi neniam aldonis ĉiutage 20 gramatike erarajn artikolojn. Zetey faras tiel kaj neniu korektos tiujn erarojn. Lia nuna silento, malkomunikemo, daŭra nerespondo al demandoj, petoj, povas ĉagreni ĉiujn verajn vikipediistojn. Tiel mi proponis, ke li unuafoje korektu siajn erarojn kaj plu ekzercu sin en Esperanto. Narvalo 16:20, 10. Jan 2010 (UTC)
Ĝuu la lastan : JAKAB Antal d-ro estas rumanuja hungara romia-katolika episkopo naskita en Kilyénfalva la 13-an de marto 1909 kaj mortis en Alba Iulia la 5-an de majo 1993.
Tiun lastan ekzemplon (Jakab Antal) mi ne sukcesis trovi en Vikipedio. Se ĝi troviĝas, ĝi certe estas almenaŭ same bona ĝermo kiel Conceição do Rio Verde, kiu havas neniun verbon. La argumentojn pri "naskita"/"naskiĝinta" mi neniom komprenas; ili ŝajnas al mi fantaziaj elpensaĵoj. --Surfo 18:06, 10. Jan 2010 (UTC)
Re:al Surfo: "naskita"/"naskiĝinta" estas neniaj fantaziaj elpensaĵoj, tio estas gramatiko de Esperanto. Zuazua 08:13, 11. Jan 2010 (UTC)
Ankaŭ por mi la diferenco inter "naskita" kaj "naskiĝinta" estas pli-malpli stila. Sed Zetey tute ne zorgas pri la kvalito de siaj artikoloj. Komparu la artikolon pri Teréz Bárdi, en kiu li nomis tri dramojn de angla, germana kaj usona verkistoj per la hungaraj nomoj – kiu komprenu tion? Kaj kion signifu "ARÁNYI Dezső ara'nji, Goldberger" – ĉu "Goldberger" estas pseŭdonimo de Arányi? Kaj tiel plu. – Umbert' 20:08, 10. Jan 2010 (UTC)
Zetey skribis: BÉKÉSI KISS Julianna (pr. be'ke'ŝi kiŝ') estis rumanuja hungara drematugiistino, reĝisorino naskita en Târnăveni la 7-an de aŭgusto 1929. La erara estas uzo reĝisorino naskita en Târnăveni la 7-an de aŭgusto 1929. Laŭ tiu frazo mi atendus, kiun ŝi naskis en tiu urbo en la konkreta dato. Se ŝi "venis en la mondon", devas esti, ke ŝi naskiĝis, eventuale ŝi estis naskiĝinta kaj simple naskiĝinta. Laŭ tiu frazo de Zetey mi povas kompreni, ke ŝi havis "akcidenton" rilate al nasko, ke ŝi naskis frutempe ks. Zuazua 08:13, 11. Jan 2010 (UTC)
Mi bedaŭras, estimata Zuazua sed eraras vi : la signifo kiun vi priskribas estas tiu de la vorto 'naskinta'. 'naskita' kaj 'naskiĝinta' estas du vortoj kiuj priskribas la saman fakton, simple 'naskita' priskribas la novnaskiton kiel eligita de sia patrino kaj 'naskiĝinta' nur mencias ke iu ekas aeran vivon flankenlasante ke patrino naskis lin/ŝin.
Cetere mi trovas ke temas pri tre longa diskuto pri bagatelaĵoj.... Arno Lagrange @ 18:55, 15. Jan 2010 (UTC)

Ŝajnas, ke iu tute ne komprenas la esperantan verbon. Tio, ke "ŝi estis naskita en aŭgusto" estas samsignifa kun "ŝi naskiĝis en aŭgusto", eble kun iometa stila diferenco. Oni ja povas skribi ankaŭ, ke "ŝi estas naskiĝinta en aŭgusto", se oni volas esprimi sin peze kaj malelegante. --Surfo 09:15, 11. Jan 2010 (UTC)

Surfo, bonvolu konscii, ke kelkaj naciaj lingvoj diferencas inter tiuj vortoj. Unue, rilate al patrino, due, rilate al infano. Same estas en E-o. Memkompreneble, ke eblas diri tiujn frazojn, kiujn vi citis, sed oni pensu ion pri nivelo aŭ gramatika stilo de skribinto. En la ĉeĥa eblas diri: ...porozena... (de vorto porod) (...naskita...) (de vorto nasko) aŭ ...naskiĝinta... (de vorto naskiĝo) (ĉeĥe narozena de vorto narodit se). La esprimon porozena (naskita) eble uzus infanoj en la unua klaso de baza lernejo. Se ŝajnas al vi tiuj ĉi interpretoj misaj, bv demandi alian ĉeĥlingvanon. Same estas evitinda uzo de frazoj de tipo: Estis tie diskutite de Surfo. (Bylo tam diskutováno Surfem.) anstataŭ Tie diskutis Surfo. (Diskutoval tam Surfo.) Kaj interalie, mi ne scias, kio estas maleleganta en uzo de naskiĝinta. Ĉu frazo: Tie staris ruĝiĝinta virino. estas ankaŭ maleleganta? Diference de ruĝigita muro. Zuazua 10:02, 11. Jan 2010 (UTC)

Ĉu iu ajn diskutis ĉi tiun problemon en lia diskuto-paĝo? Mi ne eblis trovi ĉi tian komenton. -- Yekrats 12:25, 11. Jan 2010 (UTC)

Pardonu al mi enmiksiĝi en la diskuton - mi vidis en la diskut-paĝo de Zetey, ke li ricevis Oran urson pro laboro en Vikipedio. --Dominik 14:21, 11. Jan 2010 (UTC)
Al Zuazua: Unue, mi ne kontestas viajn dirojn pri la ĉeĥa, ĉar mi ne estas kompetenta pri tiu lingvo. Sed ni parolas pri Esperanto, kies vortuzo ne dependas de vortuzo ĉeĥa. Viaj argumentoj do diras nenion pri uzo de "nask", nur pri uzo de "porod" k.s. Mi povas nur konjekti, ke eble la signifo de via ĉeĥa vorto estas pli proksima al la esperanta "akuŝi" ol al "naski", kaj vi komprenas la vorton "naskita" kvazaŭ ĝi signifus "akuŝita".
Due, mi ne diris, ke "naskiĝinta" estas maleleganta. Mi diris ke "estas naskiĝinta" estas maleleganta maniero esprimi la simplan "naskiĝis".
Trie, vi staras sur tre ŝanceliĝa grundo, se vi volas aserti, ke oni ne diru "iu estis naskita". Jam la Fundamento de Esperanto havas ĉi tian sufiĉe faman frazon: "Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua." Kaj ankaŭ alian: "Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita."
Kvare, mi vidas nenian kialon persekuti la tre produkteman vikipediiston Zetey. --Surfo 14:58, 11. Jan 2010 (UTC)
Pri la gramatikoj de Esperanto kaj la ĉeĥa mi komplete konsentas kun Surfo. Pri la artikoloj de Zetey mi ne dirus, ke estas persekuto, se ni postulas iom pli da zorgo. Eble aliaj vikipediistoj havis pli da laboro korektante liajn artikolojn ol li verkante ilin. Kaj temas pri aferoj facile eviteblaj. – Umbert' 19:16, 11. Jan 2010 (UTC)
Minaci per forbaro pro tio, ke la stilo ne konformas al ies gusto, estas persekuto. Bonvolu trovi pli indan celon por la plibonigaj penoj. Ekz. la vasta artikolaro pri matematiko enhavas amason da tute reverkendaj tekstoj. Lasu vikipediiston Zetey trankvile ampleksigi sian artikolaron, kiu precipe temas pri la hungara Rumanujo, kaj mem verku artikolojn pri via ŝatata temo. --Surfo 19:53, 11. Jan 2010 (UTC)
Minaci per forbaro estas tute troa en la okazo. Liaj artikoloj certe donas pli grandan utilon ol malutilon al Vikipedio. Maksim 04:13, 13. Jan 2010 (UTC)
La minacoj helpis atingi tiun nunan nivelon. Estas interese legi erojn el lia diskuta paĝo pri pli fruaj (mal)komunikaj problemoj. Narvalo 05:49, 13. Jan 2010 (UTC)

Mi multfoje renkontis novajn artikolojn de Zetey kaj konsentas, ke ili povus esti pli kvalitaj, se tiu vikipediisto zorgus sekvi ekzistantajn gvidliniojn. Mi tamen absolute certe estas kontraŭ blokado de aktivaj redaktantoj pro iliaj fuŝoj. Artikoloj de Zetey estas legeblaj, mi kutime povas kompreni ĉiun frazon de artikolo — do tiaj artikoloj rajtas ekzisti. Mi memorigu, ke Vikipedio estas medio por krei enciklopedion, estas konstruejo sed ne eldonita libro, tial en ĝi povas multi duonfaritaj artikoloj, tio estas en ordo. Slavik IVANOV 05:50, 15. Jan 2010 (UTC)

Koncerne tiun argumentadon de Zuazua: kompreneble estas tute sensence argumenti per Ĉeĥaj ekvivalentoj. Multaj aĵoj povas esti tute normalaj en multaj lingvoj kaj samtempe soni strange post laŭvorta traduko al la Ĉeĥa. Ŝajnas ke pluraj vere ne komprenas la transitivecon en Esperanto, mi povas rekomendi PMEG, tie estas ĉio bone klarigita. Kompreneble oni povas tute ĝuste diri kaj Jozefo naskiĝis kaj Jozefo estis naskita, la signifo estas preskaŭ sama, la dua varianto nur iom emfazas ke la nasko ne okazis mem, ke ekzistis tie aganto (la naskintino). --Petrus Adamus 16:17, 21. Jan 2010 (UTC)
Do, plimulto interkonsentas, ke naskita estas gramatike ĝusta, sed malbonstila, neoportuna laŭ niaj gvidiloj por biografioj. Tiuj amasaj "robotaj" aldonoj povos esti korektataj per roboto. Mi ne forgesos anonci tion. Narvalo 10:43, 23. Jan 2010 (UTC)
"Naskita" estas gramatike ĝusta, bonstila kaj oportuna esprimo. Ĉiuj kontraŭaj asertoj montras malbonan lingvoscion aŭ emon reformi Esperanton. La ĝusteco de "naskita" kompreneble ne signifas, ke ĉiuj aliaj esprimoj estas malĝustaj. --Surfo 09:00, 25. Jan 2010 (UTC)

Vikipedio:Gvidilo por biografioj redakti

Karaj, mi ne deziras eniri la diskuton pri kia estu la sinteno de la komunumo rilate al Vikipediisto:Zetey. Mi tamen atentigas pri tio, ke la verboj en la enkonduka linio tute ne estas elekteblaj laŭ persona plaĉo: ja ekzistas grava gvidilo kiu donas unuecon al nia enciklopedio. Laŭ tiu gvidilo, la nura uzinda stilo por biografiaj estas:

 
 Johano VERDEMUL (naskiĝis la [daton] en [naskiĝurbo]) estas germana profesoro [...] 

Do, sendepende de tio ke "naskiĝinta" estas pli aŭ malpli bonstila ol "naskita", oni prefere nur uzu la ĉi-tie menciitan stilon kiam temas pri enkondukaj linioj en biografioj. La problemo pri Zetey ne estas malbonstila elekto de pasiva formo, sed nerespekto de la gvidilo - pri kiu indas informi lin. Amike. --WinstonSmith 22:50, 12. Jan 2010 (UTC)

Ĉu oportuna alidirektilo ? redakti

Elektromagneta spektro alidirektas al "Elektromagneta ondo". Ĉu estas prava ? Spektro (ekz videbla spektro) estas ordigo (por analizo) laŭ longo de ondo, de la variaj ondoj kiuj konsistigas la elektromagnetan radiadon (la videbla spektro estas analizo de la lumo). Laŭ tio, kion mi povas juĝi, la aliaj lingvoj havas artikolojn pri "Elektromagneta spektro" malsimilajn al tiuj pri "Elektromagneta ondo" --Jean-François Clet 13:04, 11. Jan 2010 (UTC)

inhibilo × inhibiciilo redakti

Kion skribas vortaroj pri la kemiaj terminoj inhibilo kaj inhibiciilo (tradukoj de ингибитор, инхибитор, inhibitie, inhibiittori, engelleyici, inhibitor)? En Vikipedio nur la dua varianto nun uzatas (ekz. Neŭraminidaso-inhibiciiloj), kvankam la unua estus miaopinie pli taŭga. Kion vi pensas pri tio? --Petrus Adamus 20:41, 14. Jan 2010 (UTC)

Lastatempe oni enmetas multajn aktualaĵojn pri Rusio. Tio estas bona se oni ekvikibras ties gravecon. Hodiaŭ aperas pli amplekse novaĵo pri trafika kverelo kiu kaŭzis unu mortinton en Rusio ol la tertremo en Haitio. Ĉu tio signifas ke rusiaj mortintoj valoras tiom aŭ haitiaj maltiom? Iu administranto devus kontroli tion, ĉu ne? Aŭ malpligrandigi negravaĵojn aŭ pligrandigi gravaĵojn kaj arkivi negravaĵojn kaj restigi gravaĵojn, ĉu ne?--kani 21:55, 14. Jan 2010 (UTC)

Pli frue aperis tie novaĵo pri la morto, se mi ne eraras. Nun aperis la novaĵo pri la trovita mortiginto, estas logike. Interalie, mi ne certas kiel en aliaj landoj, sed en Rusio estas granda kaj grava novaĵo, ke polica altpostenulo pro kolero mortigis purigiston. La novaĵo furoras, estas vaste diskutata. Nek mi, nek la aliaj rusiaj vikipediistoj aperigas novaĵojn, kiuj ne aperas alte en kelkaj novaĵservoj de la landoj.
Aperu pli da novaĵoj; eble aperu iom pli striktaj reguloj pri, ekzemple, indiko de la fonto. Sed mi forte kontraŭas elekton inter pli kaj malpli gravaj novaĵoj. Tro freŝas en mia memoro la tempo, kiam rubriko „aktualaĵoj“ estis morta — nun mi foje ekscias el ĝi novaĵojn kiel el la unua fonto, tio tre ĝojigas, kaj ni lasu la evoluon tia. Slavik IVANOV 05:55, 15. Jan 2010 (UTC)
Eble estus pli bone, se aktualaĵoj estus nur enkondukoj al artikoloj en Vikidepio kaj ne memstaraj artikoletoj --Dominik 06:39, 15. Jan 2010 (UTC)
Eble tiel evoluos la lastatempa aktiviĝo de la rubriko, sed ekzemple por mi ankoraŭ ne tre klaras, kiel oni skribu artikolojn pri eventoj aŭ kien oni ŝovu la menciojn en la ekzistantaj artikoloj. Kuraĝa helpo de iu plia estus aprezita. Slavik IVANOV 22:46, 15. Jan 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (15-a de januaro 2010) redakti

Ek ! Thomas Guibal 09:24, 15. Jan 2010 (UTC)

Horatio ne estas la ununura Nelson redakti

La artikolo Nelson resendas al Horatio Nelson, venkinto (kaj mortigito) de Trafalgar.
Sed en:Nelson estas tion ofta familia nomo, ke mi rezignis nombri ilin: (sed estas almnenaŭ deksep en:John Nelson). Krome, estas trideko da urboj aŭ regionoj kun nomo "Nelson", (tiel, Ernest Rutherford naskiĝis apud Nelson) Apartigilo estus al mia vidpunkto preferinda ol redirektilo.
Ĉu estas problemo, kiam oni anstataŭigas redirektilon per apartigilo ?
--Jean-François Clet 14:32, 16. Jan 2010 (UTC)

Mi kompletigis la alidirektilon. Kore, Thomas Guibal 08:15, 17. Jan 2010 (UTC)
Dankon. Estas nun amaso da kompletendaj ruĝligiloj: Ek al la laboro!--Jean-François Clet 13:47, 17. Jan 2010 (UTC)

"Wikipedia en esperanto" en la hispana Vikipedio redakti

Mi ne legas la hispanan lingvon tre bone, sed verŝajne en la artikolo es:Wikipedia en esperanto estas (laŭ mia opinio) maljusta kritiko pri nia Vikipedio. La ĉefa kritiko estas ke ni tro uzas robotoj. Fakte, ni haltis utiligante robotojn por krei novajn artikoloj en Septembro 1997 aŭ pli antaŭe pro la rapida kresko de la Volapuka Vikipedio tiam per roboto. Ĉu jes? Ankaŭ ĝi pridiskutas la bonkvalitan artikolon Hispana Enlanda Milito (bezonante ligilon tie) sed probable ankaŭ notinda al hispanparolantoj estus bonkvalita artikolo pri Madrido. Ĉu hispanparolanta Vikipediisto povas modifi la artikolon tie por esti pli amikema al nia Vikipedio? -- Yekrats 14:35, 20. Jan 2010 (UTC)

Mi legis la ĵus menciitan artikolon es:Wikipedia en esperanto kaj ĝi ne ŝajnas al mi tro kritikema, male ĝi emfazas la pozitivajn punktojn. --Dominik 15:17, 20. Jan 2010 (UTC)
Bone, mi ne scipovas la hispanan tre bone. Dankon pro la lego. -- Yekrats 15:22, 20. Jan 2010 (UTC)
Mi korektis iomete la redaktadon, por aldoni tiun informon pri la ĉeso en la uzo de robotoj (temas pri 2007, ne 1997, ĉu ne?) --Tonyo 21:41, 21. Jan 2010 (UTC)
Jes, 2007. Mi pardonpetas. Kiu jaro estas nun? :-D -- Yekrats 17:45, 22. Jan 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (22-a de januaro 2010) redakti

Ek ! Thomas Guibal 08:35, 22. Jan 2010 (UTC)

Kio por 125.000? redakti

Proksimiĝas la artikolo numero 125.000. Ĉu estas iu plano por ĝin festi? Ĉu komuna artikolo, kiel en iuj pasintaj tempoj? Aŭ ĉu konkuro por vidi kiu faras la plej bonan artikolon ĉirkaŭ tiu ronda nombro? Mi ne emas al troa emfazo pri kvanto, sed ĉifoje tiu ja povas esti bona okazo por iom diskonigi Vikipedion, ĉu ne? --Tonyo 21:28, 23. Jan 2010 (UTC)

Kiu atingas la magian nombron 125.000, tiu ricevos famon, riĉaĵojn, aŭ eble ja honoran mencion en la Diskutejo! ;-) La lastaj kelkaj mejlŝtonoj ne estis formalaj aferoj, sed la "konkurseco" de la magia nombro plibonigis la kvaliton de la artikolo. Tamen, via ideo pri gazetara komuniko estas bona. Ni povas uzi la gazetaran komunikon de la 100000-a kiel ŝablono. -- Yekrats 13:08, 27. Jan 2010 (UTC)
Jen Vikipedio:Gazetara komuniko 125000, sed ĝi havas nulspacojn, kie mankas informo al mi. -- Yekrats 13:31, 27. Jan 2010 (UTC)
Bombasti pri la 125,000 artikoloj per gazetara komuniko ŝajnas iom tro - ni eble kontentiĝu per maldekstra supera logoo kun la nombro sur ĝi, kiel faras ekzemple la eŭska WP? --Dominik 15:25, 27. Jan 2010 (UTC)
Oni nature profitu ĉiujn eblojn por iomete reklami nian vikipedion kaj Esperanton. Aliflanke 125000 ne estas tiom aparta nombro, verŝajne la venonta vera mejloŝtono estos 200000. Pli grava nun tamen ankaŭ estas la kvalito de niaj artikoloj, kaj ĉiu ĝermo malĝermigita estas ankaŭ bonvenigenda.DidiWeidmann 22:46, 27. Jan 2010 (UTC)
Mi opinias, ke faranto de la artikolo devas meti al ĉiuj po botelo da biero P.Fiŝo 06:23, 28. Jan 2010 (UTC)
Tiam, eble mi ŝanĝu la celon al 124999? ;-)) --Dominik 12:08, 28. Jan 2010 (UTC)
Kiu diris ke ne temas pri aparta nombro? 106/23, aŭ 53*103 :-). Nu, se ne formala gazetara komuniko, almenaŭ sciigo en forumoj, sociaj retoj, ktp. Kiam oni supozas ke venos la magia nombro? --Tonyo 21:06, 28. Jan 2010 (UTC)
Kial ne 217, aŭ 131 072 ? --Jean-François Clet 22:25, 28. Jan 2010 (UTC)

La 125 000-a artikolo estas Chihuahua (komunumo), ĵus kreita de Esperantst. Thomas Guibal 06:03, 5. Feb 2010 (UTC)

Chihuahua!!! (DJ BoBo) --Dominik 07:49, 5. Feb 2010 (UTC)
Gratulon; sed mi esperas ke tiu mirinda antaŭenkuro ne fariĝis per kumulo da ĝermetoj...
Nun, ek al la 150 000! --Jean-François Clet 09:56, 5. Feb 2010 (UTC)
Ne temas pri ĝermetoj. Ĉiuj artikoloj havas relative altan nivelon kaj superas la plej multajn artikolojn kvante kaj enhave. Tamen mankas ĉe kelkaj artikoloj ankoraŭ kontroleto kaj aldono de situomapoj --Esperantst 20:17, 5. Feb 2010 (UTC)

Ve, korea vikipedio antaŭiĝis al ni kaj nia vikio denove estas la 22-a. Baldaŭ tion faras ankaŭ danoj kaj ne nur ili... --RG72 17:23, 19. Feb 2010 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio korektita redakti

En tiu ŝablono, oni uzas Binoma nomo. Laŭ mi Dunoma nomo estus pli bone. Kiel vi opinias ? --pino 19:40, 31. Jan 2010 (UTC)

Neniu opinias do mi provas ŝanĝi. --pino 06:07, 2. Feb 2010 (UTC)
Mi ne respondis, ĉar ne fakas pri la temo. "Dunoma nomo" ŝajnas iom paradoksa memkontraŭdira - ĉu eble "duvorta nomo"? Se neniu el ni jam scias, kiel oni diras tion esperante, mi eble proponu la demandon al la retlisto per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com. Ja ni povas krei tute novan nomon, sed unue ni certiĝu, ke ne ekzistas jam establiĝinta formo por tion diri. Amike --WinstonSmith 14:51, 2. Feb 2010 (UTC)
Dunoma nomenklaturo ekzistas en vikipedio, kaj ankaŭ en PIV, nur du estas pli esperanta ol bi. Paradoksa formo ( ankaŭ en fr, es, en ... ) estas alia demando. En germana vikipedio estas uzata simple "scienca nomo", tio estus ankaŭ bone. Amike --[ --pino 18:11, 2. Feb 2010 (UTC)

Eraro en ŝablono Urbo de redakti

Mi konstatis eraron en ŝablono {{Urbo de}} en kelkaj germanaj urboj, verŝajne eraro en la sekcio Loĝantaro. Tamen, la riparo ne estas tuj evidenta al mi. Ĉu vikikod-lertulo povas rigardi ĝin? Jen ekzemploj de la eraro: Beendorf, Schwenda, Ernstroda... tamen neniu eraro en aliaj: Herbolzheim, Stadlern, Nöda. Dankon... -- Yekrats 14:05, 2. Feb 2010 (UTC)

Ideale estus plej taŭga anstataŭigi {{Urbo de}} per la ĝenerala, vaste uzata {{informkesto urbo}}. Tio tamen estus grava laboro, eĉ por ŝablonisto pli sperta ol mi. Thomas Guibal 18:02, 2. Feb 2010 (UTC)
Mi aldonis provon pri la eraro, ŝajne ĝi devas plu ne esti. Maksim 04:31, 3. Feb 2010 (UTC)
La ŝablono {{Urbo de}} (aŭ fakte {{Informkesto germania komunumo}}) estas mem vaste uzata, kaj bone adaptata al la konkretaj bezonoj de artikoloj pri komunumoj de Germanio. La eraro trovita de Yekrats ŝajne vere estas for - mi antaŭe dufoje trovis eraron en uzo de la ŝablono kaj rimarkis, ke la parametro | oficiala_kodo = havis malĝustan nombron... tio fiaskigis la aŭtomatan montron de aktuala nombro de loĝantoj. Krome jam multloke mi rimarkis ke estas kaj malaktuala (de 2004 aŭ 2005) kaj aŭtomate montrita aktuala nombro de loĝantoj en la informkesto: indas robote forigi la malaktualan nombron de loĝanton. Kaj krome restas la problemo ke multaj "malnovaj vikipediaj artikoloj" pri germania komunumo, faritaj antaŭ marto 2007, daŭre ne havas la informkeston, ĉar ĝi robote aldoniĝis nur al novaj, en marto 2007 kreitaj artikoloĝermoj, sed ne al la tiam jam ekzistintaj artikoloj. Sed malgraŭ ĉio la ŝablono aparta por la specifa situacio en Germanio en tiu formo utilas kaj laŭ mi restu. ThomasPusch 15:33, 3. Feb 2010 (UTC)

Strangaj nomoj por parametroj redakti

En {{Informkesto}} estas uzitaj tre strangaj nomoj por parametroj, kiuj priskribas ion. ie estas uzitaj formoj kampo anstataŭ ĝenerale uzata priskribopriskribo de io. Iu poste kreos ŝablonon laŭ ĝenerale uzataj nomoj de parametroj, kiu ne funkcias kaj oni devas komplike serĉi, kie estas la eraro ne rigardante la tempon, kiun oni perdos pro tiu serĉado. En la diskuta paĝo de tiu ŝablono mi lasis mesaĝon. Tial mi demandas, ĉu ne unuecigi nomojn por parametroj? Ie dosiero estas nomita bildo, ie ĝi estas simple bildo, kial ne ĉie dosiero? Zuazua 07:59, 3. Feb 2010 (UTC)

Saluton, Zuazua. Mi finfine ŝanĝis la strangajn parametrojn kampo1 ĝis kampo30 al priskribo1 ĝis priskribo30. Pliaj proponoj estas bonvenaj, kaj povas esti lasataj en la ŝablona diskutopaĝo, la ŝablona projekto aŭ ĉi tie. Kore --Tlustulimu 20:09, 29. Mar 2010 (UTC)

Kategorioj:Naskiĝintoj en... redakti

Ekzemplo: Kategorio:Naskiĝintoj en 2000

La dezajno de la kapoj por kategorioj laŭ jarcentoj kaj laŭ jaroj estas kolore tre aŭdacaj: blua, nigra kaj ruĝa, intense viola kaj intense helbruna koloro antaŭ la helblua kategoriopaĝa fono... Mi ne dirus, ke tiom da intensaj koloroj tiom kunpremitaj harmonius. En la aliaj lingvoj, en kiuj mi rigardis, regas helbluaj kaj eble ankoraŭ helgrizja nuancoj, multe malpli "krie". Ĉu ne eblus anstataŭigi la intense violan kaj intense helbrunan koloro per pli mildaj koloroj?

ThomasPusch 15:14, 3. Feb 2010 (UTC)

PS: La koncernaj kategoriokapoj pri "mortintoj en..." iom malpli kolorplenas, sed per violkoloraj kadroj kaj plia intense bluaj fonoj ankaŭ estas ankoraŭ tre intensaj. Principe por tiuj kategoriokapoj do validas la sama demando.

Saluton, Thomas. Mi proponas, ke ni rezignu pri ĉi tiu iel ĝena bunteco. Krome mi havus demandeton: Kiu ŝablono difinas ĝin? Kore --Tlustulimu 17:26, 23. Mar 2010 (UTC)

Mi petas por ke iu spertulo alinomigu kategorion Bibleotekoj de Rusio al korekta versio Bibliotekoj de Rusio. Dankon! --Fiskot (diskuto) 13:45, 7. Feb 2010 (UTC)

  Farite > Kategorio:Bibliotekoj de Rusio. Kore, Thomas Guibal 14:13, 7. Feb 2010 (UTC)

Kursivo en kategorioj redakti

En alilingvaj vikipedioj mi vidis, ke kelkaj paĝoj estas enkategoriigitaj tiel, ke ili estas tie skribitaj per kursivo. Ŝajnas, ke tiel estas skribitaj alidirektiloj. Mi provis fari la samon ĉi tie, sed senrezulte. Ĉu oni devas fari ion specialan ie? Zuazua 10:19, 8. Feb 2010 (UTC)

Vi povas vidi jen: Listoj de kantoj. Zuazua 09:47, 11. Feb 2010 (UTC)
Mi vidis, kaj mi ne scias, kiel fari tion. Sed ĉu vere estas dezirinde, ke alidirektiloj havu apartajn kategoriojn? Eble estus dezirinde, ke artikoloj aperu en kategorioj kun alia titolo, sed tion oni ne faru per alidirektiloj; por tio indus havi apartan meĥanismon. – Umbert' 20:08, 11. Feb 2010 (UTC)
Per kursivo ni povus enkategoriigi ekzemple esperantigitajn titolojn de neesperantaj filmoj, kiuj ligus al origina titolo. En Kategorio:Filmoj kaj similaj kategorioj estus poste skribita noto, kio signifas kategorioj en la kursivo. Estus tie memkompreneble du titoloj por unu filmo - unu en la kursivo kaj la alia origina. Ekzemple: titolo La trezoro sur Arĝenta lago estus en kursivo kaj la origina titolo Der Schatz im Silbersee normale. Tia sistemo estus adaptebla ankaŭ por paĝoj rilataj al nomoj de kantoj, se ili ekzistus, kaj simile. Zuazua 06:45, 11. Mar 2010 (UTC)
Ĉu iu kompetenta povus aldoni en MediaWiki:Common.css, almenaŭ mi pensas ke tien, parametrojn, laŭ kiuj aperus enkategoriigitaj alidirektiloj en kursivo? Ekz. Se alidirektilo havos kategoriojn, tiu aperu en kursivo. Zuazua 18:58, 13. Mar 2010 (UTC)

Mi kore petas nuligi la kategorion Esperanto-biblioteko. Ĉiuj artikoloj apartenas jam al la kategorio Esperanto-bibliotekoj. Anticipe dankon, --Fiskot (diskuto) 12:06, 8. Feb 2010 (UTC)

Mi petas nuligi ankaŭ la kategorion Germanaj bibliotekoj, ĉar artikoloj troviĝas jam en la kategorio kun ĝusta nomo (Bibliotekoj de Germanio) --Fiskot (diskuto) 12:37, 8. Feb 2010 (UTC)

  Farite Por viaj postaj petoj bonvolu uzi la paĝon Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kie vi povas ankaŭ proponi forigendajn kategoriojn aŭ bildojn. Kore, Thomas Guibal 17:23, 8. Feb 2010 (UTC)
Tiu de tute ne estas taŭga en tiutipaj kategorioj. Ja biblioteko de Germanujo estas ankaŭ ekzemple tiu de Goethe-Institut en Prago. Ĝin posedas Germanujo, sed ĝi troviĝas en Ĉeĥujo. Ĉu tiu biblioteko vere apartenas al la kategorio Bibliotekoj de Germanujo? La prepozicio en multe pli klarus. --Petrus Adamus 09:36, 10. Feb 2010 (UTC)
Efektive, la problemo kiun mencias Petrus estas klara. Ĉu oni iam decidis pri prefero al "de", aŭ ĉu tiu uzo simple disvastiĝis per imitado de iuj malnovaj kategorioj kiujn oni malzorge nomis tiel dum la frua periodo de Vikipedio? Mi volonte ekdiskutus pri tio por trovi eventualan interkonsenton ĉe "en". --WinstonSmith 11:00, 23. Mar 2010 (UTC)

Nova administranto en Vikivortaro redakti

Bonvolu atenti ke Jonathan Webley kandidatiĝas por fariĝi administranto en la ĝis nun iom neglektata apudprojekto de Vikipedio: Vikivortaro. Bonvolu baloti en la dediĉita paĝo. Dankas Arno Lagrange @ 10:49, 10. Feb 2010 (UTC)

Wikimedia España redakti

Hola a todos. Perdón por no escribir en esperanto pero no conozco la lengua. Soy bibliotecario en Wikipedia en español y quiero informaros que se está trabajando para lograr la creación de meta:Wikimedia España como Local Chapter para la promoción de todos los proyectos de Wikimedia (sean en la lengua que sean) y de conocimiento libre. Para poder hablar se están organizando varios encuentros en España. También hay una lista de correo, un grupo de Facebook, un blog, etc. Si alguien que edita en esperanto y ve este mensaje está interesado, por favor, que contacte conmigo, mejor si es vía e-mail o en es:Usuario Discusión:Millars. Gracias y un saludo.

Hello everybody. First of all, sorry for not writing in esperanto but I don't know this language. I'm a sysop in Wikipedia in Spanish and I'd want to show you that we are working to achieve the creation of meta:Wikimedia España as Local Chapter of WMF to promote all WMF projects (in all languages) and free knowledge. We are making some meetings in Spain to discuss about it. There are also a mailing list, a Facebook group, a blog, etc. If there is someone here participating in any esperanto project and living in Spain who reads this message, please, contact me, better by e-mail or in es:Usuario Discusión:Millars. Thanks and regards. Millars 18:35, 10. Feb 2010 (UTC)

Duobla kunlaboraĵo de la semajno redakti

Estis proponitaj kiel Kunlaboraĵo de la semajno la artikoloj pri Stato de materio (Materistato) kaj Fazo de materio, kiuj ne estas strikte sama koncepto, kaj kiuj havas apartajn artikolojn en aliaj vikipedioj. Ĉar la antaŭaj tektoj estis tre similaj, mi movis parton de la teksto de la dua al la unua, kaj sugestas ke ambaŭ estu konsiderataj kiel Kunlaboraĵoj de la semajno. --Tonyo 21:54, 10. Feb 2010 (UTC)

Nunaj balotoj (11-a de februaro 2010) redakti

Ek ! Thomas Guibal 10:06, 11. Feb 2010 (UTC)

Kategorinomoj: unu- aŭ plurnombro? redakti

Saluton. Mi volas iom ordigi la kategoriojn pri programaroj, sed mi ne scias, kian nomon mi donu al ili: ekzistas la kategorioj Programaro, Libera programaro, sed ankaŭ Operaciumoj kaj Retumiloj. Ĉu preferindas unu- aŭ plurnombro? Ŝajne la aliaj kampoj preferas plurnombron (ekzemple Vivantaj homoj). La franca Vikipedio preferas ununombron, kaj la angla plurnombron. Kaj ĉi tie? Mutichou 13:28, 13. Feb 2010 (UTC)

Mi scivolemas pri uzo de la vorto "programaro", do mi komentarios eĉ kvankam mi eble skribos sensencaĵon malmulte rilatan al via demando.
La kategorioj pri programaro kredeble estas nomitaj tiel pro anglalingva influo. "Libera programaro" tie estas aro de ĉiuj liberaj programoj, kiel "homaro" estas aro de ĉiuj homoj, kaj tial skribi tie "liberaj programaroj" kun "programaro" en simila senco estas neutile. Kelkaj lingvoj uzas nomojn kiel angle “software”ruse «программное обеспечение», de kiuj ŝajne plurnombro sammaniere estas nederivata. Por "operaciumoj" en tiuj lingvoj ŝajne ne ekzistas vorto simila al "operaciumaro", do la koncernaj kategorioj nomiĝas kiel "operaciumoj" kaj "retumiloj", tamen pli ĝeneralaj kategorioj nomiĝas kiel "reta programaro". Same la afero kredeble staras en la pola kaj la bulgara. Ĉu tamen ne en la germana?
Ĉu la franca "logiciel" signifas ĉiam nur unu programon? Ĉu staras la demando ĉu nomi kunmetaĵon kiel granda operaciumo aŭ Fajrfokso "programo" aŭ "programaro"? Kaj ĉu estas ĝusta la frazo "Viruso estas programaro" en la artikolo Programaro?!
Pardonu pro longa komentario.
--AVRS 14:08, 14. Feb 2010 (UTC)
Oni uzu la pluralon por kategorioj, kiuj konsistas el (ĉiuj) el la nomitaj elementoj. Ekzemple kategorio:Urboj enhavas ĉiujn urbojn (en subkategorioj). Kontraŭe kategorio:Urbo enhavas artikolojn pri diversaj aspektoj de urba vivo, historio ktp. Same kategorio:operaciumoj enhavas ĉiujn komputilajn mastrumajn sistemojn (mi neniam komprenis la vorton "operaciumo"; mastruma sistemo ne pli operacias ol aliaj komputilaj programoj).
AVRS pravas, ke pluralo de "programaro" ne estus bona, se ĝi signifu la aron de ĉiuj programoj.Se ĝi signifu aron de kelkaj programoj kune uzata, pluralo havas sencon. Mi preferus diri "kategorio:Programoj", "kategorio:Liberaj programoj" ktp. aŭ, se tio estas tro restrikta, "kategorio:Programaĵoj" ktp. En la kategorio:Libera programaro povus resti ekzemple la artikolo GPL, kiu ne temas pri iu programo, sed koncernas la temon ĝenerale.
Umbert' 16:09, 14. Feb 2010 (UTC)

Mi atentigas ĉiujn, ke Roboto de Marcos kaŝe kaj amase ŝanĝis kategoriojn la 30-an de januaro, sen antaŭa interdiskuto en la diskutejo. Tio estas kontraŭ niaj principoj. Narvalo 16:10, 13. Feb 2010 (UTC)

Se oni je la 13-a de Februaro 2010 skribas "la 30-an de januaro", ĉiuj pensos pri la 30-a de Januaro 2010. Sed la priparolataj ŝanĝoj fakte estas de la 30-a de Januaro 2009.
Por kompreni la historion de tiuj ŝanĝoj, oni devas legi Diskuto:Animalo. Tie mi novembre de 2008 proponis kunigon de la tiam apartaj artikoloj "besto" kaj "animalo". La plej multaj kundiskutintoj tiam konsentis, ke ili estu kunigitaj, kaj ke "besto" estas la preferinda titolo de la kunigita artikolo. Mi efektivigis tiun kunigon. Post la kunigo, estis malkohereco inter la artikoltitolo kaj la nomo de la koncerna kategorio. Tiun malkoheron mi korektis robote.
Ĉu vi povas mencii iun regulon, kiu tiam jam ekzistis, kaj kiu malpermesis al mi tiel agi, kiel mi agis? Mi ne konscias pri tia regulo. Marcos 23:48, 13. Feb 2010 (UTC)
Pardonu, mi malatentis la jaron, vi pravas, tiam ne ekzistis interkonsento pri tio, ke oni antaŭanoncu amasajn korektojn, kreojn per roboto. Narvalo 10:03, 14. Feb 2010 (UTC)

Terminaj diskutoj redakti

Mi volas atentigi aliajn Vikipediistojn pri du terminaj diskutoj, kiuj nuntempe okazas, kaj kiuj eble interesas pli da homoj ol ĝis nun partoprenis en la diskutoj: Diskuto:Printilo (pri la termina demando ĉu uzi "presilo" aŭ "printilo") kaj Portala diskuto:Animaloj (pri la termina demando ĉu uzi "besto" aŭ "animalo"). Marcos 23:50, 13. Feb 2010 (UTC)

Loko por deziri artikolon redakti

Saluton, ĉu Vikipedio havas ian paĝon, kie oni povas listigi artikolojn, pri kiuj oni volas, ke iu skribu ilin? La germana Vikipedio havas tion. Mi demandas, ĉar en #wikipedia-eo ĵus iu demandis, ĉu mi povas traduki en:Janko Prunk. darkweasel94 15:56, 14. Feb 2010 (UTC)

Jes, vidu Vikipedio:Dezirataj artikoloj. – Umbert' 16:12, 14. Feb 2010 (UTC)
Dankegon! darkweasel94 13:43, 25. Feb 2010 (UTC)

Ĉu IAU malpermesas al ni la jupiterajn satelitojn ? redakti

En Gazetteer of Planetary nomenclature (angle)

Jovian System
Satellites in the Jovian system are named for Zeus/Jupiter's lovers and descendants. Names of outer satellites with a prograde orbit generally end with the letter "a" (although an "o" ending has been reserved for some unusual cases), and names of satellites with a retrograde orbit end with an "e."

Jupitera sistemo
Satelitoj en jupitera sistemo estas namitaj laŭ amantoj kaj idoj de Jupitero. Nomoj de eksteraj satelitoj kun prograda orbito ĝenerale finiĝas per la litero "a" (kvankam fino en "o" estas gardita por escepta kazo), kaj nomoj de satelitoj kun retrograda orbito finiĝas per "e".

En Encyclopédie des corps du système solaire (france)

Un critère adopté en 1976 par l'Union Astronomique Internationale assigne aux satellites ayant une orbite directe une terminaison par la lettre "a" et à ceux ayant une orbite rétrograde la terminaison par la lettre "e".

Kritero elektita en 1976 de Internacia Astronomia Unio donas al satelitoj kun prograda orbito finaĵon kun litero "a", kaj al tiuj kun retrograda orbito, finaĵon kun litero "e"

IAU decidis, ke la retrogradaj lunoj de Jupitero havu nomon, kiu finiĝu per "e". Tio malpermesas al ni nomi tiujn lunojn, ĉar en nia lingvo, ĉiuj nomoj finiĝu per "o". Se ĉiuj nomoj de jupiteraj lunoj finiĝas en "o", ni perdas gravan informon pri la orbito de ĉi-tiuj lunoj, kaj faras, ke Esperanto iĝas nepreciza lingvo.

Ĉu ni rezignu paroli pri la jupiteraj lunoj ? --Jean-François Clet 22:55, 14. Feb 2010 (UTC)

Sed Tebo (Thebe en la angla, Thébé en la franca ktp.) ne orbitas retrograde, ĉu? Rgrg 11:46, 15. Feb 2010 (UTC)
Jes, kiel Ganimedo, angle: Ganymede. Tio valoras por la "outer satellites": eksteraj satelitoj freŝe malkovrataj. la angla paĝo en:Moons of Jupiter montras la retrogradajn satelitojn sur griza fono. --Jean-François Clet 12:40, 15. Feb 2010 (UTC)

Karaj, tre verŝajne temas pri tio, ke IAU nur reguligas la oficialajn nomojn de planedoj, lunoj, alfrapkrateroj, kaj tiel plu. Estas akceptinde, ke lingvaj komunumoj adaptigu tiujn nomojn al sia lingvouzo. Ekzemple, laŭ IAU sur Luno troviĝas kratero Copernicus, kaj tiu estas ĝia nura oficiala nomo. Sed en Esperanto ni bonvolu plu nomi ĝin Koperniko, same kiel en la itala oni nomas ĝin Copèrnico. Nepras ke en ĉiuj artikoloj estu klare indikite, ekz. en ŝablono aŭ en klariga piednoto, kiu estas la oficiala nomo agnoskita de IAU; sed, krom tio, ni uzu en la titolo kaj en la artikolteksto la kutimajn nomojn jam delonge establiĝintajn en nia lingvo por tiuj planedoj aŭ lunoj. Amike, WinstonSmith (ne-ensalutinta pro momenta paneo de la ensalutilo ĉe mi)

Sed kial indiki, ke tiu luno havas retrogradan orbiton ? Eble per finaĵo en "-eo" ?--Jean-François Clet 14:02, 23. Feb 2010 (UTC)
Nu, honeste mi simple rezignus pri tio :-) ankaŭ en la itala la nomoj de malantaŭenirantaj lunoj havas neniun apartan finaĵon, kaj ni vivas bone kun tio. Ĉu, informcele, en la franca lingvo oni respektas la regulon? Laŭ mia kompreno, tia subtilaĵo nur bezonatas ĉe la oficialaj nomoj agnoskitaj de IAU, ne ĉe lokaj tradukoj. Por la sama kialo, kvankam la nura oficiale agnoskita skribmaniero estas "1 euro" kaj "2 euro", en Esperanto ni skribas "1 eŭro", "2 eŭroj" (tiel adaptante la nomojn al nia gramatiko, kaj tiel malrespektante la oficialan normaron.) Kaj nepre ni ne rezignu pri la vorto "eŭro" :-) Amike, --WinstonSmith 14:11, 23. Feb 2010 (UTC)

Estimataj gesinjoroj, kiu povas klarigi kial ev Esperanto-vikipedio ekzistas artikoloj kun neEsperanto-titolo. Despli, ke la titolo tute ne estas prononcebla esperante. Ĉu la artikolon verkis malamikoj de nia lingvo, kiuj provas prezenti al la tuta mondo malsukceson de Esperanto? P.Fiŝo 06:36, 15. Feb 2010 (UTC)

Multaj aliaj lingvoj uzas la anglan esprimon, kiu estas oficiala nomo de programo. Kelkaj vikipedioj, lingvoj tradukas la esprimon. Eble vikipediisto BBoy ne kuraĝis mistraduki, krei misan formon. Tio estas akceptinda kaj akceptenda. 84.206.8.134 07:03, 15. Feb 2010 (UTC)
Ĉu lasu ni Esperanton kaj plu uzu nur la anglan? Pri la artikolo min atentis mia kunlaborulo, kiu ne estas esperantisto. Li hazarde trovis la artikolon kaj demandis kial ĝi ne estas tradukita. Kaj tuj li konkludis, ke esperanto ne havas potencon esti uzata en teknikaj kampoj. Do, Esperanto estas ia ludaĵo sen praktika uzo. Rigardu la artikolon en potencaj lingvoj (ĉina, araba, japana). La lingvouzantoj estimas siajn lingvojn kaj kulturojn. Ili fidas al la lingvoj. Sed la aŭtoro de la artikolo aetas premata de la angla kaj opinias, ke ĉiu au posedas la lingvon, aŭ posedas latinan alfabeton. Tamen eĉ posedantoj de la lasta ne povas prononci la titolon sen erare se ili ne posedas la anglan. Do, ĉu Esperanto estas malforta?P.Fiŝo 10:08, 15. Feb 2010 (UTC)
Jes, malforta kiel la hungara, itala, germana ekzemple (vidu intervikiojn) aŭ iu povas traduki ian misan titolon. Ukrainia, rusa vikipedioj uzas la anglan mallongigon. Mi vidas, ke nur la hispana kaj franca tradukis la titolon. Aŭtomata Kosma Transportilo? Ĉu plaĉas al vi? 84.206.8.134 10:47, 15. Feb 2010 (UTC)
Prefere renomi al Aŭtomata Transporta Veturilo aŭ io simila. Ne estas "kosma" (cosmic, space ?) en la angla (nek alialingva) nomo. Tio restas ATV --Jean-François Clet 12:52, 15. Feb 2010 (UTC)
Mi tradukis esencon de la esprimo. 84.206.8.134 14:09, 15. Feb 2010 (UTC)
Vi demandas ĉu plaĉas al mi la traduko - mi ne scias kin respondi, ĉar mi ne scias sencon de la vortoj. En Esperanto mankas vorto Vehicle, mi eĉ ne posedas ĝian prononcon. Mi provas transdoni ĝin pe rusaj literoj: вэгхицльэ - ĉu mi pravas? Se jes, do lasu. Kaj simile prononcu ĉiu neposedanto de la angla. Aŭ estas eŭropa lingvo konata al eŭropanoj, ja la kosmoŝipo estas eŭropa proekto. P.Fiŝo 13:33, 15. Feb 2010 (UTC)

Certe mi iom primokas, tamen la problemon neniu latinalfabetulo vidas: en multegaj artikoloj mankas tradukoj al Esperanto. Mi jam ne unuan fojn diras pri la problemo kaj ankoraŭ multfoje ripetos pri ĝi. Se esperantistoj ne estimas Esperanton, kial alilingvanoj estimu ĝin?P.Fiŝo 13:33, 15. Feb 2010 (UTC)

Vere, hungaroj ne estimas la hungaran lingvon, germanoj la german lingvon, italoj la italan lingvon, rusoj la rusan lingvon, ukrainoj la uktainan lingvon. ktp.. Mi povas trovi ekzemplojn en ĉiu vikipedio pri netradukitaj titoloj. Ĉar ne ekzistas Esperantuja Kosma Agentejo, tiel mankas kelkaj fakesprimoj. Tio ne ĝenu vin, se ne plaĉas, neglektu tion. 84.206.8.134 14:09, 15. Feb 2010 (UTC)
Vi min pardonu, tamen mi ne povas neglekti tion, ke unu el la plej famaj personoj en esperantujo ne havas e-prononcon en e-vikipedio. Mi NE SCIAS prononcon de nomo de William Auld. Ne estas en Esperanto tiaj literoj - mi speciale konsultiĝis ĉe La Internacia lingvo "ESPERANTO" 1904. Zamenhof ne donis literon w al alfabeto. Ĉu mi devas preteriri, ke neniu ŝrĝs sin per legeblo kaj prononceblo de niaj famuloj? Donu al artikolo pri ATV, William Auld kaj alia bonajn klarigojn. Aŭ faru same kiel faris aŭtoroj de artikolo pri Robinsono Kruso. P.Fiŝo 14:47, 15. Feb 2010 (UTC)
Ne, oni prononcas cit vehicle proksimume въихыкл. Mi akordas, ke utiligi anglajn vortojn ĉe titoloj estas grave malhelpa, kaj evitinda tiom, kiom eble.
Mi aldonis prononcon (~ "old") ĉe Auld. Kwamikagami 01:41, 16. Feb 2010 (UTC)
Dankon, mi ne kuraĝas aldoni anglan elparolon. Mi dumtempe trovis, ke eĉ japanoj ne estimas sian lingvon!!!! legu pri trarompoNarvalo 21:27, 16. Feb 2010 (UTC) :)))) P.Fiŝo 05:53, 17. Feb 2010 (UTC)

Kio estas Kategorio:Bisontins? Verŝajne ĝi estas kategorio por homoj de Besançon. Eble esperanto-nomo por la kategorio estus pli taŭga. -- Yekrats 21:08, 15. Feb 2010 (UTC)

Ja, bisontin estas Bezancano. Kwamikagami 01:18, 16. Feb 2010 (UTC)
Bone. Mi ĵus faris novan kategorion Kategorio:Bezancanoj. -- Yekrats 15:16, 17. Feb 2010 (UTC)

Mi havas problemon pri Eo ĉe la angla vikipedio. Tie unu redaktanto insistas ke la plej frua kaj ĉefa senco de la vorto viro estas "masklo", kaj ke la senco de maturaĝa maskla homo estas nur dueca. Li argumentas tiel pro la 1910 vortaro de Kabe, kiu diris entute ke viro estas nur "Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)". Sed Kabe forlasis la Zamenhofajn k unualibrajn (k fundamentajn) sencojn de mężczyzna ~ mąż, мужчина ~ мужъ, Mann, homme (sexe); kaj en la PV, tiu senco nur troviĝas ĉe afiksa uzo de la radiko; plue, en la PIV, oni demetis tiun sencon en parentezon, klare dirante ke ĝi estas afiksa uzo, ne ĉefa senco de la radiko. Li respondas ke la PIV ne estas oficiala, kaj ke la AK glosis la vorton per "man, male" (homo, masklo) en la angla. Nu, nura gloso en fremda lingvo ne taŭgas pro klarigi la signifon de vorto; se jes, oni komprenus ke la vorto viro signifas ankaŭ "homo, amanto, edzo, vasalo, teamano, ŝakpeco," ĉiuj sencoj de "man" en la angla, kaj la AK konsentas la francan gloson cit homme (sexe), kiu estas nek "man" nek "male", sed nur "man (male)".

Sed li tede daŭras insisti ke la unua zamenhofa senco de viro estas "masklo". Mi kredas, ke ne ekzistas uzo de la vorto viro for "virbovo" ktp; oni ne diras ĉe hundo-spektaklo cit "jen, nun venas viro" kiam eniras virhundo, aŭ ĉe ĉeval-spektaklo "kia viro!" por stalono, sed ne eblas pruvi neekziston. Ĉe troviĝas klarigo en la literaturo ke Kabe malprecizigis la signifon de viro, aŭ ke la ĉefa zamenhofa senco estas homa? Kwamikagami 00:24, 16. Feb 2010 (UTC)

"Viro" = homo de maskla sekso. Tiu vorteto prenis la sencon "estulo de maskla sekso". Se Esperanto estus regula lingvo, oni dirus aŭ " Homo / Homviro / Homino" aŭ "Homo / Virhomo / Inhomo", sed, ba, ni faru kun tio, kiun ni havas...--Jean-François Clet 16:05, 16. Feb 2010 (UTC)

Transskribo el la cirila alfabeto redakti

Saluton. Kio estas la ĝusta transskribo el la cirila alfabeto (precipe la rusa) al esperanto? Ĉu la laŭlitera maniero: e = je, ё = jo, aŭ eble la angla maniero, sen j: e = e, ё = e? Ankaŭ, kiel oni devas esprimi palataligon (ь) aŭ la ы sonon [ɨ laŭ IFA]?
Amike, -- Arĉjo ++ 17:19, 17. Feb 2010 (UTC)

Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio Narvalo 18:13, 17. Feb 2010 (UTC)
Multajn dankojn! Ho, mi estas gapulo. :P -- Arĉjo ++ 18:14, 17. Feb 2010 (UTC)

En Vikipedio oni trovas plurajn okazaĵojn de la vorto "tegumento" (histo, kiu kovras korpon) en la senco "tegmento" (tio, kio kovras domon/veturilon) . Sendube ambaŭ vortoj devenas el sama greka/latina radiko, ( tegere, tegi, kovri ?) sed unu estas viva kaj la alia arkitektura. --Jean-François Clet 21:13, 17. Feb 2010 (UTC)

Plimulto estis mia peko, mi korektis ilin. Narvalo 20:05, 19. Feb 2010 (UTC)

Estas animalo... redakti

En Vikipedio mi serĉis "estas animalo" kaj aperis jeno: Rezultoj 1 – 500 el 3 147 por "estas animalo", post kiu sekvas artikoloj. Estas strange, ke verkintoj uzis tiun ĉi vorton, eĉ kiam du aŭ tri malkontentaj vikipediistoj preferas anstataŭ animalo vorton besto. Tiuj du aŭ tri homoj estas onidire plimulto, kiu deziras alinomi animalon je besto kaj laŭ ili besto estas latine animalia. Vere stranga. La logiko de Esperanto fariĝas por mi ridinda. (vd Portalo:Animaloj) Zuazua 19:16, 19. Feb 2010 (UTC)

Kelkaj homoj aktivas nur en la titolŝanĝo:)
Mi konstatis ankaŭ ke preskaŭ tute la artikoloj pri animalia uzas animaloj. --pino 19:51, 19. Feb 2010 (UTC)
Zuazua, vi ŝajne ne regas la serĉilon tre bone. Por serĉi la sinsekvon "estas animalo", vi devas uzi citilon, do serĉi »"estas animalo"« kaj ne simple »estas animalo«. Se oni laŭ ĉi tiu ĝusta serĉmaniero komparas "estas animalo" kun "estas besto", kaj limigas sin al artikoloj (do ne serĉas en aliaj nomspacoj), oni trovas 11 uzojn de "estas animalo" kaj 17 uzojn de "estas besto". Marcos 12:00, 23. Feb 2010 (UTC)
Marcos, kelkajn ekzemplojn mi skribis al Portala diskuto:AnimalojPortala diskuto:Zoologio, kiun vi dufoje sen interkonsente alinomis al via plaĉo. Tie mi alskribis 21 ekzemplojn por estas animalo kaj pluaj estas troveblaj. Zuazua 08:17, 24. Feb 2010 (UTC)

Reguloj por nomŝanĝoj redakti

Saluton! Pro la malrapida enkonduko de la unuiĝinta ensalutiĝo sur ĉiuj projektoj de Vikimedia oni pli kaj pli ofte petas min uzurpi (=rezervi por certa uzanto) la nomojn por la homoj, kiuj deziras havi "globalajn flagojn". En la lasta peto la koncerta nomo jam estis registrita en nia Vikio, sed havas nur 1 ŝanĝon kaj estas neaktiva dum pli ol 3 jaroj. Ĉar mi persone ne sentas min sufiĉe "delegita" pro memvole decidi pri uzurpo de tiu nomo, mi provis skizi la regulojn por tio surbaze de la reguloj, kiujn oni uzas en la angla kaj rusa vikipedioj. Vi povas trovi la malnetajn regulojn sub tiu adreso: Vikipedio:Reguloj_por_nomŝanĝoj. Mi petas ĉiujn diskuti la proponitajn regulojn, por ke ni poste povu baloti pri ili. Amike, Alaŭdo ۩ 19:25, 19. Feb 2010 (UTC)

Bonjour. Je ne connais absolument pas votre langue et j'espère que quelqu'un lira ce message en français. Suite au recensement Insee de 2007, je viens de mettre à jour sur Wikipédia-fr l'article fr:canton de Juillac dont la population était totalement erronée, autant dans l'infobox que dans le tableau démographique. Les sources que j'ai ajoutées prouvent la réalité des nouveaŭ chiffres. J'ai vérifié les liens interwikis et ces erreurs sont reproduites en trois langues dont l'esperanto. Pourriez-vous rectifier votre article en conséquence ? Merci d'avance. 79.80.2.43 11:05, 20. Feb 2010 (UTC) (Père Igor)

Merci beaucoup pour l'info. Comme vous le voyez nos articles sur les villes et les cantons ne sont pas faits par des robots et nous apprécions beaucoup votre aide. --pino 11:53, 20. Feb 2010 (UTC)

Esperanto-rerakonto: La Patro Igor atentigas per tiu mesaĝo, ke informoj pri la kantono Juillac estas tute neĝustaj, kio rilatas la loĝanto-kvanton. Li kontrolis la intervikiajn ligilojn kaj petas nin korekti la informon. En sia respondo pino dankas al la patro kaj atentigas la patron pri tio, ke E-versio de la artikolo ne estis nur per roboto kreita stumpo kaj ke ni ege apezas lian helpon. Alaŭdo ۩ 16:45, 21. Feb 2010 (UTC)

Estas ŝajne problemo pri la Ŝablono:Informkesto olimpiko, kiu aŭtomate kreas ne nur informkeston sed ankaŭ la unuan frazon de la artikolo. Ni jam konsentis, ke tia aŭtomata kreado de la enkonduko de artikolo estas nedezirinda. Vidu ekzemple la problemon en la nova artikolo Somera Olimpiko 2012, kiu laŭ la artikolo okazis en 2012. Cetere aperas troaj kaj fuŝaj kategorioj.

Ĉu bonvolema ŝablonisto pretus korekti la problemon kaj korekti ĉiujn artikolojn ? Multan dankon, Thomas Guibal 14:03, 20. Feb 2010 (UTC)

  Farite. Mi korektis la okazis/okazos-n en la ŝablono. La fuŝa kategorio aperis por misuzo de la Ŝtato-parametron, kiu devas ricevi mallongilon (GBR, anstataŭ Britio). La ekzemplo estas korekta. Pri la enkondukan linion, kio anstataŭos ĝin? CasteloBrancodiskuto 05:17, 23. Feb 2010 (UTC)
Nu, necesus unue forigi tiun aŭtomatan enkondukon el la ŝablono kaj sekve mane aldoni normalan enkondukon al ĉiuj artikoloj pri olimpikaj ludoj. La afero do estas teda. Thomas Guibal 05:52, 23. Feb 2010 (UTC)
Mi aldonis parametron EnkondukaLinio (same Ŝablono:Informkesto biografio). Kiam oni aldoni enkondukon, oni povas enmeti la parametron "EnkondukaLinio = ne" por forigi la aŭtomatan frazon. Ĉu ĝi nun sufiĉas? CasteloBrancodiskuto 06:08, 23. Feb 2010 (UTC)
Dankon. Thomas Guibal 04:36, 25. Feb 2010 (UTC)

Saluton, tuttempe ripetiĝas vandalismoj en la artikolo pri Juro kaj Justeco - pola politika partio, kiu en pola nomiĝas Prawo i Sprawiedliwość (mallongigo: PiS). Iu pacience ĉiufoje ŝanĝas tiun nomon al Przeproście i Spierdalajcie (do: Pardonpetu kaj Forfikiĝu) kaj aldonas finaĵon al la mallongigo, tiel ke ĝi sonas PiSda, do - en la pola lingvo - piĉo (vulgare). Mi proponas bloki eblecon redaktiu tiun ĉi artikolon por neensalutintaj uzantoj por iu tempo. --Fiskot (diskuto) 11:29, 21. Feb 2010 (UTC)

La paĝo estas nun duonprotektita (nur por ensalutintaj uzantoj). La protekto aŭtomate eksvalidiĝos post 3 monatoj. Se tio ne sufiĉos, mi volonte plilongigos la protekton. Amike, Alaŭdo ۩ 16:41, 21. Feb 2010 (UTC)

Saluton al ĉiuj! Mi antaŭplanas alinomigi artikolon Txalaparta al neologismo Ĉalaparto - bv indiki ĉu vi konsentas/malkonsentas en la paĝo Diskuto:Txalaparta - antaŭdankon --Dominik 13:05, 22. Feb 2010 (UTC)

Mi renomis la artikolon ĉar alvenis nur konsentoj - --Dominik 13:22, 24. Feb 2010 (UTC)

Saluton al ĉiuj - mi ĵus kreis artikolon Ŝlagro, sed restas al mi dubo - ŝajnas al mi ke la germana vorto "Schlager" havas iomete malsaman sencon, tio estus "populara kanzono", kiun oni ekzemple kunkantas en bier-trinkejo. Ĉu iuj povas konfirmi tion? Antaŭdankojn --Dominik 15:27, 24. Feb 2010 (UTC)

Mi ne antaŭe malkovris tiun vorton. Suprizante, ĝi estas en Reta Vortaro kaj en la Rokmuzika Terminaro de Bertilo! Verŝajne ĝi estas ĝusta vorto. -- Yekrats 19:56, 24. Feb 2010 (UTC)
Saluton Yekrats! Multan dankon pro la informo pri Rokmuzika Terminaro de Bertilo - --Dominik 14:10, 25. Feb 2010 (UTC)

Ofte oni trovas (ekzemple en aliaj vikipedio) ke en 1926 en distrikto de Sarapul (Rusio) okazis tre gravan epidemion sed neniam veraj fontaj estas cititaj. Ĉu iu povas helpi pri fontoj (ekzemple kun rusia literaturo) ? --pino 07:35, 25. Feb 2010 (UTC)

Mi kelkfoje provis priesplori la temon, sed nek en la rusa, nek en la angla vikipedio, nek ĝenerale en la reto troveblas iu informo, kiu kunigus ergotismon kun la urbo Sarapul. Ĉu vi povas doni iom pli da informo pri via fonto? Alaŭdo ۩ 17:42, 10. Mar 2010 (UTC)
Dankon, eble tie estus spuroj ? Kion vi opinias ? --pino 08:29, 11. Mar 2010 (UTC)
Sur la paĝo ne aperas vorto "Sarapul". La sola citaĵo pri la jaro 1926 estas jena:
(ru) В 1925–1927 гг. наблюдали эпидемию отравлений в России (11000 случаев).(5) Последняя крупная эпидемия случилась в некоторых районах юга России в 1926-27 годах (2). 11,319 случаев по (14).
(eo) En 1925-1927 jaroj oni observis epidemion de veniniĝoj en Rusio (11 000 okazoj) (5). La lasta granda epidemio okazis en kelkaj sudaj distriktoj de Rusio en 1926-1927-aj jaroj (2). 11 319 okazoj laŭ (14) .
Do, nek la urbo, nek ekzakte la distriktoj estas menciataj tie.
Amike, Alaŭdo ۩ 11:42, 16. Mar 2010 (UTC)

Saluton al ĉiuj! Ĉu fakulo pri birdoj povas diri al mi, kiu latina nomo estas ĝusta:

  • Aquila chrysaetos homeryi
  • Aquila chrysaetos homeyeri

(temas pri aglo, kies areo estas Iberio) - antaŭdankon - --Dominik 10:29, 25. Feb 2010 (UTC)

Mi ne estas fakulo sed interesiĝas kaj iomete serĉis. Ŝajne en anglalingvaj medioj estas pli uzata homeryi dum en hispanlingvaj medioj (temas pri iberia subspecio) hegemonias homeyeri, ekzemple per aldono de respektive taxonomy kaj taxonomía per Guglo. Do, nun mi ne trovas solvon, nur ke estas multaj ekzemploj kie kunvivas du diversaj formoj (ekzemple vira kaj ina aŭ pro literumado) kaj tio foje aperas kiel erara sed oni aldonas tiun formon kaj foje oni parolas pri sinonimo ĉefe kiam oni ŝanĝas ĉu la nomon de la genro ĉu de la specio.--Seminario 12:24, 25. Feb 2010 (UTC)
Mi ne estas fakulo pri birdoj sed laŭ mi homeyeri devenas de Eugene Ferdinand von Homeyer. --pino 13:07, 25. Feb 2010 (UTC)
Saluton Seminario kaj Pino! - multajn dankojn pro la priserĉoj - kredeble temas pri sinonimoj kaj ambaŭ estas ĝustaj - --Dominik 14:13, 25. Feb 2010 (UTC)

Dum tiuj tagoj aperas specoj kiam devus aperi specioj. Mi klopodis korekti sed ne kapablis.--Seminario 12:23, 25. Feb 2010 (UTC)

Farita --pino 20:47, 25. Feb 2010 (UTC)

Voĉdonoj por EDE en unuopaj artikoloj pri komunumoj redakti

Karaj, mi rimarkis, ke en pluraj artikoloj pri francaj komunumoj (vidu ekzemple Vauchignon, kaj ĉiuj komunumoj en la sama kategorio) aperas detala informo pri kiom da voĉdonoj tie gajnis EDE: "Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 0 voĉdonon en 2004 kaj 0 voĉdonon en 2009." En aliaj komunumoj, EDE atingis 1 voĉdonon kaj oni eĉ donas la korespondan procentaĵon. Ĉu la vikipedia komunumo konscias kaj konsentas pri tio? Mi ne scias, ĉu eble tion oni jam diskutis, nerimarkite de mi. Mi ne tro ŝatas tiajn "esperantocentrajn" informojn - estus kvazaŭ se en la franca vikipedio oni detale raportus pri la rezulto de franclingva partio en unuopaj italaj komunumoj, kie estas franclingva malplimulto. Kion vi opinias? Amike, --WinstonSmith 22:27, 25. Feb 2010 (UTC)

Mi samopinias. Cetere: estus interesa kaj eĉ necesa informo se Vikipedio estus informilo de EDE. Sed simple ne estas tiel; mi opinias ke tiu ĉi indiko estas superflua en ĝenerala enciklopedio kaj ankaŭ aspektas iomete sektisma ("EDE ricevis 0 voĉdonon en 2004 kaj 0 voĉdonon en 2009." ...???). Dankon, Punktor 15:29, 26. Feb 2010 (UTC)
Mi konsentas. Ni eble povas lasi tian informon por la komunumoj en kiuj EDE aparte sukcesis, sed tia aldonaĵo ĉe ĉiu ajn franca komunumo, eĉ se tie estis 0 aŭ 1 voĉdono por EDE, simple ne estas enciklopedia. Marcos 16:10, 26. Feb 2010 (UTC)
Vi ne ŝatas. Mi povas kompreni. Estas ankaŭ sensuperfluaj artikloj kiel VigevanoAhnsen. Esperanto estas ankaŭ fakte ofte superflua afero. Vi eble pravas sed atentu ne tro senkuraĝigu kiuj provas. --pino 19:00, 26. Feb 2010 (UTC)
Mi ne dirus, ke artikolo pri urbo de 60.000 loĝantoj (Vigevano) estas superflua (supozeble vi volis diri superflua, ne sensuperflua), eĉ se ĝi enhavas nur kelkajn tabelajn, informkestajn datenojn. Eble iu interesiĝas, eble ne. Sed neniu leganto de priurba artikolo interesiĝas pri partioj, kiuj ricevis 0 voĉojn; kiu interesiĝas pri tio, legas artikolon pri tiu partio. Do, bone, ni povus krei centran artikolon pri komunumoj, kie EDE ricevis almenaŭ unu voĉon. Sed en la priurbaj artikoloj tiu informo estas pure propaganda. – Umbert' 19:09, 26. Feb 2010 (UTC)
Sensuperfluaj, mi volus diri sen superfluaj informoj. --pino 19:50, 26. Feb 2010 (UTC)
Dankon, nun mi komprenas. Nu bone, multaj artikoloj pri italaj urboj havas nur minimumon da informoj. Sed ĉu tio estas kialo aldoni frazon, kies inform-enhavo estas preskaŭ nula? Konsideru la frazon "en 2004 kaj en 2009 en la urbo okazis balotado pri la Eŭropa Parlamento, en kiu partoprenis ankaŭ EDE". Tian frazon vi eble ne akceptus, ĉar ĝi estas aplikebla al ĉiuj urboj en EU. Tamen la informenhavo estas preskaŭ la sama, ĉar la 0 aŭ 1 voĉoj vere estas seninteresaj. – Umbert' 20:17, 26. Feb 2010 (UTC)
Dankon, laŭ mi la rezultoj de EDE estas interesaj kaj signifiantaj en esperanta Vikipedio. Mencii 0 vojo estas certe ne propagando kaj la rezultoj laŭ la komunumoj estas tre malsimilaj. Mi ne mencios plu 0 sisteme. Mi rimarkas nur ke tro negativaj kritikoj estas senkuraĝigantaj. --pino 20:44, 26. Feb 2010 (UTC)

Reutiligo de arkeo redakti

Esta proponita kunfandi la artikolo kun Arkeo de Noa.
La paĝo pli utile povus esti apartigilo:

Arkeo povas esti

--Jean-François Clet 21:52, 3. Mar 2010 (UTC)

Bona ideo --pino 07:26, 4. Mar 2010 (UTC)
Jes, ankaŭ mi konsentas. Mi aldonis kelkajn frazojn el la nuna artikolo al Arkeo de Noa; vi povas nun forviŝi la tekston de arkeo kaj enmeti la apartigilan tekston. --Bea 10:55, 4. Mar 2010 (UTC)
Mi lasis kaŝita la malnovan tekston, se iu opinias, ke estas enkoraŭ ŝerpindaj informoj en ĝi (se ne, oni forviŝu) --Jean-François Clet 13:43, 4. Mar 2010 (UTC)

Fonto de orbitaj elementoj redakti

Ĉu iu, kiu estu fakulo pri astronomio kaj bone komprenu la anglan povas rigardi ĉi-tiun fonton: Solar System Objects: Orbital Data ? la donitaĵoj en ĉi-tiu tabelo malsimilas tiujn, kiuj estas donitoj pri la astronomiaj objektoj de diversaj wikipedioj... Ĉu ĝi estas fidinda ? --Jean-François Clet 17:23, 5. Mar 2010 (UTC)

protekto de ŝablono redakti

Kian sencon havas ŝloso de Ŝablono:Ŝanĝu ŝablonon? Bv malŝlosi ĝin. Zuazua 21:08, 5. Mar 2010 (UTC)

Ĝi estas ja nun ofte uzata helpa ŝablono. Por eviti difektigon de novuloj aŭ nespertuloj mi protektis ĝin. Se vi klarigus, kio laŭ vi ŝanĝendas je ĝi, mi povus malprotekti ĝin. Krome mi ĵus plenumis vian peton aldoni plian parametron, pri kio vi povas legi sur la ŝablona diskutopaĝo. Kore --Tlustulimu 22:04, 5. Mar 2010 (UTC)
Estas ĉi tie multaj pli komplikaj kaj ankaŭ ofte uzataj ŝablonoj kaj tiujn neniu protektis. Mi opinias, ke tio estas elturnigo kaj la protekto de la ŝablono ne estas bezonata, ĉar neniu vandalis ĝin. Zuazua 22:07, 5. Mar 2010 (UTC)
Krome, ĝi ne estas nur la via, por ke oni devu peti nur vin pri io rilate al ĝi. Zuazua 22:08, 5. Mar 2010 (UTC)
Mi ĵus vidis sur Ŝablonoj plej ofte ligitaj, ke ankaŭ aliaj protektitaj bazaj ŝablonoj estas sufiĉe ofte uzataj. Krome mi ne trovis respondon je la demando, kio estu ŝanĝata en la ŝablono, krom tio, kion mi povis legi en la ŝablona diskutopaĝo. Kaj protekto ankaŭ ebligas eviti vandalismon, antaŭ ol iu provus fari tion. Kore --Tlustulimu 22:34, 5. Mar 2010 (UTC)
Gratulon! Do ek protekti elstarajn artikolojn por eviti vandalismon, antaŭ ol iu provos vandali ilin. Perfekta respondo. Zuazua 22:40, 5. Mar 2010 (UTC)

@Zuazua. Ĉi tie ne temas pri elstaraj artikoloj, sed pri baza ŝablono. Mi jam sufiĉe longe okupiĝas pri ŝablonoj kaj kelkfoje jam rimarkis nekonvenajn aŭ reverkajn ŝanĝojn de funkciantaj ŝablonoj. Krome laŭ mi estas diferenco inter tradukado de alilingva ŝablono kaj pluevuluado de ĉitiea ŝablono. Do traduki povas ja preskaŭ ĉiu, kiu lernis la vikian sintakson kaj scipovas almenaŭ du lingvojn, sed pluevuluado de ŝablono estas kelkfoje pli komplika. --Tlustulimu 22:50, 5. Mar 2010 (UTC)

Nu, kaj kion vi volis diri per tio? Ĉar pluevuluado de ŝablono estas kelkfoje pli komplika, vi do prefere protektis la ŝablonon, kiu ne estis vandalumita. Zuazua 22:58, 5. Mar 2010 (UTC)
Hm, Zuazua. Foje Aisano proponis ŝanĝon de la koncernata ŝablono sur la tiea diskutopaĝo. Sed li ne havis iun problemon pro ĝia protekta stato. --Tlustulimu 23:21, 5. Mar 2010 (UTC)

En aliaj vikipedioj, inter alie la itallingva, estas tute kutima afero ŝlosi la plej uzatajn ŝablonojn. Ne nur por eviti vandalaĵojn, sed ankaŭ ĉar ĉiu modifeto al tre uzataj ŝablonoj postulas grandan laboron de la servilo - do plej bonas, ke oni atente verku eventualan novan version en sia provejo, certiĝu pri ĝia funkciado, kaj nur tiam proponu ĝian efektivigon al la komunumo (= al ĝiaj administrantoj). Amike, --WinstonSmith 00:54, 6. Mar 2010 (UTC)

Klono de la angla vikipedio redakti

Saluton. Ĉu nia vikipedio estas klono de la angla versio? Se jes, ni ja povos estonte krei ĉiujn ŝablonoj laŭ la nomskemo kaj parametraro de {{Sidebar‎‎}}, {{Sidebar with collapsible lists‎‎}} ktp. Tio ja tre bone malinvitas neanglajn parolantojn. --Tlustulimu 15:31, 6. Mar 2010 (UTC)

Kaj {{Kaŝebla listo}}, kie estas esperantigita nur vortoj listo kaj enhavo. Kaj {{Taksonomio}}. Kaj... Zuazua 15:37, 6. Mar 2010 (UTC)
{{Taksonomio korektita}} devis anstataŭi {{Taksonomio}}. --pino 18:26, 6. Mar 2010 (UTC)
{{Kaŝebla listo}} nun havas tradukitajn parametrojn, kvankam ĝi ankoraŭ toleras la anglajn. --Tlustulimu 21:16, 6. Mar 2010 (UTC) Mi jam korektis ĉiujn ŝablonojn, kiuj uzas ĝin krom unu, por kiu mi metis forigan propronon pro neuzateco kaj malĝusta lingvo. --Tlustulimu 21:28, 6. Mar 2010 (UTC)

Kategorio: Angla ontarianoj kaj similaj redakti

Anonimulo (209.226.116.55) kreis la kategorion Angl-ontarianoj (Vikipediisto:Zuazua ŝanĝis ĝin al Anglaj ontarianoj); alia (?) anonimulo (209.226.116.14) plenigis ĝin per personoj. Analoge ekzistas "Franc-ontarianoj" kaj tiel plu. Interese estas, ke nek la angla nek la franca vikipedio ŝajnas fari tiun ĉi distingon.

Pinto de absurdeco estas, ke la indiano Tecumseh estas en la kategorio "anglaj ontarianoj". Mi supozas, ke nek li nek iu el liaj prauloj iam vidis Anglion. Kvankam lia tribo iam faris aliancon kun Britio, tio ne igas lin angla.

Ni pripensu, ĉu tiuj kategorioj vere estas utilaj. Ŝajne la nura alia vikipedio, kiu havas ilin, estas la hispana, kaj ankaŭ tie ili estas freŝdataj.

Umbert' 19:03, 6. Mar 2010 (UTC)

Eble temas pri la sama, kiu volis krei kategorion "Acadianoj" anst. "Akadianoj" - --Dominik 18:04, 8. Mar 2010 (UTC)

Aktualaĵoj redakti

Hodiaŭ aperas kiel novaĵo gramatike tre erara diraĵo pri iu diskutinda kampanjo por voĉdonado pro Esperanto ktp. Ĉu oni rajtas enmeti en novaĵoj altirojn por ĉu personaj ĉu organizaj kampanjoj?--kani 22:54, 7. Mar 2010 (UTC)

Ĉu estas neniu tie? Ĉu almenaŭ oni povus ŝanĝi la redakton kaj doni tion kiel novaĵo kaj ne kiel instigo?--kani 19:23, 8. Mar 2010 (UTC)

Ĉu rivero Dnepro aŭ Dnipro? redakti

Sennomulo ĵus ŝanĝis la literumon de la nomo de la rivero Dnepro al Dnipro en la artikoloj Kievo kaj Dnepro (kiu cetere daŭre situas ĉe la "malnova" nomo). Mi tute ne fakas pri la afero. Reta Vortaro ne havas prian artikolon. En la Tekstaro Dnepro malmulte uzatas kaj Dnipro tute ne uzatas. Ĉu iu bonvole povas konfirmi, kiu estas la ĝusta literumo? Ni poste aldonu prian klarigon en la diskutpaĝoj de Kievo kaj Dnepro, kaj koherigu la literumon de la nomo en la artikolaj tekstoj. Amike kaj rivereme, --WinstonSmith 16:41, 8. Mar 2010 (UTC)

Plej verŝajne tio estis ukraina "patrioto", kiu decidis anstataŭigi la rusan skribmanieron per tiu ukraina. Por li/ŝi estos ankoraŭ multe da laboro;) --RG72 17:53, 8. Mar 2010 (UTC)
Troviĝas la formo "Dnjepro" en artikolo Historio de Hungario - --Dominik 17:58, 8. Mar 2010 (UTC)
En PIV estas Dnepro.--kani 19:19, 8. Mar 2010 (UTC)
Certe, necesas uzi PIV-an formon. P.Fiŝo 14:32, 9. Mar 2010 (UTC)
En ordo, dankon. Mi korektis ankaŭ ĉe Historio de Hungario. Amike, WinstonSmith 15:18, 9. Mar 2010 (UTC)

Internacia Fonetika Alfabeto redakti

Ĉu en la esperanta vikipedio estas malrekomendite doni transskribojn per la Internacia Fonetika Alfabeto? Mi memoras, ke en iu artikolo antaŭ iom longe (mi ne plu memoras en kiu), iu forigis iun tekston kiun mi skribis per IFA. Ĉu ekzistas regulo, kiu diras, ke oni donu malprecizan esperant-literuman transskribon anstataŭe? Mi ne volas debati pri la uzindecon aŭ neuzindecon de IFA; mi nur scivolas. --N-k 20:19, 8. Mar 2010 (UTC)

La informoj, kiujn vi serĉas, troveblas en la paĝo Vikipedio:Prononchelpilo. Tie oni rekomendas, ke krom specialaj kazoj oni uzu la esperant-literuman transskribon, kvankam mapli preciza ol la Internacia Fonetika Alfabeto. Notu ankaŭ, ke tiun saman paĝon ligas la ŝablono {{prononco}}, uzinda kiam oni aldonas prononcindikon al artikoloj. Amike, WinstonSmith 15:07, 9. Mar 2010 (UTC)
Mi volas aldone informi pri la ekzisto de la utila ŝablono Ŝablono:EkajIFA, per kiu oni povas kombini la rekomendatan Esperantecan transskribon kun la pli preciza IFA-transskribo: En la teksto mem videblas nur la Esperanteca transskribo, sed kiam oni movas la musmontrilon sur la Esperantecan transskribon, aperas post sekundo ankaŭ la IFA-transskribo. Tiel tiuj, kiuj konas IFA kaj interesiĝas pri pli preciza prononc-indiko, povas vidi la pli precizan indikon, sed la multaj legantoj, kiuj ne bone regas IFA, tamen tuj vidas la facile kompreneblan Esperantecan transskribon. Tiu ŝablono estas ekzemple uzata sur Michael Jackson kaj Fortikaĵo Königstein. Marcos 10:45, 11. Mar 2010 (UTC)
Utila ŝablono. Tamen, por ke ne estu du preskaŭ samtaskaj ŝablonoj, mi proponas aldoni al {{prononco}} la eblecon havi duan ne-devigan parametron por montri IFA-prononcon, kaj poste alidirekti {{EkajIFA}} al {{prononco}}. Ĉu bona ideo? Mi mem pretas tion fari, leginte la eventualajn komentojn al tiu ĉi sugesto. Amike, WinstonSmith 15:17, 11. Mar 2010 (UTC)
Krom la ŝablonoj {{EkajIFA}} kaj {{prononco}} ekzistas la ŝablono {{IFA}} (ekde 2006!). Mi proponas, ke ni ŝanĝu la du unuajn al alidirektiloj al {{IFA}}, ĉar ne havas sencon havi tri ŝablonojn por la sama afero. Eble ni ja povus aldoni parametrojn al {{IFA}} por varii la ĉirkaŭantajn signoj inter /, [ resp. ] kaj io alia. Krome ni cerbumu, ĉu {{IFA}} plu ligu al Internacia Fonetika Alfabeto, aŭ estu ligitaj al Vikipedio:Prononchelpilo. Kore --Tlustulimu 18:21, 23. Mar 2010 (UTC)
Mi preferus uzi la nomon {{prononco}}, ĉar ĝi estas memkomprenebla eĉ por komencanto kiu hazarde redaktas paĝon kiu enhavas la ŝablonon. Pri la enhavo, ŝajne ekzistas ĉiuj tri okazoj: en {{IFA}} oni aldonas nur la prononcon laŭ IFA, en {{prononco}} oni aldonas nur la prononcon laŭ la esperanta alfabeto, kaj en {{EkajIFA}} oni aldonas ambaŭ. Laŭ mi, ni povus limigi la okazojn al du, postulante, ke prononco laŭ la esperanta alfabeto estu ĉiam menciita. Tiel eblus eĉ tutsimple transpreni la kodon de la nuna {{EkajIFA}} en la novan unuecan ŝablonon, post zorga permana aldonado de esperanta prononco ĉe kiuj okazoj, kie nur IFA-simboloj nun uzatas. Ĉu laŭ vi bona ideo? --WinstonSmith 19:02, 23. Mar 2010 (UTC)
Ho bona ideo. Sed al kiu el la du eblaj helpopaĝoj (Vikipedio:PrononchelpiloInternacia Fonetika Alfabeto) ligu la kompromisa ŝablono? Kaj la intervikiajn ligilojn ni povus ja preni el la ŝablono {{IFA}}, kiu mem fariĝu alidirektilo al {{Prononco}}. Ĉu bone? Kore --Tlustulimu 19:58, 23. Mar 2010 (UTC)
Fakte, {{EkajIFA}} ligas nek al Vikipedio:Prononchelpilo nek al Internacia Fonetika Alfabeto, sed al Helpo:Prononcindiko. Tie estas klarigite kiel oni povas vidi la IFA-transskribon, kiu ne tuj videblas. Se ni daŭre havos tian ne tuj videblan IFA-transskribon en la kompromisa ŝablono, ni ja devas en facile trovebla loko klarigi kiel vidigi la IFA-transskribon. Laŭ mi indas tial konservi la ligilon al Helpo:Prononcindiko.
Mi volas atentigi pri tio, ke se la kompromisa ŝablono same kiel la nuna {{EkajIFA}} devigas al mencio de IFA-transskribo, ni ne povas tuj anstataŭigi {{Prononco}}, ĉar ni devus unue krei IFA-transskribojn por la pli ol 300 uzoj de {{Prononco}} (kaj senerare krei eĉ unusolan IFA-transskribon jam estas ne tre facila tasko). Laŭ mi ni do ne tuj forigu {{Prononco}}, sed ja rekomendu iompostioman transiron al {{EkajIFA}}. {{IFA}} ankaŭ havas pli ol 300 uzojn, sed krei Esperantecajn prononc-indikojn estas iom pli facile ol krei IFA-transskribojn, do ĉi tiujn ni povas unue aldoni. Marcos 20:27, 23. Mar 2010 (UTC)
Fakte, por kunigi {{Prononco}} kaj {{EkajIFA}} sufiĉas uzi la kodon kiun mi verkis ĉe Vikipediisto:WinstonSmith/Provejo4 (sinteze: sufiĉas ke aldono de IFA-prononco estu akceptata, sed ne plu deviga). Pri {{IFA}}, male, vi pravas: oni unue devas aldoni la prononcon per Esperanto-literoj en la koncernitaj artikoloj. Ĉu laŭ vi ni jam povus unuigi {{Prononco}} kaj {{EkajIFA}} (prefere ĉe la nomo "Prononco") laŭ la propono en mia provejo? --WinstonSmith 21:00, 23. Mar 2010 (UTC)
Jes, mi konsentas (ankaŭ pri la nomo "prononco"). Marcos 21:55, 23. Mar 2010 (UTC)

"Gantpupaj kontoj" de Iluvteletubbies redakti

Mi starigis avertan paĝon por sekvi la plurajn gantpupajn kontojn de la multeforbarita Iluvteletubbies, kiu estas vandalo trans multaj Vikipedioj (fr, en zh, inter aliaj). Li ĉefe traktis temojn pri infanaj animaciaj filmoj, kaj ja faras iom da utilaj redaktoj, sed ĉefe laboras kiel vandalo. Li uzas iom da Esperanto, eble per aŭtomata tradukilo, kaj ankaŭ provas varbi aliaj Vikipediistoj kiel tradukisto por li. Lastatempe, li simple forviŝis tekston el paĝoj.

Vikipediistoj, estu avertitaj! -- Yekrats 15:50, 11. Mar 2010 (UTC)

Mi metis kelkajn proponojn en la diskutpaĝon pri nia kompatindulo. (Krome mi forbaris plurajn el liaj gantpupoj kaj nuligis aŭ malfaris iliajn ŝanĝojn.) Espereble li baldaŭ komprenos, ke ekzemple la ĉina vikipedio estas multe pli alloga ol nia. – Umbert' 19:35, 13. Mar 2010 (UTC)

Ĉu eraro en informkesto "partio"? redakti

Mi supozas, ke en la ŝablono "informkesto partio" ekzistas ia eraro, kiu kaŭzas malĝustan montradon de la dato de fondiĝo de partio (datoj estas prezentataj en la maldekstra kolumno). Mi kontrolis kelkajn artikolojn pri politikaj partioj kaj ĉie same malbonas. Mi ne scipovas korektigi tiun ĉi do mi petas helpon de iu spertulo. --Fiskot (diskuto) 09:00, 12. Mar 2010 (UTC)

  Farite tiel (Ekzemplo). CasteloBrancodiskuto 14:43, 12. Mar 2010 (UTC)

Kelkaj novaj proponitaj taskoj por robotoj redakti

Karaj, dum la pasinta monato mi aldonis kelkajn petojn ĉe la paĝo Vikipedio:Laboro por robotoj. Tamen, neniu diskuto estiĝis, tre verŝajne ĉar la paĝo estas malofte legata. Mi resumas jene miajn proponojn; se vi interesiĝas, bv. pludaŭrigi la diskuton en la tiucela paĝo.

  • Mi proponis, ke ĉiuj mencioj de la ŝablono {{stelo}} estu ŝanĝitaj al {{informkesto stelo}}. Temas pri malnova kaj nova nomo de la sama ŝablono; indus, ke ĉiuj vikipediaj artikoloj uzu nur la novan nomon, por ke la malnova estu reuzebla por io alia.
  • Mi proponis, ke la koderoj kiuj aperigas bildojn estu aŭtomate esperantigitaj: ekz. de [[File:Esperanto.png|thumb|right|200px|Esperanto]] al [[Dosiero:Esperanto.png|eta|dekstra|200px|Esperanto]]. Ili jam funkcias, temas nur pri anstataŭigato de anglaj vortetoj per esperantaj.
  • Mi proponis, ke roboto aŭtomate ŝanĝu ĉiujn sekciojn "Eksteraj ligoj", "Ekstera ligilo", ktp. al la unueca formo "Eksteraj ligiloj".

Amike, --WinstonSmith 18:25, 12. Mar 2010 (UTC)

La du lastajn proponojn mi jam povas fari per AWB. Ĉu iu malkonsentas kun la unua? Ĉi tiu unua tasko ŝajnas pli malfacila ol la du lastaj, kaj mi petas helpon por plenumi ĝin. CasteloBrancodiskuto 17:30, 13. Mar 2010 (UTC)
Mi ne konas la ilon AWB, sed se ĝi povas fari tiajn ŝanĝojn, tre bone. Mi konsentas pri ĉiuj tri proponoj, kvankam la tria ja iusence estas "lingva", kaj en la lasta diskuto pri "evolu-iĝ-is" kaj "dank' al" pluraj vikipediistoj per ege fortaj esprimoj malakceptis lingvajn ŝanĝon per robotoj. Por eviti pliajn malagrablajn diskutojn de tiu ĉi speco mi proponas longan diskut-periodon pri tiu ĉi tria propono. (Krome povus esti multaj ŝanĝendaj formoj, ekz. "ligiloj eksteren".) – Umbert' 19:13, 13. Mar 2010 (UTC)
Se ekzistas iu, kiu ne ŝatas la formon "Eksteraj ligiloj", ni nepre kundiskutu la aferon antaŭ ol efektivigi la renomadon. Tamen, mi atentigu pri tio, ke forta rekomendo favore al "Eksteraj ligiloj" jam de pluraj jaroj estas parto de niaj gvidlinioj:
 
 Kelkaj ĉiam samaj sekciaj titoloj fiksiĝis pro kutimo kaj ofte post longa diskutado. Por kohereco bv. unuece uzi: Eksteraj ligiloj (plurale, eĉ se okaze sekvas nur unu ekstera ligilo; do ne skribu ligoj eksteren, retaj ligiloj, En la reto aŭ io simila) [...] 
— Helpo:Kiel verki bonan artikolon#Sekcioj kaj alineoj
Pro tio, kaj ne pro persona ŝato, mi proponis koherigon de ĉiuj titoloj al la jam nun plej ofta "Eksteraj ligiloj". Amike, --WinstonSmith 22:44, 13. Mar 2010 (UTC)

Nova listo de korektendaj ligiloj redakti

Karaj,

Al ĉiuj, kiuj volas plibonigi Vikipedion per facilaj korektadoj, jen listo de ruĝaj ligiloj, kiuj estas "proksimaj" al ekzistantaj ligiloj (Vikipedio:Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj). Via tasko, se vi akceptas ĝin estas : kontroli la ligilojn, kaj korekti ilin, se bezonate. Amike, NicoRay 20:41, 13. Mar 2010 (UTC)

Kardelo redakti

Kion faras kardelo en Aktualaĵoj? Ĉu estas eraro kun Kartvelio? Mi bedaŭras, ke ankoraŭ tiu artikolo estas preskaŭ ĝermo. Mi laboras ĉe Paseroformaj sed mi ankoraŭ estas ĉe motaciloj. Mi promesas ke mi plibonigos tiun artikolon je mia alveno tien. Kani.

Kara amiko, mi devas konfesi, ke kardelon tien enmetis mi. Ĉi tiu bildo estis ligita al respektiva sciigo pri barbareca vivbruligado de tiuj birdoj en Kazaĥio. Poste iu translokigis informon en la artikolon Marto 2010, restinte la bildon.--RG72 14:24, 15. Mar 2010 (UTC)

Estiĝis lingva diskuto pri la vortoj taggazeto kaj ĵurnalo inter Vikipediisto:Zuazua kaj mi. Zuazua proponis kunigon de la du artikoloj, kion mi kontraŭas. Se la temo interesas vin, rigardu sur Diskuto:Taggazeto kaj kundiskutu tie. Marcos 21:43, 15. Mar 2010 (UTC)

Ĉu oni ne povas redakti la paĝojn, kiujn kreis Marcos? Ĉu tiu paĝo estas nur lia? Mi redaktas la paĝon taggazeto kaj Marcos senĉese forigas tiujn redaktojn. Aldone al "lia" tag-. Tiu kunmetaĵo esprimas ion alian ol diras la paĝo. Se mi uzos ĝin por kunmetaĵo taglaboro, tio ne signifas, ke oni laboras ĉiutage, nur ke tio estas laboro dum tago (ne nokte aŭ ne ĉiutage). Se oni laborus ĉiun tagon, oni devus diri, ke oni laboras ĉiutage, do ĉiutaga laboro. Simile, tagmanĝo ne signifas, ke oni manĝas ĉiutage, nur oni manĝas en difinita tempo. Ĉiutaga manĝo estas io alia ol la tagmanĝo. Mi do ne komprenas, kial mi ne povus redakti kaj aldoni ion al "lia paĝo". Zuazua 06:57, 17. Mar 2010 (UTC)
Estas diferenco diri: Mia tagmanĝo estis terpomoj kaj Mia ĉiutaga manĝo estis terpomoj. Zuazua 07:27, 17. Mar 2010 (UTC)

Al Zuazua: "Taggazeto", tute normale, signifas "gazeto kiu iel rilatas al tago". "Tago" havas diversajn signifojn, el kiuj unu estas "24-hora, daŭre ripetiĝanta periodo". Ĝi povas signifi ankaŭ la luman parton de tiu periodo. Do, vi pravas, ke "taggazeto" teorie povus signifi gazeton kiu estas eldonata, legata aŭ presata, kiam estas lume. Sed "aperanta unu fojon en ĉiu 24-hora periodo" estas tute same ebla signifo, kaj laŭ mi ĝi estas la sola efektive uzata. Se vi malsamopinias, bonvolu montri al ni realajn ekzemplojn pri tia uzo.

Kion laŭ vi signifas ekzemple "taglibro"? Ĉu libron (presitan, eldonitan, legotan) dum taglumo? Kio estas "jarlibro"? En la reto vi povas trovi multajn ekzemplojn pri "semajngazeto" kaj "monatgazeto". Kiel vi komprenas tiujn?

Ĉu vi opinias, ke ĉiuj viaj aldonoj al la artikolo "taggazeto" estis tute seriozaj konsiderante ke temas pri enciklopedio, ekzemple, "papero, kiu susuras inter la fingroj" aŭ la iama frazo pri "dekkvartaggazetoj"?

Ĉu vi celas lacigi nin ĉiujn per ripetado de viaj dubindaj lingvaj ideoj kaj tiel malhelpi nin fari ion utilan? --Surfo 08:48, 17. Mar 2010 (UTC)

En Ĉeĥio aperis gazetoj, kiujn oni eldonis nur vespere, ekz. Pražský večerník (Praga vespergazeto), Ostravský večerník (Ostrava vespergazeto) ka. Ekzistis ankaŭ periodaĵoj, kiujn oni eldonis unufoje dum dek kvar tagoj, do dufoje dum monato (ĉeĥe čtrnáctideník = dekkvartaggazeto, se mi lasus taggzeton). Kiel vi volus nomi ĝin? Marcos senĉese forigadis mencion pri vespergazeto kaj dekkvartaggazeto. Ĉu Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo kiel skribas Marcos, estas enciklopediaĵo? Dependas de ĉiu, kion ili faros poste kun tiu gazeto. Iuj povas kolekti ilin, iuj forĵetas ilin ktp. Zuazua 09:14, 17. Mar 2010 (UTC)
Vi skribas: "En Ĉeĥio aperis gazetoj, kiujn oni eldonis nur vespere". Tio ne estas argumento en diskuto, kies ĉefa temo estas la signifo de iu esperanta vorto. Por tamen respondi vian demandon pri "malpeza kaj forĵetebla": Ne, tio ne estas tre konvena enciklopediaĵo, kaj ĝi eĉ estas parte erara. Sed via aldono pri susurado estis absurda. – Nun vi respondu miajn demandojn. --Surfo 10:08, 17. Mar 2010 (UTC)
Mi konfesas, ke "susuradon inter fingroj" mi aldonis kiel "protesto" pri la teksto uzita de Marcos. Al absurdaĵo mi aldonis absurdaĵon. Por ne lacigi vin mi finas tiun ĉi diskuton. Eble vi estis tro laca, ke ankaŭ vi ne respondis miajn demandojn. Kaj ankoraŭ unu malgranda aldono. Tio ne estas mi, kiu lacigas vikipediistaron, sed Marcos, kiu senĉese serĉas problemojn. Vidu ekz. Diskuto:Printilo. Zuazua 07:07, 18. Mar 2010 (UTC)